KVINA AKTO(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombriĝo;Pål Flida, Bård Brattekaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante supren.)HIRDANOKiel ruĝe ĝi lumas!IU ALIAĜi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon.BÅRD BRATTESankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo?MALJUNA VÅRBELGOCerte ĝi antaŭdiras la morton de granda estro.PÅL FLIDALa morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; — ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki!BÅRD BRATTENe fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun.LA MALJUNA VÅRBELGOEstas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.UNUA HIRDANOEn la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas morta.PÅL FLIDALa reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, — estas pri la savo de ĉiuj.BÅRD BRATTENe utilas; mi parolis al li antaŭe.PÅL FLIDADo mi mem provu.(iras al la pordo maldekstre kaj frapas)Sinjoro reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel nun estas.REĜO SKULE(interne)Mi estas malsana, Pål Flida!PÅL FLIDAĈu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin —REĜO SKULEMi estas malsana.PÅL FLIDAJe la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn.REĜO SKULEFrapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon.PÅL FLIDAVi devas mem kunesti, sinjoro!REĜO SKULENe, ne, ne, — Vi estas pli certaj pri la venko, kiammine kunestas.PETER(venas de dekstre; li estas armile vestita)Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto.BÅRD BRATTESe la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas.PETERDo li devas paroli al ili.(ĉe la pordo maldekstre)Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuraĝon!REĜO SKULEKion diris la skaldo?PETERLa skaldo?REĜO SKULELa skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris.PETERDo vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post vi!REĜO SKULENun mi venos!PÅL FLIDADio estu laŭdata!REĜO SKULE(elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte griziĝis)Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana!(iras antaŭen alPeter)Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta!PETERHo, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej ĝusta.REĜO SKULENe, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi volas agi.LAŬTAJ KRIOJ(ekstere dekstre)Reĝo Skule! Reĝo Skule!REĜO SKULEKio estas?BÅRD BRATTE(ĉe la fenestro)La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena de homoj; — Vi devas paroli al ili.REĜO SKULEĈu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!PETERVi devas, mia alta patro!REĜO SKULEBone, tiel okazu.(iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo)Jen denove streĉas sin la ardanta glavo super mi!PETERĜi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.REĜO SKULEJes, se tiel nur estus.(iras al la fenestro, kaj ekparolas:)Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo.URBANO(ekstere)Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.REĜO SKULENi ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe postulis militan imposton —VIRA VOĈO(malsupre inter la amaso)Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe Låka kaj en Oslo?VIRINORedonu al mi mian fianĉon!KNABORedonu al mi mian patron kaj mian fraton!ALIA VIRINORedonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!VIROLi ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de Sankta Olaf!MULTAJ VOĈOJNe, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!REĜO SKULE(retiras sin malantaŭen de la kurteno)Ne honoriĝis —! Ne reĝo!PÅL FLIDAMalfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi elektiĝis.BÅRD BRATTESe la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.REĜO SKULEKaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta ĉerko.PETERDo elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!PÅL FLIDA(kapskue)Kiel tio fariĝus?PETERĈu ekzistas io ne farigebla kiam estas prili? Sonorigu al tingo, kaj elportu la ĉerkon!PLURAJ EL LA VIROJ(retiras sin)Preĝeja rabo!PETERNe preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al reĝo Skule; ili konsentos —PÅL FLIDAIli ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.PETERĈu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon.(rapidas elen dekstre)REĜO SKULE(ĝojege)Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?PÅL FLIDANe pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.REĜO SKULEIlitenusin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu bato!PÅL FLIDAKion Vi ordonas, ke ni faru?REĜO SKULEĈiujn pontojn vi rompu.PÅL FLIDAIru, kaj rompu ĉiujn pontojn!(Hirdano eliras dekstre.)REĜO SKULEĈiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.PÅL FLIDABone dirite, reĝo.REĜO SKULEKiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.PÅL FLIDA(al unu el la viroj)Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj.(la viro eliras.)REĜO SKULE(parolas al la amaso elde la fenestro)Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu —!(laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la amaso)Kio estastio?SOVAĜA VOĈOPentefaru, pentefaru!BÅRD BRATTE(elrigardas)Estas pastro, kiun la diablo obsedis!PÅL FLIDALi ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.LA VOĈOPentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!MULTAJ VOĈOJFuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!REĜO SKULEKio okazis?BÅRD BRATTEĈiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.REĜO SKULEJes, ĉiuj fuĝas —(kun ekkrio el ĝojo)Ha! ne gravas; — ni estas savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!PÅL FLIDALa ĉerko de reĝo Olaf!BÅRD BRATTEJes, je la ĉielo, — jen ĝi staras!REĜO SKULELa kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!BÅRD BRATTEAŭdu; sonoriĝas al tingo.REĜO SKULENun mi do leĝe honoriĝos.PETER(venas de dekstre)Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.REĜO SKULEDo vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.PETERLa kanonikojn, mia patro; — al ili vi neniun dankon ŝuldas.REĜO SKULEĈu neilivin helpis?PETERIli anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.REĜO SKULEDo la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.PETERLa ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.REĜO SKULEHo, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, — kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.PETEREĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.REĜO SKULEĈiopova Dio, ĉu okazis miraklo; — kiu elprenis la sanktaĵon?PETERMi, mia patro!REĜO SKULE(kun ekkrio)Vi!LA HOMOJ(retiras sin eviteme)Preĝeja rabisto!(Pål Flida, Bård Brattekaj kelkaj aliaj eliras.)PETERLa ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas.(Tenas ĝin supre)REĜO SKULE(silenta, terurfrapita)Preĝejrabisto!PETERPor vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago leviĝos sur la landon; — kio do gravas, se ventega nokto antaŭiris?REĜO SKULELumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis kun vi; — kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.PETERPatro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; — kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!REĜO SKULEMi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.PETER(sovaĝe)Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol forlavi ĝin!REĜO SKULEPura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, — kaj li mokas la ĉielon!PÅL FLIDA(envenas)Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fuĝas en la preĝejojn.REĜO SKULEIlieliru, ilidevaseliri!BÅRD BRATTE(envenas)La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!HIRDANO(envenas)Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!REĜO SKULEKuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!PÅL FLIDANeeblas; la timo paralizis ilin.REĜO SKULE(malespera)Sed mi nepovasfali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo!PETERNe pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!REĜO SKULEJes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!BÅRD BRATTEKiun vojon?REĜO SKULETrans la ponton!PÅL FLIDAVi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.REĜO SKULETamen trans la riveron; — estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! Fuĝo!(Li kajPeterrapidas elen dekstre.)BÅRD BRATTEJes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.PÅL FLIDAEn la nomo de Dio do, ni fuĝu.(Ĉiuj sekvasSkule.)(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)URBANOEnvenu! Ĉi tie li devas esti.IU ALIAMortigu lin!PLURAJMortigu ankaŭ la preĝejrabiston!OPULOAliru singardeme; ili kontraŭmordas.UNUA URBANONe estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.URBANO(venas)Tro malfrue; — reĝo Skule fuĝis.PLURAJKien? Kien?LA VENINTOEnen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.UNUA URBANONi serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.IU ALIAJen la Birkibejnoj.IU TRIAReĝo Håkon mem.MULTAJ EN LA ARO(krias)Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!HÅKON(envenas de dekstre sekvata deGregorius Jonsson, Dagfinn Bondekaj multaj aliaj)Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe longe kontraŭstaris min.UNUA URBANO(surgenue)Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!IU ALIA(ankaŭ genuante)Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.LA UNUALi prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.LA DUAAĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.MULTAJ VOĈOJJes, jes, — Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.DAGFINN BONDEEstus vera vorto, tiu.HÅKONBone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie Skule Bårdsson estas?PLURAJEne en iu el la preĝejoj, sinjoro!HÅKONĈu vi tion certe scias?LA URBANOJJes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj.HÅKON(mallaŭte alDagfinn Bonde)Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo.DAGFINN BONDEKaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata.HÅKON(mallaŭte)Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi.DAGFINN BONDESinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo.HÅKONKaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton.(turnas sin alGregorius Jonsson; neaŭdeble por la aliuloj)Iru; vi iam estis lia amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando.GREGORIUS JONSSON(ĝoja)Vi tion volas, sinjoro?HÅKONPro mia pia, aminda edzino.GREGORIUS JONSSONSed se linefuĝos; se li ne volos aŭ ne povos?HÅKONJe la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto staru valida. Iru!GREGORIUS JONSSONMi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos.(eliras dekstre)HÅKONVi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo Elgisetro.DAGFINN BONDESinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura?HÅKONNenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro.DAGFINN BONDEJes, jes, mi scias.HÅKONSalutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. — Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon, ĉiu ope laŭ siaj faroj.(eliras kun siaj viroj)UNUA URBANOVeo al ni morgaŭ!DUA URBANONi ekhavos grandan kalkulon.UNUA URBANONi, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, — kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis reĝan nomon.DUA URBANOKiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, — kiuj aĉetis ĉiujn havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.UNUA URBANOJes, veo al ni morgaŭ!IU URBANO(rapide eniras de maldekstre)Kie estas Håkon? Kie estas la reĝo?UNUA URBANOKion vi volas pri li?LA ALVENINTODoni al li grandan kaj gravan mesaĝon.PLURAJKiun?LA ALVENINTOTion mi nur diras al la reĝo mem.PLURAJJes, diru, diru!LA ALVENINTOSkule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro.UNUA URBANONeeblas! Li estas en unu el la preĝejoj.LA ALVENINTONe, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.UNUA URBANOHa, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.DUA URBANOJes, ni informu lin, kie estas Skule.UNUA URBANONe! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule.DUA URBANOJes, jes, — ni faru!TRIA URBANOSed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?LA ALVENINTONe, estis nur malmultaj viroj en la boato.UNUA URBANONi armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, — kaj jen supren al Elgisetro!ĈIUJ(mallaŭte)Jes, supren al Elgisetro!(Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.)PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe.Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Brattekaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)PETERVenu jen, kaj ripozu vin, mia patro!REĜO SKULEJes, lasu min ripozi, ripozi.(falglitas malsupren ĉe ŝtono)PETERKiel estas al vi?REĜO SKULEMi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj.PETER(eksaltas)Havigu helpon, — panon al la reĝo.BÅRD BRATTENun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon.PETERSe vi mokas mian patron, mi mortigos vin!BÅRD BRATTEMi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus fari.IU VÅRBELGOSe ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm.PÅL FLIDAPli bone al Elgisetro.BÅRD BRATTE(ekdiras subite)Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la reĝan infanon.PÅL FLIDAĈu vi furiozas?BÅRD BRATTENe, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon?PÅL FLIDANe mi, se ĝi saviĝus tiamaniere.PLURAJNe mi! Ne mi!PETERHa, sed se estus por savo de mia patro!BÅRD BRATTESe vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron, ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros?KELKIUJMi, Mi!PETEREble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento.BÅRD BRATTEAntaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade.(Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.)PETER(alPål Flida)Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj manoj.PÅL FLIDAPor esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko —PETERNe povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; — mia patro havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aŭ kiom da homoj falos porĝi.PÅL FLIDAMalbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo de reĝo Skule.(aŭskultante)Tŝŝ; — ĵetu vin plate sur la teron; venos homoj.(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.)PETEREstas la reĝino.PÅL FLIDAJes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ!PETERIli iros al Elgisetro. La reĝido kunestas!PÅL FLIDAKaj la sinjorinoj de la reĝino.PETERKun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, — nun via regno estas savita!REĜO SKULEMia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, — kiel tiu, kiun la anĝelo starigis kontraŭ Dio.(Aro de kanonikojvenas de dekstre.)KANONIKOKiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule?PÅL FLIDAReĝo Skule mem.KANONIKO(al Skule)Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem —PETERVi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de Olaf.KANONIKOLa ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.REĜO SKULEJes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.PETER(mallaŭte alPål Flida)Zorgu ke mia patro sekure atingos —PÅL FLIDAĈu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?PETERNur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård Bratte.PÅL FLIDAPripensu!PETERNe estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro!(eliras rapide dekstre)IU VÅRBELGO(flustrante al iu alia)Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule?IU ALIATŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.LA UNUAAnkaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.LA KANONIKOKaj nun antaŭen, du kaj du, — unu militisto kaj unu kanoniko —ALIA KANONIKO(sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj)Mi prenas reĝon Skule.REĜO SKULEĈu vi scias la vojon?LA KANONIKOLa vastan vojon.LA UNUA KANONIKORapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la monaĥeja pordego.(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.)REĜO SKULEPeter, mia filo —!(ekpaŝas malantaŭen)Ha, jen la ardanta glavo sur la ĉielo!LA KANONIKO(sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo)Kaj jenmi!REĜO SKULEKiu estas vi?LA KANONIKOMalnova konatulo.REĜO SKULEPli pala viro mi neniam vidis.LA KANONIKOSed vi ne konas min.REĜO SKULEEstas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.LA KANONIKOEstas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo.REĜO SKULEĈu tion vi povas?LA KANONIKOMi povas, se vi mem volas.REĜO SKULEKaj per kiu rimedo?LA KANONIKOPer la rimedo, kiun miantaŭeuzis; — mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero.REĜO SKULEĈiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj.LA KANONIKOEstis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.REĜO SKULEKiuestasvi?LA KANONIKOSendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.REĜO SKULEDe la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?LA KANONIKODe la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo!REĜO SKULE(kriante)Episkopo Nikolas!LA KANONIKO(ekstaras)Vi min rekonas? Ĝusta memoro,provimi ĉi tien revenis.Samŝipe, samvente sub mia deĵorodum jaroj kaj tagoj ni velis.Mi ŝtorman nokton en timo foriris;ungeg’ akcipitra animen metiĝis;petegis mi mesojn kaj sonorigadon,aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.REĜO SKULEKaj nun vi venas de tie malsupre —?LA KANONIKODe malsupre mi venas, sed ne el hazardo;de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;Ne gravas tiu fama brulanta ardo.REĜO SKULEKaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!LA KANONIKOPoetikon? Jes, kaj multegan latinon!Antaŭe ne estis mi latina spertulo;mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,neceso nepra estas lerni latinon.Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,progreso ja certas inter la spertuloj, —duona cento sin papoj nomigis,kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.REĜO SKULESalutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!LA KANONIKOAŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.Malsupre tie estas certa servistara rondo,kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;ricevis Norvegionmi, ĉar al mi ja konata.Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;vidu,videvas regi, kajlidevas fali,vinni devas reĝo kun krono instali.REĜO SKULEJes, donu al mi la kronon! Seĝinmi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.LA KANONIKOJes, poste ni povos kunparoli pri tio.Ĉi-nokte urĝas pri alia io.En Elgisetro dormas la reĝa infano; —se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!REĜO SKULEĈu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?LA KANONIKOSopiras la norvegoj pacon por la lando;kun reĝo devas esti tronpretendanto,ido, la regnon de la patro heredanta;laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!Ĉion vi ricevos per liga konkordo,en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!REĜO SKULEKaj kia la konkordo?LA KANONIKOPor meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!REĜO SKULE(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro)Mia filo estu —(subite haltas kaj ekkrias en teruro:)La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi!(streĉas la brakojn al la ĉielo)Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero!(falas surteren)LA KANONIKODamnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,almine konatan, — mi perdis la povon.Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!Perpetuum mobileen daŭra funkcio;potencon mi havas sur generacioj,potencon sur uloj lum-negaciaj;Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,kvankam trovas ili mian potencon enigmo!(pli antaŭe)Sen mema vol’ al laboro vagantajiras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, —sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, —samopinii nur pritioili povas,ke ĉiun grandecon renversi ili volas, —blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valoleviĝas honore por fuĝo kaj falo, —laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, —mi, la Baglo, episkopo Nikolaso(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)REĜO SKULE(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas)Kie li estas, tiu nigrulo?(eksaltas)Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen.(eliras dekstre)LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo;Margrete, sinjorino RagnhildkajDagfinn Bondevenas el la kapelo.)SINJORINO RAGNHILD(duone al si mem)Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!MARGRETEMia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.SINJORINO RAGNHILDAŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!BIRKIBEJNOMaldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.MARGRETEKlinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!SINJORINO RAGNHILDReĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!DAGFINN BONDEĜin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.MARGRETESilentu, silentu!SINJORINO RAGNHILDĈu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?DAGFINN BONDEReĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.SINJORINO RAGNHILD(alMargrete)Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! Ĉuviestas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru de mi, foriru de mi!MARGRETEBeata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.SINJORINO RAGNHILDMi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!MARGRETEMia patrino, pro la kompato de Dio —(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)DAGFINN BONDEKiu frapas?REĜO SKULE(ekstere)Reĝo.DAGFINN BONDESkule Bårdsson!SINJORINO RAGNHILDReĝo Skule!MARGRETEMia patro!REĜO SKULEMalfermu, malfermu!DAGFINN BONDENe malfermiĝos por senpaculoj.REĜO SKULEEstas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.MARGRETEDagfinn, Dagfinn, estas mia patro!DAGFINN BONDE(iras al la pordo kaj malfermas luketon)Ĉu vi venas kun multaj viroj al la monaĥejo?REĜO SKULEKun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.DAGFINN BONDEKiom estasili?REĜO SKULEMalpli ol unu.MARGRETELi estas sola, Dagfinn!SINJORINO RAGNHILDLa kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!DAGFINN BONDEEn la nomo de Dio do!(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn;reĝo Skulevenas en la monaĥejan korton.)MARGRETE(lin ĉirkaŭbrakante)Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!SINJORINO RAGNHILD(starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.)Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo!DAGFINN BONDEĈi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo.MARGRETEKaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin ĉi-nokte!REĜO SKULEKaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en Norvegio.DAGFINN BONDE(al la Birkibejnoj)Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.MARGRETEHo, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!DAGFINN BONDEMalbone mi alie servus reĝon kaj landon.(al la viroj)Ŝlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaŭ ol la reĝo venos.(mallaŭte alSkule)Adiaŭ, Skule Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon.(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)SINJORINO RAGNHILDJes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.MARGRETEHo, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas.REĜO SKULEMi ne frostas, — sed mi estas laca, laca.MARGRETEDo envenu, kaj ripozu —REĜO SKULEJes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.SIGRID(el la kapelo)Fine vi venis, frato!REĜO SKULESigrid! Ĉu vi ĉi tie?SIGRIDMi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.REĜO SKULEKie estas via infano, Margrete?MARGRETEĜi dormas en la sakristio.REĜO SKULEDo la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.SIGRIDJes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.REĜO SKULENunnur mankas al ni Håkon Håkonsson.MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio)Mia patro! — Mia edzo!REĜO SKULE(rigardas ilin en emocio)Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.SINJORINO RAGNHILDVi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.REĜO SKULEĈu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?SINJORINO RAGNHILDDe la unua tago, kiam mi vidis vin.REĜO SKULE(vigle)Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, — ho, tamen estas bele vivi!SIGRID(kun esprimo de timego)Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojiĝos ĉi-nokte!(Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)MARGRETEAŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!SINJORINO RAGNHILDKiu frapas la pordon?VOĈOJ(ekstere)La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne!REĜO SKULEJes, li estas ĉi tie interne; — kion vi volas al li?BRUANTAJ VOĈOJ(ekstere)Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!MARGRETEKaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci?UNU SOLAReĝo Håkon kondamnis lin en Oslo.IU ALIAMortigi lin estas la devo de kiu ajn!MARGRETEMi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie!VOĈOEstas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel parolas.IU ALIAVi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis lin!SINJORINO RAGNHILDEniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangverŝulojn proksimi al vi!REĜO SKULEJes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide!(volas rapidi en la kapelon)PETER(ekstere dekstre)Mia patro, mia reĝo!Nunvi baldaŭ havos la venkon!REĜO SKULE(kun krio)Li!Li!(falglitas sur la preĝejan ŝtuparon)URBANO(ekstere)Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan tegmenton!ALIULOJĴetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn!PETER(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton)Bonvenon, mia patro!REĜO SKULE(rigardas lin en teruro)Vin — vin mi forgesis —! De kie vi venas?PETER(sovaĝe)Kie estas la reĝido?MARGRETELa reĝido?REĜO SKULE(eksaltas)De kie vi venas, mi demandas?PETERDe la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte.MARGRETEDio!REĜO SKULETion vi faris! kaj nun?PETERLi kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. — Kie estas la reĝido, virino?MARGRETE(kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo)Ĝi kuŝas en la sakristio!PETERSame bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, — mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon!SINJORINO RAGNHILD(krias alSkule)Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!MARGRETEPatro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li!REĜO SKULELi estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; — estas la fido en mi, kiu faris lintiu, kiu li nun estas.PETER(sen lin aŭskultante)La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, — tiuj estis la vortoj de reĝo Skule en Oslo!MARGRETEPeko, peko!PETERSanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson!LA URBANOJ(frapas al la pordo)Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie ni ekbruligos la monaĥejon!REĜO SKULE(kvazaŭ kaptita de forta decido)La granda, reĝa penso! Jesĝiestas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn(krias al la fono)Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!MARGRETE(en teruro kaptas lian manon)Mia patro, kion vi volas?SINJORINO RAGNHILD(kroĉas sin al li kun krio)Skule!SIGRID(fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:)Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; — kreskas flugiloj ĉe lia penso nun!REĜO SKULE(firme kaj forte alPeter)Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, —tiunkiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, — nun mi demetas ilin unu post unu.PETER(en timo)Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!REĜO SKULELa reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.PETER(kun rompita voĉo)La reĝa penso estas tiu de Håkon!REĜO SKULEMi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj.PETERForprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca!(glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon)REĜO SKULEMi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi por sia propra. — Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne povas vivi por tiu de Håkon, — sed mi povas fali por ĝi.MARGRETENe, ne, vi neniam faru!REĜO SKULE(prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde)Ĉu vi amas vian edzon, Margrete?MARGRETEPli alte ol ĉio en la mondo.REĜO SKULEVi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin?MARGRETESinjoro de la ĉielo, donu al mi forton!REĜO SKULEĈu vi povus, Margrete?MARGRETE(mallaŭte en teruro)Ne, ne, — ni devus disiĝi, — mi ne plu kuraĝus vidi lin!REĜO SKULEVi estingus la plej belan lumon elliavivo kaj el la via; — estu trankvila, Margrete, — vi ne bezonos tion.SINJORINO RAGNHILDForvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas.REĜO SKULE(kapskuante)Kun mokanta ombro inter ni? — Ĉi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; — tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero.SIGRIDMia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru.REĜO SKULEEstas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. — Vidu, vidu, supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, — Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; — mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko.SIGRIDNe kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas; tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj, terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj, aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!SINJORINO RAGNHILDIru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontiĝos.(rapidas en la kapelon)MARGRETEMia patro, adiaŭ, adiaŭ, — milfoje adiaŭ!(sekvassinjorinon Ragnhild)SIGRID(malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:)Ekstaru, ekstaru ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero!REĜO SKULESigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita, sed ke mi neskueble scias:Liestas tiu, kiun Dio elektis.SIGRIDMi donos al li vian saluton.REĜO SKULEKaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo.SIGRIDMi faros.REĜO SKULEDiru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa.SIGRIDMi faros, —(montrante al la fono)Aŭdu, ili rompas la ŝlosilon!REĜO SKULE(montras al la kapelo)Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo kaj paco!SIGRIDAŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas —!REĜO SKULE(ridetas malĝoje)Ili sonorigas reĝon al la tombo.SIGRIDNe, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu peko kovriĝu subĝi! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj prenu la kronon de la vivo!(rapidas en la kapelon)(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.)VOĈOJ(ekstere de la pordo)Nunla ŝlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la preĝejan pacon!REĜO SKULEMi venos.LA URBANOJKaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu!REĜO SKULEAnkaŭ la preĝejrabisto venos, jes!(iras alPeter)Mia filo, ĉu vi estas preta?PETERJes, mia patro, mi estas preta.REĜO SKULE(rigardas supren)Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.PETERJen mia mano, patro.REĜO SKULEKaj ne timu por tio, kio nun venos.PETERNe, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.REĜO SKULEPli sekuran vojon ni du neniam iris kune.(Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.)Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon.(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)VOĈONe celumu, ne ŝparu; — haku ilin kie ajn!VOĈO de REĜO SKULEMalhonore estas agi tiel al estroj!(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.)VOĈOIli estas mortaj, ambaŭ!(La reĝa korno aŭdiĝas.)ALIA VOĈOJen venas reĝo Håkon kun sia hirdo!LA AMASOSaluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!GREGORIUS JONSSON(haltas ĉe la mortintoj)Mi tamen venis tro malfrue!(iras en la monaĥejan korton)DAGFINN BONDEMalfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta!(elkrias)Enen ĉi tie, reĝo Håkon!HÅKON(hezitante)La korpo ĝene baras la vojon!DAGFINN BONDESe Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson!HÅKONEn la nomo de Dio do!(tretas trans la korpon, kaj envenas)DAGFINN BONDEFine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tielikuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el ĉiuj.HÅKONĈiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li.DAGFINN BONDEEnigmo?HÅKON(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:)Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.)Kurteno
(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombriĝo;Pål Flida, Bård Brattekaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante supren.)
HIRDANOKiel ruĝe ĝi lumas!
IU ALIAĜi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon.
BÅRD BRATTESankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo?
MALJUNA VÅRBELGOCerte ĝi antaŭdiras la morton de granda estro.
PÅL FLIDALa morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; — ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki!
BÅRD BRATTENe fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun.
LA MALJUNA VÅRBELGOEstas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.
UNUA HIRDANOEn la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas morta.
PÅL FLIDALa reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, — estas pri la savo de ĉiuj.
BÅRD BRATTENe utilas; mi parolis al li antaŭe.
PÅL FLIDADo mi mem provu.(iras al la pordo maldekstre kaj frapas)Sinjoro reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel nun estas.
REĜO SKULE(interne)Mi estas malsana, Pål Flida!
PÅL FLIDAĈu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin —
REĜO SKULEMi estas malsana.
PÅL FLIDAJe la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn.
REĜO SKULEFrapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon.
PÅL FLIDAVi devas mem kunesti, sinjoro!
REĜO SKULENe, ne, ne, — Vi estas pli certaj pri la venko, kiammine kunestas.
PETER(venas de dekstre; li estas armile vestita)Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto.
BÅRD BRATTESe la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas.
PETERDo li devas paroli al ili.(ĉe la pordo maldekstre)Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuraĝon!
REĜO SKULEKion diris la skaldo?
PETERLa skaldo?
REĜO SKULELa skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris.
PETERDo vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post vi!
REĜO SKULENun mi venos!
PÅL FLIDADio estu laŭdata!
REĜO SKULE(elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte griziĝis)Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana!(iras antaŭen alPeter)Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta!
PETERHo, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej ĝusta.
REĜO SKULENe, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi volas agi.
LAŬTAJ KRIOJ(ekstere dekstre)Reĝo Skule! Reĝo Skule!
REĜO SKULEKio estas?
BÅRD BRATTE(ĉe la fenestro)La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena de homoj; — Vi devas paroli al ili.
REĜO SKULEĈu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!
PETERVi devas, mia alta patro!
REĜO SKULEBone, tiel okazu.(iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo)Jen denove streĉas sin la ardanta glavo super mi!
PETERĜi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.
REĜO SKULEJes, se tiel nur estus.(iras al la fenestro, kaj ekparolas:)Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo.
URBANO(ekstere)Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.
REĜO SKULENi ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe postulis militan imposton —
VIRA VOĈO(malsupre inter la amaso)Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe Låka kaj en Oslo?
VIRINORedonu al mi mian fianĉon!
KNABORedonu al mi mian patron kaj mian fraton!
ALIA VIRINORedonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!
VIROLi ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de Sankta Olaf!
MULTAJ VOĈOJNe, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!
REĜO SKULE(retiras sin malantaŭen de la kurteno)Ne honoriĝis —! Ne reĝo!
PÅL FLIDAMalfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi elektiĝis.
BÅRD BRATTESe la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.
REĜO SKULEKaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta ĉerko.
PETERDo elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!
PÅL FLIDA(kapskue)Kiel tio fariĝus?
PETERĈu ekzistas io ne farigebla kiam estas prili? Sonorigu al tingo, kaj elportu la ĉerkon!
PLURAJ EL LA VIROJ(retiras sin)Preĝeja rabo!
PETERNe preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al reĝo Skule; ili konsentos —
PÅL FLIDAIli ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.
PETERĈu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon.(rapidas elen dekstre)
REĜO SKULE(ĝojege)Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?
PÅL FLIDANe pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.
REĜO SKULEIlitenusin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu bato!
PÅL FLIDAKion Vi ordonas, ke ni faru?
REĜO SKULEĈiujn pontojn vi rompu.
PÅL FLIDAIru, kaj rompu ĉiujn pontojn!
(Hirdano eliras dekstre.)
REĜO SKULEĈiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.
PÅL FLIDABone dirite, reĝo.
REĜO SKULEKiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.
PÅL FLIDA(al unu el la viroj)Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj.(la viro eliras.)
REĜO SKULE(parolas al la amaso elde la fenestro)Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu —!(laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la amaso)Kio estastio?
SOVAĜA VOĈOPentefaru, pentefaru!
BÅRD BRATTE(elrigardas)Estas pastro, kiun la diablo obsedis!
PÅL FLIDALi ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.
LA VOĈOPentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!
MULTAJ VOĈOJFuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!
REĜO SKULEKio okazis?
BÅRD BRATTEĈiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.
REĜO SKULEJes, ĉiuj fuĝas —(kun ekkrio el ĝojo)Ha! ne gravas; — ni estas savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!
PÅL FLIDALa ĉerko de reĝo Olaf!
BÅRD BRATTEJes, je la ĉielo, — jen ĝi staras!
REĜO SKULELa kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!
BÅRD BRATTEAŭdu; sonoriĝas al tingo.
REĜO SKULENun mi do leĝe honoriĝos.
PETER(venas de dekstre)Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.
REĜO SKULEDo vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.
PETERLa kanonikojn, mia patro; — al ili vi neniun dankon ŝuldas.
REĜO SKULEĈu neilivin helpis?
PETERIli anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.
REĜO SKULEDo la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.
PETERLa ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.
REĜO SKULEHo, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, — kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.
PETEREĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.
REĜO SKULEĈiopova Dio, ĉu okazis miraklo; — kiu elprenis la sanktaĵon?
PETERMi, mia patro!
REĜO SKULE(kun ekkrio)Vi!
LA HOMOJ(retiras sin eviteme)Preĝeja rabisto!
(Pål Flida, Bård Brattekaj kelkaj aliaj eliras.)
PETERLa ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas.(Tenas ĝin supre)
REĜO SKULE(silenta, terurfrapita)Preĝejrabisto!
PETERPor vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago leviĝos sur la landon; — kio do gravas, se ventega nokto antaŭiris?
REĜO SKULELumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis kun vi; — kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.
PETERPatro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; — kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!
REĜO SKULEMi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.
PETER(sovaĝe)Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol forlavi ĝin!
REĜO SKULEPura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, — kaj li mokas la ĉielon!
PÅL FLIDA(envenas)Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fuĝas en la preĝejojn.
REĜO SKULEIlieliru, ilidevaseliri!
BÅRD BRATTE(envenas)La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!
HIRDANO(envenas)Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!
REĜO SKULEKuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!
PÅL FLIDANeeblas; la timo paralizis ilin.
REĜO SKULE(malespera)Sed mi nepovasfali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo!
PETERNe pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!
REĜO SKULEJes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!
BÅRD BRATTEKiun vojon?
REĜO SKULETrans la ponton!
PÅL FLIDAVi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.
REĜO SKULETamen trans la riveron; — estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! Fuĝo!(Li kajPeterrapidas elen dekstre.)
BÅRD BRATTEJes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.
PÅL FLIDAEn la nomo de Dio do, ni fuĝu.(Ĉiuj sekvasSkule.)
(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)
URBANOEnvenu! Ĉi tie li devas esti.
IU ALIAMortigu lin!
PLURAJMortigu ankaŭ la preĝejrabiston!
OPULOAliru singardeme; ili kontraŭmordas.
UNUA URBANONe estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.
URBANO(venas)Tro malfrue; — reĝo Skule fuĝis.
PLURAJKien? Kien?
LA VENINTOEnen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.
UNUA URBANONi serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.
IU ALIAJen la Birkibejnoj.
IU TRIAReĝo Håkon mem.
MULTAJ EN LA ARO(krias)Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!
HÅKON(envenas de dekstre sekvata deGregorius Jonsson, Dagfinn Bondekaj multaj aliaj)Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe longe kontraŭstaris min.
UNUA URBANO(surgenue)Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!
IU ALIA(ankaŭ genuante)Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.
LA UNUALi prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.
LA DUAAĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.
MULTAJ VOĈOJJes, jes, — Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.
DAGFINN BONDEEstus vera vorto, tiu.
HÅKONBone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie Skule Bårdsson estas?
PLURAJEne en iu el la preĝejoj, sinjoro!
HÅKONĈu vi tion certe scias?
LA URBANOJJes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj.
HÅKON(mallaŭte alDagfinn Bonde)Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo.
DAGFINN BONDEKaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata.
HÅKON(mallaŭte)Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi.
DAGFINN BONDESinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo.
HÅKONKaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton.(turnas sin alGregorius Jonsson; neaŭdeble por la aliuloj)Iru; vi iam estis lia amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando.
GREGORIUS JONSSON(ĝoja)Vi tion volas, sinjoro?
HÅKONPro mia pia, aminda edzino.
GREGORIUS JONSSONSed se linefuĝos; se li ne volos aŭ ne povos?
HÅKONJe la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto staru valida. Iru!
GREGORIUS JONSSONMi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos.(eliras dekstre)
HÅKONVi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo Elgisetro.
DAGFINN BONDESinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura?
HÅKONNenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro.
DAGFINN BONDEJes, jes, mi scias.
HÅKONSalutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. — Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon, ĉiu ope laŭ siaj faroj.(eliras kun siaj viroj)
UNUA URBANOVeo al ni morgaŭ!
DUA URBANONi ekhavos grandan kalkulon.
UNUA URBANONi, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, — kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis reĝan nomon.
DUA URBANOKiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, — kiuj aĉetis ĉiujn havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.
UNUA URBANOJes, veo al ni morgaŭ!
IU URBANO(rapide eniras de maldekstre)Kie estas Håkon? Kie estas la reĝo?
UNUA URBANOKion vi volas pri li?
LA ALVENINTODoni al li grandan kaj gravan mesaĝon.
PLURAJKiun?
LA ALVENINTOTion mi nur diras al la reĝo mem.
PLURAJJes, diru, diru!
LA ALVENINTOSkule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro.
UNUA URBANONeeblas! Li estas en unu el la preĝejoj.
LA ALVENINTONe, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.
UNUA URBANOHa, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.
DUA URBANOJes, ni informu lin, kie estas Skule.
UNUA URBANONe! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule.
DUA URBANOJes, jes, — ni faru!
TRIA URBANOSed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?
LA ALVENINTONe, estis nur malmultaj viroj en la boato.
UNUA URBANONi armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, — kaj jen supren al Elgisetro!
ĈIUJ(mallaŭte)Jes, supren al Elgisetro!(Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.)
(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe.Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Brattekaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)
PETERVenu jen, kaj ripozu vin, mia patro!
REĜO SKULEJes, lasu min ripozi, ripozi.(falglitas malsupren ĉe ŝtono)
PETERKiel estas al vi?
REĜO SKULEMi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj.
PETER(eksaltas)Havigu helpon, — panon al la reĝo.
BÅRD BRATTENun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon.
PETERSe vi mokas mian patron, mi mortigos vin!
BÅRD BRATTEMi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus fari.
IU VÅRBELGOSe ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm.
PÅL FLIDAPli bone al Elgisetro.
BÅRD BRATTE(ekdiras subite)Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la reĝan infanon.
PÅL FLIDAĈu vi furiozas?
BÅRD BRATTENe, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon?
PÅL FLIDANe mi, se ĝi saviĝus tiamaniere.
PLURAJNe mi! Ne mi!
PETERHa, sed se estus por savo de mia patro!
BÅRD BRATTESe vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron, ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros?
KELKIUJMi, Mi!
PETEREble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento.
BÅRD BRATTEAntaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade.(Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.)
PETER(alPål Flida)Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj manoj.
PÅL FLIDAPor esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko —
PETERNe povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; — mia patro havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aŭ kiom da homoj falos porĝi.
PÅL FLIDAMalbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo de reĝo Skule.(aŭskultante)Tŝŝ; — ĵetu vin plate sur la teron; venos homoj.
(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.)
PETEREstas la reĝino.
PÅL FLIDAJes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ!
PETERIli iros al Elgisetro. La reĝido kunestas!
PÅL FLIDAKaj la sinjorinoj de la reĝino.
PETERKun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, — nun via regno estas savita!
REĜO SKULEMia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, — kiel tiu, kiun la anĝelo starigis kontraŭ Dio.
(Aro de kanonikojvenas de dekstre.)
KANONIKOKiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule?
PÅL FLIDAReĝo Skule mem.
KANONIKO(al Skule)Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem —
PETERVi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de Olaf.
KANONIKOLa ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.
REĜO SKULEJes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.
PETER(mallaŭte alPål Flida)Zorgu ke mia patro sekure atingos —
PÅL FLIDAĈu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?
PETERNur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård Bratte.
PÅL FLIDAPripensu!
PETERNe estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro!(eliras rapide dekstre)
IU VÅRBELGO(flustrante al iu alia)Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule?
IU ALIATŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.
LA UNUAAnkaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.
LA KANONIKOKaj nun antaŭen, du kaj du, — unu militisto kaj unu kanoniko —
ALIA KANONIKO(sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj)Mi prenas reĝon Skule.
REĜO SKULEĈu vi scias la vojon?
LA KANONIKOLa vastan vojon.
LA UNUA KANONIKORapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la monaĥeja pordego.
(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.)
REĜO SKULEPeter, mia filo —!(ekpaŝas malantaŭen)Ha, jen la ardanta glavo sur la ĉielo!
LA KANONIKO(sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo)Kaj jenmi!
REĜO SKULEKiu estas vi?
LA KANONIKOMalnova konatulo.
REĜO SKULEPli pala viro mi neniam vidis.
LA KANONIKOSed vi ne konas min.
REĜO SKULEEstas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.
LA KANONIKOEstas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo.
REĜO SKULEĈu tion vi povas?
LA KANONIKOMi povas, se vi mem volas.
REĜO SKULEKaj per kiu rimedo?
LA KANONIKOPer la rimedo, kiun miantaŭeuzis; — mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero.
REĜO SKULEĈiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj.
LA KANONIKOEstis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.
REĜO SKULEKiuestasvi?
LA KANONIKOSendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.
REĜO SKULEDe la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?
LA KANONIKODe la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo!
REĜO SKULE(kriante)Episkopo Nikolas!
LA KANONIKO(ekstaras)
Vi min rekonas? Ĝusta memoro,provimi ĉi tien revenis.Samŝipe, samvente sub mia deĵorodum jaroj kaj tagoj ni velis.Mi ŝtorman nokton en timo foriris;ungeg’ akcipitra animen metiĝis;petegis mi mesojn kaj sonorigadon,aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.
Vi min rekonas? Ĝusta memoro,provimi ĉi tien revenis.Samŝipe, samvente sub mia deĵorodum jaroj kaj tagoj ni velis.Mi ŝtorman nokton en timo foriris;ungeg’ akcipitra animen metiĝis;petegis mi mesojn kaj sonorigadon,aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.
REĜO SKULEKaj nun vi venas de tie malsupre —?
LA KANONIKO
De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;Ne gravas tiu fama brulanta ardo.
De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;Ne gravas tiu fama brulanta ardo.
REĜO SKULEKaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!
LA KANONIKO
Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!Antaŭe ne estis mi latina spertulo;mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,neceso nepra estas lerni latinon.Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,progreso ja certas inter la spertuloj, —duona cento sin papoj nomigis,kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.
Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!Antaŭe ne estis mi latina spertulo;mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,neceso nepra estas lerni latinon.Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,progreso ja certas inter la spertuloj, —duona cento sin papoj nomigis,kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.
REĜO SKULESalutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!
LA KANONIKO
Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.Malsupre tie estas certa servistara rondo,kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;ricevis Norvegionmi, ĉar al mi ja konata.Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;vidu,videvas regi, kajlidevas fali,vinni devas reĝo kun krono instali.
Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.Malsupre tie estas certa servistara rondo,kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;ricevis Norvegionmi, ĉar al mi ja konata.Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;vidu,videvas regi, kajlidevas fali,vinni devas reĝo kun krono instali.
REĜO SKULEJes, donu al mi la kronon! Seĝinmi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.
LA KANONIKO
Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.Ĉi-nokte urĝas pri alia io.En Elgisetro dormas la reĝa infano; —se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!
Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.Ĉi-nokte urĝas pri alia io.En Elgisetro dormas la reĝa infano; —se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!
REĜO SKULEĈu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?
LA KANONIKO
Sopiras la norvegoj pacon por la lando;kun reĝo devas esti tronpretendanto,ido, la regnon de la patro heredanta;laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!Ĉion vi ricevos per liga konkordo,en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!
Sopiras la norvegoj pacon por la lando;kun reĝo devas esti tronpretendanto,ido, la regnon de la patro heredanta;laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!Ĉion vi ricevos per liga konkordo,en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!
REĜO SKULEKaj kia la konkordo?
LA KANONIKO
Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!
Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!
REĜO SKULE(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro)Mia filo estu —(subite haltas kaj ekkrias en teruro:)La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi!(streĉas la brakojn al la ĉielo)Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero!(falas surteren)
LA KANONIKO
Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,almine konatan, — mi perdis la povon.Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!Perpetuum mobileen daŭra funkcio;potencon mi havas sur generacioj,potencon sur uloj lum-negaciaj;Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,kvankam trovas ili mian potencon enigmo!(pli antaŭe)Sen mema vol’ al laboro vagantajiras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, —sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, —samopinii nur pritioili povas,ke ĉiun grandecon renversi ili volas, —blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valoleviĝas honore por fuĝo kaj falo, —laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, —mi, la Baglo, episkopo Nikolaso
Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,almine konatan, — mi perdis la povon.Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!Perpetuum mobileen daŭra funkcio;potencon mi havas sur generacioj,potencon sur uloj lum-negaciaj;Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,kvankam trovas ili mian potencon enigmo!(pli antaŭe)Sen mema vol’ al laboro vagantajiras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, —sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, —samopinii nur pritioili povas,ke ĉiun grandecon renversi ili volas, —blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valoleviĝas honore por fuĝo kaj falo, —laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, —mi, la Baglo, episkopo Nikolaso
(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)
REĜO SKULE(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas)Kie li estas, tiu nigrulo?(eksaltas)Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen.(eliras dekstre)
(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo;Margrete, sinjorino RagnhildkajDagfinn Bondevenas el la kapelo.)
SINJORINO RAGNHILD(duone al si mem)Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!
MARGRETEMia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.
SINJORINO RAGNHILDAŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!
BIRKIBEJNOMaldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.
MARGRETEKlinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!
SINJORINO RAGNHILDReĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!
DAGFINN BONDEĜin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.
MARGRETESilentu, silentu!
SINJORINO RAGNHILDĈu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?
DAGFINN BONDEReĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.
SINJORINO RAGNHILD(alMargrete)Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! Ĉuviestas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru de mi, foriru de mi!
MARGRETEBeata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.
SINJORINO RAGNHILDMi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!
MARGRETEMia patrino, pro la kompato de Dio —
(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)
DAGFINN BONDEKiu frapas?
REĜO SKULE(ekstere)Reĝo.
DAGFINN BONDESkule Bårdsson!
SINJORINO RAGNHILDReĝo Skule!
MARGRETEMia patro!
REĜO SKULEMalfermu, malfermu!
DAGFINN BONDENe malfermiĝos por senpaculoj.
REĜO SKULEEstas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.
MARGRETEDagfinn, Dagfinn, estas mia patro!
DAGFINN BONDE(iras al la pordo kaj malfermas luketon)Ĉu vi venas kun multaj viroj al la monaĥejo?
REĜO SKULEKun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.
DAGFINN BONDEKiom estasili?
REĜO SKULEMalpli ol unu.
MARGRETELi estas sola, Dagfinn!
SINJORINO RAGNHILDLa kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!
DAGFINN BONDEEn la nomo de Dio do!
(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn;reĝo Skulevenas en la monaĥejan korton.)
MARGRETE(lin ĉirkaŭbrakante)Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!
SINJORINO RAGNHILD(starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.)Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo!
DAGFINN BONDEĈi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo.
MARGRETEKaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin ĉi-nokte!
REĜO SKULEKaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en Norvegio.
DAGFINN BONDE(al la Birkibejnoj)Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.
MARGRETEHo, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!
DAGFINN BONDEMalbone mi alie servus reĝon kaj landon.(al la viroj)Ŝlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaŭ ol la reĝo venos.(mallaŭte alSkule)Adiaŭ, Skule Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon.
(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)
SINJORINO RAGNHILDJes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.
MARGRETEHo, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas.
REĜO SKULEMi ne frostas, — sed mi estas laca, laca.
MARGRETEDo envenu, kaj ripozu —
REĜO SKULEJes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.
SIGRID(el la kapelo)Fine vi venis, frato!
REĜO SKULESigrid! Ĉu vi ĉi tie?
SIGRIDMi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.
REĜO SKULEKie estas via infano, Margrete?
MARGRETEĜi dormas en la sakristio.
REĜO SKULEDo la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.
SIGRIDJes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.
REĜO SKULENunnur mankas al ni Håkon Håkonsson.
MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio)Mia patro! — Mia edzo!
REĜO SKULE(rigardas ilin en emocio)Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.
SINJORINO RAGNHILDVi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.
REĜO SKULEĈu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?
SINJORINO RAGNHILDDe la unua tago, kiam mi vidis vin.
REĜO SKULE(vigle)Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, — ho, tamen estas bele vivi!
SIGRID(kun esprimo de timego)Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojiĝos ĉi-nokte!(Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)
MARGRETEAŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!
SINJORINO RAGNHILDKiu frapas la pordon?
VOĈOJ(ekstere)La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne!
REĜO SKULEJes, li estas ĉi tie interne; — kion vi volas al li?
BRUANTAJ VOĈOJ(ekstere)Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!
MARGRETEKaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci?
UNU SOLAReĝo Håkon kondamnis lin en Oslo.
IU ALIAMortigi lin estas la devo de kiu ajn!
MARGRETEMi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie!
VOĈOEstas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel parolas.
IU ALIAVi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis lin!
SINJORINO RAGNHILDEniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangverŝulojn proksimi al vi!
REĜO SKULEJes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide!(volas rapidi en la kapelon)
PETER(ekstere dekstre)Mia patro, mia reĝo!Nunvi baldaŭ havos la venkon!
REĜO SKULE(kun krio)Li!Li!(falglitas sur la preĝejan ŝtuparon)
URBANO(ekstere)Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan tegmenton!
ALIULOJĴetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn!
PETER(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton)Bonvenon, mia patro!
REĜO SKULE(rigardas lin en teruro)Vin — vin mi forgesis —! De kie vi venas?
PETER(sovaĝe)Kie estas la reĝido?
MARGRETELa reĝido?
REĜO SKULE(eksaltas)De kie vi venas, mi demandas?
PETERDe la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte.
MARGRETEDio!
REĜO SKULETion vi faris! kaj nun?
PETERLi kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. — Kie estas la reĝido, virino?
MARGRETE(kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo)Ĝi kuŝas en la sakristio!
PETERSame bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, — mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon!
SINJORINO RAGNHILD(krias alSkule)Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!
MARGRETEPatro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li!
REĜO SKULELi estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; — estas la fido en mi, kiu faris lintiu, kiu li nun estas.
PETER(sen lin aŭskultante)La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, — tiuj estis la vortoj de reĝo Skule en Oslo!
MARGRETEPeko, peko!
PETERSanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson!
LA URBANOJ(frapas al la pordo)Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie ni ekbruligos la monaĥejon!
REĜO SKULE(kvazaŭ kaptita de forta decido)La granda, reĝa penso! Jesĝiestas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn(krias al la fono)Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!
MARGRETE(en teruro kaptas lian manon)Mia patro, kion vi volas?
SINJORINO RAGNHILD(kroĉas sin al li kun krio)Skule!
SIGRID(fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:)Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; — kreskas flugiloj ĉe lia penso nun!
REĜO SKULE(firme kaj forte alPeter)Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, —tiunkiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, — nun mi demetas ilin unu post unu.
PETER(en timo)Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!
REĜO SKULELa reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.
PETER(kun rompita voĉo)La reĝa penso estas tiu de Håkon!
REĜO SKULEMi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj.
PETERForprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca!(glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon)
REĜO SKULEMi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi por sia propra. — Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne povas vivi por tiu de Håkon, — sed mi povas fali por ĝi.
MARGRETENe, ne, vi neniam faru!
REĜO SKULE(prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde)Ĉu vi amas vian edzon, Margrete?
MARGRETEPli alte ol ĉio en la mondo.
REĜO SKULEVi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin?
MARGRETESinjoro de la ĉielo, donu al mi forton!
REĜO SKULEĈu vi povus, Margrete?
MARGRETE(mallaŭte en teruro)Ne, ne, — ni devus disiĝi, — mi ne plu kuraĝus vidi lin!
REĜO SKULEVi estingus la plej belan lumon elliavivo kaj el la via; — estu trankvila, Margrete, — vi ne bezonos tion.
SINJORINO RAGNHILDForvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas.
REĜO SKULE(kapskuante)Kun mokanta ombro inter ni? — Ĉi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; — tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero.
SIGRIDMia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru.
REĜO SKULEEstas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. — Vidu, vidu, supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, — Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; — mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko.
SIGRIDNe kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas; tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj, terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj, aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!
SINJORINO RAGNHILDIru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontiĝos.(rapidas en la kapelon)
MARGRETEMia patro, adiaŭ, adiaŭ, — milfoje adiaŭ!(sekvassinjorinon Ragnhild)
SIGRID(malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:)Ekstaru, ekstaru ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero!
REĜO SKULESigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita, sed ke mi neskueble scias:Liestas tiu, kiun Dio elektis.
SIGRIDMi donos al li vian saluton.
REĜO SKULEKaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo.
SIGRIDMi faros.
REĜO SKULEDiru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa.
SIGRIDMi faros, —(montrante al la fono)Aŭdu, ili rompas la ŝlosilon!
REĜO SKULE(montras al la kapelo)Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo kaj paco!
SIGRIDAŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas —!
REĜO SKULE(ridetas malĝoje)Ili sonorigas reĝon al la tombo.
SIGRIDNe, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu peko kovriĝu subĝi! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj prenu la kronon de la vivo!(rapidas en la kapelon)
(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.)
VOĈOJ(ekstere de la pordo)Nunla ŝlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la preĝejan pacon!
REĜO SKULEMi venos.
LA URBANOJKaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu!
REĜO SKULEAnkaŭ la preĝejrabisto venos, jes!(iras alPeter)Mia filo, ĉu vi estas preta?
PETERJes, mia patro, mi estas preta.
REĜO SKULE(rigardas supren)Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.
PETERJen mia mano, patro.
REĜO SKULEKaj ne timu por tio, kio nun venos.
PETERNe, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.
REĜO SKULEPli sekuran vojon ni du neniam iris kune.(Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.)Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon.
(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)
VOĈONe celumu, ne ŝparu; — haku ilin kie ajn!
VOĈO de REĜO SKULEMalhonore estas agi tiel al estroj!
(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.)
VOĈOIli estas mortaj, ambaŭ!(La reĝa korno aŭdiĝas.)
ALIA VOĈOJen venas reĝo Håkon kun sia hirdo!
LA AMASOSaluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!
GREGORIUS JONSSON(haltas ĉe la mortintoj)Mi tamen venis tro malfrue!(iras en la monaĥejan korton)
DAGFINN BONDEMalfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta!(elkrias)Enen ĉi tie, reĝo Håkon!
HÅKON(hezitante)La korpo ĝene baras la vojon!
DAGFINN BONDESe Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson!
HÅKONEn la nomo de Dio do!(tretas trans la korpon, kaj envenas)
DAGFINN BONDEFine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tielikuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el ĉiuj.
HÅKONĈiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li.
DAGFINN BONDEEnigmo?
HÅKON(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:)Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.
(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.)
Kurteno