Chapter 8

Stella reĵetis sin sur la seĝon kaj kaŝis sian vizaĝon en la manoj.

— Ne, iru nur!

— Mi alportis nur tiun ĉi glaciaĵon al sinjorino Breine.

— Metu ĝin tie ĉi sur la tablon kaj alportu al mi ankaŭ unu porcion, diris Georgo senpacience. Mi bczonas min iom malvarmetigi, li murmuretis al si mem.

— Tuj, sinjoro, tuj! Nenion alian, sinjoro?

— Ne.

Stella sidis daŭrige kun sia buklita Titus-kapo en la manoj, ŝia blanka kolo estis fleksita, kaj parto de la delikate formita orelo rigardetis el la grandaj salmokoloraj rozoj, kiuj estis alfortikigitaj sur ŝia ŝultro. Georgo sentis, ke li estis tro kruda.

— Fraŭlino!

Ŝi relevis la kapon kun la malnova fiera esprimo en la mallumaj okuloj.

— Ĉu vi havas ankoraŭ ion nediritan?

— Mi estis tro ekflamiĝa, mi estis rapidema, mi volus nur . . .

— Vi volus nur pagi mokon per moko kaj min humiligi. Gratulu vin mem, leŭtenanto Felsen, vi atingis perfekte vian celon!

— Fraŭlino!

— Mi kuraĝis preni vin por ĉasisto de edziĝo, vi kuraĝis ĵeti en mian vizaĝon, ke mi estas senkora koketulino, kiu sin amuzas per enjungado de malfeliĉaj amantoj al sia veturilo de triumfo. Ĉu ni nun estas kvitaj?

— Mi povas nenion diri por mia pravigo.

— Mi povus eble diri multe por la mia, sed mi ne scias vere, kiel ni tiun ĉi interparolon komencis, kaj mi scias ankoraŭ pli malmulte, kial ni ĝin . . . daŭrigus.

— Jes, vi estas prava, fraŭlino. Mia efektiva intenco estis inviti vin por la sekvanta danco.

— Mi dankas. En tiu ĉi minuto mi estas tiel laca, ke mi devas iom ripozi.

— Tiam mi vin ne pli longe maloportunos.

Li salutis malvarme kaj eniris rapide en la salonon.

Stella leviĝis. Kiam li estis ekster la pordo ŝi falis sur la sofon, ĵetis sin en unu angulon kaj kaŝis la kapon en la klarbluaj silkaj kusenoj.

Multaj kaj doloraj pensoj trairis la kapon de Stella, dum ŝi kuŝis tie kun la vizaĝo enpremita en la silkaj kusenoj. Tio estis do la unua renkonto, kiun ŝi en sia fantazio tiel bele elpentris al si mem, kaj tamen — la ŝuldo estis ja ŝia propra. Sed eble li eĉ ne memoris ilian malgrandan aventuron, — kaj ŝi, kiu konsideradis tiun ĉi ringon, kiun li metis sur ŝian fingron, kiel ringon de fianĉiĝo, ŝi, kiu tiel ame flegis la puran floron de sia unua amo kaj ĝin nutris per sia revado . . . kia malsaĝulino ŝi estis! Kaj ŝi povis vere kredi, ke en nia proza tempo iom da poezio ankoraŭ povus ekzisti! Ŝi leviĝis, kaj, detirinte la gantojn, ŝi longan tempon rigardis la ringon. Ŝia amo estis profunda kaj pura, kiel tiu ĉi diamanto. En ties kvieta fajro kuŝis mira sorĉo, ĉar ĝi pruntis sian brilon el la poezio de la animo. Tiun ĉi vesperon ĝi ne brilis kiel kutime. Eble la roso en ŝiaj okuloj kaŭzis, ke ĝia brilo perdiĝis. Nun ĝi estis nur la lasta larmo sur la tombo de ŝia amo!

— Sed li neniam scios, ke mi estas tiu, kiun li renkontis en la balo, ŝi murmuretis. Ŝi ja tenis en sia mano la ŝlosilon de la enigmo, ŝlosilon, pri kiu ŝi kredis, ke ĝi malfermos al ŝi la teran paradizon. Neniu ĝin vidis, des pli bone, eĉ ne Fanny.

— For, for!

Ŝi kuris al la fenestro, por ĵeti la ringon sur la straton, sed ŝi sin detenis. La malgranda vipero tiel fortike enmordiĝis en ŝian koron, ke ŝi ne povis suferi, ke ĝi estu dispremata sub la piedoj de la preterirantoj. Kiam ŝi revenis de la fenestro, ŝia rigardo falis okaze sur la porcion da glaciaĵo, kiu staris sur la tablo, kaj tiam subite venis al ŝi ideo. Li petis ja la kelneron alporti al li porcion da glaciaĵo; ŝi lasos lin ricevi ĝin — kune kun la ringo. Ŝi sin sidigis apud la skribotablo kaj iom pensinte, ŝi skribis la sekvantajn liniojn :

Tiun signon portuSur mano via!En mistero restuLa nomo mia!

Kunvolvinte la papereton, ŝi ŝovis la ringon super ĝin kaj enpremis ĝin en la glaciaĵon. Ŝi lasis la telereton stari sur la tablo kaj eniris en la salonon, por elserĉi la kelneron.

Momenton post la eliro de Stella Fanny eniris en la kabineton, pri kiu la kelnero Olsen diris al ŝi, ke tie la glaciaĵo staras sur la tablo. Ĵus kiam ŝi volis porti la kuleron al sia buŝo, ŝi rimarkis la papereton kun la ringo, elprenis ĝin el la glaciaĵo kaj legis la versaĵon. Traleginte ĝin multajn fojojn, pensinte pri la afero kaj skuinte konfuzite la kapon, sinjorino Breine metis la ringon sur sian fingron, prenis la glaciaĵan telereton en la manon kaj iris en la manĝejon al la kelnero.

— Kiu donis al vi tiun ĉi glaciaĵon?

— La kuiristino, li respondis kun sia kutima melankolia rideto.

— Ne, li scias nenion, pensis Fanny. Ĉu ĝi staras longan tempon en la kabineto?

— Mallonge, sinjorino. La bela leŭtenanto — mi pensas, ke li estas nomata Felsen — petis min ĝin meti tien. Li tiel fervoris, ke mi foriru, kaj sendis min serĉi por li mem porcion da glaciaĵo; sed jam nenio restis.

— Li povas ricevi tiun ĉi.

— Ĉu mi ĝin devas porti al li?

— Ne, mi ĝin faros mem. Servu vi la limonadon al la gastoj.

— Nu, pensis Fannv, donaco de Felsen! Delikata ĝentileco! Sed post tiel mallonga konateco! Ĝi estas nature pro mia edzo. Mi eniros, por lin danki en ia delikata maniero, kaj mi ne metos la ganton, por ke li vidu, ke mi ricevis la ringon.

Ŝi eniris en la salonon kaj alproksimiĝis al Felsen, kiu staris sola en unu angulo de la ĉambro.

— Vi deziris glaciaĵon, diris la kelnero. Permesu al via humila servantino doni ĝin propramane al vi.

— Vi estas tro bonega!

Ŝi antaŭportis al li kokete la glaciaĵon kaj lasis samtempe la diamanton ekbrili. Li ektremis kaj preskaŭ faligis la telereton, dum liaj okuloj ripozis sur la ekbrilinta ŝtono. Neniaj duboj plu! Li trovis la ringon; sed la posedantino, la sekreta adoratino de liaj revoj, estas la edzino de lia plej bona amiko! Ho, tio estis terura!

— Vi rigardas mian ringon, diris Fanny kun fripona rideto. Ĝi estas bela, ne vere?

— Jes . . . jes . . . ĝi estas . . . tre bela.

— Ĝi estas memoro de unu amiko, kiu estas al mi tre kara, kvankam mi lin konas nur mallongan tempon. Mi konservos ĉiam tiun ĉi memoraĵon kaj mi ĉiam ĝin alte ŝatos, ŝi diris, forirante kun koketa klineto de la kapo.

Felsen staris tute surdigita kun la telereto en la mano.

Dume Stella estis irinta al la kelnero kaj petinta lin doni la glaciaĵon al Felsen.

— Li ĝin jam ricevis, diris Olsen. Li staras kun ĝi en la mano. Jen li estas.

Li estis prava. Felsen tenis la telereton en la mano kaj ŝajnis esti ekscitita. Fanny staris apude kaj parolis vive kun li. Io brilis forte sur ŝia mano. Ŝi portis ordinare nur sian fianĉiĝan ringon. Kion tio signifas?

Nun ŝi forlasis lin kaj iris al la buduaro. Ŝi estis haltigita sur la vojo de paro da kavaliroj. Stella preterglitis tien nerimarkita kaj lokis sin post la piano, kie ŝi sidis, kaŝata de la ĉirkaŭstarantaj grupoj da kreskaĵoj. Momenton post tio eniris Fanny, kaj, starante sub la lustro, ŝi lasis la ringon ekbrili kaj admiradis ĝin. Stella rigardadis ŝin tra la kreskaĵoj.

Jes, estis tute certe. Ĝi estas ŝia ringo; sed kiel Fanny ĝin ricevis? Ĉu li vere ĝin senpere fordonacis, kiel senvaloran objekton? Fanny estis tiel profundigita en la konsideradon de la ringo, ke ŝi ne rimarkis la eniron de sia edzo.

— Nu, Fanjo, ĉu vi estas tute sola? diris la komercegisto. Ĉu vi estas aukoraŭ kolera?

Li prenis ŝian manon, kiun ŝi penis fortiri.

— Vi ja scias, ke se mi estas ankaŭ iafoje iom viva kaj ĵaluza, tio estas ĉar mi vin tiel amas kaj ĉar mi timas, mi maljuna urso, ke mi ne povas fari vin tiel feliĉa, kiel vi meritas.

Li karesis ŝian manon, sed subite ektremis.

— Kia . . . kia ringo estas tio?

— Ĝi . . . ĝi estas anonima donaco, respondis Fanny iom konfuzite.

— Kiu ĝin donis al vi?

— Oni ne povas koni la donanton de anonimaj donacoj, diris Fanny petole.

— Sed mi lin konas. Ĉu diri al vi tiun nomon?

— Vi scias do?

— Ĝi estas Georgo Felsen. Mi scias ĉion.

Stella sidis, kiel falinta el nuboj. Ĉu Felsen vere estas enamita en Fanny'n, kaj ĉu li, ne oferante eĉ unu solan penson al ilia renkonto, ne penante elserĉi, el kie la ringo venis, senpere ĝin metis sur ŝian fingron? Aŭ ĉu Fanny trovis la ringon kaj metis ĝin sur la fingron, por pensigi lin, ke ŝi estas la elektita? Sed ne, tio ĉi estis malsaĝa penso. Fanny nenion sciis pri la historio de la ringo, ŝi neniam ĝin vidis. Oni povus freneziĝi.

La komercegisto falis malespere sur seĝon.

— Kaj ĝi estas mia plej bona amiko kaj mia propra edzino, kiuj min trompas!

— Jes, la edzinoj de aliaj homoj tute ja ne povas havi intereson vin trompi! diris Fanny trankvile.

— Ne elturnu vin per malkaraj ŝercoj! mi scias nun ĉiujn viajn sekretojn. Vi volas eble nei, ke vi estis sen mia scio en la opera balo en Parizo?

— Ha, Stella babilis?

— Stella nenion diris, sed tiu ĉi malfeliĉa ringo malfermis miajn okulojn kaj montris al mi, kiel facilanime kaj mensoge vi agis.

— Diru al mi, kara Breine, ĉu vi efektive ne trinkis tro multe post la manĝo?

— Ho, Fanny, Fanny, kiel vi povas esti tiel kruela?

— Pro Dio, Breine, mi ne bone komprenas, kion mi faris. Ni devas trovi sinjoron Felsen, li klarigos al ni ĉion.

En tiu minuto envenis la kelnero Olsen, por sciigi, ke la dancado komenciĝis kaj ke oni demandas pri la gemastroj.

— Ĉu sinjoro Felsen estas tie?

— Ne, li prenis sian superveston kaj forlasis la balon antaŭ kelkaj minutoj, diris Olsen.

— Ne dirinte adiaŭ al mi! Sed kion do signifas ĉio ĉi? murmuris Fanny.

La interparolado estis interrompita de bela kavaliro, al kiu la sinjorino estis promesinta la unuan dancon post la vespermanĝo. Fanny prenis lian brakon kaj eniris en la salonon.

La komercegisto ripozis, tute dispremita, en sia apoga seĝo. Stella sidis post la piano kaj ploris. El la salono sonis danca muziko, ridado kaj ŝovado de piedoj.

— Jes, ĝi estas efektive animita balo kaj luksa vespermanĝo, kiujn komercegisto Breine donas tiun ĉi vesperon, li ĝemis. Tiel vigla dancado daŭriĝas tie interne, kaj tamen la komercegisto mem sidas tie ĉi sur la ruinoj de sia feliĉo!

Li kaŝis la vizaĝon en siajn manojn.

— Ĉu ekzistas en la mondo pli malfeliĉa homo ol mi? li ĝemis laŭte.

Mola mano estis metita sur lian ŝultron. Stella staris apud lia flanko.

— Ekzistas ankoraŭ unu alia, ŝi diris.

— Ĉu vi estas ankaŭ malfeliĉa, fraŭlino?

— Ho, jes!

— Sed vi ne havas edzinon, kiu vin trompas.

— Ne, sed unu kaj tiu sama homo estas la kaŭzo de nia malfeliĉo.

— Felsen?

— Jes. Mi lin amis tiel profunde, tiel kore, kaj nun li min forpuŝis kaj forgesis pro Fanny, kaj ĉio tio post konateco de nur duono da horo. Ĉio estas tiel freneze malsaĝa, ke mia kapo preskaŭ turniĝas.

— Ili konas unu la duan jam pli ol unu jaron. Mi estas certa pri tio.

— Edzinigita virino — kia senfunda maltaŭgeco!

— Ĝi estas la francaj ideoj. Sed kion vi pensas fari?

— Mi? mi almenaŭ neniam edziniĝos!

— Mi ankaŭ neniam faros ĝin plu, diris la komercegisto. Mi petos eksedziĝon.

— Sed eble Fanny estas senkulpa?

— Ne, mi scias, kiel facilanime ŝi komencis tiun ĉi rilaton, kaj mi neniam povas havi plu konfidon al ŝi.

— Ĉio povos fariĝi ankoraŭ bona, sinjoro.

— Neniam, neniam.

Li donis al ŝi signon, ke ŝi sidiĝu. Ŝi sin sidigis kontraŭ li.

— Diru al mi, ĉu mi ne estas sufiĉe maljuna, por povi esti via patro?

— Mi vin ne komprenas . . .

— Mi opinias, ke ni ambaŭ staras tute sole en la mondo. Vi ne havas plu gepatrojn. Ĉu vi ne volus fariĝi mia adopta filino?

— Tiu ĉi propono estas tiel subita, ke mi trovas, ke ni ambaŭ devas precize pripensi ĝin.

Sinjorino Breine dume venis el la salono kaj, vidante sian edzon kaj Stella'n en viva kaj konfida interparolado, stariĝis en la mezo de la ĉambro.

— Vidu, daŭrigis la komercegisto, kiam la eksedziĝo kun Fanny estos atingita, mi sentos min mem tiel sola.

— Ĉu ni nun eksedziĝos! pensis Fanny.

— Kiel feliĉa mi estus tiam, se amika anĝelo volus vivigi mian malplenan hejmon kaj flegi min en la maljunaj tagoj.

Fanny staris kolere kaj ludis kun sia ventumilo.

— Nun ili do kune vivos!

Stella donis al li sian manon.

— Estos ĉiam agrable al mi, se mi iel povos helpi al via feliĉo, sed . . .

— Ho, ne faru al vi penojn, diris Fanny, rapide aperante. Mi liveros mem al li la feliĉon, kiun li bezonas.

Fanny sin turnis vive kaj kolere al sia amikino :

— Vi, Stella, vi estis do la serpento en mia edzeca paradizo? Ĝi estas tial vi, kiu elpensis mi ne scias kiel malhonoran historion pri mi kaj Felsen, kiun mi tamen tiun ĉi vesperon vidas la unuan fojon antaŭ miaj okuloj! Kaj kun kia intenco vi ĝin faris? Pro malamo al mi ĝi ne povas esti, ĉar mi neniam faris malbonaĵon al vi; kaj pro amo al Breine ĝi ankaŭ ne povas esti, ŝi daŭrigis preskaŭ plorante, ĉar ĉu iu alia ol mi mem povus esti sufiĉe malprudenta, por ami tian sovaĝan beston, kiel mia edzo? »

— Fanny, aŭskultu min, diris Stella.

— Sed nek al vi, nek al alia prosperos forŝiri lin de mi, — mi amas lin tro forte, ŝi diris kaj ĵetis la brakojn ĉirkaŭ lian kolon.

— Lasu min, mi volas disiĝi!

— Jes, sed mi ne volas!

En tiu minuto eniris Georgo Felsen.

— Pardonu al mi, se mi malhelpas; sed mi estos mallonga. Mi intencis komence skribi al vi, sed mi komprenis, ke mi pli bone povos doni al vi buŝan klarigon.

— Mi foriros, diris Stella.

— Ne, mia fraŭlino, kion mi diros, vi povas libere aŭskulti. Ĝi eble klarigos mian konduton kontraŭ vi. Ĉar kiam mi nun ree forlasos mian patrujon, kaj kredeble por ĉiam, mi ne dezirus, ke vi pensu pri mi kun tro granda maldolĉeco.

— Vi forveturos? demandis Fanny.

— Jes, sinjorino; post tio, kio okazis inter ni, mi ne volas resti pli longe tie ĉi.

— Kio okazis inter ni . . .?

— Mi konas la tutan historion de la diamanta ringo, diris Breine.

— Tiu historio ne estas tamen tiel danĝera, respondis Fanny trankvile.

— Estas eble, ke vi, sinjorino, prenas nian aventuron kiel ŝercon, diris Georgo. Mi rigardas ĝin tute alie. Mi estis tuŝita de la romaneco kaj pikanteco en la situacio, mi kreis al mi mem figuraĵon de vi en mia fantazio, kaj, ne konante la originalon, mi adoris tiun ĉi fantazian portreton.

Stella ektremis, komencante kompreni, ke tie ĉi estis ia malkompreniĝo kaj ke ŝi estis maljusta kontraŭ ambaŭ, Georgo kaj Fanny. La trankvileco de la lasta ne povis esti ŝajniga.

— Sed, granda Dio, kio min tuŝas viaj fantaziaj portretoj? ekkriis Fanny surprize.

— Ŝajnas, ke vi ĉion forgesis, diris Georgo. Nun, de la momento, kiam mi vidis, ke la edzino de mia amiko portas tiun ĉi fatalan ringon, mi decidis ankaŭ forgesi ĉion kaj mi komencis kompreni, ke mia amo estis nur romanaj kapricoj kaj ke mi efektive vin neniam amis.

— Ho, kiel eksterordinare malĝoje! ekkriis Fanny, ridegante. Jes, ke Breine perdis la malgrandan porcion da prudento, kiun li posedis, tio estas jam longe klara al mi, sed nun mi vere komencas kredi, sinjoro Felson, ke via supra etaĝo ankaŭ estas iom en malordo.

— Sed ĉu vi povas nei, ekkriis Breine, ke tiu ĉi diamanta ringo . . .

— Jes, tiu ĉi malfeliĉa ringo estas la kulpo de ĉio, diris Fanny. Estu tiel bona, sinjoro Felsen, jen mi ĝin redonas al Vi. Mi ĝin ricevis en porcio da glaciaĵo kune kun versaĵo. Mi metis la ringon sur la fingron, kaj de tiu ĉi momento ĉio estas freneza. Breine estas freneza, Stella estas freneza, Felsen estas freneza, kaj nun mi mem fariĝos baldaŭ ankaŭ freneza, tio estas kredeble la plej prudenta, kion mi povas fari.

— Mi neniam sendis al vi ian glaciaĵon aŭ ian versaĵon. Vi scias tamen, ke mi metis la ringon sur vian fingron antaŭ unu jaro.

— Ne, nun estas jam tro freneze, ekkriis Fanny.

Stella elpaŝis pli proksime.

— Permesu al mi enporti kelkan klarigon en tiun ĉi senordigitan aferon. Mi estas tiu, kiu ricevis de vi la ringon en la opera balo.

— Vi?

— Jes, kaj mi ne hontas konfesi, ke mi ĝin rigardadis kun tiaj samaj profundaj sentoj, kiel vi. Poste ni nin rerenkontis en kolero, kaj mi decidis, ke vi neniam sciu, kiu mi estas. Mi metis la ringon en la vanilan glaciaĵon, kaj ĝi nun erare venis en la manojn de Fanny.

— Tiel, tamen . . . Ha, fraŭlino, kiel vi min faras feliĉa!

— Sed kia operbala historio tio estas? demandis Fanny.

Tion mi rakontos al vi poste, diris la komercegisto. Ni iru en la balan salonon kaj ne plu malŝatu niajn gastojn. Georgo estos jam tiel bona amuzi fraŭlinon Stella dume . . .

Kaj tiel bona estis sinjoro Felsen volonte. La interparolado estis kredeble tre viva kaj interesa, ĉar kiam la gastoj ĉiuj jam estis for kaj Breine kaj la sinjorino post unu horo tien eniris, Georgo kaj Stella sidis ankoraŭ en animita interparolado. Ili sidis sur la klarblua silka kanapo — tute proksime, tiel proksime, ke la kolosaj salmokoloraj rozoj sur la ŝultro de Stella estis tute depremitaj. La diamanta ringo estis nun ree sur la fingro de Stella, sed oni ne povis ĝin vidi, ĉar Felsen tenis ŝian manon en la ambaŭ siaj.

— Nu, diris Breine, ŝajnas, ke ni povas gratuli.

— Jes, nun estas ĉio en ordo.

— Kaj la gastoj foriris, diris la komercegisto kaj frotis kontente la manojn, tial nun ni estas la mastroj en la domo, kaj nun ni havos ekstran festenon.

Li vokis Olsen'on, kiu estingadis la lumojn en la salono.

— Alportu al ni botelon da ĉampano.

— Kun glacio?

— Ne, mi dankas. Mi kredas, ke ni ĉiuj ricevis jam sufiĉe de tiu ĉi artikolo. Tiu lasta glaciaĵo estis tiel bruliga!

La ĉampano estis alportita, la glasoj plenigitaj kaj la sano de la novaj gefianĉoj trinkita.

— Mi petas ankaŭ la permeson tre humile gratuli, diris la kelnero Olsen; mi estas ankaŭ fianĉigita!

— Ho, kun kiu?

— Kun la vidvino Kaspersen, la kuiristino.

— Kiam tio fariĝis?

— Antaŭ kelkaj minutoj, sed ni konatiĝis unu kun la dua jam antaŭ longe, ĉar en la lastaj tempoj ni estis tiel ofte kune ĉe invitaĵoj.

— Sed tiun ĉi vesperon vi vin klarigis? demandis Stella.

— Jes, ŝi staris en la kuirejo, kaj ŝi estis tiel dolĉa, kaj tiam mi diris, ke mi ŝin amas, kaj tiam ŝi min ĉirkaŭprenis, kaj tiam mi tiel blankiĝis, ĉar ŝi estis faruna, kaj tiam ni kisis unu la duan. Ho, estis tiel Die bonege!

Olsen mallevis la okulojn kun dolĉa melankolia rideto kaj flugetis en la salonon, por estingi la lastajn lumojn.

Kiam Felsen kondukis sian amatinon al la veturilo, li premis kison sur ŝian manon kun la brilanta ŝtono, kiu nun fariĝis la stelo de lia feliĉo.

Nia reala, proza tempo eble skuos malestime la ŝultrojn pro la romanaj fantazioj de la juna paro; sed tiel longe, kiel amo ekzistos en la mondo — kaj ĝi ekzistos tie ĝis la mondo pereos — tiel longe ankaŭ la romaneco vivos.

V

EL LA VIVO KAJ SCIENCOJ

BAGATELOJ

Rimarkinda horloĝo. Per kia originala maniero en Ĥinujo malriĉaj homoj, kiuj ne posedas horloĝon, difinas la tempon, pri tio la franca vojaĝanto Le Hube rakontas sekvantan okazon : « Unu tagon, kiam ni volis viziti niajn ĥinojn, kiuj antaŭ nelonge akceptis la kristan religion, ni envoje renkontis knabon, kiu paŝtis bovon. Preterirante, ni demandis lin, ĉu jam estas la 12-a horo. La knabo rigardis al la suno, sed ĝi estis kaŝita post densaj nuboj, tiel ke li ne povis konsiliĝi kun tiu ĉi horloĝo. — La ĉielo estas kovrita tro plene per nuboj, li diris, sed atendu unu momenton! Li kuris en la plej proksiman korton de vilaĝano kaj post unu minuto revenis kun kato sur la brako. — Rigardu, li diris, ankoraŭ ne estas la 12-a horo, kaj samtempe li montris al ni la okulojn de la kato, suprenŝovante ĝiajn palpebrojn. Ni kun mirego rigardis la knabon, sed lia eksteraĵo estis tute serioza, kaj la kato, kvankam la operacio ŝajne ne tre plaĉis al ĝi, tamen videble kutiminta al ĝi, tenis sin tre trankvile, kvazaŭ ĝia speciala okupiĝo konsistus en tio, esti horloĝo. Ni diris : Tre bone, mia knabo, plej bonan dankon! Kaj ni hontis, ricevinte instruon de la knabo. Kiam ni trovis niajn amikojn, nia unua afero estis sciiĝi pri tiu kata orakolo. Ili tre miris pro nia malscio kaj rapide kolektis kelkajn dekojn da katoj el la tuta najbaraĵo, por montri al ni, ke la horloĝoj en iliaj okuloj ĉiuj iras regule. La pupiloj de la okuloj de la katoj ĝis tagmezo iom post iom malgrandiĝas kaj tiam atingas sian plej mallarĝan kuntiriĝon en formo de maldika streko, metita, kiel hareto, perpendikulare sur la mezon de la okulo. Poste la pupiloj iom post iom ree etendiĝas, ĝis ili je noktomezo ricevas la formon de rondo. Oni nin certigis, ke ĉiu infano en mallonga tempo akiras grandan lertecon kaj akuratecon en la montrado de la tempo el kataj okuloj. Ni konvinkiĝis tre baldaŭ, ke tiuj ĉi horloĝoj iras tute regule kaj ĉiuj en preciza konsento. »

[K. Hübert.]

La homa voĉo. D-ro Delaunay en antaŭ nelonge publikigita laboro pri la homa voĉo esprimas la konvinkon, ke la antikvaj loĝantoj de Eŭropo estis tenoroj. La nunaj iliaj posteuloj estas baritonoj, iliaj nepoj posedos voĉon basan. La racoj pli malaltaj, kiel ekzemple negroj k. t. p., havas voĉon pli altan, ol la blankaj. La homa voĉo kun la tempo ĉiam fariĝas pli malalta; tiel ekzemple tenoro deksesjara povas en la dudekkvina jaro de la vivo fariĝi baritono kaj en la tridekkvina — baso. La blonduloj havas voĉon pli altan, ol homoj kun haroj mallumaj; la unuaj havas ordinare voĉon sopranan kaj tenoron, la lastaj — kontralton kaj bason. La tenoroj estas pli maldikaj, la basuloj pli larĝaj kaj fortaj. Homoj pensantaj kaj inteligentaj havas pleje voĉon malaltan, sed malmulte pensantaj kaj supraĵemaj — altan. La voĉo antaŭ la tagmanĝo estas pli alta, ol post la tagmanĝo. Singardaj kaj prudentaj kantistoj evitas, kiel oni scias, trinkojn alkoholajn, precipe la tenoroj; basuloj povas ilin ĝui, kiom ili volas. Tenorojn oni pli renkontas en la landoj sudaj, kaj en la nordo — pli da basoj; tiel ekzemple laŭ la vortoj de Delaunay ĉiuj gloraj francaj tenoroj elvenis el la suda Francujo, dum ĉiuj basuloj — el la departementoj nordaj.

Maso por kungluado de marmoro, gipso, porcelano k. t. p.Preni da estingita kalko pulvorigita 100 gramojn, da ovoblanko bone batita 10 gramojn kaj da aluno pulvorigita 12 gramojn; miksi ĝin, bone disfrotante, kaj ricevinte specon de nedensa pasto, ŝmiri per ĝi la randojn, kiujn oni volas kunglui, kunpremi ilin forte kaj lasi tiel en la daŭro de 48 horoj. Aldoninte al tiu ĉi miksaĵo pli da ovoblanko aŭ da gluo solvita en nafto, por ĝin pli maldensigi, oni povas ĝin uzi por laki vazojn kaj diversajn objektojn, por fari ilin netramalsekiĝaj. Kartono, tiel lakita, fariĝas malmola, kiel ligno. Ŝipetoj, lakitaj per tiu ĉi maso, estas belaj kaj fortikaj; tiel same ankaŭ kuvoj kaj aliaj lignaj vazoj kaj ankaŭ vazoj argilaj, uzataj por konservado de grasoj kaj fluidaĵoj.

Ĉu lakto estas kun akvo, oni povas sciiĝi en la sekvanta maniero : bone poluritan trikilon (trikkudrilon) oni trempas en profundan vazon da lakto, tuj ĝin elprenas returne kaj tenas ĝin rekte malsupren. Se la lakto estas pura, tiam guto da lakto restos pendanta sur ĝi; sed se eĉ tre malgranda kvanto da akvo estis verŝita en la lakton, tiam nenia guto pendos sur la trikilo.

Serĉistoj de postesignojen Hindujo formas apartan kaston. En kelkaj lokoj de la orienta Hindujo, precipe super la bordoj do Gango kaj Hindo, la bruto prezentas la ĉefan riĉecon de la loĝantoj; tial ankaŭ ŝtelado de ĉevaloj kaj bovoj estas tie tre ofta. Sed tie al la posedantoj de brutaroj alportas helpon la serĉistoj de postesignoj. Kiel preskaŭ ĉiuj okupoj en Hindujo, tiel la specialeco de postesignistoj transiras de patro al filo; la « khojoj » — tiel en la lingvo hinda sin nomas la postesignistoj — de frua infaneco sin ekzercas en sia metio. Bona « khojo » sciiĝas facile, per kie la ŝtelinto forkondukis la bruton, kiel longe li haltis por nokti, aŭ por ripozi en tago, kion li kondukis kun si k. t. p. Unu el la anglaj vojaĝantoj rakontas, ke unu fojon oni ŝtelis al li tolaĵon kaj vestojn; li tial sin turnis al serĉisto de postesignoj, kiu post unuhora serĉado trovis la postesignon de la ŝtelintoj kaj post dutaga persekutado alkondukis la vojaĝanton al la loko, kie la ŝtelintoj ripozis post la migrado, jam tute certaj ke ili ne estos punataj. La postesignisto klarigis al si diversajn detalaĵojn, kiuj por la eŭropanoj estis absolute nerimarkeblaj. Tiel ekzemple en unu loko, kie la vojo disiris en kelkaj direktoj, la hindo per ĉifitaj folioj sur la apudvojaj arboj rimarkis, ke per tie ĉi kaj ne per alia vojo la ŝtelistoj forkuris. La kronikoj de juĝo montras fakton, ke unu khojo iris laŭ la postesignoj de unu mortiginto 300 kilometrojn, ĝis li fine trovis lin en la malliberejo de provinca urbeto, kien la krimulo estis metita por ia malgranda ŝtelo, plenumita antaŭ kelkaj tagoj. Alian fojon postesignisto, ricevinte la komision trovi ŝteliston, kiu ŝtelis juvelojn el la trezorejo de la maharaĝi, iris laŭ la postesignoj de la krimulo ĝis la rivero Bias. Tie li perdis la postesignon, ĉar antaŭ unu horo trans la riveron iris taĉmento da soldatoj el 200 personoj. Ŝajnis tute neeble, ke la hindo inter la enpremoj de la piedoj de 200 homoj povus eltrovi la bezonatan postesignon. Sed la khojoj ne perdas la kuraĝon antaŭ malfacilaĵoj. Tiel ankaŭ nun la postesignisto iris returne kelkajn kilometrojn kaj tiel bone konatigis sin kun la postesigno de la ŝtelisto, ke li helpis al si eĉ inter la postesignoj de ducent homoj, kaj transirinte la riveron, li trovis la ŝteliston. Kompreneble la rezultatoj de tia sperto estas atingeblaj nur por la kasto de khojoj kaj estas tenataj en plej granda sekreto antaŭ la profanoj. La metio de postesignistoj tute ne estas sendanĝera, ĉar la krimuloj uzas ĉiun okazon, por liberigi sin de la homoj danĝeraj por ili per helpo de veneno aŭ ponardo.

En la Malviva Maro, kiel oni almenaŭ pensis ĝis nun, nenia viva organa kreitaĵo povas ekzisti. La senvivecon de tiu ĉi maro oni klarigadis al si per tio, ke la supraj partoj de la akvo enhavas ĝis 25% da salo, tiel ke homo povas tie ĉi naĝi sen movado de la manoj kaj piedoj, kaj la malsupraj partoj estas en tre granda amaso sorbigitaj de bromo, kio ankaŭ malhelpas la vivon en la Malviva Maro. Dume la esploroj de la germana instruitulo Cortet montris, ke malgraŭ tiaj malfavoraj kondiĉoj en la sal-broma akvo de la Malviva Maro ekzistas vivaj kreitaĵoj, kiuj, estas vero, apartenas al la organismoj de la plej malalta grado.

Esploroj de la maro.Profesoro Agassiz publikigis la rezultatojn de siaj esploroj pri la floro kaj faŭno de la Silenta Oceano. Kiel oni vidas el la raporto, vivaj kreitaĵoj ekzistas en la maro nur ĝis certa profundeco, nome ne pli malsupre ol 171 klaftoj sub la supraĵo de la akvo. Pli malsupre komenciĝas jam la regno de absoluta morto, kiu sin etendas ĝis la spaco trovanta sin en malproksimeco de 5O-60 klaftoj de la fundo de la maro. Tie ĉi denove komencas montriĝi vivaj kreitaĵoj. Kompreneble, la konstruo de tiuj ĉi bestoj kaj maraj kreskaĵoj estas konformigita al la grandega pezo de la akvo, kiun tiuj ĉi kreitaĵoj devas porti sur si.

Lumantaj briliantoj.Jam en la jaro 1663 la siatempe glora instruitulo, Robert Boyl, montris, ke ekzistas diamantoj, kiuj havas la kapablon lumi en mallumo. Nun, kiel certigas la ĵurnalo « Nature », dediĉita al sciencoj naturaj, la ĥemiisto Kunz konfirmas la supozojn de Boyl. Kunz elmetis diamantojn por la daŭro de pli aŭ malpli granda tempo al la efikado de la radioj de la suno, post kio la briliantoj lumis en mallumo kun pli aŭ malpli granda forto. Tiun ĉi saman aperon la dirita ĥemiisto konstatis, kiam li la esploratajn diamantojn frotadis sur ligno, drapo aŭ metalo. La cirkonstanco, ke la kapablon lumi la diamantoj ricevas per frotado sur metaloj, pruvas, ke la lumo, kiun ili ricevas, ne havas naturon elektran. La eco de la diamantoj, montrita de Kunz, povas doni utilan pruvilon ĉe diferencigado de briliantoj veraj de malveraj.

La fino de la mondo.La penso pri fino de la mondo turmentis la homojn jam longe kaj trovis esprimon en granda serio da antaŭdiroj. Ne parolante jam pri la kredo je « millenium », t. e. ekzistado de la mondo nur en la daŭro de mil jaroj post Kristo (kredo fondita kvazaŭ sur kelkaj esprimoj de la Biblio), ni trovas en la mezaj centjaroj tre oftajn antaŭdirojn de tiu ĉi speco. Bernardo el Turingujo en la jaro 960 antaŭdiris proksiman finon de la mondo, li eĉ difinis la tempon, nome, kiam la festo de Anunciacio falos sur la Grandan Vendredon. Tia fakto havis lokon en la jaro 992, sed tiu ĉi jaro pasis, kaj la mondo ne esprimis eĉ la plej malgrandan intencon perei. En la daŭro de la X-a centjaro ĉiuj reĝaj decidoj komenciĝadis per la vortoj : « Ĉar la fino de la mondo estas jam proksima . . . » En la jaro 1186 la astrologoj ektimigis la popolojn per antaŭdiro, ke baldaŭ fariĝos kuniĝo de ĉiuj planedoj. En la komenco de la XIV-a centjaro la alĥemiisto Villeneuve anoncis, ke en la jaro 1335 venos la Antikristo. La glora hispana predikisto, Vincento Ferrier, certigis, ke la mondo ekzistos nur tiom da jaroj, kiom da versoj sin trovas en la Psalmoj, t. e. ĉirkaŭ 2537 jaroj. La fino de la mondo estis decidita por la jaro 1832, pri tio ĉi restis eĉ signo en la kanteto de Béranger : « Finissons-en, le monde est assez vieŭ ». La antaŭdiro por la jaro 1840 faris grandegan impreson. La finiĝo de la monda vivo devis havi lokon la 6-an de Januaro. Miloj da homoj finis la aferojn terajn kaj atendis rezignacie la morton. Ni tamen scias, ke ankaŭ tiu ĉi antaŭdiro montriĝis ne tiel danĝera. Ni preterlasas multajn aliajn astrologiajn kaj kabalajn antaŭdirojn kaj transiras al pririgardo de la teorioj, sur kiuj liaj antaŭdiroj estis fondataj. La glora naturisto Buffon elkalkulis, ke la tero iom post iom malvarmiĝas, sed la homaro povos vivi sur ĝi ankoraŭ 93 291 jarojn, ĝis la ŝelo de la tero tiel forte malvarmiĝos, ke ĉia vivo sur ĝi malaperos. Sed de la tempo, kiam oni elmontris, ke la interna varmo de la tero ne havas influon sur ĝian supraĵon kaj ke la vivo sur ĝi dependas sole de la suno, tiu ĉi hipotezo havas jam signifon nur historian. Alia teorio, kreita ankoraŭ en tempoj antikvaj, diras, ke la internaĵo de la tero konsistas el fajra fandita maso kaj, se la vulkanoj, tiuj ĉi klapoj de sendanĝereco de la tera globo, ŝtopiĝos, la tero krevos, kaj ĝiaj partetoj malaperos en la universo. Per tia maniero ni devus perei ne de malvarmo, sed de fajro. Ekzistas ankoraŭ unu teorio, laŭ kiu la mondo mortos malrapide kaj trankvile, en sekvo de ebeniĝo de la tera supraĵo. La ventoj kaj pluvoj deportados la suprojn de la montoj en la valojn, kaj la tero per la riveroj kaj riveretoj estos iom post iom forportita en la maron. La neebenaĵoj de la tera supraĵo glatiĝos, la maro ĉiam pli superverŝos la bordojn, kaj kiam ĝi kovros la tutan supraĵon de la tero, la tuta vivo ĉesiĝos. Laŭ la teorio de Adhemar la fino de la mondo povas esti kaŭzita de superakvego, elvokata de ŝanĝo de la centro de pezo de la tero kaj per tio ĉi ankaŭ de transnaĝo de la glacio kaj akvo de la suda poluso al la norda. Tia fakto havis lokon antaŭ 2020 jaroj kaj denove venos post 6307 jaroj. Ekzistas aliaj instruituloj, kiuj diras, ke ni povas perei en la okazo, se ia el la kometoj kunpuŝiĝos kun la tero. En tiu ĉi okazo ne la ekbato estus terura, sed la ĥemia kuniĝo de la densigita vosto de la kometo kun la oksigeno de nia atmosfero. Tiam sur milionojn da mejloj en la spacego eksplodus belega bengala fajro, kaj en tiu ĉi grandioza iluminacio estingiĝus en unu momento la tuta tera vivo. Fine en la sekvanta formo la glora franca astronomo Kamilo Flammarion, pentras al ni la lastajn tagojn de la tero : La suno estas stelo, kiu ne restas sen ŝanĝoj. Jam nun sur ĝia supraĵo montras sin multaj makuloj; ili senĉese pligrandiĝas, kaj la suno malvarmiĝas. Fortrenante kun si la teron kaj planedojn tra la frostaj dezertoj de la universo, ĝi perdas sian varmon kaj lumon, kaj venos tempo, kiam ĝia malvarmiĝinta supraĵo ne radios pli lumon nek varmon, kiuj donas vivon al la naturo. Sed la homaro ne alvivos ĝis tiu tempo kaj ne rigardos la lastajn radiojn de la estingiĝanta suno. En sekvo de malgrandiĝo de la varmo de la suno ĉiam pli vastiĝados la regionoj glaciaj; la maroj kaj la teroj de tiuj ĉi regionoj ne povos reteni vivon, kiu malrapide iom post iom koncentriĝos en la regionoj subekvatoraj, kie la lastaj infanoj de la tero kondukos la lastan batalon kun la morto. Fine la tero, senforta, sekiĝinta kaj dezerta, prezentos unu grandegan tombejon. La suno fariĝos ruĝa, poste nigra, kaj nia tuta planeda sistemo transformiĝos en kolekton da nigraj masoj, turnantaj sin ĉirkaŭ tia sama nigra globego. Tia estas la hipotezo de Flammarion.

El Ĥinujo.Trairante tra la plej ĉefaj stratoj de Pekino, oni povas ofte en la loko de kruciĝo de du stratoj trovi grandegan kovrilon, kiu sin etendas tra la tuta larĝo de la strato, sur du altaj kolonoj. Tiaj kovriloj estas metataj antaŭ detruitaj sanktejoj aŭ en la lokoj de ia katastrofo, sed ordinare oni ilin metas, kiam la regnestro devas traveturi. En tiaj okazoj kurieroj anoncas al la popolo pri la proksimiĝo de la monarĥo kaj la urbanoj rapide sin kaŝas en la domoj kaj kaŝitaj anguloj. La ĥina regnestro estas la sola persono en Ĥinujo, kiu ne scias, kiel elrigardas ĥinoj, ĉar liaj korteganoj ne estas reprezentantoj de tiu ĉi popolo. Oni diras, ke ankaŭ la plej altaj provincestroj nenion scias pri la loĝantoj kaj rilatoj de la regionoj konfiditaj al ili. — Neniu el la ĥinoj savas iam dronanton. Ĉar en Ĥinujo oni kredas, ke la malbona spirito de dronanto vagas super la supraĵo de la akvo, atendante novan oferon, kaj ke tio ĉi estas la sola momento, kiam la demono havas nenian servon. Tial neniu volas savi dronantan homon, el timo, ke la kolerigita diablo venĝos por la forŝirita de li certa akiro.

Jubileo de tabako.La kvarcenta jubileo de la eltrovo de Ameriko prezentas ankaŭ tian saman jubileon de la eltrovo de la tabako. Kristoforo Kolumbo en siaj memoraĵoj lasis detalan sciigon, en kia maniero la homoj konatiĝis kun tiu ĉi kreskaĵo. La glora maristo alvenis kun sia ŝiparo al la bordoj de Kubo. La hindoj, ekvidinte de malproksime blankajn homojn, forkuris. Tiam Kolumbo sendis post ili du ŝipanojn, kiuj, veninte en la hindan vilaĝon, ekvidis multajn hindojn, kiuj tenis en la buŝo iajn torditajn kaj ekbruligitajn foliojn, kies fumon ili elspiradis. En tia maniero estas eltrovita la tabako, kiu de tiu tempo ricevis multajn amikojn kaj kontraŭulojn. Ankoraŭ Las Casas predikis kontraŭ la moro de fumado, kiun oni heredis de la kolonianoj, sed la tuta elokventeco de la glora misiisto restis senfrukta. La unua en Eŭropo kontraŭulo de fumado de tabako, Jakobo I, sin esprimis : « La pasio fumi tabakon estas abomena kaj danĝera tiel por la kapo, kiel ankaŭ por la pulmoj. » En Hispanujo la granda inkvizitoro Bartolomeo en la jaro 1659 malpermesis al la pastroj fumi tabakon en la daŭro de unu horo antaŭ la Diservo kaj du horoj post la Diservo, kaj sub minaco de ekskomuniko kaj de la plej severaj punoj malpermesis al ĉiuj flari tabakon en la daŭro de la Diservo. La papoj Urbano VIII kaj Innocento IV eldonis bullojn malpermesantajn la fumadon, kaj en tiuj ĉi bulloj la buŝo de persono fumanta estis komparata kun forno de diablo. La Sorbono, invitita doni sian opinion, ne donis respondon decidan, kaj la jezuitoj permesis fumi kaj flari tabakon tiom, kiom ĝi servas al la digestado kaj al la sano. Ludoviko XIV estis granda malamiko de tabako kaj malpermesis uzi ĝin ĉe la kortego. La sultano Murado IV punadis la fumantojn per morto. En Persujo oni la fumantojn batadis sur stangon. Tamen ĉiuj tiuj ĉi malpermesoj neniom helpis kaj la pasio fumi tabakon disvolviĝis ĉiam pli multe. Richelieu, kiu pasie amis flari tabakon, la unua metis sur tabakon depagon en la alteco de 2 frankoj por ĉiuj 100 funtoj. En tia maniero la tabako de la jaro 1674 fariĝis fonto de enspezoj por la regno kaj alportis al la regna kaso milionojn.

Kio estas vegetarismo?La vegetarismo, t. e. vivado per la produktaĵoj de la regno kreskaĵa kun escepto de ĉiuj manĝoj, akirataj per difektado aŭ detruado de besta vivo, ricevas en la lasta tempo ĉiam pli da partianoj. En Londono sin trovas jam ĉirkaŭ 40 restoracioj, en kiuj oni donas nur manĝon kreskaĵan kaj kie ĉiutage ĉirkaŭ 30 000 personoj akceptas malkaran kaj fortigan tagmanĝon. En Berlino en Januaro de 1893 jam ankaŭ ekzistis ĉirkaŭ 20 restoracioj, kaj en ĉiuj pli grandaj urboj de Anglujo, Ameriko kaj Germanujo ekzistas por personoj solestarantaj la okazo vivi vegetare, ne parolante pri la multegaj, distritaj en la tuta mondo familioj, kiuj elstrekis la viandon el sia tabelo de manĝoj. Granda nombro da societoj kaj gazetoj penas konatigi kun la afero de sensanga nutriĝado pli grandajn rondojn da homoj, kaj tiuj ĉi penoj estas forte subtenataj de la ĉiam pli vastiĝanta senmedikamenta kuracado de malsanoj aŭ la sistemoj naturkuracaj de diversaj direktoj, kiuj preskaŭ ĉiuj faris el la forĵeto de manĝado de viando la unuan kondiĉon ĉe siaj malsanuloj. Estus tial utile esplori pli proksime la motivojn de la vegetarismo. Ni vidas, ke ĉe ĉiu viva estaĵo, de la plej malgranda fungo ĝis la plej disvolvita besto laktosuĉanta, la partoj de la korpo, kiuj estas difinitaj por la nutro, estas tute precize aranĝitaj por la prilaborado de la respondaj manĝoj : la dentoj, stomako, intestaro de la viandomanĝanta leono estas esence malegalaj je la samaj organoj de la kreskaĵomanĝanta elefanto, de la ĉiomanĝanta urso aŭ de la insektomanĝantaj birdoj. Ne povas esti alie ankaŭ kun la homo, kiu laŭ la aranĝo de sia korpo havas la plej grandan similecon je la fruktomanĝanta simio kaj sekve jam laŭ sia deveno devus ankaŭ esti fruktomanĝanto. Ni vidas tamen, ke la nuntempa kultura homo kontraŭe preskaŭ nur en esceptaj okazoj vivas de fruktoj kaj ordinare uzas manĝon miksitan, konsistantan el viando kaj kreskaĵoj, kaj tamen povas vivi kaj ĝis certa grado esti sana. Sed tio ĉi montras nur, ke la naturo zorgis pri tio, ke ne tuj pereu ĉiu ekzistaĵo, kiu vivas ne precize laŭ ĝiaj reguloj. Sed difekto longe ne povas forresti, kaj la ĉiam pli grandiĝanta malsanemeco kaj korpa degenerado de nia gento, kiu parte certe dependas ankaŭ de aliaj malĝustaj kondiĉoj de vivo, montras kun timiga klareco, ke la miksita manĝo tamen ne povas esti la ĝusta. Kio do estas pli proksima, ol la reiro al la maniero de vivado, dezirita de la naturo, t. e. al la vegetarismo? Preskaŭ ĉiuj buĉataj bestoj estas malsanaj, la grasigado estas fondita sur agado malsaniga (manko de sango kaj grasa degenero), la viando sekve estas preskaŭ ĉiam malsana kaj malbonigita; krom tio komenciĝas ĝia putrado, kiam la vivo forlasis la korpon. La homo kultura sekve en efektivo nutras sin per mortintaĵo. Dume la manĝaĵo de la vegetarano estas ankoraŭ plena de vivo. Se oni fruktojn kaj grenon elmetas al respondaj influoj, tiam nova vivo naskiĝas el ili. Kaj al ni ŝajnas, ke por la konservado de nia vivo, la plej bone taŭgas nur tia manĝo, en kiu ne mortis ankoraŭ la ĝermo de vivo. Nur tiam, kiam fruktoj kaj greno fariĝas putraj, ili trovas sin en tia stato, en kia la viando sin trovas jam tuj post la buĉo! Ĉu estas tial miro, ke la gazetoj konstante alportas sciigojn pri veneniĝo de viando, kiu sekvigas aŭ malfacilajn malsanojn, aŭ la morton?! Kontraŭe, ĉe manĝo kreskaĵa tiu ĉi danĝero estas preskaŭ absolute esceptita, kaj se nur la ceteraj kondiĉoj de la vivo estas iom konformaj al la naturo, la vegetarano ĝuas pli bonan sanon, ne estas tiel forte elmetita al malsanoj aŭ elportas tiujn ĉi multe pli bone, ol la viandomanĝanto. Nemezurebla estus la rekompenco, se manĝo kreskaĵa okupus la lokon de viando. Nun la vilaĝano estas sklavo de sia bruto. La dekono de la nun bezonata tero estus sufiĉa por la nutrado de lia familio, se li plantus sur ĝi fruktojn kaj legomojn. Al tio ĉi lia laborado estus pli pura, pli facila kaj pli interesa, ol ĉe la malnova mastrumado bruta kaj kampa, kie la plejmulto da laboro devas esti uzata por produktado de manĝo por la bruto. Kun plantado de fruktoj ankaŭ la homo klera volonte sin okupados, ĉar ĝi postulas lian tutan spriton, lasas lin ĉiam pensi pri la estonteco kaj per la originaleco de la laboroj ligas la printempon kun la aŭtuno, la someron kun la vintro kaj en tia maniero faras el lia agado ĉiam laboron sub espero. Tutan homan vivon, eĉ centjarojn daŭras la fruktoj de laborado de fruktoplantisto kaj ofte nur la infanoj atingas plenan ĝuon de la plantoj, kiujn iliaj patroj faris. Nenie la nun tiel ofta, nur por la momento kalkulita kaj sekve nemorala raba prilaborado havas pli malmulte lokon, ol ĉe plantado de fruktoj. Tial la fruktoplantado devas influi noblige sur tiujn, kiuj sin okupas je ĝi. Pli grandaj ankoraŭ estas la moralaj rezultatoj de la forĵetado de manĝo vianda, kiu estas ja la unua kondiĉo por la disvolviĝo de la plantado de fruktoj kaj legomoj, dank' al la per tio ĉi forte pligrandigita bezono de nutraĵo kreskaĵa. La akirado de viando estas neebla sen barbareco; ĝi povas esti farata nur per mortigado de vivaj, sentantaj ekzistaĵoj, kiuj estis kreitaj por vivo, ne por morto. En ĉiu senpartia, sentanta homo vivas abomeno al detruado de vivo, kaj nur la kutimo povas silentigi la internan voĉon, kiu krias al ni : « ne mortigu! » Multaj tabloj restus sen viando, se la mastrino de la domo devus mem mortigi barbare la beston. En neklara konscio de la nemoraleco de la buŝado oni ja sen tio forpelis jam en malproksimigitajn buĉejojn la scenojn de mortigado de bestoj, kiuj ne estas eblaj sen fluoj de sango, sen kompatinda kriado kaj agonio de la mortantaj bestoj, sen sangitaj vestoj kaj manoj de la buĉistoj. Riveroj da sango, kriado de mortantaj, odoro de putrado — kia kontrasto al la korĝojiga vido kaj bonodoro de ŝarĝita fruktarbo aŭ de pure aranĝitaj magazenoj de fruktoj! La ankoraŭ ne malbonigita instinkto de la infanoj ne dubas, kion ĝi devas elekti — sangan ĉifonon de mortinta besta korpo aŭ ridantan pomon, bongustan vinberon. Per la ĉeso de grasigado kaj buĉado tiel delikatiĝo de moroj estus necesa sekvo de la vastiĝo de la vegetarismo. Ke la bestoj nin manĝos, se ni ilin ne manĝus (la ordinara rediro de la nevegetaranoj), ni ne devas timi; oni ja nur ekmemoru la grandan penon, kiun la brutedukisto havas kun la edukado de buĉaj bestoj. Baldaŭ ekzistus nenia bruto, se neniu plu zorgus pri tio ĉi. Kaj la laborado de la bestoj ja sen tio ĉiam pli kaj pli estas anstataŭata per forto de maŝinoj, kaj anstataŭ la buĉado la homoj baldaŭ fordonus sin al la pli sana profesio de ĝardenisto, kiam ili vidus, ke tio ĉi donas pli grandan profiton. Ke la homo tre bone povas ekzisti kaj esti tre forta de manĝo kreskaĵa, eĉ se ĝi estas kunmetita tre unuforme, tion ĉi pruvas la milionoj da vilaĝanoj, kiuj nur malofte ricevas sur sian tablon peceton da viando kaj el kies mezo ja ĉiam nova freŝa sango venas en la malsanemajn, sangomankajn familiojn de la urbo. La vilaĝanoj sekve senkonscie estas praktikaj vegetaranoj. Sed kiel riĉe oni povas kunmeti sian tabelon de manĝoj, oni vidas el la sekvanta tabelo de kreskaĵaj nutraĵoj, kiuj per riĉeco de sia enhavo ne lasas ion por deziri : 1) Fruktoj : kun kernoj, kun ostetoj, kun ŝeloj, nuksoj, beroj, sudaj fruktoj; fruktaĵoj, kiel ekzemple fruktoj sekigitaj, fruktaj gelatenoj, marmeladoj, konfitaĵoj, fruktaj sukoj; oleo de olivoj, de nuksoj, de migdaloj, butero de kokosoj. 2) Grenoj : tritiko, sekalo, hordeo, aveno, rizo, maizo, poligono, spelto, milio k. t. p. en iliaj prilaboraĵoj en formo de faruno, grio, makaronoj, vermiĉeloj, pano, bakaĵo kaj farunaĵo de diversaj specoj. 3). Fruktoj ŝeletaj : faboj, pizoj, lentoj, kiel ankaŭ la faruno el ili. 4). Legomoj : radikaj, foliaj, trunketaj, floraj kaj fruktaj; fungoj, salatoj kaj supaj herboj. Fine oni devas ankoraŭ montri, ke la kuirejo de vegetaranino estas esence pli simpla, ol la kuirejo vianda. En ĉiuj tempoj memstaraj pensantoj levadis sian voĉon kontraŭ la mortigado de bestoj por la celoj de nia nutrado; eĉ tutaj popoloj, kiel ekzemple la pli altaj kastoj de la hindoj-buddistoj, uzas pro motivoj religiaj nur manĝon kreskaĵan. Ke por la sindefendo la mortigo de al ni malutila besto estas permesata, eĉ ŝuldo, tion ankaŭ la vegetarano ne neas; en tiaj okazoj estaĵo pli malalta devas cedi al estaĵo pli alte organizita. Ni devus tro multe paroli, se ni volus priskribi pli detale la ĉiuflankan efikadon de la vegetarismo. Ni devas nin kontentigi je la supre donitaj mallongaj rimarkoj kaj sendi la dezirantojn al la tre riĉa literaturo, kiu aperis rilate tiun ĉi objekton. Kiu deziras ekkoni la objekton pli proksime, tiu povas venigi per ia librejo la katalogon de Max Breitkreuz en Berlino, de Theod. Grieben (L. Fernau) en Lejpcigo, do Hartung et Sohn en Rudolstatt, aŭ li turnu sin al ia el la kluboj vegetaranaj, kiuj ekzistas en ĉiuj pli grandaj urboj.

La lingvo de Ĥinujo. En Eŭropo oni ordinare pensas, ke en la tuta Ĥinujo oni parolas nur unu lingvon — la ĥinan. Estas vero, ke la loĝantoj de Pekino, kiel ankaŭ la loĝantoj de Kantono, Ŝanĥajo, Futŝano aŭ Amojo parolas ĥine, sed de la dua flanko estas ankaŭ vero, ke la plej granda parto de la loĝantoj de unu el la diritaj urboj povus kompreni la loĝanton de alia urbo ne pli bone, ol ekzemple la Berlinano la Londonanon aŭ la Parizano la Holandanon. La naturo de la diversaj dialektoj de Ĥinujo havas nenion komunan kun la « patois » aŭ la simpla « dialekto de la ordinara vivo » : ili estas parolataj de la plej altaj statoj, kiel ankaŭ de la simpla popolo, de la instruituloj, kiel ankaŭ de la malklera amaso, de la oficisto, kiel ankaŭ de la « kuli ». La dialekto estas aparta lingvo, unu el la multaj kaj tre malsamaj inter si lingvoj, kiujn oni trovas en Ĥinujo. Estas vero, ke ili estas parencaj inter si kaj trovas sin inter si reciproke en tia sama rilato, kiel ekzemple la araba al la hebrea, sira kaj aliaj semitaj lingvoj, aŭ kiel la germana al la angla, holanda, dana, sveda k. t. p. Tiujn ĉi multegajn « dialektojn » oni povus laŭ la « Orient-Azia Blojdo » dividi en la sekvantajn ok ĉefajn klasojn : la Kantona, Hakka, Amoja, Svatana, Ŝanĥaja, Ningpoa, Hajnana kaj Mandarina. El tiuj ĉi lingvoj la lasta estas la plej juna; tio ĉi renversas la tre vastigitan opinion, ke la Mandarina dialekto estas la lingvo de Ĥinujo kaj ke la ceteraj lingvoj estas nur dialektoj. La Kantona lingvo pli ol la Mandarina estas simila al la antikva lingvo de Ĥinujo, kiu estis parolata antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj. La plej multe vastigita lingvo estas la Mandarina, kiu en tia aŭ alia formo estas parolata en dek kvar aŭ dek kvin el la dek naŭ provincoj, en kiujn Ĥinujo estas dividita. Malgraŭ la diversaj dialektoj oni povas per la lingvo Mandarina komprenigi sin ĉie, kie tiu ĉi lingvo estas parolata. Se oni kalkulos, ke la loĝantaro de Ĥinujo estas 360 000 000, oni povas diri, ke ĉirkaŭ 300 000 000 el ili parolas la lingvon Mandarinan. Ĉiuj mandarinoj devas koni tiun ĉi lingvon, kaj ĉiuj, kiuj ĝin ankoraŭ ne parolas, devas ĝin lerni. La aliaj lingvoj de Ĥinujo estas parolataj de pli malgranda nombro da homoj, tamen en ĉia okazo tiu ĉi nombro estas ankoraŭ sufiĉe granda. Tiel ekzemple ĉirkaŭ 20 milionoj parolas la lingvon Kantonan en tiu aŭ alia formo. La enkonduko de unuforma lingvo en Ĥinujo anstataŭ la multegaj tiel nomataj dialektoj estas, almenaŭ por la plej proksima tempo, ankoraŭ nur revo. Antaŭ ĉirkaŭ 200 jaroj la imperiestro Kang-Hi ordonis aranĝi por tiu ĉi celo en diversaj partoj de la regno lernejojn, tamen la plano donis nenian rezultaton. Ke Ĥinujo en la estonteco havos ian unuforman lingvon, estas tamen tre kredeble, kaj la lingvo Mandarina kredeble fine fariĝos la regna kaj nacia lingvo de la tuta Ĉiela Imperio.

Kiel elrigardas la norda poluso?La Amerika astronomo Jonson, supozante, ke la ekspedicio de Nansen havos sukceson, priskribas la aperojn, kiujn vidos la esplorantoj sur la norda poluso. Tiel, ekzemple, la taga lumo daŭros sen interrompo de la 21 de Marto ĝis la 22 de Septembro, la tuta resta parto de la jaro konsistos el malluma nokto, simila al niaj aŭtunaj noktoj. La steloj estos vidataj, sed Nansen ne vidos ilian leviĝon nek malleviĝon. Ĉirkaŭe regos silento premanta. Poste en tiu ĉi maro glacia komenciĝos ventegoj kaj huraganoj. Inter senlima mallumo oni aŭdos la bruadon de ventegoj, ĝemojn, plorojn, kvazaŭ en la mondon enŝiriĝis ĉiuj fortoj de la infero, kaj al ĉio tio ĉi la nokto mallumega, nigra, senfina . . . Sur la malfortan ŝipon premas de ĉiuj flankoj montoj da glacio, sube estas maro kaj nenio pli. La ventegoj bruas kaj fajfas, la ŝipo krakas terure. Poste Nansen ekvidos naskiĝantan lumon, flaman brilon de matena ĉielruĝo, anoncanta la venon de la suno. La ĉielo kovriĝos per ora koloro kaj en la daŭro de tri monatoj iom post iom leviĝados la suno, kaj en la daŭro de la tri sekvantaj monatoj ĝi malleviĝados. Sed en la tuta daŭro de tiuj ĉi ses monatoj estos konstante lume. Poste denove fariĝos mallumo kaj nokto.

Rimedo kontraŭ ondegoj. En unu el la lastaj kunsidoj de la franca societo de savado de dronantoj estis montrita nova aparato, kiu kvietigas la ondegojn kaj konsistas el reto, plektita el facila sed fortika materialo. Tiu ĉi reto efikas kiel oleo, kiu, kiel oni scias, havas la kapablon kvietigi la forton de la ondoj. La provoj, kiujn oni faris kun tiu ĉi reto sub Quiberon, sur la spaco de 800 kvadrataj metroj, donis rezultaĵojn tiel bonajn, ke la franca ministro de maro difinis specialan komision, por esplori la efikadon de la reto sur la ondojn de maro.

El la historio de la grafologio.Jam longe oni antaŭvidis la eblon diveni la karakteron de la persono el la karaktero de ĝia skribado. En la jaro 1602 la itala instruitulo Bilbo publikigis verkon : « Pri la rimedo ekkoni la morojn kaj la ecojn de skribanto laŭ lia skribado ». Lavater okupadis sin je tiu ĉi sama objekto, sed nur en la komenco de tiu ĉi centjaro (1806) la franco Johanno Hipolito Michon alkondukis tiun ĉi arton, aŭ kiel aliaj diras, « sciencon » al sufiĉa grado da perfekteco, donis al ĝi certan formon kaj metodon. Nun ekzistas en Parizo Societo Grafologia (strato de Bonaparte N-ro 62); en la nombro de ĝiaj honoraj prezidantoj sin trovas : Aleksandro Dumas (filo) kaj Mgr. Barbier de Montant; sub la redakcio de Varinard la societo eldonas monatan gazeton « La Graphologie », kiu inter aliaj donas « portretojn grafologiajn ». Antaŭ nelonge la Luksemburga juĝistaro oficiale konfesis la ekzistadon de la grafologio, turnante sin al la redaktoro de la dirita gazeto en unu juĝa afero, en kiu ordinaraj kaligrafoj ne povis helpi. S-ro Varinard solvis bone la problemon. De tiu tempo la juĝo Luksemburga fariĝis eterna abonanto de la « Graphologie ». Krom tiu ĉi servo publika, la redakcio faras multajn servojn privatajn, divenante ekzemple al enamitoj pri la karaktero de iliaj idealoj, al bankieroj pri iliaj kontoranoj k. t. p.

Higieno de longevivado.D-ro Javal dissendis antaŭ nelonge serion da demandoj al multaj centjaraj maljunuloj, dezirante el iliaj respondoj kunmeti regulojn, kion oni devas fari, por longe vivi. Ĉirkaŭ 50 personoj sendis al li respondojn. Ilia esenco estas la sekvanta : Manĝado simpla kaj sufiĉa; precipe kreskaĵa; la plejparto de la centjaruloj tute ne uzadis alkoholon, kelkaj trinkis vinon. Ĉe la manĝado esti varme vestita; tabakon ne fumi. Estas strange, ke preskaŭ ĉiuj ili amas frandaĵojn, ekzemple sukeron. Fine ĉiuj senescepte sciigis, ke ili tra la tuta vivo kiel eble plej pene evitadis ekscitiĝojn.

El Kalifornio.Kiel oni scias, Kalifornio apartenas al la lokoj tre riĉaj kiel per mineraloj, tiel ankaŭ per produktaĵoj de la regno kreskaĵa. La kreskaĵoj tie ofte distingas sin per tiaj grandegaj mezuroj, ke ni, eŭropanoj, tute ne povus ĝin kredi. Tuj ĉe la eniro en la montojn, en la loko Kalaveraso, sur la alteco de 1400 metroj super la nivelo de la maro, troviĝas angulo de arbaro, en kiu kolektiĝis tuta familio da grandeguloj el la speco de la tiel nomataj « mamontaj arboj ». Grizaj, maljunaj, ornamitaj per nudaj branĉoj nur sur la pintoj, ili staras jam ne la unuan miljaron kaj estas ĉirkaŭkreskitaj de densa musko. Flamaj floroj nestiĝas en la fendoj de iliaj radikoj kaj sur la sulkita ŝelo. La freŝa muska supraĵo de la tero estas tre mola sub ili. Iliaj folietoj estas tre malgrandaj, kaj ilia korpo — la ligno — estas malmola, de ruĝeta koloro, sed tre rapide nigriĝas de la tempo. La plej granda el la Kalaverasa familio de tiuj ĉi arboj, sub la nomo « Maljuna arbo », jam pli ne ekzistas. Kiam ĝi ankoraŭ vivis, ĝi havis la alton de 90 metroj kaj ĉirkaŭ 10 metrojn en la diametro. Antaŭ 40 aŭ 60 jaroj la eŭropaj enmigrintoj-kolonianoj ekvolis faligi tiun ĉi arbon. Ĉu ĝi malhepis al la konstruo de kolonio aŭ al trameto de vojo, ĉu oni simple bezonis tiun arbegon por iaj laboroj, ekzemple por fari el ĝi trabojn aŭ tabulojn, — fakto estas, ke la kolonianoj komencis ĝin elhaki. Trasegi aŭ trahaki grandegulon, kiu havas 10 metrojn en la diametro, estas afero ne facila. Kian grandegan multegon da ekbatoj devis fari la malgrandaj hakiloj de la laborantoj ĝis la atingo de la internaĵo! Ili submordetus ĝin tiel same, kiel mordetas la arbaraj skaraboj niajn betulojn, alnojn kaj pinojn. Sed la laboro de la kolonianoj iris pli rapide. Per grandegaj boriloj ili traboris la arbon en multaj lokoj, hakadis en la daŭro de ses semajnoj kaj fine ĝin faligis. La arbo falis, kaj sur la supraĵo de la freŝa ŝtipo, kiun oni purigis kaj glatigis, estis konstruita — areno por dancoj! La aĝon de la arbo oni difinis per la nombro de la tavoloj sur la ŝtipo, kaj oni trovis, ke la arbo havis la aĝon de 3000 jaroj! En la daŭro de tri semajnoj oni deŝiradis de la subhakita grandegulo la ŝelon; la ŝelo havis la dikecon de 2/3 da metro kaj estis sendita al la ekspozicio en San Francisko. Ni montros ankoraŭ unu ekzemplon de arbara grandegulo. Tio ĉi estas la tiel nomata « Ĉevala arbo », kiu mem falis kaj kuŝas jam kelkajn centjarojn. Ĝia grandega trunko havas inter la radikoj, kiuj estas elturnitaj eksteren, ĉirkaŭ 40 metrojn en la diametro, kaj en la malplena internaĵo, en la spaco de 30 metroj, rajdanto sur ĉevalo povas tute libere traveturi la tutan arbon trae! Kia nevidebla forto, kia ventego aŭ tertremo povis elŝiri el la tero tian grandegulon, kies aĝo dank' al la putreco kaj neklareco de la tavoloj ne povas esti difinita eĉ proksimume! Pri aliaj arboj de tiu loko ni diros nur kelkajn vortojn. Grandeguloj en tiu loko ekzistas multaj ankoraŭ nun, kaj oni nomas ilin ĉiun per propra nomo. Inter ili estas : « Tri fratinoj », ĉiu po 90 metroj de alto; « Geedzoj », malmulte pli malgrandaj ol la « Fratinoj ». Ekzistas tuta « familio », konsistanta el 26 arboj-kolosoj; la plej maljuna el ili — la patro — havis la alton de ĉirkaŭ 150 metroj; subputrinte kaj falinte, ĝi rompiĝis sur unu el siaj najbaroj en du partojn, kaj la pli malgranda el ili, havanta la longon de 90 metroj, kuŝas sur la tero en nia tempo. [N. Kuŝnir.]

Nova nutra kreskaĵo.Sur unu el la insuloj de Japanujo oni okaze eltrovis novan nutran kreskaĵon, al kiu oni donis la nomon « Polygonum Saghalae » de la nomo de la insulo Sagalo, sur kiu oni ĝin eltrovis. Ĝi distingiĝas per kreskado tiel rapida, ke en la daŭro de tri ĝis kvar monatoj ĝi atingas la altecon de 2 metroj kaj kovriĝas per grandegaj folioj, kiuj prezentas bonegan manĝon por la bruto. Unu arbetaĵo de tiu ĉi kreskaĵo ombras la spacon de tri kvadrataj metroj, kaj la tuta maso da folioj de unu arbetaĵo pezas 30 kilogramojn. La trunko kaj ĉiuj aliaj partoj de la kreskaĵo enhavas en si multe da amelo kaj aliaj nutraj ŝtofoj. Tiu ĉi kreskaĵo, kiel montris la unuaj provoj, ne postulas penan edukadon. Antaŭ nelonge kelkaj arbetaĵoj estas elsenditaj Francujon, kie oni intencas fari provojn de ĝia plantado en granda mezuro.

Konservado de vivaj fiŝoj.Oni scias, ke kelkaj specoj da fiŝoj enfosas sin por la vintro en ŝlimon kaj restas en ĝi en la stato de plena rigidiĝo. La ĥinoj turnis atenton sur tiun ĉi fakton kaj, apogante sin sur ĝin, elpensis spritan rimedon por konservado de vivaj fiŝoj. La kaptitan fiŝon ili tuj ĉirkaŭkovras per malseka argilo kaj kaŝas ĝin en glaciejo. Post kelkaj, eĉ post dek monatoj la tiel konservita fiŝo, enlasita en akvon, reviviĝas. En tia maniero la pli riĉaj ĥinoj konservas en siaj glaciejoj grandajn provizojn da vivaj fiŝoj. Tamen ne ĉiujn specojn da fiŝoj oni povas konservi en tia maniero.

Kolonio komunistade Aŭstraliaj elmigrantoj estas nun fondata en Paragvajo. Multaj personoj kune kun siaj familioj forlasis sian landon kaj formigris en la novan patrujon. La Belga konsulo en Buenos-Ayres sendis al sia registaro la sekvantajn sciigojn pri tiu ĉi kolonio : La registaro de Paragvajo fordonis al la kolonianoj por ĉiam spacon da tero, kiu okupas 40 mejlojn kvadratajn kaj kuŝas sur la norda bordo de la rivero Tebikuara, en la interspaco de 6 mejloj de la fervojo Villa Rica. Ĝis la jaro 1894 devas loĝiĝi tie 400 familioj en la nombro de 2000 personoj. La profitoj, kiuj estos atingataj per komuna laborado, devas ĉiujare esti dividataj inter ĉiuj plenaĝaj personoj, tiel viroj, kiel ankaŭ virinoj. La kolonio estos regata de direktoro kaj de aldonitaj al li konsilanoj. Ĉiuj plenaĝaj loĝantoj de ambaŭ seksoj havas la rajton de voĉdonado. La lernejoj kaj malsanejoj estos tenataj je la kalkulo de la komunumo. Ĉiuj religioj havas egalajn rajtojn, kaj ĉiu familio povas havi religion, kiun ĝi volas. La societo posedas sufiĉajn rimedojn, por atendi 1 l/2 jarojn la unuan rikolton de la kampoj. La spaco da tero, donita de la Paragvaja registaro estas tre fruktoporta, sed arbara kaj postulanta multe da prepara laborado.

La deveno de la kiso.La konata itala instruitulo Lombroso publikigis en la « Nouvelle Revue » artikolon pri la deveno de la kiso. Laŭ lia opinio ĉiuj popoloj sovaĝaj kaj eĉ duone-civilizitaj, enkalkulinte ankaŭ la Japanojn, ne vidas en la kiso simbolon de amo. Tiel same ankaŭ la Novo-Zelandanoj, Somalisoj, Eskimosoj k. t. p. Inter kelkaj popoloj oni ne diras : « kisu min », sed « flaru min ». Lombroso diras, ke la kiso naskiĝis iom post iom kaj havas sian komencon en la akto patrina, t. e. en la nutrado de la brustaj infanoj de ilia patrino. Ĝis nun kelkaj virinoj-patrinoj en tia maniero dorlotas siajn infanojn. Tiu ĉi moro estas precipe disvastigita inter la loĝantoj de la insuloj Fidĝi. Ili ne havas vazojn por trinki, kaj la homoj trankviligas tie sian soifon rekte el la rivereto, per helpo de tubeto, kaj la infanoj tie mortus de soifo, se la patrinoj ne trinkigadus ilin per enverŝado al ili akvon en la buŝon el sia propra buŝo. En la poemoj de Homero kaj Heziodo ne estas dirita eĉ unu vorto pri la buŝo nek pri la kiso en senco de seksa amo, tie estas parolate pri ili nur kiel pri kareso patrina. Tiel ekzemple Hektoro en la sceno kun Andromaĥo tute ne kisas sian edzinon, sed nur karesas ŝin per la mano. Nenio ankaŭ estas dirita pri kiso en la rakontoj pri Venero kaj Marso, pri Uliso kaj Kalipso, Uliso kaj Circeo, Pariso kaj Heleno aŭ Hero en la XIV kanto de Iliado. Ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno, Andromaĥo, Brizeido, Kalipso aŭ Circeo. En la antikvaj Hindaj poemoj Lombroso ne trovis eĉ postesignon de kiso erotika. Ĉio tio ĉi montras, ke en tiuj tempoj ĝi ne ekzistis, sed naskiĝis nur en la tempo de pli granda disvolviĝo de la civilizacio.

Memvola vivisekcio. Du Amerikaj kuracistoj antaŭ nelonge publikigis en la gazeto « New-York Herald » originalan anoncon, en kiu ili proponas 5000 dolarojn da rekompenco al la persono, kiu konsentus, ke oni faru al ĝi operacion, konsistantan en farado de truo en la stomako kaj fermado ĝin poste per vitro, por farado de esploroj super la funkciado de la stomako. Al tiu ĉi propono alsendis sian konsenton 142 homoj, precipe laboristoj. La « feliĉa elektito » fariĝis unu atleto, kiu ne havis sukceson en la cirkoj.

Sekigado de marĉoj. Malgraŭ la grandegaj spacoj da ankoraŭ ne okupita prilaborebla tero, la Amerikanoj jam frutempe pensas pri akirado de novaj pecoj da tero. En la ŝtato Georgio oni komencis la sekigadon de grandegaj marĉoj, kiuj ĝis nun estis nur la loko de loĝado de aligatoroj kaj aliaj akvaj bestoj. Unu ĉefa kanalo kaj multo da kanaloj paralelaj flankaj liberigos de sub la akvo spacon da 250 000 hektaroj da tero. Ekster tio ĉi funkciados, kiel ordinare en Ameriko, maŝinoj vaporaj, pumpantaj la akvon en la kvanto de 135 000 litroj en minuto. Sub la tavolo da ŝlimo kaj sur la nemultaj insuletoj de la marĉo oni jam trovis sendubajn postesignojn de ekzistado de la antikvaj loĝantoj de Ameriko en tiu ĉi loko. La arĥeologoj promesas al si riĉan rikolton, kiam la inĝenieroj finos la laborojn senakvigajn.

Nova diamanto. La gloro de la Kohi-Noor, Regento, Orlovo kaj aliaj eksterordinare belaj kaj grandaj diamantoj devas nun paliĝi antaŭ la diamanto-grandegulo, kiun oni antaŭ nelonge trovis en la suda Afriko, en la libera regno Oranĝo, en la loko Jagersfontein. La 30-an de Junio de la jaro 1893 unu kafro, interparolante kun la observanto de laboro, rimarkis, ke proksime io lumas sur la tero. Li kovris la lumantan objekton per la piedo, kaj kiam la observanto foriris li elfosis grandegan ŝtonon, havantan la alton de ĉirkaŭ 8 centimetroj kaj la larĝon de ĉirkaŭ 5 centimetroj. Ĝia pezo estas 971 karatoj. Ĝia prezo superas ĉion, kion oni ĝis nun pagadis por diamantoj. La kafro poste mem fordonis ĝin al la entreprenanto; li ricevis por ĝi 150 funtojn da sterlingoj, ĉevalon kaj selon kaj revenis hejmen forte feliĉa. Estas interese, ke ia societo farmis la tiean fosejon kun la rajto aĉetadi laŭ pezo en karatoj ĉiajn ŝtonojn, suprajn, malsuprajn kaj indiferentajn; la kontrakto finiĝis la 30-an de Junio de tiu ĉi jaro, kaj tiu grandega diamanto estis preskaŭ la lasta ŝtono, kiun oni trovis en tiu ĉi tago. Al la posedantoj oni proponis jam por ĝi 1 500 000 frankojn, sed kelkaj pensas, ke la prezo atingos la sumon de 15 000 000. La ŝtono havas koloron blanka-bluan kaj estas preskaŭ tute pura. Sur ĝi troviĝas malgranda nigra makuleto, pri kiu oni pensas, ke ĝi malaperos post la facetado. Nun la ŝtono sin trovas en Londono.

Timo.En unu el la Amerikaj bestejoj oni faris antaŭ nelonge provojn, por konvinkiĝi, en kia grado estas vera la proverba timo de leonoj, tigroj, elefantoj kaj aliaj grandaj bestoj antaŭ simpla muso. Antaŭe oni enlasis muson en la kaĝon, en kiu sin trovis du grandegaj leonoj; tiuj ĉi forsaltis kun timego, terure kriante kaj penante eliĝi el la kaĝo. Iom post iom ili trankviliĝis tiom, ke ili ĉirkaŭflaris la gaston kaj poste jam turnis sur lin nenian atenton. Tiel same tenis sin granda reĝa tigro. Elefanto tremis de teruro kaj maltrankvile movadis la rostron; sed lia dresita kolego kun plej malvarma sango dispremis la gaston per la piedego. Hienoj kaj lupoj, rigardante la aferon pli praktike, sufokis tuj la ratojn kaj musojn, kiujn oni enlasis al ili en la kaĝon.

Viroj kaj virinoj.Profesoro Bucher el Lejpcigo elkalkulis la rilatan nombron de la viroj kaj virinoj en Eŭropo. Montriĝas, ke, esceptinte Grekujon, Italujon kaj la regnojn Danubajn, inter la 300 milionoj da loĝantaro en Eŭropo sin trovas 4 1/2 milionoj pli da virinoj, ol da viroj. La plinombreco de la virinoj estas la plej forte disvolvita en la aĝo, kiu estas la plej responda por edziĝo, nome en la aĝo de 20 ĝis 30 jaroj; la plej rimarkebla ĝi estas en la urboj, precipe en tiuj urboj, kie staras tre malgrandaj garnizonoj, ekzemple en Svisujo aŭ Skandinavujo. En Portugalujo kontraŭ 1 000 viroj estas 1 091 virinoj, en Norvegujo 1 090, en Polujo 1 076, en Anglujo 1 060. Berlino havas kontraŭ ĉiuj 1 000 viroj 1 080 virinojn, Dresdeno 1 113, Frankfurto sur Majno 1 123. La kaŭzo de tiu ĉi plinombreco estas la pli granda mortado de knaboj en la aĝoj suĉula kaj infana.


Back to IndexNext