Chapter 7

Post malpli ol duonhoro ŝi revenis, sed ne sola. Ŝin akompanis viro ankoraŭ juna, havanta sur si elegantan ĉapelon kaj bonhavecan pelton. Ili eniris en la ĉambron kaj ambaŭ aliris al la litaĵo, kiu kuŝis sur la planko. La infano kun vizaĝo ruĝa de varmego ĵetiĝadis sur ĝi kun preskaŭ senĉesa tusado kaj neklaraj plendoj.

La kuracisto rigardis ĉirkaŭen, kredeble serĉante seĝon. Ne trovinte ĝin, li stariĝis unugenue sur la planko. La virino staris ĉe la pieda parto de la litaĵo, muta kaj senmova, kun malĝoja fajro en la okuloj.

— Kiel malvarme estas ĉi tie! — diris la viro, leviĝante.

La virino nenion respondis.

— Sur kio do mi skribos?

Sur la fenestro staris boteleto kun inko, kuŝis papero kaj folio da papero. La kuracisto fleksiĝinte skribis recepton.

— La infano havas brulumon de la spira kanalo, tiel nomatanbronkiton. Varmigu la ĉambron kaj donadu akurate la medikamenton.

Li diris ankoraŭ kelke da vortoj kaj levis de la planko la ĉapelon. La virino prenis ion el la poŝo kaj silente etendis al li la manon kun mono en la manplato. La kuracisto ankoraŭ unu fojon ĵetis rapidan rigardon ĉirkaŭen kaj ne etendis sian manon.

— Lasu! — li diris jam ĉe la sojlo, — lasu! La infano estas malforta kaj kadukiĝinta. La malsano estos longedaŭra kaj postulos kredeble multe da medikamentoj. Morgaŭ mi venos.

Li foriris. La vidvino genuiĝis antaŭ la malalta litaĵo kaj alpremis sian bruston al la brusto de la infano.

— Ho, mia infano! mia sola infano! — ŝi murmuretis, — pardonu vian patrinon, pardonu! Mi ne kapablis liveri al vi varmon kaj nutron, mi elmetis vin al malvarmo kaj malsato! Vi estas malforta, kadukiĝinta... vi estas malsana... ho, mia infano....

Senforte ŝi malsuprenŝoviĝis de la litaĵo, frapis la frunton je la planko, enigis la manojn en la harojn.

Ho, kiel mi estas malnobla, kanajla, krima!

Post unu horo la medikamento, alportita el la urbo, staris jam apud la malsana infano; tuj post la tagiĝo kaj post la malfermiĝo de la butikoj abunda fajro brulis sur la kameno, plenigante la ĉambron per vigliga varmo.

La vortoj de la kuracisto montriĝis veraj. La malsano de Janjo daŭris longe. La kuracisto, kiu ripetadis siajn vizitojn ĉiutage, venis jam la dekan fojon. La infano havis ankoraŭ grandan varmegon; ĝia malfacila kaj ronka spirado sonadis super la planko simile al grincado de segilo.

Marta denove staris muta kaj senmova ĉe la pieda parto de la litaĵo. La kuracisto turnis sin al ŝi:

— Ne perdu la esperon, sinjorino, — li diris milde, — la infano povas resaniĝi, sed precipe hodiaŭ, morgaŭ ŝi bezonas apartan prizorgadon. Hodiaŭ ĉi tie estas denove tro malvarme. La temperaturo devas esti almenaŭ ses gradojn pli alta. Kaj la medikamenton, kiun mi preskribis, alportu kiel eble plej baldaŭ kaj donadu ĝin al la infano dum la tuta nokto sen ĉeso. Ĝi estas eble tro multekosta, sed ĝi estas nun la sola....

Li foriris. Marta staris en la mezo de la ĉambro kun manoj krucigitaj sur la brusto, kun rigardo fiksita sur la planko.

Plialtigi la temperaturon de la ĉambro! per kio? aĉeti medikamenton! Per kio?

Ŝi ne havis jam en la poŝo eĉ unu spesdekon. En la unua tago de la malsano de la infano ŝi posedis kvar spesmilojn kaj kelke da spescentoj; tiun trezoron forglutis la kameno, en kiu ĉiutage brulis fajro, kaj la apoteka retorto, al kiu Marta sin turnadis kelke da fojoj en ĉiu tago.

Ŝi nun jam ne ŝiradis siajn harojn, ne ĵetiĝadis sur la plankon kaj ne batadis sian bruston kun senlima humileco. Ŝi estis apenaŭ ombro de la antaŭa Marta. Ŝia malgrasiĝinta kaj flaviĝinta vizaĝo ricevis trajtojn de suferado, kiu, fariĝinte la normala stato de ŝia spirito, penetrinte la plej malgrandajn fibrojn de ŝia korpo, bolis en ŝia brusto kaj kapo surde kaj mute, sed senĉese. La bluiĝintaj lipoj de la virino estis forte kunpremitaj, kiel ĉe persono, kiu kutimis retenadi malantaŭ la interfermitaj dentoj ĝemojn kaj kriojn, ŝiaj senbrilaj pupiloj nebulite rigardadis ĉirkaŭen.

Eble ekzistas ankoraŭ io por vendi?

Ne, ekzistis nenio krom la kuseno, sur kiu ripozis la kapo de la malsana infano, krom la lana tuko, sub kiu spiris ĝia raŭka brusto, kaj du ĉemizetoj kaj malnovaj infanaj vestetoj, por kiuj neniu donos eĉ tiom, kiom oni devas pagi por fasko da ligno. La virino senforte mallevis la manojn.

— Kion do mi faros? — ŝi diris al si mem, — kion mi povasfari? ŝi mortu! mi kuŝiĝos apud ŝi, kaj mi mortos kune kun ŝi!

Subite la infano ĵetiĝis sur la litaĵo kaj malforte ekkriis. En tiu ekkrio sonis kvazaŭ rido de ĝojo kaj neklara ĝemo de doloro.

— Patro! — ekkriis la infano, eltirante en la aeron ambaŭ maldikajn kaj varmegajn manojn. — Patro! patro!

Ho, Dio! la mortiga varmego alportis antaŭ la okulojn de la infano la bildon de ĝia patro; ĝi ridetis al li, plende ekĝemis antaŭ li kaj petegis lin pri savo!

Marta levis la ĝis nun klinitan kapon; el ŝiaj okuloj, ĝis nun sekaj kaj nebulitaj, kun subita fortego ekverŝiĝis larmoj. Ŝi interfingrigis la manojn kaj fiksis sian nebulitan rigardon sur la vizaĝo de la infano.

— Vi vokas la patron, — ŝi elĝemis el la malfacile spiranta brusto, — li certe povus alporti al vi savon! Li laborenspezus por vi antaŭe por varmo kaj nutro, nun por medikamentoj....

Dum momento ŝi staris kaj meditis. Subite ŝi ĵetiĝis al la litaĵo kaj haltis super ĝi.

— Ha! — ŝi ekkriis, — mi ankaŭ ne lasos vin sen savo! La patro laborus por vi... la patrino... iros peti almozojn!

Flama ruĝo kovris ŝiajn flaviĝintajn vangojn, en la okuloj ekbrilis fajro de forta decido.

Ŝi ĵetis sur la kapon la nigran tukon kaj kuris malsupren al la loĝejo de la kortisto. Tie antaŭ fajro, ĉe kiu kuiriĝis manĝaĵo, sidis virino en granda kufo kaj kun malelegantaj ŝuoj. Marta haltis antaŭ ŝi, malfacile spirante de kurado.

— Sinjorino! — ŝi ekkriis, — pro kompato... pro favorkoreco....

— Certe monon! — malafable murmuris la virino, — mi ne havas, mi ne havas, de kie do mi povas ĝin havi....

— Ne, ne, ne monon! mi iros ĝin akiri en la urbo! dume sidu iom ĉe mia malsana infano!

La virino faris malkontentan mienon, kvankam ne tiel koleran kiel antaŭe.

— Ĉu mi ie havas tempon, por sidi ĉe ŝia malsana infano....

La patrino kliniĝis, kaptis la grandan, maldelikatan, malmolan manon de la virino kaj almetis ĝin al sia buŝo.

— Pro kompato, sinjorino, pro favorkoreco sidu iom ĉe la infano... ĝi konstante volas trinki... ĝi ĵetiĝas kaj desaltas de la litaĵo, oni ne povas hodiaŭ lasi ĝin sola....

Ŝi kisis tiun manon, kiu ankoraŭ antaŭ nelonge kruele batis ŝian infanon.

— Nu, nu, kion do ŝi faras! nu, mi iros, mi iros kaj iom sidos, nur ne vagu tro longe, ĉar post unu horo mia infano venos el la lernejo kaj mi devos doni al ĝi manĝi!...

La malluma figuro de la virino kuris en la krepusko tra la arkaĵan pordegejon de la domo.

— Mi iros... mi eltiros la manon... mi almozelpetos... — murmuretis al si Marta.

Ŝi elkuris sur la straton, haltis, pripensis ankoraŭ dum momento kaj ekkuris en la direkto al la stratoSwieto-Jerska. Flamaj flugiloj, el kiuj unu estis doloro kaj la dua estis timo, denove portis ŝin kun mirinda rapideco. Blinda, surda, ne sentante la puŝojn de la pasantoj, ne atentante iliajn insultojn kaj scivolajn rigardojn, ŝi simile al fulmo trapenetradis la amasojn da homoj, kiuj malhelpis ŝian iradon, kaj laŭlonge de la trotuaroj ŝi kuris rapidege al tiu loko, en kiu troviĝis unu el la kompatemaj manoj, kiujn ŝi estis renkontinta. Fine ŝi troviĝis antaŭ la pordego, en kiun ŝi iam eniris kun ĝojo, espero, fiereco, ŝi ekspiris profunde, iris rapide laŭ la lumita ŝtuparo, kaj per tremanta mano ŝi tuŝis la butonon de elektra sonorilo. La pordo malfermiĝis, juna, elegante vestita, vigla servistino aperis sur la sojlo, samtempe ondo da lumo falis en la okulojn de la veninta virino kaj ondo da bruo, konsistanta el homaj voĉoj, tuŝis ŝiajn orelojn. La antaŭĉambro estis abunde lumita, malantaŭ la pordo kondukanta en la salonon bruis, babilis, ridis dekkelke, eble eĉ kelkdek homaj voĉoj.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la servistino.

— Mi havas aferon al sinjorino Rudzinska.

— Ho! tiam eble venu morgaŭ. Hodiaŭ miaj gesinjoroj havas sian semajnan vesperkunvenon; la gastoj ĵus kolektiĝis, mia sinjorino ne povas eliri el la salono....

Marta eliris returne sur la ŝtuparon. La servistino fermis post ŝi la pordon. Malantaŭ ĉi tiu pordo loĝis efektive bona, sincere favorkora virino: sed ŝia kompatema mano ne povis en ĉi tiu momento malfermiĝi por Marta. Kaj tio estis afero tute natura. Kompatemaj manoj ĝenerale enhavas en si kruelan elementon de necerteco. Ĉar la plej bona homo ne povas ĉiun momenton de sia vivo dediĉi al bonaj faroj. Ne sole la neprokrasteblaj okupoj kaj la personaj zorgoj, sed eĉ la per si mem senkulpaj, iafoje eĉ devigaj sociaj amuziĝoj direktas la kompateman manon al aliaj celoj kaj faroj, ne permesante, ke ĝi en tiu momento estu apogo por homa mizero.

Marta nun iris, aŭ pli vere kuris en direkto al la stratoKrakowskie Przedmiescie. Kredeble ŝi pensis pri la bonfarema libristo. Sed apenaŭ ŝi haltis antaŭ la pordo de la librejo kaj ekrigardis tra la vitron, ŝi retiriĝis sur la trotuaron. Ŝi vidis en la librejo kelkan nombron da personoj, kelke da elegante vestitaj sinjorinoj kaj du gajvizaĝajn sinjorojn, kiuj elektadis librojn por aĉeti.

Estis inter la sepa kaj oka horo vespere, sekve la tempo, kiam granda urbo ekstere kaj interne bolas per plej kapturna movado, brilas per plej riĉaj vestoj, preskaŭ ĝis senfineco multobligas en si la aperojn de civilizacio, kiuj ekregas en la internoj de la domoj kaj sur la strataj vojoj, sur grandajn spacojn verŝas abundan lumon, muzikon, amasojn, bruon. La vivo vespera estas duono de la vivo, eble la pli granda duono por la loĝantaro de urbo, sur kies ĉielo dum multe da semajnoj la suno lumas ĉiutage apenaŭ kelke da horoj.

La stratoKrakowskie Przedmiescieestis plena de movado, bolisper vivo kaj rapidado, kiun favoris la vetero de tiu vespero. Malgrandpeca martmonata neĝo falis sur la ankoraŭ frostitan teron kaj purigis la ĉielon de la blanketaj nuboj. Nun la ĉiela plafono etendita super la urbo estis alte profunda, malluma, stelplena.

Senĉesa bruo de radoj simile al senfina tondro kuris laŭ la mezo de la larĝa strato. Sur la trotuaroj ondis miloj da homaj kapoj. Estis tie tiel lume, preskaŭ kiel dum la tago, ĉar krom la tre densaj gasaj lanternoj multaj magazenaj fenestroj verŝis sur vastan spacon torentojn da lumo.

Sur la trotuaroj de la ĉefaj stratoj de Varsovio neniam estas tiel multe da homoj, kiel ĝuste en tiu tempo. Ĉar ĝi estas la tempo kiel de la laboruloj, tiel ankaŭ de la mallaboruloj. La laboruloj rapidas al ripozo aŭ al distriĝo, la mallaboruloj amas tiujn por ili tre konformajn elementojn: parolbruon, al kiuj ili sensence elmetas siajn orelojn, diversecon de vidaĵoj, kiujn ili rigardas kun malfermitaj buŝoj, brilan lumon, kiu karesas iliajn okulojn, kaj eble ankaŭ la mistera duonlumo de la vespero ilin allogas. En tiu kuranta, rapidanta, babilbruanta amaso troviĝas sendube multe da kompatemaj animoj, sed tiuj animoj estas nun okupataj de io alia ol de kompatado. Ilin kaptis la turnovento de la mondo, la finiĝado de la tago igis ilin rapidi; amuzoj, personaj aferoj, sentoj en tiu tempo de la tago vigligis la imagon, okupis la pensojn, donis celon al la rapidaj paŝoj. Krom tio ĉe arta lumo malpli klare ol ĉe la taga lumo montriĝas la sulkoj sur la vizaĝo de suferanto, en senvivaj pupiloj ludas la radioj de la lampoj, imitante brilon de sano kaj vivo, la strata bruo faras neaŭdeblaj la voĉojn de elturmentitaj brustoj. Kaj la kompatemaj animoj kaj manoj haltas plej precipe kaj plej longe tie, kie la skeleto de mizero plej laŭte sonas per siaj nudaj ostoj, plej terure rigardas per siaj kadavraj okuloj.

Jam kvaronhoron Marta estis sur la stratoKrakowskie Przedmiescie. Kvaronhoron? jaron, jarcenton, de la komenco de la tempoj!

Ŝi nun jam ne kuris, sed iris malrapide, rigida, muta, kun senmova vizaĝo kaj kun okuloj, kies vitreca rigardo vagadis sur la vizaĝoj de la pasantoj.

La flamaj flugiloj, kiujn ŝi antaŭ unu horo havis ĉe la brakoj, defalis, ŝi sentis sin denove morte laca. Ŝi tamen iris; en la strioj da lumo, en la mallumo, antaŭ ŝi, super ŝi, apud ŝi, inter la steloj de la ĉielo kaj inter la homaj vizaĝoj sur la tero flugpendis kaj kun silenta plendo ŝin rigardis la vizaĝo de ŝia infano. Ŝi iris; ĉar kiam ŝi vidis la homojn, en ŝia kapo nun la unuan fojon vekiĝis penso akuzanta. Plenda sento kontraŭ la homoj ekbrulis en ŝia brusto per ĉiuj larmoj, kiuj antaŭe koaguliĝis, sed nun iom post iom aliformiĝis en brogantan bolaĵon. La unuan fojon ŝi nun opiniis, ke la homoj estas kulpaj pri ŝia senlima mizero, ke ilidevasporti la ŝarĝon de ŝia vivo kaj de la vivo de ŝia infano. En ĉi tiu momento en ŝi plene estingiĝis la sento de persona respondeco. Ŝi sentis sin malforta kiel infano, laca kaj kaduka kiel estaĵo agonianta.

— Tiuj fortaj, — ŝi pensis, — tiuj kapablaj, tiuj feliĉaj dividu tion, kion la mondo al ili donas, kun mi, al kiu la mondo nenion volis doni.

Kaj tamen ŝi ankoraŭ eĉ unu fojon ne etendis la manon.

Ĉiufoje, kiam ŝi renkontiĝis kun ia facila, gracia, eleganta virina figuro, ŝi elprenis la manon el la faldoj de sia maleleganta tuko, sed ne etendis ĝin, malfermis la buŝon, sed nenion elparolis. Ŝia senfortiĝinta voĉo timis la stratan bruon, en kiu ĝi devus droni neaŭdita, la manon frapadis ia nevidata forto kaj puŝadis ĝin malsupren.

Ĉu tio estis ankoraŭ potenco de la honto?

Kaj tamen ĝi tie ĝemegadis, la kompatinda malsana infano de la malriĉa virino, ĵetiĝadis sur sia malmola litaĵo, kaj per buŝo sekigita de varmego, per brusto raŭkiĝinta kaj mortanta ĝi vokadis la patron!

Du sinjorinoj en veluraj supervestoj, apogante sin reciproke unu al la alia, iris rapide kaj interparolis gaje. Unu el ili estis juna kaj bela kiel anĝelo.

Marta stariĝis antaŭ ili.

— Sinjorino! — ŝi ekkrietis, — sinjorino!

Ŝia voĉo estis mallaŭta, sed ne timema. Ŝi ne kapablis alagordi ĝin, eble ŝi eĉ ne provis alagordi ĝin al la tonoj de almozpetado. Tial la irantaj sinjorinoj ne komprenis la signifon de ŝia ekkrio. En rapideco ili preterpasis ŝin je kelke da paŝoj, sed poste ili haltis, kaj unu el ili, returnante la kapon, demandis: kio estas, sinjorino? ĉu ni ion perdis?

Nenia respondo sekvis, ĉar Marta direktiĝis al la kontraŭa flanko kaj iris pluen tiel rapide, kvazaŭ ŝi volus forkuri de tiuj virinoj kaj ankaŭ de tiu loko, sur kiu ŝi vokis ilin.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, sur ŝiaj flaviĝintaj, velkintaj, kaviĝintaj vangoj aperis ruĝaj makuloj. Tio estis sekvosignoj de varmego, kiu bruligis ŝian bruston. En la pupiloj fulmetadis akraj briloj. Tio estis rebrilo de tiu fajro de malesperaj pensoj, kiu atakis ŝian kapon.

Ŝi malrapidigis siajn paŝojn, ŝi haltis denove. Sur la trotuaro iris viro iom klinita sub la pezo de bonhaveca pelto, kiu certe estis superflua por li. Marta direktis penetrantan rigardon en la vizaĝon de la pasanto. Ĝi estis bonkora, milda, ornamita de densaj neĝoblankaj lipharoj.

Ŝi elprenis denove la manon el la faldoj de sia tuko kaj, ne etendante ĝin, ŝi eldiris pli laŭte ol antaŭe: — Sinjoro! sinjoro!

La viro estis jam preterironta, li tamen subite haltis, ekrigardis la virinan vizaĝon, lumitan de brilo de lampo el vasta fenestro, kaj komprenis, kion ŝi volas. Li enŝovis la manon en la poŝon de la surtuto, elprenis el ĝi malgrandan monujon, videble serĉis ion inter la malgrandaj moneroj, trovis kion li serĉis, enpremis en la manon de la virino malgrandan moneron kaj foriris. Marta ekrigardisla ricevitan donon kaj ekridis obtuze. Ŝi elpetegis kvin spesdekojn.

La griza klinita pasanto havis kompateman manon. Ĉu li povis scii, kiaj estis la bezonoj de la helpopetanta virino? kaj se li tion scius, ĉu li volus, ĉu li povus kontentigi ilin? Kaj kiom da fojoj la almozpetanta virino devos etendi la manon, antaŭ ol el similaj donoj kolektiĝos la necesa sumo, por akiri nun por ŝi plej grandan riĉaĵon: faskon da ligno kaj boteleton da medikamento?

La almozpetanta virino iris pluen, rigida, muta, kun la malgranda monero en la konvulsie kunpremita mano. Ŝi haltis denove. Ne la pasantojn ŝi nun rigardis, sed ŝi direktis sian rigardon tra la travidan, vastan, hele lumitan fenestron. Tio estis fenestro de magazeno, kiu ĉe la arta ĉirkaŭlumado havis aspekton de sorĉa palaco. Interne ornamis ĝin marmoraj kolonoj, inter ili pendis luksaj purpuraj kurtenoj, belkoloraj tapiŝoj, pendantaj sur la muroj, karesis la rigardon per ruĝo de rozoj kaj verdo de herbo; antaŭ ili distingiĝis per blanka koloro skulptitaj figuroj de statuoj. Sur bronzaj postamentoj orbrilantaj kandelabroj etendis siajn branĉformajn brakojn, staris arĝentaj vazoj kaj pokaloj, porcelanaj korboj kaj kristalaj kloŝoj, kovrantaj grupojn da marmoraj statuetoj. Sed ne ĉiuj tiuj belaĵoj kaj riĉaĵoj turnis sur sin la atenton de la nigra flamanta okulo, kiu rigardis el la strato en la internon de la magazeno.

Antaŭ longa palisandra tablo, kiun simile al girlandoj da grandaj floroj kovris amasoj da ŝvelformaj kaj beldesegnaj tapiŝoj, staris du homoj. Unu el ili estis vendanto, la dua estis aĉetanto. Ili interparolis vigle, la vendanto havis vizaĝon gajan, la aĉetanto havis vizaĝon enpensiĝintan kaj iom embarasitan, kredeble de la elekto, kiun li devis fari inter la objektoj, el kiuj ĉiu estis majstraĵo de industrio kaj de bongusto.

La vitra pordo malrapide malfermiĝis, en la riĉan magazenon eniris virino kun larĝa blanka rubando malsupre de la nigra vesto,kun nigra granda tuko, kovranta la kapon kaj krucigita sur la brusto. La flaviĝinta kaj sulkoplena frunto de tiu virino estis duone kovrita de senordiĝintaj, el sub la tuko elŝoviĝintaj haroj; sur la vangoj estis malhele ruĝaj makuloj, sed la lipoj estis blankaj preskaŭ kiel papero.

Aŭdinte, ke la pordo malfermiĝas, ambaŭ viroj ekrigardis en la flankon de la eniranta virino. Ŝi haltis ĉe la pordo, proksime de marmorkovrita tableto, kiu staris sub granda spegulo. En tiun sanktejon de riĉeco ŝi enŝoviĝis kiel fantomo, kaj kiel fantomo ŝi staris ĉe la muro senmove kaj mute.

— Kion vi deziras, sinjorino? — demandis la mastro de la magazeno, elklinante iom la kapon kaj rigardante el malantaŭ bukedo da artefaritaj floroj la malhelan senmovan figuron.

Sed ŝi ne rigardis lin. Ŝi enpikis sian rigardon en la vizaĝon de la aĉetanta sinjoro, kiu, kun riĉa pelto nezorgece pendanta sur la ŝultroj, kun blanka mano kuŝanta sur belkolora tapiŝo, rigardis ŝin per senatenta okulo.

— Kion vi deziras, sinjorino? — ripetis sian demandon la mastro; per longa rigardo li ekzamenis la malhelan figuron de la kapo ĝis la piedoj kaj severe diris plue:

— Kial vi ne respondas?

Ŝi daŭrigis rigardi la viron kun la riĉa pelto. Oni povus diri, ke en ŝia brusto troviĝas ia kruela, ŝiranta mano kaj ŝia kapo estas en flamoj, ĉar ŝia spirado fariĝis ĉiam pli rapida kaj la vangoj kaj la frunto kovriĝis per malhela purpuro. Subite ŝi eltiris la manon el la faldoj de la tuko kaj etendis ĝin iom antaŭen. Ŝiaj bluiĝintaj lipoj tremante malfermiĝis kaj fermiĝis kelke da fojoj.

— Sinjoro! — ŝi fine diris, — bona sinjoro! donu ion por medikamento por mia malsana infano!

Ŝia malgrasa kaj malvarma mano tremis kiel folio de tremolo, en ŝia penetranta voĉo sonis jam tirataj kaj plendaj sonoj de almozulo.

La sinjoro en la riĉa pelto rigardis ŝin dum momento kaj iom levis la ŝultrojn.

— Mia sinjorino! — li diris seke; — ĉu vi ne hontas peti almozojn? Vi estas juna kaj sana, vi povas labori!

Dirinte tion, li turnis sin al la palisandra tablo, sur kiu kuŝis la tapiŝoj kaj staris la arĝentaj korboj.

La mastro de la magazeno kun rideto sur la lipoj disvolvis ankoraŭ unu tapiŝon. Ili daŭrigis sian interrompitan interparoladon. La malhela virina figuro daŭrigis stari ĉe la pordo, kvazaŭ ŝi estus sub la sorĉordono de ia minaca kaj nevenkebla forto. Teruran aspekton havis en tiu momento ŝia vizaĝo. La vortoj, kiujn ŝi aŭdis, estis guto tropleniganta tiun kalikon da venenaĵoj, el kiu ŝi trinkadis tiel longe. Tiu guto falis en la profundon de ŝia brusto kun forto de narkotaĵo, kiu streĉas la nervojn, blindigas la penson, surdigas la konsciencon. Vi povas labori! Ĉu la homo, kiu eldiris tiujn vortojn, povis scii almenaŭ parte, kian signifon mokan, kruelan ili posedis koncerne tiun virinon, kiu morte lacigis la spiriton, ruinigis la fortojn de la korpo en vana provado labori? kiu perdis la estimon al si mem, sin mem egaligis al sentaŭga polvo tial, ke ŝi ne kapablis labori? Tiu homo ne povis tion scii. Lia ago koncerne tiun virinon ne povis esti rigardata kiel malbona atesto pri la kvanto da boneco kaj kompatemeco troviĝanta en lia koro. Tre povas esti, ke li estis bona kaj kompatema, ke li malavare malfermus la manon antaŭ senforta kripleco, antaŭ kaduka maljuneco, antaŭ faliga malsaneco; sed la virino, kiu etendis al li almozpetantan manon, estis juna kaj havanta nenian fizikan kriplecon, malsano ne montriĝis sur ŝia eksteraĵo per signoj, kiujn ĉiuj povas vidi. Sed pri ŝia morala kripleco, kiu alkondukis ŝin al li, pri la anima malsano, kiu de tiel longe bruligis ŝian bruston, ruinigante ĉiujn plej bonajn homajn sentojn, kiu okupis ŝian kapon, plenigante ĝin per ĉiam pli densa sufoka fumo de mallumaj venenaj pensoj, pri tio li ne sciis. Li ne sciis, kaj tial lidiris: vi estas juna kaj sana, vi povas labori! Per tiuj vortoj li eldiris ion tute pravan, kaj tamen samtempe li senscie faris kruelan maljustaĵon.

Antaŭ kelke da monatoj, eĉ antaŭ kelke da semajnoj Marta eble komprenus ĉion, kio estis prava kaj vera en la al ŝi direktitaj vortoj de la viro. Sed tiam, se ŝi stariĝus antaŭ li, ŝi petus laboron, nenion alian krom laboro; nun ŝi petegis almozon, nun en la eldiritaj vortoj ŝi aŭdis nenion krom moka maljustaĵo.

La flama ruĝo, kiun ŝi havis sur la vizaĝo kaj sur la frunto, kiam ŝi etendis la manon, malaperis sen postesigno. Meze de la morta paleco, kiu kovris ŝian vizaĝon, ŝiaj pupiloj, nigraj kaj profundaj kiel abismo, brulis kiel vulkanoj. Kaj efektive vulkano eksplodis en ŝia brusto, kiu forte leviĝadis kaj malleviĝadis, vulkano de kolero, envio kaj... avideco.

De kolero, envio kaj avideco? Ĉu ĝi povas esti, ke Marta, tiu infano de trankvila, ĉarma kampara domo, tiu iam estimata edzino, feliĉa patrino, tiu virta estaĵo, kiu eĉ pro savo de sia vivo ne volis plenumi laboron, por kiu ŝi ne sentis sin kapabla, tiu energia laborulino, kiu kun ŝvito sur la vizaĝo kaj kun doloro en la koro sur ĉiuj vojoj de la tero serĉadis honestan pecon da pano, tiu fiera animo, kiu iam etendis la manojn al Dio kun la petego, ke li gardu ŝin kontraŭ sorto de almozulo, — fariĝis viktimo de tiuj kruelaj, inferaj sentoj, kondukantaj al malbonaj deziroj kaj agoj?

Kaj tamen tiel povis esti: ho ve! ho ve! ne sole povis, sed eĉ devis, ĝi devis tiel fariĝi kaŭze de la neŝanĝebla, eterne logika kaj en sia logikeco al nenio cedanta homa naturo. Ŝi ne estis senkorpa anĝelo, ŝi ne estis supertera idealo, kiun ne tuŝas kaj ne renversas la blovoj de la teraj ventegoj, ĉar tia idealo ne ekzistas sur la tero. Ŝi estis homo, kaj se en la homa naturo ekzistas altaj pintoj, sur kiuj disvolviĝas prudento, virtoj, sinoferemeco, heroeco, ekzistas ankaŭ abismaj fundoj kun silente kaj kaŝite embuskantaj rampaĵoj de minacaj tentoj kaj mallumaj instinktoj. Nenian homan estaĵononi devas tiel morte turmenti, tiel terure skui, ke en ĝi povu ekmoviĝi tiu mistera fundo kun la tie silente embuskantaj ĝermoj de krimoj. En la homa naturo ekzistas grandegaj potencoj, sed ekzistas ankaŭ senlima senpoveco. Al ĉiu homa estaĵo oni devas doni kvanton da rajtoj kaj rimedoj precize proporcian al la kvanto da devoj kaj respondeco, kiuj pezas sur tiu estaĵo, ĉar alie ĝi ne plenumos kaj ne eltenos tion, kion plenumi kaj elteni ĝi ne povos.

La venena maldolĉeco, kiu de tiel longe guto post guto kolektiĝadis en la brusto de Marta, leviĝis en ŝi nun per grandega ondo, kaj kune kun ĝi elnaĝis la rampaĵoj de tentoj kaj la serpentoj de pasioj, kiuj antaŭe dormis profunde, poste iom post iom vekiĝis kaj nun estis tute vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis.

La juna sinjoro en la riĉa pelto elektadis tapiŝojn, arĝentajn korbojn, porcelanajn vazojn kaj marmorajn statuetojn. Li aĉetis multe, li pensis kredeble pri aranĝo de bela hejmo, en kiun li eble intencis enkonduki junan edzinon.

Li kaj la mastro de la magazeno estis eble absorbitaj de sia komuna okupo kaj forgesis pri la virino, kiu en ŝtona senmoveco kaj tomba silento staris ĉe la muro. Ŝi ne forturnis la okulojn for de la mano de la aĉetanto, kiu tenis grandan dikan monpaperujon plenan de mono. Kial li havas tiom multe kaj mi havas nenion? ŝi pensis. Per kia rajto li rifuzis al mi almozon? al mi, kies infano agonias en malvarmo kaj sen savo, li, kiu tenas en la mano tiel grandan riĉecon? Li mensogis, kiam li diris, ke mi estas juna kaj sana! mi estas pli ol maljuna, ĉar mi transvivis min mem. Ĉu mi scias, kien forperdiĝis la antaŭa Marta? Mi estas terure malsana, ĉar mi estas senforta kiel infano.... Kial do la homoj postulas, ke mi vivu per mia propra forto, se ili ne donis ĝin al mi? kial ili ne donis al mi forton, se ili nun ĝin postulas de mi? Li estas unu el miaj maljustagintoj, unu el miaj ŝuldantoj! li devas doni!

La pensoj de tiu virino estis treege, senprudente malpravaj, kaj tamen samtempe kaj koncerne ŝin mem kiel neeviteblaj, kielkompreneblaj ili estis! Ili estis bazitaj sur tiuj samaj maljustaĵoj, tiuj samaj sortoj, tiu sama senforteco unuflanke kaj respondeco kaj bezonoj duaflanke, kiuj naskis ĉiujn terurajn doktrinojn, kiuj de tempo al tempo eksplodas en la mondo per bruligado kaj mortigado, ĉiujn furiozajn pasiojn, kiuj, naskiĝinte pro manko de justeco, mem perdas la senton de justeco, naskiĝinte de malbonagoj, mem faras malbonagojn.

— Sekve, — diris la aĉetanta sinjoro, — kvardek kvin spesmilojn por la tapiŝo, sepdek-kvin por la korboj, tridek por la porcelana vazo kaj....

Li elprenis monon, por pagi al la komercisto la ŝuldatan sumon, subite li haltis.

— Ha! — li diris, — mi preskaŭ povis forgesi! Vi intencis doni al mi ĉi tiun bronzan grupon kaj tiun jen....

La komercisto alsaltis ridetante kaj serveme.

— Ĉu ĉi tiun? — li demandis.

— Ne, tiun, Niobon kun la infanoj...

— Niobon? ŝajnas al mi, ke vi deziris Kupidonon kun Venero?

— Povas esti; mi devas bone rigardi ilin ankoraŭ unu fojon.

Per nezorgeca mano, kiu videble kutimis disĵetadi grandajn sumojn, li ĵetis la malfermitan monpaperujon sur la marmoran plataĵon de la subspegula tableto, kaj li iris post la komercisto en la profundon de la magazeno, kie sur palisandraj bretoj, sub vitraj kloŝoj, staris mitologiaj bronzaj kaj marmoraj grupaj statuetoj.

La monpaperujo nezorgece ĵetita malfermiĝis pli larĝe, sur la marmoran plataĵon elfalis el ĝi kelke da monpaperoj de diversa valoro.

Tiujn monpaperojn rigardis la flamantaj okuloj de la virino, kiu staris ĉe la muro. Kiel kelkaj specoj de serpentoj per sia rigardo magie alforĝas la birdojn, tiel tiuj diverskoloraj paperetoj magie alforĝis al si la nigrajn profundajn pupilojn de la virino.

Kiaj pensoj moviĝadis en la kapo de la virino, kiam ŝi tiamaniere rigardis la fremdan riĉecon? estus malfacile esplori ilin ĉiujn, estus ankoraŭ pli malfacile ŝpini el ili ian ordan fadenon. Tio ne estis pensoj, tio estis ĥaoso; febra varmego de la korpo ĝin naskis, malkvieteco de la spirito ĝin fortigis. Post du sekundoj da tia rigardado Marta komencis tremi per la tuta korpo, ŝi mallevadis la palpebrojn kaj tuj ilin relevadis, eltiradis la manon el la faldoj de la tuko kaj tuj ĝin denove kaŝadis! videble ŝi batalis ankoraŭ kun si mem, sed ho ve! ne ekzistis por ŝi espero de venko! Ne ekzistis tia espero, ĉar ŝi ne havis jam sufiĉe da forto, ke ŝi povu kontraŭstari al malhonora tento; ŝi ne havis jam sufiĉe da konscia pensado, ke ŝi povu kompreni la malhonorecon de la tento; ŝi ne havis jam konsciencon, kiu dronis en la maro da maldolĉo, kiu kolektiĝis en ŝia brusto; ŝi ne havis jam honton, kiun forpelis la malestimo, kiun ŝi sentis kontraŭ si mem, la longa vico da suferitaj humiliĝoj kaj la tiom multe da fojoj akceptita almozo.... Ne ekzistis por ŝi fine espero de venko, ĉar ŝi estis senkonscia, ĉar ŝian korpon bruligis varmego naskiĝinta de malsato, malvarmo, sendormeco, sed ankaŭ de malespero, kaj ŝian spiriton kaptis mallumaj furioj, elkoviĝintaj sur la fundo de ŝia ribeliĝinta interno.

Subite la virino faris rapidan geston per la mano; unu el la paperetoj malaperis de la marmora plataĵo, kaj samtempe la vitra pordo malfermiĝis kaj tuj denove fermiĝis kun laŭta krako.

Aŭdinte tiun fortan kaj neatenditan krakon, la du personoj, kiuj en la profundo de la magazeno estis okupitaj de elektado de mitologiaj grupoj, returnis la vizaĝojn.

— Kio tio estis? — demandis la aĉetanta sinjoro.

La komercisto kuris al la mezo de la magazeno.

— Estas tiu virino, kiu tiel subite elkuris! — li ekkriis, — certe ŝi ion ŝtelis.

La juna sinjoro ankaŭ alproksimiĝis al la pordo.

— Efektive, — li diris kun rideto, rigardante la marmoran plataĵon, — ŝiforŝtelis al mi trispesmilan papereton. Nur unu tian mi havis, kaj nun ĝi tie ne estas...

— Ha! kanajla almozulino! — ekkriis la komercisto. — Kiel? en mia magazeno oni ŝtelas? ĝuste antaŭ miaj okuloj; ha, la senhonta!

Li alkuris al la pordo kaj malfermis ĝin larĝe.

— Policisto! — li ekkriis laŭte, starante sur la sojlo, — policisto!

— Kion vi deziras? — aŭdiĝis voĉo el la strato.

Flava lado ekbrilis sur la brusto de homo, kiu aperis sur la trotuaro sub la strio da lumo fluanta el la magazeno.

— Tien, — diris la komercisto, malfacile spirante de kolero kaj montrante per la fingro la straton, — tien kuris virino, kiu antaŭ minuto ŝtelis en mia magazeno tri spesmilojn!

— Kaj en kiun flankon ŝi kuris?

— En tiun, — diris ia pasanto, kiu aŭdis la vortojn de la komercisto, haltis antaŭ la magazeno kaj montris en direkto al la stratoNowy Swiat. — Mi ŝin renkontis, ŝi estis vestita nigre, ŝi kuris kiel rabia, nenion vidante antaŭ si, mi pensis, ke ŝi estas freneza!

— Oni devas ŝin kapti! — kriis la komercisto al la policisto.

— Kompreneble, sinjoro! — diris la homo kun la flava lado, saltis antaŭen kaj kriis laŭte:

— He! homoj! kaptu! tien alNowy Swiatkuris ŝtelistino!

La pordo de la magazeno fermiĝis, la juna sinjoro kun rideto riproĉis la komerciston, ke pro lia tiel malgranda perdo li faris al si tiom da klopodoj.

La strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan.

Kiel fulmo tratranĉas la nubojn, tiel la nigre vestita virino rapide trapuŝiĝadis tra la amasoj da pasantoj, kurante blinde en la direkto alNowy Swiat. Kredeble ŝi ne sciis, kien ŝi kuras kaj kien ŝi devas kuri, ŝi estis senkonscia, duone freneza. En ĉi tiu momento ŝi per la malgranda konscia resto de siaj pensoj eble bedaŭris, ke ŝi faris agon malhonoran, sed ŝi jam faris ĝin, kajterura timo ŝin atakis. Sub instigo de la instinkto de memkonservo ŝi kuris for de la homoj, kaj ili estis malantaŭ ŝi, antaŭ ŝi, ĉirkaŭ ŝi; kredeble ŝajnis al ŝi, ke kurado rapida, blinda, senpripensa alportos ŝin tien, kie ili ne estos....

La kun ŝi renkontiĝantaj kaj de ŝi dispuŝataj pasantoj komence rigardis ŝin kun miro aŭ timo, eĉ forflankiĝis antaŭ ŝi, supozante, ke ŝi estas frenezulino aŭ ke ŝi havas ian urĝegan bezonon rapidi. Sed baldaŭ sur la strato laŭte eksonis la vorto: kaptu! tuj post ĝi eksonis alia vorto: ŝtelistino!

Tiuj vortoj ne estis elparolitaj de unu voĉo, sed ruliĝis de tiu sama flanko, de kiu kuris la virino, transflugante el unu buŝo en alian, konstante kreskante, kaj akceptante ĉiam pli da forto. La virino, kiu komencis jam perdi rapidecon en sia kurado kaj lacigite haltis por sekundo, ekaŭdis la ŝin pelantajn minacajn kriojn.

Samtempe aliĝis al ili ĉiam pli laŭta frapado de homaj piedoj, kiuj kuris sur la ŝtonoj de la trotuaro. Terura tremo skuis ŝin de la kapo ĝis la piedoj, ŝi ekkuris pluen kun tia rapideco, kvazaŭ ŝi havus flugilojn ĉe la brakoj. Ŝi efektive denove havis flugilojn, sed nun ili konsistis ne el doloro, sed el timo.

Subite ŝi eksentis, ke estas al ŝi malfacile kuri, ne tial, ke mankas al ŝi fortoj — la flugiloj de la timo ja preskaŭ portis ŝin super la tero — sed tial, ke homoj, irantaj en la kontraŭa direkto, komencis bari al ŝi la vojon, etendi la manojn, por kapti ŝian veston. Ŝiaj flugiloj fariĝis jam ne sole rapidaj, sed ankaŭ elastaj! kaj ĵetadis ŝin en diversaj direktoj kun miriga elasteco kaj facileco de movoj; ŝi evitadis la manojn de la pasantoj, ŝi preterfrotadis ilin, sed tamen forkuradis.

Sed baldaŭ montriĝis, ke jam ne apartaj personoj iras al ŝi renkonte, sed iras kelke da personoj kune kaj okupas la tutan larĝon de la trotuaro; eviti ilin ne estas eble; troviĝinte antaŭ ili, ŝi certe estos kaptita de ili.

Ŝi desaltis de la trotuaro; sur la mezo de la strato estas multeda radoj kaj da ĉevalaj hufoj, sed da homoj piedirantaj estas malpli, preskaŭ neniom.

Ŝi kuris meze de la strato, ŝi evitadis nun la radojn kaj ĉevalajn hufojn kun tia sama lerteco, kiel antaŭe la pasantojn. Sed en tiu sama momento, kiam ŝi ĵetiĝis sur la mezon de la strato, tien ĵetiĝis post ŝi malluma amaso, konsistanta el ŝin pelantaj homoj. Kiuj estis tiuj homoj? En la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj; post ili, kriante kaj ridante, kuris strataj buboj, kiuj ĉiam tre volonte partoprenas en ĉiu tumulta sceno; post la buboj iris iom malpli rapide diversaj senlaboruloj, por kiuj ĉia homa amasiĝo prezentas distraĵon.

La droŝkoj kaj kaleŝoj iom maldensiĝis. La virino haltis meze de la strato kaj ekrigardis malantaŭen. Kelkaj dekoj da paŝoj apartigis ŝin ankoraŭ de la nigra maso, kiu konsistis el homaj figuroj kaj kriis per voĉoj. Ŝi staris nur kelke da sekundoj kaj ekkuris denove rekte antaŭen. Tiam ankaŭ antaŭ ŝi aperis nigra maso, moviĝanta, tiel same kiel tiu, kiu estis malantaŭ ŝi, sed havanta alian formon, iom longa, alta, kun granda okulo en formo de supre lumanta purpura lanterno. Sonorilo arĝentosona, klara kaj laŭta eksonis en la aero, sonis longe, akre, averte, la purpura okulo rapide ŝoviĝis antaŭen, pezaj radoj krakis obtuze, hufoj de ĉevaloj sonis metale, frapante la tere kuŝantajn ferajn relojn, sur kiuj ruliĝis la radoj.

Tio estis grandega tramvoja omnibuso, tirata de kvar grandaj, fortaj ĉevaloj, plena de homoj, kun granda kvanto da pezegaj ŝarĝoj.

La virino ne ĉesis kuri meze de la strato; malantaŭ kaj antaŭ ŝi kuris du nigraj masoj, unu kun krioj kaj mokoj, la dua kun neĉesanta sonorado, obtuza bruo kaj grandega purpura okulo; ambaŭ ŝoviĝis en rekta direkto al la virino, kiu kuris inter ili. Se ŝi ne forsaltos flanken, unu aŭ la dua nepre ŝin englutos. Ŝi deflankiĝis de la rekta linio, laŭ kiu ŝi kuris ĝis nun, haltis kaj ĵetis rigardon ĉirkaŭen.

Nun la ŝin pelanta amaso da homoj estis jam en la distanco de ne malpli ol dekkelke da paŝoj de ŝi, kaj tia sama interspaco apartigis ŝin de la ruliĝanta grandega veturilo. Sed la amaso kuris malpli rapide ol la veturilo, kiu ruliĝis tre rapide.

Ŝi jam plu ne kuris. Mankis jam al ŝi fortoj, aŭ ŝi decidis en ia ajn maniero meti finon al tiu terura pelado. Ŝi staris kun brusto turnita al tiu flanko, de kiu venis la omnibuso, sed la vizaĝon ŝi turnis al tiu flanko, de kiu kuris la homoj. Nun en ŝiaj okuloj brilis lumo de konscia penso. Oni povus pensi, ke ŝi faras elekton. Kian elekton? Sur unu flanko estas malhonoro, mokado, malliberejo, longaj, eble senfinaj turmentoj, sur la dua estas morto... morto terura, sed subita, fulma.

Kaj tamen la instinkto de memkonservo videble ne tute ŝin forlasis, la morto ŝajnis al ŝi pli terura ol la homoj, ĉar antaŭ momento ŝi deflankiĝis ja de tiu rekta linio, sur kiu kuris al ŝi la liberigonta morto.

Jes, sed nun ŝi denove komencas retiriĝi al tiu linio; la homo kun la flava lado sur la brusto kurantaŭiĝis el la pelanta amaso, etendis la manon kaj ektuŝis la randon de ŝia tuko. Ŝi eksaltis, stariĝis sur unu el la feraj reloj. Kun vizaĝo levita al la malluma ĉielo ŝi etendis ambaŭ manojn supren. Ŝia buŝo malfermiĝis kaj eligis neklaran ekkrion. Ĉu ŝi ĵetis al la stelplena ĉielo suferplenan plendon, ĉu ŝi elĝemis vorton de pardono, ĉu eble la nomon de sia infano? Neniu klare aŭdis. La homo kun la flava lado sur la brusto, kiun en la unua momento surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino, denove alkuris al ŝi kaj kaptis ŝin je la rando de la tuko. Per fulma movo ŝi forĵetis la tukon kaj lasis ĝin en la mano de la policisto, kaj mem ŝi falis sur la teron.

— Haltu! haltu! — eksonis terura krio el la maso.

Sed la purpura okulo ne volis obei, ĝi ĉiam flugis antaŭen, kaj la hufoj de la ĉevaloj frapis sur la feraj reloj.

— Haltu! haltu! — kriis la amaso senĉese kaj kun terura voĉo. La veturigisto desaltis de sia sidejo, stariĝis, kuntiris per la mano la longajn kondukŝnurojn, kaj per voĉo raŭka de teruro li kriis al la ĉevaloj, ke ili haltu.

Ili haltis, sed tiam, kiam peza rado kun malgranda frapo jam deŝoviĝis de la brusto de la tere kuŝanta virino.

Kun tomba silento staris la amaso meze de la belega strato; la vizaĝoj, paliĝintaj de teruro, kaj la brustoj malfacile spirantaj de ekscitiĝo, kliniĝis super la malhela figuro, kiu simile al senmova makulo kuŝis sur la blanka neĝa sternaĵo.

La rado de la grandega veturilo frakasis la bruston de Marta kaj elpelis el ĝi la vivon. Ŝia vizaĝo restis netuŝita, kaj per la vitrecaj okuloj ŝi rigardis la stelplenan ĉielon.

Noto de transskribinto:Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Noto de transskribinto:

Mankintajn punktojn kaj aliajn interpunkciajn mispresaĵojn mi ĝustigis sen rimarkoj. Kelkaj interpunkciaj aferoj adaptiĝis al la originala pola teksto, por kroma komprenebleco. Mi registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.


Back to IndexNext