Piednotoj

Podhradský kolere rigardis tiun neantaŭviditan scenon. Kiam la doktoro finis la parolon kaj premis la manon de Evelino, la arbaristo ekregante sin cedis unu paŝon.

La kuracisto turnis sin al li.

"La severa moŝto — la morto — sinjoro arbaristo," li diris kun la akcento de l' kortuŝanta peto, "pacigas ankaŭ la malamikojn nepacigeblajn. Kaj tial mi esperas, ke ankaŭ vi, en tiu ĉi fatala momento jam pro la infano —"

"Neniam!" tondre ekkriis obstine la arbaristo ne atendinte, ĝis la kuracisto finos la parolon. "La infano estas kaj restos por ŝi mortinta..."

Evelino ekĝemis malespere kaj dispremite falis denove sur la seĝon.

En tiu ĉi momento la infano sur la lito en la malantaŭo konvulsie ektusis.

"Ah, la paciento!" rememorigis sin la kuracisto pri sia devo kaj rapidis en la malantaŭon.

Samtempe leviĝis ankaŭ Evelino kaj elpaŝis post la kuracisto.

"Halt'! Nek unu paŝon!" tondre ekkriis la arbaristo kaj en la atako de plej forta kolero per la pugno faligis ŝin teren.

Evelino falis, kaj la arbaristo rapidis en la malantaŭon, kie la doktoro starante apud la infanlito rigardis esplore la infanon.

"Ĉu eble mi povus, sinjoro doktoro?" demandis la arbaristo kun la servemo de frenezulo:

"Ne, ne!" respondis la kuracisto kun la imperativa kategorieco. "Tio ne estas por laikoj! Vi faros pli bone," li aldonis mallaŭtigite, "se vi kunigos la pordokurtenojn, por ke la patrino ne vidu la lastan teruran batalon..."

"La teruran batalon?... Do tamen la lastan batalon!" trakuris la animon de l' arbaristo, kiam li mekanike plenumis la ordonon de l' kuracisto.

Poste li staris momenton kvazaŭ subite dispremita post la kunigitaj pordokurtenoj, poste li rapide sin turnis kaj ŝanceliĝe trairinte la ĉambron laŭlarĝe li haltis antaŭ Evelino, kiu dume leviĝis de la tero kaj senatente rigardis, kio okazas antaŭ ŝi.

Dum kelke da minutoj neniu ekparolis.

La turmenta silento estis interrompata sole de plenda bruo de l' ventego el ekstere, kie la uragano jam videble laciĝis, kaj de sufoke konvulsia tusado de l' infano el la malantaŭo post la pordokurtenoj.

Evelino, starante en la muta malespero antaŭ la arbaristo, havis atenton por nenio ĉirkaŭ si.

Subite ŝi denove rekonsciiĝis.

Kunmetinte la manojn ŝi ekĝemis:

"Pro la kompato de Dio, patro, lasu min iri al la infano!"

"Neniam!" respondis la arbaristo surde, sed kun la kategoria severeco.

"Kompaton — kompaton!" balbutis malespere Evelino post mallonga paŭzo.

En tiu momento la doktoro disigis la pordokurtenojn kaj eliris.

Podhradský alproksimiĝis rapide kaj kun la timema avideco demandis:

"La infano?!"

"La lasta medikamento efikis!" raportis mallaŭtigite la kuracisto. "La forta, intence kaŭzita atako de konvulsia tuso liberigis la traĥeon de la sufokanta muko kaj la spiro estas libera... La infano pasigis feliĉe la krizon kaj nun estas la espero — ."

"Vi do opinias, sinjoro doktoro —?" demandis la arbaristo nekredante ankoraŭ.

"Ke mi esperas la resaniĝon!" intermetis la kuracisto. "Mia tasko estas finita; sed nun, sinjoro arbaristo, la plua zorgo pri la infano apartenu al la patrino..."

"Al la patrino?" rediris surde la arbaristo konsiderante, sed tuj poste li aldonis kategorie:

"Ne, ne — neniam!"

"Ĝi ne estas mortinta! Ĝi resaniĝas!" ekĝojegis Evelino en la subita ĝojiĝo.

"Mami — mami!" ekkriis sible la infano en la lito kvazaŭ ĝi estus rekoninta la voĉon de l' patrino kaj post la momento, kiam neniu respondis, ĝi vokis plue:

"Avĉjo! Mi aŭdis mami..."

"Ĉu vi aŭdas? La infano vokas la patrinon!" turnis sin la kuracisto al la arbaristo.

"Kie estas mia mami?" vokis denove la infano en la lito. "Avĉjo, avĉjo! Venigu al mi mami!"

Evelino, kiu momenton staris rektiĝinte kaj senmove, kvazaŭ ŝi ne komprenus, kio okazas, falis denove sur la genuojn kaj kunmetinte la manojn por ia muta peto fiksis la rigardon nebuligitan de la larmoj sur la arbariston.

Sed ankaŭ nun la arbaristo restis nedecidigebla.

La kuracisto provis ankoraŭ unufoje rompi lian obstinon. "Pardonu," li diris, "almenaŭ pro la memoro de l' malfeliĉa viro, kiu certe mem pardonus en tiel kriza momento — pardonu pro la memoro de via filo!..."

"De mia filo?" ripetis la arbaristo subite per la kortuŝanta mola voĉo kaj post la momenta animbatalo kovrinte al si la vizaĝon per la mano, li aldonis kun la eldevigita paciĝemo:

"Mi pardonas!"

Evelino salte leviĝis kaj kun la ĝojega ekkrio kuris en la malantaŭon... Apud la infanlito ŝi falis, sed tuj denove leviĝis kaj kun la mieno de senmezura feliĉo kliniĝis super la lito...

La doktoro, kiu kun la kompata intereso rigardis tiun scenon, turnis sin al la arbaristo:

"Tian neantaŭviditan ŝanĝon, kredu, mi mem ne atendis... Sed la perfekta feliĉo, kiun alportis iam al vi tiu ĉi virino, revenos neniam plu al vi en la ĉasdomon..."

"Jes, ĝi ne revenos!" rimarkigis maldolĉe la arbaristo, mallevinte la manon de l' vizaĝo...

"Sed kredu," aldonis la doktoro, "ke tiu ĉi pentofaranta Magdaleno fariĝos tia patrino al la infano, kia ŝi antaŭe laŭ sia karaktero neniam fariĝus sen la terura kulpo, je kiu ŝi pentofaras —"

[En la libro mem, la piednotoj troviĝas plejparte ĉe la piedoj de la koncernaj paĝoj.Por ne interrompi la fluon de la rakonto en tiu ĉi unupaĝa versio preparitapor Projekto Gutenberg,la piednotoj estas kolektitaj ĉi tie, ĉe la fino de la unu (longa!) paĝo.]

1Kvartalo de Praha.

2Germane Partitur, angle partition, france partiton, itale spartito.

3Parko de Wien.

4Montetoj apud Praha. (Rimarko de l' tradukinto).

5En slavaj landoj la monaĥinoj estas nomataj »fratinoj«. (Rim. de trad.)

6Šumava (legu Ŝumava) = montaro en suda Bohemujo.

7"Mami" aŭ "mama" nomas la slavaj infanoj la patrinon. (Rim. de l' trad.)

8Bohema proverbo. (Rim. de l' trad.)

9Diminutivo de "Kiliano". (Rim. de l' trad.)

10Ĉe kelkaj gentoj slavaj la mastro estas nomata "sinjoro patro". (Rim. de l' trad.)

11Diminutivo de Emanuelo. (Rim. de l' trad.)

12Legu Podhracki, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)

13Milena estas slava nomo (Rim. de l' trad.)

14Volšany (legu Volŝani) = antaŭurbo de Praha. (Rim. de l' trad.)

15Václav estas slava nomo; legu Vaclav, kun la akcento sur la unua silabo. (Rim. de l' trad.)

16Konvenienco = slušnost, Konvenienz, convénience, convenance, convenienza.

17Nomo de proksima vilaĝo. (Rim. de l' trad.)

18Milena estas slava baptnomo virina. (Rim. de l' trad.)


Back to IndexNext