KVINA AKTO

KVINA AKTO(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.)(Ferfareja administranto Ringdalstaras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.)RINGDALEnvenu!DOKTORO FJELDBO(de la fono)Bonan matenon!RINGDALBonan matenon, sinjoro doktoro!FJELDBONu, ĉio bone statas?RINGDALJes, dankon; sufiĉe bone; sed —FJELDBOSed?RINGDALJes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon?FJELDBONe! Kio estas tio?RINGDALĈu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli?FJELDBONe!RINGDALMonsen forkuris ĉinokte.FJELDBOForkuris? Monsen?RINGDALForkuris.FJELDBOSed bona Dio —?RINGDALStrangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli —FJELDBOSed la kialo? La kaŭzo?RINGDALNemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj en Kristianio ĉesis kaj jen —FJELDBOKaj li forkuris!RINGDALForen al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas —FJELDBOKaj la malfeliĉa familio —?RINGDALLa filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas.FJELDBOJes, sed la filino?RINGDALTŝŝ; la filino estas ĉi tie.FJELDBOĈi tie?RINGDALLa familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento.FJELDBOKaj kiel ŝi eltenas tion ĉi?RINGDALHo, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun ŝi spertis hejme —; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi — Tŝŝ; jen la ĉambelano.LA ĈAMBELANO(de maldekstre)Jen vi estas, kara doktoro!FJELDBOJes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano!LA ĈAMBELANOHo, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi ĉion bonan.FJELDBOKaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano —LA ĈAMBELANOUnue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.FJELDBOKion tio signifas?LA ĈAMBELANOMi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte.FJELDBOHo, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi?LA ĈAMBELANOMi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam hodiaŭ.FJELDBOPri tio vi tamen devus iomete dormi.LA ĈAMBELANOKiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi.FJELDBOJes, kaj kio krome?LA ĈAMBELANOMia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do aŭdis pri Monsen?FJELDBOJes, mi aŭdis.LA ĈAMBELANO(alRingdal)Ĉu oni nenion pli scias?RINGDALNenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.LA ĈAMBELANOKaj mia filo?RINGDALVia filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; sed nenio restos.LA ĈAMBELANOHm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.RINGDALEstos farata.(elen tra la antaŭa pordo dekstre)FJELDBOSed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento.LA ĈAMBELANOĈu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?FJELDBOHo, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas?LA ĈAMBELANOĈu vi volis agi kiel mia filo agis?FJELDBOLi ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero.LA ĈAMBELANOKaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?FJELDBOSe ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuiĝas al sincereco.LA ĈAMBELANO(paŝadante)Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo forĵetita!FJELDBOEstas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano!LA ĈAMBELANO(haltas)Mi?FJELDBOJes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la tenton?LA ĈAMBELANOVi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.FJELDBOTion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste.LA ĈAMBELANOĈu tion vi opinias?FJELDBOMi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni akceptas la taskonlernianstataŭesti. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård —LA ĈAMBELANOStensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård?FJELDBOFlikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. “Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, — ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disiĝo en la personeco?LA ĈAMBELANOMi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi —!FJELDBOJes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato —LA ĈAMBELANOJen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta?FJELDBOFore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.LA ĈAMBELANOKe tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen —FJELDBOKion? Kiaĵon?LA ĈAMBELANOVi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio ĉi?FJELDBOLa kambio de via filo?LA ĈAMBELANOJes, ĝin li sendis min reen.FJELDBOLibervole?LA ĈAMBELANOLibervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; — kaj tial de hodiaŭ mia domo staros malferma por li.FJELDBOPripensu! Pro vi mem kaj pro via filino —LA ĈAMBELANOHo preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe.FJELDBOMi?LA ĈAMBELANOJes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en ĉio ajn, — kaj tamen —FJELDBONu ja, tamen?LA ĈAMBELANOTamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io — io distingita kiun mi tute ne ŝatas!FJELDBOSed pliklarigu do!LA ĈAMBELANOMi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.FJELDBOSinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan oferon.LA ĈAMBELANOĈu? Per kio?FJELDBOPer silento.LA ĈAMBELANOPer silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; — kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi tiun domon; li devos —; li devos —! Ho, mi ne emas, je mia benata feliĉo —! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.LUNDESTAD(de la fono)Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj ĉion bonan —LA ĈAMBELANOHo, je diablo, — mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo.LUNDESTADJes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.LA ĈAMBELANOJes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo?LUNDESTADHo, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano.LA ĈAMBELANOHm, hm; — jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antaŭhieraŭ ke li venis pete —FJELDBOEble por saviĝi.LUNDESTADNeeblus; li sinkis tro profunden; — kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona.LA ĈAMBELANOBone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en la elekto hieraŭ?LUNDESTADMi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn.LA ĈAMBELANONu, tiun esprimon mi ne tute komprenas —?LUNDESTADLi havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de socia stato, estas tre facile por li esti liberala.LA ĈAMBELANOMi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj.LUNDESTADJe Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de aliuloj. Tio estas la nova en la afero.LA ĈAMBELANOKaj tiun renversadon vi volas subteni?LUNDESTADMi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi.LA ĈAMBELANOSed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro —?LUNDESTADMi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone.LA ĈAMBELANOJes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li —LUNDESTADSe Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia.LA ĈAMBELANOBedaŭrinde; vi estis tro rapida —LUNDESTADMi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano.LA ĈAMBELANORilate al mi?LUNDESTADNia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensgård, — vi ja scias ke li havas certan paperon —LA ĈAMBELANONun ne plu.LUNDESTADKio?LA ĈAMBELANOJen ĝi estas.LUNDESTADĈu li sendis ĝin reen al vi?LA ĈAMBELANOJes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.LUNDESTAD(pripensante)Advokato Stensgård havas bonajn talentojn.STENSGÅRD(de la fono; haltas apud la pordo)Ĉu vi permesas ke mi proksimiĝu?LA ĈAMBELANO(al li)Vi sekure povas.STENSGÅRDKaj vi volas akcepti gratulon de mi?LA ĈAMBELANOMi volas.STENSGÅRDDo akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn stultaĵojn —LA ĈAMBELANOMi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård.STENSGÅRDHo Dio benu vin!LA ĈAMBELANOKaj ekde hodiaŭ — ĉar vi tiel deziras — ekde hodiaŭ vi estos kiel hejme ĉi tie.STENSGÅRDĈu permesiĝas? Ĉu permesiĝas?(oni frapas)LA ĈAMBELANOEnvenu!(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p.La ĉambelanoiras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.)TORA(kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre)Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente.STENSGÅRDVi sinjorino!TORAPatro diris al mi kiel bele vi kondutis.STENSGÅRDSed —?TORAAĥ, kiom ni misjuĝis vin!STENSGÅRDĈu vi —?TORAVi ja mem kulpis; — ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion.STENSGÅRDVi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis —?TORAĈiuj; se ni vere povus —LA ĈAMBELANORefreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano!TORAJen ili baldaŭ.(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta sceno.)STENSGÅRDKara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!LUNDESTADTia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ.STENSGÅRDPa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo!LUNDESTADOho; pensoj pri amo?STENSGÅRDNe pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo!LUNDESTADDo bofrato Bastian portis al vi la respondon?STENSGÅRDBastian —?LUNDESTADJes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto.STENSGÅRDHo, babilaĵo —LUNDESTADNe timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal.STENSGÅRDKion vi havas de Ringdal?LUNDESTADFraŭlino Monsen donis sian “Jes”.STENSGÅRDKion vi diras?LUNDESTADSian “Jes”, mi diras.STENSGÅRDJes? Jes? Kaj la patro forkurinta!LUNDESTADSed ne la filino.STENSGÅRDSian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian —; kiel do povis tiu bruto —? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci.DANIEL HEJRE(de la fono)He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas —LA ĈAMBELANODankon, dankon, malnova amiko!DANIEL HEJREJe Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu.(novaj gastoj venas)Jen ni havas la asistantojn de la justeco; — la ekzekucia potenco —; nu sufiĉe!(alStensgård)Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de maljunulo.STENSGÅRDPri kio?DANIEL HEJREHieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja scias —STENSGÅRDNu jes, jes; kio sekve?DANIEL HEJREEstis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron —STENSGÅRDKio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis?DANIEL HEJREKiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin —STENSGÅRDHo, dankon al Dio!DANIEL HEJREVi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo —! Sed la amo havas okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se permesiĝas tion diri; — ho, jen taŭga virino!STENSGÅRDNu? Kaj kio plue?DANIEL HEJRENu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis hieraŭ!STENSGÅRDKio? Fianĉiniĝis?DANIEL HEJREKoran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi —STENSGÅRDStultaĵo! Estas nur babilaĵo!DANIEL HEJREKio estas nur babilaĵo?STENSGÅRDVi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis —! Ĉu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi —DANIEL HEJRENe, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj.STENSGÅRDEgale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.DANIEL HEJREKomprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj!STENSGÅRDJes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, — procesi por vi —; Tŝŝ; mi fidas vin.(foriras)LA ĈAMBELANO(kiu dume parolis kunLundestad)Ne, Lundestad, —tionmi vere ne povas kredi.LUNDESTADNun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de Daniel Hejre mem.DANIEL HEJREKion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi?LA ĈAMBELANODiru al mi, — ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ?DANIEL HEJREJes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?LA ĈAMBELANOMi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li —LUNDESTADVi kredigis lin ke ĝi estas falsa?DANIEL HEJREPa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko —LUNDESTADSed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj?DANIEL HEJREJes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu?LA ĈAMBELANODo tiel!LUNDESTAD(alla ĉambelano)Kaj kiam litionaŭdis —LA ĈAMBELANO— kaj jen li donis la kambion al Ringdal!LUNDESTADLa kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.LA ĈAMBELANOAktoras grandanima; trompas min denove; — malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, — tiu, tiu —! Kaj tiu persono —!DANIEL HEJRESed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?LA ĈAMBELANOPoste; poste, kara amiko!(tirasLundestadflanken)Kaj tiun personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren!LUNDESTADKaj ĉu vi mem do?LA ĈAMBELANOHo, mi ŝatus —!LUNDESTAD(montras alStensgård, kiu parolas kunTora)Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras —?LA ĈAMBELANOEl tiuj pensoj mi ilin elpelos.LUNDESTADTro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco —LA ĈAMBELANOAnkaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!LUNDESTADKion vi volas fari?LA ĈAMBELANOAtentu(iras alFjeldbo)Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, — bonvolu fari al mi servon.FJELDBOKun ĝojo!LA ĈAMBELANODo forpelu la ulon tie.FJELDBOStensgård?LA ĈAMBELANOJes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin!FJELDBOSed kiel povas mi —?LA ĈAMBELANOTio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn —FJELDBOLiberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn?LA ĈAMBELANOJes, pro diablo; jes!FJELDBOVian manon por tio, sinjoro ĉambelano!LA ĈAMBELANOJen ĝi.FJELDBOJe Dio do; nun aŭ neniam!(laŭte)Permesu ke mi ĉimomente okupas la atenton de la ĉeestantoj?LA ĈAMBELANODoktoro Fjeldbo parolas!FJELDBOMi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino.(Ekkrioj de surprizo.Toraeligas etan krion;la ĉambelanoestas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)STENSGÅRDFianĉiĝo!Viafianĉiĝo —!DANIEL HEJREKun de la ĉambelano perm— —? Kun via —? Kun — kun —?LUNDESTADĈu la doktoro perdis la prudenton?STENSGÅRDSed, sinjoro ĉambelano —?LA ĈAMBELANOKion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de la junuloj!FJELDBODankon, dankon, — kaj pardonon!LA ĈAMBELANONi troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu!TORAHo, mia benata patro!LUNDESTADJes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas anonci kroman gefianĉiĝon —STENSGÅRDEstas elpensaĵo!LUNDESTADCerte ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen —STENSGÅRDMensogo; mensogo mi diras!TORANe, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas.LA ĈAMBELANOKiuj? Kie?TORARagna kaj kandidato Helle. Jen interne —(al la plej supera pordo dekstre)LUNDESTADKandidato Helle? Li do —!LA ĈAMBELANOKaj ĉi tie; ĉe mi!(al la pordo)Elvenu, karaj infanoj!RAGNA(timema retiras sin)Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj!LA ĈAMBELANONeniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj?KANDIDATO HELLESinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma.RAGNAHo, zorgu pri ni!LA ĈAMBELANOMi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi!DANIEL HEJREJes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas eĉ kompletigi la liston —LA ĈAMBELANOKio? Vi? Je via aĝo; — kia nepripensemo!DANIEL HEJREHo —! Sufiĉe dirite.LUNDESTADLa ludo estas perdita, sinjoro Stensgård.STENSGÅRDĈu?(laŭte)Ne, nunmikompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon.LA ĈAMBELANOKiel?STENSGÅRDOni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj ĉi tie, — ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaŭ mi estas fianĉigita.LA ĈAMBELANOVi?FJELDBOFianĉigita!DANIEL HEJREAtestiĝas.LA ĈAMBELANOSed kiel —?FJELDBOFianĉigita? Kun kiu?LUNDESTADĈu do ne estas?STENSGÅRDFrukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen.FJELDBOKun sinjorino Rundholmen!LA ĈAMBELANOLa vidvino de la kampara komercisto?LUNDESTADHm. Nu tiel!LA ĈAMBELANOSed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do —?STENSGÅRDManovro, sinjoro ferfareja posedanto!LUNDESTADLi havas bonajn talentojn.LIBROPRESISTO ASLAKSEN(enrigardas ĉe la pordo en la fono)Mi petas multfojan pardonon —LA ĈAMBELANONu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli?ASLAKSENNe, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensgård.STENSGÅRDPoste; vi povas atendi ekstere.ASLAKSENNe, morto kaj plago, mi devas diri al vi —STENSGÅRDFermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? — Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min.LUNDESTADLi venkis.LA ĈAMBELANOVere, mi devas diri —(al la servistino, kiu proksimiĝis al li de la pordo en la fono)Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?LA SERVISTINOSinjorino Rundholmen —LA ĈIRKAŬSTARANTOJSinjorino Rundholmen?LA ĈAMBELANOĈu ŝi?LA SERVISTINOSinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo —LA PLIMULTO(parolante samtempe)Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel —?STENSGÅRDKia babilaĵo!ASLAKSENJes, mi ja diris al vi —LA ĈAMBELANO(al la pordo)Envenu; envenu!(Bastian Monsenkunsinjorino Rundholmenĉe la brako venas de la fono; ĝenerala konfuzo.)SINJORINO RUNDHOLMENJes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera —LA ĈAMBELANOKompreneble ne!SINJORINO RUNDHOLMENSed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino mian fianĉon.LA ĈAMBELANOJes, jes, — vi ja estas fianĉinigita; sed —TORASed ni ne sciis —STENSGÅRD(alAslaksen)Sed kiel tio ĉi do estas —?ASLAKSENMi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras —STENSGÅRDSed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj —ASLAKSENNe, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.STENSGÅRDTiun de Bastian? Kaj jen —?(ĵetas okulon sur la leteron, kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon)Ho, vi damnita fatalulo!SINJORINO RUNDHOLMENJes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam —. Ho vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do certe volas gratuli min?DANIEL HEJRE(alLundestad)Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne?LA ĈAMBELANOLi certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon!SINJORINO RUNDHOLMENKiu?TORARagna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita.BASTIANVi, Ragna?SINJORINO RUNDHOLMENNu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård!FJELDBONe, ne; ne li!LA ĈAMBELANONe, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ devas gratuli.SINJORINO RUNDHOLMENLa fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; gratulon sinjoro advokato!FJELDBODoktoro, vi devas diri.SINJORINO RUNDHOLMENKion?FJELDBODoktoro; estas mi.SINJORINO RUNDHOLMENNe, nun mi ne scias nek elen kaj enen!LA ĈAMBELANOSed nun mi scias kaj elen kaj enen!STENSGÅRDPardonu; necesa afero —LA ĈAMBELANO(mallaŭte)Lundestad, kio estis la alia —LUNDESTADKio alia?LA ĈAMBELANONe ambiciulaĉo; sed la alia —LUNDESTADRadikhakisto.STENSGÅRDMi rekomendas min!LA ĈAMBELANOJen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, — vorto kiu longe kuŝis sur mia koro —STENSGÅRD(al la elirejo)Pardonu; urĝas afero.LA ĈAMBELANO(post li)Radikhakisto!STENSGÅRDAdiaŭ; adiaŭ!(elen en la fono)LA ĈAMBELANO(revenas antaŭen)Nun la aero estas pura, miaj amikoj!BASTIANKaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?LA ĈAMBELANOĈiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo.BASTIANCetere mi ne prenis parton en tio.SELMA(kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo dekstre)Patro! Nun vi estas ĝoja; — ĉu li povas veni nun?LA ĈAMBELANOSelma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ —SELMAPa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultaĵojn —LA ĈAMBELANOKaj pri tio vi ĝojas?SELMAJes, pri tio ke lipovas; sed li ne permesiĝos al tio.LA ĈAMBELANOLi envenu.(Selmaeliras dekstre)FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL(de la antaŭa pordo dekstre)Jen la peto pri eksiĝo.LA ĈAMBELANODankon; sed ŝiru ĝin.RINGDALŜiri?LA ĈAMBELANOJes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago —ERIK BRATSBERG(kunSelmade dekstre)Ĉu vi havas pardonon por mi?LA ĈAMBELANO(donas al li la kambion)Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.ERIK BRATSBERGPatro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom reagas.LA ĈAMBELANONe, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de la tentado! Sedmistaras apude.(laŭte)Nu, ĉu vi scias novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.PLURAJ EL LA GASTOJKio? Vi, sinjoro ĉambelano?DANIEL HEJREVi, altestimata?LA ĈAMBELANOJes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝipovastia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere.LUNDESTADJes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, — se vi volas entrepreni por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”.ERIK BRATSBERGVi! Vere?LUNDESTADMi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård hodiaŭ —; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.LA ELEKTANTOJ(kun manpremoj kaj emocio)Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la sama! Vi ne perfidas!LA ĈAMBELANOJen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de ĉio ĉi?FJELDBONu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi —!ASLAKSEN(timigita)Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino!FJELDBOSed tiu letero, kiu —?ASLAKSENNe estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino Rundholmen; — ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la “presitaĵo” en la mano —LA ĈAMBELANO(pli proksimen)Kio? Ĉu; ĉu?ASLAKSENLa gazetaro, sinjoro ĉambelano!LA ĈAMBELANOLa gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?ASLAKSENTamen, sinjoro ĉambelano —LA ĈAMBELANONeniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn.ASLAKSENVi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano!LA ĈAMBELANONu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antaŭe, — mi ne volas skribi ion en ĝi.RINGDALHo, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta!LA ĈAMBELANOJes, kion vi diras pri tio?RINGDALBenate, mi diras! Sed kiam tio okazis?FJELDBO(rapide)Ho, tion mi poste —LA ĈAMBELANOVere okazis pasintan 17-an de Majo.FJELDBOKiel —?LA ĈAMBELANOLa saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna —TORAPatro, patro; ĉu vi sciis —?LA ĈAMBELANOJes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.FJELDBOHo, sinjoro ĉambelano —!TORASed kiu dir —?LA ĈAMBELANOAlian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono.TORAHo, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj?FJELDBONun mi komprenas vian konduton —LA ĈAMBELANOJes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti.FJELDBOĈu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ?LA ĈAMBELANOVi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis.TORA(mallaŭte alFjeldbo)Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri Stensgård; — kial mi ne ricevis informojn?FJELDBOKiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, — sed oni ne timigas.(Ili interrompiĝas desinjorino Rundholmen.)DANIEL HEJRE(alla ĉambelano)Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo.LA ĈAMBELANOĈu ni faru? Nu, jes, jes!DANIEL HEJREMi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj en la gazeto de Aslaksen.LA ĈAMBELANOĜojige.DANIEL HEJREKaj vi mem komprenas, — la multaj kurantaj aferoj —LA ĈAMBELANOBone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.SINJORINO RUNDHOLMEN(alTora)Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li estas vera manĝaĵĉevalo.LA SERVISTINO(de maldekstre)La tablo estas pretigita.LA ĈAMBELANONu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen.RINGDALJes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj!DANIEL HEJREJes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj neĉeestantoj.LUNDESTADUnu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre.DANIEL HEJRELa advokato?LUNDESTADJes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ samtempe.FJELDBOPost dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj.DANIEL HEJREKial ne?FJELDBONe, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon.DANIEL HEJRESed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he!FJELDBOJes, sed kiel pri ĉio estas, —niaasocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de lajunuloj. Kiam Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun vorton.LA ĈAMBELANOAnkaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, — ni stumblis kaj palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe.LUNDESTADHo, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.ASLAKSENJes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!Kurteno

(Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.)

(Ferfareja administranto Ringdalstaras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.)

RINGDALEnvenu!

DOKTORO FJELDBO(de la fono)Bonan matenon!

RINGDALBonan matenon, sinjoro doktoro!

FJELDBONu, ĉio bone statas?

RINGDALJes, dankon; sufiĉe bone; sed —

FJELDBOSed?

RINGDALJes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon?

FJELDBONe! Kio estas tio?

RINGDALĈu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli?

FJELDBONe!

RINGDALMonsen forkuris ĉinokte.

FJELDBOForkuris? Monsen?

RINGDALForkuris.

FJELDBOSed bona Dio —?

RINGDALStrangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli —

FJELDBOSed la kialo? La kaŭzo?

RINGDALNemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj en Kristianio ĉesis kaj jen —

FJELDBOKaj li forkuris!

RINGDALForen al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas —

FJELDBOKaj la malfeliĉa familio —?

RINGDALLa filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas.

FJELDBOJes, sed la filino?

RINGDALTŝŝ; la filino estas ĉi tie.

FJELDBOĈi tie?

RINGDALLa familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento.

FJELDBOKaj kiel ŝi eltenas tion ĉi?

RINGDALHo, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun ŝi spertis hejme —; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi — Tŝŝ; jen la ĉambelano.

LA ĈAMBELANO(de maldekstre)Jen vi estas, kara doktoro!

FJELDBOJes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANOHo, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi ĉion bonan.

FJELDBOKaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANOUnue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.

FJELDBOKion tio signifas?

LA ĈAMBELANOMi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte.

FJELDBOHo, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi?

LA ĈAMBELANOMi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam hodiaŭ.

FJELDBOPri tio vi tamen devus iomete dormi.

LA ĈAMBELANOKiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi.

FJELDBOJes, kaj kio krome?

LA ĈAMBELANOMia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do aŭdis pri Monsen?

FJELDBOJes, mi aŭdis.

LA ĈAMBELANO(alRingdal)Ĉu oni nenion pli scias?

RINGDALNenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.

LA ĈAMBELANOKaj mia filo?

RINGDALVia filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; sed nenio restos.

LA ĈAMBELANOHm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.

RINGDALEstos farata.(elen tra la antaŭa pordo dekstre)

FJELDBOSed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento.

LA ĈAMBELANOĈu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?

FJELDBOHo, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas?

LA ĈAMBELANOĈu vi volis agi kiel mia filo agis?

FJELDBOLi ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero.

LA ĈAMBELANOKaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?

FJELDBOSe ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuiĝas al sincereco.

LA ĈAMBELANO(paŝadante)Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo forĵetita!

FJELDBOEstas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANO(haltas)Mi?

FJELDBOJes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la tenton?

LA ĈAMBELANOVi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.

FJELDBOTion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste.

LA ĈAMBELANOĈu tion vi opinias?

FJELDBOMi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni akceptas la taskonlernianstataŭesti. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård —

LA ĈAMBELANOStensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård?

FJELDBOFlikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. “Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, — ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disiĝo en la personeco?

LA ĈAMBELANOMi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi —!

FJELDBOJes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato —

LA ĈAMBELANOJen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta?

FJELDBOFore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.

LA ĈAMBELANOKe tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen —

FJELDBOKion? Kiaĵon?

LA ĈAMBELANOVi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio ĉi?

FJELDBOLa kambio de via filo?

LA ĈAMBELANOJes, ĝin li sendis min reen.

FJELDBOLibervole?

LA ĈAMBELANOLibervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; — kaj tial de hodiaŭ mia domo staros malferma por li.

FJELDBOPripensu! Pro vi mem kaj pro via filino —

LA ĈAMBELANOHo preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe.

FJELDBOMi?

LA ĈAMBELANOJes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en ĉio ajn, — kaj tamen —

FJELDBONu ja, tamen?

LA ĈAMBELANOTamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io — io distingita kiun mi tute ne ŝatas!

FJELDBOSed pliklarigu do!

LA ĈAMBELANOMi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.

FJELDBOSinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan oferon.

LA ĈAMBELANOĈu? Per kio?

FJELDBOPer silento.

LA ĈAMBELANOPer silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; — kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi tiun domon; li devos —; li devos —! Ho, mi ne emas, je mia benata feliĉo —! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.

LUNDESTAD(de la fono)Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj ĉion bonan —

LA ĈAMBELANOHo, je diablo, — mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo.

LUNDESTADJes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.

LA ĈAMBELANOJes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo?

LUNDESTADHo, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANOHm, hm; — jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antaŭhieraŭ ke li venis pete —

FJELDBOEble por saviĝi.

LUNDESTADNeeblus; li sinkis tro profunden; — kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona.

LA ĈAMBELANOBone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en la elekto hieraŭ?

LUNDESTADMi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn.

LA ĈAMBELANONu, tiun esprimon mi ne tute komprenas —?

LUNDESTADLi havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de socia stato, estas tre facile por li esti liberala.

LA ĈAMBELANOMi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj.

LUNDESTADJe Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de aliuloj. Tio estas la nova en la afero.

LA ĈAMBELANOKaj tiun renversadon vi volas subteni?

LUNDESTADMi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi.

LA ĈAMBELANOSed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro —?

LUNDESTADMi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone.

LA ĈAMBELANOJes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li —

LUNDESTADSe Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia.

LA ĈAMBELANOBedaŭrinde; vi estis tro rapida —

LUNDESTADMi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano.

LA ĈAMBELANORilate al mi?

LUNDESTADNia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensgård, — vi ja scias ke li havas certan paperon —

LA ĈAMBELANONun ne plu.

LUNDESTADKio?

LA ĈAMBELANOJen ĝi estas.

LUNDESTADĈu li sendis ĝin reen al vi?

LA ĈAMBELANOJes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.

LUNDESTAD(pripensante)Advokato Stensgård havas bonajn talentojn.

STENSGÅRD(de la fono; haltas apud la pordo)Ĉu vi permesas ke mi proksimiĝu?

LA ĈAMBELANO(al li)Vi sekure povas.

STENSGÅRDKaj vi volas akcepti gratulon de mi?

LA ĈAMBELANOMi volas.

STENSGÅRDDo akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn stultaĵojn —

LA ĈAMBELANOMi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRDHo Dio benu vin!

LA ĈAMBELANOKaj ekde hodiaŭ — ĉar vi tiel deziras — ekde hodiaŭ vi estos kiel hejme ĉi tie.

STENSGÅRDĈu permesiĝas? Ĉu permesiĝas?(oni frapas)

LA ĈAMBELANOEnvenu!

(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p.La ĉambelanoiras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.)

TORA(kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre)Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente.

STENSGÅRDVi sinjorino!

TORAPatro diris al mi kiel bele vi kondutis.

STENSGÅRDSed —?

TORAAĥ, kiom ni misjuĝis vin!

STENSGÅRDĈu vi —?

TORAVi ja mem kulpis; — ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion.

STENSGÅRDVi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis —?

TORAĈiuj; se ni vere povus —

LA ĈAMBELANORefreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano!

TORAJen ili baldaŭ.

(Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta sceno.)

STENSGÅRDKara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!

LUNDESTADTia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ.

STENSGÅRDPa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo!

LUNDESTADOho; pensoj pri amo?

STENSGÅRDNe pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo!

LUNDESTADDo bofrato Bastian portis al vi la respondon?

STENSGÅRDBastian —?

LUNDESTADJes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto.

STENSGÅRDHo, babilaĵo —

LUNDESTADNe timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal.

STENSGÅRDKion vi havas de Ringdal?

LUNDESTADFraŭlino Monsen donis sian “Jes”.

STENSGÅRDKion vi diras?

LUNDESTADSian “Jes”, mi diras.

STENSGÅRDJes? Jes? Kaj la patro forkurinta!

LUNDESTADSed ne la filino.

STENSGÅRDSian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian —; kiel do povis tiu bruto —? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci.

DANIEL HEJRE(de la fono)He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas —

LA ĈAMBELANODankon, dankon, malnova amiko!

DANIEL HEJREJe Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu.(novaj gastoj venas)Jen ni havas la asistantojn de la justeco; — la ekzekucia potenco —; nu sufiĉe!(alStensgård)Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de maljunulo.

STENSGÅRDPri kio?

DANIEL HEJREHieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja scias —

STENSGÅRDNu jes, jes; kio sekve?

DANIEL HEJREEstis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron —

STENSGÅRDKio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis?

DANIEL HEJREKiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin —

STENSGÅRDHo, dankon al Dio!

DANIEL HEJREVi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo —! Sed la amo havas okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se permesiĝas tion diri; — ho, jen taŭga virino!

STENSGÅRDNu? Kaj kio plue?

DANIEL HEJRENu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis hieraŭ!

STENSGÅRDKio? Fianĉiniĝis?

DANIEL HEJREKoran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi —

STENSGÅRDStultaĵo! Estas nur babilaĵo!

DANIEL HEJREKio estas nur babilaĵo?

STENSGÅRDVi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis —! Ĉu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi —

DANIEL HEJRENe, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj.

STENSGÅRDEgale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.

DANIEL HEJREKomprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj!

STENSGÅRDJes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, — procesi por vi —; Tŝŝ; mi fidas vin.(foriras)

LA ĈAMBELANO(kiu dume parolis kunLundestad)Ne, Lundestad, —tionmi vere ne povas kredi.

LUNDESTADNun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de Daniel Hejre mem.

DANIEL HEJREKion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi?

LA ĈAMBELANODiru al mi, — ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ?

DANIEL HEJREJes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?

LA ĈAMBELANOMi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li —

LUNDESTADVi kredigis lin ke ĝi estas falsa?

DANIEL HEJREPa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko —

LUNDESTADSed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj?

DANIEL HEJREJes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu?

LA ĈAMBELANODo tiel!

LUNDESTAD(alla ĉambelano)Kaj kiam litionaŭdis —

LA ĈAMBELANO— kaj jen li donis la kambion al Ringdal!

LUNDESTADLa kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.

LA ĈAMBELANOAktoras grandanima; trompas min denove; — malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, — tiu, tiu —! Kaj tiu persono —!

DANIEL HEJRESed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?

LA ĈAMBELANOPoste; poste, kara amiko!(tirasLundestadflanken)Kaj tiun personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren!

LUNDESTADKaj ĉu vi mem do?

LA ĈAMBELANOHo, mi ŝatus —!

LUNDESTAD(montras alStensgård, kiu parolas kunTora)Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras —?

LA ĈAMBELANOEl tiuj pensoj mi ilin elpelos.

LUNDESTADTro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco —

LA ĈAMBELANOAnkaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!

LUNDESTADKion vi volas fari?

LA ĈAMBELANOAtentu(iras alFjeldbo)Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, — bonvolu fari al mi servon.

FJELDBOKun ĝojo!

LA ĈAMBELANODo forpelu la ulon tie.

FJELDBOStensgård?

LA ĈAMBELANOJes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin!

FJELDBOSed kiel povas mi —?

LA ĈAMBELANOTio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn —

FJELDBOLiberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn?

LA ĈAMBELANOJes, pro diablo; jes!

FJELDBOVian manon por tio, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANOJen ĝi.

FJELDBOJe Dio do; nun aŭ neniam!(laŭte)Permesu ke mi ĉimomente okupas la atenton de la ĉeestantoj?

LA ĈAMBELANODoktoro Fjeldbo parolas!

FJELDBOMi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino.

(Ekkrioj de surprizo.Toraeligas etan krion;la ĉambelanoestas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)

STENSGÅRDFianĉiĝo!Viafianĉiĝo —!

DANIEL HEJREKun de la ĉambelano perm— —? Kun via —? Kun — kun —?

LUNDESTADĈu la doktoro perdis la prudenton?

STENSGÅRDSed, sinjoro ĉambelano —?

LA ĈAMBELANOKion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de la junuloj!

FJELDBODankon, dankon, — kaj pardonon!

LA ĈAMBELANONi troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu!

TORAHo, mia benata patro!

LUNDESTADJes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas anonci kroman gefianĉiĝon —

STENSGÅRDEstas elpensaĵo!

LUNDESTADCerte ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen —

STENSGÅRDMensogo; mensogo mi diras!

TORANe, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas.

LA ĈAMBELANOKiuj? Kie?

TORARagna kaj kandidato Helle. Jen interne —(al la plej supera pordo dekstre)

LUNDESTADKandidato Helle? Li do —!

LA ĈAMBELANOKaj ĉi tie; ĉe mi!(al la pordo)Elvenu, karaj infanoj!

RAGNA(timema retiras sin)Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj!

LA ĈAMBELANONeniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj?

KANDIDATO HELLESinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma.

RAGNAHo, zorgu pri ni!

LA ĈAMBELANOMi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi!

DANIEL HEJREJes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas eĉ kompletigi la liston —

LA ĈAMBELANOKio? Vi? Je via aĝo; — kia nepripensemo!

DANIEL HEJREHo —! Sufiĉe dirite.

LUNDESTADLa ludo estas perdita, sinjoro Stensgård.

STENSGÅRDĈu?(laŭte)Ne, nunmikompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon.

LA ĈAMBELANOKiel?

STENSGÅRDOni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj ĉi tie, — ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaŭ mi estas fianĉigita.

LA ĈAMBELANOVi?

FJELDBOFianĉigita!

DANIEL HEJREAtestiĝas.

LA ĈAMBELANOSed kiel —?

FJELDBOFianĉigita? Kun kiu?

LUNDESTADĈu do ne estas?

STENSGÅRDFrukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen.

FJELDBOKun sinjorino Rundholmen!

LA ĈAMBELANOLa vidvino de la kampara komercisto?

LUNDESTADHm. Nu tiel!

LA ĈAMBELANOSed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do —?

STENSGÅRDManovro, sinjoro ferfareja posedanto!

LUNDESTADLi havas bonajn talentojn.

LIBROPRESISTO ASLAKSEN(enrigardas ĉe la pordo en la fono)Mi petas multfojan pardonon —

LA ĈAMBELANONu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli?

ASLAKSENNe, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensgård.

STENSGÅRDPoste; vi povas atendi ekstere.

ASLAKSENNe, morto kaj plago, mi devas diri al vi —

STENSGÅRDFermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? — Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min.

LUNDESTADLi venkis.

LA ĈAMBELANOVere, mi devas diri —(al la servistino, kiu proksimiĝis al li de la pordo en la fono)Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?

LA SERVISTINOSinjorino Rundholmen —

LA ĈIRKAŬSTARANTOJSinjorino Rundholmen?

LA ĈAMBELANOĈu ŝi?

LA SERVISTINOSinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo —

LA PLIMULTO(parolante samtempe)Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel —?

STENSGÅRDKia babilaĵo!

ASLAKSENJes, mi ja diris al vi —

LA ĈAMBELANO(al la pordo)Envenu; envenu!

(Bastian Monsenkunsinjorino Rundholmenĉe la brako venas de la fono; ĝenerala konfuzo.)

SINJORINO RUNDHOLMENJes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera —

LA ĈAMBELANOKompreneble ne!

SINJORINO RUNDHOLMENSed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino mian fianĉon.

LA ĈAMBELANOJes, jes, — vi ja estas fianĉinigita; sed —

TORASed ni ne sciis —

STENSGÅRD(alAslaksen)Sed kiel tio ĉi do estas —?

ASLAKSENMi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras —

STENSGÅRDSed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj —

ASLAKSENNe, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.

STENSGÅRDTiun de Bastian? Kaj jen —?(ĵetas okulon sur la leteron, kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon)Ho, vi damnita fatalulo!

SINJORINO RUNDHOLMENJes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam —. Ho vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do certe volas gratuli min?

DANIEL HEJRE(alLundestad)Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne?

LA ĈAMBELANOLi certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon!

SINJORINO RUNDHOLMENKiu?

TORARagna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita.

BASTIANVi, Ragna?

SINJORINO RUNDHOLMENNu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård!

FJELDBONe, ne; ne li!

LA ĈAMBELANONe, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ devas gratuli.

SINJORINO RUNDHOLMENLa fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; gratulon sinjoro advokato!

FJELDBODoktoro, vi devas diri.

SINJORINO RUNDHOLMENKion?

FJELDBODoktoro; estas mi.

SINJORINO RUNDHOLMENNe, nun mi ne scias nek elen kaj enen!

LA ĈAMBELANOSed nun mi scias kaj elen kaj enen!

STENSGÅRDPardonu; necesa afero —

LA ĈAMBELANO(mallaŭte)Lundestad, kio estis la alia —

LUNDESTADKio alia?

LA ĈAMBELANONe ambiciulaĉo; sed la alia —

LUNDESTADRadikhakisto.

STENSGÅRDMi rekomendas min!

LA ĈAMBELANOJen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, — vorto kiu longe kuŝis sur mia koro —

STENSGÅRD(al la elirejo)Pardonu; urĝas afero.

LA ĈAMBELANO(post li)Radikhakisto!

STENSGÅRDAdiaŭ; adiaŭ!(elen en la fono)

LA ĈAMBELANO(revenas antaŭen)Nun la aero estas pura, miaj amikoj!

BASTIANKaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?

LA ĈAMBELANOĈiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo.

BASTIANCetere mi ne prenis parton en tio.

SELMA(kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo dekstre)Patro! Nun vi estas ĝoja; — ĉu li povas veni nun?

LA ĈAMBELANOSelma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ —

SELMAPa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultaĵojn —

LA ĈAMBELANOKaj pri tio vi ĝojas?

SELMAJes, pri tio ke lipovas; sed li ne permesiĝos al tio.

LA ĈAMBELANOLi envenu.(Selmaeliras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL(de la antaŭa pordo dekstre)Jen la peto pri eksiĝo.

LA ĈAMBELANODankon; sed ŝiru ĝin.

RINGDALŜiri?

LA ĈAMBELANOJes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago —

ERIK BRATSBERG(kunSelmade dekstre)Ĉu vi havas pardonon por mi?

LA ĈAMBELANO(donas al li la kambion)Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.

ERIK BRATSBERGPatro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom reagas.

LA ĈAMBELANONe, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de la tentado! Sedmistaras apude.(laŭte)Nu, ĉu vi scias novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.

PLURAJ EL LA GASTOJKio? Vi, sinjoro ĉambelano?

DANIEL HEJREVi, altestimata?

LA ĈAMBELANOJes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝipovastia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere.

LUNDESTADJes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, — se vi volas entrepreni por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”.

ERIK BRATSBERGVi! Vere?

LUNDESTADMi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård hodiaŭ —; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.

LA ELEKTANTOJ(kun manpremoj kaj emocio)Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la sama! Vi ne perfidas!

LA ĈAMBELANOJen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de ĉio ĉi?

FJELDBONu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi —!

ASLAKSEN(timigita)Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino!

FJELDBOSed tiu letero, kiu —?

ASLAKSENNe estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino Rundholmen; — ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la “presitaĵo” en la mano —

LA ĈAMBELANO(pli proksimen)Kio? Ĉu; ĉu?

ASLAKSENLa gazetaro, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANOLa gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?

ASLAKSENTamen, sinjoro ĉambelano —

LA ĈAMBELANONeniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn.

ASLAKSENVi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano!

LA ĈAMBELANONu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antaŭe, — mi ne volas skribi ion en ĝi.

RINGDALHo, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta!

LA ĈAMBELANOJes, kion vi diras pri tio?

RINGDALBenate, mi diras! Sed kiam tio okazis?

FJELDBO(rapide)Ho, tion mi poste —

LA ĈAMBELANOVere okazis pasintan 17-an de Majo.

FJELDBOKiel —?

LA ĈAMBELANOLa saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna —

TORAPatro, patro; ĉu vi sciis —?

LA ĈAMBELANOJes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.

FJELDBOHo, sinjoro ĉambelano —!

TORASed kiu dir —?

LA ĈAMBELANOAlian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono.

TORAHo, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj?

FJELDBONun mi komprenas vian konduton —

LA ĈAMBELANOJes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti.

FJELDBOĈu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ?

LA ĈAMBELANOVi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis.

TORA(mallaŭte alFjeldbo)Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri Stensgård; — kial mi ne ricevis informojn?

FJELDBOKiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, — sed oni ne timigas.

(Ili interrompiĝas desinjorino Rundholmen.)

DANIEL HEJRE(alla ĉambelano)Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo.

LA ĈAMBELANOĈu ni faru? Nu, jes, jes!

DANIEL HEJREMi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj en la gazeto de Aslaksen.

LA ĈAMBELANOĜojige.

DANIEL HEJREKaj vi mem komprenas, — la multaj kurantaj aferoj —

LA ĈAMBELANOBone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.

SINJORINO RUNDHOLMEN(alTora)Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li estas vera manĝaĵĉevalo.

LA SERVISTINO(de maldekstre)La tablo estas pretigita.

LA ĈAMBELANONu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen.

RINGDALJes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj!

DANIEL HEJREJes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj neĉeestantoj.

LUNDESTADUnu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRELa advokato?

LUNDESTADJes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ samtempe.

FJELDBOPost dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj.

DANIEL HEJREKial ne?

FJELDBONe, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon.

DANIEL HEJRESed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he!

FJELDBOJes, sed kiel pri ĉio estas, —niaasocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de lajunuloj. Kiam Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun vorton.

LA ĈAMBELANOAnkaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, — ni stumblis kaj palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe.

LUNDESTADHo, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.

ASLAKSENJes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!

Kurteno


Back to IndexNext