Sceno kvara.

Sceno kvara.En la ĝardeno.AMALIO.Amalio.— «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo... per tia voĉo... estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, — la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, — la floroj odoris kiel tiam, — kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li neestas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras, Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!(Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon.)Amalio,kun eksalto. — Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo? (Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas.) Li? kien? kio? jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (Ŝi elprenas la portreton de Karolo.) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi rigardados sendeturne, — kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu. (Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto.)Moor.— Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo? (Amalio nenion respondas.) Kaj kiu estas la feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi estas permesite tiun sanktigitan... (Li volas rigardi la portreton.)Amalio.— Ne, jes, ne!Moor,resaltante. — Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li meritas?Amalio.— Ho, se vi lin konus!Moor.— Mi lin envius!Amalio.— Vi lin adorus, vi volas diri.Moor.— Ha!Amalio.— Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo — io, kio similas vin, kion mi tiel amas....Moor,rigardas al la tero.Amalio. — Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, — kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la kontentecode sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, — ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.Moor.— Ĉu li plu ne ekzistas?Amalio.— Li veturas sur malkvietaj maroj — la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj — la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo.... Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?Moor.— La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.Amalio,paliĝante. — Kio? Vi amas alian? — Ve al mi! kion mi diris!Moor.— Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, — ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.Amalio.— Kiel mi envias vian Amalion!Moor.— Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.Amalio.— Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?Moor.— Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. — Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas malfeliĉa knabino.Amalio.— Malfeliĉa, kaj vin ami!Moor.— Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.Amalio,kun ĝojo. — Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato! Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.(Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon.)Amalio,kantas kaj ludas sur liuto.Ĉu Hektoro volas senreveneIri tien, kie kolerplenePro Patroklo buĉas la venĝanto?Kiu do instruos vian filonTimi diojn, uzi batalilon,Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?Moor,silente prenas la liuton kaj ludas.Karulin’, haltigu vian ploron!Al batalo lasu for Hektoron...(Li forĵetas la liuton kaj forkuras.)

En la ĝardeno.

AMALIO.

Amalio.— «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo... per tia voĉo... estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, — la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, — la floroj odoris kiel tiam, — kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li neestas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras, Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!

(Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon.)

Amalio,kun eksalto. — Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo? (Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas.) Li? kien? kio? jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (Ŝi elprenas la portreton de Karolo.) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi rigardados sendeturne, — kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu. (Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto.)

Moor.— Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo? (Amalio nenion respondas.) Kaj kiu estas la feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi estas permesite tiun sanktigitan... (Li volas rigardi la portreton.)

Amalio.— Ne, jes, ne!

Moor,resaltante. — Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li meritas?

Amalio.— Ho, se vi lin konus!

Moor.— Mi lin envius!

Amalio.— Vi lin adorus, vi volas diri.

Moor.— Ha!

Amalio.— Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo — io, kio similas vin, kion mi tiel amas....

Moor,rigardas al la tero.

Amalio. — Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, — kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la kontentecode sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, — ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.

Moor.— Ĉu li plu ne ekzistas?

Amalio.— Li veturas sur malkvietaj maroj — la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj — la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo.... Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?

Moor.— La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.

Amalio,paliĝante. — Kio? Vi amas alian? — Ve al mi! kion mi diris!

Moor.— Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, — ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.

Amalio.— Kiel mi envias vian Amalion!

Moor.— Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.

Amalio.— Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?

Moor.— Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. — Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas malfeliĉa knabino.

Amalio.— Malfeliĉa, kaj vin ami!

Moor.— Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.

Amalio,kun ĝojo. — Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato! Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.

(Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon.)

Amalio,kantas kaj ludas sur liuto.

Ĉu Hektoro volas senreveneIri tien, kie kolerplenePro Patroklo buĉas la venĝanto?Kiu do instruos vian filonTimi diojn, uzi batalilon,Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Ĉu Hektoro volas senreveneIri tien, kie kolerplenePro Patroklo buĉas la venĝanto?Kiu do instruos vian filonTimi diojn, uzi batalilon,Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Moor,silente prenas la liuton kaj ludas.

Karulin’, haltigu vian ploron!Al batalo lasu for Hektoron...

Karulin’, haltigu vian ploron!Al batalo lasu for Hektoron...

(Li forĵetas la liuton kaj forkuras.)


Back to IndexNext