Ĉi tiun jaron sinjoro B. subite revenis el la insulo Ogasaŭara. Skribinte nur la nomon de sinjoro B., mi sentas, kvazaŭ la koro al mi rompiĝas.
Ĉar sinjoro B. rakontis al ni rakontojn du — tri fojojn en la dimanĉa lernejo, mi jam lin konis laŭvizaĝe. Tiamel la viroj mi neniun pli timis kaj malamis ol lin. Kiam mi aŭdis, ke vi estas intima amiko de sinjoro B., mi ektimis eĉ vin. Sed mi trovis en vi ion ĝentilan, dum mi tiam trovis en sinjoro B. nur ion timigan. Antaŭ ol mi fianĉiniĝis kun vi, mi ricevis du anonimajn leterojn. Ial mi tuj eksciis, ke ilin sendis sinjoro B. En ili li skribis al mi pri viaj karaktero kaj inklino sen ia ajn trograndigo. Leginte ilin mi decidis, montri ĉiujn viajn leterojn al la pastro. Se mi ne estus ricevinta leterojn de sinjoro B., mi ĉiufoje, kiam vi al mi skribis, estus nur pensinta, ke la viro estas timinda. Ĉar mi sentis, ke mi devas lin obei en ĉio ajn, mi en la koro sekrete maltrankviliĝis, kiam mi sciiĝis pri lia transloĝiĝo ĉe min. Jes, tiam mi ankoraŭ ne liberiĝis tute de la antaŭa antaŭjuĝo.
Kiam sinjoro B. transloĝiĝis ĉe min, li estis tute malhumila, kaj ne trankviliĝis, ĝis li faris ĉion laŭ sia volo. Dank’ al tio mi iom povis ĉesi lin timi. Tuj kiam li transloĝiĝis ĉe min, mi pensis, ke estus bone, se li edziĝus kun via fratino fraŭlino N. Sed mi mem ĉiam lin evitadis, kaj en la fundo de l’ koro eĉ sentis antipation al li.
Iam — en pluva tago — sinjoro B. rakontis al mi pri diversaj aĵoj tute amike. Tiam mi lin ekamis, dum sinjoro B. kompreneble tion ne eksciis — bonvolu min pardoni, mi petas. Bonvolu min pardoni, ke mi konfesas al vi tiel malkaŝe. Tio, kion mi devas diri, estas tute sama, kia ajn estus la dirmaniero. — Tiam, kvazaŭ mi estis sorĉita de la diablo, mi diris al sinjoro B. ĉion, kion mi rezervis en la koro. Sed mi ne deklaris al li mian amon. Li ankoraŭ neniom aŭdis de mi pri tio, ke mi lin ekamis de tiam. Mi mem eksciis tion rememorinte. Tiam — mi ĵuras al Dio — mi decidis kaj pensis, ke mi estos via edzino.
Ju pli mi komprenis la parolojn de sinjoro B., des pli klare mi sentis mian vekiĝon. De kiam mi konis sinjoron B., mi trovis mian seksan deziron vekiĝantan en la koro ial natura, kaj mi ne sentis jam penton. Ankaŭ mia religia kredo tute ŝanĝiĝis, kvazaŭ renversite. Al mi ekprosperis vidi klare, kio en la mondo estas vera kaj kio malvera; sed tion mi nun diras nur rememorante tiamaĵojn. Tiam, kiel via edzino ĝisfine, mi klopodis forĵeti la strangan forton de sinjoro B. eĉ riskante la vivon. Deposte al mi komenciĝis doloraj tagoj. Ĉiun fojon, kiam mi ricevis leteron de vi, mi sentis alvenon de fortaj helpantoj, sed iel mia koro alkutimiĝis al la sento de doloriga kateno; tamen, ĉu mi ĉesis eĉ momente vin estimi? Mi nun pensas, ke estus pli bone, se mi estus farinta tion! De tiam ankaŭ sinjoro B. estiĝis meditema. Ni aparte suferis apartajn suferojn. Kiam mi iel povis malproksimiĝi de li, tiam lia farto ĉiam malboniĝis; kaj kiam la meditemo de sinjoro B. iom malpli profundiĝis, tiam mia koro suferis pro netolerebla soleco kaj mi ekhavis aŭ hemopteon, aŭ febron. Sed pri tio mi tiam ne konsciis klare. Ĉu vi kredas al mi? Mi bataladis, kiom mia korpo permesis, kiom mia koro permesis. Mi insiste pensis, ke mi pri tio ne rakontos al sinjoro B., eĉ se mi mortus; ke mi apartenas al vi. Pro doloro mi kelkfoje proponis al sinjoro B., ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Tio estis mia egoismo, mi ne pensis pri la estonteco de fraŭlino N. Mi nur klopodis, kiamaniere ajn min liberigi de sinjoro B. Kaj sinjoro B. decidis edziĝi kun via fratino; sed, kiam mi terure febriĝis post tio, li tuj tion nuligis. Aliflanke vi de mi postulis en ĉiu letero, malkovri al vi mian koron. Kiel vi vidas, mi neniel povis respondi. Kiam mi prezentis al mi dolorojn, kiujn vi devas senti, dumvi flegante vian maljunan patrinon kuraĝe laboradas por vivo de mateno ĝis vespero kaj min rigardas kiel solan lumon, kiom da fojoj mi ja deziris eĉ preferi morton. Efektive morto estis pli facila por mi; sed mi jam estis la homo, kiu, kiel mi antaŭe skribis, ne povas trakti la aferon malserioze. Mi jam havis forton, ke mi pensis, vivi en kia ajn suferado, dum mi vivos. Ju pli forte ni, mi kaj sinjoro B. suferis, des pli profunde ni amis unu la alian; ne, ne ni, sed mi. Do kontraŭ lia volo mi refoje al sinjoro B. proponis, ke li edziĝu kun via fratino fraŭlino N. Li skribis al vi tiun ĉi fojon kun pli granda decido ol antaŭe.
Mi unuan fojon spiradis kiel la homo elsavita el vakuo, sed samtempe mi vidis alian profundan veron. Kun kia koro mi povos edziniĝi kun vi? Kaj kun kia koro sinjoro B. edziĝos kun fraŭlino N.? Kiam mi tion eksciis, mi trovis en mia koro malnoblan, malbelan penson malsuperantan eĉ mian adoptpatrinon. Depost tio mi ne konas dormon, nek malsanon. Mi nur pensadis pri tio ne ĉesante eĉ momenton, kaj fine mi ankoraŭfoje petis sinjoron B. telegrafe nei edziĝon kun fraŭlino N. Kaj mi decidis, konfesi al vi ĉion persone.
Ĉar mia koro estis konfuza pro malkvieteco, mia skribaĵo povas havi malĝustajn kontekstojn kaj esprimojn; sed mi kredas, ke vi ekkomprenos gravajn punktojn per tio.
Mi konfesas, ke mia koro amas sinjoron B.
Mi vin ne malestimas. Kiel antaŭe, tiel nun vi estas por mi viro pura kaj forta. Mi vin estimos por eterne, kaj vin petas, ke vi permesu al mi tion fari. Sed mia sincera karaktero min igas vin estimi kaj ami sinjoron B.
Mi estas via fianĉino. La promeso de gefianĉiĝo estas reciproka; tial, se vi postulas plenumi la promeson, midevas fari tion. Mi ne povas krom edziniĝi kun vi kun malplena koro.
Mi amas sinjoron B., sed pri tio mi al li ne diris eĉ unu vorton; kompreneble mi estas libera de la ago, kiu estas permesata nur inter la geamantoj.
Mi vin petas, ke vi rakontu al via fratino detale pri la afero, por ke ŝi ne malkomprenu ĉion. Se vi permesos, mi senpere ŝin pardonpetos pri tio.
Via J.
Legante tion, miaj okuloj kelkfoje ĉirkaŭkuris sur la papero ne funkciante. Mi revenis kaj revenis al la komenco, kaj kiam mi finis legi, estis jam krepusko.
Kiam mi ricevis telegramon de mia J., kiam mi ŝin akceptis en mia domo, mi preĝis Dion, ke mi trovu ian rimedon eĉ la plej malfacilan, dum mi sentis aliflanke alvenon de la fino; sed ĉio ĉi tio estis vana. La sorto min batis blinde rekte al la fronto. Viaj lastaj leteroj pike min rememorigas pri ĉio.
Al vi, kiu legos ĉi tiun leteron, nun solviĝos ĉiuj enigmoj; same al mi jam nun solviĝis ĉiuj. Viaj ĝisnunaj leteroj havis ĉiuj gravegan signifon. Mi koleris, kiam mi devis ridi, kaj ridis, kiam mi devis koleri. Mian malfortecon mi nur priploras, kompatas.
Mi povas bone kompreni la koron de mia J. Ŝi estas prava. Kaj mi miras, ke ŝi ne perdinte la vojon marŝis pli antaŭen ol vi. Se ŝia vekiĝo estus pli malforta! Se ŝia agado havus iun ajn riproĉindaĵon! Se mi estus naskita pli malnobla! Tiam, tie ankoraŭ restus la rimedo, ŝin konduki refoje al mia brusto.
Mia fratino ĝentile eniris en la ĉambron kaj foriris almetinte karbon en la fornon. Tiam mi kuraĝis levi la kapon kaj diris al ŝi kun decido, je l’ laŭdo: „Mi vinbone komprenis. Miaflanke mi havas nenion por diri.“ Ŝi ankaŭ levis la kapon kaj min aŭskultis, sed jen varmegaj larmoj ekfluis sur ŝiaj vangoj. Kontraŭe en mia koro regis forta trankvileco, en kiu mia lasta ĵaluzo kaj memrespekto sin kaŝis. Pri tio mi nun hontas.
Krom tio, ke mia patrino de tempo al tempo tusis, la du virinoj estis tute trankvilaj eksentinte timon pro graveco de l’ afero, kvankam ili ne sciis pri ĝia enhavo. Ni ambaŭ nur sidadis unu kontraŭ la alia. Krom tio, ke mia J. de tempo al tempo ŝtelploris tremigante la ŝultrojn de rememoro, la tuta ĉambro estis morte kvieta, kaj dume la nokto pasis kaj tagiĝis. En silento ni vidis lumon de l’ mateno, kiu iom post iom solece kaj malakre pliblankiĝis.
Ĉi tiun nokton mia J. forveturos por reveni al vi. Mi atendas vian deklaracion.
Mi aldone skribas, ke mia J. intervidis kun mia fratino. Estos nenecese, detale raporti al vi pri la malĝoja intervido de la du virinoj. Mia fratino diris, ke antaŭ ĉio ŝi pardonas mian J.
Via A.
Tokio, nokte la 21an de Februaro 1914.
Kara A.!
Malprava mi estis, kiu vin instigis elporti la sorton.
La ondoj de l’ sorto senkompate ĵetis nin tri al la ŝtonego de l’ vero. Kiu povas liberiĝi de ĝi?
Ni tri ĉiuj vundiĝis, terure vundiĝis. Vi devas plori, fraŭlino J. devas plori, kaj unue eksciinte verajn larmojn mi ankaŭ ploras.
Ĉiuj homoj ridas je ni tri. Senmodereco, senhonteco, senprudenteco, frivoleco kaj nemoraleco!
Malkaŝan veron, veran sincerecon ni tri eksciis. Ni tri, kiuj estas nerepacigeblaj malamikoj kaj samtempe samsentaj martiroj, devas iri ĉiu sian vojon ne erarante, nek ŝanceliĝante.
Estu beno sur via malvenko!
Estu kompato sur la renaskiĝo de fraŭlino J.!
Estu malĝojaj larmoj sur mia venko!
En fraŭlino J. mi trovis mian kompletaĵon. Mi unue al vi dediĉas ĉi tiun bonan sciigon.
Mi ĵuras, ke mi kun mia J. kuraĝe batalos ĉiujn venontajn batalojn nenion evitonte — por ni ambaŭ, por vi kaj por la homa vivo, kiun ni devas kreskigi.
Vian amikecon kiel oro, vian materian helpon, vian konfidon, vian malbonstaton, bonvolon de fraŭlino N. — ĉion ĉi tion mi kuraĝas oferi. Tio estas mia atestaĵo por tio, kiel mi povas ami kaj estimi mian J.
Sed mi timas, ke mia malbona farto min ne starigos longe sur la batalkampo. La aferoj de homa vivo estas malfacilaj kaj malproksimaj. Malĝojigite vi devos ekstari tie, kie ni pereos. Akceptu nian senfinan bondeziron por via estonteco malĝoja, sed eble vivoplena.
Mia deklaracio finiĝis. Venis jam la tempo, en kiu mi devas preni glavon.
Via B.
Sendai, matene la 23an de Februaro 1914.
Kara B.!
De la nesto, kie loĝas mia patrino, kies malsano iom post iom pligraviĝas, kaj mia fratino, kiu perdis amon...
Sur mia tablo nun kuŝas eluzita horloĝo kun viaj leteroj.
Kvazaŭ kompatante sian posedanton la horloĝo haltas ĉe la 11a kaj duono. Malsaĝa, sed iom kompatinda horloĝo!
Je mia miro, mi nun neniel intencas restreĉi risorteton de tiu ĉi horloĝo.
Ho, mia koro, atendu pacience!
Ĉe l’ rando de la matena ĉielo nun la suno de la 23a de Februaro ekleviĝis.
Mi estas ĝin rigardanta.
Via A.
KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO[1]Ŝiobara: Unu el la plej famaj banlokoj en Japanujo.[2]Haneda: Apudmara vilaĝo inter Tokio kaj Jokohamo.[3]Koiŝikaŭa: Unu el 15 kvartaloj de la urbo Tokio.[4]Inari-templo: Templo de diigita vulpo. Superstiĉemaj japanoj vizitas ĉiam tian sanktejon, se al ili io malfeliĉa okazas.[5]Sendai: La plej granda urbo en la nordorienta provinco de Japanujo.[6]Noboribecu: Fama banloko en la insulo Hokkaido.[7]Hokkaido: Unu el 5 grandaj insuloj, kiuj formas ĉefan parton de Japanujo; kuŝas plej norde.[8]Jukatao: Simpla, kotona vesto, kiun la japano portas post banado, precipe en la somero.[9]Aomori: Urbo kaj haveno kuŝanta en la plej norda parto de Honŝuu, la plej granda insulo; de ĉi tie la ŝipo veturas al diversaj lokoj de Hokkaido.[10]Edoano: Edo estas malnova nomo de Tokio, kaj kiu naskiĝis kaj kreskis en Edo, sin nomas Edoano kaj estas fiera.[11]Ponto Oĉanomizu: Ponto kondukanta trans la rivero Kanda, kiu fluas inter la kvartaloj Hongo kaj Kanda.[12]Niŝinasuno: Urbeto apud Ŝiobara; vizitanto de Ŝiobara forlasas la vagonaron ĉie tie.[13]Ĝinrikio: Primitiva japana veturilo, kiun la homo mem trenas, sidigante la gaston sur ĝi.[14]Zoonio: Speco de supo farata el kelkaj legomoj, kokaĵoj kaj nepre moĉio (kuko farata el rizo); japano ĝin manĝas matene de la 1a ĝis la 3a de Januaro festante la novjaron.[15]Ogasaŭara: Insuletaro kuŝanta ĉirkaŭ 700 kilometrojn sude de Tokio.[16]Kadan: Ĉirkaŭurbo de Sendai, signifas florĝardenon.[17]Hirose: Rivero fluanta apud Sendai.[18]Ĝinrikiisto: Veturigisto de la ĝinrikio.[19]Ueno: Komenca punkto de l’ fervoja linio al la direkto de nordorienta provinco.[20]Sinjoro J. Hukuzaŭa: Granda homo en la komenco de Meiĝi, kiu fondis la Keio-Universitaton.[21]Buŝidoo: Moralo de japana kavaliro.[22]Meiĝi-Monarĥirestarigo: 1806 Keiki Tokugaŭa, la 15a ŝoguno, rezigninte je la ŝoguneco redonis regadon al la imperiestro, kaj tiel monarĥio restariĝis.[23]Laŭce: Fama ĥina filozofo antikva.[24]Bakei: Fama japana pentristo.[25]Toohoku-Instituto: De fremdaj pastroj fondita lernejo en Sendai.[26]Mato: En Japanujo la planko de l’ ĉambro estas ĉiam kovrita per matoj kaj oni esprimas la amplekson de l’ ĉambro laŭ la nombro de matoj. Unu mato estas longa ĉirkaŭ 0,9 metron kaj larĝa ĉirkaŭ 0,45 metron.[27]Osako: La plej granda komerca urbo kaj samtempe haveno en Japanujo.[28]La 11a de Februaro estas tago de kronado de la unua japana imperiestro Ĝinmu. Japanoj festas ĉi tiun tagon kun la novjaro kaj la naskiĝtago de la imperiestro kiel tri grandajn, naciajn festotagojn.
KLARIGOJ DE LA NOTOJ EN LA TEKSTO
[1]Ŝiobara: Unu el la plej famaj banlokoj en Japanujo.
[1]Ŝiobara: Unu el la plej famaj banlokoj en Japanujo.
[2]Haneda: Apudmara vilaĝo inter Tokio kaj Jokohamo.
[2]Haneda: Apudmara vilaĝo inter Tokio kaj Jokohamo.
[3]Koiŝikaŭa: Unu el 15 kvartaloj de la urbo Tokio.
[3]Koiŝikaŭa: Unu el 15 kvartaloj de la urbo Tokio.
[4]Inari-templo: Templo de diigita vulpo. Superstiĉemaj japanoj vizitas ĉiam tian sanktejon, se al ili io malfeliĉa okazas.
[4]Inari-templo: Templo de diigita vulpo. Superstiĉemaj japanoj vizitas ĉiam tian sanktejon, se al ili io malfeliĉa okazas.
[5]Sendai: La plej granda urbo en la nordorienta provinco de Japanujo.
[5]Sendai: La plej granda urbo en la nordorienta provinco de Japanujo.
[6]Noboribecu: Fama banloko en la insulo Hokkaido.
[6]Noboribecu: Fama banloko en la insulo Hokkaido.
[7]Hokkaido: Unu el 5 grandaj insuloj, kiuj formas ĉefan parton de Japanujo; kuŝas plej norde.
[7]Hokkaido: Unu el 5 grandaj insuloj, kiuj formas ĉefan parton de Japanujo; kuŝas plej norde.
[8]Jukatao: Simpla, kotona vesto, kiun la japano portas post banado, precipe en la somero.
[8]Jukatao: Simpla, kotona vesto, kiun la japano portas post banado, precipe en la somero.
[9]Aomori: Urbo kaj haveno kuŝanta en la plej norda parto de Honŝuu, la plej granda insulo; de ĉi tie la ŝipo veturas al diversaj lokoj de Hokkaido.
[9]Aomori: Urbo kaj haveno kuŝanta en la plej norda parto de Honŝuu, la plej granda insulo; de ĉi tie la ŝipo veturas al diversaj lokoj de Hokkaido.
[10]Edoano: Edo estas malnova nomo de Tokio, kaj kiu naskiĝis kaj kreskis en Edo, sin nomas Edoano kaj estas fiera.
[10]Edoano: Edo estas malnova nomo de Tokio, kaj kiu naskiĝis kaj kreskis en Edo, sin nomas Edoano kaj estas fiera.
[11]Ponto Oĉanomizu: Ponto kondukanta trans la rivero Kanda, kiu fluas inter la kvartaloj Hongo kaj Kanda.
[11]Ponto Oĉanomizu: Ponto kondukanta trans la rivero Kanda, kiu fluas inter la kvartaloj Hongo kaj Kanda.
[12]Niŝinasuno: Urbeto apud Ŝiobara; vizitanto de Ŝiobara forlasas la vagonaron ĉie tie.
[12]Niŝinasuno: Urbeto apud Ŝiobara; vizitanto de Ŝiobara forlasas la vagonaron ĉie tie.
[13]Ĝinrikio: Primitiva japana veturilo, kiun la homo mem trenas, sidigante la gaston sur ĝi.
[13]Ĝinrikio: Primitiva japana veturilo, kiun la homo mem trenas, sidigante la gaston sur ĝi.
[14]Zoonio: Speco de supo farata el kelkaj legomoj, kokaĵoj kaj nepre moĉio (kuko farata el rizo); japano ĝin manĝas matene de la 1a ĝis la 3a de Januaro festante la novjaron.
[14]Zoonio: Speco de supo farata el kelkaj legomoj, kokaĵoj kaj nepre moĉio (kuko farata el rizo); japano ĝin manĝas matene de la 1a ĝis la 3a de Januaro festante la novjaron.
[15]Ogasaŭara: Insuletaro kuŝanta ĉirkaŭ 700 kilometrojn sude de Tokio.
[15]Ogasaŭara: Insuletaro kuŝanta ĉirkaŭ 700 kilometrojn sude de Tokio.
[16]Kadan: Ĉirkaŭurbo de Sendai, signifas florĝardenon.
[16]Kadan: Ĉirkaŭurbo de Sendai, signifas florĝardenon.
[17]Hirose: Rivero fluanta apud Sendai.
[17]Hirose: Rivero fluanta apud Sendai.
[18]Ĝinrikiisto: Veturigisto de la ĝinrikio.
[18]Ĝinrikiisto: Veturigisto de la ĝinrikio.
[19]Ueno: Komenca punkto de l’ fervoja linio al la direkto de nordorienta provinco.
[19]Ueno: Komenca punkto de l’ fervoja linio al la direkto de nordorienta provinco.
[20]Sinjoro J. Hukuzaŭa: Granda homo en la komenco de Meiĝi, kiu fondis la Keio-Universitaton.
[20]Sinjoro J. Hukuzaŭa: Granda homo en la komenco de Meiĝi, kiu fondis la Keio-Universitaton.
[21]Buŝidoo: Moralo de japana kavaliro.
[21]Buŝidoo: Moralo de japana kavaliro.
[22]Meiĝi-Monarĥirestarigo: 1806 Keiki Tokugaŭa, la 15a ŝoguno, rezigninte je la ŝoguneco redonis regadon al la imperiestro, kaj tiel monarĥio restariĝis.
[22]Meiĝi-Monarĥirestarigo: 1806 Keiki Tokugaŭa, la 15a ŝoguno, rezigninte je la ŝoguneco redonis regadon al la imperiestro, kaj tiel monarĥio restariĝis.
[23]Laŭce: Fama ĥina filozofo antikva.
[23]Laŭce: Fama ĥina filozofo antikva.
[24]Bakei: Fama japana pentristo.
[24]Bakei: Fama japana pentristo.
[25]Toohoku-Instituto: De fremdaj pastroj fondita lernejo en Sendai.
[25]Toohoku-Instituto: De fremdaj pastroj fondita lernejo en Sendai.
[26]Mato: En Japanujo la planko de l’ ĉambro estas ĉiam kovrita per matoj kaj oni esprimas la amplekson de l’ ĉambro laŭ la nombro de matoj. Unu mato estas longa ĉirkaŭ 0,9 metron kaj larĝa ĉirkaŭ 0,45 metron.
[26]Mato: En Japanujo la planko de l’ ĉambro estas ĉiam kovrita per matoj kaj oni esprimas la amplekson de l’ ĉambro laŭ la nombro de matoj. Unu mato estas longa ĉirkaŭ 0,9 metron kaj larĝa ĉirkaŭ 0,45 metron.
[27]Osako: La plej granda komerca urbo kaj samtempe haveno en Japanujo.
[27]Osako: La plej granda komerca urbo kaj samtempe haveno en Japanujo.
[28]La 11a de Februaro estas tago de kronado de la unua japana imperiestro Ĝinmu. Japanoj festas ĉi tiun tagon kun la novjaro kaj la naskiĝtago de la imperiestro kiel tri grandajn, naciajn festotagojn.
[28]La 11a de Februaro estas tago de kronado de la unua japana imperiestro Ĝinmu. Japanoj festas ĉi tiun tagon kun la novjaro kaj la naskiĝtago de la imperiestro kiel tri grandajn, naciajn festotagojn.
Notoj de transskribinto:Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.
Notoj de transskribinto:
Mi registris malmultajn ŝanĝojn kontraŭ la originala teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.