Chapter 2

Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO ŜIANPROPRAN FINGROINGON.

Ilustrajxo: LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN FINGROINGON.LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO ŜIANPROPRAN FINGROINGON.

Alicio pensis interne ke la tuta afero estas absurda, sed ĉiuj tenadis sin tiel serioze ke ŝi ne kuraĝis ridi. Ankaŭ ĉar ŝi ne povis elpensi ion dirindan, ŝi nur simple klinis respekte la kapon akceptante la ingon, kaj tenadis sin kiel eble plej serioze.

Kaj nun sekvis la manĝado de la sukeraĵoj. Tio kaŭzis ne malmulte da bruo kaj konfuzo. Grandaj birdoj plendis ke ili ne povas gustumi siajn; malgrandaj aliflanke sufokiĝis, kaj estis necese kuraci ilin per la dorsfrapada kuraco. Tamen ĉio fine elfariĝis. Ili sidigis sin denove en la rondo kaj petis al la Muso ke ĝi rakontu al ili ion plu.

"Vi ja promesis rakonti al mi vian historion," diris Alicio, "kaj la kaŭzon pro kiu vi malamas la... la... la... Ko kaj Ho." Tiujn komencajn literojn ŝi aldonis per tre mallaŭta flustro, ektimante ke ĝi ree ofendiĝos.

"Mia tejlo,"3diris la Muso, "estas tre longa kaj tre malĝoja."

"Mi vidas ke ĝi estas longa," diris Alicio rigardante kun miro ĝian voston, "sed kial vi ĝin nomas malĝoja?" Kaj dum la daŭro de larakonto ŝi tiel konfuzis sin pri tiu enigmo ke ŝia koncepto pri ĝi enhavis kune la ideojn de ambaŭ tejlaĵoj. Jen la vostrakonto aŭ rakontvosto:

Furi' diris alMus', kiuntrafisli ĵus,'Ni havuproceson,procesos mivin! Ne ekpenurifuzi; tio,nur por amuzimin, estasnecesa; defendudo vin!''Ne utilus,sinjor';diris mus' kunfervor'—'Sen juĝistojprocesitempperdoja estas.''Mi vinjuĝostutsole'—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas.

Furi' diris al

Mus', kiun

trafis

li ĵus,

'Ni havuproceson,procesos mivin! Ne ekpenurifuzi; tio,nur por amuzimin, estasnecesa; defendudo vin!''Ne utilus,sinjor';diris mus' kunfervor'—'Sen juĝistojprocesitempperdoja estas.''Mi vinjuĝostutsole'—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas.

'Ni havu

proceson,

procesos mi

vin! Ne ekpenu

rifuzi; tio,

nur por amuzi

min, estasnecesa; defendudo vin!''Ne utilus,sinjor';diris mus' kunfervor'—'Sen juĝistojprocesitempperdoja estas.''Mi vinjuĝostutsole'—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas.

min, estas

necesa; defendu

do vin!'

'Ne utilus,

sinjor';

diris mus' kun

fervor'—

'Sen juĝistoj

procesi

tempperdo

ja estas.'

'Mi vinjuĝostutsole'—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas.

'Mi vin

juĝos

tutsole'

—diris liruzparole.Li musonkondamnis;nunsolalirestas.

—diris li

ruzparole.

Li muson

kondamnis;

nun

sola

li

restas.

"Vi ne atentas," diris la Muso al Alicio kun severa mieno. "Pri kio vi pensas?"

"Pardonu," respondis ŝi tre humile, "vi jam alvenis ĉe la kvina vostkurbo, ĉu ne?"

"Mi ne!" ekkriis la Muso.

"Mine', mine'," ripetis Alicio "do vi certe estas franca Muso; sed kial vi, katmalamanto, nun alvokas katon?"

La kolerema Muso tuj levis sin kaj ekforiris, ĵetante post si la riproĉon:

"Ne tolereble estas ke vi insultu min per tia sensencaĵo."

"Mi ne intencis ofendi, vere ne!" ekkriis Alicio per petega voĉo "kaj vi ja estas tre ofendema." Anstataŭ respondi, la Muso nur graŭlis kolere.

"Revenu, mi petegas, kaj finu la rakonton," Alicio laŭte kriis al la foriranta Muso. Poste ĉiuj kriis ĥore: "Jes, revenu, revenu." Tamen la Muso nur skuis malpacience la kapon, plirapidigis la paŝojn, kaj malaperis.

La Loro malkontente diris: "Estas domaĝo ke ĝi ne volis reveni," unu maljuna krabino profitis la okazon por diri al la filino: "Ha, mia kara, tio estu por vi solena averto por ke neniamviperdu la bonhumoron," kaj la malrespekta krabido akre respondis: "Vi fermu la buŝon, panjo; vi ja difektus la paciencon eĉ al ostro."

"Ho, kiel mi volus ke niaDajnaestu tie ĉi," Alicio diris tion al neniu aparte sed kvazaŭ ŝi volis mem aŭdi siajn pensojn, "ŝi ja kapablus tuj reporti ĝin."

"Kiu do estasDajna, se estas permesite tiondemandi," diris ĝentile la Loro. Alicio respondis avide, ĉar ĉiam ŝi estis preta paroli pri sia kara katinjo. "Dajnaestas mia kato. Ŝi estas la plej bona muskaptisto kiun vi povus eĉ imagi; kaj se vi vidus ŝinbirdkaptanta,..."

Tiuj vortoj kaŭzis inter la ĉeestantoj vere rimarkindajn sentojn. Kelkaj el la birdoj tuj forportis sin. Unu maljuna pigo tre zorge enfaldis sin per la vestoj kaj anoncis ke, ĉar la noktaj vaporoj malbone efikas sur la gorĝo, ŝi devas hejmeniĝi. La kanario kriis per trempepanta voĉo al siaj idoj: "Forvenu, karuletoj, la horo jam pasis, je kiu vi devis kuŝiĝi."

Pro diversaj tiaj pretekstoj ĉiuj foriris unu post alia, ĝis Alicio restis tute sola. "Se nur mi ne estus nomintaDajna'n!" ŝi diris melankolie. "Supre en la hejmo ĉiuj ŝatas ŝin, ĉi tie funde, neniu. Tamen, laŭ mi, ŝi estas la plej bona kato en la tuta mondo. Ho,Dajna, vi karaDajna, ĉu jam neniam mi revidos vin?" Kaj nun sentante sin tre sola kaj tre malĝoja, ŝi denove ekploris.

Post iom da tempo, ekaŭdante kelkajn piedpaŝetaĵojn, ŝi avide direktis la rigardojn al ili, en la espero ke eble la Muso regajnis la bonhumoron kaj nun revenas por fini sian rakonton.

ĈAPITRO IVĈefe pri unu Lacerto nomata Bil4

Alvenisne la Muso, sed la Blanka Kuniklo, Ĝi trotis malrapide, kaj ĉirkaŭrigardadis, kvazaŭ ĝi serĉas ion. Ŝi aŭdis ĝin murmuri al si: "Ho, la Dukino, ho, miaj karaj piedoj, ho miaj felo kaj vangharoj! Ŝi ekzekutigos min. Tio estas same certa kiel la fakto ke mi ne amas la ĉasputorojn! Kie en la tuta mondo mi lasis ilin fali?"

Alicio tuj divenis ke ĝi serĉas la ventumilon kaj la paron da blankaj gantoj kapridfelaj, kaj ŝi bonkore komencis ĉirkaŭserĉi ilin. Sed ne prosperis al ŝi trovi ilin, ĉar de kiam ŝi naĝadis en la lageto, ĉio absolute ŝanĝiĝis; malaperis la vitra tablo, la pordeto, kaj eĉ la granda halo mem. Baldaŭ dum Alicio ĉirkaŭserĉas, la Kuniklo rimarkis ŝin, kaj per kolera voĉo ekkriis al ŝi: "Nu, Mariano, kion dovifaras ĉi tie ekstere? Vi tuj kuru en la domon kaj alportu paron da gantoj kaj ventumilon. Rapidu, for!"

Alicio tuj ekkuris en la direkto al kiu ĝi montris. Pro timo de ĝia kolero ŝi eĉ ne provis klarigi ke ŝi ne estas Mariano.

"Li ja kredas ke mi estas lia ĉambristino," ŝi al si diris, kurante. "Kia surprizego estos por li eltrovi kiu mi estas! Sed bone estos alporti al li la ventumilon kaj gantojn, t.e. se prosperos al mi trovi ilin."

Dirante tion, ŝi trovis sin staranta antaŭ ĉarma malgranda dometo kun sur la pordo neta nom-tabulo kaj gravurita sur ĝi la nomo Sro. B. Kuniklo. Ŝi eniris, ne frapinte la pordon, kaj rapidis supren per ŝtuparo timante ke ŝi renkontiĝos kun la efektiva Mariano, kaj estos forigita el la domo antaŭ ol ŝi povos trovi la ventumilon kaj gantojn.

"Kiel strange estas," diris Alicio al si, "esti ĉirkaŭsendata de Kuniklo! Eble ankaŭDajnaigos min porti por ŝi depeŝojn. Jen kio povus okazi. 'Fraŭlino Alicio, venu, pretigu vin por la promeno.' 'Post unu momento, varnjo; tamen ĝisDajnarevenos, mi devas gardi la mustruon, por ke la muso ne eliru.' Sed mi kredas ke, seDajnakomencus tiamaniere estri la domanojn, oni ne permesus al ŝi resti en la domo."

Dum ŝi parolis, ŝitrovis sin en neta ĉambreto kiu havis tablon apud la fenestro, kaj jen sur la tablo (kion ŝi esperis trovi) ventumilo kajkelkaj paroj da blankaj gantetoj. Preninte la ventumilon kaj unu paron da gantoj, ŝi estis tuj forlasonta la ĉambron kiam okaze ŝi rimarkis, starantan apud la spegulo, boteleton. Tiu boteletonehavis surskribon kun la invito TRINKU MIN, tamen ŝi malŝtopis kaj almetis ĝin al la lipoj."Kiam ajn mi aŭ manĝas aŭ trinkas ĉi tie funde, nepre okazasiostranga, do mi volas provi kian efikon havos ĉi tiu boteleto. Mi tre esperas ke ĝi denove grandigos min, ĉar mi vere enuas esti tia malgrandaĵeto kia nun mi estas."

Kaj tian efikon ĝi fakte havis, efikon preskaŭ tujan; ĉar antaŭ ol ŝi eltrinkis duonon de la enhavo, ŝi sentis la kapon premata kontraŭ la plafono, kaj devis klini la dorson por ke ŝi ne rompu al si la kolon. Si tuj demetis la boteleton dirante: "Sufiĉas! mi esperas ke mi ne kreskos plu. Jam mi ne povas eliri tra la pordo. Ho, mi tre volas ke mi ne tiom trinkis."

Ho, ve! Jam tro malfrue estis por voli tion. La kresko tuteneĉesis, sed daŭradis ĝis ŝi devis stari sur la genuoj, kaj plu daŭradis ĝis eĉ por tio mankis spaco. Ŝi klopodis kuŝi sur la planko havante unu kubuton kontraŭ la pordo kaj la alian klinitan ĉirkaŭ la kapo. Sed ankoraŭ plu ŝi kreskis, kaj—jen, ŝia lasta rimedo—ŝi ŝovis unu brakon el la fenestro kaj unu piedon en la kamentubon, dirante:

"Nu, kio ajn okazos, jam nenion plumipovas fari. Kio al mi okazos? Kio?" Tre feliĉe por Alicio la sorĉboteleto jam plene efikis; ŝi ne plu kreskis, tamen ŝia nuna amplekso estis por ŝi tre malkomforta, kaj ĉar ŝajne ekzistis nenia eblo iam eliri tiun ĉambron, ni ne miru ke ŝi nun fariĝis tre malgaja.

"Estis multe pli agrable en la hejmo," pensis la kompatindulo, "ĉar tie ne okazis ke oni ĉiam alterne kreskis kaj malkreskis, kaj ĉirkaŭ-ordoniĝis de musoj kaj kunikloj. Preskaŭ mi volas ke mi ne estus enirinta tiun tuneleton; tamen, malgraŭ ĉio, la ĉitiea vivo estas certe kurioza kaj interesa. Ho, mi tre miraskiookazis al mi.En la pasinto, kiam mi legis la fefabelojn, mi ĉiam supozis ke en la reala mondo tute ne okazas tiaj aferoj; sed jen mi mem trovas min en la mezo de ia vera fefabelo! Oni devos, oni certege devos, verki libron pri mi. Mi mem verkos ĝin, tuj kiam mi estos plenkreskinta.Sed mi ja estas plene kreskinta jam nun"—diris ŝi per malgaja voĉo "almenaŭ tie ĉi ne estas spaco por kreski plu. Ĉu sekvas do (pensis ŝi) ke mi neniam fariĝos pliaĝaol nun? Tio ja estus unuflanke tre agrabla: neniam fariĝi maljunulino! Sed aliflanke, devi ĉiam lerni la lecionojn, ho, mi ne ŝatustion!"

"Vi stulta Alicio," ŝi respondis al si,"Kiel vi povus lerni lecionojntie ĉi?Apenaŭ estas spaco porvi, kie do lokiĝus lernolibroj?" Kaj tiamaniere ŝi daŭrigis la konversacion, diskutante kaj argumentante kontraŭ si.

Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.

Ilustrajxo: LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON.

Post kelkaj momentoj ŝi ĉesis paroli kaj aŭskultis, ĉar ŝi aŭdis ekster la ĉambro ies voĉon diranta: "Mariano, Mariano! se vi ne tuj alportos al mi la gantojn—" Sekvis la sonoj de piedtrotetado supren laŭ la ŝtuparo. Alicio komprenis ke la Kuniklo venas por serĉi Marianon. Pro timo al li, ŝi tiel forte tremis ke la tuta dometo skuiĝis. Ŝi ja forgesis ke nun ŝi estas preskaŭ miloble pli granda ol la Kuniklo, kaj tute ne bezonas timi ĝin.

Laŭ la aŭdataj sonoj la Kuniklo alvenis ĝis la pordo, kaj klopodadas malfermi ĝin. Sed, ĉar la pordo estis malfermebla nur internen, kaj ĉar Alicio forte premas ĝin per la kubuto, tiu klopodado malsukcesis. Ŝi aŭdis ĝin diri al si: "Do, mi ĉirkaŭiros kaj eniĝos tra la fenestro."

"Vi ne farostion" pensis Alicio. Atendinte ĝis ŝi aŭdas la Kuniklon apude sub la fenestro, ŝi subite eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. En la manon ŝi ricevis nenion, sed aŭdis subitan timekkrion, la falon de ia korpo, kaj samtempe la sonon de frakasata vitro. El tio ŝi konkludis ke ĝi falis en kukumejon, aŭ en ion tiuspecan.

Post unu momenton ŝi aŭdis tre koleranvoĉon (certe la voĉon de l' Kuniklo) diranta: "Pat, Pat, kie vi estas, kanajlo?" kaj responde (de malproksime) jen alia voĉo de ŝi nekonata: "Se plaĉas, Moŝto, jen mi tie ĉi. Mi fosas pomojn."

"Fosaspomojn? Ĉi tien, sencerbulo, kaj eligu min elĉi tio." (Denove aŭdiĝas sonoj de frakasata vitro.)

"Nun, vi diru al mi, Pat, kio tio estas en la fenestro?"

"Brako, Ekscelenco."(Laŭ la akcento per kiu li parolis li certe estis irlandano.)

"Ĉu 'brako' vi diris, stultulo? Kiu en la tuta mondo iam vidis brakon tiel grandan? Ĝi ja ŝtopas la tutan fenestron."

"Estas vero, Ekscelenco; sed, malgraŭ ĉio, ĝi estas brako."

"Nu, ĝi ne devas esti tie, kio ajn ĝi estas. Vi iru tuj kaj forprenu ĝin."

Post tio sekvis longa silento; nur malofte Alicio aŭdis flustraĵojn: ekze.,

"Mi ne ŝatas ĝin, Moŝto, tut' ne, tut' ne!" kaj "Vi obeu, malkuraĝulo."

En la fino ŝi la duan fojon eletendis la manon kaj faris provkapton en la aero. Ĉi tiun fojon ŝi aŭdisdutimkriojn, kaj ankaŭ duobliĝis la sonoj de frakasata vitro. "Tiu kukumejo nepre havas multe da kadroj," pensis Alicio. "Kion oni projektos nun? Pri la projekto eltiri minel la fenestro, se nur ili povus, mi estus tute kontenta, ĉar mi ja ne volas resti tie ĉi eterne."

Pasis kelka tempo en plena silento. Poste rompis la silenton rulbruo de malgrandaj vagonradoj, kaj voĉoj ne malmultaj ekparolis ĉiuj kune. Ŝi elaŭdis nur la sekvantajn:

"Kie la alia ŝtupetaro?—Mi ja devis alporti nur unu, la alian Bil alportas—Bilĉo, ĝin starigu tie ĉi—Jen en ĉi tiu angulo ni starigu ilin—Ne, ne! antaŭ ĉio necesas kunligi ilin, alie ni ne atingos la fenestron—Vi ne ĝenu vin, ili jam sufiĉe taŭgas—Vi, Bil, ekkaptu ĉi tiun ŝnuron—Ĉu la tegmento subtenos la premon?—Gardu vin, jen malfiksiĝinta ardezaĵo—Ho, ĝi jam falas, gardu la kapojn sube—(Laŭta frakaso)—Nu, kiu fuŝis tion?—Mi kredas ke Bil—Kiu devas derampi la kamentubon?—Ne, mi ne volas, vi rampu mem—Tion nemi, Bil devas—Bil, la mastro ordonas ke vi derampu."

"Do, Bil devas derampi la kamentubon," pensis Alicio. "Ĉiujn malagrablaĵojn oni trudas al Bil. Mi ne volus esti en la situacio de Sro. Bil. La fajrujo estas tre mallarĝa, sed malgraŭ ĉio mi nepre sukcesos trafi lin per la piedo." Ŝi eltiris la piedon kiel eble pleje el la tubo kaj atendis ĝis ŝi aŭdis tutapude en la tubo ĉirkaŭgratadon kaj rampadon de iu besteto (kiaspeca ĝi estis, ŝi el la sonoj ne povis diveni). Tiam dirante al si 'Tio nepre estas Bil' ŝi provfrapis per la piedo en la tubon, kaj atende aŭskultis.

Unue ŝi aŭdis laŭtan ĥoron:

"Jen Bil tie supre! Pafiĝis el tubo!! Falas teren!!!"

Poste la voĉo de l' Kuniklo diranta tutsole: "Kaptu lin, vi ĉe la barilo." Sekvis unumomenta silento kaj fine alia konfuza voĉaro:

"Subtenu la kapon—Brandon. Ne sufoku lin—Kio al vi okazis, kunulo—Diru al ni—"

Aŭdiĝis responde tre malforta sibla voĉo ("jen la voĉo de Bil," pensis Alicio).

"Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio.""Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.

"Nu, apenaŭ mi scias—ne pli, dankojn—jam mi refortiĝas—mi estas tro konfuzita por rakonti—io—kvazaŭ risorte—atakis min—kaj mi pafiĝis supren kiel raketo—jen ĉio."

"Tute vere, ni ja vidis vin," diris la aliaj.

"Ni devas ekbruligi la domon," diris la voĉo de l' Kuniklo. Alicio tuj ekkriis kiel eble plej laŭte "se vi tion atencos, mi instigos kontraŭ viDajna'n."

Sekvis tuja kaj plena silento. "Kion nun ili faros?" pensis Alicio. Laŭ ŝi la plej prudenta rimedo estus forpreni la tegmenton.

Post unu, du momentoj denove komencis ĉirkaŭmoviĝo, kaj la Kuniklo aŭdigis sin dirante: "Sufiĉos por komenco unu plena puŝĉaro."

"Plena puŝĉaro da kio?" pensis Alicio. Tiu dubo ne daŭris longe, ĉar en tiu sama momento, enŝutiĝis tra la fenestro, kun kvazaŭ-hajla bruo, amaso da ŝtonetoj, kaj kelkaj el ili eĉ frapis al ŝi la vizaĝon. Ŝi diris al si: "Tion mi tuj ĉesigos," kaj aldonis laŭte: "Se vi ree faros tion, miDajna'n...."

Denove la tuja kaj plena silento!

Alicio surprize rimarkis ke la ŝtonetoj kuŝantaj sur la planko ĉiuj ŝanĝiĝas en kuketojn, kaj venis en sian kapon la feliĉa ideo "Se mi manĝos unu el tiuj kuketoj, nepre okazos al miiuspecakorpŝanĝo, kaj ĉar nun tia ŝanĝo neniel povas kreskigi min, sekvas ke la efiko estos malkreskiga."

Ŝi do englutis unu, kaj kun granda ĝojo konstatis ke ŝi tuj komencas malkreski. Tuj kiam ŝi estis sufiĉe malalta por trairi la pordon, ŝi forkuris el la domo, kaj trovis ke granda aro da malgrandaj birdoj kaj bestoj staras ekstere atendante ŝin. La kompatinda lacerto Bil sidis en la mezo subtenate de du kobajoj kiuj donas al li trinkaĵon el boteleto. Ĉiuj sin ĵetis al Alicio, sed ŝi forkuris kiel eble plej rapide kaj baldaŭ trovis sin staranta sekure en densa arbaro.

"Kaj nun," diris al si Alicio ĉirkaŭvaganta en la arbaro, "la unua celo kompreneble estas rekreski ĝis la ordinara grandeco, kaj la dua estas trovi la vojon en tiun belan ĝardenon."

Sendube tre bona plano! sed, bedaŭrinde, ŝi ne havis eĉ la plej malgrandan ideon kiamaniere ŝi devos plenumi ĝin. Dum ŝi serĉe esploris inter la arboj, akra hundbojo altiris ŝian atenton.

Jen grandega hundido de alte rigardis sur ŝin el grandaj rondaj okuloj, kaj malvigle etendisunu piedon por tuŝi ŝin. "Ho, vi dorlotaĵeto," diris ŝi en sia plej dorlota voĉo, kaj penis fajfi al ĝi. Sed interne ŝi tre timis pensante ke ĝi eble estas malsata, kaj en tiu okazo povas formanĝi ŝin, malgraŭ la dorloto.

Apenaŭ konsciante kion ŝi faras, ŝi levis malgrandan branĉeton kaj tenis ĝin antaŭ la hundido, kiu tuj saltis en la aeron kun laŭta ĝojbojo, kaj ĵetinte sin sur la branĉeto ŝajnigis mortskui ĝin.

Por eviti esti piedpremata, Alicio gardis sin malantaŭ granda kardo. Tuj kiam ŝi reaperis sur la alia flanko, branĉeto en mano, la hundido denove atakis, kaj pro ĝia arda deziro ĝin kapti, tute renversiĝis. Alicio, pensante en si ke tio estas kvazaŭ oni ludus kun tirĉevalo, kaj en ĉiu momento atendante ke ŝi estos piedpremata, ree ĉirkaŭkuris la kardon. La hundido, siaparte, komencis fari rapide tutan serion da sinĵetoj; ĉiufoje ĝi nur malmulte antaŭen kuris, sed multe kuris malantaŭen. Senĉese ĝi raŭke bojadis, ĝis fine ĝi sidiĝis malproksime, kaj spiregadis, kun lango elpendiĝanta kaj la grandaj okuloj duonfermitaj.

Tiu momento ŝajnis al Alicio oportuna por forkuro. Ŝi tuj ekkuris, kaj ne ĉesis kuradi ĝis ŝi sentis sin laca kaj spireganta, kaj (pro la longa interspaco) la bojado fariĝis apenaŭ aŭdebla.

"Tamen ĝi estis tre bela hundeto," dirisAlicio apogante sin kontraŭ ranunkuleto por ripozi; kaj ventumante sin per unu el ĝiaj folioj ŝi daŭrigis: "Mi tre volus instrui al ĝi lertfaraĵojn, se nur mi estus... taŭgegranda. Ho, preskaŭ mi forgesis ke mi devas rekreski! Mi konsideru kion fari; mi kredas ke nepre estos necese ke mi trinku aŭ manĝuion. Sed jen la ĉefa demando: kion trinki aŭ manĝi."

Alicio ĉirkaŭrigardis sur ĉiujn florojn kaj herbtrunketojn, sed nenion ŝi vidis kiu havis la aspekton esti la taŭga manĝaĵo. Sed jen, apud ŝi, staris granda fungo, egale alta kun ŝi mem. Esplorinte ĝin, sube kaj ĉirkaŭe, ŝi decidiĝis esplori ankaŭ la supron. Levinte sin sur la piedpintojn, ŝi havis la okulojn ĝuste super la rando. Sidantan sur la supro, kun la brakoj falditaj, ŝi ekvidis grandan bluhaŭtan raŭpon kiu serene fumas longan turkan pipon.

ĈAPITRO VAlicio ricevas admonon de la Raŭpo

Trelongan tempon Alicio kaj la Raŭpo silente rigardis unu la alian; fine la Raŭpo elprenis la pipon el la buŝo kaj alparolis ŝin per malvigla dormema voĉo:

"Kiuviestas?" ĝi diris.

Jen ne tre kuraĝiga komenco! Alicio respondis malsinfide:

"Apenaŭ mi scias, Sinjoro, en la nuna momento. Mi bone scias kiu mi estis, kiam mi leviĝis hodiaŭ matene, sed mi kredas ke mi ŝanĝiĝis multfoje dum la tago."

"Kion vi volas kredigi per tio?" diris tre severe la Raŭpo. "Klarigu vin."

"Bedaŭrinde, Sinjoro, mi ne povas klarigimin" diris Alicio, "ĉar mi ja ne estas mi mem."

—"Ne komprenas," diris la Raŭpo.

"Tamen mi ne povas igi ĝin pli klara," Alicio tre ĝentile respondis, "ĉar mi mem ne komprenas. Kaj, ke la korpalteco ofte malsamiĝas dum la daŭro de unu tago estas tre konfuzige."

—"Neestas," diris la Raŭpo.

"Nu, eble vi ne ankoraŭ spertis ĝin," diris Alicio, "sed kiam vi devas ŝanĝiĝi en krizalidon—tio ja nepre okazos ian tagon—kaj poste en papilion, vi sentos viniomkonfuzata, ĉu ne?"

"Tutene," diris la Raŭpo.

"Nu, kredeble viaj sentoj ne similas la miajn," diris Alicio, "tamen tio estus certe tre konfuziga pormi!"

"Vi!" diris la Raŭpo malestime, "kiuviestas?"

Tio ja rekondukis ilin al la komenciĝo. Alicio, sentante sin ĝenata per la tre mallongaj diroj de la Raŭpo, tenadis sin iom fiere, kaj diris tre serioze, "Laŭ mia opinio, vi devas unue diri al mi, kiuviestas."

"Kial?" diris la Raŭpo.

Jen alia konfuziga demando! Ĉar ŝi ne povis elpensi ian kialon, kaj ĉar la Raŭpo ŝajnis esti malagrablulo, Alicio ekforiris.

La Raŭpo laŭte kriis post ŝi. "Revenu! mi havas por vi gravan konsilon."

Tio sonis al ŝi bonpromesa: ŝi do revenis.

"Ne koleriĝu," diris la Raŭpo, kaj tuj silentis.

"Ĉu nenion plu?" diris Alicio, subpremante kiel eble plej bone sian koleron.

"Jes," diris la Raŭpo.

Ĉar ŝi havis nenion alian por fari kaj ĉarla Raŭpoeblediros ion atentindan, ŝi decidis resti. Dum kelkaj minutoj ĝi silente fumadis, sed en la fino malfaldis la brakojn, elprenis la pipon el la buŝo, kaj diris:—

"Vi do kredas ke vi estas ŝanĝita?"

"Mi timas ke jes, Sinjoro," diris Alicio. "Mi hodiaŭ ne povas memori la aferojn kiel kutime, kaj mi ne restas samalta dum eĉ dek minutoj."

—"Ne povas memorikiajnaferojn?" diris la Raŭpo.

"Nu, ekzemple, mi penis diri 'Rigardu! Jen abel' klopoda' sed ĉio elvenis malsame," Alicio respondis per tre melankolia voĉo.

"Deklamu 'Patro Vilhelmo'" diris la Raŭpo.

Alicio kunfaldis la manojn kaj komencis:—

Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo)Blankhara vi kaj maljunulo,Starasvisur la kap' kiel korpbalancilo?Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo?"Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo,Mi ja timis difekton al cerbo.Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,Do tre ofte kapstaras sur herbo.Maljunulo vi—tion denove mi diras,Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,Tamen elrenversite la ĉambron eniras!Ho! de kie al vi l' elasteco?Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,(Li respondis tre vigle al filo)Per jena ŝmiraĵo—porviaĉeteblaPobotele per unu spesmilo.Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis)Ja sendenta al vi la makzelo,Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis!Jen vere mirinda muelo!Dum juneco min logis la leĝosciencoJe l' edzino mi havis procesojn:Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)Povus fari la makzelimpresojn!Tre maljuna vi estas! pro tiu okazoSenpoviĝas, ĉu ne, la okulo?Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo!Ho, klarigu, mirinda lertulo!Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio!Forpermeson ricevu aŭ—batojn.

Patro Vilĉ'! Patro Vilĉ'! (alparolas la filo)Blankhara vi kaj maljunulo,Starasvisur la kap' kiel korpbalancilo?Ĉu ĝi taŭgas por okdekjarulo?"Dum junec'," Patro Vilĉo respondis al filo,Mi ja timis difekton al cerbo.Da cerbo nun havas mi malpli ol grilo,Do tre ofte kapstaras sur herbo.Maljunulo vi—tion denove mi diras,Ankaŭ grasa ĝis plena sfereco,Tamen elrenversite la ĉambron eniras!Ho! de kie al vi l' elasteco?Mi ja igis la korpon tre bone fleksebla,(Li respondis tre vigle al filo)Per jena ŝmiraĵo—porviaĉeteblaPobotele per unu spesmilo.Maljunul'! (la demandon la filo nun ŝanĝis)Ja sendenta al vi la makzelo,Sed anseron kun ostoj, eĉ bek' vi formanĝis!Jen vere mirinda muelo!Dum juneco min logis la leĝosciencoJe l' edzino mi havis procesojn:Eĉ sur feron mi nun (dank' al tiu parenco)Povus fari la makzelimpresojn!Tre maljuna vi estas! pro tiu okazoSenpoviĝas, ĉu ne, la okulo?Tamen jen balanciĝas angil' sur la nazo!Ho, klarigu, mirinda lertulo!Tri klarigojn vi havis (kolera l' ekkrio)Vi forkuru, vi—fosu tomatojn!Mi ne plu da instruo... sufiĉas ja tio!Forpermeson ricevu aŭ—batojn.

—"Ne prave!" diris la Raŭpo.

"Mi timas ke netute" diris Alicio hontante;"kelkaj el la vortoj ŝanĝiĝis."

"Malprave, de komenco ĝis fino," diris decide la Raŭpo. Sekvis kelkminuta silento.

Unue parolis la Raŭpo. "Kiun grandecon vi deziras havi?" ĝi diris.

"Ho, pri grandeco, mi ne estas tre postulema," rapide Alicio respondis, "sed vi scias ke oni ne ŝatas tiel ofte ŝanĝiĝi."

—"Ne scias," diris la Raŭpo.

Alicio nenion respondis. Neniam en la vivo oni tiom kontraŭdiris al ŝi, kaj ŝi konsciis ke rapide ŝi perdas la paciencon. "Do vi estas jam nun kontenta?" diris la Raŭpo.

"Ne, sinjoro," diris Alicio; "mi ŝatus esti iomete pli granda, se al vi ne malplaĉas, ĉar ok centimetroj estas ja alteco tute bizara."

"Trebonaalteco," interrompis kolere la Raŭpo, kaj ĉe la diro starigis sin vertikale. (Ĝi havis precize ok centimetrojn!)

—"Sed por mi ja ne kutima," plendis la kompatinda etulino.

Kaj ŝi pensis en si: "Se nur la bestoj kaj birdoj ne estus tiel ofendiĝemaj!"

"Vi alkutimiĝos post kelka tempo," diris la Raŭpo, kaj enbuŝiginte la pipon, ĝi denove ekfumis.

Ĉi tiun fojon Alicio pacience atendis ĝis ĝi reparolos memvole. Post unu, du minutoj la Raŭpo demetis la pipon kaj skuis sin. Tiam, derampinte de la fungo, ĝi rampis for en la herbon, kaj, rampante, ĵetis post si la rimarkon:

"Unu flanko igos vin kreski, la alia malkreskigos."

Ĉi tion kaj nenion plu! "Unu flanko dekio? Alia flanko dekio?" pensis en si Alicio.

La Raŭpo tuj respondis al ŝiapenso, dirante "De la fungo," kaj post unu momento malaperis.

Alicio restis senmova kaj zorge rigardis la fungon, penante eltrovi kie estas ĝiaj du "flankoj," kaj ĉar ĝi estis plenronda, ŝi trovis tiun problemon tre malfacila. Fine, ŝi streĉis la brakojn ĉirkaŭ la fungon, kaj per ĉiu mano forrompis unu peceton.

"Kaj nun kiu estas 'unu' kaj kiu 'alia'?" diris ŝi mordetante la dekstran peceton por provi la efikon.

En sama momento ŝi sentis fortan frapon sub la mentono. (Ĝi frapis la piedojn!)

Tiu subita ŝanĝo tre timigis ŝin. Sed kredante ke ŝi nepre ne devas perdi tempon, ŝi tuj klopodis por manĝi iom de la maldekstra peceto. La mentono kaj la piedoj tiel forte kunpremiĝis, ke apenaŭ ŝi povis malfermi la buŝon, sed fine prosperis al ŝi enigi kelkajn erojn de la maldekstra peceto.

"Bone! Jam mia kapo liberiĝis," diris Alicio, ĝojigite. Sed la ĝojo tuj ŝanĝiĝis en timon, kiam ŝi rimarkis ke la ŝultroj malaperis. Derigardante, ŝi povis vidi nur grandegan longon da kolo, kiu ŝajne kreskas el ia maro de verdaj folioj tre malproksime de ŝiaj okuloj.

"Kio en la tuta mondo estas jena verdaĵo?" diris Alicio, "kaj kien malaperis la ŝultroj? Kaj vi, ho, kompatindaj manoj, pro kio mi nepovas vidivin?" Ŝi dume ĉirkaŭmovis ilin sed sekvis nenia rezulto krom ke la malproksima foliaro iom ondiĝis.

Ĉar tute ne sukcesis la klopodoj levi la manojn ĝis la kapo, ŝi penis mallevi al ili la kapon, kaj tre ĝojis eltrovante ke ŝia kolo estas en ĉiu direkto tre fleksebla, same kiel serpento. Jam kurbinte ĝin en gracian zigzagon ŝi celis enigi ĝin inter la foliaron, kaj eltrovis ke tiu malproksima verda maro estas nur suproj de la arboj sub kiuj ŝi ĉirkaŭvagis kaj parolis kun la Raŭpo.

Sed en tiu momento ŝi aŭdis akran siblokrion, kaj rapide retiris la kapon, ĉar jen granda Kolombo flugas kontraŭ ŝia vizaĝo kaj forte frapas ŝin per la flugiloj.

"Viserpento!" kriegis la Kolombo.

"Mineestas serpento," indignis Alicio, "vi ne ataku min!"

"Serpento, mi ĝin rediras," ripetis la Kolombo, sed malpli ekscitite, kaj kun ĝemo aldonis la informon: "Ĉiujn rimedojn mi provis, sed kontraŭ ili, nenio taŭgas."—

"Mi ne havas eĉ la plej malgrandan ideon pri kio vi parolas," diris Alicio.

—"Mi provis la arbradikojn, la deklivojn, kaj kreskaĵajn barilojn," daŭrigis la Kolombo, tute ne atentante ŝin, "sed eviti la serpentojn, neeble."

Alicio pli kaj pli konfuziĝis, sed ŝi decidis ke ne utilos diri ion ĝis la Kolombo finos.

"Sufiĉeĝenis min la tasko elkovi la ovojn," diris la Kolombo, "sed ankaŭ mi devis nokte kaj tage gardi kontraŭ la serpentoj. Mi ja dum la lastaj tri semajnoj ne povis dormi unu momenton."

"Mi tre bedaŭras ke oni ĉagrenis vin," diris Alicio, ekkomprenante la situacion.

"Kaj ĵus kiam mi elektis la plej altan arbon en la tuta arbaro," daŭrigis la Kolombo per voĉo absolute kriega, "por ke mi fine liberiĝu de ili, ili venas tordegante sin el la ĉielo mem. Fju! Serpento!"

"Tamen mineestas serpento, ree mi ĝin diras," protestis Alicio. "Mi estas... estas...."

"Nu,kiovi estas?" diris la Kolombo. "Vi ja evidente penas trovi taŭgan malveraĵon."

"Mi estas... knabineto," iom dube diris Alicio, rememorante kiom da ŝanĝoj ŝi en tiu tago jam spertis.

"Vere tre kredinda aserto!" la Kolombo respondis tre sarkasme, "mi dum la pasinta vivo vidis multe da knabinetoj sed eĉ ne unu kiu havis tian kolon kianvi. Ne, ne! Serpento vi estas, kaj ne utilas ĝin nei. Kredeble vi diros al mi ke neniam vi gustumis ovon?"

"Ovojn mi certe gustumis," diris Alicio, (ŝi estis ja tre verdira infano) "sed la knabinetoj egale kun la serpentoj ofte manĝas ovojn."

"Tion mi ne kredas," diris la Kolombo, "sed, se tiel estas, ĉiu knabineto sekve estas iuspeca serpento. Jen ĉio!"

Tio ĉi estis por Alicio tute nova ideo; do ŝi unu, du momentojn staris silente, kaj la Kolombo profitis la okazon por aldiri:

"Mi tre bone scias ke vi nuntempe serĉas ovojn, do al mi ne grave estas ĉu knabineto vi estas aŭ serpento!"

"Tamen almiestas tre grave," respondis Alicio rapide. "Fakte, mineserĉas ovojn; kaj se mi serĉus, mi ne volus la viajn, ĉar nur la kuiritajn ovojn mi ŝatas."

"Nu, do, vi iru for!" diris la Kolombo malafable, kaj retrankviliĝis sur sia nesto.

Alicio kurbigis sin kiel eble plej bone inter la arboj, sed ŝia kolo ofte implikiĝis inter la branĉoj kaj kelkfoje ŝi devis malligi ĝin. Post kelka tempo memorante ke ŝi ankoraŭ havas en la manoj la fungopecetojn, ŝi klopodadis tre zorge, mordetante jen unu jen la alian, kaj pro tio proporcie kreskis kaj malkreskis, ĝis fine ŝi sukcesis rehavi la propran kutiman al ŝi altecon.

Jam tiel longe ŝi havis diversajn neproprajn altecojn ke unue ŝi sentis sin stranga, rehavantela propran. Tamen post kelkaj minutoj ŝi alkutimiĝis ĝin, kaj komencis kunparoli kun si jene:—

"Nu, jam la duonon de mia projekto mi elfaris. Kiel konfuzigaj estis tiuj ŝanĝiĝoj. Mi eĉ ne povis esti certa en ĉiu momento kio mi fariĝos en la sekvanta. Sed nun mi havas la propran altecon, kaj restas nur—eniĝi en tiun belan ĝardenon. Kiamaniere mi devas klopodi pri tio?"

Dirante tion, ŝi alvenis, neatendante, al ebena senarba terpeco, kun (en la mezo) unu malgranda dometo, kies alteco estis iom pli ol unu metro.

"Kiuj ajn loĝas tie," pensis Alicio, "tute ne konvenas ke mi renkontu ilin havante la nunan grandecon, mi ja morttimigus ilin."

Do ŝi denove mordetis la dekstran fungopecon, kaj ne kuraĝis alproksimiĝi la dometon ĝis ŝi estis nur dudek kelke da centimetroj alta.

ĈAPITRO VIPri la Porkinfano

Kelkantempon ŝi staris senmove, fikse rigardante la dometon kaj konsiderante kion ŝi faros. Dum ŝi ankoraŭ staris dubante, subite el la arbaro alkuris livrevestita lakeo (nur pro la livreo ŝi konkludis ke li estas lakeo, el la vizaĝo ŝi estus nominta lin fiŝo). La noveveninto laŭte frapis sur la pordon per siaj manartikoj, kaj malfermis al li alia livrevestita lakeo, havanta rondan vizaĝon kaj grandajn ranokulojn. Alicio ankaŭ rimarkis ke ambaŭ lakeoj havas la harojn pudritajn kaj buklitajn ĉirkaŭla tuta kapo.

Ĉar ŝi tre volis scii kio okazos inter ili, ŝi ŝtelmarŝis el la arbaro por subaŭskulti ilin.

Komencis la Fiŝ-Lakeo; liverante el sub la brako grandegan leteron preskaŭ egale grandan kun si mem, li diris per solena voĉo:—"Por la Dukino, La Kera Damo invitas ŝin por kroketludo."

La Ran-Lakeo ripetis per same solena voĉo, nur iom ŝanĝante la vortordon:—"Dela Kera Damo, kiu invitas por kroketludi la Dukinon."

Tiam ambaŭ profunde klinis sin, kaj iliaj buklaroj interligiĝis. Ĉe tio Alicio tiel laŭte ekridis, ke ŝi devis rekaŝi sin en la arbaron pro la timo ke ili aŭdos ŝin. Kiam ŝi denove ŝtelrigardis al la dometo, la Fiŝ-Lakeo jam antaŭe malaperis, kaj la alia sidas sur la grundo antaŭ la pordo kaj rigardas malinteligente la ĉielon.

Alicio paŝis antaŭen kaj frapis malkuraĝe sur la pordo.

"Tute ne utilas frapi," diris la Lakeo, "kaj jen du kaŭzoj; unue ĉar mi staras ĉe la sama flanko kiel vi; kaj due, ĉar tie interne oni tiom bruas ke neniu povus aŭdi la frapon," (kaj certege, dum li parolas, okazas interne tre eksterordinara bruo—oni konstante plorkriegas kaj ternas, kaj je mallongaj intertempoj okazas ankaŭ granda krakado kvazaŭ plado aŭ kaldrono estas dispecigata).

"Bonvolu do diri kiel mi povos eniĝi," diris Alicio.

"Eble iom utilus ke vi frapu," la Lakeo diris, tute ne atentante ŝian demandon, "se la pordo starus inter ni; ekzemple, se vi estus interne, vi povus frapi, kaj mi ja povus eligi vin." Dum li parolis tiujn vortojn, li rigardis senĉese la ĉielon, kaj pro tio Alicio opiniis ke li estas tre malĝentila: "Sed eble li ne povasne," ŝi pensis en si, "ĉar jen liaj okuloj staras preskaŭ ĉe la verto. Tamen, malgraŭ tio li devas respondi demandojn,"; kaj ŝi ripetis laŭte:

"Kiel mi povos eniĝi?"

"Mi sidados tie ĉi," la Lakeo diris, "ĝis morgaŭ—"

En ĉi tiu momento la dompordo malfermiĝis, kaj oni ĵetis for grandan teleron celante lian kapon; ĝi nur ektuŝis al li la nazon, kaj dispeciĝis kontraŭ la plej apuda arbo.

—"aŭ eble postmorgaŭ,"la Lakeo daŭrigis per sama tono, kvazaŭ nenio okazis.

"Kiel mi povos eniĝi?" Alicio jam la trian fojon kaj preskaŭ kolere demandis.

"Ĉuiamvi eniĝos?" diris la Lakeo. "Tio ja estas la unua demando."

Sendube! Tamen Alicio ne ŝatis ke oni tion diru. Ŝi kolere diris al si:—

"La ĉitieaj kreitaĵoj ja argumentas netolereble, frenezige."

Al la Lakeo ŝia silenta indigno prezentis bonan okazon por ripeti kun variaĵoj la antaŭan diron:—"Mi sidos tie ĉi," li diris, "interrompe aŭ seninterrompe dum multaj tagoj."

"Sed kionmidevas fari?" diris Alicio.

"Ĉion, kion ajn vi volas!" diris la Lakeo, kaj komencis fajfi. Alicio perdis la paciencon.

Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.LA DUKINA KUIREJO.

Ilustrajxo: LA DUKINA KUIREJO.LA DUKINA KUIREJO.

"Ho, tute ne utilas paroli alli," diris ŝi, "li ja estas sencerbulo."

Dirinte tion, ŝi malfermis mem la pordon kaj—eniris.

La pordo kondukis rekte en grandan kuirejon, kiu estis laŭ ĝia tuta longo plena je fumo. Jen en la mezo, sur tripieda skabelo sidas la Dukino vartante infaneton: la kuiristino kurbiĝas super la fajro, kaj ĉirkaŭmovas per granda ferkulero la enhavon—kredeble ian supaĵon—de unu granda kaldrono.

"Tiu supo certege enhavas tro da pipro," diris al si Alicio; pro konstantaj terneksplodoj apenaŭ ŝi povis eligi la vortojn. Eĉ la Dukino ternis ne malofte; la infano senĉese aŭ ternis aŭ plorkriegis, kaj en la kuirejoneternadis nur la kuiristino kaj unu granda kato kiu sidas apud la fajrujo kaj grimacas kun la buŝo etendita de unu orelo ĝis la alia.

"Bonvolu, mi petas, klarigi al mi," Alicio komencis timeme (ĉar ŝi iom dubis ĉu estas laŭ bonmoroj ke ŝi parolu unue),"pro kio via kato grimacas tiamaniere?"

"Ĝi estasCheshire5kato, kaj jen kial!" diris la Dukino. "Vi Porko!"

Ŝi parolis la lastajn vortojn kun tia subitaforto ke Alicio eksaltis; sed ŝi tuj komprenis ke la Dukino alparolas ne ŝin sed la infanon: do ŝi refariĝis kuraĝa kaj daŭrigis:—"Gis nun mi ne sciis ke laĈeŝŝakatoj ĉiam grimacas; mi eĉ ne sciis ke ili havas tian kapablon."

"Ĉiuj havas la kapablon," diris la Dukino kaj la plimulto, "praktikas ĝin."

"Mi mem ne konas eĉ unu praktikantan," diris Alicio, eksentante kun ĝojo ke jam fine komencas por ŝi vere interesa konversacio.

"En tiu okazo, oni povas certiĝi ke vi tre malmulte konas," akre respondis la Dukino.

Ĉi tiun diron Alicio tute ne ŝatis, kaj tuj eksentis fortan deziron proponi alian temon. Dum ŝi penis trovi ion taŭgan, la kuiristino levis la kaldronon for de la fajro kaj komencis vigle ataki la Dukinon kaj la infanon; komencante per la fajriloj, ŝi ĵetis sur ilin ĉion atingeblan, ĉion ĵeteblan. Flugis tra la aero unu kaserolo, kaj kelkaj pladoj, kaj kvazaŭ hajlis per teleroj.

Tiujn eksterordinarajn ĵetaĵojn la Dukino ne atentis, eĉ kiam ili frapis ŝin, kaj la infano jam antaŭe tiel forte kriegis ke oni ne povis sciiĝi ĉu ĝi ricevas vundojn aŭ ne.

"Ho, rigardu, zorgu,—mi petegas—la infanon!" Alicio ekkriis.

Ŝi saltadis agonie. "Ho, ve! oni fortranĉos la amindan nazeton"—ĉar en tiu momentogranda kaserolo preterflugante minacis forporti ĝin.

"Se ĉiu volus atenti nursiajnaferojn," diris la Dukino per raŭka malagrabla voĉo, "la mondo rondirus multe pli rapide."

"Kaj tio ja estus nurmalutilo," diris avide Alicio, profitante la okazon montri sian astronomian instruitecon. "Ni konsideru kiel terure tio efikus sur la tagdaŭro. La Tero turniĝas en la daŭro de dudekkvar horoj; se do ĉirkaŭ la akso6—"

"Ŝi parolis pri akso," diris interrompante la Dukino, "do per akso dehaku al ŝi la kapon."

Alicio ne sen timo observis la kuiristinon por sciiĝi ĉu ŝi volos plenumi la dukinan ordonon. Sed la kuiristino klopodadis pri la supo kaj ŝajne ne aŭskultis. Sekve Alicio kuraĝis daŭrigi: "La daŭro estas dudekkvar horoj, mikredas, aŭ ĉu eble dekdu? Mi—"

"Ho, pri tio vi ne enuigumin" diris la Dukino "ĉar neniam mi povis toleri la ciferaĉojn." Kaj ŝi rekomencis varti la infanon, kantante al ĝi strangaspecan lulkanton, kaj ĉe ĉiu linifino ŝi forte skuis la kompatindan etaĵon:—


Back to IndexNext