35.
Horoj pasas — unu post alia. Sed la romanoj sentas sin tiel bone kaj agrable en la dudeka jarcento, ke ili tute ne intencas nin forlasi. Precipe nia vino estas forta allogilo por iliaj antikvaj gorĝoj. Kaj ili nun komencas fariĝi ebrigajaj. Ili parolas jam preskaŭ nekompreneblan latinon kaj kantaĉas iajn stratajn kantojn — mi supozas iajn antikvajn ŝimimelodiojn...
Tial mi rapide forprenas la alkoholaĵojn kaj alportas akvon de „Selters“, kiu tuj trovas ilian aprobon. Tian „tiklantan“ akvon ili ankoraŭ ne trinkis...
La pordo malfermiĝas. En la ĉambron paŝas per grandaj paŝoj, kiel paŝis la tragediistoj de la antikva lernejo, la profesoro. Li entiras sian kapan globon profunde inter la levitajn ŝultrojn. Kruce metante siajn manojn sur la bruston, li tondras al la timigitaj antikvuloj sian demandon:
„Romanoj! Kviritoj! Vi do povas ĵuri je la hejmaj dioj, ke la dia Kezaro estis Ĉezaro kaj la ne malpli dia Kikero estis Ĉiĉero?“
Lia voĉo ekscitiĝas kaj siblas la „ĉ“ kiel serpento. Ambaŭ romanoj riverencas profunde.
„Mi ĵuras je Isis“, ridetas Sabellius.
„Kaj mi je Priap“, rikanas la filozofo.
Kvazaŭ estante jam mem antikvulo, li disŝiras sian vestaĵon pro doloro kaj montrante sian nudigitan bruston (fraŭlino Snob proteste forlasas la ĉambron!) li krias patose:
„Vi celis ĉi tiun viran bruston kaj vi trafis ĝin; finfinu vian faron kaj parolu greke!“
La romanoj ne komprenas la nebulan sencon de ĉi tiu mistera parolmaniero. Sed mi ektremas pro interna ĝojo: ankaŭ Basilevs kaj Odyssevs ricevos nun la mortan baton. Kaj tuj mi demandas la romanojn:
„Niaj noblaj gastoj ja parolas greke, ĉu ne?“
„Ĉiu klera romano parolas greke“, respondas Sabellius.
„Ekagu do“, krias la profesoro, „jen mia vira brusto! Enbatu vian mortan glavon!“
„Ĉu do plaĉus al unu el vi, ĝojigi nin per greka parolado aŭ per kelkaj versoj de Homero?“ mi tradukas la kriadon de la profesoro el la Sovaĝi-a dialekto en kompreneblan lingvon.
La filozofo konsentas. Li sidigas sin sur angulon de la tablo, ŝajnigas, ke li tenas en la manoj liron kaj deklamas el la „Odysseus“. Estas stranga kantmiksaĵo, forte skandanta, tamen bone komprenebla. La dia Odysseus estas flatata de la ĉarma nimfo Kalypso, ke li forgesu sian nostalgion... La karpa buŝaĉo de la filozofo akriĝas dolĉe kaj susuras la fatalon de Kalypso:
„Aej de malakojsi kaj ajmyliojsi logojsi telgej, aŭtar Odysseus...“
„Brave!“ ni ĉiuj ekkrias ĥore kaj aplaŭdas. „Vivu Odysseus! For Odyssevs!“
La kapo de la profesoro kliniĝas sur lian heroan bruston. Li falas en seĝon. La manojn li metas surla kapon, kvazaŭ por ŝirmi ĝin kontraŭ duŝo da teruraj kaj mortigaj vortoj. La filozofo eksilentas kaj konsternite rigardas sian saĝulkolegon, kiu supozeble emociiĝis tiom pro la versoj de Homero.
Ĉiuj ni ĉirkaŭas la profesoron kun kompato. Kaj Fromaĝi terure embarasiĝas pro tio, ke la vojaĝo, kiun li ja ebligis, kaŭzas tiajn malagrablaĵojn. Ŝajnas, ke en tiu ĉi momento plej volonte li kurus kaj ekmovus la aerooptikajn plataĵojn, por ekspedi nin en alian epokon...
Tiam la profesoro ekrektiĝas. Li starigas antaŭ sin glaseton kaj enverŝas konjakon. Ekprenante la glaseton, li daŭras laŭte: „Do, iru for ĉiu scienco kaj filologio, vivu sola la ĝuo!“ eltrinkas kaj forĵetas la glason sur la teron, kie ĝi rompiĝas tinte.
La filozofo ektimegas tiom, ke li falas de la tablo. Li rampas al la romperoj de la glaso. Kun doloraj vekrioj li kolektas la restaĵojn de la multvalora ujo...
„Noblaj kaj altŝatataj gastoj!“ mi parolas solene. „Venis nun la momento de disiro. Sed vi ne foriros el nia gastema domo kun malplenaj manoj. Sciu, ke ni, kiuj estas potencaj fremduloj, scipovos vin rekompenci tiel, kiel konvenas por noblaj romanoj. Kaj ni elpagos al vi nun ia rekompencon por tio, ke ni tuŝis vian posedaĵan rajton.“
Maria alportas paperon kaj inkon por noti la rekompencajn postulojn. Nova ekmiro! Nova entuziasmiĝo! La papero skuas Sabellius-on el la dormemo. Kaj la filozofo, kiu ŝtelprenaĉis mian krajonon, tiras kiel infano serpentajn liniojn sur la senmakula blanko de l’ papero. Kiam mi demonstras skrabgumon, la filozofo genufleksas antaŭ mi kaj petegas, ke mi permesu al li ĝian uzadon. Li krajonskribaĉas sur la papero, forskrapas kaj denovekurigas kun infana fervorego la krajonon trans la blankan supraĵon. Dume Sabellius spiregante kaj ŝvitante penadas per inko pentri literegojn...
Dio kompatema! Ŝajnas, ke la „karaj gastoj“ estas ne forigeblaj. Kion fari? La dudeka jarcento ekprenis ilin tiel forte kaj ame en siajn brakojn, ke eĉ la rabobestaj ungoj de la profesoro ne kapablus ilin elŝiri. Jam mi cerbumas pri tio, ĉu ne povus helpi la pipo de Tabakaĉ? Ke ni simple forfumaĵus ilin laŭ la „eksploda“ maniero?...
Tiam sinjorino Kamilo kaj Maria alportas la donacojn. Kaj Fromaĝi anoncas kun ĝojo, ke nun okazos la elpago. Li ĝojas kiel patro, kiu pridonacas siajn infanetojn en vespero de kristnasko...
Sabellius Rufus ricevas sekvantaĵojn: kelkajn foliojn da papero, plumon kaj boteleton da inko, du alumetujojn, forketon el arĝentimitaĵo, akvan glason, silkĉapelon kaj ombrelon...
Ni prezentas al li pluvombrelon konvenan por sinjoro. Sed kiam li vidas la sinjorinajn sunombrelojn, li petadas tiel longe kaj insiste, ke ni fine permesas al li elekti anstataŭ simple-kolora pluvombrelo rezedoverdan sunombrelon kun blankaj, pendantaj puntoj...
La filozofo ricevas unu paperfolion, krajonon, skrapgumon kaj silkan ĉapelon.
Kaj nun okazas brua sceno: verŝante larmojn, li petegas ankaŭ sunombrelon. Sinjorino Kamilo estas kortuŝita kaj ne povas vidi larmojn. Ŝi volas doni la ombrelon. Sed la profesoro, kiu sentas malamikan venĝemon kontraŭ la filozofon, krias senkompate: „Neniam!“ kaj metas siajn ungojn super la ombrelojn, kiuj kuŝas sur la tablo. Fromaĝi rigardas la filozofon kun kompato kaj kun embaraso aŭdas la pasiajn porpetojn de sia edzino.Kvankam mi tutkore cedus al la kompatindulo la ombrelon, tamen mi insistas: ne donaci! Mi prave argumentas, ke ni senvalorigus per tio terure la donacojn de Sabellius...
Mi diras al Sabellius, ke liaj donacaĵoj valoras 5000 sestercojn. Aŭdante tion, li deklaras, ke li estas kontenta. Ambaŭ ili troviĝas en ŝanceliĝa stato de alkoholo kaj ĝojo kaj deziregas montri siajn trezorojn publike al la romanaro.
Kaj dum la suno subiras post la verdaj arboj, du homoj paŝas el la domo. Brakon en brako ili ŝanceliĝas en la ĝardenon. Sur iliaj vinruĝegaj kapoj tronas silkĉapelaj tuboj. Kaj la atendantaj sklavoj akceptas ilin kun ĝojegaj krioj. Super la tubokronita kapo de Sabellius tenas sklavo verdan sunombrelon kun blankaj puntoj pendolantaj...
„Tio ĉi kreskigos bonajn fruktojn!“ diras Fromaĝi kaj ĉirkaŭbrakas kun emocio sian edzinon.
Sed fraŭlino Snob, kiu subite reaperis, montras sur la profesoron Sovaĝi, kiu tenas en la mano konjakan botelon, kaj blekas kaprine:
„Plej bona frukto estas la ĝuo, kiun trovis la profesoro!“
Tiu ĉi eldiro impresas malagrable. Ĉar per tio ŝi deklaras, ke la ĝuo estas preferinda al scienco kaj precipe al la filologio...
Tabakaĉ estas malbonhumora. Antaŭ la pordo li kovras la memorigajn postsignojn de la malfeliĉo, kiu trafis la sklavon de Sabellius, kaj ŝutas segaĵojn kaj cindron kaj murmuras:
„Bela ŝerco postkarnavala, kiun aranĝis tiu ĉi sinjoro. Pli bone estus, se tiuj du karnavaluloj komencus per la cindra merkredo kaj manĝus haringojn, anstataŭ tujdroniĝi en alkoholon. Kaj fumi? Dio kara! Mia bona tabako preskaŭ estus disŝirinta lian ventreton. Eĉ fumi ili ne kapablas ... nu, venu nur al mi homo kaj ankoraŭ rakontu al mi pri roma kulturo!...“
Kaj tion dirinte, Tabakaĉ elkraĉas malestime...