The Project Gutenberg eBook ofNuntempaj Rakontoj

The Project Gutenberg eBook ofNuntempaj RakontojThis ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.Title: Nuntempaj RakontojAuthor: G. P. StamatovTranslator: Ivan H. KrestanoffRelease date: December 1, 2007 [eBook #23670]Language: EsperantoCredits: Produced by David Starner, J. C. Goodin and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ ***

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Nuntempaj RakontojAuthor: G. P. StamatovTranslator: Ivan H. KrestanoffRelease date: December 1, 2007 [eBook #23670]Language: EsperantoCredits: Produced by David Starner, J. C. Goodin and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

Title: Nuntempaj Rakontoj

Author: G. P. StamatovTranslator: Ivan H. Krestanoff

Author: G. P. Stamatov

Translator: Ivan H. Krestanoff

Release date: December 1, 2007 [eBook #23670]

Language: Esperanto

Credits: Produced by David Starner, J. C. Goodin and the OnlineDistributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK NUNTEMPAJ RAKONTOJ ***

INTERNACIAMONDLITERATUROKolekto de la plej famaj verkojel ĉiuj naciaj Literaturoj[Illustraĵo kun devizo: Ni fosu nian sulkon]FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO

INTERNACIAMONDLITERATURO

Kolekto de la plej famaj verkojel ĉiuj naciaj Literaturoj

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO

G. P. STAMATOVNUNTEMPAJRAKONTOJEl la bulgara originalo tradukiskun permeso de l’aŭtoroIvan H. KrestanoffRekomendita de E. L. A.FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO

G. P. STAMATOV

El la bulgara originalo tradukiskun permeso de l’aŭtoro

Ivan H. Krestanoff

Rekomendita de E. L. A.

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJCOPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIGPRESEJO GÜNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJCOPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO GÜNTHER, KIRSTEIN & WENDLER EN LEIPZIG

G. P. Stamatov okupas specialan lokon inter la nuntempaj bulgaraj verkistoj-beletristoj. La rakonto estas lia amata formo. La plej bonaj el liaj rakontoj, dissemitaj en diversaj gazetoj kaj revuoj, estas eldonitaj en aparta libro titolita "Elektitaj skizoj kaj rakontoj" (Sofia, 1905), sed lastatempe aperas el lia plumo ankoraŭ pli multnombraj el kiuj mi tradukis la plej distingajn.

Stamatov estas beletristo-satiristo. Lia satira rilato al la vivo konsistigas esencan trajton en la rakontoj. Li enprofundiĝas en la animojn de siaj herooj ne tiom por ilin malkovri al ni, sed por kapti iun kriplan flankon en ili, iun abomenan malvirton, ĝin aperigi, moki kaj ĝin frapi per sia senkompata sarkasmo, per sia mokmalica rido. En sia estado la rakontoj de Stamatov estas plimulte provoj de psikologiaj studoj, ol bildoj de l’vivo. Stamatov ne verkas sub la premo de poeta instinkto. Li verkas pri antaŭe trovitaj kaj pripensitaj temoj. La celo de lia rakonto estas ilustri certan penson, argumenti certan temon.

Liaj rakontoj estas kvazaŭ spegulo por multaj kaj mi esperas, ke la kelkaj de mi tradukitaj trovos bonan akcepton ankaŭ ĉe la esperantistaro.

I. H. K.

7

"L’amour est maître des choses""Le veau d’or est toujours debout".

"L’amour est maître des choses""Le veau d’or est toujours debout".

La suno subiradis, kiam ili eniris en la ĝardenon.

—Karulo, diru al mi, ĉu estas io pli forta, pli bela ol la amo? Ne estas, ĉu ne? Ĉio alia estas bagatela, senvalora! ...

—Estas, karulineto mia ... estas ...

—Kaj kio ĝi estas?

—Vi estas Linjo ... vi ... vi estas pli forta kaj pli bela ol la amo mem ...

Feliĉa, ŝi kaŝis sian kapeton sur lia brusto.

—Estas ankoraŭ io pli forta ol la amo—mallaŭte paroletis li en ŝian orelon.

—Kio? ...

—La mono.

—Aleĉjo! Kiel vi ne pektimas tiel paroli! Vi ...

Li per kiso surdigis ŝian proteston.

—Tio koncernas la tutan mondon, sed ne vin, ne min.

—Kaj kiam, Aleĉjo, ni forveturos en vian vilaon?

—Nian vilaon!

—Nian vilaon—ripetis ŝi—Kiam?

—Se vi volas—morgaŭ.

—Bone—morgaŭ. Mi ne vidis ĝis nun maron. Ŝajnas, ke ĝi estas belega vidaĵo. Io granda, tre granda?

—Ne estas ĝi pli granda ol nia amo.—La suno malaperis el la horizonto. Klinitaj unu al la alia ili ĉesis paroli.

8

La maro. De la bordo malproksime supren etendiĝas parko. Meze de ĝi alta vilao kun terasoj, tute droninta en arboj. Ĉirkaŭe bedoj kun floroj, vastaj aleoj, kovritaj per etaj diverskoloraj ŝtonetoj.

El la vilao eliras Lina kaj Aleĉjo.

Je ĉiu paŝo ŝi haltas pro raveco kaj feliĉo.

—Dio mia! Kiel bele estas ĉi tie! ... Jen, rigardu tiun senfinan bedon da floroj:—blankaj ... verdaj ... ruĝaj ... kiel giganta rubando. Aleĉjo! Tio ja estas nia trikoloro! ... Ŝi ekiras kaj iom poste ŝi denove haltas.

—Venu ... venu vidi la maron de ĉi tie ... Kia bildo! Kaj ĉio ĉi tio estas via? ... Nia? ... Jen tie ... tiu dometo eleganta kiel bombonujo ... ĝi ankaŭ estas nia? Kaj pluen ... la monteto ... la arbareto ... ili estas ankaŭ niaj?

—Jes, ĉio ĉi tio estas nia.

—Ĉu vi scias, karulo, mia kapo ebriiĝas pro feliĉo,—mallaŭte diris ŝi kaj premiĝis al lia brusto.

—Mi timas ĉu tio ne estas sonĝo.

—La feliĉo ja ĉiam estas sonĝo—eĉ se oni ĝin travivas.

Ŝi ameme lin prenis sub la brako kaj ekiris pluen.

Ili eniris en unu arbarkampeton kovritan de tapiŝmola herbo, ĉirkaŭitan de altaj, densaj arboj, kun branĉoj etenditaj kiel arkaĵo super la tero. En unu angulo de l’arbarkampeto estas arta kaverno kun speguloj interne sur la muroj. Antaŭ la enirejo terfiksitaj: granda ronda tablo, seĝoj, super ili elektraj lampetoj. Tra granda faŭko inter la arboj rigardetas la maro.

Ĝi facile ondiĝas, kvazaŭ ĝi pretiĝas vojaĝi ien.

Aleĉjo kaj Lina sidiĝis ĉe la tablo, kontraŭ ĝi.

La ondoj unu post alia celis la bordon, revenis, plifortiĝis kaj denove frapiĝis je la ŝtonegoj.

Lina ne forlevis la okulojn de la maro. La plaŭdo de la ondoj aludis al ŝi pri io nova, nekonata kaj neatingebla.

—Aleĉjo, ĉu la maro ankaŭ estas nia?

9

—Ĝi apartenas al neniu.

Ŝi eksilentis ofendita, ke ankaŭ la maro ne estas ilia.

Aleĉjo apoginta sin je la tablo sidis senmova. Lia vizaĝo estis serioza.

Iom poste Lina lin ekrigardis.

—Karulo, kio estas al vi? Kial subite vi fariĝis malgaja? Tie ĉi, en la mirinda parko, ĉe tiu pejzaĝo, apud la maro mem ... apud mi—vi estas pensema. Kio estas al vi?

—Nenio.

—Kiel nenio!? Vi eĉ ne volas min ekrigardi. Kion signifas tio ĉi? Aŭ eble, Aleĉjo, la maro, tiu ĉi loko rememorigas al vi iujn malgajajn momentojn? ...

—Ne malgajajn, sed timigajn momentojn ...

Lina saltis de la seĝo kaj proksimiĝis al li.

—Ne tuŝu min, severe diris li.

Ŝi paliĝis.

—Aleĉjo, vi timigas min, kio okazis?

—Okazis io terura. Se mi ĝin diros al vi, tiu ĉi mirinda pejzaĝo ekodoros al vi je tombejo.

—Dio mia! Mi nenion komprenas. Diru al mi kio estas? Vi kaŝas ion antaŭ mi, sed mi volas ... mi devas scii ...

Ŝi genufleksis antaŭ li kaj ekvolis preni lian manon.

—Ne tuŝu la krimulon!

Ŝi stariĝis kvazaŭ pikita.

—Krimulon!?

—Jes! Mortiginton ...

—Kion vi parolas? Vi ŝajnas esti malsana.

—Pli sana ol iam mi estas. Sidiĝu kaj aŭskultu. Mi scias, ke hodiaŭ mi vin perdos—mi perdos ĉion—sed mi ne povas silenti. En la urbo mi povis gardi la sekreton, ĉi tie—mi ne havas la fortojn. Kiam mi venas en tiujn ĉi lokojn, tuj la timiga fantomo min persekutas. En ĉiu floro mi vidas liajn pensemajn okulojn. Ĉiu arbo stariĝas antaŭ mi, kiel10lia melhela figuro. Inter la maraj ondoj aperas lia kapo kun malafabla frunto ... Ne interrompu min ... Kiam mi finos, vi povos foriri. Vi scias, ke mia patro estas mortinta kaj mi heredis lian posedaĵon. Ĉio nun estas mia—kaj la vilao kun la parko, kaj la domo en la urbo, kaj la fabriko. Ĉio estas mia. Mi neniam diris al vi, ke mi havas fraton pli grandan ol mi. Li estus heredonto de mia patro, ĉar mi jam dum lia vivo forelspezis mian parton en mono. Sed okazis tiel, ke mia frato mortis antaŭ ol mia patro ...

—Tia estis la Dia volo.

—La Dia volo! Kaj kial vi ne demandas pro kio li estas mortinta?

—Pro kio?

—Vi demandas! Ĉu vi ne povas diveni? ... Aŭ vi ne kredas? ... Mi lin mortigis! ... Mi venenis lin ... jen tie ĉi ... apud tiu ĉi kaverno, sur tiu ĉi tablo. Jen ... tie ... sur via seĝo sidis li, kiam ni vespermanĝis, li gaje parolis kaj subite li diris, ke estas al li dolore. Li iris kuŝiĝi—kaj kuŝiĝis por ne plu leviĝi. Ĉu vi komprenis nun, kiel ĉio estas mia? Neniu malkovris tion ĉi—kaj hodiaŭ krom mi, scias nur vi. Mi finis. Mi scias, ke mortiginto ne estas inda je via amo. Vi estas libera kaj, eĉ se vi volas, vi povas komuniki al la polico. Perdinte vin—la cetera estas por mi senvalora.

Li eksilentis kaj metis la kapon sur siajn manojn.

Ŝi kuraĝe alpaŝis al li.

—Vi diras al mi foriri ... Vi forpelas min ... sed mi ne foriros. Vi estas krimulo ... mortiginto ... Eble ... mi ne scias ... Kaj se vi estas tia—por la societo ... por la leĝo ... por via frato ... —ne por mi. Por mi tio ĉi estas timiga fabelo, kiun oni ne devas kredi. Kaj la fantomo de mortinto ne stariĝos inter ni. Vin forlasi nun, kiam vi vin deturnas de vi mem! Neniam! Neniam! ... Mi vin amas post tiu11konfeso ankoraŭ pli freneze,—ĉar nun vi estas senfine malfeliĉa. Kiel ja vi suferas! Mi volas, ke ni suferu kune. Vi konfidis al mi vian sekreton—mi fariĝos via kunulino. Tiu ĉi sekreto nin kunligos por ĉiam, kaj la amo sufokos ĉion. Aleĉjo, rigardu min, por mi vi estas pura, kiel antaŭe. Lasu la mortintojn en paco. Ni starigos al li monumenton ... servigos memorpreĝon ... kaj la fantomo ĉesos vin persekuti ... Rigardu min ... diru al mi, per kiu mano vi verŝis venenon? ... Per la dekstra? ... Jes? ... Donu al mi ĝin kisi ... Por la tuta mondo, ĝi eble estas krimula—por mi, ĝi estas mano, kiu min kondukas al la feliĉo en la vivo. Fine, se vi ne povas esti trankvila tie ĉi—ni vendu ĉion kaj forveturu eksterlanden. Sciu nur tion—en tiuj ĉi minutoj mi sentas min ankoraŭ pli via. Kaj vi nome nun havas bezonon de mia amo. Karulo! ... —ŝi levis lian kapon kaj pasie gluis siajn lipojn al la liaj.

—Kaj nun—plena forgeso de la okazintaĵo ĉi tie. Kaj ni foriru—ankaŭ al mi tedas ĉi tiuj lokoj.

Aleĉjo stariĝis, ŝi lin prenis sub la brako kaj ili ekiris la vilaon.

—Aŭskultu, mia kara knabino, ĉu efektive vi estas kapabla ami mortiginton?

—Silentu! eĉ ne unu vorton pri tio. Ĉio estas mortinta kun via frato.

Post kelka tempo lia vizaĝo klariĝis, facila rideto ekludis sur liaj lipoj.

Lina konsternita ellasis lian manon. Subite forta rido surdigis la parkon.

—Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Ha! ... Kion vi diros, karulino?

Ŝi ekpensis, ke li freneziĝis.

—Kion vi diros? ... ha? ... ĉu malbone mi finludis mian rolon? ... Kaj vi kredis? ...

12

Lina okulfikse lin rigardis.

—Kion signifas ĉi tio?

—Ĝi signifas, ke mi ludis komedion ... kaj mi estas kontenta, ĉar mi certiĝas, kiel forte vi amas min ...

—Komedion!! Kial? ...

—Jen tiel ... Fantazio ... Kaprico ...

—Kaj vi havis nenian fraton?

—Kiel ne havis—mi havas. Tamen li vivas en eksterlando. Sed mi mensogis al vi pri alia afero. Mi mensogis al vi, ke, ĉio ĉi tio estas mia ... Ĝi apartenas al mia frato. Vi pardonos al mi tian senkulpan mensogon? ... Kiu pardonis la mortiginton—pardonos ankaŭ la mensoginton! ... Kaj vi ne ĉesos min ami pro tio, ke la vilao ne estas nia? ... Ĉu ne, karulineto? ...

En tiu tempo de la kontraŭa flanko iris al ili la administranto de la vilao—li haltis apud Aleĉjo kaj diris al li ion en la orelon.

—Linjo, grava, tre grava afero. Por unu minuto. Iru en la vilaon—mi ja ... tuj venos.

Kaj li ekiris post la administranto.

Post duonhoro Aleĉjo estis en la vilao. Lina ne estis tie. Li serĉis en ĉiuj ĉambroj—nenie ŝi estis. Li eniris en la ĝardenon, kruciris la aleojn—ŝi malestas. En la parko, en la arbarkampeto—ankaŭ. Li komencis voki—nenia respondo. Nur la eĥo malice ripetadis ŝian nomon. Li atingis la maron. Neniu. La ondoj senzorge karesis la dezertan bordon. Terura penso trapasis lian cerbon. "Ne! ne! Tio ĉi ne estas ebla! ... Sed kie ŝi estas?"

Puŝita de malbona antaŭsento—li rapide ekpaŝis al la vilao, serĉis la servistinojn—trovis neniun. Li ekiris pluen—vojire li renkontis la ĝardeniston.

—Aŭskultu—li demandis lin per tremanta voĉo,—ĉu vi ne estas vidinta la fraŭlinon?

13

—La fraŭlinon? Ŝi pasis de tie ĉi al la ŝoseo.

—Al la ŝoseo? Kaj ŝi ne revenis?

—Ne.

—Kaj nenion ŝi diris?

—Ŝi demandis min, kies estas tiu ĉi vilao.

—Ŝi demandis vin, kies estas tiu ĉi vilao? Kion vi respondis al ŝi?

—Ke ĝi nun apartenas al sinjoro via frato.

La ĝardeno, la ĝardenisto, la vilao, la parko—ĉio malheliĝis antaŭ la okuloj de Aleĉjo.

Nevole li eliris sur la ŝoseon.

Longa, ebena, malkovrita vojo.

Lina ne estas,—anstataŭ ŝi malproksime videtiĝis malgranda nigra punkteto.

Iom post iom ĝi ankaŭ perdiĝis de la horizonto.

"Finite!—mallaŭte paroletis li—ankoraŭ unu viva mortinto!"

Kaj maŝinsimile li ekiris returnen.

Li preterpasis la vilaon, la ĝardenon, eniris en la arbarkampeton apud la kaverno kaj sidiĝis ĉe la tablo.

La maro indiferente ludis antaŭ li, kvazaŭ ĝi lin konis.

La rigardo trankvile postsekvis la ondojn, kaj la pensoj forkuradis malproksimen sur la ŝoseon, persekutante la malaperintan—karan estaĵon.

Li kredis, ke iun tagon li retrovos ŝin ... Post tempo—jes. Sed nun—li estis treege malsana—Lina forŝiris parteton de lia animo. Ĉio pasos iun tagon—sed en tiuj ĉi minutoj, li sciis nur unu aferon, ke, se li estus vere mortiginta sian fraton—li ne suferus tiel multe, kiel nun.

14

—Nadja, ĉu vi memoras vian promeson?

—Mi memoras, kaj vi ne devas timigi min per ĝi. Vi scias bonege: mi mem ĝin proponis.

—Mi scias. Kaj mi volas, ke vi tie ĝin plenumu.

—Bone. Kvankam, mi diru al vi la veron, via insisto estas iom ofenda por mi.

—Ne estas ofendo tio, kio min trankviligos.

—Kaj ĉu vi trankviliĝos? Sed mi povas vin mensogi ankaŭ tie!

—Nekredeble. Estas minutoj, kiam la plej kuraĝa animo ekteruriĝas ... Per kiu robo vi vestos vin?

—Sed ĉu hodiaŭ ni iros?

—Jes, kio estas?

—Nenio, nur la vetero ŝajnas al mi iom dubinda.

—La vetero estas bela ... sed vi fariĝas dubinda.

—Mi!? Vi ne konas min ...

—Tie mi ekkonos vin ... Ne vestu vin per tiu ĉi robo; ĝi ne estas konvena por la tombejo.

—Kontraŭe, ĝi havas sian sencon.

—Ĝi estas tre senkulpa ...

—Kia mi estas.

—Ni vidos ...

Anstataŭ respondon, ŝi ĵetis al li duonmalestiman rigardon.

Post ne longe ili eliris el la domo kaj luis fiakron.

Ili atingis la tombejon kaj iris internen. Ili trapasis la aristokratian kvartalon de la malvivula urbo. Ĉie lukso. La dankemaj15heredintoj estas eternigintaj la mortintojn per grandiozaj monumentoj kaj per pezaj marmoraj tabuloj—por ke ili ne leviĝu de tie. Freŝaj floroj, ekbruligitaj sanktlampetoj, ombroriĉaj arbetoj, sub ili feraj seĝoj. Komforto, kiel en la vivo. Plie—modestaj vojetoj, malebenaj tomboj, sen krucoj, preskaŭ malaperintaj.

Ili haltis apud tomba ĉirkaŭbaro. Ligna kruco en ĝi, ordinara benko de lignotabuloj. Grandaj literoj, duonelviŝitaj de la pluvo, parolis pri la mortinto. Apud la kruco juna arbeto kun branĉetoj sekiĝintaj kune kun la larmoj de tiuj, kiuj ĝin plantis.

Ili eniris en la ĉirkaŭbaron.

Nadja pie stariĝis apud la kruco. Ŝia tuta infaneco trapasis ŝian memoron, kiel sonĝo, kiel io tralegita, rakontita de iu. Ŝi ne memoris la trajtojn de la kara mortinto, nek unu el liaj karesoj. Kaj ŝi eksentis sin tiel malfeliĉa, forlasita, ĉirkaŭita de fremdaj homoj! Eĉ tiu, kiu ŝin amas kaj staras apud ŝi, ne estas al ŝi proksima en ĉi tiuj minutoj. Kaj li ne mallevis siajn okulojn de ŝi. Ŝi neniam aspektis al li tiel bela kaj la robo konvenis al ŝia humoro kaj al la loko. Io pura, infana estis en ŝia kvieta, malgaja vizaĝeto kaj en la malsupren direktita rigardo.

Ŝi genufleksis. Sur ŝiaj palpebroj vibris du lumaj gutetoj kaj falis teren.

Sed ankaŭ en la silenta tombejo lia penso nevole transportiĝis en la bruan urbon—kaj ŝia senkulpa, suferanta vizaĝo videtiĝis antaŭ li en alia aspekto, kun aliaj rigardoj.

Kaj ekŝajnis al li, ke ŝi nun trastudas novan rolon, por deklini la teruran ĵuron. Li decidis kontroli tiun animon, senzorgan, kaprican, nekonstantan en la vivo. Kaj tiel koncentrigitan, malĝojantan tie ĉi.

Li volis disŝiri ŝian maskon.

Tie, en la urbo, kie la aero estas venenigita de eternaj komedioj, kie ĉio estas falsa kaj la homo afektas antaŭ la tuta16mondo, eĉ en soleco, en la plej senbruaj dormoĉambroj, oni facile mensogas. Sed tie ĉi, antaŭ la okuloj de la morto, antaŭ la Nekonateco, antaŭ la Eterneco, ĉu ne frostiĝos la mensogo sur la lango?

Genufleksinta, Nadja senmove staris apud la tombo.

—Karulino!—senbrue diris li.

—Kion, karulo?

—Vi scias—tramurmuris li surde kaj sentis, ke lia voĉo tremas.

—Kiel kruela vi estas!—ekparolis ŝi.—Ĉu vi ne trovas, ke via deziro estas ofenda ... ateista? ...

—Ne! Se vi volas, ke ni estu feliĉaj ... Mi volas scii ĉion ... Kio ajn ĝi estas, sed ĉion. Mi ne povas vivi kun sekretoj ... La plej terura sekreto perdas sian teruron, kiam ĝi ĉesas esti sekreto. Mi ne timas la veron, mi timas la mensogon.

Nevole ŝi turnis sian vizaĝon al li. Io malbonsigna brilis en liaj okuloj. Nadja ektremis.

—Kion vi volas de mi? ...

—La veron, nenion alian.

—Vi parolas per tia tono, kvazaŭ vi atendus de mi teruran konfeson!

—Egale, sufiĉas se ĝi estas vero. Memoru, Nadja, ankoraŭ neniu certigis nin pozitive, ke ne okazas mirakloj sur la tero. Kiu scias! Eble, kiam vi elparolos la unuan literon de la mensogo, la fantomo de via patro aperos antaŭ vi.

—Karulo! Ĉu vi efektive ne kredas al mi?

—Ne.

—Kaj, se mi ĵuros, vi ekkredos, vi trankviliĝos? Kaj neniam plu vi suspektos min?

—Jes, ĉion ... mi forgesos ... mi pardonos ...

—Estas nenio por pardoni ...

Momenton ili eksilentis.

—Kaj se mi ne ĵuros?

17

—Vi ĵuros ...

—Aŭ se mi diros al vi ion teruran? Ĉu vi elportos ĝin?

—Ĉion mi elportos, sufiĉas, ke vi diru ĝin.

—Fine, prezentu al vi, ke mi vin mensogos ankaŭ tie ĉi.

—Mensogu; sed tie ĉi nur ne forgesu, ke vi estas virino kaj timas la morton kaj mortintojn, Dion kaj la diablon ...

—Karulo! Vi estas infano. Milionon da ĵuroj se mi faros, eĉ tiam vi ne kredos al mi. Kiu viro kredas al la virino?

—Nadja! Vi ne volas ĵuri?

—Mi ne diras tion.

—En tia okazo ripetadu miajn vortojn: «Mi ĵuras! ...»—Lia vizaĝo estis severa, la voĉo ordonanta.

Nadja nur paliĝis.

—Kial vi silentas?

Ŝiaj lipoj ekmoviĝis, sed nenion elparolis.

—Nadja! Se vi ne ĵuros, mi foriros ... por ĉiam ...

Disŝiritaj sonoj ektremis sur ŝia lango.

—Mi ne povas! Tio estas kruela! ... Vi turmentas min ... Al mi estas malbone ... Ni foriru de ĉi tie ...

Li proksimiĝis al ŝi.

Ne vidante, ŝi sentadis lian rigardon al si ... Ĝi ŝin brulis kiel karbo.

—Ĉu ni foriru!? Vi volas foriri! ... Kaj denove ... eterne ... mi devos scii, ke vi portas sekreton en via animo ... Neniam! ... sufiĉe! ... Vi devas diri al mi! ...

—Se vi estas certa, ke mi havas ian sekreton, vi ĝin scias ... Diru ĝin ...

—Se mi ĝin diros, ne estos pardono, ne estos kompato ...

—Pardono! ... Kompato! ... —ripetis ŝi malestime kaj stariĝis antaŭ li. Fiere levinta la kapon, ŝi lin ekrigardis rekte en la okulojn. Kaj ŝi forgesis, ke ŝi estas en la tombejo, ŝi forgesis ĉion. En tiu ĉi momento ŝi sentis sin nur virino, malforta, senhelpa, sola, kaj nenion ŝi vidadis antaŭ si, krom malĝentila18vira forto, preta ŝin krucumi, ŝin piedpremi en la koton kaj poste indiferente ĝis la tombo ŝin turmenti per sia potenco ... aŭ per sia grandanimeco.

Ŝi sciis, ke tio ĉi estas batalo por vivo kaj morto.

—Sekretoj! ... —malice ekparolis Nadja.—Neniajn sekretojn havas mi ... Ili ekzistas nur en via malsana imago ... Pri kiu vi ne ĵaluzis min? En kio vi ne suspektis min? Ĉu vi kredis al mi almenaŭ unu minuton? ... Mi ĉion pardonadis al vi ... sed la glaso superpleniĝis. Vi ĉi tie, apud la tombo de mia patro, ĵetas en miajn okulojn abomenajn kalumniojn ... Vi petis ĵurojn ... bone. Mi ĵuras en la memoro de tiu, kiu eble min aŭskultas nun—kaj ŝi triumfe montris per sia fingro la teron,—ke mi estis fidela al vi kiel hundo ... jes ... ĝis hodiaŭ ... sed de nun ... sciu, mi pli volonte min fordonos al la unua preterpasanto, ol permesi al vi tuŝi min ... ĉu vi komprenis? ... Ĉu vi estas kontenta nun? ...

Ŝia tuta figuro, voĉo, rigardo estis fieraj kaj majestaj.

Pala staris li apud ŝi kaj maldolĉa, malsaneca rideto, pli vere grimaco, kurbigis liajn trajtojn.

—Nadja! kara Nadja! ... Kion faris vi? Vi mortigis ĉion.

—Vi mem serĉis tion ...

—Kial vi ĵuris, Nadja! Mi ne kredis, ke vi iros ĝis tie ...

—Ĉar vi neniam kredis al mi ...

—Ne! ... ĉar mi scias ĉion ... Li eltiris el sia palto leteron kaj ĝin etendis al ŝi.

—Legu! ...

Konata, kara skribmaniero ekkuris antaŭ ŝiaj okuloj.

Senfina teruro ŝin ekregis.

Ŝia kapo konfuziĝis kaj, por nefali, ŝi apogis sin kontraŭ la ĉirkaŭbaro.

—Ĉio estas finita, Nadja,—tramurmuris li malespere.

Kaj ili staris unu apud la alia, kiel du obstinaj malamikoj, ne kuraĝante sin ekrigardi.

19

Vesperiĝis. La mallumo vekis Nadja’n. Ŝi ĵetis rigardon ĉirkaŭe, kaj en la krepusko antaŭ ŝi videtiĝis la kompatinda, malaltigita figuro de tiu, kiu ŝin amis.

Sur ŝia korpo trarampis abomeno, ŝiaj lipoj tremis kaj, kvazaŭ vipklako, en liajn orelojn eksonis: "Malnoblulo" ...

—Nadja? ... ekkriis li.—Nadja! ... Pardonu min! ... Kaj ekvolis preni ŝian manon.

—For de mi ... malpura besto! ...

Senforte li falis sur la benkon, kaj ŝi per rapidaj paŝoj ĉirkaŭiris la tombon, por ne pasi preter li, kaj eliris el la ĉirkaŭbaro.

De la malproksimaj montoj aperis la luno kaj lumigis la malvivulan urbon, kie dormis tiom da ĝojoj kaj suferoj. Kaj li daŭre sidis apud la tombo. Kaj en tiu ĉi eterna trankvilo, meze de ĥaoso da pensoj, li komprenis, ke li ŝin perdis, kaj ne tiam, kiam ŝi perfidis al li, sed nun, tie ĉi, li perdis ŝin, por ĉiam.

Lia animo ŝiriĝis de pensoj. Li enviis la mortintojn. Li konsciis, ke pli volonte li pardonus al ŝi la perfidon, ol ŝi al li tiun ĉi scenon.

Kaj kun larmoj, li konsciis, ke ŝi estas prava.

20

—Kiu estas tiu altkreska sinjorino? demandis Mirski sian kamaradon, montrinte kompanion de viroj kaj virinoj, irantaj antaŭ ili en la vasta aleo de l’arbokulturejo.

—Vi demandas per tia tono, kvazaŭ vi ne konas ŝin.

—Jes, ŝajnas al mi, ke iam antaŭe mi ŝin vidis ie ... sed diru al mi, kiu ŝi estas?

—Por diri la veron, mi ne scias detale ŝian biografion. Mi scias nur kelkajn paĝojn, sed ankaŭ ili ne estas treege interesaj ...

—Malgraŭ tio, diru ilin al mi.

—Ĉiuj nomas ŝin "Nevena", ŝian familion mi ne konas, ŝi estas eksedzino de kolonelo. Kelkajn monatojn post la edziĝo ŝi forkuris de li. Post tio ŝin prenis iu riĉulo, kiu asekuris ŝin: li aĉetis al ŝi domon, enportis monon je ŝia nomo en la bankon. Poste ŝi forlasis lin kaj nun, kiel vi vidas, ŝi estas en tiu ĉi kompanio. Vi konas tiujn sinjorojn kaj fraŭlinojn, vi konas ankaŭ min. Vi do povas juĝi pri ŝia plua kariero.

Post nelonge ili atingis la kompanion.

Iu sinjoro rakontis ion, kaj Nevena laŭte ridis.

Kiam oni prezentis al ŝi Mirski’n—ŝi nevole malfermis siajn okulojn.

—Mirski! ... preskaŭ elkriis ŝi.

Li riverencis.

—Ah, vi konas vin, diris iu.

21

—Jes ... respondis Mirski.

—Ni eĉ estas iom eksparencoj, diris Nevena. Ni estis gefianĉoj, iam ... ĉu ne, Mirski?

Mirski elmurmuris ion.

—Aŭ, eble, tio ĉi ofendas vin, ŝi aldonis serioze, pardonu en tiu okazo, sed, tamen, tio estas vero. Sinjoro Mirski estas mia eksfianĉo ... mia unua amo, kiel oni diras.

—Al vi estas agrable ŝerci pri la estinteco, sinjorino.

—Mi ne havas estintecon, ridetis Nevena.

Ŝi ŝercis, sed ekpromenante pluen, ŝi nevole ĉirkaŭrigardis, serĉis per siaj okuloj Mirski’n kaj forlogiĝis en la estintecon. Ŝia gaja humoro malaperis. Ŝi enpensiĝis, ekinteresiĝis pri tiu ĉi homo, kiun ŝi amis iam kaj kiu povus esti ŝia edzo ... kaj nun li estas fremda, kvazaŭ vere, ili hodiaŭ interkonatiĝis.

Ŝi sentis, ke al Mirski fariĝis malagrable, kiam ŝi tiel senceremonie antaŭ homoj rememorigis al li ilian fianĉiĝon.

Kiam la kompanio disiĝis en la arbareton, Mirski alproksimiĝis al Nevena. Li volis paroli kun ŝi.

—Sinjorino, li diris, mi ne kredis, ke mi vin renkontos iam.

—Kial? ... kaj mi ja estis certa, ke ni revidos nin, ĉar la vivo amas rememorigi al ni la malsaĝaĵojn, kiujn ni iam estas farintaj.

—Ĉu vi nomas niajn tiamajn interrilatojn malsaĝaĵoj?

—Tute ne! ... mi nomas tiel mian edzecon kun la kolonelo ... kaj vi ĝin rememorigas al mi.

—Ĉu vi estis malfeliĉa kun li?

—Malfeliĉa! ... ĝi estas nenio ... sed, mi petas, ne parolu al mi pri li.

Mirski paŝis apud ŝi kaj nevole observadis ŝian staturon.

Kaj li ne kredis, ke virino povas esti tiel bela.

Ŝi kaptis liajn rigardojn.

—Vi esploras min, eldiris ŝi ridetante.

22

—Mi neniam supozis, ke el tiu malforta knabineto, kiun mi tiame konis, elkreskos tia imponanta virino.

—Sinjoro Mirski! ... komplimentojn! ... Vi komencas la ludon.

—Ne, vi ludas en modesteco, dum en via animo vi perfekte konscias, ke vi estas bela, diable bela.

—Prezentu al vi, ke ankaŭ tio ĉi delonge tedis min ...

—Mi kredis ... Ankaŭ Rothŝildon certe tedis liaj milionoj.

—Mi ne scias ... povas esti ... sed mi iufoje malbenas mian belecon.

—Sed tio ĉi estas riĉaĵo en nia tempo.

—Jes, sed ĉe aliaj kondiĉoj ... ŝi diris melankolie kaj, ŝajne, forlogiĝis malproksimen, kvazaŭ Mirski rememorigis al ŝi ion alian ... malnovan ... eblan, kion ŝi ne estas provinta.

—Ni sidiĝu iomete, ŝi diris, mi laciĝis.

Ili sidiĝis kaj kelkajn minutojn silentis.

Iom poste ŝi turniĝis al Mirski, kaj ekrigardis la vizaĝon de la homo, kiu estis ŝia iama fianĉo. Ĝi ŝajnis al ŝi iel pli nobla ol ĉiuj aliaj, kiuj estis hodiaŭ kun ŝi. Li havis nenion komunan kun tiuj homoj, vetbatalintaj, kiu el ili pli facile kaj pli malkare ŝin aĉetos ... sufiĉas, ke ŝi deklaru sin je aŭkcio.

—Kion vi pensas? ... ŝi demandis lin delikate.

—Nenion ...

—Tio ĉi ne estas respondo.

—Kaj ĉu vi dezirus scii, pri kio mi pensas?

—Kompreneble ... mi tiel multe interesiĝas scii, kion vi pensas pri mi ... ĉar, konfesu, vi nun pensas pri mi kaj, pensas malbonon ...

—Jes, vi divenis. Mi pensis, sed ne sole pri vi. Mi pensis pri ni ... mi pensis kiel facile disbatiĝas la homa feliĉo ... kaj, ke apenaŭ estas io pli malkonsekvenca en tiu ĉi mondo ol la homa karaktero. Se vi nur scius tiame, kiel forte mi vin amis! ...

23

—Ĉu, vere, tiel forte? demandis ŝi kun miro.

—Kiel vi vidas, kvin jaroj jam forpasis de tiam, kaj mi ankoraŭ ne edziĝis.

—Tio ĉi ne estas argumento.

—Por vi ne ... ĉu vi scias, ke rememorinte, kial ruiniĝas ĉio—ankoraŭ mi ne povas pordonu tion al mi mem, kaj al vi. Kian teruran leteron vi skribis al mi tiam! ... Kaj precipe mi malĝojas pri tio, ke mi estis prava, kaj vi juna, nesperta knabino, tiame, dorlotita infano de la edukado, estis kulpa. Vi amis, sed vi komprenis nek la mondon, nek la amon, nek la pasiojn,—nenion. Kaj pro unu malsaĝaĵo, infana malsaĝaĵo, vi disbatis miajn plej belajn jarojn, kaj vin mem vi faris malfeliĉa.

—Kaj ĉu vi memoras la kaŭzojn de nia eksfianĉiĝo?

Mirski malkonfide ŝin ekrigardis.

—Ĉu vi ja forgesis ilin?

—Verdire, mi rememoras ion, sed mi ne povas klare prezenti al mi tion. Eble, tio ĉi nun perdis por mi ĉian sencon, kaj mi ne povas ĝin revoki. Plej bone, rakontu ĝin al mi ... mi vin petas ... ĝi interesas min.

—Vi estas prava: La vivo elviŝis en vi tiujn subtilajn komprenojn. La malgrandajn malsaĝaĵojn la sperto ne konservas, kaj tiame ... tiam vi estis vantego, uragano, elemento, kiu neniigis ankaŭ min, miajn petojn kaj mian amon ... Vi ridos nun pri tio, kio nin disigis tiame. Kaj ĝi estis ... kiel hodiaŭ ... mi memoras tiun vesperon. Ni unuafoje restis longan tempon solaj en via salono. Ni sidis unu apud la alia, sur la kanapo. Kiel neniam alifoje, vi estis bela,—mi enamiĝinta. Delikate, konfideme vi klinis la kapeton sur mian ŝultron, kaj iutempe niaj lipoj kuniĝis en longa, senfina kiso. Sed jen ... mi mem ne scias kiel kaj kial, mia mano nevole kuntuŝiĝis kun viaj genuoj kaj nekonscie, kaj nerve glitis malsupren, kaj jen mi eksentis sub miaj fingroj viajn ŝtrumpojn. Mi svenis ...24Dio mia! ... ekzistis io en tiu ĉi mondo, kion oni ne devas atenti ... minutoj, kiujn oni devas travivi, ne haltigante sian cerbon super ili. La pasio estas senkulpa nur tiam, kiam ili ambaŭ estas egale ebriigitaj de ĝi. La pasio estas feliĉego, estante blinda. Malferminte siajn okulojn kaj ekvidinte,—ĝi fariĝas ĉu malĉasteco, ĉu perforto. Ĉu vi scias, kio okazis en tiu ĉi momento? ... Kvazaŭ iu vangofrapis vin aŭ nomis vin publika virino,—vi furioze saltis de l’kanapo, ruĝiĝinta pro honto ... paliĝinta pro indigno. Mi genufleksis, mi petis vin, mi ploris ... mi ĵuris antaŭ vi, ke tio ĉi estas pli forta ol ni, ke ne per ofendoj, sed per kisoj kaj karesoj oni povas sufoki la pasion. Mi konvinkadis vin, ke ne povas esti malpura aŭ krima tio, kio nin kunligos poste por ĉiam ... kaj vi rigardis min tiel, kvazaŭ vi volis enkraĉi en mian vizaĝon.

Pro rapida parolmaniero kaj ekscitiĝo Mirski haltis momenton.

—Mi vin petas, daŭrigu ... al mi estas tiel agrable vin aŭskulti. Vi rememorigas al mi tiujn tagojn, tiujn minutojn en kiuj mi estis pura, senkulpa ... Nur diru, mi vin petas, kial mi ne kredas plu al mi mem, ĉu mi estis tiam sincera? ĉu mi ne afektis? ...

—Se vi afektus, mi ne suferus tiel longe post tio ... mi ekkonus la afekton. Tiam vi ne povis tiel arde, tiel sincere ludi komediojn. Tre juna vi estis ankoraŭ. Kaj kian intereson vi havis, por afekti! ... ne ... Vi forlasis la salonon kiel iu senindulgema juĝisto, kaj mia krimo en viaj okuloj meritis nek favoron, nek indulgon. Post tio finiĝis ĉio. Jen la homa ĉasteco ... Infana kaj malsaĝa ĉasteco! ...

—Kaj ĉu vi memoras la leteron? ...

—Ĝian enhavon ... jes. En kio nur vi ne kulpigis min: ke mi, kiu ĉiam murmuretis al vi pri ideala amo ... pri parenceco de l’animoj ... —estis ordinara homo, serĉanta nur voluptan amon ... ke vi disreviĝis en ĉio ... ke ne estis amo25en tiu ĉi mondo ... ke ĉiuj viroj estas la samaj ... ke vi hontis aminte min ... ke, se tio ĉi estas amo ... tiam pli bone estas edziniĝi je la kolonelo. Li almenaŭ ne hipokritas kaj ne rakontas pri idealoj, sed serĉas en la virino nur virinon ...

—Kaj mi edziniĝis je li kaj venĝis al vi ... diris Nevena kun maldolĉa rideto.

—Ĉu vi scias, sinjorino, daŭrigis Mirski, mi donus nun dek jarojn de mia vivo, se povus reveni ĉio ĉi tio denove ... nur sen tiu vespero, ĉar tiam mi sentis la poezion de l’vivo. Depost tiam sekvis, mi ne neas, ankaŭ gajaj minutoj kaj ĝuoj, sed la poezio ne ripetiĝis. Oni povas ami dudekfoje, ami dolĉe ... pasie, sed ne estas plu tiu aromo, tiu printempo de l’sentoj. Sole dum la unua amo oni amas nur per la koro,—ne enmiksante la saĝon. Pluen la kalkuloj venkas la plej fortan amon kaj oni rezonas eĉ en la brakoj de l’amata estaĵo.

Nevena aŭskultis, kaj io facila, malnova, konata trakuretis ŝian animon, kvazaŭ ŝi sentis tiun ĉi vesperon, ke ŝi havas animon ...

Ĝis nun kvazaŭ ŝi ne bezonis ĝin ... ŝi forlogiĝis en la estintecon.

Pasis tra ŝia memoro ĉio, kion ŝi estas iam travivinta kun Mirski, kaj veninte ĝis la sceno en la salono ... ĝis la letero,—ŝi ne volis kredi, ke tio ĉi okazis ... ke ŝi ... nome ŝi ... estis kapabla pri tio.

Kaj maŝinsimile, kvazaŭ apud ŝi sidis Mirski—ŝia fianĉo—ŝi metis sian manon sur la lian.

—Sed ĉu la feliĉo ja ne ripetiĝas? ... ŝi tramurmuretis, kvazaŭ al si mem. Ĝi estis terura tiam ... Kial vi silentas? ... Ĉu ne ripetiĝas? ...

—Ne ... tia feliĉo ne ripetiĝas. Ankaŭ ĝi kiel homo unufoje naskiĝas kaj mortas por ĉiam. Ne ripetiĝas ... demandante pri la feliĉo, oni ne sentas ĝin. Nun ni povas esti nur spertaj aktoroj, sciantaj bone siajn rolojn, kaj ne agantaj personoj26de l’primitiva kaj ama dramo ... Dafnis kaj Ĥloe elkreskis kaj tiam, ĝis la lasta sceno, ni estis kiel ili.

—Sufiĉe ... sufiĉe ... ne parolu al mi pri la tiamo—ne rememorigu al mi la perditan paradizon ...

Ŝi eksilentis kaj desegnis ion sur la sablo per la pinto de sia ombrelo.

Li ne interrompis ŝian silenton.

—Ne ... sinjoro Mirski, subite ekparolis ŝi, vi ne estas prava. Se estus vero, ke oni nur unufoje povas esti feliĉa, tiam oni ĉiutage sin pafus ... ne ekzistus homo pli aĝa ol de dudek-dudek kvin jaroj ... Vi, simple, min ne amas nun, nenio plu ...

—Kaj ĉu vi do amas min? ...

—Ĝi estas mia afero. Mi pruvos al vi, ke tion, kion iam rifuzis al vi unu malsaĝa infano—hodiaŭ centoble redonos la virino.

—Ne parolu al mi pri amo ... mi vin petas ... tio ĉi ne estas amo ... eĉ ne pasio, sed simpla kaprico.

—Ni interŝanĝis niajn rolojn. Tiam mi faradis malsaĝaĵojn—nun venis via vico. Tiam mi ofendis vin ... nun vi ofendis min ... Ni estas kvitaj! ... Ni komencu ĉion denove. Mi malpermesas al vi hodiaŭ disiĝi de mi, diris ŝi per tiu certa, potenca tono, per kiu ŝi estis kutiminta konduti al siaj adorantoj. Li stariĝis kaj riverencis. Kaj al Nevena montriĝis, ke en tiu ĉi respektoplena riverenco estas ironio. Ŝi ... por kiu la plej riĉaj junuloj estus malfermintaj siajn plenajn monujojn—por li, havis nenian valoron. En ŝi li vidadis nur memoraĵon de la iama Nevena—duonhelan kiel revo ... La nunan, li trankvile disponigis al la aliaj, sen envio kaj ĵaluzo.

Ŝia koro dolore kuntiriĝis. Ŝi kvazaŭ unuafoje sentis sian falon.

Ŝi komprenis tiun momenton en la turniĝo de l’monda bruo—la momenton kiam oni klare komprenigas ŝin, ke ŝi havas nenion komunan kun tiuj virinoj, kiujn oni povas ami ...

27

Kaj en ĉi tiuj minutoj ŝi kredis ... sciis, ke, se li prenos ŝin—li prenos ŝin kiel ordinaran publikan virinon, kun kiu oni povas pasigi plej pasie tutan nokton, kaj ĉe sunleviĝo ruĝiĝi pro ŝi.

Baldaŭ ili aŭdis la voĉojn de l’kompanio venanta al ili.

—Ĉu vi scias, Mirski, diris ŝi iel nerve ... mi bedaŭras nun, ke mi renkontis vin. Vi memorigis al mi la nerevenigeblan estintecon kaj mortigis en mi la senzorgecon, vere, eble kriman, tamen sen kiu mi apenaŭ povus vivi pluen.

Kiam la kompanio kolektiĝis—oni decidis iri en Knjaĵevo’n[1]kaj aranĝi malgrandan festeton en iu bierejo.

Mirski manetendis por levi la ĉapon kaj adiaŭi de la kompanio—Nevena fiksis sian rigardon sur lin. Ŝi invitadis lin, ordonis, ke li restu. Mirski trankvile renkontis ŝian rigardon.

Ŝi vidis sin senforta antaŭ li.

—Sinjoroj! diris ŝi ekscitite—se sinjoro Mirski ne iros kun ni, ankaŭ mi restos ĉi tie.

Ĉiuj ĉirkaŭis Mirski’n kaj komencis lin konvinki, ke li devas konsenti.

Por ĉesigi tiun ĉi komedion—li cedis.

Post unu horo la kompanio sidis en aparta ĉambreto de bierejo en Knjaĵevo.

Oni alportis bieron, mendis manĝaĵojn.

Jam enirinte en la bierejon—Mirski eksentis ke li faris malsaĝaĵon, kaj tenis sin iom flanke de Nevena—sed ŝi, rimarkinte lian humoron, sidigis lin apud si.

—Ni, ŝajnas, komencos ĵaluzi, diris iu el la kompanio.

—Kial do?! ... ridetis alia. Tie ĉi inter ni Mirski aperas kiel speco de eksedzo—kaj pri viroj ne estas akceptite ĵaluzi ...

28

—Sinjoro Mirski, se iliaj malsaĝaĵoj estas al vi malagrablaj—mi silentigos ilin.

—Lasu ... diris li mallaŭte, mi eĉ ne aŭskultas ilin, kaj mi diru al vi ... ĝi ĉesis dolori ...

—Tre baldaŭ ... videble ĝi eĉ ne doloris.

—Eble ...

—Kruela! ... pli kruela ol mi tiame, almenaŭ ne diru ĝin.

—Mi silentos.

—Ne, vi parolos ... nur ne tion ... ne tiel ... pri io alia kaj gaja.

—Ne atentu pri mi: mi hodiaŭ estas ne respondema.

—Kaj ili envias al vi kaj rajtas envii al vi.

—Kial? ... mi nun sentas nur unu solan deziron—ke mi foriru de ĉi tie—al mi tedas tiu ĉi kompanio.

—Vi ne foriros ... ĉu vi aŭdas? Se vi foriros, ankaŭ mi ekiros kun vi.

La kompanio, rimarkinte la mallaŭtan interparolon de Nevena kun Mirski, faris tian bruon, ke Nevena estis devigita forlasi Mirski’n por momento kaj sin okupi pri ili, kaj Mirski, profitinte de tio, trankvile observadis siajn konatojn.

Li konis ilin tre bone ĝis la lasta kaj, kune kun ili, kiel ankaŭ nun, li amindumis iam la fremdajn virinojn, perdis tutajn vesperojn kaj noktojn kun sola celo—venki ... sukcesi, kaj tiam ŝajnis al li tre nature antaŭ la okuloj de l’edzo, la patro aŭ la frato ŝteliri al la malfortaj kordetoj de iu beleta sinjorino, revanta ekster la edzeco alplenigi la malplenaĵojn de l’vivo.

Li konkuris al ili: en iuj lokoj li gajnis ... en aliaj perdis aŭ atendis la vicon. Kaj neniam venis en lian kapon pripensi, ke li aŭ ili faras ion nebelan. Sed tiun ĉi vesperon, ĉiuj liaj kamaradoj videtiĝis antaŭ li en sia estanta grandeco ... kvazaŭ ili formetis siajn maskojn. La besto—la nesatigebla besto, kiu rekonas nek virgecon, nek honton, nek decregulojn, estis klare legebla en iliaj okuloj ... ke li naŭzis de ili.

29

Ĉiu el tiuj ĉi sinjoroj esperis jam tiun ĉi nokton ŝin konduki en sian hejmon ... kaj ŝi scias tion, kaj tute trankvile sidas, sentante, ke antaŭ ŝia vizaĝo ili kalkulas nur unu aferon: "Kiom do ŝi kostos?"

Kaj tio ĉi estas Nevena, la sama Nevena, kiun li amis tiam kaj kies figuro ankoraŭ estas konservita en lia memoro.

Nesciante kial—li sentis en tiuj ĉi minutoj, ke ili ofendas ankaŭ lin per tio.

Kaj rimarkinte de ilia flanko iun pli cinikan ŝercon, pli malmodestan alparolon al Nevena—li ekvolis kapti la seĝon kaj ilin forpeli, ĉiujn ĝis la lasta de ĉi tie kune kun ŝi.

Lia cerbo komencis pli forte labori ... sed iutempe, atentinte, ke li trinkis kvinan aŭ sesan bieron, li diris al si mem: "Kial mi tiel ekscitiĝas? Tio ĉi estas certe de la biero ... ĉu tuŝas mian aferon ĉio ĉi tio? ... Kia mi estas por ŝi? ... En kio ili estas kulpaj al mi? ... Ĉu ankaŭ mi sur ilia loko ne farus la samon? ... Komedioj! ... sentimentalecoj! ... De kelkaj bieroj mi ekscitiĝis."

Kaj samtempe li sentis, ke io doloras ... kuntiras lian koron, kaj iu interna voĉo murmuretas al li, ke ĉio ĉi tio ne devis esti tiel ... ke tio ĉi estas terura ... ke, se la vivo estas loterio, hazardo ... kaprico de io nevidebla, nerespondebla, ĝi ne havas sencon. Ke estas monstre ... krime disbatiĝi tiel la homo kiel iu malkara ludilo en minuto de ebrieco. Ke ĉiuj ĉi tiuj aĉuloj devus genufleksi antaŭ ŝi, se ne pro alia afero, pro ŝia beleco, sed genufleksi preĝante, kaj ne etendi siajn malpurajn manojn, plenajn je bankbiletoj.

Kaj nevole meze de la fumo de cigaredoj, la odoro de l’biero, ŝercaj interparoloj—li vidis antaŭ si deksepjaran knabinon—preskaŭ infanon.

Kiam la vivo sukcesis malbonigi tiun kreitaĵon?

Kiel ĝojplenaj ja rapidis ĉiuj ĉirkaŭantoj detrui ŝian virgan mondon, kaj la malklerecon de l’amo anstataŭigi per la subtilaj30konoj de l’malĉasteco—de tiu malĉasteco, kiun ni samtempe serĉas kaj malestimas.

Kaj en ĉi tiu minuto li tiel kompatis Nevena’n, ke li preferis ŝin forporti de ĉi tie, diri al ŝi, ke li denove ŝin amas, nur, ke ŝi denove fariĝu la iama Nevena, tiu Nevena, kiu estis kapabla lin vangofrapi pro unu senkulpa manetendo.

Sed rigardante ŝin nun, aŭskultante ŝian voĉon, vidante ŝiajn gestojn—li certiĝis, ke tiu Nevena estis mortinta por ĉiam kiel por li tiel por si.

De la ĉasta infano ne restis eĉ ombro.

Eĉ ŝajnis al li nun, ke ŝi plisaĝiĝis ... Ŝia interparolo fariĝis kuraĝa—la respondoj trafaj, spritaj. Ŝi lernis moki, povosciis tuj ekrigardi en la fremdan animon, divenadis la sekretajn pensojn de siaj adorantoj ... kaj majstre ilin metadis en iliajn lokojn, kiam ili trouzis aŭ ne plaĉis al ŝi.

Sed en tiu ĉi saĝo Mirski trovis nenion konsolan.

Ŝajnas, ke tio ĉi estis saĝo de iu komercisto, deziranta pli kare vendi sian komercaĵon en la bazaro.

Post nelonge Mirski atente haltigis siajn okulojn sur ŝi. Ŝia vizaĝo estis ekscitita ... ŝiaj okuloj brulis, kaj Mirski nevole konfesis, ke neniam dum sia vivo li vidis tian belulinon.

"Dio mia, li tramurmuretis—kial ŝi ne estas tiel pura, kiel ŝi estas bela?" ...

Ŝia maneto tenis la maldikan glason da biero, kaj ŝi, turninte sin al Mirski, diris al li:

—Ĉu vi scias? mi decidiĝis ĉi tiun vesperon min ebriigi ... sed, vi scias, tiel bone ebriiĝi, kiel iu viro, volanta sufoki en sia animo iun malnoblaĵon ...

—Kial do tiaj fantaziaĵoj?

—Tio ĉi ne estas fantaziaĵoj ... Mi preferas forgesi hodiaŭ ĉion ... forgesi, ke mi naskiĝis en tiu ĉi mondo ... forgesi, ke mi iam sidis kun vi ĉe ni en la salono ... ke mi skribis31al vi leterojn ... ke mi vin renkontis denove ... ĉion ... ĉion forgesi, eĉ min, eĉ vin.

—Tiam plej bone estas, ke mi foriru de ĉi tie? ...

—Ho! ne ... Neniamaniere ... tio ne helpos al mi. Kontraŭe, mi tiam ebriiĝos ankoraŭ pli multe. Mi ploros tiam ... batos ... mordos ... he, al ĉiuj ĉi tiuj mi elgratos la okulojn. Vi ne foriros, ĉu vi aŭdas? Sidiĝu pli proksime de mi ... ankoraŭ. Ĉu vi aŭdas, Mirski! Se vi foriros, mi ĵetos min sub la tramveturilon ... Kial vi rigardas min tiel? Mi estas kapabla pri tio ... mi volas, ke vi rakontu al mi denove pri tiu vespero en la salono ... de la komenco mem, kaj morgaŭ ... morgaŭ vi alportos al mi tiun leteron: mi volas vidi, ĉu mi ĝin skribis. Se vi ne alportos ĝin, mi mem venos al vi ... ĉu vi aŭdas? ... mi venos al vi! Aŭ vi ne volas? Ĉu vi ne akceptos min? ...

Mirski ŝin rigardis, sentante, ke la biero komencis efiki en ŝi.

Estis minutoj, dum kiuj ŝi kliniĝis al li—kvazaŭ ŝi volis ĉirkaŭpreni lin.

Tiutempe la sinjoro, sidanta ĉe la alia flanko, tuŝetis la nudan parton de ŝia mano por diri al ŝi ion.

Ŝi sentis la ektuŝon de fremda mano.

—For la manojn! ... ŝi elkriis, turninte sin al li. Kiel vi kuraĝas tuŝi min. Kiu donis al vi tiun rajton? ... Ha? ...

Ŝi eksilentis, kvazaŭ ŝi estis sufokiĝinta.

Ŝia kapo ekturniĝis.

Ŝi ĉirkaŭrigardis kaj altigis sian rigardon sur Mirski.

—Mirski! ... Tio estas vi? Ĉu ne? ... Kial vi silentas? ... Mirski! ... Vi mensogas pri tio ... pri ĉio vi mensogas ... Mi neniam skribis al vi!

Ŝi komencis balbuti kaj ripeti la vortojn.

Ŝiaj okuloj erarvagis, la vangoj flamis.

Mirski kliniĝis al ŝi.

—Sinjorino, trankviliĝu ... trinku akvon.

—Kial estas bezona al mi akvo? Mi ne volas akvon.

32

—Sinjorino, al vi estas malbone ... Sinjoroj, mi vin petas malfermu la fenestron.

—Lasu min ... lasu min ... kriis ŝi, foriru de tie ĉi ... lasu min.

Vane Mirski konvinkadis ŝin, ke ŝi trinku iom da akvo kaj, eliru en puran aeron.

Ŝi ne movetiĝis de sia loko—nur klinis la kapon sur siajn manojn apud la tablo—kvazaŭ ŝi ekdormis.

—Finiĝis! ... diris iu.

—Kaj tio ĉi estis festeno! ...

—Vi, Mirski, kion vi estas parolinta al ŝi?

Iutempe ŝi levis sian kapon, kvazaŭ ŝi rememoris ion.

Kaj jen subite forta, nerva rido plenigis la ĉambron.

—Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li estis kaptinta miajn genuojn! ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... Ĉu vi aŭskultas? ... Mirski estis kaptinta miajn genuojn ... kaj mi forlasis lin pro tio. Ha! ... ha! ... ha! ... ha! ... li mensogas! ... mensogas! ... mensogas ... Kaj la rido transiris en histerion.

Mirski saltis, kaptis ŝin per siaj manoj, elverŝis tutan karafon da akvo sur ŝian vizaĝon, malbutonumis ŝian vesteton kaj forportis ŝin sur la kanapon.

Li zorgis pri ŝi tiel, kvazaŭ neniu, ekster li, havis tiun ĉi rajton.

Post nelonge ŝi fermis la okulojn. Ŝia kapo pezis, ŝi forte spiris, sed ŝia cerbo iom post iom rekonsciiĝadis.

Ŝi vidis la tutan kompanion, la tablon kun biero, la manĝaĵojn ... ŝi komencis rekonadi ĉiujn siajn adorantojn unu post la alia kaj samtempe vidis kaj sentis apud si Mirski’n.

Ŝia brusto ekmoviĝis, io malsaneca eltiriĝis el ĝi, iom post iom ĝi premis ŝian gorĝon ... kuntiris ĝin ... kaj ŝi, forte ploregante, enigis sian vizaĝon en la kanapon.

—Sinjoroj, diris Mirski, vi senkulpigos min, sed mi opinias, ke estos plej bone, se vi iomete foriros de ĉi tie. En certaj minutoj via ĉeesto kaŭzas al ŝi suferon.

33

Iuj ekmurmuris, aliaj indignis.

—Kaj kial do?

—Kia vi ja estas tie ĉi?

—Videble, li estas prava.

—Jes ... jes ... ili foriru ... ĉiuj foriru ... ĝis la lasta, kriis Nevena, kaptante la manon de Mirski.

Restinte solaj, Mirski sidiĝis apud ŝi.

Deflanke li aspektis kiel kuracisto klinita super la kuŝejo de sia paciento, al kiu oni jam per nenio povas helpi.

Li vidis la tutan teruron de ŝia sorto kaj sentis, ke li ne povus, ne entreprenus savi ŝin.

Rigardante ŝian belan talion, la dolĉan vizaĝeton, li klare komprenadis, ke ĉio ĉi tio estis destinata kiel momentaj amuziĝoj de l’homo.

Ĉiu rajtas ĝui tiun belan korpon ... ĉiu povas ĝin aĉeti ... kaj ŝi neniam kaj per nenio povos ĝin reaĉeti de l’mondo. Nek la pento, nek la pardono restarigus ŝiajn rajtojn super ŝi mem.

Iutempe Nevena malfermis siajn okulojn, haltigis sian rigardon sur Mirski kaj nerve alpremis lian manon al sia brusto.

—Mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... al mi estas malvarme.

Mirski stariĝis, fermis la fenestron, kovris ŝin per sia supra vesto kaj denove sidiĝis apud ŝi.

—Ĉu vi scias, ekparolis li al ŝi kaj volis diri "Nevena", sed li englutis la vorton ... vi faros plej bone, se vi iom dormos.

—Ne ... ne ... mi ne volas dormi ... al mi ne estas malbone. Vi pensas, ke tio ĉi estas de la biero, ke mi estas ebria ... ne ... mi estas trinkinta eĉ pli multe alifoje. Al mi fariĝis malbone de alia afero ... de nia renkontiĝo ... de tio, kion vi diris al mi ... de la letero. Mi rememoris bone nun, ke mi skribis al vi tian leteron kaj mi hontas ... mi hontas ne antaŭ mi mem, sed antaŭ vi. Al mi estas malagrablaj ĉiuj tiuj homoj, kiuj estis tie ĉi kun ni. Mi vin petas, ne enlasu34ilin plu ĉi tien, mi ne volas ilin vidi, se ili eniros, mi faros skandalon.

Li ekrigardis ŝin rekte en la okulojn.

—Kaj kion vi serĉas en tiu kompanio? demandis li preskaŭ severe.

—Ne demandu, ne demandu kion ajn ... mi ne povis alie.

—Kaj kial vi forlasis vian edzon?

—Mi vin petas, eksilentu ... Tie estas pli malbone ol ĉi tie. Sed mi ne povas resti plu ĉi tie ... konduku min hejmen ... mi sufokiĝas en ĉi tiu ĉambro.

—Vi estas malforta nun ... ĉu vi povus stariĝi kaj iri ĝis la fiakro?

—Mi povos ... mi apogos min je via mano kaj vi subtenos min.

Mirski helpis al ŝi stariĝi. Li surmetis la supran veston sur ŝiajn ŝultrojn, prenis ŝin sub la brako kaj ili eliris el la bierejo.

Estis jam plena nokto. La lanternoj de l’fiakro briletis proksime.

—Ĉu vi scias, Mirski, mi estas tre kontenta, ke estas mallume kaj, ke estas neniu ĉirkaŭe. Mi hontus iri kun vi, ja ankaŭ vi, certe, ne decidiĝus eliri tiel kun mi, ŝi ekparolis mallaŭte.

Mirski respondis nenion kaj vokis la veturigiston.

Sidiĝinte en la fiakro unu apud la alia—ili ambaŭ silentis, kaj Mirski nevole meditis: "Kiom da fojoj sur la sama ŝoseo, eble per la sama fiakro, ŝi revenadis tiel kun alia", kaj samtempe iu interna voĉo murmuretis al li: "Dolore estas al vi nun ... ĉu ne? Kaj vi ... ĉu vi ne veturis ĝuste tiel kun fremdaj virinoj, kiuj ankaŭ estis karaj al iu tiel same, kiel al vi estis kara Nevena tiame?" ... "Kiom da puraj kreitaĵoj vi malĉastigis en tiu ĉi mondo? Kiom da vivoj vi difektis? Kaj nun vi indignas, ke la mondo malpurigis vian iaman puran35revon?" ... kaj la rememoroj pri la antaŭa Nevena, kunmiksiĝante kun la nunaj cirkonstancoj,—malsanece kuntiris lian koron.

Li sentis, ke inter li kaj Nevena estis io komuna, parenca ... kaj samtempe li ne povis trankvile spiri apud ŝi: ŝia tuta estaĵo—la vestoj, la ĉapelo, la gantoj sur ŝia mano, okaze apogita je lia mano, la bukloj de ŝiaj haroj, kiuj malligitaj de l’vento karesis lian vizaĝon—ĉio rememorigis al li tiun mondon, en kiu estas nenio pura, en kiu ĉio estas aĉetita kaj ĉio vendiĝas, kaj li nevole rememoris pri siaj kamaradoj. Kiel ili enviis al li ĉi tiun vesperon! Kiel ĝoje ili okupus lian lokon! Sed kial li sentis, ke li ne estas kapabla, ne povas, ne devas ŝin preni? ... Kial la penso pri fizika posedo forkuradis de li kiel io neebla ... nebela ... krima? ... Kial en la profundo de sia animo li havis al ŝi sentojn, kiajn havas ĉiu homo al sia belulino-fratino? Kaj ĉu oni povas atenci kontraŭ sia fratino, eĉ se ŝi fariĝos publika? Kaj nun en tiu ĉi minuto li plu ne kuraĝis elmontri antaŭ ŝi siajn instinktojn, ol tiam en la salono, kiam ŝi estis ankoraŭ pura kaj senkulpa.

Ŝajnis al li, ke li malhonorigus mem sian plej brilan revon, malpurigus ankaŭ sian tiame puran beston "mi".

La fiakro alproksimiĝadis al Sofio, kaj Mirski daŭrigis sondi en sia animo.

"Sed li povus esti ŝia edzo! ... Kial ne esti amanto? ..."

Kaj li sentis, ke de nun povas ŝin preni ĉiu ajn, nur ne li. Por li, ŝi estis perdita por ĉiam. Al aliaj ŝi sin fordonis por mono, aŭ pro kaprico, al li, ŝi sin fordonus por repravigi kaj revenigi la estintecon, por ke ŝi puriĝu per li kaj poste deklaru rajtojn de pura amo, kaj li ne havis fortojn en si mem por tiu repravigo. Li vidis en ŝia animo tiun rompiĝon, soifon pri laŭleĝa feliĉo, kaj li sentis sin malforta por etendi al ŝi la manon.

Kristo iam haltigis levitajn ŝtonojn kontraŭ la malĉastulino—sed36ankaŭ li ne prenis ŝin, sed foriris pluen ... Kaj ĉu li purigis ŝin?

Nevena, ŝajne, komprenis liajn pensojn.

—Sinjoro Mirski, al vi eble ne estas agrabla ĉio ĉi tio, kio okazis hodiaŭ? Vi ne dezirus min akompani ĝis la domo.

—Kiel vi vidas—mi faras la kontraŭon, li eldiris rapide kaj eksilentis.

Ili atingis la domon de Nevena.

La servistino malfermis al ili la pordon kaj, kiam ili eniris en la salonon, ŝi turnis la elektran butonon sur la muro.

Forta, akra lumo lumigis altan, grandan ĉambron, en kiu meze staris Mirski kaj apud li Nevena.

Ŝi nevole fiksrigardis lin, kvazaŭ ne kredante, ke li estas tie ĉi en ŝia domo.

Kaj Mirski denove rimarkis, ke ŝi nun estas ankoraŭ pli bela ol antaŭe.

"Dio mia! ... ĉu tian sorton ŝi meritis?"

Sed ĉirkaŭrigardante ŝian ornamitan salonon—lia koro denove kuntiriĝis.

La salono estis troŝarĝita de multekostaj remburitaj mebloj: seĝoj, kanapoj, tabloj kaj tabletoj, vazoj kaj vazetoj, sur la muroj bildoj, portretoj ... kaj sennombraj multekostaj nebezonaj bagatelaĵoj. Ĉio estis droninta en floroj kaj parfumo ...

"De kie ŝi povas havi ĉion ĉi tion ... ŝi, filino de malriĉaj gepatroj?"

Ĵetante rigardon ĉirkaŭ si—ŝajnis al li, ke tiuj ĉi objektoj ne estas mebloj ... ne estas ordinaraj hejmaj objektoj, sed ili estas pecetoj de Nevena, pecetoj de ŝia korpo ... ke ĉio tie ĉi, eĉ la plej senkulpa tintilo—estas mona signo—valoro de ŝiaj karesoj.

—Sidiĝu! ... kial vi ne sidiĝas, sinjoro Mirski, diris delikate Nevena. Vi ne povas prezenti al vi kiel feliĉa mi estas hodiaŭ! ... Neniam ... neniam mi revenis tiel hejmen.

37

Mirski sidiĝis.

—Mi pensas, sinjorino, ke vi faros plej bone nun, se vi kuŝiĝos. Vi estas tiel pala! ...

—Ho, mi neniel estas dormema ... ne estas al mi malbone ... male, tiel bone estas al mi ... mi ne povas eĉ dormeti nun.

Kaj ŝi demetis sian ĉapelon, metis ĝin sur la marmoran tableton apud la spegulo, ĵetis kelkajn rigardojn al li, per rapida movo de l’mano reĝustigis siajn harojn kaj sidiĝis kontraŭ Mirski.

—Sinjoro Mirski, mi ne deziras, ke vi estu malgaja ... Ĉu vi aŭdas? Mia koro turniĝas vidante vin tia, ĉar ŝajnas al mi, ke vi hontas pri mi, ke ne estas al vi agrable sidi ĉe mi.

—Kiu diris al vi tion? ekparolis Mirski, tute ne ... kaj sentis, ke li mensogas.

—Ne ŝajnigu vin ... via vizaĝo vin perfidas. Vi ne povas mensogi al mi nun. Mi ne plu estas tiu deksepjara infaneto, kiu nenion komprenis en la mondo. Mi scias ĉion ... ĉion mi scias. Mi scias, ke en tiu ĉi minuto vi rapidas foriri, morgaŭ al neniu vi diros, ke vi estis tie ĉi, kaj alifoje vi ne envenos en tiun ĉi domon ... ĉu ne? Diru al mi la veron ...

Mirski ne volis tiel kruele ŝin ofendi.

—Vi rigardas hodiaŭ tra specialaj okulvitroj ĉion, diris li, ĉi tio tute ne estas en mia kapo. Mi pensas ĵus, ke la mondo estas abomeninde aranĝita kaj ke ni, la homoj—ĉiuj estas senfortaj infanoj en ĝi.

—Kial vi parolas tiel? Ĉu vere estas, ke la feliĉo en la vivo ne ripetiĝas? Ĉu tio ĉi estas ebla? Kaj ĉu ĝi daŭras nur momenton kaj nur tiam, kiam oni ne komprenas ĝin, kiam oni estas malsaĝa infano?

—Jes! ... tiu feliĉo ne ripetiĝas! ...

—Dio mia! ... sed tio ĉi estas terura! ... Kial en tia okazo kune kun ĝi ne malaperas ankaŭ la revo pri ĉi tio? Ne ...38ne ... vi trograndigas. Kaj kia estas ĝi, la feliĉo, ke ĝi ne ripetiĝas? Ĉu ĝi ne dependas de ni? Kio mankas poste al homo, ke li ne povas ĝin renovigi?

—La feliĉo ... devas esti ... pura ... ĉu vi aŭdas? Pura kiel la sonĝo de infano, kaj ni ambaŭ estas malpurigitaj de l’vivo.

—Sed ĉu do oni povas ĉesi ami? Ĉu vere, ĉio mortas en ni? Ne ... ne ... tio ĉi estas neebla ... tio ĉi estas mensogo. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ, kiam mi vidis vin, en mia animo frostotremis io nova, ne ... eĉ ne nova, sed io malnova—malnova, kion mi travivadis iam. Ĉu vi scias, ke hodiaŭ mi kapablas plori, plori kiel infano, kaj mi ne ploris de longe ... Nur pri unu afero mi vin petas, sinjoro Mirski, ne foriru ... ne, ne malestimu min ... nur vi ne malestimu min. La tuta mondo rezignu je mi, ĝi ĵetu koton en mian vizaĝon, mi ne timas ĉi tiun malhonoron ... Mi ne hontas ilin ... neniun. Mi hontas nur vian malestimon ... ĝin mi ne povas toleri. Kaj mi nenion ... nenion volas de vi ... Nur permesu al mi kiel iun tempon, tiam, sidiĝi apud viaj piedoj kaj meti la kapon sur viajn genuojn. Mirski! Nikĉjo! ... Karulo ... ŝi tramurmuris ... kaj ŝi falis antaŭ li genuflekse. Rememoru, ke ankaŭ ci amis min iam, ke mi estis al ci kara, karega ... ke ci intencis farigi min cia edzino ... cia ĝis la tombo por ĉiam.

Mirski frostotremis.

—Pardonu min! pardonu min, karulo, mi scias, ke al ci ne estas agrable rememorigi tion nun ... ke ci ruĝiĝas nun pro tio. Pardonu min, mi silentos ... mi mem ĉesis kredi, ke ankaŭ mi estis pura iam. Kelkafoje ŝajnas al mi, ke mi naskiĝis en iu bierujo. Ofte la teruro min kaptas ... mi naŭzas de mi mem, rememorante, ke ankaŭ mi estis senkulpa kiel la aliaj. Sed ĉu mi estas kulpa, Nikĉjo, ke en tiu ĉi mondo oni ... la virino dufoje ne povas esti honesta. Sed ĉu vere ĉio estas finita por mi en tiu ĉi mondo? Ĉu tiu ĉi, kiu ne povas esti cia edzino ... ĉu ŝi ne povas fariĝi cia amatino? ... amatino,39sed cia ... nur cia, tage, hore, momente ... Ne forlasu min, Nikĉjo, permesu ankaŭ al mi almenaŭ unufoje en la vivo, ke mi mem min donu. Min tedis vendiĝadi. Nikĉjo ... karulo, kial ci silentas? Al ci estas abomene min rigardi? Ci malestimas min, sed prenu min, Nikĉjo, kiel min prenas aliaj ... Pagu al mi fine ...

Mirski tuta estis en fajro.

Liaj okuloj brilis—la lipoj nerve tremis, kaj la cerbo daŭrigis ripetadi la samon.

Li sentis nun, ke antaŭ li staras fantomo de lia iama Nevena, tiu Nevena, pentanta pri sia malsaĝaĵo en la salono ... Nevena kiu ekkomprenis la vivon, sed ho ve, tre malfrue! ... kaj tre multekoste.

Li aŭdis en ŝia voĉo sonojn de la antaŭa Nevena, sed la pasia kaj bela vizaĝo ... ŝia mirinda talio de formiĝinta virino ... formiĝinta ne de amo, sed nur de ĝuoj, malheligadis la puran figuron de l’amata Nevena.

Kaj li nevole pensis, ke sur la sama loko jam hieraŭ, poveble, staris surgenue anstataŭ li iu alia, kaj ŝi senzorge sin fordonadis al liaj karesoj.

Kaj en ĉi tiu minuto li komprenis nur unu aferon, ke se ŝi senhonte, cinike sin proponus al li, li, eble, kraĉus sur sian junulecan revon kaj prenus ŝin, kiel li estis preninta aliajn virinojn. Sed en ŝia voĉo li rimarkis sincerajn tonojn, melodion de pura amo, de terura pento, kaj tio ĉi lin timigis.

Li vidis, ke ŝi kapablas ekploregi en liaj brakoj kaj finfine ekdezirus ankaŭ lian amon ... ŝi ekpetus ĝin.

Kaj li estus devigita ŝin savi kaj pri tio ĉi li ne havis fortojn.

Ŝin preni nur por momento kaj foriri, al li ŝajnis malhoneste. Lian momentan pasion—ŝi opinius kiel revenon de l’malnova sento, ŝi esperus liberigon—kaj li ne povus ŝin liberigi—kaj amuztrompi ŝin li opiniis malnobla.

—Nikĉjo! Nikĉjo, kial ci silentas?

40

—Nevena! ... ekparolis li serioze, mi ne povas esti cia amanto.

Nevena klinis la kapon sur la kanapon.

—Dio mia ... Dio mia ... Kial? Kial? Kial ĉiu povas min havi ... ĉiu ... nur ne ci, kiam mi nur cin deziras? Diru al mi, kial? Diru al mi, kial tiam, kiam mi estis nesperta—malsaĝa infano, vi postulis de mi pasiojn, kaj nun ... nun, kiam en mi krom pasioj estas nenio alia, ci min rifuzas ... kial?

—Tial, ke mi treege amis cin tiam. Mi ne volas malpurigi mian unuan amon. Se mi ne amus cin tiam, mi senhezite cin prenus, sed nun mi ne povas. Ĉu vi komprenis, mi ne povas ...

Ŝi levis siajn okulojn al li, kaj Mirski tralegis en ili tian sinceran peton, tian penton pri ĉio, tian soifon pri pura amo, ke li nevole ektimis.

Li vidis, ke ŝi povas esti savita, ke li per unu kiso povus elviŝi la tutan malhonoron el ŝia frunto kaj ŝin levi alten—alten super la popolamaso ... sed ankaŭ li estis el la sama amaso ... kaj li havis eternajn prenojn-donojn kun ĝi, kaj tion, kion ĉi tiu amaso piedfrapis kaj forlasis sur la strato—li ne kuraĝis levi. Ŝi volis oferdonon de li—li ne povis akcepti tion.

Kaj en tiu ĉi minuto en li aperis sola deziro—ke li tuj foriru de ĉi tie, por ne fari iun abomenaĵon aŭ malsaĝaĵon.

—Aŭskultu, Nevena, li diris serioze, hodiaŭ ci estas tre ekscitita, mi ankaŭ—mi petas vin plej sincere kuŝiĝu, trankviliĝu, kaj morgaŭ ... morgaŭ mi venos kaj ni babilos pri ĉio pli serioze kaj pli trankvile. Li stariĝis de l’kanapo kaj prenis sian ĉapon de l’seĝo.


Back to IndexNext