23.

23.

Ĉiuj ni sidiĝas al ovala tablo.

Mi rigardas ĉiun sidanton laŭvice kaj konstatas, ke ĉiu montras alian mienon: Fromaĝi solenegon, sinjorino Kamilo fieron (pro la nova malkovraĵo de sia edzo), Maria entuziasmobrilon, fraŭlino Snob ofendeton kaj grumblemon (verŝajne pro la okazintaj malagrablaĵoj), la profesoro senkomprenan malsaĝegon (pardonu!) — kaj mi? Mi tute ne montras iun esprimon. Ĉar sur mia vizaĝo aperas mikse teruro, konfuzo, scivolo, ekscito, emocio kaj anima distaŭzo...

Neniu parolas. Kaj ŝajnas, ke Fromaĝi nun ekludas la rolon de Tabakaĉ. Ĉar li klinadas la kapon, kvazaŭ dormiĝanto. Kaj jam li parolas en duona dormo:

„Tiu estis la unua, kiu vivis en la Co-a vivo. Kiel unua homo li eniris la Co-ujon.“

Fraŭlino Snob rimarkas seke:

„La sorto vere povis elekti pli indan reprezentanton de la homaro...“

Sed tiu rimarko efikas sur Fromaĝi kiel bombo — eĉ pli forte ol la „universitata“. Li eksaltas subite kaj diras kun profunda emocio:

„Mi ne permesas, ke oni parolas pri li en tia maniero. Li estas nun al mia koro tre proksima!“

Tiam eksplodas mia scivolego.

„Geamikoj!“ mi vokas ekscitite. „Indulgu min! Ni sidas ĉi tie kiel malsaĝuloj. Ĉirkaŭas nin mallumaj misteraĵoj. Ni rigardas en malplenecon. Ĉiaj varioj de la Co vagas fantome ĉirkaŭ ni! Ni sufokiĝos pro nescio!...“

„Ni ĉiuj rajtas pretendi klarecon“, kvietigas sinjorino Kamilo. „Mateo, parolu — kaj klare!“

Fromaĝi fingrokombas sian hararon, rigardas kun embaraso en rondo kaj rediras malespere:

„Ĉu mi kapablas fari tion? Maria, diru vi ion...“

Maria diras kun voĉo, kiu tremas pro la grandiozeco de l’ klarigota problemo:

„Ĉu mi kapablas tion? Sed mi volas helpi. Kaj mi komencas per tio, ke mi diras: sur la tero perdiĝas nenio. Ĉio restas. Okazas simile, kvazaŭ ni fotografas en iu ĉambro: ĉio fiksiĝas sur la plataĵo, eĉ plej malgrava aĵo. Kaj tiamaniere nenio perdiĝas en la vivo: faroj, agoj, okazintaĵoj — ili ĉiuj restas kaj — por tiel diri — estas fotografataj de la vivo...“

„Per la Co-tavoloj!“ interrompas Fromaĝi. Post tio li rapide paŝas en la ĉambro. Li rondkuretas kun klarigantaj gestoj ĉirkaŭ nia tablo kaj plu parolas:

„Kio do, estimataj gesinjoroj, estas tio, kio kvazaŭ absorbas ĉi tiun vivon? Kio estas tio, kio konservas la vivon por ni nevidebla en la grandega arĥivo de la naturo? Ĝi estas kvazaŭ fotografita sur sennombraj tavoloj. Tiujn tavolojn kompreneble ne imagu al ni iel korpecaj, iel materiaj. — Ili similas eble al iaj vibroj de la aero, al iaj novaj ondolongoj — por paroli radioteknike — kaj tamen ili ne estas aero, sed Co! —“

Li ekhaltas kaj ripetas krie: „Co-o-o!“ kaj frapante sian bruston, ke ĝi resonas obtuze: „Kaj mi malkovris ĝin! Mi malkovris la Co-n, mi! mi!“

Post tio li plukuras ĉirkaŭ la tablon. Maria anstataŭas lin dirante:

„Do, tio estas la Co, kiun malkovris paĉjo. Ni havas naturajn fortojn de diversa speco, kiuj libere efikas ĉirkaŭ ni. Ni konas nur malmultajn el ili, ekzemple la elektron. Unu el tiaj fortoj estas Co, kiel paĉjo nomis ĝin, ĉar iun nomon ja devas havi tia aĵo, kvankam ĝi ne estas aĵo...“

„Silentu! Viaj fuŝklarigoj estas tro komplikitaj!“ li mallaŭdas. „La afero estas simplega: mi malkovris la Co-n en radiuma radiaro. Mi sukcesis apartigi la Co-radiojn tiel, ke ili efikas kiel la X-radioj. Por mallongigo mi nomas ilin la R-radioj. Nun daŭrigu!“

„La R-radioj do“, plu diras Maria kun fervoro, „estas la elfluo de Co-a ekzisto, kiu ekstere vagas ie, kaj estas la pruvilo por ĉi tiu ekzisto; ĉar estas kompreneble, se...“

„... se ekzistus nenia Co, do ekzistus ankaŭ neniaj R-radioj, tio estas ja klara kaj evidenta!“ interrompas Fromaĝi malpacience.

„Nature! Estis do nur solvota la tasko: akiri certajn bildojn el la Co-ekzisto aŭ Co-vivo, kiu jam pasis kaj tamen ekzistas ankoraŭ. Oni devis ĝin nur ĝuste apartigi aŭ izoligi. Kaj paĉjo — ĉar la radiumo ja estis la mediumo de la apero de la R-radioj — konstruis radioaktivajn vitrajn plataĵojn, kiuj — por esprimi ĝin vulgare — fotografitaj en la Co, do kvazaŭ fotografitaĵojn daŭrige fotografas — por ni videblaj —“

„Sensencaĵo! Fuŝbabilaĵo!“ ekkriegas Fromaĝi kaj ektiras pro malespero sian hirtan hararon. „La afero estas simplega: Co-vivo venas sur miajn plataĵojn — estas direktata kombine kun la R-radioj en la ĉambron — R- kaj X-radioj ĵetas komune la bildon sur la lumigitan facon — komence ĝi estis la tabloplato, poste la muro —la Co-ujo viviĝas antaŭ niaj okuloj, eĉ se ĝi estas malnova dudek mil jarojn. Pa! Per du vortoj mi klarigis la aferon!“

Ankaŭ Maria ekscitiĝas. Ŝi krias kun ruĝaj vangoj, kiuj ardas pro entuziasmo:

„Kaj ĉar la tuta terglobo partoprenas ja en la Co, paĉjo starigis la geografian karton por konatiĝi kun la Co laŭplaĉe el ĉiu punkto de la terglobo. Kaj por kvazaŭ elaerigi la Co-n en unu loko, kiun oni celas, li faris la metalfadenan plektaĵon, per ĝi tegis la karton kaj faris la plektaĵon Co-aktiva kaj fiksis sur la karto la koncernan punkton...“

„... kalkulita laŭ merkatora projekto, ĉar oni povas laŭ ĝi kalkuli plej facile...“

„... pro tio la merkatoraj montriloj...“

„... kaj jen mi pensis pri Jerusalemo...“

„... li do prikalkulis la punkton...“

„... ĉar mi volis havi scenon interesan el antikva tempo...“

„... kaj krucbatalantoj efektive montriĝis antaŭ la muroj de Jerusalemo...“

„... sur via belega kinematografa filmo!!“

Fromaĝi celas min per tiu ĉi frazo. Sed tuj li daŭrigas:

„... mi ĉiam antaŭsentis, ke ne nur la okulo de la homo...“

„... sed ke ni korpe devos vivi en la Co...“

„... kaj tiu homo ... kiel li nomiĝas ja?...“

„Tabakaĉ!“ mi krias rapideme.

„... montris al mi la vojon!...“

„... la korpo devas fariĝi Co-aktiva...“

„... li fariĝis Co-aktiva per la metalfadena reto...“

„... kiu falis sur lian korpon...“

„... vivis dum momento en la Co-ujo...“

„... kiam paĉjo funkciigis sur la tegmento la R-radiojn...“

„... vivis inter la krucbatalantoj antaŭ Jerusalemo...“

„... ĉar li estis Co-aktiva...“

„... li eniris kiel unua la mondon de l’ Co!...“

Fromaĝi ekscitiĝas pli kaj pli. Ni ĉiuj saltas de la seĝoj. La giganta problemo, kiu disvolviĝas antaŭ niaj okuloj, ŝancelas nin en ebrian staton...

Fromaĝi faras grandan paŝon antaŭen. Li etendas la dekstran manon. Lia voĉo krias raŭke:

„Ankaŭ ni vojaĝos en ĉi tiun mondon!“

„En la kvaran dimension!“ kokokrias la profesoro.

„Hahaha!“ ridegas Fromaĝi. „En la kvinan, en la dekan, en la centan dimension, mia kara!Ĉiuj ni faros la grandiozan saltegon trans jarmiloj!Ni ĉiuj vojaĝos en la grizan pasintecon, kiu mortis kaj por ceteraj homoj estas historio! Ni penetros en tiujn pasintajn profundojn — kaj tamen ne en mortan mondon, sed en veran viglan vivon! Kaj ni vojaĝos ĉiuj: mi vojaĝos, Kamilo vojaĝos, la tuta domo, la tuta domanaro kaj ĉiuj niaj karaj geamikoj!“

La profesoro salte stariĝas sur seĝo:

„Vivu la Co!“

„Vivu la vojaĝo!“ bruas ĉiuj responde.

Sed mi kriegas freneze:

„Feliĉan vojaĝon!“ kaj — elĉambriĝas.

Ekstere mi metas mian ardegantan kapon sub la malvarman fluon de la akvokonduko...


Back to IndexNext