Milittrompeto sonas,Mi ĝian voĉon konas;La devo min admonas,Ĉar kapitan’ ordonas.Fariĝas la ribelo,Ektondras ferbarelo ...
Milittrompeto sonas,Mi ĝian voĉon konas;La devo min admonas,Ĉar kapitan’ ordonas.
Fariĝas la ribelo,Ektondras ferbarelo ...
Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!
MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?
MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.
TOBIO. Iru kun beno!
ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion, kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?
33
MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj ordonu la maldiligentan Janjo’n eniri el la terpomkampo.
ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn necesajn objektojn kun mi?
TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!
ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)
34
(Vasta ĉambrego en la domo de Karri, en la ĉambrego edziĝfestantoj, viroj kaj virinoj. Okazas edziĝofesto de Jakobo kaj Greto. Je leviĝo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo de l’ ĉambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en la vestiblo ESKO’N kun sako sur la dorso, kaj MIĈJO’N.)
KARRI (je ĉeso de l’ danco). La gejunuloj ĝoju kaj la gemaljunuloj gaje rigardu ilian amuzon, aŭ, se plaĉas ankaŭ ili movu siajn piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela aŭgustotago. (Du pafoj aŭdiĝas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed pafu mallaŭte. Ne, pafu tiel, ke la ĉambrego tremas kaj la koro saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu, Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?
JAKOBO. Ho, mastro, ĝi ŝajnas al mi edziĝofesta; mi ĝojas.
KARRI. Kaj tamen vi estas la ĉiama seriozulo. Sed mi ja konas vian karakteron. Sub la malglata krusto troviĝas multe pli, ol oni supozas. Mi diras al vi: vi havas kaŭzon ĝojegi, ĉar vi ricevas bonegan edzinon.
JAKOBO. Mi tion esperas.—
35
KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel plaĉas al vi esti edzino?
GRETO. Bone ĝis nun.
KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru: tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu festo fremdigas Greto’n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian foreston.
GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn etajn bonkondutajn infanojn.
KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.
GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.
KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj ŝtipojn tordus.
JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte profitdona.
KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi. Tie konstruu al vi hejmon36kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.
JAKOBO. Nobla promeso!
KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.
JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.
GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.
KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de vi, Jakobo. Amu Greto’n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi kapturnigis la filon de l’ botisto kaj la viro eble ne komprenis la ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo! Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!
TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io. Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en la alia fino de l’ vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas; mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin37ne sciigi al li, ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: »Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.
KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan polkon!
TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)
UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por la vespermanĝo.
KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo. (Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj! Envenu, envenu bonvole!
ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!
KARRI. Estu bonvenantaj!
MIĈJO. Pardonu al ni!
ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi edziĝfestis.
KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj, alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.
ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke38ni venis por kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.
KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.
MIĈJO. Ni dankas vin.
ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)
KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.
ESKO (kaŝe rigardante Greto’n. Aparte). Ŝi estas bela, kiel rozo kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas ĉagreneton en la koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru eĉ vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante trinkujon de Miĉjo.) Sed ilia konduto ne antaŭdiras malbonon. Ili ja eĉ invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la ŝtono. (Trinkas.)
KARRI. Ĉu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kaŭzis vian vojaĝon?
ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.
KARRI. Eble vi celas denove nian faman aŭguriston?
ESKO. Ĝuste vi divenis.
KARRI. Oni ŝtelis de vi?
ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni ŝtelis en la urbo Tampere multajn dekmilojn. Ĉu la anonco ankoraŭ ne atingis vian paroĥon?
KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaŭ jam ĉe ni proklamita.
ESKO. Pro tio ni ekiris por sciiĝi de l’ aŭguristo, kiu estas la ŝtelisto kaj kie oni lin trovus.
39
MIĈJO. Mi havas krom tio ankaŭ aferojn kun miaj ĉi-tieaj parencoj.
ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.
KARRI. Tiel ja estas promesite.
ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege riĉa.
KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la ŝtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonŝancon.—Sed la tablo atendas nin. Ĉiuj bonvole alpaŝu. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la tablo.) Gastoj miaj, ne ŝparu la regalaĵojn, sed satigu vin ĝis via stomako fariĝas ronda kaj ŝvelanta kiel sako de pastro!
MIĈJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.
KARRI. Ĝuste jes, Miĉjo Vilkastus.
ESKO. Kuŝiĝu kaj la stomakon ĉirkaŭprenu, diras la proverbo. Nur ne okazu al ni, kiel al Paŭlo Korppila ĉe la edziĝofesto de Peltola. Du tagojn antaŭ la festo li fastis, eĉ ereton ne manĝis. Venis la festvespero kaj li malsobriĝis tiel, ke fine stariĝante, li pene treniĝis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris Paŭlo.
KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataŭ dormo, danco malaltigu la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.
ESKO. Alproksimiĝante la domon, jam je la draŝejmonteto ni aŭdis tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Ĉu estas festo ĉe Karri, ĉar tie muziko tonas kaj ĝojo sonas? Estis edziĝofesto kaj gaja ludo.
KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.
ESKO. Tia estas ankaŭ Josefo en nia vilaĝo. Lia40ludo aŭdiĝas je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.
TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde, ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.
ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo havigi ludiston.
TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?
ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.
TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.
1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?
2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.
TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.
KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.
TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.
KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale kiel vi.
TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.
KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.
TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan kuleron.
ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.
ESKO. Jes, sinjoro direktoro.
41
KARRI (aparte). Ambaŭ egale naivegaj!
JAKOBO. Mi ankaŭ volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edziĝfesta kaj la manĝo la plej plezura en mia vivo, same ĝi estas, mi kredas, ankaŭ por Greto, kaj al ĉiuj mi dezirus ĝin gaja. Ĉu nun ĝia agrableco finiĝu pro senvalora kaj bagatela kaŭzo, pro nura babilaĉo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed ĉesigu tiun disputaĉon, manĝu kaj trinku amike.
ESKO. Vi estas prava, lignoŝuisto! Vi estas lignoŝuisto kaj mi ledobotisto, ni do estas preskaŭ kolegoj.—Unu aferon mi komplezeme volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte lignoŝuiston, anstataŭ ledobotiston. Kredu min, la metio de lignoŝuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj ŝuojn oni bezonos ĝis fino de l’ mondo. Ledobotisto vi devis fariĝi.
TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera peĉulo.
KARRI. Timoteo!
ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur ĉiu branĉo.
TIMOTEO. Almenaŭ tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies kapableco mi aŭdis mallaŭdon.
ESKO. Diru malkaŝe kion vi aŭdis.
TIMOTEO. Unu viro,—lia nomo estu nedirata—rakontis dum ni kunvojaĝis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn botojn kaj iris nur el la domo al la ĉevalejo, li tuj observis foreston de unu el la botplandoj, ĝi estis elfalinta, nome, dum iro inter la domo kaj la ĉevalejo.
42
ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj faraĵojn, atestu kion vi scias.
MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun vi.
ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la nomo de niaj paroĥanoj?
MIĈJO. Jes, mi restas.
ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem; la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni sin defendas je subpremo de l’ mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro. Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.
KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.
ESKO. Tio estas alia afero.
KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ. Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo, sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la43greno kaj tie, kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston, tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l’ monteto melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo. (Trinkas.)
ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo, tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.
KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.
JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.
KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn. Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste, kaj ĉio finiĝos bone.
ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas.44Se ni ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo, sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l’ honoro kantos por ni.
TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.
ESKO. Mi ne alparolis vin.
TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.
ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi malpermesas tion.
TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton paroli?
ESKO. Egalan rajton kiel mi.
TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.
ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi elpagas.
TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l’ ŝtato, kiun mi povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.
ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.
KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.
ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn. Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.
TIMOTEO. Kanajlo!
45
ESKO. Ĉu mi estas kanajlo?
TIMOTEO. Vi botaĉo!
ESKO. Ĉu mi estas botaĉo?
TIMOTEO. Tion mi diras.
ESKO. Aŭdu, bonaj homoj!
KARRI. Ĉu ĉiuj satiĝis? (Momenta silento).
1:A GASTO. Certe, jes.
2:A GASTO. Kompreneble ni jam satiĝis.
KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste stariĝas kaj lasas la tablon.)
ESKO. Dankon, mastro!—Plezurega edziĝofesto; eĉ pli plezurege ĝi estus ĝuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.
KARRI. Ni pardonu lin.
ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema, (manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) ĉi tiu manĝotempo povus fariĝi al vi treege multekosta.
TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.
ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.
TIMOTEO (stariĝas). Karese. Ĉu mi ŝajnas al vi bubeto, infanaĉo, ĉar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaŭ kuŝu sub la tablo kun zumantaj oreloj.
ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3]kaj dudek buŝelojn[4]da sekalo.
46
TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.
ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.
MIĈJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian fortecon.
ESKO. Alportu tien ĉi du barelojn.
MIĈJO. Ekzistas ja ankaŭ aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon. Luktu!
ESKO. Ni luktu!
TIMOTEO. Ĉu mi timus?
1:A GASTO. Alkroĉiĝu unu al la alia kvazaŭ ursoj sur la muskkovrata monto. Sed fariĝu senartifika via lukto.
2:A GASTO. Kaj ĝi finu vian interinsultadon. La venkato silentu kvazaŭ muso.
KARRI (aparte al Miĉjo). Ŝajnas al mi, ke tiu lukto finiĝos malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado verŝajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la regiono.
MIĈJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?
ESKO. Mi estas preta.
TIMOTEO. Mi ankaŭ.
KARRI. Ne plaĉas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finiĝi per batiĝo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos artifikon, estu eksteren ĵetota.
1:A GASTO. Tio okazu.
47
TIMOTEO. Bone.—Nun venu. (Ili ekprenas unu l’ alian je la kolumo kaj luktas.)
MIĈJO. Ne cedu, Esko!
1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!
MIĈJO. Junulo de nia vilaĝo venkos.
2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilaĝulo, mi diras.
ESKO. Ne premsufoku min! (Ili ĉesas lukti.)
MIĈJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu ĉirkaŭprene.
ESKO. Tion volus mi ankaŭ.
TIMOTEO. Okazu laŭ via deziro. (Ili luktas ĉirkaŭprenintaj unu la alian.)
MIĈJO. Bone, Esko!
2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilaĝon!
MIĈJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!
1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!
KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disiĝas. Nu, ili disiĝu! Kiu venkas? (Timoteo kuŝigas Esko’n sub si.)
MIĈJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj stariĝas.)
TIMOTEO. Mi estas Timoteo.
2:A GASTO. Brava junulo!
TIMOTEO. Ĉu vi vidis? Mi ĵetis lin al la planko kvazaŭ ĉifonon.
ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
TIMOTEO. Sciu, ankaŭ en nia paroĥo oni sin nutras ne nur per brasiko.
48
ESKO. Jes, sinjoro direktoro!
TIMOTEO. Du Esko’jn mi ĉiam facile venkos.
ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!
TIMOTEO. Vere, jes!—Bonaj amikoj kaj gastoj, ĉu vi atentis mian ĵeton? Fariĝis kvazaŭ ludo. Tiel mi instruas bubojn.
ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!
TIMOTEO. Estu kontenta, ĉar vi ankoraŭ staras sur du piedoj!—Vi ja komprenas.—Kvazaŭ ganto vi tie kuŝis.—Kaj ne ludante oni faligas viron, ho ne.
ESKO. Ni komencu denove!
MIĈJO. Bone, Esko, ne retiriĝu!
ESKO. Ni komencu denove!
TIMOTEO. Ne valoras.
ESKO. Li ne plu kuraĝas!
TIMOTEO. Ne kuraĝas! (Ili ekluktas furioze.)
MIĈJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)
KARRI. Kompatinda Timoteo!
MIĈJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.
ESKO. Domaĝe, ke li tiel liberiĝis el miaj ungegoj! Ĉu estis lia patro?
KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.
ESKO. Tion li meritas!—Sed estas ja malkonvene tiel petolaĉi je edziĝofesto de alia. Kion opinias la fianĉino? Mi petas pardonon!
GRETO. Mi havas nenion por pardoni.
ESKO. Mi tre ĉagreniĝas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min ĵeti planken.
49
KARRI. Li estas forta.
ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?
MIĈJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li piedbare faligis vin.
ESKO. Mi suspektas la samon. Ĉu vi povas tion atesti?
MIĈJO. Li piedbare faligis vin.
ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li loĝas?
2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo, apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.
ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.
MIĈJO. Sendube.
ESKO. Ĉu li ne meritas bastonadon?
MIĈJO. Treegan bastonadon.
ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda. Mi revenos baldaŭ.
KARRI. Esko, aŭskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem okazos malbone.
ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaŭ linko mi kuras tien kaj la ruzan vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj kaŝkurbaĵoj.—Mi baldaŭ revenos. (Iras.)
KARRI. Mi ne observis kaŝkurbaĵon dum la lukto. Estas malbone instigi simplan kamaradon al furioza ago.
50
MIĈJO. Nenia domaĝo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memoraĵo.
KARRI. Mi kredas, ke ili nun sufiĉe lin senplumigos. Sed kiajn fiŝojn ni celas, tiajn ni kaptas.
MIĈJO. Ĉu vi permesas al mi fari unu demandon?
KARRI. Volonte.
MIĈJO. Ĉu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la Mezvoja-drinkejo?
KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.
MIĈJO. Ĉu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via edukatino? Eble ŝerce?
KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus dirinta sen iom da haladzo en ĉi tiu supra ĉambro. Verdire, mi amuzis min ŝercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj laŭ tio agis, mi treege mallaŭdas mian petolaĵon en la drinkejo.
MIĈJO. Ne ĉagreniĝu. Ili ambaŭ, patro kaj filo, estas naivegaj kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi ŝercon kaj veron.
KARRI. Kaj pro tio vi eble nun troviĝas tie ĉi?
MIĈJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke ĝi ne tuŝas lian koron. Li manĝas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne diros eĉ unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero estu finita, almenaŭ ĝi ne malhelpu vian festĝojon.
KARRI. Nian ĝojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.—Jakobo, de kie havigi alian?
51
JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan proponon.
KARRI. Nu, diru!
JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj; permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.
1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.
KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?
JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.
2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]
1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj eliras el la malantaŭo.)
KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)
MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun52ĉapelo en la mano, la hararo estas malorda kaj ŝajnas ŝirita, sub la okulo vidiĝas ruĝa grataĵo.)
ESKO. Miĉjo, rigardu min kiel mi estas ŝirita. Tio kaŭzos teruran proceson.
MIĈJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaŭ ŝajnas sekvi vin.
ESKO. Estis du kontraŭ unu, estis maljusta interbatiĝo. Miaparte certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis kontraŭ superforto.
MIĈJO. Kiel okazis ĉio?
ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia kontraŭulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin ekatakis ili ambaŭ tuj amikiĝis, kaj kune sin ĵetis sur min.
MIĈJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaŭ Herodo’n kaj Kajfo’n amikigis.
ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min englutintaj, sed mi prosperis forkuri.
MIĈJO. Malagrabla afero!
ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, ĉeestus, certe ne estus tiel okazinta. Fulmotondro, Miĉjo, mia malamo estas neestingebla. Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaŭ sako per martelo plenŝtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kaŭzon mi havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en ĉi tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskaŭfianĉino estas donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili respondu pri tio, mi venĝos.
53
MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la domon.
ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.) »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»
JAKOBO. Kion vi volas?
ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?
JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu bruligis sian haŭton.
ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.
JAKOBO. La ledobotisto.
ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas la leĝa fianĉo?
JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.
ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?
JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.
ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.
MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!
ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue54alian aferon. (Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas tie ĉi?
JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio. Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l’ grafo, por gajni sepcent talerojn.
ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne venis, la afero estis alia kaj pli grava.
JAKOBO. Vi do estas mensogisto.
ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi rabis de mi.
JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.
ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.
JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.
ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?
JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.
ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu, proceso fariĝos. La fermanon de l’ registaro mi vokas pri helpo, kaj certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia, vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi mian mentonon, bovido!
JAKOBO. Ĉu mi bovido?
ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa55Blankmakulo, preta por marŝi al foiro de Anianpelto.—Kion vi respondas al tio?
JAKOBO. Vi serĉas konflikton kaj mi emas ĉiam ĝin eviti, kaj infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.
ESKO. De kiulo? Diru!
JAKOBO. De tia tetraido.
ESKO. Atentu, Miĉjo! Li nomas min tetraido.
MIĈJO. Viavice, nomu lin ree bovido.
ESKO. (Hezite rigardante Miĉjo’n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi ne bezonas pro manko de laboro ekruliĝi en marĉoj kaj kampoj, kiel unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da oficoj, sesobla la malsato.—Tion oni diras. Afero estas jena: Ĉiu paroĥo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin ŝarĝo por alia paroĥo. Tio estas jura kaj ĝusta; ĉar almozulo estas sekalvermo, kiu ne ekzistus, se ĉiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo rondokula antaŭ la vulpo. Ĝi deflankiĝas dekstren, ĝi deflankiĝas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaŭ linofasko kaj plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaŭ baldaŭ por viaj okuloj, sed subite aŭdiĝas vekrieto: la leporido estas kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale fariĝos al tiu, kiu tien kaj reen dancas en ĉi tiu valo de zorgado.—Kaj tial ĉi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj peĉfadeno en la mano fine mortos apud sia botmodelilo.
56
JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la ĉerkon.
ESKO. En la ĉerkon ĝi ne bezonas lin sekvi.—Kia koleremo bolas en vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo, fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignoŝuoj!
JAKOBO. Kial ne, post mia edziĝa festo.
ESKO. Jes, faru al mi paron da lignoŝuoj, lignoŝuisto. Mi pagos eĉ pli ol vi postulos.
JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.
ESKO. Pli ol vi eĉ volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.—Ĉielo gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaŭ Jakobo.) Jakobo!
JAKOBO. Kion vi volas?
ESKO. Jakobo!
JAKOBO. Vi vane furiozas!
ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!
JAKOBO. Ne pugnigu manon antaŭ mia nazo. Viro, mia vidado malheliĝas, kondutu vin konvene!
ESKO. Plilarĝigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; fariĝu treega batiĝo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito. (Karri, ankaŭ ĉemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)
KARRI. Ŝajnas, ke vi iom troekscitiĝis.—Jakobo, kiel vi fartas? Vi ja estas pala, kiel fantomo.
ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaŭ kvazaŭ inter ardaj tindroj. Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.
57
KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne aŭskultis al mi?
ESKO. Oni estas saĝaj sur la kontinento, dum okazas malfeliĉo sur la maro. Ĉion tion ĉi mi eble tamen povus toleri sen unu alia afero, pro kiu mi antaŭ neniu retiriĝos kaj kiu min kuraĝigas per kolerego de verto ĝis koksizo.
KARRI. Kia estas tiu afero.
ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fianĉinon forlogis. Greto estis mia fianĉino, sed tiu ĉi ŝin turnis de mi.
KARRI. Vi erariĝis. Greto nur ŝercis.
ESKO. Kaj vi ankaŭ kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis kaj manojn premis por sankcii la decidon, ĉio tio ĉi do estis nur ŝerco?
KARRI. Nura ŝerco ĉe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro tion komprenis.
ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan ŝercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj, tion oni montros al vi!—Mi vin leĝe persekutos, Jakobo, kaj ankaŭ vian edzinon Greto. En la sama ĝojo ankaŭ partoprenu Timoteo kaj lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min. Ĉiuj kune, kaj pereiga proceso fariĝos, de kiu vi ne liberiĝos kvankam vian domon ĝis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi troviĝas en kaptilo kaj la puno atendas vin; ĉar la afero estas grava, gravega. Vi troviĝos en dilemo, amikoj miaj!
KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraŭ konas nek leĝon, nek reglementojn.
58
ESKO. Sufiĉe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de tiu vilaĝo?
KARRI. Ĝia nomo estas Hätylä.
ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hätylä!
KARRI. Se leĝon vi konas, vi ankaŭ scias, kia puno atendas tiun, kiu ĉe sia najbaro ian feston, kiel edziĝan, baptan aŭ funebran, klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj ĝuste pro tio mi respektas leĝon, kaj scias apelacii al ĝi, se iu al miaj rajtoj sin altrudas.—Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi malordon.—Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)
ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne aŭskultas al la minaca voĉo de leĝo dum nia galo ŝveliĝas kaj la mielroso de l’ venĝo en nia koro bolas. Tiel estas, ĝi estas la persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas ĝin regi kaj eĉ tion ne tre klopodas; ĉar mi ne estas kulpa pri la ekpeko de Adamo.—Venĝi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie ĉi ion senteblan, ĝustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian koron.—Kun la fianĉino mi volas ankoraŭ paroleti. (Proksimiĝas al la dekstra pordo.)
MIĈJO. Unu vorton. Esko!
ESKO. Ne eĉ unu vorton, Miĉjo! La skorpioj hodiaŭ regu.—Pripensu, kia tago, kia historio tiu ĉi!—Mi ja festas mian propran edziĝon, sed ne estas fianĉo; mia fianĉino estas bela, similas floron sur la herbejo, tamen ŝi ne estas mia fianĉino; ŝi apartenas al la lignoŝuisto. Ho, Miĉjo, tiu penso min brulas.—Mi volas paroli kun ŝi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Ĉu la fianĉino59estas trovebla? Venu bonvole tien ĉi; mi havus ion por diri al vi. (Greto envenas.) Ĉu vi konas min?
GRETO. Vi ja estas Esko?
ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro, nemokinda, kvankam kelkaj emas ŝerci kun li, bedaŭrinde.
GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?
ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj, lacertoj kaj ranoj, per ĉiuspecaj bestoj, kiuj rampas aŭ plaŭdas sur la tero. Mian florantan kampon vi ŝanĝis al kardujo, mian tritikan supon al mizera kaĉo, kaj pro vi mi nun devas honti antaŭ la tuta mondo.—Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco vin punos! Ĝia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi ja fariĝos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu. Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraŭ, kiam vi estos sendenta kaj kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!
GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)
ESKO. Senhontulo! Ŝi, kiu laŭleĝe devus esti mia fianĉino, min insultegas. (Renversas la manĝotablon.)
MIĈJO. Esko! Ĉu vi freneziĝis? (Greto kaj unu el la virinoj venas el dekstre.)
LA VIRINO. Ho, Dio! Jen ĉio kuŝas; jen la pizosupo kaj la viandaĵoj.
GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.) Li estu punota!
60
ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj ĝin frakasas kontraŭ la muro.)
MIĈJO. Trankviliĝu, Esko! Vi ja serĉas vian malfeliĉon.
ESKO. La fenestroj ankaŭ splitiĝu! (Ekprenas benkon per kiu li frakasas la fenestron.) Tiele!
GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!
ESKO. La dua fenestro ankaŭ. (Frakasas ankaŭ la duan fenestron.)
MIĈJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien ĉi ĉiuj kuras, kuregas.—Vi estas perdita! (Esko rapide metas ĉapelon sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian ŝultron.)
ESKO. Sekvu min, Miĉjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste vidiĝas viroj ĉemizmanikaj preterkuri la pordon de l’ domo post li, kriante kaj bruante.)
61
(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)
IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas? Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)
ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?
IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun tagiĝas por mi tempo de abstineco,62sed kun teruro mi rigardas mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!
ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed eksiĝis.
IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.
ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.
IVARO. Mi scias la aferon.
ZAKARIO. Diru, kion vi scias.
IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis malliberigi.
ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?
IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.
ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la bonvolo, pri kio lia regalo atestis.
IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?
ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan »Mation»[6]en la poŝon.
IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?
ZAKARIO. Ŝtelo.
IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?
ZAKARIO. Ŝtelisto.
IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?
63
ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.
IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe: vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.
ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!
IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj vortoj, trorapidece diritaj?
ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?
IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.
ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara dometo sur la plataĵo.
IVARO. Sed se panjo vin forpelos?
ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?
IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de bruna felo.
ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!
IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas,64ke la mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.
ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.
IVARO. Ĉu vi posedas monon?
ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj artifikaĵoj.
IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!
ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la Mezvoja drinkejo.
IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.
ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila embaraso.
IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l’ ŝarĝo estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio tio ĉi vi estis al mi tre helpema.
ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.
IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?
ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.
IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.
ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, kiujn ni ambaŭ, dank’ al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.
IVARO. Diru: dank’ al brando!
ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?
65
IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.
ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via hejmo.
IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?
ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.
IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!
ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via kunesto estas danĝera.
IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.
ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol giganto, kiu fidas al sia forteco.
66
IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!
ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.
IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus. Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l’ arbustoj, tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.
ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l’ vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia vojaĝo.
IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!
ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia. Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el dekstre.)
NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via vilaĝo?
ERIKO. Mi ne konas vin.
NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l’ alia kaj bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.
ERIKO. Kiu mi estas?
NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.
ERIKO. Kaj kiu vi do estas?
67
NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.
ERIKO. Ho, bonsaluton!
NIKO. Jen manon, la protektato de l’ kontinento!
ERIKO. Ne tiom premu mian manon!
NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l’ markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.
ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.
NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn. Promenante sur la stratoj de l’ urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la giganto de l’ maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed kion oni ne faras pro mono?
ERIKO. Kion vi faris pro mono?
NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.
ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.
NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas leviĝas68supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas. Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l’ turka imperiestro.
ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?
NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo; porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras, sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.
ERIKO. Ĉu nudaj?
NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando, vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion69ni faris, kaj de Anglujo ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson, ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo, sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni. Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al supro de l’ masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi, eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l’ nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.
ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.
NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en Abo.
ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.
NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.
ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas scii.
NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.
ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj70estas mallonge jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason, laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.
NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto, certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.
ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.
NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.
ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.
71
NIKO. Tute ne, Eriko!
ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!
NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj patrino.
ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?
NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia filino troviĝas?
ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.
NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l’ botisto, tiu, kiu el ili unue edziĝos, havos profiton?
ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon de l’ botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante72vian filinon edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.
NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon, jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.
ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn survoje pro aferoj.
NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ, kamarado!
ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!
NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ. (Ambaŭ iras al malsama direkto.)
Kurteno.
(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)
NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena73estas la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo. (Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?
IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!
ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)
NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La drinkeja mastro envenas.)
IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie sensoifigis.
LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.
IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?
LA MASTRO. Ĉio estas pagita.
IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?
LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus al ni doni treegan ekpuŝon!
IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.
ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!
IVARO. Dank’ al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.
74
ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!
LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi. Ne ĝenu vin, gastoj miaj!
ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?
LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent taleroj.
ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?
LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo proksime al la maldekstra naztruo.
IVARO. Precize!
ZAKARIO. Sama viro!
LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?
ZAKARIO. Granda ekpuŝo!
IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al polica komisaro.
NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas! Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!
LA MASTRO. Volonte!
NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?
75
LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.
NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.
LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!
NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.
LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)
NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton, por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l’ mentono mi lasos pintbarbon kaj metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.
LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?
NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla ŝipo.
LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!
NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?
76
LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.
NIKO (pagas). Adiaŭ!
LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)
IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.
LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.
IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.
LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)
ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.
IVARO. Kien?
ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.
IVARO. Neniam!
ZAKARIO. Kion vi opinias?
IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!
ZAKARIO. Kien do?
IVARO. En la pendingon!
ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!
IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon, miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento, mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam nigra kiel la flanko de brandkaldrono.
77
ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l’ menso. Ni malkonfuzas nin el tiu afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon ni ne bezonas klini.