(De B. al A.)

Poste al mi daŭris ĝojplenaj tagoj. Al mi estis donitaj ĉiaj okazoj; sekve mi ŝin karesis ĉiel, sed mi evitis komenci tiun rilaton, en kiun oni estas ordinare enkondukata per la edziĝa ceremonio. Kiam ni disiĝis ĉirkaŭ post unu semajno, ŝi malĝojiĝis kompatinde, kvazaŭ ŝi antaŭsentis ion malbonan. Min ankaŭ ĉirkaŭis stranga maltrankvileco; kaj tiu ĉi maltrankvileco min malagrabligis, ĉar ŝi rigardis nian estontecon kun ia ajn suspekto, mi laŭkutime ekkoleris kaj ŝin riproĉinte mi forvojaĝis de la stacio Ueno[19].

En la vagonaro mi tre pentis, ke mi ŝin tiel severe riproĉis. Mi pensis, pro kia neceso mi tion faris; sed ĝi havis neniun kaŭzon. Kiom da fojoj mi deziris, tuj reveni al Tokio ankoraŭfoje kaj karese ĉirkaŭpreni ŝian gracian kolon je mia brusto!

Poste, mi devis ree partopreni la bagatelan parencan interkonsiladon. La malsano de mia patro pligraviĝis iom post iom kaj la 31an de Aŭgusto li fine revenis al la koro de Dio de ni disiĝinte.

Kara B.! Mi nur povas beni la memoron al mia patro. Li postlasis al mi diversajn aĵojn. Kvankam li estis naskita kiel la filo de komercisto, lia karaktero havis tre noblan flankon. Mi povas diri, ke li estas unu el la disciploj de sinjoro Hukuzaŭa[20], kiuj komprenis ties superecon. Laŭ la karaktero de mia patro ŝajnas al mi, ke sinjoro Hukuzaŭa apartenis al tiaj homoj, kiuj staras malproksime de la utilismo. Al mi ŝajnas, ke sentinte severan malkonsenton kontraŭ la kavalirismo nomata Buŝidoo[21], seka kaj nenatura moralo, por kiu provincaj kavariloj translokiĝintaj en la centron de la regno ĉe Meiĝi-Monarĥirestarigo[22]propagandis, li fariĝis amiko de nekavalira klaso, sekve amiko de ilia vivo kaj profesio. En la fundo, ĉu li ne estis genia idealisto? Ankaŭ pri mia patro, kiu estis komercisto dum sia tuta vivo, mi bone komprenis, ke laŭ lia agado komerco estis nur lia plej supraĵa vivo. Mi ofte vidis ĉe li Laŭce[23], Spinoza kaj „Kapitalo“ de Karl Marx. Li estis ankaŭ tre stoika; mi ofte pensis, ke li tiel sintenadis, por subpremi troan pasion kaj sentemon. Mi scias, ke li estis amata de kelkaj virinoj ĝis maljuna aĝo; sed li ĉiam preterpasis ilin kun soleca trankvileco eĉ ne flankenrigardante. Se mi nun lin rememoras, lia vivo ŝajnas al mi kvazaŭ aŭtuna vento trablovanta tra laebena kampo trankvile kaj solece. Kia nobla, pura memoro!

Du tagojn antaŭ la morto mia patro malkovris ĉiujn siajn malsukcesojn en la financa flanko. Estas prave, ke la parenca interkonsilado konfuziĝis kaj en nenio interkonsentis. Per malmultaj vortoj, mia patro penis sola replibonigi la staton ĝis sia morto kaj pro tio neniu komprenis la veran staton. Lia financa vundo estis tiel granda, kiel neniu ĝin atendis. Estas eble nenecese skribi al vi pri tio, ke de du jaroj li suferis eĉ pro mia monata studelspezo. Tamen, malgraŭ tio li neniam montris maltrankvilecon en sia ĝisnuna vivo. Mi neantaŭzorgeme elspezadis pli multe ol la alia tian karan monon kun trankvila koro. Oni diras, ke mia patro diradis, ke nenio estas pli malbona ol malhelpi la disvolviĝon de junulo.

De la tago, en kiu mia patro mortis, mia mondo tute renversiĝis. Unu post la alia okazadis mizeraĵoj antaŭ miaj okuloj, ke mi deziris, ke mia patrino estu jam mortinta pli frue. Fine la loĝejo, fama pro fortika konstruado en tuta Sendai, devis esti aŭkciata. La pentraĵoj de mia patro tre ŝatitaj kiel „Kannono“ de Bakei[24], „Kverkarbaro“ de Rousseau kaj unu biblioteko da libroj, ĉiuj disiĝis al ĉiuj flankoj. Kiam mi vidis, kiel du profesoroj de Toohoku-Instituto[25]venis kaj en la malluma koridoro antaŭ la biblioteko disputadis kun organizantoj pri la kosto de „Kapitalo“ de Marx, ne tolerante mi subite ĝin forprenis de ili. Kiam mi rememoras la kruelan scenon okazintan en somermeza tago, al mi staras eĉ hodiaŭ larmoj pro malĝojo en la okuloj.

Poste estis decidate, ke ni, mi, miaj patrino kaj fratino, luu iun malgrandan duetaĝan domon konstruitan en la korto de iu parenco kaj transloĝiĝu en ĝin. Oktobro jam venis, sed mi ankoraŭ ne povis iri al Tokio por studi.Mia zorgema patro ja postlasis muelejon al mia patrino en la nomo de iu maljuna servanto, kiu lin longajn jarojn servadis; sed por gajni monon por vivado per la muelejo oni bezonis, ke mi nepre restu hejme. Kompreneble mi ĉion skribadis al mia J. malkaŝe kaj ŝi tuj respondis el la fundo de ŝia koro. Mia amo al ŝi pligrandiĝis iom post iom, ke mi min sentis dolorplena, kaj ŝi ankaŭ skribis, ke nia plua malkunesto ŝin povos malsanigi. Kiam mi eksciis, ke mia patro, kiu ne povis akiri monon por mia edziĝo, proponis prokraston de l’ edziĝa ceremonio ĝis Decembro je l’ preteksto de sia malsano, mi lin tutkore kompatis pri lia sufero kiel la patron, kaj ĉiam al mi staras larmoj en okuloj, kiam mi rememoras tion. Sed por mi la ceremonio havis neniun signifon, mi nur deziris kunvivadon. Okazis ofte, ke mi estis freneziĝonta sen mia J. Do, mi skribis al ŝi, ke ŝi venu antaŭ ĉio al Sendai. Tamen ne ŝi, sed la pastro al mi respondis. Estis eble en la mezo de Oktobro kaj jam estis iom malvarme. Laŭ tiu respondo mi eksciis, ke mia J. fine akiris pleŭriton kaj pneŭmonion samtempe kaj enlitiĝis de du semajnoj. La pastro unue skribis, ke li skribas anstataŭ ŝia patrino, ĉar por ŝi malklera tio estis iom malfacila. Mia J. nenion skribis al mi pri sia malsano eble timante, ke mi maltrankviliĝos. Mi min sentis, kvazaŭ mi estas la arbo, de kiu eĉ la lasta folio estas deprenita. Kio ajn estas skribita post tio, mi eble ĝin ne estus kompreninta, eĉ se mi estus leginta; do, ĝin ne leginte mi kiel eble plej rapide forveturis al Tokio. Mia J. tiel malgrasiĝis, ke ŝi ŝajnis al mi kvazaŭ alia homo. Niaj koroj alproksimiĝis unu al la alia, kvazaŭ ekzistus neniu en la mondo krom ni ambaŭ. Mi pasigis du tagojn ĉe ŝia malsanlito; sed, ĉar nek la reveno al Sendai kun ŝi, nek mia plua restado en Tokio estispermesataj, mi devige disiĝis de ŝi. Post kiam mi revenis hejmen, min atingis ŝia kuraĝiga letero. Ŝi skribis, ke ŝi ĉiel penos por resaniĝi kiel eble plej baldaŭ kaj iri al Sendai, kaj ke mi miaflanke penu elhaki la vojon por la estonteco; kaj poste ŝi aldonis: „Mi timas pri l’ opinio de mia patrino, ĉar mi ofte vidas ion malbonvolan al ni en ŝia parolo. Kompreneble ŝi ne proponas, ke ni rompu la fianĉecon, sed al mi ŝajnas, ke ŝi penas ĉiel nin apartigi. Sed kompreneble tio neniom konfuzas mian koron.“ Mi klare komprenis ŝian patrinon. Atendu! Atendu! Mi nepre elhakos mian propran vojon. Estu malbenata tiu, kiu deziras iel ajn malhelpi mian amon! Vidu, kiel terure tiu estos punata pro sia erara kalkulo! Mi decidis, neniam vidi ŝian patrinon ĝis tiam. Kaj deposte ĉiuj miaj penadoj estis oferataj por plibonigo de l’ financa stato, por ke mi rabu mian J. triumfante de ŝia diabla patrino, trankviligu iom ajn la lastajn jarojn de mia patrino kaj plie eduku kaj klerigu mian solan fratinon.

La jaro pasis, dum mi ĉiutage vizitadis la muelejon kaj tie laboradis tute kovrita per farunoj. Kun kia soleca koro mi rigardis la vintrajn perspektivojn en la norda provinco, kiuj etendiĝas de l’ polusa zono kvazaŭ manetendante! Sed por senkuraĝiĝi pro tio mi havis troan energion kaj fierecon, ankaŭ brilan esperon. Se mia fratino mastrumis iom pli ŝpareme, por malpezigi mian ŝarĝon, mi ne povis krom ekkoleriĝi kaj kriis. Sed en la fabrikejo mi laboris kiel eble plej forte kaj sentis la vivon de laborado agrabla. Por mi estis tre ĝustaloke, laboradi ŝvitplene, stari apud la enirejo sentante, ke varmegigita sango cirkulas tra la tuta korpo kiel varmega akvo tra la akvotubo, kaj esti blovata de l’ vento miksita kun neĝo. Al mi eĉ ŝajnis, ke studado estas senutila. Kiam vespero venis, mi min ŝajnigis vigla, ke ofte okazis, ke eĉ miapatrino, kiu pasigis la tutan tagon malĝoja, laŭte ekridis. La amo inter patrino kaj filo, frato kaj fratino, kiu ĝis nun estis malhelpata de geservistoj, nun tute unuiĝis per nenio malhelpate, kaj ni tri subtenis la amon unu kontraŭ la aliaj kiel la tripieda kaldrono. Sed, eble ankaŭ tie estis iom da kaŝemo; kiam neĝa vento trablovis skuante la domon kaj tie regis nokta malvarmo tiel severe, ke oni ne povis ĝin toleri per la forneto, ofte okazis, ke ĉiuj tri malgajiĝis kvazaŭ agorde. Ĉiu el ni tri havis apartajn pensojn kaj sentis solecon, kaj en tia okazo mia fratino ĉiam min demandis: „Kiel do fartas sinjoro B.?“ Ŝi sopiris je vi, kiun mi povis nomi mia sola amiko. Mi senpacience ekkoleris: „Kia senhumanulo! Kiel ajn li fartus, tio min tute ne koncernas.“ Kaj en tiaj noktoj mi sentis ekscitiĝon eĉ dum preĝado.

Mia J. skribadis al mi de tempo al tempo mallongajn leterojn, kiujn ŝi eble skribis malgraŭ sia malbonfarto. Ŝiaj vortoj ŝajnigantaj trankvilecon min instigis aŭ al kompatemo, aŭ al ia malameto al ŝi, kaj iam mi eĉ pensis, alkuri al ŝi kaj ŝin ĉirkaŭvolvi per mia flamanta pasio ĝis ŝi sufokos; sed, kiam mi rememoris ŝian patrinon, mi tuj ekgrincigis la dentojn kaj returnis min irontan al la stacidomo.

Tia vivo ripetiĝis kaj pasis la jaron. Min ankaŭ vizitis la novjaro — malvarmega novjaro — en la norda provinco. Intencinte komenci la laboradon de la tria, mi manĝis zoonion tiumatene, kiam via telegramo min atingis.

Kara B.! Por mi via reveno ne estas tro malfrua. Vi ja revenis.

La nova vivo de malriĉeco min tute ne turmentas. Kun abrupta ŝanĝo de mia cirkonstanco multaj nekonataj mondoj disvolviĝis antaŭ mi. Mi nun plene komprenis pri la fakto, ke ĉiuj aldonaĵoj de l’ vivo kiel scio, kutimo, vestaĵo kaj manĝaĵo havas emon malhelpi reciprokanalproksimiĝon de l’ koroj, eĉ tute rifuzas tion je l’ okazo kaj el ili nenio sentigas la homon soleca krom la aldonaĵo nomata riĉeco.

De kiam mi perdis ĉion, mi sentas en la koro kuraĝigon, ke mi mem estas ekira punkto. Mi neniel volas rezigni la deziron fariĝi scienculo. Sed mi sentas senfinan ĝojon pro tio, ke al mi estas aldonita la vivo, por nutri patrinon, eduki fratinon kaj konstrui kun mia edzino regnon, kvankam plej malgrandan. Tio estas la vivo, kies foreston mi ĝis nun sentis senkonscie. Se mi estus ŝarĝita pli peze, tiam mia ŝultro eble trovus pli trankvilan pozon.

Sed mi tre bedaŭras, ke mi nuntempe ne povas vin helpi ekonomie. Kiel mia patro mi volas sendi al vi iom da studelspezo, por ke vi studu ankaŭ por mi; sed pro malkapablo mi ankoraŭ ne atingis tiun staton. Ĉar ekzistas multaj, kiuj bedaŭras mian patron pri la bankroto, mi povus ion fari, se mi ilin petus; sed mi ne ŝatas esti kompatata de ili iel ajn. Mi ne volas kreski sub la kompato al mia patro.

En mia lasta letero mi al vi skribis, ke mi ne povos viziti Tokio-n; sed mi nun ne povas alie: mi devas veni tien. Se eble, mi deziras vidi nur vin kaj mian J., ne vidonte ŝian patrinon.

Pri ceteraj aferoj mi rakontos al vi dum nia revido. Jam estas tagmezo kaj de nun mi iros al la fabrikejo por ekkomenci laboradon de l’ nova jaro.

Via A.

Tokio, la 10an de Januaro 1914.

Kara A.!

La pastro konsilas kaj vi ankaŭ tiel insistas; do mi decidis, laŭ viaj konsiloj loĝi ĉe fraŭlino J. de hodiaŭ.Por mi estas destinita ĉambro kun ok matoj[26]kaj fenestro kontraŭanta nordon; por mi ekzistas neniu skribĉambro, kiu povas sendi pli bonan lumon ol ĉi tiu. La pakaĵoj, kiujn mi enportis, aspektas speciale malpuraj. La unuan fojon en mia vivo mi travivas tiel trankvilan vivon.

En ĉiuj punktoj estis tre bone, ke mi iris al Sendai por vin vidi. Mia karaktero havas ian strangan econ timi alvenon de l’ feliĉo. Mi ĝin ne timas en la senco, en kiu mallaboremuloj sekrete timas tro grandajn rekompencojn; sed ĝi devenas de tio, ke mi scias, ke feliĉo estas la masko, kiu povas eltrompi eĉ pli sinceran karakteron. Kiam mi staras rekte antaŭ la „vero“, mi povas senti tian agrablecon, kian mi sentas, kiam mi eltrinkas glason da malŝatata vino per unu tiro. Sed kiam mi devas taksi „veron“ kaŝitan post la feliĉo, mi sentas timon, kvazaŭ mi taksas la sorton mem. Sed en via modesta domo apud la rivero Hirose „vero“ ridetis ne portinte la maskon de feliĉo. „Vero“ ridetas, — la fakton, ke „vero“ ankaŭ ridetas kiel la homo, mi eltrovis en via hejmo. Kvankam ĝi estis via afero, mi ĝin sentis tre agrabla. Via patrino, kia ĉarma patrino ŝi estas! Kia aminda virgulino via fratino estas! Kaj, kia sincera junulo plena je kreskemo vi estas! Tie, kie vi tri estas, ŝajnas al mi, ke eĉ la naturo refariĝas pratempa naturo.

Kompare kun la via la hejmo de Kobajaŝi montriĝas tute alia mondo. Ŝajnas al mi, ke la patro ĉiam vojaĝanta tute ne rilatas al la formado de l’ familia atmosfero. La maljunulo, kiun vi vidis en Noboribecu, ŝajnas tre obstina, kiel vi diris, kaj estas tielnomata edoano. La karaktero de edoano kondiĉas havi bonecon en sia fundo. Sed ekstrema artifikado de l’ karaktero kaj malantaŭenemo min malagrabligas. Montri eĉ perforte viran fierecon,nepre kontraŭstari la pli fortan kaj ĉiamaniere peni insistadi tion, kion oni jam komencis; la malforteco de lia karaktero ŝati tiajn malkarajn formalismojn kiel vivon mem, min kolerigas. La patrino apartenas al la tipo de l’ plej malnoblaj virinoj. Ŝi estas flato mem, kaj je mia netolero la objekto de ŝia flatado estas ŝi mem. El ĉiuj ŝiaj hartruoj blinda deziro je plezuro vaporiĝas kaj ŝin ĉirkaŭas. Ĉu vi rimarkis eĉ unu el ŝiaj dentoj similaj al la ĉevaldentoj, kiuj aperas de inter ŝiaj nigretaj lipoj? Sed, kun malbeleco ŝi havas samtempe ian purecon kaj iam mi eĉ sentas ŝian karakteran subpremon. Fine, pri fraŭlino J. mi nur povas diri la vorton „miro“. Antaŭ ĉi tiu miro estas tute senkolora la miro, ke la naturo kreskigas rozon el la malbela koto. Ŝi, kiun mi antaŭe vidis, estis infano, nenio; sed nun ŝi estas virino kaj ĉio. Ŝia karaktero iradas la vojon, sur kiu neorganikeco transiras al organikeco, kun tiaj rapideco, lerteco kaj certeco, kiaj per la scienco ne estas kompreneblaj. Kiu povus solvi ĉi tiun enigmon briletantan en ŝiaj grandaj okuloj, kiujn vi je ŝi karakterizas? Mi estis konvinkata, ke la virino estas forĵetata de la trono de l’ mistero per plenumiĝo de amo. Sed al mi ŝajnas, ke en sia malgrasiĝinta korpo fraŭlino J. enhavas senfinan enigmon kaj per ĝi sin turmentas. Tio sugestias pri plena karaktero de nun ekkreskonta.

Do, la hejmo de Kobajaŝi estas kvazaŭ konfuzita skatolo de Pandoro. Kia stranga bruo eksonus, se mi ĝin prenus en la manojn kaj skuus? Malkovri ĝian kovrilon ne povas eĉ pensi senkuraĝuloj.

Post tagmanĝo mi rakontis al la familianoj detale pri via familio. La patrino ŝajnis, kvazaŭ ŝi sentas doloron je la oreloj. Kompreneble fraŭlino J. min aŭskultis kun grandaj fervoro kaj intereso ŝajne de scivolemo. Kiammi rakontis pri via fratino, ŝia fervoro atingis la supron kaj kiel la komandanto aŭskultas la raporton de l’ spiono, ŝi avide min demandis pri la vizaĝo kaj karaktero, ke mi eĉ sentis iom da malagrableco.

Laŭ mia propra travivo la malsano de fraŭlino J. ne estas tute trankvila. Estas nun treege malvarme en Tokio, kaj mi timas precipe la sezonon, kiam la nuna malvarmeco transiros en varmecon. Mi ŝin konsilis, esti ekzamenata antaŭ ĉio de D-ro B. Mi enmetante sendas al vi la tabelon de ŝia korpa temperaturo.

Mi decidis, okaze de l’ vizito al Tokio liberiĝi de la eklezio. Unue: mi ne estas la homo, kiu povas prediki pri la kredo al aliaj homoj; la eklezio min ne bezonas. Due: mi volas liberiĝi de ĉiuj katenoj, kiuj la agojn de miaj animo kaj korpo malliberigas laŭ reguloj de la ekstera mondo. Mi ne bezonas la eklezion. Trie: por diri malkaŝe, mia kredo estis ebrio. Timinte tuŝi la fundon de mia karaktero, mi penis forgesi mian malplenecon per ebrio. Unuvorte, mia kredo estis tia, kian oni devas redoni. Kvare: ĉu Kristo ne kaŝis sin 40 tagojn en la dezerto? Kun kia senhontemo mi, kiu ne havas talenton kiel Kristo, nek travivon kaj aĝon kiel li, povos kunesti kun la homoj trankvila? Kvine: mi eksentis sensencaj la faktojn, kiuj estas skribitaj en la Biblio kaj klarigataj de la eklezio. Por ke vi min ne malkomprenu, mi ĉi tie klarigas, ke mi neniel neas la misteron kuŝantan sur la fundo de ekzistado; sed mi nur volas jesi, ke neniu klarigo ĝis nun provita povis iel ajn klarigi ĉi tiun misteron. Mi volas diri, ke mi ne povas krom akre senti, ke mi vivas en ĉi tiu mistero. Sese: mi ne ŝatas esti taksata pli valora aŭ malpli ol mi estas. Ke mi estas ekleziano ofte kaŭzas, perforti alian al erara taksado de mia karaktero.

Mi trovis vian sintenadon en malriĉeco tre konvena je vi. Vi antaŭeniradas ne timante la donitan cirkonstancon kaj kaptas nemoveblan veron per aŭ longa, aŭ mallonga travivo. Malakreco plena je vigleco, indiferenteco enhavanta puran konsciencon — tiajn mi en vi vidas; sed miaflanke — mi fariĝis iom nepacienca ... teda. Hodiaŭ mi ne plu skribos.

Per la pago de mia helpanteco en la instituto kaj per redaktado de „Oficiala gazeto de biologia asocio“ mia mono sufiĉas por studelspezo; bonvolu trankviliĝi.

Mi nun konsiliĝas kun sinjoro prof. F., por eldonigi en Germanujo unu el la traktatoj verkitaj en la insulo Ogasaŭara. Sed mi ofte havas febron, kaj mi malĝojas, ke febro min ne forlasas tiel frue, kiel mi esperas.

Via B.

Sendai, la 12an de Januaro 1914.

Kara B.!

Ke vi vizitis nian urbon Sendai, estis bone ankaŭ por mia familio. En vi, kiu ŝajnas obstina kaj nealproksimiĝebla, mia patrino tuj trovis ion akordiĝantan kun mi; mia fratino vin nur adoras elkore.

Kaj mi vin dankas pro tio, ke vi akceptis mian peton, loĝi ĉe la familio de Kobajaŝi. Kiam mi proponis tion, mi sentis grandan doloron pensante, ke vi devas vivi kun la abomena patrino de mia J. Sed mi pensas, ke mia J. vin rekompencos por tio. Tion, kion vi observis pri ŝi, mi ankaŭ estis dironta. Ŝi ja havas karakteron plene ekkreskontan. Sed pensinte, ke estas delikata demando, kiel tiu karaktero ekkreskos, mi ne povis ŝin lasi sola en tia familio. Mi tutkore esperas, ke ŝi sub via zorgado disvolviĝu laŭ la volo de l’ naturo. Samtempekun la via mi ricevis leteron ankaŭ de mia J. Ŝi tre ĝojas pri via kunloĝado, sed ŝi ŝajnas senti ian timon pro tio. Antaŭ vi, kiu ne povus timi instinkte malkovri malfortajn flankojn de sia karaktero? Mia J. skribis ankaŭ pri mia fratino N., pri kiu vi al ŝi parolis, kaj aldonis, ke ŝi, de vi aŭdinte pri mia fratino N., sentas specialan amon al ŝi. Ŝi ankaŭ skribis, ĉu ne estus bone, se ni penadus edzigi vin kun mia fratino N. Mi nun komprenis, kial mia J. vin demandis detale pri N.

Mi bezonas vian pluan klarigon pri mia karaktero, kiun vi nomis nepacienciga. Ĉu ne ekzistas diferenco inter ni en tio, ke vi ĉiam vivas celante la estontecon, dum mi penas vivi plej bone en la estanteco? Mi pensas, ke plifortigi la fundamenton de l’ muelejo kaj certigi la vivon de miaj patrino kaj fratino plej facile promesas al mi viglan laboradon en la estonteco. Mi certe estas malsaĝulo, kiu estante en la stato, en kiu mi povas uzi helpon de l’ aliaj, tion ne faras. Sed mia tro obstina sincereco ne permesas al mi tion fari; nome, tio estas disvolvaĵo de mia karaktero ne fleksebla.

Anoncite de vi pri la kaŭzoj, kial vi forlasas la eklezion, mi sentas diferencon inter niaj karakteroj kaj ridetas. Eble mi ankoraŭ ne havas rajton diri grandaĵojn, ĉar ne pasis longa tempo de tiam, kiam mi apartenas al la eklezio; tamen mi kredas, ke, se vi liberiĝas de l’ eklezio, vi devas ankaŭ ĉesi esti unu familiano, unu naciano de l’ samaj kaŭzoj. Se mi havus forton, mi ne liberiĝus de la eklezio, sed penus tiom por ĝin rekonstrui, kiom mi povus; kaj se mi ne havus forton, mi amasigus forton iom post iom de ĝi ĉirkaŭite. Mi min ne retiros de la donita pozicio, ĝis kiam mi facile subigos la ĉirkaŭon. Estos eble bone por vi, liberiĝi de la katenoj de la eklezio. Sed por mi eksiĝo el la eklezio sen batalo nursignifas la malantaŭeniron de mi mem. Antaŭ ĉio mi pensas, ke vin perdante la eklezio sentis grandan baton. Mi pri tio bedaŭras la eklezion.

La afero de l’ muelejo iel eksukcesis. Post nelonge mi ĝin povos memstarigi. Nokte mi legadas librojn kaj precipe pri mendelismo; sed tiaj eksperimentaj libroj min ne kontentigas, ĝis mi atingos la staton, en kiu mi povas fari eksperimenton. Mi aŭdis, ke en la venonta Aprilo jara kunveno de l’ zoologia instituto okazos post tiel longa interrompo. Mi esperas, ke tiam mi ankaŭ povos ĝin partopreni.

Mi vin petegas zorgi pri mia J. Estas netolereble, aŭdi ke ŝia malsano estas pli grava ol mi atendis. Mi okaze imagas ŝian morton, kaj tiam en tiu momento mia kuraĝo tute kuntiriĝas. Se mia J. mortus, por kio estis mia naskiĝo kaj mia ĝisnuna vivo? Mi ĉiel penos por ŝi, por ke ŝi resaniĝu. Kaj, se estus necese por tio ... ho, sed, kion fari?

Eble mia J. havas sekretojn, kiujn ŝi ankoraŭ al mi ne malkovris. Ofte al mi ŝajnas, ke ŝi sin kaŝas okaze en la sekretojn eĉ tiam, kiam ni solaj persone interkompreniĝas unu la alian, ne parolante pri tiam, kiam ni interkorespondadis. Malkaŝdire, tio min ne kontentigas. La konscio, ke mi ĉirkaŭiradas nur ĉirkaŭ la periferio de ŝia koro, estas netolerebla. Aŭ, ĉu ĝi estas ordinara afero por amanto? Antaŭ ĉio, mi devas eniri pli kaj pli en la fundon de ŝia koro. Mi eĉ pentas kelkafoje, kial mi ne kuraĝis tuŝi ŝian karnon? Ĉar mi eĉ dubas, ĉu niaj koroj interkomunikiĝas malhelpate de la apartigo de l’ karno.

Estas nun plej malvarme; mi deziras, ke vi ankaŭ zorgu plene pri via sano. Ĉu vi ne laciĝas pro troa laboro? Ĉu la diferenco inter maksimuma kaj minimuma temperaturode via korpo estas pli malgranda ol tiu de mia J.? Se ne, mi opinias, ke estus pli bone, decidi ĉesigi la laboradon iom da tempo.

Hodiaŭ neĝas de mateno. Vespere ĉe reveno el la fabrikejo mi alparolis al iu maljuna laboristo. Li rakontis, ke antaŭ jaroj oni povis vivi facile, se nur la rizo kostis malmulte; sed nuntempe, ĉu ĝi estas kara aŭ malkara, riĉuloj vivas facile kaj malriĉuloj malfacile; kion tio signifas? Kaj tiel dirinte li enpensiĝis. Oni diras, ke li havas malsaneman edzinon, diboĉeman filon, fidelan bofilinon kaj multajn genepojn. La statoj de l’ laboristaj familioj estas ĉie similaj, sed mirinde mi estas devigata pensi pri la sorto de nur tiu ĉi unu el ili.

Via A.

Tokio, la 14an de Januaro 1914.

Kara A.!

Vi diras, ke vi penas vivi plej bone en la estanteco kaj ke mi antaŭeniras celante la estontecon.

Povas ŝajni, ke vi estas grandanima konsumanto de la estanteco kaj mi ŝparema rezervanto de la estonteco. Mi mem esperas, okaze tia esti. La scienculo devas plenumi la devon esti rezervanto por la estonteco.

Sed kion fari kun tio, ke mi estas nesatigebla konsumanto?

Unuvorte, la homo estas aŭ konsumanto aŭ produktanto. Al la konsumantoj apartenas du tipoj: unuj, kiuj konsumas por produkti kaj la aliaj, kiuj konsumas por konsumi. Al la produktantoj ankaŭ du tipoj: unuj, kiuj produktas por konsumi kaj la aliaj, kiuj produktas por produkti. Vi apartenas al la plej racia tipo, kiu produktas por konsumi; sed ŝajnas al mi, ke mi fine ne povas estikrom diboĉulo, kiu konsumas por konsumi. Per aliaj vortoj, mi estas plena egoisto en la fundo kaj se mi havus ion, kio povus utili por la homaro, tio eble nur estus, ke la homaro povas atesti per mia konsumado, kiom ĝi ĝis nun rezervis.

Tipa grupo de konsumantoj por konsumi estas la artistoj. Unuvorte, ili estas potencaj konsumantoj el la homaro kaj en tiu ĉi punkto mia karaktero havas ion, kiu estas komuna kun la artistoj.

Jam tiel naskite, mi deziras fari tian diboĉadon, ke mi elkonsumas la tutajn provizaĵojn, kiujn la homaro dum milionoj da jaroj amasigis.

La entrepreno produktas kaj la arto konsumas. En tiu ĉi senco Dio estas la plej granda entreprenisto kaj la diablo la plej granda artisto.

Mi transiru al alia temo.

Vi havas ne malgrandan estimon antaŭ la moderna scienco. Mi malestimas la memkontraŭdiron de l’ moderna scienco.

La scienco deklaras, ke ĝi klarigas la veron, kaj por diri la veron ĝi nur ordigas la faktojn.

Ĉu la ordigitaj faktoj estas la vero? Se jes, en la kartujo de la biblioteko sin kaŝus la plej alta vero.

Kiam la scienco malsupreniros de la uzurpita trono kaj portos ledan laborveston kaj martelon, nur tiam ĝia aŭtoritato naskiĝos; ĉar, per malmultaj vortoj, la scienco estas nur servanto de praktika vivo, kiu produktas por produkti. Kiel la ordinara laboristo havas fortan korpon kaj obeemon, tiel la scienco havas klaran kapon kaj bonan paciencon. Same kiel la ordinara laboristo, la scienco ne scias, kion fari kun ĉiuj siaj produktaĵoj. La ordinara laboristo laboras en la fabrikejo. La laboristo de l’ scienco laboras en la laboratorio.

Mi estas nuntempa scienculo, certe ne granda. La scienco liveras al mi panon, laŭpartan scivolemon kaj okaze enuan tempon kaj manieron de konsumado. En la nomo de l’ scienco mi povas liberiĝi de la devo pripensi, kio estas la postuloj plej proksimaj al la homa vivo kaj min okupi je la demandoj nur instigantaj mian scivolemon, kaj ju pli malproksimaj tiuj demandoj estas de la plej necesa postulo de l’ homa vivo, des pli laŭte oni emfazas mian scienculecon.

Sed mi ne povas kontentiĝi esti tiagrada konsumanto. Se konsumi, mi volas konsumi malkaŝe. Mi ne ŝatas konsumi trompante. Leginte vian leteron mi eksentis deziron skribi al vi tian leteron. Plue mi skribados en la sekvanta letero.

Via B.

Tokio, la 15an de Januaro 1914.

Kara A.!

Atakite de pli alta febro ol kutime, eble pro malvarmumo, mi hieraŭ ne vizitis la laboratorion kaj estis zorgata de fraŭlino J. diversmaniere. Kaj, ĉar ŝia patrino forestis — pro vizito al prapatraj tomboj (kia memtrompo!) — ni ambaŭ interparolis iom pli intime ol ordinare.

Unue mi konsilis al ŝi iom tro severe, malfermi ŝian tutan koron kaj ĝin montri al vi. Fraŭlino J. min rigardis kvazaŭ dubante kaj plendis, ke kontraŭe vi estas, kiu ne malfermas sian koron. Trovante en mi malsaĝulon metitan inter geamantoj, mi ne povis krom maldolĉe ridi.

Kiam mi estis en la insulo Ogasaŭara, mi dufoje al ŝi sendis anonimajn leterojn, pri kio mi ankoraŭ al vi ne rakontis. Tio okazis, kiam la rilato inter vi ambaŭ ankoraŭ ne estis difinita. Do, antaŭ ol ŝi ricevis vianunuan leteron, fraŭlino J. jam sciis pri via konturo kaj intenco. En la hieraŭa interparolado ŝi diris, ke ŝi tuj sentis intuitive, ke mi skribis tiujn anonimajn leterojn. Je mia demando, de kio ŝi tion eksciis, ŝi respondis, ke tian aferon povas ekkompreni eĉ homo senscia kiel ŝi kaj min rigardis fikse kaj malafable per siaj sentemaj okuloj.

Kompreneble vi jam scias pri la fakto, ke fraŭlino J. ne estas filino de tiu abomena patrino, nek de tiu patro; sed tion aŭdinte hieraŭ unuafoje, mi ne malmulte miris. Laŭ ŝia elkora rakonto mi povas klare imagi ŝian estintecon. Unue mi vidas malgrandan vaporŝipon forveturintan de Osako[27]al Tokio. Mi vidas en unu angulo de ĝia triaklasa ĉambro junan, de sia edzo forlasitan virinon, kiu kuŝas surventre sur la planko tute senkonscie, kiel la animo vaganta tra la transmorta mondo. Mi vidas unu animeton jam stampitan per la malĝojo de vagado en ŝia ventro. Mi imagas la — je laco kaj malĝojo plenan — cirkonstancon de la laboristino, kiu en la plej profunda fundo de maltrankvileco kaj konfuzo de la urbego Tokio ĝemante vendas sian mallertan laboron. Mi vidas grandkapan, malbelan infanon, kiu nur post la noktmezo povas suĉi el mamoj nesufiĉe liverantaj lakton kaj poste ekdormas. Mi aŭdas kortuŝantan kriegon, kiun la infano eligas, kiam ĝi estas transdonata kvazaŭ aĵo de sia patrino al sia onklino. Kaj nun antaŭ miaj okuloj staras la figuro de fraŭlino J., kiu el tiu velkonta ĝermo fine elkreskis virino. Mi unuafoje povis kompreni la kaŭzojn de ŝia kaduka konstitucio, profunda koro kaj malgajeco, kiu ofte ŝin atakas kaj ŝin faras soleca kaj bela kiel aŭtuna nebulo.

Per la malkovrado de ŝia estinteco tia, mi nun kvazaŭ rekonsciiĝis eĉ se malfrue. Dum vi povas doni ĉiujn konsolojn al ŝi, mi devas esti konsolata de tia homo;mi miregis pri la diferenco inter niaj sortoj. Mi tre bedaŭras ankaŭ pri tio, ke la scienco ne povas trakti tian gravan aĵon de l’ homa vivo minimume tiel, kiel mallerta instruisto traktas la korojn de lernantoj, kaj senkonscie mi skribis al vi lastanokte leteron.

Sed estas treege ĝojinde por mi, ke mi per kono de ŝia estinteco povis ekscii, ke fraŭlino J. ne ricevis sangon de sia tielnomata patrino. En la lastaj tagoj nenio min sentigis tian ĝojegon kiel ĉi tio.

Malkaŝdire, mia estinteco havas ankaŭ ion, dank’ al kio mi precipe kompatas la ŝian. Tamen, pri tio mi ne rakontas eĉ al vi. Estas neniu kaŭzo por malkovri malfeliĉon de homa vivo kaj mallumigi tiom la homan vivon.

Ankoraŭ hodiaŭ mi ne povas ellitiĝi. Por mi malsanulo estas la malvarmo kvazaŭ penetranta. Fraŭlino J. min flegas kun amikeco, kvazaŭ ŝi forgesis pri sia malbonfarto. Mi timas, ke tio estas nebona por ŝia malsano.

Granda vivo forfluas fortege. Kia terura, sed kuraĝa bildo! Ĉu mi devas resti kiel flanka rigardanto ĝis la fino? Aŭ, eĉ se mi enirus en ĝin, ĉu mi baldaŭ malaperos kiel ŝaŭmoj pro malforteco de l’ korpo?

Bone, estus bone!

Mi salutas viajn patrinon kaj fratinon N.

Via B.

Tokio, la 3an de Februaro1914.

Kara A.!

Fraŭlino J. kreskadas ne bezonante kuneston de homo kiel mi. Kaj mia kunestado malutilas por ŝia farto. Timante, ke ŝi infektiĝos de mia malsano, mi ĉiam sentadas maltrankvilecon. Do, de la lasta tempo mi kelkajn fojojn konsiliĝis kun vi pri mia transloĝiĝo. Vi tion rifuzis.Sed hodiaŭ neatendite la pastro min vizitis kaj konsilis min pri transloĝiĝo. Mi ne scias, ĉu tion kaŭzis mia liberiĝo de la eklezio aŭ alia afero? La pastro nur pretekstas la konvenecon. La plej malsincera vorto! Sed estas vi kaj la pastro, kiuj unue min konsilis pri la transloĝiĝo ĉi tien. Tial mi vin demandas ankoraŭfoje, kiel mi devos agi.

En ĉiuj punktoj mi ne povas diri, ke fraŭlino J. pli bone fartas. Iam mi vidis kavetojn en ŝiaj delikataj manoj kaj ankaŭ inter la fingroradikoj, sed lastatempe ili ĉiuj malaperis. Ofte al mi eĉ ŝajnas, ke ŝi, timante rompiĝon de l’ kaduka korpo per la forto interne superfluanta, ne povas elporti malgajecon. Mi vidas, ke vi lastatempe pli malofte al ŝi skribas, kaj tio ŝin malkontentigas. Vi devas skribi al ŝi kun ĉiuj viaj pasioj, kompatoj kaj konsoloj.

Ĉu vi povas imagi, ke al ŝi en la okuloj staras larmoj de soleco? Estas tiel kompatinde, ke eĉ mi tion apenaŭ povas elporti. En la kontraŭa proporcio al ŝia sano, mia farto lastatempe pliboniĝas iom post iom. Mi pasigas tutan tagon en la laboratorio kaj laboradas kiel la leono ... efektive kiel la leono. Mi volas subteni de Vries, kontraŭstarante la kontraŭparolantojn de l’ mutacia teorio. Por mi subita vario, kiun de Vries insistas, estas ebla. Mia interna postulo min igas kredi je tio. — Ĉu vi malestimas mian nesciencan sintenadon elirintan el mia antaŭopinio? Sed estis neniu kredanto de nova teorio, kiu ne havis antaŭopinion kiel mi. Aŭtobiografio de Darwin plej bone rakontas pri tio. Kiam li estis sugestita de la fenomeno de disvolviĝo de vivantaj aĵoj, lia eksperimento ankoraŭ ne atingis la gradon, lin igi supozi pri ĉi tiu riska afero — krom tio, mi kredas, ke mi povis kolekti iom da kredindaj faktoj utilaj porde Vries ankaŭ inter la faŭno. Forgesante sciencistan konsciencon kaj riskante neon de l’ fakto, mi kompreneble ne kuraĝas defendi sugeston. Sed, ke la hipotezo de subita vario estos akceptata, kaŭzas al mi pli grandan kontenton de l’ karaktero ol scienca venko.

Estis decidite, ke mia traktato estos publikigata en Germanujo.

Kun ĝojo kaj danko mi ricevis la monon, kiun vi donacis al mi el la profito de l’ muelejo. — Divenu, amiko, kia mirinda fenomeno okazis tiun vesperon! Mi revenis hejmen tenante pupon en la brakoj kaj ĝi ornamis la nezorgitan malsanliton de fraŭlino J. kiel via donaco.

Via B.

Sendai, la 5an de Februaro 1914.

Kara B.!

La nekomprenebla memdecido de l’ pastro min mirigas. Kompreneble mi ricevis de vi simplan leteron; sed en ĝi vi nur skribis, ke, ĉar vi kaj mia J. havas saman malsanon, via kunloĝado ĉe ŝi estos danĝera por ambaŭflanka sano. Tio ne havas kaŭzon esti denove priparolata, ĉar ni sciis pri tio jam antaŭ via transloĝiĝo ĉe ŝi. Eble la pastro havas iun kaŭzon, kiun li ne povas malkovri antaŭ mi. Antaŭ ĉio estas mallaŭdinde, ke li sola vin konsilis min ne demandante. Kompreneble mi ne neas, ke sensencaj priparoloj atingis ankaŭ miajn orelojn. Sed tiuj, kiuj paroladas pri tio, estas aŭ malsaĝuloj aŭ degenerintoj, kaj mi deziras, ke vi loĝadu ĉe Kobajaŝi eĉ nur pro tiaj malsaĝuloj kaj degenerintoj. Mi konas pli grandan, pli belan amikecon.

Vi diras, ke mi pli malofte skribas al mia J.!? Vi eble pensos, ke mi vin reatakas; sed kontraŭe mi volasplendi pri tio. Antaŭe ŝi al mi skribadis preskaŭ ĉiutage, kvankam mallonge, kaj en ŝiaj leteroj estis enteksitaj naiva sentimento kaj brila espero. Kiam mi revenis de la fabrikejo je la krepusko, mi kutime sidiĝis antaŭ la skribotablo, por „studi pri letero“ kiel mia fratino diris, kaj forgesis la zorgon en tiu tago. Kiam mi vizitas la fabrikejon, mi eksentas forton; kiam mi vidas la patrinon, mi eksentas kompaton al ŝi; kiam mi vidas la fratinon, mi eksentas varmon; kaj kiam mi vidas leteron, mi eksentas amon. Kaj mi sciis, ke amo estas ŝtonego taŭga por fundamento de ĉiuj spiritaj funkciadoj. Tamen, la leteroskribado de mia J. fariĝis lastatempe tre senorda. Iun fojon tri poŝtkartoj min atingis samtempe kaj alian fojon al mi alvenis peza letero kun du poŝtmarkoj. Sed inter ili mi devas vane atendi du aŭ tri, kelkfoje eĉ kvar aŭ kvin tagojn kun malagrabla, senpacienca koro. Krom tio, je plua malbeno kaj je mia miro, eĉ via letero ne alvenas por min konsoli, kiam mia J. ne skribas. Eble vi ne povas imagi mian maldolĉan mienon de tiam, kiam mi ne ricevas leterojn el Tokio. En tia okazo mi sidiĝas antaŭ la skribotablo kaj kolektas literojn de la eklegita libro, sed inter la literoj estas intermetataj strangaj vortoj tute senrilataj al la libro kaj komenciĝas mirinda iluzio. Sentante malbenon mi enlitiĝas, sed tie min atendas terura maldormo kun brilantaj okuloj kaj enbatadas angulajn najlojn en mian cerbon.

Estas hodiaŭ jam tria tago, depost ŝi ĉesis skribi. Ŝia lasta letero enhavas jenajn liniojn:

„Ŝajnas al mi, ke en mi ekvekiĝis la memkonscio, pri kiu vi paroladas. Sed ĝi ne estas plezura aĵo kiel vi diras, sed nur terurega. Ĝis nun mi pensadis, ke mi konsistas el amaso de ĝisnunaj kutimoj, sed lastatempeaperadis de tempo al tempo io, kio perfidas mian kutimon. Kie ĝi sin kaŝis ĝis nun? Ĉu ĝi sin kaŝis de komence sendepende de la kutimo, aŭ poste eniris en min, kiel Mario gravediĝis de la Sankta spirito? Lastatempe mi ekkomprenis la koran suferon de Sankta Patrino, kvankam malklare. Kio el mi fariĝos poste? Ŝajnas al mi, ke antaŭ mi iom post iom malheliĝas. Pensante, ke eĉ vi ne komprenas plene mian tutan pensadon, mi min sentas maltrankvila. Vi estas pli bona kaj pli aminda homo ol Jozefo. Mi ... ho, kian teruran memkonscion mi ekkonscios! Ĉu mi devas malfermi larĝe la okulojn? Jes, vi ordonas tion fari. Mi ne malfidas al vi. Sed mi sentas grandan timon.

Mi refoje enlitiĝis. Sinjoro B. tiel diligente studas, ke li ne revenas, antaŭ ol lampo eklumas. Supozinte lian laciĝon mi kelkajn noktojn elleviĝis kun peno kaj faris al li nigran teon, sed li estas tiel diligenta, ke li nek diris dankon, nek levis eĉ la kapon. Kaj ofte okazis, ke trovinte la sekvantan matenon ne prenitan teon kun naĝanta polvo sur lia skribotablo, mi ekkoleriĝis. Sed estas strange, ke li bonfartas, kiam mi malbonfartas kaj mi sentas bonfarton, kiam li malbonfartas.“ —

Kompreneble mi povas imagi, ke ŝi sentas doloron de transira tempo, en kiu ŝi estas nek knabino, nek virino, sed fariĝos homo. Sed, kial ŝi diras, ke mi ŝian pensadon ne komprenas? Kial mia J. ne gustumigas siajn ĉiutagajn dolorojn ankaŭ al mi? Tio min treege malkontentigas. Mi scias, ke vi estas okupita; sed en tiu ĉi okazo mi vin petas ŝpari iom da tempo por helpi ŝian reviviĝon. Mi instigis mian J. al memkonsciiĝo. Mi nun ekscias, ke mi ŝin instigis al io, kiu estas super ŝia forto. Sed, nun mi jam ne povas reveni al ekira punkto. Mi min vipos pli forte kaj efektivigos miancelon, al kiu mi ŝin instigis. Mia koro ne trankviliĝos, antaŭ ol mi atingos la fundon de la koro, kie la animoj de ni ambaŭ ĉirkaŭprenos unu la alian. Rubikono estas jam transpaŝita. Mi ne postenrigardos. Mia J. ankaŭ ne povas ankoraŭ rigardi malantaŭen. Ni staras en la krizo kaj mi deziras, ke vi komprenu tion.

Sed, kian solecon mi sentas ĉi tiun nokton! Ekster la fenestro brilas hela lunlumo. Malgraŭ malvarmeco mi plene malfermas la fenestrojn kaj aŭdas la bruon de l’ rivero Hirose ludanta en granda kriptomerio en unu angulo de la korto. Solena bruo de l’ akvo penetras tra la ŝeloj de kelkcentjara granda kriptomerio. Mia patrino enlitiĝis ĉi tiun nokton jam frue. N. eble kudras ion en la apuda ĉambro, de tempo al tempo sonas ŝia tondilo malvarme. Depost kiam ŝi min demandis antaŭ nelonge trans la interĉambra pordeto: „Kara fraĉjo! Ĉu la karbo estas ankoraŭ arda?“ ŝi nenion diris. Eble ŝia juna koro ankaŭ pensadas pri io.

Ho, kion do fari?

Vi laboradas? Vi laboradas venkante la malsanon kiel la leono? Mi ankaŭ laboras. Mi ankaŭ laboros venkante maltrankvilecon, kiu mian koron atakadas. Jes, mi laborados. Mi ne estas Roberto de Schiller, sed laborados, ĝis mia tempio sangiĝos.

Antaŭ miaj okuloj aperadas via figuro laboranta: Vi rigardas libron tra ferkadraj okulvitroj, envolvite laŭkutime per ruĝa lankovrilo. Vi povas ridi, sed en miaj okuloj nun staras larmoj.

Kia luma lunbrilo!

Via A.

Tokio, la 6an de Februaro 1914.

Kara A.!

Do, mi restos ĉi tie laŭ via decido.

Mi ne batalas kontraŭ la malsano, sed kontraŭ la sorto. Vi estus feliĉa, se la tempo ne venus, kiam vi rememoros ĉi tiujn maltimemajn vortojn.

Mi deziras, ke vi ilin ne ekkomprenu!

Mi aŭdis, ke antaŭ tagoj fraŭlino J. al vi skribis, kiel bone estus, se mi edziĝus kun via fratino, fraŭlino N. Mi lastatempe ekpensis pri tio serioze. Ĉu vi havas intencon, edziniĝi vian fratinon je homo kiel mi?

Mi rifuzis publikigi mian traktaton en Germanujo, ĉar mi mem eksentis naŭzon je mia bagatela vanteco. Kio ja estas entrepreno de l’ homo? Kiel ajn granda ĝi estus, la entrepreno estas turo sur la sablo, kiu kun la terglobo pereiĝas kaj malaperas nenion postlasante.

Do, ĉar mi tiel pensas, certe estos granda, interesa ironio por la sorto, ke oni skribas traktateton iom originalan kaj pri tio fieriĝas.

Vi ne estas prava, postulante de fraŭlino J., ke ŝi tiel ofte skribu. Pro severa malvarmeco en Tokio fraŭlino J. tre suferas. Mi ankaŭ ne ĉiam legadas, sed ofte interparolas kun ŝi pri seriozaj aferoj kaj tiam mi nur miras pri ŝi.

Diversaj fortoj faras miraklon en la koro de l’ viro, sed en la koro de l’ virino nur amo faras tion. Se mi komparas ŝin sidintan kiel pupo antaŭ tri jaroj en angulo de l’ dimanĉa lernejo kun ŝi nuntempa, mi denove sentas deziron krii, ke la aŭtoritato de l’ scienco estas nenio.

Antaŭhieraŭ la patro de fraŭlino J. subite hejmenrevenis kaj hodiaŭ matene li jam malaperis. Saĝeta virokiel makleristo. Sed li al mi ne sentigas malagrablecon kiel la patrino. Ho, unika estas la malvarmeco, kun kiu ŝi lastatempe kondutas al mi! Tio estas alia kaŭzo por tio, ke mi sentas deziron, loĝadi ĉi tie.

Via B.

Tokio, la 7an de Februaro 1914.

Kara A.!

Mi sentas naŭzon kontraŭ la ironiulo sin kaŝanta en mi.

Kun honto mi al vi proponas, nuligi ĉion skribitan en la lasta letero. Ankaŭ permesu al mi, profunde pripensadi pri la edziĝo kun fraŭlino N. ankoraŭ unu fojon. Mi min malamas, ekstreme malamas. Kial mi ne havas kuraĝon rigardi la veron de fronto? Fraŭlino J. ankoraŭ ne matenmanĝis. Kiam mi ŝin ekrigardis, ŝi ŝajnis esti ploranta.

Antaŭ la vizito de l’ laboratorio.

Via B.

Sendai, nokte la 8an de Februaro 1914.

Kara B.!

Leginte viajn leterojn skribitajn la 6an kaj la 7an, mi ne scias, kiel mi devas kompreni la nunan staton de via koro. Mi nur povas supozi, ke antaŭ ĉio en via koro okazis terura batalo.

Sed estus pli preferinde, malkaŝe diri al vi tion, kion mi deziras, ol supozi pri vi laŭ mia fantazio. Kiam vi skribis al mi pri N., mia koro ekbategis, kvazaŭ mi mem estas virgulino demandita je edziniĝo; sed tuj poste mi eksentis malesperon. Por mi ŝi estas tiel aminda, ke mi povas ŝin pardoni pri kio ajn. Aŭdinte pri vi, ŝijam vin amis, antaŭ ol vin vidi. Depost kiam ŝi vin vidis, ŝi vin eĉ adoras, kiel mi jam skribis al vi pri tio. Ŝi estas tre simpla kaj pro tio ŝia simpla, diafana koro povas nur amegi la intiman amikon de sia frato pli forte ol sian fraton. Ŝi kompreneble bone scias, ke ŝi ne estas homo konvena por vi. Tial ŝi eĉ ne unufoje malkovris al mi sian koron vin amantan. Ŝi kvazaŭ enfermas vian rememoraĵon en la plej profunda kaj sankta anguleto de sia koro kaj sufiĉe kontenta je favoro tiomgrada, ŝi ĉiam laboradas vigle. Se oni ne rigardus ŝin per la okulvitroj de amo, eble eĉ por Dio estus malfacile, malkovri sekreton de ŝia koro. Mi ne estas Dio; sed ŝin amante pli forte ol ĉiuj aliaj mi povas travidi ĝis la fundo de ŝia koro kaj des pli ŝin kompatas. Por mi estas tre kompatinde, ke ŝi sen memfido kredas je tio, ke ŝi kiel via edzino ne estas sufiĉe saĝa kaj klera, nek prudenta, nek bela ktp. Kaj pli kompatinda estas ŝia koro, ĉar ŝi pensas sin oferi al vi tiel animon kiel ankaŭ korpon pli kore ol ĉiuj aliaj virinoj. Kiam mi okaze priparolas pri vi al mia patrino, ŝi, kiu apud ŝi ion kudras, senkonscie ĉesigas kudri kaj aŭskultas ravite mian parolon; mi pensas, ke tiam ŝian vizaĝon eĉ vi trovus bela.

En mia lasta letero skribinte nur iom pri mia fratino N. mi ĉesis, ĉar mi pentis, ke mi tro fiere skribis; ĉar mi ekmemoris, ke vi havas sufiĉan forton kaj indon edziĝi kun virino pli supera ol mia fratino N., se ne estas konsiderata la forteco de ŝia amo al vi. Mi firme kredas eĉ hodiaŭ, ke ŝi ĝin rifuzos, se vi petus ŝian manon. Kaj tio estas prava. Sed, ke tio estas prava, neniom malgrandigas mian kompaton al ŝi, ĉar neniu virino komprenas pli bone ol ŝi, kiel ami sian amaton.

Por kio mi skribis tiel? Jes, ĉar mi deziris, ke vi komprenu ŝin kaj montru iom da simpatio al ŝi. Bonvoluskribi al ŝi, kiam vi havos liberan tempon. Mi kredas, ke tio donus al ŝi grandan konsolon kaŭzante neniun danĝeron al ŝia animo. Mi deziras, ke vi sciiĝu pri tio.

La 7an mi ricevis leteron ankaŭ de mia J. Lastatempe ŝia skribado eksimilis iom post iom al la via tiel, ke hodiaŭ mi preskaŭ ne povis ĝin diferencigi de la via. Pensinte, ke mi ricevis du leterojn de vi, mi malfermis la ŝian, kaj, trovinte, ke ĝi ne estas via, mi denove ekzamenis la koverton. Krom tio, dum kiam ŝi uzadis ĝis nun blankajn kovertojn, hodiaŭ ŝi subite sendis dubeverdan same kiel vi. Kaj kiel kutime mi miris pri via mirinda influemo sur la alian. Oni diras, ke en la laboratorio via emo aŭskulti levante la okulojn nun estas moda. Nu, kio fariĝis el ŝi lastatempe? Lastatempe neniu letero min atingas, en kiu ŝi ne skribas pri morto. Nome ŝi diras, ke inter Dia volo kaj homa vivo certe kuŝas kontraŭdiro ne enterigebla. Kiam iu formo de vivo estas necesa, sed kontraŭstaras Dian volon, ĉu morto ne estas la sola solvaĵo de kontraŭdiro?Ankaŭ ŝi skribis: „Mi neniom povas simpatii senrespondecan morton, tamen, ĉu la vivo, kiu ne povas efektivigi Dian volon, ne meritas esti transdonata al la morto?“ — Ŝi skribis ankaŭ tiel: „Ŝajnas al mi, ke mi malsana estos kaptata post nelonge de la morto. Se tiel, ĉu ne estus pli bele sinmortigi servigante al si la morton? Morto estas timinda, ĉar mi pensas, ke mi fariĝos nenio. Mi kaptis iun koron kaj pensas, ke tiu koro neniam min forgesos. Mi povas daŭrigi mian puran, altan vivon en tiu koro.“ — Mi povas kompreni ŝian koron ĝis iu grado. Ankaŭmi ne pensas, ke la memmortigo estas peko, kiel iuj asertas. Mi pensas, ke neniu kaŭzo estas por riproĉi tian homon, kiu ne per sia volo naskiĝis en tiu ĉi mondo kaj nun rompas tiun okazon. Sed mi ne ŝatas, pensi ke mia J. sin kunligaskun memmortigo. Kompreneble, se ŝi sin mortigus, ŝi alta, profunda kaj pura vivos por ĉiam en mia koro. Sed ĉu ŝi ne pensos pri tio, ke tiam mi, min kaŝante en ŝia koro, devas vane morti kun ŝi? Ŝi diras pri la kontraŭdiro inter Dia volo kaj homa vivo, sed, kie estas kontraŭdiro? Kial ŝi ne volas malkaŝe malkovri al mi pri detalaj punktoj? Mi pensas, ke mi ne estas tiel senkuraĝa, ke mi ne povas rekonstrui nian vivon laŭ Dia volo. Se mi tion pripensas, mi povas nur senti iun nekompreneblan malkontenton pro ŝia sintenado. Ofte maltrankvileco kaj malfido, kiaj ekkreskas ekzemple inter homoj havantaj sekreton unu antaŭ la alia, minacas konfuzi mian kapon.

Ni estas junaj kiel la ĉielo printempa, ĉu ne? Enspiregante aeron, ni interkomuniku korojn kiel lumon. Ni ĝoju aŭ malĝoju el la fundo de l’ koro, se ni havos okazon ĝoji aŭ malĝoji. Kial ne estas permesate, agi kiel la nuda naturo mem? Vidu la naturon ekster la fenestroj!

Ekbloveginte de antaŭ horoj, la vetero pliteruriĝas iom post iom. Kiam subita ekventego sen neĝo eniras en la ĉambron plate kaj akrege kiel la segilo, mia dometo ektremas, kvazaŭ ĝi estos forblovata. Kia terura bruego! Sed, kia solena orkestro! Mi nun devas iri al la fabrikejo por vidi, ĉu io okazas? Mi timas, ke la kamentubo konstruita per tertuboj amasigitaj unu super la alia falos; se ĝi falos, la sorto de l’ maŝinaro estos endanĝerigata.


Back to IndexNext