PARTO TRIA.

Sinjoro Craggs balancis la kapon.

"Ni opiniis en la tago, kiam havis lokon tiu transdono, ke en la maniero, kiel la paro diris al si adiaŭ, estis io stranga, tion ĉi mi memoras", diris Snitchey.

"Jes, jes", diris sinjoro Craggs.

"Eble li trompiĝas", daŭrigis sinjoro Snitchey, ŝlosante la fajreltenan keston kaj metante ĝin sur ĝian ordinaran lokon; "sed se tiel ne estas, iom da facilanimeco kaj malfideleco ankaŭ ne estus mirindaĵo, sinjoro Craggs. Kaj tamen mi opinius la belan vizaĝeton tre fidela. Ŝajnis al mi", diris Snitchey, surmetante sur sin sian superveston kaj la gantojn (estis tre malvarme ekstere) kaj korektante kandelon, "kvazaŭ ŝia karaktero en la lasta tempo fariĝis pli forta kaj pli serioza, pli ol la karaktero de ŝia fratino."

"Sinjorino Craggs havis tiun saman opinion", rimarkis Craggs.

"Mi efektive ion donus", diris Snitchey, kiu en vero estis tre bonkora, "se mi povus kredi, ke sinjoro Warden trompiĝis en sia kalkulo; sed kiel ajn facilanima kaj nekonstanta li estas, li tamen konas la mondon kaj la homojn (kaj estus malbone, se estus alie, ĉar por sia konado li pagis sufiĉe kare); kaj mi ne povas al mi prezenti, ke ĝi estas kredebla. Ni faros la plej bone, se ni nin ne enmiksos; ni povas fari nenion pli, sinjoro Craggs, ol silenti."

"Nenion pli", respondis Craggs.

"Nia bona amiko, la doktoro, rigardas tiajn aferojn indiferente", diris Snitchey balancante la kapon. "Mi almenaŭ volus esperi, ke li ne bezonos sian filozofion. Nia amiko Alfred parolas pri la batalo de l' vivo," — li denove balancis la kapon, — "mi esperas almenaŭ, ke li ne falos en la komenco de la batalo. Ĉu Vi havas Vian ĉapelon, sinjoro Craggs? mi estingos la duan kandelon."

Ricevinte jesan respondon de sinjoro Craggs, sinjoro Snitchey faris, kiel li diris, kaj palpante ili eliris el la ĉambro de interparoloj, kiu nun estis tiel malluma, kiel la objekto de ilia parolado, aŭ kiel la advokataĵo entute.

Mia historio kondukas min nun en malgrandan malbruan ĉambron de instruitulo, kie en tiu sama vespero la fratinoj kaj la freŝa maljuna doktoro sidis antaŭ la agrabla kameno. Grace kudris, Marion legis el libro. La doktoro en nokta surtuto kaj pantofloj, tenante la piedojn sur la varma tapiŝo, sidis en la ava seĝo, aŭskultis la legantinon kaj rigardadis siajn filinojn.

Ili estis tre belaj. Du pli agrablaj vizaĝoj neniam ankoraŭ faris angulon kamenan ĉarma kaj sankta. Ion de ilia malegaleco la forpasintaj tri jaroj deviŝis; kaj sur la pura frunto de la pli juna fratino, en ŝia okulo kaj en la tono de ŝia voĉo oni povis rimarki tiun saman seriozan korecon, kiun ĉe ŝia pli maljuna fratino la senpatrine travivita juneco jam longe maturigis. Tamen ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis pli ĉarma kaj pli malforta ol la dua; ĉiam ankoraŭ ŝi ŝajnis metadi sian kapon sur la bruston de sia fratino, fidadi je ŝi kaj serĉadi konsilon kaj helpon en ŝiaj okuloj, en tiuj ĉi koraj okuloj, tiel trankvilaj, tiel klaraj kaj tiel afablaj kiel antaŭe.

"Kaj kiam ŝi nun estis en la patra domo", legis Marion el la libro, "kiu estis al ŝi tiel kara pro ĉiuj tiuj rememoroj, ŝi komencis sentadi, ke la malfacila tento de ŝia koro baldaŭ devas veni kaj ne estas prokrastebla. Ho, patra domo, nia konsolanto kaj amiko, kiam ĉiuj aliaj nin forlasis, de kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo —"

"Kara Marion!" diris Grace.

"Mia museto!" ekkriis la patro, "kio estas al vi?"

Ŝi prenis la manon, kiun la fratino donis al ŝi, kaj legis plu; sed per voĉo ĉiam ankoraŭ tremanta, kvankam ŝi penis kovri sian eksciton.

"De kiu la disiĝo ĉe ĉiu paŝo inter la lulilo kaj la tombo estas ĉiam dolora. Ho, patra domo, vi, ĉiam fidela kaj tamen tiel ofte malŝatata, estu malsevera kontraŭ tiuj, kiuj deturnas sin de vi, kaj ne persekutu iliajn erarantajn paŝojn per tro maldolĉa pento! Ne permesu, ke ia afabla rigardo, ia rideto el malnova tempo brilu sur via vizaĝo de spirito. Nenia radio de amo, boneco, malsevereco, koreco lumu de via blanka kapo. Nenia rememoro de ama vorto aŭ rigardo eliru plendante kontraŭ tiu, kiu vin forlasis, sed se via rigardo povas esti punanta kaj severa, tiam tiel rigardu en via kompatemeco la pentantojn!"

"Kara Marion, ne legu pli hodiaŭ vespere", diris Grace — ĉar ŝi ploris.

"Mi ne povas", ŝi rediris kaj kovris la libron. "La literoj ĉiuj ŝajnas bruli!"

La doktoron tio ĉi amuzis; kaj li ridis, frapante al ŝi sur la vangoj.

"Kio! ĝis larmoj tuŝita de romano!" diris doktoro Jeddler. "De presa nigraĵo kaj papero! Ne, ne, estas ĉio egale. Estas tiom same prudente preni serioze presan nigraĵon kaj paperon, kiel ĉian alian aferon. Sed sekigu viajn larmojn, sekigu viajn larmojn. Mi estas konvinkita, ke la heroino de longe estas jam returne en la patra domo kaj kun ĉiuj paciĝis, — kaj se ŝi tion ĉi ne faris, efektiva patrodomo konsistas ja propre nur el simplaj kvar muroj; kaj imagita — el paperaĵo kaj inko. Kio estas?"

"Ĝi estas mi, sinjoro", diris Clemency enŝovante la kapon tra la pordo.

"Kio estas al Vi?" demandis la doktoro.

"Ho, mia Dio, nenio al mi estas", respondis Clemency — kaj ŝi estis prava, se oni povis juĝi laŭ ŝia bone sapita vizaĝo, el kiu kiel ordinare brilis la efektiva esenco de bona humoro, per kio ŝi, kiel ajn ne bela ŝi estis, efektive fariĝis simpatia. Kontuzitaj kubutoj ordinare ne estas kalkulataj al belaĵoj; sed en la irado tra la vivo estas ĉiam pli bone sur la malvasta vojo malbonigi al si la kubutojn anstataŭ la bona humoro, kaj tuŝante tion ĉi lastan Clemency estis tiel freŝa kaj sana, kiel ĉia belulino en la tuta lando.

"Ho, nenio al mi estas", diris Clemency kaj tute eniris tra la pordo, "sed venu iom pli proksime, sinjoro!"

Iom mirigite la doktoro plenumis ŝian deziron.

"Vi diris, ke mi donu al Vi neniun, kiam ŝi apudestas, Vi scias," diris Clemency.

Iu fremda en la familio, laŭ ŝia stranga okulado ĉe tiuj ĉi vortoj kaj la aparta loga movo de ŝiaj kubutoj, kvazaŭ ŝi volus ĉirkaŭpreni sin mem, povus eble pensi, ke "neniun" signifas, ĉe la plej favora klarigado, honestan kison. Efektive ŝajnis, ke la doktoro en la unua minuto mem ne sciis, kion li devas pensi; sed li baldaŭ retrankviliĝis, kiam Clemency, traserĉinte en la ambaŭ poŝoj — ŝi komencis de la ĝusta poŝo, poste fosis en la malĝusta kaj fine revenis al la ĝusta — ellevis leteron.

"Britain preterveturis," ŝi diris, transdonante la leteron al la doktoro, "kiam la poŝto venis, kaj li atendis. En la angulo staras A. H. Mi vetas, ke sinjoro Alfred revenas. Ni havos feston de edziĝo en la domo — mi havis matene du kulerojn en la poŝo . . . Ho, Dio, kiel malrapide li ĝin malfermas."

Ŝi parolis ĉion tion ĉi kiel monologon, dum en sia senpacienco sciiĝi la novaĵon ŝi levis sin sur la finetojn de la piedoj kaj el sia antaŭtuko faris korktirilon kaj el sia buŝo botelon. Fine, perdinte la paciencon atendi, dum la doktoro kun la letero ĉiam ankoraŭ ne estis preta, ŝi subite returne mallevis sin sur la plandojn kaj ĵetis sian antaŭtukon kiel kovrilon trans la kapon, plena je muta malespero kaj ne povante plu ĝin elteni.

"Venu, knabinoj!" ekkriis la doktoro. "Mi ne povas alie; en mia vivo mi nenian sekreton povis teni ĉe mi. Kaj ankaŭ ne estas multe da sekretoj, kiuj estus indaj esti tenataj en tia — sed ni silentu pri tio ĉi. Alfred reveturas kaj baldaŭ venos!"

"Baldaŭ!" ekkriis Marion.

"Kio! la romano estas tiel rapide forgesita!" diris la doktoro kaj pinĉis al ŝi la vangon. "Mi tuj sciis, ke la sciigo sekigos la larmojn. Jes! 'Mi volas fari al ŝi surprizon', li tie ĉi skribas. Sed tio ĉi ne iros. Li devas havi konvenan akcepton."

"Baldaŭ!" ripetis Marion.

"Nu, eble ne tiel baldaŭ, kiel Via senpacienco pensas", respondis la doktoro; "sed sufiĉe baldaŭ. Ni rigardu! hodiaŭ estas ĵaŭdo, ne vere? tiel li intencas veni de hodiaŭ post monato".

"De hodiaŭ post unu monato", mallaŭte ripetis Marion.

"Ĝoja tago kaj festo por ni ĉiuj", diris per gaja voĉo ŝia fratino Grace, kiu gratulante ŝin kisis. "Longe atendita tago, mia kara, kiu fine venis".

Rideto estis la respondo, malgaja rideto, sed plena je fratina amo; kaj kiam ŝi rigardis al sia fratino en la vizaĝon kaj aŭskultis la ĉarman harmonion de ŝia voĉo, kiam ŝi plu pentradis la ĝojojn de la revidiĝo, tiam sur ŝia propra vizaĝo brilis espero kaj ĝojo.

Kaj ankoraŭ io: io, kio pli kaj pli trarigardis tra la ceteraj sentoj, kaj por kio mi ne havas nomon. Tio ĉi ne estis ĝojo, triumfo, fiera entuziasmo — tiuj ĉi ne montras sin tiel trankvile. Tio ĉi estis ne sole amo kaj dankemo, kvankam tiuj ĉi faris parton de tio ĉi. Ĝi ne venis de ia egoista penso, ĉar tiuj ĉi ne brilas tiel sur la frunto, ne flamas tiel sur la lipoj.

Doktoro Jeddler malgraŭ sia filozofio — kiun li ĉiam en la praktiko forgesadis, kiel ĝi ofte okazas al gloraj filozofoj — ne povis sin deteni montri tian grandan intereson je la reveno de sia malnova lernanto kaj zorgato, kiel se ĝi estus ia serioza afero. Tiel li denove sidiĝis en sian avan seĝon, denove etendis la piedojn sur la varman tapiŝon, multfoje tralegis la leteron kaj ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi.

"Ho, estis ankoraŭ tempo", diris la doktoro kaj rigardis en la fajron, "kiam Vi ambaŭ kune, vi, Grace, kaj li, kuradis brako en brako, kiel paro da vivaj pupoj. Ĉu vi memoras?"

"Ho jes," ŝi respondis kun gaja rido kaj daŭrigis kudri diligente.

"De hodiaŭ post unu monato!" diris la doktoro meditante. "Ŝajnas kvazaŭ de tiu tempo pasis ne pli ol unu jaro. Kaj kie tiam estis mia malgranda Marion?"

"Neniam malproksime de sia fratino, kiel ajn malgranda ŝi estis," diris Marion: "Grace estis por mi ĉio, eĉ tiam, kiam ŝi ankoraŭ mem estis infano."

"Tre vere, mia kateto, tre vere," respondis la doktoro. "Ŝi estis solida malgranda mastrino, mia Grace, kaj bona ekonomiistino kaj diligenta saĝa infano: plena je pacienco por niaj kapricoj, ĉiam preta antaŭplenumi niajn dezirojn kaj forgesi la proprajn; eĉ jam tiam. Jam en tiu tempo, Grace, vi neniam estis kolera kaj disputema, esceptinte rilate unu punkton."

"Mi timas, ke de tiu tempo mi tre ŝanĝiĝis al pli malbona," ridis Grace, ĉiam ankoraŭ diligente laborante. "Kia punkto ĝi estis, patro?"

"Alfred, kompreneble," diris la doktoro. "Vi estis nur tiam kontenta, se mi vin nomis la edzino de Alfred; tial ni vin nomis edzino de Alfred; kaj tio ĉi pli al vi plaĉis (kiel ajn strange ĝi nun ŝajnas), ol se ni donus al vi la titolon de dukino, se ni povus vin fari dukino."

"Efektive tiel estis?" trankvile diris Grace.

"Kiel, vi ĝin pli ne memoras?" demandis la doktoro.

"Mi pensas, ke mi ĝin ankoraŭ iom memoras", ŝi respondis, "sed nur apenaŭ. Estas tro longe de tiu tempo." Kaj kudrante ŝi kantetis la rekanton de unu malnova kanto, kiun la doktoro amis.

"Alfred baldaŭ havos efektivan edzinon," ŝi diris, donante al la interparolo alian direkton; "kaj tio ĉi estis bela tempo por ni ĉiuj. Mia trijara ofico estos baldaŭ finita, Marion. Vi faris ĝin al mi tre facila. Mi diros al Alfred, kiam mi metos vin ree al lia brusto, ke vi lin la tutan tempon kore amis kaj ke li eĉ unu fojon ne bezonis mian subtenon. Ĉu mi povas ĝin al li diri, mia kara?"

"Diru al li, amata Grace", respondis Marion, "ke neniam ŝuldo tiel noble, tiel grandanime, tiel elteneme estis plenumata; ke mi vin de tiu tempo kun ĉiu tago pli amis; kaj ke mi vin nun tiel senfine amas!"

"Tion ĉi mi ne povas al li diri," respondis ŝia fratino, ŝin ĉirkaŭprenante; "miajn meritojn la fantazio de Alfred al si pentru. Li sufiĉe trograndigos, kara Marion, tute kiel vi."

Ŝi nun reprenis sian laboron, kiun ŝi estis formetinta el la mano, kiam ŝia fratino parolis kun tia tuŝiteco de l' koro, kaj ŝi denove kantetis la malnovan kanton, kiu tiel plaĉis al la doktoro. Kaj la doktoro, ĉiam ankoraŭ sidante en la apoga seĝo, aŭskultis la kanton, batis la takton al ĝi sur sia genuo per la letero de Alfred, rigardis siajn filinojn kaj diris al si, ke inter la multaj vanaĵoj de la vana mondo tiuj ĉi almenaŭ estas sufiĉe belaj.

Dume Clemency Newcome, plenuminte sian alporton de sciigo kaj atendinte en la ĉambro ĝis ŝi ĉion sciis, iris returne en la kuirejon, kie sinjoro Britain post la vespermanĝo faris al si oportune, ĉirkaŭite de tia grandanombra kolekto da brilantaj kovriloj de potoj, pure frotitaj patoj, poluritaj pladoj, brilantaj kaldronoj kaj aliaj signoj de ŝia diligento sur la muroj kaj sur la bretoj, ke li sidis kvazaŭ en la mezo de magazeno de speguloj. La plej granda parto el ili vere donis ne tre flatan repentron de li; ankaŭ iliaj prezentaĵoj estis tute ne egalaj; ĉar kelkaj donis al li tre longan vizaĝon, kelkaj tre larĝan, aliaj sufiĉe agrablan kaj aliaj tre malbelan, ĉiu laŭ sia maniero de reprezentado, tiel same, kiel faras la homoj. Sed en tiu ili ĉiuj konsentis, ke inter ili tute oportune sidas individuo, tenanta la pipon en la buŝo kaj kruĉon da biero apud si kaj balancanta kun esprimo de grandanimeco la kapon al Clemency, kiam ŝi sidiĝis al tiu sama tablo.

"Nu, Clemency", diris Britain, "kiel vi nun fartas? kaj kio da nova estas?"

Clemency diris al li, kion ŝi sciiĝis, kaj li akceptis tion ĉi tre afable. Bona ŝanĝiĝo estis videbla ĉe Benjamin de la kapo ĝis la piedoj. Li estis multe pli larĝa kaj pli ruĝa, pli gaja kaj pli gajiga. Ĝi elrigardis, kvazaŭ lia vizaĝo estis antaŭe kunligita en tuberon kaj nun estis disligita kaj elglatigita.

"Tio ĉi kredeble estos nova negoco por Snitchey kaj Craggs", li diris, kun oportuneco blovante nubojn de fumo en la aeron.

"Kaj ni eble denove estos atestantoj, Clemency!"

"Dio!" respondis Clemency kun la kutima movo de siaj amataj membroj: "Mi volus ke mi ĝi estu, Britain!"

"Kio?"

"Ke mi estu la persono, kiu devas edziniĝi!"

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj kore ridis. "Jes, vi estas tute la ĝusta por tio ĉi," li diris; "malfeliĉa Clemency!" Clemency de sia flanko ridis tiel same kore kiel li, kaj ŝajnis ke la penson ŝi trovas tiel same amuza, kiel li. "Jes," ŝi konsentis, "mi estas tute la ĝusta por tio ĉi, ne vere?"

"Vi neniam edziniĝos, kompreneble," diris sinjoro Britain kaj prenis la pipon returne en la buŝon.

"Vi efektive pensas, ke ne?" diris Clemency tute senkulpe.

Sinjoro Britain balancis la kapon. "Nenia espero por tio ĉi!"

"Pripensu nur!" diris Clemency. "Mi pensas, ke vi ĝin baldaŭ faros, Britain; ne vere?"

Tiel subite metita demando pri tia grava afero postulis pripenson. Li elblovis grandan nubon da fumo kaj, metante la kapon jen dekstren jen maldekstren, li ĝin ĉirkaŭrigardadis, kiel se tiu ĉi nubo estus la demando kaj li ĝin rigardus de diversaj punktoj de vidado, kaj li respondis, ke li la aferon ankoraŭ ne bone klarigis al si, sed — jes, jes, li eble ankoraŭ decidiĝos tion ĉi fari.

"Kiu ajn ŝi estos, mi deziras al ŝi feliĉon!" ekkriis Clemency.

"Ho, tio ĉi al ŝi ne mankos", diris Benjamin, "certe ne".

"Sed ŝi ne vivus tiel feliĉe kaj ne havus tiel tute bonan kaj amindan edzon", diris Clemency, duone metinte sin super la tablon kaj medite rigardante la kandelon, "se mi antaŭe ne estus — ne ĉar mi intencis, ĉar ĝi estis pura kuntrafiĝo: ne vere, Britain?"

"Certe", respondis sinjoro Britain en plena ĝuado de la pipo, en la stato kiam la fumanto povas malfermi la buŝon nur tre malmulte por paroli, en oportuna trankvileco sidas sur sia seĝo kaj povas turni al sia kunsidanto nur la okulojn kaj ankaŭ tiujn ĉi tre malrapide kaj serioze.

"Ho, mi estas al vi tre danka, Clemency, tion vi ja scias!"

"Dio, kiel bela estas la penso pri tio ĉi!" diris Clemency.

"Vi scias, mi faris diversajn esplorojn pri tio kaj alia", daŭrigis sinjoro Britain kun la peza seriozeco de saĝegulo, "ĉar mi ĉiam havis spiriton scieman kaj legis multajn librojn pri la bonaj kaj malbonaj flankoj de la teraj aferoj, ĉar mi en mia juneco min okupadis je la literaturo."

"Efektive!" ekkriis mirante Clemency.

"Jes", diris sinjoro Britain; "du el miaj plej bonaj jaroj mi staris post la pordo de butiko de antikvaĵisto, preta postkuri, se iu metus ian libron en la poŝon; poste mi estis disportanto ĉe modistino, kaj en tiu ĉi ofico mi en vakstolaj paketoj alportadis al la homoj nenion ekster trompaĵo kaj malveraĵo — per kio mia animo estis malĝojigita kaj mia konfido je la homa naturo estis detruita. Kaj post tio mi tie ĉi en tiu ĉi domo aŭdis multe da parolaĵo, kiu mian animon ankoraŭ pli malgajigis; kaj post ĉio tio ĉi mia opinio estas, ke kiel certa kaj agrabla kvietigisto de la animo kaj bona kondukanto tra la vivo nenio estas pli bona, ol la kribrilo de muskato."

Clemency volis ion aldoni, sed li antaŭvenis al ŝi.

"Ligita", li serioze aldonis, "kun fingringo".

"Faru kion vi volas, kaj cetere, ne vere?" rimarkis Clemency, en la ĝojo pro la konfeso metante unu brakon trans la duan kaj karesante al si la kubuton.

"Tia kerna diro, ne vere?"

"Mi cetere ne scias", diris sinjoro Britain, "ĉu oni povus ĝin nomi vera filozofio. Mi iom dubas tion ĉi; sed ĝi bone eltenas kaj ŝparas multe da ĉagreno, kion la ĝusta filozofio ne ĉiam faras."

"Rememoru nur, kiel vi mem iafoje insultadis", diris Clemency.

"Ha!" diris sinjoro Britain. "Sed la plej rimarkinda estas, Clemency, ke vi min devis konverti. Tio ĉi estas la plej stranga. Vi! kio! mi pensas, ke vi ne havas duonon da penso en la kapo!"

Tute ne ofendiĝante, Clemency balancis la kapon, ridis kaj ĉirkaŭprenante sin diris: "ne, mi ankaŭ tiel pensas".

"Mi estas sufiĉe konvinkita je tio ĉi", diris sinjoro Britain.

"Ho mi pensas, vi estas prava", diris Clemency. "Mi elportas nenian penson, mi nenian bezonas".

Benjamin prenis la pipon el la buŝo kaj ridis, ĝis la larmoj elkuris al li sur la vangojn. "Kiel naiva vi estas, Clemency," li aldonis ĉiam ankoraŭ ridante kaj viŝante al si la okulojn. Clemency, nenion kontraŭdirante, faris tion saman kaj ridis tiel same kore, kiel li.

"Sed mi tamen vin amas", diris sinjoro Britain; "vi estas tre bona knabino en via speco; donu do al mi la manon, Clemency. Kio ajn estos, mi vin ĉiam estimos kaj ĉiam estos via amiko."

"Efektive!" respondis Clemency. "Nu, tio ĉi certe estas tre bone de via flanko."

"Jes, jes", diris sinjoro Britain kaj prezentis al ŝi la pipon por elbati; "mi vin ne forlasos. Aŭskultu! estas stranga bruo!"

"Bruo!" ripetis Clemency.

"Paŝoj ekster la domo. Sonis, kvazaŭ iu desaltas de la muro."

"Ĉu ili supre ĉiuj estas en lito?"

"Ho, nun ili ĉiuj iris dormi."

"Ĉu vi nenion aŭdis?"

"Ne!"

Ili ambaŭ aŭskultis sed nenion aŭdis. "Mi ion diros al vi", diris Benjamin kaj deprenis lanternon; "mi pro singardeco faros unu fojon ĉirkaŭiron ĉirkaŭ la domo, antaŭ ol mi iras dormi. Malfermu la pordon, dum mi ekbruligos la lanternon, Clemmy."

Clemency tuj obeis, sed rimarkis al tio ĉi, ke li vane faras al si la klopodon, ke ĝi estas imago kaj tiel plu. Sinjoro Britain diris "tre povas esti", sed tamen eliris, armita de la fero de forno kaj lumigante per la lanterno en ĉiujn flankojn.

"Estas tiel silente, kiel sur la tombejo," diris Clemency, rigardante post li; "kaj ankaŭ preskaŭ tiel same timige!"

Rigardante returne en la kuirejon, ŝi en timego ekkriis, kiam facila figuro al ŝi proksimiĝis. "Kiu tie?"

"Silentu!" murmuretis al ŝi ekscitite Marion. "Vi min ĉiam amis, ne vere?"

"Amis? infano! Certe!"

"Mi ĝin scias. Kaj mi povas al vi konfidi, ne vere? Mi nun havas tie ĉi preskaŭ neniun, al kiu mi povus konfidi."

"Jes," diris Clemency kore.

"Iu estas ekster la domo," diris Marion kaj montris al la pordo, "kiun mi hodiaŭ vespere ankoraŭ devas vidi kaj paroli kun li. Michael Warden, pro Dio, foriru. Nun ne!"

Clemency surprizite kaj maltrankvile ektremis, kiam sekvante la rigardon de la parolantino, ŝi ekvidis malluman figuron, starantan antaŭ la pordo.

"En minuto Vi povas esti malkaŝita," diris Marion. "Nun ne! Atendu, se estas eble, en ia kaŝita loko. Mi tuj venos." Li salutis ŝin per la mano kaj malaperis. "Ne iru dormi. Atendu min tie ĉi!" diris Marion kun maltrankvila rapideco. "Mi jam antaŭ unu horo volis paroli kun Vi. Ho, ne perfidu min!"

Marion kaptis ekscitite ŝian manon kaj premis ĝin al la brusto — movo, kiu en sia pasio estis pli elokventa, ol la plej varmega petado per vortoj. Poste ŝi foriris, kiam la radioj de la revenanta lanterno komencis lumigadi la ĉambron.

"Ĉio trankvila kaj silenta. Neniu estas. Kredeble imago," diris sinjoro Britain, ferminte kaj riglinte la pordon. "Unu el la sekvaĵoj de viva fantazio. Ha! kio estas?"

Clemency, kiu ne povis kaŝi sian ekscititecon, pala kaj tremanta per la tuta korpo sidis sur seĝo.

"Kio estas?" ŝi ripetis kaj frotis al si la manojn kaj kubutojn, penante trankviliĝi kaj rigardante ĉien, nur ne al li en la vizaĝon. "Estas bele de via flanko, Britain! Antaŭe vi enpelas min en teruron per bruado kaj per lanternoj kaj per Dio scias ankoraŭ kio . . . Kio estas? Ho, jes!"

"Se vi ricevas teruron de lanterno, Clemmy", diris sinjoro Britain, tute trankvilanime ĝin estingante kaj ree pendigante, "tiam la terura fantomo estas facile forpelebla. Sed vi ja ordinare estas sufiĉe kuraĝa", li diris kaj haltis, por ŝin atente rigardi; "kaj vi estis ja ankaŭ tute trankvila post la bruado kaj la lanterno. Kio venis al vi en la kapon? ja ne ia penso?"

Sed ĉar Clemency tute kiel ordinare deziris al li bonan nokton kaj ŝajnis sin prepari por iri dormi, tial ankaŭ Malgrand-Britain diris al ŝi bonan nokton, farinte ankoraŭ la originalan rimarkon, ke neniu scias, kio al la virinoj povas veni en la kapon; li prenis sian kandelon kaj iris dormeme al la lito.

Kiam ĉio denove estis trankvila, Marion revenis.

"Malfermu la pordon", ŝi diris, "kaj restu apud mi, dum mi kun li ekstere parolos".

Kiel ajn timema ŝia agado estis, ĝi tamen montris firman kaj neŝanceleblan decidon, al kiu Clemency ne povis kontraŭstari. Ŝi mallaŭte malriglis la pordon, sed antaŭ ol ŝi turnis la ŝlosilon en la seruro, ŝi returne rigardis la junan fraŭlinon, kiu nur atendis la malfermadon, por eliri.

La vizaĝo ne estis deturnita aŭ turnita al la tero, sed rigardis ŝin plene kaj libere en floro de juneco kaj beleco. Neklara sento pri la malforta baro, kiu estas inter la feliĉa patra domo kaj la honesta amo de la bela knabino, penso pri la malĝojo en tiu ĉi domo kaj la detruo de ĝiaj plej belaj esperoj, venis en la simplan animon de Clemency kaj frapis ŝian molan koron tiel profunde, tiel forte plenigis ĝin je malĝojo kaj kunsento, ke ŝi, verŝante riveron da larmoj, metis siajn brakojn ĉirkaŭ la kolon de Marion.

"Mi scias nur malmulte, kara infano", diris Clemency, "tre malmulte; sed mi scias, ke tio ĉi ne estas bona. Pripensu, kion Vi faras".

"Mi multajn fojojn ĝin pripensis", diris Marion kviete.

"Ankoraŭ unu fojon", petegis Clemency "ĝis morgaŭ!"

Marion balancis la kapon.

"En la nomo de sinjoro Alfred", diris Clemency, "Pro li, kiun Vi iam tiel amis!" Ŝi kovris sian vizaĝon per la manoj kaj ripetis: "Iam!" kvazaŭ tiu ĉi vorto disŝirus al ŝi la koron.

"Lasu min eliri", petis Clemency. "Mi diros al li, kion Vi volas. Ne eliru tiun ĉi nokton el la pordo. Mi estas konvinkita, ke tio ĉi ne povas alporti bonon. Ha, ĝi estis tago de malfeliĉo, kiam oni tien ĉi alportis sinjoron Warden! Pensu pri Via bona patro, mia kara — pri Via fratino."

"Mi ĝin faris", diris Marion kaj rapide levis la kapon. "Vi ne scias, kion mi faras. Mi devas paroli kun li. Per tio ĉi, kion vi diris, vi montris vin kiel mia plej bona kaj plej fidela amikino, sed mi devas fari tiun ĉi paŝon. Ĉu vi volas min akompani, Clemency" — ŝi kisis ŝian amikan vizaĝon — "aŭ mi devas iri sola?"

Konfuzita kaj malĝoja Clemency turnis la ŝlosilon en la seruro kaj malfermis la pordon. Marion, firme tenante la manon de la akompanantino, rapide eliris en la mallumon de la nokto.

Tie li alpaŝis al ŝi, kaj ili longe kaj multe parolis unu kun la dua; kaj la mano, per kiu ŝi tenis Clemency'n, tremis, aŭ malvarmiĝis kiel la mano de malvivulo, aŭ premis ŝin kore en la fajro de la parolado. Kiam ili revenis, li sekvis Marion'on ĝis la pordo; tie li prenis la duan manon kaj premis ĝin al siaj lipoj. Tiam li singarde foriris.

La pordo denove estis riglita kaj ŝlosita, kaj denove ŝi staris en la patra domo. Ne depremita de la sekreto, kiun ŝi alportis, kvankam ŝi estis ankoraŭ juna, sed kun tiu esprimo sur la vizaĝo, por kiu jam antaŭe mankis al mi la nomo, kaj kiu brilis tra ŝiaj larmoj.

Ŝi ripete dankis sian pli malaltan amikinon kaj konfidis al ŝi, kiel ŝi diris, plene kaj senkondiĉe. Feliĉe atinginte sian dormoĉambron, ŝi falis sur la genuojn kaj povis preĝi, havante sur la koro sian sekreton!

Jes, kaj ŝi povis sin levi post la preĝo tiel trankvile kaj feliĉe, klini sin super la dormantan fratinon, rigardi ŝin kaj rideti — kvankam eĉ iom malgaje. Kaj kisante ŝian frunton, ŝi mallaŭte murmuretis al si, ke Grace ĉiam estis patrino por ŝi, kaj ke ŝi ŝin amas kiel infano!

Kaj ŝi povis la brakon meti al si ĉirkaŭ la kolon, kiam ŝi sin metis sur la kusenon, kaj la brako kvazaŭ konscie ĉirkaŭprenis ŝin defendante kaj amante kaj kvazaŭ murmuretis al la delikataj lipoj: Dio vin benu!

Kaj ŝi povis eĉ trankvile ekdormi, malhelpata nur de unu sonĝo, en kiu ŝi per sia senkulpa kaj tuŝanta voĉo ekkriis, ke ŝi estas tute sola kaj ke ĉiuj ŝin forgesis.

Monato baldaŭ pasas, eĉ se ĝi iras malrapide. La monato, kiu estis inter tiu ĉi nokto kaj la reveno, rapide pasis kaj forflugis, kiel pasanta nebulo.

La tago venis. Malkvieta vintra tago, kiu la malnovan domon ofte tremigadis, kvazaŭ de frosto. Tago, kiu la hejman doman internaĵon faras duoble kara, al la kamena angulo donas novajn agrablaĵojn, ĵetas ruĝetan flamon sur la vizaĝojn kolektitajn ĉirkaŭ la kameno kaj igas la grupojn ĉirkaŭ ĉiu kameno fari pli malvastan kaj pli intiman ligon kontraŭ la elementoj, kiuj ekstere sovaĝas. Kruda vintra tago, kiu la plej bone preparas por agrabla vespero, kovritaj fenestroj, afablaj amikaj vizaĝoj, muziko, ridado, dancado, luma kandelaro kaj societa plezuro!

Pri ĉio tio ĉi la doktoro zorgis, por saluti Alfredon. Ili sciis, ke li povas veni ne pli frue, ol en la nokto; kaj ili intencas, li diris, resonigi la nokton de la ĝojo, kiam li venos. Ĉiuj liaj amikoj devis esti kolektitaj. Devis manki nenia vizaĝo, kiun li konis kaj amis. Ne, ili ĉiuj devis tie ĉi esti.

Tiel gastoj estis invititaj, kaj muziko estis mendita, kaj tabloj preparitaj, kaj la salono de dancado aranĝita, kaj kun gastema malavareco estis riĉe zorgita pri ĉiu societa bezono. Ĉar estis Kristonasko kaj liaj okuloj jam longe ne vidis la anglan ilikon[*]kaj ĝian malluman konstantan verdaĵon, la salono de dancado estis ornamita je tio ĉi; kaj la ruĝaj beroj sendadis al li el la malluma foliaro anglan saluton al la veno.

Ĝi estis labora tago por ĉiuj, sed por neniu tiel multe, kiel por Grace, kiu senbrue ĉie laboradis kaj estis la gaja animo de ĉiuj preparadoj. Multajn fojojn en tiu ĉi tago (kiel ankaŭ multajn fojojn en la daŭro de la monato, kiu pasis) Clemency time esplorante rigardadis Marionon. Ŝi estis eble iom pli pala, ol ordinare, sed sur ŝia vizaĝo estis ĉarma decida trankvileco, kiu faris ĝin pli aminda, ol ĉiam.

En la vespero, kiam ŝi estis vestita kaj portis en siaj haroj kronon, kiun Grace mem tien enplektis — ĝi estis la amataj floroj de Alfred, kaj tial Grace ilin elektis — tiu malnova esprimo, plena je pensoj, preskaŭ malĝoja kaj tamen tiel plena je spirito, nobla kaj feliĉa, kuŝis denove sur ŝia frunto kaj faris ŝin centoble pli ĉarma.

"La plej proksima krono, kiun mi plektos en tiujn ĉi harojn, estos la krono fianĉina", diris Grace; "aŭ mi estas malbona profetino".

La fratino ridetis kaj firme ŝin tenis en siaj brakoj.

"Ankoraŭ unu momenton, Grace. Ne forlasu min ankoraŭ. Ĉu vi certe scias, ke nenio al mi pli mankas?"

Tio ĉi propre ŝin tute ne interesis. Ŝi pensis pri la vizaĝo de sia fratino, kaj ŝia okulo kun ama intimeco firme sin tenis sur ĝi.

"Mia arto plu ne povas iri, kara infano", diris Grace; "kaj ankaŭ via beleco. Mi neniam vidis vin tiel bela, kiel nun."

"Mi neniam sentis min tiel feliĉa", respondis tiu ĉi.

"Jes, sed ankoraŭ pli granda feliĉo vin atendas. Apud alia tia kameno, tiel same ĉarma kaj intima, kiel tiu ĉi", diris Grace, "baldaŭ sin trovos Alfred kun lia juna edzino."

Ŝi denove ridetis. "Vi prezentas al vi feliĉan domecon, Grace. Mi vidas tion ĉi laŭ viaj okuloj. Mi ĝin scias, ĝi estos feliĉa, mia kara. Kiel feliĉa mi estas, ke mi ĝin scias!"

"Nu", diris la doktoro, rapide enirante. "Ĉu ni ĉiuj estas pretaj, por akcepti Alfredon? Li povas veni nur sufiĉe malfrue — ĉirkaŭ horo antaŭ noktomezo — tiel ni havas sufiĉe da tempo, por fariĝi gajaj antaŭ lia veno. Li ne devas veni antaŭ ol la glacio estos rompita. Disheligu la fajron, Britain! Lasu ĝin lumi sur la ilikon, ĝis ĝi estos tute ruĝa de flamo. Ĝi estas mondo plena je sensencaĵo, mia kateto; fidelaj amantoj kaj ĉio alia — nur sensencaĵo; sed ni estu sensencaj kune kun la aliaj homoj kaj ni donu al nia fidela amanto furiozan saluton al la veno. Je mia vorto!" diris la doktoro kaj rigardis siajn filinojn kun fiera ĝojo, "hodiaŭ vespere mi ekster ĉiu alia sensencaĵo preskaŭ pensas, ke mi estas patro de du belaj filinoj".

"Kaj ĉion, kion unu el ili iam faris aŭ ankoraŭ povas fari, por vin malĝojigi, kara patro", diris Marion, "tion pardonu al ŝi nun, kiam ŝia koro estas plena. Diru, ke vi pardonas al ŝi, ke vi volas pardoni al ŝi, ke ŝi ĉiam havos parton en via amo kaj —" ŝi eksilentis kaj kaŝis sian vizaĝon sur la brusto de la maljuna homo.

"Infano, infano!" kviete diris la doktoro. "Pardoni! kion mi bezonas pardoni? Efektive, se niaj fidelaj amantoj revenas, por fari al ni tiajn historiojn, tiam ni devas teni ilin malproksime de ni; ni devas sendi al ili renkonte kurierojn kaj lasi ilin veturi nur unu horon en tago, ĝis ni estos sufiĉe preparitaj, por ilin akcepti. Kisu min, mia kateto. Pardoni! Kia malsaĝa infano vi estas! Se vi min kvindek fojojn en tago ĉagrenus, anstataŭ tute ne, mi ĉion al vi pardonus, ekster tia peto. Kisu min, mia kateto. Prenu! por la estinteco kaj estonteco — pura kalkulo inter ni. Disheligu la fajron! Ĉu la homoj en la malvarma Decembra nokto devas frostiĝi? Faru lume, varme kaj gaje, aŭ mi al tiu kaj alia certe ne pardonos!"

Tiel bonhumora kaj gaja estis la doktoro! Kaj la fajro estis disheligita, kaj la kandeloj lume brilis, kaj gastoj venadis, kaj gaja movado komenciĝis, kaj ĉarma tono de ĝoja ekscititeco jam regis en la tuta domo.

Ĉiam pli kaj pli da gastoj venis. Lumaj okuloj salutadis Marionon; ridetantaj lipoj deziradis al ŝi feliĉon; saĝaj patrinoj ludadis kun la ventumilo kaj esprimadis la esperon, ke ŝi ne estos tro juna kaj facilanima por la doma vivo; flamaj patroj falis en malfavoron, ĉar ili tro multe admiradis ŝian belecon; filinoj ŝin enviis, filoj enviis lin; multaj enamitaj paroj uzis la okazon; ĉiuj estis plenaj je partoprenado, ekscititeco kaj atendado.

Sinjoro Craggs kaj sinjorino Craggs venis brako sub brako, sed sinjorino Snitchey venis sola. "Mia Dio, kie Vi havas Vian edzon?" demandis la doktoro.

La paradiza birdo sur la turbano de sinjorino Snitchey tremis, kvazaŭ ĝi denove viviĝis, kiam ŝi diris, ke tion ĉi certe scias sinjoro Craggs. Al ŝi ili tion ĉi neniam diras.

"La malbenita ekspedejo", diris sinjoro Craggs.

"Mi volus, ke ĝi forbrulu ĝis la fundamento," ĝemis sinjorino Snitchey.

"Li estas — li estas — malgranda negoca afero iom fortenas mian kompanianon," diris sinjoro Craggs kaj maltrankvile rigardis ĉirkaŭen.

"Ho, ho! Negoca afero! Ne volu min tion ĉi kredigi!" diris sinjorino Snitchey.

"Ni scias, kio ĝi estas, negoca afero", diris sinjorino Craggs.

Sed ĉar ili tion ĉi ne sciis, tio eble estis la kaŭzo, kial la paradiza birdo de sinjorino Snitchey tiel minace tremis kaj ĉiuj apartaj partoj de la orelringoj de sinjorino Craggs sonis, kiel malgrandaj soniloj.

"Mi miras, ke vi povis veni, Craggs", diris lia edzino.

"Sinjoro Craggs sentas sin feliĉa, certe," diris sinjorino Snitchey.

"La ekspedejo tiel okupas ilian tutan tempon," diris sinjorino Craggs.

"Persono, kiu havas negocon, propre tute ne devas edziĝi," diris sinjorino Snitchey.

Poste sinjorino Snitchey diris al si mem, ke la rigardo, kun kiu ŝi tion ĉi diris, trafis Craggs'on en la profundon de la koro kaj ke li tion ĉi sentas, kaj sinjorino Craggs rimarkis al sia edzo, ke Snitchey lin trompas post la dorso kaj ke li tion ĉi vidos, kiam estos tro malfrue.

Sed sinjoro Craggs, ne tre turnante atenton sur tiujn ĉi rimarkojn, ĉiam ankoraŭ maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, ĝis lia okulo trafis Grace'n, kiun li tuj salutis.

"Bonan tagon, sinjorino", diris Craggs. "Vi estas belega. Via — fraŭlino Via fratino, fraŭlino Marion estas —"

"Ho, ŝi estas tute sana, sinjoro Craggs."

"Jes — mi — ĉu ŝi estas tie ĉi?" demandis Craggs. "Tie ĉi! Ĉu Vi ŝin tie ne vidas? Ŝi nun komencas dancon", diris Grace.

Sinjoro Craggs surmetis la okulvitrojn por pli bone vidi, rigardis Marionon kelkan tempon, tusis kaj metis la okulvitrojn kun kontenta mieno returne en la ingon kaj en la poŝon.

Nun eksonis la muziko kaj la dancado komenciĝis. La hela fajro gaje krakadis kaj saltadis, kvazaŭ ĝi el granda ĝojo mem volus danci. De tempo al tempo ĝi ridadis, kvazaŭ ĝi volus ankaŭ fari muzikon. Iafoje ĝi briladis kaj ruĝe flamadis, kvazaŭ ĝi estus la okulo de la malnova ĉambro, kaj iafoje tiu ĉi okulo ruze okuladis, kiel gaja maljunulo, kiam li vidas, kiel la pli junaj murmuretas en la anguloj. Iafoje ĝi incitante ludadis kun la branĉoj de la iliko; kaj kiam ĝia saltanta lumo faladis sur la mallumajn foliojn, ĝi elrigardadis, kvazaŭ ili denove staras ekstere en la malvarma vintra nokto kaj tremas de la vento. Iafoje ĝia humoro fariĝadis tute sovaĝa kaj petola kaj transiradis ĉiujn limojn, kaj tiam ĝi laŭte ridante ŝutadis inter la dancantojn pluvon da senkulpaj fajreroj kaj en sovaĝa ĝojo levadis sin en la malnovan tubon de l' kameno.

Preskaŭ jam finiĝis dua danco, kiam sinjoro Snitchey kaptis la brakon de sia kompaniano, rigardanta la dancadon.

Sinjoro Craggs eksaltis, kvazaŭ lia amiko estus fantomo.

"Ĉu li foriris?" li demandis.

"Silente!" diris Snitchey. "Li estis ĉe mi pli ol tri horojn. Li ĉion trarigardis kaj volis precizan kalkulon. Li — Ahem!"

La danco finiĝis. Marion preteriris tre proksime preter li, kiam li parolis. Ŝi rimarkis nek lin nek lian kompanianon, sed rigardadis sur sian fratinon en la fino de la salono, kiam tiu malrapide paŝadis tra la sin puŝanta amaso kaj malaperis el ŝiaj okuloj.

"Vi vidas, ĉio estas bone kaj ĝuste," diris sinjoro Craggs. "Li jam pli ne parolis pri tio, mi pensas?"

"Eĉ ne unu vorton!"

"Kaj ĉu li efektive estas for? kaj ekster danĝero?"

"Li tenas sian vorton. En sia ŝelo de nukso li kun la defluo de la akvo veturas malsupren de la rivero kaj kun veloj sub la vento li naĝas en tiu ĉi malluma nokto al la maro. Li ja estas konata riskemulo. La defluo, li diris, en tiu ĉi tempo komenciĝas unu horon antaŭ noktomezo. Mi ĝojas, ke ĝi estas finita!" Sinjoro Snitchey viŝis al si la ŝviton de la vizaĝo, kiu elrigardis tute ruĝa kaj ekscitita.

"Kion Vi pensas," diris Craggs, "pri la —"

"Silente!" avertis lia singarda kompaniano kaj rigardis rekte antaŭen. "Mi Vin komprenas. Parolu nenian nomon kaj ne lasu rimarki, ke ni parolas pri sekretoj. Mi ne scias, kion ni devas pensi; kaj por diri al Vi la veron, ĝi nun estas por mi tute egala. Ĝi estas vera faciligo. Mi pensas, ke lia sinamo lin trompis. Eble la knabino ankaŭ iom koketis; tiel ĝi ŝajnas. Ĉu Alfred estas tie ĉi?"

"Ankoraŭ ne," diris sinjoro Craggs, "oni lin atendas ĉiun minuton".

"Bone," — sinjoro Snitchey denove viŝis al si la frunton — "ĝi estas granda faciligo. Mi neniam ankoraŭ estis tiel maltrankvila de la tago, kiam ni komencis nian kompanion. Mi intencas nun ĝui la vesperon, sinjoro Craggs."

Sinjorino Craggs kaj sinjorino Snitchey aliris al ili, kiam li elparolis sian intencon. La birdo paradiza estis en granda eksciteco, kaj la soniletoj laŭte sonis.

"Ĉiuj parolis pri tio ĉi, sinjoro Snitchey. Mi esperas, ke la negoco estas kontentigita?"

"Per kio kontentigita, mia kara?" demandis sinjoro Snitchey.

"Ke sendefenda virino estis elmetita al la mokado kaj priparolado de la mondo", respondis lia edzino. "Tio ĉi estas tute laŭ la naturo de la negoco, tio ĉi estas vera."

"Mi jam tiel longe kutimis," diris sinjorino Craggs, "vidi la negocon ligitan kun ĉio, kio detruas la doman feliĉon, ke mi jam estas kontenta, ke mi scias, ke ĝi estas la nekaŝita malamiko de nia trankvileco. Tio ĉi almenaŭ estas honesta kaj sincera."

"Kara edzino," diris sinjoro Craggs, "via bona opinio estas netaksebla, sed mi neniam diris, ke la negoco estas la malamiko de via trankvileco."

"Ne," respondis sinjorino Craggs kaj skuis siajn soniletojn. "Ne, vi ĝin certe ne diris. Vi fariĝus ne inda je la negoco, se vi havus tiun ĉi sincerecon."

"Kio tuŝas mian foreston hodiaŭ vespere, mia kara", diris sinjoro Snitchey, donante la brakon al sia edzino, "la malfeliĉo estis tute sur mia flanko; sed, kiel sinjoro Craggs scias . . ."

Sinjorino Snitchey ne lasis fini la komplimenton, ĉar ŝi tiris sian edzon flanken kaj postulis rigardi tiun ĉi homon, fari al ŝi la komplezon kaj rigardi lin.

"Kiun, kara edzino?" demandis sinjoro Snitchey.

"La kolegon de via vivo; mi kompreneble ĝi ne estas al vi, sinjoro Snitchey," ĝemis sinjorino Snitchey.

"Ne, mi petas vin, kara edzino," konsolis ŝia edzo.

"Ne, ne," diris sinjorino Snitchey kun majesta rideto. "Mi konas mian pozicion. Rigardu lin, la kolegon de via vivo, vian modelon, la konservanton de viaj sekretoj, la homon, al kiu vi konfidas, vian duan 'mem' —"

Sekvante la rigardon de sia edzino, Snitchey rigardis sian kompanianon.

"Se vi tiun ĉi vesperon povas rigardi al tiu ĉi homo en la okulojn," daŭrigis sinjorino Snitchey, "kaj ne scias, ke vi estas trompita, ke vi fariĝis ofero de liaj intrigoj, sklavo de lia volo, per ia neklarigebla sorĉo, de kiu mi vin vane avertadis, — tiam mi povas nur diri: mi vin bedaŭras!"

En tiu sama minuto sinjorino Craggs regalis per tondra parolo sinjoron Craggs. Kiel ĝi estas nur ebla, ŝi demandis, ke li al sia Snitchey tiel blinde povas konfidi? Ĉu li volas kredigi, ke li ne vidis, kiel Snitchey eniris kaj kiel sur lia vizaĝo kuŝis ruzo, intrigo kaj perfido? Ĉu li povas nei, ke jam la maniero, en kiu tiu viŝis al si la frunton kaj maltrankvile rigardadis ĉirkaŭen, montras, ke io peze kuŝas sur la konscienco de lia Snitchey, se lia Snitchey entute havas konsciencon? Ĉu eble aliaj personoj ankaŭ, kiel lia Snitchey, venas al festaj vesperoj kiel malkvietaj rabistoj? — kio cetere estis ne tute prospera komparo, ĉar li venis tra la pordo tre mallaŭte. Kaj ĉu li efektive en hela luma tago (estis preskaŭ noktomezo) volas persisti defendi kaj subteni sian Snitchey kontraŭ ĉia videblaĵo kaj prudento kaj kontraŭ ĉia sperto de la mondo?

Nek Snitchey nek Craggs trovis utile batali malkaŝe kontraŭ la fluo de tiu ĉi kolero, sed ambaŭ kontentigis sin trankvile naĝi kune kun la fluo, ĝis ĝia forto malgrandiĝos, kio efektive fariĝis en la minuto, kiam oni komencis novan dancon. Tiun ĉi okazon uzis sinjoro Snitchey, por peti de sinjorino Craggs ŝian manon, dum sinjoro Craggs estis tiel galanta kaj invitis sinjorinon Snitchey. La sinjorinoj, post kelkaj facilaj deflankiĝoj — kiel ekzemple: "kial Vi ne invitas alian?" aŭ: "mi scias, ke Vi estos kontenta, se mi rifuzos," aŭ: "mi miras, ke Vi ekster la ekspedejo povas danci," (tio ĉi jam ŝercante) — favore konsentis kaj komencis la dancon.

Tiu ĉi reciproka ĝentileco estis ĉe la ambaŭ familioj malnova moro; ĉar ili ĉiuj estis tre amikaj inter si kaj vivis en agrabla senceremonieco. Eble la malsincera Craggs kaj la malbona Snitchey estis ĉe la virinoj nur jurista fikcio, kiel Cajus kaj Sempronius en la aktoj de la ambaŭ edzoj: sed la ambaŭ virinoj mem faris kaj prenis tiujn ĉi akciojn en la negoco, por nur ne esti tute esceptitaj. Tio ĉi en ĉia okazo estas senduba, ke ĉiu el la ambaŭ virinoj sian okupon kondukadis tiel same fervore kaj diligente, kiel ŝia edzo la sian, kaj ke ĉiu pensis, ke feliĉa prosperado de la firmo sen ŝiaj laŭdindaj penoj estus preskaŭ neebla.

Sed nun la birdo paradiza flugis tra la mezo, kaj la soniletoj komencis saltadi kaj sonadi; kaj la ruĝa vizaĝo de la doktoro sin turnadis kaj returnadis, kiel brile lakita turnaĵo kun homa vizaĝo; kaj la senspira sinjoro Craggs komencis jam dubi, ke la dancado, kiel la cetera vivo, estas farata al la homoj tro facila; kaj sinjoro Snitchey dancis kun viglaj saltoj por si, Craggs kaj por seso da aliaj personoj.

Kaj ankaŭ la fajro ricevis freŝan humoron kaj pli hele brulis, disblovita de la vento, kiun faris la dancado. Ĝi estis la genio de la ĉambro kaj trovis sin ĉie. Ĝi brilis en la okuloj de la viroj, en la juveloj sur la blankaj brustoj de la knabinoj, ludis ĉirkaŭ iliaj oreloj, kvazaŭ petole murmuretante ion al ili, lumigis la plankon kaj metis rozan tapiŝon al iliaj piedoj, brilis sur la plafono, ke ĝia flamo rebrilis sur iliaj vizaĝoj, kaj ekbruligis grandan iluminacion en la malgranda turo de soniletoj de sinjorino Craggs.

Kaj nun la aero fariĝis pli freŝa, kaj la muziko fariĝis pli energia kaj la dancoj iris en pli viva takto; kaj leviĝis blovado, kiu balancis la foliojn kaj la berojn sur la muroj, kiel antaŭe sub la libera ĉielo; kaj bruo iris tra la ĉambro, kvazaŭ nevidebla amaso da elfoj akompanus la dancantojn. Nun nenia trajto de la vizaĝo de la doktoro jam povis esti rekonata, kiam li sin turnadis ĉirkaŭen; nur ŝajnis, ke tuta deko da paradizaj birdoj flugas tra la ĉambro kaj ke milo da malgrandaj soniletoj sonas; tuta armeo da flugantaj vestoj sin portis en la ventego, kiam la muziko silentiĝis kaj la dancado ĉesis.

La varmego kaj laciĝo faris la doktoron nur pli senpacienca je la veno de Alfred.

"Ĉu vi ion vidis, Britain? ion aŭdis?"

"Estas tro mallume, por povi malproksime vidi, kaj tro multe da bruo en la domo, por povi ion aŭdi," respondis la servanto.

"Tio ĉi estas vera! Tiom pli gaja estos la akcepto. Kioma horo nun estas?"

"Ĝuste la dekdua, sinjoro. Li devas jam baldaŭ veni, sinjoro."

"Tiel disheligu la fajron kaj ĵetu sur ĝin ankoraŭ unu pecon da ligno", diris la doktoro. "Lia akcepta saluto devas lumi al li renkonte tra la nokto, kiam li pli kaj pli proksimiĝados!"

Li vidis ĝin — jes! El sia kaleŝo li ekvidis la lumon, kiam li turnis angulen apud la malnova preĝejo. Li konis la ĉambron, el kiu la lumo venis. Li vidis la nudajn branĉojn de la longe konataj arboj inter la lumo kaj si. Li sciis, ke unu el tiuj ĉi arboj en la somero agrable bruas antaŭ la fenestro de Marion.

Larmoj staris al li en la okuloj. Lia koro batis tiel forte, ke li apenaŭ povis elporti sian feliĉon. Kiel ofte li rememoradis tiun ĉi tempon, pentradis ĝin al si sub ĉiaj cirkonstancoj, timadis, ke ĝi ne venos, kaj ĝin deziradis kaj sopiradis je ĝi en malproksima, malproksima loko!

Denove la lumo! Klare kaj malproksime lumante, ekbruligite, kiel li sciis, por lin saluti kaj lumi al li al la malnova domo. Li faradis signojn per la mano, levadis la ĉapelon kaj kriadis al ili, kvazaŭ ili estus la lumo kaj povus lin aŭdi kaj vidi, kiel li ĝojege rapidas al ili sur la vojo.

Haltu! Li konis la doktoron kaj antaŭsentis, kion li faris. Li ne devis fari al ili surprizon. Tamen li ĝin povus fari, se li per piedoj irus al la domo. Se la pordo de la ĝardeno estis ne fermita, li povus tra tie eniri; se ne — transrampi la muron estis tre facile, kiel li sciis de la tempo malnova, kaj en unu minuto li estus inter ili.

Li eliris el la kaleŝo kaj diris al la veturigisto — eĉ tio ĉi ne estis al li facile en lia ekscititeco — ke tiu ĉi haltu kelkajn minutojn kaj poste malrapide veturu post li. Tiam li rapide ekiris antaŭen, provis, ĉu la pordo estas nefermita, transrampis la muron, desaltis sur la dua flanko kaj malfacile spirante staris en la malnova frukta ĝardeno.

Sur la arboj kuŝis blanka prujno, kiu en la malforta lumo de la ennuba luno pendis sur la maldikaj branĉoj, kiel velkintaj girlandoj. Sekaj folioj krakis sub liaj piedoj, kiam li mallaŭte alŝteliĝis al la domo. La dezerteco de vintra nokto estis rimarkebla sur la tero kaj sur la ĉielo. Sed la ruĝa lumo briladis al li afable renkonte el la fenestroj, figuroj de homoj sin movadis antaŭ liaj okuloj, kaj la murmuro de homaj voĉoj agrable tuŝadis liajn orelojn.

Penante ekaŭdi ŝian voĉon el la aliaj ceteraj voĉoj kaj jam duone konvinkite, ke li ŝin aŭdas, li jam preskaŭ atingis la pordon, kiam ĝi subite rapide estis malfermita kaj unu homa figuro venis kontraŭ li. La figuro ektimigite kaj kun duone interrompita ekkrio retiris sin.

"Clemency," li diris, "ĉu vi min jam pli ne konas?"

"Ne eniru," ŝi respondis, barante al li la eniron. "Foriru. Ne demandu kial. Ne eniru!"

"Kio estas?" li ekkriis.

"Mi ne scias. Mi — mi timas pensi pri tio ĉi. Foriru. Ĉu Vi aŭdas?"

Subita bruo leviĝis en la domo. Ŝi kovris al si per la manoj la orelojn. Krio de malespero, tiel laŭta, ke nenia mano povis bari la orelon, estis aŭdita; kaj Grace — kun teruro en la vizaĝo kaj en la gestoj — elkuris el la domo.

"Grace!" Li retenis ŝin per la brako. "Kio estas? Ĉu ŝi mortis?"

Ŝi liberigis sin, kiel volante rigardi al li en la vizaĝon, kaj senkonscie falis sur la teron antaŭ li.

Amaso da homoj rapide kaj brue eliris el la domo; inter ili la patro, tenante paperon en la mano.

"Kio estas?" ekĝemis Alfred kaj turnadis sian rigardon malespere de vizaĝo al vizaĝo, dum li sur la genuoj staris apud la sveninta. "Ĉu neniu volas min rigardi? neniu min konas? estas neniu, kiu dirus al mi, kio fariĝis?"

Oni aŭdis murmuron: "ŝi forkuris!"

"Forkuris!" li ripetis.

"Forkuris, kara Alfred!" diris la doktoro per rompita voĉo kaj kovris al si la vizaĝon per la manoj. "Forkuris el la patra domo. Tiun ĉi nokton! Ŝi diras, ke ŝi libere kaj senriproĉe elektis — petas, ke ni pardonu al ŝi — kaj forkuris."

"Kun kiu? Kien?" li demandis rapide kaj premite.

Li suprensaltis, kiel volante ŝin sekvi; sed kiam ili liberigis al li la vojon, li malklare rigardis ĉirkaŭen, ŝanceliĝis kelkajn paŝojn returne kaj denove falis sur la teron, kie li genuis apud Grace kaj prenis unu el ŝiaj malvarmaj manoj.

Regis granda konfuzo kaj ekscito, sed sen celo kaj plano. Kelkaj ekkuris serĉi sur diversaj vojoj, aliaj alportis ĉevalojn aŭ torĉojn, aliaj laŭte paroladis inter si kaj diris, ke oni ne havas eĉ la plej malgrandan postesignon. Kelkaj aliris al li kaj provis lin konsoli; aliaj admonadis lin, ke Grace devas esti enportita en la domon, sed li ne respondis. Li neniun aŭskultis kaj sin ne movis.

La neĝo falis ĉiam pli dense. Li suprenrigardis al la ĉielo kaj diris al si, ke tiu ĉi neĝa cindro, kiu estas ŝutata sur lian esperon kaj lian suferon, bone konvenas al ili. Li rigardis ĉirkaŭen sur la blankan teron kaj diris al si, ke la postesigno de la piedo de Marion, apenaŭ enpresita, tuj estos ree kovrita kaj eĉ tiu ĉi rememoro pri ŝi ne daŭros. Sed li nenion sentis de la vetero kaj ne movis sin de la loko.

De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.

Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo[**]kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.

En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo — tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni — eble eĉ iom pli multe — kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.

Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ŝi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.

Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem — sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.

"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."

Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia."

Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.

"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas."

La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.

"Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!"

Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.

"Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain.

"Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; "ok, naŭ, dek, — kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, — nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?"

"Sanaj kaj viglaj, Clemency."

"Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!" diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. "Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, "mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj — la rapo vendita — kalkulo kun la bierfabrikanto farita — pipoj menditaj — deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj — kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano — vi jam divenos, kiel estas. — Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim."

"Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain.

"Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn."

La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.

"Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?" diris Clemency.

"Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon."

"Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto — ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?"

"Tio ĉi estas tre bone," diris Ben.

"Mi ĝojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!"

"Kio tio ĉi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion.

"Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis eĉ unu vorton."

"Vendo per memvola aŭkcio," legis la mastro, "kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo."

"Tion ĉi ili ĉiam aldonas," diris Clemency.

"Jes, sed ne ĉiam tion ĉi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastraĵaj, parko kaj ĝardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la senŝulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!"

"Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency.

"Jen tio ĉi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien ĉi."

"Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben."

Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.

Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastraĵon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!

Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.

Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo — ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj — kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel anĝelo." Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, (estis duono de la sesa horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.

"La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. "Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!"

"Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.

"Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon."

"Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain.

"Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki."

"La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!"

"Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben."

"Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo."

"Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" — ŝi denove rigardis la folion — "kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni — pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro — diri kion mi sciis, ne vere?"

"Jes, vi ĝin rakontis," rimarkis ŝia edzo.

"Kaj doktoro Jeddler," daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! — La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! — sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!"

"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.

"Mi tion ĉi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj."

Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.

Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Ĉu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro."

"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?"

"Ho, se plaĉas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"

Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.

"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.

Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antaŭe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn —

"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.

"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."

Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:

"Nova domo, ne vere?"

"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.

"Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.

"Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. — Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?

"Ho jes, sinjoro," diris Clemency.

"Ĉu li forte ŝanĝiĝis?"

"De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento.

"De la tago, kiam lia filino lin forlasis."

"Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis," diris Clemency. "Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?"

Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.

"La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?"

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.

"Ĉu Vi neniam aŭdis pri tio ĉi?" ŝi diris.

"Neniam, sed mi volus ĝin scii," li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

"Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Ĝi estus longa historio."

"Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo.

"Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, "kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!" aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.

"Kaj tiel," helpis la fremdulo —

"Kaj tiel," diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo — la tago morgaŭ revenos — tre mallaŭte, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: 'Grace, ĉu fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion?' Kaj tiel fariĝis."

"Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?" demandis la fremdulo.

"Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu."

Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius sub, kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon — sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco — demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero — respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon — observadis la movadon de ŝiaj lipoj — divenadis per duonvoĉo "lakto kaj akvo", "ŝanĝo de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis atingi.


Back to IndexNext