V.

V.

Estis ankoraŭ frue, kiam min vekis voĉoj, kiuj en akra disputo aŭdiĝis en mia antaŭĉambro. Mi ekaŭskultis. — Bendel malpermesis eniri en mian pordon; Rascal ĵuris kaj reĵuris, ke li ne akceptas ordonojn de samspeculo, kaj nepre volis penetri en miajn ĉambrojn. La bona Bendel prezentis al li, ke liaj vortoj, se mi aŭdus ilin, senigus lin de superaĵa servo. Rascal minacis, ke li metos manon sur lin, se li volus ankoraŭ pli longe bari al li la eniron.

Mi estis min duone vestinta; mi kolere kaj abrupte malfermis la pordon kaj alĵetis min al Rascal: „Kion vi volas, fripono — —?“ Li reiris du paŝojn kaj respondis tute malvarme: „Plej humile peti vin, sinjoro grafo, iom vidigi al mi vian ombron, — la suno ĝuste tiel bele brilas sur la korto.“ —

Mi estis kvazaŭ frapita de fulmo. Pasis sufiĉe da tempo ĝis kiam mi retrovis la parolkapablon. — „Kiel servisto povas kontraŭ sia mastro —?“ Li tute trankvile interrompis min: „Servisto povas esti viro tre honesta kaj ne voli servi senombrulon; mi postulas mian forliberigon.“ Mi devis procedi alimaniere: „Sed Rascal, kara Rascal, kiu inspiris al vi tiun malfeliĉan ideon? Kiel vi povas pensi — — —?“ Li samtone daŭrigis: „Iaj homoj pretendas, ke vi ne havas ombron — kaj, mallonge, vi montros al mi vian ombron aŭ vi forliberigos min.“

Bendel, pala kaj tremanta, sed havanta pli da spiritĉeesto ol mi, faris al mi mansignon: mi turnis min pro helpo al la ĉiokvietiga oro. Sed ankaŭ ĝi estis perdinta sian povon; li ĵetis ĝin al miaj piedoj: „De senombrulo mi nenion akceptas.“ Li turnis al mi la dorson, kaj, kun la ĉapelo sur la kapo kaj fajfante kanteton, li malrapide iris el la ĉambro. Mi kaj Bendel postrestis kvazaŭŝtonigitaj, senpense kaj senmove sekvante lin per niaj rigardoj. —

Kun profunda ĝemeto kaj havante la morton en la koro mi fine pretigis min, plenumi mian promeson kaj, kiel krimulo antaŭ siaj juĝistoj, aperi en la arbarista ĝardeno. Mi eniris la malhelan laŭbon, al kiu ili donis mian nomon kaj kie ili supozeble ankaŭ ĉi-foje atendis min. La patrino venis renkonten al mi, serena kaj ĝoja. Mina estis sidanta, pala kaj bela kiel la unua neĝo, kiu kelkfoje en la aŭtuno kisas la lastajn florojn kaj tuj fluidiĝos en maldolĉan akvon. La arbaristo kun abruptaj movoj iradis tien kaj reen, tenante skribitan folion en la mano; ŝajnis, ke li multonsubpremas en si, kio, alternante kun subitaj ruĝo kaj palo, pentriĝis sur lia vizaĝo, alitempe ne vidiganta afekciojn. Li venis renkonten al mi, kiam mi eniris, kaj postulis per vortoj ofte interrompataj, paroli kun mi sola. La vojeto, sur kiun li invitis min sekvi al li, kondukis al libera, sunluma parto de la ĝardeno; — ne respondante mi ekokupis sidlokon, kaj okazis longa silentado, kiun eĉ la bona patrino ne kuraĝis interrompi.

La arbaristo ankoraŭ ĉiam per neegalaj paŝegoj pasis tien kaj reen tra la laŭbo; subite li haltis antaŭ mi, rigardis sur la paperon, kiun li tenis, kaj demandis min per ekzamenanta rigardo: „Ĉu efektive ia Petro Schlemihl, sinjoro grafo, estus nekonata al vi?“ Mi silentis. — „Viro de bonega karaktero kaj apartaj kapabloj —“ Li atendis respondon. — „Kaj se mi mem estus tiu viro?“ — „Kiu“, li kolere aldonis, „perdis sian ombron!!“ — „Ho, mia antaŭsento, mia antaŭsento!“ Mina ekkriis, „jes, mi jam de longe scias, li ne havas ombron!“ Kaj ŝi falis inter la brakojn de la patrino, kiu plena de teruro, spasme alpremante ŝin al si, riproĉis ŝin, ke ŝi kaŝis tiel fatalansekreton en si. Sed ŝi estis, kiel Aretuzo, ŝanĝiĝinta en larmofonton, kiu ĉe la sono de mia voĉo fluis pli abunde kaj kiu ĉe mia proksimiĝo tumulte ekmuĝis.

„Kaj vi ne hezitis“, la arbaristo furioze reekparolis, „kaj vi ne hezitis, trompegi ŝin kaj nin; kaj vi pretekstas ami ŝin, kiun vi igis tiel mizera? Vidu, kiel ŝi ploras kaj baraktas. Ho, terure! terure!“ —

Mi tiom perdis ĉian spiritĉeeston, ke mi kvazaŭ delirante ekparolis: Ke lastinstance ombro estas nur ombro, ke ĝi ne estas nepre necesa, kaj ke la afero ne valoras la penon, tiom brui pri ĝi. Sed mi tiom sentis la nefunditecon de miaj vortoj, ke mi ĉesis meminstige, sen tio, ke li estus bonvolinta al mi respondi. Mi ankoraŭ aldonis, ke, kion oni iafoje perdis, oni alifoje povas retrovi.

Kolere kaj abrupte li alparolis min: „Konfesu al mi, sinjoro, konfesu al mi, kiel vi seniĝis de via ombro?“ — Necesis refoje mensogi: „Foje krudulo tiel mallerte enpaŝis en mian ombron, ke li faris en ĝi grandan ŝirotruon. Mi nur fordonis ĝin por ripari, ĉar oro multe povas. Jam hieraŭ mi estus devinta rericevi ĝin.“ —

„Bone, sinjoro, tute bone!“ la arbaristo respondis. „Vi svatas vin al mia filino, tion faras ankaŭ aliaj; mi kiel patro devas zorgi pri ŝi. Mi donas al vi limtempon de tri tagoj, en kiu vi havigu al vi ombron. Se dum tri tagoj vi aperos antaŭ mi kun bone adaptita ombro, vi estos bonvenanta al mi; sed en la kvara tago — tion mi deklaras al vi — mia filino estos la edzino de aliulo.“ — Mi volis ankoraŭ provi, direkti vorton al Mina; sed, pli forte singultante, ŝi firme alpremis sin al sia patrino, kaj tiu silente donis al mi signon, ke mi foriru. Mi ŝanceliĝe foriris, kaj ŝajnis al mi, ke fermiĝas post mi la mondo.

Fortirinte min el la amema prigardo de Bendel mi kurante erarvagis tra arbaroj kaj kampoj. Ŝvitaĵo de angoro gutis de mia frunto, obtuza ĝemado elpremiĝis el mia brusto, frenezo en mi furiozis. —

Mi ne scias, kiel longe tio daŭris, kiam mi sur sunluma erikejo sentis min tirata per mia maniko. — Mi haltis kaj rigardis posten: ĝi estis la viro en la griza vesto, kiu ŝajne perdis la spiron kurante post mi. Li tuj ekparolis:

„Mi anoncis min por la hodiaŭa tago; sed vi ne estis sufiĉe atendema. Tamen, ĉio ankoraŭ statas bone; vi sekvos mian konsilon interŝanĝe reprenante vian ombron, kiu estas sub via dispono, kaj tuj reirante. Vi estos bonvenanta en la arbarista ĝardeno, kaj ĉio estis nur ŝerco. Pri Rascal, kiu vin perfidis kaj sin svatas al via fianĉino, mi zorgos; tiu fripono estas matura por sia puno.“

Mi ankoraŭ staradis kvazaŭ en sonĝo. — „... anoncis min por la hodiaŭa tago?“ — Mi prikalkulis ankoraŭfoje la tempon. — Li estis prava, mi kalkulante ĉiam eraris je unu tago. Mi serĉis per la dekstra mano la saketon sur mia brusto; li divenis mian intencon kaj reiris du paŝojn:

„Ne, sinjor’ grafo“, li diris, „tiu estas en tro ĝustaj manoj, tiun vi konservu.“ — Mi demande rigardis lin per okuloj rigidaj de miro; li daŭrigis: „Mi petas sole bagatelon kiel memoraĵon: bonvolu nur subskribi tiun papereton.“ — Sur la pergameno legiĝis la vortoj:

„Subskribante mi testamentas al la posedanto de ĉi tiu bileto mian animon post ĝia natura disiĝo de mia korpo.“

Muta de miro mi rigardis alterne la skribaĵon kaj la grizan nekonaton. — Li dume per plumo ĵus tranĉita estis kaptinta guton da sango, kiu fluis al mi sur la manon el freŝa dorna vundeto, kaj prezentis ĝin al mi. —

„Kiu vi do estas?“ mi fine demandis lin. „Ĉu tio estas grava?“ li respondis; „kaj ĉu tion oni ne vidas per mia aspekto? Kompatindulo, kvazaŭa scienculo-fizikisto, kiun liaj amikoj malbone dankas pro lertaj servoj kaj kiu por si mem surtere ne havas alian plezuron ol siajn eksperimentetojn. Sed subskribu do, dekstre, tie malsupre: Petro Schlemihl.“

Mi skuis la kapon kaj diris: „Pardonu, sinjoro, tion mi ne subskribos.“ — „Ne“, li mire ripetis, „kaj kial ne?“ —

„Ŝajnas al mi kvazaŭ riske, doni mian animon por mia ombro.“ — „Jen do“, li respondis, „riske!“ kaj li eksplodis per laŭta rido kontraŭ mi. „Se mi rajtas demandi, kia aĵo do tio estas, via animo? Ĉu vi iam ajn vidis ĝin, kaj kion vi intencas fari per ĝi, kiam vi estos mortinta? Ĝoju do, ke vi trovas por ĝi ŝatanton, kiu ankoraŭ dum via vivo volas pagi la postlason de tiu X, de tiu galvana forto aŭ polariza aganto — aŭ kio ajn tiu freneza aĵo estas onidire — per io reala, nome per via efektiva ombro, per kiu vi povas ricevi la manon de via amatino kaj atingi la plenumiĝon de ĉiuj viaj deziroj. Ĉu vi preferas, la kompatindan junulinon mem alpuŝi kaj liveri al tiu malnobla fripono, al tiu Rascal? — Ne, tion vere vi devas rigardi proprokule! Venu, mi pruntos al vi tiun nevidebligan ĉapon“ (li tiris ion el la poŝo), „kaj nevidate ni vizitos la arbaristan ĝardenon.“ —

Mi devas konfesi, ke mi treege hontis, esti mokridata de tiu viro. Mi malamis lin tutkore, kaj mi opinias, ke tiu persona antipatio pli ol principoj aŭ antaŭjuĝoj detenis min, aĉeti mian ombron per la dezirata subskribo, kiom ajn necesa ĝi estis por mi. Same mi ne povis elporti la penson, ke li estos mia akompananto ĉe lairo, kiun li proponis al mi. Vidi tiun malbelan kaŝglitulon, tiun mokrideman koboldon inter mi kaj mia amatino, inter niaj du disŝiritaj kaj sangantaj koroj, — jen kio ribeligis mian internon. Mi konsideris ĉion okazintan kiel neŝanĝeblan kaj mian mizeron kiel nedeturneblan; turnante min al tiu viro mi do diris:

„Sinjoro, mi vendis al vi mian ombron por tiu monsaketo, kaj mi jam sufiĉe pentis pri tio, kvankam ĝi mem estas tre bona. Se la interŝanĝo povus malfariĝi, tiam, per Dio, mi konsentus!“ Li skuis la kapon, kaj lia mieno tre malsereniĝis. Mi daŭrigis: „Tiam mi ankaŭ ne volas vendi al vi ion alian el mia propraĵo, eĉ ne por la proponita prezo de mia ombro, kaj sekve nenion subskribos. Laŭ tio oni ankaŭ povas konkludi, ke la maskado, al kiu vi invitas min, por vi devus fariĝi multe pli amuza ol por mi. Do akceptu miajn senkulpigojn, kaj, ĉar la aferoj statas tiel, — ni disiĝu!“ —

„Mi bedaŭras, sinjoro Schlemihl, ke vi obstine forrifuzas la negocon, kiun mi amike proponis al vi. Sed eble mi alian fojon pli bone sukcesos. Ĝis baldaŭa revido! — Jen ja! permesu al mi ankoraŭ montri al vi, ke mi neniel lasas difektiĝi la aĵojn, kiujn mi aĉetas, sed ke mi zorge gardas ilin.“ —

Li tuj tiris mian ombron el sia poŝo, kaj, per lerta ĵeto malfaldante ĝin sur la erikejo, li ĝin etendis sunflanke ĉe siaj piedoj. Tiel li iris inter la du ombroj servantaj al li, inter la mia kaj la lia; ĉar la mia same devis obei al li kaj sekvi kaj adaptiĝi al ĉiuj liaj movoj.

Kiam mi post tiel longa tempo revidis mian kompatindan ombron kaj ĝin trovis malaltigita al tia hontinda servo, ĝuste kiam ĝia manko metis min en tiel nedireblan mizeron, jen rompiĝis mia koro, kaj mi komencisploregi. La malamato paradis per sia rabaĵo kaj senhonte ripetis sian proponon:

„Ankoraŭ vi povas reakiri ĝin: unu plumostreko, kaj vi forsavos la malfeliĉan Mina el la ungegoj de tiu fripono en la brakojn de la altestimata sinjor’ grafo; — kiel dirite, nur unu plumostrekon!“ Miaj larmoj elverŝiĝis kun renovigita forto; sed mi deturnis min kaj faris al li mansignon, ke li foriru.

Bendel, kiu plena de maltrankvilo estis laŭirinta miajn postsignojn ĝis tie, ĉi-momente alvenis. Trovante min plorantan kaj mian ombron — ĉar ĝi ne povis esti ne rekonata — sub la potenco de la stranga griza nekonato, tiu fidela, sindona homo tuj decidis, rehavigi al mi mian propraĵon, se necese eĉ perforte; kaj ĉar li mem ne sciis mani tiun delikatan aĵon, li tuj atakis la viron per vortoj kaj, sen multaj diskutoj, ordonis al li, senprokraste redoni al mi mian propraĵon. Tiu, anstataŭ iel respondi, turnis la dorson al la senkulpa bravulo kaj foriris. Sed Bendel eklevis la ramnan bastonegon, kiun li portis, kaj, premsekvante lin kaj kelke da fojoj ordonante, redoni la ombron, li senindulge sentigis al li la plenan forton de sia fortika brako. Kvazaŭ kutimanta tian trakton, la alia mallevis la kapon, kurbigis la ŝultrojn, kaj, silente kaj trankvile paŝante, li daŭrigis vojiri tra la erikejo, forrabante al mi samtempe mian ombron kaj mian fidelan serviston. Longe ankoraŭ mi aŭdis la surdan bruon sonanta tra la dezerto, ĝis kiam fine ĝi perdiĝis en la malproksimo. Sola mi estis, kiel antaŭe, kun mia malfeliĉo.


Back to IndexNext