13.

13.

Mi ripozas en la jasmena laŭbo. Mi siatempe mem veturdetruis ĝin per mia aŭtomobilo. Sed mi riparis kaj novstarigis ĝin per propraj manoj. Per tio mi akiris ioman ŝaton ĉe fraŭlino Snob.

Kiu kaj kio estas tiu ĉi fraŭlino? Nu, afero malklara kaj nebula. Ie ekzistis iam edukejo por junaj knabinoj. Kaj en ĉi tiu edukejo sinjorino Kamilo kaj fraŭlino Snob estis edukataj kaj instruataj komune. Kaj el ĉi tiu tempo devenas ilia amikeco. Sed kia kontrastego inter ambaŭ amikinoj: fraŭlino Snob aspektas, kvazaŭŝi dormis dum siaj „universitataj studoj“ en polvoplena kesto, kaj sinjorino Kamilo posedas ankoraŭ plenajn kaj rozkolorajn vangojn. Sinjorino Kamilo vivgaja kaj bonkora, fraŭlino Snob osteca kaj grumblema. Fraŭlino Snob estas do ĉi tie edukistino kaj instruistino. Por karakterizo sufiĉu la fakto, ke ŝi estas maljuneta virgino, kiu studis ĉe la universitato kaj pasie ŝatas London-an operon...

Tagmezo proksimiĝas. Mia stomako murmuras. Mi sentas jam grandan apetiton je tagmanĝo. Ĉu hodiaŭ estos io bona ... io speciala? Efektive la homo ĉiam pensas nur pri manĝado. Sed ĉu estas mia kulpo, ke la kuiristino Sabino en la domo de Fromaĝi estas fenomeno? Kaj la manĝaĵoj, kiujn ŝi kuiras, fenomenaĵoj?...

„Ĉu eble vi ne scias, kion oni preparas hodiaŭ por tagmanĝo?“ mi demandas timeme.

Fraŭlino Snob levas siajn okulojn de la libro, kiun ŝi legas.

„Vi parolas nur pri manĝado, sinjoro!“ ŝi riproĉas mallaŭde kaj daŭrigas la legadon.

Sed mi retenas ŝin.

„Nu, nu,“ mi diras humile kaj flate, „vi ja estas konfidatino ĉe sinjorino Kamilo kaj certe povos informi min...“

Ŝi ĵetas evidente kondamnan rigardon sur min kaj diras:

„Kapreolaĵo. La dorso de juna cervo.“

Mi ekaŭskultas.

„Oho,“ mi diras. „Vi parolas pri kapreolo kaj cervo en unu spiro. Tio ĉi ne estas al mi indiferenta. Kapreolaĵon mi tre ŝatas, cervaĵon malpli.“

„Tio ĉi ja estas samaĵoj!“ ekridas pikece fraŭlino Snob.

„Kio?“ mi vokas mirigite. „Kapreolo kaj cervo ja estas bestoj diversaj.“

Fraŭlino Snob levetas la nazon kaj asertas seke:

„La kapreolo estas ido de cervo!“

„Kio?“ mi demandas kaj rigidiĝas pro miro, „vi ŝercas, fraŭlino! Ĉiu bubo kaj infano scias, ke cervo kaj kapreolo estas malsamaj specoj.“

La skandalaj natursciencaj scioj de fraŭlino Snob svenigas min.

Ŝi silentas, nerveme foliumas en sia libro kaj ignoras mian kontraŭdiron. Tia konduto tre kolerigas min. Ĉu mi povas toleri, ke tia skandala eraro plu ekzistu kaj kiel fia lekanto plu kreskaĉu? Mi devas elŝiri ĝin radike!

„Vi tre eraras,“ mi diras laŭte, „kaj vi konfesos mem...“

Tiam ŝi ekkrias triumfe:

„Kion vi volas? Mi ja studis ĉe la universitato!“

Pum! Kvazaŭ bombo frapegas en mian turmentatan cerbon tiu ĉi „universitato“ kaj detruas senkompate ĉiujn miajn cervohipotezojn. Ĉiam eksplodas tiu bombo, kiam fraŭlino Snob troviĝas sur erara vojo. Ĝis nun neniu esploris, ĉe kiu universitato studis fraŭlino Snob kaj — kiajn studojn ŝi faris en tiu ĉi mistera loko. Sed estas fakto, ke la „universitato“ estas bombo, kiun fraŭlino Snob kutimas ekĵeti kontraŭ la senkulpajn kapojn de tiuj homoj, kiuj kuraĝas kontraŭstari ŝiajn ofte absurdajn asertojn...

Mi eksilentas kun rezigno kaj fraŭlino Snob reklinas sin triumfe.

Antaŭ nelonga tempo ni parolis pri la mondpotenco de l’ antikvaj romanoj. Fraŭlino Snob kuraĝis aserti, ke la romanoj akiris tiun ĉi potencon pro tio, ĉar ili vivadis fidele laŭ la biblio. Kaj kiam mi deklaris, ke la romanoj ankoraŭ tute ne konis la biblion, ĉar tiu ĉi libro ankoraŭ ne estis presita, ŝi moke tiris supren siajn brovojn kaj — ekĵetis sian bombon! Kaj post tioneniu plu kontraŭstaris, ĉar — kiel ŝajnas al mi — neniu el ni studis ĉe „tia“ universitato...

Jes, nun vi scias, kia estas fraŭlino Snob! Sed estu certaj, ke mi ne permesas, ke ŝi rabus al mi la apetiton je la kapreolaĵo per tiaj aferaĉoj...


Back to IndexNext