Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.LA GEREĜOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.
Ilustrajxo: LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.LA GEREĜOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO.
La ekzekutisto argumentis ke oni ne povas detranĉi kapon, se ne ekzistas korpo de kiu oni povas apartigi ĝin. Neniam en la tuta vivo li devis trakti tian aferon, kaj li jam estas tro aĝa por komenci tute novan metion.
La Reĝo argumentis: "Oni ja povas senkapigi ĉion, kio nur havas kapon; oni do ne parolu sensencaĵon."
Kaj jen fine la dama argumento: "Seiella afero ne estos dece konsentita jam nun, mi ĉiujn senescepte ekzekutigos."
(Tio ĉi ja iom klarigas la kaŭzon de la jam aludita eksciteco de la gastoj!)
Alicio ne povis elpensi ion pli dirindan ol:
"Ĝi apartenas al la Dukino; mi konsilas ke vi turnu vin al ŝi."
"Ŝi estas en la kondamnitejo, vi venigu ŝin," diris la Damo.
La ekzekutisto tuj ekrapidis for, kiel sago el pafarko.
Tuj post lia foriro la Katkapo komencis esti kvazaŭ nebula; kiam li revenis kun la Dukino, ĝi jam tute malaperis. Sekve la Reĝo kaj la ekzekutisto ĉirkaŭkuris kiel frenezuloj serĉante ĝin, kaj la aliaj iris returne al la ludejo.
ĈAPITRO IXLa Viv-historio de la Falsa Kelonio14
"Vine povas imagi," diris la Dukino, "kiel ĝojige estas por mi revidivin, mia kara." Dirante tion, ŝi ligis sin al Alicio per la brako en tre bonkamarada maniero, kaj ili ekmarŝis kune.
Tre plaĉis al Alicio trovi, ke la Dukino estas nun bonhumora, kaj ŝi interne pensis ke antaŭe, kiam ili renkontiĝis en la kuirejo, eble igis ŝin malagrabla nur la pipro.
"Kiammiestos Dukino," pensis ŝi, "da pipro mi havos en mia kuirejo ĝuste neniom. Supo povas esti tre bona sen pipro. Eble pipro estas ĉiam la kaŭzo kiu igas la homojn koleraj." Kaj ŝi daŭrigis tre fiere, kvazaŭ konsciante ke nun ŝi eldonas novan principon, tre gravan porla homoj:—"Nur vinagro acidigas ilin, nur kamomilo maldolĉigas, kaj—(lasta kaj plej grava principo)—nur sukeraĵoj dolĉigas la infanojn. Se nur la plenaĝulojtionscius, ili estus ja malpli ŝparemaj—"
Ŝi jam tute forgesis la Dukinon, kaj eksaltis surprize, aŭdante ŝian voĉon diranta:—
"Vi ion pripensas, mia kara, kaj pro tio forgesas paroli. Mi ne povas en la nuna momento citi la moralon de tio, sed kredeble mi rememoros ĝin poste."
"Eble ĝi ne havas moralon," Alicio kuraĝis diri.
"Tut! Tut!Vi bubino," diris la Dukino, "ĉio ja havas moralon, se nur oni povas trovi ĝin." Dum ŝi parolis, la Dukino premis sin pli forte kontraŭ Alicio.
Alicio ne tre ŝatis tiun ĉi troproksimiĝon; unue, ĉar la Dukino estas (de proksime) tre malbela; kaj due, ĉar ŝi havas ĝuste la taŭgan altecon por apogi sian akran mentonon sur la ŝultro de Alicio. Tamen, ĉar ŝi ne volis esti malagrabla, ŝi laŭeble toleris ĉion.
"La kroketludo ŝajnas nun progresi pli bone," diris ŝi.
"Mi konsentas," diris la Dukino, "kaj de tio la moralo estas: 'Ho, nur la amo, nur la amo igas la mondon rondiri.'"
"Ĉu neiu," preskaŭ sarkasme demandis Alicio, "antaŭe diris en la kuirejo ke la kondiĉo de tiu rondiro estas ke ĉiu atentu nur sian aferon?"
"Nu, la signifo ja estas preskaŭ sama," diris la Dukino, ŝultrumante Alicion per sia mentonego, "kaj de tio la moralo estas: 'Se vi prizorgas la sencon, la sonoj prizorgos sin mem.'"
"Ĉe ĉiu afero ŝi ja volas trovi moralon," pensis Alicio.
"Vi eble miras, kial mi ne ĉirkaŭprenas al vi la talion," diris iom poste la Dukino. "La kaŭzo estas, ke mi dubas pri la bonhumoro de via fenikoptero. Ĉu mi faros la provon?"
"Ne, li eble mordus vin." Alicio diris tion pro singardaj motivoj; ŝi tute ne deziris la provon.
"Estas vero," respondis la Dukino. "Fenikopteroj kaj mustardo ambaŭ mordas; kaj jen la moralo: 'Samspecaj birdoj flugas kune.'"
"Tamen mustardo ne estas birdo," Alicio kritikis.
"Vi estas prava, kiel ĉiam," afable konsentis la Dukino. "Mi tre admiras vian spritecon; per viaj paroloj vi ja igas ĉion klara."
"Mi kredas ke mustardo estas mineralo, ĉu ne?" diris Alicio.
"Jes, kompreneble," diris la Dukino. (Ŝi ŝajne estis preta konsenti al ĉio ajn de Alicio dirota.) "Ne malproksime de tie ĉi mi mem havas grandan mustardminejon, kaj la moralo: 'Da tio kion mi jam havasen min', vi ne tro eniguen min.'"
Alicio dume profundiĝis en pensojn, kaj pro tio ne atentis—eĉ ne aŭdis—pri la dukina minejo. Post unu minuto ŝi ekkriis:
"Ho jam fine mi bone memoras: Mustardo estas legomo, kvankam ĝi ne havas la aspekton esti tia."
"Mi tute konsentas," denove diris la konsentema Dukino, "kaj jen la moralo:—'Vi ĉiam estu laŭ la aspekto'—aŭ se vi volas ke mi esprimu ĝin pli klare:—'Vi neniam imagu al vi ke vi ne estas aliaspekta ol tio, kio al aliaj ŝajnus ke kio vi aŭ estis aŭ aspektus esti, ne estas aliaspekta ol kio vi antaŭe estis, estus ŝajninta al ili esti aliaspekta.'"
"Mi kredas ketionmi povus pli bone kompreni," diris Alicio tre ĝentile, "se mi havus ĝin skribitan antaŭ la okuloj; sed, bedaŭrinde mi ne tute sukcesis kapti la signifon dum vi parolis."
"Tio ja," diris la Dukino per tre memkontenta voĉo, "estas nur nulaĵo kompare kun la diroj kiujn mi povus eldiri."
"Tamen ne ĝenu vin, mi petas," Alicio rapide respondis, "donante plilongan klarigon; mi timas ke vi tro lacigus vin per tia laboro."
"Ho, ne parolu pri la laboro, mi petas," diris la Dukino, "mi ja oferas al vi donace ĉion, kion mi diris ĝis nun."
"Jen donaco efektive nulkosta!" pensis Alicio. "Mi tute ne ŝatus, ke la naskotagaj donacoj estu tiaspecaj." Sed tion ŝi ne kuraĝis diri laŭte.
"Ĉu ree vi pensas?" diris la Dukino, kaj Alicio denove sentis sur la ŝultro speciale fortan ekpremon de la dukina mentono.
"Mi ja rajtas pensi," iom akre respondis Alicio, ĉar ŝi komencis senti sin ĝenata.
"Vi rajtas certe," konsentis la Dukino, "sed ne pli ol porkoj rajtas flugi; kaj la M—"
Sed en tiu momento Alicio forte surpriziĝis, ĉar eĉ en la komenco de tiu tre ŝatata vorto, la dukina voĉo ekvelkis, kaj la dukina brako, ligita kun la ŝia, forte tremis. Jen, rekte kontraŭ ili, vizaĝo kontraŭ vizaĝo, staris la Kera Damo, kun la brakoj falditaj. Ŝi sulkigas fulmotondre la brovojn.
"Estas bela tago, via Dama Moŝtino," la Dukino komencis per tre humila kaj malforta voĉo.
"Jam nun mi admonas vin," la Damo pasie interrompis ŝin, piedfrapante la grundon, "aŭvi aŭ via kapo jam nun devas esti for, vi elektu!"
La Dukino elektis, kaj—malaperis!
"Ni daŭrigu la ludadon," la Damo diris al Alicio; kaj Alicio, tro timigite por eligi eĉ unu vorton, per malvolantaj paŝoj sekvis ŝin al la ludejo. La aliaj gastoj, profitante la foreston de la Damo jam sidiĝis sub la arboj por ripozi. Sed ekvidinte la Damon, ili tuj levis sin kaj enue ekludis. Por instigi ilin la Damo anoncis ke eĉ unumomenta prokrasto kostos al la prokrastanto—la vivon. Dum la tuta ludtempo, tra la tuta ludkampo, la Damo ne ĉesis malpaci kun la aliaj ludantoj kaj ĉiumomente kriegis "Senkapigu lin," aŭ "Senkapigu ŝin." La soldatoj devis gardi la ĉiuminute mortkondamnatojn; por plenumi tiun devon, estis necese ke ili forlasu la luddevon, t.e. la devon esti arkoj; kaj konsekvence restis post duonhoro eĉ ne unu arko; ĉiuj partoprenintoj (krom la Reĝo, la Damo, kaj Alicio) estis jam mortkondamnitaj kaj soldate gardataj.
La Damo—pro manko da senkapigebla materialo—ĉesis labori, kaj per spireganta voĉo demandis al Alicio:
"Ĉu vi jam vidis la Falsan Kelonion?"
"Ne," respondis ŝi, "eĉ mi ne scias kio estas Falsa Kelonio."
"Ĝi estas," la Damo respondis, "la kreitaĵo, el kiu oni faras la falskelonian supon."
"Mi neniam vidis tian beston," diris Alicio, "aŭ eĉ aŭdis pri ĝi."
"Vi venu, do," diris la Damo, "kaj li mem diros al vi sian vivhistorion."
En la momento kiam ŝi ekiris kun la Damo, ŝi aŭdis la Reĝon diranta (per tre mallaŭta voĉo) al la tuta ĉeestantaro: "Oni vin pardonas—ĉiujn."
"Jen tre bona afero," ŝi pensis. "Do, malgraŭ ĉio, tiuj teruraj ekzekutoj ne efektiviĝos. Mi tre, tre ĝojas pri tio."
Baldaŭ ili alvenis al Grifo kuŝanta en la sunlumo kaj profunde dormanta. (Se vi ne scias kio estas Grifo, rigardu la ilustraĵon.)
"Levu vin, dormemulo," ordonis la Damo, "kaj konduku ĉi tiun fraŭlinon al la Falsa Kelonio, por ke ŝi aŭskultu lian vivhistorion." Tiam por ekskuzi sin al Alicio ŝi aldonis: "Mi mem devas iri returne por aranĝi kelkajn ekzekutojn kiujn mi ordonis."
Kaj ŝi foriris lasante Alicion sola kun la Grifo.
La Grifo, levinte sin kaj frotinte la okulojn, atendis ĝis la Damo malaperis kaj tuj—tuj mokridis ŝin. "Jen bona ŝerco," li diris, duone al si, duone al Alicio.
"Ho, ĝin diru al mi, mi petas," Alicio diris.
Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.
Ilustrajxo: LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.LA GRIFO PROFUNDE DORMIS.
"Nu, la ŝerco estasŝimem," diris la Grifo. "Ĉio tio pri la ekzekutoj estas nur ŝia fantazio; oni ja fakte neniun ekzekutas! Tamen, vi rapidiĝu!"
"Tie ĉi ĉiu ja ordonas rapidiĝi," pensis Alicio, dum ŝi malrapide sekvas ĝin. "Neniam en la tuta vivo oni tiom ĉirkaŭordonis min, neniam!"
Ne multe progresinte, ili jam ekvidis malproksime la Falsan Kelonion. Li sidis tutsola sur iu rokrando, kaj havis tre tristan mienon. Kiam ili pli proksimiĝis, Alicio povis aŭdi, ke li ĝemas tiel profunde ke li riskas rompi al si la koron. Ŝi eksentis por li tre fortan kompaton, kaj demandis al la Grifo:
"Kiaspeca estas lia doloro?"
Sed la Grifo respondis per preskaŭ tiaj samaj vortoj, kiajn li ĵus uzis pri la Damo:
"Ĉio tio pri la doloro estas nur lia fantazio; li ja ne havas realajn dolorojn.—Tamen, vi rapidiĝu."
Do, ili marŝis kune rekte al la Falsa Kelonio. Tiu rigardis ilin el grandaj larmplenaj okuloj, sed diris nenion.
"Tiu ĉi fraŭlino tre deziras scii vian historion," diris la Grifo.
"Mi volonte diros ĝin al ŝi," diris la Falsa Kelonio per profunda, kvazaŭ kaverna voĉo. "Vi ambaŭ sidiĝu, mi petas. Kaj eĉ ne unu vorton parolu, ĝis mi finos."
Ili do sidiĝis, kaj dum kelkaj minutojneniuparolis. Alicio pensis interne, "Kiamaniere li povos fini, se neniam li komencos,tionmi ne povas kompreni." Tamen ŝi pacience atendis.
"Iam en la pasinto," diris fine la Falsa Kelonio kun profunda ekĝemo, "mi estisveraKelonio."
Sekvis tiujn vortojn tre longa silento, kiun interrompis nur la okazaj interjekcioj (Hjckrrh, Hjckrrh) de la Grifo kaj la konstanta plorĝemado de la Falsa Kelonio. Alicio preskaŭ decidiĝis levi sin kaj peti forpermeson, dirante'Mi tre dankas vin, sinjoro, por via interesa rakonto.' Tamen, ĉar ŝi supozis, ke li nepre diros iom pli, ŝi restis trankvile, kaj nenion diris.
"Kiam mi estis malgrandulo," fine la Falsa Kelonio daŭrigis iom pli trankvile (kvankam eĉ nun li plorĝemis ne malofte), "la gepatroj sendis min al lernejo en la maro. La instruisto estis iu maljuna kelonio—ni kutime nomis lin Testud'—"
"Pro kio vi nomis lin Testud'ĉar li ne estis Testudo?" interrompis Alicio.
"Ni ja nomis lin Testud', ĉar li estis fame konatate-studento, kaj tre ŝatis paroli pri la te-kulturo. Ĉu vi ne povis konkludi tion, ne demandinte?"
La Falsa Kelonio evidente indignis, ke pro ŝia malspriteco li devis doni tiun klarigon.
Kaj la Grifo aldonis: "Vi devas honti, demandinte pri tia simpla afero."
Tiam, por doni pli fortan emfazon al la riproĉo, ambaŭ sidis silente kaj rigardegis Alicion, ĝis pro konfuzo ŝi estus tre kontenta ke la tero malfermiĝu kaj kovru ŝin. Fine, la Grifo diris al la Falsa Kelonio:
"Vi rapidu, malrapidulo! oni ne povas tie ĉi atendi la tutan tagon."
La Falsa Kelonio daŭrigis per jenaj vortoj:—
"Jes, ni iris al la lernejo en la maro, kvankam vi eble ne kredas tion—"
"Mi ne diris ke mi ne kredas," interrompis Alicio.
"Vi ja ofte diris tion," diris la Falsa Kelonio, "almenaŭ se vi similas aliajn hominfanojn."
Kaj antaŭ ol Alicio povis ree ekparoli, la Grifo ekkriis al ŝi severe: "Vi fermu la buŝon!"
La Falsa Kelonio daŭrigis: "Tre bonan instruadon ni havis; fakte, ni iris lernejon ĉiutage—"
"Pri tio vi ne devas fanfaroni," diris Alicio, "ankaŭ mi iras en ĉiutagan lernejon."
"Ĉu vi lernasekstraĵojn?" demandis la Falsa Kelonio.
"Jes," respondis Alicio, "la francan lingvon kaj la muzikon."
"Ankaŭ la vestlavadon?" demandis plue la Falsa Kelonio.
"Certege ne!" indignis Alicio.
"Do, malgraŭ ĉio, la via ne estis efektive altranga, bonstila lernejo," diris triumfe la Falsa Kelonio. "En la nia, oni ja presigis ĉe la kontfino:
'La franca lingvo, la muziko, kaj lavestlavado—ekstraj.'"
"Laŭ mi, vi ne multe bezonis la vestlavadon," diris Alicio "ĉar vi vivis sur la marfundo."
"Miaj gepatroj povis pagi nek por tiu ekstraĵo, nek por la aliaj," la Falsa Kelonio diris ĝemante. "Ili pagis nur la ordinarajn kurspagojn."
"Kiajn temojn la ordinara kurso enhavis?" Alicio demandis.
"Por komenci," respondis la Falsa Kelonio, "La Libro-lekado kaj la Plumskrapado; ankaŭ la diversaj fakoj de Aritmetiko—Ambicio, Korpremo, Multimpliko, kaj Diveno."
"Pri Multimpliko," Alicio kuraĝis diri, "mi neniam aŭdis. Kio ĝi estas?"
La Grifo levis surprize ambaŭ birdpiedojn. (Li ankaŭ havis en la posta parto du bestpiedojn—vidu la ilustraĵon.)
"Kion?" Ĝi ekkriis "neniam aŭdis pri Multimpliko kaj tamen scias pri la Divenarto? Nu tiu arto kaj la arto multimpliki estas reciproke konversaj; kaj nur postkiam onimultepraktikis implikon, estas permesate eĉ komencila arton diveni. Diveno sen antaŭa impliko estas ja tute senvalora. Tamen vi, ne konante Multimplikon, pretendas bone koni la Divenon. Eĉ idioto ne kredus tion."
Alicio jam ne havis la kuraĝon por demandi plu al la Grifo pri la marlerneja Aritmetiko. Turnante sin for de li, ŝi demandis al la Falsa Kelonio:
"Kion alian vi devis lerni?"
"En la unua loko, la Misterojn," respondis la Falsa Kelonio kalkulante la temojn per siaj piedaĵoj, nome Mistero Antikva kaj Mistero Moderna: ankaŭ la Disigarto. La Disigarta instruisto estis maljuna angilo kiu venis nur unufojon en ĉiu semajno; li instruis al ni disigi ĉiujn objektojn, ĉu ebenaj, ĉu solidaj kajKolerigi florbildojn.
"Kiamaniere oni faris tion?" demandis Alicio.
"Nu, la detala klarigo estus ja tre teda," diris la Falsa Kelonio, "tamen mi certigas al vi ke niaj lernejanoj, se ili bezonus, ekzemple, ruĝigi blankajn rozojn (kiel hodiaŭ la ĝardenistoj de la Damo) tre hontus uzi ilian kolorilon; kaj eĉ por ruĝigi la Damon mem, la koleriga metodo estus multe pli bonartista ol la koloriga. Eble la Grifo volos aldoni pluan klarigon."
"Mi ne povas," diris la Grifo, "ĉar pro manko da tempo mi neniam lernis la kolerigarton.La klasika profesoro tre okupis mian tempon; li ja estis vera kankro."
"Mi ne lernis de li," diris ĝemante la Falsa Kelonio. "Oni diris ke li instruis la Ratinan kaj Blekan lingvojn. Ĉu mi estas prava?"
"Tute prava," diris la Grifo, ankaŭ ĝemante, kaj pro la dolorigaj memoraĵoj ili ambaŭ kovris la vizaĝojn per la piedaĵoj.
"Kaj kiom da horoj ĉiutage vi studis en la lernejo?" Alicio faris tiun demandon en la celo kiel eble plej rapide enkonduki novan paroltemon.
"Dek horojn," respondis la Falsa Kelonio, "en la unua tago, naŭ en la dua kaj tiel plu."
"Jen tre kurioza aranĝo," diris Alicio.
"Nu, ligiĝiskun tiu 'kurioza' aranĝo," aldiris la Grifo, "unu tre ŝatata konsekvenco; ĉar en la dekunua tagonuligiĝisĉiuj lecionoj."
"Ĉu vi volas komprenigi," diris Alicio tre mirigite "ke en la dekunua tago la lernejanoj havis la tempon tute libera?"
"Certe," diris la Falsturto.
"Kaj kio okazis en la dekdua tago," Alicio vigle demandis.
"Jen sufiĉe pri la lecionoj," la Grifo interrompis ŝin tre firme. "La Falsa Kelonio nun rakontos al vi ion pri la ludoj."
ĈAPITRO XLa Omara Kvadrilo
LaFalsa Kelonio profunde ekĝemis, kaj tiris la postan flankon de unu piedaĵo trans la okuloj. Li fikse rigardis Alicion kaj forte penis paroli, sed liaj plorĝemoj dum kelkaj minutoj neebligis la parolojn.
"Li kondutas same kvazaŭ li havas oston en la gorĝo,"diris la Grifo kaj tuj klopodis (per fortajskuoj kaj manfrapoj sur la dorson) eligi la oston. Fine la Falsa Kelonio regajnis la voĉpovon, kaj kun larmoj glitfalantaj sur siaj vangoj komencis:
"Eble vi ne loĝis longan tempon sub la maro (Alicio intermetis 'Mi neniam') eble ankaŭ vi neniam estas prezentita al Omaro—(Alicio komencis diri 'Mi unufojon gustumis—' sed rapide haltigis sin kaj diris anstataŭe 'Mi neniam')—do vi eĉ ne povas imagi, kia rava afero estas la Omara Kvadrilo."
"Mi devas konfesi ke ne," diris Alicio. "Kiaspeca ĝi estas?"
"Nu," la Grifo respondis, "oni komence formiĝas en unu rangon laŭ la marbordo—"
"En du rangojn," interrompis la Falsa Kelonio, "da fokoj, kelonioj, k.c. Poste, kiam oni formovis ĉiujn meduzojn—"
—"Kio ordinare konsumas multe da tempo," intermetis la Grifo.
—"Oni du fojojn antaŭen iras—"
—"ĉiu kun sia kundancanta omaro,"—ree interrompis la Grifo.
—"Kompreneble," konsentis la Falsa Kelonio—"du fojojn antaŭen iras, turniĝas kun la kunulo—"
—"Ŝanĝas la kunulon kaj reiras samvice," diris la Grifo.
—"Poste," la Falsa Kelonio rekomencis, "oni ja ĵetas la—"
—"la omarojn," ekkriis ekscitite la Grifo, kaj saltis en la aeron.
—"Kiel eble plej malproksimen en la maron—"
—"Naĝsekvas ilin," la Grifo kriis, ankoraŭ pli ekscitite.
—"Renversas sin en la maro—" dirante tion eĉ la Falsa Kelonio saltis furioze sur la piedpintoj.
—"Denove ŝanĝas la kunulon—" Ĉi tiun fojon la Grifo tiel forte kriegis, ke ŝajnis al Alicio ke ŝiaj oreloj krevas.
—"Renaĝas al tero, kaj—jen la fino de l' unua movado," diris la Falsa Kelonio. En tiu momentoli subite mallaŭtigis la voĉon, kaj ambaŭ bestoj kiuj ĵus freneze ĉirkaŭsaltis, ree sidiĝis, kaj rigardis Alicion trankvile kaj tre melankolie.
"Ĝi nepre estus tre plezuriga danco por alrigardi," diris Alicio.
"Ĉu vi volus vidi iometon da ĝi?" demandis la Falsa Kelonio.
"Ho, mi tre ŝatus ĝin," respondis Alicio.
"Ni do tradancu kune la unuan parton," diris la Falsa Kelonio al la Grifo, "la omarojn ni ja povos imagi. Kiu el ni kantos la muzikon?"
"Ho,vikantu," diris la Grifo, "ĉar mi forgesis la vortojn."
Ili do komencis danci ĉirkaŭ Alicio. Ne malofte, pro tro apudaj paŝoj, ili piedpremis al ŝi la piedfingrojn. Ambaŭ markis la taktojn svingante la dekstran antaŭpiedaĵon; kaj tre malrapide, tre triste la Falsa Kelonio kantis:—
"Ho, Limak', vi plirapidu!" la merlango plende ĝemas;"Ĉar fokeno post ni sekvas, kaj la voston al mi premas!Kelonioj kaj omaroj je fervoro ĉiuj bolas,Kaj atendas vin sur sablo! Ĉu vi ankaŭ danci volas?Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni?Vi konsentas. Ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni.
Ho, imagu vi la ravon esti supren altlevita!Esti kun omar' kunulo for en maron forĵetita!""Ne! Tro longen!" diris la limak', skuante sin timeme,"Mi ne volas." Al merlango do rifuzis li dankeme.Ja konsenti li ne volis, li ne povis partopreni,Ja konsenti li ne povis, li ne volis partopreni.
Fiŝamiko al li diris "Ne tre gravas la distancoj;Aliborde estas ja alia lando kaj la Francoj!Ju pli longen de Anglujo, pli apude al Francujo!Do, ne timu! Ĉar sur ambaŭ bordoj jen por vi patrujo.Vi konsentas, ĉu ne vere? Vi konsentas partopreni?Vi konsentas, ĉu ne vere? Ho, konsentu partopreni!"
Kiam la dancado finiĝis, Alicio interne sentis ke ĝi estas teda kaj eĉ ne sendanĝera por ŝi; tamen ŝi diris ĝentile:—
"Mi tre dankas; mi tre interesiĝis vidante la dancadon; kaj speciale plaĉis al mi tiu kurioza kanto pri la merlango."
"Ho, pri la merlangoj," diris la Falsa Kelonio, "vi kompreneble vidis ilin?"
"Jes," Alicio respondis, "tre ofte mi vidis ilin enla frit—"
"PriLafrito, mi ne scias kie sidas tiu urbo," diris la Falsa Kelonio, "sed se vi tre ofte vidis ilin, vi kompreneble konas kian aspekton ili havas?"
"Mi kredas ke jes," diris Alicio, konsiderante. "Ili havas la vostojn en la buŝoj; ankaŭ ili estas kovritaj per paneroj."
"Pri la paneroj vi eraras," diris la Falsa Kelonio, "ili ne povas pro la marviŝo teni panerojn sur la korpo. Sed pri la vostoj vineeraras, kaj la kaŭzo ja estas—"
En tiu momento la Falsa Kelonio oscedis kaj fermis la okulojn, dirante al la Grifo: "Vidiru al ŝi pri la kaŭzo kaj ĉion tion."
"La kaŭzo estas," diris la Grifo, "ke ili persistis iri danci kun omaroj; do, oni ĵetis ilin malproksimen en la maro; do ili havis tre longan falon; do, la vostoj fiksiĝis en la buŝoj, kaj oni ne povis malfiksi ilin; do—jen ĉio."
"Mi dankas," diris Alicio, "tio estas por mi tre interesa. Ĝis hodiaŭ mi sciis tre malmulte pri merlangoj."
"Mi povas diri al vi pli ol tio, se al vi plaĉos," diris la Grifo. "Ĉu vi scias kial oni nomas tiun fiŝon merlango?"
"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"
"Ĉar ĝia lango estas ĉiam en la maro," klarigis la Grifo, "kaj la maron ĝi prefere silabas per 'e' nur pro ĝia partianeco por la Francoj; vi kredeble rimarkis per kia sopira voĉo ĝi kantis 'pli apude al Francujo.'"
(En la angla teksto li tute alie klarigis la nomon. Por ekkompreni ĝin, oni devas identigi en la pensoj la vortojn "merlango" kaj "blankigilo" kiuj en angla lingvo havas saman sononŭhajting. Jen la teksta dialogo:—
"Ĉu vi scias kial oni nomas ĝin merlango?" diris la Grifo.
"Mi neniam pripensis tiun demandon," diris Alicio. "Kial do?"
"Ĝi poluras la bot-kaj ŝuojn," diris tre solene la Grifo.
"Pol-ur-as la bot-kaj ŝu-ojn," Alicio ripetis tre malrapide, dispecigante la vortojn en la celo eligi la nepre kaŝitan signifon.
"Per kio oni poluras viajn ŝuojn?" demandis la Grifo.
Alicio rigardis sur ilin kaj iom konsideris antaŭ ol respondi:
"Mi kredas ke oni traktas ilin per ciro aŭ iu alia nigrigilo."
"Tie ĉi, sub la maro," diris la Grifo per tre profunda voĉo, "oni poluras botojn perblankigilo. Do, vi nun komprenas.")
"Kaj el kio oni fabrikas viajn piedirilojn?" Alicio demandis scivole.
"Ho, pri la piediriloj," respondis la Grifo, "unue mi konsilas al vi ne uzi tiajn longajn kombinaĵojn, kiujn nur la plej lertaj maranoj povas uzi sen la danĝero esti malkomprenataj. Due, por respondi la demandon, jen la iloj kiujn ni uzas por igi la submaranojnpie dirila veron—ni metas sub la piedoj algojn, efektive ĉionverdan, ĉar, bedaŭrinde, ne ĉiuj niaj gejunuloj estas instinkteverd-iremaj."
"Se mi estus la merlango," diris Alicio ankoraŭ pripensante la kanton, "mi dirus al la fokeno: 'Malantaŭen Sinjoro! oni ne bezonasvin.'"
"La Merlangoj ja ĉiam volas kunhavi fokenon," diris la Falsa Kelonio "kaj sen fokenoneniu prudenta merlango volus vojaĝi ien en la maro."
"Ĉu vere ne?" Alicio demandis tre mirigite.
"Kompreneble ne," respondis la Falsa Kelonio, "ĉar dum la vojaĝo li eble bezonos reklami siajn komercaĵojn en la vizitataj havenoj, kaj kunhavante fokenon li povos respondi senĝene al la demando: 'Ĉu vi havas afiŝon?' nur montrante al ĝi kaj dirante 'Jen, sidante sur la pakaĵoj,jena fiŝo!'"
Ĉar Alicio ne tuj komprenis lian klarigon pri la fiŝa afiŝo, la Falsa Kelonio ofendiĝis kaj la Grifo profitis la silenton por proponi ke nun Alicio rakontu al ilisianhistorion.
"Mi nur povus rakonti miajn aventurojn komencante per la hodiaŭa mateno," diris Alicio naive, "ĉar ne utilus priparoli la antaŭajn tagojn, eĉ la hieraŭan, pro tio ke mi ne estis la sama persono."
"Ĉion tion vi devas klarigi," diris la Falsa Kelonio.
"Ne, ne! la aventurojn antaŭ ĉio alia," diris malpacience la Grifo, "per klarigoj oni ja terure perdas la tempon."
Sekve, Alicio komencis rakonti al ili siajn aventurojn de la tempo kiam ŝi ekvidis la Blankan Kuniklon. En la komenco ŝi sentis sin tre timema, pro la fakto ke ambaŭ bestoj trealproksimiĝis al ŝi—ĉe ĉiu flanko po unu—kaj tre larĝe malfermis la okulojn kaj buŝojn. Tamen dum la rakontado ŝi iom post iom fariĝis pli sinfida.
La aŭskultantoj restis tute trankvilaj ĝis ŝi rakontis pri la deklamo (antaŭ la Raŭpo) de la poemo "Patro Vilĉo." Kiam ŝi diris al ili ke la vortoj elvenis el la buŝo tute malpravaj, la Falsa Kelonio profunde enspiregis kaj diris "Jen tre kurioza fakto."
"Apenaŭ povus esti io pli kurioza," aldonis la Grifo.
"La vortoj elvenis malpravaj," ripetis la Falsa Kelonio, kaj profunde pensis.
Post kelkaj momentoj ĝi diris:—
"Mi do tre ŝatus aŭskulti, se la Fraŭlino volus nun deklami ian versaĵon. Vi ordonu ke ŝi komencu."
Li rigardis la Grifon kvazaŭ li kredas ke ĝi havas la rajton ordoni ŝin.
"Vi stariĝu," diris la Grifo al Alicio, "kaj deklamu 'la Dormemulo.'"
"La kreitaĵoj ja terure ordonadas min," pensis Alicio, "kaj igas min deklami la parkeraĵojn same kiel se mi estus en la lernejo."
Tamen ŝi leviĝis kaj komencis la deklamon, sed ŝia kapo pleniĝis de la Omara Kvadrilo en tia grado ke apenaŭ ŝi konsciis kion ŝi diras, kaj la vortoj venis tre, tre kurioze:—
Jen la voĉ' de l' Omar'! mi aŭdis la krion,"Vi min bakis tro brune, vi iru Azion!"La hararon netigas en ĉiu okazoLa anas' per l' okuloj, sed li per la nazo.Kiam seka la sablo, li kvazaŭ monarĥoMalestime parolas eĉ pri la ŝarko.Kiam tajdo kun ŝarkoj amase enfluasMalfiera la voĉo per kiu li bruas.
"Tiuj certe ne estas la vortoj kiujnmilernis en la infaneco," diris la Grifo.
"Tiujn vortojn mi neniam aŭdis ĝis la nuna momento," diris la Falsa Kelonio, "ĝi ja estas nur sensencaĵo."
Alicio diris nenion. Fininte la verson, ŝi sidiĝis, metis la manojn al la kapo, kaj ekmiris ĉu iam ŝia vivo refariĝos ordinara.
"Mi tre volus scii la klarigon de ĉio tio," diris la Falsa Kelonio.
"Ŝi ne povas klarigi," la Grifo vigle intermetis. "Eldiru la duan verson."
"Sed pri lia hararo," persistis la Falsa Kelonio, "li fakte ne povus netigi ĝin per la nazo."
Alicio havis nenion por diri; ŝi nur rigardis ilin senhelpe.
"Vi eldiru la duan verson," ripetis la Grifo, "ĝi komenciĝas per la vortoj 'Lian domon pasante—'"
Alicio ne kuraĝis malobei, kvankam ŝi estis certa ke ĉio nepre elvenos malprave. Per tremanta voĉo ŝi eldiris:—
Lian domon pasante, per unu okuloMi ekvidis panteron kun guf' por kunulo.La pantero englutis ja ĉion gluteblan,Al la gufo lasante nenion manĝeblan.La festeno finiĝis: al la guf' li permesisLa kuleron enpoŝi;li mem ne forgesisLa tranĉilon enpaki virinan en mufonKaj per tio li ankaŭ distranĉis la—!
En tiu momento la Falsa Kelonio malpacience interrompis ŝin:—
"Por kio utilas," li diris, "ke vi eldiru tiajn versaĉojn, ne dume klarigante ilin? Ĝi estas ja la plej konfuziga lingvaĵo kiun iam en la vivo mi aŭskultis."
"Jes," konsente diris la Grifo, "ankaŭ mi opinias ke estos bone ne plu daŭrigi tiun deklamaĵon." Ankaŭ Alicio tre ĝoje konsentis.
"Ĉu vi volas ke ni tradancu la duan parton de la Omara Danco?" proponis la Grifo "aŭ ĉu vi eble preferus ke la Falsa Kelonio kantu al vi?"
"Ho, mi certe preferus la kanton, se la Falsa Kelonio komplezos." Alicio respondis tiel fervore ke la Grifo diris, ofendite:
"H'm! Pri gustoj ne utilas diskuti. Do, se agrable al vi, karulo, vi kantu por ŝi 'Kelonia Supo.'"
La Falsa Kelonio ekĝemis profunde, kaj kantis per voĉo iafoje plorsufokita:
Supo alloga de verda kolor'Preta je la sepa hor'!De la vespero la ĉefa glor'!Supo vespera, bela vi Sup'!Supo vespera, bela vi Sup'!Su-upo ve-espera, Su-upo ve-esperaBela, ho bela vi Sup'!Ho, bela Supo! pli bona ol truf',Ol supo el bovida huf'!Ĉion fordonus mi por suf——iĉe da vi, ho bela vi Sup'!—iĉe da vi, ho, bela vi Sup'!Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!Bela, ho bela vi Sup'!—VI SUP'!
Supo alloga de verda kolor'Preta je la sepa hor'!De la vespero la ĉefa glor'!Supo vespera, bela vi Sup'!Supo vespera, bela vi Sup'!Su-upo ve-espera, Su-upo ve-esperaBela, ho bela vi Sup'!Ho, bela Supo! pli bona ol truf',Ol supo el bovida huf'!Ĉion fordonus mi por suf——iĉe da vi, ho bela vi Sup'!—iĉe da vi, ho, bela vi Sup'!Su-upo ve-espera, Su-upo ve-espera!Bela, ho bela vi Sup'!—VI SUP'!
"Denove la ĥoron,"ekkriis la Grifo. Sed kiam la Falsa Kelonio nur komencis rekanti ĝin, de iu malproksima loko aŭdiĝis laŭta ekkrio:—
"La proceso komenciĝas!"
"Vi rapidu do," kriis la Grifo al Alicio, kaj preninte ŝin per la mano, ĝi rapidis for, ne atendante la finon de la ĥoro.
"Pri—kio—oni—pro—cesas?"Alicio dum la kurado demandis spiregante; sed la Grifo nur kuris pli rapide. Dume sekvis ilin—pli kaj pli mallaŭte—la voĉo de la Falsa Kelonio finanta per tre melankoliaj tonoj la rekantaĵon:
Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!Bela, ho bela vi Sup'!
Su-upo ve-espera! Supo ve-espera!Bela, ho bela vi Sup'!
ĈAPITRO XIKiu forŝtelis la tortojn?
Kiamili alvenis, la Keraj Gereĝoj jam sidis sur sia trono, ĉirkaŭite de granda amaso da bestetoj kaj birdetoj, ankaŭ la tuta aro da ludkartoj.
Jen antaŭ la trono staris la Lakeo; li havis la manojn kunligitajn per granda ferĉeno, kaj gardis lin du soldatoj, ĉiuflanke po unu. Apud la Reĝo staris la Blanka Kuniklo; en la dekstra mano tiu ĉi havis trumpeton, kaj en la maldekstra li portis grandan rulaĵon pergamenan. En la mezo de la juĝejo estis tablo, kaj sur la tablo Alicio ekvidis grandan pladon plenan je tortoj. Tian allogan aspekton ili havis, ke nur surrigardi ilin funkciigis la salivglandojn. "Mi tre volas," pensis ŝi, "ke oni tuj finu la proceson kaj disdonu la tortojn."
Tamen, konkludinte el la mienoj de la ĉeestantoj ke tioneokazos, ŝi—por pasigi la tempon—komencis ĉirkaŭrigardi.
Ĝis la nuna momento neniam en la tuta vivo ŝi ĉeestis juĝejon; tamen ŝi estisiomleginta pritiaj aferoj, kaj tre kontente ŝi konstatis ke ŝi povas facile identigi preskaŭ ĉion en la ĉambro.
"Jen," ŝi komencis, "sub la granda peruko, jen la juĝisto."
Sendube! Sed li estis ankaŭ la Reĝo, kaj ĉar li portis la kronon super la peruko (se vi volas vidikiel, vidu lailustraĵon sur paĝo120) li havis la aspekton esti tre malkomforta; ankaŭ la krono certe ne sidis konvene.
"Kaj jen," pensis Alicio daŭrigante la klasifikon, "laĵurintarejo, kaj jenaj dekdu kreitaĵoj—ŝi nepre devis uzi tiun vorton, ĉar unuj ja estis bestoj, kaj aliaj estis birdoj—supozeble estas laĵurintoj."
Ŝi du, tri fojojn ripetis la vortojn "ĵurintoj, ĵurintarejo," ĉar ŝi kredis, kaj ja rajtis kredi, ke nur tre malmultaj knabinetoj ŝiaj samaĝuloj havas pri tiuj vortoj ian ajn ideon.
La dekdu ĵurintoj skribadis (ĉiuj senescepte) sur ardezaĵoj.
"Kion ili faras?" ŝi flustris al la Grifo, "ja antaŭ komenco de la proceso, ili nepre nenion povas havi por skribi."
"Ili skribas ĉiu sian propran nomon," la Grifo mallaŭte respondis, "pro la timo ke antaŭ la finiĝo de l' proceso ili forgesos ĝin."
"La stultuloj!" Alicio komencis per laŭta indigna voĉo, sed tuj ĉesis pro la fakto ke la Blanka Kuniklo ordonis: "Silenton en la juĝejo,"kaj la Reĝo, almetinte la okulvitrojn, ĉirkaŭrigardis por sciiĝi kiu parolas.
Alicio povis certiĝi, same kvazaŭ ŝi rigardus la ardezojn de malantaŭ iliaj ŝultroj, ke ĉiuj ĵurintoj skribas sur la ardezoj "Stultuloj," kaj eĉ ŝi povis rimarki ke unu el ili, ne sciante mem per kiaj literoj silabi la vorton, devas peti la informon de sia najbaro. "Kiam la proceso finiĝos," pensis Alicio, "oni havos sur tiuj ardezoj vere vidindan miksaĵon!"
La grifelo de unu ĵurinto komencis grinci.Tionkompreneble Alicio ne povis toleri. Do, ĉirkaŭirinte la juĝejon, kaj preninte oportunan starlokon malantaŭ li, ŝi tre baldaŭ sukcesis forŝteli nerimarkite la grifelon. Tiel lerte ŝi klopodis ke la ĵurinteto (ĝi estas ja Bil Lacerto!) tute ne povis kompreni kien ĝi malaperis. Li do, post longa ĉirkaŭserĉado, fine klopodadis kiel eble plej bone skribi per unu fingro. Sed ne multe utilistio, ĉar la fingro faris sur la ardezo nenian postsignon.
"La Heroldo legu la kulpigon," diris subite la Reĝo.
Laŭ tiu ordono, la Blanka Kuniklo trifoje ludblovis la trumpeton, kaj poste malvolvis la pergamenan rulaĵon, kaj legis laŭte:
La Kera Damo bakis tortojnEn iu somertago!Lakeo ŝtelis tiujn tortojnKaj kaŝis sub kratago!
La Kera Damo bakis tortojnEn iu somertago!Lakeo ŝtelis tiujn tortojnKaj kaŝis sub kratago!
"Vi tuj konsideru la verdikton," ordonis la Reĝo, direktante siajn rigardojn al la ĵurintoj.
"Ne, ne ankoraŭ,"vigle intermetis la Kuniklo. "Antaŭ tio estas multe da procedoj."
"Alvoku la unuan atestanton," diris suflorite la Reĝo.
La Blanka Kuniklo tuj blovis trifoje la trumpeton, kaj laŭte kriis:—"Unua atestanto!"
La unua atestanto estis la Ĉapelisto. Li venis en la ĉambron tra flanka pordo, havante en unu mano tetason kaj en la alia pecon da buterpano.
"Pardonu, via Reĝa Moŝto," li komencis, "ke mi kunportas ĉi tiujn teaĵojn; kiam mi ricevis la alvokon, mi ne ankoraŭ finis la temanĝadon."
"Vi devis esti fininta," diris la Rego, "Kiam vi komencis?"
La Ĉapelisto rigardis al la Martleporo kaj la Gliro, kiuj jam sekvis lin en la juĝejon kaj stariĝis kune, brako en brako.
"Je la dekkvarade Marto, mi kredas," li prove diris.
"Dekkvina," "Deksesa," korektis la Martleporo kaj la Gliro, preskaŭ sammomente.
"Elskribu tion," diris la Reĝo al la ĵurintaro.
Laŭ tiu ordono, la ĵurintaro elskribis ĉiujn tri datojn sur la ardezoj; poste kalkulis la sumon, kaj eligis solvon en spesmiloj kaj spesdekoj!
"Demetu vian ĉapelon," diris la Reĝo al la atestanto.
"Ĝi ne estas mia," kontraŭdiris la Ĉapelisto.
"Do,ŝtelita!" ekkriis la Reĝo, turnante sin al la ĵurintoj: ĉiuj notis ke la ĉapelo estas ŝtelita.
"Mi tenas provizon da ili por vendi," la Ĉapelisto klarigis. "Propran ĉapelon mi havas neniun. Mi estas ja Ĉapelisto."
Kaj nun la Damo almetis la okulvitrojn kaj severe rigardegis la Ĉapeliston. Sub ŝia rigardego tiu paliĝis kaj tremis.
"Vi diru vian evidencon," diris la Reĝo."Se vi persistos konduti en tia ridinde timigita maniero, mi tuj ekzekutigos vin."
Tiu minaco ja ne kuraĝigis la atestanton. Li senĉese ŝanĝis la sintenadon, apogante la korpon jen sur unu piedo, jen sur la alia. Kun tre maltrankvila mieno li konstante rigardis la Damon; kaj, pro lia konfuziĝo, li eĉ elmordis grandan pecon el la tetaso anstataŭ el la buterpano!
En tiu momento Alicio havis tre kuriozan korpsenton. Kio povus esti la kaŭzo? Post ne longe ŝi konstatis ke ankoraŭ unu fojon ŝi komencaskreski. Unue ŝi preskaŭ decidiĝis stariĝi kaj eliri la juĝejon. Tamen post plua pripenso, ŝi opiniis ke estos pli bone resti kie ŝi nun sidas, ĝis manko da spaco devigos la eliron.
"Bonvolu ne tiel forte premi min," diris la Gliro, kiu nun troviĝis sidanta apud ŝi. "Apenaŭ mi povas spiri."
"Pardonu, sed mi ne povas ne," Alicio respondis humile. "Mi ja kreskas."
"Vi ne rajtas kreski tie ĉi," diris la Gliro.
"Sensencaĵo," rediris Alicio pli kuraĝe. "Ankaŭvikreskas."
"Jes," respondis la Gliro. "Sed mi kreskas laŭ normala rapideco, kaj vi malnormale, ridinde!" Kaj kun tre malagrabla mieno li eligis sin el sia sidloko, kaj transiris al la alia flanko de l' juĝejo. La Damo dume eĉ ne unu momenton ĉesis rigardegi la Ĉapeliston, kaj, en la momento kiam la Gliro transiras la juĝejon, ŝi diris al unu el la ĉambelanoj: "Alportu al mi la liston de la kantintoj en la lasta koncerto." Aŭdinte tiun ordonon la Ĉapelisto tremis tra la tuta korpo tiel forte, ke ambaŭ ŝuoj fortremiĝis de la piedoj.
"Vi nur eldiru vian evidencon," ripetis kolere la Reĝo; "se ne, mi nepre ekzekutigos vin, ĉu vi estas nerve afliktata, aŭ ne."
"Se plaĉas al via Reĝa Moŝto," la Ĉapelisto tuj komencis per tremanta voĉo—"mi estas malriĉulo—kaj apenaŭ mi komencis mian temanĝon—t.e. komencis antaŭ nur kelkaj tagoj—kaj pro la fakto ke la buterpano fariĝis tiel maldika—kaj ke la teo tvinklis tiel forte—"
"Kio tio estas pritvinklo?" la Reĝo demandis.
"Ĝi komenciĝis per la Te—" diris la Ĉapelisto.
"Kompreneble 'tvinklo' komenciĝas per T" diris vigle la Reĝo. "Ĉu vi volas insulti min kredigante ke mi estas neklerulo?—vi daŭrigu!"
—"Mi estas malriĉulo," la Ĉapelisto rekomencis "kaj preskaŭ ĉio pli malplitvinklispost la teo, sed la Martleporo diris—"
"Minediris," la Martleporo rapide intermetis.
"Vidiris—" insistis la Ĉapelisto.
"Mi tion neas," diris la Martleporo.
"Li neas 'tion'" diris la Reĝo, "do ellasu 'tion' el la evidenco."
"Nu, se ne la Martleporo, certe la Gliro diris—" kaj la Ĉapelisto ĉirkaŭregardis por vidi ĉu ankaŭ li neos—sed la Gliro nenion neis, ĉar li profunde endormiĝis.
"Kaj poste," la Ĉapelisto daŭrigis, "mi tranĉis pli da buterpano—"
"Sed kion la Gliro diris?" demandis unu ĵurinto.
"Tion mi ne povas memori," respondis la Ĉapelisto.
"Se vi ne memoros," minacis la Reĝo, "mi ekzekutigos vin."
La kompatinda Ĉapelisto lasis fali la tetasonkaj buterpanon, kaj humile surgenuis. Denove jam la trian fojon, li komencis:—
"Mi—se plaĉas al via Reĝa Moŝto—estas tre malriĉa—"
"Konsente, tre malriĉa vi estas je la parolarto," diris la Reĝo, "ĝin vi certe ne posedas."
Ĉe tiu reĝa ŝerco, unu kobajo aplaŭdis, kaj estis tuj subpremita de la oficistoj. (Ĉar 'subpremita' estas iom malfacila vorto, mi volas klarigi la agmanieron. Oni havis en la juĝejo grandan kanvassakon, kunligeblan ĉe la buŝo per ŝnuretoj. En tiun sakon oni ŝovis la kobajon, kaj poste sidis sur la sako.)
"Estas bona afero ke mi vidis tion," pensis Alicio. "Tre ofte mi legas en la ĵurnaloj ke ĉe la fino de iu proceso 'kelkaj personoj ekaplaŭdis, sed la aplaŭdantoj estis tuj subpremitaj de la oficistoj de la juĝejo.' Kaj ĝis nun neniam mi povis kompreni kion precize tio signifas."
"Se nenion plu vi povas diri pri la afero," diris la Reĝo, "estas permesite al vi deiri."
"Mi ja ne povas," kontraŭdiris la Ĉapelisto, "deiri pli malsupren, ĉar jam mi staras sur la planko."
"Tamen vi povasdecidi desiditie," respondis la Reĝo.
Ĉe tio la alia kobajo aplaŭdis kaj—estis subpremita.
"Nu," pensis Alicio, "eble nun, foriginte la kobajojn, oni povos pli bone progresi."
"Mi preferus hejmeniĝi por daŭrigi la temanĝadon," diris la Ĉapelisto, kaj tre time li observis la Damon, kiu legas la liston de kantintoj.
"Vi havas la forpermeson," diris la Reĝo, kaj la Ĉapelisto tuj eliĝis la juĝejon, eĉ ne revestinte la ŝuojn.
—"Kaj vi senkapigu lin ekstere," la Damo aldonis al unu el la oficistoj. Sed antaŭ ol la oficisto atingis la pordon, jam la Ĉapelisto tute malaperis.
"Alvoku la duan atestanton," ordonis la Reĝo.
La dua atestanto estis la Dukina kuiristino. Ŝi portis en la mano la piprujon, kaj Alicio facile divenis kiu envenos, jam antaŭ la enveno; ĉar ŝi rimarkis ke inter la starantoj apud la pordo subite komenciĝis forta kaj konstanta ternado.
"Vi eldiru vian evidenc—" la Reĝo nur komencis.
"Rifuzas!" diris la kuiristino.
La Reĝo, konsternite, rigardis la Blankan Kuniklon, kiu per mallaŭta voĉo diris:—
"Ĉi tiun atestanton via Reĝa Moŝto devaskros-ekzameni."
"Nu, se tio estas nepre necesa," la Reĝo diris rezignacie, "mi faros ĝin laŭ mia eblo."