40.
Menenius Piso notis:
Pro la miopaj okuloj de l’ dia Cezaro okazis, ke la fremdaj barbaroj, kiujn pereigu la dioj, estis akceptataj honore sur la Palatino. Ĉar la dia Cezaro volis vidi, kiel vidis Acte, kaj pro tio li malŝparis sian afablon kaj bonvolon por la barbaroj.
Nun oni scias, kiuj ili estas kaj de kie venas iliaj misteraj fortoj. Cinikulo, kiu vivas en la domo de Sabellius Rufus, en kies ĝardenon falis la sorĉa domo el la nuboj, sukcesis sciiĝi, ke la barbaroj estas kristanoj. Ĉar en unu el siaj ĉambroj ili havas la bildon de la krucigita Dio, al kiu la kristanoj kutimas oferi.
Ho, ke la dioj punu tiun kristanan bandaĉon! Prava kaj ĝusta do estas la opinio de tiuj, kiuj asertas, ke ĉi tiuj homoj estas armitaj per malpiaj supernaturaj fortoj kaj ekzistas en la mondo nur por meti la hakilon al la kolumnoj de la ŝtatkonstruaĵo kaj renversi ĉion ekzistantan. Estas do tempo plej urĝa, ke la edikto kontraŭ la kristanoj, kiu bedaŭrinde ŝajnas forgesita, estu renovigata, kaj mi tute aprobas la opinion de multaj al la dia Cezaro amikaj personoj, ke venis nun la tempo eklabori per ĉiaj rimedoj kontraŭ la troiĝanta malico kajvenena potenco de la kristanoj, se aliokaze ne estu serioze minacata la romana ŝtato.
Do — staris la kristansuspektaj barbaroj en la granda akcepta salonego sur la Palatino kaj rikane rigardis nin. Vere, ili similis al kotaj makuloj sur blanka silko, kiam ili staris en sia malbeleco inter la belaj florantaj kaj altmoŝtaj, per belegaj festaj vestaĵoj vestitaj kaj bonodorantaj noblaj romanoj! Ĉu efektive oni povas nomi vestaĵo tion, kion tiuj fremdaj viroj kaj virinoj portas sur siaj korpoj? Tiujn strangegajn nigrajn, malvastajn vesttubojn de la viroj kaj tiujn malelastajn kaj rigidajn robojn de la virinoj? Kaj kial la viroj portas blankajn kirasojn sur la brusto kaj ĉirkaŭ la kolo rondstaraĵojn same el la ŝtofo de la kiraso? Unu el la virinoj4, havis la kolon kaj supran parton de la brusto nuda laŭ maniero de niaj belaj virinoj, sed kio ĉe ni estas bongusto kaj ĉarmo, evidentiĝas ĉe virino abomenego.
4❳ Rim. de l’ trad.: „Fraŭlino Snob havas ĉe M. Piso specialajn ŝancojn!“
Ili alportis por la dia Cezaro kaj diina Poppaea donacaĵojn, kaj la imperiestraj gemoŝtoj bonvolis akcepti ĉi tiujn donacojn kaj eĉ admiri. Ja, Poppaea metis sur sian diinan buklan kapon hiperborean konstruaĵon el felto, silko kaj plumoj, pri kiu la barbaroj diras, ke ĝi estas portata en ilia hejmlando nur de plej noblaj virinoj. Mi devis turni min flanken por ne ekridi laŭte, kiam la imperiestrino starigisla plumigitan monstraĵon sur la nobla kapo, en la mano ruĝan ombrelon kun blankaj franĝoj laŭ speco de la ombreloj, kiujn oni tenas superkape al la egiptaj pastroj dum iliaj procesioj, nur ke ĉi tiu estas kunetirebla. Kaj la dia Cezaro lasis meti sur sian nazon per la estro de la barbaroj la dratplektaĵonkun la facetitaj ŝtonoj kaj poste elkriis ĝojigite, ke li fariĝis klare vidanta.
Post tio li akceptis aliajn donacojn, interalie kesteton, super kiu flugpendis grandega funelo. Ĉar neniu sciis, kion signifis la aĵo, la barbarestro petis pri la permeso pli detale montri la aĵon. Momenton li turnis je ĝi, poste eksonis potenca voĉo el la funelo kaj kantis akompane kun nevidebla muziko, ke ĉiuj ektimis pro la sorĉo. Kaj ĉar la poeto Lucanus opiniis, ke devas sidi en la kesto eta pigmeo, la barbaro malfermis la pordeton de la kesto, kaj efektive enestis nur radetoj, kiuj intermikse kuradis, sed nenio homa. Estis abomena sorĉego kaj la dia Cezaro mem paliĝis kaj timtreme cedis, ĉar la muziko estis vere barbara, kaj la kanto sonis malbelsone. Kaj ili diras, ke ĉi tiu bruado devenas de glora kantisto, nomataCarusos. Poste la barbaro enŝovis rondan plataĵon kaj anstataŭ la kanto eksonis el la sorĉfunelo terure la blekegado de leono. Kiom ajn terurege estis aŭdi la blekegadon de ĉi tiu sovaĝa bestego mezeinter ni, ni ĉiuj kuraĝe eltenis, kaj la dia Cezaro ridetis, kiel ja nur povas rideti saĝa viro pri tiaspeca sorĉludilo...
Homoj!
Mi estas naturo trankvila. Mi ne ĵetas ŝtonojn kontraŭ kolegojn. Tion mi ĝis nun ne faris. Sed kion raportis al vi ĉi supre mia kolego Menenius Piso, estas tiel malvera kaj ofenda, ke mi laŭte devas voki al vi:ne kredu lin!
Homoj, kiuj vi estas feliĉaj kaj enviindaj pro tio, ke vi povas legi la raportojn de antikvulo, pripensu, ke vi tion devas danki precipe al mia senegoista modesteco. Ĉi tiu modesteco detenas min simple ŝuti polvon en viajn okulojn, kiel kutimas fari aliaj verkistaĉoj kaj entia fia maniero rikolti vian laŭdon kaj aplaŭdon — ho ne! Mia malegoismo instigis min akiri vian aplaŭdon honeste. Tial mi ne fortenis de viaj okuloj la raportojn de mia kolego M. Piso, pri kiuj mi ja povus simple silenti! Sed bedaŭrinde mi devas konstati publike, ke mia antikva kolego same apartenas al tiuj verkistaĉoj, kiujn mi supre aludis.
Homoj! Mi energie protestas kontraŭ la malveraĵoj kaj ofendaj arogantaĵoj, kiujn distrumpetas fanfarone antikva skribistaĉo.
Estas malvere, ke la muziko, kiun ni prezentis al Nerono, estis barbara aŭ malbelsona. Kontraŭe, ĉi tiu muziko estis mirinde bela. Ĉar Fromaĝi enmetis en la gramofonon, kiun ni donacis al Nerono, la plej bonan diskon, kiun ni havis. Tio estis la glora ario de Caruso „Donna è mobile“ el „Rigoletto“.
Estas malvere, ke la korteganoj kuraĝe eltenis nian leondiskon, kiun Fromaĝi enmetis poste, kaj ke Nerono ridetis. Kontraŭe, kiam la leona blekego eksonis, ekregis preskaŭ paniko. Ĉiuj opiniis, ke la leono troviĝas meze inter ni. Kaj estas vere, ke mi ĝis nun ne vidis tian malkuraĝan teruron. Nerono kun kriego rifuĝis malantaŭ siajn korteganojn. Kaj Fromaĝi devis rapide ĉesigi la gramofonon, se ni ne volis riski malagrablaĵojn...
Homoj! Mi apelacias al via konscienco: konfesu mem, ke Menenius Piso estas grandega impertinentulo!...