The Project Gutenberg eBook ofLa Vendreda Klubo

The Project Gutenberg eBook ofLa Vendreda KluboThis ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.Title: La Vendreda KluboEditor: Johannes DietterleRelease date: November 1, 2014 [eBook #47259]Most recently updated: October 24, 2024Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (Thisbook was produced from scanned images of public domainmaterial from the Google Print project.)*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENDREDA KLUBO ***

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: La Vendreda KluboEditor: Johannes DietterleRelease date: November 1, 2014 [eBook #47259]Most recently updated: October 24, 2024Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (Thisbook was produced from scanned images of public domainmaterial from the Google Print project.)

Title: La Vendreda Klubo

Editor: Johannes Dietterle

Editor: Johannes Dietterle

Release date: November 1, 2014 [eBook #47259]Most recently updated: October 24, 2024

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (Thisbook was produced from scanned images of public domainmaterial from the Google Print project.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENDREDA KLUBO ***

LA VENDREDA KLUBODevizo: NI FOSU NIAN SULKON11 DIVERSAJ ORIGINALAJARTIKOLOJ VERKITAJ DELA "VENDREDOKLUBANOJ"EN LEIPZIGFERDINAND HIRT & SOHN en LEIPZIG

11 DIVERSAJ ORIGINALAJARTIKOLOJ VERKITAJ DELA "VENDREDOKLUBANOJ"EN LEIPZIG

FERDINAND HIRT & SOHN en LEIPZIG

Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Copyright 1921 by Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig.

D-o Albert Steche

AlSinjoro DroAlbert Stecheprezidanto de la Germana Esperanto-Asociokiu dum dek jaroj ĉiel progresigis la Esperanto-movadonkaj efike helpis la disvastigadon de nia ideo en Germanujoĉi tiun libretondankeme dediĉasla anoj de la "Vendreda Klubo",Leipzig.

AlSinjoro DroAlbert Stecheprezidanto de la Germana Esperanto-Asocio

kiu dum dek jaroj ĉiel progresigis la Esperanto-movadonkaj efike helpis la disvastigadon de nia ideo en Germanujo

ĉi tiun libretondankeme dediĉasla anoj de la "Vendreda Klubo",Leipzig.

ENHAVO.

Ĉiu aŭtoro restis tute libera rilate la formon kaj enhavon de sia artikolo, kaj mi, kiel kolektinto de la artikoloj, lasas al ĉiu la respondecon (Dietterle).

ANTAŬPAROLO.

La verkintojn de la sekvantaj 11 artikoloj kunigis la intenco, honori la nuntempan prezidanton de la G. E. A., sinjoron DronA. Steche, per komuna laboro.

Antaŭ dek jaroj, DroSteche, kiel deputito de la Saksa parlamento,la unuan fojon oficiale pledis por nia afero en la parlamento. Tion ni volas rememorigi al niaj germanaj samideanoj, samtempe atentigante la alinaciajn samideanojn pri ĉi tiu batalinto kaj batalanto por nia ideo, kiu multe pli ol aliaj, tiel nomitaj "eminentuloj", sukcesigis la Esperanto-movadon en nia lando. [Enaldonooni trovos malgrandan biografion de DroSteche kaj liston de liaj presitaj artikoloj.] Vere modele li laboris depost sia unua parlamenta poresperanta pledo; ĉar tiam estinte nur konvinkita Esperantano, li tre baldaŭ fariĝis senlaca Esperantisto. Li lernis nian lingvon, li faris, kvankam treege okupita kaj jam ne juna homo, la institutan ekzamenon. Ĉiujare li denove atentigis la publikon pri la graveco de la mondhelplingva ideo per alparoladoj kaj bonegaj gazetartikoloj, tiel fariĝinte unu el niaj plej lertaj propagandistoj. Li interesigis—buŝe kaj skribe—la estrojn de la registaro kaj de la industriaj kaj komercaj rondoj; li faris por Esperanto oficialajn vizitojn; li finance subtenis la laboron de la Saksa Esperanto-instituto; li fariĝis eldonisto kaj redaktoro de la "Esperanto-Spegulo"; li recenzis Esperantaĵojn kaj tradukis germanan novelon; li timis nek vojojn nek malfacilaĵojnpro nia afero; li eĉ kunhelpis "ĉemizmanike" dum la antaŭlaboroj por la Germana E. Kongreso en Leipzig—resume li faris ĉion, kion oni povas fari kiel Esperantisto.—Nun li estas la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de la porinstituta estraro, prezidanto de ĝia patrona unuiĝo, prezidanto de la Loka ligo de l' Esperanto-societoj en Leipzig. Kun ni, la 11 anoj de la "Vendreda Klubo" en Leipzig (en kiu dekduo da samideanoj regule nur "laboras"), li estas kiel klubano ligita depost ĝia ekesto. Ni ĝojas, ke ni povas nomi lin la nia, ne nur pro lia aŭtoritateco, sed precipe ankaŭ pro tio, ke li montris sin ĉiam vera, sincera, helpema amiko.

Kiu konas lin, tiu komprenos, kial ni dediĉas nian libreton al neniu alia, ol al DroSteche.

Ankaŭ niajeksterlandaj amikojcerte akceptos bonvole nian libreton, kiu montras, ke komuna laboro por nia afero kunigas kaj kunligas la homojn pli ol io ajn alia. Kvankam tre diversaj laŭ karaktero, emoj, inklinoj (tre ofte plej vigla diskutado aŭdiĝas inter ni), tamen ĉiam, ĉie, ĉiel ni estis kaj restos unuanimaj.

Verŝajne estos interesa por niaj legantoj la esploro, ĉu eble ĉe ni dum regula kunlaborado ankaŭ la stilo de unu influis tiun de alia, ĉu oni povas konstati "vendredanan stilon". Espereble, se oni konstatos tian, ĝi estos nomata bona Esperanto-stilo.

Goethe diras en sia "Faŭst": "Kiu alportas multon, alportos al kelkiu ion." Do, ne estas necese, karaj legantoj, ke vi legu ĉiujn artikolojn de nia libreto. "Transsaltu" tion, kio ŝajnos al vi ne sufiĉe interesa; sed serĉu, kaj certe ĉiu trovos unu artikolon, pro kiu li ne bedaŭros, esti aĉetinta nian verketon.

Kaj la ĉefa afero:Fondu novajn "vendredo-klubojn"(ili ja povas okazi ankaŭ lunde aŭ marde ktp.), en kiuj ne regas inklino aŭ deziro al amuzaĵoj, sed nur al komuna serioza laboro! Tiam nia afero sukcesos!

DroDietterle.

LA ROMANTIKA VERKISTO E. T. A. HOFFMANN KIEL MUZIKISTO.(PAUL BENNEMANN.)

(PAUL BENNEMANN.)

Nemultaj okazaĵoj en la mondhistorio havis same gravajn kaj vastajn sekvojn kiel la franca revolucio en 1789. Sur la ruinoj de putriĝinta civilizacio ĝi komencis krei tute novan mondon. Ĝia batalkrio: Libereco! Egaleco! Frateco! promesis al la homaro paradizan estontecon, en kiu estos nek malriĉuloj, nek subpremitoj, nek malpaco, nek katenoj kaj baroj sur iu ajn kampo. Spirita ebrio kaptis la homojn, aŭdantajn la novan evangelion; kaj oni sanktigis templojn al la diino, kiu estis kreinta ĝin: al la racio. Efektive unu el la plej eminentaj ĉefpensoj de tiu movado estas la kredo kaj volo, nove ordigi ĉion nur laŭ la leĝoj kaj nur helpe de la homa penskapablo; kaj ĉar la materio de l' pensado estas sole la impresoj ricevitaj per niaj sentoj, la tiel nomita "racionalismo" akceptis kiel ekzistantan nur tion, kion oni povas vidi, aŭdi, flari, gustumi, palpi, kio estas mezurebla, kalkulebla, pesebla; kaj oni malakceptis ĉion transcendentan, misteran, nesenteblan, nurimagatan. La verkoj de Hume, Voltaire, Diderot, Lamettrie, Holbach evidente ekkonigas, kiel la tiamuloj trostreĉis principon ĝis certa grado tute ĝustan.

Jes, la principo de la supereco de l' homa racio estis trostreĉata; kaj tial ĉi-tiu neo de ĉio spirita naskis laŭ natura konsekvenco kontraŭmovadon, kiun oni nomas "romantiko". Tiu ĉi sent- kaj pens-maniero tute ne estis—kion multaj opinias—nur literatura; sed ĝi forte influis la tutan vivon de tiu epoko sur ĉiuj kampoj. Ne estas mirige, ke ĝi ekestis ne sur franca, sed sur germana tero. Dum la franco prefere elmontras sian brilantan spritecon, sian pintan sagacon, la germana karaktero emas pli al kvieta meditemo, al enprofundiĝo en misterojn. Ĝi nevolonte respondas al nurintelektaj doktrinoj, al senkarna utilismo, kaj ne povas rezigni pri la bezonoj de l' sentimenta, fantazia vivo. Tial Germanujo fariĝis la patrolando de l' romantiko; kaj de tie ĉi la romantikaj influoj eliris al Francujo (Nodier, Victor Hugo, Musset, Gautier), al Britujo (Scott, Byron), al Italujo (Manzoni).

Kio estas la romantiko? Kio estas romantika? Difino de la ideo ŝajnas neebla; ĉar eĉ ĝiaj adeptoj parolas pri ĝi preskaŭ nur per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio fariĝis la objekto de l' revadoj de la romantikistoj; kaj tial ankaŭ nur la plej senmateria arto povas bone esprimi la romantikan spiriton: lamuziko. Tion Jean Paul celas diriskribante, ke la antikva klasika idealo estis plastika, la romantika estas poezia-pentra-muzika; kaj la tuta romantika spirito esprimiĝas en jenaj vortoj de l' sama poeto: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam estis plenumata: ĝi ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera nokto vi rigardas norden aŭ al malproksimaj montaroj, aŭ kiam lunlumo estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas malfeliĉa. Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed kun doloroj: ho ve! kuŝante ni ĵetiĝas alten kiel epilepsiuloj. Sed tiun ĉi deziron, kiu neniel estas eldirebla—niaj kordoj kaj tonoj nomas ĝinal la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion vi eldiras, tio mankas al mi."

Sed la situacio en la epoko de l' romantikistoj tute ne estis konforma al tiaj pensoj. Tial ili retiris sin al estintaj tempoj, serĉis en pasintaj jarcentoj, en la mezepoko, la idealojn, kiuj ŝajnis al ili la plej altaj.

Ĉiu homo iam travivis periodon, en kiu liaj pensoj reveme vagadis sur la vastaj kampoj de l' misteroj. Tiam la ordinara lingvo ne sufiĉis al li, por eldiri la neeldireblan, kaj li sentis sin devigata, paroli per poezio. Tiam li promenis en lunlumo tra silentaj kampoj, en la poŝo—responde al sia nacieco—libron de Uhland, Eichendorff, Novalis; aŭ kantojn laŭ Ossian, de Burns, Moore, Byron, baladojn de Scott; aŭ odojn de Manzoni, scenojn el Francesca de Rimini; aŭ la "Kantojn en la krepusko" de Victor Hugo aŭ elegiojn de Musset. Tiam li sidis kun ardantaj vangoj antaŭ volumo, kiu kondukis lin al la pratempaj legendoj de lia popolo aŭ en labirintajn vojojn de homaj koroj. Tiu estas la periodo, en kiu la kleruloj de ĉiu ajn nacio konatiĝis kaj amikiĝis kunErnesto Teodoro Amadeo Hoffmann, unu el la protagonistoj de la romantiko. Tradukitaj en multajn lingvojn, la verkoj de tiu ĉi viro apartenas al la germanaj libroj plej multe legataj ekster Germanujo kaj eĉ kaŭzis ofte tre unuflankan juĝon pri la entuta germana literaturo. La "Demono-Hoffmann" li estis nomata, la stranga, malgranda, malbela viro kun la mirige delikataj, malgrandaj manoj; kun la brilaj okuloj, malantaŭ kiuj eterna fajro ĉiam ŝajnis flami; kun la mallarĝaj lipoj, kiujn neniu estas vidinta iam ridetantaj; kun la korpo, ĉe kies konstruo la naturo estis uzinta nur la minimuman kvanton da ostoj kaj karno, nepre necesan, por krei vivantan estaĵon.

En la vivo de Hoffmann estis tute nenio mistera. Naskita 1776 en Königsberg, li studis la jursciencon kaj faris la ekzamenojn kun bonega sukceso. Kiel helpa juristo li trovis oficon 1796 en Großglogau, 1798 en Berlin; 1800 li fariĝis asesoro en Posen. Sed pro kelkaj karikaturoj, en kiuj senĝene li estis preninta eĉ siajn superulojn kiel objektojn deŝercaĵoj, oni translokigis lin al Plock, tiutempe mizera prusa-pola urbetaĉo, do vera ekzilejo por la spirite vigla poeto. Por ne troenui kaj por havi iun, kiu purigas la vestojn, flikas la ŝtrumpojn kaj preparas la manĝojn, li edziĝis kun polino, bona, fidela virino, kiu kapjesis al ĉiu faro de sia stranga vivkunulo kaj en agrablaj kiel en malagrablaj tagoj modeste kaj zorgante staris ĉe li ĝis lia lasta horo. 1803 Hoffmann iris al Varsovio. Sed kiam 1806 la prusa ŝtato estis frakasita de Napoleono, Hoffmann kiel ĉiuj aliaj prusaj oficistoj en tiu urbo perdis sian oficon—ne la kuraĝon! Jam en 1808 ni trovas lin en Bamberg kiel direktiston de orkestro; la saman okupon li praktikis 1813 en teatra trupo, ludanta en Leipzig kaj Dresden. Kiam la militaj okazaĵoj de tiu sanga jaro mutigis la kantantan muzon, li formetis la muzikon, ekprenis la desegnan krajonon kaj nutris sin per karikaturoj kontraŭ Napoleono, kiuj avide estis aĉetataj! Tiel en ĉiu situacio de sia vivo li eltiris el siaj multaj talentoj tiun, kiu momente konvenis plej bone. La prusa ŝtato fine rememoris pri liaj juristaj kapabloj kaj donis al li 1816 bonan pozicion en Berlin, kie la poeto-pentristo-muzikisto-juristo mortis 46-jara la 25ande junio 1822, pro medola konsumiĝo.

Hoffmann estis vere romantika karaktero. Kiel la romantiko diferencigas inter la banala reala kaj la fantazia vivo en ravaj sonĝoj; kiel ĝi prefere amas ĉion fragmentan, ĉion senforman kaj sencelan, ĉion nebulan, nedifineblan kaj superracian: tiel ankaŭ la persono E. T. A. Hoffmann estis duobla estaĵo, kaj la unu duono de lia ekzistado sin montras nekredebla groteskaĵo. Tage oni vidis lin sur la strato kiel seriozmienan prusan oficiston; liaj superuloj laŭdis lian precizecon kaj saĝecon en la ofico; kaj multaj personoj asertas, ke li estis lerta negocisto, kiu bone sciis kalkuli sian profiton. Ĉu estas kredeble, ke tiu ĉi sama viro nokte sidis en vinejo, trinkegante kaj elŝprucante harstarigajn timigaĵojn, tiel ke li mem kelkfoje furiozis pro timo pri la kreaĵoj de sia propra cerbo, kaj lia edzino devis sidi ĉe lia flanko kaj aserti, ke efektive nek diablo nek fantomo estas en la ĉambro? Hoffmann estis konglomeraĵo de la plej kontraŭaj ecoj, kapabloj, emoj kaj sentoj: Lia sagaca intelekto rapide rigardis ĝisfunden en la homojn kaj aferojn; kaj tamen li sin donis al ĉia ajn superstiĉo kaj demonkredo. Li entuziasmiĝis ekscese, kaj poste ŝajnis esti senfantazia banalulo. Nun li estas diboĉa epikuristo, nun obstina stoikulo. Li mokas satire la ridindajn flankojn de l' homoj, kaj povas disflui en larmoj pro la tragedio de l' homa sorto.

Tial ankaŭ en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj mankas kvieto. Lia fantazio antaŭenpelas lin. Misteraj personoj ofte malhelpas kaj malklarigas la evoluon de la rakontata agado. Tra ĉiuj verkoj fluas kvazaŭ kaŝita subariverego, kies muĝadon oni aŭdas, sed kies akvon oni vidas neniam, kaj kiu supren sendas nur nebulajn figuraĵojn, kiuj en la ordinara vivo ludas sian rolon kaj poste remalaperas, forprenante kun si ofte la homon, por dronigi lin en la nigraj akvoj de l' mistero.—Ne estas mirige, ke tia temperamento senfine elĵetis fajrerojn, kiel ŝtalo puŝiĝanta kontraŭ ŝtono. Sed ĝi povis lumi nur mallongan tempon; konsumante sin mem, ĝi baldaŭ malaperis kiel bela meteorito, kiu lasas longan fajran strion sur la nokta firmamento.

Admirinda estas la multflanka talenteco de Hoffmann. Oni devas returnen iri kelkajn jarcentojn, ĝis la renesanca epoko, ĝis Lionardo da Vinci, por trovi same fenomenan homon, kiu ne nur diletante, sed kun genio laboris sur tiel diversaj kampoj kaj kelkiam ne sciis, kion la bolantaj en li pensoj naskos: "Multkolora mondo, plena de misteraj aperaĵoj, flirtas kaj flagras ĉirkaŭ mi,—estas, kvazaŭ io granda baldaŭ devos okazi—iu ajn artprodukto devos eliri el la ĥaoso!—Ĉu ĝi estos libro—ĉu opero—ĉu pentraĵo—quod diis placebit!"[1]Prave tial liaj amikoj skribis sur la tombŝtonon de la poeto:

E. T. A. Hoffmanneminentaen sia ofico,kiel poeto,kiel muzikisto,kiel pentristo.

E. T. A. Hoffmanneminentaen sia ofico,kiel poeto,kiel muzikisto,kiel pentristo.

Lajuristajkapabloj de Hoffmann jam estas menciitaj. Sed ili estis nur la nutra tero por lia korpa ekzistado. Lia koro tiris lin en la templon de la arto.

Kion li laboris kielpoeto, tio estas enskribita en la paĝojn de la mondliteraturo kaj ne apartenas al nia temo.

Sed pri lapentristoHoffmann ni ne tute povas silenti. Komence li desegnis karikaturojn, kaj multaj liaj libroj kaj leteroj—eĉ procesaktoj!—havas ilustraĵojn de lia mano. Sed ankaŭ la uzado de l' peniko ne restis al li fremda. En Varsovio li ornamis per pentraĵoj la klubdomon de la diletanto-orkestro, kiun li direktis. En la kastelo Altenburg apud Bamberg li pentris freskojn. Por la teatro li preparis kulisojn kaj kurtenojn. Kune kun Schinkel li skizis la scenan kaj kostuman aranĝon por sia opero "Undine"; kaj artaĵoj aludantaj tiun saman verkon ornamis lian ĉambron en Berlin.

Ĉion ĉi li praktikis kun plezuro, lerteco kaj genio. Sedlia amo apartenis al la muziko. Tio tute klariĝas el la karaktero de la romantiko.Ĉar ĝuste la muziko—kion ni jam diris—ne prezentas, kiel la aliaj artoj, ion objektivan, difineblan; sed ĝiaj tonoj, akordoj, melodioj estas tute senmateriaj kaj lasas al la fantazio la plej vastan ludejon. Tial "la muziko estas la plej romantika el ĉiuj artoj; ĉar ĝia objekto estas la senfinaĵo. Ĝi estas la misterplena, per tonoj parolanta Sanskrit-lingvo de la naturo, kiu plenigas la bruston de l' homo per senfina sopiro; kaj nur ĝi igas nin kompreni la kantojn de l' arboj, de l' floroj, de l' bestoj, de l' ŝtonoj, de l' akvoj!..... Neniu arto tiel eliras nepre nur el la interna spiriteco de l' homo, neniu arto bezonas nur sole spiritajn, eterajn rimedojn krom la muziko. Sento de l' plej alta kaj plej sankta, de la spirita potenco, kiu ekbruligis la fajreron de l' vivo en la tuta naturo, aŭdeble elparoliĝas en tonoj" (Hoffmann).

La muziko estis la ĉiama akompananto de Hoffmann de l' momento de lia naskiĝo. Kiam lia patrino kuŝis en naskaj doloroj, la patro—por dolĉigi ŝiajn dolorojn kaj por tuj montri al la novnaskito la agrablan flankon de l' vivo—venigis liutiston, kiu devis ludi antaŭ la infaneto. Kiam poste la patro estis forlasinta sian familion, la eduko de la knabo restis ĉefe en la manoj de lia onklino, kiu havis treege belan voĉon, kaj de la onklo, eksterordinare muzikema originalulo. Ambaŭ ili plenigis la knabon je muziko, tiel ke poste li povis ofte nutri sin per fortepiano- kaj kant-lecionoj kaj ke ankaŭ la muzikteorio jam estis por li konata scienco. Ni nun ankaŭ komprenas, kial en liaj literaturaj verkoj la muziko dekomence ludas gravan rolon. Dolĉaj kantoj de belaj virinoj, ĉirpantaj liutoj, mandolinoj kaj gitaroj, la ensorĉa melodio de violono, la milvoĉa muĝado de orgeno, la tondrantaj kordoj de fortepiano, eĉ nedifineblaj, misteraj sonoj de ie ajn kreas ofte la magian atmosferon, en kiu la strangaj, grimacaj personoj, elirintaj el la fantazio de l' poeto, faras siajn diablajn saltojn. Kelkaj liaj noveloj—ekz. Kavaliro Gluck, Don Juan, La aŭtomato, Kreisleriana, La fermato—la muziko estas tiomgrade la bazo de la rakonto, ke prave oni povas nomi ilin "muzikajn novelojn." Ne mirige; ĉar ilia verkisto estis tielmuzika estetikisto, kiel muzikpraktikisto kaj komponisto.

Kontraŭe de la ofte groteska konfuzo kaj fantazia malklareco en la literaturaj verkoj Hoffmann donas en siajmuzikestetikaj traktaĵoj, en recenzoj kaj kritikoj bonegajn pruvojn de sia sagaco, de profunda artkompreno kaj trafa juĝkapablo. Ili faris lin patro de la moderna verkado pri muziko. En siaj analizoj ekz. de verkoj de Beethoven li ne nur poezie priskribas la kompozicion, sed li klopodas, paŝon post paŝo sekvi la komponiston, montrante la konstruplanon de la verko, la evoluon de la muzikaj ideoj, la elekton kaj kombinon de la instrumentoj, kaj citante notekzemplojn li efike subtenas la komprenon. Hoffmann estis inter la unuaj kiuj ekkonisla titanan grandecon de Beethoven. Tial ankaŭ liaj analizoj—ekz. de la Uverturo al Coriolan (op. 62), Kvina sinfonio (op. 67), Sesa sinfonio (op. 68), Du trioj (op. 70), Muziko al "Egmont" (op. 84), Fantaziaĵo por fortepiano, ĥoro kaj orkestro (op. 80), Oratorio "Kristo ĉe la Olivmonto" (op. 85) kaj la Missa en C (op. 86)—fariĝis majstroverkoj, kiujn povis skribi nur homo, en kiu eminenta muzika spirito, profunda scio kaj nobla sentimento ligiĝis kun kora entuziasmo kaj la lerta plumo de literaturisto. Mi ne povas preterlasi la okazon, doni al la leganto almenaŭ kelkajn liniojn el la traktaĵo: "La instrumenta muziko de Beethoven". Tie Hoffmann postulas de la reproduktanta muzikisto jenon: "Kiu volas ĝuste prezenti kompozicion de Beethoven, tiu devas lin kompreni, profunden enpenetri en lian esencon, devas—konscie pri sia propra sanktiĝo—sentime riski, en la rondon eniri de la magiaj vizioj, kiujn elvokas lia forta sorĉo. Kiu ne sentas tiun ĉi sanktiĝon, kiu rigardas la sanktan muzikon nur kiel ludon, kiel amuzaĵon por malplenaj horoj, kiel momentan inciton por nesentpovaj oreloj aŭ kiel rimedon por propra singlorigo: tiu restu for! La vera artisto vivas nur en la verko, kiun li unuekompreniskaj nunprezentaslaŭ la intenco de l' majstro; kaj ĉiuj liaj penoj celas nur, en milkolora brilo revoki en la viglan vivon ĉiujn la belegajn ĉarmajn bildojn kaj viziojn, kiujn la majstro kun magia forto enmetis en sian verkon, por ke ili ĉirkaŭu la homon per lumaj, brilegantaj cirkloj kaj lia fantazio, ekflamigante lian plej internan sentimenton, rapidfluge forportu lin en la malproksiman regnon de l' spirito."

Sed Hoffmann ne estis homo, kiu en la kulto de unu heroo forgesas, ke ankaŭ la geniulo estas filo de siaj antaŭuloj. Krom Beethoven li tial ne malpli honoris la malnovajn majstrojn de la diserva muziko en Italujo: Palestrina, Scarlatti, Caldara, Marcello, Leonardo Leo k. a.; kaj inter la germanaj komponistoj estis liaj specialaj amikoj Bach, Gluck, Haydn kaj Mozart[2]. La leganto permesu, ke mi citu ankoraŭ kelkajn vortojn el la supre nomita traktaĵo, en kiu Hoffmann kun admirinda kompreno komparas la tri majstrojn Mozart, Haydn kaj Beethoven: "La instrumentaj kompozicioj de ĉiuj tri majstroj elspiras la saman romantikan spiriton, kiu rezultas el ilia same intima kompreno de l' speciala naturo de la arto. Sed la karaktero de iliaj kompozicioj tamen rimarkeble diferencas.—La esprimiĝo de infana, gaja temperamento regas en la kompozicioj de Haydn. Liaj sinfonioj gvidas nin en senfinajn verdajn arbarojn, en gajan, multkoloran svarmon de feliĉaj homoj. Gejunuloj preterŝvebas dancante; ridantaj infanoj, aŭskultante malantaŭ arboj, malantaŭ rozarbetaĵoj, petole ĵetas florojnunu al la alia. Vivo plena de amo, plena de feliĉego, kiel antaŭ la unua peko, en eterna juneco, nenia sufero, nenia doloro; nur dolĉa, melankolia deziro al la amata persono, kiu ŝvebas malproksime en la brilo de l' vespera ruĝo kaj ne alproksimiĝas, nek malaperas; kaj dum ĝi ĉeestas, la nokto ne venas; ĉar ĝi mem estas la vespera ruĝo, per kiu ardas monto kaj arbaro.—Mozart gvidas nin en la profundaĵojn de mistera regno. Timo nin ĉirkaŭas; sed estante sen turmento, ĝi estas plimulte antaŭsento de l' senfinaĵo. Amo kaj melankolio sonas en ĉarmaj fantomaj voĉoj; la nokto leviĝas en hela purpurbrilo; kaj en neeldirebla sopiro ni paŝas post tiuj aperaĵoj, kiuj, per mansignoj afable invitantaj nin al siaj vicoj, en eterna dancado flugas tra la nuboj (sinfonio en Es, la tiel nomata "cigno-kanto").—Tiel ankaŭ la instrumenta muziko de Beethoven malfermas por ni la regnon de l' grandego kaj nemezureblo. Ardantaj radioj flugas tra la profunda nokto de ĉi-tiu regno; kaj ni ekvidas ombrojn ondantajn supren kaj malsupren, kiuj pli kaj pli malvaste nin ĉirkaŭas kaj pereigas nin, sed ne la doloron de la senfina sopiro, en kiu ĉiu ĝojo, rapide leviĝinte sur ĝojkantantaj tonoj, malleviĝas kaj malaperas. Kaj nur en tiu ĉi doloro, kiu amon, esperon, ĝojon en sin konsumas, sed ne detruas; kiu tiamaniere volas krevigi nian bruston per plenvoĉa kuneksono de ĉiuj pasioj: nur en tiu ĉi doloro ni povas vivi plu kaj estas ravitaj viziuloj!"—

Estas speciale interese, ke Hoffmann ankaŭ ekkonis jam la genion de Johann Sebastian Bach. La verkoj de tiu ĉi majstro jam kelkajn jarojn post lia morto (1750) estis forgesitaj. Nur malmultaj sciis ankoraŭ lian nomon; kaj el la malgranda nombro de liaj presitaj verkoj oni eltrovis nur matematike konstruintan kontrapunktiston. Longe antaŭ Mendelssohn, kiu nur en 1829 kvazaŭ reeltombigis la malnovan majstron, Hoffmann jam estis ekkoninta lin kiel prapatron de la melodio kaj harmonio, en kies laŭŝajne rigidaj, nurformalaj verkoj batas la varma koro nun de lirikisto, nun de dramisto, sed ĉiam de eminentaartisto, kaj al kiu liaj posteuloj—ankaŭ Beethoven! ankaŭ Wagner!—modeste kaj admire suprenrigardis.—Tamen ankaŭ Hoffmann kelkiam, kvankam neofte, eraris en siaj juĝoj. Ekz. li starigis la operkomponiston Spontini, kies verkoj delonge jam ne estas ludataj, ĉe la flankon de Händel, Gluck kaj Mozart, dum kontraŭe la eternan valoron de la "Freischütz" li ne tute ekkonis.

Ankaŭ kielreproduktanta muzikistoHoffmann servis al sia plej amata muzo. Li kantis okaze kiel tenoristo en ĥoro en Varsovio; kaj kiel direktisto de tiea muzika societo li prezentis precipe verkojn de Mozart, sed ankaŭ de Gluck, Haydn, Cherubini kaj eĉ jam sinfonion de Beethoven (1806). En Bamberg li laboris—apud sia orkestrestra okupo—kielkantinstruisto. Sed postkiam en 1814 li estis akirinta certan oficistan pozicion, li ne plu svingis la direktistan bastoneton kaj ne plu devis forĵeti siajn fortojn al la instruo de sentalentaj fraŭlinoj[3], sed povis doni tutan sian liberan tempon al literaturaj kaj kompoziciaj laboroj.

Kiel ni jam diris, lakomponistoHoffmann posedis tre bonajn muzikteoriajn sciojn kaj tiurilate distingiĝas treege inter muzikdiletantaj literaturistoj kiel Jean Paul, Nietzsche k. a. La nombro de liaj kompozicioj estas sufiĉe granda; inter ili troviĝas 12 operoj kaj operetoj, 3 muzikoj al dramoj de diversaj poetoj, 1 melodramo, 1 Missa, 1 Miserere, 1 sinfonio, 1 uverturo, kantaĵoj, sonatoj por fortepiano kaj 1 kvinteto por harpo kun kvar kordinstrumentoj. Multaj el ili ne estas presitaj, multaj jam perditaj. Amikoj de Hoffmann en la lastaj 20 jaroj presigis kelkajn liajn kompoziciojn denove (vidu la indekson ĉe la fino de tiu ĉi artikolo).

Kia do estas la muziko, skribita de tiu ĉi viro, kiu sur la literatura kampo riskis la plej strangajn psikologiajn eksperimentojn kaj verkis fantaziaĵojn, kiujn post li neniu plu atingis? Nu, liaj kompozicioj havas tute alian karakteron, kaj aŭdante ilin neniu supozus, ke la "Fantomo-Hoffmann" estas ilia verkinto. Lia muziko—escepte de unu verko, pri kiu poste ni traktos detale—estas tute ne revolucia; ĝi sonas dolĉe, naive; kaj ne nur mankas en ĝi ĉiuj fantaziaj ekscesoj, kiujn amas la literaturisto Hoffmann, sed ĝi eĉ ne eluzas la muzikajn esprimilojn, kiujn ni jam trovas en la verkoj de samtempuloj kaj antaŭuloj. Kiu eble iam havos okazon, aŭdi la menciitan kvinteton[4], tiu miros, ke en ĝi preskaŭ tute mankas kontrastoj. El tiu ĉi muziko ne parolas viro, kiu kun forto kaj ĝojo kondukas siajn ideojn al venko kontraŭ la mondo, sed revema junulo, kiu ne volas esti malhelpata en la plena sindono al unu sola sento. Tamen la verko, kiel ankaŭ la aliaj de Hoffmann, estas tre melodia kaj bonsona.

Sekve ne estos eble tro granda perdo por la muzika mondo, se la plej multaj kompozicioj de l' poeto restos kuŝantaj sub la polvo de l' jaroj. Sed unu el ili ne meritas tiun ĉi sorton, nome la verko, kiu lin esence reprezentas kiel komponiston, la plej amata infano, kiun donacis al li la muzo:lia opero "Undine". La verkinto de tiu ĉi artikolo povas prijuĝi tion laŭ propra sperto. Ĉar komence de l' nuna jaro li aranĝis en sia hejmo antaŭ aŭdantaro de muzikistoj kaj muzikamantoj prezentadon de la opero, kiu malgraŭ la foresto de sceno, mimiko, gestoj, kostumoj kaj orkestro faris treege profundan impreson al ĉiuj aŭskultantoj. Sub la gvidado de sperta direktisto kaj helpe de eminentaj solistoj, malgranda ĥoro kaj bona fortepianisto la verko reeksonis la unuan fojon post centjaradormo kaj vekis la fortan deziron, ke oni povu aŭdi kaj vidi ĝin ankaŭ en la operejo.

La sorto de tiu ĉi verko estis tre stranga. En la jaro 1811 barono De la Motte-Fouqué skribis la ĉarman romantikan fabelon pri Undine[5], tiu akvofeino, kiu edziniĝante kun homo akiras homan animon, sed pro malfidelo de sia edzo devas reiri en la subakvan regnon de sia patro. Leginte la verkon, Hoffmann tuj sentis sin forte kaptita de tiu ĉi materio kaj decidis, uzi ĝin por opero. Ĉar fine nun li estis trovinta tekston, kiu ŝajnis al li nepre taŭga por opero; nun li vidis vojon, realigi siajn ideojn pri tiu ĉi artspeco, kiujn en la dialogo "La poeto kaj la komponisto" li estis elparolinta jene: "Mi kredas, ke la romantika opero estas la sole vera; ĉar nur la romantiko estas la hejmlando de la muziko. Tamen kompreneble mi malestimas tiujn mizerajn produktaĵojn, en kiuj malsaĝaj, senspritaj spiritoj aperas kaj mirakloj sur miraklojn estas amasigataj, nur por amuzi la okulojn de sensaciema publikaĉo. Vere romantikan operon verkas nur la genia, entuziasmigita poeto; ĉar sole li vivigas la misterajn aperaĵojn de l' regno de la spiritoj. Sur lia flugilo ni svingas nin trans la abismon, kiu alie disigis nin de ĝi; kaj enhejmiĝintaj en la fremda lando, ni kredas la miraklojn, kiuj videble okazas kiel konsekvencaj sekvoj de l' influo de pli superaj estaĵoj al nia ekzistado kaj evoluas ĉiujn la impresajn, forte nin kaptantajn situaciojn, kiuj nin plenigas nun per teruro kaj timego, nun per la plej alta feliĉo. Unuvorte: la poeto, kiu volas prezenti la misteran, devas posedi la sorĉan forton de la poezia vero; ĉar nur ĝi povas entuziasmigi nin. Tiam antaŭ niaj okuloj malfermiĝos romantika mondo, en kiu ankaŭ la lingvo estas pli potenca aŭ—pli bone—prenita el tiu malproksima regno: ĝi estas muziko, kantado. Eĉ la agado kaj la situacioj, sonantaj en impresegaj tonoj kaj harmonioj, tiam nin kaptos kaj ravos pli forte. Tiamaniere laŭ mia opinio la muziko devas senpere kaj devige eliri el la poezio".

Ĉi tiuj vortoj enhavas jam kvazaŭ en nukso la tutanideon de la muzikdramo: La dramo estas la ĉefaĵo; la muziko, organe kunligita kun ĝi, estas la servanto; kaj ambaŭ kune nin gvidu en la romantikan landon, kie ili vere estas enhejmaj. En la jaro, kiam la supre cititaj vortoj estis skribataj, la plenumonto de tiuj ideoj ĵus naskiĝis: Richard Wagner. Hoffmann nur profete povis montri la vojon, sed ne iri ĝin. Tial lia Undine ne fariĝis jam muzikdramo, sed—sufiĉa honoro por la majstro—la unua romantika opero.

Fouqué mem prilaboris la tekston. Kun arda fervoro la komponisto komencis sian laboron kaj finis ĝin en novembro 1813. Sed nur post tri jaroj la opero estis prezentata en la Reĝa Teatro en Berlin kaj vekis grandegan entuziasmon. Dum 11 monatoj oni ludis ĝin 23 fojojn—tiam la 29ande julio 1817 la teatro forbrulis kaj kun ĝi la kulisoj, kostumoj, eĉ la notoj (escepte de la partituroj) por la verko. Tio estis la entombigo de Undine! Ĉar neniam plu (escepte de unu nesukcesinta prezentado en Prag 1821) ĝi aperis sur la scenejo. Kulpa pri tio estas ĉefe la grandega sukceso, kiun atingis samnoma opero de Lortzing, aperinta en 1845. Per popularaj melodioj, lerte—kvankam neorgane—eltrovitaj komikaj personoj kaj per nova finiĝo—kiu ja detruis la tragedian karakteron de la fabelo, sed kontentigis la sentimentalajn dezirojn de l' publiko—la sperta teatropraktikisto Lortzing sciis akiri kaj ĝis hodiaŭ konservi la favoron de l' granda amaso, tiel ke la verko de Hoffmann restis malaperinta por ĉiam.

Bedaŭrinde! Ĉar rilate la artajn vidpunktojn la pli malnova Undine estas multe pli interesa kaj valora. Unuavide ĝi ŝajnas esti konstruita laŭ la tradicia opermodelo kun recitativoj, scenoj kaj dialogo; sed esplorante pli detale, oni ekkonas, kiom Hoffmann transiris la ĝistiamajn operformojn. Unue: Undine estas dramo! Evoluanta el la karakteroj de la personoj, ĝi kondukas konsekvence kaj senkompate al la tragedia finiĝo, kaj la poeto forlasas ĉiun flankan agadon, kiu nur donu al la komponisto okazon, prezenti efikan kanton, aŭ kiu estas nur enŝovata, por ke la ĉefkantistino povu brili per sia voĉvirtuozeco kaj la publiko sentu agrablan oreltikladon. Tiun ĉi rapidan, vere draman pulson jam C. M. v. Weber sentis en la verko, skribante pri Undine: "Hoffmann rezignas pri la gloro de momenta aplaŭdo, neakcentante tiun aŭ tiun muzikpecon, kio estas ja tre facila, se per multaj detalaĵoj oni turnas al ĝi pli da atento, ol ĝi meritas kiel membro de l' drama korpo. Senhalte li paŝas antaŭen, videble kondukata nur de la intenco, ĉiam resti vera kaj plivigligi la draman vivon, anstataŭ reteni aŭ enkatenigi ĝian rapidan iron".

La personoj estas bone karakterizitaj: la ĉarma Undine, la nobla kavaliro Huldbrand, la fiera Berthalda, la simplaj gefiŝistoj. Sed plej eminenta estas Kühleborn, la reĝo de la akvoj, la nepacema demono de l' elemento. En liaj sarkasmo kaj ironio kontraŭ la homaro Hoffmann trovis precipe konvenan por si materion, kaj videble li pentris tiun ĉi figuron per la plej efikaj koloroj de sia muzika paletro.

Rilate la melodiojn kaj instrumentacion la Undine-partituro estas riĉa je novaĵoj. En ario de Berthalda oni trovas ekz. jam tute laŭnotanmotivon el "Tristan"; kaj la grandegaj voĉsaltoj de Kühleborn estas jam vera "Zukunftsmusik" (estonta muziko[6]). Cetere Hoffmann ankaŭ jam uzas sufiĉe multajn leitmotiv-ojn. Sed la plej mirindajn efikojn—bedaŭrinde ni ĝis nun povis ilin nur imagi laŭ la partituro—Hoffmann eltiras el la orkestro. Por krei la atmosferon de l' mistera, demona, super- aŭ sub-natura, li uzas la unua la plej profundajn tonojn de la lignaj blovinstrumentoj (klarnetoj, hobojoj, fagotoj); li igas blovi la ĥoron de la ladaj blovinstrumentoj kun plej mallaŭta forto; li uzas la violonĉelojn trivoĉe ktp. Ĉiujn ĉi rimedojn tuj post li uzis Weber en sia "Freischütz", vekante multan admiron.

Ankaŭ aliloke la influo de Hoffmann estas klare videbla. Marschner en siaj operoj "Vampyr" kaj "Hans Heiling" baziĝas sur li; Schumann kaj Berlioz enprofundiĝis en liajn doktrinojn kaj muzikon, kaj precipe la groteskaj trajtoj en la verkoj de la laste nomita komponisto estas tre verŝajne fruktoj de l' studado de la germana majstro. Plej grandan influon Hoffmann havis ankaŭ al Richard Wagner, kiu jam en siaj junulaj jaroj legis ĉiujn liajn verkojn. La traktaĵoj de Wagner, precipe tiuj en Paris skribitaj, povus esti prenitaj el "Kreisleriana"; kaj en lia muziko la influo de la malnova majstro estas sentebla en lia junula verko "Die Feen" (la feinoj) ĝis "Tannhäuser", "Meistersinger" kaj "Parsifal".

Resume: Hoffmann estis sur la muzika kampo ne diletanta eklektikulo, sed en siaj plej bonaj verkoj kaj en siaj muzikestetikaj traktaĵoj eltrovanto de novaj vojoj. Estas vere, ke nur en la literatura fako li sukcesis, krei verkojn nepereontajn. Sed kiel muzikisto li donis valorajn instigojn, kiuj efikis tra la lasta jarcento. Liaj posteuloj plenumis, kion li nur estis promesinta; sed li plantis la ĝermojn, el kiuj aliaj kulturis belfruktajn arbojn.

En 1922 estos pasintaj 100 jaroj post lia morto. Certe oni gloros tiam la literaturiston Hoffmann. Ĉu iu ankaŭ memorigos pri la muzikisto? Ĉu ne iu teatro havos la kuraĝon, revivigi la Undine-n kaj tiel pli bone honori lin ol per gazetartikoloj aŭ per marmora busto? Tiam ni plej bone sentus nin kunligitaj kun li kiel membroj en la sama senfina ĉeno de l' homa evoluo, pri kiu li skribis iam la belajn vortojn: "Pli kaj pli antaŭen la reganta mondspirito pelas la evoluon; neniam la pasintaj aperaĵoj revenas tiaj, kiaj ili ĝoje moviĝis dum sia korpa vivo. Sed eterna, neperea estas la vero; kaj mistika kunestado de la animoj plektas misteran rubandon ĉirkaŭ la estintan, estantan kaj estontan tempojn".

Por muzikhistoriistoj kaj muzikamantoj, kiuj eble instigitaj per tiu ĉi artikolo intencas pli profunde okupi sin pri la interesa kaj vasta temo, mi notas jen la materialon, kiun plejgrandparte mi uzis, por prepari mian prezentadon de "Undine". Ĉar tiu ĉi materialo estas sufiĉe disloka, tia indekso eble ne estos superflua. Pro praktikaj kaŭzoj mi ne tradukis la titolojn ktp., sed donis ilin en la originala formo.

INSTRUO PER LABORO.(ARTHUR DEGEN.)

(ARTHUR DEGEN.)

Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj—nun maturiĝintaj filinoj—de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ el verkoj. Li prelegas—do transliveras—ĝin kun la sama aŭtoritato kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas—do receptas—ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn, ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo la rezultonde l' ĵus pasinta leciono resumas jene: "Jaxthausen estas kastelo kaj urbo sur la Jaxt kaj apartenas kiel heredaĵo kaj posedaĵo al la kavaliro de Berlichingen". Kaj demandite de sia patro li ne scias, ke li mem vivas en la citita kastelo, eĉ ne, ke la citita kavaliro estas lia patro. Tiu sceneto klare evidentigas, ke tiu ĉi metodo—eble tolerebla ĉe pure spiritaj fakoj—fariĝas farso aplikate en realaj instrufakoj kaj kaŭzas supraĵan babilemon pri nekonitaĵoj. Ju pli la instruo ampleksis realaĵojn, des pli rimarkiĝis tiu netaŭgeco, plej klare en la elementaj lernejoj.

Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la metiisto-instruisto instruis en sia metio- kaj loĝ-ĉambro) ĝi nur traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio, sed poste ĝi konscie imitis la superan, "latinan" lernejon rilate al enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis sin kiel nuran "parkerigejon".

Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo. Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: "Estas gravege, ke ni la okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem" kaj de John Locke, † 1704: "Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en la sentoj". "La sentoj estas la pordoj de la animo". Comenius, la filantropoj, Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de laintuoen la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la "Dessau-a Philanthropinum" 1776 Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la patrino. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.

Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto, lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj laboriganta.

Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atentos sian efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa, eĉ naskiĝis en la samaj cerboj kiel la supremenciita. Ekzemple Amos Comenius, † 1670, argumentas jene por la manlaboro: "La homa korpo bezonas moviĝon kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj infanoj estas kutimigotaj al laboro kaj al daŭra okupo—ĉu al serioza laboro, ĉu al ludo—por ke ili ne alkutimiĝu al enuo. La pli grandaj infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio." "Al la sciebla oni aldonu la fareblan!" "Ĉio lernota estu lernata per agado!" "Krom sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli kulturata!"

John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ du aŭ tri, sed nepre unufundamente. Li diras: "La infanoj konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon, atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion—do ecojn kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj tro frue nek fundamentataj tro profunde."

Jean Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia "Émile": "Nepre mi postulas, ke Emilo ellernu metion". "La aparatojn por la fizika instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo, kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub iu aŭtoritato." La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluiigi spiritajn fortojn.

La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811, en sia "Ameisenbüchlein"refutasla kontraŭdirojn jene: "La plejmultoja pro tio kontraŭstaras, ĉar nur la malplejmulto de sinjoroj, la pedagogoj, mem lernis manlaboron kaj tial kondamnas kaj absurdigas tiun ĉi metodon."

La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf, Stanz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de "Lienhard kaj Gertrud", kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo kaj en la ĝardeno. "Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por fortoj kaj moralo de l' vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo, gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro, rigardi priparoladon pri faro kiel la faron mem, nian babiladon pri heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko kaŭzis, ketornakaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.

El la verko: "Kiel Gertrud instruas siajn infanojn" ni citu: "Nur per evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton." "Eduko al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj." "Por povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi." "La manlaboro estas fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia eduko—homeduko—ne estas ebla."

En gazeta artikolo li skribas: "La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ la laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe el sia laboro kaj ne elmeditu la laboron el la teorio. Pro tio la instruo de infano koncernu ties efektivan laboron kaj estu limigita per cirklo ĉirkaŭ ĝi, por ke nek infano nek instruisto facile povu forvagi. Kara leganto, la amason da malsaĝuloj en la mondo certe ni ŝuldas al la sensencaĵo, laŭ kiu ni la junaĝon de niaj infanoj deturnas de la laboro kaj kondukas al la libroj."

La eminentuloj de la societo, scienco kaj pedagogio el la tuta mondo vizitis Pestalozzi-n, ĉiuj aprobis eĉ admiris, hejme ili rekomendis kajpostulis lian metodon.—Sed ankoraŭ komence de la dudeka jarcento la malgrandaj elementuloj komencis dum la unua lerntago legadon kaj skribadon. La leĝo de la inerteco, la potenco de la kutimo, la tradicio malhelpis la aprobon kaj enkondukon de la nova metodo. La profesiuloj mem estis la plej fervoraj kontraŭuloj. En la supera lernejo regis la materialplano, kaj la popollernejo imitis ĝin nekonsiderante kapablon kajinklinojn de la infanoj. Jes, estas vere, ke, celante la revivigon de la hejmlaboro, la dana oficiro Klausen-Kaas fondis lernejon pliakcentantan la metian perfektigon. Sed la pedagogaro de Grube ĝis Lauckhard faris ĝin farso kaj batalis kontraŭ tiun ĉi mem konstruitan aĵon, nomante ĝin "ellerno de metioj", "instruo pri panperlaboro", kaj nun oni certe ne ekmiras, ke la tuta metiistaro pro timo je perdo de klientoj laŭte kontraŭkriis. La mizerego de la mondmilito kaj de la Versailles-a paco ja ŝajne—sed nur ŝajne—pravigas ilin, instigante la germanojn, mem fari siajn ŝuojn, ripari ilin kaj surnajli plandojn. Sed tio certe ne daŭros. Tio ja neniam estis celo nek de la social-ekonomiistoj, nek de la klasikaj pedagogoj, nek ankaŭ de nia Friedrich Schiller, malgraŭ li dirigas sian Wilhelm Tell: "La hakilo en la domo evitigas la ĉarpentiston" aŭ al la malgranda filo: "Brava pafisto mem helpas sin."

Tamen la pedagogoj de la pasinta jarcento akuzas ne nur la danan eksperimenton, sed la tutan ideon jene: "Tiu nova instruo prokrastas la labordividon kaj repaŝigas la kulturon". "Ĝi anticipas la lernadon en la majstra metiejo, trosatigas la infanon kajkaŭzas malintereson dum la leciono." "Ĝi metas la infanon en danĝeron deekspluatoper profitemaj spekulantoj." "Ĝi evoluigas produktemon kaj profitemon en la infanoj mem kaj difektas la moralecon." "Tiu necerta eksperimento pro sia dubinda ŝanco ne meritas, esti akceptata kiel laŭdeva fako. La lernejo ankaŭ ne rajtas devigi la lernantojn al la manlaboro, ĉar tiu destino estas gepatra rajto. Kaj la gepatra eduko mem zorgu—kaj en orda domo ankaŭ jam zorgas—pri okupo de la infanoj". Sufiĉu! Ili tute malkomprenis aŭ volis malkompreni Pestalozzi-n kaj lian grandan ideon, malgraŭ ili cedis la enkondukon de virinaj laboroj, de trikado, flikado kaj brodado. Sed oni ja alkutimiĝis al strangaj decidoj de la tiuepoka pedagogaro, kiu ekzemple, malgraŭ aklamante ĝin por knaboj, tute malaprobis la gimnastikadon por knabinoj.

Nur unu el la disciplaro de Pestalozzi sin plene liberigis de tiuj prokrastaj potencoj. Li ja plugis novan kampon, Friedrich Fröbel, † 1852, la fondinto de la "infanĝardeno" (pedagogia infangardejo por la antaŭlerneja aĝo) kaj unua instruisto de infanguvernistinoj. Li diras en sia "Menschenerziehung" (arto de homaj eduko kaj instruo): "Ekzercode la sentoj estas ekzerco de la intelekto, tion la pedagogio scias jam de longe, sed ĝi ĉiam ignoris, ke ekzerco de ĉiuj esprimorganoj nepre ne povas esti alia ol spirita klerigo. Por esprimi la en spirito naskiĝintan la homo posedas tri rimedojn: vorton, mienon kaj faron. Per intuado li akiras sciojn, per esprimado li akiras lertecon. Sur la unua ŝtupo, kiel suĉulo, la homo ankaŭ spirite ensuĉas, sur la dua, kiel infano, li propravole esprimas dum ludado." "Lertigo de ĉiuj membroj kaj organoj estas la ĉefa celo de la infanzorgado en la gepatra domo. Gepatroj aŭ edukantoj nepre devas kontentigi kaj konduki la agemon de siaj infanoj, por ke ties interna vivo ekstere sin montru, prezentu kaj formu." "Sur la tria ŝtupo, por la geknaboj komenciĝas la instruo." "Ĉiu prilaboru propran ĝardeneton. Ankaŭ ludejon kun sabloamaso havu ĉiu lernejo." "Vintre la gelernantoj sin okupu per mekanikaj laboroj kun koloraj paperoj, kartono, lignetoj, vaksargilo k. t. p."

Ne malhelpite de iu ajn tradicio la infanĝardeno nun ekfloris pro sia laŭnatura, laŭinfana Fröbel-metodo, precipe en nia urbo Leipzig, kie Henriette Goldschmidt antaŭ kvindek jaroj fondis modelan infanĝardenon kun seminario por guvernistinoj, kie al la sama celo laboris Angelika Hartmann, kie fine la urbo mem en sia virinprofesia lernejo aranĝis fakon por guvernistinoj kaj en ĉiu popollernejo publikan infanĝardenon. Sed ĝis la komenco de la nuna jarcento la lernejo, tiel la supera kiel ankaŭ la popola, ne ŝatis tuŝiĝi kun tiaj infanaĵo kaj ludaĉo. Kaj la nuna rilate al rigideco vere restis la supera, malgraŭ ke eĉ la universitato per praktikado kaj seminariaj laboroj nun pli volonte cedas al la novaj metodaj ideoj.

Jen nova pioniro ekstaris en la (unue neprofesia!) pedagogo, nuna universitata docento Robert Seidel en Zürich. Incitite de la fama germana socialisto Karl Marx, kiu skribis: "En la estonta eduko oni kunigos laboron kun gimnastiko kaj instruo, ĉar tio estas la sola metodo por eduki ĉiurilate evoluintajn homojn kaj ankaŭ rimedo, por pliigi la socian produktadon" li 1885 eldonis libron titolitan "Arbeitsunterricht" (Instruo per laboro). Tie oni legas: "Homo ne nur estas anima, sed ankaŭ korpa estaĵo, li estas ne nur sentanta, perceptanta, pensanta kreaĵo, sed pli altgrade volanta, aganta, kreanta persono. Precipe en la infano evidentiĝas tiu ĉi naturo". "La infano havas naturan instinkton al moviĝado, sed en la lernejo (ĝisnuna!) oni devigas ĝin, dum horoj senmove sidi sur la sama loko. Nia hodiaŭa sciiga kaj lerniga instruo prizorgas precipe la spirite pasivan flankon de la homa naturo kaj malkonsideras la volantan, agantan kaj kreantan—do la aktivan. Tiamaniere ĝi malatentas, eĉ pereigas multajn valorajn praktikajn, teknikajn kaj artajn talentojn kaj kapablojn. Ĝi fremdigas la infanojn rilate al la praktika vivo, anstataŭ prepari ilin porĝi". "La moderna ŝtato baziĝas sur laboro, do la laboro devas esti la fundamento ankaŭ de la eduko kaj klerigo. Resume: La instruo per laboro estas sociala, politika kaj pedagogia necesaĵo, ĝi estu la ĉefa principo en la lernejo, unue ĉar ĝi estas riĉa fonto de konoj kaj forta rimedo al ili, kaj due, ĉar ĝi estas ankaŭ la plej taŭga eduko-metodo".

Tiu libro ekblovigis ventegon en la pedagogia mondo kaj trans ties limoj. En la nord-eŭropaj ŝtatoj kaj en la sentradicia Usono la ideo de la instruo per laboro rapide progresis. En Francujo, kie la ministro por instruaferoj solene deklaris: "Ni volas nobligi la manlaboron kaj elektas pro tio la plej taŭgan, sole praktikan rimedon, ni enkondukas ĝin en la lernejon", mankis mono kaj prepariĝintaj instruistoj. En Germanujo tie kaj tie ĉi ekstaris amiko de la nova instruo, fondiĝis unuiĝoj de amikoj. En keloj kaj aliaj ne tro multekostaj lokoj oni instalis manlaborejojn por knaboj. Fine kelkaj urboj enkondukis la manlaboron en la publikan lernejon, kiel antaŭ ĉiuj en grandioza maniero Kerschensteiner en München. En Leipzig oni fondis manlaboran seminarion por instruistoj kun tri fakoj: por kartono-, ligno- kaj metal-laboro, kiu dank' al la senlaca klopodo de la kortega konsilanto Hildebrand (iama simpla popolinstruisto) kreskis kaj floris, kaj hodiaŭ ne povas akcepti eĉ la duonon de la aspirantoj. Ni tute ne ignoras la utilon de tiu ĉi movado, almenaŭ ne la manlertigon de granda nombro da instruistoj. Sed ankaŭ tiuj amikaj pioniroj miskomprenis Pestalozzi-n, Seidel-on kaj la tutan ideon, ĉar ili la manlaboron envicigis kiel instrufakon, anstataŭ starigi ĝin kiel instruprincipon.

Fine ni nun iru, danke menciante Wetekamp-Charlottenburg kaj la solecan kantoron de la nuna radiumbanloko Brambach, al la Leipzig-anoj, kiuj ne nur akceptis la Seidel-ajn ideojn pri instruo per manlaboro, sed plue evoluigis ilin al instruo per laboro en plej ĝenerala senco.

Ne estas hazardo, ke la Leipziga instruistaro ankaŭ sur tiu vojo marŝas ĉe la pinto. Ĉiam ĝi estis unu el la plej modernaj en tuta Germanujo. Tion multfoje atestas la eminentuloj de scienco kaj pedagogio, tion ankaŭ pruvas la Leipzig-a pedagogia ĵurnalaro, ĉiu paĝo de la ĉiusemajna fakgazeto kaj amaso da verkoj. Ĝi ĝuis la ne troigeblan preferon, aŭskulti kiel samurbanon la universitatan profesoron Wilhelm Wundt, la plej meritintan fondinton de la eksperimenta psikologio. La Leipzig-a instruista unuiĝo oferante pli ol centmil (antaŭmilitajn) markojn, fondis sub lia egido la unuan instituton por infanpsikologio, kiu, direktata de DroBrahn, Rudolf Schulze (konata pro sia informvojaĝo tra la nordeŭropaj ŝtatoj) kaj Johannes Schlag, eldonis aron da verkoj, honore akceptitaj de la serioza sciencularo kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. Laeksperimento trastrekas kelkan tradiciaĵon, do oni facile povas konkludi, ke la potenco de la heredita ne estas tro granda en la Leipzig-a instruistaro.

En la unuaj jaroj de nia jarcento junaj instruistoj kuniĝis, por ŝanĝi la kontraŭnaturajn planon kaj metodon de la instruo por la malgrandaj elementuloj, ili pli kaj pli prokrastis la komencon de legado, skribado kaj kalkulado, kaj plenigis la unuajn semajnojn—poste duonjaron—per ludado en la ĝardeno kaj ĉe la sabloamaso, per kolorkrajona skizado, per tondado de koloraj paperoj, per metado de lignoŝtipetoj, lentoj, kartonrondaĵoj k. t. p. fine eĉ per plastilina (vaksargila) modelado, feliĉe evitante la stereometriajn korpojn de Fröbel kaj preferante la realaĵojn de la nin ĉirkaŭanta vivo.

Vere tiu okupo respondis al la infana naturo kaj klarigis, kiom ofte oni erare prijuĝis la malgrandulojn. Silentemaj infanoj, ne instigeblaj eĉ al unu vorto surprizis per aliaj esprimmanieroj montrante multajn kaj klarajn sciojn. Baldaŭ la infanoj ankaŭ serioze laboris zorgante pri propra aŭ tutklasa ĝardeneto, el blua papero tranĉante, aŭ el plastilino formante sian por propra legado necesan plej simplan "antikvo"-literaron, fine kun- aŭ remetante ĝin kiel veraj kompostistoj. Dum la tuta somero ofte la gepatroj petis, nun komencila lernadon, "ĉar aliaj (samaĝaj) infanoj jam legas kaj skribas", kelkaj pro la neplenumo de sia peto eĉ ĉagreniĝis—tamen fine, je pasko, ĉiuj estis surprizitaj—agrable surprizitaj—ĉar ĉiuj infanoj nun ankaŭ, kaj pli bone povis legi kaj skribi.

Gvidata de la instruistoj Springer (Wedekampano), Vogel, Erler kaj Rößger 1908 la instruista unuiĝo akceptis jenajn tezojn: La elementa instruo estas libera laŭ materialo, plano kaj metodo. Ĝi estas neapartigata en fakojn. Legado kaj skribado ne estas envicigataj en la planon de la unua jaro, kalkulado nur kiel agado kun moveblaj aĵoj. La elementa instruo labore okupas la infanojn. Parolado kaj modelado estas samvaloraj esprimrimedoj. Dum la unua jaro la instruo ampleksas nur dekdu horojn posemajne. La instruisto kondukas sian klason tri jarojn kaj garantias atingon de la ordinara lerncelo nur post la tria jaro. La instruista unuiĝo eldonis fiblon (unuan legolibreton): "Guck in die Welt!" (Rigardu en la mondon!) en simpla antikvo-alfabeto, kaj la junaj instruistoj estis pretaj, komenci la provon laŭ ĉi tiuj tezoj.

Sed ekstaris ankaŭ kontraŭuloj, precipe inter la direktoroj de la popollernejoj, kies konferencon la magistrato rigardis kiel la solan fakularon. Per eĉ ĉiu rimedo ili malhelpis ĉiun liberiĝon de plano kaj aŭtoritato.—Ĉu ili timis pri siaj nur sur ekstera aŭtoritato bazitaj postenoj? Ili cedigis instruistojn kaj gepatrojn, kiuj jam estis anoncintaj sian partoprenon, tiel ke ofte nur ne tro inteligentaj infanoj restis por la provo. Kajofte mankis bonvolo, eĉ objektiveco dum prilaboro de enketoj pri la sukceso de la novaj instruo kaj fiblo. Tial la afero ne kontentige estis prosperinta, kiam la milito forŝiris la junajn progresemajn instruistojn. Sed nun la paco rekondukis multajn, kaj la revolucio forigis ĉiun nur eksteran aŭtoritaton kaj liberigis la vojon ankaŭ por nia ideo, kiu nun trovis sian provizoran solvon en la granda verko de la supre citita instruisto Rößger (nuna distrikta inspektoro en Gotha): "Freier Elementarunterricht". (Libera elementa instruo.)

Sed ne nur la elementan instruon koncernis la nova ideo. Dum (ĉiujara) oficiala konferenco de la tuta Leipzig-a instruistaro (eble 1910) oni prezentis fizikan lecionon. Antaŭ ordinaraj lernejaj tabloj sidis po du knaboj kiuj kune laboris. Ili prenis el kestoj (je ambaŭ flankoj de la tabloj) stableton, levilon, diskon, rulilojn, breton, ŝnuron, plumbobulojn, resume ĉiujn elementajn ilojn, kiujn ili antaŭe mem estis farintaj. Nun ili el tiuj elementoj konstruis levilojn unu- kaj du-, egal- kaj divers-brakajn, pesilon, rulilaron, deklivan ebenaĵonk. t. p. kaj mem eltrovis el ili la fizikajn leĝojn de ekvilibro k. t. p. Tiuokaze montriĝis, ke la Leipzig-a instruistaro nepre ne malpli ŝatis kaj celis tiun ĉi lastan, spiritan laboron, ol la manlaboran preparon de la ilaro.

Tie ĉi ni ne evitu, citi la seminarian profesoron DroFrey, kiu enkondukis en sian laborinstruon la prilaboron de drato kaj ondkartono kaj kiel direktoro de la lerneja muzeo entute akcelis la movadon. Kun danko ni diru la nomon de lia kolego, profesoro Kühnel, kiu kreis novan kalkulmetodon laŭ la postuloj de nia ideo. Ni ankaŭ ne forgesu Lindemann kaj Stiehler, kiuj la desegnadon kaj modeladon majstre adaptis al la nova lernejo kaj en sia fako kapabligis multajn junajn instruistojn, ĝuste apliki la novan metodon.

Merititan admiron kaj aprobon akiris ankaŭ granda ekspozicio en la urba foirpalaco "Kaufhaus", kiu montris produktaĵojn de la ses- ĝis dek-kvarjara gelernantaro. Apud plastilinaj ĝardenoj kaj metiejoj kun ĉia ilaro, apud modelitaj fabeloj oni trovis landkartojn eĉ reliefajn, modelojn de minejoj, maŝinoj, aŭtomobiloj, ŝipoj, aerostatoj kaj aviadilojeĉ multajn uzeblajn aparatojn. Bedaŭrinde—pro la neplena konvinkoforto—la pliaĝaj estis laborintaj ne dum la instruo, sed hejme dum liberaj horoj.

Ke la Leipzig-a instruistaro ne kontentiĝis per la nura manlaboro, oni eksciu el la alia temo de la jam dirita konferenco. Estis kantleciono, kiu montris, ke la infanoj per propra klopodo lernis melodion, eĉ trivoĉan kanton. Unue ili montris la necesajn supozojn por tiu povo: ili legis notojn, klarigis signojn, takton k. t. p., fine ili trafis sonojn de ĉiu interspaco. Tiuj kapabloj estis rezultode multhora laboro, sed vereebligis al ĉiu infano, senhelpe havigi al si la scipovon de ĉiu ajn kanto. Oni malaprobis la helpon de la violono, ĉar ĝi tro facile fariĝas lulilo de pasiveco kaj mortigilo de la infana aktiveco. Sciu, en tio la Leipzig-anoj entute trovas la esencon de la instruo per laboro:La infano ne pasive receptu, sed aktive akiru per propra laboro; ĉu de la mano, ĉu de la spirito. Pri tio ankaŭ legu la 1909 de la instruista unuiĝo eldonitan libron: Die "Arbeitsschule" (Laborinstruo). Precipe profesoro DroHugo Gaŭdig, la direktoro de la ĉi-tiea instruistina seminario zorgis, ke la manlaboro ne tro akcentiĝu kaj ne perfortu la spiritan. Tial la Leipzig-a instruistaro ja ankaŭ diras pri laborinstruo dum etika aŭ germanlingva, eĉ fremdlingva leciono. En tiu rilato legu Paul Georg Münch, en tiu ĉi rigardu la trivoluman kolekton: "Im Strome des Lebens" (En la riverego de l' vivo).

Tie ĉi volonte mi ankaŭ mencias saksan instruiston, kiu laŭ nia principo traktas geografion pri fremdaj landoj, klarigante la multnombrajn interesajn sendaĵojn, kiujn la poŝto el tuta la mondo ekspedis al liaj korespondantaj Esperanto-lernantoj.

Kiu estas la nuna stato? Ni citu nur la ĉefaĵojn. La elementa instruo estas tute libera—bedaŭrinde mankas mono por la plej taŭga instruilo, la plastilino. Ĉiu ofice anoncata provo estas permesata. La eluzo de ĉiu okazo por manlaboroj estas rekomendata. Ĉiuloke la hejmregiona laboro estas akcentata kaj la traktado de fremdaĵoj en historio, geografio kaj zoologio parte forigita, parte transŝovita al pli aĝaj klasoj. La naturscienca instruo en la superaj klasoj (fiziko, kemio kaj antropologio) estas priskribo de la homaj vivo kaj laboro. De la tria ĝis la oka jaro ĉiu klaso havas kvar (ĉiu duonklaso du) horojn por manlaboro. En ĉiu lernejo oni instalis laborejon por kartonlaboroj,en multaj ankaŭ por ligno-, en kelkaj eĉ por metallaboroj. En ĉiu lernejo estas kelkaj—provizore sufiĉaj—instruistoj, kapablaj por manlabora instruo,—feliĉa sekvo de la jam delonge aranĝita t. n. "Knabenhort" (pedagogie direktata, luda aŭ labora—precipe manlabora—okupo de malriĉaj infanoj dum liberaj posttagmezoj en apartaj ejoj aŭ en la ĝardenoj de la popollernejoj)—multaj preparas sin en la komence citita manlabora seminario aŭ en malgrandaj laborsocietoj ĉe ĉiu lernejo. Por virinaj laboroj oni jam delonge estas zorginta. Ekzistas en ĉiu lernejo eĉ du laborejoj por trikado, flikado kaj brodado kaj en ĉiu urba distrikto boninstalitaj kuirejoj. La instruo estas en manoj de zorge prepariĝintaj fakinstruistinoj, kiuj gajnas preskaŭ la saman salajron kiel la ĝenerala instruistaro.

Restas fine raporti ankoraŭ pri la ĉi tiea provolernejo por knaboj, ĵus instalita en plej nova, moderna konstruaĵo, por akiri necesajn spertojnpri praktikado de la nova ideo en ĉiu fako, por ĉiu aĝo. Sub la estreco de la jam ofte citita instruisto Vogel tie laboras ankaŭ sinjoro Erler, kaj mi ne volas fini nesciiginte kelkan pri lia ĝisnuna laborinstruo. Estas klaso de dekdu- ĝis dektrijaraj knaboj. En la ĉambro vi ne trovas la ordinarajn benkojn kaj tablojn adaptatajn por senmovigi la infanojn, sed horizontalajn fortikajn tablegojn, pli ol tri metrojn longajn kaj unu metron larĝajn, kun kestoj por la ĉefa ilaro. Ĉirkaŭ ĉiu tablo sidas sur ordinaraj seĝoj ok, ĉe ĉiu pinto kvar knaboj kiel laborsocieto. Ĉe la muro staras ankaŭ ĉiumetiaj stabloj kun gasforno, gluila poto kaj la necesa ilaro. Tiu ĉi supre citita kvarkapa laborsocieto estas nedividebla unuiĝo, inter si solvanta ĉiun problemon, plenumanta ĉiun taskon, kune faranta ĉiun laboron. La lernantoj demandas, la instruisto respondas aŭ montras. Kara leganto, certe vi interrompos: "Ho, kia malpurigo de la aero, de la planko, kia nervoziga bruo!" Jes, sed unue: en la nova provolernejo oni certe zorgos pri higienaj instalaĵoj, kaj due: laborinstruo ja ne estas ekzerco al silentemo. Ĝenanta kriado ne necesas kaj ankaŭ ĝis nun ne okazis. Kaj vian trian plej severan refuton, ke ĉi tiuj laborsocietoj estas kaŝejoj por maldiligentuloj, Erler mem kontraŭdiras jene: "La instruisto devas nur protekti la malfortulojn kontraŭ la pretendemaj fortuloj. Instigo al diligenteco ĝis nun ne necesis". Apenaŭ estas aldoninde, ke la instruo ofte okazas sur kampo, en ĝardeno kaj arbaro, en metiejo kaj fabrikejo. Per tiu divido en laborsocietojn kaj per la tuta instrumaniero Erler celas kaj atingas ankaŭ edukon, precipe al socia moraleco. Ĉiu eraro, ĉiu manko trafas la societon, ĉiu bona penso, ĉiu klopodo, ĉiu singardo helpas al ĝi. Ĉar ne ekzistas ĉiuj iloj por ĉiu lernanto eĉ por ĉiu societo, kelkfoje okazas, ke unu devas atendi la finlaboron de alia. Do, por ke la atendado ne tro daŭru: "Antaŭen, mi helpos vin!" Fine ni citu la naskiĝintan estimon al la manlaboro kaj per tio ankaŭ al la tuta laboristaro kaj al la malsupraj popolklasoj entute.

Daŭrigante tiun penson ni nepre ne forgesu, ke en tiun lernejon oni ankaŭ instalis instituton por esploro de profesioj kaj konsultejon por konsili geknabojn kaj gepatrojn pri la lernota profesio, kiuj ambaŭ firme interrilatiĝos kun la jam supre citita psikologia instituto de la Leipzig-a instruistaro.

Tia la nuna—certe ne la fina stato. Sed ni esperu, ke per libera provo la mondo akiros lernejon, super kies pordon oni prave skribos la devizon: El la vivo—por la vivo.


Back to IndexNext