The Project Gutenberg eBook ofPrinco Serebrjanij

The Project Gutenberg eBook ofPrinco SerebrjanijThis ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.Title: Princo SerebrjanijAuthor: graf Aleksey Konstantinovich TolstoyTranslator: Maria ŜidlovskajaRelease date: August 8, 2017 [eBook #55302]Most recently updated: October 23, 2024Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov andthe Online Distributed Proofreading Team athttp://www.pgdp.net*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online atwww.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Princo SerebrjanijAuthor: graf Aleksey Konstantinovich TolstoyTranslator: Maria ŜidlovskajaRelease date: August 8, 2017 [eBook #55302]Most recently updated: October 23, 2024Language: EsperantoCredits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov andthe Online Distributed Proofreading Team athttp://www.pgdp.net

Title: Princo Serebrjanij

Author: graf Aleksey Konstantinovich TolstoyTranslator: Maria Ŝidlovskaja

Author: graf Aleksey Konstantinovich Tolstoy

Translator: Maria Ŝidlovskaja

Release date: August 8, 2017 [eBook #55302]Most recently updated: October 23, 2024

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov andthe Online Distributed Proofreading Team athttp://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***

LITERATURA ALDONO DE GAZETO"LA ONDO DE ESPERANTO."Grafo A. Tolstoj.PRINCOSEREBRJANIJHISTORIA ROMANO.EL LA LINGVO RUSA TRADUKISS-ino M. Ŝidlovskaja.Librejo"Esperanto"Moskvo, Tverskaja, 26.RUSLANDO.Книжный Магазинъ"Эсперанто"Москва, Тверская, 26.РОССІЯ.1912.

LITERATURA ALDONO DE GAZETO"LA ONDO DE ESPERANTO."

Grafo A. Tolstoj.

HISTORIA ROMANO.

EL LA LINGVO RUSA TRADUKISS-ino M. Ŝidlovskaja.

Librejo"Esperanto"Moskvo, Tverskaja, 26.RUSLANDO.

Librejo"Esperanto"Moskvo, Tverskaja, 26.RUSLANDO.

Книжный Магазинъ"Эсперанто"Москва, Тверская, 26.РОССІЯ.

Книжный Магазинъ"Эсперанто"Москва, Тверская, 26.РОССІЯ.

1912.

AL NIA KARA MAJSTRODEDIĈAS SIAN LABORONla tradukintino.

AL NIA KARA MAJSTRODEDIĈAS SIAN LABORONla tradukintino.

ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTINO.

ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTINO.

Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj ĉapitroj de l’ libro.

Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank’ al la amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l’ kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado kaj instruado de l’ filo: de infanaj jaroj li jam konis la ĉefverkojn de l’ rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem komencis verki poeziaĵojn.

Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iraskontraŭ la fluo"[1],—jen estas la ĉefaj temoj de liaj poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama, ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l’ rusa historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel materialo por liaj3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866), "Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol 100 foje.

Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj’n kiel reprezentanton de l’ principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l’ rusa vivo plej multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la "utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema, li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l’ moskvaj caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,—kion fari? la infanoj tamen ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj ("Sonĝo de Popov", "Skizo de l’ rusa historio de Gostomislo ĝis Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto (1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.

Maria Ŝidlovskaja.

ĈAPITRO I.La "opriĉnikoj".

La "opriĉnikoj".

En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2], princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.

Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.

La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l’ diplomatia arto, li deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj, kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la veremecon de l’ princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en kunsido de l’ deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo, estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon. Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en Litovujo.

La fizionomio de l’ princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu, en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia rideto—senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn, ĉar meditado ne estas lia fako.

Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska, larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele konturigis la lipojn kaj la mentonon.

Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova, kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.

Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,—ĉio estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron, similan al Ivano.

De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdisgajan kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta vilaĝo!

La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis lia ĉevalservisto.

—He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati oni povas per hakiltenilo...

—Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?—demandis la princo, kiu tute ne deziris ripozi.

—He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40 verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas tre lacaj.

—Nu, bone,—konsentis la princo. Ni ripozu!

—He, he,—ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu, demetu kaldronojn, faru fajron!

La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj demetis la kirason.

Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la festadon.

—Ne ĝenu vin, bonuloj!—afable diris Serèbrjanij: unu falko ne malhelpas la aliajn!

—Dankon, via bojara moŝto,—respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni!—Nu, vi, malsaĝulinoj!—li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne opriĉnikoj? Jes,via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!

—Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!—demandis la princo.

—Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi—"zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!

Serèbrjanij ekkoleris.

—La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas, de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?

—Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin tuŝi!—Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,—jen tien, kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.

Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.

—Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas, ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?

—Jes, kara princo,—ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn ili havas, kiuj portas signojn—balailon kaj hundan kapon. Certe, ili estas caraj viroj!

—Malsaĝulo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj! Mi ne komprenas—li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion signifas la vorto? Kiu estas la viroj? AlveninteMoskvon, mi nepre ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne indulgos, je Dio, ne indulgos.

La dancoj daŭris kiel antaŭe.

Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino—fianĉinon; la fianĉo profunde salutis la geparencojn de l’ fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis junuloj kaj knabinoj.

—Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:—donu al mi bieron!

—Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!

—Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!

Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al kontraŭa.

La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:

—Al la diablo, bopatro!

—Al la diablo, bopatrino!

—Al la diablo, bofrato!

Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.

La vilaĝanoj laŭte ridis.

Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis en la rondon.

—Savu! Kaŝu min!—li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.

—Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble opriĉnikoj?

Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne povis elparoli eĉ unu vorton.

—Tie, tie,—fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,—ili ŝin prenis, Dunjon, kaj min...

Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...

—Malfeliĉo, malfeliĉo!—ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj, kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj Sergèevno’n ili mortigis...

Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo kaj hunda kapo.

—Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn, forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!

La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.

—Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la princo:—defendu nin, malfeliĉulojn.

Sed la princo jam estis for.

—Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante ĉirkaŭen.—Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!

La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.

—He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?

La vilaĝano silente kliniĝis.

—Pendigu lin sur betulo!—ordonis la nigraharulo: se li ŝatas silenton, li silentu sur la betulo!

Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de la vilaĝano.

—Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj. Indulgu!

—Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne ŝercu alian fojon! Pendigu lin!

La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l’ strato, kun laŭtaj krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon rekonsciiĝi, la princo desaltis de l’ ĉevalo, ekgenuis sur lian bruston kaj premis lian kolon per la mano.

—Kiu vi estas, kanajlo?—li demandis.

—Kaj vi?—per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.

La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.

—Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.

—Ne al vi mi servas, rabisto,—respondis la nigraharulo, ne perdante kuraĝon:—vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!

La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.

La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj, kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.

—Ligu ankaŭ lin!—li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman vizaĝon, li malgraŭvole miris.

—Bravulo, vera bravulo! li pensis:—domaĝe, ke li estas rabisto!

Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.

—Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:—kiajn ilojn ili kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon mortigi homojn!

La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.

—Kiuj estas tiuj ĉi viroj?—demandis la princo. Kial vi ilin alligis al seloj?

—Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.

—Malligu ilin!

—La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos la sorto de venkitoj.

—Aŭskultu, kanajloj!—diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj. Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?

—Ĉu vi perdis la okulojn?—respondis unu el ili.—Ĉu vi ne vidas, kiu ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!

—Malbenitoj!—ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la veron!

—Certe, vi falis el la ĉielo,—ridante diris la nigraharulo, se vi neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin prenu!

La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.

—Nu, bravulo!—li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,—mi vin pendigos.

La rabisto prenis fieregan aspekton.

—Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,—ĉevalservisto de Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l’ caro.—Jen vi scias, kiu mi estas;diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam mi havos la okazon rompi vian kapon?

La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron. Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l’ morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron—tion ne povis toleri Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l’ rabistoj ili ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.

Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono de Serèbrjanij, aliris lin.

—Permesu al mi paroli, via princa moŝto!

—Bone, mi aŭdas.

—Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la manoj de ĉi tiuj bestoj,—tial mi nun volas pagi al vi per bona ago. Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj kamaradoj!

La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de l’ vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia rigardo—konstantan kutimon obeigi.

—Kiu vi estas, bravulo?—demandis la princo. Kial vi penas savi la homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?

—Jes, via bojara moŝto,—sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie! Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!—Se mi povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo! Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre kulpigos vian bojaran moŝton!

Malklara parolado de l’ nekonata viro malmulte impresisla princon, sed lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l’ rabistoj malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,—kaj li mem volis daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.

—Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!

Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj profunde salutis lin.

—Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin pendigi,—pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,—permesu nun, ke ni, antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!

Kaj, akceptante la silenton de l’ princo kiel signon de konsento, li tuj ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.

—Plej utila afero!—diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda afero por ili ĉiuj!

La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis la antaŭan esprimon.

—Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi: se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi du.

Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn. Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.

ĈAPITRO II.La novaj konatuloj.

La novaj konatuloj.

Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj, sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.

—Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.—Strangaj homoj ili estas... kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas inter la fingroj!

Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.

—Kara princo!—li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne estas ili ankaŭ rabistoj?

—Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,—senzorge respondis Serèbrjanij,—ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn opriĉnikojn.

—Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn ne elpikas,—kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ lupo timas!

La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka spirblovado.

Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante akompanis.

Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la princon post ĉiuj aventuroj de l’ tago: malĝoje fariĝis al li! Li ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo, antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo, kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l’ popolo, li bone distingis delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l’ glavoj nek tondro de l’ litovaj pafiloj:—"adiaŭ, princo, mi preĝos por vi!"

Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne estis konformaj al la pensoj de l’ bojaro. La kanto rakontis pri liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri diboĉa vivmaniero de burlakoj[5]. La voĉojen kuniĝis, jen disiĝis, jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis, kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten, ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...

Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon fatalan de l’ sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate kantata dum somera nokto en silenta arbaro!

Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l’ princo. Du viroj elsaltis el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.

—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj viroj.—Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!

—Kiu rajdas?—demandis maldelikata voĉo.

—Ŝpinilo de avino!—respondis la pli juna kunvojaĝanto de l’ princo.

—En bastŝuo de l’ avo!—diris la antaŭa voĉo.

—De kie vi venas, samlandanoj?

—Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona! daŭrigis la kunulo de l’ princo.

La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.

—Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,—diris la fremdulo, galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.

—Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!

—Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon, kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!

—Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!

—Mi havas multajn nomojn, bojaro,—respondis la pli juna. Nun mi estas nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...

Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,—venis muelisto. Lia vizaĝo ne estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.

—Karulo mia!—li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.

Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:

—Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun mi tre timas.

—Kaj en apuda ĉambro?

—La ĉambro estas plenplena je sakoj.

—Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne superruzos!

La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie, krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.

Dume li forestis, serĉante kenon[6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la bojaron.

—Diru do, bravuloj,—demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?

—Demandu la venton,—respondis Ringo,—de kie ĝi venas; demandu fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj, trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon Ringo’n.

—Kiaj sagacaj paroloj!—murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu, sagaculoj!

—Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.—Kredu al mi, vi ne devas rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!

—Ĉiam li diras la samon,—ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston, ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam la samaj paroloj,—sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu, amiko,—li aldonis laŭte: nia princa moŝtoneniun timas kaj vian Skuratov’n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!

La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon de l’ trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon da "brago"[7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj okuloj—helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.

Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis ilin, estingis la kenon kaj foriris.

—Kara princo!—diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon ĝis al Moskvo!

—Por timigi bonajn kristanojn meze de l’ nokto, sur ĉiu strato desaltante de l’ ĉevaloj kaj malfermante barilojn?

—Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto![8]. Pereu la diabla forto, pereu!

—Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?

—Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni, aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!

—Nu, do?

—Kial vi demandas?—diris Miĥeiĉ pasie.—Ĉu vi ne scias, ke ĉiu muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon, sen helpo de diablo! Ne, certe ne!

—Mi aŭdis pri tio,—jesis la princo:—sed ne ĉio estas vera, kion oni diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!

Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj ree demandis jam per dorma voĉo:

—Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la selo?

—Rabisto, kompreneble!

—Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?

—Ankaŭ rabisto, ŝajne.

—Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ, ol Ĥomjàk! Konsentite?

La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.

ĈAPITRO III.Sorĉaĵo.

Sorĉaĵo.

La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.

Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud la muelejo.

—He, sorĉisto!

Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

—He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!

Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.

—Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!

—Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!

—Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur ilin ne estas vekinta.

—Nu, bone, maljunulaĉo;—sed se vi volas min trompi, pli bone estus, ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton, kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!

—Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion, kion mi vidos, sed kio poste okazos,—estas en la manoj de Dio. Sed se via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.

—Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!

La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia ĉapo pendis ĝis la dorso.

—Nu, karulo,—demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?

—Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas ĉirkaŭ la kolo.

—Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?

—Ne,—respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj forkuris en la domon.

—Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon, permesu al mi diri la veron!

—Bone, maljunulo!

—Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed—mi timas paroli...

—Parolu!—ripetis la princo, piedfrapante la teron.

—Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?

—Kiun alian? Edzon? Maljunan?

—Kaj se ŝi—daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la edzon, sed...

—Ha, arbara koboldo!—ekkriis la princo:—kiel vi kuraĝas eĉ pensi pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de ili ambaŭ!

La muelisto posteniris terurita.

—Sorĉisto!—daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian voĉon:—helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,—mi ne elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi, vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,—sed ne dronis mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara manĝotablo kun Basmanov’j, kun Grjaznij’j kaj t. p. Mi estis pli kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l’ princo Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l’ infero ne povas esti pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!

La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman koleron, li timis pro sia vivo.

—Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi havas? Nu, nu, sorĉisto!

—Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas, ekzemple, dornohava-herbo[9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto: ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,—la sago nepre trafos. Ekzistas tirliĉ-herbo[10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ plakùn-herbo[11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!

Vjàzemskij maldolĉe ekridis.

—Mi jam estas sufiĉe timata,—li diris: mi ne bezonas vian plakùn-herbon. Nomu aliajn!

—Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc[12]: se vi volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!

—Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?

—Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron, oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"[13]. Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.

—Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron malamatan?

La muelisto ŝanceliĝis.

—Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,—vere, mi ne scias, je Dio, ne!

—Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!

—Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas razrìv-herbon[14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.

—For kun viaj malbenitaj herboj!—kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis sian severegan rigardon sur la mueliston.

Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.

—Maljunulo!—subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la kolumo:—donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi, sorĉisto! Tuj donu!

Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.

Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.

—Kompatu min!—li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!

La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.

—Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi, Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!

—Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.

—Via princa moŝto, kara princo!—per tremanta voĉo petis la muelisto: ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu! Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!

La princo leviĝis.

—Komencu!—li diris: mi estas preta.

Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado, lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la marĉoj kriis krekso[15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa arbaro.

La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.

—Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!

La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro, ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la rado. Pasis kelkaj minutoj.

—Kion vi vidas, via princa moŝto?

—Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn monerojn...

—Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.

Ekĝemis Vjàzemskij.

—Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?

—Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...

—Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?

—Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas, kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?

La maljunulo ne respondis.

—Kion signifas, he, maljunulo?

—Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan tempon, ni iru!

—Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj; jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...

—Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!

—Atendu,—diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango ŝprucas...

La muelisto volis perforte fortiri la princon.

—Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...

La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...

Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:

—Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?

—Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?

—Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!

La princo montris helbluan rubandon.

—Ĵetu ĝin sub la radon!

La princo obeis.

La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta sur la brusto, sub la vesto.

—Trinku!—li diris.

La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la okuloj.

—Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?

—Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...

—Ĉu ŝi estas sola?

—Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu malbenita, sorĉisto, malbenita...

La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa bruego turniĝadis en la nokta silento.


Back to IndexNext