KIEL DE HASAN FALIS LA PANTALONO

KIEL DE HASAN FALIS LA PANTALONOJes, jes. Ĝuste tiel nomiĝas la fabelo:„Kiel de Hasan falis la pantalono.“Jen kiel tio okazis:Vivis foje en la glora kaj granda urbo Bagdad riĉa kaj fame konata komercisto.Lia nomo?Kiam li ludis ankoraŭ sur la sino de sia patrino...(Kie estas la paradizo? Sur la sino de patrino.)La patrino lin nomis:— „Hasan-ĥakki.“ Hasan-feliĉulo.Hasan estis juna, bela, prudenta kaj riĉa.Treege riĉa.Kio do ankoraŭ mankis al li?Hasan opiniis, ke nur la sola:Esti edzigita.Dirite — farite.Kiel fianĉinon oni trovis por li la plej belan fraŭlinon de la tuta urbo.Ŝi estis ... ŝi estis ... ho ne, por tio mankas la vortoj...Kiel bela ŝi estis povus priskribi sole muziko.Unuvorte, ŝi estis tiel bela, kiel via amatino, sinjoro!Kaj kiel la via!Ankaŭ kiel la via, mia bona sinjoro!(Tiamaniere mi esperas trafi ĉies gustojn.)La tutan loĝantaron de Bagdad invitis Hasan al sia edziĝa festeno.Preparante la festenajn regalaĵojn la kuiristoj de Bagdad pruvis, ke ili fakte estas la plej unuaklasaj kuiristoj de la mondo.Kaj inter la ŝafaro trakuris tiam famo:— Venas la fino de la mondo! Hasan ordonis buĉi ĉiujn ŝafidojn, farĉi ilin per pistakoj kaj rosti.Vidante tiun gajan, riĉan, luksan edziĝofestenon la virinoj ploris pro envio per dolĉaj larmoj: tiom sataj ili estis de la diversaj frandaĵoj kaj de la miela konfitaĵo farita el petaloj de persikaj, abrikotaj kaj migdalaj floroj.La fraŭlinoj manĝis nur sukerumitajn florojn de siringoj kaj violoj kaj ĵuris, ke ili manĝos plu nenion krom ili, ĝis la propra edziniĝo.La kapoj de la viroj turniĝis pro la muziko.La piedoj de la junuloj lace fleksiĝis pro la dancoj. Ĉe la maljunaj, seriozaj gastoj la vino, malpermesita en la Korano, kvazaŭ pezigis la piedojn kaj puŝis la homojn sur la teron.Sed jen batis la noktomezo! — venis la avide atendita horo!La virinoj prenis sub la brakojn la fianĉinon kaj forkondukis ŝin al la ornamita dormoĉambro.Kun ridoj kaj ŝercoj ili senvestigis kaj metis ŝin sur la geedzan liton, ŝirmitan per puntoj.La svatistinoj tiam venis al Hasan.Akompanita de la amikoj li iris tiel, kiel decas iri por homo juna kaj prudenta.Li paŝis brave, gaje, sed malrapide.Ĉar prudentulo neniam ien rapidas, nek al mortpuno nek al edziĝo.Eĉ sen nia rapidemo la vivo flugas ja kiel sago.Kial do ni rapidu vivi?Malrapide sidiĝis Hasan sur la tapiŝon kontraŭ la lito ŝirmita per puntoj, malrapide akceptis li la salutojn kaj bondezirojn de siaj amikoj, malrapide li sin levis kaj diris:— Mian riverencon al vi, amikoj de l’ junaĝo; mi adiaŭas mian fraŭlan vivon.Malrapide li faris unu paŝon al la lito.Sed ... en tiu momento de Hasan subite ... malsuprenfalis lia pantalono...Eksplodis ridego simila al tondro.Kiel vunditaj histerie ridis la maljunulinoj.Kvazaŭ sonoriletoj sonis la rido de la junulinoj.Ruliĝis sur la planko la viroj.Laŭte ekridis la fianĉino, kiu vidis ĉion tra la punta ŝirmilo kaj, por ke oni ne aŭdu ŝian frenezan ridon, ŝi komencis forte tinti per la braceletoj.Ĉiujn kaptis la rido.Kaj Hasan staris embarasite kun la nudaj kruroj, kun la malsupren falinta pantalono.Eĉ liaj piedoj ruĝiĝis.Nenion konsciante pro la konfuzo, li suprenlevis la pantalonon kaj sin ĵetis for el la hejmo. Li elkuris al la korto, prenis la unuan renkontitan ĉevalon, apartenantan al iu el la gastoj, forte spronis ĝin per la kalkanoj kaj elrajdis sur la straton.Dume el la hejmo aŭdiĝis la uragana rido.De kia malgravaĵo dependas ofte la homa feliĉo!Kvazaŭ frenezulo rajdis Hasan, sen ia direkto, kien nur rigardis la okuloj.Li nur ĉiam plirapidigis la ĉevalon.Kaj la sekvantan frumatenon li ekvidis la alproksimiĝantan urbon Damask-on.Oni diras, ke la pano estas maldolĉa en la fugitiveco.Kia malvero!Tiu pano estas nek dolĉa, nek maldolĉa por fugitivo.La fremda lando tute nenian panon portas al li...Eĉ guston ne havas tiu pano.Malriĉulo, sen ia kupra monereto en la monujo, sin trovis Hasan en la fremda urbo...En fremda urbo el ĉiu pordo atakas vin hundoj, kiel ŝteliston.Ĉiu pordo en fremda urbo kvazaŭ atendas la momenton, kiam vi frapos sur ĝin, por esti klake fermita antaŭ via nazo.En fremda urbo ĉiu pavimŝtono kvazaŭ intencas trafi vian kapon.Nur la arboj solaj en fremda urbo gastame renkontas vin per siaj florplenaj branĉoj:— Bonvolu vin pendigi!Kun timo observis Hasan la fremdan urbon.Li venis al la bazaro.Vendis la elturmentitan ĉevalon, sur kiu li estis rajdinta kaj por la tuta ricevita mono li aĉetis frititan migdalon.Prenis la sakon kun ĝi sur la ŝultron kaj iris, haltante apud la fenestroj de haremoj, ŝirmitaj per lignaj kradoj.— Jen estas mi, homo veninta el malproksimo! Mi serĉas virinajn dentojn, kiuj egalus per sia blankeco al mia migdalo! Hej! Kie estas la plej blankaj virinaj dentoj!— Ho, ni timas rompi la dentojn per via migdalo — oni rimarkis el post la krado.— Ne timu, sinjorino — kun riverenco respondis Hasan — mia migdalo mem krevos pro envio, kiam ĝitrafos vian buŝeton! Ĝi vidos viajn belajn dentojn kaj krevos pro envio! Vi ne bezonos ĝin eĉ mordeti!Antaŭ la tagmezo la tuta provizo da migdalo estis jam vendita.Hasan kalkulis la ricevitan monon kaj aĉetis por ĝi malgrandajn ruĝetajn oranĝojn.— Kie estas en la urbo purpura buŝeto, kiu konkurus kun miaj oranĝetoj?— Sed ĉu ili havas sufiĉe da suko? — oni demandis el post la krado.— Ho, sinjorino, miaj oranĝoj fariĝos larmoj pro envio, kiam ili tuŝos viajn lipojn!La suno staris ankoraŭ alte sur la ĉielo, kiam la oranĝoj jam estis elvenditaj.Sammaniere vendadis Hasan multajn aliajn frandaĵojn kaj sukeraĵojn, fariĝis konata ĉe la bazaroj, ricevis krediton kaj anstataŭ la projektita sukeraĵejo li malfermis komercejon de juveloj.Ĉiulunde, kiam laŭ la orienta kutimo la bazarojn vizitas nur virinoj, Hasan dismetadis ĉirkaŭ si la komercaĵojn kaj, montrante ruzan rideton el post sia krispa barbo, li diris:— Bela sinjorino! Bela sinjorino! Ĉu vi volus, ke sur viaj okuloj neniam plu aperu larmoj? Aĉetu tiujn orelringojn! Vidu la diamantojn! Ili estas kvazaŭ larmoj! La virinon ornamu larmoj! Tio estas sortodestino!Kysmet!Aĉetu la orelringojn kaj neniam plu brilos larmoj sur viaj okuloj! Subaĉetu la sorton! Kial brilu la larmoj sur viaj okuloj, se ili brilos sur viaj oreloj!— Bela sinjorino! Senrivale bela sinjorino! Nenion aĉetu ĉe mi, nur rigardu. Nur vidu. Pro sola via rigardo ĉi tiu turkiso fariĝis simila al peceto de la ĉielo. Diru al via amanto, ke li aĉetu por vi broĉon kun ĉi tiu turkiso,ke li vidu pecon de la ĉielo sur la brusto de sia amatino!— Jen safiro, blua kaj profunda kiel maro.— Jen rubeno, kiel guto de sango! Ĝi lumas eĉ en mallumo.— Sinjorino! Bela sinjorino! Petu vian amanton, ke li donacu al vi aŭ la maron aŭ la guton de sango! En unu guto de sango estas ofte pli bruaj tempestoj ol en la vasta, senfunda maro!— Belulinoj! Belulinoj! Jen estas perloj! Perloj!— Mi timas. Perloj signifas larmojn.— Nur la etaj, sinjorino. Nur la malgrandaj. Nur la malgrandaj alportas larmojn. Neniam grandaj perloj igis la virinon plori.Tiel, kun ridoj kaj spritaĵoj, gaje babilante, Hasan tenis sian komercadon kaj pliriĉiĝadis. Li baldaŭ fariĝis bone konata en la tuta urbo.Eĉ la sultano de Damask sciiĝis pri li.Alaho sola estu Sultano!Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj — Alaho.Allahu-akbar!La sultano ekdeziris vidi la ĉies amaton, restis tre kontenta pro liaj diskutoj kaj prudento, kaj interalie diris al Hasan:— La plej malfacila afero por sultano estas: elekti la vezirojn.— En tiu rilato vi juĝas pri ili pli prudente ol ni, mia suvereno, — diris kun malalta riverenco Hasan — sed mi persone ne opinias la aferon tre malfacila. Kiel oni faras ĝin ordinare? Oni prenas ian ajn homon, faras lin veziro kaj sciigas al la popolo: „jen estas por vi saĝa homo! Vi devas obei lin; se vi ne obeos, oni dehakos viajn kapojn“. Kial ne provi agi alimaniere? Provu ni ne doni al homo la rangon de veziro kaj la rajton deprudentulo. Provu ni elekti ordinaran, fakte saĝan homon kaj fari lin veziro!La sultano kapjesis.— Estas tiom simple! Sed tio neniam venis en mian kapon. Elekti saĝan homon kaj fari lin veziro? Hasan, vi estas saĝa homo kaj mi faras vin mia veziro!— Suvereno! Aŭdi vin — signifas vin obei.Kaj Hasan fariĝis granda veziro.Li estis prudenta, bona kaj justa.Bonuloj lin amis, malbonuloj timis.La leĝoj, kiujn li estis publikiganta, plaĉis al ĉiuj. Kaj ĉiuj en Damask diris kun miro:— Vidu, kian veziron ni havas! Estas li nek nobela, nek fama, sed simple prudenta homo!Tiel pasis dek jaroj.La sultano de Damask foje vokis al si la amatan veziron kaj diris al li:— Hasan, estu benita la tago, kiam la vento forŝiris vin de via patruja arbo kaj alportis ĉi tien! Estu benita la granda, sankta Korano, kiu instruas nin esti gastamaj al alilanduloj. Jam dek jarojn, Hasan, mi estas sekvinta viajn konsilojn kaj plenuminta vian volon por la bono de mia Damask. Nun mi deziras, ke vi ankaŭ aŭdu mian vorton kaj plenumu mian volon. Aŭskultu, Hasan! Ne tro longa tempo restas por mi aŭdi viajn konsilojn. Mia vojo al la tombo estas tiel mallonga, ke apenaŭ restas al mi la tempo por trarememori miajn pasintajn jarojn. Mi vidas mian Damask-on feliĉa sub via prudenta estrado kaj mi volus konservi al la urbo tian feliĉon ĝis la fino de viaj tagoj.— Aŭskultu, Hasan! Mi ne havas heredonton. Mi donos al vi mian amatan filinon kaj faros vin sultano de Damask. Aŭskultu kaj obeu!Hasan kisis la teron ĉe la piedoj de la sultano kaj diris:— Aŭskulti vin, signifas vin obei. Sultano! Alaho sola estas nia sultano! Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj! Kaj jen kion diris al mi la Sultano super ĉiuj sultanoj:„— Hasan — diris Li — Damask estas bela, sed via patrujo ja estas Bagdad! Multaj belulinoj estas en la mondo, sed vizaĝo de neniu belulino estas tiom bela, kiom bela estas la sulkoplena vizaĝo de l’ patrino! Tiu, kiu opinias, ke estas pli bone fariĝi sultano en fremda lando, ol esti simpla regnano en la sia — tiu indas esti nek simpla regnano en propra lando, nek sultano en la fremda.“— Tiel diris al mi la Sultano de sultanoj kaj kiam parolas la Sultano de sultanoj, tiam ĉiuj sultanoj de la mondo devas silenti!La sultano ekkoleris.— Tiel do vi, servanto, plenumas la volon de via suvereno! Mi volis fari vin feliĉa! Kaj mi nepre faros vin feliĉa! Mi faros tiel, kiel mi decidis!Jen estas la ĉiama malforta flanko de ĉiuj sultanoj.Ili estas certaj, ke ili povas fari la homojn ne nur famaj, riĉaj, fortaj, sed ankaŭ feliĉaj.Kaj por fari Hasan-on feliĉa, la sultano ordonis aresti lin.Sed Hasan forkuris.Li selis ĉevalon, plenigis la monujon per oro kaj dum la noktomezo li ekrajdis al Bagdad.Kiel antaŭ dek jaroj, li donis al sia ĉevalo nenian ripozon kaj kiam la unuaj sunradioj ŝprucis el post la montoj, Hasan ekvidis sin ĉe la urba pordego de Bagdad.Ŝajnis al Hasan, ke nenie en la mondo tiel floras kaj bonodoras la arboj, kiel ili floris kaj bonodoris ĉirkaŭ Bagdad.Kaj ke nenie en la mondo etendas sin tiel rekte kaj alte al la ĉielo la minaretoj.Li desaltis de la ĉevalo, falis sur la genuojn kaj kisis la teron.En tiu tempo ĉe la sama pordego sidis maljuna almozulino kaj kombis la harojn de sia nepino.— Vidu, avinjo! Vidu — kion li faras? — diris la knabino — li manĝas teron!— Li ne manĝas ĝin, sed kisas; silentu, malprudentulino, silentu — respondis la maljunulino — tio vin ne koncernas! Eble li estas homo, kiu tro amas la patrujon, eble li estas ebria. Kun ĉiu el la du oni evitu la rilatojn. Kial vi hontas? Vi ne estas ja tiom juna!— Kiom da jaroj mi havas? — afekte demandis la knabino.— Pasas jam via dekunua jaro. Vi naskiĝis la saman jaron, kiam de la komercisto Hasan dum lia edziĝfesto malsuprenfalis la pantalono.La tero de la patrujo kvazaŭ kraĉis en la vizaĝon de Hasan.Li rapide stariĝis.—Allahu-akbar!Ho, Alaho! Granda, kompatema kaj bonfavora! Oni kalkulas la jarojn de tiu tago, kiam falis mia pantalono! Kaj iu ajn knabinaĉo, kiu mem ne scias, kian aĝon ŝi havas, jam scias, ke antaŭ dek jaroj de mi, Hasan, malsuprenfalis la pantalono!— Mi vivis du vivojn, mi rekomencis la vivon denove, el la almozulo fariĝis riĉulo. Mi estis en la supro de la potenco, mi regis regnon, mi eldonadis prudentajn leĝojn, mi feliĉigis la tutan regnon, mi povis fariĝi sultanokaj jen tiu almozulino, kombanta la harojn de sia nepinaĉo, neniel povas forgesi, ke antaŭ dek jaroj falis mia pantalono!...Kaj saltinte sur la ĉevalon, Hasan turnis ĝin kaj ekrajdis tien, kien rigardis liaj okuloj.Jen kion eksciis pri la homoj Hasan.La tuton pri ili scias nur Alaho sola.

Jes, jes. Ĝuste tiel nomiĝas la fabelo:

„Kiel de Hasan falis la pantalono.“

Jen kiel tio okazis:

Vivis foje en la glora kaj granda urbo Bagdad riĉa kaj fame konata komercisto.

Lia nomo?

Kiam li ludis ankoraŭ sur la sino de sia patrino...

(Kie estas la paradizo? Sur la sino de patrino.)

La patrino lin nomis:

— „Hasan-ĥakki.“ Hasan-feliĉulo.

Hasan estis juna, bela, prudenta kaj riĉa.

Treege riĉa.

Kio do ankoraŭ mankis al li?

Hasan opiniis, ke nur la sola:

Esti edzigita.

Dirite — farite.

Kiel fianĉinon oni trovis por li la plej belan fraŭlinon de la tuta urbo.

Ŝi estis ... ŝi estis ... ho ne, por tio mankas la vortoj...

Kiel bela ŝi estis povus priskribi sole muziko.

Unuvorte, ŝi estis tiel bela, kiel via amatino, sinjoro!

Kaj kiel la via!

Ankaŭ kiel la via, mia bona sinjoro!

(Tiamaniere mi esperas trafi ĉies gustojn.)

La tutan loĝantaron de Bagdad invitis Hasan al sia edziĝa festeno.

Preparante la festenajn regalaĵojn la kuiristoj de Bagdad pruvis, ke ili fakte estas la plej unuaklasaj kuiristoj de la mondo.

Kaj inter la ŝafaro trakuris tiam famo:

— Venas la fino de la mondo! Hasan ordonis buĉi ĉiujn ŝafidojn, farĉi ilin per pistakoj kaj rosti.

Vidante tiun gajan, riĉan, luksan edziĝofestenon la virinoj ploris pro envio per dolĉaj larmoj: tiom sataj ili estis de la diversaj frandaĵoj kaj de la miela konfitaĵo farita el petaloj de persikaj, abrikotaj kaj migdalaj floroj.

La fraŭlinoj manĝis nur sukerumitajn florojn de siringoj kaj violoj kaj ĵuris, ke ili manĝos plu nenion krom ili, ĝis la propra edziniĝo.

La kapoj de la viroj turniĝis pro la muziko.

La piedoj de la junuloj lace fleksiĝis pro la dancoj. Ĉe la maljunaj, seriozaj gastoj la vino, malpermesita en la Korano, kvazaŭ pezigis la piedojn kaj puŝis la homojn sur la teron.

Sed jen batis la noktomezo! — venis la avide atendita horo!

La virinoj prenis sub la brakojn la fianĉinon kaj forkondukis ŝin al la ornamita dormoĉambro.

Kun ridoj kaj ŝercoj ili senvestigis kaj metis ŝin sur la geedzan liton, ŝirmitan per puntoj.

La svatistinoj tiam venis al Hasan.

Akompanita de la amikoj li iris tiel, kiel decas iri por homo juna kaj prudenta.

Li paŝis brave, gaje, sed malrapide.

Ĉar prudentulo neniam ien rapidas, nek al mortpuno nek al edziĝo.

Eĉ sen nia rapidemo la vivo flugas ja kiel sago.

Kial do ni rapidu vivi?

Malrapide sidiĝis Hasan sur la tapiŝon kontraŭ la lito ŝirmita per puntoj, malrapide akceptis li la salutojn kaj bondezirojn de siaj amikoj, malrapide li sin levis kaj diris:

— Mian riverencon al vi, amikoj de l’ junaĝo; mi adiaŭas mian fraŭlan vivon.

Malrapide li faris unu paŝon al la lito.

Sed ... en tiu momento de Hasan subite ... malsuprenfalis lia pantalono...

Eksplodis ridego simila al tondro.

Kiel vunditaj histerie ridis la maljunulinoj.

Kvazaŭ sonoriletoj sonis la rido de la junulinoj.

Ruliĝis sur la planko la viroj.

Laŭte ekridis la fianĉino, kiu vidis ĉion tra la punta ŝirmilo kaj, por ke oni ne aŭdu ŝian frenezan ridon, ŝi komencis forte tinti per la braceletoj.

Ĉiujn kaptis la rido.

Kaj Hasan staris embarasite kun la nudaj kruroj, kun la malsupren falinta pantalono.

Eĉ liaj piedoj ruĝiĝis.

Nenion konsciante pro la konfuzo, li suprenlevis la pantalonon kaj sin ĵetis for el la hejmo. Li elkuris al la korto, prenis la unuan renkontitan ĉevalon, apartenantan al iu el la gastoj, forte spronis ĝin per la kalkanoj kaj elrajdis sur la straton.

Dume el la hejmo aŭdiĝis la uragana rido.

De kia malgravaĵo dependas ofte la homa feliĉo!

Kvazaŭ frenezulo rajdis Hasan, sen ia direkto, kien nur rigardis la okuloj.

Li nur ĉiam plirapidigis la ĉevalon.

Kaj la sekvantan frumatenon li ekvidis la alproksimiĝantan urbon Damask-on.

Oni diras, ke la pano estas maldolĉa en la fugitiveco.

Kia malvero!

Tiu pano estas nek dolĉa, nek maldolĉa por fugitivo.

La fremda lando tute nenian panon portas al li...

Eĉ guston ne havas tiu pano.

Malriĉulo, sen ia kupra monereto en la monujo, sin trovis Hasan en la fremda urbo...

En fremda urbo el ĉiu pordo atakas vin hundoj, kiel ŝteliston.

Ĉiu pordo en fremda urbo kvazaŭ atendas la momenton, kiam vi frapos sur ĝin, por esti klake fermita antaŭ via nazo.

En fremda urbo ĉiu pavimŝtono kvazaŭ intencas trafi vian kapon.

Nur la arboj solaj en fremda urbo gastame renkontas vin per siaj florplenaj branĉoj:

— Bonvolu vin pendigi!

Kun timo observis Hasan la fremdan urbon.

Li venis al la bazaro.

Vendis la elturmentitan ĉevalon, sur kiu li estis rajdinta kaj por la tuta ricevita mono li aĉetis frititan migdalon.

Prenis la sakon kun ĝi sur la ŝultron kaj iris, haltante apud la fenestroj de haremoj, ŝirmitaj per lignaj kradoj.

— Jen estas mi, homo veninta el malproksimo! Mi serĉas virinajn dentojn, kiuj egalus per sia blankeco al mia migdalo! Hej! Kie estas la plej blankaj virinaj dentoj!

— Ho, ni timas rompi la dentojn per via migdalo — oni rimarkis el post la krado.

— Ne timu, sinjorino — kun riverenco respondis Hasan — mia migdalo mem krevos pro envio, kiam ĝitrafos vian buŝeton! Ĝi vidos viajn belajn dentojn kaj krevos pro envio! Vi ne bezonos ĝin eĉ mordeti!

Antaŭ la tagmezo la tuta provizo da migdalo estis jam vendita.

Hasan kalkulis la ricevitan monon kaj aĉetis por ĝi malgrandajn ruĝetajn oranĝojn.

— Kie estas en la urbo purpura buŝeto, kiu konkurus kun miaj oranĝetoj?

— Sed ĉu ili havas sufiĉe da suko? — oni demandis el post la krado.

— Ho, sinjorino, miaj oranĝoj fariĝos larmoj pro envio, kiam ili tuŝos viajn lipojn!

La suno staris ankoraŭ alte sur la ĉielo, kiam la oranĝoj jam estis elvenditaj.

Sammaniere vendadis Hasan multajn aliajn frandaĵojn kaj sukeraĵojn, fariĝis konata ĉe la bazaroj, ricevis krediton kaj anstataŭ la projektita sukeraĵejo li malfermis komercejon de juveloj.

Ĉiulunde, kiam laŭ la orienta kutimo la bazarojn vizitas nur virinoj, Hasan dismetadis ĉirkaŭ si la komercaĵojn kaj, montrante ruzan rideton el post sia krispa barbo, li diris:

— Bela sinjorino! Bela sinjorino! Ĉu vi volus, ke sur viaj okuloj neniam plu aperu larmoj? Aĉetu tiujn orelringojn! Vidu la diamantojn! Ili estas kvazaŭ larmoj! La virinon ornamu larmoj! Tio estas sortodestino!Kysmet!Aĉetu la orelringojn kaj neniam plu brilos larmoj sur viaj okuloj! Subaĉetu la sorton! Kial brilu la larmoj sur viaj okuloj, se ili brilos sur viaj oreloj!

— Bela sinjorino! Senrivale bela sinjorino! Nenion aĉetu ĉe mi, nur rigardu. Nur vidu. Pro sola via rigardo ĉi tiu turkiso fariĝis simila al peceto de la ĉielo. Diru al via amanto, ke li aĉetu por vi broĉon kun ĉi tiu turkiso,ke li vidu pecon de la ĉielo sur la brusto de sia amatino!

— Jen safiro, blua kaj profunda kiel maro.

— Jen rubeno, kiel guto de sango! Ĝi lumas eĉ en mallumo.

— Sinjorino! Bela sinjorino! Petu vian amanton, ke li donacu al vi aŭ la maron aŭ la guton de sango! En unu guto de sango estas ofte pli bruaj tempestoj ol en la vasta, senfunda maro!

— Belulinoj! Belulinoj! Jen estas perloj! Perloj!

— Mi timas. Perloj signifas larmojn.

— Nur la etaj, sinjorino. Nur la malgrandaj. Nur la malgrandaj alportas larmojn. Neniam grandaj perloj igis la virinon plori.

Tiel, kun ridoj kaj spritaĵoj, gaje babilante, Hasan tenis sian komercadon kaj pliriĉiĝadis. Li baldaŭ fariĝis bone konata en la tuta urbo.

Eĉ la sultano de Damask sciiĝis pri li.

Alaho sola estu Sultano!

Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj — Alaho.

Allahu-akbar!

La sultano ekdeziris vidi la ĉies amaton, restis tre kontenta pro liaj diskutoj kaj prudento, kaj interalie diris al Hasan:

— La plej malfacila afero por sultano estas: elekti la vezirojn.

— En tiu rilato vi juĝas pri ili pli prudente ol ni, mia suvereno, — diris kun malalta riverenco Hasan — sed mi persone ne opinias la aferon tre malfacila. Kiel oni faras ĝin ordinare? Oni prenas ian ajn homon, faras lin veziro kaj sciigas al la popolo: „jen estas por vi saĝa homo! Vi devas obei lin; se vi ne obeos, oni dehakos viajn kapojn“. Kial ne provi agi alimaniere? Provu ni ne doni al homo la rangon de veziro kaj la rajton deprudentulo. Provu ni elekti ordinaran, fakte saĝan homon kaj fari lin veziro!

La sultano kapjesis.

— Estas tiom simple! Sed tio neniam venis en mian kapon. Elekti saĝan homon kaj fari lin veziro? Hasan, vi estas saĝa homo kaj mi faras vin mia veziro!

— Suvereno! Aŭdi vin — signifas vin obei.

Kaj Hasan fariĝis granda veziro.

Li estis prudenta, bona kaj justa.

Bonuloj lin amis, malbonuloj timis.

La leĝoj, kiujn li estis publikiganta, plaĉis al ĉiuj. Kaj ĉiuj en Damask diris kun miro:

— Vidu, kian veziron ni havas! Estas li nek nobela, nek fama, sed simple prudenta homo!

Tiel pasis dek jaroj.

La sultano de Damask foje vokis al si la amatan veziron kaj diris al li:

— Hasan, estu benita la tago, kiam la vento forŝiris vin de via patruja arbo kaj alportis ĉi tien! Estu benita la granda, sankta Korano, kiu instruas nin esti gastamaj al alilanduloj. Jam dek jarojn, Hasan, mi estas sekvinta viajn konsilojn kaj plenuminta vian volon por la bono de mia Damask. Nun mi deziras, ke vi ankaŭ aŭdu mian vorton kaj plenumu mian volon. Aŭskultu, Hasan! Ne tro longa tempo restas por mi aŭdi viajn konsilojn. Mia vojo al la tombo estas tiel mallonga, ke apenaŭ restas al mi la tempo por trarememori miajn pasintajn jarojn. Mi vidas mian Damask-on feliĉa sub via prudenta estrado kaj mi volus konservi al la urbo tian feliĉon ĝis la fino de viaj tagoj.

— Aŭskultu, Hasan! Mi ne havas heredonton. Mi donos al vi mian amatan filinon kaj faros vin sultano de Damask. Aŭskultu kaj obeu!

Hasan kisis la teron ĉe la piedoj de la sultano kaj diris:

— Aŭskulti vin, signifas vin obei. Sultano! Alaho sola estas nia sultano! Ne estas sultanoj krom la Sultano de sultanoj! Kaj jen kion diris al mi la Sultano super ĉiuj sultanoj:

„— Hasan — diris Li — Damask estas bela, sed via patrujo ja estas Bagdad! Multaj belulinoj estas en la mondo, sed vizaĝo de neniu belulino estas tiom bela, kiom bela estas la sulkoplena vizaĝo de l’ patrino! Tiu, kiu opinias, ke estas pli bone fariĝi sultano en fremda lando, ol esti simpla regnano en la sia — tiu indas esti nek simpla regnano en propra lando, nek sultano en la fremda.“

— Tiel diris al mi la Sultano de sultanoj kaj kiam parolas la Sultano de sultanoj, tiam ĉiuj sultanoj de la mondo devas silenti!

La sultano ekkoleris.

— Tiel do vi, servanto, plenumas la volon de via suvereno! Mi volis fari vin feliĉa! Kaj mi nepre faros vin feliĉa! Mi faros tiel, kiel mi decidis!

Jen estas la ĉiama malforta flanko de ĉiuj sultanoj.

Ili estas certaj, ke ili povas fari la homojn ne nur famaj, riĉaj, fortaj, sed ankaŭ feliĉaj.

Kaj por fari Hasan-on feliĉa, la sultano ordonis aresti lin.

Sed Hasan forkuris.

Li selis ĉevalon, plenigis la monujon per oro kaj dum la noktomezo li ekrajdis al Bagdad.

Kiel antaŭ dek jaroj, li donis al sia ĉevalo nenian ripozon kaj kiam la unuaj sunradioj ŝprucis el post la montoj, Hasan ekvidis sin ĉe la urba pordego de Bagdad.

Ŝajnis al Hasan, ke nenie en la mondo tiel floras kaj bonodoras la arboj, kiel ili floris kaj bonodoris ĉirkaŭ Bagdad.

Kaj ke nenie en la mondo etendas sin tiel rekte kaj alte al la ĉielo la minaretoj.

Li desaltis de la ĉevalo, falis sur la genuojn kaj kisis la teron.

En tiu tempo ĉe la sama pordego sidis maljuna almozulino kaj kombis la harojn de sia nepino.

— Vidu, avinjo! Vidu — kion li faras? — diris la knabino — li manĝas teron!

— Li ne manĝas ĝin, sed kisas; silentu, malprudentulino, silentu — respondis la maljunulino — tio vin ne koncernas! Eble li estas homo, kiu tro amas la patrujon, eble li estas ebria. Kun ĉiu el la du oni evitu la rilatojn. Kial vi hontas? Vi ne estas ja tiom juna!

— Kiom da jaroj mi havas? — afekte demandis la knabino.

— Pasas jam via dekunua jaro. Vi naskiĝis la saman jaron, kiam de la komercisto Hasan dum lia edziĝfesto malsuprenfalis la pantalono.

La tero de la patrujo kvazaŭ kraĉis en la vizaĝon de Hasan.

Li rapide stariĝis.

—Allahu-akbar!Ho, Alaho! Granda, kompatema kaj bonfavora! Oni kalkulas la jarojn de tiu tago, kiam falis mia pantalono! Kaj iu ajn knabinaĉo, kiu mem ne scias, kian aĝon ŝi havas, jam scias, ke antaŭ dek jaroj de mi, Hasan, malsuprenfalis la pantalono!

— Mi vivis du vivojn, mi rekomencis la vivon denove, el la almozulo fariĝis riĉulo. Mi estis en la supro de la potenco, mi regis regnon, mi eldonadis prudentajn leĝojn, mi feliĉigis la tutan regnon, mi povis fariĝi sultanokaj jen tiu almozulino, kombanta la harojn de sia nepinaĉo, neniel povas forgesi, ke antaŭ dek jaroj falis mia pantalono!...

Kaj saltinte sur la ĉevalon, Hasan turnis ĝin kaj ekrajdis tien, kien rigardis liaj okuloj.

Jen kion eksciis pri la homoj Hasan.

La tuton pri ili scias nur Alaho sola.


Back to IndexNext