Notoj

Tiel la civito ŝparos tunojn da papero! Sed foirisman tekston oni ankaŭ komparu kun reklamo pri burgeroj

[*]

aŭ lavpulvoro. Kiel skribas la usona eseisto Neil Postman (

RAMONET

, p. 73), "reklamo de McDonalds, ekzemple, ne estas serio de asertoj kontroleblaj kaj logike prezentitaj. Ĝi estas enscenigo — aŭ, se oni tion preferas, mitologio — de tre belaj personoj kiuj vendas, aĉetas kaj manĝas burgerojn kaj elmontras ekstazan feliĉon. [. . .] Reklamo povas plaĉi aŭ ne plaĉi. Oni ne povas ĝin refuti." Sufiĉas vidigi sur televida ekrano aktoron kun blanka kitelo en falsa laboratorio por ke la publiko ekaĉetu la saman markon de lavpulvoro, kiun li tenas mane. Kiel skribis unu el la apostoloj de raŭmismo (

LEYK

1985, p.17, 58), simplas la receptoj por fari sukcespropagandon, kaj LF nesupereble aplikas ilin. Ĝuste tiel logas, tentas foirismo: per ĉantado de kantiko, per belsonaj sed pufaj, blufaj logatomoj; per asertoj nerefuteblaj, kiel en la filmo

La lakta vojo

(Luis Buñuel, 1970). Kaj tamen ĉi aktorado sufiĉe lertas, por ke Silfer paradu kiel unu el niaj plej gravaj verkistoj, esperantologoj, ideologoj . . . kaj disidentoj!

Mi jam diris, ke foirismo estas produkto de institucio, kaj montris ĝian similon kun religio. Laŭ la klasifiko de sektoj fare de B. R. Wilson, laŭ kiu en la realo ĉiu sekto kombinas en si elementojn de diversaj tipoj (DOBBELAERE), foirismo similas al la sektotipoj konverta (volanta ŝanĝi la homon) kaj introvertita (retiranta sin de la mondo), sed apenaŭ al la tipo adventista aŭ revolucia, volanta ŝanĝi la mondon: laŭ mia scio LF-koop neniam provis ŝanĝi la burokratecan UEA de interne, krom flankaj kaj disfojaj provoj pri TEJO pro la intereso uzi la Internaciajn Junularajn Kongresojn kiel varbejojn.

Foirismo, por resti atentinda, devis fuĝi antaŭen,evolui, iĝi pli rigora kaj ekstrema en siaj postulatoj. La kvintezo montras ĝian imitadon de politika partio, kun kvinpunkta programodemokrate elektita. Sed la koop-partio, por iĝi sukcesa varo, kiun ideologion disvendu? Elementaĵo, kara Watson. La plej modan: naciismon, gentismon,etnismon. Esperantan naciismon — kia oksimoro! Malmirinde, des pli ke amasego da aŭtoroj, plej laste (el mia legpunkto) Jon Juaristi (JUARISTI, p. 146, 225), difinas naciismon jene: politika religio, sekulara religio. Aŭ Daniel Goldhagen: "[. . .] Plia ideologio (kaj ĝiaj subkuŝantaj emocioj), kiu ŝajnas reaperi kaj malaperi daŭre plu kaj plu estas naciismo" (GOLDHAGEN, p. 45). Ne strange, ke ĝi reaperas eĉ en Esperantujo!

Vanuis[*]la mildiga 'kvazaŭ' de la manifesto. La unua tezo diras tutsimple, ke "la esperanto komunumo estas diaspora lingva minoritato".Estas. La vorto 'diasporo' montras bildon elektitan kiel modelon. Kvankam povus temi ankaŭ pri la diasporoj armena, cigana, kurda aŭ palestina, mencioj kaj aludoj en diversaj tekstoj indikas rektan inspiriĝon el la juda diasporo, ekzemple: "La Esperanto-komunumo estas socia fenomeno kiu nur parte koincidas kun la Esperanto-movadoj, same kiel la juda popolo nur parte identiĝas kun la cionismaj organizoj" (SILFER1985, p. 113); ankaŭ oponanto pri aliaj temoj sam-opinias ĉi-punkte (TIŜLJAR1985, p.136-137). Tamen nur inspiro ne sufiĉas. Necesas ankaŭ legitimi la motivaron per citoj, per ekzemploj el aŭtoritataj fontoj. Kiel ni vidis, proklamante la opinion de Zamenhof malprava, Lindstedt pekis. Sekve, necesis alvoki pastron por ekzorci la herezulon. Ĉar kion alian povus signifi 'François Degoul, zamenhofologo'? Unue mi miris, ke oni ne skribis 'Profesoro Doktoro pri Zamenhofologio', kvankam pli amuza estus (laŭ la stilo de NAGATA Akiko) 'zamenhofikisto'. Poste mi ekkomprenis, ke en nia lingvujo nur zamenhofologo povas ludi la rolon de pastro aŭ, pli ĝuste, de mago, kies asertojn ne eblas refuti.

Mi mem sintenas nek por nek kontraŭ denaskismo. La ekzisto de denaskaj esperantistoj nek ĝenas nek entuziasmigas min. Lastatempe mi eksciis danke al Jouko Lindstedt kaj Renato Corsetti, ke du trionoj de la gepatraj paroj kun denaskigitaj filoj konsistas el viro kaj virino samlingvaj kaj samgentaj, kio, sincere, surprizis min. Ne nur tial, ke temas pri zorge kaŝita fakto, ignorata de niaj mensogemaj kaj troigemaj propagandistoj, sed ankaŭ ĉar mi bone komprenis nur la denaskismon de la alia triono. Sed en la reta diskutforumo de denaskigintoj, DENASK-L, mi trovis bonan argumenton apoge al la plimulto: frua dulingviĝo de infano estas valoraĵo en si mem. Ne tiom gravas la lingvoj, ĉu esperanto kaj la hungara, ĉu la galega kaj sanskrito. Por foiristoj la valoro kuŝas aliloke: en la serĉado de identeco. Samkiel "la hispanan kulturon fine de la [19a] jarcento karakterizas indiĝenismo, serĉado de radikoj iberaj, keltaj aŭ kelt-iberaj" (JUARISTI, p. 95), tiel diasporismon markas stranga insisto pri denaskeco. Ĉu la Forumo por la E-Civito proponos paŝi de denaskismo al naskismo? Franco, Mussolini kaj Le Pen ne hezitis. Oni provu imagi, kadre de la emo al pseŭdokleraj sloganoj, alvokon kiel 'Kreskigo de minoritato per instigo de natalitato' (subskributan de Esperanta Le Pen-Centro).

Pri diasporismo, t.e. konceptado de la E-komunumo kiel disiĝinta tra landoj loĝataj de neesperantistoj (tia koncepto, estiel metaforo, kreas en la menso mitan bildon kun konsekvencaj trajtoj), mi povas ripeti du argumentojn el iama artikolo (CAMACHO 1994, p. 27):

1. Kiel la juda, la armena aŭ la cigana diasporoj, la esperanta havus karakteron de gento kaj, eĉ pli ol la juda, de mem-elektita gento. Esperantisto sentus sin antaŭ ĉio esperantisto (substantive), kaj nur poste (kaj do adjektive) hispana, lapona aŭ japana. Ekster esperanta medio esperantisto sentus sin sola, inter fremduloj; male, en esperantista medio li sentus sin inter fratoj, kvazaŭ inter sangofratoj. Streĉite ĝis ekstremo, evidente ĉi maniero koncepti esperantecon perfekte respegulas la samideecon de multaj movadanoj, kiuj iĝis esperantistoj por maski la mankon de rilatoj en sia propra komunumo; temas pri homoj kun komunikaj problemoj, kiuj kun apertaj brakoj bonvenigas la fikcion, ke por kelkaj semajnoj eblas esti esperantisto kaj nur esperantisto. Resume: homoj sen radikoj, skizofreniaj en sia ĉiutaga vivo, por kiuj esperanto kaj esperantismo iĝis la plej grava afero en la mondo (pli ol militoj, pli ol muziko, pli ol amoro). Nu, tia mi ne estas (aŭ almenaŭ tia mi ne volas esti).2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disiĝo de popolo. Ĝuste tion signifas la vorto diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof (parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo), same kiel mi povas aliĝi (aktive aŭ pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate iĝus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kuniĝo, al rekuniĝo. Jen kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma. Uzante kaj akceptante ĝin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.

2. Kiel la gentaj diasporoj, la esperanta originus el praa disiĝo de popolo. Ĝuste tion signifas la vorto diasporo: disiĝo, dissemiĝo, malkuniĝo. Mi mem preferas koncepti esperantecon tiel, ke mi aliĝas al la projekto, lingvo kaj ideo de Lazaro Zamenhof (parte aŭ tute aŭ diversgrade, laŭ mia bontrovo), same kiel mi povas aliĝi (aktive aŭ pasive) al la agado de Greenpeace, Amnestio Internacia, Internacia PEN-Klubo aŭ Mensa, kaj ne pro tio mi aŭtomate iĝus ano de diasporo. Krome, la koncepto diasporo mem implicas strebon al kuniĝo, al rekuniĝo. Jen kial mi opinias ĝin funde finvenkisma, jarmilisma, mesiisma. Uzante kaj akceptante ĝin ni plene pravigas tiujn, kiuj rigardas nin sekto.

Mi nur aldonus, ke diasporismo implicas du elektitecojn. La unua,

la esperantistoj kiel elektita popolo

, igas onin kredi sin elito kontraste kun 'la ekstera mondo' (kion mi ŝerce nomas 'la normaluloj'). La dua,

la esperantistoj kiel elektita familio

, retroviĝas en kantoj kiel

IS

kaj

Sola

, de la rokbando

[*]

Amplifiki

, modeloj de himno por renkontiĝdependaj homoj senradikaj. Ambaŭ tipoj de elektiteco signifas izolon, izoliĝon. Tial, ke ne eblas teni sin konstante ekster la fremda normala mondo, ofte rezultas, ke esperantistoj kondutas skizofrenie. Jen palpebla krizo de identeco, ĉu ne?

Aliflanke naciismo, pli ol serĉi identecon, kreas ĝin: "[. . .] la popoloj aŭ la gentaj aŭ naciaj identecoj ĉiam estas inventoj aŭ miskreaĵoj fonditaj sur historia legitimo [. . .]" (SÁNCHEZ FERLOSIO1992, p. 320). Naciismo senkompromise aplikas la jenan hipotezon, tre diskuteblan kiam temas pri esperanto (persone mi preferas diri "mi parolas esperanton" al la esencisma "miestasesperantisto"): "Ĉiu lingvo havas du funkciojn: la komunikan kaj la identecan. Ĝi estas la ĉefa kaj plej klara signo pri onia aparteno al iu grupo" (TIŜLJAR1997). Kontraste kun UEA, uzanta lamelonon(la jubilean simbolon), LF-koop ne evitas la verdan stelon nek, almenaŭ provizore, la dikliteran frontispicon deHeroldo. La kooperativaj provoj krei propran folkloron ne montriĝis tre sukcesaj: la grupoKajtovivas for de ilia sfero, kaj la rokbandojAmplifikikajPersonerapide eskapis enkaptiĝon. Kion diri pri teatro kaj kin-arto? La bezono disponi indiĝenan kinhistorion igis LFn porparoli ĝis naŭzo filmon milprocente stultan kaj seninteresan,Angoroj(Jacques-Louis Mahé, 1964; vd.FERNÁNDEZ).

Bedaŭrinde por iliaj celoj, la folklorigebla paseo de ni esperantistoj tro magras. Provu ŝerci per literatura aludo en renkontiĝo aŭ kongreso (MELNIKOV)! Sed tute ne gravas: restas la futuro. La futuron eblas plugi kaj tajli senprobleme kaj, jen la avantaĝo, senhaste. Civito, laŭ la kvara tezo, "estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino".Destino.Komuna. Diable! Ĉe nura aŭdo de ambaŭ vortoj mi ektremas. Ne pro nenio. Komparu kun la galimatia diro de José Antonio Primo de Rivera, fondinto en 1933 de falangismo, hispana versio de faŝismo, ke Hispanujo estas "destin-unuaĵo en lo universala" (una unidad de destino en lo universal). Pli bele sonas la frazo de la filozofo José Ortega y Gasset, ke patrujo estas "alloga projekto por kunvivo" (un proyecto sugestivo de vida en común), sed kiel realigi ĝin por komunumo senteritoria, krom se Unuiĝintaj Nacioj disponigus al la mondaj esperantistoj terpeceton sur kiu ekkonstrui proprajn landon kaj ŝtaton? Ĉu tion celas la esprimo "survoje al pli alta ŝtupo: tiu de (grandparte difinota) civito" (kvina tezo)? La civito kiel antaŭŝtupo de la esperanta geto[*]? Ne, klare ne. Tial Giorgio kaj Perla elektis redakton pli proksiman al Primo, ol al Ortega. Ĉar temas pri plano vole kaj dole nerealigebla, ĥimera.

Refoje ni staras antaŭ la ĝemeleco de religio kaj naciismo: "Allantaamaso respondasforacelo. Oni obstine avancas ale al nemovebla celo, kaj dumvoje oni devas resti kunaj. La vojo longas, plenas je nekonataj obstakloj kaj je danĝeroj ĉie minacaj. [. . .] Trian formon prezentas la amasoj, kiujn koncernas celo nevidebla kaj neatingebla ĉi-vive. [. . .] La grandaj religioj sukcesis majstri ĉi procezon proksimiĝi lante al la celo. [. . .] La transmondon, male, kun siaj beatuloj, ne povas trafi tiaj katastrofoj. Ĝi vivas nur el la kredo, kaj nur en la kredo eblas atingi ĝin. La lanta amaso de kristismo ekdisfalis, kiam la kredo je transmondo komencis diseriĝi" (CANETTI, p. 34-36).

Por ke laamasetode raŭmistoj ne disfalu, nepras eduki ilin, kiel asertas la kvina tezo: "Tiuj renkontoj estas esencaj por la vivo de nia civito, se ili donas la ŝancon reciproke edukiĝi kaj integriĝi". Ĉar temos pri civito sen urbo, sen fizika ekzisto, alivorte pri virtuala civito, necesas dorloti ĝiajn konkretiĝojn: "Tiurilate, kulturcentroj kaj E-domoj havas apartan signifon kaj specifan mision". Releginte ĉi frazon mi min demandas, ĉu ĝi aplikeblas ankaŭ al la Centra Oficejo de UEA, aŭ al kulturejoj netentaklumitaj, nesilferumitaj. Kion signifas en ĝi la adjektivoj 'aparta' kaj 'specifa'? Fine, la vorto 'misio' perfekte kompletigas la pli fruan 'destino'. Temas pri la liturgio de l' foiro. Kaj la kvintezon oni devas mantri . . .

Ĉio ĉi sonas absurde al normalaj homoj, sed ne al ili. Antaŭ longa tempo Silfer skribis paĝon escepte legindan, kiun laŭvorte aperigis numero deHeroldode 1997 kun subskribo de neniu alia ol (kia koincido!) Perla Martinelli. Jen la perlo: "La Manifesto ne rekte sugestas, sed implicas alian direkton, speciale por neneŭtralaj fakaj asocioj, ekzemple la religiaj. Tial ke la esperantisteco estas konceptita kiel 'aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato', ekzemple IKUE devus celi, ke la katolika eklezio agnosku al ĝi saman statuson kiun ĝi agnoskis al 'Opus Dei': internacia grupo kun propra episkopo — la esperantlingvaj kristanoj ne devus dependi de la loka hierarkio, sed rekte de propra strukturo" (SILFER1985, p. 118). Ni jam vidis, ke de proklamo al proklamo la 'kvazaŭ' iĝas 'kiel', t.e. 'malkvazaŭ'. Ni ankoraŭ ne havasverdan episkoponnekverdan sindikaton, kvankam la deklaroj de la esperanta sekcio de Internacia PEN-Klubo, nome EPC, klare indikas orientiĝon ne nur laŭlingvan, sed prefere gentisman. Eble iam foiristoj sopiros al propra inica, teozofia kulto (kiel volintus por eŭskoj F. Krutwig, iama ideologo de ETA; vd.JUARISTI, p. 292) aŭ al propra, identiga lingvo (koopükaŭlofopük). Sed kial li/ŝi ne prezentis kiel ekzemplon la plej popularajn aktivejojn de naciismo? Ĉu imageblas io supera al tutmonda futbalteamo reprezentanta Esperantujon, fervore apogata de niaj verdaj huliganoj? Aŭ al propra, aparta olimpika teamaro por partopreni distingeble en la Olimpiaj Ludoj . . .?

En la Forumo de la E-Civito mi vidas embrieton de surogata nacio, de virtuala ŝtato. Temas pri denaske morta projekto, sed ĝia plur-akta prezentado (en teatra senco) al la publiko povas damaĝi serioze la internan kaj eksteran agadojn de UEA. Certe UEA montriĝas, de jardekoj, burokrateca, ne tiom en la Centra Oficejo mem (por tutmonda asocio, la nombro de salajruloj ridinde malgrandas) kiel en la gvid-organoj, konkrete la komitato. Tion mi diras ne el propra sperto, kvankam en 1987 mi havis la plezuron elteni kunsidojn de la komitato de TEJO en Krakovo, longajn kaj pezajn kiel kaĉalota kolbaso. Sed kian utilon havus ataki UEAn de ekstere, detru-cele? La sperto pri NEM (Neŭtrala Esperanto-Movado) devus sufiĉi. Oni provu reformi ĝin de interne. Ĉar necesas novaj ideoj, novaj homoj kiuj sin engaĝu perestrojki[*]la asocion, fari ĝin pli veka kaj vigla.

Evidente la solvo ne troviĝas enKiasa Parko[9]. Raŭmismo velkis, foirismo ŝtonas. Modas ornami hejmojn per fosilioj, kiujn oni starigas en la salono, apud la teleo[*], sed Esperantujo bezonas freŝan limfon. Kaj vi, leganto, probable vin demandas, tute prave: jes ja, sed kion tiu ĉi sinjoro Camacho mem proponas?

Nu, por komenci, alian komparon, metaforon, bildon pri ni. Eugene de Zilah preferas pensi prifraternitato, t.e. fratosocio (de ZILAH1995). Mi, pri arĥipelago, insularo, lingva mikronezio. Insularo Esperanto: ne ĉiam oni scias sur unu insulo pri okazaĵoj en alia. Ĉu verkistoj kiel Leen Deij, Kris Long, István Nemere, Nicolino Rossi aŭ Manuel de Seabra iel reagis ĉe la aŭtodafeo kontraŭ ilia kolego Lindstedt? Se io tia okazis, informo pri ĝi ne atingis mian insulon. (Min tamen ŝokas, sed ne plu surprizas, la obstina muteco de Esperanta PUN-Centro . . .).

Ni formas diversgentan grupon, kies plej grava komuna trajto estas la diverseco (kvankam laŭ aĝogrupoj, laŭprofesie kaj laŭklase temas pri komunumo sufiĉe homogena; vd. RAŜIĈ). Jen la plej difina trajto de la esperanto-parolantoj: nia komuna negenteco, t.e. nia neaparteno, nekunaparteno al unu gento, popolo aŭ nacio. Frazoj kiel "Ni esperantistoj fakte estas etno [. . .] kaj ne necesas timi diri tion malflustre" (GONĈAROV, p. 7), "La e-socio reale ekzistas kaj vivas surbaze de propraj valoroj kaj tradicioj" aŭ "El la movado ĝi relative frue transformiĝis al socio, lingva socio, lingva komunumo. Kaj stabiliĝis kiel tia" (LEYK1987, resp. p. 21, 11) ne priskribas la realon, sed preskribas ĝin laŭ meĥanismo, kiun angloj nomaswishful thinking— revpensado. La komunajn valorojn mi nenie vidas, eĉ ne pri la lingvo mem, kaj miajn sam'ide'an'o'j'n mi kalkulus per la fingroj de ambaŭ manoj. Ni esperantistoj konsistigas malnacion, malgenton, malpopolon (jen kio plaĉas al mi!). Komune ni havas lingvon nek hereditan nek heredan. Esperanto mem ne estas nia komuna lingvo, kiel diasporistoj supozas, sed nia komuna interlingvo. Same pri nia kulturo: interkulturo. Interliteraturo. Kiam mi legas romanon de Trevor Steele aŭ de Karolo Piĉ, poemojn de István Ertl aŭ de Mao Zifu, mi legas ion esperantan sed samtempe resp. aŭstralian, ĉeĥan, hungaran, ĥinan (ĉinoj pardonu ĉi momentan praismon!); mi legas hajkon originale verkitan de japano ("Post uragano [. . .]", de TOMITA Tomu, enEsperanta antologio), sed mi legas ĝin senpere, la originalon mem — sen-egala vivosperto! Kaj tiel plu. Sed oni imagu personon, E-patrioton, kiu decidus legi nur librojn verkitajn originale en esperanto: la horizontoj de tia homo restus ekstreme limigitaj, eĉ se internacie aŭtransnacielimigitaj. Parencan ideon formulas aliprefikse la redaktoro deLa Gazeto: "Nia lingvo estas superlingvo havanta por historio kaj lingvoniveloj, tio estas por kulturo, la historion kaj lingvonivelojn, tio estas la kulturojn, de siaj fontolingvoj" (de ZILAH1997).

Esperantan patriotismon aŭ ŝovinismon ni evitu kiel viruson. Estas interese kaj timige konstati, el kiajnaivajideoj kaj tekstoj naciismaj ĝermis la vojo kondukonta jardekojn poste al la eŭska terorisma organizo ETA (JUARISTI), aŭ distingi la gvidan rolon de l'Memorando de la Serba Akademio de Sciencoj kaj Artoj, kun dato 24.09.1986 (SILBER, p. 29-35), alkonduke al la ankoraŭ ne finita jugoslava milito. Bonŝance ni pokas kaj ne amokas, maksimume insultas, adultas kaj envultas; sed kion pensi pri la sekva alineo, kun retoriko inspirita de Marso kaj Areso (SILFER 1997 [2])?: "Mi timas, ke tro rapide falos la konfido pri la finvenkismaj strukturoj, kaj ekestos krizo de identeco ĉe la tradicia esperantistaro, antaŭ ol la raŭmisma fronto estos preta transpreni pli vastajn respondecojn en la intereso de la tuta esperanta civito."

Afekta timo . . . kaj gilotinaj eĥoj. Mi finu per plia metaforo: ni estas kvar ranoj en marĉo, kvar ranoj kun nobla hobio. Tiusence oni povus pli trafe kompari nin kun sciencfikciuloj, kiuj, same kiel ni, eldonas librojn kaj revuojn, kongresas kaj seminarias, korespondas, dediĉas sufiĉan atenton al trupo da diversnaciaj verkistoj kaj, fine, opinias sian okupon la plej grava en la mondo, amen.Amen.

Ikselo (Bruselo, Belgujo), januaro 1998

[1].

En la unua senco PIVa; por la dua Gerrit Berveling proponas 'ortodoksia'.

[2].Malgraŭ PIV, ĉi tiu signifo de 'korekta' ne nepre evitindas. Kiel klarigas Bertilo Wennergren, temas pri a-vortoj (adjektivoj) el agaj radikoj, ricevintaj ecan signifon similan sed ne identan al tiu de la respondaj 'ita'-formoj. Tiel ni havas, apud 'korekta', tutan serion da parencaj vortoj: aperta (aperti = malfermi), falsa, fuŝa, kaŝa, komplika, veka.

[3].Bedaŭrinde mi ne sukcesas rekrei la supersignojn de la kroata lingvo per la cetere sufiĉe bona programoĈapelilo 2.0.

[4].Parenteze, mi ĉiam suspektis, ke la vortodesuprine naskiĝis spontane el la langopinto de s-ro Ajnulo, skiema sed nekonata svisa esperantisto. Intertempe mi trafis ĝin en la antaŭparolo de Henri Vatré alHumoroj, de 1969. Ĉu solvo de la mistero?

[5].La komplimentonintelekte malhonestauzis ja Silfer mem pri Gudskov (pri tio poste).

[6].Padanujo, aŭ Padanio, aŭ eble eĉ Padlando, laŭ la nomo de l' rivero Pado.

[7].En esperanto la artikolo foje servas por montri, ke adjektivo estas substantive uzata. Ofte oni subkomprenas substantivon (tamen ne ĉiam). Ekzemple, en la zamenhofa frazo "mi devis oferi la agrablan pro la utila", oni povus subkompreni la vortojn "afero", "(t)io", "ĉio", "umo" post ambaŭ adjektivoj, kvankam la signifo de ĉi frazo verdire pli proksimas al "mi devis oferi agrablon pro utilo". Kelkaj aŭtoroj imitis la neŭtran artikolon de latinidaj lingvoj per plej bazaj elementoj de esperanto, jene: "la agrabla" fakte signifas "la agrabla tio" aŭ "la agrabla ĉio", alivorte "la agrabla o", ali-orde "la o agrabla", "l' o agrabla". El tio ni ricevus la frazon "mi devis oferi l' on agrablan pro l' o utila". Sed, samkiel "la" estas ia speco de senfinaĵa, nemarkita, nedeklinaciebla adjektivo (oni ne diras "mi vidas *lajn domojn"), povus ekzisti konciza kvazaŭsubstantiva ekvivalento sendeklinacia, nome "lo", kun jena rezulto: "mi devis oferi lo agrablan pro lo utila". Nu, same "l' o" kiel "lo" disfoje aperas en prozaj tekstoj de aŭtoroj, kiuj bezonas artikoli aŭ esei en lingvaĵo nuancoplena, tre preciza. Aliflanke, foje oni uzas singularan substantivon (aŭ, kiel diras Bertilo Wennergren, ununombran o-vorton) kun "la" ne pri certa konata individuo, sed pri unu imagata ekzemplero, kiu simbolas la tuta specon, precipe en filozofieca stilo. Zamenhofa ekzemplo: "kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno?", kie "la homo" signifas aŭ egalas al "(ĉiu) homo", "(ĉiuj) homoj", "la homoj", "la homaro". Sed fakte temas pri "la koncepto 'homo'", "la abstrakto 'homo'", "la absoluto 'homo'". Alivorte: "l' o homo" aŭ, koncize kaj sinteze, "lo homo". Krom en filozofiaj tekstoj, tiu ĉi nuanco tre malofte estas bezonata, kvankam ĝi povas montriĝi utila ankaŭ en unu-du frazoj de longa aliĝenra prozaĵo.

[8].Aludo al la robota policisto ĉefrola en la filmoRobokopo(Robocop, de Paul Verhoeven, 1987).

[9].Plia kina aludo, ĉi-foje al la filmoĴurasa Parko(Jurassic Park, de Steven Spielberg, 1993; vd. enKontakto, n-ro 136 (1993:4), p. 14), temanta i.a. pri tiranosaŭroj[*].

Jorge CAMACHO (CORDÓN) [1 individua + 2 familiaj nomoj], naskita en Zafra, Hispanujo, en 1966. Eklernis esperanton en 1980. Plurfoje premiita en la Belartaj Konkursoj de UEA. Membro de la Akademio de Esperanto de 1992. Premio Grabowski en 1992. Aŭtoro de multaj artikoloj kaj recenzoj. De 1995 laboras en Bruselo kiel konferenca interpretisto de Eŭropa Unio, el la lingvoj angla kaj finna al la hispana. Ĉefaj verkoj: (traduke)Astura bukedo,Letero el Palestino; (originale)Sur la linio,Ibere libere[**],La Majstro kaj Martinelli,La ĉapo de la sterko-vermo,Ekstremoj[**]

[**]kunaŭtore kun Liven Dek, Miguel Fernández kaj Gonçalo Neves.

[kun pardonpeto al André Cherpillod (CHERPILLOD, p. 24), kiu prave fajfas pri ĉi tiaj pedantaĵoj . . .]

Nur dek kvar versoj licus por verŝo de rankoro.(Timothy Brian Carr)

Legontojn kaj leguntojn mi avertas, ke ĉi-artikole mi traktos plurajn temojn en mia kutima skandalema stilo. Se vi havas ion alian por fari, prefere turnu la paĝojn kaj ĝin ne legu.

Mi komencos parolante pri pseŭdonomoj. EnLiteratura Foiro(n-ro 171, feb. 1998) legeblas "atentigo" subskribita de Perla Ari Martinelli: "Siatempe enLa Gazeto[Jorge Camacho] false atribuis al mi la pseŭdonimon Henriette Beaupaul".

Kion do mi skribis? En LG (n-ro 53, jun. 1994) aperis mia sespaĝa recenzo (pri kiu mi tre kontentas)Poetino anime sennacia, pri la poemaroMeznokto metropolade Krys Ungar (nun Krys Bottrill). Tie mi mencias aliajn pli fruajn recenzojn, inter ili tiun publikigitan en LF (n-ro 142, apr. 1993), pri kiu mi diras, ke ĝin verkis "Henriette Beaupaul, pseŭdonomo de Perla Ari Martinelli", kaj ke ĝia titolo "Meznokto ne-tro-polaestas same absurda kaj vitriola kiel la enhavo de la recenzo mem". Temis pri mia propra konkludo surbaze de la stilo de l' recenzo, de la tiama LF-ĉefredakta rolo de Perla, kaj de interŝanĝo de opinioj pri la temo kun Ungar. Mi sincere pensis kaj plu pensas, ke nur Martinelli povis dishaki ŝian poemlibron kun tiom da galo kaj demagogio. Sed eblas, ke mi eraris. Jen la problemo de pseŭdonomoj, la ĉiama risko: ke oni prenu vin por iu alia. Ĉiel ajn Martinelli ne rajtas plendi nun, kvar jarojn poste, des pli ke, estiel ĉefredaktanto, ŝi mem decidis pri aperigo de la recenzo kun pseŭdonoma aŭtor-indiko. Tiel longe, ke ŝi tenas sekreta la nomon de la pretendate vera aŭtor(in)o, mi ne havas motivojn por eksupozi, ke temus pri iu alia ol ŝi. Parenteze, laŭ la PIVa difino de la vorto "kalumnio", mi trovas ŝian recenzon eminente kalumnia, kion cetere konfirmas la soneto "Al recenzintino", de Timothy Brian Carr, aperanta en lia ĵus eldonita poemaro (grandparte soneta) "Sur Parnaso".

La atentigo pluas kaj finiĝas jene: "Lastatempe Reinhard Haupenthal same false atribuas al mi la pseŭdonimon Paula Mährti. Kaj Haupenthalo kaj haupenthalidoj (ankaŭ Gonçalo Neves, ekzemple) kalumnie mensogas." Nu, tute alia staras aŭ statas la afero priLa manto. Probal Daŝgupto nomas ĝin ŝlosilromano (legu lian leteron fine de ĉi artikolo). Kiam aperis enMonato(dec. 1997) la recenzo fare de Gonçalo Neves mi miris: "estas klare, ĉu ne?, ke la libron verkis ne Martinelli, sed Aldo de' Giorgi!", mi pensis tiam. Kaj mi emis konsenti kun la frazo de William Auld en letero alMonato(feb. 1998), ke Neves "eluzis tiom da lerto por pruvi malveron". Intertempe la mantalo (kiel dirus Karolo Piĉ) iĝis nia propra Clinton-Lewinsky-skandalo. Publikiĝis letero de Leen Deij, plia de Auld (kiu parolas pri "komploto" kontraŭ Martinelli kaj kiu poste demisiis je rubrikredakta posteno enMonato) kaj eĉ unu de De' Giorgi, kie li neas, ke Martinelli aŭ li verkintus la libron. Tion ripetas la eldoninto, Gersi Alfredo Bays, enFonto(n-ro 210, jun. 1998), aldonante la superfluan informon, ke ankaŭ mi ne verkis ĝin (superflua, ĉar sufiĉas kompari ajnan alineon elLa mantokun specimeno el miaj rakontoj por konstati, ke mi ne kulpus libron en tia "stilo"). Ŝajnas al mi, ke nek Bays nek la redaktejo deMonatopekis aktive aŭ pasive: tiel longe, ke la aŭtoro ne volas konigi sian nomon, ili mem ne havas devon fari ion tiurilate. Mi longe suspektis, malgraŭ liaj dementoj, ke temas pri De' Giorgi, kaj verdire estus pli bone, se la aŭtoro ajn de tiu neglektinda romano kuraĝus eldiri laŭte sian nomon. Mi tamen ripetu, ke nekMonatonekFontomeritas punon en formo de malabono, sed male: revuojn, kiuj aperigas ĉies kaj ĉiajn kontribuojn sencenzure (ene de certaj limoj, koncerne ekzemple homajn rajtojn) oni devas daŭre subteni.

Parenteze, rilate la enhavon deLa mantokaj la konformecon de ĝia intrigo al realaj okazintaĵoj, certe Martinelli, Silfer (kaj De' Giorgi?) rajtas plendi pro la doloro aŭ malhonorigo kaŭzitaj aŭ kaŭzutaj. Aliflanke tia plendo mem haŭlas ĉi vulgaran kaj misgustan romanon el la regno de fikcio en la marĉojn kaj flusablojn de replikoj kaj rebatoj, reciprokaj akuzoj, rezolucioj kaj kooperativa loĝistiko.

Plu al la temo. Ke, en n-ro 207,Fontodecidis represi la tutan recenzon de Neves, kredeble reklamcele, nu, tion oni povas kompreni. Mi tamen opinias stultaĵo la publikigon deLetero de Dieter Wiesemannen n-ro 208, des pli ke tiun Wiesemann (subskribinton de la antaŭparolo al la libro) konas neniu, kaj ke plej probable ĝi estas ekskluziva aŭ kundividata pseŭdonomo de Haupenthal (samkiel Artur E. Iltis kaj, mi hipotezas, Annakris Szimkat).

Sed koncerne la faman recenzon, oni forgesas evidentajn faktojn. Nome, Neves perfekte sciis, ke Martinelli ne verkis la romanon. Li sciis ankaŭ, ke ĝenerale oni scias tion, kaj ke multaj suspektas pri De' Giorgi. Eĉ pli: Neves sciis, ke oni scias, ke li scias ĉion ĉi. Fakte li ne nur sciis, li antaŭvidis aŭ atendis, ke la publikigon de la recenzo sekvos lavango da leteroj kontraŭ ĝi. Jen kial nun mi trovas erara la aserton de Auld, ĉar Neves "eluzis tiom da lerto" tute ne por "pruvi" malveron nek por "pruvi" ion ajn, sed por eksciti, stimuli aŭ simple distri literaturemulojn, lerte spegulante en la recenzo la mallertajn trukojn de la romano. Efektive, seLa mantoestas fuŝa ŝlosilromano, la teksto de Neves pri ĝi klaseblas kiel ŝlosilrecenzo plej eminenta.

Se daŭrigi pri pseŭdonomoj, en la montpeliera UK konfirmiĝis al mi (sed ĉu necesis?) la identeco de Meva Maron, kaj Miguel Gutiérrez Adúriz aperte prezentis sin jen propranome, jen kiel Liven Dek. Laŭdire Giorgio Silfer, pseŭdonomo de Valerio Ari, baziĝas sur Fersil, tiu de Ferenc Szilágyi, kaj Lazaro Zamenhof mem plurfoje subskribis kripte kaj anagrame: Gamzefon, Hemza, Gofzamen, D-ro Esperanto, N.N., Amiko, Anna R., Unuel, Homo Sum, Homarano, Aleksandro Naumann kaj Dr X (mi citas laŭL. L. Zamenhof:datoj,faktoj,lokoj, de André Cherpillod)! Sed, ĝis oni pruvos la identecon de, ekzemple, Waringhien kaj Varankin, mi hezitus nomi tian kutimon "komuna moro" de esperantistoj. Prefere oni faru, kiel Eli Urbanová kaj Eugène de Zilah: subskribi propranome, por ke ne estiĝu duboj.

Kio venigas nin al plia falsa nomo: Nicolas Vanof. De kiamKooperativo de Literatura Foiro(LF-koop) alĥemiis la sendependan gazetonHeroldo de Esperantoen pamfleton propran aperis pluraj novaj rubrikoj, inter iliLa lorno de Nicolas Vanof. Ĉar, laŭ mia scio, sinjoron kun tiu nomo neniu konas, mi rajtas supozi, ke temas pri la redaktantino Martinelli, sola aŭ en akompano de Silfer. En nelonga kariero Vanof jam sukcesis publike insulti la filinon de Blazio Vaha, kaj en n-ro 1955 (jul. 1998), sub la titoloNomo egala, sed esenco mala, li skribas jene: "Ekzistas personoj, kiel Jorge Camacho, kiuj opinias ke, se iu lanĉas akuzon ne donante pruvojn, la simpla manko de reago fare de la akuzito pruvas la akuzon mem.Li ne sin defendas, do li kulpas!Tiu ĉi sinteno estas kontraŭleĝa." Mirigas min la senhonteco de tiuj linioj! Aŭ la samnumera aserto de la redaktantoj, ke "Kiuj helpas nian laboron, tiuj helpas briligi la memoron pri Teo [Jung] kaj Ada [Fighiera Sikorska]. Dankon al ili, la veraj geamikoj de niaj du gemajstroj." Ne kaj milfoje ne, sinjorino Martinelli! Kiurajte ŝi neas al mi, kaj eĉ al Gian Carlo Fighiera, hororita de la metamorfozoj suferitaj deHeroldo, la epiteton "veraj geamikoj" de Ada? Tia frazo estas insulto al la nomo, la memoro, la honoro kaj la inteligento de Ada kaj Gian Carlo, kaj se Martinelli kaj Silfer estus precizaj kaj honestaj, ili devus rebapti la foraĉetitan gazetonHirudo de Esperanto.

Vanof petas pruvojn. Ĉu ajnajn pruvojn prezentis LF en siaj atakoj kontraŭ i.a. Fighiera, Jouko Lindstedt, Georges Lagrange aŭ mi mem? Neniajn. Sed pruvkolektistoj trovos abundon da ili enLa liturgio de l' foiro. Tie mi asertas kaj dokumentas i.a., ke foirismo grade alprenas retorikon surprize similan al tiu de naciismo, de gentismo kaj eĉ de faŝismo. Al frazoj kiel "La esperanto-komunumo estas diaspora lingva minoritato" aŭ "Civito ne estas nur lingvanaro dotita je individuaj rajtoj: ĝi estas ankaŭ realaĵo kun komuna destino", ĉerpitaj el la "kvintezo", ilia plej freŝa manifesto (Heroldo, n-ro 1944, nov. 1997), foiristoj daŭre aldonas samcelajn kaj samfelajn precizigojn (LF, n-ro 173, jun. 1988): "Necesas iu interna ideo, kiu ne nepre estas religio, ne nepre estas ideologio, ne nepre estas hierarkia strukturo sed — certe estas komunaj moroj. Kaj la moroj implicas komunan kondutkodon (moralon, fakte). Tio mankas al la nuna esperantistaro por transiri de heterogena movadaro al koherema civito." Nu, mi absolute ne bedaŭras la mankon de komunaj moralo aŭ moroj; feliĉe, ke ni vivas sen ili! Kaj kiu fakte bezonas "internan ideon" (sen-artikole) aŭ tian "transiron"? Kiu deziras kaj volas koheri? Certe ne mi, kaj certe ne ankaŭ multaj aliaj, ĉar ĝenerale oni saĝe fajfas pri tiuspecaj galimatioj.

Mi konfesu, ke ĝojigis min legi enEsperanto(n-ro 1105, jul. 1998) tekstojn de du kolegoj akordajn kun miaj tezoj enLa liturgio de l' foiro. Unue, Mark Fettes, kiam li eldiras, ke "Finfine ni ne bezonas Uneskon por konstati ke Esperanto funkcias, aŭ PEN por konscii pri ĝia atentinda literaturo!"; poste Lindstedt, en recenzo priAminda("Bedaŭrinde el tiu ĉi libro, certe bonintenca, vi lernas nenion pri veraj denaskuloj aŭ iliaj gepatroj"), de Leendert C. Deij: "Min persone iom forpuŝis ankaŭ la provo doni en la enkonduko kvazaŭ ian ideologian enhavon al denaskismo, kiu ja ne estas idea ismo, sed nur socia fenomeno." Lante, sed konstante, senvualiĝas la farso.

Krome LF-koop'on karakterizas ankaŭ aliaj faŝismaj moroj kaj manieroj: absoluta malrespekto al ĵurnalisma etiko, maskitaj aŭtodafeoj, cenzurado kaj cenzuremo . . . Tial, kiam Bruno Masala, Carlo Minnaja, Arnau Torras aŭ Daniele Vitali min demandas, kial mi dediĉas tiom da vortoj, tiom da tempo al la agoj kaj diroj de LF-koop, mi respondas: ĉar mi kontraŭas ĉian manifestiĝon de faŝismo. Se mi italus, mi oponus la agojn kaj dirojn de Bossi kaj Berlusconi; se mi francus, tiujn de Chirac kaj Le Pen; kiel hispano, tiujn de, ekzemple, Francisco Álvarez Cascos (nelge demisiigita vicprezidanto de la PP-registaro) kaj Xabier Arzalluz (prezidanto de PNV-EAJ [laŭ la hispana, Eŭska Naciisma Partio; laŭ la eŭska mem, io simila al Eŭska Partio Sekvanta la Ĉielestron kaj la Malnovan Leĝon]), ĉi lasta — nesuperebla reĝo de ambicio kaj ambiguo. Ankaŭ en Esperantujo agas homoj nefidindaj; ĉu oni restu pasiva ĉe iliaj fifaroj? Kiam, siavice, mi demandis de Minnaja, kial li insiste kaj malobjektive defendadas sinjorinon Martinelli (ĉu ŝi kaj Silfer ne scias defendi sin mem?), li respondis: "Mi defendas miajn amikojn". Nu, restu klara, ke mi faras same.

Parenteze, kaj interkonsente kun Gonçalo Neves, mi malkaŝos nun la historion de alia (pseŭdo)pseŭdonomo. En julio de 1993, antaŭ la Universala Kongreso en Valencio, Kataluna E-Asocio decidis okazigi kulturan renkontiĝon en Barcelono. Elektinte kiel kunorganizanton LF-koop'on, ĝi vidis iom post iom kiel la originala plano transformiĝis (pro desupraj instrukcioj) al foireca Internacia Literatura Forumo. Ekzemple, el la listo de iberaj verkistoj jam invititaj fare de KEA, Perla Martinelli trudis forigon de mia nomo. Nu, dum vizito mia al Lisbono semajnojn aŭ monatojn pli frue, Gonçalo Neves, tiam ankoraŭ en kunlaboraj rilatoj kun la kiasaj gepapoj, solidare kaj malavare proponis, ke mi verku la tekston de la prelego, kiun li prezentos sianome en Barcelono. Dirite, farite. Ne devas mirigi iun ajn, ke, en forumo kun la ridinde pretenda titoloLa literatura kritiko en esperanto: inter estetika universalo kaj poetika relativo, "nia" prelego konforme titoliĝisLiteratoroj kaj publiko en Esperantujo: ĉu konkube aŭ divorce?. De sur la podio Gonçalo prezentis mian prelegon en formo leĝere modifita (por ne veki tro facilajn suspektojn) al publiko, kie sidis, krom Giorgio Silfer kaj mi, ankaŭ sufiĉe multaj beletremuloj ricevintaj de mi, postkulise, kontrabande, la unuajn privat-eldonajn ekzemplerojn deLa Majstro kaj Martinelli, ankoraŭ odorajn je freŝa inko. Ne pro nenio la 5a, 6a kaj 7a ĉapitroj de ĉi lasta libreto nomiĝas respektiveEstetika universalo, Enkonduko al literatura kritiko kaj Poetika relativo(ĉu iam antaŭe nia beletro montriĝis same, eĉ anticipe, aktuala?), kaj samkiale sur p. 15/19 de mia satiro Emèric Ország kaj Georg Silber trovas en mia komputilo la sekvan pornan tekston:Lit-erotiko kaj pub-leko en Esperantujo: ĉu midze aŭ franze?. La ses jaroj pasintaj intertempe sukcesis erozii nek la memoron pri la tiama kunamuziĝo,ibere liberetra la LF-karnavalo, nek la sinceran amikecon, kiu min ligas al Gonçalo.

Sed evidente ankaŭ mi kulpas pri fojfoja troa subjektiveco. Kaj eble tioma okupiĝo pri manipulistoj kaj demagogoj parte ankaŭ min kontaĝis. Ekzemple, en 1994, en la artikoloSilferologiaj studoj(La KancerKliniko, n-ro 71), mi skribis la vortojn "la elpensinto de la neniam reale ekzistinta rondoLa Patrolo". En letero de 30.09.94 Minnaja responde rakontis al mi la historion kaj konsiston de tiu beletra grupo kaj de ĝiaj rilatoj kun LF-koop. Minnaja pravas, kaj mi pardonpetas. En mia emo troigi mi eraris. Mi fakte celis diri ion similan al "neniam reale ekzistinta tia, kia LF ĝin prezentas", ĉar, laŭ mia kompreno, LF-koop fagocitis la nomonLa Patrolojam tre frue, kaj nun uzas ĝin kiel legitimilon, kiel aŭtoritatan markon, kiel epoleton (ekzemple sur la kolofono de la revuo), samkiel ĝi faris siatempe priNorda Prismo. Ke LF-koop heredis la markonLa Patrololaŭ decido de la dissolva kunsido de la samnoma grupo ne malpravigas la metaforon "fagociti". Simile, ke ĝi aĉetis de FighieraHeroldo'n neniel dementas la fakton, ke ĝi transformis ĉi lastan en deliran pamfleton. Alivorte, mi preferas la riskon iom tro subjektivi, ol resti mankatenita en la sterila kaĝo de formalismo. Mia verklingvo estas ja esperanto, ne ia kreutaIdiot Neutral.

Ĉar mi ne volas restigi dubajn punktojn sur la vojo, oni permesu al mi parentezan precizigon pri la kovrilo de l' satira noveloLa Majstro kaj Martinelli: ornamas ĝin al-tema, temotrafa ("pertinenta") karikaturo de Giancarlo Mangini, aperinta sen ajna indiko pri kopi-rajto sur broŝureto de Kataluna Esperanto-Asocio pri la foirumitaj (en la ekzekuta senco deum) Internaciaj Floraj Ludoj, kaj de tie eltondita por la unua privata eldoneto, kiun siavice reproduktisIltisfine de la sama jaro 1993. Se tiel li lezis kopi-rajton, Haupenthal devintus informiĝi pli bone antaŭ ol simple represi.

Pasintjare mi legis en la reto, ke Haupenthal akuzis ĉe tribunalo Germanan E-Asocion pro malrespekto de kopi-rajto. Mi forgesis la detalojn de alia kazo, sed en 1993 aŭ 1994 li same akuzis la paderborne ŝulcisman revuonSpeciala Cirkuleropro nerajtigita represo en la n-ro 62 de recenzo mia (Pacienco necesas, tamen ne indas), jam publikigita pli frue en la n-ro 1992/3 deIltis-Forumo. Li petis de mi leteron konfirmantan, ke la recenzon mi verkis porIltis-Forumo, kaj keSpeciala Cirkuleroreproduktis ĝin sen mia permeso. Mi sciis, ke li uzos ĉi leteron por postuli monkompenson. Sed, aliflanke, li petis de mi nur "diri la veron". Nu, mi ne sciis diri "ne". Kiel mi povintus nei ion tiel simplan al "mia eldonisto"? Nura neo estigus tujan konflikton. Mi do komplezis lin per la petita letero, ne imagante, ke la konflikto inter ni neeviteble okazos iam poste.

Eble tial, ke ne ĉiam mi protestis pri ĉio protestinda aŭ protestenda, mi ankaŭ neniam kapis la (cetere idiotan) "ideon" postuli de Auld, Fernández aŭ Minnaja, ke ili ĉesigu sian kunlaboron kun LF, aŭ de Neves, ke li same faru rilate al la eldonejoIltis, des pli ke, dum ne estiĝis persona konflikto, oni povas senrimorse plu agi, kiel se nenio okazintus. Nu, kiam en 1985 Haupenthal publikigis recenzon de Fernando de Diego kontraŭMontara vilaĝo(traduko de anglalingva romano de Chun Chan Yeh) sub la titoloLa degenero de William Auld, mi trafiĝis de miro, honto kaj indigno — kaj silentis. Katenis min du amikecoj: al Auld, la poetofrato kiun mi dufoje vizitis en Dolaro kaj kun kiu mi delonge tenas korespondan rilaton, kaj al De Diego, modelo lingva kaj stila, senlaca stimulanto de mia beletra kariero. Antaŭ ne longe mi legis la tiaman recenzon kaj ĝian daŭrigon de 1987, sed tial, ke mi nek legis la romanon nek komparis kun la angla originalo nek sentas eĉ plej etan emon tion fari, kaj ĉar mi daŭre trovas min ligita je ambaŭ amikecoj, mi malpovas diri opinion pri la recenzo mem. Evidente Auld kaj aliaj anglalingvaj esperantistoj havis plenan rajton kontesti la asertojn de De Diego, samkiel ĉi tiu siavice rajtis, ne malpli evidente, kritiki la tradukon de Auld, des pli se konsideri ke lian hispanigon de la sama romano publikigis la eldonejo Caralt en 1963. Ĝis tiu punkto temintus pri diskuto inter fakuloj. Sed Haupenthal, elektinte insultan, ofendan titolon por la recenzo sen antaŭe informi ĉi ties aŭtoron ("Efektive, la titolon tiel formulis la eldonisto Artur E. Iltis", konfesas noto al ĝia dua parto), degradis ĝin al neleginda pamfleto. La sekvon ĉiu konas: leteroj, kontraŭleteroj, reagoj kaj antireagoj, vortico de akuzoj kaj anatemoj kontraŭ unu kaj la alia flankoj, en tono ascende malharmonia, iom simile al la nuna tempesto priLa manto.

Dirante ĉion ĉi mi riskas seniĝi je la amikeco de Auld, de De Diego aŭ eĉ de ambaŭ. Sed mi devas kvitiĝi almenaŭ kun mi mem.

Kelkaj personoj jam sufiĉe kompromitis sian sendependecon per tro rigora "neŭtralismo". Ekzemplo estas István Nemere, prezidanto (se mi ne mismemoras) deEsperanta PEN-Centro, kaj kiu, en la fino de unu el siaj du prelegoj (cetere stuporige sen-ordaj, konfuzaj kaj tedaj) dum la Internacia Junulara Kongreso en Rijeko, responde al mia inkognita demando el la publiko pri la atakoj kontraŭ niaj verkistoj, diris simple, ke li "sentas nenian solidarecon" al ĉi tiuj, kaj ke li opinias ĉi aferojn "tempesto en akvoglaso, ne inda je plenkreskuloj". Jen kion oni povas atendi de la esperanta PEN, finfine nur unu plia tentaklo (kiel la bastardaHeroldo) de la LF-polpo, kaj kiu, malgraŭ siaj nomo kaj statuto, neniel reprezentas la verkistojn en la lingvo esperanto (kurioze, ke pro similaj kialoj Manuel de Seabra decidis eksiĝi el la kataluna PEN). Bele, se tian rolon plenumos iam glateEsperantlingva Verkista Asocio, kiu almenaŭ laboras, kvankam modeste, ja demokrate!

Hodiaŭ mi decidis paroli klare kaj rekte, sen eŭfemismoj. Venas nun la vico al Haupenthal. Mi ripetu plian fojon, ke mian lastan leteron al li mi sendis en la fino de 1994 aŭ komence de 1995. De kiam ni ekkonfliktis, mi ne plu respondas al liaj sendaĵoj. Ni jam vidis, kiel maldigne li kondutis rilate al Auld, kaj antaŭ ne longe Gerrit Berveling, enReĝustigo pri nekredebla insulto(Fonto, n-ro 209, maj. 1998), prave deklaris neakceptebla lian rabian atakon kontraŭ gejoj en recenzo priLa aĵoj kaj la sezonoj, de Ulrich Becker. Kiel siatempe pri la du-parta recenzo priMontara vilaĝo, ankaŭ nun UEA decidis, ke ĝia libroservo ne disvendu la 16-paĝan paskvilon de HaupenthalLa debuto de Paula Märthi, ĉar, kiel sufloris al mi en Montpeliero grava postenulo de la asocio, ĝi estas ĉiurilate neakceptinde "subnivela". Mi ne konsentas kun la surogata proceduro, per kiu Martinelli sukcesis elizii lin el la Akademio, sed samtempe mi ĝojas, ke tie li ne plu ĝenas. Mi ne neas, ke, kiel Silfer kaj Martinelli, ankaŭ Haupenthal havas meritojn: se escepti kelkajn piĉismojn k.s., mi admiras la prozon de liaj elgermanigoj. Estus ekstreme facile karikaturi lin per fizika komparo kun tiu aŭ alia besto, sed mi detenos mian plumon de liaj rudimentaj insultoj kaj vitriolaj vortludoj, kiujn li sendube taksas spritaj. Sed, ĉar vizaĝo ofte spegulas la animon (se en kor' io sidas, la vizaĝo perfidas), mi menciu, ke, post persona renkontiĝo kun li en 1988 aŭ 1989, mi ne povas forgesi la similecon kun la vinagraj, nefidindaj, friponaj ridetoj de Boris Jelcin aŭ la ksenofobo Le Pen: okuloj kunpremitaj al mallarĝaj sulkoj, muskoloj en afektostreĉo, tremeto ĉe la lipoj. Kun Silfer li kundividas la admiron kaj adoron al sia personeco. Ne surprize do, ke antaŭ la festlibroj por André Albault kaj De Diego planataj deIltisjam aperis tiu por la 50a jariĝo de li mem:Menade bal püki bal, kies plej adekvata titolo estus jaMenade bal Haupen tal.

En Esperantujo, kiel en la "normala" aŭ "ekstera" mondo (diable, kiaj metaforoj!), oni renkontas ĉiajn homtipojn, ankaŭ la ekstremojn de la gamo. Jen ni trovas homojn plenkorajn kaj bonkorajn, kiel Ada kaj Gian Carlo Fighiera aŭ William Auld, jen gesinjorojn senkorajn kaj rankorajn (kun pardonpeto al ranoj!), kies nomojn mi nun ne ripetos. Al ĉi lastaj, prevente ponard-atakon, ne plu mi prezentas la dorson. Unu vorto ilin senmanke difinas: nefidindaj. Elmontrado de iliaj fifaroj estas nepra kondiĉo por limigi kaj izoli la infekton.

Mi deziras fini citante la plenan tekston de letero de 31.07.98, kiun Probal Daŝgupto sendis al Martinelli kun kopio al mi kaj kun eksplicita permeso igi ĝin publika (la menciatan dokumentaron mi nek vidis nek ricevis), kaj kiu modele traktas plurajn el la antaŭaj temoj:

"Estimata kolegino,"Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro pri la ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek disponas. Sed vi siatempe — en la rolo de redaktoro de LF — faris al mi plurajn komplezojn. Mi do sentas devon ne simple enarkivigi vian zorge kunmetitan sendaĵon."Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu ĉi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la troreagadon al veraj aŭ imagataj stimuloj; sed mi komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj, kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj, bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi — mi simple notas mian anticipan neproteston pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem 'cirkulerus', tio estusiniciato, kaj mi opinias ke ni bezonas pli da silentoj kaj da sindetenoj por ke ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj."Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan version deHetajro dancas, kaj vi ŝajnas bedaŭri la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de ŝolsilromanoj."La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli 'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj, kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos) vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do juroj kaj juroj."La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de cenzurado, kiuj flaris ĉie ion suspektindan, kaj donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble evoluos malpeza kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus nacisistemara kungregigo."Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj) rakontoj pri bengalaj ŝlosilromanoj."Altestime, Probal Daŝgupto".

"Tre koran dankon pro via zorge kunmetita dokumentaro pri la ŝlosilromano. Mi hazarde ĝin nek legis nek disponas. Sed vi siatempe — en la rolo de redaktoro de LF — faris al mi plurajn komplezojn. Mi do sentas devon ne simple enarkivigi vian zorge kunmetitan sendaĵon.

"Mi estas konvinkita, ke inter la 'partioj' en tiu ĉi konflikto trovas sin pluraj, kiuj age kaj neage kreis profilon kompromitan por la nuna uzantaro de nia komuna lingvo. Inter la agoj mi kalkulas la troreagadon al veraj aŭ imagataj stimuloj; sed mi komprenas, ke tiun mian opinion aliaj kiuj pensas pri la problemo povas ne dividi. Pri la kreo de profilo kompromita eble ekzistas pli da unuanimeco. Tamen, mi ne apartenas al tiu nivelo de parolantoj/verkantoj, kiu povas okazigi repacigojn, armisticojn, kaj similajn 'finojn'. Mi do min limigas al tio, ke mi raportas tiun mian konvinkiĝon al vi kaj al kolego Camacho (al kiu do iras kopio de ĉi tiu letero). Mi volonte kunleterus al amaso da aliaj, sed la rimedoj ne permesas tion. Mi povus reti, sed tio levus la temperaturon de la diskuto. Se unu el vi sentos bezonon dividi miajn opiniojn kun aliaj legantoj, bonvolu, sed mi ne volas per tiuj vortoj instigi — mi simple notas mian anticipan neproteston pri tia decido fare de unu el vi. Se mi mem 'cirkulerus', tio estusiniciato, kaj mi opinias ke ni bezonas pli da silentoj kaj da sindetenoj por ke ni atingu ion pozitivan, ne pli da iniciatoj.

"Sinjorino, via tuta dokumentaro kaj komentario kreas la impreson, ke vi kun malfacilo vin detenas de la uzo de la rimedoj, kiujn disponigas la naciaj juraj sistemoj. Interalie vi aludas al la kialoj pro kiuj oni (se mi bone komprenas) ne aperigas nacilingvan version deHetajro dancas, kaj vi ŝajnas bedaŭri la nesufiĉan komprenon, fare de esperantistaj individuoj kaj instancoj, pri la jura atakeblo de ŝolsilromanoj.

"La nacia juro de Irano, ligita tiunacie al la islama religia tradicio, trovas akceptebla la decidon de imamo provi dedistance mortpuni Salman Rushdie pro verko fikcia. Se mi bone interpretas viajn dirojn kaj nedirojn, vi ne volus defendi tiel ekstreman akcepton de la tuta gamo da naciaj juraj sistemoj kaj iliaj teoremoj. Vi volas, ke ni okupu nin pri la pli 'universale' akcepteblaj juroj, kun provizoraj, kontesteblaj decidoj pri kriterioj por tia universaleco. Mi povas kompreni, ke en viaj suferoj (kies realecon kaj kunsentindecon certe neniu neos) vi povas ne prioritatigi la tro teorian laboron specifi tiajn kriteriojn. Mi nur atentigas vin pri distingoj, kiujn vi eble agnoskas, kaj kiuj eble ne aspektos ekstertemaj. Vi konsentos, ke ekzistas do juroj kaj juroj.

"La naciaj jursistemoj heredas tradiciojn de cenzurado, kiuj flaris ĉie ion suspektindan, kaj donis grandan potencon al la punantaroj (kaj pere de ili al la pun-invitaj procesontaroj). Provoj literaturi internacie ne sane kreskas en medio, kiu tro peze heredas tiujn sistemojn. Oni volas konstrui al si novajn liberojn. En tiu konstruado povas okazi ekscesoj. Pro tiaj kunpuŝiĝoj eble evoluos malpeza kodo kiu estos pli efike-universala, ol estus nacisistemara kungregigo.

"Mi ne tedos vin per (por mi persone gravegaj) rakontoj pri bengalaj ŝlosilromanoj.

"Altestime, Probal Daŝgupto".


Back to IndexNext