"Nu, jen la situacio. Vi faris nenion eviteblan—nenion certe povantan vin kulpigi. Vi senkulpis eĉ pri ŝtelado en momento kiam vi povintus ŝteli senpune. Vi havas nenion kaŝendan. Vi havas nenian kialon ion kaŝi. Aliflanke, ĉiu honorprincipo vin devigas konfesi vian tutan tiurilatan sciadon. Nun sidas en malliberejo senkulpulo al kiu imputiĝis krimo kies farinton vi scipovas identigi."
La maristo jam sin reregis egagrade dum Dupino eldiris tiujn vortojn; tamen nun entute malaperis lia antaŭa kondutaŭdaco.
"Dio helpu min!" li diris post mallonga paŭzo. "Mi jes ja sciigos al vi ĉion kion mi scias pri tiu-ĉi afero. Sed mi ne atendas ke vi kredu duonon el mia dirado. Se mi tion atendus, mi estus efektive stultulo. Ĉiomalgraŭe, senkulpa mi estas, kaj mi plene konfesos eĉ devonte morti pro tio."
Sekvas esencadetale tio kion li raportis.
Li vojaĝis lastatempe en Indonezia Insularo. Bando, al kiu li aniĝis, alteriĝis en Borneo kaj faris interninsulan distriĝekskurson. Li kaj kunekskursinto kaptis la orangutanon. Lia kunulo mortis kaj la besto fariĝis lia aparta posedaĵo. Post multe da ĝeno, okazigita per la nebridebla feroco de lia kaptito dum la hejmenrevena vojaĝo, li sukcesis finfine loĝigi ĝin sekure ĉe si en Parizo. Tie, por ne altiri al si la malplaĉan scivolemon de siaj najbaroj, li retenis la beston en prizorgata sekureco ĝis kiam tiu resaniĝus de piedvundo kaŭzita de surŝipe ricevita splito. Lia fina celo estis vendi la simion.
Hejmenreveninte de iu marista kapriolado la nokton, aŭ pli ĝuste la matenon de la murdoj, li trovis la beston enloĝantan lian propran dormĉambron en kiun ĝi eskapis el apuda kamero kie ĝi estis, laŭ la supozo de la maristo, sekure malliberigita. Tenante razilon enmane, plene ŝaŭmsapite, ĝi sidis antaŭ la spegulo, entreprenante sin razi, procedo kiun antaŭe, sendube, tra la kamera ŝlosiltruo, ĝi vidis plenumi la mastron.
Ekvidinte tiel ferocan kaj tiel imitpovan beston posedi armilon tiel danĝeran, dum kelkaj momentoj, terurite, la maristo ne sciis kion fari. Li jam kutimis pacigi la beston tamen, eĉ okaze de ĝiaj plej ferocaj humoroj, per vipo, kaj tiun li nun utiligis. Vidinte la vipon, la orangutano trairis eksalte la ĉambropordon, kuris malsupren laŭ laŝtuparo kaj de tie, pere de fenestro bedaŭrinde malfermita, eniris la straton.
La Franco postsekvis malespere. La simio, ankoraŭ tenante enmane la razilon, haltis fojfoje por rigardi malantaŭen kaj gestadi al sia postkuranto ĝis kiam tiulasta preskaŭ atingis ĝin. Tiam ĝi foriris denove. Tiel-ĉi la ĉaso daŭris longan tempon. La stratoj nepre silentis ĉar estis preskaŭ la tria horo de la mateno.
Laŭpasante strateton malantaŭ Kadavrejo-Strato, la fuĝinto ekvidis lumon brilantan tra la malfermita fenestro de la ĉambro de S-rino Lespanajo en la kvara etaĝo de ŝia domo. Hastante al la konstruaĵo, ĝi perceptis la fulmsuĉilon, suprengrimpis laŭ ĝi kun nekonceptebla facilmovo, alprenis la ŝutron, kiu estis ĵetita entute kontraŭ la muron, kaj pere de tiu sin svingis plendistance sur la kaptabulon de la lito. La tuta agadaro efektiviĝis en malpli ol unu minuto. La ŝutron la orangutano remalfermis piedbate enirante la ĉambron.
La maristo intertempe kaj ĝojiĝis kaj konsterniĝis. Nun li ege esperis povi rekapti la bruton ĉar ĝi apenaŭ povos eskapi el la kaptejo en kiun ĝi ĵus eniris krom pere de la suĉilo, ĉe la malsupro de kiu la posedanto povus rehavi ĝin. Aliflanke li multe pritimis kion povus fari la simio en la domo. Tiu lasta pensado instigis la viron daŭre postsekvi la fuĝinton. Fulmsuĉilon oni povas facile laŭgrimpi, precipe maristo. Kiam li atingis tamen la nivelon de la fenestro, kiu situis malproksime maldekstre, lia suprenirado ĉesis. Ĉio kion li povis fari estis kliniĝi maldekstren por iom ekvidi la internon de la ĉambro. Tiu ekvido preskaŭ faligis lin de sur la suĉilo pro troigo da hororo.
En tiu momento interrompis la nokton tiuj aĉaj ŝirkriegoj ekmaldormigintaj la loĝantojn de Kadavrejo-Strato. Sinjorino Lespanajo kaj ŝia filino, surportante dormvestaĵojn, verŝajne priokupiĝis aranĝante dokumentojn en la jam menciita ferkofro antaŭe rulita en la mezon de la ĉambro. Ĝi estis malfermita kaj ties enhavaĵoj kuŝis apude sur la planko. Devas esti ke la viktimoj sidis malalfrontante la fenestron kaj, juĝante laŭ la eta tempodaŭro forpasinta inter la eniro de la besto kaj iliaj ŝirkriegoj, oni rajtas supozi ke ili ne tuj ĝin ekvidis. La klaksonon de la ŝutro ili atribuintus kompreneble al la vento.
Kiam la maristo enrigardis, la bestego jam alprenis Sinjorinon Lespanajon per la hararo (kiu estis malfiksa ĉar ŝi kombis ĝin) kaj svingis la razilon antaŭ ŝia vizaĝo, imitante barbirajn gestojn. La filino kuŝis sternite kaj senmove, sveninte. La kriegoj kaj baraktoj de la maljunulino (dum kiuj la hararo estis forŝirita de sur ŝia kapo) finagis ŝanĝante la verŝajne pacajn celojn de la orangutano en kolerajn entreprenojn. Per unu rezoluta svingo de sia muskola brako ĝi preskaŭ fortranĉis ŝian kapon disde ŝia korpo. Kiam la besto ekvidis sangon, ĝia kolero pligrandiĝis en deliron. Grincigante la dentojn, flagrigante kvazaŭan fajron el la okuloj, ĝi atakis la korpon de la fraŭlino, enfiksis siajn timigajn ungegojn en ŝian gorĝon, ilin retenis tie ĝis kiam ŝi mortis.
Ĝiaj nomadaj kaj sovaĝaj rigardoj atingis en tiu momento la kapon de la lito super kiu nun videblis la vizaĝo de ĝia mastro, rigida pro hororo. La frenezo de la besto, kiu sendube daŭre memoris la teruran vipon, tujege ŝanĝiĝis en timegon. Nunprikonsciante sian punindan kulpon, ĝi ŝajnis deziri kaŝi siajn sangajn farojn kaj saltetis ĉirkaŭ la ĉambro en krizo de nervoza ekscitiĝo, faligante kaj rompante la meblojn survoje, fortrenante la liton de sur ties kadro. Rakontofine, ĝi ekprenis unue la kadavron de la filino, suprenŝovis ĝin en la kamentubon kie ĝi poste malkovriĝis, tiam tiun de la maljunulino kiun ĝi tuj forlanĉis kapon antaŭen tra la fenestro.
Dum la simio alproksimiĝis la fenestroklapon kun sia mutilita ŝarĝo, la maristo kaŭris ŝokite sur la suĉilo kaj malsuprenglitante (ne grimpante) laŭ ĝia longo, revenis haste hejmen, timegante la sekvojn de la buĉado kaj ĝoje rezignante, en sia teruro, ĉiun zorgon pri la sorto de la orangutano. La vortoj aŭditaj de la homoj sur la ŝtuparo estis la horor-kaj-timplenaj ekkrioj de la Franco intermiksitaj kun la demona babilaĉado de la bruto.
Mi havas preskaŭ nenion por aldoni. Devas esti ke la orangutano eskapis el la ĉambro pere de la suĉilo ĵus antaŭ ol oni enrompis la pordon. Ĝi fermis la fenestron sendube ĝin trapasante. Kaptis ĝin poste la posedanto mem kiu vendis ĝin kontraŭ altega monsumo ĉe Botanik-Ĝardeno (kiu ampleksas la Parizan bestoĝardenon). Lebonon oni tuj liberigis post nia rakonto pri la cirkonstancoj (kun kelkaj komentoj de Dupino) ĉe la buroo de Polica-Prefekto. Tiu funkciulo, kvankam tre plaĉis al li mia amiko, ne sukcesis kaŝi sian ĉagrenon pri la evoluturniĝo de la afero kaj sin permesis iom sarkasmiĝi pri la socia maldeco de homoj malbonvolantaj atenti siajn proprajn aferojn.
"Li parolu," diris Dupino, opiniante ke ne necesas respondi. "Li diskursu. Tio senzorgigos lian konsciencon. Sufiĉas al mi esti venkinta lin en lia propra kastelo. Tamen, ke li malsukcesis solvi tiun misteron ne estas mirindaĵo kiel li supozas, ĉar verfakte nia amiko prefekto estas tro ruza por esti profunda. Lia saĝeco havas nenian daŭrokapablon. Ĝi estas entute kapo kaj neniel korpo, tiel kiel ni vidas en bildoj pri Deino Laverno, aŭ, pli bone, entute kapo kaj ŝultroj, same kiel gadfiŝo. Sed li estas bona estaĵo, finfine. Li plaĉas al mi precipe pro majstra ĵargonmanovro per kiu li akiris sian famon kiel geniulo. Mi volas diri lia manierode nier ce qui est, et d'expliquer ce qui n'est pas(nei tion kio estas kaj klarigi tion kio ne estas)."