En la luksa salono, sur kies fenestro la laca junulo ripozigis sian kapon, estis du personoj. Kolonelo van Milgem sidis en velura apogseĝo apud la marmora fajrejo; li ŝajnis profunde enpensiĝinta, ĉar li medite rigardis antaŭen sur la planktapiŝon. Apud tablo, sur kiu kuŝis arĝenta kudrilaro, sidis juna fraŭlino trapikante perlojn sur ŝnureton. Palega estis ŝia vizaĝo, kaj portis ĉiujn signojn de longa konsuma malsano; tiu paleco ŝajnis ankoraŭ plisenkoloriĝi pro la korvonigreco de ŝiaj longaj harbukloj, kiuj je ĉiu ekmoveto karesis ŝiajn vangojn. Post longa silento la juna fraŭlino kantis per tre mallaŭta voĉo la rekantaĵon de la kanteto Rikke-tikke-tak. Verŝajne tio ne plezurigis la kolonelon, ĉar li malgaje skuis la kapon kaj diris al la fraŭlino:
«Monica, kantu do ne ĉiam tiun ĉi kanton; ĝi estas nutraĵo por via malĝojo,—kaj vi scias ke tio ĉagrenas min.»
«Dio! ĉu mi denove kantis?» kriis Monica kvazaŭ mirante. «Mi tion ne sciis, patro. Pardonu mian malatenton.»
«Nu,» demandis la kolonelo, «ĉu la saketo estos baldaŭ finita?—Malfeliĉa Adolf, kiom via donaco ĝojigos lin! Lin, kiu tiel ege amas vin.»
«Kie li nun povas esti?»
«Ho, tio estus malfacile sciebla. Kiu povus diri, ĉu li ne ie kuŝas en malsanulejo, aŭ ĉu malamika kuglo ne jam estas lin trafinta sur la honorkampo?»
«Ĉielo! mia patro, vi tremigas min!»
«Vere, ĉu mi tremigas vin? Ĉu vi do iomete interesiĝas pri lia sorto, Monica?»
«Mi ja amas lin kiel fraton.»
«Vi devus alimaniere lin ami, Monica. Li nepre tion meritas: li estas bela junulo, posedanta ĉion kio povas altigi viron en la okuloj de virino. Krom tio, li estis la savinto de via patro ĉe la sanga batalkampo apud Dresdeno. Se la amo ne trovas la vojon al via koro, dankemo devus vin inciti por plenumi mian konsilon, mian peton, kaj doni al li la rekompencon de lia grandanimeco kaj de lia amo.»
«Ho, patro, rigardu min! Kion mi povus doni al Adolf? En mia koro ne estas loko flanke de mia amo al vi.—Esti nesentema edzino! Ĉu mi malfeliĉigoslin per mia indiferenteco? Ĉar edzo postulas por sia feliĉo pli ol malvarman amikecon. Cetere, mi sentas nevenkeblan malŝaton por ligiloj, kiuj forrabus de mi mian liberecon.»
«Kian liberecon, Monica? La liberecon por revadi kaj pensadi? Faru Dio, ke ĝi estu de vi forprenita, la libereco, kiu igas vin malforta kaj malsana. Pripensu, infano, kiam ni loĝos en la kampobieno apud Moll, kiom feliĉige tiam estus, se vi havus amikon por trakuri kun vi la erikejon, por viziti kun ni la fagon kaj la rivereton,—por esti al ni kunulo en la soleco? Ĉar ĉio tio ĉi, infano, estas malvarma kaj kvazaŭmorta, se amsento ne venas ĝin vivigi; la koro sekiĝas, kiam oni ne povas ĝin elverŝi en alian koron.»
«Patro, tio povas esti vera; sed Adolf ne estas filo de l’ erikejo. Ĉu li komprenus kion diras la reviga bruetado de l’ griloj? Ĉu abiaroj ombrokovris la ludojn de lia infaneco? Ĉu la senlimeco de l’ erikeja maro kaj ĝia nemezurebla ĉielo ne ŝajnus al li unutonaj,—al li, infano el la montaro? Ho, jes, konfesu tion, patro; inter mi kaj mia erikejo li estus fremdulo, kiu ne komprenus nian lingvon.»
La vortoj de Monica ne plaĉis al ŝia patro; lia vizaĝo alprenis malgajan esprimon, kaj, sin pleneturnante al sia filino, li diris per akcentita voĉo:
«Monica, mia infano, ĉu la peto de via patro do havas nenian potencon sur vian koron? Dum longaj jaroj mi por Adolf apud vin petegis; mi rimarkigis lian belecon, lian kuraĝon, lian famon, por naski en via koro ameman senton; mi diris, ke en Dresdeno li savis vian patron je kosto de sia sango,—kaj mi petis, kiel rekompencon por li kaj por mi, ke vi konsentu alligi lin al nia familio per solenaj ligiloj. Vi rifuzis kaj rifuzas ankoraŭ. Kial? Por resti tute liverita al revoj, kiuj mortigas vin!—Ĉu ĉar vi ne amas lin? Sed li ne petas de vi amon.»
Monica mire rigardis sian patron kaj ripetis:
«Li ne petas de mi amon?—Kion li do postulas de mi?»
La kolonelo daŭrigis kun premanta tono:
«Fine tamen, ho Monica, vi devigas min diri al vi ion kio neniam devis eliri el mia buŝo. Aŭskultu do, kaj admiru la viron, kiun vi malŝatas. Monica, de multaj jaroj vi marŝas kun rapidaj paŝoj al la tombo; neniam mi ĵetas sur vin miajn rigardojn, mia karega kaj sola infano, ne vidante la morton ĉe via flanko. Ho, la certeco ke mi perdos vin, dum jaroj jam disŝiras mian koron: tiu minacanta glavo super mia kapo ankaŭ plimallongigas mian vivon, kaj misuferas nedireblajn suferojn. Mi legigis Adolf en mia timanta koro; mi diris ke restas nur unu rimedo por liberigi vin de viaj misteraj revoj kaj de certa morto. Mi mem, mi, via patro, petegis lin ke li montru al vi amon kaj petu vian manon; li, kiu iam savis la patron, ankaŭ volis savi la infanon. Li havis aliajn amligilojn: riĉecon, honoron, belecon, ĉion posedis lia fianĉino; kaj tamen, incitita de grandanimeco, de sinoferemo, li rompis tiujn promesojn por fari al mi kaj al vi netakseblan bonfaron. Li, la bela junulo, al kiu ĉio ridetis en la mondo, li konsentis ligi sian vivon al tiu de malsana kaj por li sensenta junulino; li rezignis la esperon iam vivi en la montaro apud sia maljuna patrino kaj sekvus nin en la dezertojn de l’ erikejo. Kaj ĉio tio ĉi por konservi la vivon al vi, kiu malŝatas lin; por, kvazaŭ protektanta anĝelo, forpeli la morton de via flanko. Ho, Monica, ĉu tia grandanimeco en vi naskos nenion pli ol dankeman senton? Ĉu ĉiuj kordoj estas rompitaj en via koro, tiel ke vi nenion alian havas por respondi ol ne?»
Profunde kortuŝita estis Monica, ŝia vizaĝo ja sufiĉe tion montris. Ŝi respondis jene la demandon al ŝi faritan:
«Patro, mi estis maldanka al Adolf kaj al vi, mi tion konfesas malĝojanime; sed, kion vi ja postulasde mi! Komprenu do, bona patro, ke oni petas la neniigon de ĉiuj miaj memoraĵoj. Efektive, se mi konsentus fariĝi la edzino de Adolf, mi donus al li vastan lokon en mia koro. Ne maldanka mi restus: mi kompensus al li lian animnoblecon per milda amikeco, se ne per varma amo. Kaj tiam mi devus rezigni ĉion, kion lasis al mi mia antaŭa vivo.»
Esprimo de ĝojo aperis sur la vizaĝo de la kolonelo; li prenis la manon de sia filino kaj diris:
«Kara Monica, la ofero de viaj revoj estas necesa por la plilongigo de via vivo. Mi petas vin, estu kuraĝa; diru al mi ke vi akceptas Adolf kiel edzon; igu min feliĉa. Ho, karega infano, vidu, mi petegas vin kun kunigitaj manoj, diru ke vi konsentas, diru jes!»
Videble la junulino tremis, dum ŝi mute antaŭenklinis la kapon.
«Infano, infano!» ripetis la kolonelo, «ne lasu preteriĝi la bonan inspiron. Diru jes, ho, diru jes!»
Malrapide Monica relevis la kapon kaj respondis decidite:
«Nu, patro, se tio povas feliĉigi vin...»
Subite ŝin trafis neatendita emocio; ŝi altigis la fingron kaj aŭskultis tremante al murmuranta bruo.
«Kion vi aŭdas?» kriis la kolonelo mirigite.
«Aŭskultu! aŭskultu!» respondis Monica kun feliĉega rideto.
Nun de malantaŭ la fenestro penetris kelkaj sonoj en la salonon, kaj la kolonelo aŭdis distingeble la kanton:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
La kolonelo konis la nekompreneblan potencon de tiu kanto sur la animon de sia filino; krom tio li tiun ĉi fojon konsideris ĝin kiel insulton, faritan al li pri lia humila deveno; kolero forportis lin, kaj, tiregante la sonorilŝnuron, li malbonhumore piedfrapis sur la planktapiŝon.
«Mi volas scii,» li kriis, «kiu tie ĉi kuraĝas min insulti!»
Servisto aperis por ricevi la ordonon de sia mastro; tiu ĉi kolere diris:
«Senhontulo staras ekstere kantante sub la fenestro. Iru kun viaj kunuloj; kaptu lin; mi volas lin vidi. Se li kontraŭstaras, uzu perforton.»
«Ho, patro,» kriis Monica leviĝante, «kion vidiras, perforton? Ĉu vi scias kontraŭ kiu?»
«Ni vidos,» respondis la kolonelo kolere.
La juna fraŭlino reiris al la tablo kaj sidiĝis kun videbla timo.
Oni aŭdis malfermi kaj refermi la dompordegon. Tiam la servisto venis en la ĉambregon kaj diris al sia mastro:
«Kolonelo, estas malriĉa almozulo, tiel malforta kaj malsana, ke li apenaŭ povas antaŭeniri. La malfeliĉulo ne povis al ni longe kontraŭstari. Li estas en la vestiblo. Ĉu ni simple lasos lin foriri?»
«Ne, ne,» kriis la kolonelo, «mi volas ke tiu enigmo estu klarigata.—Monica, kio tiel tremigas vin? Ĉu vi do konas la almozulon?—Iru, oni konduku lin ĉi tien!»
Apenaŭ la malfeliĉa viro, kun klinita kapo kaj mallevitaj okuloj, aperis ĉe la pordo de l’ salono, kiam Monica eligis kriegon, kaj, al li kurante, ŝi prenis lian manon dum ŝi ekkriis:
«Jan, Jan, ĉu estas vi?»
«Estas mi, fraŭlino,» respondis la junulo, ne levante la okulojn.
La kolonelo staris unu momenton mirigite kaj frotis sian frunton, kvazaŭ subita penso leviĝis en lia spirito. Li tamen rapide forpelis sian suspekton,kaj, prenante la brakon de l’ junulo, li delikate fortiris lin ĝis velura seĝo kaj devigis lin sur ĝi sidiĝi. Monica ne estis ellasinta la manon de Jan; ŝi ankaŭ mute rigardis teren.
La kolonelo, reirinte en sian apogseĝon, diris al la junulo:
«Jan Daelmans, kial vi ne rememoris min dum la malfeliĉo? Ĉu mi ne diris apud la izolita farmdomo, ke mi estos via protektanto, se iam vi iun bezonus? Mi vidas kian gradon de mizero vi atingis; sed de hodiaŭ vi ne plu suferos malriĉecon, junulo. Havu kuraĝon; mi ne estas maldanka kaj volas ekkvitigi mian kalkulon kun vi.»
Tion dirante, la kolonelo iris al komodo, prenis el ĝi plenmanon da Napoleonoj, kaj, metante ilin sur tableton, apud la junulo, li diris:
«Vidu, mia amiko, ne estas almozo, kiun mi al vi prezentas; estas malgranda kompensaĵo de tio kion vi iam faris por mia filino. Mi petas vin, akceptu tion de mi, kiu volas esti por vi amiko kaj protektanto.»
Jan altigis siajn profunde mallevitajn okulojn de la tableto al la kolonelo kaj sopiris, ĉagrene grincridante:
«Oron! ĉiam oron!»
Kaj rigardante siajn disŝiritajn vestojn, li aldiris:
«Jes, oro al mi utilus; mi tiam povus aĉeti vestojn kaj rekompenci ŝin kiu min flegis.—Sed, sinjoro, ŝparu al mi tiun humiligon: ne estas el viaj manoj, ke mi akceptus monon, eĉ se ĝi servus al mi por elaĉeti mian morton!»
Dum tiuj vortoj Jan estis movinta la manon kaj eltirinta ĝin el la mano de Monica. La emociita kaj ĉiam tremanta fraŭlino estis irinta al sia seĝo kaj sidis tie, mute kaj fikse rigardante la junulon.
«Sed, Jan, mia amiko,» daŭrigis la kolonelo, «vi estas maljusta kontraŭ mi kaj kontraŭ vi mem. Se vi ne volas monon, diru do al mi kion mi povas por vi fari; estos por mi feliĉo fari al vi ian servon. Se vi permesas al mi fari al vi komplezon, mi estos al vi danka.»
«Vi volas fari al mi servon!» respondis la junulo. «Nu, mi petas de vi unu favoron. Ĉu vi al mi ĝin donos?»
«Parolu, Jan, mi plenumos vian deziron. Kion vi volas?»
La junulo iom plirektigis sur la seĝo siajn lacegajn membrojn kaj ŝajnis sin pretigi por io solena. Tiam li diris:
«Kolonelo van Milgem, morgaŭ komenciĝos pormi nova vivo: mi starigos netransireblan limmuron inter mia estinteco kaj mia estonteco. Oni ne tiel facile sin elŝiras el memoraĵoj, kiuj kunkreskis kun nia cerbo kaj nia koro kiel partoj de nia vivo. Kaj eble mi estus falinta en tiu batalo sur la randon de tombo malfermita; la sorto servis al mi: mi estas nun en la ĉeesto de ŝi, kiu sole en la mondo povas min kompreni! Ke mi povu paroli, ke mi longatempe kaj seninterrompe povu paroli, ke ŝi aŭdu kia estis mia sorto sur tiu ĉi tero,—kaj tiam, tiam mi, ne ĝoje sed submetiĝe, adiaŭdiros al la revo kiu min mortigas. Jen, kolonelo van Milgem, jen estas la favoro, kiun mi de vi petegas. Konsentu, ke mi parolu,—ne koleru pri tio kion mi diros: vi donas al mi pli ol la vivon!»
Estis io tiel dolĉa kaj sufera en la voĉo de l’ junulo, ke la kolonelo sin sentis profunde kortuŝita. Cetere li estis treege scivola por aŭdi klarigon, en kiu li esperis trovi certigitaj iajn konjektojn. Li do diris afable:
«Parolu, mia amiko, kaj nenion timu: mi atente aŭskultos vin.»
La junulo do komencis per malrapida kaj sufera voĉo:
«Mi estis juna, kontenta pri mia sorto kaj amantala vivon. Mia sentema koro min puŝis por konsideri nian servistinon kiel mian fratinon; laŭ ŝia sufero kaj ŝia mizero, kreskis mia amikeco al ŝi,—naiva kaj pura sento, kiu nekonscie enradikiĝis en mia koro, kaj poste, fariĝinte detruanta fajro, konsumos min interne. Kolonelo, mi sentas ankoraŭ brulanta en mia mano la lokon, en kiu sur la erikejo vi metis la Napoleonojn de la humiligo. Kio! vi pensis per iom da koto de l’ tero min konsoli pri la rabo de mia fratino? Kaj vi mortigis min! Tiam, ho, tiam mi jam komprenis la senlimecon de mia malfeliĉo; dubo kaj malespero dispremegis tiun ĉi koron, en kiu via foriro estis lasinta la sangan glavon de l’ amdoloro. Ĉion mi forgesis por nutri nur unu plorigan rememoron; dum multaj jaroj mi verŝis miajn larmojn ĉe la fago; mi ankaŭ atendis kaj esperis sur la Sablomonto; mi ankaŭ maldikiĝis kaj malfortiĝis. Nenio povis min konsoli, nenio min tuŝi; nekapabla por labori, indiferenta por ĉio, mi vivis en suferiga revmondo;—kaj mi vidis mian patrinon malsana sur ŝia lito, ne trovante lokon en mia koro por ia nova doloro. Ĉiuj, kiuj konis min, kompatis min, malfeliĉan frenezulon. Mi enamiĝis en miajn proprajn larmojn, ĉar ili fluis pro ŝi kiun mi bedaŭris. Plorado estis mia vivo, ĝemado mia parolo. Mia fortika korpofandiĝis kvazaŭ neĝo sub la pasieco de mia koro;—kaj, paŝanta ombro, mi vagadis kvazaŭ fantomo tra la foliaro, kiu ankaŭ estis aŭdinta ŝiajn plendojn.—Iama amiko de mia patro volis perforte min fortiri de la loko de mia naskiĝo; li esperis min resanigi. Sed mi kontraŭstaris la petojn de ĉiuj, kiuj min amis. Kial? Ĉu pro tio ke la ĉielo de l’ erikejo estas pli blua? Ke la aero tie portas aromajn bonodorojn? Ke la senlimeco de l’ ebenaĵo ĉarmas kaj altigas la spiriton? Ho, ne, ne. Tie ŝi estis vivinta, tie estis la vojeto de ŝi laŭirita. Ho, mi sciis kiuj herberoj iam estis fleksiĝintaj sub ŝia korpo; mi sciis retrovi sur la ŝeloj de l’ arboj la lokon, kie ŝi iam metis sian manon, kaj la kreskaĵojn, kiuj iam brilis per la perloj de ŝiaj okuloj.—La arboj, la erikejo, la rivereto, ĉio havis tie por mi lingvon, kiu parolis pri ŝi. Tie mi neniam estis sola; ŝi ĉiam staris flanke de mi, ĉirkaŭita kun mi per la nebulo de l’ mondforgeso. El la aleeto la suda vento portis al mi ŝian voĉon; el la bruetado de l’ griloj ŝi kantis por mi la allogan Rikke-tikke-tak!—Neesprimebla estis tamen mia sufero; mi konsciis kiel premantan veraĵon, ke ŝi plu neniam venos. Mi por ĉiam estis perdinta mian fratinon kaj ĝojis pro l’ espero de baldaŭa morto.—La maljuna pastro de Desschel kaj la larmoj de miamalsana patrino fine min vokis al pli bonaj sentoj, kaj donis al mi, dum unu momento, sufiĉan forton por kontraŭstari ŝian rememoron. Mi volis forpeli tiun turmentantan bildon, min eltiri el ŝia tiraneco sur mian animon, min savi el la dolorabismo en kiu mi estis enprofundiĝinta, denove plenumi miajn forgesitajn devojn al Dio kaj mia patrino. Mi iris al Meĥleno por, post jarojn daŭranta studado, serĉi en la ekleziula profesio armilon kontraŭ ŝia persekutado.—Ve, kiu diros kion mi suferis en la izoleco de la Seminario! Kiu diros, kiel ĝissange mia koro kaj mia animo estis vunditaj en tiu malespera batalo kontraŭ ŝi! Kion ajn mi faris aŭ decidis, aŭ kien ajn mi iris, ĉiam ŝi ĉeestis, por, kiel tiranino, eltiri ĉiujn aliajn pensojn el mia spirito! Ŝi, ĉiam ŝi!—Kun la scienco kreskis ankoraŭ la forto de mia imago, kaj nur tiam ŝi ekposedis eĉ la plej intimajn aspirojn de mia revanta animo. Ĉiam silenta, mi apartigis min de miaj kunlernantoj; mi kaŝis min en mallumaj anguloj por ke mi povu nemokate kanteti la kanton de Rikke-tikke-tak; mi estis la objekto de ĝenerala malestimo; nenio povis resanigi min, nek la severeco de miaj profesoroj, nek iliaj afablaj admonoj. Fine alproksimiĝis la tempo kiam mi devos decidi, ĉu mi akceptas la ekleziulan profesion. Sed, ho Dio, por kiopovis al mi utili pripensado? Mi estis neinda por proksimiĝi al la altaro, kaj nekapabla eĉ por preĝi; neniam mi altigis mian voĉon aŭ mian penson al la ĉielo, sen ke inter Dio kaj mi ŝia bildo sin intermetis! Mi rifuzis, tiom pro konvinkiĝo pri mia malindeco kiom pro konsilo de miaj kompatemaj profesoroj. Mi forlasis la Seminarion. Mia patrino estis mortinta: mi havis ankoraŭ malgrandan parton de mia heredaĵo. Mia vivo fariĝis senzorga revovagado; nezorganta pri estonteco, kiu estis al mi indiferenta, mi rapide elspezis tion kion mi ankoraŭ posedis. Mizero min ankaŭ trovis sensenta; mi dormis sub la blua ĉielo, sub ĉaretoj aŭ sur la urbaj fortikaĵoj; mi lasis malsaton trabori mian inteston; kaj, kun mokrido sur la lipoj, mi akceptis la panon de l’ kompato. Kio estis por mi la vivo kaj kio la suferoj de l’ korpo kompare kun la konsumanta doloro de mia koro? Nenio en la mondo povis min tuŝi, nenio min veki el mia apatio. Senĉese vidi ŝian bildon antaŭ miaj okuloj, ŝin enpense alparoli, murmure ripeti la kanton,—tio estis mia vivo: ĉio cetera estis en mi mortinta.»
Nun la junulo silentis unu momenton; li spiregis pro laceco.
Monica kapkuŝis sur la tablo kaj kredeble maldolĉeploris, ĉar dum tiu paŭzo oni aŭdis la spiregadon de ŝia premata brusto. Kurbiĝinte kaj teren rigardante, la kolonelo sidis senmove sur sia seĝo.
La junulo daŭrigis:
«Unufoje ankoraŭ, laŭ la konsilo de amikoj, mi provis fortan kuracilon. Mi verŝis alkoholaĵojn per plengorĝoj en mian korpon, kaj ebria falis teren.—Nenio, nenio povis al mi helpi; antaŭ miaj malkvietegaj okuloj staris ankoraŭ ŝia bildo!.... Iun tagon, mi neniam forgesos ĝin, kiam mi malrapide laŭpaŝis la Meirplacon, mi subite ekvidis ŝin rapide preterveturantan. Ŝia nedaŭra rigardo kvazaŭ sago traboris mian animon, mia koro rompiĝis en mia malkvietega brusto; mi svenante falis teren. Baldaŭ tamen mi povis restariĝi kaj foriri por kaŝi mian maltrankviliĝon en la izoleco. Vespere mi kuŝiĝis sur ŝarĝveturilo por dormi. Cerbofebro brulis kvazaŭ fajro en mia kapo; en mia nekonscieco mi renversiĝis de la ĉaro kaj falis kun la kranio sur la ŝtonojn, tiel ke sangofluo el mi elŝprucis.—Malriĉa virino akceptis min en sia subtegmenta ĉambro; ŝi flegis min kvazaŭ patrino; al ŝi mi de nun dediĉas mian vivon. Ŝia dolĉa kaj sinoferema amo estas trovinta la vojon al mia koro kaj okupanta lokon flanke de l’ altrudiĝema bildo. Nun mi konscias la eblecon porreakiri mian liberecon: mi devas vivi por ami kaj rekompenci mian novan patrinon. Faru Dio, ke ankaŭ tiu ĉi lasta espero ne estu vana,—se ne, la tombo, kiu por mi malfermiĝas, punos mian malestimindan malfortecon. Morgaŭ mi ne plu konos vin, fraŭlino, nek vin, kolonelo van Milgem! Forgesu vi ankaŭ, ke iu suferis neesprimeblajn turmentojn pro la rememoro de via infano; mi kvitigas vin pri tio kion vi al mi ŝuldas. Pardonu al mi, la malfeliĉa frenezulo, la sentimajn vortojn kiujn mi kuraĝas paroli; se iafoje vi iom interesiĝis je la juna kamparano, pardonu la senkarnan skeleton kiu sidas antaŭ vi. Kaj vi, fraŭlino, ho, mi petegas vin, rememoru min en viaj preĝoj, por ke mi trovu fortojn por mia lasta batalo kontraŭ vi.—Lasu min nun foriri, vi plu neniam aŭdos nek vidos min.—Adiaŭ, Dio vin superŝutu ambaŭ per feliĉo!»
Dum la elparolo de tiuj ĉi lastaj vortoj, Jan estis leviĝinta kaj volis alproksimiĝi al la pordo; sed subite Monica restariĝis, ŝi malantaŭen ĵetis siajn harbuklojn, forigis la larmojn el siaj okuloj, kaj tiam, etendante la fingron kiel ordonon, ŝi kriis:
«Restu! Restu!»
Kaj surgenuiĝante kun kunigitaj manoj antaŭ sia patro, ŝi petegis:
«Ho, patro, pardonu min, pardonu min! Restigu lin, se ne, mi mortos! En miaj revoj ŝvebis ankaŭ lia bildo; li estis mia frato, mia protektanto, mia amato! Ho, Dio, li foriras! Nur li povas min savi. Donu lin al mi! donu lin al mi! Vi ankaŭ verŝas larmojn, vi sentis kion li suferis! Ho, nur li, aŭ la tombo min posedos! Patro, bona patro, ne lasu min al la morto! Mi vivos, mi resaniĝos, mi vin benos! Pro la memoro de mia mortinta patrino, donu lin al mi!»
La kolonelo faris subitan movon kaj restarigis sian filinon per la mano; tiam, kun emociita voĉo, li diris:
«Jen estis do la enigmo! Tia koro!—Nu, Monica, estu savita, mia infano! Li estu via edzo!»
Akra krio eliĝis el la brusto de Jan; li unue peze apogis sin sur la seĝo, sed falis svenante sur la tapiŝon, dum Monica kun etenditaj brakoj al li kuris.
En la jaro 1831a, mallongan tempon post la Revolucio, soldato marŝis, portante la pafilon sur laŝultro kaj la tornistron sur la dorso, tra la erikejo inter Moll kaj Desschel. Li baldaŭ alproksimiĝis al granda farmejo, kiu aspektis kiel kampobieno, kaj montris sian loĝbileton al viro kiu staris sur la sojlo. Tiu ĉi vokis servistinon, kaj ambaŭ, per amikaj elmontraĵoj, deprenis de la soldato lian tornistron kaj aliajn necesaĵojn. La juna militisto miris pri tiu kora akcepto, kaj, frapante la ŝultron de la kamparano, li diris senceremonie:
«Vi militservis, ĉu ne, farmisto?»
«Tamen ne,» respondis la kamparano, «sed vi certe trovos iujn tie ĉi, kiuj povas paroli pri milito kaj bataloj.—Eniru, amiko: la ŝinko kaj la biero jam staras sur la tablo.»
Enirante, la soldato vidis, sidantan apud la angulo de la fajrejo, viron, kies vizaĝo kaj grizaj haroj tuj inspiris al li respekton. Longa cikatro tra lia vizaĝo kaj la rubando de la Honorlegio sur lia vesto, vidigis ke li estas tiu pri kiu la kamparano estis dirinta: «kiu scias paroli pri milito kaj bataloj».
La maljuna militisto salutis la soldaton per bonvolema rideto kaj montris al li la tablon, kvazaŭ li volus diri: manĝu unue kaj trinku; poste ni parolos.
Dum la soldato plenumis tiun bonan konsilon kajmanĝis la al li prezentitajn nutraĵojn, li scivole lasis vagadi siajn okulojn sur la personojn kiuj estis ĉirkaŭ li.—En la fundo de la ĉambro virino sidis antaŭ ŝpinrado; apud ŝi staris la viro, kiun li unue estis vidinta sur la sojlo de la farmdomo. Saneco kaj kvieta ĝojo heligis ilian vizaĝon, kaj estis kvazaŭ amradio brilis en iliaj okuloj, ĉiufoje kiam ili unu la alian rigardis. Ĉe l’ alia flanko de la virino sidis maljunega Avinjo, kiu per siaj rigidaj fingroj ankoraŭ sur puntkuseno intermovis la plektilojn.
Kiam la soldato estis dum kelka tempo direktinta siajn okulojn al tiu parto de la ĉambro, li aŭdis malantaŭ si strangan kanton, kies neordinara ritmo lin rigardigis al la fajrejo. Sur ĉiu genuo de la viro kun la cikatro li nun vidis rajdantan sankoloran infanon,—knabeton kaj knabineton,—kaj estis dum la kantado, ke la avo rajdigis la infanetojn.
Baldaŭ la juna soldato interkonatiĝis kun ĉiuj loĝantoj de la farmejo. Li trovis tiom da dolĉa ĝuado inter tiuj homoj, kiuj ĉiuj ŝajnis kunigitaj per sama ligilo de amo kaj dankemo, ke, post dumonata restado, li ne povis sin deteni verŝi larmojn, kiam li estis devigata adiaŭdiri la paceman kaj feliĉan familion, kiu konsideris kaj amis lin kiel filon.
Je la momento kiam li, kun la tornistro sur la dorso, estis preta por foriri, ĉiuj kunhejmanoj venis ĉe la pordon kaj etendis ankoraŭ al li la manon de l’ amikeco; li, kun malsekaj okuloj, suriris la erikejan vojon, kaj, post kelkaj paŝoj sin turnante, li kriis kortuŝite:
«Adiaŭ, sinjoro kolonelo van Milgem! Adiaŭ, farmisto Daelmans! Adiaŭ, farmmastrino! Adiaŭ, Avinjo Teerlinck! Adiaŭ!»
Alveninte sur la erikejo, la soldato diris al si mem:
«Se mi estus verkisto aŭ poeto, mi rakontus tiun strangan historion.—Eble mi iam fariĝos tia. Nu, nu, sensencaĵo!»
Kaj tiam, plirapidigante sian marŝadon, li antaŭenpaŝis laŭ la ritmo de kanto, kiun li certe estis lerninta ĉe la farmejo. Li kantis:
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fero varmiĝas,Brako leviĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Rikke-tikke-tak, Rikke-tikke-tu!Fer’ malmoliĝas,Kor’ kuraĝiĝas.Frapu vi, nu!Rikke-tikke-tu.
Sinjoro leganto, vi vidas, ĉu ne, ke la juna soldato plenumis sian promeson?
PIEDNOTOJ:[4]Westmal, vilaĝo, kiu kuŝas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l’ erikejo.[5]Fajrolaboristoestas tiu, kiu, dum la forĝado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.[6] Laŭ popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (Noto de la tradukintino).[7]Erikbulojestas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenaĵo oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disĵetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antaŭflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loĝis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek aŭ pliaj jaroj de ĝi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l’ odoro de la erikfajroj.[8] Vilaĝo en Kempenlando, al kiu oni sendas la frenezulojn por esti flegataj.[9] Oni nomasKempenlandola vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo.[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian ŝparkaseton en ŝtrumpo, kiu kutime estas kaŝita sub la tegmentaj tegoloj.[11] Arĝenta monero de dekses kaj duona soldoj.
[4]Westmal, vilaĝo, kiu kuŝas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l’ erikejo.
[4]Westmal, vilaĝo, kiu kuŝas je kvar horoj da piediro malproksime de Antverpeno, sur la granda vojo al Turnhout, meze de l’ erikejo.
[5]Fajrolaboristoestas tiu, kiu, dum la forĝado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.
[5]Fajrolaboristoestas tiu, kiu, dum la forĝado, turnas la feron per la prenilo kaj tiel gvidas la laboron.
[6] Laŭ popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (Noto de la tradukintino).
[6] Laŭ popola plimallongigo: Driessens, kies domo estas bruldetruita. (Noto de la tradukintino).
[7]Erikbulojestas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenaĵo oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disĵetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antaŭflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loĝis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek aŭ pliaj jaroj de ĝi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l’ odoro de la erikfajroj.
[7]Erikbulojestas buloj de mallonga eriko, kiujn sur la tuta erikeja ebenaĵo oni forigas per fosilo de la supro de la tero. Tiuj erikbuloj estas bruligataj kiel torfo kaj disĵetas en la aeron specialan odoron, kiu dum favora vetero antaŭflarigas la erikejon je mirige granda interspaco. Tiu kiu iafoje loĝis dum kelka tempo en Kempenlando, povas resti dum dudek aŭ pliaj jaroj de ĝi malproksimigita, li tamen rememoros la impreson pri l’ odoro de la erikfajroj.
[8] Vilaĝo en Kempenlando, al kiu oni sendas la frenezulojn por esti flegataj.
[8] Vilaĝo en Kempenlando, al kiu oni sendas la frenezulojn por esti flegataj.
[9] Oni nomasKempenlandola vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo.
[9] Oni nomasKempenlandola vastan erikejan landon, kiu formas la nordan parton de Belgujo.
[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian ŝparkaseton en ŝtrumpo, kiu kutime estas kaŝita sub la tegmentaj tegoloj.
[10] Multaj maljunaj malaltrangaj personoj faras sian ŝparkaseton en ŝtrumpo, kiu kutime estas kaŝita sub la tegmentaj tegoloj.
[11] Arĝenta monero de dekses kaj duona soldoj.
[11] Arĝenta monero de dekses kaj duona soldoj.
Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo,esperantigisM. P.Februaro 1912a.Presejo DE VOS & van der GROENANTWERPEN.1912.
Kun la permeso de la eldonistoj J. Lebègue & Cie, Bruselo,
esperantigisM. P.
Februaro 1912a.
Presejo DE VOS & van der GROENANTWERPEN.1912.
Noto de la tekstpreparinto:Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro.
Noto de la tekstpreparinto:
Mi korektis kelkajn mispresaĵojn de la originala libro.