48.

48.

Madame Lenormand rediviva!

Ŝi reviviĝis en mia propra korpo. Kaj ŝiaj profetaj kaj aŭguraj kapabloj loĝas ankaŭ en mia cerbo...

Iutage ni renkontis ĉe Petronius diversajn korteganojn de Nerono. Tiam mi tiras flanken Vespasiano-n, kaj diras kun misterplena mieno:

„Nobla Flaviano. Sciu, ke al mi estas donita la alta donaco de profeta kapablo. Aŭskultu do: vi fariĝos imperiestro de ĉi tiu mondregno de l’ romanoj.“

Vespasiano rigidiĝas dum momento. Li paliĝas kajĉirkaŭrigardante kun suspektemo li petas pli detalajn informojn. Mi enpoŝigis hazarde kelkajn monerojn, kiuj devenas el la malsukcesinta aĉeto de profesoro Sovaĝi. Ni kompreneble ne povas ilin elspezi en la Romo de Nerono. Kun rideto mi elpoŝigas Aŭreus-on.

„Rigardu, jen estas via cezara kronita kapo. Kaj jen vi povas legi:Imperator Caesar Vespasianus Augustus, Pontifex maximus— kaj konsulo vi estas sur ĉi tiu monero jam en la kvara jaro. Kaj jen estas ankaŭ viaj filoj, kiuj regos post vi, jen Titus, jen Domitianus, ambaŭ kiel imperiestroj...“

Tion dirante, mi montras la koncernajn monerojn. La kompatinda Vespasiano komencas pantalontremeti kiel maljuna virino. Avido kaj freneza timo alternas en liaj trajtoj.

„Viro ... viro...“ li balbutas senkomprene, „de kie vi scias tion?“

Sed mi daŭrigas kun kontenta rideto:

„Ne pasos longa tempo, kaj vi estos imperiestro. Kaj vi estos feliĉa regnestro. Via filo Titus detruos Jerusalemo-n kaj vi ambaŭ festos neviditajn triumfojn. Unue Nerono estos juĝate je morto...“

Tiam ekbrilas pasie la okuloj de Vespasiano kaj li murmuras:

„Nerono, Nerono mortos, tiu bestaĉo, tiu bestaĉo...“

Sed subite li ektimegas. Liaj okuloj ĉirkaŭkuras singardeme. Kaj paŝante pli proksimen, li siblas:

„Ha, vin iniciatas Nerono, ke vi tiel parolu. Li stampobatigis ĉi tiujn monerojn por ... por kapti min...“

Mi ŝajnigas egan ofendiĝon.

„Mi volis diri al vi ion agrablan“, mi respondas, „kaj nun vi suspektas min en fia maniero, ho Vespasiano. Mi do preferas forlasi vin...“

„Ne!“ rekrias la Flaviano, „ĉu vi povas ĵuri, ke via scienco estas ĝusta kaj devenas de via mistera potenco?“

Mi ĵuras kun trankvila konscienco. Post tio li almozpetas:

„Donu al mi la monerojn ... mi aĉetos ilin ... mi donacas ĉi tion al vi!“

Li ŝiras de sia brusto belegan ornamaĵon kun briletantaj ŝtonoj kaj enmanigas ĝin al mi. Volonte mi donas al li la monerojn kaj estas tre ĝoja kaj kontenta pri tiu ĉi interŝanĝo. Li forrapidas kaj post nelonga tempo mi vidas, ke li parolas ekscitite kun Titus, dum iliaj kapoj ardegas pro la sensaciaj novaĵoj...

Bedaŭrinde la ŝerco, kiun mi permesis al mi, havas terurajn sekvojn.

Depost hieraŭ homoj svarmegas ĉirkaŭ nia domo. Ĉiu el ili volas scii sian estontan sorton. La flavianoj iel diskonigis, ke ni konas la estontecon — kio ja fakte estas vera...

La maljuna Seneca nepre volas informiĝi, kiel longan tempon li ankoraŭ ĝuos la vivon. Kaj li tute ne scias, kiel baldaŭ jam la morto sidos sur lia nuko.

Du precipe interesaj sinjoroj ĵus konsultas nin. La unu estas Amenhotep, la pastrestro de la Isis-kulto en Romo, la alia la glora astronomo kaj matematikisto Manilius Carinus. La Isispastroj faras tre bonajn negocojn per aŭgurado. Tial ilia ĉefpastro klopodas ekscii de ni certajn sekretojn, por utiligi ilin poste.

„Adorindega patro“, mi respondas al liaj sennombraj demandoj. „La afero estas por ni tute simpla, sed bedaŭrinde ne por vi. Kiel vi jam aŭdis certe, ni venas el la lando de la estonteco. Estas do nature, ke ni konas vian estontecon, kiu por ni estas pasinteco.“

„Noblaj fremduloj“, rediras la blankhara maljunulo, „pri tio ni aŭdis jam, sed ni kiel saĝaj viroj devis opinii, ke tiu ĉi famo estas infana rakonto transmonta. Sed mi petas vin, ke vi indulgu klarigi viajn asertojn pli detale...“

Sovaĝi, kiu skribe kompilis en latina lingvo la necesajn klarigojn, laŭtlegas patose pri la esenco de l’ Co, de la aerooptikaj plataĵoj kaj de la merkatoraj montriloj. Ambaŭ romanaj saĝuloj aŭskultas kun granda atento. Sed ŝajne ankaŭ ili komprenas malmulton. Nur la astronomo, kiu ŝajnas koncepti eron de niaj klarigoj, ekscitiĝas treege. Sed la ĉefpastro, kutimigita pri diversaj ruzaĵoj, opinias, ke nia klarigo estas bonege elpensita trompaĵo. Kaj li tuj demandas tute logike:

„Se vi do venkis la leĝojn de l’ dioj kaj de la tempoj per pli altaj potencoj, kiuj servas al vi, estas evidente, ke vi konas nian estontecon precize. Vendu do al mi vian sciencon!“

Mi konsente klinas la kapon.

„Ni povas bezoni nerona-n monon“, mi diras al Sovaĝi, kiu, estante bonega konanto de la romana historio, afable helpas min.

Kaj poste ni vendas tutan kvanton da nia estonteca scio kontraŭ valora antikva mono. Ni rakontas tiom pri la estonteco de la romana imperio, ke ambaŭ romanoj turnadas la okulojn pro mirego kaj elbuŝigas ravokriojn. Ili forlasas nin kun feliĉegaj mienoj kaj ridetas ruze kiel aŭguristoj. Dume la profesoro ungoskrapas avide la antikvajn monerojn...

Ankaŭ Nerono-n atingas la famo pri nia aŭgura kaj profeta arto. Ankaŭ li deziras sciiĝi de ni ion estontan. Ni estas en granda embaraso. Fromaĝi konsilas simple rifuzi. Sed mi trovas la solan solvon: mensogi!

Kaj mi mensogas al Nerono belegaĵojn. Mi fantazias grandiozaĵojn. Nerono estas speciale scivola pri la pli postaj grandaj regnestroj de Eŭropo. Mi saĝe silentas pri la romanaj imperiestroj kaj mencias nur la pli modernajn imperiestrojn i. a. Napoleono-n. Mi rakontas, ke li estas potenca militisto, kiu kapablis almiliti multajn popolojn. Nerono tre ĝojas pri miaj rakontoj kaj estas tre kontenta. Precipe plaĉas al li Napoleono...

Sed Nerono scias danki en maniero, kiu vere konvenas al imperiestro. Per palaca oficisto li sendas al mi grandan oran moneron, kiu similas medalionon. Unu flanko montras la trafan portreton de Nerono kun la okulvitroj kaj subskribo:Imperator Caesar Nero Augustus, la dorsa flanko fantazian portreton de Napoleono kun laŭra krono kaj subskribo:Magnus Rex Barbarorum Napoleonus.

Per tia belsenca donacaĵo dankas min Nerono.

Mi treege ĝojas. Tiu medaliono estas numismata kuriozaĵo! Ĝi estas unika kaj valorega. Mi estas nun subite homo riĉega kaj senzorga.

Pro tiu ĉi raregaĵo akirbatalos la moneraj muzeoj de la tuta mondo!...


Back to IndexNext