TRIA AKTO

TRIA AKTO(La sidĉambro enRosmersholm. La fenestroj kaj la antaŭĉambra pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)(Rebekka West, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas sur la apogseĝo.Sinjorino Helsethpaŝadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.)REBEKKA(Post ioma paŭzo)Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiaŭ.SINJORINO HELSETHHo, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi opinias.REBEKKAVi vidis lin, ĉu?SINJORINO HELSETHNur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la dormoĉambro finvestante sin.REBEKKAMi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.SINJORINO HELSETHNe, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj lia bofrato.REBEKKAKio tio do estus, vi pensas?SINJORINO HELSETHMi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al la alia.REBEKKAEblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?SINJORINO HELSETHNe ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!REBEKKAVi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?SINJORINO HELSETHHo, ne estas nur protio. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta?REBEKKAMi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.SINJORINO HELSETHJes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉastiunviron.REBEKKALa plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas.SINJORINO HELSETHHo, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —REBEKKA(ekrigardas ŝin kaŝe)Ĉu?SINJORINO HELSETH(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle)Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.REBEKKA(ordigas la florojn)Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Ĉarvija ne povas scii tiaĵon tiel decide.SINJORINO HELSETHLa fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al Mortensgård.REBEKKA(turnas sin)Ne, — ĉu vi!SINJORINO HELSETHJes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en Rosmersholm.REBEKKAVere, sinjorino Helseth?SINJORINO HELSETHJes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.REBEKKAKajvikonfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.SINJORINO HELSETHNu?REBEKKAKompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —SINJORINO HELSETHEstas fraŭlino West, kiutiondiras, kaj ne mi.REBEKKASed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas scii.SINJORINO HELSETHHm, povus esti, ke mi tamen scias.REBEKKAĈu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?SINJORINO HELSETHNe, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en ĝi.REBEKKAKion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi!SINJORINO HELSETHNe, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.REBEKKAHo, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.SINJORINO HELSETHDio gardu min por ion diri al vi pritio, fraŭlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedaŭrinda malsana sinjorino.REBEKKAKiu kredigis tion al ŝi?SINJORINO HELSETHMalbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.REBEKKAMalbonaj —?SINJORINO HELSETHJes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.REBEKKAKaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?SINJORINO HELSETHHo, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardumianbuŝon. Tamen ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!REBEKKAMi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.SINJORINO HELSETHJes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.REBEKKAĈu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi skribis tiun leteron al Mortensgård?SINJORINO HELSETHEstas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, ke ŝi ne estis.REBEKKASed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski infanojn. Estistiamke la malsano erupciis.SINJORINO HELSETHJestiofrapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.REBEKKA(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro)Cetere, — ĉu ne ankaŭ vi opinias, ketiofunde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth?SINJORINO HELSETHKio, fraŭlino.REBEKKAKe ne venis infanoj. Ĉu?SINJORINO HELSETHHm, mi ne vere scias, kion al tio diri.REBEKKAJes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas aŭskultadi infankriadon.SINJORINO HELSETHInfanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.REBEKKA(rigardas ŝin)Ili ne krias, ĉu?SINJORINO HELSETHNe. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras.REBEKKAVere strange.SINJORINO HELSETHJes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.REBEKKAEstus vere strange —SINJORINO HELSETHĈu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?REBEKKANe, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.SINJORINO HELSETHIli ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.REBEKKAVi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.SINJORINO HELSETHHo, la fraŭlino ne moku min —.(aŭskultas)Tŝ, tŝ, — la pastoro malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie.(Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)(Johannes Rosmer, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la antaŭĉambro.)ROSMERBonan matenon, Rebekka.REBEKKABonan matenon, kara.(iom poste; kroĉas)Vi eliros, ĉu?ROSMERJes.REBEKKALa vetero estas ja bela.ROSMERVi ne venis al mi ĉi-matene.REBEKKANe, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.ROSMERĈu ankaŭ poste vi ne faros?REBEKKAHo, mi ankoraŭ ne scias.ROSMERĈu estas io poŝte por mi?REBEKKA“La Gubernia Gazeto” venis.ROSMER“La Gubernia Gazeto” —!REBEKKAĜi kuŝas tie sur la tablo.ROSMER(metas ĉapelon kaj bastonon flanken)Ĉu estas io —?REBEKKAJes.ROSMERKaj vi ne sendis ĝin supren —REBEKKAVi sufiĉe frue legos ĝin.ROSMERNu tiel.(prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo)— Ĉu! — — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —.(rigardas ŝin)Ili nomas min dizertulo, Rebekka.REBEKKAIli ne mencias nomon.ROSMEREstas ja la sama.(legas pluen)“kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon”.(metas la gazeton sur la tablon)Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.REBEKKAEstas ankoraŭ pli.ROSMER(denove prenas la gazeton)— “pardonon pro nesperta juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ plendo” —.(rigardas ŝin)Kion tio aludas?REBEKKAIli celas min, komprenu.ROSMER(formetas la gazeton)Rebekka, — tio ĉi estas konduto de malhonestuloj.REBEKKAJes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.ROSMER(paŝadas sur la planko)Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco.REBEKKA(ekstaras)Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj glora.ROSMERImagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo, Rebekka.REBEKKAJes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.ROSMERŜajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, — ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita per ĉiuj.(ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze)Ah! Ne per mi.REBEKKANe —? Ne per vi?ROSMEREĉ nepormi.REBEKKAHo, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.ROSMERFeliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, sekura sento de senkulpeco.REBEKKA(rigardas antaŭen)Jes, tio pri kulpo —.ROSMERHo, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —REBEKKANeniel vi!ROSMER(montras tra la fenestro)La akvofalo.REBEKKAHo Rosmer —!(Sinjorino Helsethenrigardas tra la pordo dekstre.)SINJORINO HELSETHFraŭlino!REBEKKAPoste, poste. Ne nun.SINJORINO HELSETHNur unu vorto, fraŭlino.(Rebekkairas al la pordo.Sinjorino Helsethdiras ion al ŝi. Momenton ili parolas flustre kune.Sinjorino Helsethkapsignas kaj eliras.)ROSMER(maltrankvila)Ĉu estis io por mi?REBEKKANe, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.ROSMER(prenas la ĉapelon)Jes, venu. Kaj ni iru kune.REBEKKANe, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi.ROSMERTiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.REBEKKAHo, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!ROSMERBedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.REBEKKAKiel do?ROSMERĜuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.REBEKKAĜuste vidis entio?ROSMER(metas la ĉapelon sur la tablon)Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton amikecon.REBEKKAĈu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?ROSMER— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentis tiel? Diru!REBEKKA(luktas kun si mem)Ho, — mi ne scias kion respondi.ROSMERKaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.REBEKKANe rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?ROSMERŜi rigardis nian rilaton per la okuloj deŝiaamo. Juĝis nian rilaton laŭ la speco deŝiaamo. Kompreneble. Beate ne povis juĝi alimaniere ol ŝi faris.REBEKKASed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?ROSMERPro amo al mi, —siamaniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.REBEKKAHo, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon!ROSMER(skuas la kapon)Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias.REBEKKAKial ne de vi?ROSMERĈar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.REBEKKA(ekdire)Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj. Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.ROSMEREstu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj senkulpa homo.REBEKKAĈu la ĝojo porvido estas tute ne malhavebla, Rosmer?ROSMERLa ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.REBEKKAPor vi, kiu neniam povas ridi?ROSMERTamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.REBEKKANun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen via ĉapelo. Kaj jen via bastono.ROSMER(prenas ambaŭ)Dankon. Kaj vi akompanos?REBEKKANe, ne, mi ne povas nun.ROSMERNu ja. Vi tamen estas kun mi.(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom posteRebekkaekrigardas de malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)REBEKKA(malfermas kaj diras duonlaŭte)Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin.(Ŝi iras al la fenestro.)(Mallonge posterektoro Krollenvenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)KROLLLi do eliris?REBEKKAJes.KROLLĈu li kutimas promeni longe?REBEKKAHo jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —KROLLNe, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.REBEKKADo urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro.Rektoro Krolleksidas sur seĝon apud ŝi.)KROLLFraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes Rosmer.REBEKKANi estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.KROLLNur en la komenco?REBEKKARosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.KROLLMi!REBEKKAKaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.KROLLJen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo.REBEKKACetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —KROLLJes, sed vidu, — estas ĝustetio, kion mi ne kredas.REBEKKAKion vi do kredas?KROLLMi kredas, ke estasvi, kiu staras malantaŭ ĉio.REBEKKATion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.KROLLNe gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.REBEKKA(rigardas lin)Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.KROLL(mallaŭte)Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?REBEKKAĈu mi celis —!KROLLJes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas.REBEKKAVi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi ĉi tien.KROLLJes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.REBEKKAVi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.KROLLCerte ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, — ĝuste ĉar vi portas fridan koron.REBEKKAFridan? Ĉu vi certas?KROLLNun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.REBEKKANe estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.KROLLMi, ĉu!REBEKKAJes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate.KROLLNu, tio do tuŝis lin tiel profunde?REBEKKATion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —KROLLMi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredaĵo de generacio al generacio.REBEKKA(rigardas penseme antaŭen)Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere.KROLLJes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj.REBEKKAAl kiaj kondiĉoj vi aludas?KROLLMi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino West.REBEKKANu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen —KROLLNe estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondiĉoj.REBEKKAKondiĉoj —? Por kio?KROLLKe vi entute koncipiĝisREBEKKAKion vi jen do diras!KROLLMi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.REBEKKATion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!KROLLMi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West —REBEKKA(ekstaras)Ah, tiel! Nun mi komprenas.KROLL— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.REBEKKA(paŝas sur la planko)Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.KROLLLa okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la distrikta kuracisto.REBEKKAVi pravas.KROLLKaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.REBEKKA(ĉe la pordo, rigardas lin moke)Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia ekesto!KROLLKion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.REBEKKA(impete)Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskiĝis.KROLLPardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.REBEKKAVi eraras, mi diras! Vi tute eraras!KROLLVi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la trideka.REBEKKAĈu? Ĉu mi diris?KROLLJes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —REBEKKAHaltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.KROLL(ridetas dubeme)Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?REBEKKAKiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro.KROLLVi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa aĝo?REBEKKAJes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.KROLLJen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.REBEKKA(ekkrias)Ne estas vero!KROLLĈu ne vero?REBEKKANe. Ĉar tion patrino neniam menciis.KROLLĈu ŝi ne faris?REBEKKANe, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.KROLLĈu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? Kielvifaris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la parencaro.REBEKKA(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn)Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!KROLL(ekstaras)Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!REBEKKANenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.KROLLDo vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte reagas.REBEKKA(regas sin)Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskiĝinto.KROLLNu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.REBEKKAJes, eble mi do faris.KROLLNu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne eniris vian sangon.REBEKKA(dubeme)Eble vi pravas.KROLLJes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiamlivolas malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu timemo en la animo! Imagulinelpelita, — persekutata de la rondo al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontraŭstari tion.REBEKKALidevaskontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.KROLLNe tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed — unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.REBEKKAKaj kiu estas ĝi?KROLLVi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.REBEKKALa rilaton al mi?KROLLJes. Vi devas konvinki lin tiel.REBEKKAVi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?KROLLMi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ketiekie estas plej facile rompi ĉiujn tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —REBEKKA— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?KROLLJes, — sincere dirite, — tion mi opinias.REBEKKA(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro)Mi estus dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.KROLLKion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.REBEKKAĈu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.KROLLJam nun! Mi do foriros.REBEKKA(al li)Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.KROLLNe nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.REBEKKAMi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io.KROLL(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon)Nu do, fraŭlino West. Tiel do estu.(Silente dum momento.Johannes Rosmerenvenas de la antaŭĉambro.)ROSMER(vidas larektoron, haltas ĉe la pordo)Ĉu! —Viĉi tie!REBEKKALi preferus ne renkonti vin, kara.KROLL(aŭtomate)Kara!REBEKKAJes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio.KROLLĈutioestas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?REBEKKAKajtion— kaj ion pli.ROSMER(proksimas)Kion celas la vizito hodiaŭ?KROLLMi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.ROSMER(montras al la gazeto)Post tio kio estas skribitatie?KROLLMi ne skribis tion.ROSMERĈu vi faris elpaŝon por reteni tion?KROLLTio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne estis en mia povo.REBEKKA(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin malantaŭ la fornon.)Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.KROLLHo, se vi tion povustielordigi.REBEKKAVenu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.ROSMER(eksidas aŭtomate)Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo —. Kio estas?REBEKKALa trankvilo de la decido.(eksidas)Eksidu ankaŭ vi, rektoro.(Rektoro Krollprenas lokon en la sofo.)ROSMERDecido, vi diras? Kiu decido?REBEKKAMi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.ROSMERSed kion tio signifas!REBEKKAMi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.ROSMERNu!REBEKKAKiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn miajn pri la vivo tiam.(luktante kaj apenaŭ aŭdeble)Kaj jen —KROLLKaj jen?ROSMERSed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.REBEKKA(fortigas sin)Jes, ja, — vi pravas. Vi sciassufiĉepri tio.KROLL(rigardas ŝin fikse)Eble mi foriru.REBEKKANe, sidu, kara rektoro.(al Rosmer)Estis jatio, vidu, — ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion.ROSMERĈu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?REBEKKAMi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.ROSMERKiun muron vi aludas?REBEKKAMi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de tia geedzeco.ROSMERNeniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzecotiamaniere.REBEKKANe, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.KROLL(kapsignas al Rosmer)Ĉu vi aŭdastion?REBEKKA(daŭrigas)Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis.ROSMERAl kiuj agoj vi aludas?KROLLĈu per tio vi volas diri, ke —!REBEKKANu, Rosmer, —.(ekstaras)Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estismi, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de deliro —ROSMER(eksaltas)Rebekka!KROLL(ekstaras de la sofo)— sur la vojojn de deliro!REBEKKASur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.ROSMER(kvazaŭ paralizita)Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? Mi komprenas eĉ ne vorton —!KROLLHo jes. Mi komencas kompreni.ROSMERSed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. Tute nenio!REBEKKAŜi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.ROSMERJes, sed tion mi ja ne tiam faris.REBEKKAMi sciis, ke vi baldaŭ farus.KROLL(kapklinas alRosmer)Aha!ROSMERKaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.REBEKKAIom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.ROSMERKial vi volis foriri — tiam?REBEKKAMi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus okazi, — kio ajn.ROSMERTio do estas, kion vi diris kaj faris.REBEKKAJes, Rosmer.ROSMEREstastio, kion vi nomis agi.REBEKKA(kun rompita voĉo)Mi nomis ĝin tiel, jes.ROSMER(iom poste)Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?REBEKKAJes.KROLLNe ĉion.REBEKKA(rigardas lin timigite)Kio plia estus?KROLLĈu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken — plej eble frue? — Nu?REBEKKA(malrapide kaj malklare)Eble mi ankaŭ diris tion.ROSMER(falas en la apogseĝon apud la fenestro)Kaj tiu araneaĵo el mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble!(rigardas alRebekka)Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, — mi vidas en vi, — tionvimalkonsilis al ŝi!REBEKKAŜi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.ROSMERKaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?REBEKKANe.KROLLVi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?REBEKKAŜi eble komprenis min tiel, mi pensas.ROSMERNu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi cedis la lokon.(eksaltas)Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun teruran ludon!REBEKKAMi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.KROLL(severe kaj aŭtoritate)Vi ne rajtis fari tian elekton!REBEKKA(impete)Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi nepovisĉesi. Midevisprovi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj ĉiam iomete pli. Kaj fineokazis. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas.(mallonga paŭzo)ROSMER(al Rebekka)Kiel vi opinias, ke poste okazos porvi? Post tio ĉi?REBEKKAPor mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.KROLLNeniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?REBEKKA(malvarme, repuŝante)Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.KROLL(alRosmer)Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato.(rigardas al la portretoj)Ho, — tiuj, kiuj forpasis, — nun ili estus vidantaj!ROSMERVi iros al la urbo, ĉu?KROLL(prenas sian ĉapelon)Jes. Plej eble frue.ROSMER(ankaŭ li prenas sian ĉapelon)Mi do akompanos vin.KROLLVi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.ROSMERVenu do, Kroll! Venu do!(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi alRebekka. Iom posteRebekkairas singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)REBEKKA(parolas duonlaŭte al si mem)Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam.(iras de la fenestro)Nu ja!(aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)(Post iomsinjorino Helsethenvenas de dekstre.)SINJORINO HELSETHKio estas, fraŭlino?REBEKKASinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.SINJORINO HELSETHLa valizon?REBEKKAJes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.SINJORINO HELSETHNu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?REBEKKAJes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.SINJORINO HELSETHKaj tiel subite kaj tuje!REBEKKATuj kiam mi pakis.SINJORINO HELSETHNun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi scias?REBEKKAMi neniam plu revenos.SINJORINO HELSETHNeniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro.REBEKKAJes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.SINJORINO HELSETHTimiĝis! Jeĉjo, pro kio?REBEKKAJes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.SINJORINO HELSETHDe blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!REBEKKAHo, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.(ŝanĝas temon)Nu, — do pri la valizo, sinjorino Helseth.SINJORINO HELSETHJes ja. La valizo.(Ambaŭ eliras dekstre.)

(La sidĉambro enRosmersholm. La fenestroj kaj la antaŭĉambra pordo estas malfermitaj. La antaŭtagmeza suno brilas ekstere.)

(Rebekka West, vestita kiel en la unua akto, staras apud la fenestro. Ŝi akvumas la plantojn kaj ordigas. Ŝia kroĉaĵo kuŝas sur la apogseĝo.Sinjorino Helsethpaŝadas kun plumbroso en la mano malpolvante la meblojn.)

REBEKKA(Post ioma paŭzo)Estas strange, ke la pastoro restas tiom longe supre hodiaŭ.

SINJORINO HELSETHHo, tion li ja ofte faras. Sed nun li baldaŭ malsupren venos, mi opinias.

REBEKKAVi vidis lin, ĉu?

SINJORINO HELSETHNur pase. Kiam mi supren portis la kafon, li paŝadis en la dormoĉambro finvestante sin.

REBEKKAMi demandas, ĉar hieraŭ li ne estis tute sanaspekta.

SINJORINO HELSETHNe, li ja tiel aspektis. Kaj mi imagas, ĉu ne estas io inter li kaj lia bofrato.

REBEKKAKio tio do estus, vi pensas?

SINJORINO HELSETHMi ne povas scii. Eble estas tiu Mortensgård, kiu incitis ilin unu al la alia.

REBEKKAEblas. — Ĉu vi scias ion pri tiu Mortensgård?

SINJORINO HELSETHNe ne. Kiel povas la fraŭlino tiel pensi? Tia ulo kia li estas!

REBEKKAVi aludas ĉar li eldonas tiun fian gazeton?

SINJORINO HELSETHHo, ne estas nur protio. — La fraŭlino certe aŭdis, ke li ricevis infanon kun edziniĝinta virino, de kiu la edzo estis forkurinta?

REBEKKAMi aŭdis tion onidire. Sed tio estis longe antaŭ ol mi alvenis.

SINJORINO HELSETHJes Dio, li tiam estis tute juna. Kaj ŝi estus devinta havi pli bonan prudenton ol li. Edzinigi ŝin li ja ankaŭ volis. Sed tio ne permesiĝis. Kaj pro tio li ja akre suferis. — Sed poste tiu Mortensgård prosperis, li. Estas multaj, kiuj serĉastiunviron.

REBEKKALa plimulto de malaltstataj homoj turnas sin prefere al li, kiam io okazas.

SINJORINO HELSETHHo, povus esti ankaŭ aliuloj ol tiuj malaltstataj —

REBEKKA(ekrigardas ŝin kaŝe)Ĉu?

SINJORINO HELSETH(apud la sofo, malpolvigas kaj balaas vigle)Povus esti tiaj homoj, pri kiuj oni ne unue pensis tion, fraŭlino.

REBEKKA(ordigas la florojn)Nu, tio estas io kion vi nur kredas, sinjorino Helseth. Ĉarvija ne povas scii tiaĵon tiel decide.

SINJORINO HELSETHLa fraŭlino opinias, ke mi ne povas scii, ĉu? Jes, certe mi povas. Ĉar, — se mi fine eldiru, — mi mem foje portis leteron al Mortensgård.

REBEKKA(turnas sin)Ne, — ĉu vi!

SINJORINO HELSETHJes, mi efektive faris. Kaj tiu letero estis eĉ skribita ĉi tie en Rosmersholm.

REBEKKAVere, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETHJes, je mia fido, ĝi estis. Kaj sur bela papero ĝi estis skribita. Kaj bela ruĝa sigelvakso estis metita ekstere.

REBEKKAKajvikonfidiĝis porti ĝin? Jes, kara sinjorino Helseth, ne estas malfacile diveni de kiu ĝi estis.

SINJORINO HELSETHNu?

REBEKKAKompreneble de sinjorino Rosmer en ŝia malsaneco —

SINJORINO HELSETHEstas fraŭlino West, kiutiondiras, kaj ne mi.

REBEKKASed kio estis skribita en tiu letero? Nu, ja, — tion vi ne povas scii.

SINJORINO HELSETHHm, povus esti, ke mi tamen scias.

REBEKKAĈu ŝi diris al vi, kion ŝi skribis?

SINJORINO HELSETHNe, ne ĝuste tiel. Sed kiam Mortensgård estis ĝin leginta, li komencis pridemandi min kaj profunde kaj longe, kaj tiel mi komprenis kio estis en ĝi.

REBEKKAKion vi kredas ke estis en ĝi? Ho kara, bona sinjorino Helseth, diru al mi!

SINJORINO HELSETHNe, fraŭlino. Ne por ĉio en la mondo.

REBEKKAHo, al mi vi povas ja paroli. Ni estas ja tiaj bonaj amikinoj.

SINJORINO HELSETHDio gardu min por ion diri al vi pritio, fraŭlino. Mi ne povas ion alian diri, ol ke estis io malbela, kion ili estis kredigintaj al la bedaŭrinda malsana sinjorino.

REBEKKAKiu kredigis tion al ŝi?

SINJORINO HELSETHMalbonaj homoj, fraŭlino West. Malbonaj homoj.

REBEKKAMalbonaj —?

SINJORINO HELSETHJes, tion mi dufoje diras. Vere malbonaj homoj ili estus estintaj.

REBEKKAKaj ĉu vi divenas kiuj ili estis?

SINJORINO HELSETHHo, mi ja scias kion mi kredas. Sed Dio gardumianbuŝon. Tamen ĉirkaŭiras en la urbo iu sinjorino — hm!

REBEKKAMi vidas je vi, ke estas sinjorino Kroll.

SINJORINO HELSETHJes, ŝi estas io aparta, ŝi. Al mi ŝi ja ĉiam tenis sin altece. Kaj al vi ŝi neniam havis simpatian okulon.

REBEKKAĈu vi opinias, ke sinjorino Rosmer estis mense plene sana, kiam ŝi skribis tiun leteron al Mortensgård?

SINJORINO HELSETHEstas strange pri la prudento, fraŭlino. Tute freneza mi opinias, ke ŝi ne estis.

REBEKKASed ŝi ja fariĝis freneza, kiam ŝi sciiĝis, ke ŝi ne povis naski infanojn. Estistiamke la malsano erupciis.

SINJORINO HELSETHJestiofrapis ŝin tre forte, la bedaŭrinda sinjorino.

REBEKKA(prenas la kroĉaĵon kaj eksidas apud la fenestro)Cetere, — ĉu ne ankaŭ vi opinias, ketiofunde estis bona por la pastro, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETHKio, fraŭlino.

REBEKKAKe ne venis infanoj. Ĉu?

SINJORINO HELSETHHm, mi ne vere scias, kion al tio diri.

REBEKKAJes, kredu min. Estis la pli bona por li. Por pastoro Rosmer ne konvenas aŭskultadi infankriadon.

SINJORINO HELSETHInfanetoj ne krias en Rosmersholm, fraŭlino.

REBEKKA(rigardas ŝin)Ili ne krias, ĉu?

SINJORINO HELSETHNe. En ĉi tiu bieno la infanetoj neniam kriis, tiom longe kiom homoj memoras.

REBEKKAVere strange.

SINJORINO HELSETHJes, ĉu ne strange. Sed estas eco en la parencaro. Kaj aldone estas alia stranga afero. Kiam ili fariĝas pli grandaj, ili neniam ridas. Neniam ridas tiom longe kiom ili vivas.

REBEKKAEstus vere strange —

SINJORINO HELSETHĈu la fraŭlino unu solan fojon vidis aŭ aŭdis la pastoron ridi?

REBEKKANe, — kiam mi pripensas, mi preskaŭ samopinias, ke vi pravas. Sed ŝajnas al mi, ke la homoj ja ne multe ridas en ĉi tiu distrikto.

SINJORINO HELSETHIli ne faras. Tio komencis en Rosmersholm, laŭdire. Kaj eble disvastiĝis kvazaŭ iu infekto, ankaŭ tio, mi opinias.

REBEKKAVi estas pensema virino, vi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETHHo, la fraŭlino ne moku min —.(aŭskultas)Tŝ, tŝ, — la pastoro malsuprenvenas. Li ne ŝatas vidi la balailon ĉi tie.(Ŝi eliras tra la pordo dekstre.)

(Johannes Rosmer, kun bastono kaj ĉapelo en la mano, venas de la antaŭĉambro.)

ROSMERBonan matenon, Rebekka.

REBEKKABonan matenon, kara.(iom poste; kroĉas)Vi eliros, ĉu?

ROSMERJes.

REBEKKALa vetero estas ja bela.

ROSMERVi ne venis al mi ĉi-matene.

REBEKKANe, — mi ne faris. Ne hodiaŭ.

ROSMERĈu ankaŭ poste vi ne faros?

REBEKKAHo, mi ankoraŭ ne scias.

ROSMERĈu estas io poŝte por mi?

REBEKKA“La Gubernia Gazeto” venis.

ROSMER“La Gubernia Gazeto” —!

REBEKKAĜi kuŝas tie sur la tablo.

ROSMER(metas ĉapelon kaj bastonon flanken)Ĉu estas io —?

REBEKKAJes.

ROSMERKaj vi ne sendis ĝin supren —

REBEKKAVi sufiĉe frue legos ĝin.

ROSMERNu tiel.(prenas la gazeton kaj legas starante apud la tablo)— Ĉu! — — “ne povas sufiĉe averti kontraŭ senkarakteraj dizertuloj” —.(rigardas ŝin)Ili nomas min dizertulo, Rebekka.

REBEKKAIli ne mencias nomon.

ROSMEREstas ja la sama.(legas pluen)“kaŝitaj perfiduloj kontraŭ la bona tasko” —. — “Judasnaturoj, kiuj senhonte konfesas sian defalon, tuj kiam ili opinias, ke la avantaĝa kaj plej profita momento venis”. “Senrespekta atenco al la memoro de honorindaj antaŭuloj” —. — “dum atendo ke la potenculoj de la momento ne forgesas konvenan rekompencon”.(metas la gazeton sur la tablon)Kaj tiel ili skribas pri mi. Tiuj, kiuj konas min de post longe kaj intime. Tion kion ili mem ne kredas. Tion en kio ili scias ke ne ekzistas vera vorto, — ili tamen skribas.

REBEKKAEstas ankoraŭ pli.

ROSMER(denove prenas la gazeton)— “pardonon pro nesperta juĝpovo” —. — “korupta influo, — eble ankaŭ etendita al aferoj, kiujn ni ne volas fari temon por publika priparolo aŭ plendo” —.(rigardas ŝin)Kion tio aludas?

REBEKKAIli celas min, komprenu.

ROSMER(formetas la gazeton)Rebekka, — tio ĉi estas konduto de malhonestuloj.

REBEKKAJes, ŝajnas al mi, ke ili ne rajtas mokriproĉi Mortensgård.

ROSMER(paŝadas sur la planko)Savo estas necesa. Ĉio bona en la homo pereas, se tio ĉi permesiĝas daŭri. Sed ĝi ne faru! Ho, kiom ĝoja, — kiom ĝoja mi sentus min, se mi kapablus iomete lumigi en tiu suspektinda abomeneco.

REBEKKA(ekstaras)Jes, ĉu ne? En tio ĉi vi povas vivi por io granda kaj glora.

ROSMERImagu, se mi povus veki ilin al memrekono. Igi ilin penti kaj honti pri si mem. Proksimigi ilin unu al la alia neofendeme, — en amo, Rebekka.

REBEKKAJes, metu ĉiujn viajn kapablojn en tion, kaj vidu ke vi gajnos.

ROSMERŜajnas al mi, ke mi devus sukcesi. Ho, kia feliĉego estus vivi la vivon. Ne plu malamika lukto. Nur konkurado. Ĉiuj okuloj rigardante la saman celon. Ĉiuj voloj, ĉiuj animoj progresantaj, — supren, — ĉiu laŭ sia propra naturdonita vojo. Feliĉo por ĉiuj, — kreita per ĉiuj.(ekrigardas eksteren, skuiĝas kaj diras peze)Ah! Ne per mi.

REBEKKANe —? Ne per vi?

ROSMEREĉ nepormi.

REBEKKAHo, Rosmer, ne lasu la dubon preni vin.

ROSMERFeliĉo, — kara Rebekka, — feliĉo estas unue la trankvila, ĝoja, sekura sento de senkulpeco.

REBEKKA(rigardas antaŭen)Jes, tio pri kulpo —.

ROSMERHo, pri tio vi ne povas juĝi. Sed mi —

REBEKKANeniel vi!

ROSMER(montras tra la fenestro)La akvofalo.

REBEKKAHo Rosmer —!

(Sinjorino Helsethenrigardas tra la pordo dekstre.)

SINJORINO HELSETHFraŭlino!

REBEKKAPoste, poste. Ne nun.

SINJORINO HELSETHNur unu vorto, fraŭlino.

(Rebekkairas al la pordo.Sinjorino Helsethdiras ion al ŝi. Momenton ili parolas flustre kune.Sinjorino Helsethkapsignas kaj eliras.)

ROSMER(maltrankvila)Ĉu estis io por mi?

REBEKKANe, nur dommastrinaj aferoj. — Nun vi devus eliri en la freŝan aeron, kara Rosmer. Iri vere longe, vi devus.

ROSMER(prenas la ĉapelon)Jes, venu. Kaj ni iru kune.

REBEKKANe, kara, mi ne povas nun. Iru sola. Sed forĵetu tiujn pezajn pensojn. Promesu al mi.

ROSMERTiujn mi neniam povos forĵeti de mi, — mi timas.

REBEKKAHo, ĉu io tiel senbaza povu kapti vin tiel forte —!

ROSMERBedaŭrinde, — ĝi ne estas senbaza. Mi kuŝis pensadante la tutan nokton. Beate eble tamen ĝuste vidis.

REBEKKAKiel do?

ROSMERĜuste vidis, kiam ŝi kredis, ke mi amas vin, Rebekka.

REBEKKAĜuste vidis entio?

ROSMER(metas la ĉapelon sur la tablon)Mi pensadas pri tiu demando, — ĉu ni du la tutan tempon ruzis nin mem — kiam ni nomis nian rilaton amikecon.

REBEKKAĈu vi aludas, ke ĝi same ĝuste povus nomiĝi —?

ROSMER— amo. Jes, mi pensas tion. Eĉ dum kiam Beate vivis, estis vi, al kiu mi donis miajn pensojn. Estis sole vi al kiu mi sopiris. Estis ĉe vi, ke mi sentis tiun trankvilan, ĝojan, senavidan feliĉon. Kiam ni vere pripensas, Rebekka, — nia kuna vivo komencis kiel dolĉa, sekreta infana enamiĝo. Sen postuloj kaj sen revoj. Ĉu ne ankaŭ vi sentis tiel? Diru!

REBEKKA(luktas kun si mem)Ho, — mi ne scias kion respondi.

ROSMERKaj estas tiu intima vivo, kunaj unu al la alia kaj por ni reciproka, kiun ni prenis por amikeco. Ne, kara, — nia rilato estis spirita geedzeco — eble tuj post la unuaj tagoj. Tial estas kulpo en mi. Mi ne rajtis, — ne rajtis pro Beate.

REBEKKANe rajtis vivi feliĉe? Ĉu vi tion kredas, Rosmer?

ROSMERŜi rigardis nian rilaton per la okuloj deŝiaamo. Juĝis nian rilaton laŭ la speco deŝiaamo. Kompreneble. Beate ne povis juĝi alimaniere ol ŝi faris.

REBEKKASed kiel vi povas kulpigi vin mem pro la iluzioj de Beate?

ROSMERPro amo al mi, —siamaniere, — ŝi ĵetis sin en la akvofalon. Tiu fakto staras firma, Rebekka. El ĝi mi neniam liberiĝos.

REBEKKAHo, ne pensu pri io alia ol la granda, bela tasko, por kiu vi oferis vian vivon!

ROSMER(skuas la kapon)Ĝi neniam estos realigebla. Ne de mi. Ne post tio, kion mi nun scias.

REBEKKAKial ne de vi?

ROSMERĈar neniam gajnos afero, kiu fontis en kulpo.

REBEKKA(ekdire)Ho tiu hereda dubo, — hereda timo, — heredaj skrupuloj. Ili parolas ĉi tie pri mortuloj, kiuj reaperas kiel kuregantaj, blankaj ĉevaloj. Ŝajnas al mi, ke tio ĉi estas io tia.

ROSMEREstu tio, kiel tio estu. Kion tio helpus, kiam mi ne povas kvitigi min je tio? Kaj kredu min, Rebekka. Estas kiel mi diras. Afero kiu gajnu daŭran venkon, — tiu estu antaŭen portata de ĝoja kaj senkulpa homo.

REBEKKAĈu la ĝojo porvido estas tute ne malhavebla, Rosmer?

ROSMERLa ĝojo? Jes, kara, — ĝi estas.

REBEKKAPor vi, kiu neniam povas ridi?

ROSMERTamen. Kredu, ke mi havas grandan talenton por esti ĝoja.

REBEKKANun vi promenadu, kara. Longe, — tre longe. Ĉu vi aŭdas? — Jen via ĉapelo. Kaj jen via bastono.

ROSMER(prenas ambaŭ)Dankon. Kaj vi akompanos?

REBEKKANe, ne, mi ne povas nun.

ROSMERNu ja. Vi tamen estas kun mi.

(Li eliras tra la antaŭĉambro. Iom posteRebekkaekrigardas de malantaŭ la malfermita pordo. Poste ŝi iras al la pordo dekstre.)

REBEKKA(malfermas kaj diras duonlaŭte)Nun jen, sinjorino Helseth. Nun vi povas enlasi lin.(Ŝi iras al la fenestro.)

(Mallonge posterektoro Krollenvenas de dekstre. Li salutas silente kaj formale kaj tenas la ĉapelon en la mano.)

KROLLLi do eliris?

REBEKKAJes.

KROLLĈu li kutimas promeni longe?

REBEKKAHo jes. Sed hodiaŭ mi ne certas. Kaj se vi ne volas renkonti lin —

KROLLNe, ne. Estas vi al kiu mi volas paroli. Kaj nur duope.

REBEKKADo urĝas uzi la tempon. Eksidu, sinjoro rektoro.

(Ŝi eksidas en la apogseĝon ĉe la fenestro.Rektoro Krolleksidas sur seĝon apud ŝi.)

KROLLFraŭlino West, — vi apenaŭ povas percepti, kiom profunde kaj dolore tuŝas mian koron — tiu ŝanĝo, kiu okazis en Johannes Rosmer.

REBEKKANi estis pretaj, ke tiaĵo okazus — en la komenco.

KROLLNur en la komenco?

REBEKKARosmer havis la certan esperon, ke frue aŭ malfrue vi irus kun li.

KROLLMi!

REBEKKAKaj vi kaj ĉiuj liaj aliaj amikoj.

KROLLJen vidu! Tiel malforta estas lia juĝkapablo, kiam temas pri homoj kaj rilatoj en la vivo.

REBEKKACetere, — kiam li nun sentas devige liberigi sin al ĉiuj flankoj —

KROLLJes, sed vidu, — estas ĝustetio, kion mi ne kredas.

REBEKKAKion vi do kredas?

KROLLMi kredas, ke estasvi, kiu staras malantaŭ ĉio.

REBEKKATion kredigis al vi via edzino, rektoro Kroll.

KROLLNe gravas de kiu mi havas la ideon. Sed certe estas, ke mi portas fortan dubon, — ege fortan dubon, mi diras, — kiam mi pripensas kaj analizas vian tutan konduton ekde via alveno ĉi tien.

REBEKKA(rigardas lin)Ŝvebas en mia memoro, ke estis tempo, kiam vi portis fortan fidon al mi, kara rektoro. Varman fidon mi dirus.

KROLL(mallaŭte)Kiun viron vi ne povus sorĉi, — kiam vi celus?

REBEKKAĈu mi celis —!

KROLLJes, vi celis. Tiel stulta mi ne plu estas, ke mi imagas al mi, ke estis iu sento en la ludo. Vi nepre volis aranĝi por vi eniron en Rosmersholm. Fikse lokigi vin ĉi tie. Pri tio mi helpus vin. Nun mi vidas.

REBEKKAVi do tute forgesis, ke estas Beate, kiu petegis al mi translokiĝi ĉi tien.

KROLLJes, kiam vi estis ankaŭ ŝin sorĉinta. Aŭ ĉu povas nomiĝi amikeco, kion ŝi sentis por vi? Ĝi ŝanĝiĝis al diigo, — al adoro. Ĝi ekscesiĝis al, — kion nomi ĝin? — al ia desperata enamiĝo. Jes, tiu estas la ĝusta vorto.

REBEKKAVi devas nepre memori la staton de via fratino. Pri mi, mi certas, ke oni ne povas diri, ke mi iel estas ekzaltita.

KROLLCerte ne. Sed des pli danĝera vi fariĝas por la homoj, kiujn vi volas superpotenci. Vi facile agas intence kaj laŭ difinita planado, — ĝuste ĉar vi portas fridan koron.

REBEKKAFridan? Ĉu vi certas?

KROLLNun mi tute certas. Alie vi ne estus povinta restadi ĉi tie jaron post jaro sekvante vian celon tiel neskueble. Nu jes, — vi atingis, kion vi volis. Vi prenis lin kaj la tuton en vian potencon. Sed por realigi tion, vi ne detenis vin fari lin malfeliĉa.

REBEKKANe estas vero. Ne estas mi. Estas vi mem, kiu faris lin malfeliĉa.

KROLLMi, ĉu!

REBEKKAJes, kiam vi puŝis lin en la imagon, ke li estas kulpa pri la terura fino de Beate.

KROLLNu, tio do tuŝis lin tiel profunde?

REBEKKATion vi do povas imagi. Tiel mola animo kiel la lia —

KROLLMi pensis, ke tielnomata liberigita viro scius malrespekti ĉiujn skrupulojn. — Sed jen tiel do estas! Ho jes, — funde mi ja tion sciis. La posteulo de tiuj viroj, kiuj ĉi tie el la portretoj rigardas nin, — li evitos eltiri sin de tio, kio nevendeble pasis kiel heredaĵo de generacio al generacio.

REBEKKA(rigardas penseme antaŭen)Johannes Rosmer havas profundajn radikojn en la parencaro. Certe kaj vere.

KROLLJes, kaj tion vi devus respekti, se vi havus bonkorecon por li. Sed kompreneble vi ne povis atenti tiajn konsiderojn. Viaj kondiĉoj estas ja grandege malsimilaj al la liaj.

REBEKKAAl kiaj kondiĉoj vi aludas?

KROLLMi pensas pri la kondiĉoj en la komenco. En la origino, — fraŭlino West.

REBEKKANu tiel. Jes, vere — mi venis el tre malriĉaj kondiĉoj. Sed tamen —

KROLLNe estas stato kaj pozicio, al kiuj mi aludas. Mi pensas pri la moralaj kondiĉoj.

REBEKKAKondiĉoj —? Por kio?

KROLLKe vi entute koncipiĝis

REBEKKAKion vi jen do diras!

KROLLMi tion diras nur, ĉar ĝi klarigas vian tutan konduton.

REBEKKATion mi ne komprenas. Mi volas ĉion scii!

KROLLMi vere opiniis, ke vi jam ĉion scias. Alie estus strange, ke vi lasis vin adopti de doktoro West —

REBEKKA(ekstaras)Ah, tiel! Nun mi komprenas.

KROLL— ke vi prenis lian nomon. La nomo de via patrino estis Gamvik.

REBEKKA(paŝas sur la planko)Mia patra nomo estis Gamvik, sinjoro rektoro.

KROLLLa okupo de via patrino devis ja ofte meti ŝin en rilaton kun la distrikta kuracisto.

REBEKKAVi pravas.

KROLLKaj li prenas vin al si, — tuj kiam via patrino mortis. Li traktas vin severe. Sed tamen vi restas ĉe li. Vi scias, ke li postlasos al vi eĉ ne ŝilingon. Vi ricevis ja nur keston da libroj. Kaj tamen vi persistas ĉe li. Indulgas lin. Vartas lin eĉ al la fino.

REBEKKA(ĉe la pordo, rigardas lin moke)Kaj ĉar mi ĉion tion faris, — tion vi klarigas per kredo, ke estis io malĉasta, — io krima en mia ekesto!

KROLLKion vi faris por li, mi deduktas el senpera filina instinkto. Vian tutan vivadon ceteran mi rigardas kiel sekvon de via origino.

REBEKKA(impete)Sed ne troviĝas vera vorto en tio, kion vi diras! Kaj mi povas pruvi! Ĉar doktoro West ne estis veninta al Finnmark, kiam mi naskiĝis.

KROLLPardonu, — fraŭlino. Li alvenis la jaron antaŭe. Tion mi esploris.

REBEKKAVi eraras, mi diras! Vi tute eraras!

KROLLVi diris antaŭhieraŭ, ke vi havas dudek naŭ jarojn. Estas en la trideka.

REBEKKAĈu? Ĉu mi diris?

KROLLJes. Vi faris. Kaj el tio mi povas kalkuli —

REBEKKAHaltu! Ne helpas kalkuli. Ĉar mi povas same bone tuj diri al vi: Mi estas unu jaron pli aĝa ol mi ŝajnigas.

KROLL(ridetas dubeme)Vere? Jen io nova. Kiel tio okazis?

REBEKKAKiam mi plenumis la dudek-kvinan, ŝajnis al mi, — senedza kia mi estis, — ke mi fariĝis tro maljuna. Kaj mi decidis mensogi pri unu jaro.

KROLLVi? Liberigita virino. Ĉu vi havas antaŭjuĝojn rilate al geedziĝa aĝo?

REBEKKAJes, estis ege stulte, — kaj ankaŭ ridinde. Sed ĉiam alpendiĝas io aŭ alia, de kio oni ne povas liberigi sin. Ni ja estas tiaj.

KROLLJen do pri tio. Sed la kalkulo tamen povas esti ĝusta. Ĉar doktoro West faris rapidan viziton tie la jaron antaŭ ol li dungiĝis.

REBEKKA(ekkrias)Ne estas vero!

KROLLĈu ne vero?

REBEKKANe. Ĉar tion patrino neniam menciis.

KROLLĈu ŝi ne faris?

REBEKKANe, neniam. Kaj ankaŭ ne doktoro West. Neniam per sola vorto.

KROLLĈu ne estus, ĉar ili ambaŭ havis kaŭzojn por transsalti jaron? Kielvifaris, fraŭlino West. Estas eble karakterizaĵo en la parencaro.

REBEKKA(paŝadas ĉirkaŭe, pugnigas kaj tordas la manojn)Ne eblas. Estas nur io, kion vi volas kredigi al mi. Neniam je la mondo ke tio ĉi estas vero. Ne povas esti vero! Neniam je la mondo —!

KROLL(ekstaras)Sed kara, — kial je Dio vi ekscitiĝas? Vi vere konsternas min! Kion mi kredu kaj pensu —!

REBEKKANenion. Vi nek kredu nek pensu ion ajn.

KROLLDo vi vere devas klarigi al mi, kial vi pri tiu ebleco, — tiel forte reagas.

REBEKKA(regas sin)Estas ja tute simple, rektoro Kroll. Mi ne volas esti traktata kiel nelegitima naskiĝinto.

KROLLNu tiel. Nu ja, ni nur notu tiun klarigon — ĝis plue. Sed vi do konservis iun — antaŭjuĝon ankaŭ je tiu punkto.

REBEKKAJes, eble mi do faris.

KROLLNu, mi opinias, ke estas same pri la plimulto de tio, kion vi nomas vian liberecon. Vi legis kaj kaptis aron da novaj ideoj. Vi sciiĝis pri esploro en diversaj regionoj, — esploroj, kiuj aspekte renversas grandan parton de tio ĉe ni ĝis nun nerenversebla kaj neatakebla. Sed ĉio tio restas nur scio en vi, fraŭlino West. Nur scio. Ĝi ne eniris vian sangon.

REBEKKA(dubeme)Eble vi pravas.

KROLLJes, nur provu vin mem, kaj vi vidos! Kaj kiam tiel estas pri vi, oni ja komprenas kiel statas pri Johannes Rosmer. Estas ja pura, klara frenezaĵo, — tiel ĵeti sin ĝuste en la pereon, kiamlivolas malkaŝe ekstari kaj konfesi sin apostato! Imagu, — li kun tiu timemo en la animo! Imagulinelpelita, — persekutata de la rondo al kiu li ĝis nun apartenis. Elmetata al senkonsideraj atakoj de la elstaraj altuloj en la socio. Neniam en sia vivo li estos viro por kontraŭstari tion.

REBEKKALidevaskontraŭstari! Nun estas tro malfrue por retiri sin.

KROLLNe tro malfrue. Neniel. Kio okazis, ni povas silentigi, — aŭ estas almenaŭ klarigebla kiel nura pasinta, eĉ se bedaŭrinda, eraro. Sed — unu dispozicio tamen estas ja nepre necesa.

REBEKKAKaj kiu estas ĝi?

KROLLVi devas konvinki lin leĝigi la rilaton, fraŭlino West.

REBEKKALa rilaton al mi?

KROLLJes. Vi devas konvinki lin tiel.

REBEKKAVi do absolute ne povas liberigi vin de la opinio, ke nia rilato bezonas — esti leĝiĝinta, kiel vi diras?

KROLLMi ne volas ekrilati pli proksime en la aferon mem. Sed vere mi opinias esti observinta, ketiekie estas plej facile rompi ĉiujn tielnomatajn antaŭjuĝojn, estas en — hm —

REBEKKA— en la rilato inter viro kaj virino, vi aludas?

KROLLJes, — sincere dirite, — tion mi opinias.

REBEKKA(paŝadas sur la planko kaj rigardas tra la fenestro)Mi estus dirinta, — ke tiel estus ke vi pravus, rektoro Kroll.

KROLLKion vi per tio aludas? Vi esprimas vin tiel strange.

REBEKKAĈu! Sed ni ne parolu pli pri tiuj aferoj. — Ah, — jen li venas.

KROLLJam nun! Mi do foriros.

REBEKKA(al li)Ne, — restu. Ĉar nun vi ion aŭdos.

KROLLNe nun. Ŝajnas al mi ke mi ne toleras vidi lin.

REBEKKAMi petas, — restu. Faru. Aŭ vi pentos poste. Estas la lasta fojo, ke mi petas al vi pri io.

KROLL(rigardas ŝin surprize kaj demetas la ĉapelon)Nu do, fraŭlino West. Tiel do estu.

(Silente dum momento.Johannes Rosmerenvenas de la antaŭĉambro.)

ROSMER(vidas larektoron, haltas ĉe la pordo)Ĉu! —Viĉi tie!

REBEKKALi preferus ne renkonti vin, kara.

KROLL(aŭtomate)Kara!

REBEKKAJes, sinjoro rektoro. Rosmer kaj mi — ni amike parolas unu al la alia. La rilato inter ni kondukis al tio.

KROLLĈutioestas, kion vi promesis, ke mi aŭdu?

REBEKKAKajtion— kaj ion pli.

ROSMER(proksimas)Kion celas la vizito hodiaŭ?

KROLLMi volis ankoraŭfoje provi haltigi vin kaj gajni vin reen.

ROSMER(montras al la gazeto)Post tio kio estas skribitatie?

KROLLMi ne skribis tion.

ROSMERĈu vi faris elpaŝon por reteni tion?

KROLLTio estus nepravigebla al la afero, kiun mi servas. Cetere ĝi ne estis en mia povo.

REBEKKA(ŝiras la gazeton en pecojn, kunĉifas ilin kaj ĵetas ilin malantaŭ la fornon.)Jen. Nun ĝi estas el la vido. Kaj ke ĝi ankaŭ estu el la animo. Ĉar ne venos pli el tiaĵo, Rosmer.

KROLLHo, se vi tion povustielordigi.

REBEKKAVenu, kaj ni eksidu karaj. Ĉiuj tri. Kaj mi diros ĉion.

ROSMER(eksidas aŭtomate)Kio estas al vi, Rebekka! Tiu sinistra trankvilo —. Kio estas?

REBEKKALa trankvilo de la decido.(eksidas)Eksidu ankaŭ vi, rektoro.

(Rektoro Krollprenas lokon en la sofo.)

ROSMERDecido, vi diras? Kiu decido?

REBEKKAMi volas redoni al vi, kion vi bezonas por vivi la vivon. Vi rericevu vian ĝojan senkulpecon, kara amiko.

ROSMERSed kion tio signifas!

REBEKKAMi volas nur rakonti. Nenio alia bezoniĝas.

ROSMERNu!

REBEKKAKiam mi venis ĉi tien el Finnmark — kune kun doktoro West, — ŝajnis al mi, ke kvazaŭ malfermiĝis por mi nova, granda, vasta mondo. La doktoro estis al mi instruinta iom el ĉio. Ĉiujn scietojn miajn pri la vivo tiam.(luktante kaj apenaŭ aŭdeble)Kaj jen —

KROLLKaj jen?

ROSMERSed, Rebekka, — tion ĉi mi ja scias.

REBEKKA(fortigas sin)Jes, ja, — vi pravas. Vi sciassufiĉepri tio.

KROLL(rigardas ŝin fikse)Eble mi foriru.

REBEKKANe, sidu, kara rektoro.(al Rosmer)Estis jatio, vidu, — ke mi volis partopreni en la nova tempo, kiu rompis al si vojon. Partopreni en la novaj ideoj. — Rektoro Kroll iun fojon rakontis al mi, ke Ulrik Brendel dum tempo havis grandan potencon super vi, dum vi ankoraŭ estis knabo. Ŝajnis al mi, ke mi povus denove revivigi tion.

ROSMERĈu vi venis ĉi tien kun kaŝa intenco —?

REBEKKAMi deziris, ke ni du iru kune antaŭen en libereco. Ĉiam antaŭen. Ĉiam plu antaŭen. — Sed staris ja tiu sombra, netransirebla muro inter vi kaj la tuta, plena liberiĝo.

ROSMERKiun muron vi aludas?

REBEKKAMi pensas, Rosmer, ke vi ne povis libere kreski, krom en la klara sunbrilo. Kaj vi malfortiĝadis kaj defaladis ĉi tie en la sombro de tia geedzeco.

ROSMERNeniam antaŭe vi parolis al mi pri mia geedzecotiamaniere.

REBEKKANe, mi ne kuraĝis, ĉar tiaokaze mi estus vin timiginta.

KROLL(kapsignas al Rosmer)Ĉu vi aŭdastion?

REBEKKA(daŭrigas)Sed mi bone komprenis kie estas via savo. La sola savo. Kaj jen mi agis.

ROSMERAl kiuj agoj vi aludas?

KROLLĈu per tio vi volas diri, ke —!

REBEKKANu, Rosmer, —.(ekstaras)Restu sidanta ankaŭ vi, rektoro Kroll. Sed nun mi malkaŝigu. Ne estis vi, Rosmer. Vi estas senkulpa. Estismi, kiu logis —, kiu kaŭzis, ke Beate logiĝis sur la vojojn de deliro —

ROSMER(eksaltas)Rebekka!

KROLL(ekstaras de la sofo)— sur la vojojn de deliro!

REBEKKASur la vojojn, — kiuj kondukis al la akvofalo. Nun vi ambaŭ scias.

ROSMER(kvazaŭ paralizita)Sed mi ne komprenas —. Kion ŝi estas diranta? Mi komprenas eĉ ne vorton —!

KROLLHo jes. Mi komencas kompreni.

ROSMERSed kion vi do faris! Kion vi do povis diri al ŝi? Estas ja nenio. Tute nenio!

REBEKKAŜi eksciis, ke vi estis vin laboriganta el la malnovaj antaŭjuĝoj.

ROSMERJes, sed tion mi ja ne tiam faris.

REBEKKAMi sciis, ke vi baldaŭ farus.

KROLL(kapklinas alRosmer)Aha!

ROSMERKaj jen? Kio pli? Nun mi volas scii ankaŭ la reston.

REBEKKAIom poste — mi petegis al ŝi permeson foriri de Rosmersholm.

ROSMERKial vi volis foriri — tiam?

REBEKKAMi ne volis foriri. Mi volis resti, kie mi estis. Sed mi diris al ŝi, ke estus la pli bona por ni ĉiuj — se mi malaperus entempe. Mi komprenigis al ŝi, ke se mi restus pli longe, — povus, — povus okazi, — kio ajn.

ROSMERTio do estas, kion vi diris kaj faris.

REBEKKAJes, Rosmer.

ROSMEREstastio, kion vi nomis agi.

REBEKKA(kun rompita voĉo)Mi nomis ĝin tiel, jes.

ROSMER(iom poste)Ĉu vi nun konfesis ĉion, Rebekka?

REBEKKAJes.

KROLLNe ĉion.

REBEKKA(rigardas lin timigite)Kio plia estus?

KROLLĈu vi ne fine kredigis al Beate, ke estis necese, — ne nur ke estis pli bone, — sed estis necese, pro vi kaj Rosmer, ke vi forirus aliloken — plej eble frue? — Nu?

REBEKKA(malrapide kaj malklare)Eble mi ankaŭ diris tion.

ROSMER(falas en la apogseĝon apud la fenestro)Kaj tiu araneaĵo el mensogo kaj trompo ŝi, — la malfeliĉa malsanulino, kredadis! Kredis plene kaj fide! Tiel neŝanceleble!(rigardas alRebekka)Kaj neniam ŝi turnis sin al mi. Neniam per unu vorto! Ho, Rebekka, — mi vidas en vi, — tionvimalkonsilis al ŝi!

REBEKKAŜi estis ja enkapiginta, ke ŝi, — kia edzino seninfana, ne rajtis esti ĉi tie. Kaj ŝi imagis, ke estas ŝia devo al vi cedi la lokon.

ROSMERKaj vi, — vi faris nenion por tiri ŝin el tiu imagaĵo?

REBEKKANe.

KROLLVi plifortigis ĝin, ĉu? Respondu! Ĉu vi ne faris?

REBEKKAŜi eble komprenis min tiel, mi pensas.

ROSMERNu ja, — kaj por via volo ŝi klinis sin en ĉiuj aferoj. Kaj ŝi cedis la lokon.(eksaltas)Kiel povis — kiel povis vi daŭrigi tiun teruran ludon!

REBEKKAMi opiniis, ke estas elekto inter du vivoj, Rosmer.

KROLL(severe kaj aŭtoritate)Vi ne rajtis fari tian elekton!

REBEKKA(impete)Sed ĉu vi opinias, ke mi agadis kun malvarma, ruza animo! Mi ne estis tia, en tiu tempo, kiel nun, rakontante kio okazis. Kaj estas ja du specoj de volo en homo, mi pensas! Mi volis forigi Beate. Iel. Sed mi neniam kredis, ke okazus. Ĉe ĉiu paŝo, kiun mi kuraĝis fari antaŭen, estis kvazaŭ io kriis en mia interno: Nun ne pluen! Eĉ ne paŝon pluen! — Kaj tamen mi nepovisĉesi. Midevisprovi iometon ankoraŭ. Nur iometon. Kaj iomete pli — kaj ĉiam iomete pli. Kaj fineokazis. — Estas tiel, ke tiaĵo okazas.(mallonga paŭzo)

ROSMER(al Rebekka)Kiel vi opinias, ke poste okazos porvi? Post tio ĉi?

REBEKKAPor mi povos okazi kio ajn. Ne multe gravas.

KROLLNeniu vorto indikante penton. Vi eble neniun sentas?

REBEKKA(malvarme, repuŝante)Pardonu, sinjoro rektoro, — tio estas afero, kiu ne rilatas al aliuloj. Ĝin mi prizorgos mem.

KROLL(alRosmer)Kaj kun tiu virino vi vivas sub la sama tegmento. En intima rilato.(rigardas al la portretoj)Ho, — tiuj, kiuj forpasis, — nun ili estus vidantaj!

ROSMERVi iros al la urbo, ĉu?

KROLL(prenas sian ĉapelon)Jes. Plej eble frue.

ROSMER(ankaŭ li prenas sian ĉapelon)Mi do akompanos vin.

KROLLVi volas! Jes mi pensis, ke ni ne estus vin tute perdintaj.

ROSMERVenu do, Kroll! Venu do!

(Ambaŭ eliras tra la antaŭĉambro sen rigardi alRebekka. Iom posteRebekkairas singardeme al la fenestro kaj elrigardas inter la floroj.)

REBEKKA(parolas duonlaŭte al si mem)Ne trans la ponton, eĉ ne hodiaŭ. Iras supre. Neniam transvenas la akvofalon. Neniam.(iras de la fenestro)Nu ja!(aliras kaj tiras la sonorilŝnuron)

(Post iomsinjorino Helsethenvenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETHKio estas, fraŭlino?

REBEKKASinjorino Helseth, bonvolu serĉi mian valizon de la subtegmento.

SINJORINO HELSETHLa valizon?

REBEKKAJes, la bruna valizo el foka felo, kiel vi scias.

SINJORINO HELSETHNu ja. Sed Dio gardu min, — ĉu la fraŭlino volas vojaĝi?

REBEKKAJes, — nun mi volas vojaĝi, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETHKaj tiel subite kaj tuje!

REBEKKATuj kiam mi pakis.

SINJORINO HELSETHNun mi neniam aŭdis tiaĵon! Sed la fraŭlino certe revenos, mi scias?

REBEKKAMi neniam plu revenos.

SINJORINO HELSETHNeniam! Sed, bona Dio, kiel estos ĉi tie en Rosmersholm, kiam fraŭlino West ne plu ĉeestas? Nun estis ja tiel bone kaj afable por la pastoro.

REBEKKAJes, sed hodiaŭ mi timiĝis, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETHTimiĝis! Jeĉjo, pro kio?

REBEKKAJes, aspekte mi kaptis videton de blankaj ĉevaloj.

SINJORINO HELSETHDe blankaj ĉevaloj! Meze en taglumo!

REBEKKAHo, ili elkuras kaj frue kaj malfrue, — la blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.(ŝanĝas temon)Nu, — do pri la valizo, sinjorino Helseth.

SINJORINO HELSETHJes ja. La valizo.

(Ambaŭ eliras dekstre.)

KVARA AKTO(La sidĉambro enRosmersholm. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo.Rebekka Weststaras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo.Sinjorino Helsethenvenas de dekstre.)SINJORINO HELSETH(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme)Jes, nun ĉiuj aĵoj estas portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.REBEKKABone. La veturigisto estas mendita, ĉu?SINJORINO HELSETHJes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.REBEKKAMi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je noktomezo.SINJORINO HELSETH(iom hezitanta)Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis tiam?REBEKKAMi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion.SINJORINO HELSETHJes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.REBEKKAEble tio. Aŭ eble tamen ne.SINJORINO HELSETHNe, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!REBEKKAKion vi do imagis, sinjorino Helseth?SINJORINO HELSETHHo, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.REBEKKAPli fidinda?SINJORINO HELSETHJes tion mi efektive diras.REBEKKASed, kara, kion vi per tio aludas?SINJORINO HELSETHMi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin el tio entiamaniero, ne.REBEKKA(rigardas ŝin)Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?SINJORINO HELSETHJe Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kajtiujdu ne povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!REBEKKA(kun rideto)Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?SINJORINO HELSETHNeniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.REBEKKASed hodiaŭ do —?SINJORINO HELSETHNu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi —REBEKKAAha!SINJORINO HELSETHĈar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.REBEKKANu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?SINJORINO HELSETHHo tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja ĉiuj homoj, — fraŭlino West.REBEKKAVera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi aŭskultas?SINJORINO HELSETH(mallaŭte)Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.REBEKKA(skuiĝas)Do tamen —!(decide)Nu jes. Do tiel estu.(Johannes Rosmerenvenas de la antaŭĉambro.)ROSMER(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin alRebekkakaj demandas)Kion tio ĉi signifas?REBEKKAMi forvojaĝos.ROSMERTuj?REBEKKAJes.(al sinjorinoHelseth)Do je la dekunua.SINJORINO HELSETHBone, fraŭlino.(ŝi eliras dekstre)ROSMER(post mallonga paŭzo)Kien vi forvojaĝos, Rebekka?REBEKKANorden per la vaporŝipo.ROSMERNorden? Kion vi faros tie norde?REBEKKAMi ja venis de tie.ROSMERSed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.REBEKKAEĉ ne ĉi tie.ROSMERKion vi pensas entrepreni?REBEKKAMi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.ROSMERFari finon?REBEKKARosmersholm rompis min.ROSMER(atentiĝas)Vi diras —?REBEKKARompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.ROSMERKial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?REBEKKAKara, ni ne parolu pritionun. — Kio do okazis inter vi kaj la rektoro?ROSMERNi repaciĝis.REBEKKANu do. Rezultis do en tio.ROSMERLi kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. — Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.REBEKKANu jes, — eble estas pli bone tiel.ROSMERĈu vi nuntiondiras? Ĉu vinunhavastiunopinion?REBEKKAMi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.ROSMERVi mensogas, Rebekka.REBEKKAMensogas —!ROSMERJes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko.REBEKKAMi kredis, ke ni du kune kapablus.ROSMERNe vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj.Jenkion vi kredis.REBEKKAAŭskultu nun, Rosmer —ROSMER(eksidas peze en la sofon)Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj.REBEKKAAŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo.(eksidas sur seĝon apud la sofo)Mi intencis skribi al vi pri ĉio, — kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi aŭdu tuj.ROSMERĈu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?REBEKKALa granda restas.ROSMERKio granda?REBEKKATio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al ĉio cetera.ROSMER(skuas la kapon)Mi nenion komprenas el tio.REBEKKAEstas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel — komprenu.ROSMERVi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.REBEKKAMi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la komenco detio, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel bedaŭrinde por la tuta vivo.ROSMERKio venis? Parolu, por ke mi komprenu.REBEKKATiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer —!ROSMERAvido? Vi —! Al kio?REBEKKAAl vi.ROSMER(volas eksalti)Kio estas!REBEKKA(haltigas lin)Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.ROSMERKaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!REBEKKAŜajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovaĝa, nesubigebla avido.ROSMER(pene)Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi sidas rakontante!REBEKKAJes, kion vi imagas, Rosmer!ROSMEREl tio, — sub la potenco de tio vi do — vi doagis, kiel vi tion nomas.REBEKKAEstis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.ROSMERKaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.REBEKKAJes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi.ROSMERVi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune.REBEKKAMi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.ROSMERSed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis antaŭ vin. Kaj nun tamen —!REBEKKANeniam mi estis pli fora de la celo ol nun.ROSMER— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi.REBEKKAMi ekkriis en malespero.ROSMERKial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.ROSMERDiru do kiel tio venis.REBEKKAVenis per la vivo kune kun vi.ROSMERSed kiel? Kiel?REBEKKAKiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —ROSMERJes, jes?REBEKKA— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —ROSMERBedaŭrinde, vi pravas.REBEKKASed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, —tiamla granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de mia animo.ROSMERHo, kion do tio signifas, Rebekka!REBEKKAĈio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko sub la meznokta suno norde ĉe ni.ROSMERDiru pli. Ĉion kion vi scias diri.REBEKKANe estas multe pli. Estas nurtio, ke amo burĝonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi estis inter ni du.ROSMERHo, se mi nur scietis eron de tio!REBEKKAPlej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —ROSMERJes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.REBEKKAMomenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — kun la tempo, ne.ROSMERKiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?REBEKKAEstas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭviavivkoncepto, — kiu infektis mian volon.ROSMERInfektis?REBEKKAKaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —ROSMERHo, ĉu tion mi kuraĝus kredi!REBEKKASenriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed —(skuas la kapon)— sed, — sed —ROSMERSed? Nu?REBEKKA— sed ĝi mortigas la feliĉon.ROSMERĈu jenon vi diras, Rebekka?REBEKKAAlmenaŭ por mi.ROSMERJes, sed ĉu vitiontiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin —? Petegus vin —REBEKKAHo, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉarsciu, Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.ROSMERIon pli ol vi jam rakontis?REBEKKAJes. Ion alian kaj pli gravan.ROSMER(kun rideto)Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiaĵo foje tanĝis min.REBEKKAĈu! Kaj tamen —? Tamen? —ROSMERMi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, komprenu.REBEKKASe vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.ROSMER(deturnante)Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi estas, — mi havas forgeson por ĝi.REBEKKASed mi ne.ROSMERHo, Rebekka —!REBEKKAJes, kara, —tioestas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, ke mia propra pasinteco baras min.ROSMERVia pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, — neniun konekson kun vi, — tia kia vinunestas.REBEKKAHo, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De kie mi prenuĝin?ROSMER(peze)Jes, jes, — la senkulpeco.REBEKKALa senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas jatiudogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj homoj —ROSMERHo, ne memorigu min pritio. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere.REBEKKA(mallaŭte)Ne tra la silenta amo, ĉu?ROSMER(penseme)Jes, — estas jatiokio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus.(tordas sin en maltrankvilo)Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?REBEKKAVi ne kredas min, Rosmer, ĉu?ROSMERHo, Rebekka, kielpovasmi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas.REBEKKA(tordas la manojn)Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!ROSMERJes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo.REBEKKASed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi sole!ROSMERHo, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi.REBEKKA(rigardas lin sombre)Kiel vi do povas vivi la vivon.ROSMERMi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi nepovasvivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi.REBEKKAHo, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe frue ni eliros.ROSMER(eksaltas maltrankvila)Do redonu al mi la kredon! La kredon jevi, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!REBEKKAAteston? Kiel mi donu al vi ateston —!ROSMERVidevas!(iras trans la plankon)Mi ne eltenas tiun solecan, — tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)REBEKKA(eksaltas el la seĝo)Ah, — ĉu vi aŭdis!(La pordo malfermiĝas.Ulrik Brendelenvenas. Li surhavas manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li aspektas konfuze.)ROSMERHo, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!BRENDELJohannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!ROSMERKien vi iros tiel malfrue?BRENDELMalsupren la deklivon.ROSMERKiel —?BRENDELNun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio.ROSMERIo okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?BRENDELVi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.ROSMERNu! Mi ne tute komprenas —BRENDELSed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.ROSMERSe estas io, per kiomipovas helpi vin —BRENDELVi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi pruntaĵon?ROSMERJes, jes, bonvole.BRENDELĈu vi povas doni dispone idealon aŭ du?ROSMERKion vi diras?BRENDELDemetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava.REBEKKAĈu vi ne faris vian prelegon?BRENDELNe, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis.REBEKKASed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?BRENDELDum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estisnichtskaj nenio en la tuta afero.ROSMERSed ĉu vi do certe tion scias?BRENDELNe estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio.ROSMERPrezidento?BRENDELNu ja, — la ekscelenco do.Ganz nach Belieben.ROSMERJes, kiu?BRENDELPeder Mortensgård kompreneble.ROSMERĈu!BRENDEL(mistere)Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas fari ĉion, kion li volas.ROSMERHo, ne kredu tion.BRENDELJes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kajtio, — vidu, —tioestas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!ROSMER(mallaŭte)Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam vi venis.BRENDELBien! Prenu nunBeispielde via antaŭa instruisto. Forstreku ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.REBEKKAĈu al mi vi aludas?BRENDELJes, mia alloga marvirinoREBEKKAKial ne estus konstruinde sur mi?BRENDEL(paŝon pli proksimen)Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko.REBEKKAKaj sekve —?BRENDELLa venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.REBEKKAKiu?BRENDEL(prenas gardeme ŝian manartikon)Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, —tie, — ĝustetieĉe la meza artiko.Itemke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si la senegale formitan maldekstran orelon.(malkaptas ŝin kaj turnas sin alRosmer)Adiaŭ, mia venkanta Johannes.ROSMERĈu vi foriros nun? En sombra nokto?BRENDELLa sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi.(Li foriras.)(Momenton estas silente en la ĉambro.)REBEKKA(spiras peze)Ho, kiel naŭze kaj preme estas!(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)ROSMER(eksidas en la apogseĝon apud la forno)Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Videvasforvojaĝi.REBEKKAJes, mi ne vidas elekton.ROSMERNi profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.REBEKKA(aliras kaj eksidas sur la sofon)Kion vi do volas al mi, Rosmer?ROSMERUnue mitiondiras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco.REBEKKA(ridetas)Hm.Miaestonteco.ROSMERMi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita.REBEKKAAnkaŭ tio, vi kara.ROSMERTion vi devus mem kompreni.REBEKKAPasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.ROSMERNu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.REBEKKAJes, mi pensis tiel.ROSMERAnkaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —REBEKKAHo, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.ROSMERPri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.REBEKKAKio estas! Vi do ne intencas —!ROSMERĈu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!REBEKKARekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!ROSMERHo Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.REBEKKASed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.ROSMERJes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.REBEKKA(premas la manojn)Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu povus igi vin kredi?ROSMER(skuiĝas kiel en timo)Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Eĉ ne vorto plu!REBEKKAJes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.ROSMERPlej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.REBEKKANe, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu ĝin.ROSMER(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo)Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon pri la kalkulo? Ĉu?REBEKKAMi estas preta.ROSMERKiam ajn?REBEKKAKiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.ROSMERNi do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. —(interrompas)Ho, ne, ne, ne!REBEKKAJes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.ROSMERĈu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun Beate iris?REBEKKA(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe)Rosmer —!ROSMERJes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuraĝas, — kionŝikuraĝis.REBEKKASed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?ROSMERMi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.REBEKKA(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras sinrege)Vi rericevu vian fidon.ROSMERĈu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?REBEKKAJuĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.ROSMER(metas la manon al la frunto)Estas alloga teruro en tio ĉi —!REBEKKAĈar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min.ROSMER(eksaltas)Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.REBEKKAParolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?ROSMERSed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!REBEKKANe okazos malvenko.ROSMEROkazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.REBEKKAVi ne kredas?ROSMERNeniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto.REBEKKASed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm —nun.Pro kio mi kulpis, — mi devas pentofari.ROSMER(rigardas ŝin fikse)Ĉujenvi staras?REBEKKAJes.ROSMER(decide)Nu bone. Kajmiestas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.REBEKKA(misinterpretas lin)Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi.ROSMERHo, en mi ne plu estas io savinda.REBEKKAEstas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.ROSMERSe vi iros, — mi iros kune.REBEKKA(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —ROSMERMi kuniras, diras mi.REBEKKAAl la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.ROSMERVi tion rimarkis, ĉu?REBEKKA(peze kaj rompite)Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.ROSMERRebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon.(faras kion li diras)Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.REBEKKA(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)Dankon, Rosmer.(malkaptas lin)Kaj nun mi iros — ĝoja.ROSMEREdzo kaj edzino devas kune iri.REBEKKANur al la ponteto, Rosmer.ROSMERAnkaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos vin. Ĉar nun mi kuraĝas.REBEKKAĈu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?ROSMERMi scias, ke ĝi estas la sola.REBEKKASe vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.ROSMERPovus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.REBEKKADo restu, Rosmer!ROSMERLa edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.REBEKKAJes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu akompanas vin?ROSMERTion ni neniam ĝisfunde elpensos.REBEKKAMi volus scii.ROSMERNi du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.REBEKKATion ankaŭ mi pensetas.ROSMERĈar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro restas momenton malplena. Jensinjorino Helsethmalfermas la pordon dekstre.)SINJORINO HELSETHFraŭlino, — nun la ĉaro —(ĉirkaŭrigardas)Ne interne? Eksteraj kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm!(iras en la antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.)Ne sur la benko. Ho ne, ne.(iras al la fenestro kaj elrigardas)Jeĉjo do! La blankatie—! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian!(ekkrias laŭte)Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! Helpo!(tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn)Ne. Ne helpo ĉi tie. — La karmemora sinjorino prenis ilin.

(La sidĉambro enRosmersholm. Estas malfrua vespero. Lampo kun ŝirmilo super lumas sur la tablo.Rebekka Weststaras apud la tablo pakante kelkajn aĵetojn en valizon. Ŝiaj mantelo, ĉapelo kaj la blanka kroĉaĵo pendas super la dorso de la sofo.Sinjorino Helsethenvenas de dekstre.)

SINJORINO HELSETH(parolas mallaŭte kaj aspektas rezerveme)Jes, nun ĉiuj aĵoj estas portitaj elen, fraŭlino. Ili staras en la kuireja koridoro.

REBEKKABone. La veturigisto estas mendita, ĉu?

SINJORINO HELSETHJes. Li demandas, kiam li estu ĉi tie kun la ĉaro.

REBEKKAMi opinias, ke ĉirkaŭ la dekunua horo. La vaporŝipo foriros je noktomezo.

SINJORINO HELSETH(iom hezitanta)Sed pri la pastoro? Se li ne revenos hejmen ĝis tiam?

REBEKKAMi tamen forvojaĝos. Se mi ne vidos lin, diru, ke mi skribos. Longan leteron. Diru tion.

SINJORINO HELSETHJes, povas esti bone skribi. Sed bedaŭrinda fraŭlino, — mi tamen opinias, ke vi devus provi paroli kun li ankoraŭfoje.

REBEKKAEble tio. Aŭ eble tamen ne.

SINJORINO HELSETHNe, — imagu ke mi travivu tion ĉi, — tion mi neniam imagis!

REBEKKAKion vi do imagis, sinjorino Helseth?

SINJORINO HELSETHHo, mi pensis, ke pastoro Rosmer estus pli fidinda viro ol tio ĉi.

REBEKKAPli fidinda?

SINJORINO HELSETHJes tion mi efektive diras.

REBEKKASed, kara, kion vi per tio aludas?

SINJORINO HELSETHMi pensas, kiel vere kaj ĝuste estas, fraŭlino. Li ne liberigus sin el tio entiamaniero, ne.

REBEKKA(rigardas ŝin)Aŭskultu nun, sinjorino Helseth. Diru al mi honeste kaj sincere, — kial, pensas vi, ke mi forvojaĝos?

SINJORINO HELSETHJe Dio, certe estas necese, fraŭlino. Nu ja, nu ja! Sed mi opinias, ke ne estas ĝentile farita de la pastoro. Mortensgård havis ja ekskuzon, li. Ĉar ŝi havis ja edzon en vivo. Kajtiujdu ne povis geedziĝi, spite al iu volo. Sed vidu la pastoron, li — hm!

REBEKKA(kun rideto)Ĉu vi imagus tiaĵon inter mi kaj pastoro Rosmer?

SINJORINO HELSETHNeniam je la mondo. Nu, mi pensas, — ne antaŭ hodiaŭ.

REBEKKASed hodiaŭ do —?

SINJORINO HELSETHNu, — post ĉiuj infamaĵoj, kiujn homoj diras, ke estas pri la pastoro en la gazetoj, mi —

REBEKKAAha!

SINJORINO HELSETHĈar estas mia opinio, ke tiu viro, kiu povas transiri al la religio de Mortensgård, li estas, je Dio, kredinda al kio ajn.

REBEKKANu, povas esti. Sed mi do? Kion vi diras pri mi?

SINJORINO HELSETHHo tamen, fraŭlino, — pri vi ne estas multe direnda. Certe ne estas facile por soleca virino kontraŭstari, mi pensas. — Ni estas ja ĉiuj homoj, — fraŭlino West.

REBEKKAVera vorto, sinjorino Helseth. Ĉiuj estas ni homoj. — Por kio vi aŭskultas?

SINJORINO HELSETH(mallaŭte)Ho, Jeĉjo, — jen mi pensas ke li venas ĝuste precize.

REBEKKA(skuiĝas)Do tamen —!(decide)Nu jes. Do tiel estu.

(Johannes Rosmerenvenas de la antaŭĉambro.)

ROSMER(vidas la vojaĝvestaĵojn, turnas sin alRebekkakaj demandas)Kion tio ĉi signifas?

REBEKKAMi forvojaĝos.

ROSMERTuj?

REBEKKAJes.(al sinjorinoHelseth)Do je la dekunua.

SINJORINO HELSETHBone, fraŭlino.(ŝi eliras dekstre)

ROSMER(post mallonga paŭzo)Kien vi forvojaĝos, Rebekka?

REBEKKANorden per la vaporŝipo.

ROSMERNorden? Kion vi faros tie norde?

REBEKKAMi ja venis de tie.

ROSMERSed tie norde vi ja havas nenion por fari nun.

REBEKKAEĉ ne ĉi tie.

ROSMERKion vi pensas entrepreni?

REBEKKAMi ne scias. Mi nur volas fari finon al la afero.

ROSMERFari finon?

REBEKKARosmersholm rompis min.

ROSMER(atentiĝas)Vi diras —?

REBEKKARompis min en pecojn. — Mi havis fortan, kuraĝan volon, kiam mi venis ĉi tien. Nun mi estas subjugita sub fremdan leĝon. — De nun mi ne kredas, ke mi ion pli kuraĝos fari.

ROSMERKial ne? Kia leĝo estas tiu, pri kiu vi diras, ke —?

REBEKKAKara, ni ne parolu pritionun. — Kio do okazis inter vi kaj la rektoro?

ROSMERNi repaciĝis.

REBEKKANu do. Rezultis do en tio.

ROSMERLi kolektis nian tutan rondon amikaran ĉe si. Ili evidentigis por mi, ke la laboro por nobligi la animojn, — tute ne konvenas al mi. — Kaj estas ja en si mem senespera. — Mi lasas tion kuŝi.

REBEKKANu jes, — eble estas pli bone tiel.

ROSMERĈu vi nuntiondiras? Ĉu vinunhavastiunopinion?

REBEKKAMi venis al tiu opinio. Dum la lastaj kelkaj tagoj.

ROSMERVi mensogas, Rebekka.

REBEKKAMensogas —!

ROSMERJes, vi mensogas. Vi neniam kredis pri mi. Neniam vi kredis, ke mi estus viro por lukte konduki la aferon al venko.

REBEKKAMi kredis, ke ni du kune kapablus.

ROSMERNe vere. Vi kredis, ke vi mem povus fari ion grandan en la vivo. Ke vi povus uzi min por tio, kion vi volis ebligi. Ke mi povus servi al viaj celoj.Jenkion vi kredis.

REBEKKAAŭskultu nun, Rosmer —

ROSMER(eksidas peze en la sofon)Ho lasu! Mi nun vidas la fundon de ĉio. Mi estis kiel ganto en viaj manoj.

REBEKKAAŭskultu nun, Rosmer. Ni priparolu tion. Estas la lasta fojo.(eksidas sur seĝon apud la sofo)Mi intencis skribi al vi pri ĉio, — kiam mi estus reveninta norden. Sed eble estas pli bone, ke vi aŭdu tuj.

ROSMERĈu vi havas ankoraŭ pli por konfesi?

REBEKKALa granda restas.

ROSMERKio granda?

REBEKKATio, kion vi neniam komprenetis. Tio, kio donas kaj lumon kaj ombron al ĉio cetera.

ROSMER(skuas la kapon)Mi nenion komprenas el tio.

REBEKKAEstas vero, ke mi elĵetis miajn retojn por gajni akceson ĉi tie en Rosmersholm. Ĉar mi pensis tiel, ke mi certe sukcesus ĉi tie. Iel — komprenu.

ROSMERVi ja sukcesis okazigi, kion vi volis.

REBEKKAMi kredas, ke mi povus okazigi kion ajn — tiam. Ĉar tiam mi ankoraŭ havis mian kuraĝan, liberan volon. Mi ne atentis konsiderojn. Ne rilatojn por kiuj elvojiĝi. — Sed jen venis la komenco detio, kiu rompis mian volon — kaj timigis min tiel bedaŭrinde por la tuta vivo.

ROSMERKio venis? Parolu, por ke mi komprenu.

REBEKKATiam obsedis min, — tiu sovaĝa, nesubigebla avido —. Ho, Rosmer —!

ROSMERAvido? Vi —! Al kio?

REBEKKAAl vi.

ROSMER(volas eksalti)Kio estas!

REBEKKA(haltigas lin)Restu sidanta, kara. Nun vi aŭdu pli.

ROSMERKaj vi volas diri — ke vi amis min — tiel!

REBEKKAŜajnis al mi, ke devus nomiĝi ami — tiam. Ŝajnis al mi, ke tio estis amo. Sed ne estis. Estis kiel mi nun al vi diras. Estis sovaĝa, nesubigebla avido.

ROSMER(pene)Rebekka, — ĉu vere estas vi mem, — vi — vi, pri kiu vi sidas rakontante!

REBEKKAJes, kion vi imagas, Rosmer!

ROSMEREl tio, — sub la potenco de tio vi do — vi doagis, kiel vi tion nomas.

REBEKKAEstis super mi kiel ventego ĉe la maro. Estis kiel unu el la ventegoj, kiujn ni dumvintre havas tie norde. Ĝi prenas vin, — kaj portas vin kun si, — kien ajn longe. Neniu ideo pri kontraŭstaro.

ROSMERKaj ĝi forblovis la bedaŭrindan Beate en la akvofalon.

REBEKKAJes, ĉar tiam estis kvazaŭ lukto sur la boatkilo inter Beate kaj mi.

ROSMERVi vere estis la plej forta en Rosmersholm. Pli forta ol Beate kaj mi kune.

REBEKKAMi konis vin tiom, ke mi sciis, — al vi neniu vojo estis pasebla, antaŭ ol vi estus liberiĝinta kaj en rilatoj — kaj en spirito.

ROSMERSed mi ne komprenas vin, Rebekka. Vi — vi mem, — via tuta konduto estas por mi nesolvebla enigmo. Nun mi ja estas libera, — kaj en spirito kaj en rilatoj. Vi nun staras ĉe la celo, kiun vi unue metis antaŭ vin. Kaj nun tamen —!

REBEKKANeniam mi estis pli fora de la celo ol nun.

ROSMER— kaj tamen, mi diras, — kiam hieraŭ mi demandis vin, — petis vin: fariĝu mia edzino, — tiam vi kriis en teruro, ke povus neniam okazi.

REBEKKAMi ekkriis en malespero.

ROSMERKial? Ĉar Rosmersholm ŝtelis miajn fortojn. Ĉi tie mia kuraĝa volo tondiĝis. Kaj kripliĝis! Tiu tempo nun forpasis por mi, kiam mi riskus kuraĝi kion ajn. Mi perdis la kapablon agi, Rosmer.

ROSMERDiru do kiel tio venis.

REBEKKAVenis per la vivo kune kun vi.

ROSMERSed kiel? Kiel?

REBEKKAKiam mi sidis sola kun vi ĉi tie, — kaj vi fariĝis vi mem —

ROSMERJes, jes?

REBEKKA— ĉar vi neniam plene estis vi mem dum Beate vivis —

ROSMERBedaŭrinde, vi pravas.

REBEKKASed kiam mi povis vivi kune kun vi ĉi tie, — en silento, — en soleco, — kiam vi senpere donis al mi ĉiujn viajn pensojn, — ĉiun animstaton, tiel dolĉe kaj bele, kiel vi sentis ĝin, —tiamla granda ŝanĝo okazis. Iom post iom, — komprenu. Preskaŭ nerimarkeble, — sed fine tiel superfortige. Ĝuste al la fundo de mia animo.

ROSMERHo, kion do tio signifas, Rebekka!

REBEKKAĈio alia, — tiu malbela, sensoebria avido, ĝi foriĝis tre foren, tre foren de mi. Ĉiuj tiuj ekzaltitaj potencoj rezignis silente. Malleviĝis anima ripozo super min, — silento kvazaŭ de birdroko sub la meznokta suno norde ĉe ni.

ROSMERDiru pli. Ĉion kion vi scias diri.

REBEKKANe estas multe pli. Estas nurtio, ke amo burĝonis en mi. La granda, rezignanta amo, kiu kontentiĝas de la kunvivo, tia kia ĝi estis inter ni du.

ROSMERHo, se mi nur scietis eron de tio!

REBEKKAPlej bone kiel estas. Hieraŭ, — kiam vi demandis min, ĉu mi volus fariĝi via edzino, — mi ĝojkriis —

ROSMERJes, ĉu ne, Rebekka! Tiel ŝajnis al mi.

REBEKKAMomenton, jes. En memforgeso. Ĉar estis mia antaŭa brava volo, kiu estis sin denove liberiganta. Sed nun ĝi ne plu havas potencon, — kun la tempo, ne.

ROSMERKiel vi klarigas tion, kio okazis en vi?

REBEKKAEstas la vivkoncepto de la Rosmer-parencaro, — aŭ almenaŭviavivkoncepto, — kiu infektis mian volon.

ROSMERInfektis?

REBEKKAKaj malsanigis ĝin. Sklave ligis ĝin sub leĝoj, kiuj ne validis por mi. Vi, — la vivo kune kun vi, — nobeligis mian animon —

ROSMERHo, ĉu tion mi kuraĝus kredi!

REBEKKASenriske vi povas tion kredi. La rosmera vivkoncepto nobeligas. Sed —(skuas la kapon)— sed, — sed —

ROSMERSed? Nu?

REBEKKA— sed ĝi mortigas la feliĉon.

ROSMERĈu jenon vi diras, Rebekka?

REBEKKAAlmenaŭ por mi.

ROSMERJes, sed ĉu vitiontiel certe scias. Se mi nun denove demandus vin —? Petegus vin —

REBEKKAHo, kara, — neniam plu parolu pri tio! Neeblas —! Jes, ĉarsciu, Rosmer, ke mi havas — pasintecon malantaŭ mi.

ROSMERIon pli ol vi jam rakontis?

REBEKKAJes. Ion alian kaj pli gravan.

ROSMER(kun rideto)Ĉu ne estas strange, Rebekka. Imagu, ke suspekto de tiaĵo foje tanĝis min.

REBEKKAĈu! Kaj tamen —? Tamen? —

ROSMERMi neniam fidis ĝin. Mi nur ludis kun ĝi, — tiel en la imago, komprenu.

REBEKKASe vi postulas, mi tuj diros ankaŭ tion.

ROSMER(deturnante)Ne, ne! Eĉ ne vorton volas mi scii. Kio ajn kio ĝi estas, — mi havas forgeson por ĝi.

REBEKKASed mi ne.

ROSMERHo, Rebekka —!

REBEKKAJes, kara, —tioestas ja la teruraĵo, ke nun, kiam ofertiĝas al mi la feliĉon de la vivo per plenaj manoj, — nun mi fariĝis tia, ke mia propra pasinteco baras min.

ROSMERVia pasinteco estas morta, Rebekka. Ĝi ne plu tenas prenon sur vi, — neniun konekson kun vi, — tia kia vinunestas.

REBEKKAHo, kara, estas ja nuraj parolturniĝoj. Ĉu pri la senkulpeco? De kie mi prenuĝin?

ROSMER(peze)Jes, jes, — la senkulpeco.

REBEKKALa senkulpeco, jes. En ĝi estas la feliĉo kaj la ĝojo. Estas jatiudogmo, kiun vi volis vivigi en ĉiuj tiuj estontaj nobelaj homoj —

ROSMERHo, ne memorigu min pritio. Estis ja nur duono de revo, Rebekka. Tro rapida ideo, pri kiu mi mem ne plu kredas. — La homoj ne lasas sin nobeligi de ekstere.

REBEKKA(mallaŭte)Ne tra la silenta amo, ĉu?

ROSMER(penseme)Jes, — estas jatiokio estus la granda, la plej belega en la tuta vivo, mi pensas. — Se tiel estus.(tordas sin en maltrankvilo)Sed kiel mi scios pri tio? Ĝisfunde?

REBEKKAVi ne kredas min, Rosmer, ĉu?

ROSMERHo, Rebekka, kielpovasmi plene kredi vin? Vin, kiu kaŝadis kaj sekretigis tiom ege! — Nun vi malkaŝigas tion kroman. Ĉu kuŝas celo sube, — diru malkaŝe. Ĉu vi eble volas tiel ion gajni. Mi deziras ja fari por vi, kion mi povas.

REBEKKA(tordas la manojn)Ho, tiu mortiga dubo —! Rosmer, — Rosmer —!

ROSMERJes, ĉu ne terure? Sed mi ne povas malhelpi. Neniam mi transvenos por liberigi min de la dubo. Neniam scios certe, ke mi havas vin en plena kaj pura amo.

REBEKKASed ĉu ne estas io interne en vi mem, kiu atestas, ke okazis transformo! Kaj ke la transformo okazis pere de vi, — pere de vi sole!

ROSMERHo, kara, — mi ne plu kredas pri mia kapablo transformi homojn. Mi ne plu kredas je mi mem en kiu ajn afero. Mi nek kredas je mi nek je vi.

REBEKKA(rigardas lin sombre)Kiel vi do povas vivi la vivon.

ROSMERMi ne mem komprenas. Mi ne komprenas. Mi kredas, ke mi nepovasvivi. — Kaj mi ja ankaŭ ne scias pri tiu afero en la mondo por kiu valorus vivi.

REBEKKAHo, la vivo, — ĝi renoviĝas. Ni tenu nin al tio, kara. — Sufiĉe frue ni eliros.

ROSMER(eksaltas maltrankvila)Do redonu al mi la kredon! La kredon jevi, Rebekka! La kredon je via amo! Ateston! Ateston mi volas havi!

REBEKKAAteston? Kiel mi donu al vi ateston —!

ROSMERVidevas!(iras trans la plankon)Mi ne eltenas tiun solecan, — tiun teruran malplenecon, — tiun, — tiun —

(Oni frapas forte sur la antaŭĉambra pordo.)

REBEKKA(eksaltas el la seĝo)Ah, — ĉu vi aŭdis!

(La pordo malfermiĝas.Ulrik Brendelenvenas. Li surhavas manumĉemizon, nigran surtuton kaj bonajn botojn ekstere de la pantalono. Cetere li estas vestita kiel la antaŭan fojon. Li aspektas konfuze.)

ROSMERHo, ĉu estas vi, sinjoro Brendel!

BRENDELJohannes, mia knabo, — mi salutas vin — adiaŭ!

ROSMERKien vi iros tiel malfrue?

BRENDELMalsupren la deklivon.

ROSMERKiel —?

BRENDELNun mi iros hejmen, mia karega lernanto. Mi spertas hejmveon post la granda nenio.

ROSMERIo okazis al vi, sinjoro Brendel! Kio estas?

BRENDELVi do observas la transformon? Jes, — vi ja povas. Kiam mi lastfoje metis la piedon en tiun ĉi salonon, — mi staris antaŭ vi kiel bonhavulo kaj frapis mian brustpoŝon.

ROSMERNu! Mi ne tute komprenas —

BRENDELSed tia, kia vi vidas min ĉi tiun nokton, mi estas detronigita reĝo sur la cindroamaso de mia brulita kastelo.

ROSMERSe estas io, per kiomipovas helpi vin —

BRENDELVi konservis vian infankoron, Johannes. Ĉu vi povas doni al mi pruntaĵon?

ROSMERJes, jes, bonvole.

BRENDELĈu vi povas doni dispone idealon aŭ du?

ROSMERKion vi diras?

BRENDELDemetitan idealon aŭ du. Kaj vi faros bonan agon. Ĉar nun mi senestas, mia kara knabo. Tute senhava.

REBEKKAĈu vi ne faris vian prelegon?

BRENDELNe, vi loganta sinjorino. Imagu! Ĝuste kiam mi pretigas min elverŝi el la korno de abundeco, mi faras la embarasan malkovron, ke mi bankrotis.

REBEKKASed ĉiuj viaj neskribitaj verkoj?

BRENDELDum dudek kvin jaroj mi sidis, kiel avarulo sur ŝlosita monkesto. Kaj hieraŭ, — kiam mi malfermas kaj volas serĉi la trezoron, — jen estas nenio. La dento de la tempo mordis ĝin al polvo. Estisnichtskaj nenio en la tuta afero.

ROSMERSed ĉu vi do certe tion scias?

BRENDELNe estas loko por dubo, mia favorato. La prezidento konvinkis min pri tio.

ROSMERPrezidento?

BRENDELNu ja, — la ekscelenco do.Ganz nach Belieben.

ROSMERJes, kiu?

BRENDELPeder Mortensgård kompreneble.

ROSMERĈu!

BRENDEL(mistere)Tŝ, tŝ, tŝ! Peder Mortensgård estas la estro kaj reganto de la estonteco. Neniam mi lokiĝis antaŭ la vizaĝo de iu pli granda. Peder Mortensgård havas en si la ĉiopovan kapablon. Li povas fari ĉion, kion li volas.

ROSMERHo, ne kredu tion.

BRENDELJes, mia knabo! Ĉar Peder Mortensgård neniam volas pli ol li povas! Peder Mortensgård kapablas vivi la vivon sen idealoj. Kajtio, — vidu, —tioestas ĝuste la sekreto de la ago kaj la venko. Tio estas la sumo de ĉiu saĝo en la mondo. Jen sufiĉe!

ROSMER(mallaŭte)Nun mi komprenas, — ke vi foriras pli malriĉa ol kiam vi venis.

BRENDELBien! Prenu nunBeispielde via antaŭa instruisto. Forstreku ĉion, kio enpresadis en vin. Ne konstruu vian kastelon sur cedanta sablo. Kaj esploru, kaj provu, — antaŭ ol vi konstruos sur tiu belega kreaĵo, kiu ĉi tie dolĉigas vian vivon.

REBEKKAĈu al mi vi aludas?

BRENDELJes, mia alloga marvirino

REBEKKAKial ne estus konstruinde sur mi?

BRENDEL(paŝon pli proksimen)Mi sciiĝis, ke mia antaŭa lernanto havas vivkoncepton por konduki al venko.

REBEKKAKaj sekve —?

BRENDELLa venko estas certa. Sed, — notu, — je nepra kondiĉo.

REBEKKAKiu?

BRENDEL(prenas gardeme ŝian manartikon)Ke la virino, kiu amas lin, ĝoje iras en la kuirejon, kaj ĝoje forhakas sian delikatan rozoblankan malgrandan fingron, —tie, — ĝustetieĉe la meza artiko.Itemke la menciita amanta virino — same ĝoje — fortranĉas de si la senegale formitan maldekstran orelon.(malkaptas ŝin kaj turnas sin alRosmer)Adiaŭ, mia venkanta Johannes.

ROSMERĈu vi foriros nun? En sombra nokto?

BRENDELLa sombra nokto estas la pli bona. Pacon al vi.(Li foriras.)

(Momenton estas silente en la ĉambro.)

REBEKKA(spiras peze)Ho, kiel naŭze kaj preme estas!

(Ŝi iras al la fenestro, malfermas ĝin kaj restas tie staranta.)

ROSMER(eksidas en la apogseĝon apud la forno)Ne estas alia solvo, Rebekka. Mi vidas nun. Videvasforvojaĝi.

REBEKKAJes, mi ne vidas elekton.

ROSMERNi profitu de la lasta tempeto. Venu, kaj eksidu ĉe mi.

REBEKKA(aliras kaj eksidas sur la sofon)Kion vi do volas al mi, Rosmer?

ROSMERUnue mitiondiras al vi, ke vi ne bezonas havi zorgojn pro via estonteco.

REBEKKA(ridetas)Hm.Miaestonteco.

ROSMERMi antaŭvidis ĉiujn eblecojn. Antaŭ longe. Kio ajn kio okazos, por vi estas zorgita.

REBEKKAAnkaŭ tio, vi kara.

ROSMERTion vi devus mem kompreni.

REBEKKAPasis jaroj de kiam mi pensis pri tiaĵoj.

ROSMERNu ja, — vi certe opiniis, ke neniam povus ŝanĝiĝi inter ni du.

REBEKKAJes, mi pensis tiel.

ROSMERAnkaŭ mi. Sed se okazus, ke mi forpasus —

REBEKKAHo, Rosmer, — vi vivos pli longe ol mi.

ROSMERPri la bedaŭrinda vivo estas ja en mia propra potenco decidi.

REBEKKAKio estas! Vi do ne intencas —!

ROSMERĈu aspektas al vi tiel strange? Post la mizere kompatinda malvenko, kiun mi suferis! Mi, kiu volis konduki mian vivotaskon al venko —. Kaj jen mi fuĝis de la tuto, — eĉ antaŭ ol la batalo komencis!

REBEKKARekomencu la lukton, Rosmer! Provu, — kaj vi vidos la venkon. Vi nobeligos centojn, — vi nobeligos milojn da animoj. Provu!

ROSMERHo Rebekka, — mi, kiu nun eĉ ne kredas je mia propra vivotasko.

REBEKKASed via tasko jam eltenis sian provon. Unu homon vi almenaŭ nobeligis. Min, tiom longe kiom mi vivos.

ROSMERJes, — se mi povus kredi vin en tio ĉi.

REBEKKA(premas la manojn)Ho, sed Rosmer, ĉu vi ne scias ion, — ion, kiu povus igi vin kredi?

ROSMER(skuiĝas kiel en timo)Ne ekpensu pri tio nun! Ne pluen, Rebekka! Eĉ ne vorto plu!

REBEKKAJes, ĝuste tion ni devas pripensi. Ĉu vi ion scias, kiu povus sufoki la dubon? Ĉar mi eĉ nenion scias.

ROSMERPlej bone por vi, ke vi ne scias. — Plej bone por ambaŭ.

REBEKKANe, ne, ne, — mi ne kontentiĝas pri tio! Se vi ion scias, kiu povus absolvi min en viaj okuloj, mi postulas de vi kiel mian rajton, ke vi menciu ĝin.

ROSMER(kvazaŭ senpere puŝata kontraŭ sia volo)Ni do vidu. Vi diras, ke la granda amo estas en vi. Ke tra mi via animo nobeliĝis. Ĉu tiel estas? Ĉu vi ĝuste kalkulis? Ĉu ni faru provon pri la kalkulo? Ĉu?

REBEKKAMi estas preta.

ROSMERKiam ajn?

REBEKKAKiam ajn. Ju pli frue, des pli bone.

ROSMERNi do vidu, Rebekka, — se vi, — pro mi, — jam en ĉi tiu vespero. —(interrompas)Ho, ne, ne, ne!

REBEKKAJes, Rosmer! Jes, jes! Diru, kaj vi vidos.

ROSMERĈu vi kuraĝas, — ĉu vole, — ĝoje, kiel diris Ulrik Brendel, — pro mi, nun ĉi tiun nokton, — ĝoje, — iri la saman vojon, kiun Beate iris?

REBEKKA(Levas sin malrapide de la sofo kaj diras preskaŭ senvoĉe)Rosmer —!

ROSMERJes, kara, — tiu estas la demando de kiu mi neniam povas min liberigi, — kiam vi estos forvojaĝinta. Ĉiun opan horon dum la tago mi revenos al la sama. Ho, mi kvazaŭ vidas vin tute viva en mia imagaĵo. Vi staras sur la ponteto. Meze sur ĝi. Vi klinas vin super la manrelon! Kapturniĝas en logo al la torento! Ne. Vi retiras vin. Ne kuraĝas, — kionŝikuraĝis.

REBEKKASed se mi tamen havus la kuraĝon? Kaj la ĝojan volon? Kio do?

ROSMERMi do devus kredi vin. Mi do devus regajni la kredon je mia vivotasko. La kredo pri mia kapablo nobeligi homajn animojn. La kredo pri la kapablo de la homa animo nobeliĝi.

REBEKKA(prenas malrapide sian ŝalon, metas ĝin sur sian kapon kaj diras sinrege)Vi rericevu vian fidon.

ROSMERĈu vi kuraĝas kaj volas — tion, Rebekka?

REBEKKAJuĝu morgaŭ, — aŭ poste, — kiam ili fiŝkaptas min.

ROSMER(metas la manon al la frunto)Estas alloga teruro en tio ĉi —!

REBEKKAĈar mi ne volas resti kuŝanta tie. Ne pli longe ol necese. Oni devas prizorgi por retrovi min.

ROSMER(eksaltas)Sed tio ĉi, — estas ja freneza. Forvojaĝu, — aŭ restu! Mi kredas vin je via nura vorto ankaŭ tiun ĉi fojon.

REBEKKAParolturniĝoj, Rosmer. Neniu malkuraĝo kaj fuĝo denove! Kiel povas vi kredi min je mia nura vorto post tiu ĉi tago?

ROSMERSed mi ne volas vidi vian malvenkon, Rebekka!

REBEKKANe okazos malvenko.

ROSMEROkazos. Neniam vi havos animon por iri la vojon de Beate.

REBEKKAVi ne kredas?

ROSMERNeniam. Vi ne estas kiel Beate. Vi ne estas sub la potenco de misgvidita vivkoncepto.

REBEKKASed mi estas sub la vivkoncepto de Rosmersholm —nun.Pro kio mi kulpis, — mi devas pentofari.

ROSMER(rigardas ŝin fikse)Ĉujenvi staras?

REBEKKAJes.

ROSMER(decide)Nu bone. Kajmiestas sub nia liberigita vivkoncepto, Rebekka. Ne estas juĝisto super ni. Tial ni devas juĝi mem.

REBEKKA(misinterpretas lin)Ankaŭ tio. Ankaŭ tio. Mia foriro savos la plej bonan en vi.

ROSMERHo, en mi ne plu estas io savinda.

REBEKKAEstas. Sed mi, — mi estus de nun nur ia marfantomo, kiu alpendiĝis kaj retenis la ŝipon, sur kiu vi velus antaŭen. Mi estas ĵetenda maren. Aŭ ĉu mi iradus en la mondo travivante kripligitan vivon? Pensadi kaj cerbumi pri feliĉo, kiun mia pasinteco forĵetus por mi? Mi devas eliĝi el la ludo, Rosmer.

ROSMERSe vi iros, — mi iros kune.

REBEKKA(ridetas preskaŭ nerimarkeble, rigardas lin kaj diras pli malrapide)Jes, venu, vi, — kaj estu atestanto —

ROSMERMi kuniras, diras mi.

REBEKKAAl la ponteto, jes. Ĝin vi ja neniam kuraĝas suriri.

ROSMERVi tion rimarkis, ĉu?

REBEKKA(peze kaj rompite)Jes. — Estas tio, kio igis mian amon senespera.

ROSMERRebekka, — mi nun metas mian manon sur vian kapon.(faras kion li diras)Kaj prenas vin geedze kiel mian veran edzinon.

REBEKKA(kaptas ambaŭ liajn manojn kaj klinas la kapon al lia brusto)Dankon, Rosmer.(malkaptas lin)Kaj nun mi iros — ĝoja.

ROSMEREdzo kaj edzino devas kune iri.

REBEKKANur al la ponteto, Rosmer.

ROSMERAnkaŭ sur ĝin. Tiel longe kiel vi iros, — tiel longe mi akompanos vin. Ĉar nun mi kuraĝas.

REBEKKAĈu vi vere certe scias — ke ĉi tiu vojo estas la plej bona por vi?

ROSMERMi scias, ke ĝi estas la sola.

REBEKKASe vi perfidis vin mem en tio? Se estus nur iluzio? Unu el tiuj blankaj ĉevaloj en Rosmersholm.

ROSMERPovus esti. De ili ni neniam liberiĝos, — ni, en ĉi tiu bieno.

REBEKKADo restu, Rosmer!

ROSMERLa edzo akompanas sian edzinon, kiel la edzino akompanas sian edzon.

REBEKKAJes, sed diru al mi unue. Ĉu estas vi, kiu akompanas min? Aŭ mi kiu akompanas vin?

ROSMERTion ni neniam ĝisfunde elpensos.

REBEKKAMi volus scii.

ROSMERNi du akompanos unu la alian, Rebekka. Mi vin kaj vi min.

REBEKKATion ankaŭ mi pensetas.

ROSMERĈar nun ni estas unu. Venu! Kaj ni iru ĝoje.

(Ili iras manon en mano tra la antaŭĉambro, kaj vidiĝas turni maldekstren. La pordo restas malfermita post ili. La sidĉambro restas momenton malplena. Jensinjorino Helsethmalfermas la pordon dekstre.)

SINJORINO HELSETHFraŭlino, — nun la ĉaro —(ĉirkaŭrigardas)Ne interne? Eksteraj kune je tiu ĉi tempo? Nu do, — jen io —! Hm!(iras en la antaŭĉambron, ĉirkaŭrigardas kaj revenas.)Ne sur la benko. Ho ne, ne.(iras al la fenestro kaj elrigardas)Jeĉjo do! La blankatie—! — Je mia savo, ĉu ne ambaŭ staras sur la ponteto! Dio pardonu la pekajn homojn! Ĉu ili ne ĉirkaŭbrakas unu la alian!(ekkrias laŭte)Ho, — elen — ambaŭ! En la akvofalon. Helpo! Helpo!(tremas la genuoj; skuita ŝi tenas la seĝodorson, kaj preskaŭ ne kapablas eligi la vortojn)Ne. Ne helpo ĉi tie. — La karmemora sinjorino prenis ilin.


Back to IndexNext