38.
Grandioza festeno kuireja!
Nia dika kuiristino Sabino festas triumfegojn! Oni admiras ŝin, kiel oni admiras en hodiaŭtempo ekvilibriston en varieteo. Ŝi estas tiom ĝojebria kaj fiera, ke ŝi turniĝas sur siaj kalkanoj en rondo kvazaŭ freneziĝinta planedo. Kaj tion farante kun ruĝegaj vangoj kaj ŝvitanta frunto, kun distaŭzita hararo, ŝi rapidege sorĉas mirindaĵojn...
La akvokonduko — ah! — kia sorĉaĵo! La gasaparato — ah! — kia mirindaĵo! La konservaĵoj — ah! — kiaj belegaĵoj!
Romanaj sinjorinoj staras en la kuirejo. Sinjorinoj el la aristokrataro! Kaj ĉiuj ili premiĝas ĉirkaŭ la elektra kuirfajrujo kaj miras. Kaj kiam post minutoj estas manĝopretaj kelkaj porcioj da bovaĵo el la konservaĵoj, la sinjorinoj rapideme metadas siajn ringoornamitajn fingrojn en la pladojn. Dume la kuiristino faras batitan kremon kaj garnas per ĝi grandegan torton.
Kun fulma rapideco malaperas la torto. El maĉantaj buŝoj sonas vokoj de raveco. „Macte! macte!“3ili krias ĥore al la kuiristino kvazaŭ al venkinto en gladiatora batalo...
3❳ latine = belege, belege!
Cili estas jam ĵaluza. Sed ankaŭ ŝia vico venas: ŝi prezentas la elektran gladilon kaj nian polvosorban aparaton...
Nur sinjorino Kamilo malĝojas. Ŝi estas malfeliĉa pro tio, ke neniu priatentas ŝin, ke ŝi ne povas komprenigi sin nek kompreni ion. Helpeme Sovaĝi provas interpreti. Sed ankaŭ li ne sukcesas: tro fieraj estas tiuj romanoj sinjorinaj!
Jen, ili sidas en longaj vicoj. Kun kostumoj belegaj. Koloroj plej diversaj kreas belegan harmonion. Kiajn studojn kostumajn kaj scenajn povus fari ĉi tie niaj hodiaŭaj teatraj aŭ filmaj reĝisoroj!...
Precipe unu junulino vekas mian intereson. Ŝi portas rezedoverdan kostumon kun rozkolora mantelaĵo. Belega estas la faldaro, laŭ kiu la delikatega mola ŝtofo estas aranĝita. Grandega malhele bruna buklohararo ondas sur ŝiajnklasikajn ŝultrojn kaj nukon, kiuj ŝajnas skulptitaj el marmoro. La hararo estas ordigita en sennombraj bukletoj; la tutaĵon ĉirkaŭligas purpura rubando, ornamita per oraj globetoj. Kaj kun kia senĝeno ŝi montras siajn duonnudajn sandalitajn piedojn! Mi estas ravita de ĉi tiu klasika belego...
Fraŭlino Snob, pri kiu neniu atentas, ne rimarkas tiun ĉi malĝentilecon. Ŝi sidas senmove kaj rekte kvazaŭ englutinte bastonon, kaj tute profundiĝas en la rigardadon de la tualetoj kaj frizaĵoj...
La romanaj sinjorinoj babilaĉas. Latinaj vortoj zumas tra la ĉambro. Unu krias tra alia. Kaj strange: la klaĉemo, tiu ĉi frapanta eco de l’ virino, evidentiĝas ankaŭ tie ĉi!
Subite eksilentas ĉiuj.
Gracia sinjorino eniras. Ŝi salutas — kiel ŝajnas al mi — kun ioma embaraso. La sinjorinoj disiĝas kajfaras spacon. Ili resalutas parte kun respekto, parte kun moko. La ĵus enirinta sinjorino, kiu estas vestita helblue kaj arĝente, evidente havas plej noblajn kondutmanierojn. Ŝi rigarde serĉas la domestrinon. Oni alkondukas al ŝi sinjorinon Kamilo-n kaj la romanino per mallaŭta voĉo diras supozeble agrablaĵon, kiu estas nekomprenebla. Ŝi ŝajnas esti tre miopa, ĉar ŝi metas preskaŭ la nazon sur ĉiujn aĵojn, kiujn ni montras al ŝi.
Tiam fraŭlino Snob kun solena gesto donas al ŝi sian lorneton, per kiu ŝi ĉiam estas armita. Kun timema miro la romana sinjorino akceptas la lorneton kaj metas ĝin antaŭ la okulojn. Tiam subite ŝi ekkrias pro ĝojo kiel blindulo, kiu subite reakiris sian vidpovon. Feliĉego emocias ŝin. Kun laŭtaj scivolaj demandoj ĉirkaŭas ŝin la aliaj sinjorinoj. Kaj tiel okazas, ke ankaŭ fraŭlino Snob, pri kiu neniu ĝis nun atentis, subite fariĝis persono de unuaranga graveco!
La fremda miopa sinjorino estas Acte, la eksigita amatino de imperiestro Nerono. Ŝi loĝas ankoraŭ en la imperia palaco kaj ĝuas certan influon.
Kiam Acte adiaŭas nin, ŝi redonas la lorneton kun tremanta mano. Sed fraŭlino Snob reprenas ĝin senkompate. Kiel ŝi ja povus fordonaci la lorneton, se ŝi posedas nur unu? Kaj ŝi nun ja bezonas nepre la lorneton en antikva Romo, ĉar ŝi nepre volas trovi sian Vinicion. Estas krome en la domo ja diversaj okulvitroj de Fromaĝi, kiujn li ne uzas. Sed ni ne kuraĝas proponi al la bela Acte tiajn monstrajn vitrojn!...
Post du horoj eleganta palankeno haltas antaŭ nia domo. Eliras korteganino kaj senspire kuras en nian ĉambron.
Ke por siaj same miopaj okuloj la imperiestro postulas la „grandan rimedon!“ Li aŭdis, ke ĝi helpis mirinde al Acte. Ankaŭ li deziras vidi en sama maniero.
Fromaĝi krias:
„Arogantegaĵo!“
Sed mi klarigas en latina lingvo:
„Nobla sinjorino! Reiru kaj anoncu al la potenca imperiestro, ke ni estas pretaj persone enmanigi al li la ‚grandan rimedon‘, se lia indulgo bonvolos akcepti nian viziton. Ĉar la indiferenteco, kiun la kortego evidente montras kontraŭ ni, estas ofenda...“
Kun granda seniluziiĝo kaj indigno la korteganino residiĝas en sian palankenon. Mi bone povas laŭsenti ŝian spiritan staton: ke tia afero ankoraŭ ne okazis, dum ekzistas Romo!
Post pluaj du horoj, kiam la horizonto ruĝiĝis jam vespere, Tigellinus, unua generalo kaj ministro, en akompano de pretorianoj, transdonas al ni la inviton al la Palatino, Tigellinus, la homa bestaĉo! Mallonghara grizkapulo kun glateca konduto kaj envia rigardo. Kortegeca kaj sinjoreca. Sed en la salono de Fromaĝi mizere disfluas lia sinjoreco kaj li balbutas pro senlima mirego. Malkonstante kaj malkonfide moviĝas liaj okuloj tien kaj reen.
Fromaĝi tre ĝojas pro la imperiestra invito kaj forgesante tute la antikvan tempon, li serveme prezentas skatolon da bonegaj cigaroj al la romano. Kaj ĉar tiu rifuzas akcepti, Fromaĝi supozas, ke li estas nefumanto. Rapide li alvokas Tabakaĉ-on, ke li prenu la cigarojn kaj disdonu ilin al la pretorianoj, kiuj atendas antaŭ la domo.
Tabakaĉ malaperas kun la cigaroj fulmrapide...