Chapter 16

EL ILIADO

(Tradukita deA. Kofman)

KANTO UNUA

La pesto. — La kolero.

Kantu, diino, koleron de la Peleido Aĥilo,Ĝin, kiu al la Aĥajoj kaŭzis mizerojn sennombrajnKaj en Aidon deĵetis multegajn animojn kuraĝajnDe herouloj kaj faris korpojn iliajn akiroAl rabobirdoj kaj hundoj — fariĝis la volo de Zeŭso —De tiu tago, de kiu disigis sin ekdisputinteLa ordonanto al viroj, Atrido, de l' dia Aĥilo.

Kia do dio ekscitis en ili disputon malpacan?Filo Latona kaj Zeŭsa. Ekkolerigita de reĝo,Li malsanigis la militistaron, — mortadis popoloj,Ĉar malhonoris Atrido Ĥrizon, la pastron de l' dio.Por deaĉeti filinon, li kun netaksebla depagoVenis al ŝipoj Aĥajaj rapidenaĝantaj, en manoj,Sur ora sceptro, la florokronon de dio Apolo,La malproksimenĵetanta, kaj ĉiujn Aĥajojn petegis,Sed precipe la ambaŭ Atridojn, la ĉefojn popolajn :

« Ho vi, Atridoj, kaj ĉiuj Aĥajoj kuraĝaj! la dioj,Sur Olimpo loĝantaj, donu al vi ekdetruiUrbon Priaman kaj poste hejmen reveni feliĉe.Al mi la karan filinon redonu vi pro deaĉeto,Estimegante Apolon, la malproksimenpafantan. »

Jen tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoronFari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono;Li malhonore forpelis lin kaj al li diris minace :

« Gardu vin, ke, maljunulo, mi vin plu ne vidu ĉe ŝipojLarĝaj, nun pro malrapido aŭ poste pro la reveno :Ĉar malcerte vin helpos la sceptro kaj krono de l' dio.Ŝin do mi ne refordonos antaŭe ol ŝi maljuniĝosHejme, en Argo, ĉe mi, malproksime de ŝia patrujo,Laboradante teksaĵon, kaj mia kunkuŝantino.Sed vi foriru kaj min ne ekscitu, ke sana vi restu.

Tiel li diris, kaj Ĥrizo ektimis, la vorton obeisKaj al la multebruanta maro silente foriris.Poste, malproksimiĝante, li ekpetegis fervoreNun Apolon, la filon de la belabukla Latono :

« Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj KiloSankta, potence reĝanta la Tenedoson, vi, glora!Se efektive mi vian sanktejon beligis per kronojAŭ mi iam por vi de plej bonaj kaprinoj kaj bovojGrasajn femurojn bruligis, vi mian deziron plenumu :Punu vi per viaj sagoj pro miaj larmoj Aĥajojn. »

Tiel preĝante li diris, atentis lin Febo Apolo.Jen li deiris, koleron en koro. Olimpan altaĵon,Ĉirkaŭfermitan sagujon kaj arkopafon sur ŝultroj.Laŭte sonadis la sagoj sur ŝultroj de ekkolerinto,Dum li kuradis. Li estis simila al nokto. Li posteMalproksime de ŝipoj sidiĝis, kaj sagon ellasis,Kaj el pafarko arĝenta jen sono terura eksonis.Li ekatakis antaŭe nur mulojn kaj hundojn rapidajn,Sed jen la sagoj maldolĉaj atingis nun ankaŭ la homojn,Kaj malvivuloj senhalte en lignaroj flamadis.Militistaron la sagoj flugadis naŭ tagojn, la dekanAl kolektiĝo Aĥilo la popolon kunvokis.Tion ĉi metis en liajn pensojn la Hero blankmana.Ĉar pri Danaoj malĝojis ŝi, ilin perei vidante.Kiam ili kunvenis kaj kunkolektiĝis, sin levisInter ili Aĥilo rapidapieda kaj diris :

« Mi, ho, Atrido, nun pensas, revenos ni hejmen, iranteRee ĉi tien kaj tien, se nur ni evitos la morton,Ĉar la milito kaj pesto Aĥajojn mortigas samtempe.Sed demandu ni pastron aŭ antaŭdiriston aŭ ankaŭSonĝklarigiston, ĉar ankaŭ sonĝoj elvenas de Zeŭso,Ke al ni diru li, kial koleras nin Febo Apolo,Ĉu, eble, pro nefarita promeso aŭ pro hekatombo,Ĉu, el ŝafidoj kaj el sendifektaj kaprinoj prenonteLa odoron oferan, li nin liberigos de pesto. »

Tiel dirinte, sidiĝis li. Kaj inter ili sin levisLa Testorido Kalĥaso plej lerta el birddivenistoj,Kiu konadis estanton, estonton kaj ankaŭ pasintonKaj alkondukis la ŝipojn Danaajn al Trojo per siaScio profeta, de Febo Apolo al li donacita.Li, bonpensanta, sin turnis al ili kaj tiel parolis :

« Ho, Zeŭsamato Aĥilo, al mi vi ordonas klarigiLa koleregon de malproksimegenĵetanta Apolo.Bone, mi estas dironta, sed vi al mi ĵuru defendiMin efektive favore per viaj paroloj kaj manoj :Certe, mi ekkolerigos viron, reĝantan potenceĈiujn Arganojn, viron, al kiu obeas Aĥajoj :Reĝo ja estas tro forta kontraŭe la vir' subpotenca;Se li eĉ tiun ĉi tagon sian malicon subpremos,Tamen en koro konservos li sian malicon, ĝis li ĝinForellasos. Nun juĝu vi, ĉu vi min povas defendi. »

Lin respondante eldiris Aĥilo piedorapida :« Vi kuraĝiĝu, sincere eldiru la dialudaĵon;Ĵuras mi per Zeŭsamato Apolo, al kiu vi preĝas,Malfermante la volon de Dio al la Danaoj,Ke, dum mi estos vivanta kaj lumon de l' suno vidanta,Vin tie ĉi ektuŝos per mano pezega neniuEl Aĥajoj, se vi eĉ nomus mem Agamemnonon,Kiu glorigas sin esti plej forta el ĉiuj Aĥajoj. »

Kuraĝiĝinte, la antaŭdiristo la nemalaŭdeblaDiris : « Koleras li nek pro promeso, nek pro hekatombo,Nur pro la pastro, la malhonorita de Agamemnono,Ne forlasinta filinon kaj ne alpreninta depagon.Jen kial nin mizerigas li, la malproksimenpafanto,Kaj mizerigos ankoraŭ, ne forprenante multpezanManon de l' pesto, ĝis estos la ĝojookula filinoRee al patro kaj kune kun sankthekatombo senditaEn Ĥrizourbon. Nur tiam nin eble la dio kompatos. »

Tiel dirinte, sidiĝis li, kaj inter ili sin levisAgamemnono la vastereĝanta, l' heroo Atrido,Tute malĝoje; la koron malluman kolero plenigisKaj la okuloj fariĝis similaj al fajro brilanta.Kontraŭ Kalĥaso antaŭe li nun furioze ekdiris :

« Ho, malbonaĵoportisto, al mi eldirinta neniamFavoraĵon! Vi ĝojas nur antaŭdiri mizerojn.Vi antaŭdiris neniam bonvorton kaj nek ĝin plenumis,Vi ankaŭ nun antaŭdiras al kolektiĝintaj Aĥajoj,Ke l' malproksimenpafanta Apolo ilin nur punas,Ĉar mi ne volis pro Ĥrizofilino depagon beleganPreni. Ho, jes, mi preferas ŝin havi en mia domego,Mi ŝin preferas eĉ pli ol Klitemnestron, kun kiuMi edziĝis dum ŝia virgeco. La ĤrizofilinoAl ŝi ne cedas per kresko, talio, prudento, teksado.Sed mi konsentas redoni ŝin, se tio estas pli bona,Ĉar mi la savon popolan, kaj ne la pereon deziras;Sed vi alie honore donacu min, ke mi ne restuUnu ne rekompencita, ĉar tio ne estas konvena,Ĉiuj vi vidas, ke mia donaco foriras de mi nun. »Al li kontraŭe respondis Aĥilo piedorapida :« Ho, vi plej glora Atrido, kaj plej profitama el ĉiuj,Al vi pro kio Aĥajoj aldonos honoran donacon?Oni ne scias, ĉu restas ankoraŭ riĉeco komuna,Ĉar la akiron el urboj rabitaj ni jam disdividis,Estas ne bone ĝin rekolektigi por ree dividi.Sed vi ellasu ŝin pro la honoro do dioj; Aĥajoj,Ni, al vi pagos trioble, kvaroble, se Zeŭso detruiIam permesos al ni la Trojon murofortegan. »

Al li kontraŭe respondis Agamemnono, la ĉefo :« Kia ajn estas kuraĝa vi, diosimila Aĥilo,Trompi ne penu min : vi ne admonos min nek superruzos.Ĉu vi, mem konservante donacon, vi volas, ke nur miEstu rabita de mia, ke mi ĝin ellasu senpage?Bone, nur se anstataŭos Aĥajoj ĝin per aliaRekompenco de kosto egala, laŭ mia deziro.Sed se ili rifuzos, mi prenos ĝin mem : la donaconVian aŭ la donacon Ajaksan aŭ l' Odisean;Prenos min ĝin, — senigita de ĝi ekkoleros la viro.Sed iafoje pri tio ni reparolos ankoraŭ.Nun ni surmetu sur maro sankta la ŝipon nigretan,Ni kolektigu en ĝi da remistoj amason sufiĉan,Metu en ĝi l' hekatombon kaj Ĥrizofilinon ruĝvangan.Unu el viroj konataj estos la ĉefo : Ajakso,Eble Idomeneo, aŭ Odiseo la dia,Aŭ vi mem Peleido, vi, la plej terura el viroj —Por oferante pacigi la Malproksimegenĵetantan. »

Al li respondis minace Aĥilo piedorapida :« Ve al mi! Senigita de honto, vi, profitamulo,Kiu Aĥajo de nun viajn vortojn obei ekvolos,Kun vi irante aŭ kontraŭ viroj batalon farante?Ĉar mi alvenis ne pro ponardegojnĵetistoj TrojanojKontraŭbatali, ĉar ili kulpiĝis je mi en nenio.Ili neniam ĉevalojn aŭ bovojn de mi ekdeprenisAŭ fruktportantajn kampegojn, en Ftio la multeloĝitaFruktojn ruinis, ĉar inter ni estas ja multe da ombrajMontoj kaj ankaŭ la maro bruanta. Nur vin, plej senhontan,Sekvis ni, por ke vi ĝoju, portante ekvenĝon al TrojoPro Menelao kaj ankaŭ pro vi mem, vi hundosimila.Sed tion ĉi ne atentas, nek zorgas vi tion ĉi tute;Min eĉ minacas vi preni donacon, de mi akiritanPer mia peno, kaj al mi de la Aĥajidoj donitan.Tamen do mi ja neniam ricevas donacon egalanAl la via post rabo de urbo per la Aĥajoj.Plej malfacilan laboron en laciganta bataloMiaj manoj faradas, sed kiam venas divido,La rekompenco plej granda venas al vi; mi, kontraŭe,De malmulto kontenta, revenas laciĝe al ŝipoj;Nun mi foriras en Ftion, ĉar estas certe pli boneHejmen reveni en ŝipoj fleksitaj. Mi ne dezirasMalhonorita de vi plu kolekti por vi nun riĉecojn ».

Al li respondis nun Agamemnono, la ĉefo de viroj :« Nu do, vi kuru do, se via koro al tio vin igas;Mi vin pro mi ja ne petas restadi, mi havos aliajn,Por akiri honoron, precipe la Zeŭson-zorganton.El diaj reĝoj vi estas por mi la plej malamata.Ĉar vi ĉiam preferas malpacojn, batiĝojn, batalojn.Se pli da forto vi havas, donita ĝi estas de dio.Hejmen revenu vi kun viaj ŝipoj kaj viaj kolegoj,Reĝu vi Mirmidonojn pace, pri vi mi ne pensas,Mi ne atentas vian koleron, kaj mem mi minacas :Kiel Febo Apolo deprenas de mi Ĥrizoidon,Kiun forsendas mi per mia ŝipo kaj miaj amikoj,Tiel mi mem vian tendon eniros kaj forelkondukosVian donacon, ruĝvangan la Brizeidon : vi sciu,Kiom mi estas pli alte ol vi, kaj ke ĉiu teruruAl mi sin egaligi kaj al mi kontraŭparoli. »

Tiel parolis li, kaj Pelopido forte doloris,Inter du pensoj ŝancelis la koro en brusto, en vila :Ĉu, eltirinte de flanko glavon akregan, aliajnMilitistojn forpeli kaj la Atridon mortigi,Aŭ humiligi koleron kaj sian koron ekbridi.Dum en animo kaj koro li pensis pri tio kaj grandanGlavon el ingo eltiris, alvenis al li el ĉieloLa diino Ateno, sendita de Hero blankmana,Kiu amis kaj zorgis ambaŭ heroojn egale.Ŝi poste li nun stariĝis, lin kaptis per blondkapoharoj,Sole al li aperinte : ŝin ĉiu alia ne vidis.Ektimiĝinte, sin turnis Aĥilo kaj tuj ekrekonisPalas-Atenon, terure ŝiaj okuloj brilegis.

Kaj li komencis paroli kaj diris la vortojn flugilajn :« Kial vi venis, filino de Zeŭso ŝildontenanta,Ĉu por ekvidi la arogantaĵon de Agamemnono?Sed mi eldiras al vi, kaj mi pensas, ke tio fariĝos,La fiereco senbrida baldaŭ lin pereigos. »Al li respondis Ateno, la bluokula diino :« Por kvietigi koleron vian mi venis, se restosVi obeema; min sendis Hero, diino blankmana,Kiu vin ambaŭ egale samtempe amas kaj zorgas.Vi do nun finu malpacon, kaj ne elprenu glavegon,Certe, per vortoj vi povas insulti lin laŭ via volo.Mi al vi diras, kaj tio ĉi estos efektivigita :Iam vi havos trioble da luksaj, belegaj donacojPro tiu ĉi fiereco. Detenu vin nun kaj obeu. »

Ŝin respondante, eldiris Aĥilo rapidapieda :« Vere, estas bezone vian ordonon obei,Malgraŭ la koro kolera : ĉar tio ĉi estas pli bona :La obeantan al dioj dioj volonte atentas. »

Diris li, kaj sur arĝentan tenilon li metis la manon,Ree enmetis glavegon en ingon, ne malobeanteVortojn diinajn. Ŝi baldaŭ ekflugis Olimpon, loĝejonDe dio Zeŭso ŝildontenanta, al dioj aliaj.

Sed Peleido returnis sin kun parolo koleraAl Atrido : li sian koleron ne ekĉesigis :« Ho, vi drinkanto kun hunda rigardo, kun cerva kuraĝo!Vi en la koro neniam havas kuraĝon vin armi,Por kune kun la popolo batali aŭ kun la AĥajojPlej eminentaj embuski vin : tio laŭ vi estas — morto.Jes! prefereble ja estas en vasta tendaro AĥajaVian kontraŭdiranton senigi de lia donaco.Reĝo-popolmanĝegulo, netaŭgulojn reĝanta!Ĉar, Atrido, alie vi lastan fojon ofendus.Sed al vi mi nun diras kaj faras ĵuron grandegan,Ĵuras mi je tiu sceptro, neniam florojn kaj branĉojnRenaskonta, estante lasinta en montoj la trunkon,Kaj ne reekfloronta (ĉar fero de ĝi ekdemetisĜiajn foliojn kaj ŝelon), kaj portadata en manojDe Aĥajidoj-juĝistoj, gardantaj la leĝojn, venantajnDe l' dio Zeŭso; mi ĵuras je tiu ĉi ĵuro grandega,Ke eksopiros tuj ĉiuj Aĥajoj, serĉante Aĥilon . . .Tamen, malgraŭe doloro via, ne povos vi helpiIlin, ekmortigotajn amase per man' de HektoroLa virbuĉanto, kaj vian vi koron mordetos, ke estisVi plej kuraĝan el ĉiuj Aĥajoj malestiminta ».

Tiel dirinte, sur teron ekĵetis li sian sceptron,Beligitan de najloj oraj, kaj baldaŭ sidiĝis.Sed Atrido koleris ankaŭ. Kaj levis sin posteLa dolĉalingva kaj tondravoĉa Nestoro el Pilo,El kies buŝo fluadis dolĉamiela parolo;Estis li nun travivinta jam du generaciojn,Kiuj naskiĝis kaj vivis kune kun li en la sanktaUrbo Pilo, hodiaŭ li superreĝis la trian.Jen li, bonepensanta, eldiris al la kolektiĝo :« Ve, ho kia malĝojo surfalas sur teron Aĥajan!Certe, ekĝojos Priamo kaj kune kun li Priamidoj,Ankaŭ l' aliaj Trojanoj eksentos ĉarmegon en koro,Se ili aŭdos, ke vi nun malpacas, vi, kiuj estasEn konsiloj plej altaj kaj en bataloj unuaj.Sed vi aŭskultu, ĉar ambaŭ pli junaj vi estas ja ol mi.Iam mi havis aferon kun viroj ankoraŭ pli fortajOl vi, sed miajn konsilojn ili neniam malŝatis.Vidis neniam mi kaj ne ekvidos jam virojn similajn,Kiel Pirito kaj Drio, kiu potencis popolojn,Kiel Kenco aŭ Eksadio aŭ PolifemoDiosimila kaj dia Tezeo, la filo Egea.Ili estis pli fortaj ol ĉiuj, sur tero naskitaj,Kaj, plej fortaj estinte, batalis nur kontraŭ plej fortaj,Kontraŭ montaj monstregoj, ilin fordetruante.Kune kun ili mi estis milita kolego el Pilo,El malproksima lando : alvokis min tiuj ĉi viroj :Kune kun ili batalis mi, kaj kontraŭ ili neniaHomo, sur tero naskita, havis kuraĝon batali.Sed ankaŭ ili konsilon mian obee atentis.Nun vi ankaŭ obeu : obei ja estas pli bone.Vi, Atrido potenca, ne prenu de li la knabinon,Sed ĉe li lasu donacon, donitan de la Aĥajidoj,Sed ankaŭ vi, Peleido, ĉesu kun reĝo disputiMalpacante : konvenas ja honoro pli altaAl la sceptroportanta, kiun Zeŭso glorigas;Kaj se vi estas pli forta kaj filo de dia patrino,Estas li ja pli potenca, ĉar reĝas li multajn popolojn.Vi, Atrid', humiligu la koron, mi mem vin petegas,Kontraŭ Aĥilo demetu vian koleron : li estasForta apogo Aĥaja en pereigema milito. »

Diris al li respondante Agamemnono potenca :« Vere! Vi, ho maljunulo, ĉion eldiris konvene,Sed tiu viro deziras esti pli alta ol ĉiuj,Volas estriĝi je ĉiuj, volas ordoni al ĉiujKaj doni leĝojn, al kiuj, certe, neniu obeos.Se lin la dioj eternaj instruis ĵetadi ponardon,Ĉu ili ankaŭ pro tio permesis al li — nin insulti? »

Lin interrompis kaj diris diosimila Aĥilo;« Ho, mi, certege, nur estus timulo kaj netaŭgulo,Se mi vin kontentigadus je ĉio, kion vi volas.Vi de aliaj postulu tion, tamen al mi viNe ordonu, ĉar mi ne intencas al vi humiliĝi.Tion mi diras al vi, kaj ĝin vi konservu en koro :Mi la manon armitan ne levos pro la knabinoKontraŭ vi aŭ aliaj : vi donis kaj vi ŝin deprenas.Sed el mia cetera havo en ŝipoj rapidajVi nenion deprenos kontraŭ mia bonvolo.Sed se vi volas, elprovu, ke ĉiuj kune ekvidu,Kiel el vi nigra sango ĉirkaŭ ponardo ekfluos. »

Tiel ili disputis per malamikaj parolojKaj, leviĝinte, dislasis ĉe ŝipoj la kolektigitajn.Peleido foriris al tendoj kaj ŝipoj rapidajKune kun Menetiido kaj kune kun siaj kolegoj,Sed Atrido surmetis sur maron ŝipon rapidan,Dudek remistojn elektis kaj metis en ĝin hekatombonPor la dio kaj ankaŭ la Ĥrizofilinon ruĝvangan,Kaj Odiseo multsaĝa tie estis ŝipestro.Ĉiuj sidiĝis kaj baldaŭ eknaĝis sur vojon malsekan.

Kaj al popoloj ordonis purigi sin Agamemnono.Ili purigis sin kaj la malpuron en maron enĵetis,Kaj sendifektajn hekatombojn oferis al dio :Bovojn kaj kaprinojn ĉe bordo senfrukta de l' maro,Kaj l' odoro ofera en fumo suriris ĉielon.

Tiel ili penadis, sed dume AgamemnonoTion ne lasis, per kio li ĵus Aĥilon minacis :Vokis rapide li Taltibion kaj Eŭribaton,Kiuj estis liaj heroldoj kaj lertaj servantoj.

« Iru vi tien, en tendon de la Peleido Aĥilo,Prenu vi la Brizeidon ruĝvangan kaj ŝin alkonduku,Se do li ŝin ne redonos, mi mem ŝin jam tiam deprenos,Al li venonte kun aro, kaj tio lin plu ektimigos. »

Tiel dirinte, forsendis li ilin kun vorto minaca.Ili al bordo de l' maro senfrukta malĝoje foririsKaj al la tendoj kaj ŝipoj de Mirmidonoj alvenis.Lin do ili ektrovis ĉe tendo, ĉe ŝipo nigretaTie sidanta, kaj ilin vidinte ne ĝojis Aĥilo.Ekkonfuzitaj pro timo kaj respektego pri l' reĝo,Ili stariĝis sen ia parolo, sen ia demando,Sed li mem tion penetris per sia koro kaj diris :

« Bonan venon, heroldoj, senditoj de Zeŭso kaj homoj!Alproksimiĝu, ĉar kulpaj estas ne vi, sed Atrido,Kiu venigis vin pro la filino ruĝvanga de Ĥrizo.Dia Patroklo, knabinon vi elkonduku, ke iliŜin ekdeprenu. Kaj estu ili mem la atestojAntaŭ la dioj feliĉaj, antaŭ homoj mortemaj,Antaŭ la reĝ' furioza, ke kiam oni ankoraŭMian helpon bezonos por malhonoron formetiDe aliaj! . . . Ho, certe, pro pereema malsaĝoLi, Atrido, ne povas rigardi antaŭen, nek posten,Por fortikigi Aĥajojn, batalantajn ĉe ŝipoj. »

Tiel li diris. Patroklo obeis la karan amikon :Li elkondukis el tendo kaj donis knabinon ruĝvanganAl la senditoj, kaj tiuj foriris al ŝipoj Aĥajaj;Kaj ne volonte kuniris knabino. Dume AĥiloIris plorante for de amikoj kaj tie sidiĝis,Sur la bordo de l' maro; rigardis li maron malluman,Manojn eltiris kaj sian karan patrinon petegis :

« Mia patrino, ĉar vi min por tempo mallonga eknaskis,Devus almenaŭ aljuĝi honoron al mi l' OlimpanoZeŭso altetondranta, sed li tute min ne honoras!Jen Atrido, la vastereĝanta Agamemnono,Min malhonoris estinte de mi forrabinta donacon. »

Tiel li diris plorante; atentis lin lia patrino,La estiminda, en profundegaĵoj de maro, ĉe l' patroMaljuniĝinta, kaj venis el maro ŝi kiel nebulo,Kaj apud li, elverŝanta larmojn, ŝi alsidiĝis.Lin karesante per mano, ŝi la parolon eldiris :

« Filo, pro kio vi ploras? pro kio la koro malĝojas?Ho, vi kaŝu nenion, ke ambaŭ tion ni sciu. »

Diris, profunde ĝeminte, Aĥilo rapidapieda :« Ĉion vi scias, patrino, pro kio rakonti konaton?Tebon aliris ni, sanktan urbon de Eetiono,Kaj ĝin detruis kaj ĉion tien ĉi forelkondukis;La Aĥajidoj honeste l' akiron dividis kaj oniĤrizofilinon ruĝvangan elektis por la Atrido.Ĥrizo do, pastro de malproksimegenĵetanta Apolo,Venis al ŝipoj rapidaj de kuproarmitaj Aĥajoj,Por deaĉeti filinon per netaksebla depago,La florkronon portante de malproksimegenĵetantaDio sur ora sceptro, kaj la Aĥajojn petegis,Sed l' Atridojn, la ambaŭ ĉefojn popolajn — precipe.Tiam ĉiuj Aĥajoj laŭtege konsentis honoronFari al pastro, de li deaĉeton riĉegan ricevi.Tio ne plaĉis nur sole al koro de Agamemnono,Li malhonore forpelis kaj lin minacis per vortoj.La maljunulo foriris kolere, sed Febo ApoloLian petegon atentis, ĉar amis li multe la pastron.Sendis li al Argoanoj sagojn malbonajn amase,Tiam mortadis popoloj, ĉar sagoj de l' dio flugadisĈie en vasta tendaro Aĥaja. Sciigis nin tiamAntaŭdiristo scianta pri volo de dio Apolo;Mi mem unua konsilis rapide pacigi la dion.Sed Atrido koleris : subite levinte sin, dirisLi la parolon minacan, hodiaŭ plenumiĝintan.La ĝojokulaj Aĥajoj ŝin, vere, venigas per ŝipoHejmen en Ĥrizon kaj ankaŭ donacojn por la Potenculo,Sed ĵus deprenis l'heroldoj de mi el mia la tendoLa Brizeidon, donacon honoran de Aĥajidoj.Helpu do vi vian filon noblan, se povas vi helpi.Vi sur Olimpon suriru kaj Zeŭson petegu, se iamVi lian koron ĝojigis per paroloj aŭ agoj,Ĉar mi vin ofte aŭdadis gloriĝi en domo de l' patro,Ke l' ĉirkaŭitan de nigraj nubegoj Kronidon vi solaEl senmortema diaro de malhonora pereoIgis for, dume kateni minacis lin ĉiuj aliaj :Hero kaj Posejdono kaj ankaŭ Palas-Ateno.Sed vi venis, diino, formetis de li la katenojn,Sur Olimpon la vastan vokinte Centmanon, nomatanBreareo de dioj kaj — Egeono de homoj,Ĉar li estas multege pli forta ol lia patro;Apud Kronido sidiĝis li fiera de gloro,Kaj lin teruris la dioj kaj timis Zeŭson kateni.Rememorigu lin, antaŭ li sidiĝu kaj liajnVi ĉirkaŭprenu genuojn, ke volu li helpi TrojanojnAŭ ĝis tendaro kaj ŝipoj la Aĥajidojn forpeliMortigatojn, ke ĉiuj sciiĝu la krimon de l'reĝo,Ke li mem, Agamemnono Atrido, la ĉefo de virojSciu l' ofendon, faritan al plej kuraĝa Aĥajo. »

Larmojn verŝante, respondis al sia filo Tetido :« Ve al mi, ke edukis mi vin, por mizeroj naskitan!Ho, se vi povus ĉe ŝipoj sen larmoj kaj sen malĝojoSidi, ĉar estos nelonge vi, tute ne longe vivanta.Nun ne longtempa kaj pli malfeliĉa ol ĉiuj vi estasPer unu fojo. Ho, mi vin por malfeliĉo eknaskis.Tion al tondronĵetanta Zeŭso, se volos li aŭdi,Iras mi diri nun supren, sur multaneĝan Olimpon.Vi do, sidante ĉe ŝipoj rapidaj, ne ĉesu koleriLa Aĥajidojn kaj tute detenu vin de la milito.Zeŭso hieraŭ festeni al Etiopoj senpekaj,Ĉe l'Okeano, foriris kaj kune kun li — la diaro,Tamen la tagon dekduan revenos li hejmen, Olimpon.Tiam eniros mi kupran domon de Zeŭso, mi liajnEkĉirkaŭprenos genuojn, mi lin inklinigi esperas. »

Tiel dirinte, foriris ŝi. Kaj li restigis koleronEn la koro pro sia ruĝovanga knabino,Malgraŭ li forkondukita perforte. Sed OdiseoEn Ĥrizourbon alvenis kun hekatombo la sankta.En la havenon profundan veninte, tuj ili formetisVelojn kaj ilin kunligis en ŝipoj kaj al la mastejoMaston altiris, rapide ĝin sur ŝnuregojn mallevisKaj en havenon enpelis per remiloj la ŝipon,Tie ĉi ankron elĵetis kaj ligis al bordo ŝnuregojn.Mem ili teron suriris kaj l'hekatombon kunprenisPor dio Febo Apolo malproksimegenĵetanta,Ankaŭ eliris Ĥrizido el ŝipo la martranaĝanta,Ŝin al altaro kondukis nun Odiseo multsaĝa,Kaj redoninte en brakojn de l'patro, li tiel eldiris :

« Ĥrizo, venigis min Agamemnono, la ĉefo de viroj,Por la filinon redoni kaj hekatombon oferiAl Apolo, ke por Aĥajidoj paciĝu la dio,Kiu pezegajn mizerojn alsendis nun al Argoanoj. »

Tion li diris, ŝin donis en liajn manojn; la patroĜoje ricevis la karan filinon. L'Aĥajoj al dioLa hekatombon majestan ordigis ĉirkaŭe l'altaroBonkonstruita, eklavis la manojn kaj prenis l'hordeon.Ĥrizo do levis la manojn supren kaj laŭte ekpreĝis :

« Aŭdu, Arĝentopafarka, apogo de Ĥrizo kaj KiloSankta, potence reĝanta la Tenedoson. KieleVi jam antaŭe atentis mian petegon vokantanKaj min trankviligis, mizeriginte l'Aĥajojn,Tiel same vi ree mian deziron plenumuKaj de Aĥajoj forigu la teruregajn mizerojn. »

Tiel li diris, preĝante, atentis lin Febo Apolo.Sed post la preĝo disĵetis ili la sanktan hordeon,Kolojn defleksis al bestoj, ekbuĉis kaj felojn deprenisKaj femurojn eltranĉis, ilin envolvis per grasoDuobligite, por pecoj da kruda viando kovrinte;Ilin bruligis la pastro sur ŝtipoj kaj nigran vinonVerŝis sur ili; lin knaboj kun kvindentiloj ĉirkaŭis.Forbruliginte femurojn kaj l' internaĵojn provinte,Ili distranĉis la reston pece kaj metis sur stangojn,Rostis ĝin pene kaj fine demetis ĝin. Post la laboroIli aranĝis festenon, kaj tiam la koroj iliajEn tiu bonaranĝita festeno mankis nenion.Post kvietigo de la malsato kaj de soifoKnaboj plenigis ĝis randoj kalikojn per la trinkaĵoKaj, komencinte de dekstre, al ĉiuj pokalojn disdonis.Daŭre la tago l'Aĥajoj per kantoj pacigis la dion,Belan peanon kantadis la maljunuloj Aĥajoj,Glorigadante Apolon, kaj ĝojis li en sia koro.

Kiam la suno subiris kaj mallumo fariĝis,Ili ĉe la ŝnuregoj, tenintaj la ŝipon, ekdormis.Sed kiam la rozafingra Eos', el nebuloj naskita,Levis sin, ili fornaĝis al vasta tendaro Aĥaja,Venton favoran al ili donis Febo Apolo.Ili starigis la maston, disstreĉis la velojn blankegajn,Vento ekblovis en mezon de veloj, kaj ondo purpuraĈirkaŭ la kilo de l' ŝipo naĝanta fortego ekbruis,Kaj ĝi ekkuris sur ondoj, rapide la vojon farante.Poste, veninte al vasta tendaro de la Aĥajidoj,Ili eltiris la ŝipon nigretan sur bordon la sablanKaj, ĝin subapoginte alte per traboj longegaj,Ili ne malrapidante disiris en tendojn kaj ŝipojn.Li do koleris, sidante ĉe ŝipoj rapidenaĝantaj,Li, Peleido kuraĝa, la dia piedorapida.

Li en konsilojn, virojn glorigadantajn, ne venis,Nek en batalojn. Sed lian koron mordetis malĝojoPro la restiĝo senaga : soifis li bruon, batalon.

Jen apenaŭ dekdua matenĉielruĝo aperis,Sur Olimpon revenis l'eternevivanta diaro.Zeŭs antaŭiris. Tetido do ne forgesis la petonDe ŝia filo, ŝi iris el maro kaj levis sin kuneKun frumatena nebulo ĉielon kaj altan Olimpon;Tie ĉi trovis ŝi Zeŭson, aparte de dioj aliajSur la supraĵo plej alta de multekapa Olimpo.Ŝi alsidiĝis kaj ĉirkaŭprenis per mano maldekstraLiajn genuojn, per dekstra lian mentonon ektuŝis,Kaj potenculon Kronidon-Zeŭson ŝi ekpetegis :

« Ho, patro Zeŭso, se mi al vi inter diaro ekplaĉisIam per vorto aŭ faro, plenumu vi mian deziron :Vi mian filon ekvenĝu, mortonton pli frue ol ĉiuj;Agamemnono, la ĉefo de viroj, lin malhonoris,De li preninte donacon kaj mem ĝin forekrabinte.Sed vi lin venĝu, Antaŭpripensanta, ho, Zeŭso potenca!Vi al Trojanoj donacu venkadon, ĝis AĥajidojMian filon honoros kaj rekompencos lin glore. »Tiel ŝi diris. Al ŝi ne respondis la nubopelantoZeŭso kaj longe silentis. Tetido do forte alpremisSin al ĉirkaŭprenitaj genuoj kaj reekpetegis :« Ne ŝanceliĝu : promesu kaj donu al mi la konsentonAŭ do — rifuzu (ne timas ja vi), ke tuj nun mi sciu,Ĉu mi el ĉiuj estas plej malestimata diino. »

Al ŝi respondis indigne Zeŭso la nubkolektulo :« Vere, malbona afero estos, se vi kontraŭ HeroIgos min, kaj ŝi per vortoj insultaj min ekkolerigos;Ŝi jam sen tio en rondo de ĉiuj dioj senmortajKontraŭ mi ĉiam disputas, dirante — mi helpas Trojanojn.Tamen vi nun forrapidu, ke Hero vin ne ekvidu.Mi jam prizorgos, por vian deziron plenumi, kaj al viMi la kapon balancos, por ke al mi vi konfidu :Tio ĉi estas de miaj promesoj por ĉiuj senmortajGarantiaĵo sanktega, ĉar estas ne redonebla,Ne refarebla la vorto, donita dum kapobalanco. »Ĉe tiuj vortoj mallevis Zeŭso la brovojn mallumajn,Kaj l' ambroziaj buklharoj de l' Potenculo subfalisDe la kapo senmorta, la vasta Olimpo ektremis.

Tiel konsiliĝinte, ili disiris nun. Ŝi doMaron profundan rapidis de la brilega Olimpo.Zeŭso eniris palacon sian, kaj ekleviĝinteIris la dioj renkonte al patro ilia, neniuKuraĝiĝis atendi lin : ĉiuj renkonte aliris.

La Olimpano sidiĝis sur trono sia. Sed HeroNe preterlasis, ke li konsiliĝis kun la filinoDe maljunulo Nereo, l'arĝentapieda Tetido,Kaj tiajn vortojn pikemajn al Zeŭso potenca eldiris :

« Kiu el dioj, vi ruza, al vi sian donis konsilon?Ĉiam plaĉas al vi ricevadi sekretajn decidojn,Dum mi malestas de vi, kaj neniam al mi vi dirasVole eĉ unu vorton de tio, pri kio vi pensas. »

Al ŝi respondis la patro de la homaro kaj dioj :« Hero, ne penu vi ĉiujn miajn pensojn sciiĝi,Ĉar tio estas ne ebla por vi eĉ, por mia edzino.Certe, neniu el dioj kaj homoj sciiĝos pri tio,Antaŭ ol vi, kio estas por vi permesata sciiĝi;Tamen do, kion mi volas aparte de dioj decidi,Vi min ne devas demandi, vi min ne devas esplori. »

Hero la bovookula ree respondis al Zeŭso :« Ho, kiajn vortojn eldiris vi, Kronido terura!Mi ja neniam ĝis nun vin demandis aŭ esploradis,Tute trankvile decidas vi ĉion, kion vi volas.Sed mi nun timas en koro, ĉu vin ne ekkonvinkisL'ido de griza Nereo, l'arĝentapieda Tetido :Ĉe vi sidante, ŝi viajn ĉirkaŭprenadis genuojn.Al ŝi vi eble promesis per kapobalanco AĥilonEkglorigi kaj multajn Aĥajojn ekstermi ĉe l' ŝipoj? »

Al ŝi respondis dirinte Zeŭso la nubkolektulo :« Stranga, vi ĉiam suspektas, ne povas de vi mi kaŝiĝi,Sed vi nenion atingos, nur malproksimiĝos de koroMia, kaj tio por vi estos ja pli terura ankoraŭ.Se tio estos, fariĝos tio laŭ mia deziro,Sidu do vi nun trankvile kaj miajn ordonojn obeu!Ĉar malcerte tuta diaro Olimpa vin helpos,Se kontraŭ vin nevenkeblajn miajn manojn mi uzos ».

Tiel li diris, kaj Hero la bovookula ektimis,Sidis silente, koleron en sian koron bridinte,Kaj eksopiris la Uranidoj en Zeŭsa palaco.Jen nun eldiris Hefesto, la glora artisto, favorePri sia kara patrino Hero, diino blankmana :

« Estos certege malbone kaj fine ne elsufereble,Se vi tiel malice malpacos por la mortemajKaj inter dioj vi semos ribelon. Ne ĝuos ja pli niĜojon festenan, se reĝos malpaco. Al mia patrinoMi nun konsilas (kvankam ŝi mem havas multan prudenton)

Al kara patro obee submeti sin, por ke li reeNe ekkoleru, kaj pli ne konfuzi nin dume festeno.Ĉar se li, la Olimpano tondronĵetanta, ekvolos,Li nin deĵetos de tronoj; li estas pli forta ol ĉiuj.Sed vi lin volu per vortoj delikataj moligiKaj refariĝos favora baldaŭ al ni l'Olimpano ».

Tiel dirinte, leviĝis li kaj pokalon dufundanDonis al sia patrino kara kaj diris la vortojn :

« Kara patrino, elportu malĝojon malgraŭe sufero,Ke mi vin, ho, la plej kara, ne vidu per propraj okulojBaldaŭ batata; ĉar vana, kiel ajn volus mi, estosMia helpo, ĉar Zeŭson kontraŭi estas ne eble.Ĉar jam antaŭe, kiam fojon mi volis vin helpi,Kaptis li min ĉe l' piedo, de sojlo la sankta min ĵetis.Tutan la tagon mi flugis suben kaj dum sunsubiroMi sur Lemnoson surfalis, havante malmulte da vivo,Sed la Sintoj ricevis la subenfalinton amike. »

Tiel eldiris li, kaj ekridetis Hero blankmanaKaj ridetante ŝi prenis de sia filo pokalon.Li do al ĉiuj ceteraj senmortaj, irante de dekstre,Dolĉan nektaron enverŝis, el la kaliko ĉerpante,Kaj inter dioj feliĉaj eksonis ridado senfina,Kiam ili lin vidis kuradi kaj rekuradi.

Ĝis sunsubiro festenis ili dum tuta la tago,Kaj nenio mankis al koroj dum festenadoBonaranĝita : nek sonoj belegaj de liro Apola.Nek l' harmonia kantado de Muzoj, kantantaj alterne.

Sed kiam ekestingiĝis la lumo de l' suno brilega,Ĉiu el ili foriris dormi en sian loĝejon,Kiun al ĉiu lamapieda artisto HefestoEkkonstruis per sia multescianta prudento.Zeŭso do tondronĵetanta iris al sia kuŝejo,Kie li ofte kuŝadis sub ago de dormo la dolĉa.Tien veninte, li dormis, kaj apud li — Hero orkrona.

VIII

ALDONO

PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,Fortego, la mondon reganta,Al Vi, granda fonto de l'amo kaj veroKaj fonto de vivo konstanta,Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,Al Vi, kiu kreas, al Vi, kiu reĝas,Hodiaŭ ni preĝas.

Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,Kun dogmoj de blinda fervoro :Silentas nun ĉiu disput' religiaKaj regas nur kredo dekoro.Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,Ni staras nun, filoj de l'tuto homaroĈe Via altaro.

Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,Sed ĝi sin dividis batale;Popolo popolon atakas kruele,Frat' fraton atakas ŝakale.Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,Aŭskultu la voĉon de l'preĝo sincera,Redonu la pacon al la infanaroDe l'granda homaro!

Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,Por reunuigi l'homaron.Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,Sed lasu nin venki la baron;Donacu Vi benon al nia laboro,Donacu Vi forton al nia fervoro,Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝajNin tenu kuraĝaj.

La verdan standardon tre alte ni tenos;Ĝi signas la bonon kaj belon.La Forto mistera de l' mondo nin benos,Kaj nian atingos ni celon.Ni inter popoloj la murojn detruos,Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruosKaj falos por ĉiam, kaj amo kaj veroEkregos sur tero.

TABELO DE LA ENHAVO

EKZERCOJ

FABELOJ KAJ LEGENDOJ

ANEKDOTOJ

RAKONTOJ

EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ

ARTIKOLOJ PRI ESPERANTO

POEZIO

ALDONO

1432-05. — Coulommiers. Imp.Paul BRODARD. — 12-05.


Back to IndexNext