II.Rilatoj kun aliaj substantivoj.

Rim.1. Rimarku precipe lastan ekzemplon.Kuko,konfitaĵodependas de »kun«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »mi trinkis teon kaj kafon«, ĉar »kaj« ne estas prepozicio.Rim.2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. (Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, enLingvo Internacia,n-ro 25.)

Rim.1. Rimarku precipe lastan ekzemplon.Kuko,konfitaĵodependas de »kun«, prepozicio; ili do estas en nominativo (cetere kukon kaj konfitaĵon oni ne trinkas). Sed oni dirus: »mi trinkis teon kaj kafon«, ĉar »kaj« ne estas prepozicio.

Rim.2. Tiu eco de Esperantaj prepozicioj (ĉiam regi nominativon) povas iafoje kaŭzi konfuzaĵon, se oni ne zorgas pri konstruo de sia frazo. D-ro Zamenhof diras (Dua Libro, 46): »ĝi estas trompi la landon kune kun la reĝidino«. Oni povas tiel bone kompreni, ke la reĝidino trompas, aŭ ke ŝi estas trompata. Se ĉirkaŭantaj frazoj ne klarigas tiun ĉi, oni do devas ĝin ŝanĝi, ekzemple tiel: »ĝi estas trompi la landon kaj kune la reĝidinon«, aŭ: »ĝi estas trompi la landon kun helpo de la reĝidino«.

Tial frazoj kiel: »mi vidis vin kun via amiko« estas malbonaj, ĉar oni demandas sin, ĉu »mi kaj via amiko vidis vin«, aŭ ĉu »mi vidis vin kaj vian amikon kun vi«. Tia konfuzo ekzistas en naciaj lingvoj, kiam oni ne zorgas bone konstrui sian frazon. (Laŭ rimarko de F. Chaufoureaux, enLingvo Internacia,n-ro 25.)

37.Forigo de prepozicio.Oni povas forigi prepozicion post verbo kaj uzi anstataŭe akuzativon solan. Tiamaniere oni ne bezonas demandi, ĉu verbo postulas difinitan prepozicion. (114).

Rim.1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e.praktike, kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)Rim.2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »Defendinto la patronmi ne konsilas uzi, sed mi preferasdefendinto de la patro«. (Privata let.)

Rim.1. Tion oni faras ordinare nur kiam forigo de prepozicio ne enkondukas malklaraĵon en la frazon (t. e.praktike, kiam oni ne trovas jam alian akuzativon en la sama propozicio). E., oni povas diri: »pardoni al la malamiko«, kaj »pardoni la malamikon«, sed oni devas diri ĉiam »pardoni al la malamiko lian kulpon« (Z.)

Rim.2. Post substantivo aŭ adjektivo oni ordinare (escepte por tempo, daŭro, k. c.) ne forigas prepozicion, ĉar akuzativo estas tiam malfacile komprenebla por multaj personoj. (209. R.) E.: »opinioj malaj unu al la aliaj« (L. I. n-ro 89), ne »malaj unu la alian«. Cetere por substantivoj-participoj D-ro Z. skribis: »Defendinto la patronmi ne konsilas uzi, sed mi preferasdefendinto de la patro«. (Privata let.)

38.Almovo.Kiam substantivo montras aferon al kiu estas movo fizika aŭ eĉ morala, tiam oni aldonas al ĝi finiĝonn, eĉ se ĝi dependas de prepozicio. (117.)

39.Tempo, kosto, mezuro, pezo, k. c. Oni tre ofte forigas prepozicion kaj uzas akuzativon solan antaŭ substantivo montranta tempon, daŭron, k. t. p. (76,121.)

40.Apudestoekzistas, kiam du (aŭ pli da) substantivoj difinas unu la alian sen pero de ia prepozicio. (8.)

41. Kiam la unua substantivo estas en nominativo, la dua ankaŭ devas esti en nominativo. (37. R. 2.)

42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:

Simile S-ro Kofman:

Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:

Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.

43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formoo,oj, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.

44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti pense inter ilin la vorton »nomata«.

45.Komplementoj de substantivo.Substantivo estas komplemento de alia substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.

46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte montranta, ke oni parolas priia kvanto da io, oni ĉiam uzas prepozicion »da« (kun nominativo). (206.)

Alportu al mi metron da nigra drapo.(Z.)

Rim.Se oni uzus »de«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)

Rim.Se oni uzus »de«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)

47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »de«. (133.)

Rim.En kelkaj okazojdevenopovas esti komprenata kieleltiro. Tiam oni povas uzielanstataŭde. E.:Donu al mi floron el(aŭ:de)via ĝardeno.—-Tio ĉi estas rakonto el Biblio(»de« povus kredigi, ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de verbo.

Rim.En kelkaj okazojdevenopovas esti komprenata kieleltiro. Tiam oni povas uzielanstataŭde. E.:Donu al mi floron el(aŭ:de)via ĝardeno.—-Tio ĉi estas rakonto el Biblio(»de« povus kredigi, ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de verbo.

48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:

49. Oni uzas ordinare prepozicion »el« antaŭ nomo montranta ŝtofon, materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon aŭ vorton kunmetitan.

50. Tiu permeso uzi adjektivon anstataŭ substantivo kun prepozicio estas oportuna kaj ofte servas. Tiel oni diras:

51. Kiam substantivo devenas de verbo (aŭ adjektivo) uzanta specialan prepozicion, oni ofte uzas la saman prepozicion post la substantivo.

Rim.Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos diferencon inter:amoalDio,amodeDio. »AmoalDio« estas tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »AmodeDio« signifas, ke Dio amas la homon. Simile:konfidodepatroalfilo,konfidodefiloalpatro;memoropri(aŭal)mia patro,memorodemia patro;mordodeserpentoalbrako; k. t. p. »Al« oni metas ofte antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba; »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas verbojn aktivajn, ne pasivajn.

Rim.Tiu regulo ne estas absoluta, sed ĝi povas alporti grandan helpon por elekti prepozicion konvenan. Tia elekto estas ja tre grava por komplemento de substantivo, ĉar prepozicio servas tie ĉi distingi ofte terminojn similajn al subjekto kaj komplemento de verbo. Tiel oni atentos diferencon inter:amoalDio,amodeDio. »AmoalDio« estas tio, kion ni havas, kiam ni amas Dion. »AmodeDio« signifas, ke Dio amas la homon. Simile:konfidodepatroalfilo,konfidodefiloalpatro;memoropri(aŭal)mia patro,memorodemia patro;mordodeserpentoalbrako; k. t. p. »Al« oni metas ofte antaŭ tiu substantivo, kiu estus komplemento, se la frazo estus verba; »de« oni metas antaŭ tiu, kiu estus subjekto. Kompreneble tio ĉi rilatas verbojn aktivajn, ne pasivajn.

52. Ofte oni kunligas du (aŭ eĉ pli) radikojn por esprimi per unu kunmetita vorto kutiman aŭ specialan rilaton inter du aferoj.

53. Kiam oni faras kunmetitan vorton, oni metas ordinare la difinantan radikon antaŭ la difinatan. (Praktike: oni metas en la komencon la vorton, kiu estus regata de prepozicio, se oni ne uzus kunmetitan vorton.)

Rim.1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.:eniri,malsupreniri... (vidu Prepozicio.)Rim.2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni trovas:centjaro,falakvo, anstataŭjarcento,akvofalo(kiujn cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj). Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte insisti pricent, prifal, k. t. p. (91,237.)

Rim.1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.:eniri,malsupreniri... (vidu Prepozicio.)

Rim.2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni trovas:centjaro,falakvo, anstataŭjarcento,akvofalo(kiujn cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj). Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte insisti pricent, prifal, k. t. p. (91,237.)

54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:

1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj, ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.:litkovrilo,ĝardenpordo.

2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalono. E.:Aŭstrolando.

3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senconepreadjektiva aŭ adverba, tiam oni intermetas vokalonaaŭe. E.:unutaga= kio daŭras unu tagon;unuataga= kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »Pro kio vi silentas, vi, unuanaskito mia?« (Kofman, Kain, I. 1.)—»Krom la suprecititaj paroladoj, li...«

Rim.1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn vortojn. E.:poŝtkartkolektanto, kolektanto de poŝtkartoj.Rim.2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalonaaŭesen ia neceseco. Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon. E.:Italalando, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—kuneligi, anstataŭ kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide:kun-eligi),—samamaniere, anst. sammaniere.Rim.3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj konsonantoj, kiuj montras, ke oni devasdividi la vorton inter ambaŭ konsonantoj por ĝin kompreni. E.:gratulletero, gratul-letero.Rim.4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo. Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.:patologi-anatomio.

Rim.1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn vortojn. E.:poŝtkartkolektanto, kolektanto de poŝtkartoj.

Rim.2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalonaaŭesen ia neceseco. Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon. E.:Italalando, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—kuneligi, anstataŭ kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide:kun-eligi),—samamaniere, anst. sammaniere.

Rim.3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj konsonantoj, kiuj montras, ke oni devasdividi la vorton inter ambaŭ konsonantoj por ĝin kompreni. E.:gratulletero, gratul-letero.

Rim.4. Vortojn oni kunmetas ankaŭ, kunligante du radikojn per streketo. Tion oni faras, kiam la interrilato ne estas tre intima aŭ por ricevi kunmetitan vorton pli kompreneblan. E.:patologi-anatomio.

55. Kelkaj aŭtoroj, kiam ili kunligas vortojn plenajn (t. e. kun gramatika finiĝo), akordigas nombre kaj kaze ambaŭ partojn. En tia okazo estas konsilinde uzi streketon por disigi ambaŭ partojn kaj igi la vorton komprenebla.

56. En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole-nevole elparolata kiel la dua (t. e. mole aŭ malmole).

Tio okazas, kiam laringa kaj buŝa konsonanto renkontiĝas laŭ jena tabelo aŭ reciproke:

Tio ĉi estas evitebla nur en kunmetitaj vortoj, kaj ne havas gravecon, ĉar ĉiuj Eŭropaj popoloj obeas tiun regulon. Se tamen oni volas eviti tian renkonton, tiam oni nur intermetas vokalon.

Intermeto de vokalo pli longigas la vorton, kaj ofte alportas ripeton de sama sono:ovoforma.

ADJEKTIVO.

Difino: vorto finata deakaj montranta econ, staton aŭ agon[4]de substantivo.Formoj: nominativo:a,aj; akuzativo:an,ajn.

Difino: vorto finata deakaj montranta econ, staton aŭ agon[4]de substantivo.

Formoj: nominativo:a,aj; akuzativo:an,ajn.

57. Apudmetita adjektivo (9, Rim. 1) akordiĝas nombre kaj kaze kun sia substantivo.

58. Kiam apudmetita adjektivo rilatas kelkajn substantivojn en ununombro, tiam oni ordinare metas la adjektivon en multenombron. (82.)

Rim.»Mi havas akvon kaj panon freŝan« povus signifi, ke nur pano estas freŝa. Simile »mi havas freŝan akvon kaj panon« povus signifi, ke nur akvo estas freŝa.

Rim.»Mi havas akvon kaj panon freŝan« povus signifi, ke nur pano estas freŝa. Simile »mi havas freŝan akvon kaj panon« povus signifi, ke nur akvo estas freŝa.

59. Kiam substantivo en multenombro estas uzata en opa senco kaj akompanata de kelkaj adjektivoj, kiuj rilatas ĉiu po unu el la objektoj montrataj de la substantivo, tiam la adjektivoj restas en ununombro.

60.Loko de adjektivo.Apudmetita adjektivo estas uzata laŭvole antaŭ aŭ post ĝia substantivo en loko, kie ĝi plej bone altiras atenton.

61. Substantive oni ordinare ne uzas adjektivon. Tamen tion oni faras iafoje, kiam oni povas alpensi al la adjektivo konkretan substantivon.

Vidu ekzemplojn en paragrafoj19kaj27.

Rim.Oni diras:La Bono,La Belo,La Vero, k. t. p. per substantivo, kaj neLa Bona,La Bela,La Vera, ĉar tie ĉi oni ne povas alpensi konkretan substantivon.

Rim.Oni diras:La Bono,La Belo,La Vero, k. t. p. per substantivo, kaj neLa Bona,La Bela,La Vera, ĉar tie ĉi oni ne povas alpensi konkretan substantivon.

62. Adjektivo uzata predikate (9. Rim. 1) akordiĝas nombre kun sia substantivo aŭ pronomo,sed ne kaze; ĝi do estas neniam en akuzativo.

63. Adjektivo estas uzata predikate, kiam ĝi estas komplemento de verbo, kaj ne rekte de substantivo. Tiam ĝi montras ordinare:a) staton, en kiun alvenas afero;b) kiel afero estas nomata, trovata, konsiderata, dirata, rigardata, k. t. p. Fine kaj plej ofte predikateca adjektivo estas simple komplemento de verbo »esti«.

Ambaŭ unuaj okazoj renkontiĝas kun verboj:iĝi(aŭ finantaj periĝi);igi(aŭ finantaj perigi); kaj nomi,trovi, konsideri, rigardi kiel, konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri, lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »esti« inter la verbon kaj la adjektivon.

Rim.Oni trovas enHamleto(IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof, privata letero.)

Rim.Oni trovas enHamleto(IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof, privata letero.)

64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t. e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)

Rim.Pli malofte oni trovas adjektivon ena: »ĉu ne estas ebla, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)

Rim.Pli malofte oni trovas adjektivon ena: »ĉu ne estas ebla, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)

65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata, kaj oni preferas ununombron.

Formoj.—Malegalaj komparativojestas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol; malsame ... ol.Egalaj komparativoj: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ... kiel.Superlativoj absolutaj: tre; plej; kiel eble plej.Superlativoj rilataj: plej ... el; malplej ... el.Inter du aferoj, ankaŭ: la pli ...; la malpli ...

Formoj.—Malegalaj komparativojestas: pli ... ol; malpli ... ol; ju pli ... des pli; ju malpli ... des pli; ju malpli ... des malpli; malsama ol; malsame ... ol.

Egalaj komparativoj: tiel ... kiel; tia ... kia; sama ... kia, same ... kiel.

Superlativoj absolutaj: tre; plej; kiel eble plej.

Superlativoj rilataj: plej ... el; malplej ... el.Inter du aferoj, ankaŭ: la pli ...; la malpli ...

66. Dua termino de komparo estas en nominativo aŭ akuzativo laŭ tio, ke ĝi estas subjekto aŭ komplemento de alpensota frazo. (Beaufront.)

67. Participoj enasekvas ĉiujn regulojn de aliaj adjektivoj. (167. R. 2.)

68. Oni ne devas konfuzi participon adjektivan kun simpla adjektivo de sama radiko. La unua montras agon momentan, transiran; la dua montras econ, staton, aŭ kutimon.

69. Adjektivo povas difini alian vorton per pero de prepozicio (kun nominativo).

Participo sola povas havi rektan komplementon (en akuzativo). (37. R. 1.)

70. Prepozicioj uzataj post adjektivo estas:a) plej ofteje;b) aŭ alia montrata de ideo esprimota aŭ de verbo, de kiu devenas la adjektivo. (51,169.)

Por nombraj, posedaj adjektivoj, k. c. vidu sekvantajn partojn.

NOMBRAJ NOMOJ.

71. Fundamentaj nombraj nomoj neniam ŝanĝiĝas.

72. »Unu« povas esti uzata pronome (plej ofte en rilato kun »alia«). Tiam ĝi ĉesas esti vera nombra nomo kaj povas ŝanĝiĝi.

73. De fundamentaj nomoj devenas adjektivoj, substantivoj, adverboj, per aldono dea,o,e. Kiam la nombro estas kunmetita, oni aldonas tiun finiĝon nur al la lasta parto.

74. Metante antaŭa,o,e, specialajn sufiksojn, oni ricevas:a) opajn nombrojn (op);b) frakciajn (on);c) multigajn (obl).—Se la nombro estas kunmetita, oni agas kiel supre.

75. Adjektivaj nombroj (kiujn oni ricevas de fundamentaj per aldono dea) estas uzataj por kalkuli horon, tagojn, jarojn, vicon, paĝon, k. t. p.

Plej ofte oni ne esprimas la vortonhoro,tago, k. c. kaj uzas la adjektivan nombron solan. Kompreneble, se klareco postulas la substantivon, oni ĝin uzas. (20.)

76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39,121.)

Rim.1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo: »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de tiu ĉi ŝtofo.«Rim.2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo, 15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

Rim.1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo: »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de tiu ĉi ŝtofo.«

Rim.2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo, 15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

77.Horaj erojpovas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:

PERSONAJ PRONOMOJ.POSESIVOJ.

Formo.—Ununombro: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi (ne difinita sekso).Multenombro: Ni, vi, ili.Ambaŭ nombroj: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)Gramatiko: Povas preninakuzativan, nejmultenombran.—»Oni« estas neŝanĝebla vorto.

Formo.—Ununombro: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi (ne difinita sekso).

Multenombro: Ni, vi, ili.Ambaŭ nombroj: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

Multenombro: Ni, vi, ili.

Ambaŭ nombroj: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

Gramatiko: Povas preninakuzativan, nejmultenombran.—»Oni« estas neŝanĝebla vorto.

78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas substantivo, kiun ĝi anstataŭas.

Rim.Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio, kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estasja tiel ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »il«, la germano diras »es«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.

Rim.Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio, kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estasja tiel ĝentilaj, ke ili diras »Vi« ne sole al infanoj, sed eĉ al bestoj kaj objektoj). La kaŭzo estas tute natura sekvo de la konstruo de la ambaŭ diritaj lingvoj. En ĉiu lingvo ĉiu vorto havas (tute ne logike) difinitan sekson, kaj tial, uzante por ĝi pronomon, ni prenas tiun, kiu respondas al la gramatika sekso de la vorto (tial la franco diras pri infano »il«, la germano diras »es«); sed en la lingvoj angla kaj Esperanto la vortoj havas nur sekson naturan, kaj tial, parolante pri infanoj, bestoj kaj objektoj, kies naturan sekson ni ne scias, ni vole-nevole (sen ia ofenda intenco) uzas pronomon mezan inter »li« kaj »ŝi«—la vorton »ĝi«. Tiel same ni parolas ankaŭ pri »persono«. Cetere parolante pri infano, pri kiu ni scias, ke ĝi ne estas knabino (aŭ almenaŭ ne scias, ke ĝi estas knabino), ni povas uzi la vorton »li«.


Back to IndexNext