Chapter 6

— Levu vin, pro Dio! kion vi faras? ŝi diris al la nekonato : ni ja povas fariĝi objekto de atento por ĉiuj veturantoj!

Li senvorte obeis. Sinjorino Anneto iom post iom komencis trankviliĝadi, kaj vidante, ke la stranga sinjoro tute ne estas por ŝi danĝera, sed, kontraŭe, li mem timas ion, ŝi tute trankviliĝis kaj eĉ ekinteresiĝis je tiu ĉi neatendita aventuro kaj ankaŭ je la mistera nekonato, kiu silente sidis antaŭ ŝi sur la kanapeto. Sinjorino Anneto sin levis, forŝovis la kurteneton de la plej proksima lanterno kaj, dank' al ĝia lumo, ekvidis antaŭ si belan kaj eksterordinare simpatian viron en la aĝo de ĉirkaŭ 35 jaroj. Liaj densaj nigraj ondaj haroj kun intenca nezorgeco estis forĵetitaj posten kaj bone ombris la agrablan palecon de la bela maldika vizaĝo kun malgranda barbeto; la vivaj esprimaj okuloj de ia nedifinita koloro lumis de sento, kiun tuj oni ne povas kompreni, — sed tiu ĉi sento havis ian forlogantan forton . . . Sinjorino Anneto nun rememoris, ke ŝi sufiĉe ofte renkontadis tiun ĉi belulon sur la strato en K., — kaj sekve li estas al ŝi iom konata. Ŝi decidis ekparoli kun li.

— Pardonu, ŝi komencis, mian ne tute modestan demandon, sed mi tre volas scii, kiu vi estas. Al mi ŝajnas, ke mi vin renkontadis en K., kaj tial . . . tial via vizaĝo estas al mi iom konata. De kie, kien kaj pro kio vi veturas?

La nekonato ekĝemis.

— Tro malgaja kaj, la plej grava, tro longa estas la historio, respondis li nevolonte : post duono da horo ni estos jam en K., kaj mi ne havos sufiĉe da tempo, por kontentigi vian scivolecon, — sekve oni ne devas eĉ komenci. Mi diros nur sole, ke mi estas la plej malfeliĉa homo en la tuta mondo, mi estas de ĉiuj pelata, de ĉiuj malamata kaj de neniu amata . . . Ĉiujn viajn demandojn : de kie mi veturas, kien kaj pro kio, mi nur povas respondi : mi ne scias, ne scias, ne scias! . . . Kaj la nekonato, kaŝinte la vizaĝon per la manoj, restis en profunda silento. La koro de sinjorino Anneto tropleniĝis per kompato al tiu ĉi malfeliĉa homo : ŝi jam estis preta ekplori.

— Rakontu al mi vian malĝojon, ŝi diris kore : per tio ĉi vi eble faciligos vian animon.

La nekonato levis la kapon, kaj liaj okuloj ekbrilis.

— Ho, kiel mi estas feliĉa! li ekkriis kun profunda sento : Mi aŭdas kompatajn vortojn de virino, kiun mi tiel longe kaj tiel pasie amas! kiun mi . . .

— Kion vi diras? interrompis lin sinjorino Anneto : rekonsciiĝu! rigardu min : ĉu oni povas enamiĝi en tielan maljunulinon?

— Mi ne diris, ke mi enamiĝis, rediris la nekonato, denove prenante ŝian manon : ne, mi jam longe ĉesis enamiĝadi, sed mi ne perdis ankoraŭ la kapablon de amo . . . Jes, sinjorino Anneto . . .

— De kie vi scias mian nomon? mirege ekkriis sinjorino Anneto : kiu vi estas?

— Vi min ne konas kaj kredeble neniam aŭdis mian nomon. Mi estas Arturo de . . .

— Via nomo estas Arturo?! Dio! kia stranga okazo!

Sinjorino Anneto rememoris, ke la ĉefa heroo de la romano, kiun ŝi trovis antaŭ nelonge tie ĉi en la vagono, ankaŭ estas « Arturo ». Ŝi kredis je diversaj antaŭsignoj, kaj tiu ĉi egaleco de la nomoj ŝin forte ekfrapis : ŝi vidis en ĝi ian antaŭsignon de la ĉielo mem.

— Jes, daŭrigis la nekonato, mi estas Arturo de Buler. Mi vin ekkonis preskaŭ antaŭ du jaroj (per kia maniero — mi ne diros), kaj de tiu sama tempo mi amas vin per ĉiuj fortoj de mia animo! De tiu tempo mi ĉiam serĉis renkonti vin, kaj al tiu ĉi celo mi tre ofte veturadis en la urbon K. Dank' al multaj kaŭzoj, pri kiuj mi ne kuraĝas paroli, mi ne volis konatiĝi kun vi . . . Sed fine mi decidis fari tiun ĉi danĝeran por mi paŝon kaj . . . nun mi jam tute ne bedaŭras tion ĉi, ĉar mi estas multe rekompencita!

Arturo kun fajro kisis la manon de sinjorino Anneto, kiu kun tremanta koro aŭskultis liajn flamajn parolojn.

— Mi ne volas lacigi, li daŭrigis, vian atenton per rakontado pri mia tuta malgaja vivo, — kaj tio ĉi eĉ ne estas necesa : nia okaza konateco finiĝos, kiam ni alveturos en K., kaj disiros en diversajn flankojn, por eble neniam jam nin renkonti . . . Post kelkaj minutoj estos jam K . . . Tial ne estas ĝustatempe eĉ komenci! . . .

— Ha, ne, pro Dio! vive rediris sinjorino Anneto : mi tiel multe partoprenas en via sorto, tiel korege vin kompatas . . . Mi petas vin, sinjoro, diru al mi vian malĝojon! . . .

En tiu sama minuto la vagonaro brue venis al la K-a stacidomo. Arturo etendis al ŝi la manon. — Adiaŭ! li diris kun tremo en la voĉo : ankoraŭ unu fojon mi petas vin : pardonu kaj ne rememoru min malbone!

— Ĉu efektive nia konateco nur per tio ĉi finiĝos? kun sincera malĝojo demandis sinjorino Anneto, retenante kaj facile premante lian manon.

— Tio ĉi dependas de vi, respondis Arturo.

— Sed kion do mi devas fari? Mi ne loĝas aparte en mia propra domo, kaj sekve mi ne povas inviti vin rekte al mi . . .

— Tio ĉi tute ne estas necesa, tiom pli ke mi kun la unua vagonaro veturas reen en B., kie mi loĝas. Sed se vi deziras fari min senfine feliĉa, donu al mi vorton respondadi miajn leterojn kaj iam min viziti en mia malriĉa hejmo : B. estas ja tiel proksima! . . .

Sinjorino Anneto kun plezuro plenumis lian modestan deziron, — ŝi donis al li sian adreson, prenis de li lian, — kaj ili disiĝis amike.

III

Pasis semajno. Sinjorino Anneto preskaŭ forgesis sian vojan aventuron, kaj eĉ la vizaĝo mem de ŝia voja kolego komencis iel mallumiĝi en ŝia memoro, — kaj jen subite ŝi ricevis leteron. Ŝian koron kvazaŭ io pikis. Per manoj tremantaj de interna ekscitiĝo ŝi disŝiris la koverton kaj rigardis la subskribon; jes, ŝia antaŭsento ne trompis ŝin : la letero estis de li! Ŝi avidege komencis legi. Jen kion skribis Arturo : « Kara mia Anneto! Pardonu al mi tiun ĉi nevolan senceremoniecon, sed la amo ne scias paroli alie. Vi tiel forte deziris ekscii mian historion. Mi plenumas vian deziron, kiun mi estimas, kiel plej sanktan leĝon. Sed mi korege petas pardonon, mia anĝelo, se tiu ĉi malgaja historio vin malĝojigos. Mi devas komenci de malproksime. Mi naskiĝis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo en genta patra bieno. Mia patro estis tre riĉa homo, natura aristokrato, bonege edukita, sed bedaŭrinde senkaraktera. Li estis vidvo, kaj mi — lia sola filo kaj heredanto de lia tuta grandega riĉeco. Li ekiris vojaĝadi kaj prenis kun si ankaŭ min, tiam ankoraŭ dekkvinjaran knabon. Kiam ni estis en Parizo, li enamiĝis en unu belan kantistinon, edziĝis je ŝi kaj aĉetis por ŝi riĉan bienon en la ĉirkaŭaĵoj de Parizo, kie ni ankaŭ enlokiĝis. Mia vivo en tiu tempo estis neelportebla : mia duonpatrino jam de la unuaj tagoj de nia kuna loĝado komencis min malami kaj baldaŭ ekscitis kontraŭ min mian patron, kiu ŝin senfine amis kaj plenumadis ĉiujn ŝiajn kapricojn. Post duono da jaro mia patro povis jam rimarki, ke lia edzino kondutis tiel same, kiel ŝi kondutis, estante ankoraŭ kantistino, en li do ŝi vidis ne edzon, sed simple homon, kiu devas ŝin provizadi : ŝi senĉese postuladis de li monon, kiun ŝi elspezadis eksterordinare rapide, dank' al baloj, koncertoj, maskobaloj k. t. p. Ŝi preskaŭ ĉiutage mendadis por si ĉiam novajn ornamojn kaj ĉiusemajne devigadis mian patron pagi grandegajn kalkulojn de tajlorinoj, meblistoj, kaleŝistoj, oraĵistoj. La patro kun teruro rimarkis, kiel rapide malaperis lia riĉeco, sed li sin tenis, li silentis. Fine li tute perdis la paciencon kaj decidis serioze interparoli kun la edzino, — sed ŝi tiel bone lin renkontis, ke li por ĉiam forlasis la deziron interparoli kun ŝi kaj, eksilentinte tute, humiliĝis al sia sorto. Per tia maniero lia tuta riĉeco post unu kaj duono da jaro malaperis tute, kaj mia malfeliĉa patro flnis la vivon per memmortigo, — kaj lia edzino fariĝis kromvirino de iu bankiero. — Post la morto de la patro mi, dank' al helpo de bonaj homoj, forveturis Rusujon, kie estis ankoraŭ unu nia genta bieno, en kiu mi enlokiĝis kaj komencis min okupi per vilaĝa mastraĵo. Tiel pasis du jaroj, en la daŭro de kiuj mi, tute ne sciante mastrumi, tiel malbonigis ĉiujn miajn aferojn, ke fine mia bieno pro ŝuldoj estis vendita per publika vendo, mi fariĝis preskaŭ almozulo, kaj nur kun helpo de unu mia parenco ricevis servon sur fervojo. Nun mi venis al la plej terura momento de mia vivo! . . . Kiam mi havis la aĝon de dudek du jaroj, mi edziĝis je unu bela juna fraŭlino . . . Ho, kiel doloras mia malfeliĉa koro ĉe tiu ĉi ŝarĝa rememoro! Dio vidas, kiel multe mi amis mian edzinon! Sed kredeble ne estis al mi sorto longe ĝui tiun ĉi feliĉon . . . Post du monatoj de nia edziĝo (per ĉiuj fortoj de mia animo mi malbenas tiun ĉi teruran momenton!) mi tute okaze trovis mian edzinon en la brakoj de malnobla amanto! . . . Ho, mia kara! En tiu ĉi loko la plumo elfalas el miaj manoj, mi ne havas forton daŭrigi kaj mi proponas, ke vi mem alplenigu tiun ĉi teruran pentraĵon . . . Mi devas nur diri, ke mi forkuris de tiu ĉi malnobla virino, kvazaŭ de pesto, kaj de tiu tempo mi jam ŝin ne renkontadis, sed proksimume post tri jaroj mi tute okaze eksciis, ke ŝi estis mortigita ie en Germanujo per la mano de ŝia amanto, kiun ŝi trompis tiel same, kiel min! . . . Jen estas la malgaja rakonto de mia disrompita vivo. — Pardonu, mia kara! Donu al vi la potenca Dio multe da feliĉo. Varmege vin amanta via Arturo. »

Traleginte tiun ĉi leteron, sinjorino Anneto eksentis ion tian, kion ŝi mem komence ne povis kompreni. Tiu ĉi sento ne estis ordinara partopreno en la sorto de proksimulo, ĝi ne estis ankaŭ sento de kompato al malfeliĉa homo, — ne, ĝi estis io multe pli forta : ĝi estis amo, jes, amo! . . . Sinjorino Anneto kontraŭ sia propra volo en la profundaĵo de la animo tion ĉi konfesis. Ŝi decidis tuj respondi la leteron de Arturo, respondi en tia sama senco, kaj sendi al li pro signo de sia amo antikvan diamantan ringon, kiun ŝi ricevis, kiel heredon, ankoraŭ de sia avino. Jen ŝi en tiu sama tago vespere sin enŝlosis en sia ĉambro kaj tute plenskribis du grandajn foliojn da poŝta papero. Kiel Arturo, nur pli detale, ŝi en la komenco priskribis sian tutan vivon per tiel fortaj vortoj, ke eĉ ŝi mem ekploris, tralegante la produkton de sia libera fantazio, — kaj poste jam ŝi alpaŝis al vasta klarigo de sia amo, kiun ŝi esprimis senfine pli bone kaj elokvente, ol Arturo. La duan tagon la sigelita letero kaj la atente ĉirkaŭkudrita multekosta sendaĵo estis forportitaj en la poŝtan oficejon, — kaj post tri aŭ kvar tagoj matene ŝi ricevis jam de Arturo respondon : la tuta letero de la komenco ĝis la fine estis plenigita de signoj de ekkrio, de punktaroj, de signoj de demando kaj ekkrio kune kaj simple de demandoj, — sed ordinaraj punktoj kaj komoj preskaŭ tute forestis. Li petegis sinjorinon Anneton alveturi al li en B-n, por « per sia apero ĉirkaŭlumigi kaj sanktigi la malluman neston de malfeliĉa ermito, kaj doni al li la eblon vidi sian diinon » . . . Traleginte tiun ĉi leteron, ŝi decidis la sekvantan tagon kun la matena vagonaro veturi en B-n, kaj per telegramo ŝi sciigis pri tio Arturon, por ke li povu ŝin renkonti.

IV

Suferante de senpacienco, ŝi pasigis la tagon kaj la sekvantan nokton, kaj matene frue ŝi alveturis al la stacidomo, kiam ankoraŭ iris nenia vagonaro : timante malfrui, ŝi atendis du horojn la tempon de forveturo, — kaj, enirinte fine en la vagonon, ŝi sidis kvazaŭ sur pingloj, ĉiuminute elrigardadis tra la fenestro kaj malbenadis la neelporteble malrapidan, laŭ ŝia opinio, iradon de la vagonaro kaj la maŝiniston kaj la konduktoron kaj entute ĉiujn servantojn de fervojo, forgesinte en sia malpacienco, ke ŝia Arturo ankaŭ servas sur fervojo. Fine la vagonaro haltis, kaj tra la malfermitaj fenestroj de la vagono ŝi ekaŭdis la longe atendatan vokon de la konduktoro « stacio B., la vagonaro staras dekkvin minutojn! » Kun eksterordinara viveco, kiun eble envius eĉ dekkvinjara knabino, ŝi elsaltis el la vagono, — kaj ŝi tuj ekvidis Arturon, kiu ankaŭ ŝin rimarkis kaj jam rapidis al ŝi renkonte. Li ŝin ĉirkaŭprenis kaj karese kisis.

— Ho, mia kara, fine vi alveturis! li ekkriis ĝoje. Sinjorino Anneto de ekscito ne povis eĉ paroli. Ŝi aŭtomate sin apogis sur la brakon de Arturo, kaj ili eliris sur la veturilejon. Arturo zorge ŝin sidigis en malnovan disbatitan veturigistan kaleŝon, li mem sidiĝis kaj delikate ĉirkaŭprenis ŝian dikan rondan talion. Sinjorino Anneto sentis kapturnon de ravo. La maljuna ĉevalo uzis ĉiujn siajn fortojn, por kontentigi sian tro postulantan mastron, kiu ĉiuminute batadis ĝiajn malgrasajn flankojn, — ĝi svingadis la voston, spirblovadis kaj, balancante la kapon, vane penis kuri pli rapide. La kaleŝo kun laŭta krakado ruliĝadis sur la malbona pavimo kaj fine, laŭ la montro de Arturo, haltis apud la pordego de malnova ligna dometo. Arturo helpis al sinjorino Anneto elrampi el la kaleŝo kaj kondukis ŝin tra malpura malgranda korteto, plenigita per iaj bareloj, al flankodomo, klarigante al ŝi, ke la ĉefan parton de la domo oni en tiuj ĉi tagoj komencos rebonigi kaj ke, dank' al tiu ĉi cirkonstanco, li devas dume « iel » lokiĝi en flankaĵo.

— Por mi, diris Arturo, kiel por fraŭlo, estas tute egale, kie ajn mi loĝas, — vi do min ne mallaŭdos. Ili aliris al la pordo, kiu estis fermita. Arturo ekfrapis. La pordon malfermis ia stranga ekzistaĵo — viro aŭ virino, tre malfacile estis ekkoni — malpurigita, ĉifona. Li trairis malbonodoran kuirejon kaj eniris en negrandan malaltan ĉambreton kun deŝiritaj tapetoj kaj kun ne blankigitaj fornoj; tiu ĉi ĉambreto prezentis kredeble la gastoĉambron, ĉar apud la muro inter la fenestroj staris kanapo, kovrita per nigra senŝeligita vakstolo, antaŭ la kanapo estis ronda tablo kaj apud ĝi de unu flanko seĝo tute ligna, de la dua flanko — seĝo kun leda kuseno; ankoraŭ unu seĝo, en kiu mankis unu piedo, staris apud la muro en angulo. Krom tiuj ĉi en la tuta ĉambro estis nenia meblo. Sinjorino Anneto kun mirego rigardis ĉirkaŭen.

— Vi ne atendis vidi min en tia malriĉegeco? demandis Arturo.

— Malriĉeco ne estas malvirto, respondis Anneto.

— Jes, sed ĝi estas pli malbona, ol malvirto, kun ĝemo diris Arturo : almenaŭ mi plivolus esti riĉa. En la nuna materiala tempo riĉeco estas unu el la plej necesaj kondiĉoj de feliĉo, ĉar nur ĝi donas sendependan situacion, sen kiu tute ne estas ebla vera feliĉo.

Sinjorino Anneto singardeme sidiĝis sur la kanapon, kaj Arturo eliris, por ordoni tagmanĝon. Post kelkaj minutoj li revenis kaj sidiĝis apud sinjorino Anneto. Ŝi karese prenis lian manon kaj diris kun sincera partopreno :

— Mi bone prezentas al mi, kiel malfacile estis por vi, mia karulo, post tiu lukso, al kiu vi alkutimis de infaneco, humiliĝi al via nuna sorto! . . .

— Jes, mia amikino, kun profunda ĝemo respondis Arturo : komence estis tre malfacile, sed poste nenio . . . mi alkutimis. Homo estas tia ekzistaĵo, ke ŝajne ekzistas nenio, al kio li ne povus alkutimi : mi mem tion ĉi spertis. Nun mi tiel kunviviĝis kun mia situacio, ke mia tuta pasinta vivo, al mi ŝajnas, estis nur ia mirinda sonĝaĵo, sendita al mi de iu sorĉisto.

— Kaj ĉu efektive vi neniam bedaŭris tiun ĉi sonĝaĵon? Kaj la riĉegeco, kiun posedis via patro, ĉu efektive vi eĉ ĝin ne bedaŭris?

— Antaŭe mi neniam pensis pri riĉeco, ĉar ĝi ne estis al mi necesa. Sed nun . . . nun estas alia afero . . .

— Kial do nun estas alia afero?

— Arturo pasie ĉirkaŭprenis sinjorinon Anneton kaj komencis senfine ŝin kisi.

— Nun, ekkriis li kun fajro, nun mi havas celon en la vivo, celon, kiun mi povas atingi nur ekriĉiĝinte, — tial mi nepre devas riĉiĝi, nepre, nepre! . . .

— Ho, mia kara, rediris sinjorino Anneto, karesante lin : per honesta vivo estas tre malfacile riĉiĝi.

— Sed mi volas kaj esperas per honesta vivo tion ĉi atingi.

— Ne, mia amiko, tion ĉi vi ne povos fari.

— Kaj mi pensas, ke mi povos, almenaŭ la espero min ne forlasas.

— Kion do vi volas entrepreni? demandis sinjorino Anneto multe ekinteresite.

— Mi eĉ jam entreprenis. Kaj se mi havus kvankam malmulte pli bonajn monajn rimedojn, mia entrepreno sendube havus plenan sukceson.

— Sed kia do estas tiu ĉi entrepreno.

— Vidu, mia kara, komencis Arturo : kiel vi jam scias, mi havis tre bonan bienon, kiu estis vendita pro ŝuldoj. Tiun ĉi bienon aĉetis unu mia malproksima parenco, kiu, kiel mi antaŭ nelonge eksciis, pruntis de mia patro kvindek mil rublojn laŭ kambioj. Tiujn ĉi kambiojn mia patro, ankoraŭ antaŭ sia forveturo Parizon, sendis por enkasigo al la Moskva Granda Juĝejo, kiu decidis, ke tiu ĉi enkasigo estis komencita tute regule. Sed mia parenco petis mian patron, ke li permesu al li pagi tiun ĉi ŝuldon post tri jaroj. La patro plenumis lian peton; poste li baldaŭ forveturis el Rusujo kaj kredeble forgesis tiun ĉi ŝuldon : almenaŭ al mi li nenion parolis pri ĝi. Mi eksciis pri tio ĉi tute okaze : iu mia bondeziranto sciigis min per anonima letero, ke tiu ĉi afero ĝis nun ankoraŭ troviĝas en la Moskva Juĝejo. Kaj jen mi decidis relevi tiun ĉi aferon. Sed jam ĉe la unuaj paŝoj mi renkontis preskaŭ nevenkeblan baron : mi devas dungi bonan advokaton kaj mi tute ne havas monon . . . Mi volis prunti la necesan sumon, sed al mi oni rifuzis, kaj nun mi estas en tia situacio. . . .

Arturo ne finis sian penson, ĉar lin interrompis sinjorino Anneto, fajre lin ekkisinte.

— Karulo mia, ŝi diris : plenumu mian unuan peton!

— Ho, jam antaŭe mi donas mian vorton de honoro! rapide respondis Arturo : por vi mi estas preta ĉion fari, — nur ordonu! . . .

— Prenu de mi la necesan sumon da mono! . . . Mi ne estas riĉa, sed mi ĝoje, kun plezurego helpos al vi kvankam malmulte . . . kiom vi bezonas?

Arturo ne respondis. Li videble ne atendis tian peton; sed, antaŭe doninte vorton, li ŝajne ne sciis, kion li devas respondi.

— Ne, mia bona, mia kara, li diris fine : mi ne povas, mi ne havas la rajton preni de vi monon . . . Vi postulas ion neeblan . . .

— Sed via vorto?

— Pardonu, mia amiko, mi donis ĝin en rapideco, mi eĉ ne povis pensi, ke vi min petos pri tio ĉi . . . Ne, ne, mi ne povas, tute ne povas! . . .

— Arturo, amata mia, mia karulo, petegis sinjorino Anneto : se vi min efektive amas, vi ne rifuzos al mi en tiaj bagateloj. Mi ja ne donacas al vi tiun ĉi monon, mi ĝin pruntas. Ĉu estas al vi pli agrable kuradi al fremdaj homoj, de kiuj vi facile povas ricevi rifuzon? Kaj fine — ĉu povas esti inter ni iaj kalkuloj?! La afero, kiun vi entreprenas, estas ja por mi tiel same interesa kaj grava, kiel ankaŭ por vi mem, — tiu ĉi afero estas ja nia komuna . . . Karulo mia, diru, kiom vi bezonas?

Arturo ankoraŭ ŝanceliĝis, sed post kelka tempo, cedante al ŝiaj admonoj kaj petegoj, li diris, ke li bezonas mil rublojn. Sinjorino Anneto kvankam ne atendis aŭdi pri tia tre granda por ŝi sumo, tamen, vidante, ke ŝia Arturo sendube gajnos la aferon, ŝi tute ne domaĝis la monon, — kontraŭe, ŝi estis eĉ ĝoja, ke ŝi povas helpi al Arturo, kiun ŝi havis jam tempon senfine ekami. La tuta tago pasis en viva gaja parolado pri la estonteco, — sed venis la vespero, kaj sinjorino Anneto forveturis en K-n.

En tiu sama semajno Arturo ricevis per la poŝto mil rublojn, kaj de ĝojo li eĉ iom pli, ol ordinare, diboĉis en unu el la B-aj restoracioj kun siaj bonaj kolegoj.

V

Pasis monato. Arturo nenion skribis. Sinjorino Anneto tute ne provis kompreni la kaŭzon de tiel longedaŭra silento kaj forte maltrankviliĝis. Fine Arturo skribis al ŝi longegan leteron, en kiu li dankis por la sendita mono, kun kies helpo lia afero rapide ekiris antaŭen, kaj diris, ke nun li jam estas tute konvinkita pri plena sukceso; poste li petis pardoni lian longan silenton, kiu okazis pro tiu kaŭzo, ke li devis persone veturi Moskvon kaj ne havis eĉ unu minuton liberan; poste li promesis post unu monato alveturi en K-n, por kunigi eterne sian sorton kun la sorto de la amata virino. En la fino de la letero li skribis, ke li jam elspezis la tutan monon, kiun li havis, kaj petis sian « belan anĝelon » alsendi al li ankoraŭ mil rublojn, por ke li povu prepari diversan necesaĵon por la edziĝo. — Sinjorino Anneto estis tre kontenta, ke ŝia honesta amiko estas tiel senceremonia rilate ŝin, kaj tuj sendis al li la deziritan sumon da mono, skribinte kune kun tio ĉi plej aman, plej karesan leteron, — kaj ŝi mem solene anoncis al ĉiuj siaj parencoj kaj konatoj, ke ŝi jam estas fianĉino. Ĉiuj ŝin gratulis, ĉiuj tre ekinteresiĝis kaj demandis ŝin, kiu estas ŝia fianĉo, kie ŝi konatiĝis kun li, kie li loĝas k. t. p. Ĉiujn tiujn ĉi demandojn sinjorino Anneto respondis, ke tio ĉi estas ŝia sekreto, kaj nur kontente ridetis. Post kelkaj tagoj la feliĉa, gaja sinjorino Anneto komencis pretiĝadi al la edziniĝo. Ŝi kuradis de unu magazeno al alia, ŝi aĉetadis ŝtofon por vestoj, tolon; ŝi mendis edziĝofestan veston, aĉetis edziĝofestajn kandelojn. Post du semajnoj ŝi jam ĉion pretigis, kaj kun senfina malpacienco komencis atendi sian fianĉon. Sed la stranga fianĉo denove nenion skribis. Sinjorino Anneto en la komenco vidis en tio ĉi nenian signifon, pensante, ke li estas nun okupita. Sed pasis ankoraŭ unu monato, pasis dua, — sinjorino Anneto skribis al li leteron post letero, li nenion respondis. Ŝi jam forte maltrankviliĝis. En ŝia imago sin prezentis plej teruraj pentraĵoj : jen ŝi vidis, ke ŝia Arturo estas malsana — eble eĉ mortas, kaj apud li neniu alestas; jen ŝi pensis, ke li perfidis al ŝi kaj ekamis alian virinon. Ŝi per ĉiuj fortoj penis forpeli de si tiujn ĉi mallumajn pensojn, kaj ĉiam konsolis sin per tio, ke Arturo kredeble en la klopodoj ne havas tempon, por skribi al ŝi, aŭ eble li denove forveturis Moskvon. Tiel en senfrukta turmenta atendado pasis ankoraŭ du monatoj, en la daŭro de kiuj la malfeliĉa fianĉino ne havis eĉ unu minuton trankvilan. Fine, tute perdinte la paciencon, ŝi mem forveturis en B-n. — Alveturinte tien, ŝi venis al la konata dometo. Kia do estis ŝia mirego, kiam ŝi ekvidis, ke la fenestroj en tiu ĉi dometo estis tute albatitaj per tabuloj kaj sur la pordo estis malgranda tabuleto, sur kiu per grandaj literoj estis skribita : « tiu ĉi domo estas vendata ». Ŝi staris senmove kaj eble jam centan fojon legis tiun ĉi mallongan anoncon. Subite ŝi ekaŭdis ies fortan malagrablan voĉon kun hebrea akcento :

— Eble vi volas aĉeti tiun ĉi dometon? Bone, tre bone, la dometo estas inda, ke vi ĝin aĉetu.

Sinjorino Anneto ekrigardis returnen. Antaŭ ŝi staris ia hebreo, li ridetis kaj pinĉis sian akran barbeton. — Ĉu iu loĝas en la flankoparto? ŝi demandis la hebreon.

— Ne, nun tie loĝas nur la gardisto, sed antaŭ du aŭ tri monatoj tie loĝis unu sinjoro . . .

— Kie do estas nun tiu ĉi sinjoro? kun viva malpacienco interrompis lin sinjorino Anneto : kien li forveturis? . . .

— Fi! malestime diris la hebreo : Sinjoro! . . . Li eĉ ne estas sinjoro, sed fripono, ŝtelisto! Dio lin malbenitan forbatu! . . .

Sinjorino Anneto ne kredis al siaj propraj oreloj. Ŝi staris, kvazaŭ frapita de tondro. Ne! ne povas esti! . . . Ŝia Arturo . . . Dio, Dio! . . . Ŝi volis kredi, ke la hebreo parolas pri iu alia.

— Ĉu vi povas al mi priskribi lian eksteraĵon?

— Eksteraĵon? Malbonan eksteraĵon li havas, respondis la hebreo, kaj li komencis plej detale pentri la portreton de la fripono kaj ŝtelisto, en kiu sinjorino Anneto tuj ekkonis sian Arturon! . . .

La hebreo rakontis al ŝi, ke Arturon arestis la polico, ke li estis du aŭ tri semajnojn en la malliberejo, el kiu li lerte forkuris kaj malaperis, oni ne scias kien.

En tiu sama tago vespere sinjorino Anneto, malgaja, ofendita, kun dispremita koro, revenis en K-n. Ŝi multe kaj longe suferis : en la daŭro de kelkaj monatoj ŝi preskaŭ tute ne eliradis el sia ĉambro, malbenante la sorton, kiu tiel kruele mokis ŝian amon, kaj bedaŭrante sian senrevene perditan monon.

** *

Pasis du jaroj. Sinjorino Anneto tre ŝanĝiĝis : ŝi fariĝis pli maljuna, ŝia vizaĝo flaviĝis, kaj sur ĝi aperis multaj maljunulaj sulkoj; en la buŝo mankis multaj dentoj; ŝi ĝibiĝis; ŝia kapo kaj manoj ĉiam tremadis, la okuloj malfortiĝis. Du malgrandaj ĉambraj hundetoj fariĝis la escepta objekto de ŝia amo kaj aldoniteco. Ĉiutage post la tagmanĝo ŝi kondukadis siajn amatajn bestojn promenadi.

Unu fojon ŝi, promenante, renkontis okaze amason da arestitoj, enforĝitaj per katenoj kaj ĉirkaŭitaj de forta grandanombra gardo. Vidante en tiu ĉi renkonto malbonan signon, sinjorino Anneto volis jam reiri, kaj subite el la amaso da arestitoj ŝi ekaŭdis konatan mokan voĉon : — Kiel vi fartas, sinjorino Anneto? Jam longe mi vin ne vidis. Kiam do estos nia edziĝo? Ŝi ekrigardis kaj kun plej granda teruro ekvidis Arturon! . . .

Sin mem ne komprenante de tumulto, ŝi alkuris hejmen, kaj de tiu tempo ŝi jam por ĉiam ĉesis promenadi, plivolante restadi dome kaj amuziĝadi kun siaj kvarpiedaj amikoj.

LA NIGRA VIRINO

(El la lingvo sveda tradukisB. G. Jonson el Östersund)

En la vojaĝo, kiun mi entreprenis antaŭ nelonge de Ĉikago al Nov-Jorko, mi trovis, kiam mi maldormiĝis en la mateno, ke la vagonaro haltis. La kelnero rakontis, ke ĝi staras jam 1 1/2 horojn. Mi vestis min, kaj elirinte eksteren, mi trovis, ke ni estas ĉe malgranda stacio sur la kampo. Mi eniris en la manĝosalonon kaj matenmanĝis kaj poste promenadis sur la perono.

Sur la lokomotivo la lokomotivestro sidis sola kaj atendis. Mi haltis kaj babilis kun li kelkan tempon pri la maŝino. Kiam mi proponis al li cigaron, kiun li kun danko akceptis, li min petis eniri en la malgrandan kaverneton de lia lokomotivo.

La estro, bela, granda viro en la aĝo de 40 jaroj, klarigis al mi, kiel oni uzas la apartajn partojn de la maŝino. Ĉio, kio nur povis esti briligita, radiis kiel la suno; ĉar la lokomotivestroj estas egale fieraj, kiam iliaj maŝinoj estas ornamitaj, kiel domestrino, kiam ŝiaj ĉambroj estas ordigitaj.

— Kia ornamo tio ĉi estas? mi demandis, montrante sur ion, kiu estis simila je insekto kaj, enkadrigita en oran kadron, pendis sur la mureto. La estro ridis. Ĝi estas malpli ornamo ol memoraĵo, li diris; mi ĝin pendigis tien ĉi, ĉar ĝi savis mian vivon kaj la vivon de 250 aliaj homoj.

— Kiel do insekto povas savi la vivon de homoj? mi demandis.

— Mi ĝin rakontos al vi. Ni havas multon da tempo antaŭ la forvojaĝo.

Mi sidigis min sur la lokon de la forestanta hejtisto kaj preparis min al la aŭskultado.

— Ĝi okazis antaŭ nelonge, komencis la estro, antaŭ nur unu jaro, en printempo. Mi vojaĝis sur tiu samo vojo, kiel nun, kaj havis tiun saman maŝinon, kiel nun, — la karan 499. Mia hejtisto estis tiu sama, kiun mi havas nun, — Jim Moode. Jim estas bonega knabo, sed tre ema kredi spiritojn, sonĝojn kaj antaŭsignojn. Komence mi ridadis je lia malprudenteco, sed nun mi jam ne ŝercas tiel multe pri li, — de tiu tempo, kiam ni vidis la nigran virinon.

Mi devis forlasi M. ĉirkaŭ la unua horo matene kaj esti en S. je la sesa horo. En tiu nokto blovis terura ventego kaj la pluvo faladis per riveroj jam de la komenco de la vespero. Kiam mi venis al la lokomotivejo, la ventego blovis plej terure.

Kiam Jim kaj mi estis en la vojo al la stacio kun la lokomotivo, li diris : Ni havos malgajan veturon, Frank; mi dezirus, ke ni estu jam feliĉe en S.

Mi ridis kaj demandis : — kio tiel malkuraĝigas vin en tiu ĉi nokto?

— Mi sentas, ke io okazos, li diris.

Por diri la veron, mi ankaŭ sentis min iom malkuraĝa mem.

La vagonaro, kiun mi devis konduki, estis longa, multepeza kaj konsistis preskaŭ nur el personvagonoj. Mi fariĝis nerva ĉe la penso havi sub mia flego kaj respondeco tiel multajn centojn da personoj.

Mi ridis je mi mem pro mia malkuraĝo, kiam mi unuigis la lokomotivon kun la vagonaro kaj poste esploris kaj trovis, ke ĉio estas preta. La signo eksonis, kaj ni ekvojaĝis en la blovegadon. La mallumo estis netrapenetrebla, nur de la lanterno sur la antaŭaĵo de la lokomotivo estis distrata antaŭen elektra lumo. Jim metadis diligente en la fajron kaj subtenadis la plej altan premon de aero tiel, ke ni iris antaŭen, kiel furioj.

Apud la unua stacio, kio ni haltis, por preni akvon, mi ekzamenis precize, ĉu ĉio estas en ordo, kaj Jim esploris la lanternon. Ĉio estis bona, kaj ni veturis pluen.

La mallumo fariĝis, se estas eble, pli firma. La pluvo falis ankoraŭ per riveroj. Subite mi vidis tra la pluvo kaj nebulo glitantan antaŭ ni gigantan virinan figuron, envolvitan en longan nigran mantelon, kiu flugis en la blovado. Ŝi ĵetis siajn brakojn posten kaj antaŭen, ĝis ŝi nevidebliĝis.

Mi estis tute muta de miro kaj forgesis fari ian signon al Jim, kiu staris antaŭ la forno. Kiam li ekrigardis returnen, li ekkriis : Halo, Frank! kio estas? vi elrigardas, kiel vidinto de spiritoj!

Mi nenion respondis. Miaj pensoj estis okupitaj je la stranga figuro, kiun mi vidis.

Nun ni estis proksime de Rock Creek, kie ponto kondukas super profunda rivero.

Mi fariĝis pli nerva ol antaŭe. Ni veturis rapide, kaj signo estis donita de la stacio de Rock Creek, kiu estas nur unu mejlon malproksima de la ponto. Kiam ni pasis preter la stacio, mi aŭdis, ke Jim ekkriis. Mi kuris al li kaj vidis lin tremantan de teruro. Li montris eksteren en la mallumon, kaj kiam mi ekrigardis, teruro atakis min mem.

Tie sur la reloj montriĝis tiu sama giganta virino, kiel antaŭe, jen trankvila, jen en la plej sovaĝa danco. — Frank, murmuretis Jim kun malfacileco, ne iru sur la ponton! Pro la ĉielo, ne faru tion ĉi! Ne iru, antaŭ ol vi scias, ke ĉio estas en ordo!

Mi ne povis kontraŭstari al la penso haltigi la vagonaron kaj malfermis la ventolilon kiel eble plej forte. Apenaŭ ni haltis, mi povis aŭdi la akvon, kiu muĝis en Rock Creek rekte antaŭ ni. Kiam mi eliris el la maŝino, la konduktoro venis al mi renkonte.

— Kio estas? Kio estas? li demandis. Mi sentis min tre konfuzita. Nun estis videbla jam nenia giganta virino. Ni ne povis vidi pli malproksime ol unu metron aŭ du antaŭen super la reloj. Mi nenion vidis, sed diris : — Mi ne scias, kio estas, sed ŝajnis al mi, ke mi vidis grandan nigran spiriton, kiu etendis la brakojn kaj faris al mi signon ne iri plu. La konduktoro rigardis min tute mirigita. — Ĉu vi estas freneza, Frank? li diris. — Oni ĝin preskaŭ povus kredi. Sed ni estas ja en la proksimeco de la rivero kaj ni povas esplori.

Ni prenis niajn lanternojn kaj iris antaŭen. Jim ricevis la ordonon gardi la maŝinon. Sed apenaŭ ni faris kelkajn dekojn da paŝoj, ni haltis, rigidigitaj de teruro. Antaŭ niaj piedoj estis profunda faŭko, kie la rivero muĝis, ŝveligita de la printempaj pluvoj. Kiam ni nin returnis, ni vidis la nigran virinan figuron, kiu dancadis en sovaĝaj turnoj. La konduktoro rigardis antaŭe la faŭkon, poste min.

— Ĉu tion ĉi vi vidis, kiam vi haltigis la vagonaron?

— Jes. — Io alia, ol feliĉo, nin savis tiun ĉi nokton.

Ni reiris malrapide al la vagonaro, plenaj de pensoj kaj kun malgaja animo. Diversaj veturantoj venis renkonte al ni. Inter ili sin trovis dekokjara junulo el Ĉikago, kiu estis pli rapidepensanta, ol iu el ni. Kiam li ekvidis la nigran virinon, li iris al la lokomotivo kaj enrigardis en la lanternojn, kiuj staris tie. — Tie ĉi estas nia nigra virino! diris la Ĉikaga junulo. Kaj tie estis efektive tiu sama insekto, kiun vi vidas sub tiu ĉi vitro. Kiam mi malfermis la lanternon, ĝi flugis kontraŭ la reflektoron.

Jen estas la tuta historio, mia sinjoro. Kiam la insekto flugis antaŭ la elektra lumo, ĝi ĵetis ombron, kiu similis virinon, svingantan la brakojn. Ni ne scias, kiel ĝi eniris, sed kredeble ĝi eniris tiam, kiam Jim esploris la lanternon apud la akvostacio. Kiel ajn ĝi estis, ĝi savis nian vivon per tio, ke ĝi min timigis per tiu nigra virino.

Jen estas la kaŭzo, ke tiu ĉi malgranda insekto estas sub vitro kaj en kadro. Tio ĉi estas, por min memorigi, kiel ni estis savitaj per tiu ĉi insekto. Jes, vi nomas ĝin okazo, — mi kredas, ke ĝi estis sendaĵo de Dio.

— Ĉio en ordo! ekkriis la konduktoro, elirante el la telegrafa stacio, portante paperon en la mano.

Jim, la hejtisto, venis en la maŝinon kaj mi en mian vagonon.

LA KARAJ BRACELETOJ

Estis en la plej gloraj tagoj de la unua franca imperio. Parizo estis tre gaja. Festoj kaj baloj sekvis unu post la alia, kaj ŝajnis, ke la stelo de la imperiestro brilas la plej hele, antaŭ ol ĝi por ĉiam estingiĝos. Ĉio, kion Parizo havis en si da brilo kaj beleco, devis hodiaŭ sin kolekti en la opero, ĉar oni sciis, ke la imperiestro intencas honori ĝin hodiaŭ per sia alesto, kaj pro tio la opera teatro estis plenigita de la plej brilanta Pariza societo.

La uverturo pasis; la imperiestro, akompanata de la imperiestrino brilanta de beleco kaj diamantoj, ĵus eniris en sian loĝion; lia sekvantaro en uniformoj de ĉiuj koloroj de ĉielarko staris en la posto de la loĝio. Post minuto la kurteno devis esti levita kaj la opero komenciĝi. Sed en tiu sama momento, kiam ĉiu retenis la spiron en atendado, oni ekaŭdis la bruon de vesto; la dua loĝio, dekstre de la loĝio imperiestra, malfermiĝis, kaj eniris la belega edzino de la ambasadoro N. Ne miro, ke neniu plu observadis la levadon de la kurteno; ne miro, ke ĉiu okulo kiel ensorĉita direktiĝis sur la virinon, kiu ĵus okupis sian seĝon kaj trankvile, kun aristokrata malŝateco, rigardis ĉirkaŭen, ĉar sur ŝiaj brakoj, radiante kiel fulmo, brilis braceletoj, pri kiuj Parizo jam tiom multe aŭdis kaj kiujn la imperiestro vane provis aĉeti. Murmuro de admiro kuris tra la teatro, kaj nur poste oni sin turnis al la agado sur la sceno. Kiam la kurteno post la unua akto falis, unu servanto en imperiestra livreo eniris en la loĝion de la ambasadoro N.

— Ŝia Imperiestra Moŝto rimarkis la braceletojn kaj estis frapita de admiro; ŝi demandas, ĉu sinjorino la dukino volos havi la bonecon permesi al la imperiestrino rigardi unu el ili de proksime?

En momento la bela brako estis nudigita de la multekostaĵo, kaj kun ekkrio de raviĝo la imperiestra servanto salutis kaj eliris el la loĝio, portante kun si la braceleton, kiu kostis pli ol milionon da frankoj.

La kurteno falis post la tria akto, leviĝis denove al la kvara, kaj ĉiam ankoraŭ la edzino de la ambasadoro kun boneduka ĝentileco atendis la redonon de siaj multekostaj juveloj. La kortego imperiestra sin levis kaj foriris, kaj ĉiam ankoraŭ la braceleto ne estis redonita.

La duko fine fariĝis malpacienca, veturis en la imperiestran palacon kaj petis pri la redono de la diamantoj. La afero klariĝis, kaj la duko konvinkiĝis, ke la imperiestrino neniam sendis peti la braceleton kaj ke la homo en la imperiestra livreo estis unu el la plej kuraĝaj ŝtelistoj de la ĉefurbo. Li ordonis al sia veturigisto veturi al la estro de la polico, kaj, antaŭ ol la nokto pasis, centoj da plej lertaj policaj oficistoj traserĉis la tutan Parizon pro la ŝtelitaj juveloj. La duko, plena de timo, dume restis en la polica oficejo, dum la dukino en la domo maltrankvile atendis la reporton de ŝia braceleto.

Ĵus batis la sesa horo, kiam ĉe la pordo de la palaco de la duko forte eksonis la sonorilo kaj unu polica oficisto deziris paroli kun la dukino. Profunde salutante, tiu ĉi rakontis, ke oni kaptis la ŝteliston kaj trovis ĉe li la braceleton. Sed la fripono persistas, ke li ne estas ŝtelisto, kaj la braceleto jam de multaj jaroj sin trovas en posedo de lia familio. Tial la duko petas sinjorinon la dukinon, ke ŝi transsendu al li la duan braceleton, por ke oni povu kompari la ambaŭ.

Ne dirante vorton, la dukino malfermis sian juvelujon kaj donis al la policisto la duan braceleton. Tiu ĉi kun profunda saluto forlasis la ĉambron, kaj la sinjorino iris dormi kaj sonĝi pri siaj braceletoj.

Kiam la horloĝo batis la naŭan horon, la ambasadoro, laca de maldormo kaj en malbona humoro, venis en la ĉambron de sia edzino kaj ĵetis sin malespere sur seĝon. La sinjorino malfermis la okulojn kaj kun gaja rideto demandis pri siaj braceletoj.

— Malbenita bando! ekkriis la duko, ni nenion povas sciiĝi pri ĝi.

— Kio! ekkriis la sinjorino, ĉu vi ĝin ne ricevis returne? La oficisto, kiu prenis la duan braceleton, diris, ke la ŝtelisto estas kaptita kaj la braceleto trovita ĉe li.

La duko eksaltis kun krio de teruro kaj petis sian edzinon kun raŭka voĉo, ke ŝi donu al li klarigon.

Ŝi ĝin faris, kaj ĝemegante la duko falis sur la seĝon.

— Mi ĉion komprenas! li ekkriis. La friponoj ŝtelis de vi ankaŭ la duan braceleton, ĉar ni neniun sendis tien ĉi. La homo, al kiu vi ĝin donis, ne estis oficisto, sed ankoraŭ pli aroganta ŝtelisto, ol la unua.

Kaj tiel ĝi efektive estis. La braceletoj neniam estis retrovitaj, kaj nur per ĝemo ofte la ambasadoro rememoradis la paradan operon, kiu faris lin je kelkaj milionoj malpli riĉa, ol li estis, kiam li sian belegan edzinon levis en la kaleŝon kaj ordonis al la veturigisto veturi al la opero.

NUR UNU VORTON!

(Noveleto deL. E. Meier.)

Estis la mateno post dancado. Tio ĉi daŭris ĝis la kvara horo; tiam ankoraŭ oni kunesidiĝis, por trinki nigran kafon ĝis ĉirkaŭ la kvina horo. Post tio ĉi oni disiris hejmen.

Ho, kiel bela estis tiu dancado! Amuzoj ne mankis kaj, kontraŭ la ordinaro, la nombro de la dancantoj estis granda; eĉ sufiĉe maljunaj sinjoroj estis enŝiritaj per la plezurego kaj alportis oferojn al la diino de la dancado. Kiam matene oni reiradis hejmen, la plej junaj el la mondo sinjora estis la ĝentilaj akompanantoj de la sinjorinoj kaj fraŭlinoj. La maljunaj sinjoroj jam longan tempon estis dormintaj, ĉar la mateno ĉiam apartenas al la junularo.

Tiel ankaŭ Ella, la belega filino de la komerca konsilano Balding, feliĉe venis al la pordo de la gepatra loĝejo, kaj ŝi estis kune kun la patro kaj patrino, ĉirkaŭita de amaseto da junaj herooj de danco. Oni ŝercadis kaj ridadis dum la irado; la komerca konsilano estis gaja, kaj la patrino havis sian « bonan tagon ».

La disiĝado iom longiĝis : ĉiu el la sinjoretoj penis diri ion aparte agrablan, kaj ĉiu el ili pensis, ke li ricevis de Ella premon de mano aparte signifan, — ĉiu kredis, ke li estas sole preferita.

Ĉu ĉiuj?

La plej poste tie restis unu juna sinjoro, kiu atendis ĝis ĉiuj antaŭirintoj ricevos sian « maneton »; tiam ankaŭ li mem povus diri adiaŭ al Ella.

Tio estis la doktoro Gering, juna juĝisto. Li estis tre trankvila kaj modesta. « Trankvilaj akvoj estas profundaj », diras proverbo germana, kaj modesteco ofte kaŝas firman certecon.

Kiam la lasta antaŭstaranto diris adiaŭ — la konsilano kun lia edzino jam staris en la nefermita pordo, kaj post ili servanto kun brulanta kandelo — Gering iris antaŭen, por komenci sian preparitan parolon de adiaŭ. Sed en la minuto kiam li levis la manon por saluti Ella'n, tiu ĉi sin turnis al la amaseto de la foririntaj sinjoroj :

— Vi ne forgesu do, kion vi promesis, sinjoro de Stetten!

Kaj de tie voko eksonis :

— Certe ne, mia fraŭlino, mi ne bezonas ja pli ol unu vorton!


Back to IndexNext