ALDONOLINGVAJ NOTOJ DE LA TRADUKINTO

ALDONOLINGVAJ NOTOJ DE LA TRADUKINTOPor konservi la brilan orientan koloron de la lingvo en la originala teksto, mi uzis en la traduko kelkajn neoficialajn vortojn kaj neologismojn, parte jam uzitajn en nia literaturo, parte de mi novadaptitajn, sen kies uzado, aŭ kun kies esperantaj klarigaj ekvivalentoj, la verko multe perdus kaj fariĝus malpli viva. En tiu rilato mi bone konsideris la principon de neceso, sed mi trovis por mi la pravigon en tio, ke eĉ nia oficiala vortaro entenas multajn „orientajn“ vortojn (trovatajn ankaŭ en mia libro) ekz.:kalifo,sultano,veziro,eŭnuko,minareto,moskeo,turbano,Korano,haremo. Tiuj vortoj siavice povus esti ankoraŭ unu fojon tradukitaj, klarigitaj per pli simplaj esperantaj vortoj, sed ni ne sentas tian bezonon, ĉar ili estas per si mem tute internacie konataj kaj uzataj. La enkondukitajn vortojn kiel:hurio,odalisko(haremanino),muftio,ŝejko,emiro,fetvo,kadio,nargileo,neguso(reĝo de Abisenujo),radĵaho(hinda reganta princo), mi ne altrudas por la nepra akcepto, sed mi volas, ke ili restu kiel pure „enciklopedia“ vortara valoraĵo por la pluaj eksperimentoj. Inter alie multaj el ili jam troviĝas en la plenaj nacie-esperantaj vortaroj.La vortojnAlahokajpadiŝahomi uzis por la loka, akcentiga celo. Esperantan ortografion mi donis al ili por pli fleksebla kaj regula uzo en la stilo.Krom tiuj „pure orientaj“ vortoj mi uzis kelkajn neologismojn, plejparte ankaŭ tre ofte renkontatajn en nia literaturo kaj vortaroj, ekz.:suvereno(monarko, solpotenca reganto),tempesto(ventego sur maro),tamburino(duontamburo kun tintiloj, uzata por la dancoj),pilavo,fugitivo(elmigrinto, forkurinto el sia lando, pro danĝero aŭ aliaj forpeligaj kaŭzoj),rivalo(konkuranta aŭ duelanta kontraŭulo),distribuo(disdivido, disdono, dislivero).Mi permesis al mi ankaŭ uzi kelkajn novajn esperantajn formojn, ekz.:sukerumi, t. e. saturigi per la sukera siropo, fari konfitaĵon el iu frukto aŭ kreskaĵo, saturita per sukero;instruulo, nek instruisto, nek instruanto, sed ulo de la instruo, homo portanta en si la econ de instruemo, pro sia prudento kaj talento; homo de kiu oni konstante ion lernas.Fine mi volus indiki ankaŭ tion, kion la traduko neeviteble devis perdi kompare kun la originalo. Unue, mi devis perforte uzi la virinan pronomonŝiporVero, alie la tuta senco de la fabelo ruiniĝus, almenaŭ laŭ la arbitra aspekto. Min pravigu la fakto, ke en ĉiuj lingvoj uzantaj la genrojn (la gramatikajn formojn, kiuj diversigas la partojn de la parolo laŭ la seksoj: vira, virina kaj neŭtra), Vero estas plejofte kompreno virinseksa.Uzinte la pleonasmonjuvelŝtono(anstataŭ simpla:juvelo) mi volis esti konsekvenca kaj konforma al la leĝo de la fabela fetvo, kiu ordonasmortigi per ŝtonoj. En rusa lingvo juvelo estas esprimata per du vortoj „multekosta ŝtono“, do en ĝi la konsekvenco estas plena. La legantoj bonvolu ne kritiki tro severe tiun necesan pleonasmon.En la fabelo „Malĝuste trafitaj kalkanoj“ la frazo, „ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj“ estas iomete neklara por tiuj, kiuj ne konas la rusan lingvon. Estas rusismo: „Pro teruro, mia animo foriris en la kalkanojn.“ Per tiu frazo la rusoj priskribas la staton de homo, kiu antaŭ la danĝero perdas la sinregadon kaj normalan pensmanieron.En la sama fabelo:„delikathaŭtaj mandarenoj“ signifas en la rusa lingvo ankaŭ specon de oranĝoj kreskantaj en Ĥinujo, kun ruĝaj fibroj kaj tre sukplenaj;„alilandaj diabloj“ estas moke nomataj en Ĥinujo ĉiuj blankhaŭtuloj.Restas al mi nur diri, ke mi transskribis la proprajn personajn kaj geografiajn nomojn plejparte fonetike. En la nomo Fatjma la meza „j“ estu legata kiel tre mallongai, moliganta la antaŭan „t“.La tradukinto.

Por konservi la brilan orientan koloron de la lingvo en la originala teksto, mi uzis en la traduko kelkajn neoficialajn vortojn kaj neologismojn, parte jam uzitajn en nia literaturo, parte de mi novadaptitajn, sen kies uzado, aŭ kun kies esperantaj klarigaj ekvivalentoj, la verko multe perdus kaj fariĝus malpli viva. En tiu rilato mi bone konsideris la principon de neceso, sed mi trovis por mi la pravigon en tio, ke eĉ nia oficiala vortaro entenas multajn „orientajn“ vortojn (trovatajn ankaŭ en mia libro) ekz.:kalifo,sultano,veziro,eŭnuko,minareto,moskeo,turbano,Korano,haremo. Tiuj vortoj siavice povus esti ankoraŭ unu fojon tradukitaj, klarigitaj per pli simplaj esperantaj vortoj, sed ni ne sentas tian bezonon, ĉar ili estas per si mem tute internacie konataj kaj uzataj. La enkondukitajn vortojn kiel:hurio,odalisko(haremanino),muftio,ŝejko,emiro,fetvo,kadio,nargileo,neguso(reĝo de Abisenujo),radĵaho(hinda reganta princo), mi ne altrudas por la nepra akcepto, sed mi volas, ke ili restu kiel pure „enciklopedia“ vortara valoraĵo por la pluaj eksperimentoj. Inter alie multaj el ili jam troviĝas en la plenaj nacie-esperantaj vortaroj.

La vortojnAlahokajpadiŝahomi uzis por la loka, akcentiga celo. Esperantan ortografion mi donis al ili por pli fleksebla kaj regula uzo en la stilo.

Krom tiuj „pure orientaj“ vortoj mi uzis kelkajn neologismojn, plejparte ankaŭ tre ofte renkontatajn en nia literaturo kaj vortaroj, ekz.:suvereno(monarko, solpotenca reganto),tempesto(ventego sur maro),tamburino(duontamburo kun tintiloj, uzata por la dancoj),pilavo,fugitivo(elmigrinto, forkurinto el sia lando, pro danĝero aŭ aliaj forpeligaj kaŭzoj),rivalo(konkuranta aŭ duelanta kontraŭulo),distribuo(disdivido, disdono, dislivero).

Mi permesis al mi ankaŭ uzi kelkajn novajn esperantajn formojn, ekz.:sukerumi, t. e. saturigi per la sukera siropo, fari konfitaĵon el iu frukto aŭ kreskaĵo, saturita per sukero;instruulo, nek instruisto, nek instruanto, sed ulo de la instruo, homo portanta en si la econ de instruemo, pro sia prudento kaj talento; homo de kiu oni konstante ion lernas.

Fine mi volus indiki ankaŭ tion, kion la traduko neeviteble devis perdi kompare kun la originalo. Unue, mi devis perforte uzi la virinan pronomonŝiporVero, alie la tuta senco de la fabelo ruiniĝus, almenaŭ laŭ la arbitra aspekto. Min pravigu la fakto, ke en ĉiuj lingvoj uzantaj la genrojn (la gramatikajn formojn, kiuj diversigas la partojn de la parolo laŭ la seksoj: vira, virina kaj neŭtra), Vero estas plejofte kompreno virinseksa.

Uzinte la pleonasmonjuvelŝtono(anstataŭ simpla:juvelo) mi volis esti konsekvenca kaj konforma al la leĝo de la fabela fetvo, kiu ordonasmortigi per ŝtonoj. En rusa lingvo juvelo estas esprimata per du vortoj „multekosta ŝtono“, do en ĝi la konsekvenco estas plena. La legantoj bonvolu ne kritiki tro severe tiun necesan pleonasmon.

En la fabelo „Malĝuste trafitaj kalkanoj“ la frazo, „ke antaŭ la puno la homa animo sin kaŝas en la kalkanoj“ estas iomete neklara por tiuj, kiuj ne konas la rusan lingvon. Estas rusismo: „Pro teruro, mia animo foriris en la kalkanojn.“ Per tiu frazo la rusoj priskribas la staton de homo, kiu antaŭ la danĝero perdas la sinregadon kaj normalan pensmanieron.

En la sama fabelo:

Restas al mi nur diri, ke mi transskribis la proprajn personajn kaj geografiajn nomojn plejparte fonetike. En la nomo Fatjma la meza „j“ estu legata kiel tre mallongai, moliganta la antaŭan „t“.

La tradukinto.

Piednotoj[1]Granda estas Alaho (Dio)! Araba aklamo.[2]Paradizaj belulinoj, laŭ la religio de Mahometo.[3]Imperiestro.[4]Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.[5]Princo (araba).[6]Sortodestino.[7]Religia dekreto ĉe mahometanoj.[8]Orienta aroma brulaĵo.[9]Juĝisto.[10]Manĝaĵo el viando kun rizo.[11]Tiu ĉi rakonto ne apartenas al la serio de „Orientaj Fabeloj“. Sed ĝi servas kiel bela ekzemplero de la lingvo de Doroŝeviĉ, per kiu li kvazaŭ vipis la socion. Malgraŭ la lastatempaj ŝanĝoj de la vivokondiĉoj en Rusujo, la rakonto ne perdis sian universalan signifon.[12]Tre, tre serioza knabo![13]Li estas tre, tre porka!

Piednotoj

[1]Granda estas Alaho (Dio)! Araba aklamo.

[1]Granda estas Alaho (Dio)! Araba aklamo.

[2]Paradizaj belulinoj, laŭ la religio de Mahometo.

[2]Paradizaj belulinoj, laŭ la religio de Mahometo.

[3]Imperiestro.

[3]Imperiestro.

[4]Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.

[4]Supera eklezia rango ĉe Mahometanoj.

[5]Princo (araba).

[5]Princo (araba).

[6]Sortodestino.

[6]Sortodestino.

[7]Religia dekreto ĉe mahometanoj.

[7]Religia dekreto ĉe mahometanoj.

[8]Orienta aroma brulaĵo.

[8]Orienta aroma brulaĵo.

[9]Juĝisto.

[9]Juĝisto.

[10]Manĝaĵo el viando kun rizo.

[10]Manĝaĵo el viando kun rizo.

[11]Tiu ĉi rakonto ne apartenas al la serio de „Orientaj Fabeloj“. Sed ĝi servas kiel bela ekzemplero de la lingvo de Doroŝeviĉ, per kiu li kvazaŭ vipis la socion. Malgraŭ la lastatempaj ŝanĝoj de la vivokondiĉoj en Rusujo, la rakonto ne perdis sian universalan signifon.

[11]Tiu ĉi rakonto ne apartenas al la serio de „Orientaj Fabeloj“. Sed ĝi servas kiel bela ekzemplero de la lingvo de Doroŝeviĉ, per kiu li kvazaŭ vipis la socion. Malgraŭ la lastatempaj ŝanĝoj de la vivokondiĉoj en Rusujo, la rakonto ne perdis sian universalan signifon.

[12]Tre, tre serioza knabo!

[12]Tre, tre serioza knabo!

[13]Li estas tre, tre porka!

[13]Li estas tre, tre porka!

Notoj de transskribinto:Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn de mispresaĵoj per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

Notoj de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis etajn interpunkciajn kaj citilajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn de mispresaĵoj per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.


Back to IndexNext