MARINJO

MARINJO

Printempa sonĝo estis ŝi por mi,knabin’ modesta en perkala vesto.Al mi donante ŝin la bona Di’sunbrilon sendis al la hejma nesto.Amororegis korojn per potenc’,orumis vivon brila maja suno,mokridon sekvis ĉiam kis-atenc’,dum noktpromen’ nin miris eĉ la luno.Subite, ho terura sento,profete flustris spir’ de l’ vento:„Vintro, se poste venos,glacia estos ĝia kis’.Vintre la vivo svenos,formortos rozo kaj narcis’.La vent’ deŝiros florpetalojn,kaj neĝo kovros boskojn, valojn,sub cindro sole fajro en la forn’fabelos pri sensonĝa longa dorm’...“Aŭtune jam aperis ruĝa roz’sur vangoj palaj pro turmenta febro.La brusto spiron serĉis sen ripoz’,pupilon kaŝe fermis la palpebro.La ftiza tuso skue ĝis sufok’el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon,kaj sonis al mi lace lasta vok’:„Lastfoje, kara, kisu mian vangan!“Ekstere, ho terura sento,profete flustris spir’ de l’ vento:„Vintro, se jaro alvenas,glacia estas ĝia kis’.Vintre la vivo svenas,formortas rozo kaj narcis’.La vent’ deŝiras florpetalojn,kaj neĝo kovras boskojn, valojn,sub cindro sole fajro en la forn’fabelas pri sensonĝa longa dorm’...“Forpasis jam somero post somer’,kaj oni diras: „estis suna brilo.“Mi kun profunda vundo sen esper’atendas vane je la kortrankvilo.Por mi ne estas ĝojo en la viv’,nek flor’ printempa, nek sunbrila flamo.Ĉe orfa tombo sur la montdekliv’mi preĝas plore pri l’ entomba amo.Riproĉe sonas tra l’ silentola flustra spir’ de l’ vaga vento:„Vintro, vi kial venis?Glacia estas via kis’.Vintro, vi vivon prenisde ĉiu rozo kaj narcis’!La vent’ deŝiris florpetalojn,kaj neĝo kovris tombojn, valojn,sub cindro sole fajro en la forn’fabelas pri sensonĝa longa dorm’...“JULIO BAGHY

Printempa sonĝo estis ŝi por mi,knabin’ modesta en perkala vesto.Al mi donante ŝin la bona Di’sunbrilon sendis al la hejma nesto.Amororegis korojn per potenc’,orumis vivon brila maja suno,mokridon sekvis ĉiam kis-atenc’,dum noktpromen’ nin miris eĉ la luno.Subite, ho terura sento,profete flustris spir’ de l’ vento:„Vintro, se poste venos,glacia estos ĝia kis’.Vintre la vivo svenos,formortos rozo kaj narcis’.La vent’ deŝiros florpetalojn,kaj neĝo kovros boskojn, valojn,sub cindro sole fajro en la forn’fabelos pri sensonĝa longa dorm’...“

Aŭtune jam aperis ruĝa roz’sur vangoj palaj pro turmenta febro.La brusto spiron serĉis sen ripoz’,pupilon kaŝe fermis la palpebro.La ftiza tuso skue ĝis sufok’el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon,kaj sonis al mi lace lasta vok’:„Lastfoje, kara, kisu mian vangan!“Ekstere, ho terura sento,profete flustris spir’ de l’ vento:„Vintro, se jaro alvenas,glacia estas ĝia kis’.Vintre la vivo svenas,formortas rozo kaj narcis’.La vent’ deŝiras florpetalojn,kaj neĝo kovras boskojn, valojn,sub cindro sole fajro en la forn’fabelas pri sensonĝa longa dorm’...“

Forpasis jam somero post somer’,kaj oni diras: „estis suna brilo.“Mi kun profunda vundo sen esper’atendas vane je la kortrankvilo.Por mi ne estas ĝojo en la viv’,nek flor’ printempa, nek sunbrila flamo.Ĉe orfa tombo sur la montdekliv’mi preĝas plore pri l’ entomba amo.Riproĉe sonas tra l’ silentola flustra spir’ de l’ vaga vento:„Vintro, vi kial venis?Glacia estas via kis’.Vintro, vi vivon prenisde ĉiu rozo kaj narcis’!La vent’ deŝiris florpetalojn,kaj neĝo kovris tombojn, valojn,sub cindro sole fajro en la forn’fabelas pri sensonĝa longa dorm’...“

JULIO BAGHY

ĈE L’ RANDO ARBARATOMASO KÓBOR

TOMASO KÓBOR

Tra la kampo iris junulo kantante al la rando de l’ arbaro. La suno superverŝis lin per lafo de radioj, kaj kantante li ĵetis sian ĉapeton en la aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, la duonon de lia vizaĝo kovris ombro, la alian duonon bruligis la suno. Nun li jam ne kantis, li fajfis. Lia fajfo, kvazaŭ turdotrilo, trasaltadis la arbaron kaj atingis la orelojn de maljuna homo, kiu, apogante sin per noda bastono, penadis eksteren el la arbaro. Ĵus li atingis la randon, kiam la junulo, kun laŭtaj ĝojkrioj, maŝis ŝnuron ĉirkaŭ sia kolo por pendigi sin.

LA MALJUNULO: Je la amo de Dio, kion vi faras?

LA JUNULO: Hej-haj! Mi pendigas min.

LA MALJUNULO: Timu Dion, junulo, ne forĵetu vian vivon, kiu eble havas ankoraŭ multe da bono kaj belo por vi. Kial vi volas morti?

LA JUNULO: Mia koro estas plena de plezuro, kaj mi sentas min tiel feliĉa! Kaj ĉi tiu branĉo tiel alloge rigardis min, ke mi pensis: estus bone, se mi surpendigus min.

LA MALJUNULO: Vi estas senpripensa bubo, kiu ludas kun mi, ne kun la morto.

LA JUNULO: Neniam spertu pli da malrespekto kontraŭ vi, ho maljunulo, ol mi sentas al vi. Viaj haroj estas blankaj, via vizaĝo malĝoja. Kien vi penadas, bona maljunulo?

LA MALJUNULO: Mi ripozos iom ĉi tie ĉe la arbara rando. Miaj piedoj estas kadukaj kaj mia animo peza pro la ŝarĝo de la vivo. Mi iras al okcidento.

LA JUNULO: Via animo estas peza pro la ŝarĝo de la vivo kaj vi iras al okcidento. Kiel malgajaj vortoj kaj kiel malgaja migrovojo! Kiom da jaroj vi havas, maljunulo?

LA MALJUNULO: Se Dio permesos al mi ĝisvivi, en decembro mi estos okdekjara.

LA JUNULO: Kaj vi iras ĉiam ankoraŭ sola la vojon de l’ vivo? Ĉu vi ne havas kabanon, kie vi povus ĝisatendi la morton? Ĉu vi ne havas nepon, kiu kisus vian manon?

LA MALJUNULO: Mi havas kabanon, sed en ĝi sidas aliaj. Junaj kaj senkoraj. Mi havas nepon, sed tiu ne kisas al mi la manon. Dum okdek jaroj mi ne renkontis la ĝojon. Kaj mi ne volas morti antaŭ ol mi vidos ĝin.

LA JUNULO: Fruprintempe mi pasigis mian dudekkvaran jaron. Kiel infano, mi ŝatis la kaprideton kaj la hundojn. Kiel knabo, la librojn, kaj nun la floron, la belan knabinon, la maturan frukton kaj la tremantan arbofolion. Kaj ridetis al mi ĉio: la frukto, la bela knabino, kaj mia koro estas plena de plezuro. Kompatinda maljunulo, kiel mi povus doni al vi iom el ĝi.

LA MALJUNULO: Kaj tamen vi volas morti?

LA JUNULO: Kaj tamen vi volas vivi?

LA MALJUNULO: La espero retenas min.

LA JUNULO: La plenumiĝo forsendas min. Maljunulo, estas ja tute egale, kion ni faras, la ĉefa afero estas, ke ni povu fari tion, kion ni volas. Jen, kiam la suno brilis al miaj okuloj kaj la arbarranda venteto balancis al mi ĉi tiun belegan branĉon, kvazaŭ estus aperinta vizaĝo de feino antaŭ mi, kaj la arbaro ridegis kaj la feino ridetis, kaj de ĉie amo kaj feliĉo flustris al mi: pendigu vin, pendigu vin!

LA MALJUNULO: Kaj se mi ne estus veninta, nun vi jam estus inerta kadavro. Ĉu vi aŭdas la kornikon? Ĝi jam estus eltranĉinta vian okulon. Via bela, brila mondo jam estus nigra Nenio.

LA JUNULO: Tio estas vido de l’ vivanto, sed ne domaĝo de l’ mortinto. Mi kompatas vin, bona maljunulo, ŝajnas, ke vi neniam estis feliĉa. Se nur dum momento vi estus sentinta, kiel dolĉe estas vivi, vi ne bedaŭrus tiun, kiu mortas antaŭ ol la dolĉo fariĝas maldolĉa.

LA MALJUNULO: Miaj maljunaj okuloj vidis multajn feliĉajn homojn, ĉiuj abomenis la morton.

LA JUNULO: Ili ja ne estis feliĉaj, nur avaraj. Avare ili kolektis la minutojn, kvazaŭ oni povus kolekti la tempon. Unu minuto plus unu minuto ne estas du minutoj, nur unu. La amo estas sola longa kiso, la feliĉo estas sola spiro profunda. Ŝanĝu do rapide la kisojn, ĉar male neniun el ili vi konservos, vi nur ekenuos ĝin. Ĉuda capo? Jen, maljunulo, pro tio mi pritimas mian feliĉon. Kiam ĉion ni havas, kiam ĉio gustas bone al ni, tiam morti, kiel la amema urogalo, jen la pleneco de la vivo, kaj ne la malrapida laciĝo, la certa enmizeriĝo, la senĝoja orfiĝo.

LA MALJUNULO: Ne decas moki la blindulon, parolante al li pri koloroj, kiujn li ne konas, je kiuj li eĉ kredi ne povas.

LA JUNULO: Rigardu en la spegulon, kaj diru: ĉu estas dezirinde por feliĉa junulo fariĝi tia, kia estas vi?

LA MALJUNULO: Feliĉa junulo neniam fariĝos tia, kia mi estas. Li fariĝos feliĉa maljunulo, kaj liaj ĝojoj same ekĝermos, kiel la plezuro de l’ animo post blindiga somerbrilo.

LA JUNULO: Se mi estus centjara, tamen mi pensus nur pri mia juneco. Ĉi tiun feliĉon mi neniam povos plu akiri, kaj kiu bezonas ĉi tiun feliĉon, por tiu alia feliĉo ne estas feliĉo. Adiaŭ, kompatinda maljunulo, ne embarasu min plu en la plezuro de l’ feliĉa morto.

LA MALJUNULO: Estas eble, ke ie ekkreskos ĉi nokte floro por vi, por morgaŭ. Vi povus morti ne sciante, ĉu la morgaŭo ne estos pli bela ol la hodiaŭo?

LA JUNULO: La morgaŭo estas ĉiam pli bela, pli ĉiela ol la hodiaŭo. Ĝis tiam, kiam la vivo atingis sian tagmezon. Nun mi estas plena de la konscio pri vivo, kaj venos morgaŭo, kiu donos al mi malpli multe. La vivo plenŝutas mian arbon per floroj, por ke ĝi povu poste deŝiri florojn de la arbo de mia vivo. Mi trompos vin, ruza vivo, mi akceptas viajn florojn, kaj poste, plenŝarĝinte min, mi forkuras. Evoe! Vivu la morto!

LA MALJUNULO: La vivon vi ne povas trompi. Vi saltos en tombon, kaj viaj floroj restos tie ĉi.

LA JUNULO: Sed mi ne vidos, kiel forŝtelos ilin de mi la tempo. Mi ne scios pri tio, mi ne ploros pri tio, plene de danko kaj amo al Dio, mi ekdormos en mia pompa florado.

LA MALJUNULO: Vi ja rifuĝus de la morgaŭo, kiu estas la celo de l’ vivo. Depost mia infanaĝo mi atendas je la morgaŭo, mi iras, kun kadukiĝantaj tendenoj, antaŭ la morgaŭon. Se ĉi tiun morgaŭon mi atingos, volonte mortos ankaŭ mi, sed kun ŝvito sur mia frunto kaj kun maldolĉa ĉagreno en mia koro mi iras antaŭ ĝin, kaj se venena serpento siblus al mi, eĉ flugi mi povus per miaj maljunaj piedoj por savi min de ĝia mordo.

LA JUNULO: Mia morgaŭo estas malantaŭ mi. Mia amatino neniam estos plu tiel bela, kiel hieraŭ. Miaj brakoj neniam premos ŝin tiel forte al mia brusto, kiel hieraŭ. Post mia kiso ŝi neniam ruĝiĝos tiel ĉaste, kiel hieraŭ. Sed komprenu, maljunulo, mi nevolasmorti, mi nurmortas.

LA MALJUNULO: Mi nemortos, mi nurvolas. Kulpo estas foriri de la tero, antaŭ ol oni estis feliĉa, kaj kulpo estas forlasi la teron, kiam oni estas feliĉa.

LA JUNULO: Ne trompu vin mem, kompatinda maljunulo, vi iras al la vivo, kaj vi venas al la tombo. La feliĉon vane vi jam atendas, ĝi estas malantaŭ vi. Por feliĉo oni bezonas junecon; kiam vi estos juna?

LA MALJUNULO: Mi estis.

LA JUNULO: Eĉ se vi estis, tamen vi ne estis. La feliĉon vi renkontis jam antaŭ longe, sed tiam, atendante je la morgaŭo, vi forĵetis ĝin de vi. Kompatinda maljunulo, kiu atendas ion de la vivo, al tiu ĝi donas nenion. Adiaŭ.

LA MALJUNULO: Do, ĉu vi ne mortigos vin?

LA JUNULO: Ankaŭ tio estus estinta bona, ankaŭ ĉi tiel estas bone. Al nenio mi volas ligi min. Adiaŭ.

Post ĉi tio la junulo ĝoje ekkriis kaj malaperis en la densaĵo de l’ arbaro. La maljunulo priaŭskultis ĝis la lasta kraketo de branĉo. Poste neesprimebla ĝojo ekbrilis en liaj maljunaj okuloj. Nome la junulo forgesis pri la ŝnuro, ĝi restis sur la branĉo.

LA MALJUNULO: Kia feliĉo!

Kaj li pendigis sin.

El la hungara: E. T. BARADLAY

LA JUNA PRINCORABINDRANATH TAGORE

RABINDRANATH TAGORE

Ho patrin’, la juna princo iros preter dom’ solene —Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene.Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendosEĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.Post moment’ el mia vido li forpasos senreveneNur la flut’ el malproksimo sendos al mi ĝemon svene.Sed la juna princo iros preter nia dom’ solene...Kaj mi veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...Ho! patrin’, la juna princo iris preter dom’ kun brilo,Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol’ malligisRubenĉenon mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis,Restis sanga gut’ sur vojo, kie ĝi sub rad’ diskrevis.Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.Sed la juna princo iris preter nia dom’ ĉi fojonKaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.K. DE KALOCSAY

Ho patrin’, la juna princo iros preter dom’ solene —Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene.

Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?

Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendosEĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.

Post moment’ el mia vido li forpasos senreveneNur la flut’ el malproksimo sendos al mi ĝemon svene.

Sed la juna princo iros preter nia dom’ solene...Kaj mi veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...

Ho! patrin’, la juna princo iris preter dom’ kun brilo,Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.

Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol’ malligisRubenĉenon mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.

Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis,Restis sanga gut’ sur vojo, kie ĝi sub rad’ diskrevis.

Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.

Sed la juna princo iris preter nia dom’ ĉi fojonKaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.

K. DE KALOCSAY

EL MIAJ REMEMOROJ(DaÅ­rigo)

(DaÅ­rigo)

Jes, mi fariĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de „Lingvo Internacia“. Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni kvinan: kompostisto, ĉar mi propramane kompostis la gazeton. Tia multflanka tasko certe estas tro por unu sola persono, precipe por iu, kiu estas izolita esperantisto. Tamen mi klopodis plenumi mian rolon; mi ja klopodis, sed bedaŭrinde ne sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis sur tia nivelo, sur kia ĝi estus devinta.

Mi malĝojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi la gazeton? Pri tio mi serĉis rimedon. Mi revis pri transmigro Budapeŝton; mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj fervoraj samideanoj (ho, tre malmultaj ankoraŭ) mi povus rezultigi pli da prospero. Baldaŭ mi forlasis tiun ideon kiel nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj financaj kaŭzoj.

Tamen ion mi trovis en la hungara ĉefurbo; mi trovis tie fervoran teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper, kompostisto, klera, juna esperantisto entuziasme konsentis fariĝi mia teknika kunlaboranto kaj li venis en Szekszárd. Tiamaniere ni donis fortan antaŭenpuŝon al la gazeto, sed nur en teknika rilato: ĝi aperadis regule.

MUNKÁCSY: MILTON DIKTAS LA „PERDITA PARADIZO“-N

MUNKÁCSY: MILTON DIKTAS LA „PERDITA PARADIZO“-N

Unu belan tagon (mi vere povas diri „belan“) la poŝto alportis al mi leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron el Parizo; ĝi estis subskribita „Paul Fruictier“. Tiu nomo ne estis jam nekonata por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li volus fariĝi redaktoro de „Lingvo Internacia“.

Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kaŭzis al mi tiu letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi... ŝanceliĝis; mi ne sufiĉe konis ankoraŭ S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al la tiama Societo por la Propagando de Esperanto en Epernay (Francujo) al S-ro de Beaufront, por havigi al mi sciigojn pri tiu sinjoro. La sciigoj estis pli kontentigaj ol mi deziris, do... S-ro Fruictier fariĝis redaktoro de „Lingvo Internacia“.

Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria PaÅ­lo!...

La redaktorŝanĝo tre utile efikis al la gazeto: ĝi fariĝis serioza, plaĉa, bone informita; ĝiaj abonantoj subite plimultiĝis, tiamaniere, ke ĝi certigis al mi eĉ iom da profito. S-ro Fruictier zorge sendadis al mi la manuskriptojn kaj la gazeto fariĝis universala informilo, la veracentra organo de la esperantistoj.

La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la redaktoro, ŝanĝis la formaton de la gazeto: ĝi fariĝis libroformata, kiun ĝi konservis por ĉiam.

„Lingvo Internacia“ havis tiam ne nur sufiĉe multajn abonantojn, sed ankaŭ tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la literaturaj manuskriptoj al la redakcio, kaj ili tiom amasiĝis, ke estis al ni absolute neeble enpresi en la gazeto eĉ la plej bonajn literaturaĵojn originalajn aŭ tradukitajn — konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por forigi tiun embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion, kaj mi fondis, en julio 1903, la 12-paĝan folion titolitan „Literatura Biblioteko de Lingvo Internacia“.

Tiu aldono enhavis nur literaturaĵojn kaj estis abonebla aparte de la gazeto.

Mi devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj abonantoj de „L. I.“ abonis ankaŭ la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj duono, ni ĉesigis la elirigon de ĝi kaj, pligrandigante L. I.-n mem, ni kunigis ĝin kun la literatura aldono.

En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaŭ aliajn esperantajn presaĵojn mi pretigis, laŭ mendo de diverslandaj samideanoj.

Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por kelkaj hungaraj gazetoj kaj ĵurnaloj, kiujn iliaj redakcioj enpresis bonvole. Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam ne gigantan, tamen ŝatindan rezultaton por nia afero.

* * *

La homo neniam estas kontenta; li ĉiam deziras por si plibonigon, eĉ se lia sorto estas superfavora. Ankaŭ mi ne estis kontenta, kvankam la afero de „Lingvo Internacia“ pli bone aranĝiĝis ol mi estis dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel agrable, kiel komforte estus, se la redakcio kaj administracio troviĝus en la sama urbo! Se mi transmigrus Parizon... Ha! Utopio!... Kial utopio? Certe, la monto neniam irus ĉe Mohamedon; sed Mohamed ja povas iri ĉe la monton. Kaj tiu ideo ne volis forlasi min; ĝi tiel fiksiĝis en mia animo, ke mi ne povis liberigi min de ĝi.

(DaÅ­rigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

LA SKULPTISTO KAJ LA KALIFOAUSTIN DOBSON

AUSTIN DOBSON

Lokigu ni en orientorakonton nian. Ĉu pro tio,ke orienta estas ĝi?Ne, tute ne. Ni tion faras,ĉar timas ni tro proksimigialegorion, aŭ laŭŝajnemalpie tuŝi nian karankaj konfideman patrolandon.Harun Alraŝid, en la tempo,kiam li vagis sekreteme,serĉante bonon aŭ malbononvespere sur Bagdadaj stratoj,ektrovis foje en la limode la bazaro, loko kielaboras plej malriĉaj viroj,skulptiston.Bela la skulptaĵokaj delikata, kun misterajdesegnoj, lerte kunplektitajkaj formoj kun signif’ kaŝita,al ĉiu krom Dielektito, —la sonĝoj kaj vizioj, kiujklariĝas en profunda cerbo.Kaj ĉiutage li laborisde sunleviĝo ĝis vespero;sed tamen ne aĉetis iu,krom kiam strabokula Judo,aŭ ruza Greko el Levanto,ekhaltis — malestime taksis —poste laboron tutmonatanaĉetis laŭ la pez’ kaj portisrapide al transmaraj landoj,en trezorejojn de riĉuloj.Kaj jam de longe li ne vendis,sed en la bud’ mizere kuŝis.Izolan tiel lin ektrovisKalifo, kaj la teron frapisper la bastono, laŭtkriante:„Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn,aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?“„Manĝinte!“ diris li mizere,„kiel mi manĝus, ne vendinte?“Mallaŭte diris la Kalifo:„Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas?Do prenu tiun ĉi moneron;sed ankaŭ prenu la konsilon,kiun, amiko, vi ne provis.Ĉi tiu via manfaraĵotro delikata kaj detalapor taŭgi al vendejo estas.Ĉi tiuj etaj desegnaĵojne povas ne maltrafi celon.Je granda skalo vi laboru,kaj tiajn temojn vi elektupli terajn, kaj malpli aerajn.La fiŝkaptistoj kun la reto,la komercistoj en vendejo,la kurieroj sur la strato,najbaroj interbabilantaj, —ĉi tiuj estas por homarokonataj, tial komprenataj.Plie (atentu la konsilon!)postulu vi trioblan prezon.“Malĝoje la skulptist’ kapskuis;li sciis ke l’ Kalifo dirisla veron. Jam de tiu tagoli tiel faris la laboron,ke ĝin komprenu la mondanoj.Li skulptis ĝin pli kruda, klara;li skulptis ĝin trioble granda;li vendis laŭ triobla prezo, —sed ve! l’ Artisto jam perdita!Tradukis LOUISE BRIGGS

Lokigu ni en orientorakonton nian. Ĉu pro tio,ke orienta estas ĝi?Ne, tute ne. Ni tion faras,ĉar timas ni tro proksimigialegorion, aŭ laŭŝajnemalpie tuŝi nian karankaj konfideman patrolandon.

Harun Alraŝid, en la tempo,kiam li vagis sekreteme,serĉante bonon aŭ malbononvespere sur Bagdadaj stratoj,ektrovis foje en la limode la bazaro, loko kielaboras plej malriĉaj viroj,skulptiston.

Bela la skulptaĵokaj delikata, kun misterajdesegnoj, lerte kunplektitajkaj formoj kun signif’ kaŝita,al ĉiu krom Dielektito, —la sonĝoj kaj vizioj, kiujklariĝas en profunda cerbo.Kaj ĉiutage li laborisde sunleviĝo ĝis vespero;sed tamen ne aĉetis iu,krom kiam strabokula Judo,aŭ ruza Greko el Levanto,ekhaltis — malestime taksis —poste laboron tutmonatanaĉetis laŭ la pez’ kaj portisrapide al transmaraj landoj,en trezorejojn de riĉuloj.

Kaj jam de longe li ne vendis,sed en la bud’ mizere kuŝis.Izolan tiel lin ektrovisKalifo, kaj la teron frapisper la bastono, laŭtkriante:„Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn,aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?“„Manĝinte!“ diris li mizere,„kiel mi manĝus, ne vendinte?“Mallaŭte diris la Kalifo:„Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas?Do prenu tiun ĉi moneron;sed ankaŭ prenu la konsilon,kiun, amiko, vi ne provis.Ĉi tiu via manfaraĵotro delikata kaj detalapor taŭgi al vendejo estas.Ĉi tiuj etaj desegnaĵojne povas ne maltrafi celon.Je granda skalo vi laboru,kaj tiajn temojn vi elektupli terajn, kaj malpli aerajn.La fiŝkaptistoj kun la reto,la komercistoj en vendejo,la kurieroj sur la strato,najbaroj interbabilantaj, —ĉi tiuj estas por homarokonataj, tial komprenataj.Plie (atentu la konsilon!)postulu vi trioblan prezon.“

Malĝoje la skulptist’ kapskuis;li sciis ke l’ Kalifo dirisla veron. Jam de tiu tagoli tiel faris la laboron,ke ĝin komprenu la mondanoj.Li skulptis ĝin pli kruda, klara;li skulptis ĝin trioble granda;li vendis laŭ triobla prezo, —sed ve! l’ Artisto jam perdita!

Tradukis LOUISE BRIGGS

Innocent: CANTILENA[AÅ­skultu] [Vidu PDF-on] [MusicXML]

[AÅ­skultu] [Vidu PDF-on] [MusicXML]

BARKAROLOPoemo de J. Baghy — Muziko de M. Sárosi

Poemo de J. Baghy — Muziko de M. Sárosi

Dolĉe dormu, kara,En boato, vi amata,Sur la akvo maraDolĉe dormu vi...Brilas eta steloĜi rigardas kaj nin gardasSupre sur ĉieloDum vin vartas mi...Dormu vi, dormu vi dolĉe,Lulas vin nokt-silent’.Revaĵojn flustras nun al viVarme la mara vent’.Dormu vi, dormu vi dolĉeKaj se vekiĝos vi,Kun mil da kisoj salutosSangruĝa buŝ’ de mi.

Dolĉe dormu, kara,En boato, vi amata,Sur la akvo maraDolĉe dormu vi...

Brilas eta steloĜi rigardas kaj nin gardasSupre sur ĉieloDum vin vartas mi...

Dormu vi, dormu vi dolĉe,Lulas vin nokt-silent’.Revaĵojn flustras nun al viVarme la mara vent’.

Dormu vi, dormu vi dolĉeKaj se vekiĝos vi,Kun mil da kisoj salutosSangruĝa buŝ’ de mi.

Francisko Helbing: ORFEUSO

MONDLITERATURA OBSERVO

NIAJ EMINENTULOJEdmond PrivatD-RO EDMOND PRIVAT

NIAJ EMINENTULOJ

D-RO EDMOND PRIVAT

Oskaro Spengler: LA SUBIRO DE L’ OKCIDENTO (germane).

Jen libro, pri kiu multe ankoraŭ parolos kaj diskutos la legintoj kaj ankaŭ la nelegintoj. La aŭtoro forlasas la vojon de la ĝisnuna pensmaniero, kaj diras, ke anstataŭ la indukta kaj dedukta pensado oni devas apliki en la sciencoj la intuicion, la internan, mistikan ekvidon.

Laŭ li, la kulturo estas organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas. La kulturo do vivas sian vivon kvazaŭ spontane, la homoj ne kreas kaj ne povas krei ĝin. Male, la kulturo kreas, formas la homojn laŭ sia figuro.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto analizinte la ĝisnunajn kulturojn, li konkludas, ke nia okcidenta kulturo maljuniĝis kaj estas antaŭ morto. Kun la kulturo de la hodiaŭo pereos ankaŭ la homo de la hodiaŭo, venos nova kulturo, kiu kreos homojn novajn. Laŭ li, la homoj de la nova kulturo estas jam videblaj, ili estas la homoj de Orient-Eŭropo, de Ruslando. Eble ni povos okupiĝi pli detale pri la verko en iu sekvonta numero.

T. M.

LA SUBMETlÄœO DE LA MEGERO.

Estas ofte dirate, ke Shakespeare ne estas ŝatata de siaj samlandanoj, sed la homamaso, kiu ĉeestas la prezentadon de liaj dramoj ĉe la „Old Vic“ teatro, kontraŭas tiun ideon. Tie oni povas vidi la dramojn de la angla geniulo, ludatajn kiel eble plej laŭ la intenco de la aŭtoro. Nuntempe, atentema ĉeestantaro aplaŭdis la prezentadon de la „Submetiĝo de la Megero“. Kutime la plej elstarantaj trajtoj estas la bruego de Petrukio kaj la kriegoj de la freneziĝinta Katrino, sed en la nuna prezentado, la scenoj inter Petrukio kaj Katrino estas inspiritaj per nova kompreno de la intenco de Shakespeare. Tute tra la dramo estas evidente, ke Petrukioalprenasla rolon de fanfaronema tirano, sed vere admiras la belan Katrinon, kiu rifuzas akcepti la malsuperan pozicion donitan al virinoj de ŝia monavida patro kaj la marĉandaj amindumantoj. Kvankam arde sopirante je amo, ŝi tamen maldignas ekzerci la kutimajn, malsincerajn artifikojn, per kiuj la fratino havigas sian volon.

La kulpoj de Katrino naskiĝis el ŝia forta karaktero, kaj Petrukio, mem honesta kaj sincera, vidas la samajn ecojn en la mallaŭdata megero. Samtempe li scias, ke Katrino bezonas lecionon; ŝi devas konstati la konfuzon kaj maltrankvilecon kaŭzatajn de persono kiu sin liveras al neregata humoro. La mirigita Katrino vidante, ke Petrukio pretekstas agi tiele el plena amo al ŝi, lernas ke amo per si mem ne certigas feliĉon, ke ambaŭ devas oferi sian volon kaj submeti siajn dezirojn reciproke. Tuj kiam Katrino elkomprenas tion, la venko estas al la edzo. Li forportas, ne kriegantan, baraktantan megeron, sed amantinon, kies forta volo estas venkata per la konvinko de ŝia rezonpovo, do ŝi ne submetiĝas pro la perforto de Petrukio, sed ĉar ŝi subite konstatas lian veran amon al ŝi. Estante virino de fortaj emocioj, ŝi amas tiel pasie, kiel ŝi antaŭe malamis. Neniel alie povas esti komprenata la kompleta cedo en la lasta akto.

La sukceso de la prezentadoj ĉe la „Old Vic“ teatro, ankaŭ estas ŝuldata al la roluloj, kiuj ludas la tiel nomitajn „malpli gravajn“ rolojn. Shakespeare ne priskribis elstarantan heroon aŭ heroinon, ĉirkaŭ kiu la tuta intereso de la dramo koncentriĝas. Kontraŭe, ĉiu rolulo havas gravan parton en la disvolviĝo de la temo, do la zorga kaj bona interpretado de ĉiu, eĉ la plej humila, estas necesa al la sukceso de la tuta dramo. Pro tio, la apero de famkonata aktoro aŭ aktorino kiel ĉefa ludanto ofte difektas la harmonian prezentadon de la dramo. Ĉe la „Old Vic“, ĉiu rolulo ludas zorge kaj inteligente por certigi la sukceson.

(„Old Vic“ estas karesema nomo por la „Victoria Hall“, teatro apud Waterloo Bridge, Londono.)

EMMA L. OSMOND

CLAUDE FARRÈRE estas vere denaska romanverkisto, kiel Balzac kaj A. Daudet, la sola ebleco kaj maniero, kiu konformas al la esprimiĝo de lia spirito, estas la romano. Sed tie li estas hejme, li havas tiun facilecon en la stilo kaj fantazion en la tem-plektado, kiuj distingas la grandajn fablistojn. Lia prezentmaniero, senpera, natura kaj intima, kvazaŭ flate allogas nian atenton. Ĉio plaĉas, kion li skribas.

Maroko estas nuntempe en modo. Tien kondukas nin la nova romano de Farrère: la Novaj Homoj: en la urbon Casablanka, kies elkresko estas ne malpli mirinda, ol tiu de la moderna Ameriko. Temas pri geedziĝo inter indiĝena regimentestro kaj juna, malriĉa, sed aristokrata francino. La viro estas interesa, agema kaj energia, sed kruda kaj vulgara. La virino estas gracia, ĝeniĝema, havas la delikatecon de la blua sango. Kiel la fremdeco de iliaj animoj kreas ĉiam pli kaj pli pezan atmosferon, en kiu devas droni la amo, tion rakontas ĝis la drama fino la romano kun majstra kaj kolora pripentro de la kolonia vivo.

(-tois)

Depost jaroj estas la plej grandaj okazintaĵoj de la budapeŝta teatra vivo: la premieroj de FRANCISKO MOLNÁR, sed dum liaj antaŭaj teatraĵoj estis nur kvazaŭ spiritaj frandaĵoj, ĉiu estis bazita sur ia sprita artifiko, — la nuna dramo: la „Ĉiela kaj Tera Amo“ estas io por la koro. La metia perfekteco estas ankaŭ en ĉi tiu dramo preskaŭ diabla, sed oni trasentas la pulson de la koro. Eble la tuta dramo estas nur simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura, kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l’ milito kaj volas rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj perfortuloj povas vivi kaj prosperi.

El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas sian heroinon.Lontiestas bela revema 17-jara knabino, filino de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn, afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta patrino: militmilionulon, kavaliron de l’ konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas — enamiĝinta al sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de sia animo. Kun la obstina peno de l’ frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro ŝi elflugas, ŝi flugus — kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin, kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.

(-las)

BIBLIOGRAFIO

POEZIO de Stanislav Schulhof.

Plenmano da versoj, granda promeso portita en la fruan tombon... kara malfeliĉa poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas vian memoron. Mi freŝe memoras pri la granda emocio, kiam mi unue legis ĉi tiujn poemojn, en kiuj post multaj bombastaj kaj perfortaj versoj, post multaj, sed malmulte dirantaj vortoj, eluzitaj frazoj kaj bildoj, prezentis sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn, kaj kies sentoj estas indaj por rakonti ilin.

Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo — rompita de la morto.

En la unua volumo li ankoraŭ luktas kun la ritmo, kelkfoje eĉ kun la lingvo. Troviĝas kelkloke vortoj nekonvenaj, banalaj, aŭ nenecesaj. Sed jam montriĝas la bonaj kvalitoj: natura, agrabla kaj simpla stilo, kiu trudas por legi, kiu rakontas kaj ne deklamas — jen homo, kies arto estas sincera, kiu parolas nur se li havas ion por diri. Kia stranga, kara voĉo! Kia simpla, kara voĉo!

„Per espero al despero“... peza ŝtono de pesimismo sur vundita koro. Idealoj — revoj infanaj. Esperanto ligas nin, siajn adeptojn per amo, „ĉar ni ĝis nun — tre malmultaj estas“. Ĉu la verda stelo ne estas meteoro, kiu post brila flugfalo dronos en la oceano? Kaj la kanto Desperanto estas skribita per plumo trempita en la venenon de malespero. „La senĉesa homa harmonio, Unu amo, unu familio — Sukeraĵo por la infaneco.“ Ho Esperanto, eble venos la tempo „kiam ree homon batos homo, sed li batas lin en via nomo. Ankaŭ kun la stelo sur standardo.“

Sed „kia stranga, forta voko“ rompas la malesperajn akordojn en la samtitolita kanto! Printempo! — Disfalas la putraj muroj, ridas tago, brilas suno sur lazuro.

Blovas juna freŝa vento!En la mondon venis nova sento!

Blovas juna freŝa vento!En la mondon venis nova sento!

Facilanima ĝojo vibras en ĉiu linio. La malsana homo plenspiras sian pulmon per viviga freŝa aero, la malesperulo plensorbas sin per viviga freŝa espero. Kion vi parolas pri zorgoj, ĉagrenoj, malfeliĉo, griza vivo, enuo —

Por mi sola argumento:Blovas freŝa juna vento!

Por mi sola argumento:Blovas freŝa juna vento!

Kiu atentus pri la makuletoj, kiujn la verso havas en la dua kaj kvara strofoj? Oni spiras pli profunde kaj sinforgese lasas sin porti per la pulsanta ritmo.

Sed en la dua volumo: — „Kion la vivo alportis“, — denove la malnova pesimismo. „Foje en konfuza horo“ li malespere serĉas la akvon de l’ forgeso. Amo plej terura lian koron premas, amo al fantomo nereala: al la homaro. Malbenita am’ al vorto sen enhavo, ve al la homo kiu portas ĝin en la koro!

Kortuŝaj estas liaj antaŭsentoj pri morto. Tiuj veas en lia Printempa Kanto, kiam: „vivi, vivi, krias ĉiu vermo. Ankaŭ la subtera muta vermo.“ Tiuj plenŝutas per melankolio la ĉarman Lastan Rozon kaj tiuj profetas en la rezignoplena Finalo! „Devas soni kanto najtingala, Gaja kant’ de pli feliĉa bardo. — „Fino, fino... La kurteno falas...“

Sed antaŭ la falo de la kurteno li donacis al ni ankoraŭ unu volumon, la Aŭtunajn Florojn, en ĝi la bonegan Recepton por fari bonajn versaĵojn, kaj du verajn perlojn de nia literaturo, la Sovaĝan Kanton kaj la Kanton de l’ Sklavo. Mi ne povas reteni min, mi citas laŭvorte la lastan:

Nun mi klare vidas, ke jam sorto miaestas alligita al vi per kateno,ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,ke mi certe ne sukcesos jam akiriliberecon, mia nova suvereno!Multefoje mi forĵetis mian plumon,eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,en la kor’ la fajron mi estingi penis,sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.Al vi apartenas do nun vivo mia,ĉio, kion jaroj lasis en la korovin mi sekvas nune, kiel somnambulo,tute kontraŭvole, tute sen postulo,kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr’ kaj gloro.Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?Vi tra landoj marŝas sen la sang’ sur glavosen kanonoj, nur kun via verda stelo,kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribeloĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.Pli kruelan, ol la famaj uzurpantojvi alportis al ni en la mondon moron:ili piedbatis homajn liberecojn,de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

Nun mi klare vidas, ke jam sorto miaestas alligita al vi per kateno,ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,ke mi certe ne sukcesos jam akiriliberecon, mia nova suvereno!

Multefoje mi forĵetis mian plumon,eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,en la kor’ la fajron mi estingi penis,sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.

Al vi apartenas do nun vivo mia,ĉio, kion jaroj lasis en la korovin mi sekvas nune, kiel somnambulo,tute kontraŭvole, tute sen postulo,kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr’ kaj gloro.

Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?Vi tra landoj marŝas sen la sang’ sur glavosen kanonoj, nur kun via verda stelo,kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribeloĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.

Pli kruelan, ol la famaj uzurpantojvi alportis al ni en la mondon moron:ili piedbatis homajn liberecojn,de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

Kia evoluo en ĉi tiu volumo! La poeto jam majstras la instrumenton kaj komencas sian virtuozan ludon. Kaj... vi ja scias... ni perdis lin!

Kara Schulhof, mi ne povas nun skribi pri viaj poeziaj peketoj, ja vi jam ne legos por danki mian kritikon, kiel vi promesis en iu via antaŭparolo. Vi kaŝis vin de ni, kiel de vi via sovaĝa kanto, kaj via animo —

eble ĝi fariĝis bonodora floro,kaj ĵus hejmenportas ĝin sur juna koroiu sopiranta bela knabinet’.

eble ĝi fariĝis bonodora floro,kaj ĵus hejmenportas ĝin sur juna koroiu sopiranta bela knabinet’.

(KOPAR)

KRIOJ DE L’ KORO. Poemoj de Salo Grenkamp-Kornfeld.

Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko. Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la poeto.

(KOPAR)

NI RICEVIS: „Leakey’s Introduction to Esperanto.“ Beleksteraĵa, koncize kaj lerte farita enkonduko en la lingvon por angloj. — „La lejpziga foiro.“ Arte belaspekta propagandkajero pri la printempa foiro. — „Belga Esperantisto“ (aŭg.–sept.). — „Corriere Balcanico.“ (Esperantista). „Hungara Esperantisto“ (oktobro).

DISPUTO

LA KOMPATINDA POETO Namillab Major, kiu frakasis sin saltinte de la kvara etaĝo, skribis al mi en sia lasta letero:

„Do, mi mortas. Mi ne povas plu elteni la vivon, kies ritmo por mi tute konfuziĝis. Aŭdu mian tragedion:

Mi verkis poemojn Esperantajn. Ili ja ne estis mondliteraturaj ĉefperloj, sed mi opiniis, ke ili estas valoraj eksperimentoj en nia malriĉa originala literaturo. Mi esperis sukceson — ĉiu poeto ja esperas ĝin, precipe Esperanta poeto. Kaj mi atendis senpacience recenzojn ĉar vi ja scias, ke ni poetoj malamas kaj abomenas la recenzantojn, sed la poemojn ni skribas propre nur por ili. Febre mi traserĉis la gazetojn — fine mi trovis la recenzojn unu post la alia. Ili laŭdis pli aŭ malpli, sed plendis pro manko de loko. Kompatinduloj, mi pensis, kiel ili volus elkrii sian admiron, kaj la malbenita manko de loko ŝtopas la buŝojn al ili. Nun — rigardu — longa kritiko! Legu, legu, — mi kriis al mi — fine vi ekscios, kiom vi valoras. Tro frua ĝojo! La recenzanto skribis tri liniojn pri mia volumo kaj tridek liniojn pri la kvin asonancoj, kiuj troviĝas en ĝi. Mi glutis unu, mi glutis du, la recenzo malsuprenglitis, mi digestis ĝin. Poeto devas havi gorĝon bone ŝmiritan.

Nova recenzo! Mi pretigas la gorĝon. Ĝi skribas unu linion pri la volumo kaj tridek pri la teorio de la sole ĝusta ritmo. Ho, mia ritmo, mia sola fiero, ĉu vi ne estas bona, mi pensis, kia doloro! Mi provis gluti, ne sukcesis. Mi provis forgesi, ne sukcesis. Mi provis tralabori miajn versojn. Kaj nun, imagu mian malfeliĉon, miaj versoj komencis ne plaĉi al mi, ilia piedoj kontuziĝis, puŝis unu la alian, interpremiĝis, faletis, lamis. Mi febre laboris, mi transskribis ilin laŭ hispana ritmo, laŭ franca ritmo, laŭ la hinda, laŭ japana, laŭ la balkana, laŭ la senegala, laŭ la botokuda! Ho, mia Esperanta ritmo, kial mi forlasis vin, nun mi ne trovas la revojon al vi! Miaj versoj tute freneziĝis; ĉu nur la versoj? Mi sonĝas pri tripiedaj fraŭlinoj, pri kavaliroj, kiuj havas du longajn kaj tri mallongajn piedojn — kaj ili saltas-dancas sur mia brusto, jam tute ili frakasis la koron, kaj kion faru la poeto, se li devas sonĝi sen koro? Li mortu. Do, mi nun kuros al la kvara etaĝo, kiel mi kuru do? Unu ŝtupo: mallonga; du ŝtupoj: longa, mallonga... longa... longa... mallonga... ho! Sed fine longa falo: seninterrompa kaj senritma, dank’ al Dio, senritma!

AdiaÅ­, eldonu mian artikolon pri ritmo verkitan ankoraÅ­ kun sana menso.

Via malfeliĉa N. M.“

Por la fideleco. KOPAR.

RITMO. Ĝis la plej novaj tempoj regis pri ritmo la plej granda ordo en Esperantujo. Ne tial, ĉar oni ne faris versojn kun malbona ritmo, sed ĉar oni ne faris teorion pri ĝi. Kaj estas terure, mi devas nun ankaŭ fari teorion pri ritmo, kvankam diris jam Hafiz, ke „praktiku la kison kaj ne klarigu ĝin“, kaj same mi volus krii: „sentu la ritmon kaj ne faru pri ĝi teorion“.

Unu el la plej ĉefaj karakterizaĵoj de nia lingvo estas la forta akcento. Estas do evidente, ke ĝi ne povas esti ignorata en la poezio, eĉ la ritmo devas esti bazita sur ĝi, do nek sur la mezuro, kiel en la lingvoj greka kaj latina, nek sur la silabnombro, kiel en la franca lingvo. Estas tute erare, se oni volas aŭdi el Esperantaj versoj francan aŭ anglan ritmon. El ili devas soni Esperanta ritmo.

Ĉiu verso konsistas el piedoj. Ĉiu piedo devas haviunuakcentitan silabon, sur kiu ĝi apogas sin (I). Sed nur unu! Du forte akcentitaj vokaloj ne povas stari unu apud la alia, ĉar tio malagrable tuŝas la orelon (II). Ekz.:

„En okul’ larm’ sidis...“

„En okul’ larm’ sidis...“

Oni sentas kvazaÅ­ estus karambolo de vortoj.

Ĉiu piedo aŭ leviĝas:

„Homar’, homar’, mi vokas vin kun kri’...“

„Homar’, homar’, mi vokas vin kun kri’...“

aŭ malleviĝas:

„Venu dolĉaj rememoroj!“

„Venu dolĉaj rememoroj!“

Same la trisilabaj piedoj:

„Knabinet’, ĉu vi amas fidele?“„Ŝiru de vang’ la vualon.“

„Knabinet’, ĉu vi amas fidele?“„Ŝiru de vang’ la vualon.“

El piedoj kombiniĝas la verso. Ĉefa principo: leviĝantaj kaj malleviĝantaj piedoj ne povas stari unu apud la alia (III), ĉar tiamaniere du akcentitaj silaboj renkontiĝas, kaj oni ree havas la senton de karambolo. Ekz.:

Mi | sidas | apud | forn’ kun | pens’ a|mara |Pri | krue|la mort’ | via | knabin’ | kara. |

Mi | sidas | apud | forn’ kun | pens’ a|mara |Pri | krue|la mort’ | via | knabin’ | kara. |

Legante oni sentas preskaÅ­ marmalsanon.

La versoj povas havi antaÅ­an kaj malantaÅ­an duontakton.

Severaj formoj klasikaj havas difinitajn piedojn. Sed ĉiu poeto povas krei novan formon, konvenan al la enhavo de sia verso. Nur la diritajn tri principojn li devas nepre sekvi, male la verso „piedon tiros kiel lama hund’“.

Konsilinde estas, ke en la sama verso ĉiuj linioj havu la saman movmanieron (leviĝan aŭ malleviĝan).

Por konsolo, mi citas kelkajn poeziajn permesojn:

Unusilabaj vortoj povas esti akcentaj aÅ­ neakcentaj.

Pli ol trisilabaj vortoj povas havi plurajn akcentojn sur kiu ajn de la antaÅ­aj silaboj.

La pronomoj posedaj, la vortoj de la „Tabelo“ (escepte la serion „neni-“), la vortoj „ili“ kaj „unu“, prepozicioj kiuj ne havas duoblajn konsonantojn („apud“, „super“ antaŭ postsekvanta vokalo) povas perdi sian akcenton, se ili senpere sekvas akcentitan vokalon. Ekz.:

Kaj kor’ mia sangis...Sed hom’ tiu ridis...Ĉe l’ font’ apud arbo...

Kaj kor’ mia sangis...Sed hom’ tiu ridis...Ĉe l’ font’ apud arbo...

„I“ antaŭ akcentita vokalo povas perdiĝi kiel silabo (Bennemann). Ekz.:

Kiel mielon la abelo...Mi kolektas la memorojn.

Kiel mielon la abelo...Mi kolektas la memorojn.

Mi finas. Mia artikolo ne estas ia frapanta nova teorio, propre ĝia principo estas la sama, kiel en la „Esperanta Versfarado“ de Parisot kaj Cart. Kaj laŭ la samaj principoj verkis Zamenhof kaj la plej bonaj Esperantaj poetoj. Sed oni aŭdas nuntempe kontraŭvoĉojn kaj — kio estas pli ĉagrena — oni legas kontraŭversojn. Kaj, kio pikas al mi rekte en la koron, oni skribas kontraŭrecenzojn. Kion fari, kion fari? mi devis skribi la artikolon, eble tio kvietigos min iomete.

Fakte, mi estas jam pli trankvila.

NAMILLAB MAJOR

La kovrilo de nia dua numero estas desegnaĵo de Emeriko Pérely, pentro-artisto.


Back to IndexNext