Sceno tria.

Sceno tria.La Bohemaj arbaroj.SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO da RABISTOJ.Razmann.— Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!Spiegelberg.— Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj homoj, mi al vi diras, — unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, — kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, — de la kapo ĝis la piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timegokaj malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas Spiegelberg.... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, — kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en sia majesteco, — kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.Razmann,ridas. — Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.Spiegelberg.— Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo. Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, — vi scias, ke mi terure malamas la«diem perdidi,»— tial ankoraŭ la nokto devis esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento. La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm, ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian fajfon, — mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj, forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn,kaj ni dume brue atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn, aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino, — kaj nun prezentu al vi la nigrebrunan, sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis.... Mi diras al vi, mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos tutajn naŭ monatojn.Razmann,kun piedekbato. — Al la diabloj! kial mi tie ne estis!Spiegelberg.— Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo? kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.Razmann.— Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.Spiegelberg.— Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, — kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas: honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon, — ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, — kaj tial mi konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj.Razmann.— Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.Spiegelberg.— Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas, kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru al vi, — kie mi haltis?Razmann.— Ĉe la artifikoj.Spiegelberg.— Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, — kaj tiujn klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ la fiziognomiko kaj tiel plu, — frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone rimarkas, kiu ĝin levas, — unu minuton poste vi kuras post li, vi serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis; sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (Kun salto.) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza Diogeno! vi trovis vian homon!Razmann.— Vi estas instruita praktikulo.Spiegelberg.— Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere:de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, — kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, — vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, — kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al bigotulino. — Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?Razmann.— Ĝi estis tondro, — nu, daŭrigu.Spiegelberg.— Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, — tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, — demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, — li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon....Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo.... «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi....» Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? — «Ho, tre volonte, kun ĝojo». — Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!Razmann.— Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiunlecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.Spiegelberg.— Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, — ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon....Razmann.— Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! — Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.Spiegelberg.— Sed la miaj! la miaj.... Pa!Razmann.— Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.Spiegelberg.— Mi dubas.Razmann.— Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, — la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, — nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.Spiegelberg.— Hm! hm!Razmann.— Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli olkvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, — tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt’! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris.... Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, — tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, — la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.Spiegelberg.— Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?Razmann.— Bone, bone, mi komprenas.Spiegelberg.— Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.Razmann.— Mi komprenas, mi komprenas.(Schwarz, rapide enkuras).Razmann.— Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?Schwarz.— Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller....Razmann.— Kio do? kio do?Schwarz.— Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj....Razmann.— Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?Schwarz.— Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.Razmann.— Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?Schwarz.— Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, — kaj al tio ankoraŭ la turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, — Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, — li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, — kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.Razmann.— Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!Spiegelberg.—Memento mori!Sed tio ĉi min ne tuŝas. (Li trilas kanteton.)Se mi ekzekutejon preteriras,Mi nur fermetas unu el l’ okuloj;Ha, tute sola pendas vi, mi diras, —Vi estas do el gent’ de malsaĝuloj!Razmann,kun eksalto. — Aŭdu! Pafo! (Pafado kaj bruo.)Spiegelberg.— Ankoraŭ unu!Razmann.— Denove unu! la hetmano!(Malantaŭ la scenejo oni kantas.)Nurenberganoj pendigas neniunAntaŭ ol ili lin havas. (Bis.)Schweizer, Roller,malantaŭ la scenejo. — He vi, ho! He vi, ho!Razmann.— Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!Schweizer, Roller,malantaŭ la scenejo. — Razmann! Schwarz! Spiegelberg! Razmann!Razmann.— Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero! (Ili kuras al li renkonte.)(Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas.)Rabisto Moor,desaltante de la ĉevalo. — Libereco! libereco! Vi estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj lavu ĝin per vino. (Ĵetas sin sur la teron.) Ĝi estis varmega afero!Razmann,al Roller. — Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi reviviĝis de sub la rado?Schwarz.— Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?Roller,malfacile spirante. — Ĝi estas mi. Per propra korpo. Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?Schwarz.— Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.Roller.— Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas.... Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?Schwarz.— Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?Roller,rapide eltrinkas botelon da brando. — Ha, ĝi estas bongusta,ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, — mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo, — tiel proksime, tiel proksime, — mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi devas danki por la aero, libereco kaj vivo.Schweizer.— Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago — tio estas hodiaŭ — devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu! diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon.Roller.— Mi neniel esperis sukceson.Schweizer.— Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano, ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.Roller.— Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, — jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, — nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, — miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, — mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, — tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!Razmann.— Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, — tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.Roller.— Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, — vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, — ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego.... Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.Spiegelberg,ridas. — Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja forgesita. (Trinkas al li.) Pro la feliĉa renaskiĝo!Roller,forĵetas sian glason. — Ne, per ĉiuj trezoroj de Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la morto.Spiegelberg.— Kaj la saltanta pulvoturo, — vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.Schweizer.— Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, — kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?Unu el la bando.— Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.Schweizer.— Vi bone agis, — por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?Dua.— Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.Tria.— Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.Schweizer.— Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?Schufterle.— Oni diras, ke okdek tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.Rabisto Moor,tre serioza. — Roller, vi estas kare pagita.Schufterle.— Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, — sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.Moor.— Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?Schufterle.— Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, — kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.Moor.— Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (La rabistoj tremante foriras.)Moor,sola marŝas ekscitite tien kaj reen. — Ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia malhonoro. (Li volas forkuri.)Rabistoj,alkuras. — Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis! Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, — infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.Novaj rabistoj.— Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.Novaj rabistoj.— Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.(Moor foriras.)(Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj.)Schweizer.— Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?Razmann.— Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estasnur en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.Schweizer.— Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo.... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, — fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?Spiegelberg.— Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?Schweizer.— Forsavi nin?Spiegelberg.— Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!Schweizer.— Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.Razmann.— La hetmano, la hetmano!Moor,malrapide enirante, al si mem. — Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (Laŭte.) Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj.Schweizer.— Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.Moor.— Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?Schweizer,kun eksalto. — Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo!Razmann.— Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.Moor.— Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur laarbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.Schweizer.— Tio estas por vi, Spiegelberg!Moor.— Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.Schweizer.— Inter tiuj estos mi, mi!Moor.— Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.Schweizer.— Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li.)Moor.— Silentu!Schweizer.— Mi vin petas....Moor.— For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, ke li tamen ankoraŭ estos pendigita.(Patro-monaĥo, eniras.)Patro-monaĥo,konfuzite, al si mem. — Ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (Laŭte.) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto de la eklezio, kaj ekstere staras dek sep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj.Schweizer.— Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.Moor.— Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?Patro-monaĥo.— Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenajviperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado....Schweizer.— Hundo! ĉesu insulti, — aŭ.... (Li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo.)Moor.— Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! — «por pendingo kaj rado?»Patro-monaĥo.— Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, — la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko....Moor.— Tute vere, tute vere! Nu, pluen!Patro-monaĥo.— Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?Moor.— Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?Patro-monaĥo,en fervoro. — Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj? ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio? Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (Kun kunbatitaj manoj.) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo, armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago, pretigita por la lasta trumpetado!Moor.— Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?Patro-monaĥo.— Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, — tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.Moor.— Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!Patro-monaĥo.— Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, — ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi — prezentu al vi — kondamnos vin nur al morto per la rado.Schweizer.— Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?Roller.— Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?Schweizer.— Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (La patro-monaĥo krias.)Moor.— For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (Al la monaĥo, eltirante sian glavon.) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras dek sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, — tamen aŭdu nun! tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, — sed tio ĉi ne estas ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (Li etendas sian dekstran manon.) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujnmi portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro, kiun mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono, kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn, kiujn mi malŝparis kun vi.Patro-monaĥo.— Ho Faraono, Faraono!Moor.— Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, — ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn perrimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. — Forigu lin de miaj okuloj!Patro-monaĥo.— Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!Moor.— Ankoraŭ ne sufiĉe, — nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio. (Li turnas al li sian dorson.)Patro-monaĥo.— Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis. (Turnas sin al la bando.) Aŭdu do vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon, tiam — vidu — viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin, devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico. (Kun triumfa rideto.) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? — Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!Moor.— Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro,malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!Patro-monaĥo,al si mem. — Ĉu tiu homo freneziĝis? (Laŭte.) Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj? Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (Li donas paperon al Schweizer.) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?Moor.— Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredus al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?Patro-monaĥo,al si mem. — Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? (Laŭte.) Jes, certe, certe tiel estas. (Al si mem.) Li min tute frenezigas.Moor.— Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj, vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistojestas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!Patro-monaĥo,ekstreme mirigita. — Mi perdas mian tutan saĝon, mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?Moor.— Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, — mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?Roller,en sovaĝa ekscito. — Kaj se eĉ la infero naŭoble nin ĉirkaŭus! (Svingas sian glavon.) Kiu ne estas hundo, tiu savu la hetmanon!Schweizer,disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al la monaĥo en la vizaĝon. — En niaj kugloj estas la pardono! For, kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!Ĉiuj,bruas. — Savu, savu, savu la hetmanon!Moor,liberigante sin, ĝoje. — Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili havu viva!(Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun nudigitaj glavoj.)

La Bohemaj arbaroj.

SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO da RABISTOJ.

Razmann.— Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!

Spiegelberg.— Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj homoj, mi al vi diras, — unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, — kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, — de la kapo ĝis la piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timegokaj malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas Spiegelberg.... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, — kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en sia majesteco, — kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.

Razmann,ridas. — Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.

Spiegelberg.— Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo. Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, — vi scias, ke mi terure malamas la«diem perdidi,»— tial ankoraŭ la nokto devis esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento. La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm, ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian fajfon, — mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj, forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn,kaj ni dume brue atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn, aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino, — kaj nun prezentu al vi la nigrebrunan, sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis.... Mi diras al vi, mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos tutajn naŭ monatojn.

Razmann,kun piedekbato. — Al la diabloj! kial mi tie ne estis!

Spiegelberg.— Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo? kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.

Razmann.— Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.

Spiegelberg.— Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, — kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas: honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon, — ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, — kaj tial mi konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj.

Razmann.— Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.

Spiegelberg.— Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas, kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru al vi, — kie mi haltis?

Razmann.— Ĉe la artifikoj.

Spiegelberg.— Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, — kaj tiujn klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ la fiziognomiko kaj tiel plu, — frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone rimarkas, kiu ĝin levas, — unu minuton poste vi kuras post li, vi serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis; sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (Kun salto.) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza Diogeno! vi trovis vian homon!

Razmann.— Vi estas instruita praktikulo.

Spiegelberg.— Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere:de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, — kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, — vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, — kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al bigotulino. — Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?

Razmann.— Ĝi estis tondro, — nu, daŭrigu.

Spiegelberg.— Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, — tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, — demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, — li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon....Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo.... «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi....» Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? — «Ho, tre volonte, kun ĝojo». — Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!

Razmann.— Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiunlecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.

Spiegelberg.— Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, — ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon....

Razmann.— Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! — Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.

Spiegelberg.— Sed la miaj! la miaj.... Pa!

Razmann.— Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.

Spiegelberg.— Mi dubas.

Razmann.— Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, — la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, — nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.

Spiegelberg.— Hm! hm!

Razmann.— Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli olkvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, — tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt’! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris.... Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, — tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, — la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.

Spiegelberg.— Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?

Razmann.— Bone, bone, mi komprenas.

Spiegelberg.— Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.

Razmann.— Mi komprenas, mi komprenas.

(Schwarz, rapide enkuras).

Razmann.— Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?

Schwarz.— Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller....

Razmann.— Kio do? kio do?

Schwarz.— Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj....

Razmann.— Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?

Schwarz.— Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.

Razmann.— Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?

Schwarz.— Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, — kaj al tio ankoraŭ la turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, — Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, — li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, — kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.

Razmann.— Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!

Spiegelberg.—Memento mori!Sed tio ĉi min ne tuŝas. (Li trilas kanteton.)

Se mi ekzekutejon preteriras,Mi nur fermetas unu el l’ okuloj;Ha, tute sola pendas vi, mi diras, —Vi estas do el gent’ de malsaĝuloj!

Se mi ekzekutejon preteriras,Mi nur fermetas unu el l’ okuloj;Ha, tute sola pendas vi, mi diras, —Vi estas do el gent’ de malsaĝuloj!

Razmann,kun eksalto. — Aŭdu! Pafo! (Pafado kaj bruo.)

Spiegelberg.— Ankoraŭ unu!

Razmann.— Denove unu! la hetmano!

(Malantaŭ la scenejo oni kantas.)

Nurenberganoj pendigas neniunAntaŭ ol ili lin havas. (Bis.)

Nurenberganoj pendigas neniunAntaŭ ol ili lin havas. (Bis.)

Schweizer, Roller,malantaŭ la scenejo. — He vi, ho! He vi, ho!

Razmann.— Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!

Schweizer, Roller,malantaŭ la scenejo. — Razmann! Schwarz! Spiegelberg! Razmann!

Razmann.— Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero! (Ili kuras al li renkonte.)

(Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas.)

Rabisto Moor,desaltante de la ĉevalo. — Libereco! libereco! Vi estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj lavu ĝin per vino. (Ĵetas sin sur la teron.) Ĝi estis varmega afero!

Razmann,al Roller. — Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi reviviĝis de sub la rado?

Schwarz.— Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?

Roller,malfacile spirante. — Ĝi estas mi. Per propra korpo. Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?

Schwarz.— Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.

Roller.— Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas.... Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?

Schwarz.— Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?

Roller,rapide eltrinkas botelon da brando. — Ha, ĝi estas bongusta,ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, — mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo, — tiel proksime, tiel proksime, — mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi devas danki por la aero, libereco kaj vivo.

Schweizer.— Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago — tio estas hodiaŭ — devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu! diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon.

Roller.— Mi neniel esperis sukceson.

Schweizer.— Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano, ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.

Roller.— Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, — jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, — nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, — miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, — mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, — tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!

Razmann.— Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, — tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.

Roller.— Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, — vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, — ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego.... Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.

Spiegelberg,ridas. — Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja forgesita. (Trinkas al li.) Pro la feliĉa renaskiĝo!

Roller,forĵetas sian glason. — Ne, per ĉiuj trezoroj de Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la morto.

Spiegelberg.— Kaj la saltanta pulvoturo, — vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.

Schweizer.— Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, — kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?

Unu el la bando.— Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.

Schweizer.— Vi bone agis, — por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?

Dua.— Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.

Tria.— Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.

Schweizer.— Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?

Schufterle.— Oni diras, ke okdek tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.

Rabisto Moor,tre serioza. — Roller, vi estas kare pagita.

Schufterle.— Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, — sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.

Moor.— Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?

Schufterle.— Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, — kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.

Moor.— Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (La rabistoj tremante foriras.)

Moor,sola marŝas ekscitite tien kaj reen. — Ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia malhonoro. (Li volas forkuri.)

Rabistoj,alkuras. — Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis! Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, — infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.

Novaj rabistoj.— Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.

Novaj rabistoj.— Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.

(Moor foriras.)

(Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj.)

Schweizer.— Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?

Razmann.— Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estasnur en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.

Schweizer.— Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo.... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, — fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?

Spiegelberg.— Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?

Schweizer.— Forsavi nin?

Spiegelberg.— Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!

Schweizer.— Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.

Razmann.— La hetmano, la hetmano!

Moor,malrapide enirante, al si mem. — Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (Laŭte.) Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj.

Schweizer.— Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.

Moor.— Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?

Schweizer,kun eksalto. — Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo!

Razmann.— Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.

Moor.— Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur laarbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.

Schweizer.— Tio estas por vi, Spiegelberg!

Moor.— Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.

Schweizer.— Inter tiuj estos mi, mi!

Moor.— Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.

Schweizer.— Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li.)

Moor.— Silentu!

Schweizer.— Mi vin petas....

Moor.— For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, ke li tamen ankoraŭ estos pendigita.

(Patro-monaĥo, eniras.)

Patro-monaĥo,konfuzite, al si mem. — Ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (Laŭte.) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto de la eklezio, kaj ekstere staras dek sep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj.

Schweizer.— Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.

Moor.— Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?

Patro-monaĥo.— Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenajviperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado....

Schweizer.— Hundo! ĉesu insulti, — aŭ.... (Li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo.)

Moor.— Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! — «por pendingo kaj rado?»

Patro-monaĥo.— Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, — la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko....

Moor.— Tute vere, tute vere! Nu, pluen!

Patro-monaĥo.— Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?

Moor.— Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?

Patro-monaĥo,en fervoro. — Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj? ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio? Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (Kun kunbatitaj manoj.) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo, armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago, pretigita por la lasta trumpetado!

Moor.— Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?

Patro-monaĥo.— Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, — tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.

Moor.— Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!

Patro-monaĥo.— Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, — ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi — prezentu al vi — kondamnos vin nur al morto per la rado.

Schweizer.— Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?

Roller.— Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?

Schweizer.— Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (La patro-monaĥo krias.)

Moor.— For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (Al la monaĥo, eltirante sian glavon.) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras dek sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, — tamen aŭdu nun! tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, — sed tio ĉi ne estas ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (Li etendas sian dekstran manon.) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujnmi portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro, kiun mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono, kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn, kiujn mi malŝparis kun vi.

Patro-monaĥo.— Ho Faraono, Faraono!

Moor.— Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, — ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn perrimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. — Forigu lin de miaj okuloj!

Patro-monaĥo.— Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!

Moor.— Ankoraŭ ne sufiĉe, — nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio. (Li turnas al li sian dorson.)

Patro-monaĥo.— Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis. (Turnas sin al la bando.) Aŭdu do vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon, tiam — vidu — viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin, devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico. (Kun triumfa rideto.) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? — Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!

Moor.— Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro,malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!

Patro-monaĥo,al si mem. — Ĉu tiu homo freneziĝis? (Laŭte.) Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj? Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (Li donas paperon al Schweizer.) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?

Moor.— Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredus al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?

Patro-monaĥo,al si mem. — Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? (Laŭte.) Jes, certe, certe tiel estas. (Al si mem.) Li min tute frenezigas.

Moor.— Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj, vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistojestas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!

Patro-monaĥo,ekstreme mirigita. — Mi perdas mian tutan saĝon, mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?

Moor.— Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, — mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?

Roller,en sovaĝa ekscito. — Kaj se eĉ la infero naŭoble nin ĉirkaŭus! (Svingas sian glavon.) Kiu ne estas hundo, tiu savu la hetmanon!

Schweizer,disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al la monaĥo en la vizaĝon. — En niaj kugloj estas la pardono! For, kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!

Ĉiuj,bruas. — Savu, savu, savu la hetmanon!

Moor,liberigante sin, ĝoje. — Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili havu viva!

(Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun nudigitaj glavoj.)


Back to IndexNext