[3] Eble miaj legantinoj deziras scii la formulon por fari bongustan kvason? (tiu trinkaĵo havas tre malsimilajn gustojn laŭ ĝia farmaniero).Prenu unu kilogramon de bakita sekalpano; ĝintranĉu laŭ pecoj larĝaj kiel manplato; ilin sekigu en forno aŭ sur fera plataĵo. Poste, metu ilin en vazon kaj surverŝu proksimume du litrojn da bolanta akvo. Kovru per tuko kaj atentu, ĝis kiam tiu miksaĵo atingos nur 20, 25 gradojn de la centigrada termometro. Tiam almetu dudek kubajn milimetrojn da fermentilo (prefere biera fermentilo). Lasu la tuton fermentadi dum dekdu horoj. Poste filtru la fluidaĵon, almetu 150 gramojn da sukerpulvoro, kaj miksu, por ke ĝi plene solviĝu. Enverŝu la fluidaĵon en du, tri botelojn kundusekaj vinberoj en ĉia botelo; hermetike kaj fortike ŝtopu, kaj starigu la botelojn enmalvarmanlokon. Post 4, 5 tagoj, la kvaso estos farata.Mi atentigas miajn legantinojn pri tio, ke la kvaso, kiel la ĉampanvino, devige postulas malvarmon, eksplodas kaj ŝaŭmas. La formulo supredirita havigos 2, 3 botelojn. Kompreneble, por havi pli grandan kvanton, plimultigu proporcie la kvantojn de sekala pano, akvo, fermentilo kaj sekaj vinberoj.
[3] Eble miaj legantinoj deziras scii la formulon por fari bongustan kvason? (tiu trinkaĵo havas tre malsimilajn gustojn laŭ ĝia farmaniero).
Prenu unu kilogramon de bakita sekalpano; ĝintranĉu laŭ pecoj larĝaj kiel manplato; ilin sekigu en forno aŭ sur fera plataĵo. Poste, metu ilin en vazon kaj surverŝu proksimume du litrojn da bolanta akvo. Kovru per tuko kaj atentu, ĝis kiam tiu miksaĵo atingos nur 20, 25 gradojn de la centigrada termometro. Tiam almetu dudek kubajn milimetrojn da fermentilo (prefere biera fermentilo). Lasu la tuton fermentadi dum dekdu horoj. Poste filtru la fluidaĵon, almetu 150 gramojn da sukerpulvoro, kaj miksu, por ke ĝi plene solviĝu. Enverŝu la fluidaĵon en du, tri botelojn kundusekaj vinberoj en ĉia botelo; hermetike kaj fortike ŝtopu, kaj starigu la botelojn enmalvarmanlokon. Post 4, 5 tagoj, la kvaso estos farata.
Mi atentigas miajn legantinojn pri tio, ke la kvaso, kiel la ĉampanvino, devige postulas malvarmon, eksplodas kaj ŝaŭmas. La formulo supredirita havigos 2, 3 botelojn. Kompreneble, por havi pli grandan kvanton, plimultigu proporcie la kvantojn de sekala pano, akvo, fermentilo kaj sekaj vinberoj.
Certe, mi tre mirigis, eble iom skandaletis la bonan pastron, petante por iom da akvo! Por sensoifigi nin, ofte, dum la manĝado, li plenigis niajn glasetojn per brando, leviĝis kaj retoastis je nia sano. Kompreneble, ni devis vice fari al li kaj al lia familio tiun saman ĝentilaĵon. El tio rezultas, ke plaĉinda gajeco jam vivigis nian rondon, kiam la mastrino solene alportis la samovaron. Mi fine kronigis tiun ĝojan kunsidon, fotografante patron Vasilij kun lia familio.
Dum mi skribas tiujn liniojn, mi havas antaŭ miaj okuloj tiun portreton. Patro Vasilij sidas grava, ĉirkaŭata de siaj edzino, bofratino kaj tri graciaj infanoj. Lia bela barbo kaj lia longa kaphararo, kiujn tondilo neniam devas tuŝi, etendas silkbrilajn buklojn sur lian grandfestan violan sutanon; lia plej luksa kruco ornamas lian larĝan bruston. Lia penetrema kaj lojala rigardo elvokas impreson de honesteco, indeco kaj saĝeco. Se nur ĉiuj rusaj pastroj similus lin!
Fine, ni devis lasi tiun simpatiindan familion. Rapide, nia "bjegunki" reveturigis nin ĉe s-ron Lintvarev, ĵus por ke ni povu partopreni en la posttagmeza manĝado. Ho! tiuj rusaj manĝadoj! Apenaŭ unu finiĝis, alia ekkomencas! Mia franca stomako devis energie batali kontraŭ iliaj senĉesajatakoj. La rusa tago enhavas kvin regulajn manĝadojn: je la vekiĝo, je la dekunua horo matene (zavtrak), je la tria posttagmeze (objed), je la oka vespere (uĵin), kaj la manĝeto aŭ poldnik; plie se vi vizitas iun, nepre oni proponas al vi ian frandaĵon kun teo, kiun la ĝentileco devigas vin akcepti. La malgrandarusoj pretendas, ke ili manĝas malmulte kompare kun la grandarusoj: mia imago, terurigata, rifuzas pripensi, kia povas esti la grandarusa apetito!
Post tiu manĝaĵo, mi iris kun s-ro Speranskij viziti lian amikon, muĵikon Mitrofanon, kiun ni estis jam renkontintaj la antaŭan tagon, dum ni veturis al la bieno de s-ro Lintvarev.
Tre simpla kaj malriĉa estas la domo de l' gepatroj de Mitrofano, sed afablega estis lia akcepto. Krudaj manoj, hardigitaj de l' terlaboro, ĝoje kaj gastame premis la manon de s-ro Speranskij kaj tiun de lia amiko. Ĉiuj, gepatroj, gefratoj, eĉ genajbaroj, junaj kaj maljunaj, amike amasiĝis ĉirkaŭ ni. Sur la malglatan tablon oni alportis botelon da kvaso kun kuketoj, kaj ni toastis kun tiuj bonegaj simpluloj. Mitrofano prezentis al ni sian fianĉinon, kun kiu li estis edziĝonta tuj post la konstruo de ilia dometo.
Mia amiko petis ilin kaj aliajn gejunulojn, keili dancu antaŭ mi kelkajn tradiciajn dancadojn, kaj ili afable akceptis. La dancejo estis verda herbejo, ĉirkaŭata de arbetaroj. La orkestro konsistis el akordiono, violono kaj tintiltambureto, sed ĉiuj akompanis voĉe la muzikantojn. Dum la junulinoj gracie kaj kvazaŭ malŝate sin balancis, ĉirkaŭ ili, amindumuloj vetbatalis per ĝentilaĵoj kaj afablaĵoj, tiom fervore, eĉ furioze, kiom iliaj praavaj kozakoj, kiam ili atakis la tatarajn bandojn. Jen, kaŭrante, ili rapidege glitigis siajn piedojn unu post la alia, jen, streĉiĝante kiel risortoj, ili alten saltegis kun akra krio, forĵetante flanken siajn piedojn kaj brakojn, turniĝante kaj rondirante ĉirkaŭ la koketulino, kiu fine favoris ilin per esperiga rideto. Tiun sovaĝan dancadon, nomatan "hopak" strange lumigis la ĵus malaperonta suno, ruĝa kiel la flamego de vasta brulado, kies malaltaj radioj malproksimen etendis la ombrojn de l' dancistoj, donante al iliaj ekscitataj vizaĝoj ŝajnon kvazaŭ eksterhoman...
Baldaŭ, tute noktiĝis; sennombra stelaro trembrilis en la malhela ĉielo, dum pala luno, heligis per malvarma lumo la kamparon. La kamparanaj gejunuloj nin akompanis are ĝis la domo de s-ro Lintvarev, plenigante per siaj kantoj la stelplenan stepon. Malrapide mi paŝadis, mezede tiu antikva ĥoristaro. Al mi ŝajnis, ke mi vivas antaŭ tri mil jaroj, dum la epopea tempo de Iliado, kiam la homoj solene kantis siajn amojn kaj malamojn, siajn simplajn kaj fortajn sentojn de duoncivilizituloj. Ĉar, efektive, la muĵiko estas pli proksima je la homoj de antikva Grekujo ol je ni; pro tio li tute konfuziĝas en la malsimpla retaro de niaj modernaj vivkondiĉoj ĝis tiu momento, kiam li ĝin rompas per furioza perforto de barbarulo. Tiuj mildaj, servemaj kamparistoj povas aliformiĝi je kruelaj sovaĝuloj sub la instigo de forta pasio, kaj ili ĝin montris dum la kamparaj ribeloj de 1906. Aliparte, lian intelekton nebuligas multaj superstiĉoj, kiujn estas danĝere ofendi. Konatulo de s-ro Speranskij, tamen favorato de la muĵikoj, kiuj lin tre estimas kaj amas, iafoje estis viktimo de ilia fanatikeco.
Li estis revenanta rajde el malproksima vilaĝo, kiam la nokto lin kaptis sur la stepo. Li, do, plirapidigis sian bonan ĉevalon, kiu flugis kiel "poŝtakolombeto", ĝin direktante al vilaĝo de li konata, kiam subite la ĉevalo ektremis, saltis kaj fine haltis kvazaŭ ĝi estus piedfiksata kontraŭ la tero. Vane la rajdisto incitis ĝin sprone kaj voĉe: ĝi ne moviĝis. Kaj en tiu sama momento, ia stranga, nekomprenebla bruo, sovaĝakriego kaj freneziga sonorado, de flanke alvenanta, ekaŭdiĝis. La malhelan nokton eklumigis torĉoj, kaj ekaperis fantoma sekvantaro. Aro de muĵikinoj alvenis, svingante bastonojn, ferstangojn de forno, ŝovelilojn, forkegojn, batante sur pelvoj, patoj kaj tamburoj. Antaŭ ili, tri junulinoj, tute nudaj, trenis plugilon, per kiu ili faris sulkon...
La rajdisto subite komprenis, kio okazas: tio estis "opaĥivanje" aŭ ĉirkaŭsulkado, superstiĉa ceremonio, konservata de la antaŭkristanaj tempoj. Kiam epizootio detruas la brutaron de vilaĝo, la muĵikoj estas konvinkataj, ke tiunmalfeliĉon produktas ia malica kaj danĝera estaĵo. Kontraŭ ĝi la sola defendilo ebla estas sulko, farita ĉirkaŭ la vilaĝo, nokte, de solaj virinoj, per plugilo, trenata de tri nudaj virgulinoj, ĉar tiun magian sulkon ne povas transpasi la malicaĵoj de l' nekonata malamiko. Sed ve al ia ajn virseksulo, homa aŭ besta, kiun renkontas tiuj noktaj plugistinoj! Ili kredas, ke li mem estas la mistera malbonulo, kaj lin ili mortigas senkompate. Tial, ĉiuj viroj de la vilaĝo, antaŭsciigitaj, singarde restas hejme dum la ceremonio.
La rajdisto, do, sciis, kiom danĝera estas lia situacio, kaj li ree provis inciti sian ĉevalon.Vanaj penadoj! La besto, terurigata de l' bruo kaj torĉlumoj, tremis kaj restis haltanta...
La furioza bando alkuris kun frenezaj krioj:
—Jen pesto! Jen pesto! Elbatu ni lin!
Tuj ĉirkaŭate, la malfeliĉa rajdisto ricevis unu teruran bastonfrapon sur sia dorso. Lastfoje kaj malespere, li enpikis siajn spronojn en la flankojn de lia ĉevalo, kiu fine eksaltis, per siaj hufoj renversis kelkajn furiojn kaj forkuris, rapide kiel vento. Tia estis ĝia teruro, ke ĝia kondukanto ne povas ĝin deteni. Post unu versto, rimeno rompiĝis, post la dua, la selo renversiĝis, kaj la rajdisto falis en kavon, kie li restadis sveninta ĝis la mateno, kiam najbaraj bienuloj lin trovis kaj flegis.
Ne malofte okazas similaj aferoj, sed kiam la morto de l' viktimoj alkondukas antaŭ la juĝantaro iliajn mortigintinojn, plej ofte tiuj ĉi estas senkulpigataj, pro nesufiĉaj klereco kaj respondeco. Tia kamparistaro bezonas instruadon tiel forte kiel panon, kaj cetere tion ĝi mem eksentas. Kiel mi jam diris, multaj homoj kaj multaj privataj institucioj celas tiun noblan taskon de la popola klerigo. Plejmultaj kleruloj de la meza klaso estas tre favoraj al tiu entrepreno. Sed la registaro ĝin rigardas malkonfide kaj ofte ĝin malhelpas. Tamen en lando, kie la naŭdekonoj de la loĝantaro konsistas el kamparanoj, ĉu la kleriĝo de tiu multego ne estas la necesa kondiĉo de evolucio kaj pliboniĝo?
La postan matenon, ni reveturis en Sumi'n. S-ro Lintvarev mem bonvolis rekonduki nin, kaj por restarigi en mia spirito la reputacion de la rusa veturilaro, li uzis siantrojka'n. Tiu vorto ne signifas, kiel oni povus supozi, specialan veturilon, sed "ĉevaltrion". Tiuj tri ĉevaloj estas jungataj flanko ĉe flanko, la centrulo inter la ambaŭ flanktimonoj sub alta "duga" aŭ ligna arkaĵo, kiu sonoretas ĝoje per multaj tintiloj; la flankuloj, jungataj nur per rimenoj, kvazaŭ libere galopas ondigante siajn multnombrajn helkolorajn ornamaĵojn. Estis vere bela spektaklo vidi tiujn graciajn kaj fortajn bestojn kuregi tra la stepo. La komforta kaleŝo de s-ro Lintvarev nin veturis sen skuoj, kaj ni ĝuis, apogataj kontraŭ bonegaj kusenoj, la plezuron rapidiradi, tiel ŝatatan en Rusujo. Sed kiom pli alloga devas esti tiu sento, kiam, anstataŭ kaleŝo, la fumanta ĉevaltrio fortiras glitveturilon sur ebena kaj mola tapiŝo de neĝo! Nek bruo, nek polvo, nek malebenaĵoj, nur plena kaj senfina silento sur la senfina blankaĵo. La glitveturilo, ŝajnas forĵetata tra la senlima Spacego...
Ni haltis en Ĉerneĉina, ĉar ni deziris salutikaj danki nian afablan amikon, patron Vasilij. Sed ni trovis en lia domo nur lian du plej junajn infanojn, kiuj diris al ni, ke ilia patro nun faras diservon. Anstataŭ lin atendi en lia domo, ni preferis ĉeesti tiun ceremonion.
La preĝejo estis plena da kamparanoj. En flanko, grupo de kantistoj diverstone kaj per voĉoj tre ĝustaj kantis la belegajn ĥorojn de la ortodoksa liturgio. Antaŭ la ikonostaso staris parto Vasilij, grava kaj majesta en rigida kaj orumita mantelo, sur kiu disvolviĝis lia longa kaphararo. Apud li, lia plej maljuna fileto, ankaŭ vestata per preĝeja survesto, plenumis la oficon de diserva servisto.
Momente la pastro malaperis post la ikonostaso, kies vualo, falante, kaŝis al ĉiuj la ritan misteron de la komuniiĝo. Kiam li revenis, akompanata de lia fileto, en siaj manoj li tenis orumitan kalikon kun vino, en kiu flosis kelkaj peceroj de pano. Antaŭ ni kliniĝis vico de viroj, virinoj, gejunuloj kaj geknaboj eĉ virinoj, havantaj sur siaj brakoj suĉinfanetojn. Al ĉiuj per longa orumita kulerego li donis la sanktan komuniiĝon. La vereco devigas min diri, ke la suĉinfanoj ne ŝajnis sufiĉe taksi la grandan honoron, al ili faritan. Per energiaj manpuŝoj aŭ kapskuoj kun surdigaj krioj, ili protestiskontraŭ la alproksimiĝo de la timiga kulerego, kiun, kun dolĉa rideto kaj nelacebla pacienco la bona pastro ŝovetis en iliajn buŝetojn.
Post fina kanto al la ĉiopova Dio de la rusa ortodoksularo, la ĉeestantoj ekforiris, kaj mi estis ilin rigardanta, kiam mi rimarkis, duone kaŝatan post flanka pordo de la ikonostaso, mian amikon, filon de l' pastro, kiu faris al mi misterajn signetojn. Ĵus mi devas konfesi, ke jam antaŭe mi estis kaŭzinta kelkajn malatentaĵojn de tiu juna knabo, kiu multe pli sin okupis pri mia alesto, ol pri sia diserva ofico, kaj sendis al mi de tempo al tempo, ekrigardojn kaj ridetojn. Nun, post mallonga malapero, jen mia amiketo, grava kaj solena en sia preĝeja vesto, portante sur arĝenta plado ion kubforman, paŝas malrapide al mi...
—Ho! kio estas? Mallaŭte diras s-ro Speranskij. Mi divenas: patro Vasilij donacas al vi la panon de la komuniiĝo. Tio estas granda honoro!
Efektive, kliniĝinte ĝentile antaŭ mi, mia amiketo al mi donis la panon, el kiu lia patro estis preninta pecerojn por la komuniiĝo. Mi kisis mian gracian donacinton, nun tre emociatan de sia grava misio, kaj mi kore dankis lian alproksimiĝantan patron. Oni donas tiujn panojnnur al personoj, kiujn oni deziras speciale honori, kaj farante al mi, fremdulo, tiun favoron, patro Vasilij intencis signi al mi siajn estimon kaj simpation.
Ankoraŭ nun mi rigardas tiun tute sekigitan panon, en kiu la pastro boris, por memorigi la dekdu apostolojn, dekdu piktruojn, kaj, meze de ili, tri triangulajn kavetojn, faritajn per ora tranĉilo kiel simbolon de la Tridieco. Mi ĝin zorge konservas kun aliaj memoraĵoj de mia restado en Rusujo, kiujn mi revidas ofte, ĉiam kun plezuro. Vojaĝi donas du feliĉojn, tiun tro rapide pasantan de la vojaĝo mem, kaj tiun, miksatan kun bedaŭro, de la rememoriĝo. Tial vojaĝanto tre similas ripeteman maljunulon, kiu senlace revivigas la estintajn emociojn, por li ĉiam novajn, ne rimarkante, ke li tedas siajn ĉirkaŭantulojn. Sed mi ektimas, ke mi ankaŭ jam enuigis miajn legantojn, tro plezuriĝante en detaloj, eble interesaj nur por mi. Mi povus ankoraŭ paroli pri multaj aliaj ekskursoj, pri la somera teatreto de Sumi, kie mi vidis beletan geknaban feston kun naciaj dancadoj, kaj rusan prezentadon de la sprita komedio de Gogol "Revizoro", kiun Zamenhof poste konigis al la esperantistaro; mi povus priskribi la religian feston pro la naskotago de l' carfilo, kun militaparado de soldatoj, ĵus irontaj en Manĝurujon, ankaŭ la kuriozan ĉiujaran ceremonion de la sanktigo de la akvoj, kiam la sumiana pastraro solene sanktigis la Psjol'on, al kiu, tuj poste, sin ĵetis la simplularo, por trinki la benitan akvon, bani siajn vizaĝojn kaj manojn aŭ plenigi botelojn. Sed sufiĉe estas, kaj venis la tempo por peti de la policestro de Sumi mian pasporton, al li donitan tuj post mia alveno en tiun urbeton. Konforme al la leĝo, tiu potenca funkciulo esploros, ĉu mi pagis miajn monŝuldojn, kaj nur poste skribos forpermeson sur mian pasporton!
Nur de ses semajnoj mi restadas en Rusujo: tamen, kiom da diversaj impresoj dum tiu mallonga tempo! Pri tiu lando, preskaŭ nenion mi sciis antaŭe, nur kelkajn ĝeneralajn, malgravajn eĉ malverajn informojn. Pli ĝustedire, al mi estis malsimpatia antaŭe tiu patrujo de neĝo kaj skurĝo. Kaj jen, dank' al Esperanto, mi konatiĝas kun Rusujo, mi veturas en tiun ŝajne malafablan landon, kaj tie mi eltrovas societon tre apartan, mirinde interesindan, kiu kvazaŭe fermentas en krizo de sia evolucio al modernismo. Ĉe tiu nun aliformiĝanta popolo sin skupuŝas strangaj kontraŭaĵoj, postrestaĵoj de la apenaŭ ĉesinta servuteco kun "arteli" aŭ kamparaj asocioj laŭ la principo de socialismo;—superstiĉojindaj je la plej nekultura Mezepoko, kun teorioj de grafo, kiu metas sian idealon en la forigo de ĉiu socia malegaleco kaj reiro al kvazaŭ primitivforma vivado de simpla laboristo;—arĥaika leĝaro, kiu diference administras la homojn, laŭ iliaj klaso kaj religio, kun jam kvazaŭ realiĝantaj postulatoj de antaŭema feminismo per intensa klerigo de la virinoj, kiu estas superata en nenia alia lando. Tie, ĉiuj fundamentoj de nia okcidenta socia ordigo estas kvazaŭ renversitaj: dum la registaro sin apogas sur la principojn de religia aŭtokrateco kaj metas la fonton de ĉiu povo kaj leĝeco nur en la arbitran volon de unu homo, kun la nekonscia helpo de nekleruloj, kiujn tia socistato malutilas, kontraŭe, la favoratoj mem de tiu sociordo, puŝataj de la nevenkebla fonto de la moderna kultureco, revas plilarĝigi tiun kadron, por ke Rusujo povu enspiri larĝbruste la fortigan blovon de la libera penso.
Kio fine eliros el tiu ĥaoso? Bono, mi esperas, se nur la entuziasmaj teoriistoj sufiĉe atentos pri la neceseco de laŭgrada evolucio, por atingi pace praktikan kaj definitivan triumfon. Tion mi tutkore deziras al tiu saĝa kaj nobla gento, kiu, per siaj propraj ecoj, plene meritas prosperon.
Ne sen forta ĉagreno mi forlasis tiun gastaman urbeton Sumi'n, kie mi estis dorlotata kaj favorata de ĉiuj. Familio Speranskij estis iĝinta kvazaŭ mia mema familio. Kaj maldolĉe mi sentis tiun fatalon de l' forironta vojaĝanto, kiu devas pagi sian plezuron per bedaŭroj, tiom pli fortaj, kiom pli intensa estis lia feliĉo.
Sub la premo de tiu malĝoja sento, mi deziris reiri hejmen kiel eble plej rapide, por konservi pli freŝajn kaj revivigi kviete en mia memoro, la multegajn impresojn de mia vojaĝo. Kiel sata stomako, mia lacega cerbo ne deziris plu novajn nutraĵojn. Sed mia amiko Speranskij postulis, ke mi restadu dum mia reira vojo almenaŭ unu tagon en Kievo. Li pretendis, ke tio "spritigos" mian vojaĝon, ke mi ne povas forlasi Rusujon, post sessemajna restado, ne vizitinte eĉ unu el ĝiaj urbegoj. Li estis prava kaj mi obeis lian postulon.
Tiun viziton mi ne rakontos detale, ĉar jam multaj vojaĝantoj priskribis Kiev'on pli bone ol mi povus fari. Cetere mia spiritsato kaj mia kaplaceco ne permesis, ke mi povu plene ŝati la kuriozaĵojn de tiu ĉefurbo de la antikva Rusujo.
En Kiev estis la unua rusa princo, kiu konvertiĝis je la kristana kredo; kompreneble, liaj korteguloj fervore sekvis tiel altan ekzemplon, kaj oni ĵetis solene en la Dnjepr'on la antikvajn idolojn "perun'ojn". El tio rezultis, ke Kiev iĝis la centro de la Rusa Eklezio kaj pleniĝis da monaĥejoj por la vivuloj, da katakomboj por la mortintoj. Kaj ĉar la tero de tiuj katakomboj havas la proprecon sekigi kaj konservi la kadavrojn, la popolo kredis, ke tiuj mortintoj estas sanktuloj, kaj nun multaj miloj da pilgrimantoj vizitas ĉiajare kaj riĉigas per siaj donacoj la monaĥojn, kiuj loĝas en tiuj sanktaj lokoj.
Kun gvidisto mi vizitis la multajn preĝejojn, kies kupoloj estas tegmentataj per plataĵoj el oro; mi vidis iliajn nekalkuleblajn riĉaĵojn, iliajn ikonojn, faritajn el arĝento, oro, eĉ el mozaiko de diamantoj, la antikvajn freskojn de sankta Sofio, la mirindajn olepentraĵojn de sankta Vladimiro, verkojn de la plejfamaj nuntempaj artistoj de Rusujo, kiuj laŭ rimarkinda escepto, tie ne kopiis la tradiciajn tipojn de la bizanta sanktularo, sed faris rimarkinde vivoŝajnajn figurojn. Fine, mi, kun sekvantaro de pilgrimantoj, iradis kun kandelo en mia mano, kondukata de fantoma monaĥo, tra la subteraj preĝejoj kaj mallarĝaj katakomboj de la Laŭro, antaŭ niĉoj, kiekuŝis la mumioj de rusaj sanktuloj, sternitaj en riĉaj malfermitaj sarkofagoj. Kelkajn el tiuj kavetoj fermas muro—en ili, piaj anakoretoj entombigis sin vivajn, kiel la "Sachette de Notre Dame de Paris", ricevante sian nutraĵon tra malgranda fenestreto. Post ilia morto, oni nur murŝtopis la fenestreton de l' niĉo. Alia sanktulo, Ivano, laŭ legendo, sin enterigis ĝis sia zono, kaj tiel restadis, ne manĝante dum tutaj semajnoj: kaj, kiel pruvon, la monaĥoj montras al vi lian mumiigitan korpon, duone elstarantan el la tero.
Post tiu funebra promeno, oni plezure spiregas la liberan, helan aeron! Por fini mian tagon; mi decidis pasigi mian vesperon en la publika Komerca Ĝardeno, kiu kuŝas sur altaĵeto super la Dnjepr. Tie, antaŭ bonega orkestro, sidis multnombra ĉeestantaro, en kiu brilis elegantaj virinaj vestaĵoj kaj ĉiuspecaj uniformoj. Sed, ho ve! mia magia esperanto tie ne kunligis min kun tiu amaso de indiferentuloj,—ree multpezis sur miaj ŝultroj tiu lingva izoleco, kiu tiel malĝojigis la komencon de mia vojaĝo. Por forpeli tiun maldolĉan senton, mi forlasis la popolamason kaj iris en pli dezertan parton de la ĝardeno, el kiu oni supervidis la ĉirkaŭantan kamparon.
Kia belega spektaklo! Sub miaj piedoj, la movplena suburbo Podol, kun siaj bazaroj, ĝardenoj kaj verdaj tegmentoj; poste la larĝa kiel markolo kaj majestega Dnjepr, kun siaj insuloj, siaj multnombraj vaporŝipoj; kaj, trans la riverego, strange kontrastanta kun la bruplena kaj vivema urbego, la ebena kamparo, vasta, silenta, preskaŭ dezerta, la stepo de Malgrandarusujo. Sub la lastaj radioj ruĝaj kiel fajrego de l' kuŝiĝanta suno, tiu senfina ebenaĵo sterniĝis, iom post iom, malheliĝis, ŝajnis estingiĝi kaj malproksimiĝi de mi, foriranta vojaĝanto, kiu ĝin rigardadis je la lasta fojo. Fine ĝi tute malaperis antaŭ miaj okuloj. En tiu momento, maldekstre, la sankta monteto Peĉersk, kie estas la preĝejoj kaj katakomboj de Laŭro, subite ekflamiĝis per elektraj lumoj, super kiuj giganta fajra krucego starigis sian potencan kaj regeman simbolon antaŭ la dormanta lando. Al tiu mistera, ne plu videbla kaj por mi plena de karaj memoraĵoj, Ukrajna stepo, mi ĵetis malĝoje mian lastan adiaŭon kaj rapidis al la stacidomo.
.....Senhalte, mi veturadis tra Lwow, Wien, Venezia, Milano, Ĝenova ĝis Marseille. La vojo estas mirinda inter Wien kaj Italujo: montoj, lagetoj, abiaj arbaroj kaj mezepokaj ruinaĵojvetbatalas por ĉarmi la vojaĝanton; eble neniam plu mi havos okazon por vidi "Venezia la bella", tamen mi estis malpacienca ripozi. Pri tiu tritaga rapidega veturo tra centra Eŭropo, mi do nenion diros, krom unu anekdoto, kiu estos la konkludo de tiu jam tro longa rakonto.
Inter Kiev kaj Wien, mi havis la bonan ŝancon veturi kun tre afabla kunvojaĝanto, berna advokato, s-ro A. B., kiu parolis france tiel perfekte kiel germane. Li ankaŭ ĵus ekskursis en Rusujon por sia plezuro, kaj, kompreneble, ni komunikis unu al la alia niajn impresojn. Li estis vizitinta Sanktpeterburgon, Niĵnij Novgorodon, Moskvon kaj Kievon; tamen, kiam mi rakontis al li mian modestan restadon en la urbeto Sumi, li konfesis, ke mi faris vojaĝon pli interesan ol li.
—Ĉar, li diris, mi vidis urbojn, kuriozajn, certe, sed ĉie domoj, stratoj kaj placoj estis proksimume similaj. La nekonataj homoj, kiujn mi renkontis, estis por mi kvazaŭ fermata libro. Verdire, mi havis rekomendajn leterojn por diversaj personoj, kaj ili akceptis min ĝentile, sed ceremonie. Intimeco ne povis esti inter ni, kaj mi ne eniris, kiel vi, en la internan penson de la rusoj, nek vivadis ilian vivon. Vi, kontraŭe, dank' al via esperantista frateco, tuj amikiĝiskun viaj gastigantoj kaj povis profiti neordinare favoran situacion, kvazaŭ vi estus momente "rusiĝinta".
—Tre vere, mi respondis. Sed kio malhelpas, ke vi lernu Esperanton kaj refaru vian vojaĝon en similaj kondiĉoj?
—Nenio certe, kaj via ekzemplo tentas min. Mi ankaŭ iĝos esperantisto!
Kaj tio ne estis vana promeso. La sekvantan januaron, ni interŝanĝis poŝtkarte novjarajn bondezirojn kaj s-ro A. B. skribis al mi, ke li estas nun esperantisto kaj ke li esperas renkonti min kaj paroli kun mi internacilingve en la Ĝeneva kongreso!
Tia estis la unua rezultato de mia vojaĝo en Rusujon per Esperanto. Povu mia sincera rakonto ankoraŭ elfari novajn adeptojn de nia helpa lingvo, kaj, plie, okazigi multajn eksperimentojn kiel la mia.
Se mi atingos tiun rezultaton, mia celo estos trafita.
A. Rivier.
MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
26, Tverskaja, Moskvo, Rusujo.
LA PROPRAJ ELDONAĴOJ.
DEPONEJO DE LA LIBROJ:
LA ONDO DE ESPERANTO
ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.
Ĉiumonata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata de la jaro 1909.
Ĝi publikigas plenan kronikon de esperanta movado en Rusujo kaj eksterlando, originalajn kaj tradukitajn rakontojn, novelojn, teatraĵojn, versaĵojn, propagandajn, bibliografiajn, kritikajn artikolojn. Ĝi enhavas ankaŭ amuzan (kun premioj), korespondan kaj aliajn fakojn.
En ĉiu numero aperas portretoj de konataj esperantistoj.
Estas organizataj literaturaj konkursoj.
Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj verkistoj.
Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj2 rubl.(2,120 Sm.).
Redakcio kaj Administracio: Moskvo (Rusujo), Tverskaja, 26.
Teksto de librokovrilo:A. RIVIER.EN RUSUJOPER ESPERANTO.MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.Bohemujo, F. TOPIC, Ferdinandova 11, PRAHA.—Brazilio, FR. ALVES Y Ca, 166, rua do Ouvidor, RIO DE JANEIRO.—Danujo, HÖST & SÖN, Bredgade 35, KJÖBENHAVN.—Francujo, LIBRAIRIE HACHETTE& Cie, 79, Boulevard Saint-Germain, PARIS; Librairie de l' Esperanto, G. WARNIER & Cie, 15, Rue Montmartre, PARIS.Germanujo, MÖLLER & BOREL, Lindenstrasse 18-19, BERLIN S. W.—Granda Britujo, THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION, Museum Station Buildings, 133-6, High Holborn, LONDON W. C.—Hispanujo, J. ROSALS, Puerta, 30, BARCELONA.—Hungarujo, KOKAI LAJOS, Károly-utca I. sz., BUDAPEST, IV.—Svedujo, C. E. FRITZE, Fredsgatan, STOCKHOLM.—Svisujo, UNIVERSALA ESPERANTIA LIBREJO, 10, Rue de la Bourse, GENÈVE.—Usono, AMERICAN ESPERANTIST Co., Fortieth street 235, CHICAGO, kaj FLEMING H. REVELL, Co, 158 fifth Avenue, NEW-YORK.Prezo 60 kop. (Sm. 0,63).
Teksto de librokovrilo:
A. RIVIER.
EN RUSUJO
PER ESPERANTO.
MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".
26, Tverskaja, 26, Moskvo, Rusujo.
Bohemujo, F. TOPIC, Ferdinandova 11, PRAHA.—Brazilio, FR. ALVES Y Ca, 166, rua do Ouvidor, RIO DE JANEIRO.—Danujo, HÖST & SÖN, Bredgade 35, KJÖBENHAVN.—Francujo, LIBRAIRIE HACHETTE& Cie, 79, Boulevard Saint-Germain, PARIS; Librairie de l' Esperanto, G. WARNIER & Cie, 15, Rue Montmartre, PARIS.Germanujo, MÖLLER & BOREL, Lindenstrasse 18-19, BERLIN S. W.—Granda Britujo, THE BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION, Museum Station Buildings, 133-6, High Holborn, LONDON W. C.—Hispanujo, J. ROSALS, Puerta, 30, BARCELONA.—Hungarujo, KOKAI LAJOS, Károly-utca I. sz., BUDAPEST, IV.—Svedujo, C. E. FRITZE, Fredsgatan, STOCKHOLM.—Svisujo, UNIVERSALA ESPERANTIA LIBREJO, 10, Rue de la Bourse, GENÈVE.—Usono, AMERICAN ESPERANTIST Co., Fortieth street 235, CHICAGO, kaj FLEMING H. REVELL, Co, 158 fifth Avenue, NEW-YORK.
Prezo 60 kop. (Sm. 0,63).