ALEKSIS KIVI.

MARTO. Fermu la buŝon tuj!

ZEBEDEO. Trankviliĝu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane ni akceptu la gefianĉojn!

TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fianĉo alvenas!—Sed kia ciganaro de tie vidiĝas? (Ivaro, Zakario, Niko, Esko kaj Andreo, ĉiuj sidantaj sur la ĉaro, proksimiĝas kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantaŭo. Zakario kaj Andreo levas siajn ĉapelojn.)

MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.

TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana ŝarĝo?

IVARO. Ĝi ja estas monŝarĝaĵo. Ĉiuj malsupreniru. Mi volas manĝi. (Ili malsupreniras el la ĉaro. Ivaro forigas la ĉevalon de la sceno.)

TOBIO. Klarigu al mi tiun aperaĵon, se eble!

ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estaĵon. Ĉu vi nenion observas?

122

TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin kondukas de piedo?

ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la aferon, Ivaro!

IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon, monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn replenigos, jen sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?

IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos, patro!

TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas. Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!

IVARO. Ni aĉetos bienon!

TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin favoras.

IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!

TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun feliĉtagon!

IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte la monon de Esko, li123disiĝis de sia kamarado kvazaŭ bandito, donante al li eĉ vangofrapon. Tion li faris!

TOBIO. Certe tiu afero ŝajnas iom malagrabla...

MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fianĉino kiel Miĉjo!

TOBIO. Malplezure vere estas; sed ĉio estu forgesata kaj kompensata per tiu ĝojmomento!

MARTO (aparte). Se la afero estas kia ĝi ŝajnas, vere la dorsoj de Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)

TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj aŭdu la feliĉon, kiu okazis al ni. Jen la granda ŝtelisto kaptita!

NIKO. Ĉu estas vi, Janjo, anĝelineto mia? venu kaj liberigu la manojn de via patro, por ke li ĉirkaŭprenu vin!

TOBIO. Kion li diras?

JANJO. Ĉu vi mia patro?

NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne ŝtelisto. Estu trankvila, filino mia!

ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Järvelä, kvankam tre ŝanĝita.—Ĉu vi ankoraŭ konas min?

NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!

ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l’ mondo.

TOBIO. Ĉu vi ankaŭ min konas?

NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.

TOBIO. Malfeliĉulo! Mi eĉ nun kompatas vin amike.

NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj peĉan vizaĝon la ploro ŝanĝiĝis al rido, mi ridis tiel, ke la kajuto resonis.

124

TOBIO. Bone, vi maljuna ŝtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu apartenas tiu peĉa vizaĝo?

NIKO. Al edzo de botista Marto.

TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivaĵoj.

NIKO. Ĉu via dorso antaŭ nelonge sentis la vipon de Marto?

TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antaŭa najbaro mia. Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.

NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn manojn.

JANJO (aparte). Ĉu mi vidus mian patron, sed kiel ŝteliston. Mi tremas de timo.

KRISĈJO (aparte). Mi feliĉon esperas, tamen timas la plej malbonon.

NIKO. Liberigu min, alie mi kaŭzos pereon ĉirkaŭ mi, kiel okazas dum krevas turniĝanta muelŝtono.—Liberigu min!

ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.

NIKO. Pro kio vi kaptis min?

ZAKARIO. Ĉar vi estas ŝtelisto.

NIKO. Ŝtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj renversas Zakarion per la piedŝnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin ĵeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se plaĉas al vi konservi viajn kraniojn.

KRISĈJO. Ne tuŝu lin, sed diru kaŭzon pro kio vi lin ligis. Jen mi staras kaj defendas lin.

125

ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.

TOBIO. Li ne povas forkuri.

IVARO. Mi bone detenas lin.

NIKO. Baldaŭ mi foriĝos.—Sed ĉu vi estas mia filino? (Ĉirkaŭprenas Janjon.) Janjo mia, ĉu vi povas pardoni al mi?

JANJO. Ĉion, ĉion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.

NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el mia ŝipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo ĝuste tiam, kiam okazis la ŝtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi tiam troviĝis kaj alvenis rekte el angla ŝipo. Ĉion tion ĉi mi povas atesti; ankaŭ tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de tiu viro.

ZAKARIO. Ĝin vi ricevos, kiam plaĉos al mi.

IVARO (aparte). Ĉu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.

ESKO (starante malantaŭ la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas. (Eriko, la helpjuĝanto venas.)

TOBIO. Jen la helpjuĝanto kvazaŭ laŭ peto.—Mi admonas vin en nomo de l’ leĝo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita ŝtelisto de l’ grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.

ERIKO. Kion vi babilas? Tiun ŝteliston oni ekkaptis hieraŭ ĉe la preĝejo de Vanaja, mi mem ĉeestis.

IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaŭ mi.

ESKO (aparte). Mi estas malfeliĉa!

NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?

126

ERIKO. Kian ŝercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo, kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaŭ kelkaj tagoj mi vidis vin porti en Hämeenlinna?

NIKO. Aŭskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaŭ aliaj, se plaĉas al vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikaĵeton en Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri ŝtelisto, kiun oni supozis troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi la ŝteliston, se li vidiĝus, sur sian ĉaron kaj lin veturigi al sia hejmparoĥa policestro. Mi sciiĝis, ke ni estis samparoĥanoj kaj, ĉar mi estis tre laca, plaĉis al mi atingi la hejmon veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri ĝustan similecon kun la ŝtelisto. Ĉio fariĝis laŭdezire. Dum la mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun pinton kaj faris makulon apud la nazon—kaj ĝi ree foriĝu! (Deviŝas la makulon.) Plue alian jakon kaj ĉapelon, kiujn donis al mi la mastro, kaj la fama ŝtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj kvazaŭ agloj sin ĵetis sur min, ligis kaj kun ĝojkrio—ĉar ili kredis sin trovintaj multekostan trezoron—veturigis min hejmen. Jen mi nun staras kaj dankas por la veturigo.

ERIKO (ridas). Ŝerculo!

JANJO. Patro mia, estu bonveninta!

KRISĈJO. Estu bonveninta! Vi venis ĝustatempe. Ho, kiel feliĉe! Jen do estas la patro de Janjo, ŝia ĝusta edziniganto. (Al la helpjuĝanto.) Helpjuĝanto, fariĝu mia svatisto.

127

ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan edzinon.

NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?

JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.

NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.

JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis bona.

ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».

NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo manprenas unu la alian.)

MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne eltenas plu.

NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.

KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu povas kun ni konkuri. Eĉ se li128tuj fianĉiĝus, tri semajnoj devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj. La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi, knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko estas nia!

ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)

ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)

1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata; li rompis sian piedon.

ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.

TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu trankvile vian lokon.

ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l’ glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l’ alteco, kaj mallumo de l’ pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron, ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus, jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona129rompo. Post sep semajnoj vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\ al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)

ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.

TOBIO. Kion mi aŭdas?

MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?

TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj dua ŝuo! Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide sian patron.)

TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko). Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj okuloj! Iru!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn paŝojn de sia patro.)

130

TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via ĉapo. (Ĵetas de sia kapo la ĉapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas ĝin kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edziĝus, bulo!—Redonu la rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron. Tobio ĝin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?—Neniu respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.

ESKO. Ĝi ja estas mia parafo. Laŭ mia opinio ĝi estis necesa, por esti leĝa.

ZEBEDEO. Kia aroganteco!

TOBIO (disŝiras la leteron kaj ĵetas la pecojn kontraŭ vizaĝon de Esko.) Aĉulo!

ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!

TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!—(Al Ivaro.) Vin mi ankaŭ ungogratos.—Kie estas prezo de l’ ŝarĝaĵo?

ANJO. Kie estas mia flartabako?

KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletaĵoj?

IVARO (aparte). Nun estas mia vico.—Mi fariĝu freneza, eble tio savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)

TOBIO. Raportu pri la aĉetaĵoj, malfeliĉulo egale kiel Esko. Dio gardu min por vi!

IVARO (ŝajnigante freneza). Ĉiela spiralo peze malsuprenfalis el la nuboj kaj la piedo rompiĝis.

TOBIO. Kiu?

IVARO. La ĉiela spiralo.

TOBIO. Kio?

IVARO. Tiu ĉi mondo renversiĝis, kiel diris sankta Petro.

131

TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikaĵoj.

IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.

ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!

ESKO. Eble estas vereco, ĉar li nun tre suferas, kiel ankaŭ mi.

IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan ŝtipon kontraŭ la pordon. Ĉu vi ion aŭdas el mia kapo?

ESKO. Nenion.

IVARO. Tie io aŭdiĝas.

ESKO. Kio tie aŭdiĝas?

IVARO. Nenio troa.

ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.

IVARO. Kaj via estas ruĝa, kiel turka fadeno.—»El ruĝo glimas nigro», solvu tiun enigmon.

ESKO. Lasu enigmojn.

IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: »El ruĝo glimas nigro.»

ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.—Sed, frato mia, respondu al mi: ĉu efektive vi estas freneza?

ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.

TOBIO. Li estas egale saĝa kiel mi.

IVARO (aparte). Ŝajnas ke eĉ tio ne helpas.

TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin ricevis.

ZEBEDEO. »Punu tie ĉi, ŝparu tie!»

TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu132puno.—De kio mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo; ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l’ vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino.133Ŝi ne malbenis vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!» Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.

NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l’ konkordo hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l’ kvieto, kaj ree min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj, erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!

NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.

134

MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi iam sentigis al vi mian manon?

JANJO. Neniam, zorgantino mia!

MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas mem.

JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino, malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.

MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!

NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l’ pinoj en la arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l’ tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!

TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!

NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!

ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!

KRISĈJO. Bonsaluton!

ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?

135

IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.

ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.

IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras. Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!

TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.

ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie. Kredu min!

TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!

MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!

ESKO. Pardonu al ni!

MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)

NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?

KRISĈJO. Tiel estu!

136

NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.

TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi kredis. Duonon de l’ gajno!

NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.

TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)

MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la mondonaco.

ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin, monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu kun li!

ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.

TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!

IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna vivmaniero!

ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la glason! Mi volus vin regali per mia bastono!

IVARO. Bone regalu min!

ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l’ arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!

IVARO. Mi ion entreprenos!

ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!

137

IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!

NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon, tion sciigas al mi via karaktero!

IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn profetojn mi hontigos.

NIKO. Bone!

TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu bonvenonta reen!

IVARO. La afero estas decidita.

ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon. Trompistinoj ili estas.

ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.

ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.

MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)

NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ, maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli juna generacio.

KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.

NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon kaj ĉagrenon!

ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.

138

ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara ĉielo de l’ konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!

TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon, unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)

139

Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz. de Holberg,140plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit» (La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas en la aero, sed staras solide sur krusto de l’ tero, kiel reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866 aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l’ nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea». Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta141ekstaza proza teatraĵo alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l’ publiko. Samtempe li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en nia lando.

La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank’ al tiu virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.

La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua, kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia hejmregiona malriĉulejo.

Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.

Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en142vereco sin bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo, kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa spegulo.

PIEDNOTOJ:[1] Pago al svatisto.[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj dimanĉoj antaŭ la sankcio.[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5½ litroj.[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo „laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj honorarioj.[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.[10] La finna nacia epopeo.

[1] Pago al svatisto.

[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj dimanĉoj antaŭ la sankcio.

[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.

[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5½ litroj.

[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo „laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj honorarioj.

[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.

[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.

[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.

[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.

[10] La finna nacia epopeo.


Back to IndexNext