25.
Tabakaĉ — honora prezidanto!
Mi diris ĉiam: en la domo de Fromaĝi ĉio estas ebla. Ridindegaĵoj kaj strangaĵoj alternas. Ĉiu tago alportas novan sensacion!
Mateo Fromaĝi kunvokis ĉiujn domanojn al vojaĝa konferenco. Ĉefa punkto de la tagordo: la celo de la vojaĝo.
Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la ovala tablo. La kuiristino, ĉambristino kaj aŭtomobilisto forlasis la ĉambron. Ili deklaris, ke ili estas pretaj partopreni la vojaĝon kaj ke ili volonte konsentos pri la celo, kiun ni destinos en nia konferenco.
Nur Tabakaĉ restis. Li sidas sur honora loko. Tion speciale deziris Fromaĝi, kiu ŝategas nun Tabakaĉ-on tiom, ke li toleras eĉ lian fumon — terure! Mi volis kontraŭ tio protesti, sed Fromaĝi tre koleriĝis.
„Estimataj gesinjoroj!“ ekparolas Fromaĝi kun soleno. „Mi salutas vin plej kore en la nomo de la tekniko! Kaj mi bonvenigas speciale nian karan amikon Tabakaĉ, sub kies honora prezido okazas nia hodiaŭa konferenco. Mi preparis ĉion tiom, ke ni povas nun trankvile ekvojaĝi. Vi scias ĉiuj, ke per mia malkovro kaj la netaksebla merito de sinjoro ... sinjoro ... kiel li...“
„Tabakaĉ!“ mi memorigas.
„... al kiu mi ĉi-okaze esprimas mian plej koran dankon, estas eble penetri en iun ajn epokon de la pasinta tempo al iu ajn loko. Kaj plue — estas eble por ni vivi en ĉi tiu pasinta mondo helpe de niaj ‚kontaktiloj‘. Do — ekaperas la demando: kien kaj en kiun tempon aŭ jaron ni vojaĝos? Saĝe kaj trankvile ni konsideru kaj pripensu. Ni povas fari gravajn servojn al la historio, al la scienco entute. Vere, ne estos facile trovi lokon sur nia vasta terglobo kaj tempon en la pasintaj jarmiloj. Ĉar, estimataj geamikoj, ni same povas sidiĝi sur la glaciejoj de la glacia epoko, kiel ni povas miksiĝi inter la batalantojn de la pasinta lasta mondmilito. Ni povas veturi en tempon, pri kiu raportas al ni la historio nenion. Mi mem ne volas fari proponon; ĉar vere, mi tute ne havis tempon por pensi pri tiu ĉi afero. Do — mi atendas, ke vi proponos des pli vigle...“
Ĉiu silentas. Nun en la decida momento neniu scias, kien vojaĝi. Mi leviĝas. Mi permesas al mi proponi por pli detala elekto sekvantajn celojn: vojaĝon al niaj pragepatroj Adamo kaj Evo kaj vojaĝon al la kortego de la reĝino Elizabeto de Anglujo (la lastan mi proponas tial, ke mi esperas ĉi-okaze vidi Marion Stuart, por kiu mia koro sentas varman simpation!).
Ĉiu estas kontraŭ miaj proponoj. Tio min iom ĉagrenas. Nur Tabakaĉ estas nek por nek kontraŭ. Mi suspektas, ke li entute ne scias, pri kio temas ĉi tie. Ĉar li sidas kun ioma embaraso, kiu bedaŭrinde estas tamen tro malgranda por deteni lin de la fumado. La pipo pendas inter liaj dentoj kaj grandega fumkolono leviĝas serene el ĝi. Kaj tra la fumkolono rigardas liaj okuloj malsprite. Mi opinias, ke tia konduto nepre ne konvenas por honora prezidanto.
Kontraŭe de mi sidas profesoro Sovaĝi. Li tusetas, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kiel mandrelo kaj tamburas senpacience sur la tabloplato per siaj ostaj fingroj.
„Mi petas la vorton!“ li kokokrias.
Kiam Fromaĝi donis al li la vorton, li eksaltas. La manojn li metas kruce sur la bruston kaj parolas:
„Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Ŝajnas ke inter ni regas granda hezitemo kaj maldecidemo rilate al la celo de nia vojaĝo. Ni nepre devas veni al interkonsento, se entute la vojaĝo okazu. Ĉar kiel informis min mia amiko Mateo, estas neeble, ke ĉiu samtempe vojaĝu laŭplaĉe al sia celo: la unu al Palestino dum epoko de Kristo, la alia vizite al Karlo la Granda kaj la tria eble al Mohamed, la granda profeto. Ni devas vojaĝi komune kaj samtempe (brave!). Kaj estas ridinde, ke ni cerbumas pri la vojaĝa problemo, dum la solvo estas tiel simplakaj evidenta (ĉu?). Estas kompreneble, ke unuavice ni havas la sanktan devon:teni supren la standardon de la scienco!Malgraŭ ĉia respekto, kiun mi sentas por la tekniko (li klinetas la kapon al Fromaĝi), mi devas — kion mi konstatis jam plurfoje — ankaŭ hodiaŭ publike deklari, ke la filologio estas la krono de ĉiuj sciencoj! Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! La antikvaj lingvoj estas la bazo, la fundamento de ĉia scienca vivo. Kaj tio estas la latina kaj greka lingvoj. Ke necesegas scii, kiel la homoj parolis iam tiujn lingvojn — tio verŝajne klariĝis al vi per mia malgrava persono. Kaj mi ne volas preterlasi la okazon, por esprimi al vi hodiaŭ mian plej koran dankon pro tio, ke vi fidele subtenis min en la batalo kontraŭ la antaŭjuĝon, kontraŭ la skandalan misuzon, kiu jam daŭras jarcentojn. Vi konas ĉiuj miajn gravegajn hipotezojn, kiujn mi simbole volas esencigi en du nomoj: ‚Odyssevs‘ kaj ‚Kikero‘. Karaj, tre karaj kunbatalantoj (terura maldolĉo grimacigas la vizaĝotrajtojn de la profesoro), vi scias, ke ni estas preskaŭ la solaj batalantoj, ke mi batalas malproporcian batalon! Kaj tamen mi devas venki! Jes, lasu min venki en ĉi tiu batalo! Lasu triumfi la filologion, la kronon de ĉiuj sciencoj! La sorto decidu! Mi do petas vin vojaĝi kun mi en la antikvan mondon!“ La profesoro skuegas sovaĝe sian kapon kaj finas per kriaĉanta voĉo: „Nur la antikva mondo, kiu elparolis ĝuste la latinan kaj grekan lingvon, estu la celo de nia vojaĝo!!“
„Oh jes!“ flutas fraŭlino Snob.
Fromaĝi gratulas la parolinton, ke li trafis la ĝustan celon. Post tio li parolas kun embarasa hontemo pri la graveco de la du starigitaj hipotezoj de Sovaĝi. Ke li nepre subtenas ilin kaj estas gravega servo, kiun ni faros al la scienco entute kaj al la filologio speciale, seni konvinkiĝos per propraj oreloj, ke la hipotezoj estas ĝustaj. Pri tio li jam nun ne dubas. Sed por la cetera homaro ni argumentos ilin plej brile per nia vojaĝo. Fine li esprimas la dankon en la nomo de la scienco al Sovaĝi pro liaj eksterordinaraj meritoj kaj ne dubas, ke la vojaĝo alportos fruktojn ankaŭ en la gravega laboro rilate la genian verkon „De praulo ĝis radiohomo“. La aŭtoro havos okazon kolekti valoregan materialon. — Fine Fromaĝi mizere parolperdiĝas en balbutaĵoj.
Sovaĝi ankoraŭ staras, tenas la brakojn kruce sur la brusto kaj silentas kiel venkinto. En tiu ĉi momento paraliza sento trakuras min: la grandiozega malkovro de Fromaĝi estas mizeraĉa nenio kompare al „Odyssevs“ kaj „Kikero“!...
La konferenco nun transpaŝas al la pli detala elekto de la vojaĝa celo. Ĉiuj epokoj de Romo kaj Atheno intermiksiĝas konfuze. Tiam Fraŭlino Snob energie interrompas la debaton. Mi estas konvinkita, ke ŝi nenion scias pri la antikva mondo. Sed ŝi legis „Quo vadis?“ Tial ŝi proponas Romo-n dum tempo de l’ imperiestro Nerono aŭ pli vere dum tempo de „Quo vadis?“
La profesoro klinas konsente la kapon:
„Ĉi tiun proponon mi nepre subtenas. Dum epoko de la imperiestroj, do ankaŭ dum la regado de Nerono oni parolis en Romo kaj greke kaj latine. Ni do vojaĝu al Romo dum la regado de la granda imperiestro Nerono!“
„Oh!“ pepas fraŭlino Snob kun ravo, „ni vidos la antikvan Romo-n kun la belaj virinoj kaj herooj. Oh, ni vidos la Vinicion, kiu estis tiel bela kaj forta kaj tiel pia!“
„Estimata fraŭlino Snob!“ mi diras moke. „Bonvolu permesi al mi, ke mi esprimas al vi mian dubon, ĉu vi povos vidi la heroon Vinitius, ĉar li neniam vivis!“
„Oh!“ krias fraŭlino Snob.
„Ne!“ mi daŭrigas senkompate, „li estas nur fantazia figuro de la verkisto, iu nebulaĵo, iu neniaĵo!“
„Oh!“ denove krias fraŭlino Snob kaj en unu el ŝiaj okuloj ekaperas stranga hela larmo.
Sinjorino Kamilo kvietigas:
„Estas ja eble, ke vivis iu Vinitius. Ne perdu la esperon!“
Mateo Fromaĝi petas laŭte silenton. Ke oni pritraktu privatajn aferojn post la konferenco! Poste li leviĝas, ĉirkaŭrigardas kun ĝojo kaj parolas:
„Do, karaj geamikoj, la celo estas fiksita. Kaj ŝajnas al mi, ke ni elektis tre interesan lokon kaj tempon. Romo dum la regado de la imperiestro Nerono! Kaj mi esperas, ke ĉiu volonte konsentos. Tamen — atentu! Unu el nia rondo ankoraŭ tute ne parolis. Tio estas nia estimata honora prezidanto. Ankaŭ lian opinion ni nepre devas respekti!“
Post tio li turnas sin al Tabakaĉ, kiu serenkontente fumaĉas sian pipon kaj sidas oportune reklinita en la mole remburita seĝego.
„Kaj vi — jes, kiel vi nomiĝas ja?“
„Tabakaĉ“, mi helpas.
„Jes vi, kara Tabakaĉ, kion opinias vi pri la Nerona Romo? Vi havas same unu voĉon. Kien vi vojaĝus plej volonte en la pasintecon?“
Tabakaĉ elpuŝante densan fumonubon, frotetas sian nazon kaj kun indiferentega kontento respondas:
„Al Bordeaux, sinjora moŝto. Ĉar mi opinias, ke la vino antaŭ eble cent jaroj estis tie bonega.“
Ĉi tiu sincera respondo de l’ honesta Tabakaĉ eksplodas en la konferenca kunveno kiel dinamita bombo. Ĉiuj eksaltas.
„Blasfemego!“ ekkrias la profesoro kaj etendas kondamne la dekstran manon kontraŭ la pekinton.
Fromaĝi paliĝas. Li balbutas:
„Vi — vi — nu mi ne bezonas nomi vin — vi estas malinda vojaĝi kun ni. Senoficigi mi ne volas vin, memorante gravajn servojn, kiujn vi faris al mi. Sed vi forlasos mian domon dum la daŭro de l’ vojaĝo. Mi konservos vian ‚kontaktilon‘ ĉe mi kiel sanktan restaĵon. Vi ne estas inda porti ĝin sur la dorso dum la vojaĝo al la Co-ujo, ĉar vi ne ... vi...“
Fromaĝi sidiĝas senforte. La doloro evidente emocias lin kaj forprenas lian spiron.
Sed la profesoro anstataŭe kriegas:
„Forpelata estu vi el la sanktejo de l’ scienco! Malinda homo, vi! For! For!“
Sed Tabakaĉ leviĝas indiferente kaj malrapide. Tro mola kaj agrabla estas la sido. Ŝajnas, ke li ne konceptas la grandecon de sia krimo. Kaj denove li devas sperti la malnovan veron: ke la homoj, kiuj komence montriĝas flatemaj katoj, senmaskiĝas pli poste sendankaj estaĵoj...
Kaj elbuŝiginte grandegan fumaĉantan nubon, kun flegma egalanimo forlasas la kunvenon Tabakaĉ —honora prezidinto!...