La inkujo: Knabo aĉetis boteleton da inko kaj rapidis domen. En la mezo de la strato la inkujo elfalis el lia mano kaj rompiĝis kaj la tuta inko elverŝiĝis sur la teron. Konfuzite la knabo staras kaj malgaje rigardas la elverŝitan inkon. — Nu, kion vi staras, mia knabo? diris unu preteriranto; vi jam elskribis la tutan inkon kaj nun vi povas trankvilo iri domen!
Principo. Luigantino de ĉambro: Antaŭ ol vi enloĝiĝas en mian ĉambron, mi devas al vi rimarki, ke mi amas, ke oni akurate pagu la luan pagon. —Studento: Tio ĉi estas ankaŭ mia principo; aŭ akurate, aŭ tute ne!
Malbona memoro. De kio vi havas tian embarasan mienon? — Ha, prezentu al vi mian teruran situacion : mi petis hieraŭ fraŭlinon Marion pri ŝia mano kaj mi ne memoras, kion ŝi al mi respondis : jes aŭ ne . . .
Neniom malhelpas. Sinjoro venas domen laca kaj malsata. Lia sesdekjara kuiristino donas al li la tagmanĝon, kiu estas preparita tre malbone. —Sinjoro: Aŭskultu, Antonino, diru al mi malkaŝe, kial vi ne prenas oficon de nutristino? ĝi estas ja multe pli enspeza, ol la ofico de kuiristino. —Kuiristino: Ha, sinjoro, vi ŝercas! Kiel do ĝi estus ebla? ĉu mi povus nun esti nutristino? —Sinjoro: Neniom malhelpas! Kuiristino vi ja ankaŭ tute ne povas esti kaj tamen estas!
Bonigo. Fianĉino: Diru, ĉu estas vero tio, kion mia patrino al mi diris? —Fianĉo: Kion do? —Fianĉino: Ke vi edziĝas je mi, ĉar mi poste havos grandan sumon da mono. —Fianĉo: Sed mia infano, kontraŭe! estus al mi eĉ pli agrable, se vi ĝin havus jam nun.
Tro granda postulo. — For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas. — Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.
Teruraj infanoj: Onklino parolas kun malgranda nevo, kiu ĵus venis el la lernejo. — Nu, ĉu vi lernis aritmetikon? — Certe! — Kion do vi lernis? — Deprenadon. — Aha! sekve se mi diros al vi, en kiu jaro mi naskiĝis, ĉu vi povos diri, kian aĝon mi havas? — Oho! tiajn grandajn nombrojn ni en la lernejo ankoraŭ ne lernis.
Mirindaĵo en la medicino. En unu societo oni parolis pri medicino. Unu el la alestantoj diris, ke la unua montrilo en la plej multaj malsanoj estas la lango kaj se la lango estas kovrita, tio ĉi jam montras, ke la homo ne estas sana. — Kaj tamen, rimarkis alia, mi konas unu sinjorinon, kies lango ĉiam estas kovrita per tre dika tavolo da ĉikanoj kaj kalumnioj kaj ŝi tamen estas tute sana.
Ne volonte. Juĝanto: Viaj respondoj estas ĉiuj fonditaj sur plena vereco? —Juĝato: Vorto post vorto, Via moŝto! ke mi mortu, se mi iom mensogas! —Juĝanto: Sekve vi estas preta ankaŭ ĵuri pri ili? —Juĝato: Hm . . . ne tre volonte, sinjoro.
Neprospera aludo. Kara edzo, la kuracisto diras, ke mi bezonas min distri, vidi aliajn vizaĝojn ĉirkaŭ mi . . . — Nu, en tia okazo mi tuj forlasos vian servantaron kaj dungos aliajn.
Naive: La somerloĝo, kiun mi luigas, sin trovas, kiel vi vidas, apud la arbaro mem. La odoron de la abioj vi havos ĉiam en la ĉambro. Provu nur la odoron! Belega, ravanta! Kaj kiel saniga! Ĉu vi eble havas iun malsanan je la brusto en via estimata familio? — Ne! — Ha, efektiva domaĝo!
Malegala legado. Patrineto, mi ricevis leteron de sinjoro Roberto, li petas mian manon; ĉu vi permesas, ke mi ĝin donu al li? — Sinjoro Roberto? Ho, mia naiva, ĉu vi bone komprenas la dezirojn de sinjoro Roberto? — Legu do mem, patrineto, kion li skribas : « Fraŭlino, donacu al mi vian manon! mi povas vivi nur por vi! Per floroj kaj baloj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kiso mi iros al la fino de la mondo! » — Ha, ha, ha! sed vi ja tute ne bone legis la leteron! Rigardu, kion li skribas : Fraŭlino, donacu al mi vian monon! mi povas vivi nur per vi! Per ploroj kaj batoj mi plenigos vian tutan vivon! Kun via kaso mi iros al la fino de la mondo! »
Napoleono III kaj Benedetti.Napoleono III ofte mokadis siajn korteganojn. Tiel li diradis al Benedetti, lia konata ambasadoro, ke li havas bovan vizaĝon. — Mi ne scias, Via Imperiestra Moŝto, respondis unu fojon Benedetti al tiela ŝerco, ĉu mi efektive havas vizaĝon de bovo, sed mi tre bone scias, ke mi multajn fojojn prezentadis vian personon, kaj ĉiam kun tiu ĉi sama vizaĝo, kiun mi nun havas. [I. Lojko.]
Neantaŭvidita respondo.Unu provincano, veninte Romon, turnis al si la atenton de ĉiuj per frapanta simileco kun la imperiestro Aŭgusto. Tiu ĉi ordonis, ke oni alkonduku al li la similulon kaj, rigardante lin atente, li diris : — Junulo, ĉu via patrino neniam estis en Romo? — Ne, Sinjoro, respondis la provincano, sed mia patro ofte tie ĉi estadis. [I. Lojko.]
Kulereto.En bona restoracio estas granda amaso da homoj, kiuj manĝas kaj trinkas. Apud du tabletoj, proksime de la enirejo, sidas du sinjoroj : unu jam nejuna kun friponeta vizaĝo; antaŭ li sur la tablo staras malplena glaseto kaj telero kun duono da pantranĉo kun ŝinko; la dua — juna homo, dande vestista, videble ĵus sidiĝinta apud la tableto; li detiris siajn ŝamajn gantojn kaj disbutonumas la superveston. La nejuna sinjoro legas gazeton kaj de post ĝi li de tempo al tempo ĉirkaŭrigardas la publikon. — Servanto! vokas la juna dando : tason da kafo kaj pasteĉeton! Post kelkaj minutoj la servanto alportis. La juna homo komencas trinki la kafon, rigardas ĉirkaŭen sur ĉiuj flankoj kaj subite kaŝas la kulereton de sia kafo en la poŝon. Tion ĉi rimarkis la maljuna sinjoro. Li vokas la servanton. Tiu ĉi aperas. — Tason da kafo kaj pasteĉeton! La postulitaĵo estas alportita. La sinjoro manĝas. — Se vi volas, mi montros al vi ĵonglon, li diras al la servanto, alvokinte lin. La servanto ridetas. — Rigardu : ĉu tio ĉi estas kulereto? — Jes, sinjoro. — Kie do ĝi estas nun? demandis la sinjoro, rapide kaŝante la kulereton en la poŝon. — En via poŝo. — Ne, ne en mia, sed en la poŝo de tiu ĉi juna sinjoro. La servanto senvole returnas sin al la dando. Tiu ĉi suprensaltas. — Volu, sinjoro, elpreni la kulereton el via poŝo, turnas sin al li la nejuna homo. Vole-ne-vole la dando enŝovas la manon en la poŝon kaj eltiras la kulereton. — Nu, vi estas vera ĵonglisto, li rimarkas konfuzite. — Jes. Prenu por la kafo; la brando estas pagita, diras la ĵonglisto, ĵetante moneron sur la tablon, kaj foriĝas, akompanata per salutoj de la mirigita servanto kaj forportante la kaŝitan kulereton. [I. Lojko.]
La poeto Pope.La angla reĝo, vidinte unu fojon sur la strato Pope'on, konatan poeton, sed ĝibulon, diris al sia sekvantaro : — Mi volus scii, por kio taŭgas tiu ĉi hometo, kiu iras tiel malrekte. Pope aŭdis tiujn ĉi vortojn kaj, turninte sin al la reĝo, li ekkriis : Por igi vin rekte iradi. [I. Lojko.]
Frideriko la Grandaamis disputojn kaj havis la kutimon fini ilin per ekbato de piedo en la genuon de la kundisputanto. Unu fojon, havante fortan deziron disputi, li demandis unu korteganon, kial li ne diras al li sian veran opinion. — Estas maloportune, respondis tiu ĉi, diri siajn opiniojn al reĝo, kiu havas tiajn fortikajn konvinkojn kaj tiajn solidajn botojn. [N. B.]
Unu generalodemandis unu junan soldaton, ĉu estas sufiĉa por li la porcio da pano, kiun li ĉiutage ricevas. — Jes, Via Generala Moŝto. — Kaj eble io ankoraŭ restas? — Jes, Via Generala Moŝto. — Kion do vi faras kun la restaĵo? — Mi ĝin formanĝas, Via Generala Moŝto. [N. B.]
Rusa oficiro, ricevinte de unu alilandulo elvokon al duelo, sendis al li kiel sekundanton unu sian kolegon. Oni prezentas al li la sekundanton de la kontraŭa flanko, malgrandan kaj tre dikan homon. — Ĉu vi scias nian kutimon, demandis la lasta, ke se la batalantoj maltrafas, la sekundantoj devas batali? — Mi konsentas, respondis la oficiro. — Sed ĉu vi scias, daŭrigis la dika sekundanto, ke mi je dudek kvin paŝoj trafas en kvinkopekan moneron? — Mi ne scias, respondis la oficiro, ĉu mi trafos en tia interspaco en kvinkopekon, sed en tian ventregon, kiel via, mi trafos sendube. [N. B.]
Malriĉa saĝulotagmanĝis ĉe avara riĉulo. La avarulo forŝovis la panon sur la tablo tiel malproksimen, ke la malriĉa gasto ne povis ĝin atingi. Ne estante ankoraŭ kontenta de tio ĉi kaj volante pli ĉagreni sian gaston, la avarulo turnis sin al li : — Mi aŭdis, ke vi estas tre saĝa homo, sed mi vidas, ke vi estas nelaborema : vi volas, ke aliaj laboru, dum vi mem sidas sur ili kiel parazito kaj manĝas kaj vestas vin per fremda kosto. Se, kontraŭe, vi estus laborema, vi povus fariĝi io, ekzemple ĉe mi kaj miaj komercoj. — Ne, mia bonfarema, respondis la saĝulo, kontraŭe : mi volus io fariĝi ĉe vi, sed vi ne permesas al mi . . . — Klarigu vin, diris la avarulo, ĉar mi vin ne komprenas. — Tute simple, kun sarkasma rideto sur la lipoj respondis la saĝulo : mi volis ĉe vi fariĝi sata, sed vi ne permesas al mi. [N. Kuŝnir.]
Kontraŭ la germana leĝo pri la drinkemecokelkaj gajaj filoj de la Marburga universitato en unu nokto faris al si la plezuron skribi per kreto sur la nigra tabulo de la universitata domo la sekvantan sentencon : — Kiu bone drinkas, tiu bone dormas; kiu bone dormas, tiu ne pekas; kiu ne pekas, estas bona homo; sekve : kiu bone drinkas, estas bona homo! Kian grandegan gajecon tiu ĉi sentenco la sekvantan matenon elvokis ĉe la studentoj, oni facile povas al si prezenti. [K. Hübert.]
Oni demandisla filozofon Malebranche pri la kaŭzo de la suferoj de la bestoj. — Ke la homoj suferas, tio ĉi estas komprenebla : Adamo manĝis la malpermesitan frukton; sed por kio suferas la bestoj? — Eble ili manĝis malpermesitan fojnon, respondis Malebranche. [N. B.]
Jubilea telegramo.Mallongan tempon post la 25-jara jubileo de la tago de apero de « Guberniaj Skizoj » de la rusa satiristo Ŝĉedrin-Saltikov havis lokon la ĉiujara kolega tagmanĝo de la studentoj de la N. . .a universitato. Unu el la alestantoj proponis, ke oni esprimu al la talenta satiristo la studentan gratulon je la pasinta jubileo. Lia ideo estis unuvoĉe akceptita kaj tuj estis kunmetita telegramo kun konvena teksto kaj kun la komuna subskribo : « Ĉiujare-tagmanĝantaj studentoj. » Post unu horo de Ŝĉedrin venis respondo : « Dankas! Ĉiutage tagmanĝanta Ŝĉedrin. »
Fortaj konvinkoj.Kiam Napoleono I forlasis la insulon Elbo kaj aliradis al Parizo, la Pariza gazeto « Moniteur » per la sekvantaj esprimoj sciigis pri tio ĉi siajn legantojn : (tago 1) :La malbenita hommanĝantoeliris el sia nesto; (tago 2) :La korsika diabloforlasis la ŝipon en la golfo Ĵuano; (tago 3) :La tigroalvenis al Gano; (tago 4) :La monstropasigis la nokton en Grenoblo; (tago 5) :La tiranotrairis tra Liono; (tago 6) :La uzurpatorononi vidis en 60 mejloj de la ĉefurbo; (tago 7) :Napoleonoestos morgaŭ apud niaj fortikaĵoj; (tago 8) :La imperiestrovenis al Fonteneblo; (tago 9) :Lia Imperiestra Moŝtoenpaŝis hieraŭ en la palacon Tuilerian, ĉirkaŭita de siaj fidelaj regatoj.
Inter geedzoj.— La diablo prenu tian ordon! ĉiun fojon, kiam mi volas vesti novan ĉemizon, ĝi ĉiam estas sen butonoj! — Kiel vi ne hontas, grandaĝa viro, tiel brui pro kelkaj mankantaj butonoj! Rigardu la infanojn : ĉe ili la tutaj vestoj estas disŝiritaj, kaj ili ne diras eĉ unu vorton.
Solvita problemo.Unu fojon la glora Buffon invitis al tagmanĝo kelkajn aliajn naturistojn. Post la tagmanĝo la societo deiris en la ĝardenon. Estis ankoraŭ sufiĉe varmege, malgraŭ ke la suno staris jam sufiĉe malalte. En la ĝardeno turnis sur sin la atenton staranta sur postumento vitra globo, kion oni ofte vidas en ĝardenoj. Iu, metinte sur ĝin la manon, trovis, ke per ia strangeco ĝi estas sur la ombra flanko multe pli varma, ol sur la suna. Li tuj komunikis sian eltrovon al sia najbaro. Unu post la alia ĉiuj komencis metadi la manojn sur la globon kaj trovis, ke la dirita estas vero. Ĉiuj kolektiĝis ĉirkaŭ la vitra globo, kaj komenciĝis alte scienca interparolo; ĉiu, por klarigi la fenomenon, elpensis sian teorion : unu supozis engluton de la radioj de varmeco, alia montris la liberiĝon de kaŝita varmelemento, tria klarigis ĉion per rebato de la radioj. Kion unu ne sciis, tion plenigis la alia, kaj fine, apogante sin sur la leĝoj de la naturo, ili venis al la konkludo, ke la apero estas tute natura kaj ke alie ne povas esti. Buffon, kiu ne volis ankoraŭ esprimi sian opinion pri tiu ĉi apero, alvokis la ĝardeniston kaj demandis : — Nu, mia kara, diru, kial la globo sur la ombra flanko estas pli varma, ol sur la flanko turnita al la suno? — Kial? respondis la ĝardenisto, tial, ĉar mi ĵus turnis la globon, por ke tiu ĝia flanko ne tro varmiĝu. [M. Solovjev.]
Unu virinoplendis al kapitano, ke ŝi estas ĉirkaŭrabita de liaj soldatoj. — Ĉu ili ĉion forportis? demandis la kapitano. — Ne, ili restigis ion. — Nu, sekve tio ĉi ne estis miaj soldatoj; miaj prenas ĉion.
La imperiestrino Katerinosonoras kaj neniu el ŝiaj servantoj venas. Ŝi iras el la kabineto en la vestejon kaj pli malproksimen, kaj fine en unu el la lastaj ĉambroj ŝi vidas, ke la hejtisto fervore ligas maldikan pakaĵon. Ekvidinte la imperiestrinon, li paliĝis kaj ĵetis sin antaŭ ŝi sur la genuojn. — Kio estas? ŝi demandis. — Pardonu min, Via Imperiestra Moŝto! — Kion do vi faris? — Jen, kara reĝino, mia valizo estas plena de diversaj bonaj objektoj el la palaco de Via Moŝto. Tie ĉi sin trovas rostaĵo, kukaĵo, kelkaj boteletoj da biero kaj kelkaj funtoj da bombonoj por miaj infanetoj. Mi deĵoris mian semajnon, kaj nun mi iras hejmen, — Tra kie do vi volas eliri? — Jen tie, per tiu ŝtuparo. — Ne, tie ne iru; tie eble renkontos vin la ĉefo de la palaco; kaj mi timas, ke tiam viaj infanoj nenion ricevos. Prenu do vian pakaĵon kaj iru post mi. Ŝi elkodukis lin tra la salonoj sur alian ŝtuparon kaj, malferminte mem la pordon, diris : — Nu, nun iru kun Dio.
La advokato de ratoj. Chassié, unu el la plej gloraj juristoj de Francujo kaj poste prezidanto de la parlamento en la Provenco, fondis sian gloron per tio, ke li en la jaro 1522 elpaŝis kiel advokato de ratoj. Oni devas scii, ke en la fino de la mezaj centjaroj regis la malsaĝo, ke la reĝa prokuroro eĉ bestojn tiradis al juĝo. Tio ĉi havis lokon kun la ratoj en la dirita jaro; ili estis invititaj al la juĝejo, por pravigi sin kontraŭ la plendoj, levitaj kontraŭ ili. Kompreneble ili ne venis, kaj ĉiu pensis, ke oni juĝos ilin en foresto, kiam subite Chassié aperis kiel ilia defendanto kaj diris, ke liaj klientoj ne estis invititaj en leĝa ordo. — Kaj kiel oni tion ĉi povas fari? demandis la prokuroro; kaj kun ŝajna seriozeco la advokato respondis : — Oni albatu la inviton al la pordoj de la preĝejoj, sed oni forgesu nenian lokon, oni ankaŭ enŝlosu ie la katojn, la terurajn malamikojn de miaj klientoj, por ke la vojoj fariĝu liberaj, kaj oni bone klarigu al la katoj, ke ili estos severe punataj, se ili malgraŭ la malpermeso pekos kontraŭ la libereco de la vojoj. — Tio ĉi estas ja neebla, ekkriis la prokuroro. — En tia okazo mi esprimas proteston kontraŭ ĉia farita juĝa decido, respondis Chassié kaj forlasis triumfe la salonon de juĝo. De tiu momento lia gloro estis fondita; la tuta Francujo penadis en okazo de bezono ricevi lin kiel advokaton.
Sur balo.— Invitu al valso tiun fraŭlinon, kiun vi tie vidas. — Kun granda plezuro, fraŭlino! Tio ĉi estas kredeble via amikino? — Ne, kontraŭe, sinjoro : tio ĉi estas mia plej granda malamikino, kaj vi almenaŭ plene batos al ŝi la piedojn.
Mirindaĵoj.Okaze kunvenis kvar sinjoroj, grandaj majstroj kaj amantoj de mensogado. Longan tempon ili sidis silente, fine unu diras : — Ĉu vi aŭdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaŭdi en horizontala direkto, sed aplaŭdis en vertikala. — Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala. . . . — Ĉio ĉi estas malvera, diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon. — Nu, tio ĉi ankaŭ estas malvera, diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan fraŭlinon, ke ŝi bezonis du fojojn eniri la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki. [M. Solovjev.]
Severa bibliotekisto.Ĉiu el la regimentoj, kiuj staras en Parizo, posedas propran bibliotekon, kies gardisto estas ordinare ia maljuna suboficiro, kiu estas multe pli kompetenta en aferoj militaj, ol en literaturo. Unu leŭtenanto de la maristaro sendis unu fojon en tian bibliotekon sian servanton kun la komisio, ke li alportu al li el la biblioteko la 9-an volumon de la vortaro de Larousse (kun la literoj I, J, K). Post unu horo la soldato alportas al li la volumon unuan, raportante al li, ke la bibliotekisto ne povis doni la naŭan volumon al persono, kiu ne legis la ok unuajn, kaj ke, traleginte tiujn ĉi, la leŭtenanto ricevos tion, kion li deziras.
La Filo. Malriĉa hebreo volis kristaniĝi. La pastro instruis lin pri la preĝo, sed lia penado restis vana, ĉar la hebreo estis tre malinteligenta. — Nu, mia filo, se vi morgaŭ scios fari senerare la signon de la kruco, vi ricevos de mi sakon da terpomoj. — En la sekvanta tago la hebreo prenis kun si sian filon, portantan sakon por la donaco, kaj li eniris en la domon de la pastro lasinte la filon en la korto. — Nu, faru la signon de la kruco, diris la pastro. — En la nomo de la Patro kaj de la Sankta Spirito. Amen. — Ne, kie do restis la « Filo » — Pardonu, via pastra moŝto, mi lasis lin ekstere; li tenas la sakon por la terpomoj. [P. Lengyel].
Laŭ la lokoj.— Ha, via grafa moŝto, vi estas tie ĉi, en la ĉefurbo? Kaj en tia malnova, eluzita vesto! — Kial ne? Estas tre komforte portadi ĝin, kaj en la ĉefurbo neniu min konas. — Sed vi ĝin portadas ankaŭ hejme. — Nu, kial ne? hejme ja ĉiu min konas. [P. Lengyel.]
Kurioza trompo. Tri sinjoroj, elegante vestitaj, venis en hotelon, prezentante sin kiel komisaroj Amerikaj de la ekspozicio Antverpena, kaj ekvivis tie tiel lukse, ke ilia kalkulo en la daŭro de tri tagoj kreskis ĝis kelkaj centoj da frankoj. En vespero de la tria tago antaŭ la komenciĝo de la hotela tagmanĝo aperis en la hotelo kvara gasto, kiu legitimiĝis ĉe la mastro kiel kriminala policisto el Parizo, sciigante, ke li intencas serĉi tri danĝerajn krimulojn. Dume li montris al la mastro fotografaĵojn de tri personoj, en kiuj oni tuj ekkonis la tri komisarojn Amerikajn. Nun la kriminala policisto proponis la sekvantan planon al la mastro kun la peto helpi al li en la plenumo de ĝi : la mastro zorgu, ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. La policisto sidiĝis al tablo kaj ĝuis kun granda apetito manĝojn kaj trinkojn. Kiam oni alportis la deserton, la policisto sin levis kaj ordonis silenton, sciigante la alestantajn terurigitajn gastojn, ke la tri kontraŭsidantaj sinjoroj estas tri danĝeraj krimuloj, kiujn li devas aresti. La tri sinjoroj provis forkuri, sed la mastro kune kun sia servantaro staris jam antaŭ la pordo kontraŭ ili. Laŭ la ordono de la policisto alveturis droŝko en kiun sidiĝis ĉiuj kvar sinjoroj. — Ĉu la trompistoj pagis sian kalkulon? demandas la policisto la mastron. — Ne. — Kiom ili ŝuldas? — 295 frankojn. — Bone! Ni traserĉos ilin en la polico kaj pagos vian kalkulon per la trovita mono. Mian kalkulon vi povas ankaŭ sendi tien. Kaj nun, veturigisto, antaŭen, al la polico! Sed la mastro vidis ĝis hodiaŭ nek la krimulojn nek la kriminalan policiston. [G. Dumpert.]
Ruso kaj tataro.Ruso kaj tataro veturis kune. En la vojo fariĝis nokto, kaj ili restis sur la kampo nokti. Ili disbruligis fajron, kuiris kaĉon kaj, manĝante la kaĉon, komencis disputi pri tio, kiu el ili devas gardi la ĉevalojn. La ruso havis ĉevalon malbonan kaj de koloro blanka, la tataro havis bonan nigran ĉevalon. La nokto estis nigra, kaj jen la ruso diras al la tataro : mi ne havas bezonon gardi mian ĉevalon : mi mian ĉevalon tuj ekvidos, kiam mi vekiĝos, ĉar ĝi estas blanka; sed vi ne devas dormi, sed, gardi vian nigran ĉevalon. La tataro ne havis grandan deziron maldormi pro la ĉevalo, kaj li faris kun la ruso interŝanĝon kun la ĉevaloj. La ruso prenis la bonan ĉevalon kaj, ridante je la tataro, diris al li : — Nun mi tute ne gardos mian ĉevalon, ĉar ŝtelisto en la nigra nokto ne ekvidos mian nigran ĉevalon, sed vian blankan li tuj ekvidos kaj ŝtelos. La tataro devis ne dormi, sed gardi sian ĉevalon. La nokto pasis. La ruso kaj tataro veturis plu. Por manĝi ili bavis nur unu kokinon. Por du personoj ĝi ne estis sufiĉa, kaj tial ili decidis, ke manĝos nur unu — nome tiu, al kiu la sorto ĝin decidos. La tataro diras : — Ni endormiĝu, kaj tiu, kiu vidos pli bonan sonĝon, manĝos la kokinon. Ili kuŝiĝis. La tataro ne dormas, sed elpensas sonĝon, vekas la ruson kaj demandas : — Kion vi vidis en sonĝo? La ruso postulas, ke la tataro antaŭe diru, kion li vidis en sonĝo. La tataro diras : — Ha, ruso! bonan sonĝon mi vidis : oni prenis min en la ĉielon; en la ĉielo mi vidis multajn spiritojn. . . . ha, kiel bone tie estis! — Jes, diras la ruso, mi ankaŭ vidis, kiel oni prenis vin en la ĉielon; mi pensis, ke vi de tie jam ne revenos, kaj mi formanĝis la kokinon. La tataro restis tiel sen bona ĉevalo kaj sen manĝo kaj ne volis jam pli iradi iam kun ruso. [J. Polupanov.]
Singardema komuniko.Kiam nia mortinta juĝisto Begli glitiĝis en la juĝejo, falis de la ŝtuparo kaj rompis al si la kolon, ni ekmeditis pri grava demando, kiel komuniki tiun ĉi malĝojan sciigon al lia malfeliĉa edzino. Fine ni decidis tiel : ni metis la korpon en la veturilon de nia maljuna honesta veturigisto kaj ordonis al tiu ĉi lasta liveri la mortinton en la domon de sinjorino Begli, sed ĉe tio ĉi agi kun granda takto kaj singardemo. Precipe ni turnis lian atenton sur tion, ke li ne komuniku la okazintan malfeliĉon al la maljunulino subite, sed ke li antaŭe preparu ŝin al tio ĉi. Alveturinte al la loko de la difino, nia veturigisto komencis kriegi el la tuta gorĝo, ĝis sur la sojlo aperis la edzino de la juĝisto. Tiam li demandis ŝin : — Ĉu tie ĉi loĝas la vidvino Begli? — Vidvino Begli? . . . Ne ŝi ne loĝas tie ĉi. — Kaj mi povas veti, ke ŝi loĝas tie ĉi! . . . Sed tio ĉi ne estas grava. Diru, ĉu tie ĉi loĝas la juĝisto Begli? — Jes, li loĝas tie ĉi. — Kaj mi povas veti, ke li ne loĝas tie ĉi. Cetere tio ĉi ne estas grava. Mi ne disputos kun vi. Diru, ĉu li ne estas hejme? — Ne, li ne estas hejme. — Sed mi povas veti, ke li estas hejme . . . Sinjorino, mi konsilas al vi apogi vin al la muro, mi diros al vi ion tion, ke vi kredeble ne eltenos sur la piedoj. Okazis malfeliĉo! Jen en mia veturilo kuŝas la maljuna juĝisto. Ekrigardu lin, kaj vi vidos, ke li jam neniam sin levos. [El Mark Twain. Tradukis S. Borovko.]
Dupieda leono.Juna kaj tre bela dresistino de leonoj permesis al leono preni pecon da sukero el ŝia buŝo. — Tion povas ankaŭ mi fari, diris unu rigardanto. — Kio, vi, malforta junulo? respondis la bela dresistino. — Jes, egale bone kiel la leono. [O. J. Olson.]
IV
RAKONTOJ
NOKTO
(De Eube el Odeso.)
Trankvila stela nokto kaj trankvila senlima maro. Kun meza rapideco ŝovas sin sur la mara ebenaĵo, unu post alia, tri hispanaj « karaveloj » de la XV centjaro. Mizeraj, facile rompeblaj ŝipoj; ŝipanaron oni ne vidas : ĝi jam longe dormas; sur la ferdekoj oni vidas nur la senmovajn gardstarantojn. Sed nur en la meza ŝipo, kiu portas sur la rando la surskribon « Santa Maria » kaj admiralan flagon sur la masto, en la malvasta kajuto brulas lumo, kaj apud la tablo, kovrita de geografiaj kartoj, sidas en profunda meditado la granda admiralo de Hispanujo, Kristoforo Kolumbo. Dormo ne volas tuŝi liajn okulojn. Jam la duan nokton la admiralo ne kuŝigas sin, la duan tagon turmentas lin unu sama premanta penso. Ankoraŭ du tagoj — kaj, se li ne renkontos teron, la ŝipoj iros returne Hispanujon. Hieraŭ la ŝipanaro arogante sciigis, ke ĝi ne volas iri plu, kaj kun granda malfacileco la admiralo elpetis de ĝi limtempon de tri tagoj. La suno malleviĝis kaj denove leviĝis, — antaŭ li etendis sin tiu sama senlima ebenaĵo da trankvila mistera akvo. Estas vero, ke hodiaŭ la maro alportis du verdajn branĉetojn, ian pikan arbetaĵon, tabulon kaj rabotitan bastoneton — sendubajn signojn de proksimeco de tero. Ankaŭ sen tio ĉi li scias, ke tero sin trovas antaŭ li, ke tiu ĉi tero estas proksima, sed ĉu li havos tempon veni al ĝi en tiuj ĉi du tagoj? Ĝuste antaŭ unu monato li renkontis ion similan je rompita masto : la mara fluo forportis ĝin malproksimen; post kelkaj tagoj — akvokreskaĵon kaj unu eĉ kun viva kankro, kaj birdojn oni vidis ankoraŭ antaŭ du semajnoj. La tero, kompreneble, estas proksima, eble en la interspaco de nur kelkaj tagoj da vojo, sed kie preni tiujn ĉi kelkajn tagojn? Kaj ankoraŭ antaŭ tri horoj la admiralo kaj kontrolisto de la ekspedicio, Rodrigo Sanchez, vidis sur la maro iajn briletantajn lumetojn, sed la ŝipoj, kompreneble, venis jam al tiu loko, kie la lumoj estis viditaj, — kaj ĉiam ankoraŭ oni ne vidas la atendatan bordon. Sufiĉe da eraroj : jam du fojojn, la 25-an de Septembro kaj la 7-an de Oktobro, ili eraris, vidante imagatan teron, kaj ambaŭ fojojn tiuj ĉi eraroj terure influis la ŝipanaron. Hodiaŭ la tutan tagon la admiralo estis forte ekscitita, kaj nur la fiereco ne permesis al li pasigi la tutan tagon sur la ferdeko, avide celante la rigardon en la puran horizonton. Kaj antaŭ unu horo, ĵetinte la lastan rigardon, plenan de muta malespero, sur la malluman mason da akvo, li kun kaŝita turmentiĝo deiris en sian kajuton. Ankoraŭ 48 horoj — kaj ĉio estas perdita!
Jes, ĉio estas perdita. Rompita, neniigita, polvigita estas la granda celo de lia vaga vivo. Oni ne povas iri, se la piedoj estas ligitaj, oni ne povas batali, se oni elŝiras el la manoj la lastan batalilon. La ĉielon kaj la homojn li povas voki kiel atestantojn, ke li faris ĉion, kion li povis kaj devis fari. Kiam en lia kapo plene formiĝis la plano de lia entrepreno, li estis vigla, plena de fortoj kvardek-ok-jara viro, — kaj nur nun, kiam grizeco dense arĝentigis liajn harojn, kiam li havas jam la aĝon de 66 jaroj, nur nun li ricevis la eblon alpaŝi al la efektivigo de tiu ĉi plano. Tutan serion da jaroj li sendekliniĝe iris al la elektita celo, kaj ne estis tago, en kiu li ne pensus pri ĝi, kaj ne estis ofero, kiun li ne alportus por ĝi. Li venkis ĉiujn malhelpojn, kiujn tiel malavare prezentis al li la kruela sorto, li venkis eĉ la tempon mem. Preskaŭ sepdekjara maljunulo, li enportis en sian aferon freŝecon de la plej bonaj jaroj de juneco, kaj kun heroa trankvileco li komencis la ekspedicion, kiu ektimigis eĉ la kuraĝajn maristojn de Palos. Li faris ĉion de sia flanko, kaj nun li estas preta pensi, ke super li pendas ia malbeno. Travivi tion, kion li travivis, penante pri la efektivigo de siaj planoj — estis jam tro multe; sed esti sur la vojo al ilia efektivigo, trairi naŭ dekonojn de tiu ĉi vojo kaj ekiri returnen, nenion farinte — tio ĉi estis tro multe eĉ por liaj fortoj! Tio ĉi estis neaŭdita, nekredebla moko de la sorto, tio ĉi estis bato, kiu estis kapabla rompi eĉ lin!
Kaj en la malvasta kajuto de « Santa Maria » en tiu ĉi turmenta nokto la admiralo en pensoj travivis sian tutan pasintan vivon. Oni diras, ke se homo komencas rememori sian tutan travivitaĵon, tio ĉi estas signo de lia proksima morto. Al li ankaŭ minacas morto, se ne fizika, tiam ankoraŭ pli terura — morala. Povas esti, ke pro tio ĉi li senvole turnas sin antaŭen. Jen li, plej maljuna el la kvar infanoj de Dominiko Kolumbo, itala komercisto de drapoj, estante ankoraŭ preskaŭ infano, la unuan fojon iras en la maron. Li ĵus forlasis la universitaton, li, dekkvarjara gracia bela knabo. Li veturas sur italaj ŝipoj en Malgrand-Azion, Anglujon, Portugalujon, al la bordo de Gvineo. La vojaĝoj disvolvas lian fortan naturan saĝon kaj kun la jaroj ellaboras el li bravan mariston. La Genua respubliko konas lin, kiel bonan mariston, kaj en la milito kun Venecio ĝi faras lin komandanto de galeroj. Lia nomo estas sufiĉe konata en Italujo, kaj la Neapola reĝo faras lin estro de la ekspedicio kontraŭ la piratoj de Tuniso. Kun sia kutima kuraĝo li kondukas siajn ŝipojn kontraŭ la sovaĝaj korsaroj. Sed la ŝipanaro montriĝas ne inda je sia estro : ĝi timas la rabistojn, kaj jam antaŭ la bordo de Berberujo ĝi faras ribelon. La ŝipanoj postulas, ke oni iru returnen. La estro de la ekspedicio konsentas plenumi ilian postulon; li levas la velojn; la ŝipanoj, konvinkitaj, ke ili iras returnen, trankviliĝas, kaj la sekvantan matenon ili kun miro ekvidas la bordon de Afriko. Tiel pasas dudek jaroj, plenaj de vojaĝoj, ventegoj, renkontoj, aventuroj, — pasas preskaŭ nerimarkite. Havante la aĝon de tridek kvar jaroj, en la tuta floro de siaj fortoj, li venas Lisabonon. Tie li laboras super kartoj kaj globoj geografiaj, kiuj turnas sur sin la atenton de la instruita mondo, korespondas kun instruituloj. Poste li denove estas sur la maro : li naĝas al la malproksimaj bordoj de Islando. Reveninte Lisabonon, li diras al fraŭlino Felipa Perestrello tion, kion li jam longe sentas, kiam li ŝin renkontas : ke li ŝin amas. Fraŭlino Felipa sentas tion saman : la majesta figuro de la kuraĝa maristo, lia nekaŝita rigardo, kiu brilas per tia mirinda fajro, lia nobla elokventeco — ĉio en tiu ĉi neordinara persono de longe profunde frapis ŝian imagon. Kaj ŝi fariĝas lia edzino. En tiu tempo jam en lia kapo komencas formiĝi la plano de lia granda entrepreno. La patrino de lia edzino transdonas al li la kartojn kaj tagolibrojn de sia mortinta edzo, Bartolomeo Munhiz Perestrello, gubernatoro de la insulo Porto-Santo, kaj ŝi ne povas kompreni tiun ĝojon, kiun kaŭzas al ŝia bofilo la amaso da flaviĝintaj paperoj. Kaj dume por li tio ĉi estas tuta trezoro, kaj li tutajn tagojn sidas super ili kaj kun ĝojo trovas en ili jesigon de liaj teoriaj supozoj. En tiu ĉi sama tempo li daŭrigas labori super siaj kartoj, partoprenas en la portugalaj ekspedicioj al la bordo de Gvineo, ĉion aŭskultas, ĉiujn eldemandas, korespondas kun sia instruita amiko Paŭlo Toscanelli, al kies leteroj li tiom multe dankas. Poste la malgranda familio forlasas Lisabonon kaj transloĝiĝas sur la insulon Porto-Santo. Tie ĉi li konstante renkontiĝas kun vojaĝantoj, kiuj veturas al la bordo de Gvineo aŭ revenas de ĝi, kaj iliaj komunikoj, la interparoloj kun ili ĉiam pli kaj pli ekflamigas lin. Lia multjare ellaborita projekto jam ricevis precizajn, difinitajn formojn : siajn supozojn, naskitajn per la legado de Aristotelo, Plinio, Strabono, li fortigis per multo da faktoj, kiujn li kolektis; la karto de Toscanelli, kiun tiu ĉi alsendis al li, tute konsentas kun liaj konkludoj. Ĉio estas klara kiel tago : kiu havos sufiĉe da kuraĝo, por tratranĉi la misteran maron, kiu etendas sin post la Gibraltara pordego, tiu trovos la serĉatan plej proksiman vojon al Hindujo. Li havos por tio ĉi sufiĉe da kuraĝo, sed li ne havas la materialajn rimedojn. Oni devas trovi tiujn ĉi rimedojn, oni devas trovi fortan manon, kiu povus subteni lin. Jen kial li denove venas Lisabonon, — kaj de tiu ĉi minuto komenciĝas la granda dramo, kiu daŭras tutan serion da jaroj.
Jen li, modeste vestita alilandulo, metas sian projekton al la favora trarigardo de lia reĝa moŝto, la reĝo de Portugalujo. Tio ĉi estas lia unua paŝo sur tiu pikaĵa vojo, sur kiun kondukis lin la malfeliĉo esti naskita neordinara homo. La sorto volas, ke li, kiu tiel bone ellernis la maron kun ĝiaj ondegoj kaj ventegoj, akiru ankoraŭ pli gravan scion — scion de la homoj. Lia reĝa moŝto, Johanno II de Portugalujo, ekinteresiĝis je la propono de la malriĉa Genuano kaj difinas komision por trarigardo de tia neaŭdita projekto. Forta eraro : kion povas kompreni en tio ĉi tiu ĉi komisio? Ĝi estas dispremita de ĝia grandeco, kaj al la reĝo oni raportas, ke la projekto de la Genuano Kristoforo Kolumbo estas sensenca kaj meritas nenian atenton. Kun tio ĉi li povas ankoraŭ paciĝi : li laboris super sia projekto ne kun la celo konvinki pri ĝia efektivigebleco malsaĝulojn. Sed kiam la reĝo, ne metinte atenton sur la raporton de la komisio, malaltiĝas al ŝtelado, kiam li, postulinte liajn paperojn kvazaŭ por persona trarigardo, sekrete, sen lia scio preparas ekspedicion, — li estas profunde indignigita. Nur unu fojon la sorto batalas por li : ventego apenaŭ ne dronigis la ŝipojn, kiuj volis ŝteli lian gloron, kaj la timema ekspedicio venas returnen. Lia indigno estas senlima; neniam lia kredo je homoj, je ilia honesteco ricevis tian fortan frapon. Kaj kiam la reĝo, komprenanta, kiu staras antaŭ li, proponas al li denove komenci traktadon, li fiere rifuzas ĉiajn komunikiĝojn kun tia reĝo. Ne, jam pli bona estas malriĉegeco kaj nekonateco, ol esti tiel malhoneste trompata ankoraŭ dek fojojn. Li rifuzas, kaj se ne venus la morto de la edzino, kiu lasas al li malgrandan filon, li trankvile paciĝus kun tiu ĉi unua malsukceso. Sed ankaŭ tiun ĉi baton li elportas kun tia sama vireco, kun kia li renkontadis kaj elportadis la marajn ventegojn. Tiam li rememoras, ke li estas Genuano, kaj li forlasas Portugalujon, por proponi la efektivigon de sia granda plano al tiu, kiu la plej multe tion ĉi meritas — al sia patrujo.
Kaj jen li denove estas en la patrujo. Multo da jaroj pasis de la tempo, kiam li forlasis la patran urbon, kaj kun forta espero li nun eniras en ĝin. Kvankam li estas malriĉe vestita, kvankam li estas preskaŭ almozulo, sed li alportas al la urbo reĝan donacon : li proponas al ĝi sian projekton. Sed la patrujo tute ne povas nun pensi pri li. La urbon Kaffa en Krimo okupis la turkoj kaj al la Genua ŝiparo minacas ekstermo. Krom tio la projekto estas tute fantazia kaj meritas nenian atenton. Kaj se en Portugalujo oni volis ĉirkaŭŝteli lin, en la patrujo la renkonto montriĝas ankoraŭ pli malbona : tie almenaŭ troviĝis homoj, kiuj povis lin kompreni, — tie ĉi lia propono estas renkontita per malsaĝa mokado. La espero distriĝis, kiel fumo, kaj montriĝas, ke li absolute ne havas, kion fari en la patrujo. Kaj kun maldolĉo en la koro li forlasas Genuon por nova migrado kaj novaj provoj.
Ĉiuj konas la malĝojan historion de tiuj ĉi provoj, sed kiu scias, kion li travivis en la tempo de ili? Li estas en Hispanujo, en la ĉirkaŭaĵoj de Palos. Laca kaj ĉirkaŭŝirita, preskaŭ duonnuda, li vagas kun la malgranda filo sur la brakoj kaj kun brulanta turmentiĝo aŭdas, kiel la infano, premata de malsato kaj soifo, balbutas pri pano kaj akvo. Dank' al Dio, jen estas monaĥejo de franciskanoj, kaj eble tie li povos ion elpeti por la malfeliĉa infaneto. Kaj li, kiu iam komandis la ŝipojn de la Genua respubliko, kiel almozulo haltas apud la pordego de la monaĥejo kaj pelas la pordiston pri kruĉeto da akvo kaj peco da pano por sia infano. En tiu ĉi minuto preteriras la abato de la monaĥejo, la nobla Juan Perez de Marchena. Estu por ĉiam benita tiu ĉi okaza renkonto, kiu donis al li la plej bonan amikon, sen kies helpo li eble neniam ekvidus tiun ĉi maron! Se li atingos sian celon kaj plej mallonga vojo al Hindujo estos eltrovita, la mondo dankos tion ĉi tiom same al Perez de Marchena, kiom al li, Kristoforo Kolumbo. Ho, li rekompencos inde tiun ĉi luman noblan kapon! Jen li, frapita de la majesta eksteraĵo de la ĉirkaŭŝirita migranto, haltas kaj demandas lin, kiu li estas. Kaj la migranto komencas rakonti pri sia malĝoja migrado kaj ne sen miro trovas en la monaĥo-franciskano homon, kiu tute lin komprenas. Oni gastame invitas lin esti gasto en la monaĥejo; la abato sendas en la urbon Palos inviti sian amikon, la kuraciston Fernandez, kaj en la modesta Andaluza monaĥejo komenciĝas varmaj priparoladoj de lia projekto. Jes, tiuj ĉi homoj komprenas lin, antaŭ tiaj homoj estas inde paroli. Li entuziasmigas ilin per sia flameco kaj elokventeco; ili kune pentras belajn pentraĵojn de la estonteco, kreita per la efektivigo de lia ekspedicio, kaj Perez de Marchena direktas lin al la reĝa kortego. Lia filo restos tie ĉi en la monaĥejo por edukado, kaj li kun la letero de la abato al Talabera, la konfesprenanto de la reĝino, devas veturi Kordovon. Talabera estas persono influa, kaj la amikoj disiras, plenaj de la plej lumaj esperoj.
Li venas Kordovon kaj prezentas sin al Talabera. Neniam li forgesos, per kia fiera rigardo renkontis lin la konfesprenanto de la reĝino. Li estas vestita malriĉe kaj malbone; lia parolo tuj montras en li alilandulon : sendube tio ĉi estas unu el tiuj multegaj aventuristoj, kiuj nur serĉas okazon kapti fiŝojn en malklara akvo. Lia projekto? Talabera bonkore aŭskultas tiun ĉi sensencaĵon kaj li ne dubas, ke la kreinto de la projekto mem ne povas kredi tian absurdon, t. e. ke antaŭ li staras simple lerta ĉarlatano. Sed li tro bone konas la homan animon, por permesi, ke oni lin tiel senceremonie trompu. Ne, li absolute per nenio povas servi al la petanto : la projekto estas infane naiva, kaj li kompreneble ne povas raporti pri tiaj aferoj al la reĝaj moŝtoj. Ĉu Juan Perez pensis pri tia akcepto, kiam li skribis sian leteron al Talabera? Ankoraŭ unu fojon oni devas humiliĝi al la forto de la cirkonstancoj kaj al la forto de la malklereco kaj serĉi aliajn vojojn al la reĝa trono. La someron kaj aŭtunon li loĝas en Kordovo, faras konatecojn kaj trovas eĉ amikojn por sia afero : la edukanton de la reĝaj infanoj, lian fraton, la nuncion de la papo kaj la regnan financestron de Kastilujo. Tiuj ĉi personoj bone konas la kortegon, ĉiujn ĝiajn enirojn kaj elirojn. Estas necese prezenti lin al la ĉefepiskopo de Toledo, Pedro Gonzalez de Mendoza, kies vorto ĉe la kortego havas pli grandan signifon, ol la opinioj de Talabera. La gereĝoj nenion entreprenas sen la konsilo de tiu ĉi grava persono. Tio ĉi estas la plej certa vojo, kaj ĝi efektivo alkondukas al la dezirita celo : Mendoza aranĝas por li aŭdiencon.
Trankvile kaj fiere li aperas antaŭ la reĝa paro. Li estas malriĉe vestita, sed lia parolo spiras konscion de sia propra indo, liaj certaj klarigoj montras en li rimarkindan mariston, eĉ instruitulon, kiu longe kaj multe pensis pri tio, kion li parolas. Li nenion petas : li faras al Kastilujo kaj Leonujo preskaŭ fabelan proponon — riĉiĝi per plej facila rimedo : per efektivigo de lia projekto. Oni donu al li la eblon iri en la maron — kaj li solvos la eternan problemon, li trovos tiun ĉi novan filozofian ŝtonon — la plej mallongan vojon al Hindujo, — kaj Hispanujo fariĝos la plej riĉa lando de la mondo. Kaj tiu ĉi propono estas farata tiel simple, tiel memfide, ke antaŭ la gereĝoj staras aŭ frenezulo, aŭ efektive eksterordinara homo. Tiun ĉi demandon devas decidi instruitaj homoj; Talabera devas kunvoki komision, por prikonsiderado de tia neordinara propono kaj raporti al la reĝaj moŝtoj pri la rezultatoj de la konsiliĝo. La plua iro do la afero dependos de la respondo de la komisio.
Kaj jen en la monaĥejo de la Sankta Stefano la komisio komencas la esploradon de lia projekto. Dio vidas, ke li estas bona katoliko : ĉu li ne pensas pri konvertado de idolistoj al kristaneco? ĉu li ne revas alporti ĉiujn siajn estontajn riĉecojn al ankoraŭ pli granda celo — liberigo de la tombo de Dio? Sed la membroj de la komisio estas profundaj malkleruloj. Ili citas Lactantius'on kaj diras, ke la projekto kontraŭparolas al li, sekve ĝi estas sensenca kaj eĉ hereza. Jes, Lactantius! Sendube li estis granda homo kaj bona kristano, sed tio ĉi ne malhelpis al li skribi malsaĝaĵojn pri la formo de la tero. Li legis kaj relegadis tiun ĉi malfeliĉan lokon el la III libro de la « Diaj instruoj »; per tiu ĉi loko oni pikadis al li la okulojn, ĝi apenaŭ ne mortigis lian grandan entreprenon; li scias ĝin parkere. « Kiu estas tiom senprudenta, ke li povas kredi, ke ekzistas homoj, kiuj iras kun la piedoj supre kaj tenas la kapon malsupren; ke ĉio, kio tie ĉi kuŝas, tie pendas, ke la herbo kaj arboj tie kreskas malsupren, ke pluvo kaj hajlo falas tie de malsupre supren? » Kaj jen tiu ĉi mizera rimarko apenaŭ ne mortigis la celon de lia tuta vivo! Poste venas cito el Aŭgustinus : « instruo pri antipodoj estas nekonforma al la principoj de la religio, ĉar tio ĉi signifus, ke ekzistas homoj, kiuj ne devenas de Adamo, ĉar estas neeble, ke ili estu transirintaj trans la oceanon, kiu ĉirkaŭas la tutan teron! »
Poste venas jam simple malsaĝaĵoj, ekzemple de tia speco, ke la ekspedicio ne povos veni returnen, ĉar la ŝipoj, dank' al la elfleksiteco de la tero, devus naĝi de malsupre supren. Kaj li devis disputi kun tiuj ĉi sovaĝaj malkleruloj kaj ankoraŭ danki Dion, ke oni ne kulpigis lin je herezo kaj ke prosperis al li konvinki almenaŭ kelkajn personojn. Sed la plej granda parto de la membroj de la komisio firme decidas, ke la projekto senkondiĉe estas absurda. Kaj dum daŭras la disputoj inter ili, la gereĝoj, okupitaj je milito, forveturas Kordovon, kaj la konsiliĝoj de la komisio ĉesas.
Nun komenciĝas la tagoj de liaj plej pezaj suferoj. Li sekvas post la kortego. Denove li komencas eldonadon de kartoj, kaj jaro post jaro, kvar malfacilajn jarojn, iel trabatas sin, ne forlasante sian celon, atendante, kiel almozon, kiam al la reĝaj moŝtoj plaĉos rememori pri la malriĉa Genuano. Jes, kvar senfinaj, teruraj jaroj, plenaj de transiroj de espero al malespero, de revo pri estontaj riĉecoj al malsato, al malfacila batalado pro peco da pano. Li sendas sian fraton Anglujon, al la reĝo Henriko VII, por fari en lia nomo proponon elserĉi vojon al Hindujo. Sed la frato revenas kun malĝoja respondo. Ankoraŭ unu bato kaj ankoraŭ unu fojon oni devas humiliĝi. Grizeco, kiu jam longe montriĝis en liaj haroj, ĉiam pli kaj pli blankigas lian noblan kapon, sed antaŭ lia energio estas senforta eĉ la tempo mem. Li havas jam la aĝon de 65 jaroj, kiam la reĝo denove kunvokas komision. Kaj Talabera kun plena plezuro faras al la reĝo raporton en ĝia nomo : la projekto de Kristoforo Kolumbo estas simple sensencaĵo. Sed la konvinkitaj de la membroj de la komisio fine elpaŝas por li. Ili aperas antaŭ la reĝo kaj defendas lian planon, kaj eble nur dank' al tiu ĉi defendo la reĝo promesas denove trarigardi lian proponon — post la fino de la milito kun la Maŭroj.
Tio ĉi estas super ĉiuj homaj fortoj! Malespero lin atakas : oni povas pensi, ke tiuj ĉi sinjoroj esperas, ke li neniam mortos. Li turnas sin al la riĉa grandsinjoro Medinaceli, sed tiu, kvankam eĉ kunsentas al li, ne povas armi ekspedicion : tio ĉi estus konkuri kun la reĝo mem. Nur li kaj la ĉielo scias, kion li travivis en la daŭro de tiu tempo! Fine el tiu ĉi mallumego ekbriletas radio da lumo : la reĝo de Francujo afable invitas lin al si. Lia energio denove vekiĝas en sia tuta forto. Sur hispanaj aŭ francaj ŝipoj — li enpenetros en tiun ĉi kvazaŭ ensorĉitan por li maron! Li rapidas al Perez. Antaŭ ses jaroj li forlasis la Palosan monaĥejon, kaj forte maljuniĝinta li nun denove eniras en ĝin. Granda estas la malĝojo de la nobla Perez, kiam li aŭdas la longan rakonton de sia amiko pri liaj malsukcesoj. Ĉu efektive lia patrujo montriĝos tiel blinda, ĉu efektive ĝi permesos, ke alia nacio efektivigu la grandan planon de lia amiko? Tio ĉi ne devas esti! Kaj li petas Kolumbon atendi, ĝis li faros la lastan provon. Iam li estis konfesprenanto de la reĝino, kaj nun li skribe petas ŝin permesi al li veni al la kortego por defendi la projekton de sia amiko. Ne sen maltrankvilo la amikoj atendas la respondon de la reĝino. Fine ĝi estas ricevita : al Perez de Marchena estas permesite veni al la kortego kaj Kolumbon oni petas atendi iom kun sia forveturo. Tiam Perez aperas antaŭ la reĝino. Kun flama elokventeco li defendas la planon de sia amiko. Li montras al la reĝino la grandegajn sekvojn de la malkovro de nova vojo; li antaŭdiras al ŝi, ke ondegoj da oro enverŝiĝos Hispanujon; li prezentas al ŝi, la pia reĝino, pentraĵon de vasta kristana predikado, parolas al ŝi pri la milionoj da novaj servantoj de Kristo kaj pri tio, ke la savo de tiuj ĉi milionoj da animoj apartenos antaŭ ĉio al ŝi kaj jam poste al Kristoforo Kolumbo, kiu montros la vojon al tiuj ĉi pereantaj animoj. Antaŭ tia pentraĵo la reĝino ne povas sin reteni, kaj ŝi difinas komisiulojn por trakti kun Kolumbo.