SCENO DUA

DOKTORO.Strangaĵojn oni diras: nenaturajnSuferojn naskas nenaturaj faroj.Spiritoj kulpaj diras la sekretojnAl siaj kapkusenoj: ŝi bezonasLa pastron, pli ol kuraciston. DioPardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu;De ŝi formovu ĉiujn difektilojn,Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton:Ŝi min mirigis, kaj vidadon mianKonfuzis. Miajn pensojn mi retenas.SINJORINO.Doktoro, bonan nokton.Ili foriras.

DOKTORO.

Strangaĵojn oni diras: nenaturajn

Suferojn naskas nenaturaj faroj.

Spiritoj kulpaj diras la sekretojn

Al siaj kapkusenoj: ŝi bezonas

La pastron, pli ol kuraciston. Dio

Pardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu;

De ŝi formovu ĉiujn difektilojn,

Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton:

Ŝi min mirigis, kaj vidadon mian

Konfuzis. Miajn pensojn mi retenas.

SINJORINO.

Doktoro, bonan nokton.

Ili foriras.

Kamparo apud Dunsinano.

Trumpetado antaŭ standardoj. VenasMENTETO,KATNESO,ANGUSO,LENOKSO, kajSOLDATOJ.

MENTETO.L' armeo angla nun alproksimiĝas,Je la komando de l' reĝid' Malkomo,Sivardo lia onklo, kaj Makdufo:Flamigas ilin venĝa sangavido,Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravajDe ili subtenitaj eĉ monaĥonAl la alarmo sanga, senkompata,De la milito pikus.ANGUSO.Jes, ni ilinRenkontos apud la arbar' Birnama,De kie ili venas.KATNESO.Kiu scias,Ĉu Donalben' kun sia frato venos?LENOKSO.Sinjoro, certe ne: mi havas listonDe l' eminentularo: de SivardoLa filo, kaj aliaj senbarbulojDe lia fruvireco, kiuj venasLa provon fari.MENTETO.Kion la tiranoEkfaras?KATNESO.Li fortigas DunsinananKastelon. Kelkaj diras, ke li estasFreneza; kaj aliaj, kiuj malpliMalamas lin, ĝin nomas furiozaKuraĝo; sed li siajn partianojnNe povas fari obeemaj.ANGUSO.LiajMortigoj nigraj ligas liajn manojn,Ĉar novaj ribelantoj riproĉadasPerfidon lian; tiuj, kiuj servasLin, tion faras nur pro la servado,Kaj ne pro amo: li la reĝan krononTro peza tro glitema trovas, kielŜtelisto malgrandega la mantelonDe grandegulo.MENTETO.Kiu tial povasRiproĉi tiun, kiu, disŝiratePro devo al regnestro, kaj teruroAl la kruelaj faroj de l' tirano,Ekdeflankiĝas por ribeli?KATNESO.NiAntaŭen marŝu, por prezenti ninAl nia rajta reĝo obeemaj: ĝojeLa kuraconton de patrujo nia[1]Malsana ni renkontu, pretaj verŝiSangeron nian lastan, por forigiEl nia lando la tiranon.LENOKSO.VerŝiAlmenaŭ ĉiom, kiom ĝi bezonos,Ke l' floro vivu, kaj la herboj dronuMalbonaj. Ĝis Birnamo do ni marŝu.

MENTETO.

L' armeo angla nun alproksimiĝas,

Je la komando de l' reĝid' Malkomo,

Sivardo lia onklo, kaj Makdufo:

Flamigas ilin venĝa sangavido,

Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravaj

De ili subtenitaj eĉ monaĥon

Al la alarmo sanga, senkompata,

De la milito pikus.

ANGUSO.

Jes, ni ilin

Renkontos apud la arbar' Birnama,

De kie ili venas.

KATNESO.

Kiu scias,

Ĉu Donalben' kun sia frato venos?

LENOKSO.

Sinjoro, certe ne: mi havas liston

De l' eminentularo: de Sivardo

La filo, kaj aliaj senbarbuloj

De lia fruvireco, kiuj venas

La provon fari.

MENTETO.

Kion la tirano

Ekfaras?

KATNESO.

Li fortigas Dunsinanan

Kastelon. Kelkaj diras, ke li estas

Freneza; kaj aliaj, kiuj malpli

Malamas lin, ĝin nomas furioza

Kuraĝo; sed li siajn partianojn

Ne povas fari obeemaj.

ANGUSO.

Liaj

Mortigoj nigraj ligas liajn manojn,

Ĉar novaj ribelantoj riproĉadas

Perfidon lian; tiuj, kiuj servas

Lin, tion faras nur pro la servado,

Kaj ne pro amo: li la reĝan kronon

Tro peza tro glitema trovas, kiel

Ŝtelisto malgrandega la mantelon

De grandegulo.

MENTETO.

Kiu tial povas

Riproĉi tiun, kiu, disŝirate

Pro devo al regnestro, kaj teruro

Al la kruelaj faroj de l' tirano,

Ekdeflankiĝas por ribeli?

KATNESO.

Ni

Antaŭen marŝu, por prezenti nin

Al nia rajta reĝo obeemaj: ĝoje

La kuraconton de patrujo nia[1]

Malsana ni renkontu, pretaj verŝi

Sangeron nian lastan, por forigi

El nia lando la tiranon.

LENOKSO.

Verŝi

Almenaŭ ĉiom, kiom ĝi bezonos,

Ke l' floro vivu, kaj la herboj dronu

Malbonaj. Ĝis Birnamo do ni marŝu.

Dunsinano. Salono en la Kastelo.

VenasMAKBETO,DOKTORO, kajSEKVANTARO.

MAKBETO.Ne pli da «onidiroj»: ĉiuj for!Ĝis la arbar' Birnama formoviĝosAl Dunsinan', mi ne al timo cedos.Malkomo, kia estas li! Ĉu neNaskita de virino? La spiritoj,Spertuloj pri okazontaĵoj homaj,Al mi proklamis: «Timu ne, Makbeto,Neniu de virin' naskita povosFariĝi via superanto». Iru,Perfidaj grafoj, kaj aligu vinAl anglaj manĝeguloj, se vi volas,Ĉar mia kor' kaj forto de animoSkuiĝos nek per dubo nek per timo.Venas Servisto.Vizaĝon vian blankan la diabloEn nigran ŝanĝu, vi malbravegulo!Kial vi tian elrigardon havasAnseran?SERVISTO.Estas dek mil—MAKBETO.Ĉu anseroj,Fripono?SERVISTO.Militistoj, via Moŝto.MAKBETO.Pikigu la vizaĝon, por ruĝigiTeruron vian, vi blankhepatulo.Sed kiaj militistoj, malsaĝulo?Animo via mortu! viaj vangoj,Pro timo, senkoloraj konsilantojAl timo ŝajnas. Kiaj militistoj,Blankulo?SERVISTO.La militistaro angla.MAKBETO.Vizaĝon vian for de tie ĉi.Servisto foriras.Seton'! Pli ol malĝoja mi min sentas,Ĉar rigardante—ho, Setono!—KrizoLa nuna min por ĉiam aŭ starigosAŭ malstarigos. Jam sufiĉe longeMi vivis: mia vivsezon' atingasL' aŭtunon kun la flava foliaroVelkinta, kaj benaĵojn, kiuj devusLa maljunecon akompani, kielHonoro, amo, obeemo, arojDa geamikoj, mi ne povas havi,Sed anstataŭe fortajn malbenaĵojnMallaŭte elspiratajn, buŝlaŭdadon,Flatadon, kiujn la mizera koroRifuzi volus, tamen ne kuraĝas.Setono!Venas Setono.SETONO.Kion deziras via Moŝto?MAKBETO.KioDa nova?SETONO.Ĉio estas konfirmita.MAKBETO.Mi batalados, ĝis de miaj ostojLa karno falos dehakita. DonuAl mi armaĵon mian.SETONO.Ne ankoraŭVi ĝin bezonas.MAKBETO.Sed mi ĝin surmetu.Pli da rajdistoj sendu for, la tutanKamparon por esplori; la timulojnPendigu. Donu al mi la armaĵon.Doktoro, kiel la malsanulinoNun statas?DOKTORO.Ŝi ne havas, via Moŝto,Malsanon tiom, kiom korpremantajnFantaziaĵojn, kiuj la ripozonAl ŝi malhelpas.MAKBETO.Tion do kuracu.Ĉu vi ne povas al spirit' malsanaAlmeti kuracilon, elradikiEl la memoro korŝirantan zorgon,Forigi el la cerbo malĝojaĵojn,Kaj per dormiga dolĉa forgesiloEligi el la brusto tiun ŝtofonPremigan al la koro?DOKTORO.Pri ĉi tioLa malsanulo devas sin kuraci.MAKBETO.Forĵetu drogojn al la hundoj, miMalŝatas ilin. Vestu min per miaArmaĵo, donu al mi la bastonon.Setono, sendu for; Doktor', la grafojForlasas min.—Rapidu.—Se vi povus,Doktoro, analizi la urinonDe mia lando, kaj diagnozanteEltrovi la malsanon, kiun ĝiSuferas, per laksiloj purigante,Ĝis kiam ĝi perfekte resaniĝos,Mi vin aplaŭdus, ĝis ĉiel' eĥanteRebatus miajn vortojn. SenvestiguMin je l' armaĵo, kia do seneo[2],Rabarbo, aŭ laksiga drogo povusLa anglojn fortimigi el la lando?Ĉu vi jam aŭdis pri ilia veno?DOKTORO.Jes, via Moŝto; viaj preparigojSentigas sin.MAKBETO.Alportu ĝin post mi[3].Ne timos mi pri morto aŭ veneno,Ĝis de l' arbar' Birnama la alveno.DOKTORO. (Flanken).Se nur de Dunsinano mi forirus,Nenia pago reen min altirus.Ili foriras.

MAKBETO.

Ne pli da «onidiroj»: ĉiuj for!

Ĝis la arbar' Birnama formoviĝos

Al Dunsinan', mi ne al timo cedos.

Malkomo, kia estas li! Ĉu ne

Naskita de virino? La spiritoj,

Spertuloj pri okazontaĵoj homaj,

Al mi proklamis: «Timu ne, Makbeto,

Neniu de virin' naskita povos

Fariĝi via superanto». Iru,

Perfidaj grafoj, kaj aligu vin

Al anglaj manĝeguloj, se vi volas,

Ĉar mia kor' kaj forto de animo

Skuiĝos nek per dubo nek per timo.

Venas Servisto.

Vizaĝon vian blankan la diablo

En nigran ŝanĝu, vi malbravegulo!

Kial vi tian elrigardon havas

Anseran?

SERVISTO.

Estas dek mil—

MAKBETO.

Ĉu anseroj,

Fripono?

SERVISTO.

Militistoj, via Moŝto.

MAKBETO.

Pikigu la vizaĝon, por ruĝigi

Teruron vian, vi blankhepatulo.

Sed kiaj militistoj, malsaĝulo?

Animo via mortu! viaj vangoj,

Pro timo, senkoloraj konsilantoj

Al timo ŝajnas. Kiaj militistoj,

Blankulo?

SERVISTO.

La militistaro angla.

MAKBETO.

Vizaĝon vian for de tie ĉi.

Servisto foriras.

Seton'! Pli ol malĝoja mi min sentas,

Ĉar rigardante—ho, Setono!—Krizo

La nuna min por ĉiam aŭ starigos

Aŭ malstarigos. Jam sufiĉe longe

Mi vivis: mia vivsezon' atingas

L' aŭtunon kun la flava foliaro

Velkinta, kaj benaĵojn, kiuj devus

La maljunecon akompani, kiel

Honoro, amo, obeemo, aroj

Da geamikoj, mi ne povas havi,

Sed anstataŭe fortajn malbenaĵojn

Mallaŭte elspiratajn, buŝlaŭdadon,

Flatadon, kiujn la mizera koro

Rifuzi volus, tamen ne kuraĝas.

Setono!

Venas Setono.

SETONO.

Kion deziras via Moŝto?

MAKBETO.

Kio

Da nova?

SETONO.

Ĉio estas konfirmita.

MAKBETO.

Mi batalados, ĝis de miaj ostoj

La karno falos dehakita. Donu

Al mi armaĵon mian.

SETONO.

Ne ankoraŭ

Vi ĝin bezonas.

MAKBETO.

Sed mi ĝin surmetu.

Pli da rajdistoj sendu for, la tutan

Kamparon por esplori; la timulojn

Pendigu. Donu al mi la armaĵon.

Doktoro, kiel la malsanulino

Nun statas?

DOKTORO.

Ŝi ne havas, via Moŝto,

Malsanon tiom, kiom korpremantajn

Fantaziaĵojn, kiuj la ripozon

Al ŝi malhelpas.

MAKBETO.

Tion do kuracu.

Ĉu vi ne povas al spirit' malsana

Almeti kuracilon, elradiki

El la memoro korŝirantan zorgon,

Forigi el la cerbo malĝojaĵojn,

Kaj per dormiga dolĉa forgesilo

Eligi el la brusto tiun ŝtofon

Premigan al la koro?

DOKTORO.

Pri ĉi tio

La malsanulo devas sin kuraci.

MAKBETO.

Forĵetu drogojn al la hundoj, mi

Malŝatas ilin. Vestu min per mia

Armaĵo, donu al mi la bastonon.

Setono, sendu for; Doktor', la grafoj

Forlasas min.—Rapidu.—Se vi povus,

Doktoro, analizi la urinon

De mia lando, kaj diagnozante

Eltrovi la malsanon, kiun ĝi

Suferas, per laksiloj purigante,

Ĝis kiam ĝi perfekte resaniĝos,

Mi vin aplaŭdus, ĝis ĉiel' eĥante

Rebatus miajn vortojn. Senvestigu

Min je l' armaĵo, kia do seneo[2],

Rabarbo, aŭ laksiga drogo povus

La anglojn fortimigi el la lando?

Ĉu vi jam aŭdis pri ilia veno?

DOKTORO.

Jes, via Moŝto; viaj preparigoj

Sentigas sin.

MAKBETO.

Alportu ĝin post mi[3].

Ne timos mi pri morto aŭ veneno,

Ĝis de l' arbar' Birnama la alveno.

DOKTORO. (Flanken).

Se nur de Dunsinano mi forirus,

Nenia pago reen min altirus.

Ili foriras.

Kamparo proksime de la Birnama arbaro.

Tamburado antaŭ standardoj. VenasMALKOMO, maljunaSIVARDO, kaj liaFILO,MAKDUFO,MENTETO,KATNESO,ANGUSO,LENOKSO,ROSSO, kaj soldatoj, kiuj marŝas.

MALKOMO.Ho kuzoj, mi esperas, ke la tagojAlproksimiĝas, kiam ĉiu homoKastelon sian trovos sendanĝera.MENTETO.Ni ne ĝin dubas.SIVARDO.Kiel oni nomasArbaron tiun?MENTETO.La arbar' Birnama.MALKOMO.Soldatoj, vi dehaku ĉiu branĉon,Kaj antaŭ vi ĝin portu: tiel niElkaŝos de militistaro niaLa vicojn, kaj la malamikoj farosMalĝustan takson pri ilia nombro.SOLDATOJ.Ni tion faros.SIVARDO.Oni diris, ke laTirano tromemfida sin fortigasEn Dunsinano, preta por toleriSieĝon.MALKOMO.Jen la ĉefa defendiloPor li: ĉar ĉiam, kiam la okazoDe ribelado sin prezentas, ĉiuj,Ĉu altranguloj aŭ aliaj, ĝojeProfitas ĝin, neniu la servadonDaŭrigas, krom nur tiuj, kies korojEn vero abomenas la aferon.MAKDUFO.Ni niajn juĝojn registrigu nurPost la okazintaĵo, penadante,Laŭ maniero de soldatoj viglaj,Ke ni atingu nian celon.SIVARDO.BaldaŭLa hor' al ni sciigos ĉion, kionNi havas, kion ne—atentu tion.Laŭvole pensoj vagu en la kapoj,La rezultaton nur decidos frapoj:Al kiu la milito paŝu.Ĉiuj formarŝas.

MALKOMO.

Ho kuzoj, mi esperas, ke la tagoj

Alproksimiĝas, kiam ĉiu homo

Kastelon sian trovos sendanĝera.

MENTETO.

Ni ne ĝin dubas.

SIVARDO.

Kiel oni nomas

Arbaron tiun?

MENTETO.

La arbar' Birnama.

MALKOMO.

Soldatoj, vi dehaku ĉiu branĉon,

Kaj antaŭ vi ĝin portu: tiel ni

Elkaŝos de militistaro nia

La vicojn, kaj la malamikoj faros

Malĝustan takson pri ilia nombro.

SOLDATOJ.

Ni tion faros.

SIVARDO.

Oni diris, ke la

Tirano tromemfida sin fortigas

En Dunsinano, preta por toleri

Sieĝon.

MALKOMO.

Jen la ĉefa defendilo

Por li: ĉar ĉiam, kiam la okazo

De ribelado sin prezentas, ĉiuj,

Ĉu altranguloj aŭ aliaj, ĝoje

Profitas ĝin, neniu la servadon

Daŭrigas, krom nur tiuj, kies koroj

En vero abomenas la aferon.

MAKDUFO.

Ni niajn juĝojn registrigu nur

Post la okazintaĵo, penadante,

Laŭ maniero de soldatoj viglaj,

Ke ni atingu nian celon.

SIVARDO.

Baldaŭ

La hor' al ni sciigos ĉion, kion

Ni havas, kion ne—atentu tion.

Laŭvole pensoj vagu en la kapoj,

La rezultaton nur decidos frapoj:

Al kiu la milito paŝu.

Ĉiuj formarŝas.

Dunsinano. La internaĵo de la Kastelo.

VenasMAKBETO,SETONO, kajSOLDATOJ. Tamburado antaŭ standardoj.

MAKBETO.Pendigu la standardojn de l' eksterajMuregoj, la ekkrioj timaj bruasSenĉese, «Ili venas»: la antikvajFortikaj bastionoj de ĉi tiuKastel' de sieĝantoj la penadojnMokridos: tie ĉi kuŝadu ili,Ĝis malsatego kaj tremfrosta febroKonsumos ilin: se ne jam kun iliMultegaj el aliĝintaro niaKunigis sin, ni barbo kontraŭ barboRenkontus maltimuloj la friponojnKaj reen batus ilin.Ekkrioj de virinoj aŭdiĝas post la scenejo.Kian bruonMi aŭdas?SETONO.La ekkriojn, via Moŝto,De la virinoj.Li foriras.MAKBETO.Preskaŭ mi forgesasLa timan senton: estis tempo, kiamNervaro mia nepre glaciiĝusJe l' son' de noktomeza ekkriego,Kaj, kvazaŭ vivoplenaj, miaj harojEkrigidiĝus je rakont' timiga:Sed vespermanĝis mi kun teruraĵoj,Kun kiuj kutimiĝis miaj pensojMortigaj loĝi, kaj nenio nunMin eksaltigas.Setono revenas.Kial tiu krio?SETONO.Ĵus mortis la reĝino, via Moŝto.MAKBETO.Ŝi devus morti pli malfrue, kiamNi havus tempon por novaĵo tia.La temp' senhalte glitas, glitas, glitas,Apenaŭ rimarkebla de la homoj,Ĝis kiam eĉ la lasta hor' finiĝos,Kaj la pasintaj tagoj nur kondukasBlindulojn al la tombo. MallongvivaKandelo, estingiĝu! Ĉar la homoPromenas kvazaŭ moviĝanta ombro,La rolon ludas de aktor' mallerta,Sur la scenej' ne longe grimacanta,Kaj poste malaperas. Homa vivoNur estas la rakont' de malsaĝulo,Freneze sensencaĵojn kriegantaSen ritmo kaj sen celo.Venas Sendito.Vi venas por paroli; tuj eldiru.SENDITO.Apenaŭ povas mi rakonti tion,Kion mi vere vidis.MAKBETO.Tamen diru.SENDITO.Dum mi sur la monteto staris garde,Birnamon rigardante, al mi ŝajnis,Ke la arbaro sin ekmovas.MAKBETO.Sklavo,Kaj mensogulo!SENDITO.Mi koleron vianToleru, se ne estas vere: deMalproksimeco de tri mejloj ĝiVidebla estas,—ŝajne, arbaretoSenhalte moviĝanta.MAKBETO.Se vi dirasMalvere, de la arbo plej proksimaPendiĝos vi vivante, ĝis malsatoVelkigos vin: se vere, mi ne plendus,Se vi la samon al mi farus. Al miEkmankas memfideco, mi ekdubasLa dusencaĵojn de l' diablo, kiuMensogas, kvazaŭ li la veron diras:«Ne timu, ĝis al Dunsinano venosL' arbar' Birnama»: kaj al DunsinanoAlproksimiĝas nun arbaro. ArmuVin, armu vin, antaŭen! Se ĉi tioVeraĵo estas, nin egalvalorosAŭ resto aŭ foriro. Mi komencasEnui eĉ pri l' brilo de la suno,Deziri la renverson de la mondo.Alarmon sonorigu! Vento, blovu!Ruino, venu! kiom ajn ni povu,Ni faru tiom, en armaĵ' mortante,Kaj brave ĝis la fino batalante.Ĉiuj foriras.

MAKBETO.

Pendigu la standardojn de l' eksteraj

Muregoj, la ekkrioj timaj bruas

Senĉese, «Ili venas»: la antikvaj

Fortikaj bastionoj de ĉi tiu

Kastel' de sieĝantoj la penadojn

Mokridos: tie ĉi kuŝadu ili,

Ĝis malsatego kaj tremfrosta febro

Konsumos ilin: se ne jam kun ili

Multegaj el aliĝintaro nia

Kunigis sin, ni barbo kontraŭ barbo

Renkontus maltimuloj la friponojn

Kaj reen batus ilin.

Ekkrioj de virinoj aŭdiĝas post la scenejo.

Kian bruon

Mi aŭdas?

SETONO.

La ekkriojn, via Moŝto,

De la virinoj.

Li foriras.

MAKBETO.

Preskaŭ mi forgesas

La timan senton: estis tempo, kiam

Nervaro mia nepre glaciiĝus

Je l' son' de noktomeza ekkriego,

Kaj, kvazaŭ vivoplenaj, miaj haroj

Ekrigidiĝus je rakont' timiga:

Sed vespermanĝis mi kun teruraĵoj,

Kun kiuj kutimiĝis miaj pensoj

Mortigaj loĝi, kaj nenio nun

Min eksaltigas.

Setono revenas.

Kial tiu krio?

SETONO.

Ĵus mortis la reĝino, via Moŝto.

MAKBETO.

Ŝi devus morti pli malfrue, kiam

Ni havus tempon por novaĵo tia.

La temp' senhalte glitas, glitas, glitas,

Apenaŭ rimarkebla de la homoj,

Ĝis kiam eĉ la lasta hor' finiĝos,

Kaj la pasintaj tagoj nur kondukas

Blindulojn al la tombo. Mallongviva

Kandelo, estingiĝu! Ĉar la homo

Promenas kvazaŭ moviĝanta ombro,

La rolon ludas de aktor' mallerta,

Sur la scenej' ne longe grimacanta,

Kaj poste malaperas. Homa vivo

Nur estas la rakont' de malsaĝulo,

Freneze sensencaĵojn krieganta

Sen ritmo kaj sen celo.

Venas Sendito.

Vi venas por paroli; tuj eldiru.

SENDITO.

Apenaŭ povas mi rakonti tion,

Kion mi vere vidis.

MAKBETO.

Tamen diru.

SENDITO.

Dum mi sur la monteto staris garde,

Birnamon rigardante, al mi ŝajnis,

Ke la arbaro sin ekmovas.

MAKBETO.

Sklavo,

Kaj mensogulo!

SENDITO.

Mi koleron vian

Toleru, se ne estas vere: de

Malproksimeco de tri mejloj ĝi

Videbla estas,—ŝajne, arbareto

Senhalte moviĝanta.

MAKBETO.

Se vi diras

Malvere, de la arbo plej proksima

Pendiĝos vi vivante, ĝis malsato

Velkigos vin: se vere, mi ne plendus,

Se vi la samon al mi farus. Al mi

Ekmankas memfideco, mi ekdubas

La dusencaĵojn de l' diablo, kiu

Mensogas, kvazaŭ li la veron diras:

«Ne timu, ĝis al Dunsinano venos

L' arbar' Birnama»: kaj al Dunsinano

Alproksimiĝas nun arbaro. Armu

Vin, armu vin, antaŭen! Se ĉi tio

Veraĵo estas, nin egalvaloros

Aŭ resto aŭ foriro. Mi komencas

Enui eĉ pri l' brilo de la suno,

Deziri la renverson de la mondo.

Alarmon sonorigu! Vento, blovu!

Ruino, venu! kiom ajn ni povu,

Ni faru tiom, en armaĵ' mortante,

Kaj brave ĝis la fino batalante.

Ĉiuj foriras.

Dunsinano. Antaŭ la Kastelo.

Tamburado antaŭ standardoj. VenasMALKOMO,MALJUNA SIVARDO,MAKDUFOkun sia militistaro portanta arbbranĉojn.

MALKOMO.Sufiĉas: nun deĵetu la foliajnŜirmilojn, kaj malkaŝu viajn nombrojn.Vi, inda onklo, kun la helpo deTre nobla filo via, la atakonKondukos: dum ni kune kun MakdufoLaŭ la komand' plenumos niajn devojn.Ĉe vi l' afero restas.SIVARDO.Bonan ŝancon.Se ni hodiaŭ la tiranon trovos,Ni velku, se batali ni ne povos.MAKDUFO.Elspiru nian bruan trumpetadon,De sanga batalmorto minacadon.Ili foriras.

MALKOMO.

Sufiĉas: nun deĵetu la foliajn

Ŝirmilojn, kaj malkaŝu viajn nombrojn.

Vi, inda onklo, kun la helpo de

Tre nobla filo via, la atakon

Kondukos: dum ni kune kun Makdufo

Laŭ la komand' plenumos niajn devojn.

Ĉe vi l' afero restas.

SIVARDO.

Bonan ŝancon.

Se ni hodiaŭ la tiranon trovos,

Ni velku, se batali ni ne povos.

MAKDUFO.

Elspiru nian bruan trumpetadon,

De sanga batalmorto minacadon.

Ili foriras.

Alia parto de la kampo.

Trumpetado. VenasMAKBETO.

MAKBETO.Ligite al la fosto, kiel urso,Ne povas mi forkuri, sed deviĝasBatali. Kiu estas nenaskitoDe la virino? Tian, aŭ neniun,Mi timas.Venas juna Sivardo.JUNA SIVARDO.Kiel vi nomas vin?MAKBETO.Junul', vi tremos,Aŭdinte ĝin.JUNA SIVARDO.Ne, kvankam vi vin nomusPer nomo pli terura, ol inferoEnhavas.MAKBETO.Mi Makbeto nomas min.JUNA SIVARDO.La mem diablo povas ne eldiriTitolon de mi pli abomenatan.MAKBETO.Nek pli timigan.JUNA SIVARDO.Vi mensogas, nigraTirano; mi per mia glavo pruvos,Ke mensogulo estas vi.Ili batalas, kaj juna Sivardo falas mortigite.MAKBETO.Vi estisNaskita de virino, do vi falis.Mi ridas je la glavoj manuzitajDe homoj naskiĝintaj de virino.Li foriras. Trumpetado. Venas Makdufo.MAKDUFO.Ĉi tie mi la bruon aŭdis. Monstro,Malkaŝu vin: se ne per mia manoVi falus, la spiritoj de edzinoKaj de infanoj miaj min riproĉusAnkoraŭ. Mi ne volas insulanojnBatali, kiuj estas nur dungitajPor la milito, sed vin mem, Makbeto;Se ne, mi mian glavon eningigos,Senmakulitan: laŭ la bruo, kiunMi aŭdas, kredas mi, ke altranguloProksime marŝas. Sorto, mi lin trovu!Kaj mi ne petos pli.

MAKBETO.

Ligite al la fosto, kiel urso,

Ne povas mi forkuri, sed deviĝas

Batali. Kiu estas nenaskito

De la virino? Tian, aŭ neniun,

Mi timas.

Venas juna Sivardo.

JUNA SIVARDO.

Kiel vi nomas vin?

MAKBETO.

Junul', vi tremos,

Aŭdinte ĝin.

JUNA SIVARDO.

Ne, kvankam vi vin nomus

Per nomo pli terura, ol infero

Enhavas.

MAKBETO.

Mi Makbeto nomas min.

JUNA SIVARDO.

La mem diablo povas ne eldiri

Titolon de mi pli abomenatan.

MAKBETO.

Nek pli timigan.

JUNA SIVARDO.

Vi mensogas, nigra

Tirano; mi per mia glavo pruvos,

Ke mensogulo estas vi.

Ili batalas, kaj juna Sivardo falas mortigite.

MAKBETO.

Vi estis

Naskita de virino, do vi falis.

Mi ridas je la glavoj manuzitaj

De homoj naskiĝintaj de virino.

Li foriras. Trumpetado. Venas Makdufo.

MAKDUFO.

Ĉi tie mi la bruon aŭdis. Monstro,

Malkaŝu vin: se ne per mia mano

Vi falus, la spiritoj de edzino

Kaj de infanoj miaj min riproĉus

Ankoraŭ. Mi ne volas insulanojn

Batali, kiuj estas nur dungitaj

Por la milito, sed vin mem, Makbeto;

Se ne, mi mian glavon eningigos,

Senmakulitan: laŭ la bruo, kiun

Mi aŭdas, kredas mi, ke altrangulo

Proksime marŝas. Sorto, mi lin trovu!

Kaj mi ne petos pli.

Li foriru. Trumpetado post la scenejo. Venas Malkomo kaj maljuna Sivardo.

SIVARDO.Ĉi tien, via Moŝto; la kastelonTrankvile ekokupis ni; la arojDe la tirano, vidu, ambaŭflankeBatalas; brava estas la mienoDe l' grafoj en la batalado: ŝajnas,Ke nun ni povas nin gratuli kielVenkintojn, ĉar la fin' alproksimiĝas.MALKOMO.Pli de la malamikoj ĉiuhoreFariĝas niaj partianoj.SIVARDO.PlaĉuAl vi eniri la kastelon.Ili foriras. Trumpetado post la scenejo.

SIVARDO.

Ĉi tien, via Moŝto; la kastelon

Trankvile ekokupis ni; la aroj

De la tirano, vidu, ambaŭflanke

Batalas; brava estas la mieno

De l' grafoj en la batalado: ŝajnas,

Ke nun ni povas nin gratuli kiel

Venkintojn, ĉar la fin' alproksimiĝas.

MALKOMO.

Pli de la malamikoj ĉiuhore

Fariĝas niaj partianoj.

SIVARDO.

Plaĉu

Al vi eniri la kastelon.

Ili foriras. Trumpetado post la scenejo.

Alia parto de la kampo.

VenasMAKBETO.

MAKBETO.Sed kial ludi rolon de Romano,La malsaĝulo, kiu memmortigis,Falante sur la pinton de la glavo?Dum malamikoj restas, tranĉoj havasSur ili pli agrablan elrigardon.Venas Makdufo.MAKDUFO.Infera hundo, cedu vin!MAKBETO.El ĉiujMi vin evitis; sed retiru vin;Animo mia pezan la riproĉonJam sentis pri mortigo de la viaj.MAKDUFO.Parolojn mi ne havas: mia glavoEnhavas la respondon: for, fripono!Sangsoifecon vian por esprimi,Paroloj mankus.Ili batalas.MAKBETO.Vane vi klopodas:Egale vi l' aeron netranĉeblanImpresus per tranĉrando via, kielVi al mi sangellasus: vian glavonFaligu sur vundeblajn kapojn; vivonMi havas ensorĉitan, sin cedontanNeniam al naskita de virino.MAKDUFO.Forĵetu la esperojn pri l' sorĉaĵo:Sciigu la demonon, kiun ĉiamVi servas, ke el la patrina ventroMakdufo tromature elŝiriĝis.MAKBETO.La lango estu malbenita, kiuAl mi proklamis tion, ĉar la partonPli viran de spirito mia ĝiDifektis! kaj ĉi tiujn diablinojnDe nun neniu kredu, kiuj trompasPer dusencaĵoj de sorĉart' la homojn,Laŭvorte plenumante la promeson,Sed kontraŭ tio, kion ni esperas.Je vi mi ne batalu.MAKDUFO.Do vin cedu,Timulo, kaj vivadu, por fariĝiSpektaklo plej ridinda de homaro:Ni vin pentrigos sur tolaĵo, kielLa plej maloftajn monstrojn, subskribita,«Jen vidu la tiranon».MAKBETO.Ne, nenielMi cedos min, por kisi la teraĵonJe la piedoj de Malkomo, aŭdiEkkriojn malbenantajn de l' tumultaPopolamaso. Kvankam la BirnamaArbaro venis Dunsinanon, malgraŭKe vi min kontraŭstaras,—vi naskitaNe de virino—tamen mian eblonMi provos, protektante mian brustonPer mia ŝild'. Makdufo, faru samon,Kaj havu la venkit' eternmalamon!Ili foriras, batalante. Trumpetado.

MAKBETO.

Sed kial ludi rolon de Romano,

La malsaĝulo, kiu memmortigis,

Falante sur la pinton de la glavo?

Dum malamikoj restas, tranĉoj havas

Sur ili pli agrablan elrigardon.

Venas Makdufo.

MAKDUFO.

Infera hundo, cedu vin!

MAKBETO.

El ĉiuj

Mi vin evitis; sed retiru vin;

Animo mia pezan la riproĉon

Jam sentis pri mortigo de la viaj.

MAKDUFO.

Parolojn mi ne havas: mia glavo

Enhavas la respondon: for, fripono!

Sangsoifecon vian por esprimi,

Paroloj mankus.

Ili batalas.

MAKBETO.

Vane vi klopodas:

Egale vi l' aeron netranĉeblan

Impresus per tranĉrando via, kiel

Vi al mi sangellasus: vian glavon

Faligu sur vundeblajn kapojn; vivon

Mi havas ensorĉitan, sin cedontan

Neniam al naskita de virino.

MAKDUFO.

Forĵetu la esperojn pri l' sorĉaĵo:

Sciigu la demonon, kiun ĉiam

Vi servas, ke el la patrina ventro

Makdufo tromature elŝiriĝis.

MAKBETO.

La lango estu malbenita, kiu

Al mi proklamis tion, ĉar la parton

Pli viran de spirito mia ĝi

Difektis! kaj ĉi tiujn diablinojn

De nun neniu kredu, kiuj trompas

Per dusencaĵoj de sorĉart' la homojn,

Laŭvorte plenumante la promeson,

Sed kontraŭ tio, kion ni esperas.

Je vi mi ne batalu.

MAKDUFO.

Do vin cedu,

Timulo, kaj vivadu, por fariĝi

Spektaklo plej ridinda de homaro:

Ni vin pentrigos sur tolaĵo, kiel

La plej maloftajn monstrojn, subskribita,

«Jen vidu la tiranon».

MAKBETO.

Ne, neniel

Mi cedos min, por kisi la teraĵon

Je la piedoj de Malkomo, aŭdi

Ekkriojn malbenantajn de l' tumulta

Popolamaso. Kvankam la Birnama

Arbaro venis Dunsinanon, malgraŭ

Ke vi min kontraŭstaras,—vi naskita

Ne de virino—tamen mian eblon

Mi provos, protektante mian bruston

Per mia ŝild'. Makdufo, faru samon,

Kaj havu la venkit' eternmalamon!

Ili foriras, batalante. Trumpetado.

Retirado. Trumpetado. Venas, inter tamburado kaj standardoj,MALKOMO,MALJUNA SIVARDO,ROSSO, la ceterajGRAFOJ, kajSOLDATOJ.

MALKOMO.Al niaj forestantoj mi dezirasFeliĉan venon.SIVARDO.Kelkaj devis fali:Sed tiuj, kiuj restas, pruvas nianTriumfon aĉetita tre malkare.MALKOMO.Makduf' kaj via nobla filo mankas.ROSSO.La ŝuldon de soldato via filoJam pagis, via Moŝto: li nur vivisĜis la printempo de la vira stato;Apenaŭ tiun staton li atingis,Senŝanceliĝe batalante, kiamLi kiel viro mortis.SIVARDO.Ĉu li estasMortinta?ROSSO.Jes, kaj for de l' kamp' portita.Funebro via ne egalvaloruIndecon lian: tiamaniereĜi ne posedus limon.SIVARDO.Vundojn antaŭe?ROSSO.Vere, sur la brusto.SIVARDO.Do li de Dio estu la soldato!Se miaj filoj kun la haroj miajEgalenombraj estus, mi dezirusAl ĉiu finon tiel noblan: jenPri lia mort' sonorigado mia.MALKOMO.Sed pli da funebrado li meritas,Kaj mia devo estu ĝin plenumi.SIVARDO.Li ne meritas pli: laŭ la rakonto,Li ludis inde sian rolon, kiamĈi tiun terscenejon li forlasis.Lin Dio benu! Ne senkonsoleblajNi restu, ĉar jen venas pli da niaj.Revenas Makdufo, portante sur fosto la kapon de Makbeto.MAKDUFO.Salutojn, reĝo! ĉar vi estas tia.Jen, kie staras de la uzurpintoLa malbenita kapo: ĉiuj estasNun liberuloj: mi vin ĉirkaŭitanDe l' juvelar' de via regno trovas:Mi do iliajn pensojn nur esprimasKaj bondezirojn, laŭte proklamotajn,Kriante: «Reĝo de Skotland', salutojn!»Trumpetado.ĈIUJ.Salutojn, Reĝo de Skotlando!MALKOMO.Ni ne intencas preterlasi multeDa tempo, antaŭ ol ni nian kontonDe amo saldos, kun vi kvitiĝante.Vi grafoj kaj parencoj miaj, miPlinobeligas vin per la titoloDe lordoj, la unuaj, kiujn tielSkotland' honoris. Ĉion, kio restasFarinda, ni ekfaru kiel eblePlej frue, nome, la rehejmigadonDe ekzilitoj niaj, forkurintajDe ruza tiraneco la intrigojn,La kulpigadon de la ministraroDe tiu ĉi buĉist' mortinta kajReĝino lia diabliniĝinta,Memmortiginta, laŭ popola voĉo;Kun helpo de la kompatema DioAtentu ni pri tio ĉi, kaj ĉioElplenumota, laŭ la tempo, loko,Kaj la okazo de la devalvoko;Al ĉiuj dankon, al ĉiu personoInviton al la reĝkronad' en Skono.Trumpetado. Ĉiuj foriras.

MALKOMO.

Al niaj forestantoj mi deziras

Feliĉan venon.

SIVARDO.

Kelkaj devis fali:

Sed tiuj, kiuj restas, pruvas nian

Triumfon aĉetita tre malkare.

MALKOMO.

Makduf' kaj via nobla filo mankas.

ROSSO.

La ŝuldon de soldato via filo

Jam pagis, via Moŝto: li nur vivis

Ĝis la printempo de la vira stato;

Apenaŭ tiun staton li atingis,

Senŝanceliĝe batalante, kiam

Li kiel viro mortis.

SIVARDO.

Ĉu li estas

Mortinta?

ROSSO.

Jes, kaj for de l' kamp' portita.

Funebro via ne egalvaloru

Indecon lian: tiamaniere

Ĝi ne posedus limon.

SIVARDO.

Vundojn antaŭe?

ROSSO.

Vere, sur la brusto.

SIVARDO.

Do li de Dio estu la soldato!

Se miaj filoj kun la haroj miaj

Egalenombraj estus, mi dezirus

Al ĉiu finon tiel noblan: jen

Pri lia mort' sonorigado mia.

MALKOMO.

Sed pli da funebrado li meritas,

Kaj mia devo estu ĝin plenumi.

SIVARDO.

Li ne meritas pli: laŭ la rakonto,

Li ludis inde sian rolon, kiam

Ĉi tiun terscenejon li forlasis.

Lin Dio benu! Ne senkonsoleblaj

Ni restu, ĉar jen venas pli da niaj.

Revenas Makdufo, portante sur fosto la kapon de Makbeto.

MAKDUFO.

Salutojn, reĝo! ĉar vi estas tia.

Jen, kie staras de la uzurpinto

La malbenita kapo: ĉiuj estas

Nun liberuloj: mi vin ĉirkaŭitan

De l' juvelar' de via regno trovas:

Mi do iliajn pensojn nur esprimas

Kaj bondezirojn, laŭte proklamotajn,

Kriante: «Reĝo de Skotland', salutojn!»

Trumpetado.

ĈIUJ.

Salutojn, Reĝo de Skotlando!

MALKOMO.

Ni ne intencas preterlasi multe

Da tempo, antaŭ ol ni nian konton

De amo saldos, kun vi kvitiĝante.

Vi grafoj kaj parencoj miaj, mi

Plinobeligas vin per la titolo

De lordoj, la unuaj, kiujn tiel

Skotland' honoris. Ĉion, kio restas

Farinda, ni ekfaru kiel eble

Plej frue, nome, la rehejmigadon

De ekzilitoj niaj, forkurintaj

De ruza tiraneco la intrigojn,

La kulpigadon de la ministraro

De tiu ĉi buĉist' mortinta kaj

Reĝino lia diabliniĝinta,

Memmortiginta, laŭ popola voĉo;

Kun helpo de la kompatema Dio

Atentu ni pri tio ĉi, kaj ĉio

Elplenumota, laŭ la tempo, loko,

Kaj la okazo de la devalvoko;

Al ĉiuj dankon, al ĉiu persono

Inviton al la reĝkronad' en Skono.

Trumpetado. Ĉiuj foriras.

vinjeto

[1]T. e. Malkomo.

T. e. Malkomo.

[2]Seneo = senna,séné fr.

Seneo = senna,séné fr.

[3]Kompreneble tiu ĉi parolado direktiĝas jen al la doktoro jen al Setono.

Kompreneble tiu ĉi parolado direktiĝas jen al la doktoro jen al Setono.


Back to IndexNext