31.

31.

Ĉiuj ni sidiĝas ĉirkaŭ la tradicia ovala tablo.

La profesoro, kiu antaŭe mokis pri mi, kiam mi parolis pri matenmanĝo, nun montras plej grandan apetiton.

Mi ĉirkaŭrigardas. Ŝajnas al mi, ke ĉiuj ni estas ŝanĝitaj. Ĝoja atendemo regas ĉiun. Ĉiu estas pli freŝa kaj vigla kaj montras serenan vizaĝon. Mi sentas en la sango agrablan pikpikadon kaj ne povas sidi trankvile.

Fraŭlino Snob ŝajnas hodiaŭ malpli grumblema. Ŝi prilaboras ĵus energie sian panon per butero kaj mielo. Kaj tion farante, ŝi diras kun ĝuo:

„Tra la fenestro de mia ĉambro mi vidis en la ĝardeno belan junan viron kun klasika kostumo kaj kun tiel belaj mirindaj kruroj kiel marmora statuo...“

Sinjorino Kamilo ridante minacetas per la fingro:

„Mia kara! Mia kara!“

Fraŭlino Snob formetas panon kaj tranĉilon kaj rektigante sin, ŝi koleretas:

„Kial? Kial mi ne diru tion?“

Tiam Mateo Fromaĝi ektintigas sian kuleron je telero kaj vokas: „Mi petas silenton!“ Post tio li leviĝas kaj ekparolas:

„Karaj geamikoj! Ni feliĉe alvenis! Nia vojaĝo okazis sen iaj malhelpoj. La antaŭdiroj de nia amiko Kovalo, ke ni eble maltrafos la celon kaj erare alvenos en iu alia punkto de la terglobo — ne efektiviĝis! Mi elkalkulis ĝuste. Kaj ni fakte troviĝas en Romo de Nerona epoko. La tekniko do akiris al si novan triumfon. La tekniko do vivu!“

Ĉiuj eksaltas kaj gaje tintigas la glasojn. Post kiam ĉiuj sidiĝis denove, mi eksaltas.

„Geamikoj!“ mi krias entuziasme. „Kio al homo normala ŝajnus nekredebla kaj ridinda, kio ne estis ebla al iu alia vivanto — tion travivas kaj travivosni! Romo, la celo de nia vojaĝo estas atingita! Ankoraŭ ĉio ĉi ŝajnas al mi kvazaŭ sonĝo, en kiun mi falis, iu fantaziega revaro, kiu ĉirkaŭas min per sia sorĉo... Mi salutas vin, Romo! Mi salutas vin, praurbo de l’ kulturo kaj belo! Hodiaŭ ni, elsenditoj de la dudeka jarcento, ekloĝis en vi, por glori vian antikvan kulturon (Sovaĝi: brave!). Esperu ni, ke ni montriĝos indaj je ĉi tiuantikva kulturo, ke ni alportos al viaj loĝantoj nur bonon! Jes, karaj geamikoj, grandioza estas la triumfo de la tekniko, kiu ebligas ĉion ĉi. Sed la tekniko akiris ĉi tiun triumfon ne per si mem. Ho ne! Homo devis esplori ĝin kaj konduki ĝin per la genieco de sia spirito al tiu grandioza triumfo. Kaj kiu do estas tiu geniulo, kiu senlace eksperimentadis tage kaj nokte? Kiu do esploradis kaj malkovris la enigmon de la Co? Vere, nur homo kun genia spirito kaj eminenta sciencisto kapablis tion akiri, kion akiris nia kara amiko Mateo Fromaĝi! Estas do lia grandega merito, ke ni hodiaŭ matenmanĝas meze en la antikva Romo. Lin ni danku do antaŭ ĉio! Mi scias, ke li estas homo modesta. Ke li ne atentas la grandan homaron, kiu lin metus sur tronon de gloro ĝis nun nevidita. Ke li malŝatas la fanfaronemon, kiu regas en la granda mondo. Ke li dediĉas sin en sia silenta domo al la profunda studo de la scienco — ne por poste esti levata en glorosferon per aplaŭdego de l’ homaro, sed por fari pozitivan laboron. Mi do ekkrias, alveninte en la antikva Romo:vivu nia amiko Mateo Fromaĝi!!!“

Mia parolado vekas laŭtan eĥon de entuziasmo. Ĉiu krias „vivu“ kaj levas la glason. Fromaĝi mute premas mian manon kaj pro hontema embaraso ŝovetadas siajn okulvitrojn. Nur la profesoro sidas, strabas el sub la sulkigitaj brovoj kaj kokokrias: „Silentu!“ Post tio ankaŭ li leviĝas kaj ekparolas kun sovaĝaj gestoj:

„Estimataj kunvojaĝintoj!...“

Sed en tiu momento malfermiĝas la pordo. La kuiristino, svingante kuiran kuleregon, kaj la ĉambristino tirante balailon kuregas en la ĉambron. Ilin sekvas malpli rapideme Karolo. La virinoj krias ekscitite samtempe:

„Ili volas nin mortigi!“

„Ili sieĝas la domon!“

„Ili atakos ĝin kaj mortigos nin ĉiujn!“

Karolo raportas:

„La afero estas danĝera. Furiozanta amaso da homoj ĉirkaŭas la domon kaj ĝis nun ne atakis pro ia neklarigebla timemo, kiu evidente retenas ilin. Sed tuj ni devas defendi nin.“

Ni ĉiuj eksilentas. Kaj nun ni aŭdas klare kriojn kaj tumulton. Ni ĉiuj ektremas.

„Jen la armiloj!“

Tion dirante, Karolo metas sur la tablon diversajn pafilojn kaj revolverojn, kiujn li alportis.

Instinkte mi ekprenas unu revolveron. Sed tuj la profesoro etendas super la armiloj siajn rabobestajn ungegojn kaj ĵetas malamikan rigardon:

„Ĉu vi freneziĝis?“ li furiozas. „Vi volas pafi kontraŭ ĉi tiujn bonkorajn homojn?“

Fromaĝi kvietigas:

„Ne, ne, trankviliĝu. Nur ne pafu! Ni venas kiel amikoj. Ili kompreneble timas nun tuŝi la domon, kiu ja supozeble ŝajnas al ili kvazaŭ falinta de la ĉielo. Sed atendu momenton!“

Tion vokante li rapidas al plataĵo sur la muro. Sur ĝi estas fiksitaj same kiel en ĉiuj aliaj ĉambroj kaj ĉe la pordego de la korto ĉiuj funkciiloj kaj kontaktiloj, kiujn ni povus bezoni. Li rapide turnas unu el la butonoj. Tion farinte, li revenas al ni kun rideto.

„Nun vi povas esti tute trankvilaj! Ni estas ŝirmitaj kontraŭ ĉia atako. Sciu, ke zono da koncentritaj R-radioj ĉirkaŭas nian domon kiel muro. Al neniu estas eble, trairi ĉi tiun nevideblan muron. Kaj nun malsupren! Ĉiu venu kun mi!“

Li antaŭiras per paŝegoj, kiuj strange kontrastas liajn mallongajn krurojn. Ĉiu sekvas lin. Kaj ekmoviĝas en malgranda procesio la elektitoj de la homaro, por unuafoje kontaktigi la dudekan jarcenton kun la antikva mondo...

Mi iras lasta. Ŝtele mi ĉirkaŭrigardas. Rapide mi ekprenas revolveron kaj enpoŝigas ĝin...


Back to IndexNext