21.

21.

„Helpu —! Helpu —!“

La krio, kiu devenas el la gorĝo de fraŭlino Snob, elektras min. Mia energio, kiu ĵus sur la tegmento disbloviĝis kvazaŭ pulvoro, nun ekpuŝegas min antaŭen.

„Kio okazis?“ ekkrias Fromaĝi kaj kuregas la ŝtuparon malsupren. Ni sekvas lin kun venta rapideco.

Sed kion signifas tio? Ŝajnas ke la domo brulas! Ni kuregas kontraŭ muron de fumo, kiu morde penetras en niajn okulojn. Ha, tio estas la pipo de Tabakaĉ!

„Arogantegaĵo!“ kriegas furioze Fromaĝi.

Tra la fumo barakte ŝanceliĝas fraŭlino Snob. Malespere ŝi tordas la manojn super sia kapo. Ŝajnas, ke ŝi luktas kontraŭ sveno.

„Savu lin! Savu lin!“

„Kiun?“ ni rekrias konsternite ĉiuj samtempe.

„Ta-ba-kaĉ!“ ŝi spiretas, strabe rulas la okulojn kaj malleviĝas, kaptite de sveneto, sur la stupojn.

Sed Fromaĝi staras ĉe la sojlo de sia laborejo. Li etendas la manojn kun tragika gesto. Li krias:

„Ha! Arogantegaĵo! Homaĉo, vi kuraĝis per via pipa fumo profani la sanktejon de l’ scienco! Vi kuraĝis penetri ĉi tien, vi malbonulo! Senhonta estaĵo, vi!...“

Kun kontentego mi sentas, ke degeliĝas mia glaciiĝinta cerbo. Ĉar viviga rido leviĝas el profundo de mia animo kvazaŭ suno. Serena bildo prezentiĝas antaŭ miaj okuloj.

De la karto, projektita merkatore, la briletanta fadenplektaĵo dekroĉiĝis parte. Ĝi pendas super korpo de viro, kiu kaptiĝis iel en la fadenaro. Ho, kompatinda Tabakaĉ! Kvazaŭ malpura muŝego li pendetas en la brilanta aranea reto. Li jen fermas, jen malfermas sian buŝon kiel karpego. Kaj tion farante, li rigardas nin per malsaĝega rigardo. Kvazaŭ kontraŭstare li premas konvulsie la manon kontraŭ la muran karton.

La helpokrioj de fraŭlino Snob kunvokis ĉiujn domanojn. Ĉiuj ni fikse rigardas senvorte la strangan spektaklon.

Fromaĝi volas ĵetegi sin kontraŭ la malfeliĉulon kun furiozaj krioj. Sed sinjorino Kamilo retenas lin kviete. Ankaŭ mi protekte starigas min antaŭ la pendantan muŝegon kaj diras kun minaca voĉo:

„Mi ne toleros, ke okazos ia malbonaĵo al mia kara Tabakaĉ!“

Dume Maria deprenas kun delikata mano la metalfadenan reton. Sinjorino Kamilo kun helpo de la dika kuiristino eltrenas Tabakaĉ-on. Tiu rigardas nin kun okuloj pro timo vastiĝintaj. Ŝajnas ke li estas senkonscia. Rapide kaj zorgeme oni apoge kondukas lin al la laborseĝode Fromaĝi. Li sidfaliĝas en la seĝon, klinas la kapon flanken kaj aspektas tute kiel dormiĝonto.

Ĉiuj ni staras kaj ne scias, kion komenci. Nur Fromaĝi kuretas per siaj mallongaj kruroj tien kaj reen. Liaj trolongaj brakoj rotacias en la aero kvazaŭ ventmuelilaj flugiloj. Liaj hirtaj haroj flirtas en ekscitita malordo. Kaj liaj okuloj rondruliĝas malantaŭ la grandaj strigovitroj. Li indigne krias al la dormanto:

„Vekiĝu, vi, homo — kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi helpas.

Tiam sinjorino Matildo alpaŝas kaj diras kviete:

„Ho, kompatinda Tabakaĉ. Li ja estas tute senpensigita kvazaŭ hipnota, unue li maldormiĝu...“

Fromaĝi subite ektremas.

„Ha!“ li krias, poste turnas sin al ni. Li kunmetas la manojn kvazaŭ al preĝo kaj balbutas:

„Karaj geamikoj! Se efektiviĝas en tiu ĉi momento tio, kion mi antaŭsentis —“

Interrompante sin, li kuregas al Tabakaĉ. Li ŝiras liajn ŝultrojn tiom, ke la kapo de la bedaŭrindulo pendolas inter la ŝultroj kiel infanluda baloneto je ŝnuro kaj enoreligas per fortega voĉo:

„Vekiĝu! Vi! Leviĝu! Vi, homo — kiel vi nomiĝas ja?“

„Tabakaĉ“, mi respondas.

Sed helpo proksimiĝas en figuro de fraŭlino Snob, kiu ankoraŭ pala pro la antaŭa sveneto, nun eniras kun glaso da akvo. Fromaĝi malĝentile ŝiregas ĝin el ŝia mano kaj elverŝas la tutaĵon sur la „pekozan“ kapon de Tabakaĉ. Tiu malfermas la okulojn, glutas kelkfoje, subite vigliĝas, rigardas nin laŭvice. Poste li leviĝas kun embaraseto kaj ekstaras antaŭ ni kun humila pentemo.

Fromaĝi rigardas lin kun emocio kaj, kiel ŝajnas al mi, kun amaj rigardoj. Post tio li paŝas antaŭen, farasordonan geston: „Repaŝu, vi ĉiuj!“ kvazaŭ ni estas sangavidaj leonoj, emaj forŝiri el la manoj de Fromaĝi Tabakaĉ-on, kiu subite fariĝis por li valoregaĵo. Li starigas sin antaŭ la pekinto. Li ŝovetas la okulvitrojn kaj parolas kun profunda admiro:

„Mia kara —“

„Tabakaĉ“, mi helpe diras.

„Jes, mia kara Tabakaĉ! Mi suspektas, kie vi estis ĵus.Kiel unua vi eniris la Co-an vivon!...“


Back to IndexNext