Mi naskiĝis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano
1
ĉe La Porto,
2
kaj, krom tio, profite komercis silkajn ŝtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, ĉar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laŭ konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, ĉar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj ĉarlatanoj, povas en Konstantinopolo riĉiĝi.
En nian domon venadis multe da Frankoj.3Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojaĝi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciaĵojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaŭ jam faris vojaĝojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojaĝi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de ĝojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaŭ mi povis atendi ĝis la momento de la enŝipiĝo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretiĝis por la vojaĝo. En la antaŭtago, mia patro kondukis min en sian dormoĉambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kuŝantajn sur la tablo. Sed pli ol ĉio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, ĉar neniam ankoraŭ mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro ĉirkaŭprenis min kaj diris:
"Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojaĝo. Ĉi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis ĝin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netuŝebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urĝega bezono."
Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj ĵetiĝis al liaj okuloj, eble pro ia antaŭsento, ĉar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu.
La vojaĝo plenumiĝis sen ia malfeliĉo. Baldaŭ ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Ĉi tie mia franka amiko luis por mi ĉambron, kaj konsilis al mi, elspezi saĝe mian monon, kiu sumiĝis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj ĉion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie feliĉa, ĉar tute ne plaĉis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis ĉe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen ĉi tiuj estis ja noblaj junuloj.
Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi aŭdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentiĝis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis ĝin.
Sciiĝinte, ke tre baldaŭ iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungiĝis kiel ĥirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaŭ du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la ŝlosilon; kaj nun, sola kaj de ĉiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis ĉion en sama stato, kiel mia patro ĝin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj ĉi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Ĉi tion mi tute ne povis, kaj ankoraŭ nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraŭ la pastro; kaj vere mi devis min juĝi feliĉa pro tio, ke li ne konsideris ankaŭ la domon kaj la komercaĵojn de mia patro kiel testamentaĵon. Tio estis la unua malfeliĉo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastiĝis, ĉar mi hontis ludi rolon ĉarlatanan, kaj mankis al mi en ĉiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al riĉuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfeliĉa Zaleŭkos. Ankaŭ la komercaĵojn de mia patro mi ne povis vendi, ĉar jam tuj post lia morto disforiĝis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malĝoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojaĝadas la landon kaj elmontras siajn vendotaĵojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte aĉetas de ili, ĉar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu ĝin garde, kaj per la cetero mi aĉetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, ŝalojn, silkajn ŝtofojn, kuracajn ŝmiraĵojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur ŝipo, mi ekvojaĝis duafoje Franklandon.
Apenaŭ mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove ŝajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojaĝo estis mallongedaŭra kaj feliĉa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj ĉie mi trovis tre aĉetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotaĵoj, kaj de tago al tago mi fariĝis pli riĉa. Fine, opiniante, ke mi jam sufiĉe ŝparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercaĵojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektuŝi alian aferon, kiu donis al mi ŝatindan profiton: mi helpis min ankaŭ per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afiŝoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfeliĉuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.4Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en ĉi tiu urbo, ne sole ĉar ĝi tre plaĉis al mi, sed ankaŭ pro tio, ke mi volis mallaciĝi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartaloSanta Croce(santa kroĉe), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn ĉambrojn kun altano.5Senprokraste mi ĉirkaŭportigis miajn afiŝojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaŭ mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la aĉetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, ĉar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj.
Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antaŭ ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraŭ unu fojon, laŭkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laŭ mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en ĝi ordonon, ke mi troviĝu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomataPonte vecchio(ponte vékkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed ĉar mi ne konis en Firenzo eĉ unu homan estaĵon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kaŝe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antaŭzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro.
Mallonge antaŭ noktomezo mi eliris, kaj baldaŭ alvenis alPonte vecchio. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, ĝis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo ĉe la preĝejoj de la urbo. Mi elrektiĝis, kaj jen antaŭ mi staris altkreska viro, tute envolvita en ruĝan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antaŭvizaĝe. Komence mi iom ektimis, ĉar tiel subite li ekstaris malantaŭ mi tie. Sed tuj mi retrankviliĝis kaj diris:
"Se estas vi, kiu venigis min ĉi tien, diru, per kio mi devas vin servi?"
La ruĝmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!"
Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris:
"Tiel ne estu, sinjoro! Volu antaŭe sciigi min, kien. Mi petas vin ankaŭ montri al mi iom vian vizaĝon, por ke mi vidu, ĉu vi bone intencas al mi."
Sed la ruĝulo ŝajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne volas, Zaleŭkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante.
Ĉe tio, ekregis min la kolero.
"Ĉu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de ĉiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?"
Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankoraŭ pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderiĝis mia kolero; almenaŭ mi havis la mantelon, kaj ĉi tiu devis ja doni la ŝlosilon de l' stranga aventuro. Mi ĵetis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaŭ mi faris cent paŝojn, preteriris min tuŝproksime alia persono, kiu flustris franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiuĉinokte nenio farebla!" Sed antaŭ ol mi povis rigardi ĉirkaŭen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaŭ ombron, ŝtelirantan laŭlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon ĝi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazaŭ mi trovis ĝin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi ĝin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Ĝi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj riĉe brodita per oro. La belega aspekto de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi.
Mi portis ĝin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotaĵon; sed mi postulis por ĝi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos aĉeti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn ĉiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; ĉar, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da aĉetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris ĉies rigardojn; sed neniu similis eĉ iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaŭ rimarkis, ke ĉiu, kiun mi demandis, ĉu vere ne troviĝas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laboraĵon tiel valoregan kaj delikatan.
Fine, ĉirkaŭ vesperiĝo, venis junulo, kiu ofte estis ĉe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Ĵetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleŭkos, mi nepre devas havi vian mantelon, eĉ se mi pro tio ruiniĝos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur ĝin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsaĝulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensaĵon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed ĉe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo kroĉitan al ĝi paperfolieton, kiun li ĵetis al mi, dirante: "Jen, Zaleŭkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaŭ nokte je la konata horo alPonte vecchio: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazaŭ fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian feliĉon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe daŭris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la aĉetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas ĝin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur ŝerce; sed, konvinkiĝinte, ke mi estas tute serioza, li koleriĝis pro mia postulo kaj nomis min malsaĝulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi deŝiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaŭ la tribunalon. La juĝisto, kiun multe mirigis la plendo, aljuĝis la mantelon al mia kontraŭulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, eĉ cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke ĉiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon.
Senpacience mi atendis la nokton. Ĉirkaŭ la sama horo kiel hieraŭ mi iris, kun la mantelo sub la brako, alPonte vecchio. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimiĝis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraŭ. "Ĉu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," respondis mi, "sed ĝi kostis al mi cent zekinojn kontante." "Mi scias," rediris li; "rigardu ĉi tien: jen vi havas kvar cent." Li proksimiĝis kun mi al la larĝa balustrado de l' ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro ĝojis je tiu vidaĵo, neniel antaŭsentante, ke tio estos ĝia lasta feliĉo. Mi enpoŝigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antaŭ la vizaĝo li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. "Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi nun postulas de mi? Sed antaŭe mi devas kondiĉi, ke ĝi ne estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; "mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!"
Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?"
"Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni loĝis ĉi tie ĉe amiko de nia familio. Hieraŭ mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi ŝin morgaŭ. Sed, laŭ malnova kutimo de nia familio, ĉiuj samfamilianoj devas kuŝi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domaĝas ŝian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenaŭ la kapon de lia filino, por ke li vidu ŝin ankoraŭ unu fojon."
Ĉi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, ŝajnis al mi, verdire, sufiĉagrade terura; tamen, mi ne kuraĝis ion kontraŭdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial ĉio ĉi tio devas fariĝi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus ĝin, se li provus plenumi ĝin tage; sed se la kapo estos definitive detranĉita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detranĉu ĝin propramane.
Dume ni alvenis antaŭ grandan belegan domon. Mia akompananto ĝin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la ĉefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallarĝan tordŝtuparon. Ĝi kondukis en nesufiĉe lumigitan koridoron, el kiu ni venis en ĉambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono.
En ĉi tiu ĉambro estis lito, en kiu kuŝis kadavro. La nekonato deturnis sian vizaĝon, kvazaŭ li volus kaŝi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la ĉambron.
Mi elpakis miajn tranĉilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi ĉiam havis ĉe mi, kaj proksimiĝis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed ĉi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizaĝo estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entranĉis la haŭton, same kiel faras ĥirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran tranĉilon, kaj tratranĉis, per unu bato, la gorĝon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekĝemante profunde, ŝajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elŝprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfeliĉulinon neniu alia krom mi. Ke ŝi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, ĉar, post tia vundo, nenio povus ŝin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu teruraĵo. Ĉu la ruĝmantelulo trompis min? aŭ ĉu eble la fratino estis antaŭe nur ŝajnmortinta? Ĉi tio ŝajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida tranĉo estus revekinta ŝin, ne mortigante; sekve mi pretiĝis por findetranĉi la kapon. Sed ankoraŭ unu fojon ekĝemis la mortanta, streĉetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Ĉe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaŭ freneza de timo, mi elkuregis el la ĉambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, ĉar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla eĉ ia postsigno; kaj mi devis palpiri laŭlonge de la muro, por atingi la tordŝtuparon. Fine mi trovis ĝin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaŭ malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, ĉar en tiu domo fariĝis al mi neelporteble terure. Antaŭenpelata de timo, mi kuregis en mian loĝejon kaj enprofundiĝis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan faraĵon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagiĝo mi iom retrankviliĝis. Estis, laŭ mia opinio, tre neverŝajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaŭ tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, daŭrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antaŭe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia ĉapo kaj mia zono, ja ankaŭ miaj tranĉiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, ĉu mi forgese lasis ilin en la ĉambro de l' mortigita, aŭ perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla ŝajnis al mi, bedaŭrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton!
Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaŭ poste venis al mi mia najbaro, kiel li ĉiumatene kutimis fari, ĉar li estis homo tre babilema.
"Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?"
Mi ŝajnigis scii nenion.
"Kiel! ĉu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraŭ mi vidis ŝin, ankoraŭ tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun ŝia fianĉo; ĉar hodiaŭ ili volis edziĝi."
Ĉiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaŭ pikego en la koron. Kaj ofte ripetiĝis mia turmentego, ĉar ĉiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem.
Ĉirkaŭ tagmezo venis en mian magazenon juĝeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleŭkos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "ĉu tiuj ĉi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, ĉu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontraŭatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruaĵon, kiun mi baldaŭ rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi ĉambron, kie mi restu ĝis nova ordono.
Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri ĝi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaŭ mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia ĉambro, kelkajn ŝtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, ĉirkaŭ longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandaĝuloj. Ĉe la flankoj de l' salono etendiĝis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi stariĝis antaŭ la nigra tablo, leviĝis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas juĝi la nunan aferon: tiun ĉi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandaĝulo almenaŭ naŭdekjara. Li tenis sin antaŭenkliniĝe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraŭ liaj okuloj, kaj lia voĉo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, ĉu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore aŭskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvoĉe, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen paliĝis, jen ruĝiĝis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: "Kiel, abomenulo! ĉu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano faris al li riproĉon pro lia interrompo, ĉar sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, ĉar, laŭ lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li eĉ diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la ĝistiama vivo de sia filino, ĉar nur tiamaniere oni povas decidi, ĉu mi diris la veron, aŭ ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la juĝan kunsidon, por elĉerpi konsilon, diris li, el la paperaĵoj de l' mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malĝojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la ruĝmantelulo.
Plena de espero, mi revenis, la morgaŭan tagon, en la juĝejon. Sur la tablo vidiĝis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, ĉu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkiĝis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaŭ biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni ŝajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, ĉar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la ĉeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraŭ la mortintino kaj avertojn, ke ŝi ne plenumu la projektitan edziniĝon. Ŝajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; ĉar en tiu tago oni traktis min ankoraŭ pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperaĵoj, kiuj sendube troviĝas en mia ĉambro; sed oni diris al mi, ke oni jam serĉis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaŭ la fino de tiu juĝtago, mi perdis ĉiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni laŭtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri laŭintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de ĉiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta aĝo, sub la ekzekutista hakilo!
En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen — malfermiĝis la pordo de mia karcero kaj enpaŝis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Ĉu en ĉi tia situacio mi retrovas vin, Zaleŭkos?" diris li fine. Ĉe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia voĉo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie loĝas, altrespektata, lia patro; li jam sciiĝis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraŭ unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis ĝis tia grado kulpiĝi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li ŝajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi ĉion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi ĵuris al li, per plej forta ĵuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la neverŝajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Ĉu vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam ŝin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke ĉirkaŭvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laŭ kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis ŝin por min venĝi pro ŝia edziniĝo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke ĉio ĉi tio tre bone diraplikiĝas al la ruĝmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio ĉirkaŭprenis min, plorante, kaj promesis fari ĉion eblan por almenaŭ savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj leĝoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortuŝita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montriĝi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformiĝu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, laŭtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por ĉiam. Tia nun estas, diris li, ankaŭ mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj ĵetkovris min, elŝprucegante, mia propra sango.
Valetio akceptis min en sian domon, ĝis mi resaniĝis; poste li noblanime provizis min per vojaĝa mono; ĉar ĉio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la juĝistaro. El Firenzo mi vojaĝis Sicilion, kaj de tie per la unua ŝipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antaŭe alkonfidis al mia amiko; mi ankaŭ petis, ke li permesu al mi loĝi ĉe li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas ekloĝi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam aĉetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankaŭ diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaŭ. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Ĝoje akceptis min ĉiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la aĉetinto de la domo.
Mi legis: "Zaleŭkos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas ĉi tie, kune kun ĝia tuta enhavo; kaj ĉiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuliĝos inter la plej riĉaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfeliĉa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu estas la aŭtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke ĝi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis ruĝan mantelon. Nun mi sciis sufiĉe, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraŭ ĉio, ne estas tute senigita je ĉiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis ĉion plej bone aranĝita, — interalie, magazenon kun komercaĵoj pli belaj ol mi iam havis antaŭe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi daŭrigas miajn vojaĝojn; sed tiun landon, kie mi fariĝis tiel malfeliĉa, mi neniam revidis plu. Ĉiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi ĝojas scii, ke tiu malfeliĉulo estas nobla homo, tamen li ne povas foraĉeti la ĉagrenon de mia animo, ĉar ĉiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka.
Zaleŭkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj aŭskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol ĉiuj kortuŝita ŝajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekĝemis; kaj al Mulej ŝajnis, kvazaŭ liaj okuloj pleniĝis unufoje de larmoj. Ankoraŭ longatempe ili priparoladis la historion.
La fremdulo demandis: "Ĉu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al danĝero eĉ vian vivon?"
"Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antaŭ Dio, ke li alportis al mi tiun ĉi malfeliĉon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu ĉi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas eĉ pli malfeliĉa ol mi."
"Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon.
Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, ĉar ĉi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj.
Tre konsternis la komercistojn ĉi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, ĉar li opiniis, ke ili estas sufiĉe bone armitaj, por ne timi araĉon da rabemaj araboj.
"Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se ĝi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kuŝiĝi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete."
La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Aĥmet, la maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo ĉiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estaĵo, ĉar jam ofte li venke batalis sola kontraŭ kvin eĉ ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuraĝa franko, kiun malfeliĉo forpelis en ĉi tiun regionon; sed el ĉiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj ŝtelisto."
"Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuraĝas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendanĝere daŭrigi sian vojon, ĉar Orbasano estas la sinjoro de la dezerto."
Tiel interparoladis la vojaĝantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis ĉirkaŭ la tendaro, komencis maltrankviliĝi. Granda amaso da rajdantoj vidiĝis en interspaco de duonhora vojo: ili ŝajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke verŝajne oni baldaŭ atakos la karavanon. La komercistoj interkonsiliĝis, kion ili devas fari: ĉu iri renkonte al la malamikoj, aŭ atendi la atakon. Aĥmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion ĉi lastan; sed la flamiĝema Mulej kaj Zaleŭkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu ĉi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun ruĝaj steloj, alligis ĝin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi ĝin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin ĉiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Ŝajnis tamen, ke tiuj ĉi jam ekvidis la signon sur la tendo, ĉar ili subite dekliniĝis de sia antaŭa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda ĉirkaŭiro.
Mirigite la vojaĝantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu ĉi staris antaŭ la tendo, tute indiferenta, kvazaŭ nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenaĵo. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovaĝajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" — "Vi taksas mian arton pli alta ol ĝia vera valoro," respondis Selim Baruĥ. "Per ĉi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsaviĝis el mallibereco. Kion ĝi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojaĝas kun ĉi tiu signo, troviĝas sub potenca protekto."
La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al ĝi longan kontraŭstaradon.
Pli trankvilanime oni nun kuŝiĝis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenaĵo, ili ekforiris pluen.
La morgaŭan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojaĝantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hieraŭ, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaŭ ĝin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. — Mia patro estis kadio6en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej aĝa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondiĉe ke ĝis lia morto mi restu ĉe li. Sed ĉar li atingis grandan aĝon, mi revenis ne pli frue ol antaŭ du jaroj en mian hejmon, ne sciiĝinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah ĝin favorkore bonigis."
Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaŭ la saman aĝon. La unua estis maksimume du jarojn pli aĝa. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en ĉio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro la ŝarĝon de lia granda maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia frato aranĝis feston. Li invitigis al si ĉiujn ŝiajn kunludantinojn, prezentigis al ili en la ĝardeno de l' patro elektitajn manĝaĵojn, kaj, ĉe la vesperiĝo, invitis ilin fari plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste ornamis. Fatme kaj ŝiaj amikinoj ĝoje konsentis; ĉar la vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni ĝin rigardis vespere de sur la maro, prezentis belegan vidaĵon. Al la knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian fraton veturi ĉiam pli kaj pli antaŭen en direkto al la plena maro. Sed Mustafa konsentis iom kontraŭvole, ĉar jam antaŭ kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo elstaras en la maron promontoro. Ĝis tie la knabinoj volis veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Ĉirkaŭremante la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon plenan de viroj armitaj. Antaŭvidante ion ne bonan, mia frato ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. Kaj efektive lia timo ŝajnis realiĝi: la alia barko sekvis rapide tiun de mia frato, atingis ĝin, ĉar ĝi havis pli multe da remistoj, kaj sin tenis ĉiam inter nia barko kaj la marbordo. La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin danĝero, salte leviĝis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, ĉar ili elmetas la barkon al la danĝero esti renversita per tia tien — kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimiĝis la alia boato, ili ĉiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu ĉi renversiĝis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn de la fremda boato; kaj ĉar oni jam de kelka tempo estis maltrankvila pro korsaroj, tiu ĉi boato vekis suspekton; tial debordiĝis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis nur ĝustatempe por enŝipigi la dronantojn. En la konfuzo, la malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis la dronantojn, oni ne sciis certe, ĉu ĉiuj estas savitaj. Oni reciproke proksimiĝis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino kaj unu el ŝiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika ŝipo, kiu ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li ekkunsavis la knabinojn; li ankaŭ diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon.
Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaŭ Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri ŝia malfeliĉo, sed plie — tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis ŝian malfeliĉon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraŭ ne kuraĝis konfesi al nia patro, ĉar ŝiaj gepatroj estis malriĉaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia ĉagrenego iom malpliiĝis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsaĝeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la ĝojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaŭ mia vizaĝo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberiĝos de la malbeno de l' patro."
Tion mia malfeliĉa frato tute ne atendis. Jam antaŭe li firme decidis elserĉi sian fratinon kaj ŝian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu ĉi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu ĉi nova malfeliĉo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuraĝon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia ŝipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro.
Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojaĝo, la kolero de la patro ŝajnis iom kvietiĝinta, ĉar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojaĝo. La gepatrojn de Zorajde — tiel nomiĝis lia forrabita fianĉino — Mustafa, plorante, adiaŭis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojaĝon surtere, ĉar de nia urbeto al Balsoro nenia ŝipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre streĉitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Ĉar li havis bonan ĉevalon kaj nenian pakaĵon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian ĉevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia ĉevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante eĉ unu vorton.
Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Ŝajnis, ke jam nun plenumiĝis por la malfeliĉulo la malbeno de lia patro; ĉar kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, senigita je ĉiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturniĝis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis ĉirkaŭborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin ĝis dudek tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj ĉevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj voĉoj de viroj. Al mia frato ŝajnis, kvazaŭ homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontraŭ li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de ĉevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaŭ kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapiŝoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke riĉecon kaj komforton; sed ĉi tie ili ŝajnis nur kuraĝaĉa rabaĵo. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizaĝo estis malbela, lia haŭto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo ĉirkaŭ okuloj kaj buŝo faris malameginda lian vidiĝon. Kvankam ĉi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldaŭ rimarkis, ke ne por li oni tiel riĉe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj ŝajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras ĉaseton," respondis ĉi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel anstataŭanto, sian lokon." — "Ne saĝe li agis, tion farante," rediris unu el la rabistoj, "ĉar baldaŭ oni devos decidi, ĉu tiu ĉi hundo devas morti aŭ pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi."
La malgrandulo, kiu havis, laŭŝajne, deziron sin venĝi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontraŭulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, ĉiun lian malĝentilaĵon la aliaj plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la interinsultado. Subite malfermiĝis la pordo de l' tendo, kaj enpaŝis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian belegan sabron kaj lian riĉe ornamitan ponardon, neatentindaj kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta teniĝo, kvankam neniel timigaj, inspiris respekton.
"Kiu ĝi estas, kiu kuraĝas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel la afero okazis. Ĉe tio ruĝiĝis de kolero la vizaĝo de tiu, kiun oni nomis "la Forta." "Ĉu vi kredas, ke mi iam min lasus anstataŭiĝi de vi, Hasano?" kriis li, per terura voĉo, al la malgrandulo. Tiu ĉi kvazaŭ kuntiriĝis pro timo, tiel ke li ŝajnis eĉ multe pli malgranda ol antaŭe, kaj ekŝteliĝis al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo.
Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan antaŭ sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La ĉefo longe observis la kaptiton; poste li parolis: "Baŝao de Suliejka! via propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaŭ Orbasano." Aŭdinte tion, mia frato sin ĵetis antaŭ li genue kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi ŝajnas, ke vi eraras; mizera malfeliĉulo mi ja estas, sed ne tiu baŝao, kiun vi serĉas!" Mirigis ĉi tiuj vortoj ĉiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj ŝajnmanovroj, ĉar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, ĉu ŝi ne rekonas en mia frato la Baŝaon de Suliejka, respondis: "Jes, ja! Kaj mi ĵuras per la tombo de l' Profeto, ĝi estas la baŝao kaj neniu alia." — "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan ponardon; sed al la vosto de mia ĉevalo mi alligos vin morgaŭ, kiam la suno leviĝos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, ĝis ĝi subiros malantaŭ la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis mia malfeliĉa frato la kuraĝon. "Tio estas la malbeno de mia kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen ĝi alpelas min al malhonora morto; kaj ankaŭ vi estas perdita, dolĉa fratino, kaj vi, Zorajde!" — "Via ludaĉo nenion utilas al vi," diris unu el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaŭ la dorso; "eliru tuj el la tendo, ĉar la Forta ekmordas la lipojn kaj rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraŭ unu nokton, venu!"
Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, antaŭenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. "Jen tiu baŝao, kiun ni nun venigas al vi laŭ via ordono," diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaŭ la kusenon de la Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli nigra, kaj pli bruna lia vizaĝo. Ŝajnis, ke la apero de la dua kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la ĝusta?" li demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi aludas la Baŝaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis la baŝaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam ĉi tio estis farita, li alproksimiĝis al mia frato, distranĉis ponarde liajn ligilojn kaj faris signon, ke li sidiĝu apud li sur la kuseno. "Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis vin por tiu monstro, sed alskribu ĝin al stranga dispono de l' ĉielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo mem, kiu estas dediĉita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li daŭrigi tuj lian vojaĝon, ĉar ĉiu prokrasto povas esti por li pereiga. La Forta informigis sin pri liaj urĝaj aferoj; kaj post kiam Mustafa ĉion rakontis al li, li konsilis al li pasigi ĉi tiun nokton en lia tendo; li kaj lia ĉevalo sendube bezonas ripozon; sed la morgaŭan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, estis bonege regalita, kaj dormis trankvile ĝis la mateno en la tendo de l' rabisto.
Kiam li revekiĝis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed antaŭ la kurteno li ekaŭdis kelkajn voĉojn kune parolantajn: ili ŝajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la malgranda nigrebruna vireto. Li subaŭskultis iome, kaj aŭdis, je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la alia, ke li mortigu la fremdulon, ĉar, se li estos liberigita, li povos ilin ĉiujn perfidi.
Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraŭ li, ĉar li estis la kaŭzo de tio, ke oni traktis lin hieraŭ tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta ŝajnis pripensi. "Ne," parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, ŝajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazaŭ li volus nin perfidi."
Dirinte tion, li forŝovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. "Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretiĝu por la foriro." Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la ĉevalojn, kaj kun koro multe pli kuraĝa ol ĉe sia alveno Mustafa surĉevaliĝis. Ili baldaŭ preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturniĝis en larĝan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu baŝao, kiun ili kaptis dum la ĉasado, promesis toleri, ke ili restu sendanĝere en lia regiono; sed antaŭ kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiaŭ li devas morti. Mustafa ne kuraĝis ion kontraŭdiri, ĉar li estas feliĉa, ke li mem saviĝis kun sendifekta haŭto.
Ĉe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian ĉevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiaŭi, kaj parolis: "Mustafa, vi fariĝis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj aŭdis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antaŭtimon de l' morto, kaj mi ŝuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memoraĵon, ĉi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, ĝin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankaŭ ĉi tiu saketo utilos al vi por via vojaĝo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraŭ unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia ĉevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, ĉar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah'on pro sia saviĝo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdaŭrigis gajakore sian vojon al Balsoro.
Leza silentiĝis kaj demande rigardis Aĥmet'on, la maljunan komerciston.
"Ne, se estas tiel," diris ĉi tiu, "volonte mi plibonigas mian juĝon pri Orbasano; ĉar vere, bele li agis kontraŭ via frato."
"Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, ĉar, se mi ne eraras, ni ĉiuj deziregas aŭdi plue, kio okazis al via frato, kaj ĉu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan Zorajde'on."
"Se tio vin ne enuigas, mi volonte daŭrigos la rakonton," respondis Leza, "ĉar, efektive, la historio de mia frato estas aventuroplena kaj miriga."
Ĉe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komenciĝos la sklavovendado, kiu ĉiujare fariĝas ĉi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedaŭron pro lia malfruiĝo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, ĉar, en la plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de ĉiuj aĉetantoj. Tiuj ĉi lastaj, oni diris, interbatiĝis kaj interdisŝiriĝis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis ĝin pagi. Mia frato informiĝis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfeliĉulinoj, kiujn li nun serĉas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin aĉetis, loĝas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomiĝas Tiuli-Kos, eminenta, riĉa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-baŝao7de l' kalifo, sed nun estas eksiĝinta, por elripozi kun siaj amasigitaj riĉaĵoj.
Komence Mustafa volis tuj residiĝi sur sian ĉevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenaŭ povis esti antaŭiĝinta eĉ je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontraŭ tiu potenca vojaĝanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaŭ li trovis ĝin. Lia maldistingiĝo je la Baŝao de Suliejka, — konfuzo, kiu siatempe minacis fariĝi por li tiel danĝera, — venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfeliĉajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj ĉevaloj, — por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, — havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Ĝi kuŝis sur bela ebenaĵo. De ĉiuj flankoj ĉirkaŭfermis ĝin altaj muroj, kiujn la konstruaĵoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj ŝmiris sian vizaĝon per la suko de iu kreskaĵo, kiu donis al ĝi ĝuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizaĝo de l' Baŝao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l' Baŝao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaŭ revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la ĉevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. Tie ili helpis lin deĉevaliĝi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur larĝa marmora ŝtuparo supren al Tiuli.
Tiu ĉi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaŭ li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la manĝo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektuŝi la novajn sklavojn, kaj Tiuli laŭdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas ĉiam tiel malĝojaj; tamen li kredis, ke tio baldaŭ forpasos. Tre ĝojigite pro ĉi tiu akcepto mia frato kuŝiĝis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidiĝis en la lito, sed kredis, ke li ankoraŭ sonĝas, ĉar antaŭ li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian buŝaĉon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj ŝirpinĉis la nazon, por sin konvinki, ĉu li vere maldormas; sed la aperaĵo restis kiel antaŭe. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciiĝinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitiĝu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis ĉi tien. Vian estimindan vizaĝon mi ankaŭ ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Baŝaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas ĉi tie, por fari al vi demandon."
"Antaŭ ĉio diru, kiel vi ĉi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. — "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Ĉar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kaŭzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaŭ forkuri. Se vi ŝin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Baŝao."
Mustafa freneziĝis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do elĵetiĝis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antaŭvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke ĝi estingiĝis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo.
Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran saviĝon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, ĉu li ne povas tie trasalti. Ĝis la tero estis priatentinda profundo kaj kontraŭflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante ĉe la fenestro, subite li ekaŭdis multajn voĉojn, proksimiĝantajn al lia ĉambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj releviĝis kaj kuris al la muro, kiu ĉirkaŭis la korton, ĝin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaŭ sin trovis sur libera kamparo. Li daŭrigis kuri, ĝis li alvenis malgrandan arbaron, kie li ĵetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn ĉevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldaŭ montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, ĝis li alvenis vilaĝon, kie por malalta prezo li aĉetis ĉevalon, kiu baldaŭ lin portis en urbon. Tie li informiĝis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun ĉi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kaŭzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li aĉetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj ĉiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojaĝantan kuraciston, surŝarĝis siajn posedaĵojn sur azenon kaj ekvojaĝis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiuĉifoje oni lin ne rekonos, ĉar la barbo lin aliformigis ĝis tia grado, ke li ja apenaŭ rekonis sin mem. Alveninte ĉe Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsaĝulo, ke tiu ĉi tuj invitis lin manĝi. Ŝakamankabudibaba aperis antaŭ Tiuli; kaj apenaŭ ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti ĉiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l' saĝa medicinisto. Tiu ĉi apenaŭ povis kaŝi sian ĝojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en ĉambron bele ornamitan, sed en ĝi troviĝis neniu. "Kara doktoro Ŝambaba, aŭ kiel ajn vi estas nomata," parolis Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon ĉiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, ĉu la pulso estas malsana aŭ ne." Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel ĉiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperaĵon kaj per laŭta voĉo eknomis unuope siajn sklavinojn. Ĉe ĉiu alvoko eletendiĝis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis voĉe legitaj ses nomoj, kaj ĉiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eliĝis tra la muro. Tremante de ĝojo, Mustafa ekkaptis ĝin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankviliĝis kaj ordonis al sia saĝa Ŝakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la ĉambro kaj skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidiĝu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke ĉi tiu trinkaĵo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon."
Baldaŭ li revenis en la ĉambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraŭ unufoje la pulson de l' malsana Fatme kaj ŝovis samtempe la papereton sub ŝian braceleton; la trinketon li transdonis al ŝi tra la aperturo en la muro. Tiuli ŝajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis ĝis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la ĉambron, li parolis per malĝoja tono: "Ŝadibaba, diru malkaŝe, kion vi pensas pri la malsano de Fatme?" Ŝakamankabudibaba respondis kun profunda ekĝemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Ŝi havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos ŝia finiĝo." Ĉe tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita medicinista hundo? Ĉu ŝi, pro kiu mi elpagis du mil ormonerojn, devos mortaĉi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne sukcesos ŝin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. "Uzu vian tutan arton, Ŝakamdababelda, aŭ kiel ajn vi vin skribas; mi pagos al vi ĉion, kion vi postulos," kriis Tiuli-Kos, preskaŭ plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. "Mi donos al ŝi sukaĵeton, kiu liberigos ŝin de ĉia premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al ŝi sukaĵeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, Mustafa foriris serĉi sian dormigilon; kaj doninte ĝin al la nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraŭ serĉi apud la lago iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la pordego. Apud la lago, kiu kuŝis ne malproksime de la kastelo, li demetis siajn falsajn vestojn kaj ĵetis en la akvon, ke ili gaje naĝis ĉirkaŭe; sin mem li kaŝis en la arbetaĵaro, atendis tie la nokton, kaj poste enŝteliĝis en la tombejon apud la kastelo de Tiuli.
Mustafa forestis eble apenaŭ unu horon el la kastelo, kiam oni alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortiĝas. Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, sed baldaŭ revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la malfeliĉa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi lian nigran talaron naĝantan en la lago; tie kaj ĉi tie elrigardetas ankaŭ el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, elŝiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantaŭen, kontraŭ la muron. Sed ĉio ĉi tio utilis nenion, ĉar Fatme baldaŭ ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. Sciiĝinte pri ŝia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru ĉerkon, ĉar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la kadavron li lasis forigi en la maŭzojeon. La portistoj alportis tien la ĉerkon, rapide metis ĝin teren kaj forkuris, ĉar ili ekaŭdis el inter la aliaj ĉerkoj ve-kriadon kaj ĝemegojn.
Mustafa, kiu kaŝis sin malantaŭ la ĉerkoj kaj de tie forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kaŝejo kaj eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li levis la kovrilon de la ĉerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis lin, kiam sin montris al li, ĉe la lumo de la lampo, trajtoj tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia kuŝis en la ĉerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin post ĉi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian koleron. Li malŝtopis sian boteleton kaj verŝetis al ŝi la medikamenton inter la lipojn. Ŝi ekspiris, ekmalfermis la okulojn kaj ŝajnis longe pripensi, kie ŝi estas. Fine ŝi rememoris, kio okazis; sin levis el la ĉerko; kaj sin ĵetis al la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora estaĵo," ŝi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura mallibereco!" Mustafa interrompis ŝiajn dankesprimojn per la demando, kiel fariĝis, ke ŝi kaj ne Fatme, lia fratino, estas savita. Ŝi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas mian saviĝon, kiu ĝis nun estis al mi neklarigebla," ŝi respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomisminFatme, kaj almivi donis vian papereton kaj la savtrinkaĵon." Mia frato petegis la savitan knabinon, ke ŝi donu al li sciigojn pri lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaŭ sin trovas en la kastelo, sed jam ricevis, laŭ la kutimo de Tiuli, aliajn nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal.
Vidante, ke mia frato tiagrade malĝojas pro ĉi tiu malsukceso, Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuraĝigi kaj promesis sciigi al li rimedon, por liberigi spite ĉio ambaŭ knabinojn. Revigligita de ĉi tiu penso, Mustafa elĉerpis novan esperon; li petis ŝin nomi tiun rimedon, kaj ŝi parolis: "Mi ja estas nur de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi pripensis saviĝon, sed por mi sola ĝi estis tro malfacila. Sur la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu elĵetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaŭ rimarkis. Mi memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo ekscii, ĉu ankaŭ ĉi tiu puto estas same konstruita, mi laŭdis unu tagon en ĉeesto de Tiuli ĝian belecon kaj demandis pri ĝia arĥitekturisto. 'Mi mem konstruis ĝin,' li respondis, 'kaj tio, kion vi vidas ĉi tie, estas la malplej rimarkinda; ĉar la akvo alvenas el rivereto je almenaŭ mil paŝoj de tie ĉi kaj trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaŭ la alton de homo; kaj de ĉio ĉi tio mi mem faris la planon.' Aŭdinte tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, por povi ellevi unu el la ŝtonegoj el la flanko de l' puto; tiam mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun la kondukilegon; vi povos penetri tra ĝi nokte en la kastelon kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaŭ du virojn vi devos havi kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la serajlon."
Tiel ŝi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis liaj esperoj, denove rekuraĝiĝis kaj esperis, kun helpo de Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al ŝi, ke li poste prizorgos ŝian forvenon en ŝian hejmon, se ŝi lin helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn ankoraŭ jena pripenso: kie li povos trovi du — tri fidelajn helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la tombejon, por iri serĉi la rabiston.
En la sama urbo, en kiu li sin ŝanĝis en kuraciston, li aĉetis per sia lasta mono ĉevalon kaj dungigis Fatme'on al malriĉa virino, kiu loĝis en la antaŭurbo. Li mem rapidis al la montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis tien post tri tagoj. Baldaŭ li retrovis la tendaron kaj aperis neatendite antaŭ Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, ĉe kio, de tempo al tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam li image prezentis al si la kuraciston Ŝakamankabudibaba. Sed pri la perfido de la malgrandulo li tre koleriĝis, kaj ĵuris, ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li antaŭe refortiĝos post la vojaĝo. Mustafa tial denove restis dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenruĝo ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuraĝajn virojn, provizitajn per bonaj ĉevaloj kaj armiloj. Ili rajdis rapide antaŭen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun ŝi, ili rajdis pluen de tiu urbeto ĝis la malgranda arbaro, de kie oni povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kuŝantan. Tie ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam fariĝis mallume, ili tuj alŝteliĝis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaŭ ili ĉi tiun trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun la ĉevaloj kaj ekmalleviĝis en la kondukilegon; sed antaŭ ol ili eniris, Fatme ankoraŭ unufoje ĉion precize ripetis al ili, nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l' kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; en la ĉambro malantaŭ la sesa pordo, se oni kalkulas de la dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja enakviĝis ĝis la zono; tamen ili energie trapuŝis sin antaŭen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj enŝovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la kunigitaj fortoj de la kvar homoj ĝi ne povis longe kontraŭstari; ili baldaŭ enrompis truegon, sufiĉe grandan, por ke oni povu facile traŝoviĝi. Orbasano eniris la unuan kaj posthelpis la aliajn. Kiam ĉiuj sin trovis sur la korto, ili esploris la kontraŭan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu pordo ĝi estas, ĉar, kalkulante de la dekstra turo al la maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, ĉu Fatme ĉi tiun preterforgesis aŭ kunkalkulis. Sed ne longe pripensis Orbasano: "Ĉiun pordon malfermos al mi mia bona glavo," li ekkriis; li proksimiĝis al la sesa pordo, kaj la aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn sklavojn, kuŝantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj retiriĝontaj senbrue, ĉar ili vidis, ke ili maltrafis la ĝustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone konata voĉo, ekkriis por helpo. Ĝi estis la malgrandulo el la tendaro de Orbasano. Sed antaŭ ol la nigruloj plene konsciis, kio okazas, jen ĵetiĝis Orbasano al la malgrandulo, disŝiris je du pecoj lian zonon, fermŝtopis al li la buŝon kaj kunligis la manojn malantaŭ la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj ponardon kontraŭ la brusto, oni demandis ilin, kie estas Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda ĉambro. Mustafa kuregis en la ĉambron kaj trovis tie Fatme'on kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj kolektis siajn ornamaĵojn kaj vestaĵojn kaj sekvis Mustafan. Dume proponis la du rabistoj, ke oni ĉion forrabu, kion oni povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por ŝteli oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaŭ. Sed, kune kun alia rabisto, li antaŭe kaptis la malgrandulon kaj elkondukis sur la korton; tie ili ligis ĉirkaŭ lia kolo silkan ŝnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin ĉe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de la mizerulo, ili ankaŭ siavice malsupreniris en la akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaŭ knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu ĉi instigis ilin forkuri kiel eble plej rapide, ĉar estas tre kredeble, ke Tiuli-Kos ilin persekutigos en ĉiujn direktojn. La sekvintan tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortuŝitaj, disiĝis de Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie enŝipiĝi al sia hejmo.
Post mallonga agrabla vojaĝo alvenis hejmen la miaj. Preskaŭ mortigis mian maljunan patron la ĝojo de la revido; en la tago sekvinta ilian alvenon li aranĝis grandan feston, en kiu partoprenis la tuta urbo. Antaŭ granda kunvenintaro de parencoj kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvoĉe ili laŭdis tiel lin kiel ankaŭ la noblan rabiston.
Kaj kiam li finis la rakonton, leviĝis mia patro kaj alkondukis al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena voĉo, "de via kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, ĉi tiun knabinon, kiel batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al vi pri frata amo, prudento kaj fervoro."
Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj ĝoje la vojaĝantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioriĉajn arbojn, kies ĉarma vidaĵo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn okulojn. En bela valo kuŝis karavanejo, kiun ili elektis kiel noktan restadejon; kaj kvankam ĝi prezentis nur malmulte da komforto kaj refreŝigo, tamen la tuta vojaĝantaro estis pli gaja kaj interamikiĝema ol antaŭe, ĉar la penso, ke ili nun elsaviĝis el la danĝeroj kaj malagrablaĵoj, kiujn okazigas vojaĝo tra la dezerto, malfermis ĉiujn korojn kaj inklinis ĉies spiriton al ŝercado kaj amuziĝado. Mulej, la juna gaja komercisto, dancis dancon ridigan, ĝin akompanante per kantoj, kiuj eĉ de la seriozema greko Zaleŭkos ellogis rideton. Sed, ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojaĝantojn per ludo kaj danco, li volis ankaŭ rakonti al ili la historion, kiun li jam antaŭe promesis; kaj, iom mallaciĝinte post sia saltado, li ekparolis laŭjene: —