EL MIAJ REMEMOROJ

ATTILA SASSY: ADAMO.

ATTILA SASSY: ADAMO.

— Kaj kiu estis mi?

— Vi?! Sole ilo!

— Ne! Dio!

— Mi diras, ke nur ilo.

— Ne! Mi naskis la unuan doloron. Tiun doloron, el kiu ĝermis ĉiu belo, per kiu nobliĝis la homo.

— Kiu donis la konscion pri ĝi? Mi kaj sole mi!

— Naskinto de la malfeliĉo kaj angora sento ankaŭ mi estis. Kiamaniere oni povis konsciiĝi pri feliĉo, se mi ne estus ekzistinta?

— Mi mem naskis vin, sklavo! Via ekzisto estis nur malbeno, frukton neniam donanta.

— Ĉu pri benitaj fruktoj fanfaronas vi, kiu estas spirito de la Malbono mem? Via memo, la disharmonio estis fatalo via.

— Neniiĝu sklavo, atakanta vian sinjoron!

— Neniiĝu vi, pro kiu mi estas ekzilita.

La Morto leviĝis kaj per la potenca ostobrako ĝi batis al Lucifero, sed perdinte ekvilibron falis de la meteoro. Ankoraŭ ĝi aŭdis la longesonantan raŭkan ridon de Lucifero kaj poste, kiel eta sensignifa planedo, komencis kuri sur nova orbito ĉirkaŭ iu suno.

*

*       *

La sonĝo finiĝis kaj la Morto vekiĝinte ĉirkaŭrigardis kun terura timo.

Silento regis sur la finrikoltitaj kampoj de la Vivo.

Subite ĝi etendis la manon al la falĉilo, kvazaŭ certiĝi pri sia potenca posedaĵo kaj poste, kun ironia rideto, ekiris por nova rikolto — al la Marso.

JULIO BAGHY

EL MIAJ REMEMOROJ(Daŭrigo)

(Daŭrigo)

Tial, en unu letero, kiun mi skribis al S-ro Fruictier, mi aldonis kiel preteriran ekkrion: kiel bone estus, se... k. t. p. — Kaj S-ro Fruictier respondis same: jes ja, kiel bone estus, se... k. t. p.

Dirite, farite.

Kaj tiam nia interkorespondado temadis ĉirkaŭ tiu ideo. Kaj ĝia rezultato estis, ke ni enpresis en la gazeto alvokon al la tutmonda esperantistaro por fondi propran eldonejon-presejon, akcian societon, kies centro estus en Parizo. Kaj la esperantistoj aĉetis akciojn, tiamaniere, ke baldaŭ kunestis la necesa sumo por fondo de la „Presa Esperantista Societo“.

Mia transmigro estis decidita. En septembro 1904 mi rapide disvendis mian presejon, konservante el ĝi nur tiujn ilojn, kiujn mi juĝis utilaj en Parizo, — kaj, kun mia familio kaj kun mia preshelpanto mi forlasis Hungarujon, por fariĝi loĝantoj de Francujo.

Ĉu mi tedu la legantojn per la detala priskribo de mia vojaĝo Parizon? Ne; tion mi ne volas fari. Sufiĉu diri nur, ke dumvoje mi vizitis la maljunan samideanon S-ro E. Meier, en München; tio estis la unua okazo, kiam mi parolis kun esperantisto nekonanta la hungaran lingvon.

Tamen, pri unu epizodo mi raportas. Kiam ni forlasis la lastan germanan urbon, Deutsch-Avricourt, kaj nia vagonaro eniĝis en Francujon, en la unuan francan urbon, Igney-Avricourt, tie mi malagrable spertis la konsekvencojn de mia nekono de la franca lingvo. Estis posttagmeze, kiam ni alvenis en la ĵus nomitan francan limurbon, kaj tie ni devis atendi pli ol unu horon ĝis la reforiro. Tiun tempon mi intencis profiti por tagmanĝo; mi mendis do nutraĵojn en la stacidoma restoracio — en lingvo germana (tiam mi ne ankoraŭ parolis france). Sed, ho ve!neniu komprenis min!oni ne alportis manĝaĵojn... Kun patra doloro mi rigardis miajn malgrandajn infanojn, kiuj jam komencis plendi pri malsato. Mi denove mendis ion por manĝi — denove germane — parolante pri la infanoj, kiuj jam de longa tempo ne vidis konvenajn nutraĵojn, — vane! oni ne komprenis, ne komprenis. Tiam, kun edza doloro, maldolĉe mi turnis min al mia edzino, nerve plendante, en lingvohungara:

— Belaĉa afero, ĝis Parizo ni ne manĝos, je diablo!

Kaj jen, nun sinjorino, el la servopersonaro de la restoracio, ĝentile demandis mingermane:

— Kiun lingvon vi parolas, gesinjoroj?

— La hungaran; ni estas Hungaroj, kaj ni vojaĝas Parizon.

— Do vi ne estas Germanoj?

— Ne, sinjorino, kaj...

— Ho, tiuj ĉarmaj infanoj, kredeble ili estas lacaj kaj malsataj; oni tuj servos al vi, gesinjoroj.

Kaj, ho miraklo! tiam kelnero, servisto, kasisto, ĉiuj, ĉiuj komprenis germane... ĉar ili jam sciis, ke ni janeestas Germanoj...

En Parizo, S-ro Fruictier atendis nin en la stacidomo kaj li servoprete kondukis nin en nian provizoran, kaj la morgaŭan tagon en nian definitivan loĝejon.

Tuj la unuan tagon de mia estado en Parizo S-ro Fruictier prezentis min al S-ro Th.Cart. Ne estas necese, — ĉu ne vere, kara leganto? — ke mi pli detale raportu al vi, kiu estas S-ro Cart; vi ja konas lin, ĉiu konas lin. Lia nomo estos markita per oraj literoj sur ĉiu paĝo de la historio de Esperanto, kaj mi tute ne troas dirante, ke sen li eĉ ne estas certe, ĉu Esperanto vivus hodiaŭ. Por plilarĝigi vian konon pri li, mi aldonos nur, ke mi ne nur respektas, ne nur admiras tiun modelecan viron, sed mi vere amas lin, kaj mi estas fiera, sciante, ke tiu amo estas adresita al plenmerita homo.

Post kelktaga ripozo ni (S-ro Fruictier kaj mi) komencis labori. Ni priparolis detale la fondotan presejon, faris planon, luis ejon (33, rue Lacépède) kaj mendis ĉion necesan. Mi parolis ĉiam esperante (devige!), ĉie, en literfandejo, en maŝinfabriko, en inkaĵfarejo, en papermagazeno, ĉe konstruistoj, ĉe masonistoj, ĉe lignaĵistoj, ĉe vitristoj, ĉe ĉifonistoj, ktp. ktp., propagandante tiamaniere nian lingvon ĉie. Post kelkaj semajnoj la presejo estis funkciopreta, kaj la oktobra numero 1904 estis jam presita en ĝi. (La antaŭan numeron, por ne tro malfruigi ĝin, pro la manko de presejo, oni presis en Céret, sub la gvidado de nia fervora, bedaŭrinde jam mortinta samideano Paul Berthelot.)

Krom la necesaj litertipoj kaj kompostmaterialoj, kune kun la specialaj supersignitaj literoj esperantaj, la presejo konsistis el unu granda presmaŝino, unu malgranda platpresila maŝino, unu „Linotype“ kompostmaŝino, unu motoro kun la bezonaj transmisioj, kaj en la papermagazeno unu granda papertranĉmaŝino. Ses ĉambrojn okupis la Societo, el kiuj unu — la kompostejo — sur la strata fronto; en tiu ĉi ni akceptis la klientojn kaj la samideanojn, el kiuj kelkaj entuziasmuloj konsideris nian esperantan entreprenejon kvazaŭ ĝi estus la „oka mirindaĵo de la mondo“.

Post la oficiala deklaracio pri la fondo de la „Presa Esperantista Societo“, farita per fondodokumento antaŭ notario, la Societo faris sian unuan ĝeneralan kunvenon, en kiu oni elektis la estraron: prezidanto: S-ro Th. Cart; delegito: S-ro Paul Fruictier; sekretario: S-ro William Mann; teknika direktoro: mi. Poste, oni elektis ankoraŭ unu delegiton: S-ron Ch. Verax, kaj, post la finiĝo de la deĵorado de S-ro Mann, F-ino Cécile Royer fariĝis sekretariino.

(Daŭrigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

ĈU ESTAS LAND’?...Dediĉata al S-ino A. Sergeant.D-RO LEONO ZAMENHOF

Dediĉata al S-ino A. Sergeant.

D-RO LEONO ZAMENHOF

Ĉu estas land’,Kie eternas suno,Kie ĉiel’Ne ploras en aŭtuno?Kie la ter’En ama sentebrioPer flora brust’Ridas al sunradio?Ĉu estas land’,Kie la ĝoj’ ne ĉesas,Senzorga kant’Dorlotas kaj karesas,Kie kontent’Kaj forta vivadoro,Ne senesper’En ĉies regas koro?Ĉu estas land’,Kie de vivmatenoNe nutrus ninDe la mensog’ veneno?Kie preĝej’Glorante amon Dian,Imitus memEkzemplon grandan Lian?Ĉu estas land’,Kie la amo tronas,Kie la kor’Perfidi vin ne konas?Kaj kie larm’Ne estas larm’ de ploroSed de feliĉ’De amoplena koro?Ĉu estas land’,Kie animo lacaTrovus en ĝiRipozon vere pacan?Kaj kie bru’Kaj krioj de bataloNe igus ninMemori pri realo?Ĉu estas land’,La lando ideala,Kie la hom’Estas al hom’ egala?Kie fratec’Ne estas vort’ de vano,Sed ideal’Plej sankta de regnano?Ne serĉu ĝinĈi landon sur la tero:Ĝi trovas sinEn kred’ nur kaj espero.En tiu land’ —En land’ de propra sentoTroviĝas nurKorpaco kaj kontento!

Ĉu estas land’,Kie eternas suno,Kie ĉiel’Ne ploras en aŭtuno?Kie la ter’En ama sentebrioPer flora brust’Ridas al sunradio?

Ĉu estas land’,Kie la ĝoj’ ne ĉesas,Senzorga kant’Dorlotas kaj karesas,Kie kontent’Kaj forta vivadoro,Ne senesper’En ĉies regas koro?

Ĉu estas land’,Kie de vivmatenoNe nutrus ninDe la mensog’ veneno?Kie preĝej’Glorante amon Dian,Imitus memEkzemplon grandan Lian?

Ĉu estas land’,Kie la amo tronas,Kie la kor’Perfidi vin ne konas?Kaj kie larm’Ne estas larm’ de ploroSed de feliĉ’De amoplena koro?

Ĉu estas land’,Kie animo lacaTrovus en ĝiRipozon vere pacan?Kaj kie bru’Kaj krioj de bataloNe igus ninMemori pri realo?

Ĉu estas land’,La lando ideala,Kie la hom’Estas al hom’ egala?Kie fratec’Ne estas vort’ de vano,Sed ideal’Plej sankta de regnano?

Ne serĉu ĝinĈi landon sur la tero:Ĝi trovas sinEn kred’ nur kaj espero.En tiu land’ —En land’ de propra sentoTroviĝas nurKorpaco kaj kontento!

LA KANTISTO DE L’ MIZEROJACINTO BENAVENTE

JACINTO BENAVENTE

Lia aspekto: fripona, senhonta, strata kantisto. Li estis la sorĉa poeto de l’ popolamaso, de tiu mizera amaso, kiu suferas ĉiajn dolorojn, sen propra sento pri la sufero.

De la tagiĝo li vagadis en la urbo, trairis la ĉefajn stratojn, kie nobeloj, potenculoj kaj komercistoj marŝadis en ofenda bruo, kaj li eĉ unu fojon ne haltis tie por kanti; sed dum lia malrapida irado li melankolie meditis pri la streĉita, vigla urbovivo, kaj lia animo ensuĉis indignon kaj malĝojon.

En flankaj stratoj, en mallumaj amasloĝejoj, haladzaj spiradejoj por la mizeraj loĝantoj, kantis la poeto ĉirkaŭata de homoj malriĉaj, sensciaj, ĉifonaj, malsataj; kelkfoje li kantis kun la sankta malamo de l’ poeto, alifoje kun malgajo, senkonsolo: homa Kristo al kiu mankis dieco de Savanto; ofte liaj strofoj estis senenhavaj, sed brilaj pro harmonio: amaj litanioj, kiuj penetris en la animon kun aromoj de ĉiuj amoj, kaj subita interna tagiĝo heligis la mienojn kiuj antaŭe esprimis malgajan nescion, kaj ĉiuj proksimiĝis ĉirkaŭ lin por aŭskulti kaj posedi liajn vortojn; sanktoleitaj per dia poezio, al ili restis sur la fruntoj por ĉiam gravuritaj ĉielaj vortoj... justeco, pieco, espero!

Neniam kantis aliajn amojn la poeto: Kantisto de l’ Mizero, kiel ĉiuj lin nomis. Mizero estis lia amatino, kaj li neniam havis pli fidelan amon.

Sed la filino de l’ Reĝo estis tre inklina al poezio; cent kortegaj poetoj flatis ĉiam ŝian vantemon de belulino kaj princino, ŝi tamen deziris aŭskulti la popolan poeton de libera spirito, kiu atakis la kortegajn morojn per sia satiro, kiu minacis la potenculojn per detruo kaj morto, kiu ne submetiĝis al beleco, nek al forto, nek al riĉeco; ŝi deziris aŭskulti la Kantiston de l’ Mizero.

Kaj ŝi fine aŭdis lin kaj ploris lin aŭdante, kaj ŝi aspektis tre bela dum ŝi malĝoje ploris pri doloroj neniam de ŝi sentitaj, ĝis la poeto Kantisto de l’ Mizero, unuafoje, ekkantis pri beleco de virino. La princino certigis, ke neniu alia poeto kortuŝis ŝin tiel dolĉe; kaj la poeto certigis, ke neniu alia komprenis lin tiel, kiel la princino.

— Ne bone mi faris, ke mi aŭskultis tiom da kortegaj poetoj! Kion ili povis diri al mi krom flataj mensogoj? De nun vi estos mia preferata poeto.

— Ne bone mi faris, ke mi kantis miajn kantojn antaŭ mizeruloj. Ĉu ne pli bone decas kortuŝi pie la potenculojn ol veki per minacoj la humilulojn? De nun mi kantos nur por vi.

Kaj tiel la poeto restis por servi al la filino de l’ Rego. Kun koloraj brodaĵoj ĉe brusto, sur koro, oni vidis lin rajdanta je la servo de l’ rega ĉaro; la mizeruloj perdis por ĉiam sian poeton, kaj de tiam se nova trubaduro diris al ili: „Aŭskultu min, mi estas nova Kantisto de l’ Mizero“, ili preteriris malkonfide, malgaje, senkrede kaj diris:

— Certe! Kantisto de l’ Mizero, ĝis kiam princinoj ekdeziros aŭskulti vin.

El la hispana: FELIKSO DIEZ

[Aŭskultu] [Vidu PDF-on] [MusicXML]

NOVA SENTO(HIMNO DE E. R. A.)Poemo de Julio Baghy — Muziko de Teodoro Pallós

(HIMNO DE E. R. A.)

Poemo de Julio Baghy — Muziko de Teodoro Pallós

Nova sento, salutas kore vin ni kuneRegu en nia frata rond’.Nova sento, radioj viaj brilu sunePortu komprenon por la mond’.Hardite ni kun ĝojoRapidu sen ŝancel’.Ĉar gvidas ĝi sur vojoTra l’ nigra nokt’ al cel’.Profetas klare por niMistera kora son’:Por teran pacon formiVi homo restu hom’.Nova sento, magia forto de l’ konkordoJe vi sopiras la fratar’.Nova sento, kerubo de l’ socia ordoGardu la pacon de l’ homar’.Ĉar pacon kreus amo,Homecon gardas ĝiNi ĵuras ke ĉi flamonNe ĵetos for de ni.Ni semos se modeste,Sed sen ripoz’ sen lac’,Ke fine venku feste:Tutmonda homa pac’.

Nova sento, salutas kore vin ni kuneRegu en nia frata rond’.Nova sento, radioj viaj brilu sunePortu komprenon por la mond’.

Hardite ni kun ĝojoRapidu sen ŝancel’.Ĉar gvidas ĝi sur vojoTra l’ nigra nokt’ al cel’.

Profetas klare por niMistera kora son’:Por teran pacon formiVi homo restu hom’.

Nova sento, magia forto de l’ konkordoJe vi sopiras la fratar’.Nova sento, kerubo de l’ socia ordoGardu la pacon de l’ homar’.

Ĉar pacon kreus amo,Homecon gardas ĝiNi ĵuras ke ĉi flamonNe ĵetos for de ni.

Ni semos se modeste,Sed sen ripoz’ sen lac’,Ke fine venku feste:Tutmonda homa pac’.

LA OVOALBERT KIVIKAS

ALBERT KIVIKAS

Trans la marĉon kondukis piedsigna vojeto, dronanta en marĉeto, leviĝanta sur altaĵeton, trairanta arbetaĵojn kaj ebenaĵon, serpentumanta kvazaŭ stria kolubro ĉirkaŭ dika arbo, finkondukanta tamen al sablejo, al mizera kabano.

Laŭ tiu piedsigna vojeto hejmenpaŝis laboristo, havante lacecon kvazaŭ ŝarĝon de sablo en karno kaj sango, kaj en la stomako kvazaŭ malsatajn hundojn kolere bojantajn. Pro malforteco liaj piedoj fleksiĝis kaj devigis lin sidiĝi sur altaĵeto por ripozo.

Sidas la viro, laciĝinta, luktanta kun la dormo; preskaŭ perforte la okuloj fermiĝas.

Dormas la viro kaj subite ekaŭdas, kiel iu plaŭdante venas laŭ la akvoplena vojeto kaj murmuras.

— Verŝajne hundo, — pensas la viro, kaj ne malfermas la okulojn — ĝi vagadu!

Sed la murmurado kaj plaŭdado jam estas tute proksimaj.

Nun la viro volas malfermi la okulojn, sed la palpebroj estas strange pezaj; li provas per la dika fingro suprenŝiri ilin, per la manplato li viŝas la vizaĝon — nenio helpas, li ne povas malfermi la okulojn.

Sed la murmurado proksimiĝas pli kaj pli.

Subite rimarkas la viro, ke li vidas ne malferminte la palpebrojn, tute klare li vidas per siaj okuloj tra la fermitaj palpebroj.

Jen: granda lupo venas laŭ la vojo, la vosto treniĝas en nura akvo, la kolsupro suprenstaras kvazaŭ la haregoj de virporko, sed la okuloj estas fermitaj — kaj ĝi murmuras. Rigardas kaj rigardas la viro tra la fermitaj palpebroj kaj miras:

RÉVÉSZ: PETŐFI EN LA DRINKEJO.

RÉVÉSZ: PETŐFI EN LA DRINKEJO.

— La okuloj de la lupo estas fermitaj, sed ĝi sen deflankiĝo rekte iras la vojeton! Miraklo de mirakloj, ĝi iras sen deflankiĝo la vojeton kaj murmuras!

Sed la lupo, plaŭdante, pli kaj pli alproksimiĝas.

Ho! Ĝi kvazaŭ havas ion en la buŝo?

Rigardas kaj rigardas la viro, kaj vidas: la lupo havas kokinan ovon en la buŝo. Rigardas la viro ankoraŭ pli fikse: jes, la lupo efektive havas kokinan ovon en la buŝo!

Pensas la viro, kion do faru la lupo kun la kokina ovo: neniam dum sia vivo li aŭdis, ke la lupo manĝas ovojn.

Ŝtelrigardas kaj ŝtelrigardas la viro la ovon en la buŝego de la lupo, kaj subite eksentas kolektiĝi la salivon en la buŝo pro apetito — li estas tre malsata, kaj eble la ovo estas kuirita kaj manĝebla.

Sed la lupo, ne malfermante la okulojn, pli kaj pli proksimiĝas laŭ la vojeto, inter la dentegoj ĝi portas la ovon, la tutan tempon murmurante.

Ĝi jam preskaŭ estas atinginta la viron, kiam ĉi tiu subite ekkrias: — He!

La lupo pro timo ekbojas, faligas la ovon el la buŝo, malfermas la okulojn, ekvidas la viron kaj forkuras arbaron. Sed la ovo restas ruliĝanta sur la vojeto.

— Ovo, — pensis la viro — ovo kiel ovo!

Sed mirinde granda estas ĉi tiu ovo, pli granda ol tiu de anaso aŭ de ansero.

La ovo eble estas kuirita — pensas la viro denove, kaj ekprenas ĝin en la manon.

Sed la ovo estas varma, kvazaŭ ĵus prenita el la kaldrono. Palpas la viro ĝin de ĉiu flanko — sed subite — la ovo ekmurmuras!

Li rompis per tranĉilo ĝian ŝelon, la murmuro ĉesis. La ovo estis efektive kuirita, eĉ la ovoflavo estis malmola.

Manĝas la viro longan tempon avide la ovon, li manĝas, sed formanĝi ĝin ne povas. Li estas jam tute sata, sed duono de la ovo estas ankoraŭ ne formanĝita.

— Restos eĉ por mateno — pensas la viro, kaj metas la duonovon en sian sakon.

Post tio li, sur la altaĵeto, ekdormas profunde.

Matene vekiĝinte li vidas:

Nenie plu estas la duonovo, en la sako troviĝas la vosto kaj la malantaŭaj femuroj de lupido.

El la estona: HILDA DRESEN.

JACINTO BENAVENTEMONDLITERATURA OBSERVO

JACINTO BENAVENTE

JACINTO BENAVENTE

JACINTO BENAVENTE. Denove la ĉarma Hispanlando ricevis nordan kareson. La Nobel-premio venas jam la trian fojon en la landon de l’ oranĝarbaroj. Ĝin jam gajnis Echegeray (matematikisto kaj dramverkisto), Ramón y Cajal (histologo), kaj nun la dramverkisto Jacinto Benavente.

Benavente aperas antaŭ la eksterlandanoj kiel nekonita, ĵus trovita homo. En lia patrolando jam delonge estas solena okazaĵo kaj brila sukceso ĉiu nova dramo de Benavente, sed en fremdajn lingvojn oni apenaŭ tradukis dekon el la riĉega verkaro de la rekonstruinto de l’ hispana teatra arto kaj pro la neeviteblaj perdoj en traduko la profunda kaj delikata artisto... ne ĉiam plaĉis tiel kiel li meritas. Germana traduko, kiun mi legis tute ne plenumis miajn esperojn.

(Estas interese ke al la Esperanta publiko Benavente estis jam antaŭlonge prezentita. En „La Revuo“ aperis de li, en la traduko de Vicente Inglada „La Angora Katino“, „La Gefavoratoj“, „Kruela Adiaŭo“. La „Hispanaj Dramaj“ en la Internacia Biblioteko de Borel konsistas nur el verkoj de Benavente.)

Benavente estas vere delikata artisto, kiu trovas altajn ideojn kaj subtilajn sentojn kaj vestas ilin per susuranta silko de sia poezia prozo. Ni ne scias kion pli multe admiri, ĉu la belecon de lia lingvo, ĉu la trafan, ĉiam altrangan (kvankam kelkfoje iom sofisman) spiritesprimon, ĉu lian majstrecon en karakterizo kiu per kelkaj vortoj kaj trajtaj povas al ni plene prezenti homojn pli perfekte ol per longedaŭra priskribado. Majstra konanto de la eleganta mondo kun ĝiaj artifikaj intrigoj, spritaj malicaĵoj, flataj hipokritoj, li vivigas antaŭ ni ĉi tiun mondon tiel brilegan ekstere. Kaj la virinan animon, jen flirteman, kaprican, bagateleman, jen varman, sindonan, sinoferan li konas mirinde. Tion li pruvas jam en unu el siaj unuaj verkoj, en la „Virinaj Leteroj“, kiu estas ĉarme kaj facile verkita, sed profunda virinpsikologio.

Inter la kadroj de mallonga artikolo apenaŭ oni povas konigi lian abundan verkaron, nur skize ni volas paroli pri kelkaj karakterizaj trajtoj de lia verkadmaniero.

Ĝi montras bone videblan evoluon de la facile amuza Muzo al la profundpensa, altnivela, kvazaŭ filozofia arto. La unuaj komedioj: Konataj Personoj, Edzo de Sinjorino Tellez ktp. estas graciaj satiraj komedioj kun temo pri amo en diversflanka variado. Ilia sprita kaj kolora lingvaĵo, interesaj, amuzaj konfliktoj tuj altiris la atenton de la publiko, baldaŭ li fariĝis famekonata. Sed la sukceso ne delogis lin, lia genio savis lin de tio, ke li fariĝu simpla amuzisto de la publiko. Lia poezio ĉiam pliprofundiĝas en la misterojn de la homa animo, en la sekretojn de la socia vivo. La „Manĝaĵo de Sovaĝbestoj“, „La Fajra Drako“, „Sabata Vespero“, „Triumfanta Amo“ surprizas, frapas kaj konsternas per sia realeco, per la kuraĝa eldiro de kruelaj veroj. Lian poetan koron montras la „Princino sen Koro“, lian romantikan fantazion la „Kuzo Roman“ kaj „La Bruta Forto“. Lia kono pri virinanimo en majstraj koloroj pompe ekbrilas en „La Angora Katino“. Kiel grandan stiliston montras lin precipe la „Kreitaj Interesoj“. Rava antaŭparolo anoncas la farson: la ludon de pupoj. Kaj sur la kruda tolaĵo li brodas per oraj kaj silkaj fadenoj, la pupoj parolas sorĉebrilan, dolĉan lingvon, eldiras elegantajn, akrajn sentencojn kaj sub la krakantaj lignomembroj pulsas vivanta sango, homaj sortoj, deziroj, voloj luktas kaj penas, homaj eraroj pentas, homaj intrigoj artifikas. Kaj super ĉio regas la potenco de la Amo. Tiel vera bildo aperas al ni en ĉi tiu pupludo pri la nuntempa homa socio ke oni suspektis certajn kaŝ-atakitajn personojn sub ĉi tiuj pupigitaj tipoj. Ĉi tiu verko faros sian gloran vojon tra la mondliteratura historio. Leandro restos ĉiam la sinjoro de altaj revoj kaj lia fidela Crispin, en la servo de sia sinjoro, venkos ĉian malfacilaĵon per sia profunda homkono.

Ni ne forgesu pri la altmorala „Lernejo de Princinoj“ kaj pri la „Princo, kiu ĉion lernis en la libroj“, pri ĉi tiu nobla fantazia verko.

Nun Benavente forestas el sia hejmo. En Ameriko li ricevis la kison de diino Rekompenco. Kion li alportos el la nova mondo?

Kiam Goethe revenis Germanujon, li verkis sian Ifigenio en Taŭrido, ĉi tiun korpigitan revon de nordulo pri la lando de la Antikvo, pri la sopirata Sudo.

Per kio vibrigos nian koron Benavente reveninte el la lando de l’ „senlimaj eblaĵoj“?

F. DIEZ

BIBLIOGRAFIO

STRANGA HEREDAĴO. Romano originale de H. A. Luyken. 320 pĝ. broŝur. Eldonejo Ferd. Hirt & Sohn. Esperanto-fako. Leipzig.

La tria originala romano de la aŭtoro. Vera Luyken-a romano, plena de tendencoj, en kiuj la okazintaĵoj preskaŭ perdas sin. Troimagitaj heroo kaj heroino, kies ideala mondpercepto tre malfacile povas sin lokigi en la tera mondo. La aŭtoro, kaj tion sentas la leganto, vere luktas kontraŭ la realeco, kiu prezentus sin ĉiam tute male ol estus deca al pensmaniero de la verkisto, sed tamen lia rutina lerteco venkas la barojn kaj li sukcese finkonstruas sian verkon. Malfacila kaj ne danka tasko estas montri al la egoista mondo, ke la mondo de altruismo estas pli bela, pli homa ol la senĉesa pelado kaj blinda kuro al efemeraj plezuroj. Kvankam ne perfekte, sed sufiĉe klare prezentas la verko la erarojn de la nuntempo kaj montras ĝustan vojon al pli bela estonteco.

Specialan atenton meritas en la romano la epizoda figuro de religia sektestro, en kiu la aŭtoro donas veran homon kun virtoj kaj eraroj kaj ĝuste pro tio la sceno en la mistera domo estas majstre verkita. La vivo pulsas ankoraŭ en tiu parto, en kiu la aŭtoro nin kondukas en Meksiklandon kaj en la tragedia parto, kiam la juna heroino konsciiĝas pri sia morala malaltiĝo.

La verko estas tre valora el vidpunkto de nia originala literaturo, ĉar ĝiaj enhavo, konversacioj klare montras la erarojn de la Esperantista popolo, kiu ankoraŭ ĉiam nur revadas anstataŭ la energia agado.

Ni varme rekomendas al ĉiu la romanon ĉar ĝia stilo estas bona kaj flua, ĝia enhavo multloke tre valora kaj la eksteraĵo tre plaĉa.

Ni mencias, ke nia ŝatata verkisto baldaŭ surprizos nin per la kvara originala romano, kiun ni atendas kun sincera interesiĝo. Ĝia titolo estas: „En tempo de la Gol“.

(by)

VORTARO DE LA OFICIALAJ RADIKOJ DE ESPERANTO, — de Th. Cart. — 32 paĝoj. Esperantista Centra Librejo, Paris (IX.), 51, rue de Clichy. Prezo: 1 franko (franca).

Tiu ŝajne sensignifa, modesta broŝuro, verkita de la talenta prezidanto de la esperantista Akademio kaj Lingva Komitato, enhavas, post klariga noto, oficialajn, dokumentojn, t.e.: eltiraĵon el la „Deklaracio pri Esperantismo“, — konsilojn pri enkonduko de novaj vortoj en la komunan lingvon. — la plenan gramatikon de Esperanto, — poste la tutanOficialan Radikaronde Esperanto (sen nacilingvaj tradukoj), — fine la ĉefajn landnomojn kaj aliajn geografiajn nomojn. Sur la kovrilo, krom anoncoj, ĝi publikigas la adresojn de la akademianoj.

Tre utila estas tiu verko, precipe nun, kiam multaj esperantistoj estas tentataj fari novajn vortojn kaj sufiksojn, enkondukante tiamaniere senutilajn kaj embarasajn neologismojn kaj naciismojn en Esperanton. Ne nur ĉiu verkisto, gazetisto kaj presisto, sed ĉiu serioza esperantisto devus posedi jenan verkon, kiu estas efike konsultebla en okazo de hezito, por konservi la lingvan unuecon de Esperanto.

La samideanoj povas nur gratuli kaj danki la fervoran S-ron Cart, kiu nelacigeble laboris por doni en la manojn de la esperantistoj tiun bonegan ilon, rezultaton de laboro de nia Akademio.

(p d l.)

FIDELECO KAJ ESPER’. — HIMNO PRI UNIVERSALA PACO.Poemoj de S.Frantz, muziko de F. de Menil kaj Vincent F. Bort.

Ĉarmaj melodioj. Vere rekomendindaj por kantado dum Esperantaj festoj.

BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO, de Ŝapiro (Joŝo).

Trafaj satiroj pri interna vivo de la Esperantistaj societoj. Vergas kaj samtempe instruas nin pri la evitindaĵoj.

AKORDOJ ESPERANTAJ, de M. L. Kaplan.

Poemoj, kiuj montras evoluantan talenton. Ne nur lirika, sed ankaŭ epika poezio trovas kelkfoje valorajn interpretaĵojn en tiu ĉi verketo.

VOGTLANDO.Gvidlibro okaze de la Dekvina 1923 en Nürnberg.

Bele ilustrite aperas antaŭ la okuloj la belegaj pejzaĝoj de la vidindaĵriĉa Vogtlando.

DISPUTO

PRI LA DISPUTO. — Kiam ni ekirigis ĉi tiun rubrikon en nia revuo, ni sentis nin iom kulpaj, kiel Pandora post la malfermo de sia tenujo. Ni sciis, ke en Esperantujo, sub la serena marsupraĵo de la konkordo embuskas profundaj ondomovoj, tute ne pacemaj, kaj ni pensis, ke ili nun ĉiuj tumultos al tiu ĉi rubriko kaj minacos nin per superakvego de viglaj spiritaj parolskermoj, parolluktoj, parolbataloj.

Kaj ni eĉ estis tiel malicaj, ke ni deziris tion. Ni deziris havi en ĉi tiu rubriko ne sekajn diskutojn laŭ akademia maniero, sed ŝaŭmante bonhumorajn, viglajn, batalemajn ataketojn kontraŭideoj(neniam kontraŭ personoj), ataketojn, kiuj petole mallaŭdas, kun malica rideto grumblas kaj kiuj por argumento prefere uzas la vekon de rido. Disputi ni volas, karaj samideanoj, kelkfoje eble eĉ friponete, kvazaŭ ŝuistbubeto eliganta sian langon, kaj solan timon ni havas, ni ne volas esti enuaj.

La rubriko atendas sian majstron. Ĝis nun vane. Nun ĝi silentas, ne volas embarasi la feston de Kristnasko. Sed poste, hu — mi frostotremas pri la terura lukto kiu komenciĝos ĉi tie. Venu, disputemuloj! Disputu, grumblu, mallaŭdu. Redisputu, regrumblu, remallaŭdu! Kontraŭredisputu... ktp. Sed estu viglaj, spritaj, amindaj ankaŭ en la malico, ataku, sed amuzu. Kaj kiu koleros, tiu jam apriorie ne estos prava.

DISPUTESTRO.

SENTITOLE...

SENTITOLE...

Aglo flugas alte en l’ aero,Struto marŝas pene sur la tero.La flugilojn struto vane movas,Ĝi atingi aglon, ho, ne povas...(by)

Aglo flugas alte en l’ aero,Struto marŝas pene sur la tero.La flugilojn struto vane movas,Ĝi atingi aglon, ho, ne povas...

(by)

RICEVITAJ GAZETOJ.

L’Esperanto, Belga Esperantisto, The British Esperantist, La Policisto, Esperanto Praktiko, Hungara Esperantisto, Franca Esperantisto, Interligilo de la P. T. T.

*

Ni ĉi tie atentigas la legantojn pri la aldonita folieto pri la Kataluna Internaciaj Floraj Ludoj kaj pri la konkurso de la Literatura Mondo, kies kondiĉoj estas troveblaj en nia dua numero.

La grafikajn ornamaĵojn de nia revuo desegnisMIĤAELO KUNla talenta grafikartisto.

Reklamaj Tekstoj

Prezo de unu numero: 1 svisa franko aŭ egalvaloro.Abonprezo por unu jaro:2.— dolaroj5.— guldenoj7.— sved. kronoj10.— svis. frankoj10.— danaj kronoj25.— fr. frankoj10.— norv. kronoj12.— pesetoj10.— ŝilingoj40.— liroj60.— ĉ. kronoj5.— jenojAbonon bonvolu sendi laŭeble en registrita leteroal nia adreso, aŭ en la sekvantaj landoj, al niaj abonejoj:Aŭstrujo:Wien, Esperanto-eldonejo „Nova Tempo“, VI., Mollardgasse 55.Britujo:The British Esperanto Association, 17 Hartstreet, London, WC. 1.Bulgarujo:Centra Librejo Esperanto (Gaŝevsky) Sofia.Belgujo:Franz Schoofs, 45 Kleine Beerstraat. Antwerpen, Poŝtĉekkonto No 284. 20. — E. Haine, 23, rue du Marais, Rysbroek, Bruxelles.Ĉeĥoslovaka:Otto Sklenĉka, Hradec Králové.Danujo:Martin Blicher, International Boghandel, Hotel d’Angleterre, Kobenhavn.Estujo:Helmi Dresden, postkast 6, Tallin.Francujo:Raymond Schwartz, 4, rue d’Hauteville, Paris.Finnlando:O/Y. Movado A/B. Helsinki, Kasarminkatu 20.Hispanujo:Konrado Domenech, Hotelo Flora Banyoles, Ĝirona. — Ferdinando Montserrat, Barcelona, Str. Villaroel 107, 20 20.Italujo:Johano Maindari. Viale Vittoria 1, Milano 21.Jugoslavujo:D. D. Maruzzi, Zagreb, Jezuitska-ul. 1.Polujo:Adolfo Oberrotman, Krak. Przedm. 10 Warszawa (P. K. O. n-o 3125).Rumanujo:Esperanto Oficejo, Cluj.LAŬVOLE SENDU ALTAN SUMON KAJ NI LIVEROS TIOM DA NUMEROJ, KIOM VALORAS LA PAGO!Vi povas ankaŭ pagi per ia ajn banko al sekvantaj naciaj bankoj, por la konto deHungara Ĝenerala Kreditbanko(Banque Générale de Crédit Hongrois Ungarische Allgemeine Creditbank),Budapest, por „Literatura Mondo“:NACIAJ BANKOJ:Amsterdam:Amsterdamsche BankBratislava:Slovenská Všeobecná Úverná BankaBerlin:Direction der Disconto GesellschaftBruxelles:Banque de BruxellesChristiania:Den norske CreditbankCopenhague:Kobenhaven’s HandelsbankMilano:Banca Commerciale ItalianaLondon:The National Provincial & Union Bank of England Ltd.New-York:Guaranty Trust Comp of New-YorkParis:Banque de l’Union ParisienneSofia:Banque BalkaniqueStockholm:Skandinaviska KreditaktiebolagetZürich:Schweizerische Bankgesellschaft

Prezo de unu numero: 1 svisa franko aŭ egalvaloro.

Abonprezo por unu jaro:

Abonon bonvolu sendi laŭeble en registrita leteroal nia adreso, aŭ en la sekvantaj landoj, al niaj abonejoj:

LAŬVOLE SENDU ALTAN SUMON KAJ NI LIVEROS TIOM DA NUMEROJ, KIOM VALORAS LA PAGO!

Vi povas ankaŭ pagi per ia ajn banko al sekvantaj naciaj bankoj, por la konto deHungara Ĝenerala Kreditbanko(Banque Générale de Crédit Hongrois Ungarische Allgemeine Creditbank),Budapest, por „Literatura Mondo“:

NACIAJ BANKOJ:

ANONCOJ:GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!MALGRANDAJ:PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!PAGO NEPRE ANTAŬE!

ANONCOJ:

GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!

MALGRANDAJ:

PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!

PAGO NEPRE ANTAŬE!

Nia sola semajna gazeto estas laESPERANTO TRIUMFONTAInternacia! Semajna! Neŭtrala!Nepre abonu ĝin!Abonejoj en ĉiuj landojAdministracio:Horrem bei Köln, Germ.

Nia sola semajna gazeto estas la

ESPERANTO TRIUMFONTA

Internacia! Semajna! Neŭtrala!

Nepre abonu ĝin!

Abonejoj en ĉiuj landoj

Administracio:Horrem bei Köln, Germ.

La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesaMAGYAR GRAFIKA(HUNGARA GRAFIKO)BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l’ arto, mendu ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.—

La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa

MAGYAR GRAFIKA

(HUNGARA GRAFIKO)

BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8

Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l’ arto, mendu ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.—

MODERNAJ ROBINZONOJ!? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?

MODERNAJ ROBINZONOJ!

? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?

INTERNACIA FOIRO EN PRAHA(Ĉeĥoslovakio)Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ VELETRHY Staroměststká radnice PRAHAEsperanto korespondata!

INTERNACIA FOIRO EN PRAHA

(Ĉeĥoslovakio)

Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA

Esperanto korespondata!

PAN YANEN LA TUTA MONDO LA PLEJ BONAJVINAGRA KONSERVAĴO KAJ SAŬCOPro sia unika, tre agrabla gusto ili kam atingis lokon ĉe la publiko pli altan ol ĉiu alia.La diferenco kuŝas ĝuste en tio, ke ili atingis la plej altan gradon de bonegeco.Vendataj ĉie en boteloj de du grandoj je modera prezoSolaj posedantoj:MACONOCHIE BROSS., LTDLONDON, E. 14

PAN YAN

EN LA TUTA MONDO LA PLEJ BONAJ

VINAGRA KONSERVAĴO KAJ SAŬCO

Pro sia unika, tre agrabla gusto ili kam atingis lokon ĉe la publiko pli altan ol ĉiu alia.

La diferenco kuŝas ĝuste en tio, ke ili atingis la plej altan gradon de bonegeco.

Vendataj ĉie en boteloj de du grandoj je modera prezo

Solaj posedantoj:

MACONOCHIE BROSS., LTDLONDON, E. 14

Könyves Kálmánr.-t.Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojnPetu ilustritan prezaron!Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39

Könyves Kálmán

r.-t.

Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!

Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn

Petu ilustritan prezaron!

Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39

ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITYTelegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORKAĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵojKatalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj

ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“

500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY

Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK

Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj

Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj

ORIENTO!Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn, kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto, laŭditaj de ĉiuj:LA BULGARA LANDO KAJ POPOLOLA NAJBAROJ DE RUSLANDOKontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ la monvaluto de l’ mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:IVAN H. KRESTANOFFDresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.

ORIENTO!

Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn, kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto, laŭditaj de ĉiuj:

LA BULGARA LANDO KAJ POPOLOLA NAJBAROJ DE RUSLANDO

Kontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ la monvaluto de l’ mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:

IVAN H. KRESTANOFF

Dresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.

Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacioU. E. A.Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo deUNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO:12 BOULEVAND DU TÉÂTRE,GENÈVE, SVISLANDO!

Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio

U. E. A.

Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de

UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO:12 BOULEVAND DU TÉÂTRE,GENÈVE, SVISLANDO!

ATENTU! BABILADOJ DE BONHUMORA ZAMENHOFANO DE JOŜO kaj AKORDOJ ESPERANTAJ DE M. L. KAPLAN estas riceveblaj ambaŭ kune por 6 nove stampitaj respondkuponoj ĉe J. ŜAPIRO LIPOVA 33, BIALYSTOK (POLUJO)

Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBEROaŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:KVIN LEGINDAJ LIBRETOJMendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYIBudapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.

Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.

POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBERO

aŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:

KVIN LEGINDAJ LIBRETOJ

Mendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYIBudapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.

Bulgara ROZOLEOLa fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita, pogrande kaj pomalgrandeSpecimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.IVAN KRESTANOFF, EksportoficejoWintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.

Bulgara ROZOLEO

La fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita, pogrande kaj pomalgrande

Specimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.

IVAN KRESTANOFF, EksportoficejoWintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.

FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETONLA POLICISTOKUN LA KONSTANTA ALDONOLA POŜTISTOREDAKCIO:BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.

FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETON

LA POLICISTOKUN LA KONSTANTA ALDONOLA POŜTISTO

REDAKCIO:BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.

ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJNFARASDISKAYBUDAPESTVII., RÁKÓCZY-UT 72

ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJNFARASDISKAY

BUDAPESTVII., RÁKÓCZY-UT 72

KIU NE POVAS ABONI „LITERATURA MONDO“-N EĈ POR DUONJAROMENDU ĜIN PONUMERE!PROFITU PER „LITERATURA MONDO“;Kolektu abonantojn ankaŭ alilandajn. Post du abonantoj vi ricevas L.M. dum duonjaro senpage, post kvar por tuta jaro. Vendu po numeroj. — Reprezentantoj rajtas depreni 20% de la abonprezo.

KIU NE POVAS ABONI „LITERATURA MONDO“-N EĈ POR DUONJAROMENDU ĜIN PONUMERE!

PROFITU PER „LITERATURA MONDO“;

Kolektu abonantojn ankaŭ alilandajn. Post du abonantoj vi ricevas L.M. dum duonjaro senpage, post kvar por tuta jaro. Vendu po numeroj. — Reprezentantoj rajtas depreni 20% de la abonprezo.

HUNGARANUTRAĴLIVERANTAKAJ KOMERCA A. S.IMPORTO EKSPORTOADMINISTREJO:BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.

HUNGARANUTRAĴLIVERANTAKAJ KOMERCA A. S.

IMPORTO EKSPORTO

ADMINISTREJO:BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.


Back to IndexNext