Chapter 2

POSTINFORMO ALDONITA EN LA MANSKRIBADO DE S-RO KNIKERBOKERO

La antaŭa rakonto raportiĝas en preskaŭ la sammemaj vortoj en kiuj mi aŭdis ĝin raportitan ĉe korporacia kunveno de la multaĝa urbo Manhatuso, kunveno kiun ĉeestis multaj el la plej saĝaj kaj plej estimataj burĝoj de la urbo. La rakontinto estis afabla, kaduka, sinjorema maljunulo vestita sal-kaj-piprokolore kaj elmontranta malĝoje komikan vizaĝon. Mi forte suspektis lin esti malriĉa ĉar li tiel kuraĝe klopodis distri. Kiam li finrakontis sian historieton, okazis multe da ridado kaj aprobado, precipe ĉe du-tri deputitaj magistratanoj tradormintaj la plej grandan parton el la rakontotempo.

Estis tamen unu alta, sekaspekta, maljuna sinjoro kun skarabsimilaj brovoj kiu elmontris seriozan kaj iom severan mienon dum la tuta rakontado. Fojfoje li faldis la brakojn, antaŭenklinis la kapon, malsuprenrigardis, kvazaŭ kontrolante la plankon, dum li primeditadis ioman dubon. Li estis unu el tiuj singardaj homoj kiuj neniam ridas krom responde al bonega kaŭzo kiam ilin subtenas bonsenco kaj justeco. Kiam la gajeco de la aliaj ĉeestantoj finestiĝis kaj reestiĝis silento, li apogis unu brakon sur la brakon de sia seĝo kaj, arkiginte la alian, demandis, kun ege saĝaj kapmovo kaj brovkunpremo, kio estas la moralaĵo de la rakonto kaj kion ĝi pruvas?

La rakontinto, kiu lipenlevadis glason da vino, kiel postlaboran refreŝaĵon, paŭzis momenton, rigardis sian demandinton kun mieno de senfina respekto, tiam malsuprenigis la glason tre malrapide ĝistable kaj deklaris ke la rakonto celas pruvi, laŭ la plej forta logiko, la jenon:

"Ne estas vivosituacio kiu ne havigas avantaĝojn kaj plezurojn kondiĉe ke ni konsideru ŝercon nur kiel ŝercon."

"Rezulte, kiu rajdas konkurse kontraŭ koboldoj, tiu povas sendube sperti malfacilan rajdadon."

"Tial, se kampara lernejestro malsukcesas sin edzigi al Nederlanda heredontino, certetio estas sekura paŝo en la direkto al altnivela estimo en la lando."

La singarda maljuna sinjoro kunpremis la brovojn dekoble pli streĉe post la klarigo, ege perpleksigite par la rezonado de la silogismo; dume, ŝajnis al mi, la sal-kaj-pipre vestita viro fiksrigardis lin kun iom triumfa vizaĝaĉo. Tempofine la seriozulo komentis ke ĉio tio tre bonas. Tamen, liaopinie, la rakonto iom troigas. Ĝi havas unu-du punktojn pri kiuj li dubas.

"Kredu min, sinjoro," respondis la rakontinto. "Rilate al tiu afero, mi mem ne kredas duonon el ĝi."


Back to IndexNext