Akto V.
(VenasProsperomagie vestita, kajArielo).Prospero.Nun mia plano venas al finiĝo.Spiritoj magipove min obeisOportunege. Horo nun kioma?Arielo.La sesa proksimiĝas. Vi promesisKe tiam ĉesos nia laborado.Prospero.Promeson mian certe mi plenumos,Ĉar bone vi min servis. Diru kienLa Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis.Arielo.Sub l’ ombrodona via tiliaro,Malliberuloj, kune ili starasTerure timigitaj; en la statoPor ilin puni de vi preparita,Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos.La Reĝo, lia frato, kaj la viaTriope staras strange konsternitaj,Dum la ceteraj ploras apud ili,—Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo,Sur kies blankan barbon larmoj falasSimile al malvarmaj vintraj gutojDe kana tegmentrando. Via povoĈagrenas ilin nun interne tielKe ilin vidi tuŝus vian koron.Prospero.Ĉu vi, spirito, tion vere pensas?Arielo.Min tuŝus tio se mi estus homa.Prospero.Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas.Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn,Dum, similul’ ilia, mi ne sentosPli ol vi kompatema?—Kiel iliĈu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas?Malbone kvankam ili kun mi agis,Kaj vundis min profunde, mi forpelosKoleron mian propran: grandanimoOl venĝo estas virto pli laŭdinda.Pentantajn ilin povas mi pardoni,Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo,Kaj ilin liberigu. MagiaĵonTuj rompos mi, al ĉiu por redoniSentemon ĝustan.Arielo.Tuj mi iros, Mastro. (Foriras).Prospero.Koboldoj riveretaj kaj montetaj,Lagamistetoj, arbarvizitistoj;Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas,Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon;Duonestaĵoj, kiuj sub la luno,Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojnMaĉeblajn tute ne de la ŝafino;Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas,Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon—Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj,Tagmezan povis mi nubigi sunon,Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn,Eĉ verdan maron kun ĉielo bluaInterbatigi muĝe; mi fulmigisTra laŭtkrakanta tondro; fajre fendisLa Jupiteran kverkon per difulmo.Mi skuis promontoran fundamenton,Elradikigis cedron kaj pinarbon;Eĉ tomboj vekis siajn endormantojnKaj malfermiĝis ilin por forsendi,Per mira povo mia.—Sed nun ĉesuLa magiarto, de mi forĵurita;Ĉar, poste iom da muziko dolĉa,(Tuj de mi dezirata por ke baldaŭPentuloj sentojn siajn ree havu)Korege rompos mi bastonon mianKaj teren ĝin enfosos multajn futojn,Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon,La libron mi dronigos!(Solena Muziko).(RevenasArielo; lin sekvasAlonzokun freneza mieno, kune kunGonzalo;SebastianokajAntonio, sammaniere, kune kunAdrianokajFrancisko.—Ili ĉiuj enpaŝis la rondon, kiunProsperoestis antaŭpretiginta: tie ili staras magie senmovaj; tion vidante,Prosperoparolas:)Ari’ solena, taŭga kuracado,Nun senutilan vian tutan cerbonRekonsciigu, en kranio via:Cetere vi en magipovo staras.—Gonzalo! virta, honorinda viro,Okuloj miaj simpatie plorasKun viaj; falas de mi frataj larmoj . . .—Magio nun rapide malaperos,Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton,Iliaj sentoj la nebulan statonForigos tuj, kaj ree sin ekvekos.—Gonzalo! bona vir’, savinto mia,Subul’ al via Reĝo tre fidela,Noblanimulo, estos viaj servojPagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj!Alonzo, tre kruele vi agadisKun mi kaj kara infanino mia,Kaj tiu via frato krime helpis,——Sebastian’ interne tion sentas—Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia,Mortigis, ambicie, natursentojn,Sebastianon puŝis al perfido . . .—Duoble li pro tio nun suferas!—La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . .Sed al vi mi pardonas, Antonio.—Ilia komprenado ekrevenas:Idealfluo sane replenigosPensrandon magiŝlime nun kovritan.El ili tamen min neniu konus,Eĉ se min ili vidus.—Arielo,Alportu mian glavon kaj ĉapelon.(ForirasArielo).Nun tute magiveston mi deprenu,Kaj kiel dukon de Milan’ min montru.(AlArielokiu revenas kaj helpas vesti lin).Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos!Arielokantas:Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,En primolo kuŝos ni,Tie ni ripozos, dumLa strigo vokos en mallum’.Sur vesperto rajdos miPost la somer’, gaje, ho!Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’.Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,Varmigos min la brila sun’,Sub arba floro mi vivos nun!Prospero.Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos;Sed vi libera estos aerido.Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ veniguŜipestron kaj subestron ĉiam viglajn,Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn.Tuj iru.Arielo.Mastro, mi l’ aeron glutos:Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos.(ForirasArielo).Gonzalo.Turmento, peno, miro kaj miregoĈi tie loĝas: ke ĉiela povoKonduku nin el la insul’ terura!Prospero.La suferintan dukon de Milano,Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo!Por pli ĉertigi ke vivanto princaAl vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas:Ĉar al vi kaj sekvantoj mi dezirasBonvenon, kore!Alonzo.Ĉu Prosper’ vi estas,Aŭ sorĉapero por min malinformi,Ne povus nun mi diri: via pulsoTre home batas certe: mi ekpensasKe, de l’ intervidiĝo nia lastaĜis nun, posedas min frenezo ia. . . .Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon,Rakonton strangan?—La dukecon vianForlasas mi, de vi nun peteganto!Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero!Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas?Prospero.Unue, nobla maljunul’ Gonzalo,Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu:Honoro via estas netaksebla,Eĉ senegala.Gonzalo.Ĉu ĉi tio estas?Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . .Prospero.StrangaĵeconInsulnaskitan, vi ankoraŭ sentas;Ĝi ne permesas al vi veron vidi.Bonvenon koran al amikoj miaj!—(Flanken alSebastianokajAntonio).Se tamen volus mi, kortega paro,Malkaŝi perfidaĵon vian, vereSur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo;Sed mi silentos.Sebastiano(flanken).Li diable prava!Prospero(alAntonio).Vi, malbonulo, kiun frato’ nomiEĉ buŝon malpurigus, mi pardonasKulpegojn viajn tute, postulanteKe al mi tuj duklandon vi redonu—Sed tion nepre vi devige faros—Alonzo.Se estas vi Prosper’, al ni rakontuDetale vian ĝis nun konserviĝon;Klarigu tiun ĉi interrenkonton—Ĉar de tri horoj nur, ni mariranteSuferis ŝippereon sur ŝtonbordo,Kaj tie mi (kruela penso!) perdisKaregan filon!Prospero.Tre mi vin kompatas!Alonzo.Neriparebla perdo! PaciencoKuraci ĝin ne povas.Prospero.Sed mi pensasKe vi ne tute petas ĝian helpon:Al mi, por sama perdo, paciencoFariĝas kontenteco konsolanta.Alonzo.Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”?Prospero.Sama,Kaj ankaŭ tute nova. ElporteblaPor fari ĝin mi havas nur rimedojnOl viaj pli malfortajn, ĉar filinonNe antaŭ longe perdis mi.Alonzo.Filinon?Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino,En Neapolo nun ne estas ili?Por okazigi tion, tre volonte,Anstataŭ filo mia, sur marfundoMi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon,Ŝin kiam perdis vi?Prospero.En la Ventego,Samtempe kiam vi la filon perdis.Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj,Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubasL’ ateston de okuloj kaj oreloj;Sed, kiel ajn vi provizore perdisDe l’ sentoj uzon, sciu nun ke certeProsper’ mi estas, mi la rajta duko,Mi, kiu, forpelita el MilanoAtingis poste la insulon kiesĈefviro estas mi, sur kies bordoOkazis via propra ŝippereo.Sed tian ĉiutagan historionNek povus mi rakonti en kunsido,Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo,Al la grotĉambro nur kortego mia.Interne sekvantar’ nenia staras,Ekstere ne subuloj: nun, rigardu!Tuj, pro duklando kiun vi redonas,Mi pagos vin per multa plibonaĵo:Almenaŭ kontentigos vin la vidoEĉ pli ol min duklando.(La grotĉambro malfermiĝas kaj montrasFerdinandonkajMirandonŝakludantajn).Mirando.Vi friponas,Karulo—Ferdinando.Ne, amata koro mia,Por tuta mond’ ne volus mi falsludi.Mirando.Falsludi povus vi, por dudek regnoj,Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas.Alonzo.Se estas tio nur insulaperoKaregan filon mi dufoje perdos.Sebastiano.Mirakl’ altega!Ferdinando.Kvankam muĝas l’ ondoj,Kompaton havis ili: mi nepraveMalbenis ilin.(Genufleksas alAlonzo).Alonzo.Ke plenkoraj benojDe ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute:Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis?Mirando.Ho! miro! kiom da kreitoj belajNun staras tie ĉi! homaro nobla!Belega, nova!Prospero.Nova por vi, kara.Alonzo(alFerdinando).Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis,Al mi konigu—kvankam reciprokeNur estas vi trihoraj gekonatoj—Ĉu estas ŝi diin’ nin disigintaPor nin reunuigi?Ferdinando.Ne, sinjoro;Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo,Ŝi mia estas, de mi elektitaEn tempo, kiam nek de vi permesonMi peti povis, nek vin pensis viva;Filino de Milana fama duko——Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan,De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan—De kiu novan vivon mi ricevis:Per kara fianĉino li fariĝasNun dua patro mia.Alonzo.Patro ŝiaFariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnasPardonon peti de l’ infano mia!Prospero.Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝuMemoron nian per la malbonaĵoFeliĉe nun pasinta.Gonzalo.Mi interneĴus tiel ĝoje ploris, ke pli frueNe povis mi paroli . . . Dioj povaj!Rigardu, benu per duobla kronoGeprincojn niajn! Ĉar vi markis vojonPor la interrenkonto!Alonzo.Amen! Estu!Gonzalo.Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝisPor ke l’ idaro lia reĝe siduSur Neapola trono? Estu ĝojaj!Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribuEn orleteroj sur kolonoj daŭraj.Vojaĝo mira! edzon en TunisoAkiris Klaribel’; per ŝippereoEdzinon ŝia frato FerdinandoFeliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon,Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan—En insulet’ retrovas.Alonzo(alFerdinandokajMirando).Viajn manojnAl mi nun donu: doloriĝu koroNe deziranta al vi ĝojon.Gonzalo.Amen!(RevenasArielokun ŝipestro kaj subestro tute miregante sekvantaj lin).Sinjoro! nun rigardu, el ni vivasPli multaj ol eĉ povus ni esperi!Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdirisKe tia maltaŭgulo ne droniĝosSe estas pendigilo apud bordo?Marblasfemulo, tute vi silentas:Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri?Subestro.Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn,Novaĵo la plej bona certe estas:Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝisDe l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto,Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipoNun estas bele taŭga por mariri,Kaj tia kia ĝi antaŭe estis.Arielo(flanken alProspero).Sinjoro, mi plenumis tiun servonDum forestado mia.Prospero(flanken alArielo).Mirestaĵo!Alonzo.Okazoj tiaj ne naturaj estas:Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru,Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis?Subestro.Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝosVolonte al Vi mi sciigos tion . . .Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj,Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . BruegaĵoKatena, bleka, muĝa, kaj kriegaEl tiu loko nin terure vekis . . .Liberaj tiam, ni mirege vidisLa reĝan, bonan, bravan ŝipon nian,Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga.Ŝipestro nia vigle, gaje kurisPor ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo,Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . .Kaj tien ĉi veniĝis . . .Arielo(flanken alProspero).Ĉu mi boneElfaris vian volon?Prospero(flanken alArielo).Diligente!Tuj estos vi libera!Alonzo.LabirintonSimilan viro ajn neniam paŝis;Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta,La tuton antaŭplanis. OrakoloNur povus ĝin klarigi.Prospero.Reĝa Moŝto,Plu ne turmentu nun spiriton vianPri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe.Ne longe de nun, poste mi klarigosOkazojn, kiujn eble vi aprobos:Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas.(Flanken alArielo) Spirito, venu: tuj nun liberiguEĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn.(ForirasArielo).Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu.Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj,Sed ilin vi kredeble ne memoras.(RevenasArieloenpuŝantaKalibanon,Stefanon, kajTrinkulon, kiuj portas la ŝtelitan vestaĵon).Stefano.Ĉiu homo elturniĝu por la ceteraj, kaj neniu estu singardema, ĉar ĉio estas nur ŝanco. Kuraĝe! monstregulo! kuraĝe!Trinkulo.Se kredindaj estas la spioniloj kiujn mi portas vizaĝe, jen estas bela vidaĵo!Kalibano.Setebos! estas jen spiritoj gloraj!Kaj kiel bela estas mia mastro!Mi timas ke li min severe punos.Sebastiano.Ha, ha! sinjoro mia, Antonio,Objektoj tiaj, diru, kiaj estas?Ĉu aĉeteblaj?Antonio.Ili? Kompreneble,Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla.Prospero.La montron de la trio bone notu,Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas?De tiu malbelulo la patrinoPotenca sorĉistino tiel estis,Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli,Alfluon kaj forfluon vole fari,Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope,Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis—La duondiablido min mortigi,Per helpo de kunuloj, jam intencis;Du el maltaŭganaro vi mem konas:Ĉi tiu mallumaĵo estas mia.Kalibano.Min morte pinĉos li!Alonzo.Kelisto mia,Ĉu li drinkema estas ne Stefano?Sebastiano.Ebria nun, li kie ŝtelis vinon?Alonzo.Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas:El kie prenis ili la likvoronMaturiĝantan en la maltaŭguloj?Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru!Trinkulo.De l’ tempo de mia lasta renkonto kun Vi, mi troviĝis en tia peklaĵo, ke kredeble ĝi neniam foriros el miaj ostoj: mi ne timos muŝovĝermiĝon!Sebastiano.Nu! kion vi diras, Stefano?Stefano.Ne tuŝu min! Mi jam ne estas Stefano, sed nur streĉego!Prospero.Vi volus esti Reĝo de l’ insulo?Stefano.Doloran Reĝon havus do l’ insulo.Alonzo(montranteKalibanon).Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis!Prospero.Malbonkonduta estas li, Sinjoro,Eĉ tiel kiel estas li malbela—Vi tri, tuj iru en grotĉambron mianKaj bele ĝin balau kaj ornamu,Pardonon mian se vi gajni volas.Kalibano.Mi certe volas. En la estontecoPli saĝa tute estos mi, kaj penosPardonon de la mastro por ricevi.Ho triobleduobla mi azeno!Por dio mi trinkulon tian prenisKaj malspritulon mi adoris!Prospero.Iru!Alonzo.For de ĉi tie kaj pakaĵon portuAl ĝia loko—Sebastiano.Kie ĝin vi ŝtelis.(ForirasKalibano,Stefano, kajTrinkulo).Prospero.Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj,Bonvolu tuj akcepti la gastamonDe simpla groto, kie vi ripozosĈi tiun noktodaŭron. Tre rapideLa tempon ni pasigos: mi rakontosAl vi la mian vivon, de l’ momentoEn kiu la insulon mi atingis.Matene morgaŭ vin mi kunkondukosEn vian ŝipon, poste Neapolon,Ĉefurbon kie mi esperas vidiDe niaj gekaruloj la edziĝon,Kaj fine, en Milano mia, vivosMin pretiĝante por la tombo.Alonzo.Vere,Mi tre deziras aŭdi la rakontonDe viaj aventuroj en l’ insulo:Tre stranga devus esti.Prospero.Vi ĝin aŭdos:Mi ĉion diros; mi al vi promesasKvietajn ondojn, tre facilajn ventojn,Eĉ tian marveturon ke vi trafosŜiparon vian kvankam malproksiman—(AlArielo) Vi, Arielo, tion tuj elfaros,Birdeto kara, tiam, liberiĝu!Adiaŭ, Ariel’!—(AlAlonzokaj aliaj) Kun mi nun venu!(Ĉiuj foriras).
(VenasProsperomagie vestita, kajArielo).
Prospero.
Nun mia plano venas al finiĝo.Spiritoj magipove min obeisOportunege. Horo nun kioma?
Nun mia plano venas al finiĝo.
Spiritoj magipove min obeis
Oportunege. Horo nun kioma?
Arielo.
La sesa proksimiĝas. Vi promesisKe tiam ĉesos nia laborado.
La sesa proksimiĝas. Vi promesis
Ke tiam ĉesos nia laborado.
Prospero.
Promeson mian certe mi plenumos,Ĉar bone vi min servis. Diru kienLa Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis.
Promeson mian certe mi plenumos,
Ĉar bone vi min servis. Diru kien
La Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis.
Arielo.
Sub l’ ombrodona via tiliaro,Malliberuloj, kune ili starasTerure timigitaj; en la statoPor ilin puni de vi preparita,Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos.La Reĝo, lia frato, kaj la viaTriope staras strange konsternitaj,Dum la ceteraj ploras apud ili,—Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo,Sur kies blankan barbon larmoj falasSimile al malvarmaj vintraj gutojDe kana tegmentrando. Via povoĈagrenas ilin nun interne tielKe ilin vidi tuŝus vian koron.
Sub l’ ombrodona via tiliaro,
Malliberuloj, kune ili staras
Terure timigitaj; en la stato
Por ilin puni de vi preparita,
Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos.
La Reĝo, lia frato, kaj la via
Triope staras strange konsternitaj,
Dum la ceteraj ploras apud ili,—
Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo,
Sur kies blankan barbon larmoj falas
Simile al malvarmaj vintraj gutoj
De kana tegmentrando. Via povo
Ĉagrenas ilin nun interne tiel
Ke ilin vidi tuŝus vian koron.
Prospero.
Ĉu vi, spirito, tion vere pensas?
Ĉu vi, spirito, tion vere pensas?
Arielo.
Min tuŝus tio se mi estus homa.
Min tuŝus tio se mi estus homa.
Prospero.
Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas.Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn,Dum, similul’ ilia, mi ne sentosPli ol vi kompatema?—Kiel iliĈu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas?Malbone kvankam ili kun mi agis,Kaj vundis min profunde, mi forpelosKoleron mian propran: grandanimoOl venĝo estas virto pli laŭdinda.Pentantajn ilin povas mi pardoni,Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo,Kaj ilin liberigu. MagiaĵonTuj rompos mi, al ĉiu por redoniSentemon ĝustan.
Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas.
Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn,
Dum, similul’ ilia, mi ne sentos
Pli ol vi kompatema?—Kiel ili
Ĉu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas?
Malbone kvankam ili kun mi agis,
Kaj vundis min profunde, mi forpelos
Koleron mian propran: grandanimo
Ol venĝo estas virto pli laŭdinda.
Pentantajn ilin povas mi pardoni,
Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo,
Kaj ilin liberigu. Magiaĵon
Tuj rompos mi, al ĉiu por redoni
Sentemon ĝustan.
Arielo.
Tuj mi iros, Mastro. (Foriras).
Tuj mi iros, Mastro. (Foriras).
Prospero.
Koboldoj riveretaj kaj montetaj,Lagamistetoj, arbarvizitistoj;Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas,Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon;Duonestaĵoj, kiuj sub la luno,Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojnMaĉeblajn tute ne de la ŝafino;Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas,Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon—Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj,Tagmezan povis mi nubigi sunon,Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn,Eĉ verdan maron kun ĉielo bluaInterbatigi muĝe; mi fulmigisTra laŭtkrakanta tondro; fajre fendisLa Jupiteran kverkon per difulmo.Mi skuis promontoran fundamenton,Elradikigis cedron kaj pinarbon;Eĉ tomboj vekis siajn endormantojnKaj malfermiĝis ilin por forsendi,Per mira povo mia.—Sed nun ĉesuLa magiarto, de mi forĵurita;Ĉar, poste iom da muziko dolĉa,(Tuj de mi dezirata por ke baldaŭPentuloj sentojn siajn ree havu)Korege rompos mi bastonon mianKaj teren ĝin enfosos multajn futojn,Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon,La libron mi dronigos!
Koboldoj riveretaj kaj montetaj,
Lagamistetoj, arbarvizitistoj;
Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas,
Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon;
Duonestaĵoj, kiuj sub la luno,
Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojn
Maĉeblajn tute ne de la ŝafino;
Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas,
Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon—
Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj,
Tagmezan povis mi nubigi sunon,
Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn,
Eĉ verdan maron kun ĉielo blua
Interbatigi muĝe; mi fulmigis
Tra laŭtkrakanta tondro; fajre fendis
La Jupiteran kverkon per difulmo.
Mi skuis promontoran fundamenton,
Elradikigis cedron kaj pinarbon;
Eĉ tomboj vekis siajn endormantojn
Kaj malfermiĝis ilin por forsendi,
Per mira povo mia.—Sed nun ĉesu
La magiarto, de mi forĵurita;
Ĉar, poste iom da muziko dolĉa,
(Tuj de mi dezirata por ke baldaŭ
Pentuloj sentojn siajn ree havu)
Korege rompos mi bastonon mian
Kaj teren ĝin enfosos multajn futojn,
Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon,
La libron mi dronigos!
(Solena Muziko).
(RevenasArielo; lin sekvasAlonzokun freneza mieno, kune kunGonzalo;SebastianokajAntonio, sammaniere, kune kunAdrianokajFrancisko.—Ili ĉiuj enpaŝis la rondon, kiunProsperoestis antaŭpretiginta: tie ili staras magie senmovaj; tion vidante,Prosperoparolas:)
Ari’ solena, taŭga kuracado,Nun senutilan vian tutan cerbonRekonsciigu, en kranio via:Cetere vi en magipovo staras.—Gonzalo! virta, honorinda viro,Okuloj miaj simpatie plorasKun viaj; falas de mi frataj larmoj . . .—Magio nun rapide malaperos,Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton,Iliaj sentoj la nebulan statonForigos tuj, kaj ree sin ekvekos.—Gonzalo! bona vir’, savinto mia,Subul’ al via Reĝo tre fidela,Noblanimulo, estos viaj servojPagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj!Alonzo, tre kruele vi agadisKun mi kaj kara infanino mia,Kaj tiu via frato krime helpis,——Sebastian’ interne tion sentas—Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia,Mortigis, ambicie, natursentojn,Sebastianon puŝis al perfido . . .—Duoble li pro tio nun suferas!—La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . .Sed al vi mi pardonas, Antonio.—Ilia komprenado ekrevenas:Idealfluo sane replenigosPensrandon magiŝlime nun kovritan.El ili tamen min neniu konus,Eĉ se min ili vidus.—Arielo,Alportu mian glavon kaj ĉapelon.
Ari’ solena, taŭga kuracado,
Nun senutilan vian tutan cerbon
Rekonsciigu, en kranio via:
Cetere vi en magipovo staras.—
Gonzalo! virta, honorinda viro,
Okuloj miaj simpatie ploras
Kun viaj; falas de mi frataj larmoj . . .
—Magio nun rapide malaperos,
Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton,
Iliaj sentoj la nebulan staton
Forigos tuj, kaj ree sin ekvekos.—
Gonzalo! bona vir’, savinto mia,
Subul’ al via Reĝo tre fidela,
Noblanimulo, estos viaj servoj
Pagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj!
Alonzo, tre kruele vi agadis
Kun mi kaj kara infanino mia,
Kaj tiu via frato krime helpis,—
—Sebastian’ interne tion sentas—
Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia,
Mortigis, ambicie, natursentojn,
Sebastianon puŝis al perfido . . .
—Duoble li pro tio nun suferas!—
La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . .
Sed al vi mi pardonas, Antonio.
—Ilia komprenado ekrevenas:
Idealfluo sane replenigos
Pensrandon magiŝlime nun kovritan.
El ili tamen min neniu konus,
Eĉ se min ili vidus.—Arielo,
Alportu mian glavon kaj ĉapelon.
(ForirasArielo).
Nun tute magiveston mi deprenu,Kaj kiel dukon de Milan’ min montru.
Nun tute magiveston mi deprenu,
Kaj kiel dukon de Milan’ min montru.
(AlArielokiu revenas kaj helpas vesti lin).
Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos!
Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos!
Arielokantas:
Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,En primolo kuŝos ni,Tie ni ripozos, dumLa strigo vokos en mallum’.Sur vesperto rajdos miPost la somer’, gaje, ho!Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’.Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,Varmigos min la brila sun’,Sub arba floro mi vivos nun!
Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,
En primolo kuŝos ni,
Tie ni ripozos, dum
La strigo vokos en mallum’.
Sur vesperto rajdos mi
Post la somer’, gaje, ho!
Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,
Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’.
Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,
Varmigos min la brila sun’,
Sub arba floro mi vivos nun!
Prospero.
Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos;Sed vi libera estos aerido.Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ veniguŜipestron kaj subestron ĉiam viglajn,Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn.Tuj iru.
Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos;
Sed vi libera estos aerido.
Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ venigu
Ŝipestron kaj subestron ĉiam viglajn,
Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn.
Tuj iru.
Arielo.
Mastro, mi l’ aeron glutos:Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos.
Mastro, mi l’ aeron glutos:
Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos.
(ForirasArielo).
Gonzalo.
Turmento, peno, miro kaj miregoĈi tie loĝas: ke ĉiela povoKonduku nin el la insul’ terura!
Turmento, peno, miro kaj mirego
Ĉi tie loĝas: ke ĉiela povo
Konduku nin el la insul’ terura!
Prospero.
La suferintan dukon de Milano,Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo!Por pli ĉertigi ke vivanto princaAl vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas:Ĉar al vi kaj sekvantoj mi dezirasBonvenon, kore!
La suferintan dukon de Milano,
Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo!
Por pli ĉertigi ke vivanto princa
Al vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas:
Ĉar al vi kaj sekvantoj mi deziras
Bonvenon, kore!
Alonzo.
Ĉu Prosper’ vi estas,Aŭ sorĉapero por min malinformi,Ne povus nun mi diri: via pulsoTre home batas certe: mi ekpensasKe, de l’ intervidiĝo nia lastaĜis nun, posedas min frenezo ia. . . .Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon,Rakonton strangan?—La dukecon vianForlasas mi, de vi nun peteganto!Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero!Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas?
Ĉu Prosper’ vi estas,
Aŭ sorĉapero por min malinformi,
Ne povus nun mi diri: via pulso
Tre home batas certe: mi ekpensas
Ke, de l’ intervidiĝo nia lasta
Ĝis nun, posedas min frenezo ia. . . .
Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon,
Rakonton strangan?—La dukecon vian
Forlasas mi, de vi nun peteganto!
Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero!
Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas?
Prospero.
Unue, nobla maljunul’ Gonzalo,Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu:Honoro via estas netaksebla,Eĉ senegala.
Unue, nobla maljunul’ Gonzalo,
Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu:
Honoro via estas netaksebla,
Eĉ senegala.
Gonzalo.
Ĉu ĉi tio estas?Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . .
Ĉu ĉi tio estas?
Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . .
Prospero.
StrangaĵeconInsulnaskitan, vi ankoraŭ sentas;Ĝi ne permesas al vi veron vidi.Bonvenon koran al amikoj miaj!—
Strangaĵecon
Insulnaskitan, vi ankoraŭ sentas;
Ĝi ne permesas al vi veron vidi.
Bonvenon koran al amikoj miaj!—
(Flanken alSebastianokajAntonio).
Se tamen volus mi, kortega paro,Malkaŝi perfidaĵon vian, vereSur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo;Sed mi silentos.
Se tamen volus mi, kortega paro,
Malkaŝi perfidaĵon vian, vere
Sur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo;
Sed mi silentos.
Sebastiano(flanken).
Li diable prava!
Li diable prava!
Prospero(alAntonio).
Vi, malbonulo, kiun frato’ nomiEĉ buŝon malpurigus, mi pardonasKulpegojn viajn tute, postulanteKe al mi tuj duklandon vi redonu—Sed tion nepre vi devige faros—
Vi, malbonulo, kiun frato’ nomi
Eĉ buŝon malpurigus, mi pardonas
Kulpegojn viajn tute, postulante
Ke al mi tuj duklandon vi redonu—
Sed tion nepre vi devige faros—
Alonzo.
Se estas vi Prosper’, al ni rakontuDetale vian ĝis nun konserviĝon;Klarigu tiun ĉi interrenkonton—Ĉar de tri horoj nur, ni mariranteSuferis ŝippereon sur ŝtonbordo,Kaj tie mi (kruela penso!) perdisKaregan filon!
Se estas vi Prosper’, al ni rakontu
Detale vian ĝis nun konserviĝon;
Klarigu tiun ĉi interrenkonton—
Ĉar de tri horoj nur, ni marirante
Suferis ŝippereon sur ŝtonbordo,
Kaj tie mi (kruela penso!) perdis
Karegan filon!
Prospero.
Tre mi vin kompatas!
Tre mi vin kompatas!
Alonzo.
Neriparebla perdo! PaciencoKuraci ĝin ne povas.
Neriparebla perdo! Pacienco
Kuraci ĝin ne povas.
Prospero.
Sed mi pensasKe vi ne tute petas ĝian helpon:Al mi, por sama perdo, paciencoFariĝas kontenteco konsolanta.
Sed mi pensas
Ke vi ne tute petas ĝian helpon:
Al mi, por sama perdo, pacienco
Fariĝas kontenteco konsolanta.
Alonzo.
Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”?
Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”?
Prospero.
Sama,Kaj ankaŭ tute nova. ElporteblaPor fari ĝin mi havas nur rimedojnOl viaj pli malfortajn, ĉar filinonNe antaŭ longe perdis mi.
Sama,
Kaj ankaŭ tute nova. Elportebla
Por fari ĝin mi havas nur rimedojn
Ol viaj pli malfortajn, ĉar filinon
Ne antaŭ longe perdis mi.
Alonzo.
Filinon?Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino,En Neapolo nun ne estas ili?Por okazigi tion, tre volonte,Anstataŭ filo mia, sur marfundoMi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon,Ŝin kiam perdis vi?
Filinon?
Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino,
En Neapolo nun ne estas ili?
Por okazigi tion, tre volonte,
Anstataŭ filo mia, sur marfundo
Mi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon,
Ŝin kiam perdis vi?
Prospero.
En la Ventego,Samtempe kiam vi la filon perdis.Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj,Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubasL’ ateston de okuloj kaj oreloj;Sed, kiel ajn vi provizore perdisDe l’ sentoj uzon, sciu nun ke certeProsper’ mi estas, mi la rajta duko,Mi, kiu, forpelita el MilanoAtingis poste la insulon kiesĈefviro estas mi, sur kies bordoOkazis via propra ŝippereo.Sed tian ĉiutagan historionNek povus mi rakonti en kunsido,Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo,Al la grotĉambro nur kortego mia.Interne sekvantar’ nenia staras,Ekstere ne subuloj: nun, rigardu!Tuj, pro duklando kiun vi redonas,Mi pagos vin per multa plibonaĵo:Almenaŭ kontentigos vin la vidoEĉ pli ol min duklando.
En la Ventego,
Samtempe kiam vi la filon perdis.
Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj,
Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubas
L’ ateston de okuloj kaj oreloj;
Sed, kiel ajn vi provizore perdis
De l’ sentoj uzon, sciu nun ke certe
Prosper’ mi estas, mi la rajta duko,
Mi, kiu, forpelita el Milano
Atingis poste la insulon kies
Ĉefviro estas mi, sur kies bordo
Okazis via propra ŝippereo.
Sed tian ĉiutagan historion
Nek povus mi rakonti en kunsido,
Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo,
Al la grotĉambro nur kortego mia.
Interne sekvantar’ nenia staras,
Ekstere ne subuloj: nun, rigardu!
Tuj, pro duklando kiun vi redonas,
Mi pagos vin per multa plibonaĵo:
Almenaŭ kontentigos vin la vido
Eĉ pli ol min duklando.
(La grotĉambro malfermiĝas kaj montrasFerdinandonkajMirandonŝakludantajn).
Mirando.
Vi friponas,Karulo—
Vi friponas,
Karulo—
Ferdinando.
Ne, amata koro mia,Por tuta mond’ ne volus mi falsludi.
Ne, amata koro mia,
Por tuta mond’ ne volus mi falsludi.
Mirando.
Falsludi povus vi, por dudek regnoj,Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas.
Falsludi povus vi, por dudek regnoj,
Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas.
Alonzo.
Se estas tio nur insulaperoKaregan filon mi dufoje perdos.
Se estas tio nur insulapero
Karegan filon mi dufoje perdos.
Sebastiano.
Mirakl’ altega!
Mirakl’ altega!
Ferdinando.
Kvankam muĝas l’ ondoj,Kompaton havis ili: mi nepraveMalbenis ilin.
Kvankam muĝas l’ ondoj,
Kompaton havis ili: mi neprave
Malbenis ilin.
(Genufleksas alAlonzo).
Alonzo.
Ke plenkoraj benojDe ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute:Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis?
Ke plenkoraj benoj
De ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute:
Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis?
Mirando.
Ho! miro! kiom da kreitoj belajNun staras tie ĉi! homaro nobla!Belega, nova!
Ho! miro! kiom da kreitoj belaj
Nun staras tie ĉi! homaro nobla!
Belega, nova!
Prospero.
Nova por vi, kara.
Nova por vi, kara.
Alonzo(alFerdinando).
Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis,Al mi konigu—kvankam reciprokeNur estas vi trihoraj gekonatoj—Ĉu estas ŝi diin’ nin disigintaPor nin reunuigi?
Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis,
Al mi konigu—kvankam reciproke
Nur estas vi trihoraj gekonatoj—
Ĉu estas ŝi diin’ nin disiginta
Por nin reunuigi?
Ferdinando.
Ne, sinjoro;Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo,Ŝi mia estas, de mi elektitaEn tempo, kiam nek de vi permesonMi peti povis, nek vin pensis viva;Filino de Milana fama duko——Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan,De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan—De kiu novan vivon mi ricevis:Per kara fianĉino li fariĝasNun dua patro mia.
Ne, sinjoro;
Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo,
Ŝi mia estas, de mi elektita
En tempo, kiam nek de vi permeson
Mi peti povis, nek vin pensis viva;
Filino de Milana fama duko—
—Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan,
De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan—
De kiu novan vivon mi ricevis:
Per kara fianĉino li fariĝas
Nun dua patro mia.
Alonzo.
Patro ŝiaFariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnasPardonon peti de l’ infano mia!
Patro ŝia
Fariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnas
Pardonon peti de l’ infano mia!
Prospero.
Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝuMemoron nian per la malbonaĵoFeliĉe nun pasinta.
Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝu
Memoron nian per la malbonaĵo
Feliĉe nun pasinta.
Gonzalo.
Mi interneĴus tiel ĝoje ploris, ke pli frueNe povis mi paroli . . . Dioj povaj!Rigardu, benu per duobla kronoGeprincojn niajn! Ĉar vi markis vojonPor la interrenkonto!
Mi interne
Ĵus tiel ĝoje ploris, ke pli frue
Ne povis mi paroli . . . Dioj povaj!
Rigardu, benu per duobla krono
Geprincojn niajn! Ĉar vi markis vojon
Por la interrenkonto!
Alonzo.
Amen! Estu!
Amen! Estu!
Gonzalo.
Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝisPor ke l’ idaro lia reĝe siduSur Neapola trono? Estu ĝojaj!Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribuEn orleteroj sur kolonoj daŭraj.Vojaĝo mira! edzon en TunisoAkiris Klaribel’; per ŝippereoEdzinon ŝia frato FerdinandoFeliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon,Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan—En insulet’ retrovas.
Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝis
Por ke l’ idaro lia reĝe sidu
Sur Neapola trono? Estu ĝojaj!
Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribu
En orleteroj sur kolonoj daŭraj.
Vojaĝo mira! edzon en Tuniso
Akiris Klaribel’; per ŝippereo
Edzinon ŝia frato Ferdinando
Feliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon,
Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan—
En insulet’ retrovas.
Alonzo(alFerdinandokajMirando).
Viajn manojnAl mi nun donu: doloriĝu koroNe deziranta al vi ĝojon.
Viajn manojn
Al mi nun donu: doloriĝu koro
Ne deziranta al vi ĝojon.
Gonzalo.
Amen!
Amen!
(RevenasArielokun ŝipestro kaj subestro tute miregante sekvantaj lin).
Sinjoro! nun rigardu, el ni vivasPli multaj ol eĉ povus ni esperi!Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdirisKe tia maltaŭgulo ne droniĝosSe estas pendigilo apud bordo?Marblasfemulo, tute vi silentas:Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri?
Sinjoro! nun rigardu, el ni vivas
Pli multaj ol eĉ povus ni esperi!
Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdiris
Ke tia maltaŭgulo ne droniĝos
Se estas pendigilo apud bordo?
Marblasfemulo, tute vi silentas:
Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri?
Subestro.
Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn,Novaĵo la plej bona certe estas:Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝisDe l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto,Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipoNun estas bele taŭga por mariri,Kaj tia kia ĝi antaŭe estis.
Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn,
Novaĵo la plej bona certe estas:
Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝis
De l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto,
Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipo
Nun estas bele taŭga por mariri,
Kaj tia kia ĝi antaŭe estis.
Arielo(flanken alProspero).
Sinjoro, mi plenumis tiun servonDum forestado mia.
Sinjoro, mi plenumis tiun servon
Dum forestado mia.
Prospero(flanken alArielo).
Mirestaĵo!
Mirestaĵo!
Alonzo.
Okazoj tiaj ne naturaj estas:Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru,Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis?
Okazoj tiaj ne naturaj estas:
Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru,
Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis?
Subestro.
Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝosVolonte al Vi mi sciigos tion . . .Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj,Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . BruegaĵoKatena, bleka, muĝa, kaj kriegaEl tiu loko nin terure vekis . . .Liberaj tiam, ni mirege vidisLa reĝan, bonan, bravan ŝipon nian,Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga.Ŝipestro nia vigle, gaje kurisPor ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo,Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . .Kaj tien ĉi veniĝis . . .
Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝos
Volonte al Vi mi sciigos tion . . .
Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj,
Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . Bruegaĵo
Katena, bleka, muĝa, kaj kriega
El tiu loko nin terure vekis . . .
Liberaj tiam, ni mirege vidis
La reĝan, bonan, bravan ŝipon nian,
Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga.
Ŝipestro nia vigle, gaje kuris
Por ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo,
Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . .
Kaj tien ĉi veniĝis . . .
Arielo(flanken alProspero).
Ĉu mi boneElfaris vian volon?
Ĉu mi bone
Elfaris vian volon?
Prospero(flanken alArielo).
Diligente!Tuj estos vi libera!
Diligente!
Tuj estos vi libera!
Alonzo.
LabirintonSimilan viro ajn neniam paŝis;Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta,La tuton antaŭplanis. OrakoloNur povus ĝin klarigi.
Labirinton
Similan viro ajn neniam paŝis;
Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta,
La tuton antaŭplanis. Orakolo
Nur povus ĝin klarigi.
Prospero.
Reĝa Moŝto,Plu ne turmentu nun spiriton vianPri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe.Ne longe de nun, poste mi klarigosOkazojn, kiujn eble vi aprobos:Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas.(Flanken alArielo) Spirito, venu: tuj nun liberiguEĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn.
Reĝa Moŝto,
Plu ne turmentu nun spiriton vian
Pri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe.
Ne longe de nun, poste mi klarigos
Okazojn, kiujn eble vi aprobos:
Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas.
(Flanken alArielo) Spirito, venu: tuj nun liberigu
Eĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn.
(ForirasArielo).
Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu.Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj,Sed ilin vi kredeble ne memoras.
Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu.
Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj,
Sed ilin vi kredeble ne memoras.
(RevenasArieloenpuŝantaKalibanon,Stefanon, kajTrinkulon, kiuj portas la ŝtelitan vestaĵon).
Stefano.
Ĉiu homo elturniĝu por la ceteraj, kaj neniu estu singardema, ĉar ĉio estas nur ŝanco. Kuraĝe! monstregulo! kuraĝe!
Trinkulo.
Se kredindaj estas la spioniloj kiujn mi portas vizaĝe, jen estas bela vidaĵo!
Kalibano.
Setebos! estas jen spiritoj gloraj!Kaj kiel bela estas mia mastro!Mi timas ke li min severe punos.
Setebos! estas jen spiritoj gloraj!
Kaj kiel bela estas mia mastro!
Mi timas ke li min severe punos.
Sebastiano.
Ha, ha! sinjoro mia, Antonio,Objektoj tiaj, diru, kiaj estas?Ĉu aĉeteblaj?
Ha, ha! sinjoro mia, Antonio,
Objektoj tiaj, diru, kiaj estas?
Ĉu aĉeteblaj?
Antonio.
Ili? Kompreneble,Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla.
Ili? Kompreneble,
Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla.
Prospero.
La montron de la trio bone notu,Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas?De tiu malbelulo la patrinoPotenca sorĉistino tiel estis,Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli,Alfluon kaj forfluon vole fari,Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope,Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis—La duondiablido min mortigi,Per helpo de kunuloj, jam intencis;Du el maltaŭganaro vi mem konas:Ĉi tiu mallumaĵo estas mia.
La montron de la trio bone notu,
Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas?
De tiu malbelulo la patrino
Potenca sorĉistino tiel estis,
Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli,
Alfluon kaj forfluon vole fari,
Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope,
Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis—
La duondiablido min mortigi,
Per helpo de kunuloj, jam intencis;
Du el maltaŭganaro vi mem konas:
Ĉi tiu mallumaĵo estas mia.
Kalibano.
Min morte pinĉos li!
Min morte pinĉos li!
Alonzo.
Kelisto mia,Ĉu li drinkema estas ne Stefano?
Kelisto mia,
Ĉu li drinkema estas ne Stefano?
Sebastiano.
Ebria nun, li kie ŝtelis vinon?
Ebria nun, li kie ŝtelis vinon?
Alonzo.
Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas:El kie prenis ili la likvoronMaturiĝantan en la maltaŭguloj?Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru!
Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas:
El kie prenis ili la likvoron
Maturiĝantan en la maltaŭguloj?
Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru!
Trinkulo.
De l’ tempo de mia lasta renkonto kun Vi, mi troviĝis en tia peklaĵo, ke kredeble ĝi neniam foriros el miaj ostoj: mi ne timos muŝovĝermiĝon!
Sebastiano.
Nu! kion vi diras, Stefano?
Stefano.
Ne tuŝu min! Mi jam ne estas Stefano, sed nur streĉego!
Prospero.
Vi volus esti Reĝo de l’ insulo?
Vi volus esti Reĝo de l’ insulo?
Stefano.
Doloran Reĝon havus do l’ insulo.
Doloran Reĝon havus do l’ insulo.
Alonzo(montranteKalibanon).
Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis!
Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis!
Prospero.
Malbonkonduta estas li, Sinjoro,Eĉ tiel kiel estas li malbela—Vi tri, tuj iru en grotĉambron mianKaj bele ĝin balau kaj ornamu,Pardonon mian se vi gajni volas.
Malbonkonduta estas li, Sinjoro,
Eĉ tiel kiel estas li malbela—
Vi tri, tuj iru en grotĉambron mian
Kaj bele ĝin balau kaj ornamu,
Pardonon mian se vi gajni volas.
Kalibano.
Mi certe volas. En la estontecoPli saĝa tute estos mi, kaj penosPardonon de la mastro por ricevi.Ho triobleduobla mi azeno!Por dio mi trinkulon tian prenisKaj malspritulon mi adoris!
Mi certe volas. En la estonteco
Pli saĝa tute estos mi, kaj penos
Pardonon de la mastro por ricevi.
Ho triobleduobla mi azeno!
Por dio mi trinkulon tian prenis
Kaj malspritulon mi adoris!
Prospero.
Iru!
Iru!
Alonzo.
For de ĉi tie kaj pakaĵon portuAl ĝia loko—
For de ĉi tie kaj pakaĵon portu
Al ĝia loko—
Sebastiano.
Kie ĝin vi ŝtelis.
Kie ĝin vi ŝtelis.
(ForirasKalibano,Stefano, kajTrinkulo).
Prospero.
Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj,Bonvolu tuj akcepti la gastamonDe simpla groto, kie vi ripozosĈi tiun noktodaŭron. Tre rapideLa tempon ni pasigos: mi rakontosAl vi la mian vivon, de l’ momentoEn kiu la insulon mi atingis.Matene morgaŭ vin mi kunkondukosEn vian ŝipon, poste Neapolon,Ĉefurbon kie mi esperas vidiDe niaj gekaruloj la edziĝon,Kaj fine, en Milano mia, vivosMin pretiĝante por la tombo.
Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj,
Bonvolu tuj akcepti la gastamon
De simpla groto, kie vi ripozos
Ĉi tiun noktodaŭron. Tre rapide
La tempon ni pasigos: mi rakontos
Al vi la mian vivon, de l’ momento
En kiu la insulon mi atingis.
Matene morgaŭ vin mi kunkondukos
En vian ŝipon, poste Neapolon,
Ĉefurbon kie mi esperas vidi
De niaj gekaruloj la edziĝon,
Kaj fine, en Milano mia, vivos
Min pretiĝante por la tombo.
Alonzo.
Vere,Mi tre deziras aŭdi la rakontonDe viaj aventuroj en l’ insulo:Tre stranga devus esti.
Vere,
Mi tre deziras aŭdi la rakonton
De viaj aventuroj en l’ insulo:
Tre stranga devus esti.
Prospero.
Vi ĝin aŭdos:Mi ĉion diros; mi al vi promesasKvietajn ondojn, tre facilajn ventojn,Eĉ tian marveturon ke vi trafosŜiparon vian kvankam malproksiman—(AlArielo) Vi, Arielo, tion tuj elfaros,Birdeto kara, tiam, liberiĝu!Adiaŭ, Ariel’!—(AlAlonzokaj aliaj) Kun mi nun venu!
Vi ĝin aŭdos:
Mi ĉion diros; mi al vi promesas
Kvietajn ondojn, tre facilajn ventojn,
Eĉ tian marveturon ke vi trafos
Ŝiparon vian kvankam malproksiman—
(AlArielo) Vi, Arielo, tion tuj elfaros,
Birdeto kara, tiam, liberiĝu!
Adiaŭ, Ariel’!—(AlAlonzokaj aliaj) Kun mi nun venu!
(Ĉiuj foriras).
parolata de Prospero
Nun magio plu ne estas:Sola mi malforta restas.Dum tri horoj, estas vereKe vi agis ne severeKun mi, duko de MilanoKiun timis Kalibano.Kiam ĉiujn mi pardonis,Al mi vi aprobon donis:Spite je la uzurpuloMe ne restos en l’ insulo.Neapolon tuj nin sendu;Ne prokrastu, ne atendu.Kun remmanoj de aplaŭdo,Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,Brave helpu nin elfariNian celon sen erari.Se petanta mi eĉ pekos,Mi pardonon en vi vekos.Preĝu por ni, ho popolo!Ke ĉi tie eĉ ne coloDe malamo sin vidigu,Nin, gefratoj, liberigu.
Nun magio plu ne estas:Sola mi malforta restas.Dum tri horoj, estas vereKe vi agis ne severeKun mi, duko de MilanoKiun timis Kalibano.Kiam ĉiujn mi pardonis,Al mi vi aprobon donis:Spite je la uzurpuloMe ne restos en l’ insulo.Neapolon tuj nin sendu;Ne prokrastu, ne atendu.Kun remmanoj de aplaŭdo,Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,Brave helpu nin elfariNian celon sen erari.Se petanta mi eĉ pekos,Mi pardonon en vi vekos.Preĝu por ni, ho popolo!Ke ĉi tie eĉ ne coloDe malamo sin vidigu,Nin, gefratoj, liberigu.
Nun magio plu ne estas:Sola mi malforta restas.Dum tri horoj, estas vereKe vi agis ne severeKun mi, duko de MilanoKiun timis Kalibano.Kiam ĉiujn mi pardonis,Al mi vi aprobon donis:Spite je la uzurpuloMe ne restos en l’ insulo.Neapolon tuj nin sendu;Ne prokrastu, ne atendu.Kun remmanoj de aplaŭdo,Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,Brave helpu nin elfariNian celon sen erari.Se petanta mi eĉ pekos,Mi pardonon en vi vekos.Preĝu por ni, ho popolo!Ke ĉi tie eĉ ne coloDe malamo sin vidigu,Nin, gefratoj, liberigu.
Nun magio plu ne estas:Sola mi malforta restas.Dum tri horoj, estas vereKe vi agis ne severeKun mi, duko de MilanoKiun timis Kalibano.Kiam ĉiujn mi pardonis,Al mi vi aprobon donis:Spite je la uzurpuloMe ne restos en l’ insulo.Neapolon tuj nin sendu;Ne prokrastu, ne atendu.Kun remmanoj de aplaŭdo,Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,Brave helpu nin elfariNian celon sen erari.Se petanta mi eĉ pekos,Mi pardonon en vi vekos.Preĝu por ni, ho popolo!Ke ĉi tie eĉ ne coloDe malamo sin vidigu,Nin, gefratoj, liberigu.
Nun magio plu ne estas:
Sola mi malforta restas.
Dum tri horoj, estas vere
Ke vi agis ne severe
Kun mi, duko de Milano
Kiun timis Kalibano.
Kiam ĉiujn mi pardonis,
Al mi vi aprobon donis:
Spite je la uzurpulo
Me ne restos en l’ insulo.
Neapolon tuj nin sendu;
Ne prokrastu, ne atendu.
Kun remmanoj de aplaŭdo,
Ankaŭ kun voĉventa laŭdo,
Brave helpu nin elfari
Nian celon sen erari.
Se petanta mi eĉ pekos,
Mi pardonon en vi vekos.
Preĝu por ni, ho popolo!
Ke ĉi tie eĉ ne colo
De malamo sin vidigu,
Nin, gefratoj, liberigu.
1623-1903
Nubkronaj Turoj
Sesparta Kanto de R.J. Stevens
El “La Ventego”
Adagio ne troa.
music
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havokaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havoNub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havomala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne!mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havokaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havoNub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havomala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne!mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havokaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havoNub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havo
Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne!mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!
PIEDNOTOJ[1]Angle: prickly broomorfurze-covered land.[2]Angle: “chanticleer.”[3]Sebastianorimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis.[4]Tiun ĉi vortonGonzalodiras por recertigi alAdrianoke Kartago estis Tuniso.[5]Malnova monero, la okono da penco.[6]Amen, porsufiĉe, en laStefanapentrinda ĵargono.[7]Aludo al la proverbo:Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan kuleron.[8]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.[9]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.[10]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.[11]t.e., Trinkulon.[12]t.e., Trinkulo.[13]t.e., Prospero.[14]Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato.
PIEDNOTOJ
[1]Angle: prickly broomorfurze-covered land.
[1]Angle: prickly broomorfurze-covered land.
[2]Angle: “chanticleer.”
[2]Angle: “chanticleer.”
[3]Sebastianorimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis.
[3]Sebastianorimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis.
[4]Tiun ĉi vortonGonzalodiras por recertigi alAdrianoke Kartago estis Tuniso.
[4]Tiun ĉi vortonGonzalodiras por recertigi alAdrianoke Kartago estis Tuniso.
[5]Malnova monero, la okono da penco.
[5]Malnova monero, la okono da penco.
[6]Amen, porsufiĉe, en laStefanapentrinda ĵargono.
[6]Amen, porsufiĉe, en laStefanapentrinda ĵargono.
[7]Aludo al la proverbo:Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan kuleron.
[7]Aludo al la proverbo:Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan kuleron.
[8]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.
[8]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.
[9]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.
[9]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.
[10]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.
[10]Kisu la libron=trinku el la botelo, laŭStefano.
[11]t.e., Trinkulon.
[11]t.e., Trinkulon.
[12]t.e., Trinkulo.
[12]t.e., Trinkulo.
[13]t.e., Prospero.
[13]t.e., Prospero.
[14]Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato.
[14]Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato.
Esperantists and others wishing to secure a copy of LA VENTEGO (Illustrated Art Edition) should remit, without delay, 2s. 7d. (3 fr. 30 c.; 2 mark 70 pf.; 1¼ roubles; 65 cents) toThe Esperantist, 40, Outer Temple, London, W.C., England.