SCENO II

SCENO IID.aFrancisca, Rita, D. Diego, Simono.Rita.—Zorgeme, fraŭlino.D.aFran.—Laŭlonge dela muro; ĉu mi ne bone marŝas? (Oni ree provas la muzikilon.)Rita.—Jes, fraŭlino... Sed ili rekomencas ludi... Silenton!D.aFran.—Ne moviĝu... Ni eksciu unue se estas li.Rita.—Ĉu kredeble li ne estas. La signalo ne povas mensogi.D.aFran.—Silentu. (Ripetiĝas interne la antaŭa sonato.) Jes, li estas! Dio mia! (Rita alproksimiĝas al la fenestro, malfermas kaj donas tri manplaŭdojn. La muziko ĉesas.) Vidu, li respondas. Ĝoju, koro! Estas li.Sim.—Ĉu vi aŭdas?D. Die.—Jes.Sim.—Kion do signifas tio?D. Die.—Silentu.D.aFran.—(Rigardas eksteren tra malfermita fenestro. Rita restas post ŝi. La punktetoj elmontrasla interrompojn, plimalpli longajn, kiuj okazas.) Mi estas... Kaj kion mi povis pensi ekvidinte kion vi faris?... Kia forkuro estas tiu? Rita (ŝi apartiĝas de la fenestro, kaj poste returnas), amikino, pro Dio, estu atenta, kaj se vi aŭdos bruon, avertu min tuj... Por ĉiam? Malfeliĉa mi!... Bone, ĵetu ĝin... Sed mi ne bone komprenas... Ho, ve! don Felix, mi neniam vidis vin tiel timema... (Letero estas ĵetata de ekstere en lateatron. D.aFrancisca serĉas sed ne trovas ĝin, kaj ree rigardas eksteren.) Ne, mi ne kaptis ĝin, sed tie ĉi ĝi estas sendube... Kaj ĉu mi ne devas scii ĝis morgaŭ la kaŭzojn kiuj devigis vin forlasi min mortanta?... Jes, mi volas ĝin lerni el via buŝo. Via Francinjo ordonas tion al vi... Kaj kiel ŝajnas al vi ke estas la mia? Ĝi ne enteniĝas en mia brusto... Diru. (Simono paŝas iom antaŭen, tuŝas la kaĝon kaj faligas ĝin.)Rita.—Fraŭlino, ni forkuru de tie ĉi... Rapide, ĉar estas homoj.D.aFran.—Malfeliĉa mi! Gvidu min.Rita.—Ni iru.(Elirante, Rita tuŝas Simonon. La du virinoj eniras rapidege la ĉambron de D.aFrancisca.)D.aFran.—Mi mortas!

D.aFrancisca, Rita, D. Diego, Simono.

Rita.—Zorgeme, fraŭlino.

D.aFran.—Laŭlonge dela muro; ĉu mi ne bone marŝas? (Oni ree provas la muzikilon.)

Rita.—Jes, fraŭlino... Sed ili rekomencas ludi... Silenton!

D.aFran.—Ne moviĝu... Ni eksciu unue se estas li.

Rita.—Ĉu kredeble li ne estas. La signalo ne povas mensogi.

D.aFran.—Silentu. (Ripetiĝas interne la antaŭa sonato.) Jes, li estas! Dio mia! (Rita alproksimiĝas al la fenestro, malfermas kaj donas tri manplaŭdojn. La muziko ĉesas.) Vidu, li respondas. Ĝoju, koro! Estas li.

Sim.—Ĉu vi aŭdas?

D. Die.—Jes.

Sim.—Kion do signifas tio?

D. Die.—Silentu.

D.aFran.—(Rigardas eksteren tra malfermita fenestro. Rita restas post ŝi. La punktetoj elmontrasla interrompojn, plimalpli longajn, kiuj okazas.) Mi estas... Kaj kion mi povis pensi ekvidinte kion vi faris?... Kia forkuro estas tiu? Rita (ŝi apartiĝas de la fenestro, kaj poste returnas), amikino, pro Dio, estu atenta, kaj se vi aŭdos bruon, avertu min tuj... Por ĉiam? Malfeliĉa mi!... Bone, ĵetu ĝin... Sed mi ne bone komprenas... Ho, ve! don Felix, mi neniam vidis vin tiel timema... (Letero estas ĵetata de ekstere en lateatron. D.aFrancisca serĉas sed ne trovas ĝin, kaj ree rigardas eksteren.) Ne, mi ne kaptis ĝin, sed tie ĉi ĝi estas sendube... Kaj ĉu mi ne devas scii ĝis morgaŭ la kaŭzojn kiuj devigis vin forlasi min mortanta?... Jes, mi volas ĝin lerni el via buŝo. Via Francinjo ordonas tion al vi... Kaj kiel ŝajnas al vi ke estas la mia? Ĝi ne enteniĝas en mia brusto... Diru. (Simono paŝas iom antaŭen, tuŝas la kaĝon kaj faligas ĝin.)

Rita.—Fraŭlino, ni forkuru de tie ĉi... Rapide, ĉar estas homoj.

D.aFran.—Malfeliĉa mi! Gvidu min.

Rita.—Ni iru.

(Elirante, Rita tuŝas Simonon. La du virinoj eniras rapidege la ĉambron de D.aFrancisca.)

D.aFran.—Mi mortas!

SCENO IIID. Diego, Simono.D. Die.—Kia bruo estis tiu?Sim.—Unu el la fantomoj kiu forirante tuŝis min.D. Die.—Alproksimiĝu al tiu fenestro, kaj rigardu se estas papereto sur la planko... Kia okazintaĵo!Sim.—(Palpante la plankon apud la fenestro.) Mi nenion trovas, sinjoro.D. Die.—Serĉu bone, ĝi devas esti tie.Sim.—Ĉu oni enĵetis ĝin de la strato?D. Die.—Jes... Kia amanto estas tiu?... Kaj je dekses jaroj kaj edukita en monaĥinejo... Nun estas finita mia tuta iluzio.Sim.—Jenĝi estas. (Li trovas la leteron kaj donas ĝin al D. Diego.)D. Die.—Iru suben, kaj ekfajru kandelon... en la ĉevalejo aŭ la kiurejo, tie vi trovos ian lanternon... kaj revenu tuj kun ĝi.(Foriras Simono tra la centra pordo.)

D. Diego, Simono.

D. Die.—Kia bruo estis tiu?

Sim.—Unu el la fantomoj kiu forirante tuŝis min.

D. Die.—Alproksimiĝu al tiu fenestro, kaj rigardu se estas papereto sur la planko... Kia okazintaĵo!

Sim.—(Palpante la plankon apud la fenestro.) Mi nenion trovas, sinjoro.

D. Die.—Serĉu bone, ĝi devas esti tie.

Sim.—Ĉu oni enĵetis ĝin de la strato?

D. Die.—Jes... Kia amanto estas tiu?... Kaj je dekses jaroj kaj edukita en monaĥinejo... Nun estas finita mia tuta iluzio.

Sim.—Jenĝi estas. (Li trovas la leteron kaj donas ĝin al D. Diego.)

D. Die.—Iru suben, kaj ekfajru kandelon... en la ĉevalejo aŭ la kiurejo, tie vi trovos ian lanternon... kaj revenu tuj kun ĝi.

(Foriras Simono tra la centra pordo.)

SCENO IVD. Diego.Kaj kiun mi kulpigos?(Sin apogante sur la posta parto de seĝo.)... Ĉu la kulpulo estas ŝi, aŭ ŝia patrino, aŭ ŝiaj onklinoj, aŭ mi?... sur kiun,—sur kiun falos tiu ĉi kolero, kiun mi ne povas haltigi, kvankam mi multe deziras ĝin subpreni?... Naturo faris ŝin tiel aminda je mia vido!... Kiom da flataj esperoj mi havis! kiom da feliĉeco mi promesis al mi!... Ĵaluzo!... Mi?... Je kia aĝo mi estas ĵaluza... Estas honte... sed tiu ĉi maltrankvileco kiun mi sentas, tiu ĉi indigno, tiu ĉidezirego de venĝo, de kie devenas ili? Ankoraŭ ŝajnas ke... (Ekvidante ke sonas bruo ĉe l’ pordo de l’ ĉambro de D.aFranciscali malantaŭeniras ĝis la fundo de l’ teatro.) Jes.

D. Diego.

Kaj kiun mi kulpigos?(Sin apogante sur la posta parto de seĝo.)... Ĉu la kulpulo estas ŝi, aŭ ŝia patrino, aŭ ŝiaj onklinoj, aŭ mi?... sur kiun,—sur kiun falos tiu ĉi kolero, kiun mi ne povas haltigi, kvankam mi multe deziras ĝin subpreni?... Naturo faris ŝin tiel aminda je mia vido!... Kiom da flataj esperoj mi havis! kiom da feliĉeco mi promesis al mi!... Ĵaluzo!... Mi?... Je kia aĝo mi estas ĵaluza... Estas honte... sed tiu ĉi maltrankvileco kiun mi sentas, tiu ĉi indigno, tiu ĉidezirego de venĝo, de kie devenas ili? Ankoraŭ ŝajnas ke... (Ekvidante ke sonas bruo ĉe l’ pordo de l’ ĉambro de D.aFranciscali malantaŭeniras ĝis la fundo de l’ teatro.) Jes.

SCENO VRita, D. Diego, Simono.Rita.—Ili jam foriris... (Rita rigardas, aŭskultas, iras al la fenestro, kaj serĉas la leteron sur la planko.) Helpu min Dio!... La letero estas sendube tre bone skribita sed lia Moŝto D. Felix estas grandega fripono... Malfeliĉulineto!... Ŝi nepre mortos... Neniu, ne eĉ hundo estas sur la strato...Domaĝe estas ke ni konatiĝis kun ili... Sed tiu malbenita papero?... Se ĝi ne aperos, kion ni faros?... Kion ĝi diros? Mensogojn, mensogojn, nur mensogoj!Sim.—Nun ni havas lumon. (Li eniras kun lumilo, Rita surpriziĝas.)Rita.—Mi perdiĝis!D. Die.(alproksimiĝante).—Rita, ĉu vi tie ĉi?Rita.—Jes, sinjoro, ĉar...D. Die.—Kion vi serĉas en tiu ĉi momento?Rita.—Mi serĉis... Mi tuj diros... Mi aŭdis bruon tiel grandan...D. Die.—Jes, ĉu?...Rita.—Verege... Bruon, kaj... ekvidu, sinjoro (ŝi levas la kaĝon kiu kuŝis sur la planko), ĝi estis la kaĝo de l’ turdo. Nu, ĝi estis la kaĝo, ne estas dubo... Ho, Dio! se ĝi mortis... Ne, ĝi vivas, nu, bone. Ia kato estis. Certe.Sim.—Jes, ia kato.Rita.—Malfeliĉa birdeto!... Ĝi estas ankoraŭ tute timigita.Sim.—Kaj pro granda kaŭzo. Ĉu vi ne pensas ke se la kato kaptis ĝin...Rita.—Ĝi estus ĝin manĝinta. (Ŝi pendigas la kaĝon sur najlo en la muro.)Sim.—Kaj lasinta ĝin sen plumoj nek...D. Die.—Donu tiun kandelon.Rita.—Ha, permesu, ni ekbruligu tiun ĉi...(Ŝi ekbruligas la kandelon sur la tablo) ĉar la tempo kiu restas por dormi...D. Die.—Kaj ĉu D.aFrancinjo dormas?Rita.—Jes, sinjoro.Sim.—Nu, tio estas stranga ĉar pro la bruo de l’ turdo...D. Die.—Ni iru.(D. Diego eniras sian ĉambron. Simono akompanas lin, kunportante unu el la kandeloj.)

Rita, D. Diego, Simono.

Rita.—Ili jam foriris... (Rita rigardas, aŭskultas, iras al la fenestro, kaj serĉas la leteron sur la planko.) Helpu min Dio!... La letero estas sendube tre bone skribita sed lia Moŝto D. Felix estas grandega fripono... Malfeliĉulineto!... Ŝi nepre mortos... Neniu, ne eĉ hundo estas sur la strato...Domaĝe estas ke ni konatiĝis kun ili... Sed tiu malbenita papero?... Se ĝi ne aperos, kion ni faros?... Kion ĝi diros? Mensogojn, mensogojn, nur mensogoj!

Sim.—Nun ni havas lumon. (Li eniras kun lumilo, Rita surpriziĝas.)

Rita.—Mi perdiĝis!

D. Die.(alproksimiĝante).—Rita, ĉu vi tie ĉi?

Rita.—Jes, sinjoro, ĉar...

D. Die.—Kion vi serĉas en tiu ĉi momento?

Rita.—Mi serĉis... Mi tuj diros... Mi aŭdis bruon tiel grandan...

D. Die.—Jes, ĉu?...

Rita.—Verege... Bruon, kaj... ekvidu, sinjoro (ŝi levas la kaĝon kiu kuŝis sur la planko), ĝi estis la kaĝo de l’ turdo. Nu, ĝi estis la kaĝo, ne estas dubo... Ho, Dio! se ĝi mortis... Ne, ĝi vivas, nu, bone. Ia kato estis. Certe.

Sim.—Jes, ia kato.

Rita.—Malfeliĉa birdeto!... Ĝi estas ankoraŭ tute timigita.

Sim.—Kaj pro granda kaŭzo. Ĉu vi ne pensas ke se la kato kaptis ĝin...

Rita.—Ĝi estus ĝin manĝinta. (Ŝi pendigas la kaĝon sur najlo en la muro.)

Sim.—Kaj lasinta ĝin sen plumoj nek...

D. Die.—Donu tiun kandelon.

Rita.—Ha, permesu, ni ekbruligu tiun ĉi...(Ŝi ekbruligas la kandelon sur la tablo) ĉar la tempo kiu restas por dormi...

D. Die.—Kaj ĉu D.aFrancinjo dormas?

Rita.—Jes, sinjoro.

Sim.—Nu, tio estas stranga ĉar pro la bruo de l’ turdo...

D. Die.—Ni iru.

(D. Diego eniras sian ĉambron. Simono akompanas lin, kunportante unu el la kandeloj.)

SCENO VID.aFrancisca, Rita.D.aFran.—Ĉu aperis la papero?Rita.—Ne, fraŭlino.D.aFran.—Kaj ĉu ili du estis tie ĉi kiam vi eliris?Rita.—Mi ne scias. Estas vere ke la servisto kaj mi troviĝis subite, aperis kun lumilo, kvazaŭ per maŝino, inter li kaj lia mastro, nesciante kiel senkulpigi min. (Rita prenas la kandelon, kaj de nove serĉas la leteron proksime de la fenestro.)D.aFran.—Sendube estis ili... Verŝajne ili estis tie ĉi kiam mi parolis ĉe l’ fenestro... Kaj ĉu tiu papero?Rita.—Mi ne trovas ĝin, fraŭlino.D.aFran.—Ili havas ĝin; ne dubu... Nur tiomankis por plenigi mian malfeliĉon... Ne serĉu plu. Ili havas ĝin.Rita.—Almenaŭ tie ĉi...D.aFran.—Mi freneziĝas! (Ŝi sidiĝas.)Rita.—Kaj tiu homo ne senkulpiĝis, nek diris...D.aFran.—Ĵus kiam li ekkomencis klarigi, vi avertis min kaj mi deviĝis reeniri... Sed vi ne scias kiel timeme li parolis, kiel agitata li estis. Li diris ke per tiu letero mi ekscios la justajn kaŭzojn kiuj devigis lin foriri; ke li skribis ĝin por ke fidebla persono ĝin metu en miajn manojn, ĉar li supozis ke estos por li neeble vidi min. Ĉio trompaĵoj, Rita, de malfidulo kiu promesis kion li ne intencis plenumi... Li venis, renkontis konkuranton kaj diris:Nu mi, kial mi enuigos iun, nek fariĝos mi defendanto de virino? Ekzistas tiom da virinoj! Ŝi edziniĝu! Mi nenion perdas. Mia trankvileco estas pli ŝatinda ol la vivo de tiu malfeliĉulino... Dio mia, pardonu! Pardonu, ĉar mi lin tiel amis!Rita.—Ho, fraŭlino... (rigardante la ĉambron de D. Diego) ŝajnas ke ili venas.D.aFran.—Negrave, lasu min.Rita.—Sed, se D. Diego vidos vin tiamaniere...D.aFran.—Ĉio jam perdiĝis; kion mi povas timi?... Kaj ĉu vi kredas ke mi havas forton leviĝi?... Ili venu, mi ne zorgas nun pri tio.

D.aFrancisca, Rita.

D.aFran.—Ĉu aperis la papero?

Rita.—Ne, fraŭlino.

D.aFran.—Kaj ĉu ili du estis tie ĉi kiam vi eliris?

Rita.—Mi ne scias. Estas vere ke la servisto kaj mi troviĝis subite, aperis kun lumilo, kvazaŭ per maŝino, inter li kaj lia mastro, nesciante kiel senkulpigi min. (Rita prenas la kandelon, kaj de nove serĉas la leteron proksime de la fenestro.)

D.aFran.—Sendube estis ili... Verŝajne ili estis tie ĉi kiam mi parolis ĉe l’ fenestro... Kaj ĉu tiu papero?

Rita.—Mi ne trovas ĝin, fraŭlino.

D.aFran.—Ili havas ĝin; ne dubu... Nur tiomankis por plenigi mian malfeliĉon... Ne serĉu plu. Ili havas ĝin.

Rita.—Almenaŭ tie ĉi...

D.aFran.—Mi freneziĝas! (Ŝi sidiĝas.)

Rita.—Kaj tiu homo ne senkulpiĝis, nek diris...

D.aFran.—Ĵus kiam li ekkomencis klarigi, vi avertis min kaj mi deviĝis reeniri... Sed vi ne scias kiel timeme li parolis, kiel agitata li estis. Li diris ke per tiu letero mi ekscios la justajn kaŭzojn kiuj devigis lin foriri; ke li skribis ĝin por ke fidebla persono ĝin metu en miajn manojn, ĉar li supozis ke estos por li neeble vidi min. Ĉio trompaĵoj, Rita, de malfidulo kiu promesis kion li ne intencis plenumi... Li venis, renkontis konkuranton kaj diris:Nu mi, kial mi enuigos iun, nek fariĝos mi defendanto de virino? Ekzistas tiom da virinoj! Ŝi edziniĝu! Mi nenion perdas. Mia trankvileco estas pli ŝatinda ol la vivo de tiu malfeliĉulino... Dio mia, pardonu! Pardonu, ĉar mi lin tiel amis!

Rita.—Ho, fraŭlino... (rigardante la ĉambron de D. Diego) ŝajnas ke ili venas.

D.aFran.—Negrave, lasu min.

Rita.—Sed, se D. Diego vidos vin tiamaniere...

D.aFran.—Ĉio jam perdiĝis; kion mi povas timi?... Kaj ĉu vi kredas ke mi havas forton leviĝi?... Ili venu, mi ne zorgas nun pri tio.

SCENO VIID. Diego, Simono, D.aFrancisca, Rita.Sim.—Komprenite; tio sufiĉas.D. Die.—Bone; oni selu tuj la mulon, dum vi tien iros. Se ili foriris, revenu, ekrajdu kaj baldaŭ vi atingos ilin... Ambaŭ tie ĉi; ĉu vi komprenas?... Nu, for, ne perdu tempon!(Ili interparolas apud la pordo de l’ ĉambro de D. Diego, kaj Simono foriras tra la centra pordo.)Sim.—Mi foriras.D. Die.—Tre frumatene vi leviĝis. D.aFrancinjo.D.aFran.—Jes, sinjoro.D. Die.—Ĉu jam alvokis D.aIrene?D.aFran.—Ne, sinjoro... Plibone estas ke vi tien iru vidi ĉu ŝi vekiĝis kaj volas sin vesti.(Rita foriras la ĉambron de D.aIrene.)

D. Diego, Simono, D.aFrancisca, Rita.

Sim.—Komprenite; tio sufiĉas.

D. Die.—Bone; oni selu tuj la mulon, dum vi tien iros. Se ili foriris, revenu, ekrajdu kaj baldaŭ vi atingos ilin... Ambaŭ tie ĉi; ĉu vi komprenas?... Nu, for, ne perdu tempon!

(Ili interparolas apud la pordo de l’ ĉambro de D. Diego, kaj Simono foriras tra la centra pordo.)

Sim.—Mi foriras.

D. Die.—Tre frumatene vi leviĝis. D.aFrancinjo.

D.aFran.—Jes, sinjoro.

D. Die.—Ĉu jam alvokis D.aIrene?

D.aFran.—Ne, sinjoro... Plibone estas ke vi tien iru vidi ĉu ŝi vekiĝis kaj volas sin vesti.

(Rita foriras la ĉambron de D.aIrene.)

SCENO VIIID. Diego, D.aFrancisca.D. Die.—Ĉu vi ne bone dormis?D.aFran.—Ne, sinjoro; ĉu vi?D. Die.—Nek mi ankaŭ.D.aFran.—Estis tro varme.D. Die.—Ĉu vi estas malsaneta?D.aFran.—Iomete.D. Die.—Kio okazas al vi? (Li sidiĝas apud D.aFrancisca.)D.aFran.—Nenio... iom da... Sed ne... mi bone fartas.D. Die.—Io okazas, ĉar mi vidas vin malgaja, plorema, maltrankvila. Kio okazas, Francinjo? Vi scias ke mi tre deziras vian feliĉecon.D.aFran.—Jes, sinjoro.D. Die.—Do, kial vi ne pli konfidas al mi? Ĉu vi ne pensas ke estas por mi granda ĝojo vin komplezi?D.aFran.—Mi ja scias.D. Die.—Nu, kial havante amikon, vi ne malkaŝas al li vian koron?D.aFran.—Tial ke tio mem devigas min silenti.D. Die.—Tio signifas ke mi estas eble kaŭzo de via malĝojo?D.aFran.—Ne, sinjoro, vi neniel ofendis min... Ne estas vi kiu ofendis min.D. Die.—Do, kiu, filino mia?... Venu tien ĉi! (Li alproksimiĝas plie.) Ni parolu almenaŭ unu fojon sen elturniĝoj nek sekretoj. Diru al mi, ĉu ne estas vere ke vi rigardadas kun iom da malŝato la edziĝon kiun oni proponas por vi? Kion vi vetas ke, estante libera, vi ne edziniĝus kun mi?D.aFran.—Nek kun alia.D. Die.—Ĉu estas kredeble ke vi ne konas iun kiu amas vin kaj kiu meritas vian amon?D.aFran.—Ne, sinjoro; ne, sinjoro.D. Die.—Pensadu bone.D.aFran.—Ne, mi diras al vi, ne.D. Die.—Ĉu do, mi devas kredi ke vi konservas tian emon por la izoleco en kiu vi edukiĝis, ke vi pliamas la severecon de monaĥinejo ol vivadon...D.aFran.—Neniel, sinjoro, mi neniam tiel pensis.D. Die.—Mi ne obstinas pli demandi... Sed de tio ĉio kion mi ĵus aŭdis rezultas grava kontraŭdiro. Vi ne havas emon por religia vivado, verŝajne. Vi certigas min ke vi ne plendas pro kaŭzo mia, ke vi estas konvinkita ke mi multege estimas vin, ke vi ne pensas edziniĝikun alia, kaj ke mi ne devas suspekti ke alia disputu vian manon... Nu, kial vi ploras? kial tiu ĉi grandega malĝojeco, kiu tiel rapide ŝanĝis vian vizaĝon, tiamaniere ke mi apenaŭ konas vin? Ĉu tiuj estas pruvoj ke vi amas nur min, ke vi ĝoje edziniĝos kun mi post malmultaj tagoj? Ĉu tiamaniere sin anoncas gajeco kaj amo?(La teatro iom post iom lumiĝadis, kvazaŭ tagiĝus.)D.aFran.—Sed kiel mi inspiras al vi tiajn dubojn?D. Die.—Kiel do? Se mi ne atentos tiujn konsiderojn, se mi rapidigos la preparadon de nia unuiĝo,se via patrino ankoraŭ aprobos, kaj fine alvenos la tago de...D.aFran.—Mi faros tion,kion ordonasmia patrino, kaj mi edziniĝos kun vi.D. Die.—Kaj poste, Francinjo?D.aFran.—Poste... kaj dum mi vivos, mi estos honesta virino.D. Die.—Tion mi ne povas dubi... Sed se vi konsideras min kiel tiun kiu devas esti ĝis morto via kunulo kaj via amiko, diru al mi, ĉu tiaj titoloj ne donas al mi rajton meriti ĉe vi pli da konfido? Ĉu mi ne povas koni la kaŭzon de via malĝojo? Ne por kontentigi maldecan sciamon, sed por dediĉi min al viakonsolado, plibonigante vian sorton, vin igante feliĉa, se miaj klopodoj kaj penado tion povos.D.aFran.—Feliĉeco por mi? Tio jam finis.D. Die.—Kial?D.aFran.—Mi neniam diros kial.D. Die.—Sed kiel obstina, kiel malsaĝa silento! Kiamvi mem devas supozi ke mi iom scias pri tio kio okazas.D.aFran.—Se vi ne scias ĝin, sinjoro don Diego, pro Dio, ne ŝajnigu ĝin scii; kaj se vi efektive ĝin scias, ne demandu al mi.D. Die.—Bone, tial ke nenio restas por diri, ĉar tiu malĝojo kaj tiuj larmoj estas memvolaj, ni alvenos hodiaŭ Madridon, kaj post unu semajno vi estos mia edzino.D.aFran.—Kaj mi ĝojigos mian patrinon.D. Die.—Kaj vi vivados malfeliĉa.D.aFran.—Mi ja scias.D. Die.—Jen estas la fruktoj de edukado. Tio ĉi estas kion oni nomas edukadi konvene knabinon, instrui ŝin neigi kaj kaŝi la pasiojn plej nepekajn per perfida kaŝemo. Oni konsideras ilin honestaj vidante ilin instruitaj pri la maniero silenti kaj mensogi. Oni obstinas ke nek temperamento, nek aĝo, nek animo influu sur la emojn, aŭ ke ilia volo skuiĝu laŭ la kapricoj de tiu kiu ordonas ilin. Ĉio estas permesata al ili, esceptinte sincerecon. Se nur ili ne diras kion ili sentas, se nur ili ŝajniĝas malestimi kion ili plej deziras, se nur ili konsentas elparoli jeson perfidan, malpian, deveno de tiom da skandaloj, jam estas ili dece edukitaj, kaj oni nomas bonega edukado tiun kiu inspiras ĉe ili la timon, la ruzemon, kaj la silenton de sklavo.D.aFran.—Estas vere... Ĉio tio estas certa... Tion oni postulas al ni, tion ni lernas ĉe la instruado kiun ni ricevas. Sed la kaŭzo de mia malĝojo estas multe pli granda.D. Die.—Ĝi estu kia ĝi estu, filino mia, necese estas ke vi kuraĝiĝu... Se via patrino ekvidos vin tiel, kion ŝi diros? Aŭskultu, ĉar ŝajnas ke ŝi jam leviĝis.D.aFran.—Dio mia!D. Die.—Jes, D.aFrancinjo, tre konvenas ke vi trankviliĝu iomete... Ne malesperu tiom... Konfidu al Dio... ĉar niaj malĝojoj ne estas ĉiam tiel gravaj kiel pentras ilin nia fantazio... Ekvidu, nur, kia malordo estas tiu ĉi! kia agiteco! kiaj larmoj!Nu, ĉu vi promesas al mi ke vi prezentos vin kiel... kun iom da trankvileco?... Ĉu ne?D.aFran.—Kaj vi, sinjoro... vi bone konas la karakteron de mia patrino. Se vi ne defendos min, al kiu mi turnos min? Kiu kompatos tiun ĉi malfeliĉulinon?D. Die.—Via bona amiko... Mi... Kiel estas eble ke mi forlasu vin, karulineto, en la stato en kiu vi troviĝas? (ekkaptante ŝiajn manojn).D.aFran.—Ĉu estas vere?D. Die.—Vi malmulte konas mian koron.D.aFran.—Mi bone konas ĝin.(Ŝi volas genufleksi; D. Diego malhelpas ŝin, kaj ambaŭ leviĝas.)D. Die.—Kion vi faras, infano?D.aFran.—Mi ne scias... Kiel malmulte meritas tian grandan bonecon, virino tiel nedanka por vi!... Nedanka, ne, malfeliĉa... Ho ve, kiel malfeliĉa mi estas, sinjoro D. Diego!D. Die.—Mi bone scias ke vi dankas min kiel vi povas pro la amo kiun mi havas por vi. Latuta cetero estis ... kion mi scias?... eraro mia, kaj nenio alia... Sed vi, nepekulino, vi ne estas kulpa.D.aFran.—Nu, ĉu vi ne venas?D. Die.—Nun ne, Francinjo. Post kelkaj minutoj mi tien iros.D.aFran.—Iru baldaŭ.(Irante alla ĉambro de D.aIrene, ŝi revenas kaj, deirante, kisas la manojn de D. Diego.)D. Die.—Jes, mi baldaŭ iros.

D. Diego, D.aFrancisca.

D. Die.—Ĉu vi ne bone dormis?

D.aFran.—Ne, sinjoro; ĉu vi?

D. Die.—Nek mi ankaŭ.

D.aFran.—Estis tro varme.

D. Die.—Ĉu vi estas malsaneta?

D.aFran.—Iomete.

D. Die.—Kio okazas al vi? (Li sidiĝas apud D.aFrancisca.)

D.aFran.—Nenio... iom da... Sed ne... mi bone fartas.

D. Die.—Io okazas, ĉar mi vidas vin malgaja, plorema, maltrankvila. Kio okazas, Francinjo? Vi scias ke mi tre deziras vian feliĉecon.

D.aFran.—Jes, sinjoro.

D. Die.—Do, kial vi ne pli konfidas al mi? Ĉu vi ne pensas ke estas por mi granda ĝojo vin komplezi?

D.aFran.—Mi ja scias.

D. Die.—Nu, kial havante amikon, vi ne malkaŝas al li vian koron?

D.aFran.—Tial ke tio mem devigas min silenti.

D. Die.—Tio signifas ke mi estas eble kaŭzo de via malĝojo?

D.aFran.—Ne, sinjoro, vi neniel ofendis min... Ne estas vi kiu ofendis min.

D. Die.—Do, kiu, filino mia?... Venu tien ĉi! (Li alproksimiĝas plie.) Ni parolu almenaŭ unu fojon sen elturniĝoj nek sekretoj. Diru al mi, ĉu ne estas vere ke vi rigardadas kun iom da malŝato la edziĝon kiun oni proponas por vi? Kion vi vetas ke, estante libera, vi ne edziniĝus kun mi?

D.aFran.—Nek kun alia.

D. Die.—Ĉu estas kredeble ke vi ne konas iun kiu amas vin kaj kiu meritas vian amon?

D.aFran.—Ne, sinjoro; ne, sinjoro.

D. Die.—Pensadu bone.

D.aFran.—Ne, mi diras al vi, ne.

D. Die.—Ĉu do, mi devas kredi ke vi konservas tian emon por la izoleco en kiu vi edukiĝis, ke vi pliamas la severecon de monaĥinejo ol vivadon...

D.aFran.—Neniel, sinjoro, mi neniam tiel pensis.

D. Die.—Mi ne obstinas pli demandi... Sed de tio ĉio kion mi ĵus aŭdis rezultas grava kontraŭdiro. Vi ne havas emon por religia vivado, verŝajne. Vi certigas min ke vi ne plendas pro kaŭzo mia, ke vi estas konvinkita ke mi multege estimas vin, ke vi ne pensas edziniĝikun alia, kaj ke mi ne devas suspekti ke alia disputu vian manon... Nu, kial vi ploras? kial tiu ĉi grandega malĝojeco, kiu tiel rapide ŝanĝis vian vizaĝon, tiamaniere ke mi apenaŭ konas vin? Ĉu tiuj estas pruvoj ke vi amas nur min, ke vi ĝoje edziniĝos kun mi post malmultaj tagoj? Ĉu tiamaniere sin anoncas gajeco kaj amo?

(La teatro iom post iom lumiĝadis, kvazaŭ tagiĝus.)

D.aFran.—Sed kiel mi inspiras al vi tiajn dubojn?

D. Die.—Kiel do? Se mi ne atentos tiujn konsiderojn, se mi rapidigos la preparadon de nia unuiĝo,se via patrino ankoraŭ aprobos, kaj fine alvenos la tago de...

D.aFran.—Mi faros tion,kion ordonasmia patrino, kaj mi edziniĝos kun vi.

D. Die.—Kaj poste, Francinjo?

D.aFran.—Poste... kaj dum mi vivos, mi estos honesta virino.

D. Die.—Tion mi ne povas dubi... Sed se vi konsideras min kiel tiun kiu devas esti ĝis morto via kunulo kaj via amiko, diru al mi, ĉu tiaj titoloj ne donas al mi rajton meriti ĉe vi pli da konfido? Ĉu mi ne povas koni la kaŭzon de via malĝojo? Ne por kontentigi maldecan sciamon, sed por dediĉi min al viakonsolado, plibonigante vian sorton, vin igante feliĉa, se miaj klopodoj kaj penado tion povos.

D.aFran.—Feliĉeco por mi? Tio jam finis.

D. Die.—Kial?

D.aFran.—Mi neniam diros kial.

D. Die.—Sed kiel obstina, kiel malsaĝa silento! Kiamvi mem devas supozi ke mi iom scias pri tio kio okazas.

D.aFran.—Se vi ne scias ĝin, sinjoro don Diego, pro Dio, ne ŝajnigu ĝin scii; kaj se vi efektive ĝin scias, ne demandu al mi.

D. Die.—Bone, tial ke nenio restas por diri, ĉar tiu malĝojo kaj tiuj larmoj estas memvolaj, ni alvenos hodiaŭ Madridon, kaj post unu semajno vi estos mia edzino.

D.aFran.—Kaj mi ĝojigos mian patrinon.

D. Die.—Kaj vi vivados malfeliĉa.

D.aFran.—Mi ja scias.

D. Die.—Jen estas la fruktoj de edukado. Tio ĉi estas kion oni nomas edukadi konvene knabinon, instrui ŝin neigi kaj kaŝi la pasiojn plej nepekajn per perfida kaŝemo. Oni konsideras ilin honestaj vidante ilin instruitaj pri la maniero silenti kaj mensogi. Oni obstinas ke nek temperamento, nek aĝo, nek animo influu sur la emojn, aŭ ke ilia volo skuiĝu laŭ la kapricoj de tiu kiu ordonas ilin. Ĉio estas permesata al ili, esceptinte sincerecon. Se nur ili ne diras kion ili sentas, se nur ili ŝajniĝas malestimi kion ili plej deziras, se nur ili konsentas elparoli jeson perfidan, malpian, deveno de tiom da skandaloj, jam estas ili dece edukitaj, kaj oni nomas bonega edukado tiun kiu inspiras ĉe ili la timon, la ruzemon, kaj la silenton de sklavo.

D.aFran.—Estas vere... Ĉio tio estas certa... Tion oni postulas al ni, tion ni lernas ĉe la instruado kiun ni ricevas. Sed la kaŭzo de mia malĝojo estas multe pli granda.

D. Die.—Ĝi estu kia ĝi estu, filino mia, necese estas ke vi kuraĝiĝu... Se via patrino ekvidos vin tiel, kion ŝi diros? Aŭskultu, ĉar ŝajnas ke ŝi jam leviĝis.

D.aFran.—Dio mia!

D. Die.—Jes, D.aFrancinjo, tre konvenas ke vi trankviliĝu iomete... Ne malesperu tiom... Konfidu al Dio... ĉar niaj malĝojoj ne estas ĉiam tiel gravaj kiel pentras ilin nia fantazio... Ekvidu, nur, kia malordo estas tiu ĉi! kia agiteco! kiaj larmoj!Nu, ĉu vi promesas al mi ke vi prezentos vin kiel... kun iom da trankvileco?... Ĉu ne?

D.aFran.—Kaj vi, sinjoro... vi bone konas la karakteron de mia patrino. Se vi ne defendos min, al kiu mi turnos min? Kiu kompatos tiun ĉi malfeliĉulinon?

D. Die.—Via bona amiko... Mi... Kiel estas eble ke mi forlasu vin, karulineto, en la stato en kiu vi troviĝas? (ekkaptante ŝiajn manojn).

D.aFran.—Ĉu estas vere?

D. Die.—Vi malmulte konas mian koron.

D.aFran.—Mi bone konas ĝin.

(Ŝi volas genufleksi; D. Diego malhelpas ŝin, kaj ambaŭ leviĝas.)

D. Die.—Kion vi faras, infano?

D.aFran.—Mi ne scias... Kiel malmulte meritas tian grandan bonecon, virino tiel nedanka por vi!... Nedanka, ne, malfeliĉa... Ho ve, kiel malfeliĉa mi estas, sinjoro D. Diego!

D. Die.—Mi bone scias ke vi dankas min kiel vi povas pro la amo kiun mi havas por vi. Latuta cetero estis ... kion mi scias?... eraro mia, kaj nenio alia... Sed vi, nepekulino, vi ne estas kulpa.

D.aFran.—Nu, ĉu vi ne venas?

D. Die.—Nun ne, Francinjo. Post kelkaj minutoj mi tien iros.

D.aFran.—Iru baldaŭ.

(Irante alla ĉambro de D.aIrene, ŝi revenas kaj, deirante, kisas la manojn de D. Diego.)

D. Die.—Jes, mi baldaŭ iros.

SCENO IXSimono, D. Diego.Sim.—Ili estas tie, sinjoro.D. Die.—Kion vi diras?Sim.—Kiam mi trapasis la pordegon, mi vidis ilin jam rajdantaj malproksime. Mi ekkriegis kaj signaldonis per mantuko; ili haltis kaj tuj kiam mi alvenis kaj diris al la juna sinjoro kion vi ordonis, li returnen venis kaj nun estas malsupre. Mi rekomendis al li ke li ne supreniru ĝis kiam mi avertos lin, pro timo ke estu personoj tie ĉi kaj vi volu ke neniu lin vidu.D. Die.—Kion li diris kiam vi donis al li mian ordonon?Sim.—Eĉ nur unu vorton. Kiel mortinto li estas... Mi ja diris, ne unu solan vorton. Mi malgajiĝis vidante lin tiel...D. Die.—Ne komencu jam propeti min por li.Sim.—Ĉu mi, sinjoro?D. Die.—Jes, ĉu mi ne konas vin?... Kompaton!... Li estas fripono.Sim.—Ĉar mi ne scias kion li faris...D. Die.—Li estas fripono kiu forprenos mian vivon... Mi jam diris al vi ke mi ne volas propetulojn.Sim.—Estas bone, sinjoro.(Li foriras tra lacentra pordo. D. Diego sidiĝas, elmontrante maltrankvileconkaj enuon.)D. Die.—Diru al li ke li supreniru.

Simono, D. Diego.

Sim.—Ili estas tie, sinjoro.

D. Die.—Kion vi diras?

Sim.—Kiam mi trapasis la pordegon, mi vidis ilin jam rajdantaj malproksime. Mi ekkriegis kaj signaldonis per mantuko; ili haltis kaj tuj kiam mi alvenis kaj diris al la juna sinjoro kion vi ordonis, li returnen venis kaj nun estas malsupre. Mi rekomendis al li ke li ne supreniru ĝis kiam mi avertos lin, pro timo ke estu personoj tie ĉi kaj vi volu ke neniu lin vidu.

D. Die.—Kion li diris kiam vi donis al li mian ordonon?

Sim.—Eĉ nur unu vorton. Kiel mortinto li estas... Mi ja diris, ne unu solan vorton. Mi malgajiĝis vidante lin tiel...

D. Die.—Ne komencu jam propeti min por li.

Sim.—Ĉu mi, sinjoro?

D. Die.—Jes, ĉu mi ne konas vin?... Kompaton!... Li estas fripono.

Sim.—Ĉar mi ne scias kion li faris...

D. Die.—Li estas fripono kiu forprenos mian vivon... Mi jam diris al vi ke mi ne volas propetulojn.

Sim.—Estas bone, sinjoro.

(Li foriras tra lacentra pordo. D. Diego sidiĝas, elmontrante maltrankvileconkaj enuon.)

D. Die.—Diru al li ke li supreniru.

SCENO XD. Carlos, D. Diego.D. Die.—Venu tien ĉi, junulo, venu... Kie vi estis post kiam ni vidis nin?D. Car.—En la gastejo ekster muroj.D. Die.—Kaj ĉu vi ne eliris el tie dum la tuta nokto? ĉu ne?D. Car.—Jes, sinjoro, mi eniris la urbon, kaj...D. Die.—Por kio?... Sidiĝu.D. Car.—Mi havis bezonon paroli kun ia persono. (Li sidiĝas.)D. Die.—Bezonon?D. Car.—Jes, sinjoro. Mi devas al tiu persono multajn favorojn, kaj ne estis eble ke mi reiru Zaragozon ne vizitante ĝin antaŭe.D. Die.—Ja. Pro la multaj favoroj ricevitaj... Sed veni viziti ĝin je la tria horo matene ŝajnas al mi tre malkonvene... Kial vi ne skribis al ĝi leteron?... Rigardu, tie ĉi mi devas havi... Se vi estus sendinta al ĝi leteron kiel tiun ĉi en plej konvena horo ne estus necese veki ĝin tiel malfrue, nek ĝeni iun.(Li donas al li la paperon kiu estis ĵetatatra la fenestro. D. Carlos tuj kiam li rekonas ĝin, redonas ĝin kaj li leviĝas por foriri.)D. Car.—Se vi do ĉion scias, kial vi alvokis min? Kial vi ne permesas ke mi daŭrigu mian vojaĝon, kaj vi ŝparus por mi respondon pro kiu nek vi nek mi estos kontenta?D. Die.—Via onkla Moŝto deziras scii kio okazas pri tio ĉio, kaj deziras ke vi ĝin rakontu.D. Car.—Kial vi volas plion scii?D. Die.—Tial ke mi tion volas, kaj mi tion ordonas. Atentu!D. Car.—Bone.D. Die.—Sidiĝu tie. (D. Carlos sidiĝas.) Kie vi konatiĝis kun tiu ĉi knabino? Kia amindumo estas tiu? Kiaj cirkonstancoj kunokazis? Kiajn promesojn vi interŝanĝis? Kie, kiam vi vidis ŝin?D. Car.—Reirante al Zaragozo la pasintan jaron, mi alvenis al Guadalaĥaro sen intenco halti tie, sed la administranto, en kies domo mi ripozis, obstinis ke mi restu tie tiun tutan tagon ĉar ĝi estis naskotago de lia parenco, kaj li promesis ke la sekvontan tagon li lasos min daŭrigi mian vojaĝon. Inter la personoj invititaj mi renkontis donjanFrancinjon, kiun la sinjorino venigis tiun tagon el la monaĥinejotial ke ŝi sin amuzu iom... Mi ne scias kion mi vidis ĉe ŝi, tial ke ŝi vekis ĉe mi malkvietecon, deziron konstantan, nerezisteblan ŝin rigardi, ŝin aŭskulti, ŝin trovi apud mia flanko, paroli kun ŝi, igi min agrabla por ŝi. La administranto diris inter ceteraj aferoj... ŝercante... ke mi estas tre enamigita, kaj li ekpensis ŝajnigi ke mihavas nomon D. Felix de Toledo. Mi helpis tiun fantaziaĵon, ĉar de tiam mi decidis restadi iom da tempo en tiu urbo, penante ke vi ne tion sciu... Mi observis ke donja Francinjo akceptis min laŭ aparta ŝato, kaj kiam vespere ni disiĝis, mi restis plena je vaneco kaj esperoj, ĉar mi estis preferita inter ĉiuj ĉeestantoj, kiuj estis multaj. Resume... sed mi ne volas ofendi vin per la rakonto...D. Die.—Daŭrigu.D. Car.—Mi eksciis ke ŝi estas filino de sinjorino de Madrido, vidvino kaj malriĉa, sed el honesta familio... Estis necese konfidi al mia amiko la projektojn amajn kiuj instigis min restadi ĉe li; kaj li, nek aprobante nek mallaŭdante, trovis rimedojn tiel lertajn ke neniu el sia familio suspektis la kaŭzon de mia haltado. Ĉar lia kampdomo estas proksima al la urbo, mi facile iradis kaj venadis nokte... Mi sukcesis tiel ke D.aFrancisca legis kelkajn leterojn miajn, kaj laŭ la malmultaj respondoj kiujn mi ricevis de ŝi, mi fine profundiĝis en pasion kiu, dum mi vivos, igos min malfeliĉa.D. Die.—Bone... bonege, daŭrigu ankoraŭ.D. Car.—Mia servisto—kiu, vi ja scias, estas ruzema kaj vigla—per mil artifikoj kiujn li ĉiumomente eltrovis, ebenigis la multegajn malhelpaĵojn kiujn ni komence renkontis... La signalo konsistis el tri manplaŭdoj, al kiuj ŝi respondis per aliaj tri manplaŭdoj de fenestro kiu estas super la korto de l’ monaĥinejo. Ni interparoladis ĉiunokte, tre malfrue, kun la mallaŭteco kaj prizorgo kiujn vi povas imagi... Por ŝi, mi ĉiam estis D. Felix de Toledo, oficiro de regimento, estimata de miajĉefoj, kaj honorinda sinjoro. Neniam mi diris al ŝi pli, nek mi parolis pri miaj parencoj aŭ esperoj, nek mi diris al ŝi ke edziniĝinte kun mi ŝi povus esperi riĉecon; ĉar nek konvenis ke mi nomu vin, nek volis mi riski ke inklinigu ŝin je mia favoro konveneco anstataŭ pura amo. Ĉiutage mi trovis ŝin pli ĝentila, pli bela, pli aminda... Ĉirkaŭ tri monatojn mi restis tie; sed fine estis necese ke ni disiĝu, kaj ian malgajan tagon mi diris adiaŭ, ŝin lasinte sveninta, kaj mi foriris, blinda pro amo, kien miaj devoj alvokis min... Ŝiaj leteroj konsolis dum kelka tempo mian forestadon malĝojan, kaj en unu el ili, kiun mi ricevis antaŭ malmultaj tagoj, ŝi rakontis al mi kiel sia patrino volis edzinigi ŝin, kaj ke ŝi perdus la vivon antaŭ ol doni sian manon al alia krom mi; ŝi memorigis min pri miaj ĵuroj kaj admonis min plenumi ilin... Mi ekrajdis, veturis rapidege, venis al Guadalaĥaro, ne renkontis ŝin, alvenis tien ĉi... La reston vi jam scias; ne estas necese tion rakonti al vi.D. Die.—Kaj kiajn projektojn vi havis en tiu ĉi alveno?D. Car.—Ŝin konsoli, ĵuri al ŝi ree eternan amon, veturi Madridon, vidi vin mem, ĵeti min al viaj piedoj, rakonti al vi ĉion, kaj petegi vin, ne riĉaĵojn, nek heredaĵojn, nek protekton, nek... nenion el tio,—nur vian permeson kaj vian benon por povi efektivigiunuiĝon tiel deziregitan, sur kiu ŝi kaj mi fundis nian tutan feliĉecon.D. Die.—Nu, vi ja vidas, Carlos, ke nun estas necese pensadi tute malsimile.D. Car.—Jes, sinjoro.D. Die.—Se vi amas ŝin, mi ankaŭ amas ŝin. Ŝiapatrino kaj ŝia tuta familio aplaŭdas tiun ĉi edziĝon. Ŝi... spite la promesojn,kiujn ŝi faris al vi... ŝi mem, antaŭ malpli ol duonhoro, diris al mi ke ŝi tuj obeos sian patrinon kaj donos al mi sian manon tuj kiam...D. Car.—Sed ne ŝian koron. (Li leviĝas.)D. Die.—Kion vi diras?D. Car.—Ne, tio ne... Ĝi estus ofendi ŝin... Vi efektivigos vian edziĝon kiam vi volos, ŝi kondutos ĉiam honeste kaj virteme, sed mi estis la unua, la sola celo de ŝia amo, mi tio estas kaj estos... Oni nomos vin ŝia edzo, sed se vi ofte, aŭ neofte, surprizos ŝin kun ŝiaj okuloj plenaj je larmoj, pro mi ŝi estos ploranta... Neniam demandu al ŝi la kaŭzon de ŝia malĝojo... Mi, mi estos la kaŭzo... La ekĝemoj,kiujn vi vane penados subpremi, estos komplimentoj adresataj al forestanta amiko.D. Die.—Kia bravegeco estas tiu? (Li leviĝas kolerigita, direktante sin al D. Carlos, kiu paŝas malantaŭen.)D. Car.—Mi jam diris... Estis neeble ke mi diru eĉ vorton kiu ne ofendos vin... Sed ni finu tian abomenan interparoladon. Vivu feliĉe, kaj ne malamu min, ĉar mi neniel volis ĝeni vin... La plej granda pruvo kiun mi povas doni al vi de mia obeemo kaj respekto, estas foriri tuj... Sed almenaŭ ne rifuzu al mi la konsolon scii ke vi pardonas min.D. Die.—Kiel, ĉu vi efektive foriras?D. Car.—Tuj, sinjoro... kaj mia forestado estos tre longa.D. Die.—Kial?D. Car.—Tial ke konvenas ke mi neniam revidu ŝin... Se la nuna famo pri baldaŭa militado efektiviĝos... tiam...D. Die.—Kion vi volas diri? (Ekkaptante brakon de D. Carlos, li devigas lin alproksimiĝi pli.)D. Car.—Nenion... Ke mi deziras militadon ĉar mi estas militisto.D. Die.—Carlos!... Kia abomenaĵo!... Ĉu vi havas kuraĝon tion diri al mi?D. Car.—Iu alvenas...(Li rigardas maltrankvile al la ĉambro de D.aIrene, disiĝas de don Diego, kaj direktas sin al la centra pordo. Don Diego sekvas kaj volas malhelpi lin.)D. Die.—Vi, kien iras?... Ne, sinjoro, vi ne foriros.D. Car.—Estas necesege... Mi ne volas vidi ŝin... Unu sola ekrigardo mia povus havigi al vi kruelan maltrankvilon.D. Die.—Mi jam diris ke vi ne foriros... Eniru tiun ĉambron.D. Car.—Sed se...D. Die.—Faru kion mi ordonas.(D. Carlos eniras la ĉambron de D. Diego.)

D. Carlos, D. Diego.

D. Die.—Venu tien ĉi, junulo, venu... Kie vi estis post kiam ni vidis nin?

D. Car.—En la gastejo ekster muroj.

D. Die.—Kaj ĉu vi ne eliris el tie dum la tuta nokto? ĉu ne?

D. Car.—Jes, sinjoro, mi eniris la urbon, kaj...

D. Die.—Por kio?... Sidiĝu.

D. Car.—Mi havis bezonon paroli kun ia persono. (Li sidiĝas.)

D. Die.—Bezonon?

D. Car.—Jes, sinjoro. Mi devas al tiu persono multajn favorojn, kaj ne estis eble ke mi reiru Zaragozon ne vizitante ĝin antaŭe.

D. Die.—Ja. Pro la multaj favoroj ricevitaj... Sed veni viziti ĝin je la tria horo matene ŝajnas al mi tre malkonvene... Kial vi ne skribis al ĝi leteron?... Rigardu, tie ĉi mi devas havi... Se vi estus sendinta al ĝi leteron kiel tiun ĉi en plej konvena horo ne estus necese veki ĝin tiel malfrue, nek ĝeni iun.

(Li donas al li la paperon kiu estis ĵetatatra la fenestro. D. Carlos tuj kiam li rekonas ĝin, redonas ĝin kaj li leviĝas por foriri.)

D. Car.—Se vi do ĉion scias, kial vi alvokis min? Kial vi ne permesas ke mi daŭrigu mian vojaĝon, kaj vi ŝparus por mi respondon pro kiu nek vi nek mi estos kontenta?

D. Die.—Via onkla Moŝto deziras scii kio okazas pri tio ĉio, kaj deziras ke vi ĝin rakontu.

D. Car.—Kial vi volas plion scii?

D. Die.—Tial ke mi tion volas, kaj mi tion ordonas. Atentu!

D. Car.—Bone.

D. Die.—Sidiĝu tie. (D. Carlos sidiĝas.) Kie vi konatiĝis kun tiu ĉi knabino? Kia amindumo estas tiu? Kiaj cirkonstancoj kunokazis? Kiajn promesojn vi interŝanĝis? Kie, kiam vi vidis ŝin?

D. Car.—Reirante al Zaragozo la pasintan jaron, mi alvenis al Guadalaĥaro sen intenco halti tie, sed la administranto, en kies domo mi ripozis, obstinis ke mi restu tie tiun tutan tagon ĉar ĝi estis naskotago de lia parenco, kaj li promesis ke la sekvontan tagon li lasos min daŭrigi mian vojaĝon. Inter la personoj invititaj mi renkontis donjanFrancinjon, kiun la sinjorino venigis tiun tagon el la monaĥinejotial ke ŝi sin amuzu iom... Mi ne scias kion mi vidis ĉe ŝi, tial ke ŝi vekis ĉe mi malkvietecon, deziron konstantan, nerezisteblan ŝin rigardi, ŝin aŭskulti, ŝin trovi apud mia flanko, paroli kun ŝi, igi min agrabla por ŝi. La administranto diris inter ceteraj aferoj... ŝercante... ke mi estas tre enamigita, kaj li ekpensis ŝajnigi ke mihavas nomon D. Felix de Toledo. Mi helpis tiun fantaziaĵon, ĉar de tiam mi decidis restadi iom da tempo en tiu urbo, penante ke vi ne tion sciu... Mi observis ke donja Francinjo akceptis min laŭ aparta ŝato, kaj kiam vespere ni disiĝis, mi restis plena je vaneco kaj esperoj, ĉar mi estis preferita inter ĉiuj ĉeestantoj, kiuj estis multaj. Resume... sed mi ne volas ofendi vin per la rakonto...

D. Die.—Daŭrigu.

D. Car.—Mi eksciis ke ŝi estas filino de sinjorino de Madrido, vidvino kaj malriĉa, sed el honesta familio... Estis necese konfidi al mia amiko la projektojn amajn kiuj instigis min restadi ĉe li; kaj li, nek aprobante nek mallaŭdante, trovis rimedojn tiel lertajn ke neniu el sia familio suspektis la kaŭzon de mia haltado. Ĉar lia kampdomo estas proksima al la urbo, mi facile iradis kaj venadis nokte... Mi sukcesis tiel ke D.aFrancisca legis kelkajn leterojn miajn, kaj laŭ la malmultaj respondoj kiujn mi ricevis de ŝi, mi fine profundiĝis en pasion kiu, dum mi vivos, igos min malfeliĉa.

D. Die.—Bone... bonege, daŭrigu ankoraŭ.

D. Car.—Mia servisto—kiu, vi ja scias, estas ruzema kaj vigla—per mil artifikoj kiujn li ĉiumomente eltrovis, ebenigis la multegajn malhelpaĵojn kiujn ni komence renkontis... La signalo konsistis el tri manplaŭdoj, al kiuj ŝi respondis per aliaj tri manplaŭdoj de fenestro kiu estas super la korto de l’ monaĥinejo. Ni interparoladis ĉiunokte, tre malfrue, kun la mallaŭteco kaj prizorgo kiujn vi povas imagi... Por ŝi, mi ĉiam estis D. Felix de Toledo, oficiro de regimento, estimata de miajĉefoj, kaj honorinda sinjoro. Neniam mi diris al ŝi pli, nek mi parolis pri miaj parencoj aŭ esperoj, nek mi diris al ŝi ke edziniĝinte kun mi ŝi povus esperi riĉecon; ĉar nek konvenis ke mi nomu vin, nek volis mi riski ke inklinigu ŝin je mia favoro konveneco anstataŭ pura amo. Ĉiutage mi trovis ŝin pli ĝentila, pli bela, pli aminda... Ĉirkaŭ tri monatojn mi restis tie; sed fine estis necese ke ni disiĝu, kaj ian malgajan tagon mi diris adiaŭ, ŝin lasinte sveninta, kaj mi foriris, blinda pro amo, kien miaj devoj alvokis min... Ŝiaj leteroj konsolis dum kelka tempo mian forestadon malĝojan, kaj en unu el ili, kiun mi ricevis antaŭ malmultaj tagoj, ŝi rakontis al mi kiel sia patrino volis edzinigi ŝin, kaj ke ŝi perdus la vivon antaŭ ol doni sian manon al alia krom mi; ŝi memorigis min pri miaj ĵuroj kaj admonis min plenumi ilin... Mi ekrajdis, veturis rapidege, venis al Guadalaĥaro, ne renkontis ŝin, alvenis tien ĉi... La reston vi jam scias; ne estas necese tion rakonti al vi.

D. Die.—Kaj kiajn projektojn vi havis en tiu ĉi alveno?

D. Car.—Ŝin konsoli, ĵuri al ŝi ree eternan amon, veturi Madridon, vidi vin mem, ĵeti min al viaj piedoj, rakonti al vi ĉion, kaj petegi vin, ne riĉaĵojn, nek heredaĵojn, nek protekton, nek... nenion el tio,—nur vian permeson kaj vian benon por povi efektivigiunuiĝon tiel deziregitan, sur kiu ŝi kaj mi fundis nian tutan feliĉecon.

D. Die.—Nu, vi ja vidas, Carlos, ke nun estas necese pensadi tute malsimile.

D. Car.—Jes, sinjoro.

D. Die.—Se vi amas ŝin, mi ankaŭ amas ŝin. Ŝiapatrino kaj ŝia tuta familio aplaŭdas tiun ĉi edziĝon. Ŝi... spite la promesojn,kiujn ŝi faris al vi... ŝi mem, antaŭ malpli ol duonhoro, diris al mi ke ŝi tuj obeos sian patrinon kaj donos al mi sian manon tuj kiam...

D. Car.—Sed ne ŝian koron. (Li leviĝas.)

D. Die.—Kion vi diras?

D. Car.—Ne, tio ne... Ĝi estus ofendi ŝin... Vi efektivigos vian edziĝon kiam vi volos, ŝi kondutos ĉiam honeste kaj virteme, sed mi estis la unua, la sola celo de ŝia amo, mi tio estas kaj estos... Oni nomos vin ŝia edzo, sed se vi ofte, aŭ neofte, surprizos ŝin kun ŝiaj okuloj plenaj je larmoj, pro mi ŝi estos ploranta... Neniam demandu al ŝi la kaŭzon de ŝia malĝojo... Mi, mi estos la kaŭzo... La ekĝemoj,kiujn vi vane penados subpremi, estos komplimentoj adresataj al forestanta amiko.

D. Die.—Kia bravegeco estas tiu? (Li leviĝas kolerigita, direktante sin al D. Carlos, kiu paŝas malantaŭen.)

D. Car.—Mi jam diris... Estis neeble ke mi diru eĉ vorton kiu ne ofendos vin... Sed ni finu tian abomenan interparoladon. Vivu feliĉe, kaj ne malamu min, ĉar mi neniel volis ĝeni vin... La plej granda pruvo kiun mi povas doni al vi de mia obeemo kaj respekto, estas foriri tuj... Sed almenaŭ ne rifuzu al mi la konsolon scii ke vi pardonas min.

D. Die.—Kiel, ĉu vi efektive foriras?

D. Car.—Tuj, sinjoro... kaj mia forestado estos tre longa.

D. Die.—Kial?

D. Car.—Tial ke konvenas ke mi neniam revidu ŝin... Se la nuna famo pri baldaŭa militado efektiviĝos... tiam...

D. Die.—Kion vi volas diri? (Ekkaptante brakon de D. Carlos, li devigas lin alproksimiĝi pli.)

D. Car.—Nenion... Ke mi deziras militadon ĉar mi estas militisto.

D. Die.—Carlos!... Kia abomenaĵo!... Ĉu vi havas kuraĝon tion diri al mi?

D. Car.—Iu alvenas...

(Li rigardas maltrankvile al la ĉambro de D.aIrene, disiĝas de don Diego, kaj direktas sin al la centra pordo. Don Diego sekvas kaj volas malhelpi lin.)

D. Die.—Vi, kien iras?... Ne, sinjoro, vi ne foriros.

D. Car.—Estas necesege... Mi ne volas vidi ŝin... Unu sola ekrigardo mia povus havigi al vi kruelan maltrankvilon.

D. Die.—Mi jam diris ke vi ne foriros... Eniru tiun ĉambron.

D. Car.—Sed se...

D. Die.—Faru kion mi ordonas.

(D. Carlos eniras la ĉambron de D. Diego.)

SCENO XID.aIrene, D. Diego.D.aIre.—Nu, sinjoro D. Diego, ĉu estas nun la horo ekveturi?... Bonan tagon... (Ŝi estingas la kandelon kiu troviĝas sur la tablo.) Ĉu vi preĝas?D. Die.(promenante maltrankvile.)—Ja, kiel preĝema mi estas nun!D.aIre.—Se vi volas, oni povas nun pretigi la ĉokoladon, kaj averti la kondukiston por ke li jungu la ĉevalojn, kaj... Sed, kion vi havas, sinjoro?... Ĉu estas ia novaĵo?D. Die.—Jes, novaĵoj ne mankas.D.aIre.—Kion do?... Diru, pro Dio!... Ho, ve! vi ne scias kiel timigita mi estas. La plej malgrava okazo, tiel, subita, renversegas min tute... De mia lasta malbona akuŝo mi estas tiel eksterordinare delikata ĉe miaj nervoj... Kaj tio okazis antaŭ deknaŭ jaroj, aŭ eble dudek; sed de tiam, kiel mi diris, ia ajn bagatelo renversas min. Nek banoj, nek supo de serpentoj, nek konservaĵo de tamarindoj, nenio taŭgas; tiel ke...D. Die.—Fi! Ne parolu ni nun pri malbonaj akuŝoj nek konservaĵoj. Ni bezonas trakti aferon pli gravan... Kion faras tiuj knabinoj?D.aIre.—Ili kunigas la vestojn kaj plenigas la vojaĝkeston, por ke ĉio estu pretigita kaj ne estu prokrasto.D. Die.—Bone. Sidiĝu... Kaj estas neutile timiĝi nek kriegadi, (Ambaŭ sidiĝas.) pro tio kiun mi tuj rakontos al vi. Atentu kaj ne nin forlasu la prudento kiam ni plej bezonas ĝin... Via filino estas enamiĝinta.D.aIre.—Nu, ĉu mi ne certigis tion al vi milfoje? Jes, sinjoro, enamiĝinta ŝi estas; kaj sufiĉis ke mi tion diru, tiel...D. Die.—Tiu malbenita difekto interrompi ĉiumomente! Lasu min paroli!D.aIre.—Bone, bone. Parolu.D. Die.—Ŝi estas enamiĝinta, sed ŝi ne estas enamiĝinta kun mi.D.aIre.—Kion vidiras?D. Die.—Tion kion vi aŭdas.D.aIre.—Sed kiu rakontis al vi tian sensencaĵon?D. Die.—Neniu. Mi ĝin scias, mi ĝin vidis, neniu rakontis ĝin al mi; kaj kiam mi tion diras al vi, mi povas bone certigi ke ĝi estas vera... Nu, kia ekploro estas tiu?D.aIre.—(Plorante.) Ve al mi!D. Die.—Kial do?D.aIre.—Ĉar oni vidas min sola kaj senhelpa kaj ĉar mi estas malriĉa vidvino, ŝajnas ke ĉiuj malestimas min kaj konspiras kontraŭ mi.D. Die.—Sinjorino donja Irene...D.aIre.—Je la fino de miaj jaroj kaj suferadoj, vidi min traktita tiel, kiel malnovan viŝtukon, kielmalpuran Cindrinjon, laŭ oni povus diri... Dio helpu min! Se estus vivantaj miaj tri edzoj... Nur kun la lasta, se li estus vivanta, ĉar li havis humoron de serpento...D. Die.—Aŭskultu, sinjorino, mia pacienco preskaŭ finiĝis.D.aIre.—Tiel ke tuj kiam oni kontraŭdiris lin, li ekkoleriĝis same kiel furiozulo el Infero, kaj ian tagon de Corpus Christi, mi ne memoras pro kia bagatelo, li tiel batfrapegis ian registaran oficiston kaj se du monaĥoj Karmenaj ne estus malhelpintaj, li estus mortiginta la malfeliĉulon premiginte lin kontraŭ stango kiu staras en la pordego de Sankta Kruco.D. Die.—Sed, ĉu estas eble ke vi ne atentos kion mi volas diri?D.aIre.—Ha! ne, sinjoro, ĉar mi bone scias tion kion vi volas diri, kaj mi neniel estas naivega, ne, sinjoro... Vi ne amas plu la knabinon kaj serĉas ruzojn por eviti la devon kiun vi kontraktis... Filineto de mia animo kaj de mia koro!D. Die.—Sinjorino D.aIrene, havu la bonecon aŭskulti min, ne respondante, ne dirante maloportunaĵojn,kaj poste, kiam vi scios tion kio okazas, ploru, ĝemu, ekkriu, diru ĉion kion vi volos... Sed atendante, ne pligrandigu mian suferadon, pro amo al Dio!D.aIre.—Diru ĉion kion vi volas.D. Die.—Sed vi ne rekomencu ploradi kaj...D.aIre.—Ne, sinjoro; mi ne ploras plu. (Ŝi viŝas siajn larmojn per naztuko.)D. Die.—Bone, do; de ĉirkaŭ unu jaro, iom pli iom malpli, D.aFrancinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi... Sub tiaj kondiĉoj...D.aIre.—Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min?D. Die.—Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias.D.aIre.—Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnonhavas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en monaĥinejo,fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi ne konas la karakteron deCircuncision... Kia virino por pardoni la plej malgrandan peketon!D. Die.—Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino D.aIrene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrinoCircuncision, kajSoledad, kajCandelaria, kaj ĉiuj patrinoj, kaj vi, kaj mi precipe, ni ridegindeeraris. La knabino volas edziniĝikun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro rapide kun la konsentode via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu tiunĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava.(Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. D.aIrene ne legas ĝin, sed leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj frapas. D. Diego leviĝas kaj provasvane malhelpi ŝin.)D.aIre.—Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l’ Tremedalo!... Rita!... Francisca!D. Die.—Sed kial vi alvokas ilin?D.aIre.—Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo vi estas.D. Die.—Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu,kiu konfidas al prudento de virino.

D.aIrene, D. Diego.

D.aIre.—Nu, sinjoro D. Diego, ĉu estas nun la horo ekveturi?... Bonan tagon... (Ŝi estingas la kandelon kiu troviĝas sur la tablo.) Ĉu vi preĝas?

D. Die.(promenante maltrankvile.)—Ja, kiel preĝema mi estas nun!

D.aIre.—Se vi volas, oni povas nun pretigi la ĉokoladon, kaj averti la kondukiston por ke li jungu la ĉevalojn, kaj... Sed, kion vi havas, sinjoro?... Ĉu estas ia novaĵo?

D. Die.—Jes, novaĵoj ne mankas.

D.aIre.—Kion do?... Diru, pro Dio!... Ho, ve! vi ne scias kiel timigita mi estas. La plej malgrava okazo, tiel, subita, renversegas min tute... De mia lasta malbona akuŝo mi estas tiel eksterordinare delikata ĉe miaj nervoj... Kaj tio okazis antaŭ deknaŭ jaroj, aŭ eble dudek; sed de tiam, kiel mi diris, ia ajn bagatelo renversas min. Nek banoj, nek supo de serpentoj, nek konservaĵo de tamarindoj, nenio taŭgas; tiel ke...

D. Die.—Fi! Ne parolu ni nun pri malbonaj akuŝoj nek konservaĵoj. Ni bezonas trakti aferon pli gravan... Kion faras tiuj knabinoj?

D.aIre.—Ili kunigas la vestojn kaj plenigas la vojaĝkeston, por ke ĉio estu pretigita kaj ne estu prokrasto.

D. Die.—Bone. Sidiĝu... Kaj estas neutile timiĝi nek kriegadi, (Ambaŭ sidiĝas.) pro tio kiun mi tuj rakontos al vi. Atentu kaj ne nin forlasu la prudento kiam ni plej bezonas ĝin... Via filino estas enamiĝinta.

D.aIre.—Nu, ĉu mi ne certigis tion al vi milfoje? Jes, sinjoro, enamiĝinta ŝi estas; kaj sufiĉis ke mi tion diru, tiel...

D. Die.—Tiu malbenita difekto interrompi ĉiumomente! Lasu min paroli!

D.aIre.—Bone, bone. Parolu.

D. Die.—Ŝi estas enamiĝinta, sed ŝi ne estas enamiĝinta kun mi.

D.aIre.—Kion vidiras?

D. Die.—Tion kion vi aŭdas.

D.aIre.—Sed kiu rakontis al vi tian sensencaĵon?

D. Die.—Neniu. Mi ĝin scias, mi ĝin vidis, neniu rakontis ĝin al mi; kaj kiam mi tion diras al vi, mi povas bone certigi ke ĝi estas vera... Nu, kia ekploro estas tiu?

D.aIre.—(Plorante.) Ve al mi!

D. Die.—Kial do?

D.aIre.—Ĉar oni vidas min sola kaj senhelpa kaj ĉar mi estas malriĉa vidvino, ŝajnas ke ĉiuj malestimas min kaj konspiras kontraŭ mi.

D. Die.—Sinjorino donja Irene...

D.aIre.—Je la fino de miaj jaroj kaj suferadoj, vidi min traktita tiel, kiel malnovan viŝtukon, kielmalpuran Cindrinjon, laŭ oni povus diri... Dio helpu min! Se estus vivantaj miaj tri edzoj... Nur kun la lasta, se li estus vivanta, ĉar li havis humoron de serpento...

D. Die.—Aŭskultu, sinjorino, mia pacienco preskaŭ finiĝis.

D.aIre.—Tiel ke tuj kiam oni kontraŭdiris lin, li ekkoleriĝis same kiel furiozulo el Infero, kaj ian tagon de Corpus Christi, mi ne memoras pro kia bagatelo, li tiel batfrapegis ian registaran oficiston kaj se du monaĥoj Karmenaj ne estus malhelpintaj, li estus mortiginta la malfeliĉulon premiginte lin kontraŭ stango kiu staras en la pordego de Sankta Kruco.

D. Die.—Sed, ĉu estas eble ke vi ne atentos kion mi volas diri?

D.aIre.—Ha! ne, sinjoro, ĉar mi bone scias tion kion vi volas diri, kaj mi neniel estas naivega, ne, sinjoro... Vi ne amas plu la knabinon kaj serĉas ruzojn por eviti la devon kiun vi kontraktis... Filineto de mia animo kaj de mia koro!

D. Die.—Sinjorino D.aIrene, havu la bonecon aŭskulti min, ne respondante, ne dirante maloportunaĵojn,kaj poste, kiam vi scios tion kio okazas, ploru, ĝemu, ekkriu, diru ĉion kion vi volos... Sed atendante, ne pligrandigu mian suferadon, pro amo al Dio!

D.aIre.—Diru ĉion kion vi volas.

D. Die.—Sed vi ne rekomencu ploradi kaj...

D.aIre.—Ne, sinjoro; mi ne ploras plu. (Ŝi viŝas siajn larmojn per naztuko.)

D. Die.—Bone, do; de ĉirkaŭ unu jaro, iom pli iom malpli, D.aFrancinjo havas alian amanton. Ili ofte interparolis, skribis leterojn, promesis reciprokan amon, fidelecon, konstantecon... Kaj fine, ekzistas ĉe ambaŭ pasio tiel firma, ke malhelpaĵoj kaj foresteco, anstataŭ malfortigi, eĉ kunhelpis ĝin pligrandigi... Sub tiaj kondiĉoj...

D.aIre.—Sed ĉu vi ne komprenas, sinjoro, ke tio ĉio estas trompaĵo eltrovita de la skandalema lango kiu malamas min?

D. Die.—Ni ree komencas kiel antaŭe. Ne, sinjorino, tio ne estas trompaĵo. Mi ripetas de nove ke mi tion scias.

D.aIre.—Kiel vi povas tion scii, sinjoro, nek kian verŝajnonhavas tio? Tiamaniere la filineto de mia koro, enŝlosigita en monaĥinejo,fastinte ĉian vendredon kaj cetere, akompanita de tiuj sanktaj virinoj! Ŝi, kiu eĉ ne scias kia estas la mondo, kiu ankoraŭ ne eliris el la ovŝelo, por tiel paroli! Kiel, videble, vi ne konas la karakteron deCircuncision... Kia virino por pardoni la plej malgrandan peketon!

D. Die.—Ni ne pritraktas nun peketon ian, sinjorino D.aIrene; ni traktas pri honesta inklino, pri kiu ni ne havis antaŭan informon. Via filino estas knabino tre honesta, kaj ŝi ne estas kapabla fari malbonaĵon... Kion mi diras, tio estas ke patrinoCircuncision, kajSoledad, kajCandelaria, kaj ĉiuj patrinoj, kaj vi, kaj mi precipe, ni ridegindeeraris. La knabino volas edziniĝikun alia, kun mi ne... Ni alvenis malfrue; vi kalkulis tro rapide kun la konsentode via filino... Sed, kial ni laciĝas? Legu tiunĉi paperon, kaj vi vidos ĉu mi estas prava.

(Li donas al ŝi la paperon de don Carlos. D.aIrene ne legas ĝin, sed leviĝas tre agitata, direktas sin al la pordo de sia ĉambro kaj frapas. D. Diego leviĝas kaj provasvane malhelpi ŝin.)

D.aIre.—Mi nepre freneziĝos!... Francinjo!... Virgulino de l’ Tremedalo!... Rita!... Francisca!

D. Die.—Sed kial vi alvokas ilin?

D.aIre.—Jes, sinjoro; mi volas ke ŝi venu kaj sciu kia homo vi estas.

D. Die.—Ŝi ĉion difektis... Tio okazas al tiu,kiu konfidas al prudento de virino.

SCENO XIID.aFrancisca, Rita, D.aIrene, D. Diego.Rita.—Sinjorino!D.aFran.—Ĉu vi vokis min?D.aIre.—Jes, filino, jes; ĉar D. Diego agas kun ni laŭ modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi, granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (Prezentante la leteron malfermitan al D.aFrancisca.)Rita.—(Flanken, al D.aFrancisca.) Lia ĝi estas.D.aFran.—Kia malboneco!... Sinjoro D. Diego, ĉu tiamaniere vi plenumas vian promeson?D. Die.—Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi... (Ekkaptante manon de D.aFrancisca li lokigas ŝin ĉe sia flanko.) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu, kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon... (Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene.) Francinjo, vi ja memoras la tri manplatbatojn de l’ pasinta nokto.D.aFran.—Dum mi vivos mi memoros.D. Die.—Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la fenestro... Ne timu, mi jam diris... (Li legas.)«Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas D. Carlos, ne D. Felix. D. Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa, kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon,Carlos de Urbina.»D.aIre.—Nu, ĉu tio estas?D.aFran.—Malfeliĉa mi!D.aIre.—Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega friponino? Certege vi memoros min.(Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigitekaj volas ŝin frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin.)D.aFran.—Patrino!...D.aIre.—Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin.D. Die.—Kia frenezo estas tiu?D.aIre.—Mi mortigos ŝin.

D.aFrancisca, Rita, D.aIrene, D. Diego.

Rita.—Sinjorino!

D.aFran.—Ĉu vi vokis min?

D.aIre.—Jes, filino, jes; ĉar D. Diego agas kun ni laŭ modo kiu ne estas plu tolerebla. Kiajn amojn vi havas, infano? Al kiu vi promesis edziĝon? Kia konspiraĵo estas ĉi tiu? Kaj vi, granda friponino... vi ankaŭ devas scii... vi nepre scias... Kiu skribis tiun ĉi leteron? Kion ĝi diras? (Prezentante la leteron malfermitan al D.aFrancisca.)

Rita.—(Flanken, al D.aFrancisca.) Lia ĝi estas.

D.aFran.—Kia malboneco!... Sinjoro D. Diego, ĉu tiamaniere vi plenumas vian promeson?

D. Die.—Dio bone scias ke mi ne estas kulpa... Venu tien ĉi... (Ekkaptante manon de D.aFrancisca li lokigas ŝin ĉe sia flanko.) Nenion timu... Kaj vi, sinjorino, aŭskultu kaj silentu, kaj ne devigu min fari sensencaĵon... Donu al mi tiun paperon... (Forprenante la paperon el la manoj de donja Irene.) Francinjo, vi ja memoras la tri manplatbatojn de l’ pasinta nokto.

D.aFran.—Dum mi vivos mi memoros.

D. Die.—Bone, do, jen estas la papero kiun oni ĵetis tra la fenestro... Ne timu, mi jam diris... (Li legas.)

«Karulino: Se mi ne sukcesos paroli kun vi, mi faros ĉion eblan por ke vi ricevu tiun ĉi leteron. Tuj kiam mi disiĝis de vi, kaj renkontis en la gastejo tiun kiun mi nomis mia malamiko, ekvidinte lin mi ne scias kial mi ne mortis pro doloro. Li ordonis al mi ke mi tuj eliru el la urbo, kaj estis necese obei lin. Mia nomo estas D. Carlos, ne D. Felix. D. Diego estas mia onklo. Vivu ĉiam feliĉa, kaj forgesu por eterne vian malfeliĉan amikon,Carlos de Urbina.»

D.aIre.—Nu, ĉu tio estas?

D.aFran.—Malfeliĉa mi!

D.aIre.—Nu, ĉu tio estas vera kion diris la sinjoro, grandega friponino? Certege vi memoros min.

(Ŝi direktas sin al donja Francisca, kolerigitekaj volas ŝin frapadi. Rita kaj don Diego penadas malhelpi ŝin.)

D.aFran.—Patrino!...

D.aIre.—Ne, sinjoro, mi mortigos ŝin.

D. Die.—Kia frenezo estas tiu?

D.aIre.—Mi mortigos ŝin.

SCENO XIIID. Carlos, D. Diego, D.aIrene, D.aFrancisca, Rita.D. Car.—Ne, ne. (Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l’ teatro, kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj deiras.) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin!D.aFran.—Carlos!D. Car.—(Alproksimiĝante al don Diego.) Senkulpigu mian trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis subpremi min.D.aIre.—Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?... Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo!D. Die.—Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon.(D. Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe la piedoj de D. Diego.)D.aIre.—Ha, ĉu via nevo?D. Die.—Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas?D.aFran.—Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj?D. Die.—Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (Li devigas ilin leviĝi kun karesaj esprimoj.)D.aIre.—Ĉuestas eble ke vi decidu fari oferon?...D. Die.—Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan sentonlasas ĉe mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo mizera kaj malforta.D. Car.(kisante liajn manojn).—Se mia amo, se mia dankemeco sufiĉoskonsoli vin pro tia perdo...D.aIre.—Tial ke ĉi tiu estas D. Carlos! Nu, nu, mi...D. Die.—Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mitroviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue!D.aIre.—Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin... (D. Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca genufleksas kaj kisas ŝian manon.) Filino, Francinjo, vere vi faris bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li havas okulrigardon tre sorĉigan.Rita.—Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin... Fraŭlino, milionon da kisoj.(Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan kontenton.)D.aFran.—Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino.D. Die.—Bela Francinjo (li ĉirkaŭprenas donja Francisca), akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (ekkaptante la manojn de donja Francisca kaj D. Carlos), estos la ĉarmo de mia koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem... nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo.D. Car.—Benita estu tiom da boneco!D. Die.—Gefiloj, benita estu tiu de Dio.

D. Carlos, D. Diego, D.aIrene, D.aFrancisca, Rita.

D. Car.—Ne, ne. (Eliras rapidege don Carlos el ĉambro, ekkaptas brakon de donja Francisca, kondukas ŝin al la fundo de l’ teatro, kaj staras antaŭ ŝi por defendi ŝin. Donja Irene teruriĝas kaj deiras.) Antaŭ mi neniu ofendos ŝin!

D.aFran.—Carlos!

D. Car.—(Alproksimiĝante al don Diego.) Senkulpigu mian trokuraĝon... Mi vidis ke oni insultis ŝin, kaj mi ne povis subpremi min.

D.aIre.—Kio estas tio kio okazas, Dio mia?... Kiu estas vi?... Kiaj agoj estas tiuj ĉi?... Kia skandalo!

D. Die.—Tie ĉi ne estas skandaloj... Li estas tiu kun kiu estas enamiĝinta via filino... Ilin disigi kaj ilin mortigi estas tute same... Carlos... negrave... Prenu vian edzinon.

(D. Carlos iras kien estas donja Francisca, kaj ambaŭ genufleksas ĉe la piedoj de D. Diego.)

D.aIre.—Ha, ĉu via nevo?

D. Die.—Jes, sinjorino, mia nevo kiu per siaj manplaŭdoj, kaj sia muziko, kaj sia papero pretigis por mi la nokton plej teruran kiun mi pasigis dum mia tuta vivo... Kio estas, gefiloj miaj, kio estas?

D.aFran.—Ĉu vi, do, pardonas nin kaj igas nin feliĉaj?

D. Die.—Jes, gekaruloj de mia koro... Jes. (Li devigas ilin leviĝi kun karesaj esprimoj.)

D.aIre.—Ĉuestas eble ke vi decidu fari oferon?...

D. Die.—Mi estus povinta ilin disigi por ĉiam kaj ĝuadi trankvile posedon de tiu ĉi ĝentila infano, sed mia konscienco malpermesas... Carlos!... Francinjo!... Kian dolorigan sentonlasas ĉe mia spirito la peno kiun mi ĵus faris! Ĉar, fine, mi estas homo mizera kaj malforta.

D. Car.(kisante liajn manojn).—Se mia amo, se mia dankemeco sufiĉoskonsoli vin pro tia perdo...

D.aIre.—Tial ke ĉi tiu estas D. Carlos! Nu, nu, mi...

D. Die.—Li kaj via filino freneziĝis pro amo, ĉar vi kaj la onklinoj konstruadis kastelojn en la aero, kaj plenigadis mian cerbon je iluzioj kiuj malaperis kiel sonĝoj... Tiel rezultas trouzo de rajto, de subpremado de juneco, tiaj estas la certigoj kiujn donas gepatroj kaj zorgantoj, kaj tia la konfido kiun oni povas havi je la jeso de knabinoj... Per ŝanco mi ekkonis la eraron en kiu mitroviĝis... Ho, ve al tiuj kiuj ĝin ekkonas tro malfrue!

D.aIre.—Resume, Dio igu ilin bonaj, kaj ili ĝojadu multajn jarojn... Venu tien ĉi, sinjoro, venu; mi volas ĉirkaŭpreni vin... (D. Carlos kaj donja Irene ĉirkaŭprenas sin, donja Francisca genufleksas kaj kisas ŝian manon.) Filino, Francinjo, vere vi faris bonan elekton... Li estas sendube bela viro... Iomete brunulo, sed li havas okulrigardon tre sorĉigan.

Rita.—Ja, diru tion, ĉar la knabineto nenie suspektis ĝin... Fraŭlino, milionon da kisoj.

(Donja Francisca kaj Rita kisas sin reciproke, elmontrante grandan kontenton.)

D.aFran.—Ĉu vi vidas kiom da ĝojo?... Kaj vi, ĉar vi amas min multe... ĉiam, ĉiam vi estos mia amikino.

D. Die.—Bela Francinjo (li ĉirkaŭprenas donja Francisca), akceptu la unuajn ĉirkaŭprenojn de via nova patro... Mi ne timas plu la izolecon kiu minacis mian maljunan aĝon... Vi (ekkaptante la manojn de donja Francisca kaj D. Carlos), estos la ĉarmo de mia koro; kaj la unua frukto de via amo, jes, gefiloj miaj, tiu mem... nepre, tiu estos mia. Kaj kiam mi karesos lin ĉe miaj brakoj, mi povos ekdiri: Al mi devas la vivon tiu ĉi nepeka infaneto; se liaj gepatroj vivas, se ili estas feliĉaj, mi estas la kaŭzo.

D. Car.—Benita estu tiom da boneco!

D. Die.—Gefiloj, benita estu tiu de Dio.

FINO

Noto de transskribinto:La originala libro havis multajn preserarojn. Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Noto de transskribinto:

La originala libro havis multajn preserarojn. Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.


Back to IndexNext