III.

III.

Kiom utilus flugiloj al tiu, kiu estas firme alforĝita per feraj ĉenoj? Li devus malgraŭ ili kaj eĉ pli terure malesperi. Mi kuŝis, kielFaffner[20]ĉe sia trezoro, senigite de ĉia homa konsolo kaj suferante de malhavo ĉe mia oro; mi jam ne amis ĝin, mi ĝin malbenis, ĉar per ĝi mi vidis min izolita de ĉia vivo. En mi sola konservante mian malgajan sekreton, mi timis la plej malaltan el miaj servistoj, kiun samtempe mi devis envii; ĉar li havis ombron, li rajtis sin montri en la sunbrilo. Mi forfunebris en miaj ĉambroj la tagojn kaj noktojn, kaj la ĉagreno manĝetis mian koron.

Ankoraŭ iu alia antaŭ miaj okuloj konsumiĝis de sufero; mia fidela Bendel ne ĉesis sin turmenti per silentaj riproĉoj, ke li trompis la fidon de sia bona mastro ne rekonante tiun, kiun serĉi li estis komisiita kaj kun kiu li devis konsideri intime ligita mian malgajan sorton. Sed mi neniel povis riproĉi lin; mi rekonis en la okazaĵo la enigman naturon de la nekonato.

Por preterlasi nenian provon, foje mi sendis Bendel kun multvalora brilianta ringo al la plej fama pentristo de la urbo invitigante lin, fari al mi viziton. Li venis, mi forigis miajn servistojn, ŝlosis la pordon, sidiĝis apud la viro, kaj, glorinte lian arton, mi kun premiĝanta koro turnis min al la afero mem; antaŭe mi igis lin promesi nepran diskretecon.

„Sinjor’ profesoro“, mi daŭrigis, „ĉu por homo plej malbonŝance perdinta sian ombron vi eble povus pentri falsan ombron?“ — „Vi parolas pri ĵetata ombro?“ — „Certe, tian mi celas.“ — „Sed“, li plue demandis min, „per kia mallertaĵo, per kia malzorgo li do povis perdi sian ombron?“ „Kiel tio fariĝis“, mi respondis, „jaeble estas tre malgrave; tamen aŭdu, ke en Ruslando“, mi senhonte mensogis al li, „kie la pasintan vintron li faris vojaĝon, foje, ĉe eksterordinara malvarmo, lia ombro tiom frostofiksiĝis al la tero, ke li jam ne povis deigi ĝin.“

„La falsa ĵetata ombro, kiun mi povus pentri al li“, la profesoro respondis, „tamen estus nur tia, ke li nepre perdus ĝin per movo eĉ plej malgranda, — precipe se li tiel malmulte estis alligita al sia propra ombro, kiel oni povas konkludi laŭ via rakonto mem; kiu ne havas ombron, ne iru en sunbrilon, jen l’ aĵoplej prudenta kaj plej sendanĝera“. Li leviĝis kaj foriris, ĵetante al mi trapikan rigardon, kiun la mia ne povis elporti. Mi refalis en mian seĝon kaj kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj.

Tian ankoraŭ trovis min Bendel, kiam li eniris. Li vidis la doloron de sia mastro kaj volis silente kaj respekte retiriĝi. — Mi levis la rigardon, — mi subfalis sub la pezo de mia ĉagreno, mi devis komuniki ĝin: „Bendel“, mi kriis al li, „vi sola, kiu vidas kaj respektas miajn suferojn, kiu ŝajnas ne voli ekkoni ilian kaŭzon sed nur silente kaj sindone dividi ilin kun mi, venu al mi, Bendel, kaj estu la konfidato de mia koro. La trezoron de mia oro mi ne forŝlosis de vi, mi ne volas forŝlosi de vi ankaŭ la fonton de mia aflikto. — Bendel, ne forlasu min. Bendel, vi vidas min riĉa, malavara, bonevola; vi opinias, ke la tuta mondo devus glori min, kaj vi vidas min evitanta la mondon kaj min forŝlosanta de ĝi. Bendel, tiu mondo juĝis, ĝi forpuŝis min, kaj eble eĉ vi deturnos vin de mi, sciiĝinte mian teruran sekreton: Bendel, mi estas riĉa, malavara, bonevola, sed, — ho Dio! — mi ne havas ombron!“ —

„Ne havas ombron?“ terurite ekkriis la bonulo, kaj larmoj tuj verŝiĝis el liaj okuloj. — „Ve al mi, ke minaskiĝis por servi al senombra mastro!“ Li eksilentis kaj mi kaŝis mian vizaĝon en miaj manoj!

„Bendel“, mi malfrue kaj tremante aldonis, „nun vi posedas mian sekreton, nun vi povas perfidi ĝin. Iru kaj atestu kontraŭ mi.“ Ŝajnis, ke en lia interno okazas akra batalo; fine li sin teren ĵetis antaŭ mi, kaptis mian manon kaj surverŝis ĝin per siaj larmoj. „Ve!“ li ekkriis. „Kion ajn opinias la mondo, pro ombro mi nek povas, nek volas forlasi mian bonan mastron; mi agos prefere honeste ol saĝe: mi restos ĉe vi, pruntos al vi mian ombron, helpos al vi, kie mi povos, kaj kie mi ne povos, mi ploros kun vi.“ Mi ĵetis min al lia kolo, mirante pro tia nekutimata pensmaniero, ĉar mi estis konvinkita, ke ne pro oro li faris tion.

De tiu tempo iom ŝanĝiĝis mia sorto kaj mia vivoaranĝo. Estas ne priskribeble, kiel zorgeme Bendel sciis kaŝi mian mankon. Ĉie li estis antaŭ mi kaj kun mi, antaŭvidante ĉion, farante preparojn kaj, kie ne antaŭvidite minacis danĝero, tuj kovrante min per sia ombro; ĉar li estis pli granda kaj pli larĝa ol mi. Tial mi kuraĝis ree min montri inter la homoj kaj komencis ludi gravan rolon en la mondo. Mi ja devis ŝajne alpreni multe da strangaĵoj kaj kapricoj; sed ili bone konvenas al riĉulo. Kaj tiel longe, kiel la vero restis kaŝita, mi ĝuis ĉiajn honoron kaj respekton, kiaj estis ŝuldataj al mia oro. Pli trankvila mi atendis la viziton de la enigma nekonato, promesitan por la tempo post unu jaro.

Mi tre bone sentis, ke mi ne devis resti longe en loko, kie oni jam vidis min sen ombro kaj kie mia senombreco do facile povis malkaŝiĝi. Krome mi, eble jam nur kiel sola, ankoraŭ pensis pri tio, kia mi montris min ĉe sinjoro John, kaj tio estis por mi prema memoro.Tial mi volis ĉi tie nur fari provon, por aliloke povi pli facile kaj certece konduti; — sed prezentiĝis io, kio min kelkatempe retenis per mia vanteco: jen kie en la homo la ankro plej certe enfundiĝas.

La sama bela Fanny, kiun mi refoje renkontis aliloke, montris por mi, ne memorante, ke ŝi iam vidis min, iom da intereso; ĉar nun mi havis spriton kaj saĝon. Kiam mi parolis, oni aŭskultis, kaj mi mem ne sciis, kiel mi akiris la arton, tiel facile konversacii kaj direkti la konversacion. — La impreso, kiun mi kredis estis farinta al la belulino, forprenis de mi la prudenton, kiel ĝuste ŝi deziris; kaj de nun mi sekvis ŝin kun mil penoj tra la ombro kaj la krepusko, kie ajn mi povis. Mi estis vanta sole pri tio, vantigi ŝin pri mi; kaj malgraŭ la deziro mi ne povis peli mian ebrion el la kapo en la koron.

Sed por kio longe kaj detale ripeti al vi la tute ordinaran aferon? — Vi mem sufiĉe ofte rakontis ĝin al mi pri aliaj honestuloj. — Al la malnova, bone konata ludo, en kiu mi naive prenis sur min trivialan rolon, aliĝis, estas vere, speciale verkita katastrofo, ne atendite de mi kaj de ŝi kaj de ĉiuj.

Kiam iuvespere laŭ mia kutimo mi estis kuniginta societon en ĝardeno, mi promenis brako en brako kun la sinjorino, en ioma malproksimo de la aliaj gastoj, kaj klopodis artifiki frazaĵojn. Ŝi estis deceme turninta sian rigardon altere kaj dolĉe reciprokis la premon de mia mano. Jen neatendite post ni elnubiĝis la luno, — kaj ŝi vidis nursianombron falanta antaŭ nin. Ŝi forte ektremis kaj konsternite rigardis min, poste denove la teron, per la okulo serĉante mian ombron; kaj kio okazis en ŝi, tiel strange pentriĝis sur ŝiaj mienoj, ke mi estus eminta laŭte ekridi, se mi ne mem sentus malvarmajn fluojn sur la dorso.

Mi ellasis ŝin svenantan el mia brako, flugis kvazaŭ sago tra la teruritaj gastoj, atingis la pordon, min ĵetis en la unuan veturilon, kiun mi tie trovis staranta, kaj reveturis al la urbo, kie ĉi-foje je mia malfeliĉo mi lasis la gardeman Bendel. Li ektimis vidante min, unu vorto malkaŝis al li ĉion. Tuj oni venigis poŝtoĉevalojn. Mi prenis kun mi nur unu el miaj servistoj, ruzegan friponon, nomatanRascal[21], kiu estis sciinta necesigi sin al mi per sia lerto kaj ne povis eĉ nur supozeti ion pri la hodiaŭa okazaĵo. En la sama nokto mi ankoraŭ trapasis tridek mejlojn. Bendel postrestis por malaranĝi mian mastraĵon, donaci oron, kaj alvenigi l’ aĵonplej necesan. Kiam li atingis min en la sekvinta tago, mi ĵetis min inter liajn brakojn kaj ĵuris al li, — tute ne, ke mi ne plu faros malsaĝaĵojn, sed nur, ke estonte mi estos pli singarda. Ni sen interrompo daŭrigis nian vojaĝon, trans la limon kaj la montaron; ne pli frue ol sur la alia deklivo, disigite jam per alta remparo de tiu fatala tero, mi lasis min decidigi, en proksima kaj malmulte vizitata banloko ripozi de ĉiuj penoj kaj lacigoj.


Back to IndexNext