The Project Gutenberg eBook ofLa Nigra GaleroThis ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.Title: La Nigra GaleroAuthor: Wilhelm RaabeTranslator: Fritz WickeRelease date: December 29, 2007 [eBook #24074]Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA NIGRA GALERO ***
This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.
Title: La Nigra GaleroAuthor: Wilhelm RaabeTranslator: Fritz WickeRelease date: December 29, 2007 [eBook #24074]Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
Title: La Nigra Galero
Author: Wilhelm RaabeTranslator: Fritz Wicke
Author: Wilhelm Raabe
Translator: Fritz Wicke
Release date: December 29, 2007 [eBook #24074]
Language: Esperanto
Credits: Produced by Andrew Sly, Dave Morgan and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net
*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA NIGRA GALERO ***
INTERNACIAMONDLITERATUROKolekto de la plej famaj verkojel ĉiuj naciaj literaturoj[Ilustraĵo kun devizo: Ni fosu nian sulkon]FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO
INTERNACIAMONDLITERATURO
Kolekto de la plej famaj verkojel ĉiuj naciaj literaturoj
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO
WILHELM RAABELA NIGRA GALEROEl la germana originalo tradukisFritz Wicke2a, korektita eldonoFERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO
El la germana originalo tradukisFritz Wicke
2a, korektita eldono
FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO
Kun permeso de la eldonejo:VERLAGSANSTALT HERMANN KLEMM A.-G.Berlin-Grunewald
Wilhelm Raabe, la verkinto de "La Nigra Galero", estas la lasta el la eminentaj germanaj rakontistoj, naskiĝintaj ĉirkaŭ la dudekaj kaj tridekaj jaroj de la deknaŭa jarcento. Li naskiĝis en la jaro 1831 kaj mortis en la jaro 1911. Tiuj ĉi okdek jaroj enhavas solecan poetan vivon. Kaj en la solecon gvidas ankaŭ la verkoj deRaabe: en etajn nestojn, al stranguloj kaj originaluloj, al ĉiuspecaj idealistaj izolituloj rigardataj kiel sensenculoj, al silentaj simpluloj, kiuj humile faras la devon, al kuraĝaj nefleksitaj, kiuj sin oferas, al bedaŭrindaj suferuloj, kiuj sindone plendas. —Raabevolonte ĉirkaŭŝpinas la leganton kaj postulas de li paciencon. Li volonte forvagas: li kaj la homoj de liaj verkoj havas tempon. Sed kiu kun li havigas al si la tempon, kiu havas paciencon, kiu vole sekvas, ties senton vekas la poeto por la ĉarmoj de la etuloj negravaj, neatentitaj, al tiu li montras, por paroli kun li mem, "en la plej malvasta rondo, en la plej silenta koro, filozofaĵojn". —Raabekomence estis pesimisto, sed pli kaj pli ĉio ĉe li fariĝis amo, varmo, idilio, bonhumoro, pli kaj pli li fariĝis majstro de la deviga forto bonhumora. Liaj rakontoj plejparte ludas en la nuntempo, sed ke ankaŭ en la historia rakonto li pruvas arton neatende devigan, ne malstreĉantan la leganton, por tio precipe "La Nigra Galero" estas ekzemplo ne la plej malbona.
D-ro Fritz Wicke
Noto: Ĉiuj ne-esperantaj vortoj kaj ne-esperantigitaj nomoj estas prese distingitaj per kursivaj literoj.
7
Estis malhela, ventega nokto en la unuaj tagoj de novembro dum la jaro 1599, kiam la hispana gardostaranto en la fortikaĵetoLiefkenhoek, sur la flandra bordo de la rivero Skeldo, alarmis, la tamburo vekis la dormantan garnizonon, kaj ĉiu — estro kiel soldato — prenis sian ofican lokon sur la remparoj.
La rivero Skeldo altondumis, kaj ofte ĝi ĵetis la ŝaŭmerojn trans la ŝirmmurojn, en la vizaĝojn de la frostetantaj sudlandanoj. Akre fajfis la vento de la direkto nordorienta, de la "provincoj", kaj la hispanoj jam delonge sciis, ke de tiu direkto nur malofte venas io bona por ili.
Ankaŭ en la fortikaĵetoLillo, sur la brabanta bordo de la rivero, rulis la sonoj de tamburo, aŭdiĝis korneto; klare oni aŭdis tra la venta bruego, tra la akvo muĝanta malproksiman kanontondron, kiu povis deveni nur de iu ŝipbatalo sur la "Westerskeldo".
La "Geŭzoj de l’akvo" ludis la kutiman ludon.
Kiom ĉagrenis tiun ĉi amfibian genton la ventego kaj la malhelo? Ĉu ventego kaj nokto ne estis ĝiaj plej bonaj kunbatalantoj? Kiam iu akvogeŭzo timis la ventegan maron kaj la malhelon, havante okazon ruztrompi la malamikegojn, ekstermi la dezertigantojn kaj premegantojn de la patrujo, batale reakirita de la ondegoj?
Sed terure estis la milito degenerinta.
8
Tridekdu jarojn jam nun daŭris tiu abomena puŝado tien kaj tien ĉi de la batalantaj partioj, kaj ĝis nun fino ne estis videbla. La semo de la drakaj dentoj riĉege estis ĝerminta; feraj viroj estis kreskintaj el la sangosterkita tero, kaj eĉ la virinoj forgesis humanecon kaj dolĉecon. Ekzistis juna generacio, kiu pacon ne sopiris, jam pro tio, ĉar ĝi tute ne konis ĝin.
Sed la milito, certe terura sur la tero, estis ankoraŭ pli timinda sur la maro. Sur la tero estis ankoraŭ eble interŝanĝi aŭ reaĉeti kaptitojn; — urboj, urbetoj kaj vilaĝoj povis sin savi per monpago kontraŭ brulado kaj rabado; sur la maro jam longe ekzistis nek pardono nek reaĉeto. Kiel kompatago estis rigardate, glavmortigi senprokraste la reciprokajn kaptitojn aŭ pendigi ilin al la velaj stangoj kaj ne malrapide mortturmentegi ilin plej kruele, ne krucumi ilin sur la ferdeko kaj subakvigi kun la kaptita ŝipo. —
Kun zorga atento aŭskultis sur la remparoj de la fortikaĵetoLiefkenhoekestroj kaj soldatoj la kanonadon kaj interŝanĝis siajn konjektojn. La unu tion ĉi, la alia tion opiniis pri la batalantoj; sed laste inter la soldatoj komence pli mallaŭte; sed poste pli certe kaj laŭte de buŝo al buŝo iris la vorto:
"La Nigra Galero, denove la Nigra Galero."
Ĉiu inter kolero kaj nedirebla korpremo elparolis tiun ĉi vorton:
"La Nigra Galero."
Ĉirkaŭ la unua ĉesis la vento, kaj ankaŭ la kanonado eksilentis; sed dudek minutojn post la unua ekflamis malproksimege brilo sangruĝa, fulmsimila super la malhelaj akvoj; la lumo ektremis sur la centoj da barbaj, sovaĝaj vizaĝoj sur la muroj deLiefkenhoekkajLillo, kaj duonon da horo poste sekvis tiun ĉi lumfenomenon9la surda krako de eksplodo pligranda, per kiu la batalado ŝajnis esti finita, kiel tragedio finiĝas per katastrofo. Oni aŭdis kaj vidis nenian signon plu, kiu pruvis ĝian daŭron. La garnizonoj en la hispana fortikaĵo, kvankam atentante kaj aŭskultante ankoraŭ longan tempon, tamen neniun pafadon plu aŭdis. —
"Nu, kion vi pri tio juĝas,sennor Jeronimo?" demandis la estro deLiefkenhoekal unu el siaj kapitanoj, maljuneta, maldika viro kun grizaj haroj kaj barbo, kovrita per cikatroj de la kapo ĝis la piedoj.
La alparolito, ĝis nun apogita al la ŝirmmuro iomete aparte de siaj kunuloj, movetis la ŝultrojn.
"Ne demandu min pri tio,sennor. Pro Dio kaj la sankta Virgulino, mi jam longe ĉesis cerbumi pri tio, kion alportas al ni tiu milito. La kiraso preskaŭ kreskis al mia haŭto kaj mian postenon mi tenos ĝis la lasta tago; sed — tio sufiĉas."
"Vi estas tre malĝentila,Jeronimo", diris la estro, viro multe pli juna ol la maljuna militisto kaj nur antaŭ nelonge alveninta el Kastilujo en Nederlando, por preni sur sin la guberniestran postenon en tiu ĉi fortikaĵeto apud la Skeldo.
"Kolonelo," diris la kapitano, "depost kelkaj longaj jaroj mi nun tenas mian lokon sur tiu ĉi terpinto kaj vidas preterruli la ondojn. Vi estas junulo, kolonelo, sed via antaŭulo ankaŭ estis juna kaj nobla. Jen li staris apud mi, en la sama loko, kie vi nun staras, plena de junaĝaj sonĝoj kaj venkesperoj. Nun li kuŝas malsupre sub la ondoj, kaj tiu, kiu lin antaŭiris, falis per kuglo apudTurnhout; li ankaŭ opiniis esti venkkronita kaj povi hejmen iri en la kastelon apudTaratarivero ĉe sian junan edzinon — ho! Kaj nun mi rekalkulas per la fingroj ĝis la fino de la jaro dekkvincent okdekkvin, kiam mi revenis10de Madrido; —sennor, tiam ankaŭ mi kredis ankoraŭ pri venko kaj honoro en tiu ĉi milito. Mi ĉesis pri tio kredi, kaj vi ankaŭ ĉesos, kolonelo, se Dio konservos al vi la vivon."
"Vi revas malgajaĵojn, kapitano! Sed diru do, ĉu vi estis en Madrido en tiuj eterne memorindaj tagoj?"
"Jes!"
"En tiu glora jaro, kiam la granda princo reakiris al ni Antverpenon?"
"Jes!"
"Sekve vi kunAleksandro Farneseeniris en la urbon kiel venkinto? Ho, vi feliĉulo!"
"Ne", diris la maljuna militisto malgaje. "Mi ne estis en la triumfa procesio; oni estis ordoninta al mi ion alian, pri kiu oni tiam enviegis min en la tendaro. Mi estis la viro, kiun sendis la kuraĝa princo kun la novaĵo pri la kapitulaco de la urbo ĉeDon Filipon— Dio estu favora al lia animo!"
"Vi? Vi, kapitanoJeronimo, alportis tian raporton al la reĝo; — ho, trifoje feliĉulo! Mi petas, rakontu pri tio, ĉar ni ja ankoraŭ ne rajtas forlasi la remparon."
La aliaj oficiroj de la garnizono estis iom post iom proksimiĝintaj al la estro kaj al la kapitano; nun ili formis kiel atentaj aŭskultantoj rondon ĉirkaŭ ilin ambaŭ. Ne estis oftaĵo, rakontigi la maljunulonJeronimo.
"Kion diri pri tio?" komencis la kapitano. "En la nokto de la kvara ĝis la kvina septembro dekkvincent okdekkvin mi haltigis mian senspiran ĉevalon antaŭ la kastelo Madrida — mi naskiĝis en la urbo, kaj tamen mi diras al vi, sinjoroj, ke mia koro frapegis, reaŭdante denove la bruon de la riveroManzanares. Mi antaŭ nelonge estis revinta pri ĝia muĝado sufiĉe ofte en la milita hospitalo dum la vundfebro. Kaj la celo atingita, la fiera11sendaĵo, kiun mi portis, la atendado de fableca rekompencado, kiun mi revis, rondpuŝis pli vigle la sangon en la vejnoj. Mallumo kaj tomba silento kuŝis sur la kastelo kaj la urbo; la hieraŭan tagon, kiel mi poste aŭdis, estis okazinta grandaautodafé, kaj la loĝantaro fordormis la festan konfuzon — ĉio dormis, eĉ la reĝoDon Filipo. La gardostarantoj levis la partisanajn pintojn kontraŭ mia brusto, en la momento, kiam mia senfortigita ĉevalo falegis sub mi sur la pavimon. Mi same kiel mia ĉevalo estis senspira kaŭze de la antaŭa sovaĝa rajdado, sed estis ankoraŭ sufiĉe forta por spiregparoli: 'Leteroj el Flandrujo, leteroj por la reĝo! Leteroj de la princoAleksandro de Parma! Venko!' — La armiloj malleviĝis, korteganoj alkuris, demandis min, kaj poste mi estis gvidata tra la haloj de la kastelo al la dormĉambro de nia sinjoro. Mia koro ektremis kiel miaj lacegaj membroj. Ennubiĝis antaŭ miaj okuloj, kiam en la reĝa dormĉambro mi genufleksis antaŭ la lito de la reĝo kaj prezentis al li la leteron de la granda princo. Apogita sur la kubuto, nia sinjoro,Don Filipo, rompis la sigelon, tralegis per siaj akraj timemaj okuloj — la supera ĉambelano tenis la oran lampon — por eterne mi ne forgesos la vizaĝon de la reĝo, ne la tremon, kiu superfluis la flavetpalajn trajtojn. Alten li leviĝis de sia kuŝejo, maldika kaj malforta kaj elpuŝis vokon, kiu preskaŭ estis krio:
'Antverpeno kaptita, Antverpeno estas kaptita.'
Kaj la lampo en la mano de la kortegano ankaŭ ektremis. El la lito leviĝis la reĝo; li sin apogis, tute kontraŭ la etiketo, sur mian ŝultron, la ŝultron de la humila soldato, kovrita per la polvo kaj la ŝvito de la vojo. La nobeloj ĵetis surtuton ĉirkaŭ liajn ŝultrojn. Depost la novaĵo pri la venko apudLepantotia gaja raporto ne estis trovinta la orelojn de la monarko. Tra la koridoroj de12la kastelo li rapidiris ĝis la pordo de sia karulina filino,Donna Klara Isabella Eugenia, frapis — kion valoris en tiu ĉi momento al la katolika majesto la etiketo? — li frapis al la pordo de la reĝidino, malfermis ĝin iomete, ŝovis la kapon en la ĉambron kaj flustris al la dormkaptita, ektiminta filino:
'Antverpeno estas kaptita, Antverpeno estas kaptita,Donna Klara!'
Kia movado en la kastelo, kiam la granda novaĵo plivastiĝis!"
"Kaj vi? Vi,sennor Jeronimo?" demandis la estro de la fortikaĵetoLiefkenhoekla kapitanon. "Kia estis via rekompenco por tia gajiga glora senditaĵo?"
"Jes, kia estis via rekompenco,Jeronimo? Vi ne estasCalatravakavaliro?" demandis la aliaj oficiroj.
"Mi ne estas kavaliro de laCalatravaordeno," respondis la maljuna militisto, "kaj koncerne mian rekompencon, nun, oran ĉenon ĉirkaŭigis al mi la katolika majesto, kaj kolonelan patenton oni ankaŭ donis al mi."
"Ho!" ekkriis la estro, kaj la aliaj oficiroj pliproksimiĝis.
"Jes," diris la maljunulo, "mi tute komprenas, kion esprimas via rigardo,sennor Coronnello; ĝi volas diri: nun kial vi estas tie ĉi kiel mia subulo, kiel kompatinda duoninvalida dungato? Ĉu ne vere?" demandis li kaj ĉirkaŭrigardis en la rondo. "Nu, mi ĝin ankaŭ diros al vi, ĉar mi estas rakontanta. Malfermu la orelojn, junularo, tio estu instruo por vi. La dektrian de julio dekkvincent naŭdekunu konstruis princoFarnesesian tendaron antaŭ la fortikaĵetoKnodsenburgkontraŭNijmegen, por sieĝi ĝin; sedGerhard de Jonge, la nederlanda estro, estis kuraĝulo kaj kaŭzis al ni sangigan laboron. Por lin malsieĝi marŝis ankaŭ Morico de Oranujo traArnhem13en laBetuvekaj embuskinta li alproksimiĝis al nia tendaro, esploronta. Nun ni rajdis, sep kornetoj, hispanaj kaj italaj lancrajdistoj, kontraŭ la malamikon. Vere, kuraĝaj rajdistoj eliris:Francesco Nicelli,Alfonso Dovales,Padilla,Jeronimo Caraffa,Decio Manfredikaj aliaj. La karulajn kornetojn de la duko mi komandis en tiu tago — malbenon al ĝi! Antaŭen ni iris kontraŭ la malamikon, kaj rapide tiu ĉi remarŝis — ĝis kiam ni falis en la embuskon kaj estis forigataj ĝis la lasta viro. Ho, sankta Dio, tridek vundojn, honestajn cikatrojn mi jam tiam portis sur la korpo, en ĉiu batalo mi estis verŝinta sangon, kaj nun — nun, kiam ĉiuj kunuloj mortintaj kaj vunditaj kovris la teron, mi sola restis nevundita. Sed la venkkutima standardo de la duko deParma, kiun mi portis, restis en la manoj de la malamikoj! Kriston broditan ĝi enhavis kun la ĉirkaŭskribo: 'Hic fortium dividet spolia'[1]. — Tiam pereis mia militisthonoro. La morgaŭan tagon oni forŝiris de mi la oran honorĉenon, donitan deDon Filipo; mian postenon ricevis iu alia pli feliĉa; mi kiel simpla dungato malaperis en la granda aro; mian nomon mi forĵetis kaj dungiĝis en germana regimento; griza kaj fleksita kiel maljunulo mi estis en unu sola horo; kapitano sub mia nuna nomo denove, kaj tiel via subulo, komandanto, via kunulo, sinjoroj — ne vin forturnu de mi!"
La estro de la fortikaĵetoLiefkenhoekdonis al la rakontinto la manon kaj skuis ĝin mute kaj kore; ankaŭ la aliaj sin alpremis por doni al li la manojn.
"Ho ne", diris la maljunulo. "Kiom grava io estas, fine do ĉio estas vanta. Kiom da brilo, honoro kaj gloro mi vidis estingiĝi — enEscorialdormasDon Filipo II., enParmakuŝas la eminenta princo Aleksandro; kie restisFernando14Alvarez de Toledo, duko deAlba? Kie restis nia potenca malamiko Vilhelmo la Silentulo?" "Quo pius Aeneas, quo divus Tullus et Ancus?[2]" ridis juna standardisto, kiu ĵus estis foririnta de la universitato enSalamanco; sed neniu lin atentis, kaj la kapitanoJeronimodaŭrigis: "Kio grava, kunuloj; ĉiu faru la devon kaj estimu sin kiel honestulo!Sennorkomandanto, igu la soldatojn formeti la armilojn, alie morgaŭ la disenterio forstrekos ilin de via varbitlisto. La afero sur la akvoj tie transe estas finita. — Lia katolika majestoDon Filipo III.kaj lia Ĝenova MoŝtoSignor Federigo Spinolahavas iun bonan ŝipon malpli. Igu la soldatojn dormi, kolonelo; morgaŭ vi ekscios la detalaĵojn."
"Ĉu vi opinias tion, profeto de fatalaĵoj? Ha, via diabla malfeliĉo troe disrompis vian fortan kuraĝon. Kuraĝiĝu, bravaJeronimo."
La kapitano nur movetis la ŝultrojn.
"Nu, estu", diris la estro. "Igu doni signon, ke oni forlasu la remparojn. Poste vin ĉiujn mi atendos, sinjoroj, por trinki glason da vino, neniu ja plu dormos en tiu ĉi nokto. Kuraĝon! sinjoroj, kaj Hispanujo por ĉiam!"
La oficiroj ripetis la lastan vorton de la estro, sed per voĉo sufiĉe premata. Poste sonrulis la tamburoj, kaj la trupoj remarŝis de la remparoj de la fortikaĵetoLiefkenhoek.
Sed la estro ankoraŭ restis, apogis ĝemante la kubutojn sur la mursupron kaj metis la mentonon en la manojn. Tiel li fikse rigardis la akvojn kaj la mallumon kaj murmuris:
"Li estas prava; estas fiaĵo pri tiu ĉi milito. Dekkvar jarojn nun denove flirtas la hispana standardo sur tiuj15ĉi remparoj kaj sur la muroj kaj turoj de Antverpeno; sed ĉu nur unu paŝon ni progresis en la venkado de tiu ĉi heroa rigidula popolo? Kiaj viroj batalis kaj verŝis la sangon sur tiu ĉi malgrandega terpeco, alnaĝigita de l’maro! Kiaj viroj batalis pro tiu ĉi loko! Kiel lumantaj steloj brilas tra la tempoj la nomoj amikaj kaj malamikaj, la nomojAleksandro Farnese,Mansfeld,Mondragone,Johano Pettin de Utrecht,Aldegonde,Gianibelli,Johano Baptista,Plato,Barrai,Capisucchi,Olivera,Paz,La Motta,Delmontekaj aliaj centoj! Miloj kaj ree miloj da nenomitaj kuŝas tie malsupre sub la sablo, sub la ondoj, — kiom ankoraŭ tie malaperos?"
La garnizono sin jam delonge estis retirinta, kaj oni aŭdis nenion plu sur la remparo de la fortikaĵetoLiefkenhoek, escepte la vokojn kaj la paŝojn de la kontrolirantoj kaj la muĝadon de la ondoj kaj de la revekiĝanta ventego.
Ree la estro ĉirkaŭiris la murojn kaj ordonegis al la duobligitaj gardistoj, zorgeme atenti; poste ankaŭ li malsupreniris kaj eniris la loĝejon, kie li trovis laŭ sia invito ĉiujn siajn oficirojn jam kunvenintaj. Nur la kapitanoJeronimoforestis; li kutimis ĉiam foresti de la trinkkunsidoj de siaj kunuloj; oni indulgis lin, bedaŭris lin kaj priridis liajn antaŭdirojn.
Sed la maljunulo tamen estis prava! Efektive en tiu ĉi ventega nokto la katolika reĝo kajFederigo Spinolade Ĝenova estis perdintaj bravan ŝipon. La morgaŭa mateno ĵetis la brulnigrigitajn ruinojn de laImmacolata Concezionesur la sablomontetojn deSudbevelandantaŭ la piedojn de la hereza popolo, kaj la vespera tajdo portis pli ol unu difektitan kadavron kun la hispana militskarpo al la muroj de la fortikaĵetoBats. La malbona antaŭdiro de la kapitanoJeronimoestis sin plenuminta, la akvogeŭzoj estis gajnintaj la venkon en la nokta batalado.
16
En la urbon Antverpeno fiŝistoj alportis la novaĵon de la nokta okazintaĵo, kaj granda pri tio estis, laŭ la partianeco, la kaŝita ĝojo aŭ la laŭta kolero de la loĝantaro.
Ankaŭ en la urbo baldaŭ ekkaptis la popolamason la nomo de la "Nigra Galero" kaj oni interrilatis ĝin kun pli aŭ malpli granda certeco kun la okazinta malfeliĉo.
Kiu alia en tia ventega nokto, kia la pasinta, povis esti farinta tian faron, ol la "Nigra Galero"?
Sur la placoj, en la stratetoj, en la metiejoj, en la preĝejoj, en la magistrata domo kaj en la citadelo estis aŭdata la vorto. Sur la militaj kaj komercaj ŝipoj, kiuj estis ankrigitaj al la kajo tute proksime apud la domoj kaj muroj de la urbo, ĝi rondiris. Ĉie oni vidis konfuzon aŭ kaŝitan ĝojegon sur la vizaĝoj.
"La Nigra Galero, la Nigra Galero!" —
EstisFederigo Spinola, nobela ĝenova patricio, entreprenema ido de la famkonata gento de tiu riĉa respubliko, kiu kun la reĝo de Hispanujo, Filipo III., estis kontraktinta, armi por la servo de la katolika majesto ŝiparon kontraŭ la nederlandaj ribelantoj kaj konduki ĝin en la nordan maron. Ĉiu kaptaĵo, ĉiuj ŝipoj forprenitaj de la herezuloj, estis propraĵo de la admiraloFederigo, kaj tial, kun grandega nombro da galeroj kaj galeonoj ekipitaj de deksescent maltimemaj viroj, li foriris el Ĝenova,17veturis tra la marstrato deGibraltar, ĉirkaŭkuris la promontoronFinisterre, varbis en la golfo deBizcayagrandan nombron da kuraĝegajbizcayajpiratoj kaj kaperŝipoj por sia sekvantaro, same grandan nombron daDunkerkajrabistoj, kaj la 11an de septembro 1599 li alvenis en la haveno deSluis, kie li ankriĝis, kaj de kie li komencis siajn agojn en la norda maro.
La unuan fojon la ondoj de la nordmaro estis vipataj per tiuj romanaj remveturiloj, kiujn ĝis tiam estis uzintaj nur la ĉirkaŭloĝantoj de la mezalanda maro. Tial okazis, ke komence eĉ la kuraĝaj, nenion timantaj zeelandaj ŝipistoj sentis la teruron pro io nekonato, pro tiuj italaj galeroj, kiuj egale al gigantaj akvaj skaraboj per cent remilpiedoj batis la ondojn.
Tiamaniere komenceFederigo Spinolabonege prosperis kaj gajnis kelkan riĉe ŝarĝitan komercan ŝipon, kelkan malriĉan ŝipistboaton de la nederlandanoj; ĝis kiam la unua teruro estis venkita de tiuj ĉi, kaj ili riskis ataki la malamikon pli kuraĝe. Multnombran ŝiparon forsendis la ĉefŝtatoj, kaj per akra batalo ne nur granda nombro da kaperŝipoj malamikaj estis detruata, sed eĉ unu el la teruraj galeroj kaptata.
En triumfo oni alportis la strangan ŝipon alAmsterdam, kaj tie laŭ tiu modelo simila veturilo estis konstruata kaj armata per la plej kuraĝaj koroj kaj manoj. Minacante nigra estis ĝia koloro kaj sufiĉe baldaŭ la "Nigra Galero" fariĝis terura por la hispanoj kaj la admiraloFederigo Spinola. La spekulacio de la Ĝenovano de tiam ne plu estis tiel profitdona kiel en la komenco. —
Do, la Nigra Galero ne estis fantoma ŝipo, sed aĵo de fero kaj ligno, kaj ĝia ŝiparo ankaŭ ne estis fantomaro. Estaĵoj el karno kaj sango rampis inter la ŝnuregoj, direktis18la velojn, ŝarĝis la turnpafilojn, bruligis la meĉaĵojn, kaptis la malamikajn ŝipojn kun la sovaĝa kriego:
"Prefere turko ol fipapano." — — —
Pri la Nigra Galero interparoladis la loĝantaro sur la placoj kaj en la stratetoj de la granda komercurbo Antverpeno, kaj ĉiu najbaro pretendis scii plian detalon pri la famo, ke la bonega remŝipo, la Immakulata Koncepcio, en la hieraŭa nokto per la zeelandanoj estis krevige alten ĵetata.
Poste pli kaj pli vesperiĝis; densa nebulo supreniris de la Skeldo kaj kuŝiĝis sur la tutan urbon Antverpenon. La kajaj lumoj briletis ruĝete tra la vaporplena aero, gutetoj falis de la ŝnuraĵo de la galeonoAndrea Doria, ankriĝinta sub la muroj kaj domoj apud la kajo, kaj sur kies ferdeko la ŝipestroAntonio Valani, junulo de ĉirkaŭ tridek jaroj, kovrita per sia mantelo paŝis ĉi tien kaj tien, dum la ondoj de la rivero mallaŭte plaŭdante ĉirkaŭlavis la ventron de la ŝipo, kaj de la kajo kaj de la urbo surde la bruego de la vigla loĝantaro ĉi-transen zumis.
Ĵus la ŝipestro haltigis la marŝon kaj fikse rigardis la lumojn de la urbo brilantajn super la muro, kiam aperis apud lia flanko lia leŭtenantoLeone della Rota, eljunaĝa amiko el laStrada Giulia, kaj metis sur lian ŝultron la manon:
"Tiel meditema, Antonio?"
La alparolito preskaŭ terurite alten rigardis.
"Ha, estas vi,Leone? Nun ĉu vi alportas novaĵon de ekstere?"
"Jes, sed bedaŭrinde malbonegan. Ĝi venis de la fortikaĵetoLiefkenhoekal la admiralo; la afero de la pasinta nokto certiĝis. La "Immacolata’n" forprenis la diablo, ŝipon kaj ŝipistaron, viron kaj muson. Nur la19kajutisto apud la fortikaĵetoBatssur malplena akvobarelo viva rajdis al la tero. Jen estis granda ĝojo inter la herezuloj, kaj la zeelandaninoj, — malbelegaj estaĵoj, Antonio — sekigis delikate la knabon kaj kun dimalbenata komplimento sendis lin tien ĉi al lia moŝto la guberniestro. Ili havas lin supre sur la citadelo; nun, eble ni baldaŭ ekscios ion per la admiralo."
"Donu Dio", ekdiris la estro deAndrea Doria, ĉagrene frapante la ferdekon per la piedo. "Leone, mi ne plu povas suferi esti ankrigita tie ĉi tiel senokupe."
"Senokupe?" ridis la ŝipa leŭtenanto. "Nu, pro la bela korpo de Venuso, tion do mi ne scias. Mi opinias, ke ni la tempon, dum kiu ni estas tie ĉi ankrigitaj, ne pasigis tiel neuzate.Corpo di Bacco, kian belan akiron mi faris je la grasasignora, tie en la taverno de la 'Blazono deAlcantara'. Mi petas vin, Antonio."
"Al vi la vivo estas ankoraŭ malpeza,Leone!" diris la estro ĝemante.
"Ojmej," ridis la leŭtenanto, "frapu do vian propran bruston, amiko, kaj ne kantu al mi tiajn frazojn. Ha, ne forturnu la rigardon de mi tiel mizere ĝemante. Mi petas, vidu laŭ mia fingro — jen, vidu tiun lumon super la urbmuro, en tiu angula fenestro! Sekvu nur mian fingron, ĉu vi vidas? Ohe,Antonio,Antonello, kapitano, kapitaneto, kiu loĝas tie? Diru al mi, kiu bruligis tiun lumeton? Ĉu ne la infano plej dolĉa, kiun naskis dum la tuta tempo, ke tie ĉi pluvas — kaj tio estas tre longa tempo, kiel ŝajnas al mi — tiu ĉi hiperborea lando, mi devus diri, tiu ĉi hiperborea marĉo? He, ĉu neAntonio Valani, estro de tiu ĉi bona galeonoAndrea Doria, estas kaptita kun korpo kaj animo al la du bluaj okuloj kaj al la blondaj plektharoj, al tiu ĉi bela flamlandanino? Denove sopiro? ho Antonio, Antonio,20pro nia kara sinjorino deCythere, vi do estas bubo tro malgaja."
Ĉagrene forturnis sin la estro.
"Ho, lasu min,Leone, — mi petas, iru ĉe vian grasansignora. Mi donos al vi forpermeson por la tuta nokto ĝis la unua kokokrio, por ke mi liberigu la ŝipon de vi kaj de via fibuŝo. Iru, mi petas vin, iru kaj ne turmentu min pli longe per via gaja vizaĝo. Vere, mi ne envias vin pro la malpeza sango kaj la gaja humoro; sed nun lasu ankaŭ al mi la solecan horon, se vi estas mia amiko. Mia animo prezentas dezertecan aspekton."
"Antonio," diris la leŭtenanto pli serioze, "Antonio, pro mia honoro, mi ne volis turmenti vin. La grasa mastrino en la 'Blazono deAlcantara' atendu kaj rigardu al la pordo, kiom da tempo al ŝi plaĉos — mi ne iros. Pro diablo, parolu,carissimo, kia estas via stato? Konfidu al mi, kio premas vin! La malgajiga novaĵo de laWesterskeldone estas la kaŭzo; konfidu al mi, ĉu efektive estas veraĵo, kion mi kredis ŝerco kaj ŝerce pritraktis? Ĉu serioze vi estas falinta en la katenojn de la blonda sorĉistino?"
La estro multe eksopiris ne respondante, kajLeonedaŭrigis:
"Kaj ŝi estas kruela al vi? Al vi, la karulo de ĉiuj sinjorinoj en lastrada Balbikaj en ĉiuj aliaj stratoj, vojoj kaj vojetoj de nia kara patra urboGenova superba? Pro la estrino dePaphos, tio meritas punon, la plej severan punon. Ho, tiu ĉi ĉarma barbarino! ...Antonio Valani, estro kaj amiko, kun glavo, koro kaj kapo mi staras por vin helpi apud vi. Kion ni faros, por gajni la dolĉan knabinon?"
Kio poste estis parolata inter la estro kaj la leŭtenanto, estis interrompata kaj pereis per la alvoko de la21gardostaranta ŝipsoldato apud la transirejo; tamburruliĝo eksonis de trans la kajo, torĉoj eklumis, armiloj ekbrilis. La admiraloFederigo Spinolavenis por rigardi, en kia stato estas "Andrea Doria" kaj la aliaj ŝipoj de lia ŝiparo sub la muroj de Antverpeno. Li estis en la plej malbona humoro, kion Antonio kajLeonebone sentis, alkurante por lin saluti. Furiozege piedobatissignor Federigo, irante en la mezo de siaj kapitanoj kolektiĝantaj sur la ŝipo "Andrea Doria" ĉirkaŭ li. La malfeliĉa batalo de la pasinta nokto premegis lian animon. Por la daŭro la negoco ne estas tiel profitdona, kiel ŝajnis sur la pergamento, en la kontrakto, en kiuDon Filipo III.de Hispanujo estis skribinta sianYo el Reysuper la subskriboj de lanobilesde Ĝenova.
"Eliru vi ĉiuj!" ekkriisDon Federigoen la mezo de siaj kapitanoj furioze, "for sur la maron kaj kaptu tiun ĉi malbenitan Nigran Galeron. Sur ĝiajn proprajn velajn stangojn ligu la tutan soldataron, kaj la infero havu iliajn animojn.Cospetto, morgaŭ je tagiĝo levos la kvar galeroj, kiuj estas ankoraŭ tie ĉi, la ankrojn. Ĉu vi aŭdas,signori? LaAndrea Doriarestos sola ankoraŭ tie ĉi kaj atendos ordonojn pli detalajn. Ĉu vi aŭdas, sinjoroj de la galeroj? — morgaŭ matene! Ordono jam estas donitaSluis’on al la tieaj estroj, same marveturi kun ĉiuj nebezonataj ŝipoj. La Nigran Galeron, alportu al mi la Nigran Galeron, aŭ la satano — —."
Foren piedbatis la admiralo, englutante la restajn vortojn, kaj la kapitanoj rigardis sin reciproke kun grimacoj malantaŭ la admiralo:
"Diavolo — tio estis hispana pipro! — Ankaŭ laboro pli facile priparolata ol farota! — Nu sinjoroj? — La Nigra Galero! — Ĉu hieraŭ vi pendigis vian kuiristonFrancisco? — Jes, domaĝe! —Sluis!—Spinola!—22Nigra Galero!" Tiaj vortoj estis konfuzataj sur laAndrea Doria, ĝis kiam fine unu estro post la alia foriris por fari la preparojn por la morgaŭa elveturo.
Antonio ValanikajLeone della Rotanur post multa tempo sin retrovis solaj sur la ferdeko.
"Do la aliaj velveturos, kaj ni restos tie ĉi? Ankaŭ bone!" dirisLeone. "Ni do iru por nia propra ĉaso, Antonio, sed antaŭ ĉio ni nun iru en la tavernon. Detale vi rakontos al mi tie ĉion, kio koncernas viajn rilatojn al la ĉarma flamlandanino."
"Ho ne,Leone, lasu min!"
"Ne, ne, vi devas nepre. Mi helpos vin, karulo; mi estas bona kuracisto en tiaj suferoj. Kelkunu ĝin spertis, kaj vi ankaŭ ĝin spertos,Tonino."
Kontraŭvole la kapitano lasis sin fortiri de sia ŝipo. Ĉagrene li sekvis laluogotenente’n tra la stratetoj de Antverpeno al la taverno "Al la Blazono deAlcantara", kie la grasa mastrino estis enamiĝinta je la gajaLeone della Rota, kaj kie la amato havis senpagan trinkokazon kaj — senpagan dormokazon, kiel ofte plaĉis al li. Sed tre ofte estis al li plaĉe kaj agrable.
23
En unu el la altaj frontonaj domoj malantaŭ la urba muro ĉe la kajo de Antverpeno sidis la sekvintan vesperonMyga van Bergenapud sia malgranda lampo, tute en funebraj vestaĵoj — la filino de la mortinta komercisto iam riĉega kaj estimataMichael van Bergen, pri kiu nun povis esti dirata:Supremum diem obiit, senex et pauper[3].
Kvazaŭ sako da ormoneroj novstampitaj estus elŝutata, tiel sonoris antaŭ dekkvin aŭ dudek jaroj la firmovan BergenkajNorrisal ĉies oreloj. Unu el la plej riĉaj domoj estis reprezentata per tiu firmo. Sur ĉiuj maroj naĝis ĝiaj ŝipoj, ĝiaj magazenoj estis plenaj je la plej multekostaj trezoroj de Hindujo kaj Ameriko, ĝia oficejo estis plena je lertaj skribistoj. Jes, antaŭ dudek jaroj vi devis demandi en la borso aŭ en la domo dela Oosterlinge, de la granda hansatenejo pri la firmovan BergenkajNorris; vere bona informo estus farita al vi.
Sed nunJohann Geerdes Norrisestis mortinta jam delonge enAmsterdam, kaj antaŭ dekkvar tagoj lia antaŭa kompaniano estis sekvinta lin en la tombon, fariĝinte almozulo.
Se vi nun en la borso aŭ en la domo de laHansaestus demandintaj pri la firmovan BergenkajNorris,24oni estus eble iginta vin ripeti pli ol unu fojon la demandon kaj skuinta poste la kapon. Kiu nun ankoraŭ konis la firmonvan BergenkajNorris? Nur la plej maljunaj komercistoj kaj makleristoj rememoris ĝin.
Kiel estis tio okazinta?
La respondo pri tio estas facile trovebla. Kiam la domovan BergenkajNorrisradiis en la plej granda brilo, moviĝis labore ducentmil loĝantoj en la muroj de Antverpeno; nun ili estis kunfandiĝintaj ĝis okdekmil. Ĉu tio sufiĉas al vi?
Ni ĵetu rigardon reen al la pasintaj tagoj!
Estis la dudeka de aŭgusto de la malbona jaro dekkvincent okdekkvin. En tiu tago la reformituloj faris la lastan diservon en la katedralo. Post la kapitulaco, kiun la urbo estis farinta kun sia potenca premanto, la princo Aleksandrode Parma, la katolicismo denove estis ekposedonta la sekvantan tagon la sanktejon de Nia Kara Sinjorino, kiun tiom da tempo ĝi devis lasi al la herezuloj.
Estis solena stranga momento, kiam nun, tiun dudekan de aŭgusto post la lasta protestanta prediko la sonaj ondoj de la protestantula orgeno forruliĝis. Silentego fariĝis, la popolo sidis kun la kapoj mallevitaj kaj preĝis mallaŭte kaj fajrece. Sed poste ekrompiĝis — sono duone ĝemo, duone furiozkrio subpremita — longdaŭra — doloro kaj kolerego! Bruo naskiĝis, de la seĝoj sin levis la kunvenintaro kaj rapidis furioze kaj konfuze kontraŭ la preĝejaj pordoj, kontraŭ la altaj portaloj, kiujn la katolika parto de la loĝantaro jam ĉirkaŭsieĝis.
Triumfo kaj malvenko!
Monaĥoj de ĉiuj ordenoj sin premis mokridetante aŭ minacante en la vojon de la humiligitaj, mallaŭte plorantaj aŭ kolerantaj herezuloj, la rozariojn ĝojege levantaj.
25
Kiom da tempo estis pasinta, ke pro la krio: "Papen uyt! Papen uyt!papanojn foren! foren la papanojn!" ili estis cedintaj al tiuj samaj herezuloj?
Tiel ŝanĝiĝas la sortoj de la homoj, tiel ŝanĝiĝas triumfoj kaj malvenkoj en la bataloj de la spiritoj.
La dudekan de aŭgusto la komercdomovan BergenkajNorrisestis ankoraŭ en plena forto kaj granda ŝatateco; — la dudeksepan la firmo likvidis.Aleksandro Farnesemarŝis kun granda pompo en la gajnitan urbon,Jan Geerdes Norrisforlasis ĝin kun sia dekjara fileto kaj multaj aliaj, kiuj ne volis suferi la hispanan pliforton.Michael van Bergenrestis en la urbo kun sia sesjara filineto. Ĉiu el la du kompanianoj agadis laŭ sia karaktero; la fortkuraĝa koleruloNorris, kaj la timema, animomolavan Bergen. La unu obstinis la sorton, tiom longe kiom estis eble, kaj cedis, kiam la batalo estis decidita, de tiu loko, por repreni ĝin alie. La alia sin fleksis al la cirkonstancoj kaj suferis silente, kion li ne povis ŝanĝi.
Sed tio estas longe pasinta, kaj niaj du herooj ne estasGeerdes NorriskajMichael van Bergen, sedJan NorriskajMyga van Bergen, la idoj de la firmo antaŭe tiel fama.
En kia terura, dezertigita, timiga mondo la du bedaŭrinduloj estis naskitaj! Kiel ofte la lulilkantoj de la patrino estis silentigitaj per la krakado de la pafilegaro proksima kaj malproksima. Kiel ofte la patroj estis deprenintaj la filon aŭ la filinon de la genuoj, ĉar la nokta sonorilo elvokis ilin sur la remparojn aŭ al la magistrata domo.
Bedaŭrindaj infanetoj! Neniam same kiel aliaj infanoj, naskitaj en tempoj pli feliĉaj, ili ludis sendanĝere en ombraj arbaroj, sur verdaj herbejoj. Neniam ili plektis koronojn el bluaj cejanoj kaj ruĝaj kampopapavoj de la kamprandoj.
26
La arbarojn ja plenigis la vagantaj partioj de la katolika reĝo, la sovaĝaj bandoj de la arbargeŭzoj, la senrajta, malbona, disigita kanajlaro de ĉiuj popoloj de Eŭropo.
Sur la verdaj herbejoj la armeoj de Hispanujo, la dungitaroj de Germanujo, Anglujo, Francujo, Italujo, la militistoj de la provincoj, de la princo de Oranujo konstruis siajn dometojn kaj tendojn.
La grenkampoj, antaŭ ol la ora frukto maturiĝis, antaŭ ol la ruĝaj kaj bluaj floroj floris, fariĝis oferoj al la ĉevaloj kaj piedfrapoj de la marŝantaj armeoj.
Kie sin trovis paca loketo sur tiu piedbatita terangulo, kiun la reĝo de Hispanujo nomis sian propraĵon?
En la malvastaj, mallumaj stratetoj de la urbo Antverpeno, malantaŭ la altaj muroj, remparoj kaj turoj dePaciotti, la bedaŭrindaj infanoj havis la ludejojn, kaj sufiĉe ofte eĉ tiuj estis sendefendaj kaj danĝeraj. Sufiĉe ofte sin ŝanĝis la domoj de la urbanoj en malliberejojn, en kiujn la loĝantoj mem sin enŝlosis, en kiuj ili devis esti siaj propraj malliberulgardistoj, por sin defendi kontraŭ la teruro vaganta ekstere.
Tute alie ol aliaj pli feliĉaj, tiuj du infanoj sekve pririgardis la mondon, kaj kelka bela floreto ĝermanta estis estingata kaj detruata per la malhela, malvarma nubaro pendanta super la tempoj.
Kiel ofteJankajMygadum la tuta sieĝo de la princo deParmavidis el la fenestroj, en kiuj ili metis la multkolorajn pupojn kaj bestojn, preteriranta en la strateto la militon kun ĝiaj teruroj.
KeJankajMygafariĝu geedzoj, tion estis decidintaj la gepatroj, kiam la granda firmovan BergenkajNorrisekzistis ankoraŭ. Sed kiam la kapitulaco inter la princo Aleksandro kaj la urbo estis subskribata,Jan Geerdes Norrisen sia animo disŝiris la kontrakton pri la edziĝado27de sia fileto kun la filineto de la kompanianoMichael van Bergen. La edzinoj de la du komercistoj tiam ambaŭ jam estis mortintaj.
La dudeksepan de aŭgusto de la jaro dekkvincent okdekkvin la du infanoj estis disigataj, kaj la dekjara knabo, la sesjara knabino ploregis pro tio; sed estis milito, kaj la milito certe eĉ multe pli kruele forigas koron de koro. Oni estis certa, ke sufiĉe baldaŭ la du infanoj estos forgesintaj siajn unuajn junaĝrememorojn.
Ni vidu, ĉu tio estis vera. —
La jaroj pasis — mortisJohann Geerdes Norris, mortisMichael van Bergen, post kiam lia riĉaĵo pereis kiel neĝo pro la suno.
En sia ĉambreto malantaŭ la muro apud la kajo en Antverpeno sidisMygaen la nigraj funebraj vestaĵoj — mirinde bela ineto, ankoraŭ palega pro la longaj noktmaldormoj apud la lito de la mortanta patro. Ŝi ŝpinis — la okuloj estis plenaj je larmoj kaj la koro plena je ne laŭte plenditaj doloroj kaj zorgoj. Depost la morto de la patro la bedaŭrindulino estis tute soleca en la granda urbo, en tempo tiel sovaĝa, kiam la malfortuloj estis liveritaj preskaŭ senrajtaj al ĉiu subpremo, al ĉiu petolaĵo.
Tute soleca estisMyga van Bergen!
Bedaŭrindulino! — Ke ŝi ne estis tute forlasita, estis ankaŭ unu el la zorgoj deMyga.
Jes, ankoraŭ iu sin interesis pri la infano deMichael van Bergen, jes, ankoraŭ sciis la orfino, ke unu fidela koro estis restinta al ŝi, ke —Jan NorrisdeAmsterdamfordonos la lastan sangoguton por ŝi; sedJan Norrisestis ekzilito, kiun minacis la ekzekuto per la pendigo, se iu hispano kaptos lin en la stratetoj de Antverpeno. KajJan Norris, la akvogeŭzo, sin montris ofte multoble alivestita en la stratetoj de Antverpeno.
28
Jan Norristute ne estis forgesinta la junaĝrememorojn, kiel opiniis lia patroJan Geerdes Norris.
Ankoraŭ nunJankajMygaestis gefianĉoj. Ke nenia forto monda ilin disigos, tion ili estis ĵurintaj al si reciproke; sed kio okazos el tio, neniu de ili povis diri, dum la patroMichaelvivis ankoraŭ.
NunMichael van Bergenestis mortinta kaj enterigita depost dekkvar tagoj; sedJanestis malaperinta depost monatoj. Ĉu li vivis ankoraŭ? Ĉu la ondoj estis englutintaj lin? Ĉu la hispanoj, kaptante lian ŝipon, estis kaptintaj kaj pendigintaj lin?
Kiu povis diri tion?
Kion povis fari la bedaŭrinda solecaMygaen la sovaĝa mondo, seJanestis mortinta!
La nokto pli kaj pli proksimiĝis; sedMygatimis kuŝiĝi. Ĉar ŝi ne povis dormi pro zorgo kaj korpremo, kial kuŝiĝi? Iom post iom la ĉambreto malvarmiĝis, sed la orfino ne ŝajnis senti ĝin, ŝi ne metis novajn karbojn en la kameneton. Ŝi formetis la ŝpinilon, kaj kovris la vizaĝon per la manoj, klinante la kapon al la brusto. Tiel ŝi sidis kelkan tempon, ĝis tamen ŝi eklevis sin por kuŝiĝi.
Ankoraŭ foje ŝi kliniĝis al la rigliloj de la pordo, por vidi, ĉu ili estis ekzakte alŝovitaj, kiam subite ŝi aŭskultis — senspire aŭskultis.
"Myga", flustris iu ekstere.
La orfino ektremis je la tuta korpo.
"Ho, mia Dio!"
"Myga?" oni denove flustris tra la ŝlosilingo.
Ekkriante la junulino forŝovis la riglilon kaj turnis la ŝlosilon en la seruro. Malfermata estis la pordo, kaj junulo vestita kiel oficiro de dungitregimento kun la hispana skarpo super la ŝultro la sekvantan momenton tenis en la brakoj la belulinon.
29
"Myga, hoMyga!"
"HoJan,Jan, kara, karaJan!"
Ardaj kisoj por la sekvantaj momentoj anstataŭis la interparoladon de ili ambaŭ. Sed posteJan Norrisfalis ŝajne tute senfortigita, sur la apudan seĝon, kaj nur nunMygarimarkis la malordon de la vestaĵoj de la amato, rimarkis, ke forestis la ĉapelo, ke la vango sangis pro negrava gratvundo.
"Pro Dio, kio denove okazis,Jan? — mi tremas — ho, vi denove furioze vin ĵetegis en danĝeron — hoJan,Jan, malbonaJan!"
"Efektive, nur unu haron, kaj tiun ĉi fojon ili estus kaptintaj min,Myga! Sed ne timu, karulino, nur preskaŭ ili kaptis min — diablo, kiel hundo mi estus pendigita, se ne tiel feliĉe estus pasinta la afero."
"HoJan, kaj vi pretendas min ami? Vi volas min forsavi el tiu ĉi urbo? Ho, kompatema Dio! Pereos vi, kaj mi ankaŭ, kaj mia patro ankaŭ estas mortinta, ho sankta kompatema Dio, kion mi fariĝos? Kiu min gardos, kiu min helpos?"
"Vi estas prava! Bedaŭrinde vi estas prava, kompatinda amatino! Ha, kaj via patro ankaŭ mortis, kaj mi ne ĉeestis por konsoli vin pro via ĉagreno. Mi dume devis krozi antaŭDunkerkepor funden pereigi la rabistojn; ho, estis kruele,Myga, kaj tamen — tamen mi ne povis alie agi, kaj ankaŭ ne hodiaŭ vespere. Por savi la noblan patrujon ĉiu risku la vivon; — ha,Myga,Myga, amu do min ankoraŭ iomete, kvankam mi malbone vin gardas. La bedaŭrinda patroMichael—"
"Lasu la mortintan patron,Jan! Li fartas bone, li havas ripozon kaj neniun plu devas timi, ho, oni devas envii la mortintojn en tiu ĉi sangoplena terura tempo!"
30
"HoMyga, ne parolu tiel! Mizero eble estas la morto de l’patro; sed — nun vi ja estas tute la mia! Nun ja vi povas iri kun mi alAmsterdam, nun nenio plu ligas vin al tiu ĉi bedaŭrinda Antverpeno.Myga, konsolu vian koron, ni do vidos gajajn tagojn, mia dolĉa, dolĉa fianĉino. Nur ankoraŭ mallongan tempon, kaj mi forkondukos vin — aŭskultu, eble kun majesta edziĝakompanantaro, ke eĉ reĝino ne devus honti. Eble ili movos la sonorilojn, rulos la tamburojn, eble kun pafilegtondro ili festos la feliĉegan horon, en kiu mi vin forkondukos el Antverpeno. Atentu, ĉu ne estos vera, kion mi konfidas al vi tute sekrete."
"Ha, kiaj fantaziaĵoj, sovaĝa, karaJan Norris. Diru al mi, kiel fariĝos, ke vi min tiel solene hejmen kondukos. Ne, ne diru ĝin al mi, ja estas vana malsaĝo; preferu raporti pri la danĝero, el kiu vi ĵus apenaŭ forkuris. Vi ja penadas, kuraĝaĉaJan, ke plua nokta sonĝo min teruros!"
"Ne tiel kuraĝaĉa, kiel vi opinias, karulino!" ridetis la junulo. "La kapitano de la Nigra Galero alie gardus sin uzi kapon kaj piedojn, koron kaj brakojn deJan Norristiel kiel li faras. Pro granda afero mi estas en tiu ĉi urbo — ni volas fari heroaĵon pri kiu la Antverpenaj idoj kantu eĉ ankoraŭ post eĉ post cent jaroj. Por spioni pro tio, mi estas vestita per tiu ĉi vestaĉo, en germanaj vastegpantalonoj anstataŭ en zeelandaj ŝipistpantalonoj. Nun aŭskultu,Myga. Mi estis apud la kajo fininta miajn aferojn kaj sciiĝinta, ke kvar galeroj deSpinolahodiaŭ matene maren iris por kapti la Nigran Galeron, plue bedaŭrinde mi eksciis, ke patroMichaelmortis, ekzakte studis la lastan ĝenovan ŝipon,Andrea Doria, kiu estas tie ĉi ankrigita, pro la konstruadmaniero, kaj dum tio venis la vespero. Tage jam ofte kaŝe mi rigardis al via fenestro, karulino,31sed ne trovis unu minuton por ŝteliri al vi, ĉar kelkaj homoj observis min. Mi do intencas atendi la mallumon — mi ja havas la domŝlosilon — kaj malrapide vagas tra la stratetoj, ĝis antaŭ lumigita drinkeja pordo mi decidas, atendi sidante la nokton kaj apude atenti la konduton de la popolo kaj de la fremduloj — pro mia afero, komprenu! — Bone, mi eniras la tavernon, demandas botelon da vino kaj eksidas al la tablo, apogante la kubutojn, kvazaŭ la tuta mondo estus mia kaj mi ne estus en danĝero kaj zorgo pri la bedaŭrindaMyga, kies patro mortis dum mia foresto. Ĉirkaŭ mi estas bruego kiel dum la Babilona turkonstruo. Germanoj, burgundoj, hispanoj, italoj, nederlandoj parolaĉas kaj malbenas kaj krias, ĉiu estaĵo en sia lingvo, kaj drinkas ĉiuj sammaniere. Ĉiu tablo kaj angulo estas okupitaj, kaj nur apud mi du seĝoj estas neuzataj. — Jen venas du arogantuloj, mi ilin konas bonege, la unu estas la estro deAndrea Doria, la alia estas lia leŭtenanto. Ili paŝas super la tablojn kaj benkojn kaj eksidas apud mi. Mi ankaŭ volonte lasas al ili sidlokon, ĉar ekkoni ilin estas tre valore por mi, kaj ĉiun vorton parolatan de ili mi zorgeme pesas. Sed mi agas kvazaŭ neniam mi estus vidinta ilin, metas kiel dormeme la kapon sur la du brakojn kaj atentas nenion en la mondo, sed la orelojn mi malfermegas. Nun la du italaĉoj mendas vinon, kaj la plej juna, la leŭtenanto ĉirkaŭprenas la koksojn de la servistino. Sed la alia tute mizere kaj melankolie rigardadas, kvazaŭ lia petroselo estus hajldetruita; — mi preskaŭ priridis lin; sed pro la ĵuro de la geŭzoj; ne estis okazo por ridi! Nun la vortoj estas interŝanĝataj, kaj komence oni nature nur parolas pri nia fiera verko, pri la afero de la antaŭpasinta nokto, pri la ĉieliro de laImmakulata Koncepcio. Pri tio mi kore32gajegas, sed subite ĉiuj pulsoj ekstaras, ĉar nomo estas nomata, kiun mi konas. Pri vi,Myga van Bergen, ili parolas!"
"Pri mi?" ekkriis la junulino; "ho ĉielo, kaj la itala kapitano pri mi parolis? Ho Dio,Jan,Jan, gardu min kontraŭ tiu! Ho kiel mi tiun timas!"
"Ĉu do vere, tiu hundo insidas vin?" ekkriisJankun surda voĉo, kajMygakaŝis la vizaĝon je lia brusto kaj kapjesis tremante.
La juna akvogeŭzo grincis per la dentoj kaj kolere ridis.
"La trinkaĵo ne estas trinkata tiel varmege, kiel ĝi estas farata; tion ja spertos la italaĉo. Kvietiĝu,Myga; ĉu mi ne estas ĉe via flanko kaj multaj fidinduloj post mi? Bedaŭrindulino, kiel vi tremas!"
"Ho Jezuo,Jan, mi ne povas helpi min. Ĉu la fortaj petolaj fremduloj ne havas la potencon? Kiu malhelpas ilin efektivigi sian volon? HoJan,Jan, forprenu min kun vi — en tiu ĉi nokto ankoraŭ, nun tuj!"
Jan Norristenis la palan, tremantan fianĉinon en la brakoj kaj provis kvietigi ŝin ĉiumaniere. Kiam li estis iomete sukcesinta, li pluen rakontis pri la aventuro en la restoracio de la "Ora Leono".
"Krutege stariĝis la haroj, kaj ĉiu sango sin premadis en la cerbon. Sed mi devis min majstri, ke mi ne perfidu min, kaj tio estis malfacila laboro; sedJan Norrisĝin tamen atingis kaj agis kvazaŭ tute neniun vorton de la itala parolaĉo li komprenus. Pro la grafo deLumey! Faraĉo pli nigra ol la nokto tie estis prikonsilata; sed mi scias ĉion, kaj tio sufiĉas. Postmorgaŭ matene laAndrea Doriavelveturos — la ordono estas donita de la admiralo — kaj ĉar la okazo estas tiel favora, en la morgaŭa nokto la delikata plano estos efektivigata. En la morgaŭa nokto la kolombetoMyga van Bergenestos33en la potenco de la kapitanoAntonio Valani; kun la helpo de la diablo kaj de la leŭtenantoLeone della Rota. En la morgaŭa nokto tiu ĉi domo estos atakata; — sed tiel mallaŭte, ke neniu najbaro vekiĝos, ke neniu koko en tuta Antverpeno pri tio krios.Mygasur la galeonon! Lerte levu la ankron, buboj — hojho, eksteren por ĉasi la ribelajn herezulojn, — gaje eksteren en la vastan maron; kiu en la granda maro aŭdos la helpkrion kaj la ploron de la etaMyga? Ĉielo kaj infero, kajJan Norrisapudsidas en la Leono kaj ne devas sin movi, tenas en la pugno la tranĉilon kaj ne devas mortigi la flustrantajn friponojn!"
"HoJan,Jan, pro mia kaj via patrino — kaj pro nia amo, savu min! Ne lasu min fali en iliajn manojn! La morto estus malpli terura ol tio!"
"Estu nur trankvila, infaneto! Estas ankoraŭ multa tempo ĝis la sekvanta noktmezo. EnAmsterdamapud la kameno ni ofte memoros tiun ĉi aferon. Konfidu al mi, korfianĉino, nenio vin ofendos, dumJan Norrisankoraŭ staros sur la du piedoj. Sed nun daŭrigu aŭskulti, mia rakonto ankoraŭ ne estas finita. Mi antaŭe devas diri al vi, kiel okazis, ke ili suspektis min kiel duan direktiliston de la Nigra Galero. Tio ĉi estis afero pli gaja ol tiu, kiun mi ĵus rakontis al vi."
"Ho,Jan, sentu, kiel frapegas mia koro; — ho kompatema Dio, kiu defendos la bedaŭrindanMygan? HoJan, ni forkuru, nun, tuj, momente, tie ĉi mi jam ne povas spiri — la aero de tiu ĉi ĉambro min sufokas."
"Estu nur trankvila, karaMyga. Volonte tuj mi vin forkondukus, kaj boato ankaŭ estus preta por akcepti nin; sed nur aŭskultu en la stratetojn — la tuta urbo en tiu ĉi momento scias, ke anoj de la Nigra Galero alivestitaj estas en ĝiaj muroj. Aŭskultu nur la bruegon34tie sube — la kurado estas pro mi, nun estas neeble, ke ni sane ilin trairas. Eksidu kaj ne tremu tiel — ankoraŭ ni estas protektitaj, kaj tempo naskas konsilon — pensu pri tiu ĉi minuto, kiam enAmsterdamni sidos apud la vintra fajro. Hahaha, ili sube nur serĉu, tro lerte kaj ruze forkuris de iliJan Norris— estus ankaŭ domaĝe pri la bubo, se ili estus pendigintaj lin, ĉu ne,Myga?"
"HoJan! Jan!"
"Ha, bah, kisu min, kaj ree, kaj nun mia rakonto! Mi do sidas kaj sangmordas la lipojn al mi, sed neniu vorto de la interparolado apud mi perdiĝas por mi, kaj la friponoj daŭrigas parolaĉi kaj ĝojegi pri la fiatenco. Poste ili eltrinkas la glasojn, eklevas sin de la seĝoj kaj volas foriri, sed estas haltigataj apud la pordo per granda tumulto. Ĉar bubo estas enportata sur la ŝultroj de du viraĉoj, kaj granda hura! fariĝas, kiam la restoracianoj lin rigardas. La bubo estas la kajutisto de la Immakulata, kiu sola de la tuta ŝipanaro sin savis kaj albordiĝis post freneza kurado tra aero kaj akvo. Ĉiu volas vidi la bubon, ĉiu volas al li paroli, kaj ĉiuj sin premegas al li kaj prezentas al li pokalojn kaj kruĉojn. Sed al mi ŝajnis plej bone, uzi la tumulton kaj nerimarkite foriri. Mi tial kiel eble plej laŭlonge la muroj min ŝovas, kaj preskaŭ estas atinginta la pordon, kiam malfeliĉe la rigardo de la bubo ankoraŭ kaŭranta sur la ŝultroj de la portantoj falas sur min. La bubo fikse min rigardis, kvazaŭ mi estus fantomo, li paliĝas kiel fromaĝo kaj krias fortege: 'Helpu, helpu!ecco! ecco!jen estas unu! Helpu, haltigu — haltigu lin!' — 'Kiu estas? Kiel? Kio?' krias la popolo, kaj ĉiu rigardas la bubon kaj liajn najbarojn. — 'Jen, jen, tiu apud la tablo — haltigu lin, li estas la satano de la akvogeŭzoj, kiu mortigis la35kapitanonPerazzo— unu el la Nigra Galero!' Bruego ekfariĝas, kvazaŭ krevus la infero — ĉiuj okuloj estas direktitaj al mi, ĉiuj glavoj eliĝas el la ingoj, kaj ankaŭ mi eltiras la tranĉilon, por vendi en la danĝero la vivon kiel eble plej multkoste. Nun ili sin ĵetas sur min; sed mi estas pli lerta ol ili, prenas la plej apudan benkon kaj ĵetegas ĝin antaŭ la piedojn de la plej antaŭaj, tia, ke tuta aro faletas pro ĝi kaj ĥaose ruliĝas sur la planko. Tiun momenton mi uzas — estas per alta salto en la mezo de la tumulto, dekstren kaj maldekstren la tranĉilon mi pikas en iliajn fivizaĝojn — la pordo estas atingita — mi estas sur la strateto — post mi mi aŭdas la blekegadon de la persekutantoj — dank’ al Dio, ke mi konas Antverpenon kiel mian poŝon. Tien ĉi kaj tien ili ĉasas, sed mi trompas ilin per diversaj ruzaĵoj; gvidas ilin al malĝustaj postsignoj kaj fine venas tien ĉi. Al la kajo ankoraŭ estas silentego — mia fida ŝlosileto malfermas dompordon bone konatan — kaj — jen mi estas savita por savi vin, karaMyga, dolĉa fianĉino. Sed aŭskultu do, ili ankoraŭ ne ekmalesperas pendigi la geŭzon — diablo, aŭskultu do, la tuta garnizono vere estas alarmata — haha, granda honoro, sinjoroj! Dankon sindonegan, hahaha!"
Ridante aŭskultisJan Norris, tremante aŭskultisMyga van Bergenla bruegon en la stratetoj.
"Ho, karaJan, ĉu vi estas tute certa, ke neniu vidis vin eniri tiun ĉi domon? Aŭskultu do, la tuta tumulto ruliĝas tien ĉi — ho Dio, rigardu el la fenestro — torĉoj kaj lancoj — Jezuo, ili frapas la pordon — ili serĉas vin,Jan, kompatema ĉielo, defendu nin, perditaj, perditaj!"
La dompordo malfermiĝis, oni ŝajnis penetri en la domon;Jan Norrispremegis la dentojn unu sur la alian kaj kaptis la prenilon de la armilo.
36
"Trankviliĝu, trankviliĝu — estas neeble! Trankviliĝu,Myga!"
"Ili venas, ili venas!" ekkriis la knabino. "Ili supreniras la ŝtuparon, ili trovos vin;Jan,Jan, mi mortu kun vi!"
La juna geŭzo estis pala kiel la morto.
"Ĉu malsingardeme mi vin tiel gvidis en danĝeron,Myga?Estus terure. Pro la ĵuro de la geŭzoj, jen ili penetras supren la ŝtuparon.Myga, hoMyga!"
"Mi mortu kun vi,Jan", spiris la junulino, sin kroĉante al la brusto de la fianĉo.
37
Ne nur en la "Blazono deAlcantara", ne, en ĉiuj tavernoj de la multtrinkeja urbo Antverpeno laluogotenente Leone della Rotaestis hejme. Tiun vesperon li estis treninta kun si sian amikon kaj estronAntonio Valanien la trinkejon "Ora Leono", kaj nevole, kiel kutime, la kapitano lin estis sekvinta tien.
Sed kiu povis rezisti, seLeone della Rotavolis atingi ion?
Pli senpripensa ol malbona, la juna leŭtenanto rigardis la mondon kiel grandan ludejon, la militon kiel belegan okazon por senmalhelpe fari petolaĵojn. Kiel gajan petolaĵon li rigardis la rabadon de la bedaŭrinda orfineto; — en lia sentaŭga petola kapo la plano de tio estis naskiĝinta; ĝin realigi, post kiam lia amiko kun penado estis konvinkita — estis honora devo por li. Kiom interesis la ĝenovan sentaŭgulon la afero de la ribelaj provincoj kaj la katolika moŝto de Hispanujo? Herezulinoj povis esti belaj kaj aninoj de la sole feliĉegiga eklezio malbelegaj.Leonepreferis multe ĉarmajn herezulinojn al malbelaj katolikinoj, kaj penadis, ne pereigi la malnovan proverbon, kiu estis uzata en Italujo pri lia patro-urbo: Ĝenovo havas maron sen fiŝoj, landon sen arboj, virojn sen fido kaj kredo.
En la taverno "Ora Leono", kiel ni jam scias per la rakonto deJan Norris, li estis farinta la lastajn interkonsentojn kunAntonio Valanipri la plano de rabado.38Se ĝi estos havinta sukceson, kaj se laAndrea Doriafeliĉe estos reveninta de sia entrepreno, se la Nigra Galero estos kaptita aŭ detruita, nun kiu riskus akuzi la venkintojn? Sed se la galeono ne revenos, tiam — tiam la lasta faro estis inda al la fino. Pripensi, ke ankaŭ io tria povos okazi, ke laAndrea Doriapovos hejmveturi ne vidinte la malamikan ŝipon,Leone della Rotaopiniis tute neinda al si. Sed la kapitano jam lasis sin konduki de li, kiel kaj kien li volis. —
Al la persekutado de la maltimema akvogeŭzo la du ĝenovanoj tute ne estis partoprenintaj. Brako sub brako ili vagis tra la stratetoj, en kiuj la ekscitata popolo sin puŝis, al la kajo.
"Ni do estus malsaĝuloj ĉasi la friponon", ridisLeone. "Ni lasu la aliajn postkuri la frenezan almozulon. Pro la kolomboj deAfrodite, de kiam mi servas al la alie tiel senkoraAntonio Valanikiel gvidisto en la ĉarma regno de la amo, mia animo flugas alte super tiu ĉi nebula lando. Ho Amoro, kordresisto, vian atakan standardon mi sekvas; ho Diino deCythere, donu al ni vian ĉielan ŝirmon!"
"Mi petas vin,Leone, estu prudenta, ne estu malsaĝulo. Mia animo estas nedifinebla. En mia tuta vivo mi ne portis tian senton en la brusto,Leone, ŝajnas al mi —Leone, dum la tuta tago, la tutan vesperon mi havas antaŭsentojn tiel neklarigeblajn —Leone, kondutu bone, eble baldaŭ vi estos mia anstataŭanto, estro deAndrea Doria..."
"Kaj viviceadmiragliode lia moŝtoDon Federigo Spinola."
"Aŭ kadavro sur la mara fundo!" murmuris la kapitano.
"Kio? mortantaŭsentoj? mortantaŭsentoj sub la fenestro de la knabino amata?!" ridis la leŭtenanto. "Nu pro ĉio, kio okazas en la mondo, tio estas dia. Ho, ke mi estu39Francesco Petrarca, por tuj fari soneton pri tiu belega humoro! Jen, revulo, ni ĵus estas sub la fenestroj de viainnamorata; — ŝia lumeto brilas ankoraŭ; — hola, kia ideo! —Antonio Valani, amiko de mia junaĝo, por forĉasi viajn mortantaŭsentojn, ni — ni tuj, tuj en tiu ĉi momento faru viziton al la dolĉulino tie supre."
"Leone?!"
"Traserĉu ŝian domon. Ĉiuj frenezaj ideoj estu laŭdataj! Antaŭen pro la nomo de la reĝo, antaŭen pro la nomo de la amo!"
"Leone, Leone!"
"Lasu min", ridis la leŭtenanto. "Mi petas vin, ĉu la geŭzo, kiun la mallertuloj serĉas tie, ne povas esti kaŝita same en la loĝejo de la knabino, kiel en iu de la aliaj domoj de tiu ĉi urbo? Antaŭen, antaŭsentema Antonio, antaŭen, ni traserĉu la domon de via ĉarma amatino kaj dume des pli bone konatiĝu kun la endomaj rilatoj por la sekvanta nokto."
Antaŭ ol la kapitano povis reteni la sovaĝan amikon, tiu ĉi estis kurinta al la pordo deMyga, kontraŭ kiu li frapis per la pugno, kriante per laŭta voĉo:
"Malfermu! malfermu en la nomo de lia katolika moŝto en Hispanujo! Malfermu! Perfiduloj kaj malamikoj estas kaŝitaj en tiu ĉi domo!"
Tuj de ĉiuj flankoj kunfluegis soldatoj, ŝipanoj, kaj urbanoj de Antverpeno al la pordo, kiu kondukis al la loĝejo deMyga. De momento al momento kreskis la amasoj. Duone malespere la kapitanoValaniserĉis malhelpi la bruegon de la sovaĝa amiko; sed jam estis tro malfrue. La dompordo malfermiĝis, kaj la loĝantoj de la konstruaĵo, en kiu loĝisMyga, ĉarpentisto, ŝuisto, urba skribisto kun la familioj kaj kunuloj, vidvino kun multaj infanoj, sin kaŝis timeme en la anguloj, teruritaj40per la penso, ke unu el la nederlandaj ribelistoj estis rifuĝinta sub ilia tegmento. Nur kurbigita maljunulino kuraĝe kun la lampo en la tremanta mano kontraŭiris la entrudulojn kaj certigis per krieganta voĉo, ke neniu rifuĝis en tiun ĉi domon; do malpleje nederlanda akvodiablo. "Dio malhelpu ŝin" — ŝi diris — "ŝirmi akvogeŭzon"; ĉu ne ŝia edzo, ŝia bedaŭrinda mortinta edzo estis ĵetata per la furiozaj monstroj de sia fiŝistboato en la akvon kaj mizerege pereis? Kion helpis al ŝi la certigoj? Neniu aŭskultis, la domo pleniĝis de hispanaj soldatoj, italaj ŝipanoj kaj la mizerularo de la stratetoj. Timaj kaj doloraj krioj baldaŭ penetris el la diversaj loĝejoj; oni batadis kaj turmentis iomete, oni rabadis iomete. —
"Antaŭen, Antonio! ne malrapidu!" kriisLeone. "Antaŭen, supren la ŝtuparon en la ĉielon."
Li tenis la maljunulinon je la kolumo kaj per la plej ŝercaj minacoj devigis ŝin antaŭen lumigi per la lampo.
"Gaje, gaje, panjo! La aliaj serĉas sube, ni supre — antaŭen, kaj ne estu tiel ĝenema, mi ne rigardas vian tibikarnon. Ehe, Antonio, — ne restu malantaŭe —!"
"Leone, mi vin petas!"
"Ha ne, antaŭen, antaŭen,madonna! Haha, Antonio, kia leporo vi do estas dum tia dolĉa aventuro! Kio fariĝus de vi, se vi min ne havus? Jes — tiu ĉi ŝajnas esti la lasta ŝtuparo — venko! venko!mille gracie, maljuna sibilo. Tie ĉi, tie ĉi,Antonello— en la nomo de la reĝo; malfermu, malfermu! Perfiduloj kaj belaj knabinoj tie ĉi estas kaŝitaj; malfermu, malfermu en la nomo de la reĝo! En la nomo de la katolika moŝto de Hispanujo, venu el la nesteto, dolĉa birdeto, malfermu kaj eldonu la dolĉan ribelan koreton!"
Kun buŝo ridanta la sovaĝulo kaptis la kapitanon je41la ŝultro kaj premis lin kontraŭ la pordo, kiun li vaste malfermis — rigide, dube staris la du ĝenovanoj.
Kun zorgo kaj timo kreskantajJankajMygaestis aŭskultintaj la bruegon en la stratetoj. Kiam la sovaĝa tumulto penetris eĉ en la domon, la fianĉino malespere petegis la fianĉon sin kaŝi.
Sed kio povis fariĝi por savi ilan ambaŭ?
En la sekvanta momento ĉio estis tro malfrua. Tro rapideLeone della Rotasupren saltis la ŝtuparon.
En la maldekstra brakoJan Norristenis la svenintan fianĉinon, konvulsie la dekstra mano kaptis la brilan armilon. Li ne sciis, kion komenci, ĉia anima agemo estis forlasinta lin en tiuj teruraj sekundoj. Kion ankaŭ estus helpinta al li ĉiu anima agemo? Perei devisJan NorriskajMyga van Bergen, almenaŭ laŭ homa saĝo.
"Pro ĉiuj diabloj, kio estas tio?" ekkriis la ĝenova leŭtenanto. "Nu, tio estas ne malbona! tio ja estas gajiga renkonto, — tion mi nomas frapi du muŝojn per unu frapo. Holla,Antonio Valani, nun akiru al vi vian ĉarman kolombineton! Havi tian rivalon vi do ne supozis? Teren la geŭzon! pendigu lin!"
El la ingo flugis la glavoj de la ĝenovanoj.
"Gardu vin Dio,Myga!" kriisJan Norris, svingante la klingon. "Malantaŭen, vi italaj friponoj!"
Elpuŝante la sovaĝan geŭzan krion: Plivolonte turko ol fipapano! la direktilisto de la Nigra Galero subkuris la klingon deLeone della Rota, puŝo — kun krio sin turnis la estro deAndrea Doriakaj ŝanceliĝis; tintante la glavo falis el lia mano, teren falegisAntonio Valani. Super la korpo de la ĝenovano saltis la akvogeŭzo, sed dua bato tuŝetis nur la maldekstran ŝultron de la leŭtenanto. Ŝipanoj de la galeonoAndrea Doriasuprensaltis la ŝtuparon svingante la ŝiptranĉilojn. Sovaĝa sanga batalo fariĝis42en la malvasta spaco; svenanteMyga van Bergenkuŝis tere. Hispanaj kaj albanaj soldatoj pligrandigis la tumulton, lampoj kaj torĉoj estingiĝis, ardetis sur la planko, estis denove bruligataj. La plej malmultaj efektive sciis, kio okazis, kaj kiam subite la krio: fajro! fajro! sonis tra la domo, la konfuza bulo disiĝis pro panika teruriĝo kaj ree malsupren rapidis la ŝtuparon. Sufokanta fumo plenigis ĉiujn lokojn de la domo; tra ĝi la ĝenovaj ŝipanoj trenis la estron mortvunditan kaj la enkatenigitan akvogeŭzonJan Norris! Tra la fumoLeone della Rotamalsupren la ŝtuparon portis la senkonscianMygansur la straton, kie jam nova batalo minacis naskiĝi inter la ŝipanoj deAndrea Doriakaj la hispanaj soldatoj, kiuj volis forpreni de tiuj la kaptitojn. Sed tamburrulo anoncis la alvenon de estro pli altranga, al kiuLeoneraportis, tiel bone kiel permesis al li la sveno, en kiu li sin trovis. Ladongravamiene decidis, ke estas plej bone, alporti la vunditan kapitanon, la geŭzon kaj la knabinon sur la ŝipon, morgaŭ dum la aŭskultado ĉiuj estos bele kunigitaj; la kaptito kiel pirato ĉiuokaze devos esti pendigata al velstango, tial eĉ en tiu ĉi rilato estas plej konvene, lin forporti al la galeono. — —
Kontraŭ la kajo ruliĝis la amaso. Torĉoj lumigis la sovaĝan procesion kaj ĵetis la flagrantan brileton sur la vunditan Antonion, la senkonscianMygankaj la enkatenigitanJan Norris, kiu lasis sin fortreni malsprite per siaj furiozaj malamikoj. Eĉ nun ankoraŭLeone della RotaportisMyga’n en la brakoj nesciante, kiamaniere tio estis okazinta. Ĉio ruliĝis en lia cerbo — kiel en sonĝo li portis la malpezan ŝarĝon sur la galeonon.
En la kajuto oni preparis kuŝejon por la vundita kapitano. Ĥirurgo venis, por ekzameni la vundon de Antonio eĉ nun ankoraŭ senkonscia, kaj skuis pri tiu la43kapon.Myga van Bergenkaŭris en angulo de la kajuto — atentata de tute neniu. Al la granda masto oni ligis la direktiliston de la Nigra Galero, kaj insultante ĉirkaŭis lin la nekompatemaj malamikoj.
Nur malfrue ĉesis la tumulto en la urbo, post kiam oni estis estinginta la brulantan domon malantaŭ la havena muro. Pli frue mallaŭtiĝis sur la galeonoAndrea Doria. Senmove kuŝis Antonio sur la kuŝejo, senmove sidisLeoneapud li, senmove kaŭrisMygaen la plej malhela, plej malproksima angulo. Sur la tuta ŝipo oni apenaŭ aŭdis ion alian ol la murmuron de la riverego, la bruadon de la rigilaro en la vento kaj la paŝon de la gardisto, kiu kun ŝargita pafilo kaj bruletanta meĉaĵo paŝis tien kaj reen antaŭ la kaptito apud la masto neniun momenton ĉesante observi lin.
Je la dua matene ĉesis la vento tute, tiel ke eĉ la grincado de la ŝnuregaro eksiĝis. Estis silentego, kiu subitege des pli terure estis interrompata per krio kaj pafa krakado.
El la kajuto rapidis la leŭtenantoLeone della Rotasur la ferdekon, el la hamakoj la ŝipanaro.
La loko de la kaptito apud la granda masto estis forlasita. Kun elpafinta pafilo staris la gardisto, ĵetante ĉirkaŭen konfuzajn rigardojn, inter la demandoj, la malbenoj de la oficiroj kaj de la taĉmento.
"Jen, jen! super la bordon!" fine eliĝis raŭka krio el la brusto de la viro surprizita.
"Kie? kie? kie?"
Al la ŝiprando ĉiuj rapidis.
"Malsupren la boatojn! rapide, rapide", ordonis la leŭtenanto.
Vivigata estis la Skeldo, lumoj brilis tra la nokto; sed la noktoj estas malhelaj en novembro. Vere oni kaptis kadavron naĝantan malsupren en la rivero, sed ne estis44tiu deJan Norris. Sur ambaŭ bordoj malsupren de la rivero flugis la alarmsignaloj; sed sensukcesaj estis ĉiuj penadoj de la boatoj elsenditaj de ĉiuj ŝipoj ankrigitaj antaŭ Antverpeno.
ĈuJan Norrisestis savinta sin? Ĉu li mortis en la ondoj?
Kiu povis diri tion?
Sed kiomMyga van Bergenen sia angulo aŭskultante levis la kapon, aŭdante, ke la geŭzo estis disiginta la ligilojn kaj saltinta de la ŝipo!
La mateno krepuskis, sed ĝi ne donis sciigon pri la forkurinta akvogeŭzo.
Sur la ferdeko deAndrea Doria,Leone della Rotapaŝis kaj repaŝis, la brakojn kruciginte super la brusto, kaj murmuretis:
"Se nur li ne estus dirinta ĝin! Li mortos per mia kulpo — ho Antonio, bedaŭrindulo! Li antaŭdiris ĝin: mi estro de laAndrea Doria, li — li kadavro sur la marfundo."
La leŭtenanto ekstaris.
"SedLeone— ĉu ne eble baldaŭ — eble morgaŭ — postmorgaŭ la sama sorto estos certa al vi? Kiu timas la morton? Morto estas pereo! — vivu la vivo. — Jen venas la suno, libere mi denove spiras. — la sangaj nebuloj falas de miaj okuloj! Kun fajra sirakusa vino mi trinksalutos la matenon, eĉ se ĝi estos la lasta, kiun mi rigardos!"
La ŝipa knabo alportis plenan pokalon de la bonega trinkaĵo.
Leone della Rotalevis ĝin kontraŭ la ardanta sunglobo, malplenigis ĝin per unu ektrinko kaj ĵetis la glason malproksimen en la riveregon: metante la piedon firme sur la plankon:
"Estro surAndrea Doria!" li diris, kaj apenaŭ aŭdeble li daŭrigis: "Estro deAndrea Doria, kajMyga— la krono de la virinoj de Flandrujo — mia — mia!" — —
45