XI.

XI.

Kiam foje, kun haltigitaj botoj, mi kolektis likenojn kaj algojn sur la bordoj de Nordlando, subite blanka urso el post roko venis renkonten al mi. Mi volis, forĵetinte la pantoflojn, surpaŝi insulon kontraŭflanke lokitan, al kiu nuda roko, intere elstaranta el la ondoj, ebligis la transiron. La unu piedon mi firme metis surla rokon, sed sur la alia flanko mi falegis en la maron: la alia pantoflo nerimarkite restis sur la piedo.

La granda malvarmo kaptis min; mi havis penon savi mian vivon de tiu danĝero. Tuj kiam mi ree havis teron sub mi, mi kuris kiel eble plej rapide al la Libia dezerto, por tie sekigi min en la sunbrilo. Sed kiam mi estis elmetita al ĝi, ĝi tiel brule trafis sur mian kapon, ke mi tre malsana denove ŝanceliris norden. Mi klopodis havigi al mi per forta moviĝado faciligon kaj kuris per nefirmaj, rapidaj paŝoj de okcidente al oriente kaj de oriente al okcidente. Jen mi troviĝis en la tago, jen en la nokto, jen en la somero kaj jen en vintra malvarmo.

Mi ne scias, kiel longe mi tiel ŝanceliradis sur la tero. Brula febro ardis tra miaj vejnoj; kun granda angoro mi sentis, ke mi perdas la konscion. Malfeliĉe ankoraŭ okazis, ke mi dum tiu nesingarda kurado surpaŝis ies piedojn. Mi eble kaŭzis al li doloron; mi ricevis fortan puŝon kaj ekfalis. —

Kiam mi rekonsciiĝis, mi trankvile kuŝis en bona lito, kiu staris inter multe da aliaj litoj en vasta kaj bela ĉambrego. Iu sidis ĉe la kapoparto de mia lito; homoj iris tra la ĉambrego de unu lito al la alia. Ili venis antaŭ la mian kaj interparolis pri mi. Sed ili nomis min „numero dekdu“. Kaj tamen sur la muro ja nigra marmora tabulo tute certe montris en grandaj oraj literoj mian ĝuste skribitan nomon

PETRO SCHLEMIHL.

Tio ne estis iluzio, mi povis klare legi la nomon. Sub ĝi troviĝis ankoraŭ du vicoj da literoj sur la tabulo; sed mi estis tro malforta, por deĉifri ilin. Mi refermis la okulojn. —

Mi aŭdis laŭte kaj kompreneble legi ion, en kio estis parolo pri Petro Schlemihl; sed mi ne povis koncepti la sencon. Mi vidis afablan viron kaj tre belan virinon nigre vestitan aperantaj antaŭ mia lito. Ili ne ŝajnis fremdaj al mi, sed mi ne povis rekoni ilin.

Pasis kelke da tempo, kaj mi refortiĝis. Mi estis nomata „numero dekdu“, kaj „numero dekdu“ pro sia longa barbo estis konsiderata kiel judo; sed pro tio li ne estis malpli zorge flegata. Ke li ne havas ombron, oni ŝajne ne estis rimarkinta. Miaj botoj, oni certigis min, kun ĉio, kion oni trovis sur mi ĉe mia akcepto en la domon, estis bone kaj sekure konservitaj, por esti redonataj al mi post mia resaniĝo. La loko, en kiu mi kuŝis malsana, havis la nomon SCHLEMIHLIUM[25]. Kio ĉiutage estis legata pri Petro Schlemihl, estis admono, preĝi por li, la bonfara fondinto de tiu establaĵo. La afabla viro, kiun mi estis vidinta ĉe mia lito, estis Bendel; la bela virino estis Mina.

Mi, ne rekonite, saniĝis en la Schlemihlium kaj eksciis ankoraŭ pli multe: Mi estis en la patrourbo de Bendel. Tie li estis fondinta sub mia nomo, per la restaĵo de mia oro, kiu ne alportis alian benon, tiun hospicon, kie malfeliĉuloj benis min; kaj li mem ĝin direktis. Mina estis vidvino; malsukcesa kriminala proceso estis kostinta al sinjoro Rascal la vivon kaj al ŝi mem la plejparton de ŝia posedaĵo. Ŝiaj gepatroj ne plu ekzistis. Ŝi vivis ĉi tie kiel diotima vidvino kaj plenumis farojn de kompatemo.

Foje ŝi interparolis ĉe la lito de „numero dekdu“ kun sinjoro Bendel. „Kial, nobla sinjorino“, li demandis, „vi volas tiel ofte elmeti vin al la danĝera aero ĉi tie reganta? Ĉu do la sorto estus tiel malmilda kontraŭ vi, ke vi dezirus morti?“ — „Ne, sinjoro Bendel, dekiam mi finsonĝis mian longan sonĝon kaj vekiĝis de mia interna dormo, mi bone fartas; de tiam mi ne plu deziras, nek timas la morton. De tiam mi serene pensas pri la pasinta kaj la estonta tempoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentas silentan internan feliĉon, nun servante al via sinjoro kaj amiko en maniero tiel dioplaĉa?“ — „Jes, nobla sinjorino, dankon al Dio! Mirinde ja okazis al ni. Multe da ĝojo kaj da maldolĉa aflikto ni senkonsidere sorbis el la plena kaliko. Nun ĝi estas malplena; nun oni povus opinii, ke ĉio ĉi estis nur provo kaj ke nun necesas, saĝigite atendi la veran teatraĵon. Sed malsama estas la vera teatraĵo, kaj oni ne deziras la revenon de la unua iluzio; kaj tamen oni entute ĝojas, ke oni ĝin vivis, kia ĝi estis. Kaj mi ankaŭ akiris la fidon, ke nia malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam.“ — „Ankaŭ mi tion pensas“, la bela vidvino respondis, kaj ili preteriris min.

Tiu interparolo estis profunde impresinta min; sed mi ŝanceliĝis, ĉu rekonigi min aŭ ĉu nerekonite foriri. — Mi decidiĝis. Mi donigis al mi paperon kaj krajonon kaj skribis la vortojn:

„Ankaŭ via malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam; kaj, se li elpagas sian kulpon, ĝi estas elpago repaciga.“

„Ankaŭ via malnova amiko nun trovas sin pli bone ol tiam; kaj, se li elpagas sian kulpon, ĝi estas elpago repaciga.“

Post tio mi diris, ke mi volus vesti min, ĉar mi sentas min pli forta. Oni alportis la ŝlosilon de la malgranda ŝranko, kiu staris apud mia lito. Enestis ĉio, kio apartenis al mi. Mi surmetis miajn vestojn, pendigis super mia nigra kurtko la botanikan skatolon, en kiu mi ĝojante retrovis miajn likenojn de l’ nordo, kaj surpiedigis la botojn. Poste mi metis la skribitan papereton sur mian liton, kaj tuj, kiam malfermiĝis la pordo, mi jam estis malproksime, sur la vojo al Tebio.

Kiam mi sekvis laŭlonge de la siria bordo la vojon,sur kiu mi foriris la lastan fojon de hejme, mi vidis mian kompatindan Figaron veni renkonten al mi. La bonega pudelo ŝajne volis sekvi laŭ la postsignoj sian mastron, kiun kredeble li longe atendis hejme. Mi haltis kaj kriis al li. Bojante li alsaltis al mi kun mil kortuŝaj elmontroj de sia naiva, senbrida ĝojo. Mi prenis lin sub la brakon, ĉar kompreneble li ne povis sekvi min, kaj reportis lin kun mi hejmen.

Tie mi trovis ĉion en la sama ordo, kaj laŭ la mezuro, kiel mi rericevis fortojn, mi iom post iom revenis al miaj antaŭaj okupoj kaj al mia malnova vivmaniero. Sole mi evitis dum tuta jaro la polusan malvarmon, kiun mia korpo tute ne povis elporti. —

Kaj tiel, mia kara Chamisso, mi vivas ankoraŭ hodiaŭ. Miaj botoj ne eluziĝas, kion komence igis timi min la tre sciencoplena verko de la famaTieckius: De rebus gestis Pollicilli[26]. Ili perdas neniom de sia povo. Sole mia forto konsumiĝas. Sed mi havas la konsolon, ke mi uzis ĝin, ne senfrukte, por sekvi nevarian celon. Ĝis kie atingis miaj botoj, mi pli funde, ol antaŭ mi iu ajn homo, koniĝis la teron, ĝian formon, ĝiajn altaĵojn, ĝian temperaturon, ĝian ŝanĝiĝantan atmosferon, la fenomenojn de ĝia magneta forto kaj la vivon sur ĝi, precipe en la plantaro. La faktojn mi elmontris, kun kiel eble plej granda precizo kaj laŭ klara ordo, en pluraj verkoj; miajn konkludojn kaj opiniojn mi skize notis en kelke da traktaĵoj. Mi fiksis la geografion de la interno de Afriko kaj de la arktaj landoj, de la interno de Azio kaj de ĝiaj orientaj marbordoj. MiaHistorio de la plantoj de ambaŭ mondojreprezentas grandan fragmenton de la universala plantaro de l’ tero kaj eron de mia sistemo de l’ naturo. Mi opinias, ke en ĝi mi ne nur pliigis la nombron de la konataj specoj per almenaŭ pli ol triono,sed ke mi ankaŭ alportis kontribuaĵon por la natura sistemo kaj por la geografio de l’ plantoj. Mi nun diligente laboras pri mia bestaro. Mi zorgos, ke antaŭ mia morto miaj manuskriptoj estu deponataj ĉe la berlina universitato.

Kaj vin, mia kara Chamisso, mi elektis kiel konservonton de mia mirinda historio, por ke ĝi eble post mia foriro de la tero povu servi al iuj el ĝiaj loĝantoj kiel utila instruo. Kaj vi, amiko mia, se vi volas vivi inter la homoj, lernu unue respekti la ombron, kaj poste la oron. Se vi volasvivi nur por vi kaj por la pli bona parto en vi, tiam vi ne bezonas konsilon.

Notoj(ekster 2 kaj 17 devenantaj de la tradukinto)[1]Pron.Julius(–́⏑⏑)Eduard(–́⏑⏑)Hicig(⏑́⏑): berlina verkisto, amiko kaj biografo de Chamisso.[2]Pron.Ŝlemil(––́).Schlemihl, aŭ pli boneSchlemiel, estas hebrea nomo kaj signifasTeofiloaŭAmata de Dio. En la popola lingvo de l’ judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno. (Chamisso)[3]kurtko[FGR], radiko enkondukita de la tradukinto: pola militista tuniko, Fkurtkeaŭkurtka, GKurtka.[4]Baronode la Motte-Fouqué, pron.de(⏑)la(⏑)Mot-Fuke(⏑́––́): germana poeto, amiko de Chamisso, aŭtoro deOndino(trad.Myslik).[5]Pron.Kunersdorf(–́⏑⏑).[6]Pron.Leopold(–́⏑⏑): germana formo deLeopoldo.[7]Pron.Nenhaŭzen(⏑–́⏑).[8]Pron.Gelertes Berlin(⏑–́⏑⏑–́): „Instruita Berlino“, gazeto eldonita de Hitzig.[9]Pron.Krukŝenk(⏑́⏑): angla karikaturisto kaj kuprogravuristo.[10]Pron.Hofman(⏑́–): romantika verkisto-komponisto; detala artikolo pri li troviĝas en la libroLa Vendreda Klubo(Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921).[11]Pron.Burgŝtrase(⏑́–⏑): „Fortikkastela strato“.[12]La dua eldono havis alaĵon de poemoj.[13]Tiun poemon Chamisso antaŭmetis al la tria eldono.[14]Pron.Jon(–) aŭ, angle,Ĝon(⏑).[15]Pron.Fani(⏑́–), mallongiga formo deFranciskino.[16]Pron.Dolend(⏑́⏑): anglo, kiu en 1757 konstrukciis la unuan lornon.[17]Diversaj, troviĝantaj en la buŝo de ĉiu vartistino, valoraĵoj kaj talismanoj de niaj popolrakontoj. — Lakreviga radikomalfermas ĉiun pordon kaj disbatas ĉiun seruron. La nigra pego (Picus martius) ĝin konas. Li konstruas sian neston en kavaj arboj, kaj oni devas ŝtopi la aperturon, post kiam la birdo elflugis. Li alportos la radikon, por malfermi sian neston; oni devas kapti lin, por ĝin havigi al si. — La rakontoj pri lamandragoroestas tre diferencaj. Estas tre malfacile, havigi ĝin al si; ĝi donas specialan kapablon, akiri trezorojn. —Naskemaj monerojestas kupraj moneroj, kiuj ĉiufoje, kiam oni turnas ilin, demetas ormoneron. —Rabtaleroestas talero, kiu ĉiam revenas al sia mastro kunportante la monerojn survoje tuŝitajn. — Latelertukoestas tablotuko, kiu kovras sin per ĉiuj manĝaĵoj dezirataj. — Lapendigila gnomoestas enbotela diablo faranta, kion oni volas, kaj donanta, kion oni postulas. Oni aĉetas lin por mono, sed oni povas siavice vendi ĝin nur por prezo malpli granda, ol oni mem donis. Lia rajto estas, kiel propraĵon kunpreni la lastan posedanton, kiu jam ne povas liberigi sin de li, ĉar la prezo fariĝis tro malalta. (Chamisso)[18]La Magia Ringo(Der Zauberring): verko deFouqué(v. 4).[19]Pron.Bendel(⏑́⏑): la nomo de la servosoldato deChamisso.[20]Faf(f)ner(⏑́⏑): laŭ la norda mitologio drako gardanta trezoron de oro.[21]Pron.Reskel(⏑́⏑): angla vorto signifanta „fripono“.[22]Pron.Mina(–́⏑): mallongiga formo deVilhelmino.[23]Latina, pron.Justo(⏑́–)judikio(–⏑́⏑–)Dei(⏑́–)judikatus(–⏑–́⏑)sum(⏑); ...kondemnatus(⏑⏑–́⏑)sum:Per la justa juĝo de Dio mi estas juĝita, per la justa juĝo de Dio mi estas kondamnita.[24]sepmejlobotoj: botoj, kiuj ĉe ĉiu paŝo antaŭenportas sian posedanton sep mejlojn.[25]Latina, pron.Ŝlemilium(––́⏑⏑): „Schlemihl-ejo“.[26]Latina, pron.Tikius(–́⏑⏑),De(–)rebus(–́⏑)gestis(⏑́–)Polikili(⏑⏑⏑́–):Pri la elfaroj de Knabo-Fingro. Celita estasTieck, Leben und Taten des kleinen Thomas, genannt Däumchen(Vivo kaj agoj de la malgranda Tomo, nomata Dikfingreto).

Notoj

(ekster 2 kaj 17 devenantaj de la tradukinto)

[1]Pron.Julius(–́⏑⏑)Eduard(–́⏑⏑)Hicig(⏑́⏑): berlina verkisto, amiko kaj biografo de Chamisso.

[1]Pron.Julius(–́⏑⏑)Eduard(–́⏑⏑)Hicig(⏑́⏑): berlina verkisto, amiko kaj biografo de Chamisso.

[2]Pron.Ŝlemil(––́).Schlemihl, aŭ pli boneSchlemiel, estas hebrea nomo kaj signifasTeofiloaŭAmata de Dio. En la popola lingvo de l’ judoj tio estas la nomo de mallertaj kaj malbonŝancaj homoj, kiuj sukcesas pri nenio en la mondo. Tia Schlemihl rompas sian fingron en la veŝta poŝo, li falas sur la dorson, rompas sian nazan oston, li ĉiam venas malĝustatempe. Schlemihl, kies nomo fariĝis proverba, estas persono, pri kiu la Talmudo rakontas jenan okazaĵon: Li havis interrilatojn kun la edzino de rabeno, lasas sin kapti ĉe tio kaj estas mortigata. La komento elmontras la malbonŝancon de tiu Schlemihl, kiu devas tiel alte elpagi, kion ĉiu alia faras sen puno. (Chamisso)

[3]kurtko[FGR], radiko enkondukita de la tradukinto: pola militista tuniko, Fkurtkeaŭkurtka, GKurtka.

[3]kurtko[FGR], radiko enkondukita de la tradukinto: pola militista tuniko, Fkurtkeaŭkurtka, GKurtka.

[4]Baronode la Motte-Fouqué, pron.de(⏑)la(⏑)Mot-Fuke(⏑́––́): germana poeto, amiko de Chamisso, aŭtoro deOndino(trad.Myslik).

[4]Baronode la Motte-Fouqué, pron.de(⏑)la(⏑)Mot-Fuke(⏑́––́): germana poeto, amiko de Chamisso, aŭtoro deOndino(trad.Myslik).

[5]Pron.Kunersdorf(–́⏑⏑).

[5]Pron.Kunersdorf(–́⏑⏑).

[6]Pron.Leopold(–́⏑⏑): germana formo deLeopoldo.

[6]Pron.Leopold(–́⏑⏑): germana formo deLeopoldo.

[7]Pron.Nenhaŭzen(⏑–́⏑).

[7]Pron.Nenhaŭzen(⏑–́⏑).

[8]Pron.Gelertes Berlin(⏑–́⏑⏑–́): „Instruita Berlino“, gazeto eldonita de Hitzig.

[8]Pron.Gelertes Berlin(⏑–́⏑⏑–́): „Instruita Berlino“, gazeto eldonita de Hitzig.

[9]Pron.Krukŝenk(⏑́⏑): angla karikaturisto kaj kuprogravuristo.

[9]Pron.Krukŝenk(⏑́⏑): angla karikaturisto kaj kuprogravuristo.

[10]Pron.Hofman(⏑́–): romantika verkisto-komponisto; detala artikolo pri li troviĝas en la libroLa Vendreda Klubo(Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921).

[10]Pron.Hofman(⏑́–): romantika verkisto-komponisto; detala artikolo pri li troviĝas en la libroLa Vendreda Klubo(Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig 1921).

[11]Pron.Burgŝtrase(⏑́–⏑): „Fortikkastela strato“.

[11]Pron.Burgŝtrase(⏑́–⏑): „Fortikkastela strato“.

[12]La dua eldono havis alaĵon de poemoj.

[12]La dua eldono havis alaĵon de poemoj.

[13]Tiun poemon Chamisso antaŭmetis al la tria eldono.

[13]Tiun poemon Chamisso antaŭmetis al la tria eldono.

[14]Pron.Jon(–) aŭ, angle,Ĝon(⏑).

[14]Pron.Jon(–) aŭ, angle,Ĝon(⏑).

[15]Pron.Fani(⏑́–), mallongiga formo deFranciskino.

[15]Pron.Fani(⏑́–), mallongiga formo deFranciskino.

[16]Pron.Dolend(⏑́⏑): anglo, kiu en 1757 konstrukciis la unuan lornon.

[16]Pron.Dolend(⏑́⏑): anglo, kiu en 1757 konstrukciis la unuan lornon.

[17]Diversaj, troviĝantaj en la buŝo de ĉiu vartistino, valoraĵoj kaj talismanoj de niaj popolrakontoj. — Lakreviga radikomalfermas ĉiun pordon kaj disbatas ĉiun seruron. La nigra pego (Picus martius) ĝin konas. Li konstruas sian neston en kavaj arboj, kaj oni devas ŝtopi la aperturon, post kiam la birdo elflugis. Li alportos la radikon, por malfermi sian neston; oni devas kapti lin, por ĝin havigi al si. — La rakontoj pri lamandragoroestas tre diferencaj. Estas tre malfacile, havigi ĝin al si; ĝi donas specialan kapablon, akiri trezorojn. —Naskemaj monerojestas kupraj moneroj, kiuj ĉiufoje, kiam oni turnas ilin, demetas ormoneron. —Rabtaleroestas talero, kiu ĉiam revenas al sia mastro kunportante la monerojn survoje tuŝitajn. — Latelertukoestas tablotuko, kiu kovras sin per ĉiuj manĝaĵoj dezirataj. — Lapendigila gnomoestas enbotela diablo faranta, kion oni volas, kaj donanta, kion oni postulas. Oni aĉetas lin por mono, sed oni povas siavice vendi ĝin nur por prezo malpli granda, ol oni mem donis. Lia rajto estas, kiel propraĵon kunpreni la lastan posedanton, kiu jam ne povas liberigi sin de li, ĉar la prezo fariĝis tro malalta. (Chamisso)

[18]La Magia Ringo(Der Zauberring): verko deFouqué(v. 4).

[18]La Magia Ringo(Der Zauberring): verko deFouqué(v. 4).

[19]Pron.Bendel(⏑́⏑): la nomo de la servosoldato deChamisso.

[19]Pron.Bendel(⏑́⏑): la nomo de la servosoldato deChamisso.

[20]Faf(f)ner(⏑́⏑): laŭ la norda mitologio drako gardanta trezoron de oro.

[20]Faf(f)ner(⏑́⏑): laŭ la norda mitologio drako gardanta trezoron de oro.

[21]Pron.Reskel(⏑́⏑): angla vorto signifanta „fripono“.

[21]Pron.Reskel(⏑́⏑): angla vorto signifanta „fripono“.

[22]Pron.Mina(–́⏑): mallongiga formo deVilhelmino.

[22]Pron.Mina(–́⏑): mallongiga formo deVilhelmino.

[23]Latina, pron.Justo(⏑́–)judikio(–⏑́⏑–)Dei(⏑́–)judikatus(–⏑–́⏑)sum(⏑); ...kondemnatus(⏑⏑–́⏑)sum:Per la justa juĝo de Dio mi estas juĝita, per la justa juĝo de Dio mi estas kondamnita.

[23]Latina, pron.Justo(⏑́–)judikio(–⏑́⏑–)Dei(⏑́–)judikatus(–⏑–́⏑)sum(⏑); ...kondemnatus(⏑⏑–́⏑)sum:Per la justa juĝo de Dio mi estas juĝita, per la justa juĝo de Dio mi estas kondamnita.

[24]sepmejlobotoj: botoj, kiuj ĉe ĉiu paŝo antaŭenportas sian posedanton sep mejlojn.

[24]sepmejlobotoj: botoj, kiuj ĉe ĉiu paŝo antaŭenportas sian posedanton sep mejlojn.

[25]Latina, pron.Ŝlemilium(––́⏑⏑): „Schlemihl-ejo“.

[25]Latina, pron.Ŝlemilium(––́⏑⏑): „Schlemihl-ejo“.

[26]Latina, pron.Tikius(–́⏑⏑),De(–)rebus(–́⏑)gestis(⏑́–)Polikili(⏑⏑⏑́–):Pri la elfaroj de Knabo-Fingro. Celita estasTieck, Leben und Taten des kleinen Thomas, genannt Däumchen(Vivo kaj agoj de la malgranda Tomo, nomata Dikfingreto).

Noto de transskribinto:Mi iom refaris la prezenton de la piednotoj, kaj forigis ties paĝnumero-referencoj. Mi registris ŝanĝojn en la teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Noto de transskribinto:

Mi iom refaris la prezenton de la piednotoj, kaj forigis ties paĝnumero-referencoj. Mi registris ŝanĝojn en la teksto per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Back to IndexNext