La malaj ekstremuloj inter la Esperantistoj[24]rigardas la decidigan rolon de DroZamenhof finita, kiam la lingvo de li kreita iĝis kvazaŭ memflugpova. Laŭ ili jam en la momento de ĝia enmondigo aŭ iom poste—eble ĉe la oficialigo de la "Fundamento" (1905)—ĝia aŭtoro demetis ĉiun personan rajton pri sia kreaĵo kaj rezignis pri ĉia influo al ĝia evoluigo. Kion ajn li verkis, konsilis, korektis, aprobis ktp. krom la "Fundamento", estas nur verkojprivataj, kiujn oni povas rigardi kiel modelajn, sed ne kiel devigajn. Al ĉi tiu partio "maldekstra" apartenis—DroZamenhof mem; la lasta frazo estas citaĵo laŭ lia 'Antaŭparolo' al la Fundamento.[25]
Laŭ mia opiniola plej bona vojo estas en la mezo. Ni nek alpensu al DroZamenhof superhomajn kapablojn, nek rigardu lin kiel seninfluan personon privatan. Li estis homo, do li povis erari, sed li estis homo tiom eminenta, ke ni povas fidi liajn vortojn pli ol tiujn de aliuloj. Do unu el la plej fortaj argumentoj por la ĝusteco de io en nia lingvo estu kaj restu: "Tion diris, konsilis aŭ ĉiam uzisla Majstro!" Aliflanke ni per tio ne fordonu la rajton pensi ankaŭ nedepende, ni ne ligu nin, sekviblindealĉio, kion DroZamenhof opiniis bona. Ni konservu al ni la liberecon, kie ajn nipost zorga pripensadovenis al alia rezulto ol li, povi esprimi tion kaj tiel doni stimulon al nova funda esplorado de la duba demando, ĝis kiam ĝin definitive solvas unu de niaj plej altaj aŭtoritatoj, la oficiala aŭ la neoficiala: la Akademio aŭ la Esperantistaro. Certe tiaj kazoj estas treege maloftaj kaj koncernasnur relative negravajn aferojn[26]. Se efektive en tia kazo unu de niaj plej altaj instancoj iam decidus alie ol DroZamenhof kaj nekonforme al la lingvokutimo per li iniciatita, tio certe ne estus kontraŭa al la intencoj, kiujn li havis donante sian neniel devigan Respondon.
Unu el liaj ĉefprincipoj ja estis: Ni ne katenu nin senbezone aŭ tro frue! Kelkfoje li esprimis tiun penson en la Lingvaj Respondoj. Same kiel dum lia vojaĝo, laŭ la raporto de sinoHankel, li ofte diris al la demandintoj: "Ambaŭ esprimoj estas ĝustaj", tiel li ankaŭ en la Lingvaj Respondoj inklinas eviti decidon inter du ebloj. Eĉ kiam li mem nepre preferas la unun alternativon, li tamen tial ne ĉiam kondamnas la alian.[27]Li demandas: "En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportos al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?" [I,38; III,IV]. Laŭ tio li permesas la uzadon de diversaj samsignifaj formoj, "se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco" [I,11; III,II]. Ankaŭ ĉi tiu "kadro" estas ankoraŭ sufiĉe vasta. Por ke en ĝi ne povu ekzistiĝi malutila stato de senreguleco, li atentigas (en speciala kazo) al la lasta kontrolilo: "Se iam la libereco ... fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom ..., tiam ni proponos al laLingva Komitato, ke ĝi donu al ni ... ekskluzivigan decidon" [I,41 a); III,V]. Tamen li timas pli la malutilajn sekvojn de "ne sufiĉe maturaj dekretoj" ol la "embarason de riĉeco", kiun povas kaŭzi la toleremo [II,17; III,III].
Ĵus ni citis frazon el Lingva Respondo, en kiu DroZamenhof nomas kiel gravajn abstraktajn aŭtoritatojn por la decidado, ĉu io estas ĝusta aŭ ne, laleĝojn[28]de nia lingvo, lalogikonkaj lakompreneblecon. Se ni ankoraŭ aldonas la tiel nomatan "lingvosenton",la Esperantan lingvokutimonkaj laĝeneralajn lingvoleĝojn[29]tiam ni nomis la ĉefajn mezurilojn uzendajn ĉe la esploro de lingva problemo. Iliaj roloj ĉe tio neestas tute egalaj kaj kelkfoje okazas, ke, sekvante la unun, oni ricevas rezulton, kiu pli-malpli ofendas la alian. Kiam la argumentoj 'por' kaj 'kontraŭ' estas same fortaj, oni devas aŭ rezigni pri ĉiu solvo, deklarante permesitaj ambaŭ eblojn, aŭ decidiĝi, al kiu oni donu la preferon. Tiaj konfliktoj okazas precipe inter la leĝoj de la logiko kaj la ĝisnuna lingvokutimo aŭ—kio signifas ofte la samon—inter la postuloj deteoriokajpraktiko. Por tiaj kazoj de dubo DroZamenhof donas al ni valorajn konsilojn en la Lingvaj Respondoj. Jen kelkaj citaĵoj iom mallongigitaj: "Kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantajkutimoj" (t. e. de lanaciajlingvoj) [II,26/27; III,VII]. Sed aliloke li diras, ke Esperanto ne povas sekvi la "naturan leĝon" de la "malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj" de la naciaj lingvoj [II,13; III,X].—Prilingvokutimokajlogiko: "En Esperanto ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika" [I,3; III,XII]. Tiam li parolas pri "la utileco de longa ekzerciĝado", kaj la danĝeroj de troaj postuloj rilate al "absoluta logiko" [I,3; III,XII]. "Komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seke teoria logikeco" [II,20; III,XIII]. Aliflanke "en Esperanto la "nekutimeco" ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado" [I,22; III,XIV]. Dum li nomas en unu Respondo "senfrukta kaj danĝera" la sekvadon de nurteoriajprincipoj sen demandado pri lapraktikasignifo [II,10; III,XV], li diras en alia, ke "lateoriavidpunkto en Esperanto ofte ne povas esti severe observata, sedneniampovas esti rigardata kiel "erara"." [II,9; III,XVII]. Oni do vidas, ke li, malinklina al ĉia dogmemo aŭ pedanteco, difinas juste kaj racie la regolimojn de la principoj malamikaj.—
Ni jam diris, kiel energie DroZamenhof procedis en la malnovaj Lingvaj Respondoj kontraŭ laŝanĝ- kajreform-emuloj. Precipe kontraŭ tiuj ambiciuloj kaj pseŭdopatriotoj, kiuj volas subigi Esperanton al siapersonaaŭnacia gusto, direktiĝas lia defend-atako [II,29/30,31/33; III,XVIII-XXI]. "Amo kaj zorgo por nia afero", jen la motivoj, kiuj igas lin tiel forte batali "kontraŭ ĉia sennecesa reformo" [II,30; III,XIX].
Tamen li tute ne estas kontraŭprogresema. Klare li montras la vojon de prudentaevoluopor nia lingvo, la vojon al ĝia plibonigo kaj plivastigo. Ĝi estas la ĝenerale konata vojo de la "arĥaismoj kaj neologismoj", kia li priskribis ĝin en la 'Antaŭparolo' al la Fundamento kaj en siaj IVa kaj VIa kongresparoladoj.
Ankaŭ pri lainiciatrajtode la unuopa Esperantisto li donas klarajn informojn. [I,37 post c),45; III,XXIII.]
Ĉi tiuokaze li esprimas ankaŭ sian opinion pri latasko de niajplejaltajlingvaj institucioj. Pro ilia aktualeco mi citas jenajn partojn el tiu Respondo: "Pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tutesendanĝera, efektivegravakaj sendubeutila". "La Lingvo komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa .... Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentadosen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj "plibonigoj", kaj ju pli ni simplepropagandoskajriĉigosla lingvon, des pli bone estos".—
Ne estis eble en la limoj de ĉi tiu artikolo eltiri kaj priparoliĉiujnbonegajnkonsilojn de ĝenerala signifodisŝutitajn inter la multajn Lingvajn Respondojn. Mi elektis la pli gravajn laŭ mia opinio.
Pri laspecialaj decidojaŭregulojentenitaj en la Respondoj sufiĉu malmultaj vortoj. La pli granda parto de ili estas konforma al la nuna ĝenerala lingvokutimo de bonaj aŭtoroj. Tamen restas ankoraŭ sufiĉo por surprizi la Esperantiston ne jam konantan la Lingvajn Respondojn. Eble estas nove al kelkiu, ke DroZamenhof instruas: "Anstataŭsidiĝuestas pli bone dirisidigu vinaŭeksidu" [I,13; III,37]; perge- onipovasnomi eĉ ankaŭ iun plus lian tutan familion (ekz.getajloroj[30]) [I,6; III,38]; en specialaj kazoj ankaŭ la vortoiopovas ricevi la pluralanj-on (ioj) [I,18; III,58] kaj posttrakajkontraŭonipovasuzi ankaŭ la akuzativon [I,27; III,93];oninkajoniaestas formoj tute regulaj;certasignifas krom sia ĉefa senco ankaŭiu(difinita) [II,26; III,20]; la esprimoj:mi konas tiom homojnkaj ...tiom da homojestas teorie egale bonaj [II,29; III,66.].—
Mi ne bezonas atentigi, ke la plejriĉafonto, el kiu ni povas ĉerpi konon pri tio, kion nia Majstro opiniis ĝusta en nia lingvo, estas liaj literaturaj verkoj (originaloj, tradukoj, paroladoj), sed krom la Fundamento liajLingvaj Respondojestas tiu fonto, el kiu la ĉerpado estas plejfacilakaj plejfidinda. Ni povasĝoji, ke ni havas ĉi tiuntrezoron, kajdankial ĝia donacinto per tio, ke ni ne nur mem zorgestudasĝin, sed ankaŭkonigaskaj laŭebleutiligasĝin al la ceteraj, precipe al la novaj, samideanoj.
Ĉi tiu artikolo estas verkita kaj volas efiki entiusenco.
LA UNUAJ JAROJ DE ESPERANTO EN LEIPZIG.(ALFRED PETZOLD.)
(ALFRED PETZOLD.)
Pritrakti kaj rememorigi la unuajn jarojn de la Esperanto-movado ne estas malgrava afero, kiel multaj eble unuavide opinias. Ĉar tio koncernas la evoluon de l' ideo de mondhelplingvo ĝenerale. Krome, la gravaj faktoj de pasintaj tempoj montru, kiel oni en estonteco plej-sukcese uzu la energion por plifortikigi la movadon. Ĉiu movado, tute egale, ĉu grava aŭ ne, bezonas agemulojn entuziasmajn kaj persistemajn kun nelacigebla volo antaŭenpuŝi la aferon ĝis plena sukceso. Tial mi ne povas prezenti la sekvantajn liniojn ne citante nomojn de fervoraj antaŭbatalantoj, ĉar sufiĉe ofte la personoj estas identaj eĉ kun la organizaĵoj mem. Inter la unuaj pioniroj de Esperanto en Leipzig estas SroOberstudienrat prof. Schauerhammer, kiu kun sia kolego Hartmann vizitis—1902—pro franclingvaj studoj Grenoble. Tiea rektoro de l' Dijon-a universitato, SroBoirac, propagandis Esperanton. Li favorigis ambaŭ sinjorojn por nia afero. Reveninte hejmen, Hartmann restis favora al Esperanto, tamen li ne propagandis ĝin publike; li estis okupita per kontraŭalkoholaj celadoj. Petojn je subteno li respondis per la vortoj: Se mi donus la malgrandan fingron, vi prenus eble mian tutan manon. Dume Schauerhammer fariĝis nia adepto kaj publikigis en la unuaj germanaj poresperantaj broŝuroj sian nomon kiel informanto. Li ankaŭ iniciatis poresperantan ilustritan artikolon de DroDittrich en la multkonata Leipzig-a "Illustrirte Zeitung" je la januaro 1903. Tiu ĉi publikigaĵo estis kvazaŭ semo; dank' al ĝi multaj regajnis konfidon al internacia lingvo perditan pro pereo de Volapük; aliaj studis Esperanton, ekzemple SroStadtamtmann Büschel.
Artikolo de l' konata pacifisto Fried, aperinta 1902 en la semajna ĵurnalo "Die Woche", instigis Sronveterinaron Trummlitz—tiam studantan en Stuttgart—lerni Esperanton per meminstruado laŭ libro de Fried. En Stuttgart li ankaŭ hazarde konatiĝis kun Srolibristo Maier-Crossen, kiu jam estis Esperantisto. Ambaŭ reveninte al Leipzig partoprenis en kafejo Bauer rondon, en kies centro staris SrojDroBlachstein kaj Mielck.
Verŝajne en la jaroj 1900 aŭ 1901 SroDromed. Blachstein en la librejo Lucius, Otto Schill-strato, ekvidis en montra fenestro libreton de Trompeter pri Esperanto. Li aĉetis ĝin kaj trovis la enhavon trepraktika. Pro tio li portis ĝin ĉiam en la poŝo kaj lernis tiamaniere Esperanton. Li rekomendis la aferon—kiel oni rekomendas bonan teatraĵon—al siaj konatoj, precipe al DroZumpe, sindiko ĉe Deutsche Bank en Dresden kaj DroPlanitz en Kamenz tiam studantaj kun li leĝan sciencon. Ili, kiel ankaŭ multaj aliaj, ne fariĝis veraj Esperantistoj. Poste DroBlachstein en sama librejo aĉetis la Esperantan broŝuron de Einstein kaj ĝi lin tute konvinkis pri la valoro de internacia lingvo. Tial, kiam li ludis skaton en kafejo Bauer, li ankaŭ ĉe tieaj konatoj propagandis Esperanton. Tiuokaze li konatiĝis kun privatscienculo W. B. Mielck. Ekestis nun okazo paroli en kaj pri Esperanto; ĉar la nova konato okupis sin jam depost 1887 pri Esperanto. La fundamento por la movado nun estis starigita; ĉar ambaŭ samideanoj aranĝis rondeton de Esperantemaj personoj kaj aprobantoj de l' internacia lingvo, inter ili Maier-Crossen, Trummlitz, DroHarrach, Hauptvogel, Büschel, Helebrandt. Jam estis progreso, ke la semajna rondo kunvenis je rezervitatablo en kafeja salono. Je tiu tempo DroBlachstein faris la unuan publikan paroladon pri Esperanto antaŭ stenografoj en Rosentalkasino. Prof. Schauerhammer ĉeestis kaj komunikis siajn Esperantajn spertojn.
Pli poste—1905—DroBlachstein en Rosentalkasino por stenografoj aranĝis seslecionan Esperantan kurson laŭ lernolibreto de Mielck. La kurso estis vizitata de eble 20 personoj, el kiuj nur mi restis kiel Esperantisto kaj—aranĝinte en decembro 1905 kurson kun 8 kolegoj miaj—aliĝis en 1906 al rondo en kafejo Bauer. Tie iom post iom pliiĝis la deziro laŭplane kaj sisteme ekzerci la uzadon de Esperanto. Por tiu ĉi celo kunvenis la 1ande junio 1906 en restoracio Stieglitzens Hof la rondanoj kaj aliaj Esperantistoj nome: Büschel, Petzold, Mielck, Schulz, Aurig, DroBlachstein, Süss, Reichardt, fratoj Bruno kaj Hugo Hesse, Günther, Ramm. La kunvenintoj fondis Esperantan grupon nomante ĝin laŭ propono de DroBlachstein "Esperanto-Societo Leibniz" por honori la filozofon Leibniz kiu—laŭ tiama konvinko—mem okupis sin pri internacia lingvo. Prezidanto de tiu ĉi societo nun estis SroBüschel. Flanke de tiu ĉi agado iris la klopodoj de l' prezidanto de "Nova Grupo", SroStephan, kiu laŭ sia propra sciigo estis Esperantisto depost 1902. Jam en la unuaj jaroj ĉiuj seriozaj Esperantistoj ne daŭre interrilatis kun li. Stephan fanfarone reklamis Esperanton, plejparte sin nutris de tia laboro kaj per malbonaj agadoj senkreditigis la Esperantan aferon. La jenaj linioj el protokollibro de Stephan-a organizaĵo karakterizu la tiaman situacion: La Saksa Esperantista Ligo—je iniciato de l' prezidanto SroStephan—estas ŝanĝita en nuna Saksa Turinga Esperantista Ligo. La tuta gvidado de l' instruado—ankaŭ ĉio kio ajn okazis en laligo—estis en la manoj de Stephan. Kiel kasisto kaj sekretario funkciis SrojHeimann kaj Hartmann, kiuj tamen nur estis la senvolaj statistoj de Stephan; ili nenie havis enrigardon, ĉar ĉion faris Stephan por havigi profitojn en sian propran poŝon.
Eligite (1907) el la Saksa Turinga Ligo, Stephan fondis en sama jaro la Ligon de Germanaj Esperantistoj (V. D. E.). Pluaj fondaĵoj sub la nomo "Nova Grupo" ripetiĝis kaj aliaj entreprenoj sekvis. Sed sufiĉe pri tio.
Tiaj okazintaĵoj malfaciligis al la Esperantistaro la laboron; tion, kion Stephan disigis, aliaj kiel Trummlitz, DroLiesche, Kötz ktp. provis denove kunigi por ree kreditigi kaj fortikigi nian movadon. Trummlitz, DroLiesche kaj aliaj venis el Stephan-aj organizaĵoj al societo "Leibniz".
SroKötz estis lerninta Esperanton en Brüssel ĉe la Université libre en 1900-1902. Tie ĉi instruis prof. Blanjean Esperanton sen lernolibro nur laŭ Berlitz-metodo. La fanfarona reklamo de Stephan atentigis Kötz post lia reveno al Leipzig en novembro 1906 pri Esperanto; li vizitis tial entreprenojn de Stephan, tamen ne aliĝis al ili. Kaj kiam komence de 1907 prof. Ostwald en Rosentalkasino estis farinta publikan paroladon pri Esperanto, SroKötz ree venis al Stephan, ĉar aliaj ŝajne ne laboris por disvastigo de Esperanto. Tamen la spertoj ankaŭ al li montris, ke daŭra laborado kun Stephan ne estis ebla; kaj tial SroKötz ĉesis (1907) la rilatojn al Stephan kaj laboris nur ankoraŭ por iamaj Stephan-aj organizaĵoj, nome Esperanto-grupo "Zamenhof" (fondita 1906) kaj Saksa Turinga Ligo (fondita la 8ande nov. 1906 de 4 personoj) kiujn ambaŭ li prezidis.
Kvankam nun publike propagandis nian lingvon precipe la Esperanto-grupoj, restis sufiĉa kampo por la individua laboro.
Ekzemple DroLiesche varbis en sciencaj rondoj, kaj por rapidigi la progresadon Esperantan, li en troa idealeco kaj oferemo forlasis sian kemiistan oficon, por akcepti la redaktadon de Germana Esperantisto en Berlin!
SroDroSteche, pri kies agado la antaŭparolo kaj la aldono enhavas la detalojn, helpis en neforgesebla maniero jam 1907 al Leipzig-aj Esperantistoj. Okaze de sia afrika vojaĝo li ankaŭ interesis por Esperanto la germanan ministron de koloniaj aferoj.
En saksa parlamento la advokato SroDroZöphel atentigis la deputatojn kaj la registaron pri la kreskanta valoro de l' movado de internacia lingvo, antaŭ ol DroSteche daŭrigis tion dum la sekvantaj jaroj.
Por montri bildon pri la laboro de la organizaĵoj Esperantistaj mi donas kelkajn detalojn el la aktoj de Esperanto-societo "Leibniz".
La unuopaj sumoj montras—1906 nur por duonjaro pro fondiĝo je 1. 6. 1906—ke eĉ per malgrandaj monrimedoj (jarkotizaĵo 6 M inkluzivesenpaga liverado de Esp. gazeto) oni provis per propagando forigi la indiferentecon kaj la antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. Oni riskis por tio en la unuaj jaroj deficiton, opiniante ke la oferemo ĉiam restos kaj la enspezoj plikreskos.
Per kursoj kaj per publikaj propagandparoladoj oni atakis la Leipzig-an loĝantaron.
Esperanto-kursoj komenciĝis
Kelkaj el la kursoj estis senpagaj kaj bone vizitataj; cetere la honorario pagita de la lernantoj estis tre malalta, maksimume 3 M. La samideanoj gvidis la kursojn senpage; iliaj nomoj: DroBlachstein, Schauerhammer, Büschel, Fallot (fino), Becker, Havelka, Kässner, Wolf, DroDietterle, Petzold.
Rimarkinde estas, ke prof. DroDietterle, la nuna direktoro de l' Saksa Esp.-Instituto, varbita por Esp. dum la 4ainternacia kongreso en Dresden, vizitis en septembro 1908 la kunvenojn de l' societo "Leibniz", lernis per tio la lingvon kaj poste en sama jaro gvidis 2 kursojn.
Ne estas kalkulitaj la kursoj, kiujn la samideanoj faris private.
El tiu ĉi epoko estas citindaj jenaj publikaj paroladoj: la 2ande oktobro 1906 en Stieglitzens Hof: prof. Schauerhammer pri la helplingvo Esperanto. La parolado instigis multajn personojn partopreni Esp. kurson. La 14ande februaro 1907 en Rosentalkasino: universitata prof. DroOstwald pri internacia helplingvo kaj Esperanto. La parolado estis aranĝita de societo "Leibniz" kune kun akademia scienca unuiĝo "Gabelsberger". Eble 400 personoj ĉeestis kaj la ĉiutagaj gazetoj, kiuj tiam kiel ankaŭ hodiaŭne el si mem propagandis nian lingvon, favore raportis pri la impresa parolado. La fama scienculo jam tiam aludis kelkajn tielnomitajn "korektindaĵojn"; tamen la praktiko pruvis ilin tute ne necesaj. En la diskuto ankaŭ la reprezentantode l' industrio, Srokomerckonsilanto Habenicht, aprobis Esperanton. Nur la oficiala universitatsciencularo ne ĉeestis aŭ silentis. Ĝi aperigis la 20ande aprilo 1907 kontraŭesperantan broŝuron: "Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen". (Straßburg, Trübners Verlag.) La verkintoj de l' broŝuro estis la universitataj profesoroj Brugmann kaj Leskien. Aliflanke DroBlachstein 1911 faris en la universitato la unuan prelegon pri artefaritaj lingvoj konsiderante precipe Esperanton.
La dua internacia Esp. kongreso, 1906 en Genf, estis vizitata de Petzold kaj la tria, 1907, en Cambridge, de prof. Schauerhammer kaj Petzold. Ili raportis publike pri tiuj ĉi manifestoj kaj tiel akcelis la movadon.
La aliaj organizaĵoj, reprezentitajde Kötz kaj de Stephan, agis sammaniere. Stephan laŭ sia diro (vidu "Sub la verda standardo", januaro 1907, no. 1) faris dum la lasta kvaronjaro de 1906 30 paroladojn pri Esperanto plejparte en unuiĝoj, kaj aranĝis 11 kursojn.
Jam baldaŭ aperis en Leipzig Esperantaj presaĵoj: Lernolibreto de Mielck en "Miniaturbibliothek"; en eldonejo de Uhlig (1907) la lernolibro de Büschel. De Stephan estu citataj liaj unuaj gazetetoj, ekz. "Sub la verda standardo" kaj "La Saksa Esperantisto"; ambaŭ aperintaj 1907.
Jenaj gazetoj jam 1906 publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto: "Weltwarte", "Mondo". Ilin sekvis en 1907 la "Handels-Akademie" kaj "Kontorfreund".
Nur ununumeran gazeton "Monato" aperigis la bankoficisto Becker; aĉetinte manpresilon li estis verkanto, kompostisto, presisto, bindisto, eldonisto kaj libristo en unu persono. Sed malgraŭ la negrandaj elspezoj la entrepreno ne sukcesis. Ja, estas ofte faŭko inter iluzio kaj realiĝo! Tamen la propagandanto ne malesperu; sed celkonscie daŭrigu sian laboron!
Jen alia spertaĵo: La Esp.-societo "Leibniz" 1906 aliĝis al Verkehrsverein kaj aranĝis en ties oficejo Esp.-informejon. Dum la tempo kiam la direktoro kaj la sekretariino estis favoraj al Esperanto kaj zorgis por propagando, la interrilatoj estis helpo por nia afero. Tamen la personoj ŝanĝiĝis kaj tial la rilatoj je fino de 1914 ĉesis. Ne kaŭzo por malĝojo; ĉar i. a. per parolado de prof. Schauerhammer je 23ande febr. 1908 kelkaj porfremdulaj rondoj estis varbitaj por Esperanto.
La kroniko ne povas ignori la iaman entreprenon "Centra Komercejo por Esperantujo" de Johannes Heyn, Thomasring 6 kaj ties specialan fakon: "Esperanto-instituto Heyno". La grandiozaj planojne fariĝis realaĵo. En Barcelona, dum la internacia Esp. kongreso 1909, SroHeyn estis riprezentata multegkoste, tamen la enspezoj por komercaĵoj ne daŭris. En Leipzig lia Instituto aranĝis ne ŝparante monon impresplenajn propagandkunvenojn kaj bone vizititajn kursojn en la unua tempo. Per tiaj kursoj estis varbita SroBennemann (1909), kiu poste aranĝis Esp. kurson en Leipzig-a instruistaro. Tiun partoprenis i. a. SroRössel (1910). Kvankam Heyn en DroLinse havis bonan propagandiston kaj organizanton, krome en Karl Steier lertan redaktoron por "La Duonmonata" Esp.-gazeto, lia entrepreno ne povis esti daŭra. Li devis likvidi, kvankam la tiamaj grupoj (instruistaro, liberstudentaro Zamenhof, Leibniz kaj Heyno) la Heyn-Instituton de 3. 1. 1911 ĝis 5. 1. 1912 rilate al instruadaferoj subtenis.
Heyn perdis sian tutan kapitalon, multajn milojn da Markoj, kiujn li havigis al si per laboro en bona ofico ĉe la ĉokoladfirmo Rüger. Nun tiu ĉi homo kun siaj altaj celoj ripozas en la tero. Lia agado antaŭenpuŝis la Esp. movadon ankaŭ en Leipzig. Eble en estontaj tempoj komercistoj rikoltos kion Heyn tro frue ekpenis realigi, kvankam la fundamentoj tiam ne estis sufiĉe fortikaj por tio.
Opiniante ke kunigitaj fortoj povas krei pli multe ol unuopaj, jenaj grupoj: Zamenhof, Leibniz, Verda Stelo, Nova Grupo kaj Esp.-sekcio de l' liberstudentarokunvenis en Goldenes Einhorn kaj fondis la 9ande januaro 1909 Lokan Ligon sub gvidado de prof. DroDietterle. Interalie oni aranĝis Gastotablon en la nomita restoracio, fiksis komunan prezon (3 M) por la kursoj kaj decidis anoncadon de 17 kursoj por la unua kvaronjaro 1909. La Ligo ne montriĝis kiel vivpova organizaĵo. Kiujn premisojn postulas tia Loka Ligo aŭ iu grupo por atingi almenaŭ kelkjaran vivon?
Montriĝas la natura leĝo pri ekvivo kaj morto ankaŭ rilate al organizaĵoj. La Esp.-sekcio de l' liberstudentaro (fondita en novembro 1909) kiu pli poste ŝanĝis sian nomon en: Akademia Esperanto-Unuiĝo, disiĝis kaj mortis, kiam la mondmilito komenciĝis. Eble agemaj studentoj revivigos la grupon, kies fondintoj estas inter aliaj SrojDroZimmermann-Dresden, DroDöhler-Riesa, Lippmann-Zwenkau.
El semoj kreskas fruktoj, tio estas aplikebla rilate al movado de Esp. inter la laboristaro. Antaŭ kelkaj jaroj SroR. Voigt, Leipzig-Gohlis, Johann Georg-strato 24, II, aŭskultis poresperantan paroladon en Frankfurt; poste li lernis Esperanton, instruis kolegojn kaj energie refutis dum 1908 asertojn de la tiam iom multnombraj adeptoj de l' "deligitara linguo". Li kune kun SrojBaumann (lerninta Esp. depost 18. 9. 1907) kaj Buhlemann la 1ande majo 1909 fondis la Laboristan Esperantistan Societon "Frateco", nun nomitan "Laborista Esperanto Grupo".
Kiel organizaĵo de unua epoko estu citata ankaŭ la Esperanta Instruistaro Leipzig. Ĝin fondis la 6ande septembro 1910 sep sinjoroj, inter ili Soj. Degen kaj Wilhelmi, kiuj en nur 6-tagakurso (18aĝis 23ajulio 1910) lernis Esperanton.
Nia movado kreskas: La 2ande marto 1913 estas fondita ankaŭ unuiĝo de magistrataj oficistoj. Eble la rondoj de komercistoj kaj de sciencistoj nun ankaŭ plifavoriĝos en Leipzig al Esperanto. Ĉar 1914 la universitata prof. Brugmann moderigis letere sian nean juĝon de 1907 pri Esperanto.
La bariloj kontraŭ Esperanto iom post iom malaperas. Por ke ili tute falu, ĉiu laboru kaj ne laciĝu.
SERIOZA LABORO.(HERMANN RÖSSEL.)
(HERMANN RÖSSEL.)
En la Antaŭparolo SroDroDietterle diras, keserioza laborokunigis kaj ankoraŭ nun kunligas la anojn de la VendredaKlubo, kiuj post la 9aGermana Esperanto-Kongreso 1914 kolektiĝis ĉirkaŭla verdstela standardo. Plie li koncize parolas pri niaj celadoj kaj ĝisnuna agado, pri niaj rilatoj al la Saksa Esperanto-Instituto, al G. E. A. ktp. Sed ĉar nia libreto pretendeme sin nomas "Vendreda Klubo", eble estas dezirinde, aldoni kelkajn pluajn detalaĵojn, por ke vi, kara leganto, ekhavu iom klaran "portreton" de nia rondo, kiu sekve de profunda "unuanimeco" kaj fidela amikeco de siaj anoj prezentas kvazaŭ individuon aŭ, kiel eble dirus juristo, "Esperantistan personon".[31]Tio ja ne malhelpas, ke tiam kaj tiam oni incitetas sin reciproke, aŭ eĉ, se necese, unu al la alia tre klare "diras sian opinion". Sed neniam tiaj disputetoj kondukas al personaj ofendoj aŭ insultoj, nek al daŭra malpaciĝo. Kontraŭe: Post furioza fulmotondro la suno ree brilas des pli ĉarme! Ŝajnas do, ke la "interna ideo" de Esperantismo sufiĉe profunde enradikiĝis en nia rondeto, kaj tute prave ni povus preni kiel devizon de niaj kunvenoj la konatajn versojn de la kanto de l' ligo:
Fratoj, manon donu korekaj senzorge, sendolorebelan horon festu ni!Ĉion teran forĵetantedaŭru forte kaj konstantenia bela harmoni'!
Fratoj, manon donu korekaj senzorge, sendolorebelan horon festu ni!Ĉion teran forĵetantedaŭru forte kaj konstantenia bela harmoni'!
Sed, kiel mi jam diris, ni "festas la belajn horojn" ne per dancado kaj distraj amuzoj, sed per laboro. "Severa afero, vera ĝojo", diras latina proverbo, kaj tian ĝojon ni ofte spertis dum la pasintaj sep jaroj de komuna agado en la Vendreda Klubo.
Ĝenerale la tagordo de niaj kunvenoj montras tri partojn:
La unuan punkton mi, malgraŭ ĝia graveco, povas ignori tie ĉi, ĉar pri ĝi kelkon diras la Antaŭparolo. Nur tion mi akcentu, ke en niaj kunsidoj laŭeble ĉiuj aferoj estas priktraktataj Esperantlingve.
Sekvas la dua parto: Referato kaj diskutado. Ĉiu klubano, laŭvice kaj laŭ antaŭe fiksita plano faras proksimume duonhoran "senmanuskriptan" paroladon pri iu ajn temo. Poste ĉiu ĉeestanto estas devigata, partopreni la diskutadon, dirante almenaŭ kelkajn mallongajn frazojn. Jen tre efika kaj imitinda maniero, perfektiĝi en la libera uzado de nia kara lingvo. (Nenecese por diri, ke dum ĉiu kunveno okazas nur pounuparolado.) La temoj rilatas ne nur al Esperantaj, sed ankaŭ al plej diversaj aliaj aferoj, ekz. scienco, arto, literaturo, turismo, pedagogiaj kaj socialaj problemoj ktp., sed precipe taŭgas por nia celo tiuj, pri kiuj la homoj ĝenerale havas tre malsamajn opiniojn, kiel ekzemple la jena: "Ĉu riĉeco estas necesa al homa feliĉo?" La parolanto argumentadis jenmaniere: Niaj prauloj, Adam kaj Eva, certe ne bezonis kapitalon, por senzorge pasigi agrablajn tagojn sub la fruktoŝarĝitaj branĉaroj de la paradiza parkego. Ankaŭ la tropiklandaj indiĝenoj ne kutimas, ŝvitante kaj spiregante labori, por akiri kelkmilojn da "oraj disketoj", ĉar ankaŭ al ili la arbaro "senpage" liveras nutraĵon kaj konstrumaterialon por "loĝejo". Sed la ano de "civilizita ŝtato" sin trovas en tute alia situacio. Li devas, precipe en la nuna "multekosta epoko", ĉiutage elspezi monon, eĉ por la plej trivialaj bezonaĵoj, kaj ju malpli da mono oni posedas aŭ perlaboras, despli mizeraj estas la vivkondiĉoj. Krome: "Moderna homo" ne povas kontentiĝi, kvietiginte nur la malsatan stomakon, li deziras partopreni la kulturon, volas plikleriĝi kaj laŭeble ĝui la idealan, la "spiritan" vivon de la nuntempo. Sed, viziti koncertojn, teatraĵojn, sciencajn prelegojn aŭ kursojn, entrepreni vojaĝojn, por plivastigi la "spiritan horizonton": ĉio ĉi estas ebla nur al tiu, kiu posedas sufiĉe da mono. Kaj plue: riĉa homo povas komforte aranĝi sian hejmon, povas havigi al si valorajn literaturajn kaj sciencajn verkojn, povas kolekti artaĵojn, povas — — — nu, unuvorte: povas vivi multe pli feliĉe, ol tiu, kiu sekve de mankanta kapitalo devas rezigni je tiuj ĉi agrablaĵoj.
Resume: Monoestasnecesa al homa feliĉo.
La celon de ĉiu referato, estigi viglan diskutadon, la parolinto tiun ĉi fojon tre bone atingis.
"Feliĉo" ja ĉiam estis, estas kaj estos unu el la plej gravaj problemoj de la homa vivo, kaj pri ĝi certe ĉiu havas sian apartan opinion. Do ankaŭ en nia rondo la tiurilataj ideoj komence estis tre malkonformaj. Kelkaj samideanoj pli malpli konsentis kun la parolinto. Aliaj havis malan opinion, pruvante, ke la grado de feliĉo nepre ne estas proporciaal "materiala beno"; riĉeco per si mem tute ne garantias feliĉon.—La fervora pastro diris: "Feliĉo estas batalo! Batalo kontraŭ malveremo kaj malvirteco, kontraŭ mizero kaj malespero, batalo por la idealoj de l' homaro!"—Alia klubano rediris: "Mia feliĉo estas mia familio! Plejeble bone eduki miajn infanojn, zorgi kaj labori por tiuj, kiujn mi amas korege: jen la celo de mia vivo!"—Skeptikulo asertas: "Feliĉo estas iluzio, utopio de revemuloj!"—Post kiam ankoraŭ pluraj diversaj "feliĉoj" estisdiskutitaj, oni fine kompromise interkonsentis, ke vera feliĉo estas interna harmonio kaj paco. Riĉeco sendube povas fari la vivon pli agrabla, sed de ĝi neniam dependas vera feliĉeco.—Kaj nun, kara leganto, kion vi opinias pri la problemo?— —
Intence mi iom detale priparolis tiun "feliĉan" aferon, por montri per tiu ĉi "specimeno", kiamaniere ni "diskutante ekzercas la lingvon". Ankoraŭ pri multaj aliaj temoj mi volonte raportus detale, ĉar estas inter ili traktaĵoj, kiuj distingiĝas tiel per interesa enhavo kiel per karakteriza modela stilo. Sed mi devas rezigni, ĉar unuparte la materio traktita estas jam sufiĉe konata, aliparte la referatoj estas publikigitaj en la Esp. gazetaro. Tamen mi menciu almenaŭ kelkajn. Ekzemple SroDroSteche parolis pri novaj vojoj al reformo de muzeoj, pri siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo ktp.; SroDroDietterle kutime nin informas pri progresoj de nia movado en ĉiuj landoj. SroBennemann, la pasia artamanto, parolis pri la vivo kaj la verkoj de J. S. Bach, pri moderna pentrarto, sed ankaŭ pri la naturesploristo Einstein kaj lia teorio. SroDegen preferas socialajn problemojn, ekz. "Pormalriĉula zorgado en Leipzig" ktp. SroFranck direktas nian intereson al historie gravaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Leipzig. SroDroLippmann tre ŝatas lingvajn demandojn (gvidi—konduki; prepozicioj kaj adverboj; vortfarado per afiksoj ktp.). SroPetzold ĉiam denove postulas persisteman propagandon. SroDroStucke pritraktas natursciencajn temojn, ekz. Ostwald kaj lia kolorteorio. SroWilhelmi kiel specialisto de geografia fako prezentis al ni tre interesajn notojn pri la Suez-kanalo k. a. FinoWunderlich esploris la demandon pri "Esperanto kaj la virinoj". Dum la pasintaj monatoj ni aranĝis serion da paroladoj pri la historio de Esperanto, pri lingvaj kaj nelingvaj organizaĵoj (C. O., L. K., K. K. K., U. E. A.) pri Esp. kongresoj kaj pri la Esp. gazetaro.
La tria parto de nia kutima tagordo, la "komuna tradukado"[32]kelkfoje estas tre amuza afero. Povas okazi, ke pri unu frazo oni pasie diskutas duonan horon aŭ eĉ pli, se iuj "harfendemuloj" ne povas interkonsenti pri tiu aŭ tiu vortkunmetaĵo aŭ parafrazo. Fine la prezidanto"perdas la paciencon" kaj ordonas, ke la ĉeestantoj decidu per voĉdono. Efektive tradukado estas "porintelekta akrigilo", kaj tronaiva tradukanto povas facile rikolti multkoloran bukedon da mokincitetoj. Jen la "Histrikeco Esperantista".
"La — — —??"
Ah, pardonu, respektinda leganto, vi ne jam scias—. Nu, mi tuj klarigos al vi la aferon. Iam ni tradukis fablon de Schopenhauer, kiun mi ĵus memoras. Anstataŭigu en ĝi la "vintran malvarmon" per "entuziasmo al Esperanto", kaj vi tuj komprenos, kion mi volas diri. Jen la fablo:
"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe bone toleri.Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla moro."
"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe bone toleri.
Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla moro."
Ĉu en via rondo ankaŭ estas histrikecemuloj?
Fine mi malsilentu pri malgranda epizodo, ĉe kiu la histrikaj pikiloj tute ne funkciis. Estis nia lasta kunveno antaŭ kristnasko 1915. Kiel kutime, ni sidis en intima angulo de "Auerbachs Keller", nia tiama kunvenejo, (pri kiu la germana poeto Goethe verkis tre artifikan reklambroŝuron, titolitan "Faust, Iakaj IIapartoj"). Ferminte la oficialan parton de la kunsido (kaj kaŝe ordoninte al la kelnero, alporti kelkajn botelojn da ĉampano) SroDroSteche neatendite elprenis el sia aktujo abian branĉon, provizitan per kandeletoj, starigis ĝin sur la tablo, ekbruligis la kandeletojn, kaj jen—ni sidis ĉirkaŭ pigmea kristnaska arbeto. DroSteche, ekprenante sian glason, esprimis sian ĝojon pri la pasintjara komuna laboro same kiel pri la bonkora kamaradeco inter la klubanoj kaj tostis je senhalta progresado de Esperanto ĝis fina venko. SroDegen elokvente dankis al SroDroSteche, kiu ne nur per sia malavara mondonaco donis al la Esperanto-movado en Leipzig solidan fundamenton, sed kiu ankaŭ energie kaj konsekvence batalas por nia afero.—Ĉu estas necese, diri, ke vere "belan horon" ni festis ĉi tiun vesperon?—Rerigardante al la pasintaj tagoj de konstanta semado, ni revis pri sukcesoj estontaj, akirotaj per
Serioza laboro.
SCIENCA TEORIO DE OSTWALD PRI LA KOLOROJ.(DroEMIL STUCKE.)
(DroEMIL STUCKE.)
1.
Teorio de l' harmonio ne ankoraŭ estas muziko. Oni povas tre bone scii la teorion kaj samtempe havi neniom da talento por la arto. Tamen kiu volus nei la valoron de l' teorio por la progreso de l' arto?
Eĉ la muzikisto, kiu plej eble evitas la teorion dum sia kreado, tamen ĝin uzas ĉiam kaj ĉiam senkonscie; ĉar apartenas al ĝi la plej simpla ideo, sur kiu bazas lia kreado: la skalo de l' sonoj forpaŝantaj laŭ egalaj intervaloj. Lateorioelektis el la senfina nombro de l' sonoj tiujn, kiuj estas uzataj en la muziko, ĝi kreis tiun simplan sistemon, kiu unuaparte ebligas reprezenti la sonojn per la skribo, aliaparte trovi plej facile iliajn interrilatojn kaj leĝojn.
Transirante de la muzika al la pentra arto ni konstatas, ke ĝis nun ne ekzistis tia teorio. Jam de longe oni rimarkis la similan naturon de sonoj kaj koloroj; la lingvoj tion esprimis uzante tre ofte la samajn vortojn por ambaŭ objektoj. Sed nur malmultaj homoj sentis la neceson, havi por la koloroj similan sistemon, por ne diri similan harmonian teorion, kiel por la sonoj. Unu el ili estis Goethe, sed liaj fervoraj kaj longedaŭraj klopodoj ne prosperis.
Stranga fakto—sed tamen komprenebla! ekzistis ja la mirinda teorio kreita de Newton. Ĝi klarigis ĉiujn fizikajn ecojn de la koloroj plej simple kaj plej precize,ĉiujn eldirojn ĝi povis pruvi per frapantaj eksperimentoj. Kiu riskus ŝanceligi tian bonfunditan konstruaĵon? Eĉ la genio de Goethe devis fine rezigni.
Tamen ni hodiaŭ scias, ke li estis prava, almenaŭ koncerne la celon. La Newton-a teorio ne respondas, eĉ nevolasrespondi la demandon,kiu nin interesas. Ĝi ne pritraktas lapsiĥologianfenomenon "koloro", sed lafizikanfenomenon "lumo". Ĝi ne donas sistemon de la koloroj laŭ ilia parenceco, sed laŭ iliafizika naskiĝo. Ĉe Newton nigro kaj blanko ne estas koloroj; nigro estas la foresto, blanko la kunesto de ĉiuj koloroj. La kolorserio de l' spektro ne enhavas la purpurajn kolorojn; kelkaj koloroj, kiel flavo, sin kaŝas preskaŭ absolute inter la aliaj. Oni devas nur atente rigardi tiun serion por tuj kompreni, ke ĝi ne estasegalpaŝa kiel la serio de l' sonoj kaj ke ĝi sekve ne taŭgas por montri la parencajn kaj harmoniajn rilatojn inter la koloroj.
La unua, kiu klare trarigardis la problemon, estis W. Ostwald. Konata kiel eminenta ĥemiisto—li ricevis la internacian nobelpremion en unu lasta jaro—li donis sin kiel maljunulo al tute novaj esploroj kaj kronis la laboron de sia vivo per la belega kolorteorio, publicita dum la mondmilito. La nova fundamenta penso, unuafoje klare perceptita de Ostwald, estas jena: Teorio de la koloroj devas esti bazigata sur preciza kaj adekvataordode la koloroj.
2.
Sed kiel atingi tiun celon? La nombro de l' koloroj, kiujn la okulo povas diferencigi, estas ĉirkaŭ unu miliono; la tasko ordigi ilin ŝajnas ne plenumebla. Tamen en ĉiu homa spirito kuŝas pli malpli konscie kelkaj principoj, kiuj reprezentas la unuajn radikojn de tia provizora ordigo. Pripensu! ĉiuj ni sentas, ke ekzistas diferenco inter la koloroj: ruĝo, bluo, verdo, flavo unuflanke, blanko, grizo, nigro aliaflanke. Ostwald nomas la unuan grupon "buntaj"[33]koloroj, la duan "nebuntaj". La nebuntaj koloroj—tion ni ankaŭ sentas—formas serion komenciĝantan ĉe blanko kaj etendiĝantan super grizoj pli kaj pli malhelaj ĝis nigro. Koncerne la buntajn kolorojn ni ĉiuj diferencigas inter puraj kaj nepuraj; ni nomas la flavon de l' citrono aŭ la flavruĝon de l' oranĝo puraj, la bluon de l' ardezo nepura. Pureco povas esti pli aŭ malpli intenca; la nepre puraj koloroj formas la ekstremon de la tuta aro. Inter ili ne ekzistas ĝenerale konata ordo; sed nur pro tio oni ne konas ĝin, ke oni neniam pripensis ĝin.
Rigardu la kolorojn de jenaj objektoj: sulfuro, ovoflavo, oranĝo, briko, sango, violo, cejano, ĉielo, abio, papago (verda), freŝa herbo. Provante ordigi ilin tiel, ke la koloroj de najbaraj objektoj estas plejeble similaj, vi tre verŝajne ricevos la supre donitan serion, kaj neniun alian. Se restas iu dubo, ĝi rezultas nur de tio, ke nia kolekto de puraj koloroj estas sufiĉe maldensa; ekzemple inter la koloroj de l' sango kaj de l' violo mankas la granda aro de l' purpuraj koloroj. Se ni plenigas la materialon, ĉiu dubo malaperas: la serio de l' puraj koloroj montriĝas nepre fiksita; ĉiu prudenta homo ordigas ilin sammaniere. Kaj plue: ni konstatas, ke la fino de l' serio ree aliĝas al la komenco. La verdo de l' freŝa herbo estas pli simila al la flavo de l' sulfuro ol ekzemple al la ruĝo de l' sango. Tiel la puraj koloroj plenigas cirklon. Oni povas komenci ilian serion ĉe iu ajn el ili; ĉiam oni ricevas la saman rezultaĵon.
Ni ripetu la faktojn ĝis nun priparolitajn—faktoj, kiuj sin trovas "a priori" en ni spirito:
Ĉu tiuj faktoj jam reprezentas plenan kaj precizan sistemon? Kie estas en tiu sistemo la loko de l' nepuraj koloroj? Kio estas ideala blanko, nigro, ideala pura koloro? Kiel la cirklo de l' puraj koloroj estas ordigota? Ĉu ekzemple la interspaco inter sulfuro kaj oranĝo estas pli aŭ malpli granda ol la interspaco inter violo kaj cejano? Se ni volas havi same bonan sistemon kiel en la muziko, tiaj demandoj devas nepre esti respondataj.
3.
La helpilo per kiu Ostwald ilin respondas, estas la miksado de l' koloroj. Ne la miksado de l' farboj. Tiu dependas de multaj fizikaj kaj ĥemiaj cirkonstancoj kaj tial ne povas montri simplajn leĝojn. Kiam ni tie-ĉi parolas pri miksado, ni koncernas laoptikanmiksadon, kiu sola estas simpla kaj konvena por nia celo. Oni ĝin efiktivigas laŭ tre diversaj manieroj. Sed sufiĉas ke ni montru al niaj legantoj nur unu manieron facile imageblan, por ke ili havu fiksan ideon. Ni priparolu la miksadon per la kolorturbo.