Sceno dua.Loko de la lasta sceno de la kvara akto.La MALJUNA MOORsidas sur ŝtono. RABISTO MOORkontraŭe. RABISTOJiras tien kaj reen en la arbaro.Rabisto Moor.— Li ne venas ankoraŭ! (Ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas.)Maljuna Moor.— Pardono estu lia puno, — mia venĝo estu duobligita amo.Rabisto Moor.— Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos. Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?Maljuna Moor,kun larmoj. — Ho mia infano!Rabisto Moor.— Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?Maljuna Moor.— Kompaton! ho kompaton! (Forte interplektigas la manojn.) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!Rabisto Moor,ektimigite. — Kiun infanon?Maljuna Moor.— Ha, kia demando ĝi estas?Rabisto Moor.— Nenio! nenio!Maljuna Moor.— Ĉu vi venis por moki mian mizeron?Rabisto Moor.— Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!Maljuna Moor.— Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo! Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu min!Rabisto Moor,rapide. — Li vin pardonas. (Konsternite.) Se li estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.Maljuna Moor.— Ha! li estis tro grandvalora por mi.... Sed mi iros al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miajturmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke vi nomu min patro.Rabisto Moor,tre tuŝita. — Li estis por vi kara, tiu via dua filo?Maljuna Moor.— Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj infanoj, plene de espero. Sed ... ho malfeliĉa horo! la malbona spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento, — perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (Kovras al si la vizaĝon.)Rabisto Moor,foriras de li malproksimen. — Perditaj por eterne!Maljuna Moor.— Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris, la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo. Vane vi etendos viajn mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito....Rabisto Moor,etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo.Maljuna Moor.— Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj de fremdulo... nenian filon plu... nenian filon plu, kiu povus fermi al mi la okulojn....Rabisto Moor,en granda ekscito. — Nun ĝi devas fariĝi... nun... (Al la rabistoj.) Forlasu min!... Kaj tamen — ĉu mi povas redoni al li lian filon? Mi ne povas ja plu redoni al li lian filon! Ne! mi tion ĉi ne faros.Maljuna Moor.— Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?Rabisto Moor.— Via filo.... jes, maljunulo... via filo... estas perdita por eterne.Maljuna Moor.— Por eterne?Rabisto Moor,en plej granda suferado rigardante al la ĉielo. — Ho, nur tiun ĉi fojon! ne lasu mian animon malfortiĝi... nur tiun ĉi fojon lasu min teni min fortike!Maljuna Moor.— Por eterne, vi diras?Rabisto Moor.— Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.Maljuna Moor.— Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?Rabisto Moor.— Sed.... Se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro, oni diras, neniam pereas.Maljuna Moor.— Ankaŭ mia Francisko estas perdita?Rabisto Moor,ĵetas sin teren antaŭ li. — Mi disrompis la riglilojn de via turo, — donu al mi vian benon!Maljuna Moor,kun doloro. — Kaj vi devis ekstermi la filon, vi savanto de la patro! Rigardu, Dio neniam laciĝas en la kompateco, kaj ni, mizeraj vermoj, iras dormi kun nia kolero. (Li metas sian manon sur la kapon de la rabisto.) Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!Rabisto Moor,leviĝante kvietanime. — Ho, kie estas mia fortikeco? Miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj.Maljuna Moor.— Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono. Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de grizaj haroj, sed via koro — via koro estu la koro de senkulpa infaneco.Rabisto Moor.— Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo — kisu min, dia maljunulo!Maljuna Moor,kisas lin. — Pensu, ke ĝi estas kiso de patro, kaj mi pensos, ke mi kisas mian filon. Ĉu vi scias plori?Rabisto Moor.— Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al mi, se ili nun lin alkondukus!(La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj.)Rabisto Moor.— Ho ĉielo! (Li timigite paŝas malantaŭen, penantesin kaŝi. Ili pasas preter li. Li rigardas flanken. Profunda silento. Ili haltas.)Grimm,kun malgaja tono. — Mia hetmano! (Rabisto Moor ne respondas kaj retiriĝas.)Schwarz.— Kara hetmano! (Rabisto Moor retiriĝas pluen.)Grimm.— Ni estas senkulpaj, mia hetmano!Rabisto Moor,ne rigardante ilin. — Kiu vi estas?Grimm.— Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.Rabisto Moor.— Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!Grimm.— Ni alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo Schweizer, — li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.Rabisto Moor,kun eksalto. — Sekve vi lin ne trovis?Schwarz.— Ni lin trovis malvivan.Rabisto Moor,ĝoje eksaltante. — Dankon al vi, reganto de ĉiuj aferoj! Ĉirkaŭprenu min, miaj infanoj! Kompato estu de nun nia devizo. Sekve ankaŭ tio ĉi pasis, — ĉio pasis.(Novaj rabistoj. Amalio.)Rabistoj.— Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!Amalio,kun disflugantaj haroj. — La mortintoj, ili diras, releviĝis sub la efiko de lia voĉo... mia onklo viva, en tiu ĉi arbaro.... Kie li estas? Karolo! Onklo! Ha! (Ĵetas sin al la maljunulo.)Maljuna Moor.— Amalio! Mia filino! Amalio! (Premas ŝin en siaj brakoj.)Rabisto Moor,resaltante. — Kiu metas tiun ĉi bildon antaŭ miajn okulojn?Amalio,forsaltas de la maljunulo, alsaltas al la rabisto kaj ravite ĉirkaŭprenas lin. — Mi lin havas, ho steloj! Mi lin havas!Rabisto Moor,elŝirante sin, al la rabistoj. — Ni tuj marŝu for! La satano min elperfidis!Amalio.— Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?Maljuna Moor,suprensaltante de la seĝo. — Fianĉo? Filino! Filino! Fianĉo?Amalio.— Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi ne pereu sub ĝia premo!Rabisto Moor.— Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu! (Li volas forkuri.)Amalio.— Kien? kio? Amo.... eterneco.... feliĉego, senfineco! kaj vi forkuras?Rabisto Moor.— For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min forkuri de ĉi tie por ĉiam!Amalio.— Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma nokto antaŭ miaj okuloj.... Li forkuras!Rabisto Moor.— Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro.... Pri nenio plu min demandu! mi estas... mi... via malbeno... via supozita malbeno!... Kiu min allogis ĉi tien? (Li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn.) Kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj de la infero? Pereu do, Amalio! Mortu, patro! Mortu per mi la trian fojon! Ĉi tiuj viaj savintoj estas rabistoj kaj mortigistoj! Via Karolo estas ilia hetmano! (La maljuna Moor falas malviva.)Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas.Rabisto Moor,alkurante al kverko. — La animoj de tiuj, kiujn mi sufokis meze en ilia ebrieco de amo, de tiuj, kiujn mi frakasis en la sankta dormo, de tiuj, kiujn.... ha, ha, ha! Ĉu vi aŭdas, kiel la pulvoturo krakas super la litoj de akuŝantinoj? ĉu vi vidas, kiel la flamoj atakas la lulilojn de suĉinfanoj! Ĝi estas edziĝofestaj torĉoj, ĝi estas edziĝofesta muziko.... Ho, li ne forgesas, li scias interligi... tial for de mi, feliĉego de amo! tial la amo fariĝas por mi turmentego! Tio ĉi estas redono!Amalio.— Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!Rabisto Moor.— Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi ne cedis eĉ unu paŝon, — ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino? tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelosmian fortikecon! Sangon, sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino. Sangon mi devas drinki, kaj ĉio pasos. (Li volas forkuri.)Amalio,ĵetas sin al lia kolo. — Mortigisto! diablo! Mi ne povas vin forlasi, anĝelo!Rabisto Moor,forĵetas ŝin de si. — For vi, malica serpento, vi volas moki furiozulon, sed mi kontraŭstaras al la tirano fatalo... kio, vi ploras? Ho vi malicaj, malbonaj steloj! Ŝi ŝajnigas kvazaŭ ŝi ploras, kvazaŭ pri mi ploras iu animo! (Amalio ĵetas sin al lia kolo). Ha, kio ĝi estas? Ŝi ne kraĉas sur min, ne forpuŝas min de si.... Amalio, ĉu vi forgesis? Ĉu vi scias, kiun vi ĉirkaŭprenas, Amalio?Amalio.— Mia sola, nedisigebla!Rabisto Moor,en ekstaza feliĉego. — Ŝi min pardonas, ŝi min amas! Mi estas pura, kiel la ĉiela etero, ŝi min amas! Kun ploro mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (Li falas genue kaj ploras forte.) La paco de mia animo revenis, la turmentego finiĝis, la infero plu ne ekzistas... Vidu, ho, vidu, la infanoj de la lumo ploras ĉe la kolo de la plorantaj diabloj... (Leviĝante, al la rabistoj.) Nu, ploru do ankaŭ! Ploru ploru, vi estas ja tiel feliĉaj.... Ho Amalio, Amalio, Amalio! (Li alpremiĝas al ŝia buŝo, ili restas en muta ĉirkaŭpreno.)Unu rabisto,kolere elpaŝante. — Haltu, perfidulo! Tuj forpuŝu tiun ĉi brakon aŭ mi diros al vi unu vorton, de kiu ekbruegos en viaj oreloj kaj viaj dentoj ekfrapos de teruro! (Li etendas la glavon inter ambaŭ.)Maljuna rabisto.— Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam nioferis por vi feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos, kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?Tria rabisto.— Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj, ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari al vi punon.La rabistoj,en tumulta malordo, nudigante siajn cikatrojn. — Rigardu ĉi tien, rigardu! Ĉu vi konas ĉi tiujn cikatrojn? Vi estas nia! per la sango de nia koro ni aĉetis vin kiel servutulon; vi estas nia, eĉ se la ĉefanĝelo Miĥaelo komencus pro ĉi tio pugnobatadon kun Moloĥo! Marŝ’ kun ni! Ofero por ofero! Amalio por la bando!Rabisto Moor,forlasante la manon de Amalio. — Finiĝis! Mi volis returniĝi kaj iri al mia patro, sed la reganto en la ĉielo diris, ke tiel ne estu. (Malvarme.) Sencerba malsaĝulo mi estas; kial do mi volis reveni? Granda pekulo neniam povas reveni, tion mi povis scii jam de longe.... Estu trankvila, mi vin petas, estu trankvila! tiel ja estas juste. Mi ne volis tiam, kiam Li min serĉis; nun, kiam mi Lin serĉas, Li ne volas; ĉu povas esti io pli prava? Ne levu tiel viajn okulojn... Li ja min ne bezonas. Ĉu Li ne havas sufiĉege da kreitaĵoj? Se unu estos perdita, ne estas ja io grava por Li, kaj tiu unu estas mi. Venu, kamaradoj!Amalio,penas lin reteni. — Haltu, haltu! Unu baton! unu mortigan baton! Denove forlasita! Eltiru vian glavon kaj kompatu min!Rabisto Moor.— La kompato forkuris al la ursoj, — mi vin ne mortigos!Amalio,ĉirkaŭprenante liajn genuojn. — Ho, pro la sankta Dio! En la nomo de ĉiu kompatemeco! Mi ja ne volas plu amon, miscias ja bone, ke tie supre niaj steloj malamike forkuras unu de la alia, — nur pri morto mi petas! Forlasita, forlasita! Pripensu la tutan plenan terurecon de tiu ĉi esprimo! Mi ne povas tion ĉi elporti. Vi vidas ja, ke nenia virino povus tion ĉi elporti. Nur pri la morto mi petas! Vidu, mia mano tremas! Mi ne havas la kuraĝon, por mem trapiki min. Min timigas la brilanta akraĵo, — por vi ĝi estas ja afero tiel facila, tiel facila, vi estas ja majstro en mortigado, eltiru vian glavon, kaj mi estos feliĉa!Rabisto Moor.— Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas virinon!Amalio.— Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, — tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas! (Ŝi rampas al la rabistoj.) En tia okazo vi kompatu min, vi lernantoj de la ekzekutisto! El viaj okuloj elrigardas tia sangavida kompato, ke ĝi estas konsolo por malfeliĉulo. Via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto.Rabisto Moor.— Virino, kion vi diras? (La rabistoj sin deturnas.)Amalio.— Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko? (Ŝi leviĝas.) Nu, tiam Didono instruu min morti! (Ŝi volas foriri, unu rabisto celas kontraŭ ŝin.)Rabisto Moor.— Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor devas morti nur de la mano de Moor! (Li ŝin mortigas.)Rabisto.— Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?Rabisto Moor,rigardante la kadavron per rigidaj okuloj. — Ŝi estas trafita! ankoraŭ unu momenta konvulsio, kaj ĉio estos finita.... Nu, rigardu do! Ĉu vi havas ankoraŭ ion por postuli? Vi oferis al mi vivon — vivon, kiu plu ne apartenis al vi, vivon plenan de abomenaĵoj kaj malhonoro, — mi buĉis por vi anĝelon. Nu, rigardu do bone! Ĉu vi nun estas kontentaj?Grimm.— Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!Rabisto Moor.— Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek unu somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn. (Kun maldolĉa rido.) La cikatroj, la Bohemaj arbaroj! Jes, jes! ĉi tio kompreneble devis esti pagita.Schwarz.— Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne estas por vi. Konduku nin pluen!Rabisto Moor.— Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen. Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, — de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren — de nun ni neniam havos inter ni ion komunan.Rabistoj.— Ha, malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?Rabisto Moor.— Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj! Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto, forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon... sed — ho vanta infaneco — nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo. Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, — nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas. Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon; jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, per kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi bezonas oferon — oferon, kiu videbligus ĝiannetuŝeblan majeston antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem devas morti pro la difektita ordo.Rabistoj.— Forprenu de li la spadon — li volas sin mortigi.Rabisto Moor.— Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco! Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia dissoneco? (Li ĵetas al ili malestime siajn batalilojn antaŭ la piedojn.) Ili havu min vivan. Mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco.Rabistoj.— Enĉenigu lin! Li freneziĝis!Rabisto Moor.— Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto kaj glavo, — kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj gardantoj estas forprenita de mi?Rabistoj.— Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.Rabisto Moor.— Oni povus min admiri pro tio. (Post kelka meditado.) Mi rememoras, ke venante ĉi tien mi parolis kun iu malriĉa mizerulo, kiu laboras por taga pago kaj havas dek unu vivajn infanojn.... Oni anoncis, ke oni donos mil luidorojn al tiu, kiu liveros vivan la grandan rabiston. Tiu malriĉulo povas ricevi helpon. (Li foriras.)
Loko de la lasta sceno de la kvara akto.
La MALJUNA MOORsidas sur ŝtono. RABISTO MOORkontraŭe. RABISTOJiras tien kaj reen en la arbaro.
Rabisto Moor.— Li ne venas ankoraŭ! (Ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas.)
Maljuna Moor.— Pardono estu lia puno, — mia venĝo estu duobligita amo.
Rabisto Moor.— Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos. Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?
Maljuna Moor,kun larmoj. — Ho mia infano!
Rabisto Moor.— Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?
Maljuna Moor.— Kompaton! ho kompaton! (Forte interplektigas la manojn.) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!
Rabisto Moor,ektimigite. — Kiun infanon?
Maljuna Moor.— Ha, kia demando ĝi estas?
Rabisto Moor.— Nenio! nenio!
Maljuna Moor.— Ĉu vi venis por moki mian mizeron?
Rabisto Moor.— Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!
Maljuna Moor.— Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo! Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu min!
Rabisto Moor,rapide. — Li vin pardonas. (Konsternite.) Se li estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.
Maljuna Moor.— Ha! li estis tro grandvalora por mi.... Sed mi iros al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miajturmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke vi nomu min patro.
Rabisto Moor,tre tuŝita. — Li estis por vi kara, tiu via dua filo?
Maljuna Moor.— Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj infanoj, plene de espero. Sed ... ho malfeliĉa horo! la malbona spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento, — perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (Kovras al si la vizaĝon.)
Rabisto Moor,foriras de li malproksimen. — Perditaj por eterne!
Maljuna Moor.— Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris, la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo. Vane vi etendos viajn mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito....
Rabisto Moor,etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo.
Maljuna Moor.— Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj de fremdulo... nenian filon plu... nenian filon plu, kiu povus fermi al mi la okulojn....
Rabisto Moor,en granda ekscito. — Nun ĝi devas fariĝi... nun... (Al la rabistoj.) Forlasu min!... Kaj tamen — ĉu mi povas redoni al li lian filon? Mi ne povas ja plu redoni al li lian filon! Ne! mi tion ĉi ne faros.
Maljuna Moor.— Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?
Rabisto Moor.— Via filo.... jes, maljunulo... via filo... estas perdita por eterne.
Maljuna Moor.— Por eterne?
Rabisto Moor,en plej granda suferado rigardante al la ĉielo. — Ho, nur tiun ĉi fojon! ne lasu mian animon malfortiĝi... nur tiun ĉi fojon lasu min teni min fortike!
Maljuna Moor.— Por eterne, vi diras?
Rabisto Moor.— Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.
Maljuna Moor.— Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?
Rabisto Moor.— Sed.... Se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro, oni diras, neniam pereas.
Maljuna Moor.— Ankaŭ mia Francisko estas perdita?
Rabisto Moor,ĵetas sin teren antaŭ li. — Mi disrompis la riglilojn de via turo, — donu al mi vian benon!
Maljuna Moor,kun doloro. — Kaj vi devis ekstermi la filon, vi savanto de la patro! Rigardu, Dio neniam laciĝas en la kompateco, kaj ni, mizeraj vermoj, iras dormi kun nia kolero. (Li metas sian manon sur la kapon de la rabisto.) Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!
Rabisto Moor,leviĝante kvietanime. — Ho, kie estas mia fortikeco? Miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj.
Maljuna Moor.— Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono. Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de grizaj haroj, sed via koro — via koro estu la koro de senkulpa infaneco.
Rabisto Moor.— Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo — kisu min, dia maljunulo!
Maljuna Moor,kisas lin. — Pensu, ke ĝi estas kiso de patro, kaj mi pensos, ke mi kisas mian filon. Ĉu vi scias plori?
Rabisto Moor.— Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al mi, se ili nun lin alkondukus!
(La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj.)
Rabisto Moor.— Ho ĉielo! (Li timigite paŝas malantaŭen, penantesin kaŝi. Ili pasas preter li. Li rigardas flanken. Profunda silento. Ili haltas.)
Grimm,kun malgaja tono. — Mia hetmano! (Rabisto Moor ne respondas kaj retiriĝas.)
Schwarz.— Kara hetmano! (Rabisto Moor retiriĝas pluen.)
Grimm.— Ni estas senkulpaj, mia hetmano!
Rabisto Moor,ne rigardante ilin. — Kiu vi estas?
Grimm.— Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.
Rabisto Moor.— Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!
Grimm.— Ni alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo Schweizer, — li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.
Rabisto Moor,kun eksalto. — Sekve vi lin ne trovis?
Schwarz.— Ni lin trovis malvivan.
Rabisto Moor,ĝoje eksaltante. — Dankon al vi, reganto de ĉiuj aferoj! Ĉirkaŭprenu min, miaj infanoj! Kompato estu de nun nia devizo. Sekve ankaŭ tio ĉi pasis, — ĉio pasis.
(Novaj rabistoj. Amalio.)
Rabistoj.— Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!
Amalio,kun disflugantaj haroj. — La mortintoj, ili diras, releviĝis sub la efiko de lia voĉo... mia onklo viva, en tiu ĉi arbaro.... Kie li estas? Karolo! Onklo! Ha! (Ĵetas sin al la maljunulo.)
Maljuna Moor.— Amalio! Mia filino! Amalio! (Premas ŝin en siaj brakoj.)
Rabisto Moor,resaltante. — Kiu metas tiun ĉi bildon antaŭ miajn okulojn?
Amalio,forsaltas de la maljunulo, alsaltas al la rabisto kaj ravite ĉirkaŭprenas lin. — Mi lin havas, ho steloj! Mi lin havas!
Rabisto Moor,elŝirante sin, al la rabistoj. — Ni tuj marŝu for! La satano min elperfidis!
Amalio.— Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?
Maljuna Moor,suprensaltante de la seĝo. — Fianĉo? Filino! Filino! Fianĉo?
Amalio.— Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi ne pereu sub ĝia premo!
Rabisto Moor.— Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu! (Li volas forkuri.)
Amalio.— Kien? kio? Amo.... eterneco.... feliĉego, senfineco! kaj vi forkuras?
Rabisto Moor.— For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min forkuri de ĉi tie por ĉiam!
Amalio.— Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma nokto antaŭ miaj okuloj.... Li forkuras!
Rabisto Moor.— Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro.... Pri nenio plu min demandu! mi estas... mi... via malbeno... via supozita malbeno!... Kiu min allogis ĉi tien? (Li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn.) Kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj de la infero? Pereu do, Amalio! Mortu, patro! Mortu per mi la trian fojon! Ĉi tiuj viaj savintoj estas rabistoj kaj mortigistoj! Via Karolo estas ilia hetmano! (La maljuna Moor falas malviva.)Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas.
Rabisto Moor,alkurante al kverko. — La animoj de tiuj, kiujn mi sufokis meze en ilia ebrieco de amo, de tiuj, kiujn mi frakasis en la sankta dormo, de tiuj, kiujn.... ha, ha, ha! Ĉu vi aŭdas, kiel la pulvoturo krakas super la litoj de akuŝantinoj? ĉu vi vidas, kiel la flamoj atakas la lulilojn de suĉinfanoj! Ĝi estas edziĝofestaj torĉoj, ĝi estas edziĝofesta muziko.... Ho, li ne forgesas, li scias interligi... tial for de mi, feliĉego de amo! tial la amo fariĝas por mi turmentego! Tio ĉi estas redono!
Amalio.— Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!
Rabisto Moor.— Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi ne cedis eĉ unu paŝon, — ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino? tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelosmian fortikecon! Sangon, sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino. Sangon mi devas drinki, kaj ĉio pasos. (Li volas forkuri.)
Amalio,ĵetas sin al lia kolo. — Mortigisto! diablo! Mi ne povas vin forlasi, anĝelo!
Rabisto Moor,forĵetas ŝin de si. — For vi, malica serpento, vi volas moki furiozulon, sed mi kontraŭstaras al la tirano fatalo... kio, vi ploras? Ho vi malicaj, malbonaj steloj! Ŝi ŝajnigas kvazaŭ ŝi ploras, kvazaŭ pri mi ploras iu animo! (Amalio ĵetas sin al lia kolo). Ha, kio ĝi estas? Ŝi ne kraĉas sur min, ne forpuŝas min de si.... Amalio, ĉu vi forgesis? Ĉu vi scias, kiun vi ĉirkaŭprenas, Amalio?
Amalio.— Mia sola, nedisigebla!
Rabisto Moor,en ekstaza feliĉego. — Ŝi min pardonas, ŝi min amas! Mi estas pura, kiel la ĉiela etero, ŝi min amas! Kun ploro mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (Li falas genue kaj ploras forte.) La paco de mia animo revenis, la turmentego finiĝis, la infero plu ne ekzistas... Vidu, ho, vidu, la infanoj de la lumo ploras ĉe la kolo de la plorantaj diabloj... (Leviĝante, al la rabistoj.) Nu, ploru do ankaŭ! Ploru ploru, vi estas ja tiel feliĉaj.... Ho Amalio, Amalio, Amalio! (Li alpremiĝas al ŝia buŝo, ili restas en muta ĉirkaŭpreno.)
Unu rabisto,kolere elpaŝante. — Haltu, perfidulo! Tuj forpuŝu tiun ĉi brakon aŭ mi diros al vi unu vorton, de kiu ekbruegos en viaj oreloj kaj viaj dentoj ekfrapos de teruro! (Li etendas la glavon inter ambaŭ.)
Maljuna rabisto.— Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam nioferis por vi feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos, kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?
Tria rabisto.— Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj, ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari al vi punon.
La rabistoj,en tumulta malordo, nudigante siajn cikatrojn. — Rigardu ĉi tien, rigardu! Ĉu vi konas ĉi tiujn cikatrojn? Vi estas nia! per la sango de nia koro ni aĉetis vin kiel servutulon; vi estas nia, eĉ se la ĉefanĝelo Miĥaelo komencus pro ĉi tio pugnobatadon kun Moloĥo! Marŝ’ kun ni! Ofero por ofero! Amalio por la bando!
Rabisto Moor,forlasante la manon de Amalio. — Finiĝis! Mi volis returniĝi kaj iri al mia patro, sed la reganto en la ĉielo diris, ke tiel ne estu. (Malvarme.) Sencerba malsaĝulo mi estas; kial do mi volis reveni? Granda pekulo neniam povas reveni, tion mi povis scii jam de longe.... Estu trankvila, mi vin petas, estu trankvila! tiel ja estas juste. Mi ne volis tiam, kiam Li min serĉis; nun, kiam mi Lin serĉas, Li ne volas; ĉu povas esti io pli prava? Ne levu tiel viajn okulojn... Li ja min ne bezonas. Ĉu Li ne havas sufiĉege da kreitaĵoj? Se unu estos perdita, ne estas ja io grava por Li, kaj tiu unu estas mi. Venu, kamaradoj!
Amalio,penas lin reteni. — Haltu, haltu! Unu baton! unu mortigan baton! Denove forlasita! Eltiru vian glavon kaj kompatu min!
Rabisto Moor.— La kompato forkuris al la ursoj, — mi vin ne mortigos!
Amalio,ĉirkaŭprenante liajn genuojn. — Ho, pro la sankta Dio! En la nomo de ĉiu kompatemeco! Mi ja ne volas plu amon, miscias ja bone, ke tie supre niaj steloj malamike forkuras unu de la alia, — nur pri morto mi petas! Forlasita, forlasita! Pripensu la tutan plenan terurecon de tiu ĉi esprimo! Mi ne povas tion ĉi elporti. Vi vidas ja, ke nenia virino povus tion ĉi elporti. Nur pri la morto mi petas! Vidu, mia mano tremas! Mi ne havas la kuraĝon, por mem trapiki min. Min timigas la brilanta akraĵo, — por vi ĝi estas ja afero tiel facila, tiel facila, vi estas ja majstro en mortigado, eltiru vian glavon, kaj mi estos feliĉa!
Rabisto Moor.— Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas virinon!
Amalio.— Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, — tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas! (Ŝi rampas al la rabistoj.) En tia okazo vi kompatu min, vi lernantoj de la ekzekutisto! El viaj okuloj elrigardas tia sangavida kompato, ke ĝi estas konsolo por malfeliĉulo. Via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto.
Rabisto Moor.— Virino, kion vi diras? (La rabistoj sin deturnas.)
Amalio.— Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko? (Ŝi leviĝas.) Nu, tiam Didono instruu min morti! (Ŝi volas foriri, unu rabisto celas kontraŭ ŝin.)
Rabisto Moor.— Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor devas morti nur de la mano de Moor! (Li ŝin mortigas.)
Rabisto.— Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?
Rabisto Moor,rigardante la kadavron per rigidaj okuloj. — Ŝi estas trafita! ankoraŭ unu momenta konvulsio, kaj ĉio estos finita.... Nu, rigardu do! Ĉu vi havas ankoraŭ ion por postuli? Vi oferis al mi vivon — vivon, kiu plu ne apartenis al vi, vivon plenan de abomenaĵoj kaj malhonoro, — mi buĉis por vi anĝelon. Nu, rigardu do bone! Ĉu vi nun estas kontentaj?
Grimm.— Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!
Rabisto Moor.— Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek unu somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn. (Kun maldolĉa rido.) La cikatroj, la Bohemaj arbaroj! Jes, jes! ĉi tio kompreneble devis esti pagita.
Schwarz.— Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne estas por vi. Konduku nin pluen!
Rabisto Moor.— Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen. Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, — de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren — de nun ni neniam havos inter ni ion komunan.
Rabistoj.— Ha, malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?
Rabisto Moor.— Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj! Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto, forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon... sed — ho vanta infaneco — nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo. Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, — nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas. Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon; jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, per kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi bezonas oferon — oferon, kiu videbligus ĝiannetuŝeblan majeston antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem devas morti pro la difektita ordo.
Rabistoj.— Forprenu de li la spadon — li volas sin mortigi.
Rabisto Moor.— Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco! Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia dissoneco? (Li ĵetas al ili malestime siajn batalilojn antaŭ la piedojn.) Ili havu min vivan. Mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco.
Rabistoj.— Enĉenigu lin! Li freneziĝis!
Rabisto Moor.— Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto kaj glavo, — kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj gardantoj estas forprenita de mi?
Rabistoj.— Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.
Rabisto Moor.— Oni povus min admiri pro tio. (Post kelka meditado.) Mi rememoras, ke venante ĉi tien mi parolis kun iu malriĉa mizerulo, kiu laboras por taga pago kaj havas dek unu vivajn infanojn.... Oni anoncis, ke oni donos mil luidorojn al tiu, kiu liveros vivan la grandan rabiston. Tiu malriĉulo povas ricevi helpon. (Li foriras.)
Coulommiers. — Imp.PaulBRODARD.
Noto de transskribinto:Mi senrimarke samigis kelkajn malsamaĵojn de komposta stilo, kaj ĝustigis multajn interpunkciajn eraretojn. Ĝustigon de aliaj mispresaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.
Noto de transskribinto:
Mi senrimarke samigis kelkajn malsamaĵojn de komposta stilo, kaj ĝustigis multajn interpunkciajn eraretojn. Ĝustigon de aliaj mispresaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.